Prikongresa artikolo en La Balta Ondo
Prikongresa artikolo en loka gazeto
En retejo http://ipc-bigyalta.org aperis la 26an de aŭgusto artikolo titolita En Jalto finiĝis internacia Esperanto-konferenco. Ni ci tie aperigas la tradukon faritan de Jefim' Zajdmano.
En Jalto finiĝis internacia Esperanto-konferenco
En Jalto finiĝis 85-a konferenco de Internacia Asocio de laboristoj-esperantistoj, organizita de jalta E-klubo. En la Konferenco ekde 11a ĝis 22a de aŭgusto partoprenis 60 homoj el Francio, Ukrainio, Rusio, Hispanio, Kazaĥio, Bulgario, Japanio.
La Asocio unuigas esperantistojn, kiuj interesiĝas pri laborista movado en diversaj landoj de la mondo, pri laboro de sindikatoj, pacifista movado, ekologio k.a. Plejparto de la anoj estas francoj, en Francio troviĝas ankaŭ centro de la Asocio.
Dum tuta labora semajno ĉiutage okazis kunsidoj kaj forumoj, en kiuj oni pridiskutis prelegojn de la delegitoj. Ĵurnalisto Andrej' Grigorjev' rakontis pri stato de fervojistoj en Siberio kaj detale pri laboro de sindikato de fervojistoj en Krasnojarsko. Inĝeniero Petko Valkanov – pri la stato de laboristoj en Bulgario. Vladimir' Bespalov (Soĉi') pri movado de rusiaj laboristoj-esperantistoj, Svetlana Birjukova (Ustj-Kamenogorsko) pri situacio en Kazaĥio.
Evidentiĝis, ke en amaskomunikiloj de Kazaĥio absolute forestas informoj pri strikoj de laboristoj, dum kiuj okazis mortpafigoj kaj reprezalioj kontraŭ la partoprenantoj. Kaj pri nacia politiko en la lando, kies rezulto estas amasa forveturo de rusoj kaj alinacianoj el la lando. La kongresanoj eksciis, ke rusoj, elmigrantaj al Rusio, estas devigataj loĝi senrajte dum kelkaj jaroj por ricevi rusian civitanecon.
Laŭ materialoj de la elpaŝoj estis akceptita rezolucio, kiu tuŝis diversajn flankojn de internacia politiko kaj laborista movado.
Dum la semajno kaj kelkaj sekvaj tagoj post la Konferenco jaltanoj organizis multajn ekskursojn kaj turistajn promenojn.
13-an de aŭgusto ekskurso al domo-muzeo de fama rusa verkisto A.P. Ĉeĥovo finiĝis je spektakloj de jalta E-teatro ”Improvizo” laŭ rakontoj de Ĉeĥovo, kaj sekvatage reĝisoro de la teatro Svetlana Kravcova kaj aktoro Gurij' Korniljev elflugis al Sicilio, kien estis invititaj kun la spektakloj al 59-a Itala E-kongreso.
Francoj, vizitintaj en Sebastopolo Panoramon, rakontis, ke dum la Panoramo glorigas venkon de rusoj en la 4-a fortikaĵo, en Francio oni glorigas venkon de francoj sur Malaĥov-altaĵo. Laŭ ilia opinio tio fakte estas vorta daŭrigo de la milito, en kiu pereis centoj da miloj.
Iom el historio de la Asocio. Ĝi estis fondita en 1921, en periodo de akraj klasaj bataloj. Tial ĝiaj anoj estis social-demokratoj, komunistoj, anarkiistoj. Unuiĝo de esperantistoj de sovetaj respublikoj. En Sovetunio en 20-aj jaroj Esperanto estis “latino de proletaro”.kaj oni vaste uzis ĝin por propagandi socialismon al eksterlando.
Sed en la 1933 prezidanto de la Asocio E. Lanti eldonis libron “Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio ?”, kies lasta frazo estis “En Sovetunio estas ruĝa faŝismo”. Tio kaŭzis persekuton de esperantistoj ĝis plena neniigo de Esperanto-movado en Sovetunio.
De francaj esperantistoj ni kun miro eksciis, ke en la 20-aj jaroj en Jalto en regiono de akvofalo Uĉ-an-Su' situis anarkiista grupo, kies gvidanto, franco, ano de Kominterno, estis tiu, kiu liveris al E. Lanti informojn pri politika situacio en Sovetunio, kiujn E. Lanti eluzis en la libro.
La Konferenco pasis sukcese, la partoprenantoj esprimas dankon al gvidantoj de la Supera profesia lernejo pro la ebleco okazigi la Konferencon (loĝado, manĝado, konferenc-halo).
