Erich Mühsam
La revoluciulo
Dediĉita al la germana socialdemokratio,
ekestis jam en la jaro 1907
Estis revoluciulo,
jen lanternopurigulo ;
paŝis li en rekta far'
kun la revoluciar'.
Kriis li : "Revolucio !"
Lia ĉap' laŭ pozicio
al maldekstra flank' enventis.
Tre danĝera li sin sentis.
Sed la revoluciuloj
paŝis strate sen skrupuloj,
kie li purigas mem
gaslanternojn, eĉ kun em'.
Gaslanternojn de la strato
ŝiris ili sen kompato
el la stratpavim' kun bru'
por la barikadkonstru'.
Nia revoluciisto
kaj lanternopurigisto
de l' ŝatata lum' en fon'
kriis : "Halt' !" kun plenda ton'.
"Se la lumoj ne plu estus,
homoj ja sen lumo restus.
Lasu tion, petas mi !
Mi ne irus plu kun vi !"
Sed la revoluciuloj
ridis nur pri la postuloj.
Ĉe l' krakad' la purigist'
fuĝis, ploris kun insist'.
Poste restis li do hejme,
verkis libron tiuteme :
Kiel ja revoluci'
kun lanternpurig' dum ĝi.
Erich Mühsam
Der Revoluzzer
Der deutschen Sozialdemokratie gewidmet
War einmal ein Revoluzzer,
Im Zivilstand Lampenputzer ;
Ging im Revoluzzerschritt
Mit den Revoluzzern mit.
Und er schrie : „Ich revolüzze !“
Und die Revoluzzermütze
Schob er auf das linke Ohr,
Kam sich höchst gefährlich vor.
Doch die Revoluzzer schritten
Mitten in der Straßen Mitten,
Wo er sonsten unverdrutzt
Alle Gaslaternen putzt.
Sie vom Boden zu entfernen,
rupfte man die Gaslaternen
Aus dem Straßenpflaster aus,
Zwecks des Barrikadenbaus.
Aber unser Revoluzzer
Schrie : „Ich bin der Lampenputzer
Dieses guten Leuchtelichts.
Bitte, bitte, tut ihm nichts !
Wenn wir ihn’ das Licht ausdrehen,
Kann kein Bürger nichts mehr sehen,
Laßt die Lampen stehn, ich bitt !
Denn sonst spiel’ ich nicht mehr mit !“
Doch die Revoluzzer lachten,
Und die Gaslaternen krachten,
Und der Lampenputzer schlich
Fort und weinte bitterlich.
Dann ist er zuhaus geblieben
Und hat dort ein Buch geschrieben :
Nämlich, wie man revoluzzt
Und dabei doch Lampen putzt.
PS :
Bakunin, la granda rusa anarkiisto, kiu timis neniun kaj nenion, rekomendis kiel aktiva partoprenanto de la burĝa revolucio en Dresdeno en la jaro 1848, ke oni uzu la gaslanternojn de Dresdeno por la barikadokonstruo. Sed tio tute ne plaĉis al kelkaj tiamaj revoluciuloj. Dresdenanoj, kiuj estas tre artŝatantaj kaj malfermaj al moderna tekniko, rigardis tion jam tiam eĉ en tiu speciala kazo kiel grandan sakrilegion, ke oni detruu la utilajn kaj belajn gaslanternojn. Mi supozas, ke Mühsam certe uzis tiun konatan anekdoton pri Bakunin por verki sian spritan kaj ridigan poemon dediĉitan al la germana socialdemokratio. Ĝi ekestis jam en 1907, ĝis nun apenaŭ io ŝanĝiĝis tiurilate. Engels turnus sin en la tombo, se li ekscius, kio estas socialdemomokratio nun.
Tamen, ĉu Muehsam tute pravas ? Ĉu ni vere estas tro fajnsentaj, se temas pri revolucioj ? Mi pensas, ke ofte estas eĉ male, sed vere estas ankaŭ, ke ni, ŝtelirante kiel malsanaj tripiedaj katoj, neniam atingos celon en gloro. Foje necesas ankaŭ elŝiri gaslanternojn por barikado, eĉ se oni kutime ŝategas ilin tiom, kiom la moderna fabelverkisto H.C.Andersen. (cez)