Charles Bukowski
Tra la cellinio
La mortulĉaro veturas tra la ĉambro,
kun la senkapigitoj, la perditoj, la freneziĝintaj
vivantoj.
La muŝoj estas gluantaj buloj,
ili ne povas levi plu
la flugilojn.
Mi observas oldulinon,
kiu batatdas
katon kun balailo.
La vetero ne estas eltenebla,
jen malica truko
de la kara Dio.
La akvo en la neceseja sidilo
solviĝis en aeron,
la telefono sonorilas
apenaŭ aŭdeble,
la malgranda laciĝinta marteleto
tremetas ĉe la sonorilo.
Mi vidas knabon sur biciklo,
la spokoj krake kurbiĝas,
la radoj fariĝas serpentoj
kaj solviĝas.
La gazeto estas varmega
kiel fornelplato.
Viroj murdas sin reciproke sur la strato
sen efektive scii kial.
La plej fiaj viroj havas la plej bonajn laborojn,
la plej bonaj viroj havas la plej fiajn laborojn aŭ estas
senlaboraj aŭ kaŭras en frenezuldomo.
Miaj manĝoprovizoj ankoraŭ sufiĉas kvar tagojn.
Ekzekutkomandoj en klimatizitaj uniformoj
iras de domo al domo,
de ĉambro al ĉambro
arestas la homojn, pafmortigas ilin
aŭ pikas bajoneton en ilin.
Ni volis ĝin tiel.
Pli bonan ni ne meritas.
Estas tiel kvazaŭ Suno estus sata pri tio
atendi ankoraŭ pli longe ;
estas tiel kvazaŭ Suno estus cerbo,
kiu deklaris nin finita.
Mi eliras sur la malantaŭan verandon
kaj rigardas eksteren al la maro el mortaj plantoj,
dornhavaj formortintaj filikoj tremanaj sub
senventa ĉielo.
Iel mi ĝojas, ke ĉio ĉi estas jam post ni,
la artverkoj,
la militoj,
la enuaj amaferoj,
la ĉiutaga trotado de nia vivo.
Se la uloj venos supren ĉi tien,
al mi estos egale,
kion ili faros kun ni,
ni jam delonge mem masakris nin,
ĉiumatene, kiam ni eliris el la litoj.
Mi iras reen en la kuirejon,
elverŝas iom da kaĉo el plastikujo,
preskaŭ jam finkuiritan,
kaj mi sidas tie
kaj manĝas, gapas miajn fingrajn ungojn,
la ŝvito malntaŭ la oreloj fluas malsupren,
kaj mi aŭdas la pafojn
surstrate, kaj mi
maĉas kaj atendas
kaj ne plu havas iluziojn.
PS : tradukis Cezar el la poemaro : "Poemojn, kiujn iu verkis antaŭ ol li saltis en la oka etaĝo el la fenestro." La pentraĵo estas de la meksika artisto Posada.
PSS :Pluaj poemoj de Bukowski troviĝas en la poemaro :"Kie brulas ĝentlemanoj ?"