Cezar
Vivo
(laŭ poemo de Nâzım Hikmet)
I
Kiel arbo vivi,
en solec' maltrivi.
Tute en libero
firme sur la tero.
II
Vivi en frataro
kiel la arbaro,
estas homsopiro,
cel' kaj eliksiro.
PS : Libera reverko de la teksto de Hikmet :
Nâzım Hikmet
Yaşamak
(originalo)
Yaşamak bir ağaç gibi,
tek ve hür,
ve bir orman gibi,
kardeşçesine,
bu bizim hasretimiz !