Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

La 05an de novembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 5an de novembro 2012

Vizito al la urboj Natori kaj Iŝinomaki (2-1)

La 27-28an de oktobro okazis la 53a Toohoku-Kongreso en la urbo Sendai en la gubernio Mijagi. Profitante tiun okazon, mi vizitis la urbojn Natori kaj Iŝinomaki. Mi dividos la raporton en du partojn kaj hodiaŭ mi sendos la unuan parton.

Tragedio de Juriage

En la urbo Natori la plej damaĝita distrikto estas Juriage, kie antaŭe loĝis kelkmil homoj. El tiuj, preskaŭ 900 homoj mortis kaj 90% de la domoj estis perditaj. Ni vizitis la mezlernejon Juriage. Inter la pordo kaj la ĉefkonstruaĵo estis fondita memortabulo, sur kiu estis gravuritaj 14 nomoj de mortintaj lernantoj : 4 el unuagrada klaso, 7 el la duagrada kaj 3 el la triagrada. Apude estis du lernantaj tabloj, sur kiuj iliaj amikoj skribis jene :

“Ni preĝas por ke niaj karaj 14 amikoj dormu pace. Eĉ se vi forgesus la cunamon, ne forgesu tiujn 14 amikojn”.
“Ni ĉiam estos kune”.
“Restarigo de la urbo estas tre grava, sed ne forgesu, ke multaj vivoj restas ĉi tie. Se ni mortos, ĉu tio estos la fino ? Ni, postvivantoj, klopodu trovi, kion ni povas fari”.

En la lerneja konstruaĵo ankoraŭ troviĝis tabloj, libroj, kajeroj, tekoj kaj skribiloj. En la muzikĉambro troviĝis piano kaj aliaj muzikiloj. Sur la nigra tabulo en la ĉambro de la triagradaj lernantoj skribiĝis : “La 10an de marto 55 lernantoj kursfiniĝis”, “Mi amas Juriage”, “Ni strebu !” ktp. En alia ĉambro troviĝis paperoj, sur kiuj lernantoj skribis en unu ĉina litero sian celon en la venonta lernojaro, ekzemple “Preĝo(祈)”, “Doloro(苦)”, “Klopodo(努)”, ktp. Kial ili elektis tiujn tre “taŭgajn” literojn ? Ĉu ili antaŭvidis sian estontan suferon ?

PNG - 82.7 kb

Antaŭ la mezlernejo troviĝas dometo nomata “Memoro de Juriage”. En la broŝuro oni klarigas, kial oni konstruis tiun domon kaj kial oni elektis tiun nomon :

Lastan jaron pro la cunamo 900 homoj mortis kaj 90% de la domoj perdiĝis. Antaŭe loĝis kelkmil homoj ĉi tie, sed nun preskaŭ neniu. Malrapida rekonstruado. Malapero de novaĵoj pri la damaĝitaj regionoj en amaskomunikiloj. Rifuĝintoj estas maltrankvilaj.
En tiu situacio kaj sur tiu tero ni konstruis domon nomatan “Memoro de Juriage” por trankviligi koron de rifuĝintoj. Tiu domo havas multajn funkciojn, ekzemple templo por prizorgi la memortabulon kaj por preĝo, kafejo por kolektiĝi kaj ĝui kafon, informejo kaj muzeeto, kaj rakontejo pri la katastrofo. Ĉi tie ni vidu kaj planu, kiamaniere ni povu rekonstrui nian perditan hejmlokon.

Poste unu viro en siaj 30-jaroj rakontis sian sperton en la katastrofo :

Kiam okazis la tertremo mi estis hejme kun miaj geavoj. Mi neniam aŭdis alarmon pri la cunamo. Post la tertremo, mi volis iri al necesejo, sed akvo ne venis, do mi ekstereniris en la ĝardenon por tio, tiam mi vidis teruran ondegon venantan laŭ la malgranda strato. Terurite mi revenis en la domon kaj hastigis miajn geavojn en la duan etaĝon, kaj ĝuste post tio atakis la domon la cunamo. Post kelkfojaj bruegoj pro la ondegoj, mi vidis, ke ĉiuj domoj ĉirakaŭ ni estis perditaj krom la mia. Mi ne scias, kial nur mia domo restis. Eble la domo estis forte konstruita aŭ io hazarda helpis nin. Se mi ne irus eksteren kaj se mia domo estis elradikigita, ni ĉiuj mortus.

Vere vivo kaj morto najbaras. Poste ni veturis per buso en tiu distrikto, kaj ni trovis, ke la tero estas preskaŭ samnivela de la maro kaj nenie troviĝas altaj lokoj. Iuj fuĝis al kelkmetra monteto nomata Hijori-jama, sed ĉiuj estis forfluigitaj. Tiu rakontanto diris : “Mi sentas iom da respondeco elekti tiun lokon kiel la loĝejon”, sed ĉu li estas prava ? Nun en tiu distrikto estas malpermesite konstrui domojn. Troviĝas plano altigi la teron je 10 metroj, sed ĉu vere tio estas ebla ? Kvaretaĝa lerneja konstruaĵo estas 10 metrojn alta. Por tio oni bezonos kvantegon da tero, kaj eĉ tiun “altan” terenon nova cunamo povos inundi.
Antaŭaj loĝantoj dise loĝas en provizoraj loĝejoj situantaj en diversaj lokoj, do estas tre malfacile eĉ enketi pri iliaj opinioj, des pli malfacile havi konsenton kaj atingi iun konkludon. Ĝis nun ni helpis la suferantojn mone kaj materiale, sed ni ne povas helpi ilin pri ilia loĝado. Ili nun frontas al alia malfacilo ol la antaŭan, kiun ili havis ĝuste post la katastrofo. (fino de la unua parto)

Cu troviĝas tavola fendaĵo sub Ooi ?

Oni suspektas, ke sub la nuklea central de Ooi en la gubernio Fukui, kiu ekfunkciis en julio, troviĝas aktiva tavola fendaĵo. La 4an de novembro la esplorgrupo de Kontrolkomitato de atomenergio diskutis pri tio, sed ĝi ne atingis la konkludon. Estas diversaj opinioj inter la kvin komitatanoj. Profesoro Ŭatanabe Micuhisa de universitato Toojoo klare diris, “Certe troviĝas aktiva tavola fendaĵo, do ni tuj malfunkciigu la reaktorojn. Ni ne havas tempon facilanime atendi ĝis la sekva esploro”, sed aliaj ne eldiris klare sian opinion kaj postulis alian esploradon.
Laŭ la leĝo oni ne povas konstrui atomreaktorojn sur tavolaj fendaĵoj pli junaj ol 120000-130000-jaraj, sed estas malfacile konstati, kiom da jaroj ili havas. Krome, pri tiuj reaktoroj jam la elektra kompanio Kansai fosis la tavolon, kiam ĝi konstruis la reaktorojn, do des pli malfacile. Foje elektraj kompanioj prezentas falsajn dokumentojn al la registaro, do estas certe, ke tiuj reaktoroj staras sur tre danĝera loko. Kiam troviĝas probableco de tertremoj, estas plej racie malfunkciigi la reaktorojn. Mi tute aprobas la opinion de la profesoro Ŭatanabe. Sed la registaro ankoraŭ ne reagas.


La 07an de novembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 07an de novembro 2012

Vizito al la urboj Natori kaj Iŝinomaki (2-2)

La 27-28an de oktobro okazis la 53a Toohoku-Kongreso en la urbo Sendai en la gubernio Mijagi. Profitante tiun okazon, mi vizitis la urbojn Natori kaj Iŝinomaki. Hodiaŭ mi sendos la duan parton.

Vizito al la urbo Iŝinomaki

La 29an mi ekiris de la urbo Sendai per buso al la urbo Iŝinomaki. Ĉe la stacidomo s-ro Kikuĉi, eksa instruisto, atendis min. Li loĝas en la loĝkvartalo en la monteto Hijori. Kiam okazis la cunamo, la monteto estis tute ĉirkaŭita de marakvo, sed lia domo situas en alta loko, do ne estis inundita. Rigardinte grandajn damaĝojn en la urbo, li komencis vizitadi siajn konatojn, kunportante akvon kaj manĝaĵojn, kaj poste li laboris por “distribui” volontulajn helpantojn el la tuta Japanio al la lokoj, kie oni bezonas helpon. Li eĉ eldonis gvidlibron por bone montri damaĝojn en la urbo, do li estas la plej taŭga homo por akompani min.
Iŝinomaki estas granda fiŝkapta urbo kaj plej grande damaĝiĝis. Mortis 3282 homoj kaj malaperis 699 homoj el la loĝantaro de 162000 kaj detruiĝis 23367 domoj el la familiaro de 58809 (ĝis la 17a de novembro 2011). La damaĝo estis tiel granda, ke dum kelkaj monatoj post la katastrofo la urbo ne povis kalkuli, kiom da homoj mortis.

La lernejo Kadonoŭaki kaj la ĉirkaŭaĵoj

Sude de la monteto Hijori etendiĝis la kvartalo prospera pro fiŝkaptado kun la loĝantoj de 110000, el kiuj 2083 mortis kaj 377 malaperis (ĝis la 17a de novembro 2011). Preskaŭĉiuj instalaĵoj por la industrio difektiĝis.

PNG - 248.5 kb

Unue ni vizitis la elementan lernejon Kadonoŭaki, kiu situas en la marborda ebenaĵo ĝuste ĉe la suda piedo de la monteto Hijori. Ne nur la cunamo, sed ankaŭ fajrego atakis ĝin, ĉar brulantaj aŭtomobiloj atingis ĝin. En tiu distrikto multaj homoj mortis, sed lernantoj ne mortis, eskapinte la cunamon kaj la fajron, fuĝinte al la monteto. La ĉambro de la lernejestro forbrulis, sed oni sukcesis trovi sendifektitajn kursfinajn diplomojn el la kontraŭfajra konservujo, kaj poste la 15an de aprilo oni povis disdoni tiujn al la kursfinantoj dum la ceremonio.
Jen estas rakonto de la lernejestro s-ino Suzuki Jooko :

Post la tertremo venis la cunama alarmo kaj ni akompanis 275 lernantojn al la najbara monteto Hijori. Je la bruego mi retrorigardis kaj fore vidis multajn domojn flosanataj en la ondegoj. En la lernejo restis 4 instruistoj por prizorgi rifuĝontajn loĝantojn. La cunamo alproksimiĝis al la lernejo, detruinte domojn kaj elektrajn fostojn, kaj ili apenaŭ eskapis. Okazis kolizibruegoj faritaj per aŭtomobiloj kontraŭ la konstruaĵo, kaj baldaŭ komenciĝis fajrego.

  

Laŭ la urba plano por rekonstrui la distrikton, oni dividos ĝin en du partojn ; la parto proksime de la maro estu parko, kaj la parto proksime de la monteto estu loĝkvartalo, altiginte la teron je 3 metroj. Tiu plano ŝajnas bona, sed la eksaj loĝantoj, precipe tiuj, kiuj loĝis proksime de la monteto, havas plendon, ĉar iliajn terenojn la registaro ne aĉetos. Eĉ se la tero estos pli alta ol nun, ĝi ne estas sekura, kaj multaj eksaj loĝantoj volas translokiĝi al alia loko, vendinte sian terenon.
Ni piede direktis nin al la urba hospitalo, kies unua kaj la dua etaĝo estis inunditaj, do oni jam decidis forĵeti ĝin. Proksimiĝante, mi vidis akvon sur la strato. Pro la tertremo la tero malaltiĝis kaj kiam la ondo altiĝas, akvo elfluas desube kaj plenigas la straton. Ne nur en tiu loko sed ankaŭ en diversaj lokoj okazas sama afero. Ĵurnaloj raportis, ke marborde de la Pcifika Oceano meznombre la tero malatiĝis je 70-80 centimetroj, sed laŭ s-ro Kikuĉi, iuj lokoj malaltiĝis je 1 metro kaj 50 centimetroj.
Poste mi vizitis barbirejon “Sakura”, kiun mi vizitis 3 monatojn post la katastrofo en la lasta junio. Mirinde tiu barbirejo jam tiutempe refunkciis. Sakura estas nia nacia floro kaj simbolo de espero, do kiam mi vidis la barbiron labori, mi larmis pro emocio. La 29an la barbirejo estis fermita pro la regula ferio, sed mi vidis, ke la konstruaĵo fariĝis pli bela kaj ĝi bone funkcias.

La lernejo Ookaŭa

En 2005 okazis kuniĝo de urboj ĉirkaŭ Iŝinomaki, kaj la elementa lernejo Ookaŭa ekapartenis al la urbo. Pro tio ĝi situas tre for de la centra parto de la urbo. Por atingi ĝin, ni trapasis la tute detruitan urbon Onagaŭa, kie troviĝas la nuklea centralo Onagaŭa, kaj la distrikton Ogacu ankaŭ detruitan.
Unue ni haltis ĉe la ponto Nova-Kitagami-Oohaŝi, kie troviĝas iom da ebana loko (triangula zono). De tie ni povis vidi parte detruitan ponton kaj ankaŭ feraĵojn el la ponto 500 metrojn pli supre. La ondo estis tiel forta, ke ĝi detruis la ponton kaj portis la detruitaĵojn tiel foren. Ni tute ne povis vidi la maron. Dekstre kaj sube ni vidis la lernejon Ookaŭa, kiu situas sur la ebenaĵeto.
Laŭ la raporto jene okazis la tragedio :
Je 15:36, 50 minutojn post la tertremo, atakis la cunamo la elementan lernejon Ookaŭa, kiu situas 5 kilometrojn for de la riverbuŝo de la rivero Kitagami. El 108 lernantoj 70 mortis kaj 4 malaperis, kaj el 11 instruistoj 9 mortis kaj unu malaperis (ĝis la 23a de januaro 2012). Ĉar la monteto malantaŭ la lernejo estas kruta kaj malfacile grimpebla, ili celis tiun triangulan zonon ĉe la ponto 200 metrojn foran. Tiun momenton la ondo, kiu transvenis la digon, englutis ilin. Kelkaj, kiuj vicis malantaŭe, kuris al la monteto kaj estis savitaj. Laŭ la evakuprogramo pri cunamoj fare de la gubernio Mijagi en 2004, la lernejo Ookaŭa estis difinita kiel rifuĝejo, ĉar oni antaŭvidis, ke eĉ la plej grandaj cunamoj ne venos pli ol 3 kilometrojn de la maro.

