Sentempesta SAT-kongreso
Raporto de Ĝenerala Konsilantaro 2011-2012
1- Rememorigo de la funkcio de Ĝenerala Konsilantaro
"La Ĝenerala Konsilantaro helpas la PlenumKomitaton per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas kaj kontrolas la agadon de la PlenumKomitato. Se la Ĝenerala Konsilantaro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta kaj laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per presorgano. La Ĝenerala Konsilantaro prezentas raporton antaŭĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la PlenumKomitato pri ĉiuj aferoj kaj postuli respondon".
2- Membroj de Ĝenerala Konsilantaro
La membroj de ĜK-aro de la kategorio A, t.e. la membroj por geografiaj sektoroj estas elektitaj rekte per referendumo de la tuta anaro samtempe kun la membroj de la PlenumKomitato. Ili estas elektitaj por la periodo 2012-2015,
Renata Chassard-Caubel por aĝenia SAT-rondo,
Koffi Gbeglo por lomea-aneha SAT-rondo
Nikolao Gudskov por Moskvo
André Weiss por pirenea SATrondo
Seiko Yamasaki por Kokubunzi
Hyunsoo Jung, alinome Paz, por Seula SAT-rondo
La membroj de ĜK-aro de la kategorio B, t.e. la membroj de Konflikt-Komisiono estas elektitaj de la Kongreso,
Vincent Charlot
Petro Levi
André Weiss
La membro de ĜK-aro de la kategorio C, t.e. la reprezentanto de la membraro el la urbo, kie sidas la PK
Vincent Charlot
La membroj de ĜK-aro de la kategorio Ĉ, t.e. la reprezentantoj de LEAoj konvencie ligitaj kun SAT estas proponitaj de la koncerna LEA,
Karlo Bourlot por ILEA,
Ed Robertson por SATEB,
Gary Mickle por LEA/G,
Inga Johanson por SLEA,
José Maria Salguero, alinome Kani, por SATeH,
Serĝo Sir' por SAT-Amikaro
Hiroyuki Tani por SATeJ.
La membroj de ĜK-aro de la kategorio D, t.e. la membroj de fakoj funkciantaj ekster la sideja urbo
Vito Markovo por Eldona Fako Kooperativa.
3- Aktivecoj de Ĝenerala Konsilantaro
septembro 2011 :
Konsultado de la membroj pri "komuna kongreso : SAT-IFEF-ILEI" 8 konsilantoj respondis : 2 Jes – 3 Ne – 3 nek Jes, nek Ne.
oktobro 2011 : Nenia grava rimarko pri la protokolo de la kunveno de la PlenumKomitato de la 8-a de oktobro 2011. 5 konsilantoj respondis.
novembro 2011 :
Konsultado de la membroj pri la propono de Robin' Beto : "Por mutualigi la rimedojn kaj pliefikigi agadon : Kunfandu ni la diversajn SAT-movadajn revuojn".
7 konsilantoj respondis :
3 estas favoraj al la propono,
2 estas prefere favoraj al la propono,
1 estas iomete favora al la propono,
1 estas prefere malfavora al la propono.
januaro 2012 :
Konsultado de la membroj pri "la elekto de la membroj de ĜK-aro"
8 konsilantoj respondis :
7 estas por konservi la manieron de la elekto, kiu okazas de pluraj jaroj.
1 opinias ke laŭ la statuto, ĉiuj membroj devus esti elektita de la tuta anaro.
februaro 2012 :
Nenia grava rimarko pri la protokolo de la kunveno de la PlenumKomitato de la 21-a de januaro 2012. 8 konsilantoj respondis.
marto 2012 :
Pri la protokolo de la kunveno de la Plenumkomitato de la 17-a de marto 2012, 7 konsilantoj respondis.
Rilate la elekton de la membroj de la PlenumKomitato kaj de la membroj de la kategorio A de ĜK-aro, la 7 konsilantoj favoras por ke oni studu la eblecon ankaŭ voĉdoni per Interreto por pliigi la kvanton de voĉdonontoj.
Letero estis sendita al ĉiuj konsilantoj (vidi paragrafon 2) subskribita de la Prezidanto de la PlenumKomitato kaj de la Sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro. La celo de tiu letero estis komprenigi al la membroj la gravecon de la ĜK-aro en SAT. Ĉar nur la duono, eĉ ofte malpli ol la duono da konsilantoj respondas, kiam oni demandas ilin, kaj iuj neniam respondas.
Esti membro de Ĝenerala Konsilantaro ne estas honoriga titolo. Esti membro de Ĝenerala Konsilantaro neprigas minimumon de partopreno.
André Weiss sekretario de ĜK-aro.
Raporto de Konflikt-Komisiono 2011-2012
André Weiss. - Agadraportoj
08. La 08an de aprilo 2013
Legu plu...
La 08an de aprilo 2013
Rato kaŭzis akcidenton
Je la 18:57 de la 18a de marto elektra paneo okazis en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, kaj haltis elektro por 9 gravaj instalaĵoj, nome la konservejoj de uzitaj nukleaĵoj de la reaktoroj n-ro 1, 3, 4 kaj aliaj ses dum ĉirkaŭ 30 horoj. Uzitaj nukleaĵoj ankoraŭ eligas varmegon. Se oni malsukcesos malvarmigi ilin, povos okazi, ke radioaktiveco eliĝos. La kaŭzo estis rato.
Laŭ la klarigo de TEPCO, la paneo okazis ĉe la distributabulo, kiu estis instalita tie provizore post la akcidento. Tial la dratoj estis simple kovritaj per plastaĵoj. TEPCO diras, ke inter tiuj plastaĵoj rato eniris. Oni diras, ke en vintro ĉe distributabuloj estas varme, tial ratoj foje eniras kaj difektas la dratojn. TEPCO neglektis fari tiun simplan, necesan aferon.
TEPCO ne tuj informis la respektivajn guberniojn kaj urbojn pri tiu grava akcidento. Ĝi eksciis la haltigon de malvarmiga sistemo je 19:45, sed du horojn poste ĝi sendis tiun informon al la gubernio Fukuŝima, kaj tri horojn poste al la ĵurnalistaro. Multaj eksaj loĝantoj, kiuj nun loĝas for de la centralo, timas, ke okazos nove grava akcidento kaj hezitas aŭ rezignas reveni al sia hejma urbo.
Bestoj ofte kaŭzas problemojn. Antaŭe multaj meduzoj kolektiĝis ĉe la kanaleto, tra kiu oni prenas marakvon por malvarmigo, kaj haltigis la reaktorojn. En la ĵurnalo la 25an de marto aperis aritikolo pri korvo. Metala vestarko, kiun ĝi uzis por sia nesto, falis sur la fervojan draton kaj haltigis aŭ prokrastis trajnojn. Respondeculo de tiu fervoja kompanio diras, ke estas malfacile fari kontraŭrimedojn. Eĉ malgrandaj bestoj povas okazigi grandajn akcidentojn, kaj homoj ne povas bone kontraŭstari ilin. Tia okazis ankaŭ en la nuklea centralo.
La 5an de aprilo TEPCO publikigis, ke la malvarmiga sistemo de la reaktoro n-ro 3 haltis je la 14:27. La problemo okazis denove en la distributabulo. Tie homoj laboris por kovri ĝin per metala reto por preventi ratojn, kaj tie ial okazis la paneo. Nerekte sed certe, ankaŭĉi-foje rato kaŭzis la akcidenton. Je la 17:20 la problemo solviĝis.
120 tunoj da poluita akvo tralikiĝis
Bildo el TV-elsendo NHK la 8an de marto. La konservejo oranĝkolora sube kaj maldekstre likis. TEPCO jam konstruis 7 konservejojn (oranĝkolorajn kaj flavajn) en la sama konstrumaniero, do povos okazi, ke ankaŭ la aliaj likos.
La 6an de marto TEPCO publikigis, ke likis la subtera akvokonservejo en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Ĝi estas 60 metrojn longa, 53 metrojn larĝa kaj 6 metrojn profunda, kaj en ĝi konserviĝas 13000 tunoj da poluita akvo. La tuta kvanto de eliĝinta radioaktiveco estis 710 miliardoj da bekereloj. La 7an TEPCO publikigis, ke ankaŭ alia konservejo likas.
En la reaktorojn n-rojn 1, 2 kaj 3 oni enverŝas 370 tunojn da akvo ĉiun tagon por malvarmigi la degeliĝintajn nukleaĵojn. Poste el tiu poluita akvo oni elprenas cezion, kaj parton oni reuzas por la malvarmigo. La alian parton oni konservas en konservujoj por pli purigi. Krome, ĉiun tagon 400 tunoj da akvo fontas de la tero kaj fariĝas poluita.
TEPCO konstruadas akvokonservujojn. Nun la kapacito estas 325000 tunoj, sed jam 80% estas plena. Se TEPCO ne povos uzi tiujn likajn akvokonservejojn, ĝi alfrontos pli da malfacilo. Se ĝi ne plu povos konservi akvon, kion ĝi faros ? Ĝi foje aludas pri la intenco forĵeti la akvon en la maron. Fiŝistoj kompreneble kontraŭas tion, kaj ankaŭ tiu forĵetado kaŭzos internacian kritikon al TEPCO kaj Japanio. La nuklea akcidento tute ne finiĝis.
11. La 11an de aprilo 2013
Legu plu...
La 11an de aprilo 2013
Komence mi korektos la lastan tekston kaj aldonos iom da klarigo.
1. Vorto “degeliĝinta” ne estas taŭga. Eble “fandiĝinta” estas la ĝusta.
2. pri akvo :
Por malvarmigi la fandiĝintan nukleaĵon, TEPCO enverŝadas kvantegon da akvo sur ĝin, kaj tiu akvo miksiĝinta kun radioaktivaj substancoj akumuliĝas en la fundo de la reaktordomo. Parton de tiu akvo oni reuzas por la malvarmigo, sed la alia parto iros al la konservejoj aŭ konservujoj. Krom tiu akvo, alia akvo, kiu elfontas el naturaj fontoj, enfluas en la reaktordomojn, eble pro la difektiĝo de la reaktordomo. La kvanto estas 400 tunoj tage. Oni provas konstrui murojn por malhelpi enfluon de tiu akvo, sed ne sukcesis. Do, ankaŭ tiu akvo, miksiĝinte kun la akvo uzita por la malvarmigo, fariĝas radioaktiva.
TEPCO nun konservas 270000 tunojn da poluita akvo. Oni timas, ke baldau TEPCO ne plu povos konservi akvon en la tereno de la centralo. Ĝi havas intencon forĵeti tiun akvon en la maron, sed tio ne eblos, ĉar antaŭe ĝi faris tion sen anonco kaj estis severe kritikata ne nur en Japanio sed ankaŭ internacie, precipe de Koreio kaj Ĉinio. Kiam la akvo-kvanto superos la kapaciton de TEPCO, kion TEPCO kaj la registaro faros ? Neniu mencias tion.
Ne eblos refunkciigi multajn reaktorojn
La 10an de aprilo Nuklea Reguligada Aŭtoritato publikigis novan normon pri nukleaj centraloj. Por refunkciigi reaktorojn, elektraj kompanioj devas adaptigi tiujn al tiu nova normo.
Laŭ tiu normo oni devas fari jenajn kontraŭrimedojn :
1. Kontraŭrimedoj por severaj akcidentoj
- 1) instalaĵoj por malvarmigi reaktorojn, ekzemple aŭtomobiloj por liveri elektron, fajrobrigadaj kamionoj, ventuliloj kun filtrilo
- 2) ĉambro por manipuli kaj kontroli reaktorojn de malproksime
- 3) amortizita kunvenejo
- 4) kontraŭfajraj dratoj
2. Kontraŭrimedoj por tertremoj kaj cunamoj - 1) malpermeso konstrui reaktorojn sur faŭltoj
- 2) esplorado pri aktivaj faŭltoj dum la pasintaj 400000 jaroj
- 3) antaŭsupozo de la plej granda cunamo
3. Escepto, kiam oni funkciigos rekatorojn pli ol 40 jarajn. - 1) Tiuj devas adaptiĝi al tiu nova normo
- 2) post speciala kontrolado
Nun 48 el 50 reaktoroj ne funkcias. Por fari novajn kontraŭrimedojn, oni bezonos tempon, do pli ol duono de la 50 reaktoroj ne tuj funkcios. Oni devos forĵeti kelkajn malnovajn reaktorojn.
Sen atomenergio ni havas sufiĉan elektron en somero
La 9an de aprilo naŭ elektraj kompanioj (krom tiu de Okinavo) publikigis antaŭsupozon pri liverado de elektro en somero. Laŭ gi, la liverkvanto superos necesan kvanton je 6.7% en la orienta Japanio kaj je 6,0% (kun la funkciado de du nukleaj reaktoroj en Ooi) aŭ 4.9% (sen Ooi) en la meza kaj okcidenta Japanio.
Antaŭe la registaro publikigis, ke Japanio dependas de atomenergio je 30%, sed tio estis tute mensoga. Por ŝajnigi, ke elektro mankos sen atomenergio, la elektraj kompanioj haltigis termoelektrajn kaj hidroelektrajn centralojn. La problemo estas multiĝanta kaj altiĝanta kosto pri petrolo, sed multaj japanoj estas pretaj akcepti altan elektran tarifon, pli ol danĝerajn nukleajn centralojn.
Elkora deziro de iu lernanto
Multaj loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj de Fukuŝima ne povas reveni hejmen. Kiel granda estas ilia afliktiĝo ! Jen estas deziro de unu el tiuj lernantoj, kiuj rifuĝis de la urbo Hirono al najbara urbo Iŭaki. La eseo aperis en la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 1an de aprilo 2013.
Mi volas reveni al mia hejmurbo Hirono*
Joŝida Keisuke en la tria lernojaro, nun vizitanta la lernejon Hirono en la urbo Iŭaki
Mi volas reveni hejmen por ludi.