P.S. (de la tradukinto) : En la artikolo intence anstataŭ Kongreso mi skribis Konferenco kaj pri la Rezolucio estas nur kurta mencio. La kaŭzo estas, ke nun, antaŭ balotoj al la Supera Konsilio de Ukrainio, mencio pri la letero al la prezidanto povus elvoki negativajn postsekvojn por la gvidantoj de la lernejo kaj por la E-klubo.
Fonto (ruslingva) : http://ipc-bigyalta.org/press/6816.htm
Kongresejo-loĝejo
KONGRESEJO-LOĜEJO
La kongresejo-loĝejo nomiĝas la "Johnny", kromnomo de ampleksa universitata rezidejo fama pro sia riĉa kaj avangarda kultura aktivado. Ĝi staras apud metroo-stacio kaj bus-haltejo. Ĉi loko estas modest-aspekta sed ĝi enhavas ĉion bezonatan, kaj disponigas ĉion senpage (eĉ sporto-ludejojn kaj naĝejon). La salono por prezentadoj (muziko, teatraĵoj, solenaĵoj...) estas aparte alloga, disponanta 450 sidlokojn. Nenia problemo pri spaco nek pri loĝlokoj.
La ĉambroj estas modestaj, ne grandaj, sed enhavantaj lavabon. Ili disponas ankaŭ pri senpaga ret-konekto (eblas ankaŭ ret-konektiĝi en apartaj komunaj areoj de la rezidejo). La banĉambroj (kiuj situas en la koridoroj : komuna enirejo al granda areo enhavanta unupersonajn duŝejojn kaj necesejojn) estas komunaj, vere komunaj : ne estas apartaj por-viraj kaj por-virinaj banĉambroj. Ne estas bideoj. Estas unulitaj (plejgrandnombre) kaj dulitaj ĉambroj, sed la prezo por ĉiu persono estas la sama. Neniu el la ĉambroj havas klimatizilon, sed oni disponigos al ni la plej subajn etaĝojn, kiuj estas malplej varmaj. La ĉambroj estas purigitaj unufoje ĉiun semajnon. Krom la kongres-tagojn, eblas antaŭmendi pliajn restad-tagojn, antaŭ- kaj post-kongrese.
Ĉambretoj por kunveni estas multaj. Tiurilate estas nenia problemo. Estas ankaŭ granda kunvenejo (pli ol 100 sidlokojn) kun projekciilo. Ĝi situas plej sube (sekve, malplej varme). Eblas aliri ĝin elinterne malsuprenirante ŝtuparon, aŭ elekstere (se oni deziras eviti ŝtupojn). La precipa salono, aparte taŭga por kulturaj spektakloj, sed ankaŭ uzebla por kunvenoj, estas ampleksa kaj ties akustiko estas bonega (ne bezonatas laŭtparoliloj). Ĝi situas tuj apud vasta interna malferma areo, kie eblas aranĝi informo-budon kaj aliajn prikongresajn servojn.
La manĝejo estas ampleksa, sufiĉa por ni ĉiuj. Memservo ebliganta elekti alternativojn. Eblas antaŭmendi pladojn adaptitajn al konkretaj bezonoj (ekzemple por muzulmanoj aŭ por diverspecaj preferataj dietoj). Ĉiam enestas salato, kies kvanto estas libere prenebla (detalo aparte utila por vegetaranoj). Ili ankaŭ preparas saketojn por kunporti. La rezidejo disponigas diversajn aliajn servojn. Ekstere estas sportejo kaj naĝ-baseno. Interne estas moderna kaj ampleksa gimnastikejo. Estas ankaŭ tolaĵ-lavejo kun multaj lav-maŝinoj kaj gladiloj. La sapo estas disponigata senpage. Nur pagendas la dormoĉambro kaj la manĝoj, kaj ni pagos ekzakte tion, kion ni konsumos. Ĉiuj ceteraj servoj estas senpagaj (naĝejo, gimnastikejo, utiligo de salonoj...). Apud la enirejo, interne de la rezidejo sed apartigita de la precipa konstruaĵo, estas ampleksa malmultekosta trinkejo kun klimatizilo.
Estas ankaŭ interna senpaga parkejo por proksimume 15 aŭtoj. Sed en somero eĉ ekstere ne estos gravaj problemoj por parki. Ne estas limigoj al la eniro kaj eliro de la rezidejo, tio eblas eĉ dum la tuta nokto.
Estas bus-haltejo kaj metroo-stacio tuj apud la rezidejo. Malpli ol duonhoro sufiĉas por translokiĝi al la plej centra parto de Madrido. Eblas ankaŭ, kaj rekomendindas, alveni el la flughaveno per metroo. Tio estas plej rapida kaj tre malmultekosta.
Ni plu informos... kaj atendas vin en Madrido. Ĝis !