PNG - 219.3 kb

Ni malsupreniris al la lernejo. Ĝi staras tute sola en la ebenaĵeto. La konstruaĵo estas tre unika kun la kurba fasado kaj purpura koloro. Antaŭ la konstruaĵo troviĝis monumento kun multaj florbukedoj kaj eĉ skulputaĵo de patrino kaj infano. Ni preĝis antaŭ la monumento. Estis malpermesite eniri en la konstruaĵon, do ni ĉirkaŭiris ĝin. Ne kreskis herboj. Certe koncernatoj sarkas la terenon. Troviĝis muro, sur kiu estis desegnitaj homoj en diversaj kostumoj el diversaj landoj. Ĉio estis silenta kaj deekstere ni ne povis vidi grandajn damaĝojn krom falinta koridoro, kiu ligas la ĉefkonstruaĵon kun la alia.
Nun gepatroj de tiuj mortintaj lernantoj severe kritikas la lernejon kaj la urbon pro maltaŭga akompanado de le lernantoj. Iuj demandas, kial la instruistoj ne akompanis ilin al la monteto, iuj kritikas, ke la instruistoj ne estis diligentaj pri edukado, ktp.
Tiu lernejo situas proksime de la rivero Kitagami for de la maro, do la instruistoj tute ne imagis, ke la cunamo venos en tiun “foran” lokon. La monteto estas kruta, do ili juĝis, ke tiu triangula zono estos pli sekura. Al mi ŝajnis, ke eĉ se lernantoj sukcesis ekgrimpi, la tero mem estas malalta, komapare kun la digo de la rivero, do estis malfacile eskapi la atakon de la cunamo. Malfeliĉe estis, ke la cunamo estis multe pli granda ol la antaŭsupozo. Se oni konstruigus ŝtuparon al la monteto, ĉiuj estus savitaj. Tamen oni povas fariĝi saĝa nur post la afero.

Malaperintaj spuroj

Jam pasis 1 jaro kaj 8 monatoj. Ĉie oni reordigas rubaĵojn, do mi povis malofte vidi surprizajn scenojn, kiel granda ŝipo sur la strato, buso sur la tegmento, ktp. Ne multe difektiĝintaj domoj jam rebeliĝis, kaj multe difektiĝintaj estas jam malkonstruitaj kaj tie restas nur herbejoj. Jam preskaŭ malaperis spuroj de la cunamo. Tio estas bona, sed aliflanke malbona ; se ne restos spuroj de la cunamo, oni ne povos imagi teruron de kataklismoj. La urbo Iŝinomaki intencas “heredigi la spurojn de la katastrofo”, sed ĝi decidis malkonstrui la konstruaĵon de la elementa lernejo Kadonoŭaki, ĉar nur nun la registaro subvencias por la malkonstruado kaj por konservi ĝin la urbo devos elspezi multe da mono. Sed male la urbo decidis konservi la lernejon Ookaŭa.
Mi komprenas, ke la suferantoj, kiuj perdis siajn familianojn kaj parencojn en tiuj konstruaĵoj, ne volas vidi ilin, sed ni devas konsideri la aferon en plilonga perspektivo. Ankaŭ en Hiroŝimo estis diskuto, ĉu oni konservu la nunan Atomdomon aŭ ne. Se ni perdus tiun domon, kia estus la pacmovado nun ? Ĝi ludas gravan rolon por la movado. Se ni perdos lernejon Kadonoŭaki kaj aliajn simbolajn damaĝojn, kiamaniere ni povos heredigi la suferojn al la posta generacio ?

Kiel subteni suferantojn ?
Post la katastrofo subteni suferantojn estis iusence facile kaj simpla : mono, aĵoj kaj laboro. Sed nun vivo de suferantoj stabiliĝis. Nuna plaj granda problemo por ili estas kiamaniere akiri aŭ aĉeti domon. Ili ne rajtas konstruigi sian domon en la eksa loko pro la malpermeso de la registaro, sed mankas tero por tiom multaj domoj, kaj mankas ankaŭ mono por multaj. Jam estas malfacile subteni ilin per nia persona forto.
En decembro mi denove iros al la damaĝitaj regionoj. Mi volas pripensi, kiamaniere mi povos daŭrigi mian subtenon al la suferantoj. (Fino de la raporto)

45% de la loĝantoj en Ookuma ne revenos

La registaro publikigis rezulton de enketado al la loĝantoj de la urbo Ookuma, en kiu troviĝas la nuklea centralo Fukuŝima n-ro 1. 3424 el 5378 familioj respondis.
- 45,6% jam decidis ne reveni al la urbo.
- 11,0% volas reveni.
- 41,9% ankoraŭ ne decidis.
Kial tiuj 45% de la familioj ne revenos ? (pluraj respondoj) :
- 80,8% : pro radioaktiveco.
- 70,2% : pro nesekureco de la reaktoroj.
- 67,6% : pro kadukiĝinte neloĝebla domo.

TEPCO petos pli da helpo de la registaro

La 6an de novembro TEPCO decidis peti pli da helpo de la registaro, ĉar ĝi antaŭvidis, ke ĝi bezonos 10000 miliardojn da enoj (100 miliardoj da eŭroj) por purigado de radioaktiveco kaj forĵetado de la reaktoroj. Kaj ĝi decidis ankaŭ fondi Porrestarigan Kompanion de TEPCO en la gubernio Fukuŝima ĝis januaro 2013. Ĝis nun 3500 funkciuloj laboras por la restarigo, kaj TEPCO aldonos 500. Nun prekskaŭ neniu fidas TEPCON pro malrapidaj kompensado kaj purigado. Ĝi celas forviŝi tiun malfamon per pli da kunlaboro kun la gubernio Fukuŝima kaj la loĝantoj. La estaro diras, ke Fukuŝima estas la startpunkto de la nova TEPCO.

Patrina lakto ne estas poluita

La gubernio Fukuŝima publikigis rezulton de ekzameno de lakto el 378 patrinoj. Ekde junio 2012 la gubernio Fukuŝima konsiliĝas kun patrinoj, kiuj estas maltrankvilaj pri sano de iliaj infanoj. Ĝi ekzamenis lakton el 378 patrinoj, kaj trovis, ke ĉiu lakto havis malpli ol 2 bekererojn da radioaktiveco por unu kilogramo, nome malpli ol detektebla kvanto. La gubernio antaŭvidas, ke dum unu jaro naskiĝos 18000 beboj kaj havas buĝeton por lakto-ekzameno de 10 mil patrinoj. La respondeculo de tiu projekto estas trankvila pri tiu rezulto, sed esperas, ke pli da patrinoj venos por la ekzamenado.

Nenormalaj tiroidoj

La Medicina Universitato de la gubernio Fukuŝima, kiu prizorgas la ekzamenon de tiroido de geknaboj pli junaj ol 18 jaroj malfermis la publikan kunsidon la 4an de novembro. La ekzameno komenciĝis en oktobro 2011 kaj jam ekzamenis 115000 geknabojn (unu trionojn de la celitoj). Profesoro Suzuki Ŝiniĉi klarigis : “Ne ekzistas multe da ebleco, ke ili suferos pro kancero”, “La rezulto de la ekzameno en Fukuŝima ne estas nenormala”, kaj “Ĝis nun en Japanio oni neniam ekzamenis geknabojn pri tiroido”. El tiu ekzameno oni trovis 35% de geknaboj, kiuj havas ciston malpligrandan ol 20 milimetroj, kaj pro tio multaj estas maltrankvilaj.

Ялта-2012: отдыхнапляже, экскурсиииобразование

$
0
0

Внынешнемгодуконгресс SAT прошёлнапобережьеЧёрногоморя. Егопрограммабылаполнатуристскихмероприятий, чтопринеслорадостьсотнеучастников, регулярнособиравшихсянаплодоносныерабочиезаседанияорганизацииидоклады.

PNG - 89 kb

Нуда, всёможетпроизойти! SAT —просветительскаяорганизациятрудящихся—собраласвоихчленовиинтересующихсясторонниковвЯлте, самомпрестижномукраинскомприморскомгороде, кудаедутбуржуаизокрестныхстрандляпринятиясолнечныхиморскихванн. Разумеется, шестьдесятпосетителейконгрессапознакомилисьсомногимидостопримечательностями (сЛивадийскимдворцом, гдев 1945 годуразвернуласьЯлтинскаяконференция; спредставлениемдиорамыСевастопольскогосражения 1855 года, гдебылавозможностьувидеть, насколькотесновисторическоеповествованиемогутвплестисьнационал-патриотическиеманипуляции; ит.д.)

PNG - 170.8 kb

Стоитотметитьдостойноекачествопрограммныхдокладовпотеменацизмаинационализма, сосредоточенныхнарегионепроведенияконгресса. НиколайГудсковпредставилсвойтезисотом, чтоэкономическаяглобализацияинынеразрастающиесявмиреформынационализмаинационалистическойместнойполитикинепротивостоятдругдругу, анаоборот, дополняютдругдруга. БольшойэнтузиазмвызвалапрезентацияМосковскогофестиваляязыков, послекоторойблагодаряобъяснениюИриныГончаровойсталопонятно, какможноорганизоватьираспространитьнезависимыйфестивальязыков, далёкийотнационалистическихловушек. РечьтакжешлапроКазахстан, гдевозникинтересныйслучай, когдабылустановленфакт, чтодокладчикСветланаБируковасовсемнеимеетвозможностидоступа (черезместныеСМИ) кинформацииоважнейшихшахтёрскихзабастовках, жестокоподавленныхправительством; этуинформациюсообщилиейиностранныеучастникиконгрессавовремядискуссии. Изпоследнегостановитсяяснаважнейшаяинформационнаяроль SAT-органа–журналаSennaciulo, атакжетароль, которуюонещёмогбысыграть. ПеткоДеневдалописаниепрофсоюзнойдеятельностивБолгариивусловияхкапиталистическойполитики: трудящийсякласс, получающийсамуюнизкуюзаработнуюплатувовсёмЕвропейскомсоюзе; членыпрофсоюза, понемногуобучающиесядействоватьиразвиватьсявусловияхкаждодневногодавления; распространениеэмиграциижителейстранывЗападнуюЕвропудляработытамзанестольнизкуюзарплату, атакжесильноразвитаяиммиграциялюдейизразличныхрегионоввпоискахлучшихусловийжизни, чемвихроднойстране.

PNG - 72.8 kb

Культурнаячастьпрограммыбыланемногобеднее, чемнапредыдущихконгрессах, однаконеупустилислучаяобсудитьрольэсперантистовБоровко, Островского, ЛанглеиГиенеф—всеонижиливЯлтеиимелибольшоевлияниенажизньипрактическоеприменениеэсперанто. Ялта–этоещёигородАнтонаЧехова, чейдомтакжепосетилиивчьёмсадумоглиувидетьнесколькоразныхтеатральныхсценокялтинскойэсперанто-труппы"Improvizo".

PNG - 180.3 kb

Наконгрессах SAT частослучаютсякакие-нибудьнеожиданности, иоднойизнихсталабольшаяиглубокаядискуссияпроязыковыеправаинационализмвукраинскомконтексте–втосамоевремя, когдавпарламентеобсуждалсязаконобобъявлениирусскогоязыкавторымофициальнымязыкомвусловияхтого, чтозначительныетерриторииУкраинызаселенырусскоговорящимнаселением. ЭтотпроектзаконавызвалодобрениечастинаселенияУкраиныирусских, проживающихвРоссии (невсегдасвободныхотнационализма), инеодобрениеостальныхукраинцев (средикоторыхмногонационалистов, использующихэтотудобныйслучайдляувеличениясвоейаудитории).

La 22an de novembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 22an de novembro 2012

Kaosa politika situacio

La 16an de novembro la ĉefministro Noda Joŝihiko deklaris dissolviĝon de la Ĉambro de deputitoj. La ĝenerala elekto okazos la 16an de decembro.
Ĝis la lasta elekto ne multis politikaj partioj, sed dum la pasintaj 3 jaroj, multaj politikistoj plendis pri la fuŝa, perfida sinteno de la nuna reganta partio, Demokratia Partio (DP), apartiĝis de ĝi kaj fondis novajn partiojn, do nun troviĝas 14 partioj.
Laŭ enketoj al popolanoj, nun Liberala Demokratia Partio (LDP), kiu regis Japanion antaŭ DP kaj enkondukis atomenergion, havas pli da subteno ol DP, do povos okazi, ke LDP denove regos Japanion. Se tio okazos, la japana energipolitiko alfrontos gravan ŝanĝon ; nome al refunkciigo de nukleaj centraloj. Jen estas energipolitikoj de kelkaj partioj :
-Demokratia Partio strebos, mobilizante ĉiujn politikajn rimedojn, malfunkciigi ĉiujn nukleajn reaktorojn ĝis la 2030-aj jaroj, malmultigi kvanton de uzitaj nukleaj brulaĵoj kaj esplori, kiel senvenenigi tiujn.
-Liberala Demokratia Partio antaŭenigos recikligan energion kaj energiŝparadon. En la venontaj tri jaroj ĝi atingos la kunkludon pri malfunkciigo de la nukleaj reaktoroj aŭ daŭra uzado de atomenergio. En la venontaj dek jaroj ĝi dicidos “la plej bonan, daŭrigeblan konsiston de elektraj fontoj”.
- Nur Japana Komunista Partio, Sociala Demokratia Partio kaj iuj novaj partioj deklaras tujan malfunkciigon de ĉiuj nukleaj centraloj.
- Nur du partioj, nome DP kaj LDP, havas eblecon akiri plimulton en la parlamento. Se LDP venkos, Japanio denove dependos multe de atomenergio.

Akuzis TEPCO-n 13260 homoj

La 15an de novembro 13262 homoj el la tuta Japanio prezentis akuzilon kontraŭ 33 respondeculoj de TEPCO kaj la registaro al la prokurorejo Fukuŝima. Tiu ĉi estas la dua akuzo, sekvanta la unuan okazintan en junio fare de 1324 homoj. La ĉefa kialo de la akuzo estas : Tiuj akuzitoj ne prenis taŭgajn rimedojn kontraŭ eventualaj grandaj tertremoj kaj cunamoj, por kio okazis granda akcidento, sekve lasis radioaktivajn substancojn eliĝi.
Ankaŭ 41 homojn, kiuj loĝis en la radiuso de 30 kilometroj de la nuklea centralo Fukuŝima n-ro 1, planas akuzi TEPCO-on, celante ricevi kompenson de 1,075 miliardojn da enoj (1,075 milionojn da eŭroj). Ili perdis siajn domon, laboron, sanon, komunumon ktp. Ili postulis kompenson kvarfoje de TEPCO, sed tiu proponis malmultan kompenson. Unu el la akuzantoj s-ino Kanai Naoko, kiu nun loĝas en alia urbo aparte de siaj familianoj, diras : “Mi deziras, ke neniam aperu similaj suferantoj kiel ni. Por tio restis neniu elekto krom akuzado al la juĝejo”.