Mi volas plej frue reloĝi en mia domo.
Mi volas viziti diversajn lokojn en Hirono.
Mi volas rajdi sur biciklo en la parko Futacu-numa.
Mi volas ludi kun miaj amikoj. Mi tre volas tion.
Mi volas zorgi pri legomoj en la ĝardeno.
Mi volas loĝi kun mia avino.Al mi tre plaĉis pejzaĵo de la maro rigardata de la monteto Cukiĵigaoka. Mi volas iri tien per biciklo kaj vidi la maron kun panjo.
Mi volas iri al la monteto Mikan-no-oka por pluki oranĝojn.
Mi volas reakiri tiujn feliĉajn tagojn.
Mi volas viziti la lernejon Hirono piede de mia domo.
Mi volas iri al la monto Goŝa-san per aŭtomobilo por verde bani min en la arbaro.
Mi volas naĝi en la maro de Iŭasaŭa.
Mi volas vidi matĉojn en la piedpilkejo de J-vilaĝo*.
Mi volas rapidan restariĝon de mia urbo Hirono.
Turismaj lokoj de Hirono
Mapo antaŭ la stacidomo Hirono. La elementa lernejo Hirono situas/is inter la ĉefa strato kaj la aŭtoŝoseo norde de la stacidomo. Vi povas vidi J-vilaĝon sube kaj dekstre. La distrikto sude de la fervojo estis atakita de la cunamo kaj multaj domoj estis difektitaj.
* La urbo Hirono situas tuj sude de la nukleaj centraloj de Fukuŝima. La registaro nun permesas al la loĝantoj reveni hejmen, sed nur malmultaj revenis pro la timo de radioaktiveco kaj novaj akcidentoj. Precipe familioj kun infanoj ne volas reveni.
Nun la urbo malfermis lernejon en alia urbo. Laŭ tiu poemo, la lernejo Hirono nun troviĝas en la najbara urbo Iŭaki, kaj tiu poeteto vizitas tiun lernejon. Multaj el liaj amikoj nun dise loĝas en diversaj lokoj en la tuta Japanio, do ne eblos al li denove ludi kun ĉiuj karaj amikoj.
* J-vilaĝo estis trejnejo de piedpilko-ludistoj. Ĝin konstruis TEPCO kaj donacis al la gubernio kiel kompenson pro la nukleaj centraloj ĝenerale ne bonvenataj. Nun ĝi funkcias kiel bazo por la riparado de la reaktoroj. Laboristoj kolektiĝas tie ĉiun matenon kaj ekiros al la reaktoroj, kaj revenas por ekzameni sian korpon pri radioaktiveco. La piedpilkejoj estas nun parkejoj de aŭtomobiloj de tiuj laboristoj kaj specialaj kamionoj uzataj por la riparado.
2. Grupoj neformale ligitaj al SAT kaj personaj blogoj de SAT-anoj
Laboristaj esperanto-grupoj ne formale ligitaj al SAT
Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando
Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo
Personaj blogoj de SAT-anoj
Gravaj prikongresaj novaĵoj
Informas OKK per jena retmesaĝo de Pedro Sanz (je la unua de junio) :
Per ĉi mesaĝo mi celas diskonigi lastajn novaĵojn rilatajn al la venonta kongreso en Madrido.
Unue mi devas atentigi pri la apero de gravaj ŝanĝoj, kiuj devigas al ni nuligi grandan parton el la ĝis nun senditaj informoj, kiuj devos esti anstataŭitaj per aliaj. Sekve, la informoj, kiuj ankoraŭ aperas en la retpaĝoj, pri la kongresejo, kaj la aliĝiloj, estos modifataj. Ni tion faros kiel eble plej rapide. Dume la informoj, kiuj ekde nun havas validecon, estas tiuj, kiujn mi prezentas al vi ĉi sube.
Sed antaŭ ol tion fari, por klarigi la okazigon de ĉi nedezirataj lastmomentaj ŝanĝoj, mi aldonas jenan etan kronikon : la 9an de majo, apenaŭ 2 horojn post renkontiĝi kun administranto de la kongresejo por transdoni al li iom da mono kaj ricevi dokumenton bezonatan de kongresonto por peti vizon, mi ricevis telefonvokon de tiu sama administranto, kiu, per tremanta voĉo, informis ke la kongreso ne povos realiĝi en tiu kongresejo ; ĉar mi ne povis kredi kion mi aŭdis, mi devigis lin ripeti siajn vortojn, kaj li plu informis ke temas pri politika decido de plej altaj instancoj, decido jam firme prenita, kaj ke eblas fari nenion.
Mi ne detaligos nun la rapidajn manovrojn, kiujn ni estis devigataj tuj realigi, ĉar plej grave estas ke vi ricevos la novajn informojn kiel eble plej baldaŭ, sed endas klarigi ke ni unue pridiskutis kion fari, kaj ni taksis plej konvene prokrastigi la diskonigon de ĉi informoj ĝis ni disponos alternativon. Ni, iom mirakle, havas jam alternativon, kies trajtoj estas plej proksimaj al tiuj de la antaŭa kongresejo. Sed, eĉ se tiel, estas notindaj ŝanĝoj. Jen do, la novaĵoj :
la nova kongresejo estas alia studenta restadejo nomata "Colegio Mayor Universitario Chaminade" ;
ĝi situas tre proksime al la antaŭa restadejo do, la indikoj por alveni apenaŭ estos modifataj ;
plej notinda ŝanĝo estas ke ne eblas disdividi loĝadon disde manĝado : la pagoj realiĝas por tagoj (43 € tage), kaj estas inkluzivataj la manĝoservoj ;
la manĝoservo estas propra kaj bonkvalita, kun unua kaj dua pladoj plus deserto ; ne eblas elekti, sed ĉiuj dietaj bezonoj/preferoj estos atentataj kaj ĉiam abunde disponeblos libere preneblaj salatoj ;
por la tuttagaj ekskursoj estos provizataj porteblaj manĝajoj ;
ĉiuj kromaj servoj de la restadejo estos libere utiligeblaj : naĝejo, sportejoj (interna kaj subĉiela), komputilĉambro, legoĉambro, ...
ĉiuj ĉambroj estas individuaj kun propra banĉambro, krom kelkaj paroj da ĉambroj kundividantaj komunan banĉambron (du sendependaj ĉambroj kundividantaj banĉambron meze) ; ĉiuj ĉambroj disponas senpagan interret-konekton ;
la amplekso kaj kvalito de la ĉambroj estas notinde pli altaj ol tiuj de la antaŭa restadejo, kaj enhavas proprajn banĉambrojn ;
ĉiuj salonoj, kiujn ni uzos por la diversaj programeroj, estas klimatizitaj.Mi insistas ke ne temas pri kapricaj niaflankaj ŝanĝoj, sed pri novaj kondiĉoj, kiujn ni devige devis akcepti, kaj ke temas pri la kondiĉoj plej similaj al tiuj, kiujn ni ĝis nun havis. Ĉiaokaze ni komprenas ke, ĉar aperas niaflankaj modifoj (eĉ se de ni ne dezirataj), ni sentas moralan devon redoni la tutan senditan monon, eĉ la kotizon, al tiuj, kiuj, eventuale, ne akceptos la novajn kondiĉojn. La OKK ne volas forpeli aliĝintojn, kiuj vere ne povas pagi la aldonan koston, kaj serioze konsideros ĉiujn petojn por subvencioj tiurilataj. Ni petas al tiuj, kiuj havas problemojn pro la novaj kondiĉoj, bonvolu turni sin al la OKK :
Poŝte :
Asociación “Izquierda y Esperanto - SATeH”
Apartado de correos 8537
ES – 28080 – Madrid (Hispanio)Rete :
esperanto(ĉe)nodo50.orgMi sendas kopion de ĉi mesaĝo al ĉiuj, kiuj jam aliĝis aŭ montris deziron aliĝi al la kongreso. Mi ankaŭ petas senkulpigon al ĉiuj, kaj aparte al tiuj, kiuj ne ricevis akuratan respondon al siaj demandoj. Mi esperas vidi vin en Madrido.
Kongresejo-loĝejo
KONGRESEJO-LOĜEJO
La kongresejo-loĝejo nomiĝas "Colegio Mayor Universitario Chaminade", kiu estas ampleksa universitata studenta restadejo. Ĝi staras apud metroo-stacio kaj bus-haltejo. Ĉi loko enhavas ĉion bezonatan, kaj disponigos, kompleze al ni, ĉion senpage (eĉ sporto-ludejojn kaj naĝejon). La salono por prezentadoj (muziko, teatraĵoj, solenaĵoj...) estas aparte alloga, disponanta 191 sidlokojn. Ĉiuj salonoj, kie disvolviĝos la diversaj kongreseroj, estas klimatizitaj.
La ĉambroj estas individuaj, ĉiuj enhavas propran banĉambron. Ili disponas ankaŭ pri senpaga ret-konekto (eblas ankaŭ ret-konektiĝi en ĉiuj komunaj areoj de la rezidejo kaj en aparta, libere uzebla, komputil-ĉambro). La prezo estas 43 €ĉiutage. En tiu prezo estas inkluzivata la manĝoservo (matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo). Ne eblas disdividi loĝadon disde manĝado. La ĉambroj estas purigataj unufoje ĉiun semajnon, kun ŝanĝo de lit-tukoj kaj tualet-tukoj. Krom la kongres-tagojn, eblas antaŭmendi pliajn restad-tagojn, antaŭ- kaj post-kongrese.
La manĝejo estas ampleksa, sufiĉa por ni ĉiuj. La manĝoservo estas propra kaj bonkvalita, kun unua kaj dua pladoj plus deserto ; ne eblas elekti, sed ĉiuj dietaj bezonoj/preferoj estos atentataj kaj ĉiam abunde disponeblos libere preneblaj salatoj. Ili ankaŭ preparas saketojn kun manĝaĵoj por kunporti.
La restadejo disponigas diversajn aliajn servojn. Ekstere estas sportejo kaj naĝ-baseno. Interne estas moderna kaj ampleksa gimnastikejo, komputilĉambro, legoĉambro, ... Ĉiuj ĉi servoj estas senpagaj. Estas ankaŭ tolaĵ-lavejo kun lav-maŝinoj, sekigiloj kaj gladiloj.
En somero estas facile parki, senpage, en la proksimeco de la restadejo. Ne estas limigoj al la eniro kaj eliro de la restadejo, tio eblas eĉ dum la tuta nokto.
Estas bus-haltejo kaj metroo-stacio tuj apud la restadejo. Malpli ol duonhoro sufiĉas por translokiĝi al la plej centra parto de Madrido. Eblas ankaŭ, kaj rekomendindas, alveni el la flughaveno per metroo. Tio estas plej rapida kaj tre malmultekosta.
Ni plu informos... kaj atendas vin en Madrido. Ĝis !
Sennaciulo 2013 01/04, n-ro 1291-1294
Enhavo :
Ajkido kaj SAT-estonto P2
Tem-dosiero :"Esperanto – taŭga ilo por sociaj luktantoj" P4
Unua postkongresa ekskurso P4
Toleda ekskurso P4
El Coronil P5
Ekzemplodonaj virinoj P7
COS kaj Esperanto P9
Helpu per tradukoj al la retejo "LabourStart" P11
Finmuntita filmo nun estas lastfoje kontrolata de diverslingvaj tradukintoj P13
Naciecaj problemoj P17
La judofoba origino de la cionismo P17
Homaj Rajtoj P18
Fundamenta Ideo P18
Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj kaj Paco en Filipinoj P19
Leĝo de malnobluloj en Rusio P19
Pri la Homoj kaj Ties Viv-medio P20
Trudita Elektroŝparado en Hokkajdo en Vintro - Antaŭpreparo al Refunkciigo de Atomcentralo P20
17-an de Aprilo : Tutmonda Tago por la Kamparanaj Luktoj P22
Tra Esperantio P23
Raŭmismo kaj novliberalismo P23
El la SAT-administrejo P26
Vortoj de la kasistino P26
Donacoj P26
Nekrologio P26
Kiel alveni ?
Jen printebla dokumento, kiu enhavas la pli subajn informojn :
Situo de la Kongresejo - loĝejo
La kongresejo kaj samtempe loĝejo troviĝas en la universitata studenta loĝejo “Colegio Mayor Universitario Chaminade”, situanta ĉe Paseo Juan XXIII, 9, en la areo “Ciudad Universitaria”, de Madrido.
La kongresejo troviĝas tute apude de la metrostacio “Metropolitano”, ĉe la linio 6. Pli sube vi trovos konsilojn por atingi ĝin ekde la flughaveno kaj trajnaj stacioj. Ankaŭ tute proksime troviĝas la haltejo “Juan XXIII- Plaza Isla Alborán” de la urba bus-linio "Circular - C1 kaj C2 ", per kiu atingeblas pluraj gravaj lokoj de la madrida urbocentro.
Posedantoj de iloj kun konekto al Interreto povas vidi la mapon de la kongreseja areo per Google Maps, laŭ la kurta adreso http://goo.gl/maps/VaajP aŭ markante la nomon de la strato.
Ankaŭ oni povas viziti la retejojn de la metroo : http://www.metromadrid.es kaj de la aŭtobusa urba sistemo : http://www.emtmadrid.es/mapaweb/emt.html.
Tarifoj de la urbaj transport-sistemoj en 2013
Metroo
Simpla bileto : la prezo varias inter 1,50 kaj 2,00 € laŭ la nombro da stacioj trairotaj. Akirebla per aŭtomataj maŝinoj, kvankam en kelkaj stacioj estas giĉetoj.
Bileto de aŭ al flughaveno : 5 €.
Urbaj busoj
Simpla bileto uzebla nur en unu linio (necesas pagi novan bileton se oni ŝanĝas al alia linio) : 1,50 €.
Turisma abono
Tre konsilinda. Ĝi ebligas vojaĝi senlime per metroo kaj urbaj busoj ene de la urbo Madrido.
