Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

06. La 06an de januaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 6an de januaro 2013

Raporto pri Fukuŝimo kaj Rokkaŝo

S-ro Sakai Hiroaki, asembleano de la gubernio Gunma, apartenanta al Japana Komunista Partio

Kiel unu el la komitatanoj pri radioaktiveco de la asembleo de la gubernio Gunma, mi vizitis la guberniojn Fukuŝima kaj Aomori ekde la 7a ĝis la 9a de novembro 2012.

La nuklea centralo n-ro 2 de Fukuŝimo

La unuan tagon ni vizitis la nuklean centralon n-ron 2. Ĉar ĝi situas en la malpermesita loko, neniu troviĝis laŭ la vojo al la centralo. En forlasitaj kampoj kreskas herbaĉoj kun flavaj floroj. Mi estiĝis malĝojega pro tiu pejzaĝo.
En la tereno de la centralo forteco de radioaktiveco superis 1,3 mikrosivertoj, sed neniu laboristo tie uzis maskon.
*Komparu la fortecon kun 0,03 mikrosivertoj en mia urbo Maebaŝi 250 kilometrojn for de la centralo.
Ni estis enkondukitaj en la reaktordomon. La reaktoro ne funkciis, sed apud ĝi la forteco de radioaktiveco estis 400 mikrosivertoj, 10000-oble pli forta ol en mia urbo Maebaŝi. Ni elmetiĝis al 20 mikrosivertoj dum nia kelkhora restado.
*La registaro opinias, ke ne gravos por la sano elmetiĝo de unu milisiverto jare, do tage 2,74 mikrosivertoj kaj hore 0,114 mikrosivertoj. Tamen ĝi instrukcias, ke la lokoj poluitaj pli ol 0,23 mikrosivertoj estu purigitaj.
Laŭ la klarigo de TEPCO la cunamo de la 11a de marto 2011 inundis la generatoron kaj la kontraŭtertreman stabejon ĝis la plafono de la baza etaĝo, sed bonŝance unu elektra fonto pluvivis, tial oni povis apenaŭ teni la reaktorojn malvarmaj. La diferenco inter la centraloj n-ro 1 kaj n-ro 2 estis nur tiu ĉi elektra fonto. Antaŭ la katastrofo TEPCO supozis, ke la plej granda cunamo povos alti maksimume 5,2 metrojn, sed en efektiveco en tiu tago atakis la centralojn la cunamo 15,9 metrojn alta.

En la urbo Fukuŝimo

En la dua tago ni vizitis la urbon Fukuŝimo por scii, kion oni faras por protekti sanon de la urbanoj. Laŭ la klarigo, nun 27 stabanoj prizorgas la urbanojn kaj ekzamenas pli frue tiujn homojn, kiuj loĝas en plipoluitaj distriktoj, aĉetinte dozmetrojn por mezuri korpan elmetiĝon. Sed ili diras, ke troviĝas neniu rimedo kontraŭ eventuala korpa elmetiĝo krom memzorgo. Por tagmanĝoj al lernantoj ili ekzamenas materialojn severe.
Ĉe la enirejo de la urbodomo la forteco de radioaktiveco estis 0,6 mikrosivertoj, kaj ĉe iuj lokoj tiu estas pli ol 2 mikrosivertoj.

Rokkaŝo en la gubernio Aomori

En la tria tago ni vizitis diversajn instalaĵojn de la kompanio Japana Nuklebrulaĵo (JNFL, Japan Nuclear Fuel Limited). En la vastega tereno, kiu egalas al 150 Tokio-Domoj (basbalejo en Tokio), kolektiĝis uzitaj brulaĵoj el ĉiuj nukleaj centraloj en Japanio.
En “la Centro por enterigi malaltnivelajn nukleajn rubaĵojn” jam troviĝas 250000 ducent-litraj olebareloj da tiuj rubaĵoj. Vi ne trompiĝu per tiu vorto “malaltnivela”, en efektiveco radioaktiva forteco de tiuj rubaĵoj estas, nekredeble, malpli ol 100 miliardoj da bekereloj/kg. Oni metas tiujn olebarelojn en betonajn kestojn, kies dikeco estas 60 centimetroj, kaj poste kovras tiujn per kelkmetra tero. Mi surpriziĝis pro tiu primitiva maniero. Oni klarigis, ke tiujn oni konservos por 300 jaroj, sed ĉu vere ni povos fari tion.
*Antaŭe mi legis ie, ke krom nukleaj brulaĵoj, ĉiuj ceteraj nukleaĵoj kaj rubaĵoj estas nomataj kiel “malaltnivelaj”. Oni uzas tiun vorton por ne suspektigi al la popolanoj sekurecon de atomenergio, sed en efektiveco plejparto de tiuj “malaltnivelaj” nukleaĵoj estas altnivelaj kaj danĝeregaj.
Poste ni vizitis “la Centron por enterigi altnivelajn nukleajn rubaĵojn”. Ĉe la pordo oni ekzamenis nin pli severe kaj estis malpermesite al ni kunporti fotilon kaj porteblan telefonon. Tiu altnivela rubaĵo eligas 1500 sivertojn da radioaktiveco, sub kiu homo mortus en 10-kelkaj sekundoj. En tiu Centro oni konservas rubaĵojn vitre solidigitajn en Francio kaj Britio kaj poste enterigos tiujn, sed estas tute ne decidite, kie kaj kiam oni faras tion.

Fabriko por reprocedi uzitajn nukleajn brulaĵojn

PNG - 69 kb

Por finkonstrui tiun fabrikon (foto), oni jam elspezis 2000 miliardojn da enoj (20 miliardojn da eŭroj). Oni planas produkti uranion kaj plutonion el tiuj rubaĵoj, sed okazadis diversaj problemoj pri ĝi : oni jam prokrastigis la funkciadon 18 fojojn kaj la elspezo 2,8-obliĝis. Oni celas funkciigi ĝin en printempo de 2013, sed ĉu tio vere eblos ? Nun ni havas 17000 tunojn da uzitaj brulaĵoj, kaj se oni refunkciigos reaktorojn en la tuta Japanio, brulaĵoj pli kaj pli multiĝos. Eĉ por reprocedi la nunan kvanton, oni bezonos 30-40 jarojn.
La registaro decidis refunkciigon de la reaktoroj en Ooi, rekomencon de la konstruado de la nuklea centralo Ooma, kaj repocedado de uzitaj brulaĵoj. Ĉu ni havas rajton transdoni tiujn danĝerajn brulaĵojn al niaj postaj generacioj por kelkcent aŭ kelkmil jaroj ? Vizitinte tiujn nukleajn instalaĵojn, mi estis forte konvinkita pri tio, ke troviĝas neniu alia elekto krom nuligo de ĉiuj reaktoroj.
(la organo de “Asocio en la urbo Maebaŝi por nuligi reaktorojn”, la 21an de novembro 2012)

Kien iros tero el poluitaj lokoj ?

En la tuta Fukuŝimo oni nun senpoluigas loĝkvartalojn por ke la loĝantoj povu reveni hejmen plej frue. Tiun senpoluigan laboron ĉefe grandaj entreprenoj faras, uzante lokajn malgrandajn kompaniojn. La ministerio de medio ordonas al tiuj entreprenoj, ke tiuj konservu skrapitan teron, kolektitajn foliojn kaj akvon el poluitaj lokoj en sakoj aŭ olebareloj, sed la ĵurnalo Asahi (la 4an de januaro 2013) malkovris, ke iuj neglektas tiun ordonon kaj forĵetas poluitaĵon en riverojn. Radioaktiveco nek vidiĝas, nek odoras, nek sentiĝas, do oni povas facile fari tiun fiagon. Senpoluigo estas vere disvastigo aŭ translokigo de radioaktiveco.


15. La 15an de januaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 15an de januaro 2013

En mia urbo Maebaŝi 250 kilometrojn for de la nuklea centralo de Fukuŝima troviĝas “Vendejo Fukuŝima” administrata de la urbo por helpi rifuĝintojn el Fukuŝima. El la urboj kaj vilaĝoj najbare de la centralo, 150000 homoj rifuĝis al aliaj urboj, el kiuj 2000 homoj loĝas en mia gubernio Gunma. En tiu vendejo oni vendas produktaĵojn de Fukuŝima, kaj volas, ke ĝi estu centro por tiuj rifuĝintoj. Tamen lastatempe vizitantoj malmultiĝis, kio povas signifi, ke homoj ekperdis intereson pri la katastrofo.

PNG - 210.8 kb

Mi desegnis popduktaĵojn vendatajn en Fukuŝima-ja. Tiujn bildojn oni grandigis kaj montris ĉe la enirejo.

Mi foje vizitas ĝin kaj aĉetas diversajn aĵojn. Ankaŭ la 12an mi vizitis ĝin kaj legis ĵurnalojn eldonitajn en Fukuŝima. En unu el la ĵurnaloj mi trovis interesan artikolon, kiun hodiaŭ mi tradukos.

Adiaŭo al la laboro en la centraloj
Ookaŭa Kazuo 57-jara nun loĝanta en la gubernio Saitama

Mia laborejo, kie mi laboris kiel laboristo por atomenergio dum pli ol 20 jaroj, fariĝis mizerega. La 6an de aprilo, malpli ol unu monaton post la akcidento, mi eniris en la nuklean centralon de Fukuŝima n-ro 1. Mi estis ŝokita de la pejzaĝo tie ; skeletaj reaktordomoj eksploditaj de la hidrogena gaso, nudaj feraĵoj en la skeletoj, kaj betonaj pecegoj ĉie disĵetitaj en la tereno. “Kiel facile frakasitaj estis tiuj ŝajne fortikaj reaktordomoj !”

Mi laboris 4 tagojn tie

Kiam okazis tiu tertremo, mi estis en mia hejmo 3 kilometrojn for de la centralo. Mia domo skuiĝis forte kaj mebloj falis. Mi aŭdis per la urba radioelsendo, ke nukleaĵoj likis, do kun mia edzino mi rifuĝis al la najbara urbo Kaŭamata, kaj poste al la urbo Saitama, kaj pli poste, fine de marto 2011, al la urbo Kazo. Nun ni loĝas en la lerneja konstruaĵo de la supera mezlernejo Kisai.
Post ne longe venis telefonvoko de mia eksa superulo en kompanio pri varbado de laboristoj en centraloj. Li petis min okupiĝi pri riparado en la centralo n-ro 1. Li zorgis pri mi bone tiutempe, do mi akceptis lian peton, sed samtempe mi antaŭvidis, ke mi devos riski mian vivon.
Mi laboris 4 tagojn en la konstruaĵo apud la eksplodita reaktordomo n-ro 4. Ĝi estis plena de akvo, kiun oni uzis por malvarmigi reaktoron kaj nukleajn brulaĵojn. Mia laboro estis fari truojn en la plafono por ke vaporo el tiu varmega akvo eliĝu.
Sur la tegmento de la reaktordomo estis disĵetitaj pecoj el la muroj. La respondeculo de la laboro ordonis, ke ni ne proksimiĝu al tiuj pecoj, ĉar tiuj estas forte radioaktivaj, sed mi devis foje paŝi apud tiuj pecoj pro la laboro, kaj tiam mia dozmetro alarmadis min kun sonoj “pi, pi, pi”.
Mi surportis du ŝirmvestojn kaj kovris mian vizaĝon per masko. Mi sentis min tre ŝvita, sed ne nur pro varmeco. Laboro daŭris mallongan tempon, nome nur du horojn, sed mi volis ĉesigi la laboron kiel eble plej frue, ĉar mi ne volis elmetiĝi multe al radioaktiveco. Mi sentis, kvazaŭ mi portus bombon.
Mia taga salajro estis 20000 enojn (200 eŭrojn), 5000 enojn pli alta, ol en normala cirkonstanco. Mi antaŭvidis, ke mi povus gajni pli multe, sed la sumo estis pli malgranda, ol mia antaŭsupozo. Dum tiuj 4 tagoj mi elmetiĝis al 16 milisivertoj. Unu milisiverto jare estas la limkvanto de radioaktiveco por ordinaraj homoj, kaj 50 milisivertoj jare estas tiu por laboristoj en la centralo, do vi povas scii, en kiel radioaktiva loko mi laboris.

