Cezar
Lasu danci la derviŝon en vi
Ek al la fora ĝuoplena lando,
kie ĉiam brilas Suno,
kie neniuj fanatikuloj, psikopatiuloj kaj paranojuloj
malheligos Sunon por vi.
Tie, kie multaj eskaloj kondukas en la ĉielon,
kaj kie vi fine trovos la serĉatan pacon.
Moviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi.
Ne lasu vin plu deteni.
Serĉu la valon,
kie la paradizobirdoj kantos al vi
sian tute personan kanton,
kie papilioj dancos por vi.
Ek al la nekonataj florantaj pejzaĝoj,
kiuj jam delonge atendas vin
kie ĉiam brilas Suno,
kie neniuj fanatikuloj, psikopatiuloj kaj paranojuloj
malheligos Sunon por vi.
Tie, kie multaj eskaloj kondukas en la ĉielon,
kaj kie vi fine trovos la serĉatan pacon.
Moviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi.
Ne lasu vin plu deteni.
Serĉu la valon,
kie la paradizobirdoj kantos al vi
sian tute personan kanton,
kie papilioj dancos por vi.
Ek al la nekonataj florantaj pejzaĝoj,
kiuj jam delonge atendas vin
kaj volas ekflori en vi.
Lasu danci la derviŝon en vi,
ne lasu vin plu deteni.
Faru vin preta por ĉiuj eblaj sensoplezuroj.
Lasu danci la derviŝon en vi,
ne lasu vin plu deteni.
Faru vin preta por ĉiuj eblaj sensoplezuroj.
Ne ignoru plu vian internan voĉon.
Ankaŭ vi estas grava !
Ankaŭ via amo volas grimpi en la ĉielon,
volas kapti fajron
Ankaŭ vi estas grava !
Ankaŭ via amo volas grimpi en la ĉielon,
volas kapti fajron
en la eterna rondodanco de l' kosmo.
Ankaŭ via karesemo estas bezonata !
Ankaŭ vi estas respondeca por tio,
kio okazas al vi kaj al viaj kunhomoj
Ankaŭ via karesemo estas bezonata !
Ankaŭ vi estas respondeca por tio,
kio okazas al vi kaj al viaj kunhomoj
sur nia blua planedo.
Ek do, ekkuraĝiĝu.
Estu preta por la eterna batalo.
Demetu viajn plumbajn pezaĵojn kaj ekmoviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi kaj ekkonu vin mem.
Retrovu vin mem kiel grandaniman donanton.
Plugu vian spuron en la mondon.
Fariĝu vivartisto.
Dancu laŭ via propra melodio
kaj unuigu vin kun la eternaj ondoformaj cirkloj !
Kantu vian stormbirdokanton.
Malkovru kiel packolombo novajn horizontojn.
Miksiĝu inter la liberigantojn de l' homaro.
Lasu danci la derviŝon en vi !
Kaj ne nur por turistoj !
Ek do, ekkuraĝiĝu.
Estu preta por la eterna batalo.
Demetu viajn plumbajn pezaĵojn kaj ekmoviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi kaj ekkonu vin mem.
Retrovu vin mem kiel grandaniman donanton.
Plugu vian spuron en la mondon.
Fariĝu vivartisto.
Dancu laŭ via propra melodio
kaj unuigu vin kun la eternaj ondoformaj cirkloj !
Kantu vian stormbirdokanton.
Malkovru kiel packolombo novajn horizontojn.
Miksiĝu inter la liberigantojn de l' homaro.
Lasu danci la derviŝon en vi !
Kaj ne nur por turistoj !
kulturoheredajo-de-unesco
Pripoema komentardialogo de la ĉino Minosun kaj mi
Minosun : Ho, mi miras, de kie venas la imagoj ? Gratulon, kara Cezar !
Cezar : Nu, mi vizitis la Mevlevi-ordenon en Konya, Turkio, kaj tie mi konatiĝis ankaŭ al la gravega poeto Rumi, kiu estis derviŝo, jen viro, kiu nian faman Goeton tre impresis, kaj ne nur tiun.. La pensoj de la derviŝoj jam estis en mi antaŭ ol mi estis tie kaj tute ne konis ilin, kaj tial mi estis des pli ravita pri la frataro de la derviŝoj, kiuj volas dance kontemple unuiĝi kun la tuta mondo, ja kun la kosmo, similaj pensoj troviĝas en romano de Tŝingis Aitmatov aŭĉe Laotse. Kaj ĉu ne ankaŭ ni, la esperantistoj havas la deziron unuiĝi kun la homaro ? La radiko de la mistiko estas la deziro vivi kun la tuta mondo en harmonio. Ankaŭ en frazoj de Zamenhof rebrilas tiu deziro, ke ni formu unu grandan rondon familian. Donjo kaj mi tie en Konya eĉ konatiĝis iom al juna derviŝo, kiu invitis nin veni al dancvespero de la derviŝoj, kie li kundancis. Jen tre simpatia homo, kiu je ni vidis homojn, kaj ne nur turistojn, tio estis tre agrabla sperto por ni, kiu postlasis spurojn en ni.
Kaj kiam mi tiam legis Rumi pro lia instigo, (ni parolis angle kun la derviŝo, mi miris eĉ pli ! Kia granda tolerema poeto, kiu festis en siaj poemoj la amon al ĉiuj homoj ! Kun bonegaj pensoj, kiuj parte estis tute novaj al mi. La frazo, ke multaj eskaloj kondukas en la ĉielon, estas penso de Rumi, kiu estis tute malferma al ĉiu religio, oni devas scii, ke en Konya kaj en tiu regiono vivis iam ankaŭ prakomunistaj kristanoj, kiuj retiriĝis al Konya en ŝtonajn kavernojn kaj laborintojn , ĉar oni persekutis ilin en aliaj landoj. Kaj iel mi havas la impreson, ke la tiea kristanismo ankaŭ en Rumi postlasis certajn spurojn, tiel, ke li eĉ neis akcepti nur la Koranon. Kiel dirite, multaj eskaloj kondukas en la ĉielon... kiam ni vere ekkomprenos tion, ke ĝuste nia diverseco estas nia plej granda trezoro ? Rumi jam sciis tion. Mi pensas, ke vi nun pli bone komprenas, de kie venas la pensoj el tiu prozpoemo.
Minosun : Koran dankon, kara Cezar, pro la detala klarigo, kiu min pli komprenigis. Tre bona instruo ! Ne nur por tiuj homoj, kiuj inklinas al verkado de poemoj, sed ankaŭ por tiuj, kiuj emas aprezi poemojn. Vi estas saturita per vasta legado, de la Okcidento ĝis la Oriento, de Laotse ĝis Markso, kaj de religio ĝis ekonomio. Do tio montras, el kio naskiĝas mistikuloj : impresaj artistoj de ĉiuj specoj. Dankon mi diras al vi, kara amiko.