1 tago | 8,40 € |
2 tagoj | 14,20 € |
3 tagoj | 18,40 € |
5 tagoj | 26,80 € |
7 tagoj | 35,40 € |
La kosto duobliĝas se oni deziras vojaĝi tra la tuta madrida provinco.
Metro-busa dekvojaĝa bileto
Uzebla kaj en metroo kaj en urbaj busoj. Por 10 vojaĝoj, utiligebla iam ajn (ne nepre en la sama tago) : 12,20 €.
Itinero se vi alvenas per flughaveno
Konsilindas uzi la metroon. Prenu en la flughaveno mem la linion 8 ĝis ĝia fina stacio “Nuevos Ministerios”. Tie ŝanĝu, per iom longa koridoro, al la linio 6 kaj eliru en la stacio “Metropolitano”, troviĝanta tute apud la kongresejo.
Itinero se vi alvenas per trajnaj stacioj “Atocha” aŭ“Chamartín”
Prenu ĉe la stacidomo mem la metroan linion 1 ĝis stacio “Cuatro Caminos”. Tie, per la ekzistantaj liftoj, iru al linio 6 kaj eliru en stacio “Metropolitano”.
Por aŭtomobilistoj
Estas konsilinde uzi navigilojn GPS. Koordinatoj de la kongresejo :
UTM [ X : 439.252 m ; Y : 4.477.868 m ]
Longitudo : - 3º 42' 58”
Latitudo : + 40º 26' 57”
Portantoj de iloj kun konekto al interreto povas konsulti la Google-mapojn. Kurta adreso de la kongreseja areo estas http://goo.gl/maps/VaajP.
Referencaj itineroj :
- Plaza de España - Calle Princesa - Moncloa - Calle Isaac Peral - Plaza Cristo Rey - Calle Isaac Peral - Paseo Juan XXIII, 9 (kongresejo).
- Placo Glorieta Cuatro Caminos - Avenida Reina Victoria - Avenida Moncloa - Paseo Juan XXIII, 9 (kongresejo).
Personaj vizitoj al urbocentro
Per buso :
- per linio Circular C2 en Paseo Juan XXIII (haltejo Juan XXIII- Isla Alborán, tre proksima al la kongresejo) vi povas atingi Plaza de España, kaj de tie promeni laŭlonge de Gran Vía, la plej grava komerca strato de Madrido. Proksime de Gran Vía situas Puerta del Sol, ejo de la mondkonata kampado de la Movado 15 M (okazinta la 15an Majo 2011). Proksime al Puerta del Sol troviĝas la tre vizitinda Plaza Mayor ;
- per linio Circular C1 (sama haltejo sed en la kontraŭa trotuaro) vi povas atingi la kruciĝon konatan kiel Nuevos Ministerios. Tie, ŝanĝante al buslinio 27, direkten "Embajadores", vi povas viziti la faman placon Cibeles (fontano honore al la diino de la agrikulturo, Cibeles). De tie komenciĝas promenejo Paseo del Prado, kie troviĝas la fama samnoma Muzeo. (Rimarku ke busoj de ĉi linio kutime haltas dum kelkaj minutoj en Placo Cuatro Caminos por ĝustigi sian hortabelon).
Per metroo :
- por strato Gran Vía kaj Placo Puerta del Sol : prenu linion 6, stacio “Metropolitano”, apud kongresejo, ĝis stacio “Moncloa”. Tie ŝanĝu al linio 3 kaj eliru en “Plaza de España”, “Callao” aŭ“Sol” ;
- por la areo Muzeo del Prado : prenu linion 6, stacio “Metropolitano”, apud kongresejo, ĝis stacio “Cuatro Caminos”. Tie ŝanĝu al linio 2 kaj eliru en stacio “Banco de España” (per ĉi linio ankaŭ atingeblas Gran Vía - stacio “Santo Domingo” - kaj Puerta del Sol – stacio “Sol”.
Per taksio :
Taksio inter la kongreseja areo kaj la urbocentro (se ĝi trairas per strato Princesa) kostas proksimume 12 / 15 €.
Madrido en esperanta vikipedio
La vikipedia paĝo pri Madrido estis distingita kiel elstara paĝo kaj ĝi troviĝas en la listo de 1.000 havendaj paĝoj. Jen la adreso :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Madrido.
Ĝi estas tiom enciklopedia, ke ĝia formato pdf havas 30 paĝojn. Ege rekomendinda gvidilo por koni ĝisfunde Madridon.
Presentación del congreso de SAT en Madrid
Entre los días 28 de julio y 4 de agosto se celebrará la 86 edición del congreso anual de la asociación SAT, organización de ámbito mundial que utiliza el esperanto como lengua vehicular. Dicho congreso se desarrollará en el Colegio Mayor Universitario Chaminade, situado en Madrid junto a la estación de metro de Metropolitano.
SAT es una organización plural, lo ha sido desde sus orígenes y, a pesar de los esfuerzos de algunos sectores por imponerle un perfil político-ideológico concreto, ha sabido conservar su unidad manteniendo el respeto por la diversidad. Es, en los hechos, la demostración de que es posible la colaboración entre individuos de orígenes y opiniones muy dispares.
Los actos programados son de carácter abierto, cualquiera puede participar libremente el ellos, incluso en los de índole organizativa. Se desarrollarán en tres grandes bloques: por la mañana se llevarán a cabo los de carácter organizativo, de interés principalmente interno, por la tarde habrá talleres y charlas con sus correspondientes debates, y al anochecer tendrán lugar diversas actuaciones artísticas de carácter contestatario y participativo. El acceso a todos los actos es libre y gratuito.
Aunque dichos actos se desarrollarán en esperanto, en algún caso el castellano jugará un papel más o menos significativo:
Durante los días del congreso se podrá visitar una exposición de paneles informativos en castellano sobre aspectos generales del movimiento esperantista, la cual será montada por la Federación Española de Esperanto.
Se proyectará el documental “Ciudadanos del mundo”, acerca de los problemas de los inmigrantes. Uno de los intervinientes habla en esperanto, pero aparecen subtítulos en español. El resto es en español, con subtítulos en esperanto. Será seguido por un debate (en español, con traducción simultánea) en el que tomarán parte alguno de los actores y personas vinculadas a la problemática de los inmigrantes.
Habrá una charla colectiva en la que personas adscritas a diversos medios alternativos (las revistas “Tierra y Libertad”, “Germinal”, “CNT”, “Estudios”, y la red internacional de traductores Tlaxcala) presentarán sus respectivos proyectos y su implicación con el esperanto, idioma usado por todos ellos en mayor o menor grado. Alguna de las intervenciones y el posterior debate serán objeto de traducción simultánea.
Una de las ponencias versará sobre el potencial revolucionario de la mujer actual, en oposición a las ideologías supuestamente liberadoras que pretenden encerrarla en un redoblado servilismo a la empresa capitalista y al Estado. Prado Esteban presentará esta ponencia, en esperanto, pero el posterior debate se realizará con traducción simultánea.
Toño del Barrio dará en español la charla “El idioma Esperanto y la asociación mundial anacional SAT” en la cual presentará la asociación SAT y dará a conocer aspectos generales del idioma esperanto.
Ya fuera del congreso propiamente dicho, el día 5 de agosto, en el marco de actividades diseñadas para los congresistas que decidan alargar su estancia en Madrid algún día más, se llevará a cabo una excursión que nos descubrirá algunas huellas del románico en lugares próximos. Esta excursión, que finalizará en Sepúlveda, será guiada por Félix Rodrigo, y su objetivo es conocer los lugares del concejo abierto y la legislación foral, el régimen comunal, los sistemas de ayuda mutua, el arte románico popular y el marco histórico en que todo ello se desarrolla. Las explicaciones de Félix, autor del libro “Tiempo, historia y sublimidad en el románico rural”, serán en castellano con traducción simultánea al esperanto.
Paralelamente al congreso el Liceo Madrileño de Esperanto impartirá un curso de esperanto para principiantes. Este curso, de carácter abierto y gratuito, estará dirigido a hispanohablantes, se desarrollará en el propio Colegio Mayor por las mañanas, y su objetivo es dotar al alumnado de unas bases que le permitan afrontar la posterior profundización en el idioma de forma autónoma.
En resumen: una buena oportunidad para observar un modesto pero magnífico ejemplo de comunicación entre personas de orígenes y medios muy dispares en un ambiente de mutuo respeto, y con un máximo grado de horizontalidad y justicia en el propio acto comunicativo.
Hispanlingva prezentado
Tuttaga ekskurso al Toledo (II)
La prezo de la ekskurso estos 10 €, sed tiun prezon ni devos iom altigi se ni ne plenigas la luitan buson. Ni petas al tiuj, kiuj jam havas firman decidon partopreni la ekskurson, informi pri tio al la OKK.
- Toledo
La horaro de la tuttaga ekskurso estos 09:30 al 21:00. Tio signifas, ke oni ekiru nepre je la 09:30 el la enirejo al la kongresejo kaj je la 10:45 ni jam estos en Toledo precize ĉe rigardejo eksterurba (aliflanke de la rivero, sude), kie fakte ekskursoj iras rigardi kaj fari fotojn. Tio indas je la komenco por fari sin ĝeneralan bildon de la urbo. Tio konsistos nur en rapida rigardo maksimume dekminuta kaj la buso alportos nin al la urbocentro kie ni estos ĉirkaŭ la 11:15, kaj fakte sur centra placo Zokodovero, de kie ni piediros tra la tradicia komerca urbocentro kie ĝuindas la provinceca etoso kaj la abundo de monumentaj restaĵoj kaj ĉefe tiuj de mudeĥara deveno (arabaj konstruistoj restintaj en kristana Kastilio).
- Plaza Zocodover (Placo Zokodovero)
Unua halto estos Muzeo Visigota, kie videblas interesaj detaloj kiaj romanikaj pentraĵoj kun arabaj markoskriboj en tute mudeĥara preĝejo kun interesaj detaloj. Krome estas kopioj de ora trezoro visigota (ornamokronoj), de romia sarkofago kun interesa bildo de tri saĝuloj ankoraŭ ne laŭ la posta katolika bildo kiun oni konas. Krome eblas supreniri al turo de kie videblas interesa pejzaĝo de tegmentoj kaj turoj.
- Museo Sefardí (Sefarda Muzeo)
Tio povas daŭri maksimume ĝis la 12:00, kiam ni iros tra la juda kvartalo al la Sinagogo kaj Sefarda Muzeo. En ĝi videblas restaŭrita sinagogo (rapida rigardo) kaj pli detale muzeon pri la historio de judoj en Hispanio. Judoj estis konsisto de grava komunumo en Toledo kaj eĉ nepra por la financa bonfarto de la kristana monarkio. En la Muzea Sinagogo oni povas pasi pli komunan tempon (duonhoron), dum en la vizito al la vidalvida Muzeo Greko (dezirinde ekde 12:30) nepros disiĝi en du grupoj, kontempli la enhavon kaj eĉ ripozi en refreŝigaj kavoj kaj rigardi aŭ ne kelkajn filmetojn, do ĉiu eble povos pasi tiam neprecizan tempon kaj plirapidiĝi se konvenas ĉar ĉe la pordo estas sufiĉe agrabla ĝardeno kun rigardejo, ombro kaj fonto kaj tie eblus tagmanĝi. En la Muzeo Greko eblas vidi rekonstruon de domo simila al tiu de toledaj nobeloj, krom ke fama pentristo Greko fakte loĝis en domoj apudaj, kie nun estas la ĝardeno. Krome eblas vidi multajn pentraĵojn de la etoso de Greko, sed nur kelkajn verajn grekaĵojn, nome apostoloj kaj kelkaj pliaj, ekzemple unu de plej unuaj turismaj mapoj.
- Sinagogo
Ĝis tiam kaj tie la tuta grupo iru nepre kune ĉar eniro en tiuj tri muzeoj okazos komune por profiti akiritan senpagecon. De tiam kaj tie apartuloj povas disiĝi el la grupo por adopti propran ritmon, rapidecon, halti en diversaj lokoj, butikumi ktp. Rendevuo por la reveno estos klare indikita. Ĉiukaze daŭros la komuna programo. Por la vizito al la Muzeo Greko, kiel jam estis dirite, ni devos fari du grupojn, ĉar ne estus komforta la vizito al tiom trankvila loko laŭ tro nombra grupo. Tiele la unua grupo eniros ĉirkaŭ la 12:30 kaj la dua ĉirkaŭ la 13:00. Tio permesos ke dum la unua duonhora vizito, la atendanta grupo aŭ ties parto vizitu apudan lokon kie videblas nur unu pentraĵo sed certe la plej fama de Greko, nome La entombigo de grafo Orgaz : tio kostas aparte 2,50 eŭrojn kaj postulos dek minutojn (sen enkalkuli la eventualan atendadon), do tiuj interesatoj antaŭ la alveno al Toledo jam estos kolektintaj la enirpagon. Tiele dum la unua duonhoro parto de la grupo vidos la senjoron Orgaz dum la alia parto vizitos la muzeon Grekon, kaj dum la dua duonhoro la “orgazuloj” vizitos la muzeon dum la aliaj jam ripozos, ekmanĝos aŭ se ĉiuj interesiĝas povas iri ankaŭ al Orgaz.
- Entombigo de grafo Orgaz (La Greko)
Ekmanĝo povas okazi plej frue ekde la 13:00 (se la planita horaro plenumiĝas) kaj ĝis ekde la 14:00 maksimume, konsiderante eblajn tempoperdojn. Por la manĝo oni kalkulas, ke oni disponas el alportita manĝo el la kongresejo kaj kiu ne havos ĝin aŭ volos suplementojn povos aĉeti ilin survoje aŭ tie proksime de la ĝardeno estas manĝejo, fakte proksimaj trinkejoj kaj restoracioj svarmas ĉie ajn. Alia duma ebla vizito, same pagenda aparte kaj sampreze, estus dua sinagogo, nome Blanka, sufiĉe proksima kaj vizitebla unuope aŭ grupete (ne necesas fari apartan grupon nek pagan kolekton). Kaj la senjoro Orgaz kaj la sinagogo Blanka postulos nur po 15 minutojn maksimume.