Mi kredis, ke atmocentraloj estas sekuraj
Mi naskiĝis en la urbo Namie, najbara urbo de la centralo n-ro 1 de Fukuŝima, kaj mi fariĝis ĉarpentisto en la gubernio Saitama. Poste, invitite de mia konato, kiu varbis laboristojn por atomcentraloj, mi eklaboris en la centraloj, simple pensante, ke estos interese labori en alia kampo.
Kiam okazas perioda ekzameno de la reaktoro, oni bezonas multajn laboristojn. En tiuj okazoj mi laboris kiel ĉarpentisto, farante lignajn bazojn por klimatiziloj. Mi laboris ne nur en Fukuŝima, sed ankaŭ en la centraloj Onagaŭa en la gubernio Mijagi, Kaŝiŭazaki-Kariŭa en la gubernio Niigata kaj Hamaoka en la gubernio Ŝizuoka.
El diversaj laboroj en la centralo la plej danĝera estis purigado de akvujo por uzitaj nukleaj brulaĵoj. Tie estis forte radioaktive. Se laboristo falos en ĝin, tio estos fino de lia vivo. Tial eĉ vidi homojn labori apud la akvujo timigis min.

PNG - 164.9 kb

La foto el blogo. Tiu viro vizitis la centralon de Kaŝiŭazaki-Kariŭa en la gubernio Niigata la 15an de novembro 1999, multe regalite de TEPCO. Tiu akvujo por uzitaj nukleaj brulaĵoj situas tuj apud la kerno. La verda maŝino estas levmaŝino. Kial tiuj vizitantoj ne ŝimis sin per ŝirmvesto kaj masko ? Ĉu ne estas radioaktiva, kiam la akvujo estas plena de akvo ?

Sumo de mia elmetiĝo tage estis 0,25 milisivertoj, eĉ kiam mi laboris en danĝara loko kun ŝirmvesto kaj masko. Rigardante dikajn murojn, kiuj barias radioaktivecon el la reaktoro, mi ekpensis, ke atomcentraloj estas sekuraj.

Adiaŭo al la centraloj

Mi vivas en la rifuĝejo, nome en la klasĉambro de la lernejo, jam dum du jaroj. Antaŭe loĝis tie pli ol 1000 homoj, sed nun restas nur 150. Mi helpas maljunajn homojn. En la lasta aŭtuno la registaro hatigis distribuon de senpagaj manĝaĵoj, kaj tiam mi agadis kontraŭ tio kun parlamentanoj. Mi ricevas kompensan monon de TEPCO, sed mia estonteco estas nebula. Mi volas labori, sed kompanioj ne ŝatas homojn en rifuĝejo, kaj ĉar mi ne havas laboron, mi ne havas kuraĝon forlasi la rifuĝejon. Malbona cirkulado.
Mi rememoras la tagojn kiel laboristo en la centraloj. Mi havas dankemon al elektraj kompanioj pro salajro, kiun ili donis al mi, sed mi ne volas plu labori tie, vidinte teruran akcidenton en Fukuŝima. (Fino)

Komento : Kvanto de elmetiĝo de laboristoj
La registaro decidis, ke la limo de elmetiĝo al radioaktiveco en normala stato estas “jare 50 milisivertoj kaj en 5 jaroj entute 100 milisivertoj”, kaj en urĝa stato ĝi estas 100 milisivertoj jare.
Post la akcidento en Fukuŝima radioaktiveco estis tiel forta, ke la registaro altigis la limon ĝis 250 milisivertoj, kaj poste en decembro 2011 ĝi normaligis la limon al la antaŭa nivelo.
Ju pli veteranaj estas laboristoj, des pli multe ili elmetiĝas al radioaktiveco, kaj pro tio multaj devas forlasi la laboron. En la lasta jaro oni malkaŝis malĝustan agon de iuj laboristoj kovri dozmetron per plumbaĵo por ŝajnigi sian elmetiĝan kvanton malgranda. Ili pli timis nuntempan laborperdon, ol estontan probablan malsanon.
Oni bezonos pli multajn laboristojn por malkonstruado de 4 reaktoroj en Fukuŝima kaj ankaŭ de iuj reaktoroj, kiujn la registaro ne permesos plu funkcii pro ilia danĝara situo sur faŭltoj. Estos grava problemo, se la elektraj kompanioj ne povos trovi tiom da laboristoj.
*Por unu reaktoro 3000 homoj laboras.
(La ĵurnalo Fukuŝima Minpoo, la 5an de januaro 2013)

27. La 27an de januaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 27an de januaro 2013

Fine de decembro mi trovis, ke Fervoja Kompanio de Orienta Japanio (JR-orient-Japanio) donas servon de “Speciale rabatita bileto” en januaro, per kiu ni povas vojaĝi libere en tiu regiono kontraŭ 15000 enoj (150 eŭroj). Profitante tiun okazon, ekde la 21a ĝis la 24a de januaro mi vojaĝis al la norda Japanio por vidi, en kiu stato estas tiuj damaĝitaj urboj.

La 21an mi atingis la urbon Haĉinohe en la gubernio Aomori. Laŭ“Atlaso por helpi restariĝon en la cuname damaĝitaj urboj”, tiu urbo estas la plej norde damaĝita urbo. Laŭ tiu atlaso nur tre marbordaj lokoj, nome havenoj kaj fabrikoj, estis inunditaj, sed aliaj lokoj ne estis damaĝitaj, do la urbo normale funkciis kaj nenie troviĝis spuroj de la damaĝoj.
La 22an mi suden vojaĝis kaj vizitis malgrandan urbon Taneiĉi en la gubernio Iŭate. Laŭ la atlaso tiu urbo estus multe inundita, sed en efektiveco la 10-metra kontraŭcunama digo protektis la loĝkvartalon. La informo ne estas ĝusta. Inter la maro kaj la digo troviĝis fiŝhaveneto kaj aliaj instalaĵoj fiŝkaptaj kaj turismaj, kiuj estis severe difektitaj, sed nun la haveneto refunkciis, kaj la restoracio en la turisma centro funkciis ekster la digo en provizora konstruaĵo.
Sur la muro de tiu restoracio oni montris dekkelkajn fotojn de damaĝoj, unu el kiuj mi montros sube :

Posttagmeze mi plu vojaĝis suden kaj atingis la urbon Kuĵi en la gubernio Iŭate. Laŭ la atlaso ankaŭ tiu urbo estus vaste inundita, sed tiu informo ne estas ĝusta. La urbo tute ne estis inundita krom havenoj kaj marbordaj fabrikoj. Tiu mapo estis haste redaktita kaj eldonita eble du monatojn post la katastrofo, do tia malĝusta informo enmiksiĝis, sed ni devas altetaksi la laboron de la eldonanto. La libro multe helpis al mi kaj certe al homoj, kiuj hastis al la regiono Toohoku por ĝia restariĝo.

PNG - 203.9 kb

Najbare de la stacidomo Kuĵi troviĝas akvario, kiu antaŭe estis subtere en la Bazo por konservi petrolon laŭ la marbordo, sed tiu instalaĵo estis detruita kune kun tiu akvario, do nun oni malfermis malgrandskalan akvarion en la urbo. En ĝi oni montris testudon kaj limulon, kiuj postvivis la cunamon. Oni trovis ilin inter detruitaĵoj.
En la stacidomo troviĝis malgranda vendejo, kie maljuna virino vendis manĝaĵojn. _ Por subteni suferantojn, turistoj devas uzu monojn malavare, do mi aĉetis suŝi-rulaĵon kaj alparolis ŝin.
Ŝi konfesis, ke ŝi estas la “ĉefrolantino” en la matena TV-programo “Ama-njo”, kiu komenciĝos en aprilo. Kuĵi estas fama pro plej norda “ama” (subakvistino, kiu kaptas marerinacojn kaj konkulojn, plonĝante en la maron). Kiam ŝi estis juna, ŝi vendis manĝaĵojn en la trajno inter la urboj Kuĵi kaj Mijako, do ŝi havas multajn amikojn kaj konatojn laŭ tiu fervoja linio, sed pro la cunamo ŝi perdis multajn el ili, kaj tio dolorigas ŝin. La profesio de “ama” ne estas facila, kaj junulinoj ne volas heredi tiun profesion. Sed ŝia filino, kiu laboris en Tokio, revenis al Kuĵi kaj decidis fariĝi ama. Laŭ mia supozo la TV-programo temos pri ŝi kaj ŝia filino.
La 23an mi vojaĝis pli suden per Sanriku-Fervojo, kiu estis tiel damaĝita, ke ĝi longe ne funkciis, kaj eĉ nun inter Kuĵi kaj Mijako, parte ni devas preni buson. Mi vizitis la urbon Noda. Ĝi estis protektita per la 8-metra kontraŭcunama digo, sed la ondoj facile transvenis, kaj la duono de la centra parto de la vilaĝo estis detruita. La vilaĝdomo restis, sed inter ĝi kaj la marbordo preskaŭ ne troviĝis konstruaĵoj. La tereno estis kovrita per neĝo. Se ni havus neniun informon pri la katastrofo, tiu pejzaĝo estus simpla herbejo, sed ĉar mi scias, ke tie estis ĉiutaga vivo de la loĝantoj, mi ne povas esti trankvila. Jen estas la foto tuj post la cunamo :

PNG - 224 kb

La vilaĝo Noda protektita de la digo kaj la ŝtata vojo n-ro 45

Mi plu vojaĝis suden al la urbo Taroo, kiun mi vizitis en decembro. Unu monato ŝanĝis nenion. Same etendiĝis sendomaj terenoj kovritaj de neĝo. Laŭ la ŝtata vojo n-45 senĉese kuras kamionoj, sed en la urbo ne vidiĝis homoj, nek lumoj krom unu provizora vendejo. Mi vizitis ĝin kaj aĉetis kelkajn aĵojn same kiel en decembro. La vendistino diris : “Mia domo estis ĉi tie. Feliĉe neniu el mia familio mortis, kaj mi nun loĝas ĉe mia filo, kies domo estas en plialta loko. La kontraŭcunama digo de Taroo estas la plej granda ne nur en Japanio, sed eble en Azio, do multaj inĝenieroj kaj politikistoj venis ĉi tien por esplori. Multaj loĝantoj fieris pro tio kaj kredis, ke ili estas perfekte sekuraj protektite de la digo, sed al iuj tiu kredo malbone efikis. Ili observis la venontan cunamon sur la digo, kaj kiam ili provis forkuri, jam estis tro malfrue”.

PNG - 185.2 kb

Maldekstre vidiĝas la vilaĝdomo de Taroo

En 1933 granda cunamo atakis Taroo-n. 500 el la 559 domoj perdiĝis kaj 911 el la 2773 loĝantoj mortis. Mankis al la vilaĝo loko por translokigi vilaĝanojn, do la vilaĝo decidis konstrui grandan digon. En 1958 la konstruado finiĝis kaj aperis grandega kontraŭcunama digo 1350 metrojn longa kaj 10 metrojn alta sur la marnivelo, kaj eĉ poste oni aldonis digojn, kaj finfine en 1966 ĉio finiĝis. Nun rempare staras X-litera digo 2433 metrojn longa.
Kiam atakis Ĉilia Cunamo en 1960, la digo perfekte protektis la vilaĝon, sed ĉi-foje la cunamo momente detruis la eksteran digon kaj la ondoj duoble pli alta ol la digo facile eniris en la loĝkvartalon kaj kirlis domojn, mortiginte 200 homoj el la 4434 loĝantoj. La urbo aŭ la ŝtato planas altigi la teron je 2 metroj, sed nun pli ol 80% de la loĝantoj volas translokiĝi al pli alta loko.