Opinioj en ĵurnaloj

1. Mi estas tre laca post 20 monatoj
Asada Masabuni, 71-jara, eksa terkulturisto

Jam pasis unu jaro kaj ok monatoj, post kiam mi translokiĝis de la urbo Tamura en Fukuŝimo al la urbo Kanazaŭa en la gubernio Iŝikaŭa. Mi estas tre laca. Mi ekloĝis en tiun urbon Tamura, celante vivi en naturo, mem produktonte legomojn kaj viandojn, sed jam ne eblas reveni al mia hejmo. Eĉ se mi povus reveni, mi ne povos kultivi la teron pro radioaktiveco. Mi estas varme akceptita de urbanoj en Kanazaŭa, sed mi ne povas vidi lumon en mia estonta vivo.
Mian lacon pligrandigas kontraŭlogika refunkciigo de nukleaj reaktoroj fare de la vilaĝanoj de “Nuklea vilaĝo”. La registaro deklaris la finon de la akcidento en la lasta decembro, ĝi kaj Kansaj Elektra Kompanio refunkciigis la reaktorojn en Ooi, kaj burokratoj formanĝas buĝeton por la restarigo de damaĝitaj regionoj. La ĉefministro ĉiam diras : “Sen restarigo de Fukuŝimo, ne realiĝos restarigo de Japanio”. Kiom da langoj li havas ?
Mi ĉiam sentas min kulpa pro mia translokiĝo. Mi sentas mian koron peza, pripensante suferantojn, kiuj ankoraŭ loĝas en Fukuŝimo, kaj homojn, kiuj strebas por la reveno al sia hejmo. Al mi ŝajnas, ke multaj homoj jam komencis forgesi la nuklean akcidenton kiel tiun okazintan jam longantaŭe. Neniam okazu alia Fukuŝimo !
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 16an de novembro 2012)

2. Mi estas maltrankvila pro la tiroido de miaj gefiloj
Miura Ĉizuko, 47-jara dommastrino

La urbo Nihonmacu en Fukuŝimo

Antaŭ nelonge atingis nin la rezulto de tiroido-ekzameno de miaj gefiloj. Mia 16-jara filo havis normalan tiroidon, sed miaj 14-jara filo kaj 12-jara filino havas veziketon malpli grandan ol 20 milimetroj en la tiroido kaj oni notis, ke tiu veziketo ne gravas por la sano.
Mi interŝanĝis informon kun miaj amikoj. Multaj el ili estis maltrankvilaj pro la rezulto, dirante, ke ankaŭ iliaj gefiloj havas veziketon. Mi aŭdas, ke dunono de la ekzamenitoj havas saman simptomon.
La registaro kaj la koncernaj universitataj hospitaloj provas trankviligi nin, dirante, ke ili pli severe ekzamenis ol antaŭe, tial aperis tiom multaj geknaboj kun veziketo. Tamen ĉu vere tio okazas en normala situacio ? Nur venas al ni respondo, ke nuntempe tiu veziketo tute ne gravas.
Ni, gepatroj en Fukuŝimo, estas maltrankvilaj ne nur pro la nuna sufero pro radioaktiveco, sed ankaŭ pro malnormalaĵoj aperontaj al niaj gefiloj post longe.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 20a de novembro 2012)

3. Bonkoreco de Jamagata subtenas min
Nihei Hiromi, 30-jarulino, kiu rifuĝis de la urbo Fukuŝimo en la urbon Jamagata kun sia 3-jara filino

Mi ekloĝis en la domo luita de la registaro ekde septembro en la lasta jaro. Jam pasis unu jaro. Mia edzo loĝas en la urbo Fukuŝimo pro sia laboro. Nia vivo estas tre malfacila pro la duobla vivo kaj vetrukosto inter la du urboj. Kelkajn tagojn monate mi revenas al Fukuŝimo pro mia laboro. Mi vidas, ke la urbanoj en Fukuŝimo strebas por restarigo…. Nun mi havas novajn amikojn en Jamagata. Mi ŝanceliĝas, havante amikojn en ambaŭ urboj. Ĉu mia decido estis prava aŭ ne ? Ni ne povas decidi, kiu estas prava inter rifuĝado kaj restado. Mi konfuziĝas. Mi sentas min bone akceptita en Jamagata. Tio kuraĝigas min kaj ebligas min loĝadi ĉi tie.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 16an de novembro 2012)

Falis mortiga cindro

La ĵurnalo Asahi jam longe aperigas rubrikon “Kaptilo de Prometeo”, temantan pri kaŝitaj kaj nekonataj faktoj kaj aferoj en la katastrofo. Mi trovis unu surprizan artikolon la 16an de novembro 2012, kiun mi tradukos.

Matene la 12an de marto 2011, la urbestro Idogaŭa Kacutaka restis en la urbo, eĉ post kiam li anoncis evakuon al ĉiuj loĝantoj. Li volis konfirmi la evakuon ĝis la fino. Fakte ankoraŭ restis homoj en la urbo : 58 maljunuloj en la maljunulara instalaĵo, pacientoj en la hospitalo Futaba, loĝantoj en la maljunulejo Sendan kaj urbanoj, kiuj rifuĝis en la konstruaĵo de la supera mezlernejo Futaba.
Je la 5a vespere venis 5 busoj senditaj de la registaro. Kiam Idogaŭa kaj aliaj funkciuloj prizorgis tiujn restantajn homojn ekstere, ili aŭdis grandan sonon “Bum !”, malaltan kaj pezan same kiel eksplodsonon de propana gaso.
Je la 3a kaj 36 minutoj, tio estis la monento, kiam okazis eksplodo en la reaktordomo de la reaktoro n-ro 1 en la nuklea centralo Fukuŝima n-ro 1.
Idogaŭa tuj komprenis, ke tio estas la eksplodo de la reaktoro n-ro 1. _ Kvankam la blanka fumo el ĝi ne estis videbla, kaŝite de la konstruaĵo, li jam havis informon pri la klopodo por malaltigi premon en la reaktordomo per “ventolado”.
2-3 minutojn poste ekfalis neĝeraĵoj el la ĉielo. Iuj estis tiel malgrandaj kiel monero kaj iuj estis tiel grandaj kiel manplato. Ili ŝajnis esti fibraj polvoj el varmotenilaĵoj en la domo, polvoj dense radioaktivaj….
Tiun momenton tie troviĝis ĉirakaŭ 100 homoj ; maljunuloj, urbaj funkciuloj, defendkorupusanoj, policanoj ktp. Ili ĉesis labori. Neniu elparolis. En la silento grandaj “neĝeroj” faladis.
“Okazis la plejmalbonaĵo !” Idogaŭa opiniis. “Fino venis !”
Itakura Jukimi, 53-jara urba funkciulino, vidis tiun ĉi scenon en la ĉambro de la maljunulejo. En televido aperis blankaj fumoj el la reaktoro. Venis vortoj en ŝia kapo : “mortiga cindro”, kiu falas post eksplodo de atombombo kaj nuklea akcidento. “Tiu ‘neĝeraĵo' estas tiel nomata ‘mortiga cindro !” Konstatante tion, ŝi estis terurita.
(el la rubriko “Kaptilo de Prometeo” en la ĵurnalo Asahi, la 16an de novembro 2012)

Mi neniam antaŭe aŭdis pri tiuj neĝeraĵoj. Sed mia amiko, kiu loĝis en la norda parto de mia gubernio Gunma, 200 kilometrojn for de la centralo de Fukuŝimo, diris, ke matene post la eksplodo li, purigante pulverojn sur sia aŭtomobilo, rimarkis, ke la pluveroj estas gluecaj. Certe tiuj gluecaj pluveroj enhavis tiun mortigan cindron.

5. Muzaiko

Kiel alveni ?

$
0
0
PNG - 71.3 kb

Situo de la Kongresejo - loĝejo

La kongresejo kaj samtempe loĝejo troviĝas en la universitata studenta loĝejo “Colegio Mayor San Juan Evangelista”, situanta ĉe Avenuo Gregorio del Amo, 4, en la areo “Ciudad Universitaria”, de Madrido.

La kongresejo troviĝas tute apude de la metrostacio “Metropolitano”, ĉe la linio 6. Pli sube vi trovos konsilojn por atingi ĝin ekde la flughaveno kaj trajnaj stacioj. Ankaŭ tute proksime troviĝas la haltejo “Juan XXIII- Isla Alborán” de la urba bus-linio "Circular - C1 kaj C2 ", per kiu atingeblas pluraj gravaj lokoj de la madrida urbocentro.

Posedantoj de iloj kun konekto al Interreto povas vidi la mapon de la kongreseja areo per Google Maps, laŭ la kurta adreso http://goo.gl/maps/lPyus aŭ markante la nomon de la strato. En tiu mapo la kongresejo videblas laŭ la nomo “Madrid School”.

Ankaŭ oni povas viziti la retejojn de la metroo : http://www.metromadrid.es kaj de la aŭtobusa urba sistemo : http://www.emtmadrid.es/mapaweb/emt.html.

Tarifoj de la urbaj transport-sistemoj en 2012

Metroo

Simpla bileto : la prezo varias inter 1,50 kaj 2,00 € laŭ la nombro da stacioj trairotaj. Akirebla per aŭtomataj maŝinoj, kvankam en kelkaj stacioj estas giĉetoj.

Bileto de aŭ al flughaveno : 5 €.

Urbaj busoj

Simpla bileto uzebla nur en unu linio (necesas pagi novan bileton se oni ŝanĝas al alia linio) : 1,50 €.

Turisma abono

Tre konsilinda. Ĝi ebligas vojaĝi senlime per metroo kaj urbaj busoj ene de la urbo Madrido.

1 tago 8,00 €
2 tagoj 13,40 €
3 tagoj 17,40 €
5 tagoj 25,40 €
7 tagoj 33,40 €

La kosto duobliĝas se oni deziras vojaĝi tra la tuta madrida provinco.

Itinero se vi alvenas per flughaveno

Konsilindas uzi la metroon. Prenu en la flughaveno mem la linion 8 ĝis ĝia fina stacio “Nuevos Ministerios”. Tie ŝanĝu, per iom longa koridoro, al la linio 6 kaj eliru en la stacio “Metropolitano”, troviĝanta tute apud la kongresejo.

Itinero se vi alvenas per trajnaj stacioj “Atocha” aŭ“Chamartín”

Prenu ĉe la stacidomo mem la metroan linion 1 ĝis stacio “Cuatro Caminos”. Tie, per la ekzistantaj liftoj, iru al linio 6 kaj eliru en stacio “Metropolitano”.

Por aŭtomobilistoj

Estas konsilinde uzi navigilojn GPS. Koordinatoj de la kongresejo :

UTM [ X : 439.061 m ; Y : 4.477.779 m ]
Longitudo : - 3º 43' 7”
Latitudo : + 40º 26' 54”

Portantoj de iloj kun konekto al interreto povas konsulti la Google-mapojn. Kurta adreso de la kongreseja areo estas http://goo.gl/maps/lPyus.

Referencaj itineroj :

- Plaza de España - Calle Princesa - Moncloa - Calle Isaac Peral - Plaza Cristo Rey - Calle Isaac Peral - Avenida Juan XXIII ĝis kruciĝo kun Avenida Moncloa kaj Avenida Gregorio del Amo (kongresejo).

- Placo Glorieta Cuatro Caminos - Avenida Reina Victoria - Avenida Moncloa - Avenida Gregorio del Amo (kongresejo).

Personaj vizitoj al urbocentro

Per buso :

- per linio Circular C2 en Avenuo Juan XXIII (haltejo Juan XXIII- Isla Alborán, la plej proksima al kongresejo) vi povas atingi Plaza de España, kaj de tie promeni laŭlonge de Gran Vía, la plej grava komerca strato de Madrido. Proksime de Gran Vía situas Puerta del Sol, ejo de la mondkonata kampado de la Movado 15 M (okazinta la 15an Majo 2011). Proksime al Puerta del Sol troviĝas la tre vizitinda Plaza Mayor ;

- per linio Circular C1 (sama haltejo sed en la kontraŭa trotuaro) vi povas atingi la kruciĝon konatan kiel Nuevos Ministerios. Tie, ŝanĝante al buslinio 27, direkten "Embajadores", vi povas viziti la faman placon Cibeles (fontano honore al la diino de la agrikulturo, Cibeles). De tie komenciĝas promenejo Paseo del Prado, kie troviĝas la fama samnoma Muzeo. (Rimarku ke busoj de ĉi linio kutime haltas dum kelkaj minutoj en Placo Cuatro Caminos por ĝustigi sian hortabelon).

Per metroo :

- por strato Gran Vía kaj Placo Puerta del Sol : prenu linion 6, stacio “Metropolitano”, apud kongresejo, ĝis stacio “Moncloa”. Tie ŝanĝu al linio 3 kaj eliru en “Plaza de España”, “Callao” aŭ“Sol” ;

- por la areo Muzeo del Prado : prenu linion 6, stacio “Metropolitano”, apud kongresejo, ĝis stacio “Cuatro Caminos”. Tie ŝanĝu al linio 2 kaj eliru en stacio “Banco de España” (per ĉi linio ankaŭ atingeblas Gran Vía - stacio “Santo Domingo” - kaj Puerta del Sol – stacio “Sol”.

Per taksio :

Taksio inter la kongreseja areo kaj la urbocentro (se ĝi trairas per strato Princesa) kostas proksimume 12 / 15 €.

Madrido en esperanta vikipedio

La vikipedia paĝo pri Madrido estis distingita kiel elstara paĝo kaj ĝi troviĝas en la listo de 1.000 havendaj paĝoj. Jen la adreso :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Madrido.

Ĝi estas tiom enciklopedia, ke ĝia formato pdf havas 30 paĝojn. Ege rekomendinda gvidilo por koni ĝisfunde Madridon.