Gazetartikolo 2012
Jalto 2012 : strandumado, ekskursado kaj klerigado
Ĉijare SAT kongresis rande de la Nigra Maro. La programo abundis je turismaj eroj, kio ĝojigis la centon da aliĝintoj regule kunvenantaj en fruktodonaj pri-asociaj laborkunsidoj kaj prelegoj.
Jes ja ! Ĉio povas okazi ! SAT — laborista kleriga asocio — kunvenigis siajn membrojn kaj interesiĝemulojn en Jalto, la plej prestiĝa ukraina marborda urbo, kien veturas burĝoj el ĉirkaŭaj landoj por sun- kaj mar-bani. Memkompreneble la sesdeko da laboristoj venintaj al la kongreso profitis la multajn vidindaĵojn (kastelon de Livadio, kie disvolviĝis la Jalto-konferenco en 1945 ; turisman prezenton de la batalo de Sebastopolo en 1855, kiu estis okazo konscii pri kiomagrade historiaj prezentoj al nefaka publiko povas streĉe interplektiĝi kun naciismaj manipuladoj ; ktp).
Notindas reliefigi la kvaliton de prelegprogramo, kies temo estis "naciismo" kaj koncentriĝis sur la kongresa mondoregiono. Nikolao Gudskov prezentis sian tezon pri kiel ekonomia tutmondigo kaj nun disvolviĝantaj naciismoj kaj lokaj naciismaj politikoj ne estas kontraŭaj, sed male tute inter si kompletigaj. Entuziasmiga estis la prezento pri Moskva Lingva Festivalo, el kiu eblis kompreni danke al la klarigoj de Irina Gonĉarova kiel eblas funkciigi kaj disvolvi sendependan lingvo-festivalon sen enfali la naciisman kaptilon. Ankaŭ pri Kazaĥio oni parolis, kaj estis interesa okazo konstati ke la preleganto Svetlana Birukova havis nenian eblon aliri pere de la tieaj amaskomunikiloj informojn pri lokaj gravegaj ministaj strikoj kruele subpremitaj de la registaro. Tiujn ĉi informojn liveris al ŝi eksterlandaj kongresantoj dum la debato. El ĉi tio lasta evidentiĝis la gravega informa rolo kiun jam plenumas SAT-organo Sennaciulo kaj kiun ĝi povus ankoraŭ pli amplekse plenumi. Petko Denev priskribis la sindikatan agadon en Bulgario fronte al kapitalisma politiko : laboristaro ricevanta plej malaltajn salajrojn el tuta Eŭropa Unio, sindikatanoj poiome lernantaj agadi kaj evolui en ĉiam pli premanta kunteksto, kaj forta elmigrado de bulgaroj al okcidenta Eŭropo por labori tie kontraŭ malaltaj salajroj, kaj same forta enmigrado de diversdevenaj homoj serĉantaj plibonajn vivkondiĉojn ol en la devenlando.
Kultura parto de la programo estis iom pli malriĉa ol antaŭaj kongresoj, tamen oni ne maltrafis la okazon pritrakti la rolon de Borovko, Ostrovski... kaj Guiheneuf — ĉiuj loĝintaj en Jalto kaj havintaj grandan influon al la vivo kaj praktiko de Esperanto. Jalto estas ankaŭ urbo de Anton Ĉeĥov, kies domon oni vizitis kaj en kies ĝardeno la partoprenantoj povis spekti diversajn teatraĵetojn prezentitajn de la Jalta Esperanto-Trupo "Improvizo".
En SAT-Kongresoj, ofte okazas neatenditaĵoj, kaj unu el ili estis granda kaj profunda debato pri lingvo-rajtoj kaj naciismo en la ukraina kunteksto — en momento kiam leĝo estis en diskuto ĉe la parlamento por igi la rusan lingvon kiel duan oficialan lingvon en Ukrainio, kie grandaj partoj de la teritorio estas grandnombre enloĝataj de rusoparolantoj. Ĉi tiu leĝo-propono levis aprobon de parto de la loĝantaro kaj de la rusoj loĝantaj en Rusio (kiu ne ĉiam estis pura je restoj de ia imperiismo) kaj malaprobon de aliaj ukrainoj (inter kiuj estas multaj naciistoj profitantaj tian belan okazon por progresigi sian aŭskultantaron).
Yalta 2102 : plage, excursions et éducation populaire
Klaĉoj (Tragikomedio)
Klaĉoj
aŭ Bone ridas tiu, kiu ridas lasta
Tragikomedio de Jefim Zajdman
Agantaj personoj
Pavel Moĵajev – junulo, medicinisto, membro de E-akademio, posedanto de “ora voĉo”.
Valentin Melnikov – mezaĝulo. Dum konatiĝo kun esperantistoj tuj sciigas al ĉiu, ke li havas altan koeficienton de intelekto kaj estas la plej bona Esperanto-tradukisto. Ne toleras E-aktivulojn, preskaŭ ĉiujn ilin priblasfemis kaj rezulte nun restas en fiera soleco.
