Nâzım Hikmet
La plej multaj
La plej multaj interpuŝigas en la suba ferdeko,
veturas kun bileto de la tria klaso,
iras piede.
Jen la plej multaj.
La plej multaj perlaboras sian panon jam ekde ok jaroj,
geedziĝas en la aĝo de dudek jaroj,
mortas kvardekjaraj.
Jen la plej multaj.
Ĉiuj, escepte de la plej multaj, havas sufiĉe da manĝo,
sufiĉe da rizo,
sufiĉe da sukero,
sufiĉe da tolo
Kaj buteron havas multaj, nur ne la plej multaj.
Por la plej multaj ne estas ombro,
sur la strato ne lumo,
neniu vitro por la fenestroj.
Ili vivas nur de la espero.
Jen la plej multaj.
tradukis Cezar laŭ la germana traduko
de Bernd Jentzsch, Poezia Albumo 106,
Eldonejo Nova Vivo
Nâzım Hikmet
Die Meisten
Die Meisten
Die meisten drängen sich im Zwischendeck,
fahren dritter Klasse,
gehen zu Fuß.
Das sind die meisten.
Die meisten verdienen sich ihr Brot schon mit acht Jahren,
Heirat mit zwanzig,
sterben mit vierzig.
Das sind die meisten.
Alle, mit Ausnahme der meisten, haben genug zu essen,
genug Reis,
genug Zucker,
auch genug Linnen
Und Butter
gibt es für alle, nur nicht für die meisten.
Für die meisten gibt es keinen Schatten,
auf der Straße kein Licht,
kein Glas für die Fenster.
Sie leben allein von der Hoffnung.
Übertragen von Bernd Jentzsch, Poesiealbum 106,
Verlag Neues Leben