Sennaciulo 2012 09/10, n-ro 1287-1288

$
0
0

Enhavo :

- Konscio kaj Revolucio P2

-Tem-dosiero "Publikaj Servoj" P4
- Redaktangulo P4
- Priorganizaj principoj de publika sanservo P4
- Reformoj ne devige signifas restriktojn P5
- Sano ne estu merkataĵo ! P6

-SAT Aktivas P7
- Religiema fenomeno de Pollando P7
-Ĉu nova frakcio de SAT ? P9
- 45-a datreveno de la forpaso de Tania la Gerilanino P11
- Por kio ŝpari elektron ? – Elektroprovizo kaj atomcentralo en Japanio P12
- Marŝo de ministoj P14
- Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio P15
- Malarmado – Konvencio de Oslo P17
- Antaŭ Granda Milito P18
- Post la granda milito : alvoko al la diplomatoj P19
-"Los Indignaos"kaj ion pli P20
- Darvino, la heroo de la burĝaro P22
- Reago al alterna sistemo de metilernado P24
- Reago al Verduloj kaj SAT P24

-SAT-aj diversaĵoj P25
- Mil naŭcent okdek kvar de George Orwell P25
- Listo de donacoj 3a jarkvarono 2012 P25
- Novaliĝoj P25
- Novaj perantoj en Ukrainio kaj Usono P25
- Nekrologo P26
- Venonta Kongreso en Madrido P26

-SAT-aj post-kongresaĵoj P27
- Gvidrezolucio de la 2012-Kongreso P27
- Raporto pri kongresaj laborkunsidoj 2012 P28
- Letero de V. Ĥodin post la Jalta kongreso P30
- Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto P31
- Raporto de la Vegetara Sekcio pri la SAT-Kongreso en Jalto, 2012 P31
- Lingvistikaj observoj dum la 85-a SAT-kongreso P32
- Jalto 2012 : strandumado, ekskursado kaj klerigado P34

La 27an de novembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 27an de novembro 2012

Krioj de eksaj lernantoj

La 7an de novembro mi skribis pri la enketo al la loĝantoj de la urbo Ookuma. En la libro titolita “Alvokoj de loĝantoj de la urbo Ookuma, nuklea centrala urbo”, mi trovis jenan voĉon.

Kara instruisto, mi estas jam perdita Ekde la 11a de marto 2011, junaj laboristoj en la centralo de Fukuŝima n-ro 1 estas pli kaj pli difektitaj. Antaŭe multaj el ili lernis en mia privata, vespera lernejo. Mi rekomendis, ke ili ne laboru en la centralo, sed ili ne aŭskultis min, ĉar salajro por tiuj laboristoj estas alta. Se ilia patro laboris en suba kompanio de TEPCO, ili des pli volis labori por TEPCO kaj pli diligente lernis. Inter tiuj, kiuj nun laboras en la centralo por TEPCO, Toŝiba ktp., troviĝas multaj miaj eksaj lernantoj. Nun ili ĉiuj estas difektitaj. Iuj diras, ke ilia seksorgano ne funkcias, iuj sangas el la nazo aŭ sangopisas, iuj estas diagnozita kiel leŭkemia. Junuloj tre rapide malsaniĝas pro radioaktiveco. Ili estas en siaj 20-aj aŭ 30-aj jaroj kvazaŭ miaj gefiloj. Kiam ilia patrino demandas ilin : “Kial vi ne ĉesas labori en tiu danĝera loko”, ili respondas : “Se ni ne laborus, la stato de la reaktoroj pli malboniĝus”. Ili nun laboras ne pro salajro, sed pro respondeco. Ankaŭ hodiaŭmatene venis telefono de unu el tiuj junuloj. Li lernis ĉe mi. Lia patro mortis pro leŭkemio. Li estis tre saĝa lernanto, kaj ekzameniĝis en ŝtata universitato, sed ne iris en universitaton kaj eklaboris por TEPCO por subteni sian patrinon. Li estis en la centralo la 11an de marto 2011. Li elmetiĝis al tro multe da radioaktiveco, tial li estis forĵetita de la kompanio. Li diris al mi : “Kara instruisto, mi estas jam perdita”. Mi sentis min tre malĝoja. Ni, kiuj vivas ĉirkaŭ ili, devas diri, ke labori tie estas danĝere.

Kovru la dozometron per plumbo

Malkovriĝis, ke estrarano de la kompanio Buildup, kiu sendas laboristojn al la centarlo de Fukuŝima n-ro 1, instrukciis al siaj laboristoj, ke ili kovru dozmetron per plumbo por ke ĝi ricevu malpli da radioaktiveco. Li diris jene al la laboristoj : “Estas permesite al laboristoj en la centralo elmetiĝi ĝis 50 milisivertoj da radioaktiveco jare. Se vi elmetiĝos plene ĉiun tagon, vi tuj superos la limon, eble por la venontaj 3-4 monatoj, kaj vi ne plu povos labori en la centralo. Vi ne povos tuj trovi laboron ekster la centralo, ĉu ne ? Vi gardu vian vivadon mem.”“Se vi foruzos 50 milisivertojn, vi ne povos vivteni vin. Ĉu vi komprenas min ? Ĉiun tagon vi uzas iom el tiuj 50 milisivertoj.”“Mi bone scias, ke tiu ago estas kontraŭleĝa. Se vi ne volas fari tion, vi ne faru. Mi ne trudas tion al vi. Sed mi faros, ĉar mi volas protekti mian vivadon.”

Unu el la laboristoj diris : “Neniuj kompanio volas akcepti tian danĝeran laboron. Sed Buildup akceptas, ĉar ĝi povas ricevi multe da mono.” (La ĵurnalo Asahi, la 21an de julio 2012)

Laboristo mortis en la centralo

Viro en siaj 50-aj jaroj mortis dum la laboro por konservujo de poluita akvo en la centralo de Fukuŝima n-ro 1 la 22an de aŭgusto 2012. Oni trovis lin kuŝanta je 10:35 kaj poste oni konfirmis lian morton je 13:09 en hospitalo. La kaŭzo estis “kormalsano”. Li jam laboris en atomcentraloj dum 7 jaroj. Kvanto de lia elmetiĝo al radioaktiveco estis 25,24 milisivertoj. Ĝis nun en la centralo de Fukuŝima n-ro 1 kvar laboristoj mortis, kaj li estas la kvina. Ĉiuj kaŭzoj estis kormalsano. Laboro en la centralo estas tre severa. Laboristoj ŝirmas sin per masko kaj ŝirmvesto, do varmeco, malfacila enspirado kaj timo atakas ilin. Onidire ĉiuj mortintoj en la centraloj mortas pro kormalsano. Se iu mortas en akcidento, la polico certe esploras la kaŭzojn kaj eble trovos maloportunaĵon por la kompanio, sed se la kaŭzo estas kormalsano, neniu rajtas interveni. Protektu laboristojn en la centralo

Itoo Naruhito 74-jara akupunkturisto, Mitaka, Tokio

Mi tre dankas al tiuj homoj, kiuj laboras en tre danĝera centralo de Fukuŝima n-ro 1. Se ili ĉesus labori, radioaktivaj substancoj disvastiĝus en la tuta Japanio. Radioaktiveco difektas la korpon same kiel kuglo. Post la dua mondmilito la ŝtato pagis/as kompenson al vunditaj soldatoj. Nun tiuj laboristoj laboras, elmetiĝante al nevideblaj, radioaktivaj kugloj. Tamen ili laboradas, kaŝante sian elmetiĝkvanton de radioaktiveco, ĉar kiam la kvanto superos la limon, ili simple estos forĵetitaj. Estas ne permeseble laborigi ilin sen garantio por ilia sano kaj vivado. (la ĵurnalo Asahi, la 21an de aŭgusto 2012) Multaj laboris sen dozmetro

Viro en siaj 30-aj jaroj estis maltrankvila en aprilo pro nenormale alta nombro de leŭkocitoj, kaj rememoris, ke li laboris la 16an de marto 2011 en la centralo de Fukuŝima n-ro 1. Tiutempe multis detruitaĵoj en la centralo kaj eĉ fumis el la reaktordomoj. Li estis ordonita enpumpi kerosenon en la generatorojn apud la reaktordomo. Teamestro kaj 3 laboristoj veturis per ŝarĝaŭto al la loko 20 metrojn for de ĝi. La teamestro, restonte tie, ordonis al la 3 laboristoj kuri al la generatoroj. Iliaj vizaĝoj estas kovritaj per masko kaj estas malfacile enspiri. Okulvitroj nebulas kaj ili ne povas vidi klare. La plej granda timo estis radioaktiveco. Ili enverŝis kerosenon en du generatorojn kaj rapidege revenis. La tempodaŭro estis ĉirkaŭ 10 minutoj. Fininte la taskon, ili profunde enspiradis. Tiam la teamestro diris al ili : “Ĉiuj kvar same ricevis 1 milisiverton por 30 minutoj”. La tri ne portis dozmetron. Kial la elmetiĝkvanto de tiu teamestro, kiu restis malproksime de la reaktordomo, fariĝos tiu de la tri ? Ili ne povis aprovi tion, sed ne povis eldiri tiun plendon, ĉar ili estis laboristoj dungitaj ne rekte de TEPCO, sed de subaj malgrandaj kompanioj. Se ili kontraŭdirus, ili baldaŭ perdus laboron. Ili skribis “2 milisivertojn por unu horo” en sia kajero. Post kelkaj tagoj li laboris por forigi poluitan akvon en la dua etaĝo subtere de la reaktordomo. Ankaŭ tiutempe nur la teamestro portis dozmetron, kiu atendis en la teretaĝo, kaj samo okazis. (la ĵurnalo Asahi, la 4an de septembro 2012)

Laŭ la leĝo ĉiuj laboristoj devas porti “Kajeron por noti ricevitan kvanton de radioaktiveco”. Ĝis marto 2011 tiu kajero estas donita al 430000 laboristoj en la tuta Japanio. Duonŝtata “Asocio pri radioaktiva influo” administras tiujn kajerojn. En la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1 TEPCO devigas al ĉiuj laboristoj porti dozmetron dum la laboro kaj poste noti la kvanton de elmetiĝo en la kajeron. Tamen tuj post la cunamo kaj akcidento multaj dozmentroj estis perditaj, pro kio multaj laboristoj laboris sen dozmetro. Tiu kajero estas tre grava por ili, ĉar kiam ili suferos pro leŭkemio aŭ kancero, tiu kajero atestos, ke ilia malsano povas esti kaŭzita de radioaktiveco, al kiu ili elmetiĝis dum la laboro en la centraloj.

Laboristoj laboras en dense poluitaj lokoj

Mi trovis du raportojn verkitajn de tiuj, kiuj vizitis la terenon de la centralo de Fukuŝima n-ro 1. Mi tradukos parton de lia raporto, kiu temas pri laboristoj tie.

1. Raporto de parlamentano s-ro Jamaŝita Joŝio s-ro Jamaŝita Joŝio, parlamentano de Japana Komunista Partio, vizitis la centralon la 2an de oktobro.

En la reaktordomo n-ro 4, kiu montras sian mizeran eksteraĵon, ankoraŭ troviĝas 1500 nukleaj brulaĵoj en la akvujo. Por elpreni tiujn, oni nun konstruas grandegan tegmentan kovrilon kun levmaŝinoj. Kelkaj laboristoj laboris tie. Ĉirkaŭe la forteco de radioaktiveco estis 80 mikrosivertoj hore. Ĉu ne gravas labori ĉi tie ? Mi pensis pri tiuj laboristoj kun maltrankvilo. Mi ekiris al la centralo ekde la konstruaĵo nomata J-Vilaĝo, kie ĉiuj laboristoj ekzameniĝas pri radioaktiveco matene kaj vespere. La nombro de la laboristoj estas 3000 ĉiun tagon. Ĉiuj laboristoj, kiuj revenas al J-Vilaĝo, dormas en la buso. Ili certe faris tre severan laboron. Multe da ili estas junuloj. Ni ne forgesu, ke tiuj homoj plenumas tiujn danĝerajn laborojn. Mia dozmetro montris 45 mikrosivertojn. Mi nur ĉirkaŭveturis per minibuso dum unu horo, sed mi elmetiĝis al tiom da radioaktiveco. Estas grave gardi laboristojn en la tereno. 2. Raporto de fotisto s-ro Ozaki Takaŝi

S-ro Ozaki Takaŝi vizitis la nuklean centralon de Fukuŝima n-ro 1 la 12an de oktobro 2012 kun aliaj ĵurnalistoj. 14 fotoj, kiujn ili fotis, estas publikigitaj en la suba retejo : http://fotgazet.com/news/000263.html. Oni povas uzi tiujn libere kun nur unu kondiĉo, ke oni metu lian nomon apud la fotoj.

“Nun la forteco de radioaktivece en la aero estas 900 mikrosivertoj hore”, kiam nia buso preterpasis la aerellastuboj apud la reaktoroj n-roj 1 kaj 2, ĉiĉerono el TEPCO legis la ciferojn. 10 metrojn antaŭ tiuj laboris kelkaj laboristoj. Tie ni vidis avertotabuleton sur la ŝnuroj laŭ la vojo : “Tiu ĉi loko estas dense poluita, do ne eniru !” En la tereno de la centralo de Fukuŝima n-ro 1 troviĝas kelkaj lokoj tiel dense poluitaj, ke homoj mortus post unu horo, se ili ne estus ŝirmitaj. En tiuj lokoj homoj laboras ! Terurega afero !

JPEG - 49 kb
27-11-12

Laboristoj fortranĉas feraĵojn el la konstruaĵo. (foto de s-ro Ozaki Takaŝi)

46-jara eksa laboristo akuzis TEPCO-on

Tiu viro apartenis al iu kompanio rilatanta al TEPCO en la urbo Iŭaki en la gubernio Fukuŝima. La 24an de marto 2011 li elmetiĝis al 20 milisivertoj dum la laboro por meti elektrajn kablojn en la subtero de la reaktordomo n-ro 3. Tiun matenon li, aliaj 3 laboristoj kaj 2 kompanianoj de Kandenkoo eklaboris. 20 minutojn poste dozmetroj sinsekve alarmis al ili, ke la kvanto jam superis 20 milisivertojn. Tiuj du kompanianoj de Kandenkoo ignoris la alarmon, kaj laborigis la laboristojn kvinfoje en la subtero de la reaktordomo. Tiu viro kaj alia rifuzis la ordonon kaj kaŝis sin malantaŭ la fosto, sed li estas certa, ke li ne povis eviti elmetiĝon. Li diras : “En la subtero troviĝis poluita akvo kaj vaporo. Tuŝi ilin estas tre danĝere. Mi estas certa, ke Kandenkoo daŭrigis al ni la laboron, sciante la danĝeron”. Ĉar lia elmetiĝkvanto tro altiĝis, li estis ekskludita el la laboro en la centralo, kaj sendita al aliaj nukleaj centraloj kaj instalaĵoj. Liaj edzino kaj filo 5-jara ne povis rifuĝi ekster la urbo pro lia malesto. Ŝi eklaboris nokte por subteni sin. Dum li estis for de la hejmo, li telefonadis al sia filo, sed ekestis malharmonio inter li kaj la edzino. Li volis reveni hejmen kaj petis tion de la kompanio, sed la kompanio diris al li, ke ne troviĝas laboro por li, kaj poste ĝi ne donis al li laboron. Tio estas fakta maldungo. Li koleras. “Kiel mi antaŭsupozis, la kvanto de mia elmetiĝo altiĝis, kaj fine la kompanio forĵetis min, pretekstante, ke ne troviĝas laboro por mi. Se Kandenkoo severe observus la leĝon kaj zorgus pri laboristoj, ni ne elmetiĝus tiom alte. Mi perdis laboron kaj familion. Oni facile forĵetas nin, laboristojn. Tiajn maljustajn agojn ni ne akceptu.” Kaj li deicidis akuzi TEPCON. (la ĵurnalo Akahata, la 26an de oktobro, la 1an de novembro 2012)

Fondiĝis Nukle-labor-net

La 9an de novembro fondiĝis “Reto por pensi pri la elmetiĝlaboro” en Tokio. Laborkondiĉoj de laboristoj en la nukleaj centraloj estas kaŝitaj, kaj okazadas malsaniĝoj de laboristoj, intervenoj de mafia-grupoj kaj forrabadoj de parto de salajro fare de kompanioj sub la grandaj elektraj kompanioj. Por subteni laboristojn en la centraloj, laboristaj sindikatoj, grupoj kaj personoj fondis tiun Reton.