- Alcázar (Alkazaro)
Se okazos ioma disiĝo dum tagmanĝo kaj apartaj menciitaj eventualaj vizitoj, por la 16:00 oni faros rendevuon por pli trankvile promeni surstrate kaj eĉ ankoraŭ vidi pliajn interesajn vidindaĵojn. Posttagmeze ni ricevos helpon kaj akompanon de lokano (eble lokanoj) kiu akompanos nin al alia ĝardena rigardejo Sankta Kristoforo, kaj de tie al la urbocentra areo Zokodovero-Alkazaro-Sankta Kruco. Ĉe Alkazaro oni povos serĉi ombron por paroli pri la sieĝo al la Alkazaro nome fama mita batalo (1936) dum la Hispana Enlanda Milito kaj pri aliaj aferoj rilate al la urbo. Eblas viziti kafejon ene de la alkazaro (unuope aŭ laŭ malgrandaj grupoj) ĉar de tie eblas rigardi interese al la urba pejzaĝo.
- Museo Santa Cruz (Muzeo Sankta Kruco)
Sur la renesanca fasado de la Muzeo Sankta Kruco (senpaga : ene videblas muzeeto pri ceramikaĵoj kaj pli ampleksa muzeo kun inter aliaj historiaj objektoj kelkaj interesaj veraj grekaĵoj kune kun aliaj de lia etoso) videblas kuglaj ŝpuroj de la alkazara milito. La fino de tiu vizito al la urba centro povas esti ĉirkaŭ la 18.00 (maksimume ĝis la 18:30) kaj tiele ni havos ankoraŭ belan promenon profitante malsupreniran deklivon por viziti kvar pordegojn kaj unu apudan moskeon (kiu interesas ankaŭ deekstere : je tiu horo ĉio malfermiĝas kaj oni ne povos plani ion kiu poste eble ne povos esti plenumita.
- Puerta Antigua de Bisagra (Malnova Ĉarnira Pordego)
La pordegoj estas Alarcones, Sol (sunpordo, kaj apude la moskeo), Nueva de Bisagra kaj Antigua de Bisagra (aŭ Alfonso la 6-a). Tiuj du lastaj apudas kaj estas loko kie la buso povos rekapti nin antaŭ la 19:15. Estas konvena loko por ke fruuloj atendu, ĉar estas apude ĝardeno kaj trinkejoj (orĉado). Tiuj kiuj eventuale perdiĝis, povos reveni facile tien ne nur pro tio ke ĉiu havos mapon, sed ĉefe ke matene la buso preterpasos tiun lokon kaj ĉiu povos rigardi ĝin.
- Puerta Nueva de Bisagra (Nova Ĉarnira Pordego)
Vivu la Teatro !
Kadre de nia madrida SAT-kongreso ni projektas fari omaĝon al la teatro.
Ni ŝatas teatron kaj teatri. Ni pensas, ke se ne ĉiu el ni estas iu Laurence Olivier, iu Chaplin, iu Pavarotti ktp... ja multaj el ni povus digne elturniĝi sursceneje, feliĉi kaj feliĉigi aliajn per la magio de teatro.
Ni pensas do pri spektaklo ludota de ĉiuj kongresanoj kun minimume digna arta nivelo interesataj en ĉi omaĝo. Kompreneble, nia diseco ne permesus al ni munti formalan teatraĵon, sed eblus kunmeti unuopajn etajn ludadojn en tutan spektaklon, nian komunan verkon. Ĉiuj kompanoj kapablaj voĉlegi aŭ reciti poemon, prezenti etan monologon, mimadi, unuope aŭ grupe ludi muzikilon aŭ kanti ktp petatas al partopreno. Bonvolu kontakti nin kiel eble plej baldaŭ. Surbaze de ĉiuj proponoj ricevitaj ni kreos rakontan fadenon kaj fonmuzikon laŭan al la naturo de la ludotaĵoj. Surloke, ni faros ĝeneralan provludon antaŭ la definitiva prezento.
Geamikoj, ek do al la scenejo !
Sanon kaj teatron !
Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
En la programo de la kongreso estas anoncita prelego de Félix Rodrigo Mora. Li ne povos ĉeesti mem la programeron, do ni planis ke iu el ni legos lian tekston. Kvankam ne eblos okazigi tujan postan debatadon kun la aŭtoro, ni havos okazon renkonti lin la unuan tagon de la postkongreso, ĉar li gvidos la unuan, tuttagan, ekskurson “Vojaĝo al la Mezepoko”.
Sed ricevinte lian kontribuon, ni konstatis kaj tuj alvenis al la konkludo ke ĝi, longa kaj tre polemika profunda eseo, kaj virtuoza el lingva vidpunkto, estas konvena pli kiel publika ol kiel privata legaĵo. Pro tio ni decidis enretigi kaj tuj publikigi ĝin.
Indas rimarkigi ke ĉi eseo estas realigita de Félix specife por la kongreso, kaj estas malavare transdonita al ni.
Jen do, la unua, jam realigita, kongresa programero.
Jen do, la neoficiala, sed reala, malfermo de la kongreso.
Kaj jen programero kun ĉiuj atributoj celataj por la tuta kongreso : debat-veka, kuraĝa por alfronti krizajn situaciojn, amanta veron kaj liberon, senkompata kontraŭ ajna subpremado, porpopola, libera kaj liberiga. Unuvorte : revolucia.
Eku la kongreso ! :
Novaj sociaj movadoj : evoluo kaj perspektivoj - Serĉe de vojo al la Integra Revolucio.
Tuttaga ekskurso al Toledo (III)
Printebla dokumento :
1.- Toledo estas nun tro turisma urbo, el kio sekvas avantaĝoj, sed ankaŭ malavantaĝoj, kiel eksceso de publiko, malfacilo kontakti rekte la lokan popolon, subtakso de homaj cirkonstancoj ktp. Kiam la OKK planis tiun ekskurson, ĝi agis movite ne de tiu karakteriza trajto de la urbo, sed de kleriga aspekto, kiu funkcias trioble : unue kiel resumo de la tuta hispana historio, ĉar ĉi-urbe koncentriĝas gravaj epizodoj fare de plej diversaj gentoj kaj homoj en same diversaj epokoj (romianoj, visigotoj, judoj, islamanoj, insurekcioj de la kastiliaj komunumoj, imperia ĉefurbo kaj eĉ konataj eventoj en 1936, kadre de la hispana enlanda milito) ; due, kiel unika loko en Hispanio, kie montriĝas la restoj de la tri kulturoj kiuj floris dum la Mezepoko (judoj, islamanoj kaj kristanoj) kaj kiuj bedaŭrinde ne rajtis pluvivi kune en modernaj epokoj. Detalo pri tio estis la Tradukskolo de Toledo, ege grava por la eŭropa kulturo. Kompreneble, ĝuste tiu interkultura aspekto interesas la esperantistojn. Kaj trie, kaj pli partikulare, ekzemplo de la interkultura tradicio de la urbo estas la tiea ekloĝiĝo de grekdevena renesanca pentristo nomata hispane El Greco, esperante La Greko. Eĉ nuntempe, la kultura vivo de la urbo moviĝas plu ĉirkaŭ tiu figuro. Pri ĉiuj ĉi temoj oni povas trovi detalajn informojn en Vikipedio (ekzemple la artikolo pri Toledo mem) kaj de tie oni povos iri al nacilingvaj versioj.
2.- Fizikaj cirkonstancoj. Komence de aŭgusto en tiu regiono kutime estas ege varme. Do, se tie la vetero estas la normala en tiu sezono, uzu kontraŭvarmilojn, nome ĉapelon, sun-okulvitrojn, helajn kaj malpezajn vestaĵojn, ventumilojn, ŝmiraĵojn protektantajn kontraŭ la suno, kunportu akvon ktp. Feliĉe, kiel ĉe aliaj mezepokaj urboj, ni promenos tra mallarĝaj ombraj stratetoj taŭgaj por la somera klimato, tre ofte senaŭtaj, kaj, feliĉe, ie tie staras fontanoj kun trinkebla akvo, kie oni povas refreŝiĝi senhonte. En la historia urbo estas multaj deklivoj, kaj la pavimo estas ne 21a-jarcenta, do ne uzu kalkanumojn, sed komfortajn ŝuojn. Kvankam vi ricevos mapon, foje atentu, ke ĝi ne estas tridimensia, tio estas, ne nepre la distancoj inter punktoj montras la veran dison, ĉar deklivoj povas multe malfaciligi la alvenon ien.
3.- La organizantoj klopodis organizi la viziton tiel, ke oni atingu la plej grandan nombron da vizitindaĵoj : eble kelkaj kongresanoj ne povos facile reveni por vidi plie pli trankvile. Ekzemple, mankos al ni travivi la toledan nokton. Ĉiukaze ni klopodis kaj klopodos kontroli la tempon kaj alĝustigi ĝin al tiu neceso. Ni celis ankaŭ atenti pri personaj necesoj kaj ne peli la ekskursantaron malhumane rapidege tra tro multaj lokoj. Tial ni unue devis rezigni kelkajn vizitindaĵojn, kaj due ni koncentris la akcelon en du matenajn horojn, por permesi poste laŭnecese proprajn ritmojn kaj eventualan disigon de la grupo, laŭ koncernaj instrukcioj. La urbo ne estas tre granda kaj facilas ne perdiĝi.
4.- Por la matena akcelado, oni devas konsideri, ke ni havos grupan enirrajton en almenaŭ du interesaj lokoj je proksimume preciza horo. Pro tio ĝis la eniro en la lasta ni povos nek viziti la lokojn nek promeni surstrate laŭ persona plaĉo, ĉar tio malhelpus la planitan celon. Tio ne multe daŭros kaj poste ĉiu povos iri pli libere, sciante kie estas kaj estos proksimume la grupo. Ekzemple, en la Visigota Muzeo estas turo al kiu oni rajtas supreniri, sed tute malrekomendinde por nelertuloj kaj troaltuloj : la ŝtuparo malfacilas ; se nur kelkaj grupanoj ŝtopiĝas tie, la aliaj vizitoj ne eblos.
5.- La Sefarda Muzeo kaj Sinagogo “Tránsito” estas sama loko, nome grandega salono kiu povas indiki la gravon de la juda komunumo en la urbo, kaj eĉ finance por la monarkio kaj la ŝtato. Juda bankiero estis grava por la urbo kaj aperas ties portretoj, surstrata monumento, stratnomo ktp. Bedaŭrinde ne estos ŝanco por pristudi la perfortan persekutadon kaj postan forpelon de tiu tiama parto de la hispana popolo. Pri sefardoj oni povas rigardi la vikipediajn artikolojn “Sefardoj” kaj “Forpelo de la judoj el Hispanio”. La sinagoga salono montras belan ornamadon, kaj oni redonis al ĝi la originalan aspekton post ol ĝi estis katolika preĝejo dum jarcentoj : la tiama “katolika” aspekto videblas sur ĉefsalonaj bildoj, kaj la tute originala aspekto videblas en maketo fine de la muzea galerio. La muzeo estas muntita en flanka galerio. La muzeaj klarigoj estas foje nur en la hispana, foje kaj hispane kaj angle kaj, escepte kaj aparte en kelkaj lokoj, en pli da lingvoj, kiel ekzemple ĉine, hebree, arabe ktp en la sefarda muzeo. Ni ne povis munti infrastrukturon por traduki ĉion esperanten.
6.- La Muzeo Greko havas duoblan intereson, nome pri figuro de pentristo kaj kiel iama nobeldomo. En la unua senco oni montras kaj pentraĵojn kaj klerigan informon pri la pentristo kaj lia pentrarto. En la dua senco estas apartaj anguloj, terasoj kaj ĝardenetoj, kie eblas trankvile ripozi kaj sopiri la iamajn epokojn kaj oni povas ĝui la freŝecon de subteraj areoj. Post eliro el tiuj du ŝtataj muzeoj, ne ĉiam estos facile atingeblaj necesejoj. Tie jes, kaptu la ŝancon.
7.- Pri tio, kion ni ne vizitos tutgrupe : Jam oni menciis, ke ni devis rezigni pri parto de Toledo. Ĉiukaze ni faros du kategoriojn kaj en unuan ni metos du apudajn vidindaĵojn, kiujn oni eble povos facile viziti etgrupe, kaj en duan ni metos aliajn vizitindaĵojn, kiujn pli malfacile iu povus viziti laŭ sia propra organizado. La Muzeo Greko estos vizitata laŭ du sinsekvaj grupoj. Unu el la grupoj devos atendi duonhoron. Dum atendo eblas viziti apudan lokon, kie oni montras nur unu pentraĵon, nome la “Entombigo de la grafo Orgaz” (rigardu Viki). Tiu meritas la penon kaj eĉ pagi aparte 2,50 €. La tagon antaŭ la ekskurso, kaj dum la busveturado, la organizanto kolektos tiun apartan monon kaj faros la liston de tiuj, kiuj vizitos la grafon. Tiu grupo eniros en la Muzeon Greko ne la unua, sed la dua. Kaj dume ĝi vizitos la pentraĵon. Dum la atendado kaj ene de la pentraĵejo oni klopodos ampleksigi la prian informon. Se nur duono de la grupo volos viziti la pentraĵon, ĉio iros glate. Se ĉiuj volos, ni organizos du sinsekvajn grupojn ambaŭloke.
Kiam tio finiĝos, oni tagmanĝos apude. Antaŭe aŭ poste, interesatoj povos viziti laŭvole proksiman sinagogon, nune nomatan Sankta Maria la Blanka, interesan laŭ arkitektura vidpunkto (mudeĥara). Fakte kaj judoj kaj kristanoj uzis en la urbo la profesian superecon de islamaj masonistoj. Krom la arka mudeĥara salono, videblas kiel la sukceda katolikeklezia posedanto ŝanĝis precipe la ĉefan retablan lokon. La prezo estos ankaŭ po 2,50 €.