PNG - 179.1 kb

Krepusko venis, kaj mi revenis al la stacidomo, kaj supreniris al la kajo. De tie mi vidis sube multajn lumetojn. Antaŭe troviĝis eble 20 domoj antaŭ la stacidomo kaj ne estis tiel maluma, sed nun tiuj domoj malaperis kaj regas la lokon mallumo. Pro tio oni metis tiujn lumetojn el sunenergia elektro. Sed al mi ŝajnis, ke la spiritoj de la mortintoj ŝvebas tie.

La 24an mi planis resti iom longe en la urbo Mijako, sed mankis taŭga trajno por reveni al la ĉefurbo Morioka krom tiu de 9:30 matene, do mi prenis ĝin kaj revenis. Post kvar-hora promenado en la urbo mi revenis hejmen per rapida trajno Ŝinkansen.

En tiu atlaso la regiono Toohoku estis dividitaj en 32 partojn inkluzive de 2 partoj, kiujn ni ne povas viziti pro radioaktiveco, el tiuj 30 mi jam vizitis 24. Dum la vojaĝoj mi rimarkis, ke inter la urboj kaj vilaĝoj nun troviĝas granda diferenco ; iuj urboj ne estis severe detruitaj dank' al la digo aŭ dank' al sia situo, sed aliaj, ekzemple Kesennuma, Rikuzen-Takada kaj Oocuĉi, estis tiel vaste kaj komplete detruitaj, ke la restariĝo estos tre malfacila. Kaj certe estas granda diferenco inter familioj. Kiuj perdis siajn familianojn, domon kaj laborlokon, tiuj havas tre grandan malfacilon kaj estos malfacile restariĝi.
Mi ne havas forton por helpi ilin. Kion mi povas fari, tio estas ne forgesi iliajn suferojn kaj ĉiam stari apud ili. Dum la printempo mi volas viziti tiujn ses urbojn, kiujn ankoraŭ mi ne vizitis. Mi opinias, ke tio estas ankaŭ mia devo.

10. La 10an de februaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 10an de februaro 2013

Hodiaŭ mi volas skribi du aferojn okazintaj en mia ĉirkaŭaĵo.

Kvanto de radioaktiveco en mia urbo kaj en Fukuŝima

Mia gubernio Gunma situas najbare de la gubernio Fukuŝima. La distanco inter la nuklea cetralo de Fukuŝima kaj mia urbo Maebaŝi estas 200 kilometroj, sed la vento flugis de la centralo al mia gubernio, kiam okazis eksplodoj, do ankaŭ nia gubernio estas poluita retative multe. Tial la sufero de fukuŝima-anoj ne estas tiu de aliaj homoj, sed de ni.
Organizo de eksaj instruistoj komencis mezuri radioaktivecon en diversaj lokoj en nia gubernio. En mia urbo la unua mezurado okazis la 28an de januaro. Ni, kvin eksaj instruistoj, vizitis kelkajn lokojn kaj mezuris per dozmetron, kiun unu el ni aĉetis antaŭe kontraŭ 100000 enoj (1000 eŭroj). Tiu estas japana kaj bonkvalita. Jen estas la rezulto :

Lokoj 5 cm50 cm1 m
1. Urbo Ŝibukaŭa, kampo 0,05μSv/h 0,073 0,075
2. Urbo Maebaŝi, kampo 0,036 0,039 0,042
3. Elfluejo en la sama kampo 0,254 - -
PNG - 97.9 kb

Laŭ leĝo 1 mili-siverto jare (0,114 μSv/h, mikro-sivertoj hore) estas la maksimumo, kiun ordinaraj homoj povas elmetiĝi sen multa probableco pri estonta malsaniĝo, kaj la loko pli poluita ol 0,23 μSv/h estu purigita. Do kiam mi trovis 0,254 μSv/h en la elfluejo, ni estis iom terurita. Tiu loko estas tiel poluita, ke oni devus purigi.
Laŭ la oficala raporto de la 22a de januaro, kvanto de radioaketiveco ĉe la alteco de 1 metro en Fukuŝima kaj la najbaraj gubernioj estas jene :
- Fukuŝima : 0,65 μSv/h
- Mijagi : 0,059
- Ibaraki : 0,085
- Toĉigi : 0,086
- Gunma : 0,091

Laŭ la raporto de la gubernio Fukuŝima, forteco de radioaktiveco en ĉefaj urboj en la gubernio Fukuŝima estas jena (je 17:00 la 6an de februaro) :
- Fukuŝima : 0,46 μSv/h
- Koorijama : 0,46
- Nihonmacu : 0,34
- Minami-Sooma : 0,30
- Iŭaki : 0,09
- Aidu-Ŭakamacu : 0,07

Kiel forta estas radioaktiveco en la urbo Ookuma, kie situas la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1 kaj de kiu la registaro evakuis la loĝantojn ? Oni mezuras radioaktivecon en 15 lokoj. Jen estas la ciferoj (μSv/h) de la 6a de fabruaro :
A : 3,83, B : 7,60, C : 2,03, D : 0,76, E : 2,06,
F : 7,34, G : 3,00, Ĝ : 19,82, H : 4,52, Ĥ : 0,83,
I : 2,54, J : 14,89, Ĵ : 11,66, K:3,37, L : 4,47

Vi povas facile vidi, ke multaj lokoj en la gubernio Fukuŝima estas tiel multe poluitaj, ke laŭ la leĝo ili jam ne estus loĝeblaj, sed fakte eble 1,5 milionoj da loĝantoj vivas tie.

Miaj artikoloj en ĵurnaloj

En “La Revuo Orienta” de Japana Esperanto-Instituto troviĝas rubriko pri Esperantaj artikoloj aperintaj en ĵurnaloj kaj gazetoj. Lastatempe redantantoj bedaŭras, ke malmulte da artikoloj aperis publike, do mi sendis du artikolojn al du ĵurnaloj. Ambaŭ aperis. Jen estas la resumoj ::

Mi subtenas Fukuŝima-on, abonante la ĵurnalon Fukuŝima-Minpoo
Lastatempe mankas bonaj artikoloj pri la katastrofo en la tutjapana ĵurnalo, do mi komencis aboni lokan ĵurnalon de Fukuŝima “Fukuŝima-Minpoo”. Mi estas tre kontenta trovi diversajn artikolojn pri la vivo de fukuŝima-anoj kaj la klopodo por la restariĝo. Jen estas mia poemeto. Mi, portante ĝin en mia koro, daŭre subtenos Fukuŝima-on.
Ne faru nefarendaĵon*,
Ne forgesu Fukuŝima-on,
Fukuŝima-anoj estas miaj familianoj.

*Devizo de la urbanoj de Aidu en la gubernio Fukuŝima.
(la 5an de februaro 2013, la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo, loka ĵurnalo de Fukuŝima)

Vizitu la vendejon Fukuŝima
En la centra strato de la urbo Maebaŝi troviĝas “Vendejo Fukuŝima”, kiun malfermis la urbo por subteni la restariĝon de Fukuŝima. Mi havas grandan intereson pri la katastrofo, kaj jam vizitis pli ol 10 fojojn la damaĝitan regionon kaj sendadas raporton pri tiu regiono al la mondo.
Mi ofte vizitas tiun vendejon kaj aĉetas produktaĵojn el Fukuŝima. Estas plej grave ne forgesi Fukuŝima-on, do ni vizitu tiun vendejon.
(la 6an de februaro 2013, la ĵurnalo Ĵomoo, loka ĵurnalo)

PNG - 131.8 kb

Kaj hodiaŭ la 10an de fabruaro artikolo pri mia japanlingva libro “Esperanto-Esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori”. Lastan semajnon mi vokis ĵurnaliston kaj intervjuigis min. Jen estas la resumo :

Eseoj pri la vojaĝoj al la damaĝita regiono
S-ro Hori, kiu laboras por propagandi Esperanton, eldonis la libron konsistantan ĉefe el eseoj pri liaj vojaĝoj al la damaĝita regiono. Ekde la 11a de marto 2011 li daŭre sendadas raportojn pri la katastrofo al la mondo. Li diras, ke li ĉiam staras apud la suferantoj kaj volas raporti pri iliaj klopodoj al plej multaj homoj”.
Aliaj eseoj temas pri liaj vojaĝoj al Vjetnamio kaj Nepalo, pri la interamikiĝo kun liaj studentoj kaj pri interŝanĝoj de mesaĝoj kun iu lernantino.
(la 10an de februaro 2013, la ĵurnalo Ĵoomoo)

Peĉakuĉo

$
0
0

Ĉu vi ŝatus prelegi en esperanto-aranĝo, sed neniam kuraĝis ĝis nun ? Por la 86-a SAT-kongreso en Madrido, la organiza teamo celas aranĝi serion da prelegoj kun la formato peĉakuĉo. Tiaj peĉakuĉaj prelegoj estas tre mallongaj, kaj taŭgaj por prezenti koncize konkretajn ideojn.

Se vi celas ĉeesti la SAT-kongreson, ni alvokas vin al partopreno en tiu ĉi singulara programero.

Peĉakuĉo (kiu devenas el japana vorto kun la signifo “babilado”) estas maniero de prezentado tre rapida, en kiu sinsekvo de prelegantoj parolas pri diversaj temoj, dum maksimumo de 6 minutoj kaj 40 sekundoj por preleganto. La kialo de tiu specifa tempo, estas ke oni utiligas po dudek bildojn, kiuj ilustru la temon, kaj kiuj pasas aŭtomate, kun daŭro de po dudek sekundoj ĉiu bildo. Do, prelegantoj havas bildan apogon por la parolado, sed samtempe ili ne povas tro multe plilongigi sian eksplikon, ĉar la limon difinas ekstera proceduro.

Tio havas avantaĝon por la preleganto, ke oni ne devas mem zorgi pri troa strukturigo dum la prelego, kvankam necesas antaŭa provado por bone konduki ĝin. Tio estas des pli avantaĝa por homoj kiuj neniam antaŭe prelegis, aŭ havas dubojn pri sia propra kapablo, ĉu retorika, ĉu lingva. Ĝi ankaŭ estas avantaĝa por la publiko, kiu povos ĝui sinsekvon de interesaj prezentoj en tre rapida kaj dinamika maniero.

Legu plu...

14. La 14an de januaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 14an de januaro 2013

Festo de adoltiĝo

La 14a de januaro estas la festotago de adoltiĝo. La 13an de januaro, unu tagon pli frue, okazis tiu festo en la cuname damaĝitaj tri gubernioj. Adoltiĝis en Iŭate 13786 dudek-jaruloj, en Mijagi 24407 kaj en Fukuŝima 21571.
En la urbo Rikuzen-Takata en Iŭate 11 viktimiĝis en la cunamo. Reprezentante la adoltiĝintojn en la urbo, s-ro Kigaŭada Hajaki parolis : “Al niaj amikoj, kiuj ĉeestus en tiu ĉi ceremonio, ni neniam forgesos vin. Vi estos nia karaj amikoj eterne”.

PNG - 300.8 kb

Ceremonio en Rikuzen-Takata

En la urbo Kamaiŝi s-ro Abe Kazuki diris : “Mia urbo multe damaĝiĝis, sed mi ne povis fari multon por la urbo. Tio estas mia granda bedaŭro. Mi volas labori por la bono de aliaj homoj, kaj tio estos repago de mia dankŝuldo al la urbo”.
En la urbo Kesennuma, f-ino Onodera Akemi kaj s-ro Komacu Takajuki diris : “Malgraŭ tio, ke la restariĝo progresas, nia koro estas ankoraŭ multe vundita, sed ni devas paŝi antaŭen. Nia devas esti la generacio, kiu respondecos pri la nova Kesennuma”.
La urbo Ookuma, najbara urbo de la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1, okazigis la ceremonin en la urbo Aidu-Ŭakamacu, kie situas ĝia provizora oficejo. F-ino Saeki Ninako, kiu eklaboros en infanĝardeno en la gubernio Ĉiba, diris : “Mi volis labori en Fukuŝima. Iam mi revenos al Fukuŝima kaj laboros por ke infanoj povu ludi ĝoje kaj sekure”.
(la ĵurnalo Akahata, la 14a de januaro 2013)

Nur 17% eniros en elementajn lernejojn

Ok urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1 kaj la urbo Iitate, al kiu venis nukleaj ventoj post la eksplodoj de la reaktoroj, translokigis sian administracion al aliaj urboj. El tiuj naŭ urboj, sep malfermis siajn elementajn lernejojn en la rifuĝejoj. Laŭ la antaŭa kalkulo, en tiuj sep urboj enirus 541 infanoj nove en la lernejojn, sed oni sciis per enketo, ke nur 17% el tiuj eniros.