La 2an de decembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 2an de decembro 2012

JPEG - 30.3 kb
2-12-12

Hodiaŭ mi tradukos du raportojn.

La unua estas tiu de s-ro Sagaŭa Hirobumi, ĝenerala sekretario de la komitato de nukleaj aferoj de Asocio de Japanio-Eŭrazio, kiu grupe vojaĝis al la vilaĝo Iitate. La alia estas tiu de s-ro Ŝinohara Jaiĉi, eksa instruisto, kiu vizitis Iitate kaj la urbon Minami-Sooma tuj norde de la centralo. Li partoprenis en “la Ekskurso por kunsenti kriojn de instruistoj de Fukuŝima”. Ambaŭ raportantoj vizitis la vilaĝon en la sama tago, la 1an de septembro 2012, kaj en la sekva tago ili partoprenis en “la Tutlanda Kunveno por konsolo kaj espero en Fukuŝima”. La vilaĝo Iitate, kiu situas 28 47 kilometrojn norde de la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1, celis fariĝi la plej bela vilaĝo en Japanio, sed malfeliĉe radioaktivaj substancoj el la centralo flugis en ventoj kaj trafis ĝin. Nun estas malpermesite al la vilaĝanoj loĝi en ĝi.

Subventa poluiĝo en la plej bela vilaĝo

Matene la 1an de septembro ni atingis la stacidomon de Fukuŝima situanta 60 kilometrojn for de la centralo. Ni mezuris radioaktivecon ĉirkaŭ la stacidomo. 1. Antaŭ la stacidomo : 0,28 1,02 mikrosivertoj hore 2. “Jam purigita” heĝo antaŭ la stacidomo : 0,39 mikrosivertoj hore 3. Ne purigita heĝo antaŭ la stacidomo : 2,92 mikrosivertoj hore *Laŭ leĝoj, 1 milisiverto jare (0,114 mikrosivertoj hore) estas la maksimumo, kiun homoj povas elteni, laŭ supozo, “sen problemoj en sia estonteco”, kaj oni decidis purigi lokojn kun hore pli ol 0,23 mikrosivertoj da radioaktiveco. Do la stacidomo, kiun vizitas multaj homoj ĉiun tagon, estus jam “malpermesita loko”.

La vilaĝo Iitate situas 28 47 kilometrojn for de la centralo kaj oni supozis, ke ĝi estos tute sekura, eĉ se okazos terura akcidento en la centralo. La nombro de la loĝantaro estis 6100 kaj la nombro de brutaro estis 4000. Ĝi estas en la montaro Abukuma kaj plena de verdaĵoj. Tamen nun ĉiuj vilaĝanoj rifuĝis en aliajn urbojn. Se ne okazus la akidento, la kampoj estus plenaj de orkoloraj rizplantoj, sed nun ĝi estas kovritaj de someraj herbaĉoj, kaj nenie vidiĝis terkulturistoj, kiuj prizorgas siajn kampojn. Oni diras, ke ĉiuj rifuĝis, sed en efektiveco ankoraŭ vivas 100 maljunuloj en la maljunulejo en la vilaĝo. Do certe laboras iliaj prizorgantoj. Troviĝas ok kompanioj, kiujn tage vizitas laboristoj. Oni organizis “Trupon por protekti la vilaĝon” kontraŭŝtelistoj ktp., al kiu la vilaĝo buĝetas jare 600 800 milionojn da enoj (6 8 milionojn da eŭroj). En la vilaĝo troviĝas lokoj poluitaj je pli ol dekkelkaj mikrosivertoj, sed tiuj laboristoj kaj trupanoj tute ne zorgas pri si, ne protektante sin per ŝirmvestoj. Kial ili ne timas radioaktivecon ? La kialo estas, ke tuj post la akcidento venis iu “profesiulo” el Nagazaki, atombombita urbo, kaj farĉis falsan ideon en ilian kapon, ke homoj povas kontraŭstari eĉ 100 milisivertojn da radioaktiveco jare. Por purigi la vilaĝon, oni buĝetos pli ol 320 miliardojn da enoj (3,2 miliardojn da eŭroj). Per tiu sumo oni skrapas/os surfacan teron de la kampoj kaj metas novan en tiujn. Eble la kvanto de radioaktiveco malmultiĝos, tamen pli poste novaj radioaktivaj substancoj enfluos al la kampoj el la ĉirkaŭaj montoj. Tamen tio tute ne gravas por grandaj entreprenoj, kiuj okupas sin pri tiuj purigaj laboroj, male tio estas tre bonvena, ĉar ili povos profiti denove. Malantaŭ la vilaĝa oficejo troviĝis montoj da sakoj plenaj de malpura tero. Tiu estas provizora konservejo. Iu mezuris radioaktivecon tie, kaj kriis : “Mi ne povas mezuri, ĉar la radioaktiveco estas tro forta !” Sciencisto inter ni ordonis al li : “For !” Malpuraĵoj el la kampoj nun akumuliĝas apud la oficejo. Ili nur translokiĝis. La vilaĝo situas en la montaro kaj la temperaturo fariĝas minus 15 gradoj en vintro. La vilaĝanoj, sub la vilaĝa slogano de “Madei” (per ambaŭ manoj, sincere kaj zorge), produktis bongustan bovaĵon kaj laboris por igi la vilaĝon la plej bela en Japanio, sed la akcidento momente detruis tiun pacan vivon. Tio nun okazas ne nur en Iitate kaj Fukuŝima, sed ankaŭ en la tuta mondo. Radioaktivaj substancoj ĉirkaŭflugas la tutan terglobon kaj poluigas la mondon. (la organo de Societo de Japanio-Eŭrazio, la 15an de novembro 2012)

Vizito al Iitate kaj Minami-Sooma

Nia buso direktis sin al la pasejo al la vilaĝio Iitate. La kvanto de radioaktiveco pli kaj pli altiĝis. Piede de la pasejo la cifero estis 0,458, kaj ĝi ŝanĝiĝis de 0,899, 1,110, 1,405 kaj fine 2,02. Ni fariĝis pli kaj pli maltrankvilaj. Kampoj en la vilaĝo estis sen rizplantoj, sed kovritaj de herbaĉoj. En la vilaĝo ni aŭskultis klarigon de la vilaĝasembleano s-ro Satoo Haĉiroo. 1. Tuj post la akcidento la vilaĝo akceptis 1610 rifuĝintojn el la urbo Futaba kaj Minami-Sooma, kaj donis al ili manĝaĵojn produktitajn en la vilaĝo, sed poste klariĝis, ke al Iitate venis pli forta radioaktiveco ol al tiuj urboj. Do tiuj rifuĝintoj estis duoble poluitaj de radioaktiveco. 2. La registaro buĝetis 600 800 milionojn da enoj por organizo de “Trupo por protekti la vilaĝon” kaj ekestis laboroj por 400 homoj. Tiuj trupanoj vizitadas diversajn lokojn en la vilaĝo sen ŝirmvestoj. Ili kredas la diron de prof. Jamaŝita Ŝiniĉi, kiu asertis, ke 100 milisivertoj aŭ 200 milisivertoj da radioaktiveco tute ne gravas por la sano. 3. L registaro buĝetis 320 miliardojn da enoj (3,2 miliardojn da eŭroj) por prova purigado, kaj tion faras grandaj entreprenoj. Ili profitis el la konstruado de la centraloj, kaj denove profitas el la akcidento. 4. Arbaro kovras 70% de la vilaĝa tereno. Oni ne purigos ĝin, sed nur 20-metran zonon ĉirkaŭ domoj. La registaro celas purigi “rapide kaj malmultkoste” por frue revenigi la loĝantojn. 5. En julio 2012, la vilaĝo estis dividita en tri partojn laŭ la nivelo de malpureco. Pro tiu decido iuj rajtos reveni relative baldaŭ, sed aliaj tute ne, sekve diferenciĝos la sumo de kompenso, kaj inter la vilaĝanoj ekestis malharmonio. Poste ni veturis al la urbo Minami-Sooma kaj vizitis kelkajn lokojn. Fine ni vizitis la brutbienon “Espero”, kiun administras s-ro Joŝizaŭa kun 4 samideaj bovistoj en la distrikto Kamijama en la urbo. Kiam nia buso proksimiĝis al la bieno, radioaktiveco pli kaj pli fortiĝis, de 1,329 al 3,857 mikrosivertoj. Certe ekstere ĝi estis pli forta. Ĉe la enirejo de la bieno staris granda barelo, sur kiu estis skribita “Vivriske ni savu la brutaron”. S-ro Joŝizaŭa diris al ni : “Postvivis la akcidenton 300 bovinoj. La registaro decidis mortigi radioaktivajn bovinojn, sed mi proponas, ke oni ne mortigu ilin, sed utiligu ilin por esplori la influon de radioaktiveco kaj enkorpan elmetiĝon. Ni ankoraŭ ne vidas feliĉan estontecon, sed ni devas semi esperon por tio”. Bovinoj proksimiĝis al ni kaj ekmanĝis fojnon kun feliĉa mieno, tamen la tero estas poluita de 6,540 mikrosivertoj da radioaktiveco. Sur ilin radiis varme la aŭtuna suno. En la buso revene al Fukuŝima loka instruisto diris al ni : “La nombro de lernantoj malgrandiĝis kaj ilia scienca kapablo malaltiĝis. Multaj lernantoj suferas pro apartiĝo de la familianoj kaj amikoj, ekonomia malfaciliĝo ktp. Ili sentas sin maltrankvilaj kaj perdis esperon por la estonta vivo. La registaro kaj TEPCO rabis de gejunuloj esperon kaj revon, kaj kvazaŭ ne estus okazinta la akcidento, ili refunkciigis la reaktorojn, solvinte neniun problemon pri uzitaj nukleaĵoj, kaj provas forgesigi al la popolanoj Fukuŝima-on. (la organo de Asocio de eksaj instruistoj de gubernio Gunma, la 17an de novembro 2012)

La 10an de decembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 10an de decembro 2012

La Naŭa Simfonio de Beethoven

Hieraŭ, la 9an de decembro, okazis koncerto de la Naŭa Simfonio de Beethoven en mia urbo. Jam post la fino de la dua mondmilito, en Japanio komenciĝis kutimo havi koncerton de tiu simfonio. En mia urbo tiu koncerto komenciĝis en 1973, do la ĉi-jara estis la 40-jara, jubilea koncerto. Tiu simfonio bezonas korusanojn, kiuj kantas en la 4a movimento. Mi estis korusano dum pli ol 20 jaroj kaj el tiuj jaroj mi estis korusestro dum 13 jaroj. En la lastjara koncerto, aŭskultante la simfonion, al mia kapo venis tute aliaj bildoj, ol en la pasintaj jaroj, nome scenoj el la cunamo, pri kio mi jam skribis en la raporto de la 11a de decembro 2011, tamen ĉi-jare ne ofte aperis tiuj en mia kapo. En la koncerta kajero, en la lasta jaro preskaŭĉiuj korusanoj menciis la katastrofon, sed en la ĉi-jara nur unu faris tion. Do certe jam multaj ekpensis, ke la katastrofo estas okazintaĵo de la pasinteco. Tamen la suferantoj pli kaj plu suferas. Hieraŭ vespere venis telefonvoko de mia amikino loĝanta en la urbo Fukuŝima. Post la tertremo relative granda, kiu okazis la 7an de decembro, ŝi fariĝis denove tre nervoza kaj vizitas la hospitalon. Krome la domo de ŝia forpasinta patro, kiun ŝi luigis al alia homo, difektiĝis kaj bezonas monon por la riparado. Ŝi estas pensiulino kun handikapa filo kaj senedza, do ŝi multe suferas pro manko de mono. Pripensante sian estontecon, ŝi fariĝas tre maltrankvila kaj ne povas dormi bone. Ŝia amikino, kiu rifuĝis al alia urbo el la urbo Tomioka, najbara de la centralo de Fukuŝima, ne povos reveni al sia hejmo, eble eterne, ĉar ŝia distriko estis agnoskita kiel nerevenebla distrikto pro forta radioaktiveco. Ŝi translokiĝis kelkajn fojojn de unu rifuĝejo al aliaj, kaj nun loĝas en Toĉigi, najbara gubernio de Fukuŝima. Antaŭhieraŭ s-ino H, kiu translokiĝis al la urbo Morioka el la marborada urbo Kamaiŝi perdinte siajn domon kaj laboron, telefonis al mi. Ŝia filo 15-jara suferas pro koŝmaro pro la cunamo kaj ne povas viziti la lernejon. Ŝi ĉiel volas savi lin el tiu mensa mallumo, kaj volas sendi lin al eksterlando por liberigi lin el terura memoro de la cunamo. La 15an mi iros al ŝia urbo, do tiam ni renkontiĝos kun ŝia filo. Mi opinias, ke Esperanto savos lin. Hieraŭ multe neĝis en la norda parto de Japanio. Multaj suferantoj vivas en malgranda provizora domo kun manko de sufiĉa enspezo en la malvarma regiono Toohoku.

Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo

S-ino Takadate Ĉieko, kiu loĝas en la gubernio Iŭate, severe damaĝita gubernio, sed mem ne suferis pro la tertremo kaj la cunamo, komencis helpi 130 lernantojn de la komunumo Tooni de la urbo Kamaiŝi. Ŝi daŭre agadas por tio, kaj en tiu ĉi jaro ŝi lanĉis novan projekton : kanti “Rekviemon al viktimoj de la Granda Tertremo de la Orienta Japanio” ne nur en Japanio sed ankaŭ en eksterlando. Tiu ĉi rekviemo estis versita kaj komponita de la Asocio de eksaj lernejestroj de superaj mezlernejoj en Iŭate. Ĝi havas tre malĝojan verson kun arkaika stilo, do mi ne estis pozitiva pri tiu rekviemo, sed s-ro Makino Micuo, gvidanto de korusoj, loĝanta en Jokohamo, ŝatis ĝin kaj tuj sendis la tekston al s-ro Koniŝi Gaku, fama esperantisto kaj kant-tradukisto, kiu tuj tradukis ĝin kaj resendis al s-ro Makino. Mi lernis de tiuj du gravuloj, kaj decidis partopreni en la projekto. Hodiaŭ mi kunsendas la verson kaj la muziknoton al vi kun peto, ke en la venonta marto, okaze de la du-jara datreveno de la Tertremo vi organizu koruson en via Esperanto-grupo kaj en aliaj lokoj kaj kantu la rekviemon. La melodion vi povas aŭskulti sube : http://www.nicovideo.jp/watch/sm19386293 (nikoniko-filmo) http://youtu.be/zvIL_gbTsK4 (YouTube)

Komence ŝi petis min traduki la tekston en la anglan, sed mi rekomendis, ke ni traduku ĝin en Esperanton, kio ebligas nin pli disvastigi la rekviemon. Do por konsoli la animon de la viktimoj, por helpi la suferantojn restariĝi, por batali kontraŭ la atomenergipolitiko kaj por montri al la mondo la grandajn forton kaj kapablon de Esperanto, mi petas vian kunlaboron.

Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo en la Orienta Japanio trad. KONISI Gaku

1.

Ho nun skuiĝas montoj

kaj jen bruegas maro.

Ho, parencar', ho, infanar'

kaj kara amikar' !

Abrupte sen salut' foriris vi

senspure de ni.

Obsedas nin la memor'

kaj eltrempas nin malgoj'.

La manojn kunpremu ni

kun kviet' en la kor',

por ke restadu en trankvil'

la animoj en Paradiz'.

2.

Ho nun ŝvebadas nuboj

en blu' de la ĉielo.

Ho, parencar', ho, infanar'

kaj kara amikar' !

Jen Ksitigarbo grace benas vin

per hela ridet'.

Defie intencas ni

rekonstruon de l' hejmlok'.

Do budhoj subtenu nin,

por ke bela florar'

por ĉiam daŭre garnu ĝin

por ornam' kaj firma protekt'.

3.

Ek nun al la projekto

por ni tre grandioza !

Ho, parencar', ho, infanar'

kaj kara amikar' !

Per via propra viv' instruis vi

ekagi al cel'.

En la dektria de mart'

nin atakis tertremeg'.

Ĝin plu transrakontos ni,

ĵuras ni en la kor'.

Do vi animoj en trankvil'

restu pace en Paradiz'.

La 6an de decembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 6an de decembro 2012

Post la katastrofo policanoj kaj defendkorpusanoj serĉis kaj serĉis mortintojn, kaj la kadavroj vicis en lernejaj gimnastikejoj kaj urbaj haloj. Oni ne raportis pri tio, en kia stato estis tiuj kadavroj, sed certe multaj estis terure difektitaj. Mi trovis artikolon pri virino, kiu zorgis tiujn kadavrojn, en la dimanĉa versio de la ĵurnalo Akahata (la 2an de septembro 2012). Tiu artikolo tre kortuŝis min, do longe mi volis traduki ĝin. Hodiaŭ mi havas iom da libera tempo por tio.

Reakirigu al la mortintoj la antaŭan mienon kaj donu trankvilon al la familianoj

Ne kredebla sceno aperis

Forpreninte sablerojn kaj marherberojn el la hararo, ŝampuinte la kapon, kuracinte la vundojn, masaĝinte kaj tualetinte la vizaĝon por rozkolorigi la haŭton, moliginte la korpon kaj metinte la manojn sur la bruston, ŝi diris al la familianoj de la mortinto : “Ĉio finiĝis”. Rigardante la vizaĝon, ĉiuj familianoj unuvoĉe kriis : “Ŝi aspektas kvazaŭŝi vivus”. S-ino Sasahara Ruiko, 40-jara enbalzamigistino (enĉerkigistino), bonordigis pli ol 300 kadavrojn kiel volontulino. Ŝi eniris en la damaĝitan regionon unu semajnon post la cunamo, kunportante helpomaterialojn. Dum ŝi distribuis tiujn aĵojn al la suferantoj, ŝi ĉiam pensis pri mortintoj. Kiam ŝi unuan fojon vizitis gimnastikejon de mezlernejo en la urbo Rikuzen-Takada en la gubernio Iŭate, ŝi vidis nekredeblan scenon…. Vicis kelkdek kadavroj sur la planko, kaj sekvadis ilin novaj kadavroj. Ĉiuj estis malpuraj kaj vunditaj, forfluigite de la cunamo kune kun detruitaĵoj. Ŝi kortuŝiĝis kaj diris al si : “Mi devas beligi ilin !”

Paĉo vekiĝu !

La unua mortinto, kiun ŝi prizorgis, estis 17-jara lernantino. Tuj post kiam ŝi forkuris el la lernejo, ŝi estis atakita de la cunamo, kaj ŝi tute aliformiĝis. Eĉŝiaj gepatroj ne povis rigardi, nek tuŝi ŝin. Per la lertaj manoj s-ino Sasahara reakirigis al ŝi ridetojn sur ŝiaj vizaĝoj. Ŝiaj familianoj, ĝis tiam fermitaj en peza silento, ekkaresis ŝian kapon, alparolis al ŝi kaj faris la lastan adiaŭon. Por bonordigi 10-tagan bebon, ŝi bezonis tri horojn. Ŝia patro, kiu perdis sian voĉon pro tro da ŝoko post la morto de siaj edzino kaj filineto, unuan fojon plorkriis, rigardante la filineton. “Li neniam estas mia paĉo !”, kriis knabeto, rigardnate la kadavron. Sed kiam s-ino Sasahara finis la zorgadon de lia patro, li alparolis al la kadavro : “Aĥ, li estas mia paĉo ! Vekiĝu !”, kaj longe li ne forlasis la ĉerkon. S-ino Sasahara klopodis reakirigi al la mortintoj sian antaŭan mienon. Ŝi serĉis ridfaltojn kaj refaris mienon kun rido. Ju pli multaj tagoj pasis, des pli difektiĝis kadavroj kaj des pli putriĝis. Ŝi ne havis multe da tempo por manĝi kaj foje dormis en la aŭtomobilo. Kiam ŝi sinsekve traktis bebojn, ŝi mem mense preskaŭ difektiĝis. Ŝi estas patrino de du gefiloj. Ŝi telefonis al siaj amikoj kaj ploregis. Kiam elĉerpiĝis perukoj, ŝi uzis siajn harojn. Kiam tualetaĵoj kaj sorba vato preskaŭ elĉerpiĝis, ŝia agado aperis en ĵurnaloj kaj atingis ŝin multaj varoj el la tuta Japanio. “Bonkoreco de multaj homoj kuraĝigis min. Se ne, mi ne povus elteni tiujn tagojn”, ŝi diras, retrorigardante. Ŝia volontula laboro daŭris ĝis julio.

En malĝojo ekzistas memoro de mortintoj

Utiligante siajn spertojn kiel flegistino, ŝi fariĝis enĉerkigistino antaŭ 10 jaroj. Post tri tagoj ŝi volis ĉesi la laboron. La unua kadavro, kiun ŝi traktis, estis putra. Veterana kolego fermis la kovrilon, dirante, ke li ne povas trakti lin. Ankaŭŝi ne volis. Ŝi vizitis la templon kaj preĝis : “Budho malaperigu tiun imagon el mia memoro”. Sed la imago ne malaperis, malgraŭ tio, ke ŝi multe provis. Revenadis al ŝi malĝojaj krioj de familianoj de la mortinto, kaj fine ŝi decidis trakti lin. Ŝi diras : “En kia ajn stato kadavroj troviĝas, mi nun ne ŝanceliĝas”. “En granda malĝojo troviĝas la memoroj kaj la varma koro de la mortinto. Kiam la familianoj povas konfirmi tion, malĝojo transformiĝas en kuraĝon por pluvivi”. “Suferantoj de la cunamo, sentante grandan malĝojon, provas restariĝi. Vi ne forgesu ilin”. (Fino)

Sube estas la desegnaĵoj, kiun ŝi mem faris. Troviĝas kvar desegnaĵoj kaj apude estas ŝiaj komentoj. Mi tradukos tiujn.

1. 17-jara lernantino : Patro ploris, dirante : “Pardonon pro tio, ke mi ne povis protekti vin”. Avino diris : “Ŝi ne kritikas vin”, kaj avo diris : “Dankon pro tio, ke vi naskiĝis ĉe mi kiel nepino”. Mallonga tempo, sed por la familianoj, kaj por ŝi, grava tempo.

2. Patro : “Tiu viro neniam estas mia patro !” kriis knabo. Mi aŭdis tion, kaj tuj alkuris al li. Post kiam la patro beliĝis, la knabo multe alparolis al li.

3. Kadavroj.

4. 10-taga bebo : Patro, kiu perdis la voĉon, rigardante vin beligita, ploregis kun la kapo sur la planko. “Finfine mi povis plorkrii !” Dirante tion, li karesis vin.

Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj

$
0
0
PNG - 202.4 kb

Estiel civitanoj, ni agu en ĉiu lando por ke Palestino rapide estu agnoskita

«Ŝtato, laŭ la plano 1947 de UNo »

Ununura solvo por estigi Pacon en tiu monda regiono ;

La mapoj estis ekstraktitaj el artikolo redaktita de S-ro Joël Luguern aperinta en la Revuo « Civitanoj de la Mondo » de la 2-a kaj 3-a kvaronjaroj 2012.

Colette Weiss - mondcivitanino n-ro 102927
André Weiss - mondcivitano n-ro 102422
Decembro 2012

Bildaro

$
0
0
Jen kelkaj bildoj pri la kongresejo :
JPEG - 29.4 kb
Kongresejo (dum ties konstruado)
JPEG - 38.6 kb
Tuj apud metrostacio
JPEG - 40.6 kb
Enirejo (el apuda strato)
JPEG - 30.7 kb
Enirejo
JPEG - 32.7 kb
Parkejo
JPEG - 23.8 kb
Parto el la akcepteja areo
JPEG - 29.6 kb
Manĝejo
JPEG - 23.7 kb
Dulita ĉambro
JPEG - 19.2 kb
Dulita ĉambro
JPEG - 16 kb
Lavabo interne de la ĉambroj
JPEG - 14.6 kb
Necesejoj
JPEG - 14.8 kb
Duŝejoj

Krome, en la propraj retpaĝoj de la kongresejo aperas aliaj fotoj.

Programeroj konfirmitaj

$
0
0
Jen listo de programeroj kiuj, se ne okazas eksterordinaraj neatenditaĵoj, estos disvolvitaj dum la kongreso.

Estas jam konfirmitaj (decembro 2012) jenaj programeroj :

- Prelego de Antonio Marco Botella, aŭtoro, inter multaj aliaj, de la verkoj "Laboristaj kronikoj" kaj ties hispanlingva versio "Crónicas del Movimiento Obrero Esperantista".

- Prelego de Félix Jiménez Lobo, aktivulo pri etikaj bankoj, pri "Socia ekonomio".

- Prelego de Irina Gonĉarova pri "Rusa pentrarto".

- Prelego de Nikolao Gudskov pri "Krokodiloj".

- Prelego de Pierre Soubourou"Ŝtonĉjo" pri "Veganismo (vivmaniero rilatanta al la vegetaĵismo) estas politika afero".

- Prelego de Miguel Fernández pri “Kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia poezio”, kadre de prezento de la libro “Poezio : armilo ŝargita per futuro”.

- Debato (hispanlingve, kun samtempa tradukado) pri “Esperanto ekster Esperantujo. Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj”. Kun partopreno de gazetoj “Tierra y Libertad”, “Germinal”, jam konfirmita, kaj aliaj konfirmotaj.

- Atelieroj gvidataj de Jorge Camacho pri poezio kaj pri gazetfarado (Beletra Almanako).

- Ateliero gvidata de Miguel G. Adúriz pri “Filmetoj. Jutubo”.

- Ateliero gvidata de Pierre Soubourou“Ŝtonĉjo” pri “Pretigo de prelego”.

La “leĝo de malnobluloj” en Rusio kaj dekmiloj da subskriboj por malfondo de la Ŝtata Dumao

$
0
0

La “leĝo de malnobluloj” en Rusio kaj dekmiloj da subskriboj por malfondo de la Ŝtata Dumao

Dum lastaj tagoj la Ŝtata Dumao, la supera leĝdona organo en Rusio, akceptis la novan leĝprojekton (№ 186614-6), kiu kaŭzis amasajn protestojn ne nur en nia lando, sed en la tuta mondo. Temas pri “leĝo de Dima Jakovlev”, aŭ“leĝo de malnobluloj” («законподлецов»), kiel oni ĝin nomas en Rusio, malpermesanta al eksterlandanoj adopti infanojn el Rusio kaj rompanta la interkonsenton inter RF kaj Usono pri adoptado de rusiaj infanoj (Vaŝingtono, la 13-a de julio 2011). La “leĝo de malnobluloj” estas respondo de Rusio al la usona “leĝo de Magnitskij”, kiu malpermesas viziti Usonon al kelkaj ruslandaj ranguloj-friponoj, kiujn koncernas morto de Sergej Magnitskij en malliberejo (en Moskvo).

Jam delonge en Rusio estas tre multe da infanoj, kiuj restis sen siaj gepatroj, devas vivi en specialaj orfejoj, ofte – en teruraj kondiĉoj. Samtempe multaj orfoj estas malsanaj, kaj ili preskaŭ ne povas trovi novan familion por si : laŭ oficiala statistiko, en 2011a jaro en Usono estis adoptitaj 956 infanoj, el kiuj 89 estas invalidoj. Laŭ la nova leĝo, rusiaj infanoj ne rajtos esti adoptitaj en Usono kaj, verŝajne, mortos sen familio. Kaj tion ni povas diri eĉ ne konsiderante kiom ofte en nia lando gepatroj mem mortigas siajn infanojn (sed rigardu la statistikon pri tio !).