8.- En duan kategorion ni metos aliajn vizitindajn lokojn en la okazo, se iu volos per propra iniciato viziti iun el ili ; ekzemple, de la tagmanĝ-areo eblas atingi la monaĥejon Sankta Johano de la Reĝoj, eĉ de ekstere videblas renesanca fasado. Interne (postpage) estas interesa klostro. Pri apartaj vizitoj elektataj unuope, vi trovos mapdorse indikojn i.a. pri prezo. Ĉefa vizitindaĵo, kiun ni devis rezigni, estas la Katedralo, kie troviĝas interesa retablo, aparta montro de troornamita baroka stilo, nome “Transparente”, kaj aliaj aferoj. La vizito kostas minimume po 8 eŭrojn kaj realiĝas laŭ preciza vizithoraro. La katedrala fasado senpage rigardeblas. Proprainiciate oni povas viziti moskeojn, romiajn ruinojn ktp. Kvankam la urbon ĉirkaŭfluas rivero, ne planu sinbanadon, la polueco de la akvo faras ĝin malrekomendinda.
9.- Posttagmeze ni vizitos la areon ĉirkaŭ la Alkazaro, kie okazis batalo dum la enlanda milito, kio povus instigi nin al debateto, se ni trovos taŭgan ombrejon. Tiu parto de la vizito estos pli trankvila, eblos eĉ butikumi.
10.- Pri aĉetado, suveniraj vendejoj svarmas tra la tuta urbo. En ili, plej ofte eblas aĉeti ankaŭ malvarmajn trinkaĵojn pli malmultekoste ol ĉe trinkejoj. Restoracioj montras surstrate la ĝeneralan prezon de tagmanĝmenuo, de 8 ĝis 10 aŭ 12 eŭroj. Oni devas kontroli kion oni ricevas kontraŭ tiu prezo, kutime temas pri du pladoj, pano, deserto kaj unu trinkaĵo. Se oni jam pagis por la pano, oni ne devas pagi dufoje. Se oni ne pagis por kafo, kaj poste oni proponas kafon, kroman trinkaĵon ktp, kaj vi mendas, kompreneble estos aparta pago. Ni klarigu tion, ĉar foje oni ŝtelaltigetas la prezon ĉefe por eksterlandaj turistoj. Tipaj aĉetoj estas dolĉaĵoj kaj glavoj, ambaŭ el tradicia industrio, glavoj nun kiel suveniro aŭ ornamo, sed, krom pri iliaj prezoj kaj la malkomforto kunporti ilin, aĉetuntoj pensu pri malfacilo en flughaveno. Tipa dolĉaĵo estas “mazapán”, esperante marcipano, tre dolĉa kaj tradicie manĝata kristnaske kaj tute ne aŭguste. Poŝtkartoj kostas proksimume po 0,30 €, ne aĉetu la unuajn, kiujn vi vidos. Tre diversas la prezoj.
11.- Muzeo Sankta Kruco estas senpaga, do ĉiu estas libera eniri sole aŭ grupe. Tie interesas renesanca fasado kaj desktre kuglospuroj de la batalo por la Alkazaro. Rigardu ĉe fenestro en angulo. En iama klostro videblas restaĵoj el diversaj epokoj ; interesa ŝtuparo ; sur la supra etaĝo, muzeeto pri ceramiko ; kaj en iama preĝejo, muzeo kun pentraĵoj de Greko interalie.
12.- El centra placo Zokodovero oni malsupreniras vidante pordegojn, dume kontrolu la horon por ne malfrui ĉe la busatendejo.
13.- El la Sun-pordego oni povas tuj atingi la moskeon “Kristo de Lumo”, iom sube kaj maldekstre estas ŝtupareto kaj... jen ĝi.
Raŭmismo kaj novliberalismo
Brueto fantomas tra la tuta Esperantio : Heroldo, fama gazeto de la Civito, delonge ne plu aperis. Tia "eĥo" tute ne ĝojigas min, tial ke en la Esperanto-mondo, ĉiu signo de malfortiĝo pri ajna gazeto, ajna grupo aŭ asocio, estas miaopinie malbona novaĵo. Heroldo estas (estis ?) tamen intime ligata al la "Civito de Esperanto", kiu fontas el la raŭmismo, aparta ismo kiu datumas de pli ol tridek jaroj.
En 1980 okazis en Raŭmo (Finnlando), la 36a Internacia Kongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Sekve de ĝi, pluraj partoprenantoj decidis publikigi la faman manifeston (http://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Ra%C5%ADmo), kiu poste alprenis la nomon de tiu urbo. Mi intencas ĉi-poste kritiki kelkajn, tamen ĉefajn, punktojn de tiu manifesto.
La manifesto de Raŭmo estas tre konciza : ununura paĝo povas facile ĝin enteni. Dekomence la junaj manifestantoj trovas iun "kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro", kiu montriĝas per la ĉeesto de kelkaj ĝiaj laŭdire mitoj : "la dua lingvo por ĉiu, la angla lingvo estas nia malamiko, UNo devas adopti Esperanton, ktp". Tio estas laŭ ili "krizo de identeco"... Tiujn "pracelajn sloganojn" ili kritikas, asertante (dupunkte) ke : "la oficialigo de esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la [19]80-aj jaroj — oni havu alternativajn celojn [1]. La faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj. Finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem) [2]".
Ni tuj observu, ke la raŭmistoj iel kaptas por si mem la titolon de "Heroldo de Esperanto", sekve de la tuta Esperantistaro, kiun ili traktas iel ĝeneralece, holisme ("oni havu alternativajn celojn"), kvazaŭ ili celus resanigi homon, kiu estus malfeliĉa, eĉ psike malsana, pro ties "krizo de identeco".
Sed ni pli detale komentu pri tiu laŭdire "pracela slogano faligi la anglan lingvon" ? Kiuj celus tion ? Tiuj ne estas multnombraj fakte. Tutcerte en nia kara Esperantio, estas bone konata Lanti, la ĉefa fondinto de SAT, asertinta ke "la sennaciistoj batalas kontraŭĉio nacieca ; kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj"... Do kontraŭ la angla logike. Jen unu tiel nomata "pracela slogano". Mi konfesu, ke mi ne trovis aliajn tiel radikalajn... Estas aldoninde, ke tiun faman sloganon, skribitan en 1931, vortigis la ĉefa reprezentanto de grupo ariganta kelkajn homojn, la sennaciistojn, kiuj restados minoritato ĉe la anoj de SAT... kaj la SAT-anaro siavice restados minoritato ĉe la tuta Esperantistaro.
Oni cetere povas observi iun formalan analogion inter la manifestoj raŭmistaj, sennaciistaj kaj komunistaj. La tri estas skizaj, eĉ lakonaj. Ĉiuj ili, pli malpli eksplicite, intencas heroldi, do paroli je la nomo de kolektivo : la t.n. komunistoj aŭ la sennaciistoj (ambaŭ"fantomus" tra iu mondo), aŭ, koncerne la raŭmistojn, la tuta Esperantio. Mi tute ne estas raŭmisto, kvankam heterodoksa sennaciisto, ankaŭ heterodoksa komunisto. Mi dume ne pli apogas la manifestanton Marx, kies komunismo "forigas religion kaj moralon", ol Lanti, kies sennaciismo "batalas kontraŭĉio nacieca". Koncerne la raŭmistojn, kiel progresema Esperantano, mi ĝisnune sentis min kvazaŭ tute fremda al ilia filozofio, kion mi plue ekspliku.
La subskribintoj evidente pravas pri Zamenhof, kiu neniam proponis kontraŭstari la francan kiel cetere la anglan aŭ alian lingvon, kia ajn ĝi estas. En fragmento famega, kvankam oni ne ĉiam atentege ĝin legas, la bona doktoro Z. precize skribas : "Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj". Li daŭrigas montranta la rindindecon de la timo, "ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn" (Esenco kaj estonteco..., 1900).
...Kio estis direnda ! Ni povus precizigi, ke la lingvo internacia de Zamenhof, kiun li baze ambicias ja helplingvon por ĉiuj, "neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj"... de ĉiuj… inter ili de la minoritataj, eĉ de la indiĝenaj... Al mondo estonta purigita de ĉiaspecaj hegemonioj, Esperanto ja prezentiĝas kiel la plej kapabla lingvo respekti ĉies kulturojn, kiel eble bremsante la malaperon de la minoritataj. Zamenhof estis antaŭvorte multkulturisto, tute ne egocentra etna kulturisto, kio proksimiĝas al ŝovinismo, al rasismo.
Ni daŭrigu nian legadon. La subskribintoj poste klarigas siajn celojn, nome "disvastigi Esperanton por iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn". Nur kvar el ili estas elnomataj (nome propedeŭtiko por lingvoinstruado, kontaktoj inter ordinaraj homoj, kontaktoj sendiskriminaciaj, novtipa internacia kulturo). Kial tia limigo ? Nian karan Esperantion mi jam komparis kun tiu malriĉa gastejo, en kiu ĉiu trovas, kion ĝi alportas... kaj dispartigas bonvole... Ne ĉiam bedaŭrinde... Eblas al ĉiu, sekve, trovi diversajn "pozitivajn valorojn" (subjektivajn taksojn) de Esperanto, iun el ili ekzemple, kiu ebligas ĝian disvastiĝon al tia aŭ alia medio por la protektado de la minoritataj kulturoj, ĉe kies anoj eblas varbi novajn amikojn. Kelkaj Esperantistoj, kiuj agadas tiukampe, faras bonegan laboron miaopinie (mi ĉefe pensas ĉi tie al nia kamarado Renato Corsetti pro ties senlaca aktivo direkte al minoritatoj).
La junaj manifestantoj aldonas : "Lige kun la lasta valoro [la "novtipa internacia kulturo"], ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato".
...Tie ni ne staras fore de iu "elektita popolo". Montriĝas klara, per tiu elvokita diasporo, la analogio al la tradicia historio de la juda popolo, delonge disigita, vagadanta tra la tuta mondo serĉante ian denovan kuniĝon. La t.n. "Esperantistaro" estus iu kvazaŭ-popolo, kun ties historio jam sufiĉe ampleksa (krome kun ties laŭdire "krizo de identeco"). La raŭmistoj, do, inventas Esperanto-popolon, samkiel la cionistoj de la 19a jarcento elpensis la judan popolon (vd. la trafan studaĵon de Ŝlomo Sand multlingve resumitan ĉe http://en.wikipedia.org/wiki/The_Invention_of_the_Jewiŝ_People). Nur mankus al tiu popolo institucioj por igi ĝin nacio. Sed en la menso de la raŭmistoj, temas pli precize pri preskaŭ- aŭ kvazaŭ-nacio. La Manifesto konkludiĝas per tiu fama konfeso : "Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion ; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran".
...Ĉiuj maljunaj Esperantistoj, kiuj aktivis ĝis la jaroj 1980, ja devus esti dankemaj al la junaj raŭmistoj, kiuj tiam subite ekalvenis por diri ion kulture originalan kaj internacie valoran. Neniel en siaj reciprokaj manifestoj, la sennaciistoj de Lanti aŭ la komunistoj de Marx aŭdacintus publikigi saman, eĉ proksiman, diron. Kvazaŭ la Esperanto-kulturo estus atendinta la komencon de la 1980aj jaroj kaj la raŭmistojn por reale naskiĝi tute preta el la cerboj de tiuj junuloj. "Antaŭ ni la malklaro, post ni la diluvo" (laŭ la Sankta-Imjerano Frédéric Moser)... La raŭmistoj sin volas do elito. Ili celas konsistigi la embrion, la kernon, de la estonta movado, kiu resanigu, rehabilitu la ĝisnunan malfeliĉan Esperantistaron, tiun "mem elektitan diasporon" suferantan pro "krizo de identeco".
...Tiu fermenta raŭmisma kerneto konsistigu novan majonezon... La sekvon de tiu historio oni konu. Tre resume : en 1996 la kontestita "transdono" de la fama Esperanto gazeto Heroldo al LF-Koop (kvazaŭ oficiala organo de la raŭmismo), la forviŝo de ĝia tradicia "eksmodiĝinta" subtitolo Esperanto triumfonta, poste la "Pakto por la Esperanta Civito" (1998), la posta t.n. "konstitucio" proklamita en Sabloneto (Italio, 2001) kun la laŭdire "suvereneco" de tiu "mem elektita" esperanto-popolo, ties "jura personeco", ties "institucioj" trakopiitaj, paŭsitaj el la tradicia ŝtat-naciismo, iuj eĉ simiitaj el la Roma Respubliko (vd. http://www.esperantio.net/index.php ?id=15). Kio ankaŭ karakterizas tiun historion estas la senĉesaj kritikaj komentoj, iuj dirus "klaĉoj", kiun tiu grupeto daŭrigis kontraŭ almenaŭ du ĉefaj Esperanto organizoj, UEA kaj SAT. Tia agresema konduto estas cetere iel logika fenomeno de sinasertado. Omnis determinatio est negatio (Spinoza) : iam SAT-anoj same faris rilate al "neŭtraluloj" (tamen ne tiagrade).
Antaŭ ol konkludi, endas rapide observi la historiajn cirkonstancojn de la 1970-80aj jaroj, momento kiam naskiĝas la raŭmismo. Tio helpos al ni klarigi la aferon. Tiun periodon, fakte, markas la granda impeto de la liberalismo, pli precize anglo-saksa. Kelkajn gravajn eventojn oni skize observu tiukadre.