LernejojAntaŭa supozoNuna supozo
Namie 154 0
Ookuma 147 42
Naraha 53 10
Hirono 43 14
Kacurao 9 1
Kaŭauĉi 17 6
Iitate 51 29
Sumo603105

Respondeculo en la urbo Namie diras : “Kiam ni povos reveni hejmen, povos manki infanoj en la urbo. Sen infanoj, ni ne povos restarigi la urbon”. S-ino Kokubu Kazuko 29-jara rifuĝis al la urbo Nihonmacu, kaj ŝiaj du gefiloj ne vizitas la lernejon de Namie. “Mi kaj mia edzo kreskis en Namie, do mi volas reveni al la urbo, sed miaj gefiloj ne havas memoron pri la urbo. Ĉu Namie estiĝos ilia hejmurbo, kreskante ĉi tie ?”
S-ino Tada Micuko diras : “Lernejo de nia urbo en la urbo Aidu-Ŭakamacu frue malfermiĝis, tial ni povas vizitigi niajn gefilojn al ĝi, sed jam forlasis ĝin 5 el 15 lernantoj en la klaso de mia filo. Mi timas, ke baldaŭ malaperos nia lernejo”. (la ĵurnalo Asahi, la 14an de januaro 2013)

Ĉiuj fartu bone !

Tanaka Tacuja 7-jara lernanto, kiu translokiĝis de la urbo Futaba al la urbo Inaŭaŝiro
En la lernejo Nagase en la urbo Inaŭaŝiro komence troviĝis du amikoj el Futaba, kaj poste venis unu, du kaj tri. Mi havis ĝojan tempon en la sporta tago, ekskurso, ski-klaso ktp. Sed tiuj bonaj amikoj forlasis min. Mi sentis min malĝoja kaj soleca, kaj certe tiuj amikoj havas saman senton. Sed mi povos elteni tiun malĝojon kaj povos amikiĝi kun novaj amikoj, ĉar ĝis nun mi same strebis kaj sukcesis. Vi kaj mi, ĉiuj apartiĝintaj amikoj, fartu bone ! Mi volas havi tagon revidi ilin.
(la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo, la 24an de januaro)
*Mi poste aldonis tiun artikolon.
* La Urbo Futaba ne havas sian propran lernejon en sia rifuĝejo

14. La 14an de februaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 14an de februaro 2013

En la lasta semajno mortis mia konatino, kiu loĝis en la maljunulejo, kie ankaŭ mia onklino loĝas. Kiam mi vizitis mian onklinon tie, mi ofte kantis kun ŝi per karaoke-o, kaj dum ŝi estis en hospitalo, mi vizitis ŝin preskaŭĉiun tagon por kune kanti, do ŝia filino invitis min al ŝia hejmo, kiam enĉerkigistino beligis ŝin. Ŝia filino dume ploris, sed ŝi povis akcepti ŝian morton, ĉar morto de patrino, pli maljuna ol ŝi, estas natura ordo, sed en la cunamo multaj gefiloj mortis pli frue ol iliaj gepatroj.
Mortintoj jam funebritaj de siaj familianoj estas multe pli feliĉaj ol tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas trovitaj el la cunamo. Kiel malĝojaj estas tiuj ne trovitaj 2700 kaj iliaj familianoj ! Hodiaŭ mi skribos pri la klopodoj trovi tiujn malaperintojn.

La urbo Sooma en la gubernio Fukuŝima

La 18an de januaro 40 policanoj serĉis 27 malaperintojn en la urbo laŭ la marbordo, sed ili trovis neniun.
(La ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo, la 20an de januaro 2013)

La urbo Namie en la gubernio Fukuŝima

PNG - 152 kb

La 7an de februaro 390 policanoj inkluzive de 34 studentoj en la policlernejo serĉis 211 malaperintojn laŭ la marbordo de la fiŝhaveno Ukedo en la urbo Namie. Tiu fiŝhaveno situas 7 kilometrojn norde de la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1. Policanoj vestitaj en blankaj protektvestoj serĉis inter tetrapodoj kaj brikoj de la digo. Inter tiuj studentoj troviĝas tri, kiuj celas fariĝi policanoj post la katastrofo. S-ro Sanpei Masahito 25-jara, eksa prizorganto en maljunulejo, s-ro Ŝida Kjoosuke 30-jara, eksa laboristo en konstrua kompanio, kaj s-ro Kokubu Maki 25-jara, eksa komercisto en Tokio, same diras : “Mi diligente kaj sincere serĉos malaperintojn”, sed la artikolo en la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 8an de februaro nenion menciis pri la rezulto.

La urbo Iŝinomaki en la gubernio Mijagi

PNG - 257.1 kb

La 5an de februaro la urbo komencis serĉi 4 malaperintajn lernantojn en la rivero Fuĵi-gaŭa, kiu fluas antaŭ la elementa lernejo Ookaŭa. En tiu lernejo 80 infanoj kaj instruistoj mortis, kaj ankoraŭ 4 ne estas trovitaj. Oni elpumpis riverakvon 2 kilometrojn laŭlonge de la rivero supren de la lernejo. Tiun tagon sep buldozoj fosis la riverfundon kaj trovis unu aŭtomobilon.
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 5an de februaro 2013)

La distrikto Juriage en la urbo Natori en Mijagi

En tiu distrikto pli ol 700 homoj mortis kaj ankoraŭ 41 estas ne trovitaj. La 9an de februaro 100 volontuloj serĉis ilin laŭ la marbordo. S-ro Ueno Takajuki 40-jara el la urbo Minami-Sooma en la gubernio Fukuŝima mem perdis du familianojn, kaj krome lia filo 3-jara kaj la alia parenco ne estas trovitaj. Li estis fajrobrigadano, kaj post la katastrofo li sola serĉis siajn familianojn. Tiam li sentis, ke li estis forĵetita, ĉar pro la nuklea akcidento nek policanoj, nek defendkorpusanoj venis al lia distrikto. Rigardante lin, liaj amikoj helpis kaj organizis “Trupon Plaĝo por restariĝo”. Ĉiun semajnfinon ili faras serĉadon. Li diras : “Kompreneble mi volas trovi miajn familianojn plej frue, sed mi volas trovi ne nur ilin, sed ankaŭ aliajn, kaj inter la trovitoj estu miaj familianoj”.
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 9an de februaro 2013)

Hajkoj kaj tankaoj de loĝantoj de Fukuŝima

Reveno hejmen
Ankoraŭ ne videblas
Last- kaj ĉi-jaron.

S-ro Sugimoto Hideo eksa loĝanto de la urbo Ookuma

Kiel atesto
de vivo katastrofa
taglibr' novjara

S-ro Sekine Kunihiro loĝanta en la urbo Sukagaŭa

Ankaŭĉi-jare
en provizora domo
jarfinon mi vivis

S-ro Ŝiŝido Masatoŝi loĝanta en la urbo Fukuŝima

Rabis de mi
nuklea akcidento
mian kafejon,
mi skribas “senlabora”
kiel mian okupon.

S-ro Morioka Kazujuki nun loĝanta en la urbo Iĉihara en la gubernio Ĉiba

Supren vidante,
mi rememoras hejmon,
la stela ĉiel'.

S-ino Ikari Keiko eksa loĝanto de la urbo Tomioka

Multiĝas amikoj
En mia nova hejmlok'
kien mi fuĝis.

S-ro Ŝinagaŭa Ŭataru loĝanta en la urbo Ŝirakaŭa

Senlaborule,
nenion por esperi,
nek por atendi,
mi vivas provizore
jam dum preskaŭ du jaroj.

S-ino Ŝiraiŝi Satoko loĝanta en la urbo Tamura

Reveni hejmen
mi volas sed ne povas,
Aĥ, katastrofo !
Fariĝis mia hejmlok'
primitiva herbejo.

S-ro Joŝida Masao eksa loĝanto de la urbo Tomioka

Estu espero !
Aperu estonteco !
aŭdiĝas voĉoj
en kunsido de
nukleaj rifuĝintoj.

S-ino Suzuki Ŝizuko eksa loĝanto de la urbo Namie

Mia domo
sola staras
en herbejo.
Kiujn ĝi atendas ?
Nun nesto de ratoj.

S-ro Ootake Toŝio eksa loĝanto de la urbo Namie

19. La 19an de februaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 19an de februaro 2013

Mi jam skribis, ke mi komencis aboni la ĵurnalon Fukuŝima-Minpoo, lokan ĵurnalon de la gubernio Fukuŝima. En ĝi troviĝas rubriko “Pensoj de fukuŝima-anoj”. Hodiaŭ mi tradukos kelkajn el tiuj “Pensoj”.

Ligo kun mia plej kara amikino

Kamata Momoko 12-jara lernantino loĝanta en la urbo Sooma

PNG - 35.2 kb

Mia plej kara amikino Harada Mimi vojaĝis al la ĉielo en la aĝo de 11 jaroj la 11an de marto 2011. Ekde kiam mi eniris en infanĝardenon, mi estis ĉiam kun ŝi. Mi ludis kun ŝi kaj butikumis kun ŝi. Kiam mi ne kapablis rajdi sur biciklo, ŝi helpis min. Mia patro aĉetis biciklon por mi, kaj tiu estis samspeca kun la ŝia. La mia estis blua, kaj la ŝia estis nigra. Ni havis multajn samajn aĵojn.
Kiam mi aŭdis, ke ŝi mortis, mi estis tiel ŝokita, ke mi ne povis plori. Kiam mi revenis al la rifuĝejo, kie mi provizore loĝis, unua larmo falis, kaj sekvis ĝin la dua larmo kaj sekvis ilin multegaj larmoj. Mi hastis al necesejo kaj ploregis. Sed nun mi ne ploras. Se mi ploros, Mimi certe estos malĝoja. Anstataŭ tio mi vivos. Por Mimi mi vivos per mia tuta forto.
(la 10an de februaro 2013)

Al la tiama “mi”

Ikari Ajuna, 11-jara lernantino, kiu loĝis en la urbo Ookuma

La 11an de marto 2011, mi estis survoje al mia hejmo. La tero multe skuiĝis, kaj ĉio detruiĝis kvazaŭ la ĉielo falus. Mia hejmo estis en kaoso. Ĉio estis renversita, kaj elektro, gaso, telefono ktp. ne funkciis, tamen tiun tempon mi tute ne supozis, ke mi ne povos reveni hejmen tiom longan tempon.
Ekde tiu tago, mi ne povas renkonti miajn amikojn, ne povas lerni pianon, ne povas viziti bibliotekon. Mi foje translokiĝis kaj dume speritis malagrablaĵojn, sed ankaŭ troviĝis multaj bonkoraj homoj. Kiam ni strebas, homoj helpas nin.
Al tiutempa “mi”, kiu ploris pro maltrankvilo, mi rekomendas : “Ploru multe, kiam vi spertas malfacilaĵojn, sed post tio vi strebu por ke vi povu marŝi antaŭen iom post iom, kaj post malfacilo certe atendas vin feliĉoj.
Kien ajn vi iros, via memoro pri feliĉaj tagoj sekvos vin. Ligo temas ne nur pri homoj. Neniam forgesu ! Mi opinias, ke tio estas la plej grava.
(la 1an de februaro 2013)

