Charles Bukowski
Recesio
Virinoj kun sunfrapo
kaj sen viroj
je lundo en
Santa Monica. La
viroj ĉiuj laboraĉas
aŭ estas en prizono,
kelkaj en sanigejo. Knabino
en skafandro
el nigra gumo
naĝas eksteren kaj
atendas je ondo.
Domoj glitas de la
rifoj kaj mal-
aperas en la maro. La
koktelejoj estas malplenaj, la
omarrestoracioj estas
malplenaj, ni havas
recesion, oni diras,
la bona tempo pasis.
Oni ne plu povas distingi
senlaboriston de artisto, ili
ĉiuj aspektas simile,
kaj ankaŭ la inoj
ĉiuj simile aspektas, nur
eĉ iom pli malesperiĝintaj. Ni
haltas antaŭ hipio-budo supre
en la Topanga kanjono, ni eniras,
atendas la kelnerinojn, ni
atendas kaj atendas...
En la tuta regiono, de
la kanjono ĝis la plaĝo, oni
estas nervoza kaj sentas sin
senutila, kaj ĉi tie ili havas
ŝildon je la pordo :
"Ĉambroj liberaj. Kelnerinoj
serĉataj." La kamenligno
ne brulas, la maro
estas kota, la montetoj
elsekiĝis, la temploj
ne havas sonorilon,
la amo ne liton.
Inoj kun sunfrapo
kaj sen viroj.
Sola velboato.
Ĉia vivo
dronis.