En marto 1973 la Usona potenco draste kaj definitive disfaligas Bretton-Woods, la internacian monan traktaton de la postmilito. Ses monatojn poste reale ekas la seriozaj aferoj. La 11an de septembro, la generalo Pinochet, teleregita de la novliberalismaj "Chicago Boys", renversas la socialistan ŝtaton de Ĉilio. Tuj poste la unu nafta ŝoko definitive fermas la Oran Epokon de la kapitalismo. Sep jarojn poste, en 1980, la precizan daton de la manifesto de Raŭmo, S-ro Milton Friedman, ĉefpensisto de la Boys kaj papo de la novliberalismo, estas akceptita de la Ĉina ŝtatestro Deng Xiaoping en Pekino. Ĉinio inaŭguras iun Ondegon. Ĝi fariĝas la unua "komunisma" lando, kiu adoptas la novan liberalan ekonomion... Necesos atendi la finon de tiu jardeko por ke la cunamo reale senkateniĝas. Tiam, kiel domenaĵoj, multnombraj landoj konvertiĝas al la nova ekonomio, ĉu bonvole, ĉu ne : en Centra Eŭropo, Sovetunio, Balkanio, Sud-Afriko… Sed jam antaŭe, la liberalismo enigis ĉies mensojn. Reagan kaj Thatcher estas venkintaj de la eko de la 1980aj jaroj... Kaj tiuj, kiuj ne volas sekvi la tiaman fundamentan historian fluon, devos sperti la trudan militisman eksportadon de tiu sistemo.
... Jen la historia kadro de la raŭmismo. Pri ties naskiĝperiodo multaj gravaj historiaĵoj estus ankaŭ menciendaj : la ĝenerala forlaso de ĉia espero pri alternativa socio, la nov-konservativismo, la ĉiaspeca identeca fenomeno, finfine la multobliĝo de naci-ŝtatoj ĉefe en Sud-Eŭrazio (de Balkanoj ĝis la Ĉina landlimo), jam orkestrita de Okcidento. La rilataj naciismoj kompreneble ne ĉesis tiutempe multobliĝi kaj akriĝi. Sed mi tute ne intencas ĉi tie ĵeti ŝtonegon sendistinge al ĉiaj naciismoj, kiel iam faris Lanti, aŭ nur al la tuta raŭmismo
...Ĉar la naciismo montriĝas ja kompleksa afero, kontraŭeca mondkoncepto, kiu entenas erojn politikajn kaj kulturajn inter aliajn. Kiel la franco Jean Jaurès oni povas esti sindonema, aperta naci-socialisto (antaŭnome), aŭ rasisma kiel la germano Hitler. Mi ĉefe tute ne intencas esti malamiko al la toleremaj kulturaj naciistoj : mia sennaciismo estas ĉefe senpolitikismo... afero klarigota.
La kazo de la raŭmismo estas cetere iom kompleksa. Tiu tendenco unue montriĝas kiel ia tendenco de la Esperanto-movado sinfermi, kongrue kun la karakteriza pesimismo de nia epoko. Krome, tuttakorde kun ties naciisma fluo, ĝi situas malrespekte al la fama averto de Zamenhof kontrau la "neprudentaj nacionalismoj de malfortuloj" (vd. la tiel "neprudentaj" rilatoj de la Civito kun la afrika mikro-ŝtato de Kabindo). Kiel dirite, mi persone sentas min kvazaŭ fremda al la nuna raŭmismo, ankoraŭ pli radikale al ĝiaj flankoj elitisma kaj politikisma. Pri ĝia kultura aspekto, mi humile konfesu mian grandan malscion. Ni tamen sciu, ke la "novtipa internacia kulturo" jam ekzistis en Esperantio ja antaŭ Raŭmo. Oni povas imagi, ke subskribinte tian manifeston kaj poste plu forenirante, kelkaj junaj homoj fariĝis kvazaŭ enkarcerigitaj en la erara vojo en kiun ili senpripense eniris... Ĉiakaze estintus pli oportune labori al grandigo de la Esperanta kuko, alloga frandaĵo, ol provi kreskigi sian parton malprofite al la najbaroj.
Nun, precize kvardek jarojn post ĝia eko, en la momento kiam la novliberalisma cunamo feliĉe spirmankas, mi sincere deziras plenan sukceson al tiuj raŭmistoj, kiuj bonvolos rigardi alfronte la problemon, unuflanke daŭre laborantaj pri la kultura flanko de sia agado, aliflanke malfidantaj la politikisman mondon kun ties danĝeroj. Verŝajne, kelkaj drastaj reformoj prezentiĝos al ili frue aŭ ne. Ja tiu ĝismedola malfido al la tradicia politiko, klare starigita kiel statuta regulo, ebligis al tiu maljuna kleriga asocio fondinta en 1921, SAT, daŭradi ĝisnune.
Djémil Kessous
P.S. Tiun artikolon sekvos alia, samspeca, kritike studante alian ismon, kiun la esperantistoj bone konas : la sennaciismon. Por iu filozofia studado de la raŭmismo, oni utile konsultos mian kritikan artikolon, Raŭmismo kaj postmodernismo, ĉe http://satesperanto.org/Raŭxmismo-kaj-postmodernismo.html
Kongresaj programeroj
- Poezio : armilo ŝargita per futuro
Koncerto de JoMo (Jean-Marc Leclercq).
Spektaklo “Vivu la Teatro !”.
Kadre de nia madrida SAT-kongreso ni faros omaĝon al la teatro. Ni ŝatas teatron kaj teatri. Ni pensas, ke se ne ĉiu el ni estas iu Laurence Olivier, iu Chaplin, iu Pavarotti ktp... ja multaj el ni povas digne elturniĝi sursceneje, feliĉi kaj feliĉigi aliajn per la magio de teatro. Ni pensis do pri spektaklo ludota de ĉiuj kongresanoj kun minimume digna arta nivelo interesataj en ĉi omaĝo. Kompreneble, nia diseco ne permesintus al ni munti formalan teatraĵon, sed eblis kunmeti unuopajn projektojn de ludado en tutan spektaklon, nian komunan verkon. Ĉiuj kompanoj kapablaj voĉlegi aŭ reciti poemon, prezenti etan monologon, mimadi, unuope aŭ grupe ludi muzikilon aŭ kanti ktp estis petataj al partopreno. Surbaze de ĉiuj proponoj ricevitaj ni kreis rakontan fadenon kaj fonmuzikon laŭan al la naturo de la ludotaĵoj. Tiel ni preparis nian kolektivan spektaklon “Vivu la Teatro !” sub la gvidado de la poeto Miguel Fernández.
Prelego de Félix Rodrigo Mora pri “Novaj sociaj movadoj : evoluo kaj perspektivo. Serĉe de vojo al la Integra Revolucio”.
Prelego de Prado Esteban pri “Virinoj kaj Revolucio”.
En ĉi raporto mi traktos la temon, pri kiu mi plej multe laboris en la lastaj jaroj kaj pri kiu mi publikigis plurajn librojn kaj artikolojn, nome pri la virina afero en la nuno. Mi faros tion ne sub la specialigita vidpunkto de la nova politika seksa diskriminacio, sed surbaze de emo al universalismo, nepre necesa en ĉi epoko kaj pli proksima al la spirito de ĉi kunveno.
La universalismo, la integranta kaj integra mond-rigardo hodiaŭ malaperadas, nuntempe triumfas sekteco, kio egalas klanan patriotismon ; korporaciemo, kio egalas grupan egoismon ; partieco, kio egalas profit-aman manieron vidi la realon ; fragmenteco, kio egalas manieron vuali la veron de la aferoj. Plie, kreskas fanatika netoleremo al diverĝeco kaj al libero...
Prelego de Antonio Marco Botella, aŭtoro, inter multaj aliaj, de la verkoj “Laboristaj kronikoj” kaj ties hispanlingva versio “Crónicas del Movimiento Obrero Esperantista”, pri “Eŭropo kaj Al-Andalus historie”.
Antonio Marco Botella, prezidanto de “Fundación Esperanto”, grava esperanta verkisto kun pli ol dek tri esperantaj libroj eldonitaj (precipe pri historio kaj beletro) proponas prelegon por pripensi pri Eŭropo : historia kombino de kulturoj (Grekujo, Romio… ankaŭ Al-Andalus), influo de nacioj kaj naciismoj, laboristaro kaj kapitalismo, problemoj kaj krizo, pripensaĵoj koncerne al pasinteco kaj aktualaj horizontoj…
Prelegoj de Toño del Barrio pri “Ideologiaj tendencoj en la hispana Esperanto-movado” kaj pri “El idioma Esperanto y la asociación mundial anacional SAT” (hispanlingve).
La Esperanto-movado havas en Hispanio tre oftan antaŭbildon, ke temas pri malnova ideologio propra al framasonoj kaj anarĥiistoj en la epoko de la Hispana Respubliko dum la 30aj jaroj. Tamen, kiel en aliaj landoj kaj epokoj, fakto montriĝas ke la movado estis tre plurala, eĉ ene de la laboristemaj komunumoj. Ni havos la okazon konatiĝi kun kelkaj el tiuj tendencoj, fokusigante nian atenton ĉefe en la laboristajn rondojn. Tie ni trovos ja la specifecon de la anarĥiista aliro al la internacia lingvo, kaj ankaŭ la radikojn kiujn Esperanto trovis en diversaj socialistaj kaj komunistaj partioj kaj sindikatoj.
Prelego de Félix Jiménez Lobo, aktivulo pri etikaj bankoj, pri “Sociala kaj solidara ekonomio : lastaj tendencoj en Hispanio”.
Félix Manuel Jiménez Lobo naskiĝis en Madrido en 1969. Li studis Biologion kaj Kulturan Antropologion. Li eklaboris kiel naturmedia teknikisto kaj en la jaro 1998 komencis lian intereson kun la “tria sektoro”, unue kiel voluntulo en asocio por disvolviĝa kunlaboro en Afriko (Ekvatora Gvineo) kaj poste kiel profesia administranto en iu labor-kooperativo en kiu nuntempe li estas labor-partnero. Li spertas pri Korporacia Sociala Respondeco kaj Socialaj Bilancoj kaj estas sociala konsilanto de Coop57 (financa kooperativo) kaj “Mercado Social de Madrid” (Madrida Sociala Merkato). Li ankaŭ agadas ĉe la sociala movado “15M” (indignula movado), ĉefe en la asembleo de lia rezidad-kvartalo. Rilate al E-o, li esperantiĝis en 1997 kaj de 2008 estas Sekretario de la Hispana E-Federacio kaj membro de SAT ekde 2011.
Oni povas difini la socialan kaj solidaran ekonomion kiel tiun, kiu metas la homon en la centron de la ekonomia kaj socia disvolvado. La solidareco en ekonomio baziĝas sur projekto samtempe ekonomia, politika kaj sociala, kiu sekvigas novan manieron fari politikon kaj starigi homajn rilatojn surbaze de interkonsento kaj de civitana agado. Ni komentos kaj ĝiajn lastajn tendencojn en Hispanio, kaj la rilaton kun la 15M-movado.
Prelego de Miguel Fernández pri “Kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia poezio”, kadre de prezento de la libro “Poezio : armilo ŝargita per futuro”.
Miguel Fernández naskiĝis en 1950 en Granado. En 1968 li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ties Politeknika Universitato. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF, kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj. Verkoj : poemkolektoj Ampoemaro (aperinta kadre de Ibere libere) kaj El miaj sonoraj soloj ; rakontoj kaj noveloj en Ekstremoj ; prelegoj-eseoj Sur la spuroj de Federico García Lorca kaj Konfesinde : ni vivis kaj plu vivas (La Ibera Grupo : dudek jaroj da amikeco kaj kreado) ; tradukoj Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, de Federico García Lorca, Ĝis tagmezo alvenos, de Ignacio Aldecoa kaj Miguel Hernández, poeto de l' popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández.
“Poezio : armilo ŝargita per futuro” estas ne simpla kompilo de multnombraj poemoj (entute 182 el 35 aŭtoroj), sed vaste komentita antologio de ĉefe hispanlingvaj engaĝiĝintaj lirikaĵoj zorge elektitaj kaj esperantigitaj kun rigoro kaj poezia sento.
Pere de ampleksa historia enkuntekstigo kaj plej diversaj notoj kaj klarigoj, la kompilinto kaj ĉeftradukinto (170 poemoj), Miguel Fernández, E-poeto kaj studemulo pri hispana poezio, faras kompreneblaj kaj ĝueblaj versojn plej kompleksajn kaj igas la leganton gustumi la dolĉon kaj profundon de unuavide plej leĝeraj. Inverse, pere de la tuto el la kolektitaj poemoj, li gvidas nin en la koron de la hispana popolo ; en ties, ordinare, mise aŭ ne bone konatan historion ; en ties lumojn kaj ombrojn.
Konscia pri la graveco de ĉi verko kaj sen ajna dubo pri la varma akcepto, kiun ĝi ĝuos laŭmerite en laboristaj medioj –kaj, ĝenerale, en Esperantujo–, SAT en Hispanio (SATeH) lanĉas ĝin kiel unu el la ĉefaj realigoj de la 86a SAT-Kongreso en Madrido.
Prelego de Manuel Pancorbo pri “Komunikado kun eksterteranoj”.
Se iam la programoj de Serĉado de Ekster-Teraj Inteligentuloj (SETI) fruktodonus, kaj do ni sukcesus kapti signalojn el alia galaksia civilizacio, ni nepre alfrontos problemon. Jes ja, la eĥo de tia novaĵo ŝokos la mondon en ĝiaj fundamentoj kaj la sekvoj estos konfliktaj. Tamen mi ne parolas pri tiaj problemoj, sed pri alia : kiel ni komprenu la kaptotajn signalojn ? Eĉ se la signalo de tiu alimonda civilizacio estus sendita kun ĉia zorgo por esti facile deĉifrebla. Ĉu eĉ tiel ni povus kompreni ion ? Resume : ĉu eblas komuna lingvo inter ni kaj ili ?
En la prelego ni analizos tiun problemon ekirante el niaj nehomaj inteligentaj najbaroj (simioj, delfenoj, polpoj), kun trarigardo al la fundamento de la lingvo kaj la komunikado. Eble ni ne solvos la problemon, sed mi garantias ke la vojaĝo estos fascina, kun ia roleto por nia lingvo Esperanto.