Signifo de larmoj

Hoŝi Jui, 14-jara lernantino, loĝanta en la urbo Sukagaŭa

Tiu tago estis unu el miaj plej gravaj tagoj. Antaŭtagmeze mi ĉeestis en la kursfina ceremonio de la mezlernejo, do mi estis plena de emocio kaj ĝojo. Mia familio planis havi festenon vespere por mi, kaj ni ĉiuj familianoj estis en la najbara superbazaro. Tiam okazis granda tertremo, la plej granda, kiun mi neniam spertis antaŭe. Varoj faladis de la bretoj. Krioj aŭdiĝis ĉie kaj larmoj falis.
En tiu senprecedenca teruro mia patro diris al ni : “Trankviliĝu !”, kaj mia patrino diris : “Ni estas kune !” Tremado daŭris, sed mi sentis min trankviliĝanta, ĉar ni ĉiuj kolektiĝis kiel unu roko.
Reveninte hejmen, ni trovis, ke la ĉambroj estas en terura kaoso. Dume venadis tremoj, sed mi sukcesis fari spacon por provizore vivi. Vespere estis preparita simpla vespermanĝo. Kiam ni ĉirkaŭis la tablon, mia patro diris al ni : “Ni faru rondon manon en mano”. Mi ne bone komprenis, kion tio signifas. Li plu diris : “Mi ne scias, kio okazos poste. Sed ni venku ĉiajn malfacilojn kune”. Ni ĉiuj kapjesis. Liaj vortoj daŭris : “Gratulon pro via kursfiniĝo, Jui !” Sekvis lin miaj patrino kaj fratino. Larmoj faladis pro ĝojo. “Tiu estas la plej bona donaco por mia memorinda tago”, mi pensis.
(la 31an de januaro 2013)

Mia vivo post la katastrofo

Ootake Juna, 7-jara lernantino, loĝanta en la urbo Aidu-Ŭakamacu

Neniu vivas en la urbo, kie mi naskiĝis. En ĝi troviĝas multe da radioaktiveco. Okazis granda tertremo la 11an de marto 2011 kaj poste eksplodis la reaktoroj.
Tiun momenton mi estis en mia infanĝardeno. Mi estis terurita, ĉar mebloj falis. En mia domo bretoj estis falintaj kaj teleroj estis disĵetitaj, tiel ke ni ne povis dormi en la domo, kaj mi loĝis ĉe mia kuzino. En la venonta tago ni rifuĝis al la lernejo, ĉar la nuklea centralo fariĝis danĝera. Ni restis tie du tagojn. Mankis al ni manĝaĵoj kaj al mi venis nur unu rizbulo por unu tago.
Poste ni rifuĝis al la gubernio Niigata, kaj poste venis al la urbo Aidu-Ŭakamacu en la gubernio Fukuŝima. Post la katastrofo mi ne povas reveni hejmen. Tio estas tre malĝojiga afero por mi. Mi apartiĝis de miaj amikoj sen adiaŭo, kiujn mi ĉiun tagon renkontiĝis. Sed en tiu urbo Aidu-Ŭakamacu mi nun havas multajn novajn amikojn kaj mi ĝoje vizitas la lernejon. Ĉi tie multe neĝas, do mi ĝuas ludi en neĝo.
Foje mi rememoras mian eksan urbon kaj miajn eksajn amikojn, sed nun mi volas vivi bone kun novaj amikoj ĉi tie.
Mi deziras, ke iun tagon mia urbo fariĝu denove bela. Mi volas reveni al tiu urbo plej frue.
(la 6an de februaro 2013)

Ĉiun tagon mi dankas

Meiĵi Teruko, 69-jara virino, kiu antaŭe loĝis en la urbo Namie

Momente mia hejmloko detruiĝis. Sen adiaŭo ni ĉiuj senespere disiĝis norden aŭ suden, kaj ankoraŭ daŭras niaj senradikaj vivoj. Dum tiuj tagoj ni estis heplataj de diversaj bonkoraj homoj.
Tiun tagon estis malvarmege kaj pluve. Nokte ni loĝis en la aŭtomobilo kun nia hundo sur la strato. Alproksimiĝis virino kun varmaj manĝaĵoj. Viro uzigis al ni ĉambron en la apartamentaro. Studento en la najbara ĉambro lasis al ni ĉiujn meblojn kaj revenis hejmen post la kursfino. Kiam ni ekloĝis en tiu ĉambro, familio loĝanta najbare donacis al ni tri varmajn manĝaĵojn ĉiun tagon kaj eĉ banigis nin en sia hejmo same kiel ĝiajn familianojn. Alia virino donis al ni ĵurnalon ĉiun tagon. Kiel ni estis kuraĝigitaj ! Ni ploris pro emocio kaj dankemo.
Post 5-foja translokiĝo ni nun havas domon kun ĝardeno kaj kampo, kaj ekvivis iom normale. Ĝis nun ni vivis en la helpoligiloj de nekonataj, bonkoraj homoj. Travivinte malfacilajn tagojn surstrate kaj senespere, mi sentas min varme ligita de tiuj homoj.
Amikoj en mia hejmloko disiĝis al Osako, Mijagi aŭ Kanagaŭa. Dum tiuj tagoj mia 85-jara amiko vizitis nin. Ni brakumis nin kun emocio. Ni pensis, ke ni neniam povos renkontiĝi. Poste mi komencis vojaĝi al Jamagata, Ĉiba kaj ien ajn laŭ mia povo por renkonti miajn malnovajn amikojn. Mi nun vivas en la ligoj de eksaj amikoj el la urbo Namie kaj novaj amikoj ĉi tie. “Dankon, dankegon !” Mi ne povas tro multe danki al ili.
(la 26an de januaro 2013)

Propono de geedziĝo post 35 jaroj

Haŝimoto Miŭako, 58-jara virino, loĝanta en la urbo Iŭaki

Kiam vi trovis min tiun tagon, vi fariĝis kvazaŭ vi estus svenanta. “Mia karulo, mi estas ĉi tie !” Mi svingis miajn manojn al vi. Mi estis ĝojega. Mi trovis, ke viaj okuloj estas malsekaj kaj lacaj.
Tuj post la atako de la cunamo, vi revenis hejmen kaj vidis nekredeblan staton de la domo. Vi kriis, kaj preĝis, ke mi vivu, serĉante min tie kaj ĉi tie. Ricevinte informon, ke mi kaj via patrino vivas, vi haste alkuris al mi.
Unu monaton post la katastrofo, ni ekloĝis en apartamento por maljunulo. Tiun vesperon vi subite multe eklarmis. Mi unuan fojon vidis vin larmi. Post la katastrofo, vi neniam plendis, nek koleris, pro malraciaĵoj, malagrablaĵoj kaj malfacilegoj, sed tiun vesperon vi ploregis, dankante al homoj, kiuj senkondiĉe kaj bonkore akceptis nin, kiuj nenion havas krom la korpon. Kiam mi tuŝis vian manon, el kiu enverŝis en min via plena penso, kaj mi emociiĝis. Rememorante tiun momenton, mi ofte rigardas vian vizaĝon, kaj vi ĉiam demandas min, kion mi faras. Mi nur kapjesas kun ridetoj.
Unu jaro pasis, kaj nun ni havas nian propran, simplan vivion. Iun tagon vi proponis, ke vi aĉetu por mi fingroringon. Ja mia ringo fariĝis malnova kaj ne bone sidis sur mia fingro, sed mi opiniis, ke en tiuj malfacilaj tagoj estas absurde aĉeti novan ringon, sed rememorante vian sincerecon kaj viajn larmojn en tiu vespero, mi decidis akcepti lian proponon, kvazaŭ mi estus junulino, kiu ricevas donacon de la amato.
Metante la ringon sur mian fingron, li diris al mi honteme : “Bonvolu plu prizorgi min !” Ankaŭ mi aŭdace respondis : “Vi edziĝu al mi ankaŭ en la alia mondo !” Vi serĉis taŭgajn vortojn kaj respondis : “ Jes, certe. Mi tuj trovos vin. Venu malrapide ! Mi atendos vin”. Tiu ĉi estas la propono por geedziĝo flanke de mi post 35 jaroj.
(la 25an de januaro 2013)


25. La 25an de februaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 25an de februaro 2013

Hodiaŭ vespere mi ekiros al Nepalo por partopreni en la 10a Internacia Himalaja Renkontiĝo. Mi jam de 1998 partoprenadas en tiu renkontiĝo. Nepalo estas ĉarmega lando, kaj tieaj esperantistoj estas karegaj por mi, do kiam okazas tiu renkontiĝo, mi nepre partoprenas.
Hodiaŭ mankas al mi tempo por longe skribi, kaj antaŭ la vojaĝo mi ne volas skribi pri malĝojaj aferoj, do mi skribos pri gajigaj aferoj.

Projekto florigi 1600 sakurojn

La 21an de januaro Komitato por Projekto Sakuro publikigis en la urbo Iŭaki en la gubernio Fukuŝima projekton planti 1600 sakuro-arbojn 50 kilometrojn laŭlonge de la marbordo, de la urbo Iŭaki sude al la urbo Ŝinĉi norde, de Fukuŝima, por fari tiujn sakurojn kiel simbolon de restariĝo de Fukuŝima el la katastrofo kaj el la nuklea akcidento. La plantado komenciĝis la 26an de januaro en Ŝinĉi kaj finiĝos fine de marto.
La plantotaj specoj estas 600 somei-joŝino-oj plej popularaj, 600 multpetalaj jae-zakura-oj kaj 400 ŝidare-zakura-oj kun pendantaj branĉoj. Post 10 jaroj ili floros plene.
La komitato kolektos “posedontojn” de tiuj sakuroj kontraŭ 10000 enoj (100 eŭroj) el la tuta Japanio. Poste ĝi planas planti ne nur laŭ la marbordo, sed en aliaj lokoj, kaj planas planti entute 20000 sakuro-arbojn en la venonta 10 jaroj. La estro, s-ino Niŝimoto Jumiko, diras : “Ni volas kolorigi nian hejmlokon per la koloro de sakuro por ke ĉiuj infanoj, kiuj devis forlasi sian hejmlokon, revenu. Mi volas grandigi homan ligon, kiu prizorgos la damaĝitan regionon”. TTT-ejo de la komitato : http://www.happyroad.net

La 26an de januaro en la urbo Ŝinĉi 90 homoj plantis 60 sakuro-arbojn.
La 27an de januaro en la urbo Hirono 110 homoj plantis 100 sakuro-arbojn.
La 3an de februaro en la urbo Minami-Sooma 80 homoj plantis 60 sakuro-arbojn.
La 9an de februaro en la urbo Sooma 150 homoj plantis 70 sakuro-arbojn.