La 21-an de Decembro deputitoj de la Dumao dum la 3-a konsiderado akceptis la novan leĝon : 420 el 450 voĉdonis “por”, 7 –“kontraŭ”. Tuj post la decido moskvanoj organizadis pikedojn, poste dispelitajn de polico, alportis infanajn ludilojn al la Dumao. Ĵurnalistoj organizis kolektadon de subskriboj kaj dum du tagoj kolektis 100 000, kiuj estis ignoritaj. Samtempe en Usono oni subskribadas la peticion por enskribi la rusiajn deputitojn kaj Prezidenton V.Putin en la “liston de Magnitskij” (sed, bdaŭrinde, rapide ĉesis…).

Nuntempe la opozicia “Nova gazeto” komencis kolekti subskribojn por malfondi nelegitiman Dumaon. Post kelkaj horoj oni jam akceptis pli ol 20 000 subskribojn. Dum la sekvaj tagoj la protestoj en Rusio daŭros.

http://asozd2.duma.gov.ru/main.nsf/%28SpravkaNew%29 ?OpenAgent&RN=186614-6&02– teksto de la leĝprojekto
http://www.usynovite.ru/statistics/2011/7/ - statistiko pri adoptitaj infanoj en 2011
http://www.interfax.ru/society/txt.asp ?id=281548– kiel oni mortigas infanojn en Rusio
http://www.novayagazeta.ru/news/61753.html - pri ol 20 protestantojn malliberigis polico dum la pikedoj
http://www.novayagazeta.ru/inquiries/12.html - subskriboj ĉe “Nova gazeto”
http://vk.com/zakon2012 - grupo en vk.com kontraŭ la nova leĝo.

25.12.2012 Bervinov Dmitrij


17. La 17an de decembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de decembro 2012

Forĵeto de “forĵeto de atomenergio”

Hodiaŭ estas mia 71-a naskiĝtago, sed mi devas raporti pri malĝoja novaĵo. Tio estas granda venko de Liberala Demokratia Partio (LDP), fakte granda malvenko de Demokratia Partio (DP).
Dum la pasintaj tri jaroj DP regis Japanion, komence multe subtenate de popolanoj, kaj dume pli kaj pli perfidante ilin kaj perdinte la subtenon, kaj fine spertis grandegan malvenkon, tute malŝatate. LDP venkis, sed en efektiveco ĝi akiris negativan venkon. 40% de la popolanoj ne iris baloti, ĉar ili jam ne esperas bonon en politiko aŭ ne trovis elektindan partion. El 60% de la balotintoj, nur 27,6% elektis LDP-on, tamen tiu rezulto havas gravan influon al la energipolitiko de Japanio.
La energipolitiko de LDP estas :
- 1. Dum la venontaj tri jaroj ĝi decidos, ĉu refunkciigi aŭ ne la reaktorojn.
- 2. Dum la venontaj 10 jaroj ĝi decidos la plej taŭgan konsiston de elektraj fontoj.
Tiu politiko estas nebula por trompi la popolanojn, sed ĝi klare celas
- 1. refunkciigi reaktorojn, kiujn la Kontrolkomitato de atomenergio konfirmos sekuraj,
- 2. teni atomenergion,
- 3. forĵeti la energipolitikon deciditan de DP, kiu enhavas “forĵeton de atomenergio ĝis la fino de 2030-aj jaroj”.
LDP estas dekstra partio kaj subtenata de la industria mondo, tial ĝi agados akorde de la kapitalistoj kaj kontraŭ popolanoj. Mi elkore deziras, ke dum la venontaj 3 aŭ 10 jaroj ne okazos granda tertremo kaj grava akcidento. LDP estas tre optimisma pri la eventualaj katastrofoj. Ĝi kaj ankaŭ multaj japanoj ankoraŭ stulte kredas, ke japanaj reaktoroj estas perfekte sekuraj. Ili forĵetos ankaŭ suferantojn de Fukuŝimo.

Unu jaron post la “fino de la akcidento”

La 16an de decembro 2011 la ĉefministro de DP Noda Joŝihiko deklaris la finon de la akcidento de la centralo n-ro 1 de Fukuŝimo. Kia estas la nuna stato de la centralo ?
La 27an de novembro TEPCO mezuris radioakticecon de la reaktoro n-ro 3 per du robotoj kaj trovis 4780 milisivertojn da radioaktiveco, 3.7-oble pli forta ol antaŭ unu jaro. Kiam okazis la akcidento, en la funkciantaj reaktoroj n-roj 1-3, nukleaj brulaĵoj fandiĝis, la reaktorsekurejoj rompiĝis kaj la reaktordomoj eksplodis, disĵetante kvantegon da radioaktivaj substancoj. Ĉi-foja forta radioaktiveco montras, ke ankoraŭ nun okazas radioaktiva poluado.
En la centralo oni konservas 76500 tunojn da multege poluita akvo. En la lasta junio la kvanto estis 100000 tunoj, do oni ne sukcesis multe malpliigi la kvanton. Kaj krome troviĝas 207000 tunoj da akvo enhavanta radioaktivajn substancojn kaj salon el tiu senpoluigado. Nun oni povas vidi vicojn da akvokonservujoj en la tereno.

PNG - 103.3 kb

Bildo el TV-stacio NHK aperinta la 7an de novembro 2012

Ankoraŭ ne klara estas la eno de la raktoroj. En la reaktoro n-ro 2 funkcias nur 14 el 41 termometroj, kaj el tiuj 14 nur unu mezuras temperaturon de la fundo, kaj per ĝi oni “konstatas”, ke la reaktoro troviĝas en la stato de “haltado en malvarmo”.

Aktivaj faŭltoj sub la reaktoroj

La 10an de decembro 2012 la Kontrolkomitato de atomenergio konkludis, ke sub la reaktordomo de la atomcentralo de Curuga en la gubernio Fukui troviĝas aktiva faŭlto, kaj la komitatestro Tanaka klarigis, ke ĝi ne povos komenci ekzamenon pri la sekureco de la reaktoro por ĝia refunkciigo.
La 14an de decembro membroj de la Kontrolkomitato de atomenergio, kiuj esploris la tavolon sub la reaktoro de la atomcentralo de Higaŝi-doori en la gubernio Aomori, klarigis, ke probable troviĝas aktiva faŭlto sub la reaktoro.
Laŭ la leĝo estas ne permesite konstrui atomcentralon sur aktivaj faŭltoj, tamen ofte aŭ certe la elektraj kompanioj prezentis falsajn dokumentojn al la registaro kunlabore kun subaĉetitaj scienculoj. Japana insularo staras sur multaj grandaj kaj malgrandaj faŭltoj, do ĝi tute ne estas taŭga por konstrui tiaj danĝeraj instalaĵoj, kiel atomreaktoroj.
La 14an de decembro la komitatestro s-ro Tanaka Ŝuniĉi diris en la kunsido de atomenergikomitatanoj el Britio, Francio kaj Usono, ke la nuna sinteno de la elektraj kompanioj en Japanio estas tiel nekontentiga, ke li ne povos facile permesi refunkciigon de reaktoroj. Tiu komitato estis fondita post la akcidento kiel “sendependa komitato”, sed multaj kritikis tiun estron kiel porkompanian scienculon. _ Certe li provas ŝajnigi sin ne tia, ricevinte fortan kritikon de popolanoj.

Blogo de s-ino Jazaki en Fukuŝimo

Mi ricevis mesaĝon de s-ino Jazaki Jooko, kiu loĝas en la urbo Fukuŝima. En ŝia blogo ŝi montras per kelkaj fotoj, kiamaniere oni senpoluigas parkon. Pro la homa eraro senkulpaj arboj estas hakitaj, nenion protestante. Viztu la suban retejon :
http://koharu-verda.jugem.jp/?eid=560

23. La 23an de decembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 23an de decembro 2012

Vojaĝo al la gubernioj Mijagi kaj Iŭate

Ekde la 12a ĝis la 15a de decembro mi vojaĝis al urboj laŭ la Pacifika Oceano en la gubernioj Mijagi kaj Iŭate. Hodiaŭ mi raportos pri tiu vojaĝo.

PNG - 402.1 kb

Vidu la mapon. Mi ekvojaĝis ekde la urbo Kesennuma, trapasinte la plinordajn urbojn Rikuzen-Takada, Oofunato, Kamaiŝi, Oocuĉi, Jamada kaj Mijako, ĝis la distrikto Taroo, norda parto de Mijako.
Kunvojaĝantoj estis 9, el kiuj 5 estis esperantistoj.

1. Urboj restariĝantaj kaj ne restariĝantaj
Troviĝas granda diferenco pri restariĝo inter la urboj, kiujn ni vizitis.

Mijako, nenie vidiĝis damaĝoj
Ekster la centra parto de la urbo troviĝas lokoj laŭ la marbordo, kie domoj malaperis, sed tiuj lokoj ne estas tiel vasta. En la urbo, la urbodomo situanta tuj apud la maro estis inundita ĝis la alteco de 3,4 metoroj, kaj la cumamaj ondoj atingis la stacidomon tra la ĉefaj stratoj, sed nun ĉio estas restarigita kaj ni ne povis vidi la spurojn de la cunamo.

PNG - 67.5 kb

Memortabulo en la urbodomo. La horloĝo haltis je la tempo de alveno de la cunamo. La ondoj atingis preskaŭ la plafonon.

Jamada, kie ni povis vidi restariĝon
La ondoj atingis la piedon de la urbodomo, do ĝis tiu loko ĉiuj domoj estis inundite forviŝitaj, tamen ni povis vidi restariĝon. La kialoj estas, ke tiu urbo havas fiŝhavenon kaj tie venas ŝipoj kaj la rilatantaj instalaĵoj estas rekonstruitaj, kaj ke la urbodomo estas ne difektita. En la urbo troviĝis provizoraj vendejoj.

Rikuzen-Takada, Oocuĉi kaj Minami-Kesennuma, kie ni tute ne vidis restariĝon
En Rikuzen-Takada kaj Oocuĉi, kiuj frontas al la golfeto, ĉio estis perdita inkluzive de la urbodomo. Oni nun malkonstruas restantajn betonajn konstruaĵojn, do pli kaj pli vastiĝas herbejoj. Tre mizere staras urbodomo en tiuj du urboj. Kvazaŭ kaŝite ĉe la montetoj kaj marbordoj troviĝis multege da rubaĵoj.

PNG - 178.3 kb

Oocuĉi. Ekster la kontraŭtajda digo troviĝis montoj da rubaĵoj.

En la urbo Rikuzen-Takada la hotelo Capital kaj granda vendejo Takada-Macubara restis en la sama stato kiel tuj post la cunama atako. Ene de la vendejo granda pinarbo ankoraŭ restis kaj betona muro pendis de la plafono. Ĉio estas sama kiel en la lasta jaro, krom refunkciinta benzinstacio.
La sola pinarbo nomata “Pinarbo de Espero” el 70000 pinarboj, kiuj staris laŭ la marbordo, jam mortis kaj estis hakita, kaj nun granda truo troviĝas tie, ĉar oni eĉ la radikon elfosis. Oni havas planon restarigi tiun pinarbon post kemia konservado. Tamen kiam mi vidis tiun truon, mi sentas, ke ankaŭ en mia koro ekestas truo.

PNG - 145.8 kb

Pejzaĝo de la urbo Rikuzen-Takada de la stacidomo. Dekstre vidiĝas la urbodomo kaj antaŭĝi estas la duone malkonstruita urba halo. Ĉiuj homoj mortis, kiuj rifuĝis al ĝi. Dekstre estas superbazaro Maiya. Ene ankoraŭ restas rubaĵoj same kiel tuj post la cunama atako.

Ĉirkaŭ la stacidomo de Minami-Kesennuma, la situacio estis simila. _ La cunamo venis de la haveno, glutis la stacidomon kaj plu iris enlanden 300 metrojn. Tiu distrikto estis la plej prospera, sed nun neniu restis krom difektitaj betonaj konstruaĵoj, kiuj atendas malkonstruadon.

PNG - 208.5 kb

De la stacidomo al la haveno

Multaj loĝkvartaloj estas jam ne loĝeblaj
La registaro malpermesas konstruadon de domoj en inunditaj lokoj.
En la distrikto Katagiŝi en la urbo Kamaiŝi 90 domoj estis detruitaj kaj restis nur konstruaĵo de la elementa lernejo, kiun oni nun malkonstruas.
Baldaŭ nenio restos, kiu rememorigas al la loĝantoj la antaŭan vilaĝeton.
La eksaj loĝantoj ne rajtas konstrui domon en la antaŭa loko, tial ĉiuj loĝas en provizoraj domoj ekster la distrikto. Ili devas sendependiĝi en tri jaroj, sed estas dubinde, ke ili povos fari tion, ĉar mankas al ili loko por domkonstruado kaj certe ankaŭ mono.
En la urbo Oocuĉi preskaŭ nenio vidiĝis en la antaŭa loĝkvartalo krom herbejoj kaj lagetoj. La tero sinkis kaj en iuj lokoj ŝprucas akvo el akvoduktoj. Oni jam ne povas rekoni sian terenon. Pripensante la kordoloron de eksaj loĝantoj, mia koro fariĝis plena de malĝojego.

PNG - 154.8 kb

Lagetoj en la eksa loĝkvartalo. Antaŭe oni ne povis vidi la pordegon de la kontraŭtajda digo de ĉi tie, sed nun ĉio estas klare videbla.

2. Fervojoj detruiĝis
Ni volus vojaĝi per trajno, sed tio ne eblis. Ĉie laŭ la marbordo la trajnlinioj estis rompitaj. Stacidomoj estis perditaj kaj sur la kajoj restis nur flavaj zonoj por blinduloj.

PNG - 65.5 kb

La stacidomo de Rikuzen-Takada. Vidiĝas montetoj da rubaĵoj.

PNG - 158.1 kb

Malaperinta fervoja ponto sur la rivero Oocuĉi. En la rivero ni vidis multajn salmojn.

PNG - 97.1 kb

Antaŭ la stacidomo Ŝiŝiori-Karakuŭa sidas granda fiŝŝipo 60 metrojn longa kaj 330 tunojn peza.

Post kiam ni vidadis detruitajn stacidomojn, ni vidis trajnon kuri ĉe la stacidomo Taroo. La domo de la stacio estis detruita, sed la reloj situis en plialta loko nedifektite. Kiel ni estis ĝojaj ! Ni supren kuris al la kajo kaj vidis relojn ne rustintajn. De la kajo ni vidis la urbon, kaj tie etendiĝis sendoma herbejo.