Prelego de Vladimir Bespalov pri “Komunista internacia agado”.
Pri Komunista Partio de Rusio, pri ties internacia agado kaj pri aktiveco de rusiaj KEK-anoj en IKEK (Internacia Komunista Esperantista Kolektivo), pri ties organo "Internaciisto", kies redakcio kaj presejo situas en Hispanio.
Prelego de Brandon Sowers pri “Lastatempaj sociaj luktoj en Usono kaj ilia historia kunteksto”.
Supozeble Usono estas la lando de konsumado, militado, kaj vakuo de idealoj. Tamen ankaŭĝi naskis la 1an de Majo, kaj lastatempe oni povas konstati, ke la enloĝantoj komencas denove organizi sin kaj montri alternativajn vojojn. La prelego pritraktos grandajn kaj etajn klasbatalojn dum la lastaj jaroj, kaj ankaŭ skizos la soci-historia kunteksto de la klasbatalo en Usono.
Prelego de Brandon Sowers pri “Esperanto-filmoj”.
Esperanto ludas disan kaj varian rolon en la kinarto, kaj malfacile estas superrigardi nian lingvon en ties kina kariero. La prelego tuŝos la kinan praepokon kaj la filmojn de ĉiu konatajn, sed enfokusiĝos en la malpli konatajn aperojn de nia lingvo, kaj aparte en filmoj aŭ televidprogramoj relative lastatempe aperintaj. Pluraj estas jam traktataj en la eseo “Perspektivoj pri esperanta kinarto”, aperinta en Beletra Almanako 15.
Prelego de Michael Leibman pri “Naturo kaj ekonomio”.
La superregantaj skoloj en la nuntempa ekonomiko atribuas nur marĝenan rolon al la naturaj resursoj.
Tial, la riskoj estigataj per la po-ioma elĉerpiĝo de nafto, de maloftaj metaloj, de fiŝ-stokoj ktp. estas konsiderinde subtaksataj. Same, la ekonomiaj konsekvencoj de la klimataj perturboj ne estas ĝuste enkalkulataj.
La prelego estas enkonduko al la kritikoj de tia subtakso de la naturo, laŭ du aliroj.
1) Ene de nov-klasika ekonomiko estas kritikata la distordon de merkataj prezoj elfluanta de la neglekto de naturaj fenomenoj.
2) Kaj Kejnesanaj kaj Marksistaj ekonomikistoj laboras kun teorioj kie ŝlosilan rolon okupas la nivelo de la salajroj. La nuna ekonomia krizo instigis “biofizikajn” ekonomikistojn esplori la efikon de la malpli-boniĝo de natura-kapitalo je salajroj kaj kredito.
Ambaŭ aliroj celas malfermi perspektivojn por pli realisme kompreni la estantajn kaj venontajn krizojn kaj kontraŭ-batali la strategiojn bazitajn nur sur subigo de salajroj kaj sociaj elspezoj.
Prelego de Vjekoslav Markov pri “Volontuloj de balkanaj landoj kiuj partoprenis al la civila milito en Hispanio kaj batalis ĉe la flanko de la respublikanoj”.
Temas pri ĉirkaŭ 1700 homoj kiuj kiel volontuloj partoprenis (inter ili estis kalkulataj tiuj kiuj estis kaptitaj ĉe diversaj stacidomoj kaj aŭtobusaj stacioj, ŝipoj kaj ŝipetoj). Laŭ nombre dum la milito pereis ĉirkaŭ 300 dum la bataloj, 350 estis vunditaj, ĉirkaŭ 300 arestitaj kaj senditaj al koncentrejoj en Francio. Multaj fariĝis popolaj herooj kiuj batalis dum la dua mondmilito en la jugoslva popola armeo kaj 20 fariĝis generaloj.
Prelego de Pedro Zurita : “Esperanto kaj la socia inkluzivigo de Blinduloj”.
Pedro Zurita estis Ĝeneralsekretario de la Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj depost 1986 ĝis 2000 kaj li deĵoris en la hispana nacia organizaĵo de blinduloj, ONCE, dum multaj jaroj kiel tradukisto. Depost 2005 li estas tre intelekte aktiva emeritulo.
En la Eŭropa intermilita tempo multaj aktivuloj de la naciaj blindulorganizaĵoj lernis kaj uzis esperanton, ĉar ili prave pensis, ke tio, kio estas eble tie, estas ankaŭ eble alie. Hodiaŭ blinduloj deziras avantaĝe utiligi la progresemecon de esperantistoj por atingi veran socian inkluzivigecon.
Debato (hispanlingve, kun samtempa tradukado) pri “Esperanto ekster Esperantujo. Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj”. Kun partopreno de gazetoj “Tierra y Libertad”, “Germinal”, "CNT", "Estudios", kaj internacia traduk-reto Tlaxcala.
Projekciado de la dokument-filmo “Mondcivitanoj”. Debato (hispanlingve, kun samtempa tradukado) pri migrantoj kaj landlimoj. Prezentos la filmeton ties reĝisoro Natalia Román. Partoprenos la debaton aktoroj de la filmo kaj aliaj aktivuloj laborantaj ĉi-terene.
Lerno-rondo pri “Peĉakuĉo” (serio de mallongaj prelegetoj pri diversaj temoj), gvidata de Manuel Pancorbo.
Lerno-rondo gvidata de Jorge Camacho pri poezio.
Oni alportu kaj kundiskutu proprajn aŭ aliulajn poemojn, tradukitajn aŭ originalajn, pretajn aŭ nur komencitajn, eĉ ankaŭ nurajn ideojn.
Lerno-rondo gvidata de Jorge Camacho pri gazetfarado (Beletra Almanako).
Jorge Camacho rakontos kiel okazas la redaktado de la literatura kaj kultura libroforma revuo Beletra Almanako (BA) fare de internacia teamo, de la mendo aŭ ricevo de kontribuoj ĝis la eliro de la pretaj ekzempleroj el presejoj en malsamaj kontinentoj.
Lerno-rondo gvidata de Miguel G. Adúriz pri “Kiel fari kaj prezenti esperantajn filmojn”.
Ekde la naskiĝo de esperanto, okazis miloj da kulturaj eventoj en nia lingvo. Ili postulis ja grandan investon de mono kaj laboro. Tamen, la rendimento atingita estis ĝenerale tro malalta, ĉar, en plej multaj okazoj, ilin spektis nur malgranda aro da homoj, kaj poste, bedaŭrinde, ili perdiĝis por ĉiam. Nun, danke al Interreto, eblas ke miloj da esperantistoj en la tuta mondo ĝuu la diversajn programerojn de niaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Kaj mi montros al vi kiom facile estas tion fari.
Spektigo de la filmo “Esperanto” de Dominique Gautier (kun prezentado far Vito Markovo).
Prezentado de Franjo Leveque de la venonta SAT-kongreso.
01. La 01an-03-an de aprilo 2013
Legu plu...
La 1an-3an de aprilo 2013
Minami-Sanriku – Kesennuma – Rikuzen-Takata
Dum la pasintaj 2 jaroj, mi multe vojaĝis en la damaĝita regiono Toohoku, kaj nun restas nur kelkaj urboj, kiujn mi ankoraŭ ne vizitis. Minami-Sanriku estis unu el tiuj urboj.
Minami-Sanriku
La 1an de aprilo mi atingis la urbon Sendai, la plej granda urbo en la regiono, kaj de tie mi uzis senpagan busservon de la hotelo Kanjoo. Post du horoj mi atingis la hotelon, tre luksan. Ĉiuj ĉambroj alfrontas la Pacifikan Oceanon, do mi povis ĝui belegan pejzaĝon. Ĉe la fenestro venis mevoj, al kiuj mi povis doni manĝaĵojn. Tio estis nekutima, bonega bonvenigo. La kotizo estis malmultekosta, 10500 enoj (105 eŭroj) inkluzive de luksaj vespermanĝo kaj matenmanĝo.
Mi trovis tiun ĉi hotelon per interreto. Poste mi trovis, ke seriaj kvin artikloj pri la hotelestrino Abe Noriko aperis en la ĵurnalo Mainiĉi ekde la 26a de februaro. Mi tre kortuŝiĝis pri la artikoloj kaj senpacience atendis la viziton al tiu hotelo. En la artikoloj estis skribitaj jenaj aferoj :
Ŝia patro perdis ĉion en la cunamo de 1960, kiu venis de Ĉilio, do kiam li intencis konstruigi hotelon, li elektis altan lokon kun solida grundo, sed en ĉi-foja cunamo la hotelo estis inundita ĝis la dua etaĝo. Tiutempe estis en la hotelo 350 homoj : gastoj, laboristoj, rifuĝintaj urbanoj. La hotelo prizorgis ilin.
Kiam solviĝis akvo-problemo, la hotelo proponis al la urbo, ke ĝi estu rifuĝejo por familioj kun infanoj kaj por komercistoj. S-ino Abe opiniis, ke se tiuj familioj translokiĝos al aliaj urboj, ili baldaŭ perdos emon reveni al sia urbo, ĉar infanoj alkutimiĝos al la nova cirkonstanco. Kaj ŝi deziris, ke komencistoj rapide refunkciigu siajn vendejon kaj fabrikon por ke la urbanoj ne fuĝu al aliaj lokoj pro vivmaloportuneco.
La hotelo akceptis 600 homojn el la urbo, ne kiel gastojn, sed kiel samurbanojn. Ŝi organizis kurson pri trikado, voĉlegadon de libroj por infanoj, teumadon kaj eĉ klason por lernantoj helpe de studentoj. En septembro 2011 ĉiuj rifuĝintoj dise translokiĝis al provizoraj domoj. S-ino Abe komencis busservon inter distriktoj de provizoraj domoj kaj la hotelo por ke ili daŭre havu amikajn rilatojn.
Kiam la hotelo normaliĝis, ŝi sciis, ke turistoj hezitas turismi en damaĝitaj lokoj, do ŝi komencis busservon al tiuj lokoj kun ĉiĉeronoj. Ŝi volas, ke oni lernu el tiu grandega, senprecedenca katastrofo okazinta unu fojon dum mil jaroj.
Por vigligi la urbon, oni devas inviti homojn el ekstere. Tio estas rolo de turisma industrio. De longe ŝi estas ĝoja, kiam ŝi aŭdas, ke turismo vigligas la urbon, kaj nun ŝi estas pli ĝoja ol antaŭe, kiam ŝi aŭdas tiun eldiron.
(Fino de la citaĵo)
Kiam mi atingis la hotelon, ankoraŭ estis antaŭ la 4a horo, do mi vizitis la centran parton nomatan Ŝizugaŭa de la urbo Minami-Sanriku. En la urbo neniu restis krom tri konstruaĵoj, nome la urba oficejo por prevento kontraŭ malfeliĉaĵoj, 4-etaĝa hotelo kaj 3-etaĝa konstruaĵo de iu kompanio.
- La urba oficejo por prevento kontraŭ malfeliĉaĵoj. Antaŭe ĝi estis blanka, sed nun ruĝa kaj sketela.
Ambaŭflanke de tiu urba oficejo, antaŭe ekzistis du tri-etaĝaj, lignaj ĉefoficejoj, sed tiuj estis inundite momente malaperis en la cunamon. Sur la tegmento de tiu kontraŭmalfeliĉaĵa oficejo fuĝis 40 homoj, sed ili ĉiuj estis englutitaj de la ondegoj, kiujn postvivis nur 10 el ili. F-ino Endoo Miki, kiu alarmadis la urbanojn per laŭtparolilo kontraŭ la grandega cunamo, malaperis kun sia superulo. Multaj urbanoj dankas al ŝi pro ŝia kuraĝo.
Antaŭ la cunamo en la urbo loĝis 17600 homoj (5300 familioj). El tiuj 600 mortis, 250 ankoraŭ ne estas trovitaj kaj 3300 familioj perdis sian domon. El 107 pacientoj kaj funkciuloj de la hospitalo Ŝizugaŭa, kiu situis tuj apud la urba oficejo, 72 mortis. Nun la rifuĝintoj loĝas en 2195 provizoraj domoj, el kiuj 486 troviĝas en la najbara urbo, ĉar mankas terenon en la urbo.
- Tute difektita stacidomo de Ŝizugaŭa. Nun herboj kreskas sur la kajoj.
En la damaĝitaj urboj mi kutimas viziti la stacidomon. En tiu urbo troviĝis la stacidomo Ŝizugaŭa de la trajnlinio Kesennuma. La stacidomo kaj reloj malaperis, kaj la kajoj kuŝis inter herboj. Multaj stacidomoj laŭ tiu linio suferas pro simila damaĝo. Profitante tiujn damaĝojn, la trajnkompanio Japana Relo de la Orienta Japanio volas malfunkciigi tiun ĉi malprofitan linion. Nun oni konstruas busvojon sur la eksa relvojo, kaj parte la buso kuras sur tiu vojo. Oni nomas tiun sistemon BRT, ne en la japana lingvo sed en la angla. Eble ĝi signifas Bus-rapid-transporto. La kompanio provas trompi loĝantojn per tiu ŝajne moderna angla nomo.
Revenante al la hotelo, mi diris al la taksiŝoforo : “Vi certe estas malĝoja, ke vi perdos la trajnlinion”. Li respondis kun kolera mieno : “Tio ne estas la afero de ĝojo aŭ malĝojo, sed la afero de vivo. Sen trajno, ni ne povos vivi. Lernantoj ne povos viziti lernejon. Tio estas la afero de homaj rajtoj”.