Promeso konstrui basbal-batejon

S-ro Ĉiba Kijohide 43-jara, kiu posedas laktovendejon Myu en la urbo Kesennuma en la gubernio Mijagi, perdis siajn edzinon, du filinojn, bogepatrojn kaj bonevon en la cunamo. Lia postvivinta filo Eita 11-jara kaj li serĉis la perdintojn dum 3 semajnoj kaj trovis ilin en kadavrejoj. Li perdis ankaŭ siajn domon, oficejon, kaj 10 ŝarĝaŭtomobilojn, sed li ne maldungis dungitojn. Unu monaton kaj duonon poste li sukcesis refunkciigi oficejon, kaj nun li havas vendejon en la provizora vendejaro en la urbo.
Por trankviligi Eita-n kaj lin mem, ili vizitis diversajn lokojn. Iun tagon ili vizitis basbal-batejon en la urbo Morioka. Li mem estis ludanto de basbalo, kiam li estis juna, kaj do lia filo Eita tre ŝatas ludi basbalon. Li trovis, ke la mieno de Eita brilis, kiam li batas pilkon. Poste ili ofte vizitis basbal-batejojn.
Iun tagon lia filo diris al li : “Ĉiuj basbal-batejoj situas tro malproksimaj. Vi konstruu batejon en nia urbo Kesennuma !” Li kapjesis. Kelkajn tagojn poste Eita demandis lin, kiam li komencos la konstruadon. Li surprizite konsciis, ke Eita estas serioza. Li decidis, ĉar kiel la patro li volis montri sian vivprincipon.
La kosto superos 100 milionojn da enoj (1 milionon da eŭroj). Li diras : “Certe multaj opinias, ke la konstruado ne eblos. Sed mi decidis fari, kion mi volas fari. Estas la devo de mia generacio doni revon kaj esperon al la geknaboj en mia urbo”. Li decidis ŝpari monon el la profito de “Trinkebla jahurto Espero”. Jam aperis homoj, kiuj helpos al li. “Nun la konstruado de basbal-batejo ne estas revo, sed jam fariĝis celo. El tiu batejo nasku profesiaj basbalistoj. Unu homo ne povas fari grandan aferon, sed povas konstrui ponton. Mi volas kuri rekte antaŭen al la celo.”
*Sub la foto troviĝas mesaĝo de Eita. “Mi ŝatas ludi basbalon. Kiam mi vizitis iun basbal-batejon, ni bezonis unu horon kaj duonon per aŭtomobilo. Ĝi estis tro malproksima, do mi diris al li : “Faru batejon en Kesennuma”, kaj li promesis, ke li certe konstruos ĝin.
(la ĵurnalo Akahata, la 21an de januaro 2013)

Unua postkongresa programero

$
0
0

La 5-an de aŭgusto ni vojaĝos... al la Mezepoko.

La celo de la vojaĝo estas koni la lokojn ligitajn al la tiel nomata "concejo abierto" (malferma konsilio) kaj la forua leĝaro, la komunuma reĝimo, la interhelpaj sistemoj, la popola romanika arto, kaj la historian kadron ene de kiu ĉio-ĉi disvolviĝas, proksime al Madrido.

Ni vizitos, el oriento al okcidento : Talamanca de Jarama, Patones de Arriba, Torremocha de Jarama (enhavanta romanikan surmuran pentraĵon de la XIII-a jarcento, kiu entenas, enskribita, la vorton "concejo" (konsilio)), la misteran kaj belegan monaĥejon de San Julián y San Antonio (La Cabrera), ĉio-ĉi ene de la Madrida Komunumo.

Ni trapasos la montaron per la monto-pasejo de Navafría kaj, jam en la provinco Segovia, ni vizitos la romanikan preĝejon de Duratón kaj, vojaĝ-fine, ni atingos Sepúlveda. La itinero tra ĉi-lasta kastilia vilaĝo inkludos viziton al la Muzeo de la Foruoj, kie ni omaĝos al la Foruo de Sepúlveda de 1076, ni supreniros al la Preĝejo de El Salvador, de la jaro 1093, kaj ni promenos tra la urbo, vere mezepokeca. Ni revenos al Madrido ĉe la noktiĝo. La ĉiĉerono estos Félix Rodrigo Mora, aŭtoro de la libro "Tiempo, historia y sublimidad en el románico rural" (Tempo, historio kaj sublimeco en la ĉekampara romanika arto).

JPEG - 26.1 kb
Monaĥejo de San Julián y San Antonio (La Cabrera)

19661100. KIAL NI ?

$
0
0

— Saluton, Kamarado.
— Saluton.
—Ĉu vi legas « Sennaciulon » ?
— Jes. Mi estas konvinkita sennaciisto kaj tial mi skrupule legas la organon de Sennacieca Asocio Tutmonda.
— Kaj ĉu vi ankaŭ estas SAT-Amiko ?
— Jes, kompreneble mi estas amiko de SAT ; mi ĵus diris, ke...
— Ne, vi miskomprenis min. Mi volis diri, ĉu vi estas SAT-­Amikarano ?
— SAT-Amikarano ?... por esti sincera mi devas konfesi...
— Ke vi ne estas membro.
— Tio estas... efektive mi neniam bone komprenis, kial estas kaj SAT kaj SAT-Amikaro. Tio ŝajnas al mi io kiel ĉapelo kaj kapvesto.
— Do, por ne ofendi vin mi diros nur, ke vi ne sufiĉe esploris la demandon. Ĉu de longe vi estas esp-isto ?
— Nun de preskaŭ tri jaroj.
— Kaj kiel vi venis al la movado ? Ĉu vi vekiĝis iun matenon kun subita ĉiel-inspiro : « Mi iĝu esperantisto kaj sennaciisto ! »
— Kompreneble ne, blagulo, oni eĉ ne povas kompreni la vorton « sennaciisto », se oni ne jam scias esperanton.
— Do, kiel do tio okazis ?
— Nu, iom post iom. T.e. mi iam aŭdis la vorton « esperanto », kelkfoje legis artikoletojn pri ĝi, en gazetoj, sed havis nur tre nebulan ideon pri la afero. Sed iun tagon en mia ĵurnalo...
— En via ĵurnalo, ĉu ne ?
— Kaj kion vi legis en via ĵurnalo ?
— Mi legis informartikoleton pri esperanto kaj tio finiĝis per anonco pri ekspozicio en V., nemalproksime de mia hejmloko.
— Pri ekspozicio ? Interese... Kaj poste ?
— Mi havis nenion urĝan por fari tiun vesperon ; do, por pasigi la tempon kaj pro scivolemo mi iris al tiu ekspozicio por vidi...
— Kaj kion vi vidis ?
— Multajn aferojn : poŝtmarkoj, afiŝoj, diversaj ŝildoj kaj ĉefe multaj libroj, pro kio mi multe miris, ĉar mi tiam ne supozis, ke povas ekzisti literaturo en « artefarita lingvo ».
— Kaj kion vi faris poste ?
— Mi prenis flugfolion, en kiu estis la adreso de la perkoresponda kurso ; mi enskribiĝis kaj sufiĉe rapide progresis ; mi legis kelkajn librojn, kiujn mi mendis ĉe la libro-servo en Parizo ; mi vidis mencion pri « Sennaciulo », mi ekabonis ĝin, tio interesis min ; poste mi legis la « Vortojn de Lanti » kaj liajn « Leterojn », tio treege plaĉis al mi kaj eĉ konvinkis min kaj tial mi iĝis sennaciisto.
— Bonege, kamarado, bonege. Vi estas la modelo de la perfekta varbito. Sed ĉar nun vi jam estas ano nia kaj ne plu varboto, mi parolu malkaŝe : ĉu vi ne konscias, ke vi estis la « viktimo » de organizo, kies reto ampleksas la tutan teritorion, kaj tial sukcesis delogi kaj kapti vin el via vilaĝo, ne plu malpreni vin kaj konduki vin al la plej avangardaj pensoformoj de nia tempo.
— Brh ! Kiaj vortoj ! Kia komploto ! Nun mi havas senton, ke min kaptis sekreta societo kun nekonfesindaj ritoj. Kie do sin kaŝas la araneo ?
— Ne, Kamarado, ne timtremu sed pripensu nur tion : ĉu vi kredas, ke pro hazardo aperis tiuj artikoletoj en via gazeto, ke pro hazardo estis ekspozicio en V., ke pro hazardo vi aniĝis al la perkoresponda kurso, kaj pro hazardo vi abonis « Sennaciulon » kaj aĉetis librojn ?
— Jen nun io alia ! Vi provos al mi montri, ke iu Providenco gvidis min sur tiun vojon. Ho la ! Haltu. Nun ! ne plu estas sekreta societo, sed mistika sekto. Ankoraŭ pli malbone. Ĉesu tuj tie-ĉi : mi tute ne ŝatas la « Providencon », sed nur la homan penon kaj...
— Jes ja, ne koleru, flamiĝema novbakito. Ĝuste vi mem venas al mia ideo : ne temas pri Providenco, sed pri organizado, faro de homa penado, kio estas io multe pli serioza. Kaj tiuj faktoj, kiujn vi ĵus citis, kaj kiuj kondukis vin al ni, de kie ili venas, se ne estas mirakloj ? Kiuj agas ? Kaj organizas kaj tiel kaptas varbotojn ĝis en izolitaj vilaĝoj ?
— Mi ne scias. Pro tio mi ne demandis min. Supozeble la komitato, la kamaradoj de SAT en Parizo...
— La kamaradoj de Parizo ? ĉu vi kredas, ke la Parizanoj aspektas kiel Ŝiva ?
— Kiel Ŝiva ? Kiu estas Ŝiva ?
— Tiu hindua dio kun multaj brakoj. Ĉu vi opinias, ke ili povas zorgi pri la laboro de SAT, sendi artikolojn al la gazetoj, starigi ekspozicion en V., gvidi perkorespondajn kursojn kaj tiel plu, kaj tamen ne forlasi la SAT-oficejon en Parizo ?
— Nu. Sufiĉe da stultaĵoj. Vi volas demonstri al mi, ke tiun aparaton por kapti novulojn funkciigas SAT-Amikaro, ĉu ne ?
— Jes. Ĝuste tion.
— Tio estas bona. Sed mi estas sennaciisto, kaj tial mi ne ŝatas tian naciskalan organizon kiel via SAT-Amikaro. Ĉu vi legis kion verkis Lanti pri « Internaciismo » kaj « Sennaciismo » ?
— Jes, dankon. Efektive mi legis la klasikaĵojn. Sed pripensu jenajn faktojn : SAT kaj SAT-Amikaro troviĝas ambaŭ en Parizo pro historiaj cirkonstancoj, kaj eĉ uzas la saman ejon pro... ekonomiaj. Sed supozu, ke ni troviĝus en Japanio, en Brazilo aŭ en Kanado, ĉu vi kredas, ke la « kamaradoj de SAT en Parizo » povas zorgi pri la tiea propagando ?
— Kompreneble ne. Eĉ tio ne estas ilia tasko ; cetere SAT estas peresperanta asocio, kaj tial ne zorgas pri poresperanta propagando.
— Nu do vi mem diras. Via rimarko estas tute prava. Sed krome ĉu vi opinias, ke la SAT-Movado estas sat...urita kaj ne plu bezonas novajn membrojn ?
— Jen denove stultaĵoj.
— Sed kiu varbos ? Kiu « fabrikos » novajn esperantistojn ? Ĉu vi ne komprenas, ke necesas organizo por tion fari ?
— Jes, tio estas evidenta. Sed tiu nacia movado, tamen...
— Ne temas pri nacia movado, kara knabo. SAT-Amikaro zorgas ne pri Francio, sed pri la franclingvaj teritorioj ; ĝi eldonas afiŝojn kaj librojn, kiujn oni povas uzi ĉie, kie oni parolas france. Ne temas pri naciismo, ne eĉ pri nacio en tio, sed nur pri praktika organizado laŭ la ekzistantaj lingvoj. Kaj simile en aliaj landoj ekzistas aliaj Laboristaj Esperantaj Asocioj, kiuj propagandas en sia lingvo, kaj ili kunlaboras por propagandaj eldonoj en iu LEA-Komitato, kiu kunvenas dum la SAT-Kongresoj, paralele, sed neniel konkurence. Kaj tiel estas ne pro naciaj tradicioj, sed ĉar por propagandi oni ja devas uzi la naciajn lingvojn. Kaj tiu LEA, kiu en Francio kaj Belgio nomiĝas « SAT-Amikaro », atingas sukcesojn, ĉar ĝi havas kapon en Parizo, fakte ; sed ankaŭ, ĉar ĉie sur la tuta franclingva teritorio estas diskretaj, sed necesaj kamaradoj, kiuj kelkfoje kun la helpo de Parizo, plejofte laŭ lokaj iniciativoj organizas la propagandon. Kaj tiuj sindonemaj kamaradoj bezonas asocion por subteni ilin, kaj tiu asocio...
— ... estas SAT-Amikaro. Iom post iom mi jam komprenas.
— Kaj tiu asocio bezonas novajn anojn por subteni sin kaj plu labori. Cetere ĉar vi estas tiel konvinkita sennaciisto, ĉu vi zorge legis la Statutojn de SAT, komence de la jar-libro ?
— Jes, sed antaŭ longe, kiam mi aniĝis kaj mi ne scias, ĉu mi tiam ĉion komprenis.
— Do, relegu ilin zorge, detale, speciale la Gotenburgan Konvencion kaj la Amsterdaman Aldonon (P. 9-a de la jarlibro).
— Nu, nu, konsentite. Vi sufiĉe admonis min hodiaŭ. Kiom kostas la aniĝo al SAT-Amikaro ?
— Nur 8 frankojn kaj la numero de la C.C.P. estas : 1445-02 Paris. Sendi al K-do DELAYE, 9, rue de la Sources, 92-Sèvres.