PNG - 117.7 kb

3. Renkontiĝoj
Tooni en la urbo Kamaiŝi
Por vojaĝi en Toohoku, ni profitis la okazon de la koncerto por kuraĝigi lernantojn en la vilaĝo Tooni. Tiu ĉi estas la dua koncerto, kaj en ĝi Carol el Usono ludis harpon. Ni donacis al la lernantoj monon kaj kukon.
Lernejestroj de la elementlernejo kaj mezlernejo same diris en siaj salutoj, ke la lernantoj tre vigle kaj senprobleme vizitas la lernejon, sed ĉu tio estas vera ? Iliaj gepatroj perdis laboron, kaj ili mem certe suferas pro la teruro de la cunamo.
Mi donacis grandan foton de mano donacitan de Marie-ho, instruistino de Marseille, Francio. Ĝi estas artaĵo de belga fotisto, kaj kiam ŝi trovis ĝin, ŝi sentis, ke la mano volas iri al Japanio. Tuj post la katastrofo ŝi komencis sendi donacojn al la lernejoj, nome desegnaĵojn fare de siaj lernantoj. Tio estas tre bona provo internacia, sed bedaŭrinde la japana flanko ne estas tiel serioza. Mi esperis, ke tiu amikiĝo estos unu el la bonaj aferoj ekestintaj el la katastrofo, sed mi timas, ke tio ne daŭros longe.

PNG - 165.2 kb

S-ino Hasegaŭa Joŝie
S-ino Hasegaŭa loĝis en la distrikto Tooni ĝis la katastrofo. Ŝi perdis domon, ŝipojn, laborejon, sekve laboron. Ŝia filo ne fartas bone post la katastrofo pro koŝmaro, kaj translokiĝis al la ĉefurbo Morioka. Ŝi venis al la koncerto, kaj prezentis al ni la detruitan havenon. Ŝi rakontis al ni sperton, kiam venis la cunamo.
“Kiam okazis la tertremo, mi timis grandan cunamon, kaj hastigis al mia edzo kune rifuĝi, sed mia edzo ne aŭskultis min, eksteren rigardante el la dua etaĝo. Ni konstruis ŝipon antaŭ ne longe, do li volas vidi, kio okazos al ĝi. Tamen kiam ni vidis, ke la fundo de la maro aperis pro la cunamo, ni decidis rifuĝi. Dume ni vidis maljunulojn kaj kuraĝigis ilin kune rifuĝi, sed ili rifuzis, dirante : “Ni estas maljunaj. Ne zorgu pri ni, kaj vi mem rifuĝu”.
Ni apenaŭ sukcesis forkuri de la cunamo. Poste ni savis multajn homojn el la ondoj de la cunamo. Nun ni vivas nur por mia filo, kiu volas fariĝi sciencisto”.

Estrino de la hotelo Hoorai en la urbo Kamaiŝi
Kiam venis la cunamo, ni grimpis sur la najbaran monteton preskaŭ nudpiede. Kiam finis la cunamo, ni provis reveni rekte al la hotelo, sed tio ne eblis. Ni transiris la monteton kaj revenis. Sed dume ni vivis en la frosto, do dum la sekvantaj kvar tagoj mi ne havis senton en la suba korpo. Mi estas ĝoja, ke vi venis al nia hotelo. Ni ne petas helpomaterialojn, sed esperas, ke vi ne forgesos nin.

Fine mia decido
Mi ne forgesu,
Iŭate, Mijagi
kaj Fukuŝima,
kiel sincera homo,
kiel mia starpunkto.

31. La 31an de decembro 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 31an de decembro 2012

Forpaso de Nakazaŭa Keiĵi

PNG - 75.3 kb

S-ro Nakazaŭa Kenĵi, aŭtoro de fama komikso/mangao “Nudpieda Gen”, forpasis la 19an de decembro 2012 en la aĝo de 73 jaroj.
Kiam li, 6-jara, estis kun najbarino apud la muro de sia lernejo en la urbo Hiroŝima, atombombo falis 1,2 kilometrojn fore. Tiu virino momente mortis, sed li postvivis la bombon, ĉar la muro ŝirmis lin kontraŭ radioj de radioaktiveco kaj varmo. Liaj patro, du gefratoj mortis subpremate de la falinta domo.
En 1961 li venis al Tokio por fariĝi komiksisto. Komence li verkis komiksojn, kiuj ne havis rilaton kun atombomba katastrofo, sed kiam li vidis, ke post la kremaciado de lia patrino, kiu mortis en 1966, ne restis ŝia cindro, li ekverkis kun kolerego al atombombo komikson “Sub la nigra pluvo” en 1968, kaj poste en 1973 li komencis publikigadi “Nudpieda Gen”ĝis 1987. Tiu ĉi lasta estis tiel ŝatata, ke entute pli ol dek milionoj da ekzempleroj vendiĝis kaj ankaŭĝi estis tradukita en dekkelkajn lingvojn, inkluzive de Esperanto.
Ne nur al atombomboj, sed ankaŭ al nukleaj centraloj li havis fortan koleron. En aprilo 2011 okaze de la 25-jariĝo de Ĉernobil, li diris : “Ni ne dependu de atomenergio, kiun ni homoj ne povas regi. Profitante tiun katastrofon, ni direktu nin al natura energio”. Li ankaŭ deziris, ke tia diskriminacio, kia okazis al hiroŝima-anoj pro radioaktiveco, ne okazu al fukuŝima-anoj.
Li suferis pro kancero, sed ĝis sia fino li bataladis same kiel la temo de “Nudpieda Gen” : “Fariĝu tritiko, kiu, ju pli ofte premate per piedoj, des pli forte kreskas”.

PNG - 117.8 kb

Mi estas surprizita pro la maldekstra foto fotita en decembro 2005, kiu aperis en la ĵurnalo Mainiĉi la 25an de decembro. Li tenas bildon de Gen kun la vortoj : “La plej valora trezoro por la homaro estas paco”. La saman bildon mi havas, ne ĝian kopion, sed orginalan ! Antaŭ preskaŭ 40 jaroj, mi, instruisto, planis havi ekspozicion en la lerneja kultura festivalo temantan pri Hiroŝima, kaj sendis al li leteron pri tio, kaj je miaj ĝojo kaj surprizo venis al mi tiu bildo. Li desegnadis tiun saman bildon dum pli ol 40 jaroj por la mondpaco.
Li mortis en la aĝo de 73-jaroj. Mi estas 71-jara, do ni apartenas al la sama generacio. Mi ne havas memoron pri la milito, sed mi havas fortan deziron por paco same kiel li. Heredante lian viglon, mi plu laboru por paco.

Mi gravuru la katastrofon en mian koron

s-ro Sonobe Tomohiro, 16-jara lernanto loĝanta en la gubernio Ĉiba

La 11an de marto 2011 atakis Japanion senprecedence granda tertremo. Post la katastrofo ĉiuj preparis sin kontraŭ eventualaj tertremoj, sed nun tia sinteno preskaŭ malaperis.
En tiu ĉi somero mi vizitis damaĝitajn urbojn, kie neniu troviĝis krom detruitaj konstruaĵoj kaj rubaĵoj. En mia koro tiuj pejzaĝoj estas firme gravuritaj. Mi forte decidis, ke mi ne forgesu la katastrofon. Post tiam, mi kutimas pensi pri la katastrofo ĉiun tagon. Ni devas transsendi tiun sperton al la postaj generacioj. Ni devas vivi pli bone, pensante pri la forpasintoj, kiuj ne povis plenumi sian revon.
(la ĵurnalo Asahi, la 29an de decembro 2012)

Feliĉan Novjaron al ĉiuj !

01. La 01an de januaro 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 01an de januaro 2013

Novjaraj kartoj por kaj de la rifuĝintoj

Japanoj havas kutimon sendi novjarajn kartojn al siaj amikoj kaj konatoj. Hodiaŭ mi tradukos kartojn aperintajn en la ĵurnalo Asahi jam la 26an de decembro.

PNG - 57.3 kb

1. S-ro Kobajaŝi Ken 32-jara loĝanta en la urbo Ĉigasaki en la gubernio Kanagaŭa helpas rifuĝintojn en la urbo Iŝinomaki en la gubernio Mijagi jam ekde la marto 2011. Li skribas en la karto : “Feliĉan Novjaron ! ‘Daŭro'. Ankaŭ en la lasta jaro naskiĝis varmaj homaj ligoj. Ĝis ridoj kaj trankvilo reaperos en Toohoku, ni ‘daŭre' klopodu”.
* La ĉina ideogramo en la karto signifas “Daŭro”, kaj vidiĝas serpento dekstre sube en la ideogramo, la jara besto de 2013.

PNG - 29.2 kb

2. F-ino Konno Nana 10-jara, kiu, rifuĝinte el la urbo Namie, najbara urbo de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima, nun vizitas lernejon en la urbo Nihonmacu en la gubernio Fukuŝima. Ŝi skribis al sia kara amikino en sia eksa urbo : “Denove ni marŝu mano en mano”.
Ĉiam ŝi ludis kun tiu amikino, sed nun ŝi ne scias, kie ŝi loĝas. “Kiam mi ludis, ĉiam ni estis mano en mano, tial kiam mi renkontos ŝin, mi volas esti same.”

PNG - 29.2 kb

3. S-ro Endoo Juukoo 57-jara, vilaĝestro de la urbo Kaŭauĉi, najbara urbo de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima, skribis sian deziron : “Revivu la urbo Kaŭauĉi !”
Li deklaris “Revenon al la urbo” en la lasta januaro, sed malpli ol duono de la vilaĝanoj revenis. Li kutimas skribi sian celon por la jaro en novjara karto. “Tiom forte ni revos, tiom multe nia revo realiĝos. Mi revas nur esperplenan estontecon”.

PNG - 31.7 kb

4. S-ro Ŭagoo Rjooiĉi 44-jara poeto loĝanta en la urbo Fukuŝima, skribis : “En la nova printempo niaj paŝoj faros vojeton”. “Ni bezonos longan tempon, sed venkinte malfacilon, ni volas konstrui vojon por ke homoj el la mondo vizitu Fukuŝima-on”.

PNG - 52.9 kb

5. S-ino Abe Jooko 66-jara loĝanta en provizora domo en la urbo Sooma en la gubernio Fukuŝima skribis al la helpanto en la urbo Komoro en la gubernio Nagano : “Feliĉan novjaron. Venis esperplena printempo. Mi trovis domon en la altejo”.
Ŝi perdis sian 39-jaran filon laborantan kiel fajrobrigadano. Rememorante lin, ŝi ofte larmas. Ŝi povis translokiĝi al altejo 2 kilometrojn for de sia eksa loĝejo.

PNG - 43.9 kb

6. F-ino Miura Naoko 20-jara studento, kiu lernas desegnadon, skribis al la loĝantoj de la urbo Oocuĉi en la gubernio Iŭate : “Viaj ridetoj donas al mi kuraĝon. Mi amas la urbon Oocuĉi”.
Mevo en la karto estas la urba birdo kaj rododendro sur la ĉapo estas la urba floro. En la maro flosas kvarpetala trifolio, esperante feliĉon al la urbo.
En la urbo nove konstruiĝos hotelo en junio, por kiu ŝi laboros. Ŝiaj gepatroj kontraŭis ŝin pro tio, ke la hotelo estos proksime de la maro, sed ŝi ne cedis.

PNG - 40.8 kb

7. Tri gefiloj de s-ro Suŭki Takaaki 46-jara, kiuj loĝas en provizora domo en la urbo Onagaŭa en la gubernio Mijagi, kulabore faris unu karton. Juzuha 4-jara filino ŝiris kolorajn paperojn en pecojn, Nao 11-jara filino desegnis tulipojn, vilolojn kaj leontodojn, gluante la paperpecojn, kaj Tomohiro 11-jara filo skribis “Ankaŭ en tiu ĉi jaro ĉiuj estu sanaj !” Ili sendos la karton al sia onklino en la urbo Sendai, kiu prizorgas ilin, kiam ilia patro iros fiŝkapti al la maro. De la hejma altaro vidas ilin fotoj de ilia patro kaj geavoj.

PNG - 41.4 kb

8. S-ro Haga Kijonari 85-jara desegnis al sia konato en la gubernio Mijazaki fiŝŝipon ekveturi de la fiŝhaveno Kesennuma en la gubernio Mijagi. Li perdis sian filinon en la cunamo, kaj tiu karto estas la unua post la cunamo. Li ne trinkis sakeon post la katastrofo, sed en la lasta aŭtuno li trinkis kun tiu konato kaj liaj kolegoj.

PNG - 37.5 kb

9. Haruto 4-jara skribis al sia patrino en la ĉielo. Li skribis “Mi fartas bone. Haruto”, helpate de sia avino Hiroko. Kvar tagojn post la cunamo li renkontis sian patrinon 25-jaran en la kadavrejo. Tiun vesperon li demandis de Hiroko, ĉu ŝi resaniĝos. Lastatempe li ofte diras : “Mi flugos per aeroplano al la ĉielo kaj akompanos ŝin al la hejmo”. Hiroko jam foje diris al li, ke la patrino mortis, kaj li nun ne ofte mencias la patrinon, sed li volas renkonti ŝin. Certe lia volo atingis la patrinon.

Sennaciulo 2012 11/12, n-ro 1289-1290

$
0
0

Enhavo :

- Liberecana 14N en Montpeliero P2
- Redakcia angulo P4

-Tem-dosiero "Vartado de infanoj" P5
- Enkonduko de malnova raporto de BIT (Internacia Ofico de la laboro) P5
- Svisio ne estas etulvarteja paradizo P6
- La nunaj problemoj P7
- Infanvartado en Finnlando P9
- Pri vartado de geinfanoj P10
- Municipa vartado de la infanetoj en parizregiona urbo P11
-Ĵuljet', 25 jarojn en bebovartejo P12

-Novaĵoj el la SAT-movado P13
- Protesto kontraŭ enlandiĝ-rifuzo al korea esperantisto Kara An P13
- Esperantista kultura semajno ĉe Burgoso P14

-SAT aktivas P16
- Armeo : ne protektado sed danĝero P16
- Kontraŭflagmania agado okaze de la futbala Eŭropa Ĉampionado P17
- Subfleksi flagojn P17
- Debato pri la artikolo "Subfleksi flagojn" P18
- Ankoraŭ pri la sistemo de alterna metilernado P20
- Barato : la katastrofo de la GMO-kotono en Maharaŝtro P21
- Pri la homo kaj ties viv-medio P22
- Kolektiva memmortigo de 1 500 barataj farmistoj ruinigitaj pro Genetike - Modifitaj Organismoj P22
- Deklaracio de la Aziaj Socialaj Organizoj pri Klimat-Ŝanĝiĝo dum la Asembleo de la Aziaj Socialaj Organizoj P23
- El nia leterskatolo P26
- Pri "Verduloj kaj SAT" en S ulo P26
- Eldonplano 2012-2013 P26
- Novaliĝoj P26
- Donacoj tria-kvara trimestro 2012 P26

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live