Mi iris trans la stacidomo kaj vizitis la provizoran butikan kvartalon. En ĝi 30 vendejoj estis malfermaj. Mi vizitis foto-vendejon kaj aĉetis du librojn pri la katastrofo, kiujn eldonis s-ro Satoo, fotisto en tiu vendejo. En unu el tiuj libroj troviĝas tri fotoj de tiu kontraŭmalfeliĉega oficejo. En la unua, vidiĝas pli ol 30 homoj sur la tegmento, en la dua la oficejo estas en la ondego, kaj en la tria fotita en la venonta tago la konstruaĵo estas skeleta. Li skribas en la libro : “Fotadi la urbon ĝis la restariĝo estas mia misio, ĉar mi kreskis kiel fotisto en tiu ĉi urbo”. Foliumante tiujn librojn, kiel ofte mi larmis !
En la venonta mateno mi turismis en la urbo per la buso de la hotelo. La hotelo preparis tri grandajn busojn, kaj tiuj estis plenaj de turistoj, kiuj tranoktis en la hotelo. Troviĝis ne malmultaj geknaboj. Iliaj gepatroj kaj geavoj opinias, ke la vizitoj al cuname damaĝitaj urboj estas bonegaj okazoj por la edukado al la infanoj.
Kesennuma
En la venonta mateno mi veturis per tiu BRT al la urbo Kesennuma. Laŭ la vojo ĉie vidiĝis damaĝoj de la cunamo.
Mi vizitis la distrikton Suda Kesennuma, kiu estis la plej prospera distrikto en la urbo, sed nun nenio restas krom kelkaj betonaj konstruaĵoj.
Mi traserĉas la lokon por trovi restantajn aĵojn. Tiuj aĵoj pli klare montras la tragdion de la cunamo. Tie mi trovis parte rompitan tason, elektran bukligilon eble uzitan de virino laboranta en la drinkejo, kaj horloĝon, kies montriloj haltis je la tempo de la cunamo. Mi jam kolektis multajn tiajn aĵojn, kaj kune kun la fotoj mi montras en la najbara poŝtoficejo en mia urbo.
En la alia haveno de Kesennuma, mi trovis nove malfermitan malgrandan butikon de vestaĵoj. Antaŭe tiu vendejo estis granda kaj prospera, sed la cunamo rabis ĉion de la posedantaj geedzoj, tamen ili ne malvenkis, kaj denove komencis paŝi antaŭen. La edzo versis jenan poemon por kuraĝigi sin.
Ne malvenku MI !
Por ke mi vere restariĝu,
ne dependu de aliaj homoj, sed de mi.
Ne malvenku MI !
Daŭras tagoj en mallumo kaj sen espero,
Mia koro preskaŭ rompiĝis,
sed mi ne malvenkis kaj antaŭeniras paŝon post paŝo.
Iuj mokas min pro tiu malgranda paŝo, sed
Ne malvenku MI !
La plej granda malamiko estas, certe, mia malforta koro.
Mi batalas subpremate kvazaŭ mi estus en la fronto,
eĉ de mia tendaro venas kugloj al mi,
Sed mi paŝas kaj paŝas,
eĉ rampante, eĉ ne laŭ la rekta vojo,
trairante la pikdratojn de malnova modo,
Ne malvenku MI !
Mi kuraĝigu min ne por konsoli min,
sed por sendepende kaj fiere mem stari,
Kiam mi staras, eĉ mallerte kaj eĉ malbele,
tio estas mia brava figuro.
Mi demetu malnovan kirason de ŝablonaj pretekstoj,
kaj kuraĝiĝu min senhezite,
Jes, ne malvenku MI !
Amo al la familio, amo al la hejmurbo, amo al la homaro,
tiujn amojn ĉiuj individuoj tenas,
Restariĝo grandskala komenciĝas de tiu ĉi angulo,
Varmon en la manoj etenditaj al mi
mi volas redoni en miaj manoj iun tagon,
Por tio, ne malvenku MI !
Rikuzen-Takata Survoje al Rikuzen-Takata mi vizitis la stacion Ŝiŝiori-Karakuŭa, ĉar antaŭĝi sidas granda fiŝŝipo. Ĝi sidas tie same de du jaroj. La urbestro de Kesennuma volas konservi la ŝipon, sed la posedanto volas malkonstrui ĝin, eble pro asekurmono. Jam malaperadas atestantaĵoj de la cunamo, do mi opinias, ke tiu ŝipo estus konservita por ke oni faru muzeon ĉi tie. Suferantoj volas forgesi la tragedion, sed samtempe ili timas, ke homoj forgesos ilin. Por memori la tragedion, oni bezonas iujn konkretajn aĵojn. Por tio tiu ĉi ŝipo estas plej taŭga.
- Antaŭe tiu ĉi distrikto estis plenaj de domoj, sed la duono estis bruligita kaj la alia duono estis malkonstruita. Antaŭ la stacidomo nenio restas.
Mi atingis la “Pinarbon de miraklo/espero” en la urbo Rikuzen-Takata. Tiu arbo estas unu sola postvivinto de la cunamo el la 70 mil pinarboj starintaj laŭ la marbordo, sed ankaŭĝi mortis pro salita grundo. Oni bedaŭris tion kaj decidis arte konservi ĝin. Oni tranĉis la trunkon en sep partojn, faris turuon kaj metis en ĝin karbonan ŝafton. La haŭto estis kovrita de kemiaĵo kaj la folioj estas plastaj imitaĵoj. Antaŭ la dua datreveno, tiu pinarbo estas denove starigita ĉe la antaŭa loko.
Poste mi paŝis al la centra parto de la urbo, sed io estis stranga. Ankoraŭ staris granda turisma vendejo, sed malaperis 7-etaĝa luksa hotelo. Norde etendiĝis lagetoj, en kiu ripozis multaj mevoj. Trans la lagetoj troviĝis montoj da rubaĵoj. Sed malantaŭ tiuj, nenio troviĝis. Tie devis esti la urbodomo kaj la granda superbazaro, sed ankaŭ tiuj malaperis. Dum la pasintaj kvar monatoj la pejzaĝo tute ŝanĝiĝis.
Antaŭe ĉiuj turistoj celis la urbodomon kaj preĝis por la mortintoj. Ankaŭ mi venis por tio, sed tie etendiĝis nur ebena tero. La urbo transformiĝis en herbejon kaj lagetojn. Tiu estis la pejzaĝo antaŭ la homa civilizacio.
- Mevoj ripozas. Restis fore nur unu konstruaĵo. Ĝis la tegmento de tiu konstruaĵo venis ondoj de la cunamo.
Laŭ la registara plano oni konstruos kontraŭcunaman digon 12,5 metrojn altan laŭ la marbordo kaj altigos la ternivelon maksimume je 10 metroj ĝis 2018, kaj poste konstruos domojn kaj vendejojn. Ĉu tio eblas ? Ĉu homoj volas loĝi en tia loko ? Ĉu la domoj sur tia tero estas sekuraj ? La urbanoj volas reakiri antaŭan belan marbordon, plantante pli multajn pinarbojn ol antaŭe. Se oni konstruos tiel altan digon, kie estos spaco por pinarboj ? Mizera estos tiu “Pinarbo de miraklo”, kiu staros sola apud la altega digo !
Rigardante tiun malĝojan pejzaĝon, mi sentas min malĝojega. Mi decidis reveni ĉi tien kiel eble plej ofte por vidi, kiel la urbanoj, ne malvenkite, restarigos la urbon. Ankaŭ mi ne malvenkos ĝis mi vidos esperon en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj.
06. La 06an de majo 2013
Legu plu...
La 6an de majo 2013
Sakuroj floris en la cuname damaĝitaj urboj
La japana insularo estas tre longa. La unuaj floroj de sakuroj vidiĝas en la suda insulo Kjuuŝuu en la mezo de marto, kaj la florondoj pli kaj pli norden iras. Nun la ondoj atingis la plejnordan pinton de Honŝuu-Insulo. Sakuroj havas specialan signifon por japanoj. En malĝojo ili des pli kuraĝigas homojn.
Cunama sakuro floris
Ankaŭ en tiu ĉi jaro bele floris sakuro en la distrikto Saŝigahama en la urbo Onagaŭa, kiu estis inundita de 10-metraj ondoj de la cunamo. Tiun arbon plantis s-ino Suzuki Sakujo (tiutempe 72-jara), viktimo en la cunamo, antaŭ 30 jaroj en sia ĝardeno. Ĝi nun estas 4 metrojn alta.
Sakujo kaj ŝia edzo Kooĵi (77-jara) kutimis labori sub tiu arbo por bredado de jakobaj pektenoj kaj kiam ĝi floris, Kooĵi fotis la florojn. Kiam atakis la cunamo la 11an de marto 2011, Kooĵi, estante ekster la domo, grimpis sur la tegmenton de sia flosanta domo kaj estis savita, sed Sakujo mortis, estante en la domo.
Kooĵi nun loĝas kun sia filo en la najbara urbo Iŝinomaki. Aŭdante, ke la sakuro floris ankaŭ en tiu ĉi jaro, li diris, rememorante sian edzinon : “Mi pensis, ke la arbo mortis. Mi estas ĝoja, ke ĝi postvivis la cunamon”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 24an de aprilo 2013)
Sakuroj en mia hejmurbo donis al mi forton
S-ino Sakai Fumiko 74-jara
Mia hejmurbo Ukedo en la urbo Namie en Fukuŝimo apartenas al la malpermesita distrikto pro densa radioaktiveco. Antaŭ ne longe mi estis permesita viziti la tombon de mia familio. Tio estis la kvarfoja vizito al la urbo post la katastrofo.
Post kiam mi oferis florojn kaj incenson al la tombo, mi rigardis la ĉirkaŭon kaj trovis kun larmoj belajn florojn de montaj sakuroj. Kampoj estis kovritaj de herbaĉoj. La vilaĝo estas senhoma. Dume certe tiuj sakuroj preĝis pacon por la viktimoj kaj deziris trankvilon por la postvivantoj.
“Kiom da fojoj mi povos veni ĉi tien ?”, demandante min en la lastaj tri fojoj, mi malĝoje revenis al mia provizora domo, sed ĉi-foje dank' al la belaj floroj de sakuroj, mi fariĝis pli vigla kaj pli pozitiva ol antaŭe. Tiun forton donis al mi la sakuroj en mia hejmurbo.
(la ĵurnalo Fukuŝimo-Minpoo, la 26an de aprilo 2013)
Sakuro estu mia vojindikilo
S-ro Kuŭabara Miĉinaga 65-jara
Mia hejmloko Kaŭazoe en la urbo Namie estas ĉiam suna kaj plena de naturo. Kiam mi revenis hejmen la 11an de aprilo, la sakuro, kiun mi plantis memore al la naskiĝo de mia filo antaŭ 39 jaroj, estis en sia kulmino kun plenaj floroj. Mi deziras, ke ĝi estu vojindikilo por mia reveno al la hejmo.
Kiam mi enlitiĝas en mallumo, mi ofte larmas. Mi volas reveni hejmen plej frue. Ĝis kiam mi estos trudita loĝi en tiu provizora domo ? Tio estas atenco al la homaj rajtoj. _ Kiu decidis sekurecan normon de la reaktoroj, tiu estas la japana registaro. Kiel la respondeculo, ĝi devas solvi la problemon.
(la ĵurnalo Fukuŝimo-Minpoo, la 27an de aprilo 2013)
Mi partoprenis en la Sakura-Festo
S-ino Sakamoto Masako 69-jara
La 20an de aprilo mi partoprenis en “la Sakura-Festo 2013 – por ke ni ne forgesu la urbon Tomioka” okazinta en la najbara urbo Hirono. Ni trapasis “la Tunelon de sakuro” per buso. Jam la kulmino pasis kaj la arboj estis verdaj, sed mi renkontiĝis kun miaj amikoj kaj havis fruktoplenan tempon.
En mia urbo estas ankoraŭ radioaktive, do ni bezonos multan tempon por reveni kaj reakri la antaŭan vivon tie. Mia domo estas en mizera stato pro ratoj. Mi devos nove aĉeti agrikulturajn maŝinojn. TEPCO kompensu kelkdek milinonojn da enoj por tio.
(la ĵurnalo Fukuŝimo-Minpoo, la 30an de aprilo 2013)
Revenu salmonoj de espero al Iŭate
La 11an de marto 2011, multaj bredejoj de salmonidoj suferis pro la cunamo. Tiu de la rivero Origasa en la urbo Jamada en la gubernio Iŭate ne suferis pro la cunamo, sed mankis elektro, kaj oni devis ellasi 2,61 milionojn da salmonidoj en la maron sen alia elekto. Tiutempe ili estis 5 centimetrojn longaj kaj 1,2 gramojn pezaj.
En aŭgusto 2012 la Esplorcentro de fiŝkaptado de Hokajdo kaptis 3702 salmonojn por esplorcelo, kaj en januaro esploristo Oonuki Cutomu trovis tian desegnaĵon en la orelŝtono de unu salmono, kiu montras, ke ĝi devenas de tiu bredejo. Ĝi estis 2-jara, 38,3 centimetrojn longa kaj 630 gramojn peza.
En printempo de 2010 oni ellasis 1,8 miliardojn da salmonidoj, sed en 2011 ne estas klare, kiom estis ellasitaj. Salmonidoj ellasitaj en printempo en Japanio vivas en la Oĥotska Maro, poste en Norda Pacifika Oceano kaj pli poste en Berlinga Maro. Ili revenos al Japanio post 4 aŭ 5 jaroj. Esploristo s-ro Ogaŭa Gen diris : “Trovo de eĉ unu el la salmonidoj ellasitaj en tiu malfacilo donas al ni esperon por venonta kaj postvenonta jaro”.
(la ĵurnalo Asahi, la 19an de aprilo 2013)
Miaj desegnaĵoj pri katoj kaj hundoj en Fukuŝimo
Lastatempe mi ofte desegnas per koloraj krajonoj. Unu el la temoj estas Fukuŝimo. _ El tiuj desegnaĵoj mi faras poŝtkartojn, kiujn mi sendas al miaj amikoj, por ke ili ne forgesu la suferojn. Hodiaŭ mi montros du el tiuj : katoj kaj hundoj en Fukuŝimo.