Redakcio.

El SAT-Amikaro, novembro 1964.

Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto

$
0
0

El blogaĵo de SAT-ano, Tonjo, kiu prizorgis la tradukon de la manifesto :

JPEG - 19.5 kb

Eblas jam legi rete la version en Esperanto de la ĵuse diskonigita Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto. Temas pri iniciato lanĉita je eŭropunia nivelo, sub la elano de la koalicio Syriza, devenanta el lando, Grekio, kie novnazia movado, Ora Tagiĝo, sukcesis enradikiĝi en la politika panoramo, kaj minace antaŭeniras. (...)

Por vidi k subskribi la manifeston, iru al :
-http://antifascismeuropa.org/manifiesto/esperanto-eo

Fonto : http://www.delbarrio.eu/blo/2013/03...

Rifuzon de la restarigo de la « delikto de blasfemo » !

$
0
0

Komuna deklaracio de la Laikaj, Humanistaj, Ateistaj kaj Liberpensaj Asocioj Rifuzon de la restarigo de la « delikto de blasfemo » ! Necesas aboli gin cie kie gi plu ekzistas !

De 1999, la Organizajo de la Islama Konferenco, kies sidejo situas en Djeda (Saud-Arabio), kaj kiu kunigas 57 Statojn, postulas la agnoskon de internacia traktato por difini kaj malpermesi la « blasfemon ».

Sekve de la afero pri la provokema video-anonco de filmo, kies veraj mendintoj estas ne ankorau konataj, sed enkadrigas en la supozata « Konflikto de Civilizacioj » kaj en kunteksto de manifestacioj, foje mortigaj, sed ciam zorge kun-arangitaj, la Organizajo de la Islama Konferenco promociis ce UNO tekston (lastmomente forpusitan) por instigi al subpremo de tiuj kiuj ofend-celas « religiajn simbolojn kaj sanktajn personojn ».

Sammomente, en Grekujo, lando kie la delikto de blasfemo plu ekzistas, juna civitano estis malliberigita car li mokis pretenditan « sanktulon » de la ortodoksa kristanismo ce iu Retejo.

La 27an de septembro, la rusa Parlamento, subtenata de la ortodoksaj kaj musulmanaj autoritatoj, decidis plifortigon de la subpremo koncerne la saman temon.

En Hindujo, la katolikaj instancoj jus riprocis al la cenzuro, ke gi ne severas kontrau filmo de Bollywood « kiu fi-kritikas la katolikismon ».

En Francujo, katolikaj medioj postulas, okaze de teatrajoj au de ekspozicioj taksataj « blasfemaj », la malpermeson de iliaj diskonigoj.

En pluraj lokoj de Europo, la « delikto de blasfemo » plu enestas la legarojn, ec se la forto de la publikaj opinioj kiuj inklinas al la konscienc-libereco, malhelpas ke gi estas aplikata. En Francujo mem, en Alzaco, gi estis aplikata, antau jaroj, kontrau aktivuloj de Act-Up, reference al la germana Jura Kodo kiu daure aplikigas en Alzaco-Mozelo.

Kaj guste en tiu momento, kiam la Europa Unio, pere de sia Alt-reprezentantino pri eksterlandaj aferoj kaj pri la politiko de sekureco, Sino Ashton, decidis subskribi deklaracion kun la Organizajo de la Islama Konferenco, la generala sekretario de la Ligo de arabaj Statoj kaj la Prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, komunikajon kiu diris : « Ni kredas je la graveco respekti ciujn profetojn, je iu ajn religioj ili rilatas ».

Tiu sinteno nur faciligas la atencojn al la esprim-libero kaj la intensigon de la subpremo, gi endangerigas, ne nur en Europo, ciujn sekularajn kaj laikajn legarojn, kiuj organizas au protektas la liberecon de konscienco, de presado kaj de kreado. Gi endangerigas la liberecon kaj la fizikan sekurecon de ni ciuj, car gi estas komenco de totala arbitro.

La organizajoj subskribintaj, postulas la retiron de tiu deklaracio, la cesigon de la kondamnoj kontrau ciuj personoj kulpigitaj je la nomo de la tre reakcia « delikto de blasfemo ».

Subskribintaj asocioj :

Fédération nationale de la Libre Pensée française (FNLP) Ligue de l'Enseignement Ligue des Droits de l'Homme (LDH) Union Rationaliste Conseil National des Associations Familiales Laïques (CNAFAL) Mouvement « Europe et Laïcité» (CAEDEL) Union des Athées Association « Laïcité-Liberté» La Libre Pensée Autonome (Bouches-du-Rhône) National Secular Society (Britujo) Atheism UK (Britujo) Freethought Information Service UK (Britujo) Freethought History Research Group (Britujo) Liberpenso de Luksemburgo Liberpenso de Genevo (Svisujo) Association vaudoise de la Libre pensée (ALVP-Svisujo) Itala Nacia Asocio de la Liberpenso « Giordano Bruno » Federacio de la Liberpensuloj (Austrujo) Liberpenso de Brandenbourg (Germanujo) La Liberpenso de Grekujo « La amikoj de Hipatia » Association Belge des Athées Centro por la libereco de esplorado ONLUS (Italujo) Nationale Institute of Francois Marie Voltaire (Slovakio) Europa Laica (Hispanujo) Unio de la Ateistoj kaj Liberpensuloj de Katalunio (Hispanujo) Sidmennt the Icelandic Ethical Humanist Association (Islando) Humanistisk Samfund (Danlando) Protagora (Kroatio) Libre pensée de Jodoigne (Belgujo) Associação República e Laicidade (Portugalujo) Atheist Ireland Pola Asocio de la Raciistoj (Pollando) Ateista Asocio (Pollando) Humanista Asocio (Pollando) Association Sapere Aude, Center for Inquiry Transnational (Pollando) Europa Feminista Iniciato (Pollando) Atheist Association (Finnlando)

Ankau subskribis tiun ci deklaracion :

Pascal-Eric Lalmy, nacia sekretario de PRG pri la laikeco Luis Manuel Mateus, eksa Prezidanto de « Respubliko kaj Laikeco » de Portugalujo Asocio Libres penseurs athées —- Atheist Freethinkers (Canada) Sociedad Humanista Etica Deodoro Roca (Argentine) Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO)

Fondo de Internacia Asocio de Liberpenso (laŭ iniciato de la Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj)

$
0
0

La 10an de augusto 2011 en Oslo (Norvegujo), 150 liberpensuloj kaj ateistoj el 18 landoj (Anglujo, Argentino, Aŭstralio, Belgujo, Ĉilio, Germanujo, Finnlando, Francujo, Hindujo, Hispanujo, Italujo, Kanado, Libano, Norvegujo, Pollando, Rusujo, Svislando, Usono) fondis Internacian Asocion de Liberpensado.

Ni tiam restarigis la fondintajn kongresojn de internacia liberpenso okazintajn ekde 1880 (Bruselo), precipe la kongreson de liberpensuloj en Romo (1904), kiu lanĉis la kampanjon por disigo de la eklezioj kaj de la ŝtatoj en pluraj landoj. Cele al promocio kaj daŭrigo de tiu lukto, ni opiniis, ke estas utile kaj necese rekonstrui tiun internacian organizaĵon.

Nia internacia asocio restos ligita kun International Humanist and Ethical Union (IHEU). Ĝi estos plene sendependa kaj ne konkurencos kontraŭ IHEU.

Internacia konsilantaro estis elektita, kaj krome ses reprezentantoj : Christian Eyschen (Francujo), David Rand (Kanado), Albert Riba (Hispanujo), David Silverman (Usono), Antonio Vergara (Ĉilio), Keith Porteous Wood (Britujo).

Oni malfermis retejon, kaj decidis pri tri komencaj internaciaj kampanjoj :

Por disigo de religiaj instancoj kaj ŝtatoj en ĉiuj landoj, en ĉiuj kontinentoj Internacia esplorkomisiono pri publika financado de religiaj instancoj Por malkaŝado kaj denuncado de krimoj faritaj de pastroj

Ni instigas ĉiujn ateistojn kaj liberpensulojn kaj iliajn organizaĵojn kunigi siajn fortojn kun la nova Internacia Asocio de Liberpenso por kune batali por libereco de la konscienco kaj disigo de la religiaj instancoj kaj de la ŝtatoj.

Subskribis :

Christian Eyschen (Francujo) David Rand (Kanado) Albert Riba (Hispanujo) David Silverman (Usono) Antonio Vergara (Ĉilio) Keith Porteous Wood (Britujo)

Rubrikoj

[الجمعيةالدوليةللفكرالحر [العربية Home — Accueil — Bienvenida [Deutsch] Internationale Vereinigung der Freidenker (IVFD) [English] International Association of Free Thought (IAFT) [Español] Asociación Internacional de Libre Pensamiento (AILP) [Esperanto] Internacia Asocio de Liberpenso (IALP) Deklaracioj [Français] Association Internationale de Libre Pensée (AILP) [Italiano] Associazione Internazionale di Libero Pensiero [Nederlands] Internationale Vereniging van Vrije Gedachte [Polski] Międzynarodowe Stowarzyszenie wolnej myśli [Português] Associação Internacional de Livre Pensamento [Türk] UluslararasıÖzgür Düşünce Birliği (UÖDB) [Русский] МеждународнаяАссоциацияСвободнаямысль (MACM) [한국어] 무료국제협회사상

http://www.internationalfreethought.org/spip.php ?article10

Tuttaga ekskurso

$
0
0
JPEG - 42.1 kb
Toledo

La tuttaga ekskurso vizitos Toledon. Temas pri tre interesa historia proksima urbo, iam hispania ĉefurbo, kiu estis iam ĉefurbo kaj de diversaj ŝtatoj (visigota, araba, hispania) kaj de diversaj kulturoj (romianoj, judoj) pro kio interesas partikulare al Esperantistoj supozeble pretaj interesiĝi pri kulturdiverseco.

JPEG - 43.8 kb
Arabstila pordo

Tiele oni povos kontempli kaj ĝui diversajn monumentojn de tiuj ĉiuj kulturoj, epokoj kaj arkitekturoj, kiaj araba pordego en murego, islamaj moskeoj deekstere, judaj sinagogoj, el kiuj unu estas muzeo pri la judhispana kulturo, katedralo katolika, ktp.

JPEG - 41.4 kb
Katedralo

Unu el la interesaj detaloj historie estas ke en Toledo estis mezepoka Tradukskolo tra kiu pasis la antikva kulturo el araboj kaj judoj al la kristana Eŭropo. Krome la tuto de la urbo interesas kiel defenda praurbo ĉirkaŭata de rivero Taĥo kaj krutaj deklivoj, scenejo laŭlonge de la historio de multaj bataloj kaj malmultaj konkeroj. Tiurilate rigardu la tre ampleksan kaj prilaboritan artikolon en Vikipedio pri Toledo.

JPEG - 63.8 kb
Ornamaĵo en la juda sinagogo

Alia kromaĵo estas la figuro de fama pentristo El Greco, nome “La Greko”, alia ekzemplo de transkultureco, nome en la Renesanco, el Kreto al Toledo, kie li loĝis kaj laboris. Oni vizitos kelkajn el ties verkoj.

JPEG - 78.6 kb
Entombigo de grafo Orgaz (La Greko)

Alia kromaĵo estas ke ĉirkaŭ la Alkazaro okazis somere de 1936 fama batalo pri kiu oni povas studeti ĉe koncerna artikolo en Vikipedio (Sieĝo de la Alkazaro).

JPEG - 72.1 kb
Alkazaro

Ĉu oni bezonos pliajn kromaĵojn por sopiri tiun memorotan ekskurson ?


Hispanlingva prezentado

Presentación del congreso de SAT en Madrid

$
0
0

Entre los días 28 de julio y 4 de agosto se celebrará la 86 edición del congreso anual de la asociación SAT, organización de ámbito mundial que utiliza el esperanto como lengua vehicular. Dicho congreso se desarrollará en el Colegio Mayor Universitario San Juan Evangelista, situado en Madrid junto a la estación de metro de Metropolitano.

SAT es una organización plural, lo ha sido desde sus orígenes y, a pesar de los esfuerzos de algunos sectores por imponerle un perfil político-ideológico concreto, ha sabido conservar su unidad manteniendo el respeto por la diversidad. Es, en los hechos, la demostración de que es posible la colaboración entre individuos de orígenes y opiniones muy dispares.

Los actos programados son de carácter abierto, cualquiera puede participar libremente el ellos, incluso en los de índole organizativa. Se desarrollarán en tres grandes bloques: por la mañana se llevarán a cabo los de carácter organizativo, de interés principalmente interno, por la tarde habrá talleres y charlas con sus correspondientes debates, y al anochecer tendrán lugar diversas actuaciones artísticas de carácter contestatario y participativo. El acceso a todos los actos es libre y gratuito.

Aunque dichos actos se desarrollarán en esperanto, en algún caso el castellano jugará un papel más o menos significativo:

- Previamente al comienzo del congreso se podrá visitar una exposición de paneles informativos en castellano sobre aspectos generales del movimiento esperantista. Estará situada en un espacioso lugar junto a la entrada al salón de conciertos del Colegio Mayor, y será montada por la Federación Española de Esperanto. Durante los días del congreso tomará el relevo otra exposición de paneles, esta vez montada por CGT, también en castellano, haciendo hincapié en los aspectos socio-políticos que acompañan a parte de dicho movimiento esperantista.

- Habrá una charla colectiva en la que personas adscritas a diversos medios alternativos (las revistas “Tierra y Libertad”, “Germinal”, “CNT”, “Estudios”, y la red internacional de traductores Tlaxcala) presentarán sus respectivos proyectos y su implicación con el esperanto, idioma usado por todos ellos en mayor o menor grado. Alguna de las intervenciones y el posterior debate serán objeto de traducción simultánea.

- Una de las ponencias versará sobre el potencial revolucionario de la mujer actual, en oposición a las ideologías supuestamente liberadoras que pretenden encerrarla en un redoblado servilismo a la empresa capitalista y al Estado. Prado Esteban presentará esta ponencia, en esperanto, pero el posterior debate se realizará con traducción simultánea.

- Ya fuera del congreso propiamente dicho, el día 5 de agosto, en el marco de actividades diseñadas para los congresistas que decidan alargar su estancia en Madrid algún día más, se llevará a cabo una excursión que nos descubrirá algunas huellas del románico en lugares próximos. Esta excursión, que finalizará en Sepúlveda, será guiada por Félix Rodrigo, y su objetivo es conocer los lugares del concejo abierto y la legislación foral, el régimen comunal, los sistemas de ayuda mutua, el arte románico popular y el marco histórico en que todo ello se desarrolla. Las explicaciones de Félix, autor del libro “Tiempo, historia y sublimidad en el románico rural”, serán en castellano con traducción simultánea al esperanto. Obra suya será también una comunicación que, centrada en el tema del congreso (movimientos sociales), llevará por título “Movimientos sociales: evolución y perspectivas. Una vía hacia la Revolución Integral”, y será leída en uno de los actos del congreso.

En resumen: una buena oportunidad para observar un modesto pero magnífico ejemplo de comunicación entre personas de orígenes y medios muy dispares en un ambiente de mutuo respeto, y con un máximo grado de horizontalidad y justicia en el propio acto comunicativo.

Antaŭ nia Kongreso (1926)

$
0
0

Baldaŭĝi okazos, nia VI-a ! Kunvenos SAT-anoj diverssektoraj por priparoli kune la interesojn de nia organizaĵo.

Ĝis nun troviĝis en la tagordoj de niaj kongresoj ĉiam multaj proponoj pri ŝanĝoj, plibonigoj kaj kompletigoj de nia Statuto. En la komencaj jaroj ĉi tio estis necesa kaj utila. Estus ja neverŝajnaĵo, ke ĉe tia fondo ellaboritaj regularoj tuj montriĝus tute taŭgaj kaj perfektaj. Sed nun, Kdoj, sufiĉe ni ŝanĝis.

Ke nia Asocio ne havas dek mil membrojn, ke nia Jarlibro ankoraŭ ne estas impona enciklopedio, ke "Sulo" ankoraŭ ne estas 20-paĝa, ke "S.R." ankoraŭ ne aperas en dikaj volumoj, kelkvorte : ke nia Asocio ankoraŭ ne estas tiel granda, kiel ni volus kaj kiel ĝi devus esti, pri tio ne kulpas nia Statuto.

Tial ĉesu nia ŝanĝemo. Ni klopodu prefere plibonigi niajn taktikojn kaj labormetodojn.

Ni propagandu kaj reklamu nian Asocion sisteme, laŭplane. Samurbaj aŭ samregionaj K-doj kune priparolu la aferon kaj ellaboru laborprogramon. Ĉiu laborista esperantisto devas esti informita pri SAT, pri ĝia laboro, pri ĝiaj organoj. En naciaj esperantaj gazetoj regule ni aperigu artikolojn aŭ anoncojn pri SAT. Ni organizu la vendadon de SAT-eldonaĵoj en la grupoj, ni vendu ponumere niajn gazetojn ktp. Mallonge : ni organizu niajn propagandon. Tiam ni gajnos membrojn kaj abonantojn, tiam nia organizaĵo kreskos kaj plifortiĝos. Dekmilmembra anaro, multpaĝa Sennaciulo, dika, multrubrika, impresa Sennacieca Revuo, ĉiumonata apero de grava libro ne estas fantaziaĵoj, sed efektivigeblaĵoj. Necesas nur ke ni laboru por ĝi.

En tia spirito laboru nia VI-a.

670 (Enschede)

Nova tutmonda raporto pri diskriminacio kontraŭ nereligiuloj

$
0
0


- Nova raporto ĉeftemigas la persekutadon de ateistoj
- Punjuraj procedoj pro blasfemio plimultiĝas konekse kun interkonaj retejoj

La Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) eldonis la unuan raporton, kiu temigas la manieron, laŭ kiu landoj tra la tuta mondo diskriminacias kontraŭ nereligiuloj. Freedom of Thought 2012 : A Global Report on Discrimination Against Humanists, Atheists and the Non-religious [Penslibereco 2012 : Tuttera raporto pri diskriminacio kontraŭ humanistoj, ateistoj kaj nereligiuloj] estis eldonita por festi la Tagon de Homaj Rajtoj, lundon, la 10-an de decembro.

Freedom of Thought 2012 traktas leĝojn, kiuj efikas al la konscienclibereco en 60 landoj, kaj listigas multnombrajn unuopajn kazojn, en kiuj ateistoj estis elmetitaj al punjuraj procedoj pro siaj kredoj en 2012. Ĝi raportas pri leĝoj, kiuj neas la ekzistorajton de ateistoj, limigas ilian liberon de kredo kaj sinesprimo, revokas ilian rajton je civitaneco, limigas ilian edziĝorajton, obstrukcas ilian aliron al publika lerneja instruado, malpermesas al ili plenumi publikan oficon, preventas ilian labordungiĝon por la ŝtato, krimigas ilian kritikadon kontraŭ la religio, kaj ekzekutas ilin pro forlaso de la religio de iliaj gepatroj.

La raporto ĉeftemigas krutan plimultiĝon de arestoj pro "blasfemio" en interkonaj retejoj ĉi-jare. En la antaŭaj tri jaroj estis nur tri tiaj kazoj, sed en 2012 pli ol dekduo da homoj en dek landoj estis jure persekutitaj pro "blasfemio" en Facebook aŭ Twitter, interalie : En Indonezio, Alexander Aan estis malliberigita du kaj duonan jarojn pro afiŝaĵoj en Facebook pri ateismo. En Tunizio, du junaj ateistoj, Jabeur Mejri kaj Ghazi Beji, esits kondamnitaj pasigi sep kaj duonan jarojn en malliberejo pro Facebook-afiŝaĵoj, kiujn oni taksis blasfemiaj. En Turkio, la pianisto kaj ateisto Fazil Say frontas malliberiĝon pro "blasfemiaj" tviteraj pepaĵoj. En Grekio, Phillipos Loizos kreis Facebook-paĝon primokantan la kredon de grekoj je mirakloj, kaj nun oni punakuzas lin pro insultado de religio. En Egiptio, la 17-jara Gamal Abdou Massoud estis kondamnita je trijara malliberiĝo, kaj Bishoy Kamel estis malliberigita ses jarojn, ambaŭkaze pro afiŝado de "blasfemiaj" karikaturoj en Facebook. La fondinto de Facebook-Ateistoj en Egiptio, Alber Saber, atendas pasigi tempon en malliberejo (oni kondamnos lin je puno la 12-an de decembro).

"Kiam la tekniko de la 21-a jarcento kolizias kun mezepokaj leĝoj pri blasfemio, okazas, ke ĝuste ateistoj vundiĝas, tiumaniere, ke pli multe da ili eniras malliberejon pro kundividado de siaj personaj kredoj pere de interkonaj retejoj", diris Matt Cherry, la redaktoro de la raporto. "Tra la tuta mondo, la reakcia impulso puni novajn ideojn, aŭ en kelkaj kazoj nur la plej simplan esprimon de nekredo, reokazadas ĉiam denove. Ni havas eĉ kazon en Tunizio, ĉe kiu ĵurnalisto estis arestita pro sia aŭdaco kritiki proponitan leĝon kontraŭ blasfemio !"

La Speciala Raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri Libereco de Religio aŭ Kredo, Profesoro Heiner Bielefeldt, bonvenigis la esploron. En antaŭparolo por la raporto, Bielefeldt notas, ke ofte ekzistas "malmulte da konscio", ke internaciaj traktatoj pri homaj rajtoj komunikas, ke konscienclibereco aplikiĝas en egala grado al "ateistoj, humanistoj kaj liberpensantoj kaj al iliaj konvinkoj, praktikoj kaj organizaĵoj. Pro tio mi ĝojegas, ke unuafoje la komunumo de humanistoj produktis tutteran raporton pri diskriminacio kontraŭ ateistoj. Mi esperas, ke ĉiu, kiu okupiĝas pri libereco de religio aŭ kredo, donos al ĝi zorgan konsideron."

Notoj

La raporto Freedom of Thought 2012 elŝuteblas ĉi tie : http://www.iheu.org/files/IHEU Freedom of Thought 2012.pdf

La Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) estas la tutmonda ombrela organizaĵo, kiu kunigas pli ol 100 humanistajn, ateistajn, raciistajn, sekularistajn kaj liberpensajn organizaĵojn el 40 landoj.

Por havi pli da informoj, kontaktu :

Bob Churchill, +44 207 636 4797, comms@iheu.org

Or Matt Cherry, +1 518 632 1040, matt@iheu.org

Programo (provizora)

$
0
0
PNG - 71.3 kb
opendocument spreadsheet - 11.8 kb
Provizora programo en .ods
Excel - 30 kb
Provizora programo en .xls
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live