Julia Patlanj – lingvisto, aktive okupiĝas pri esploro de vivo kaj kreado de blinda poeto, mondvojaĝanto, esperantisto Vasilij Eroŝenko.
Ŝakludanto – bona programisto, ŝatanto de biero.
Vi-mem-scias-kiu – Jefim Zajdman, matematikisto, gvidanto de jalta E-klubo, organizanto de E-festivaloj kaj renkontiĝoj.
Sceno I
Pavel – Hieraŭ mi vizitis Jalton por koncerti en la SAT-kongreso (kiu startis hieraŭ). La koncerto pasis pli-malpli bone, kvankam la facile antaŭvideblaj neatenditaĵoj de vi-mem-scias-kiu iom malbonigis miajn humoron kaj impresojn. Nu, mi ja tamen jam alkutimiĝis al tio... Al la kongreso venis ĉ. 50-60 homoj, inter kiuj ĉirkaŭ triono estas eŭropanoj.
(montras foton : la partoprenantoj dum la interkona vespero)
La jaltanoj prezentas sin. Jefim parolis plej multe. Fakte, li ja kapablis facile prezenti ĉiujn partoprenantojn kaj rakonti pri ĉiu multege da amuzaj historioj, onidiroj kaj klaĉoj. Feliĉe, li foj-de-foje haltigis sin.
Valentin – ne kredas !...
Pavel — Tamen neniu kuraĝis kontraŭi Jefimon - li ja havas verdan zonon pri la satanaj artoj :)). Eĉ por mia koncerto restis iom da tempo.
Valentin — Nu, se iom, do bone
Pavel (montras foton kun la busto de Zamenhof) — Paĉjo Zamenhof observis ĉion ĉi, ŝajne, kun iom da malaprobo. La historio pri tiu busto estas plej amuza. Iam ĝi estis mendita fare de Jefim al iu profesia skulptisto. Por kio ? Malfacilas kredi : por dronigi ĝin. Apud Tarĥankuto troviĝas subakva muzeo, kies eksponaĵoj estas bustoj de diversaj personoj (laŭ la vortoj de Jefim - ĉefe de sovetiaj gvidantoj kaj funkciuloj, kiuj "alikaze estus refanditaj"). Antaŭ kelkaj jaroj al vi-mem-scias-kiu venis la ideo aranĝi tie apartan aleon, dediĉitan al Esperanto : rezulte sur la fundo aperis la bustoj de Zamenhofo kaj de Eroŝenko. Tamen, laŭ Jefim, "kiam la televido filmis la aleon, Zamenhof restis tie senutila". Finfine oni levis la buston de la majstro de sur la 12-metra profundo ; nun ĝi kontrolas la evoluon de la SAT-kongreso.
Valentin (ĝoje) — Mi tutanime ridegis je historio de la povra (busto) Zamenhof
Pavel — Dum la koncerto li kelkfoje sieĝis min, admonante fini laŭeble pli frue ("ĉar la homoj ankoraŭ ne lavis sin post la vojo"). Mia demando, kial do li ne fiksis mian koncerton por iu pli taŭga tago, evidentiĝis retorika. Nu, jam ne gravas. Al mi ĉiuokaze estas "anime" malfacile disputi kun li...
Valentin (ekscitite) — Simple por si pli valoras ne disputi.
Disputi кun tiu ulo estas absolute sensence. Por mi sufiĉis Tarĥankut-2008 por ne plu iam veturi al aranĝoj de Zajdman. Kaj SAT-kongreso-2000 en Moskvo por ne plu veturi al SAT-kongresoj. Strange, ke SAT ĝis nun ekzistas.
Pavel (aŭtoritate) — SAT vere estas iom stranga por nia tempo organizaĵo, sed estu ankaŭ eĉ tiaj. Bona-malbona, sed diverseco.
Julia - Elmarigu oni ankaŭ buston de Eroŝenko, ĉar unue li viva tre bone naĝis kaj ne dronis kaj, due, krom mi pri Eroŝenko interesiĝas precipe nevidantoj. Tial se la buston elmarigi kaj lokigi ie saĝe, do estus nemalbona palpebla monumento por tiuj homoj. Kaj eĉ laboro de la skulptisto estus pritaksita ne nur de fiŝoj…,
Valentin (senkompate) – Amuze ! Dekomence forĵetis stulte monon por dronigi la buston, poste – por elmarigi. Sed pripensi tuj, certe, ne eblis – ja por tio cerboj bezonatas, sed cerboj ĉe vi-mem-scias-kiu lastajn 30 jarojn ne videblas eĉ en postspuraj kvantoj…
Julia – interese, kiel oni sukcesis persvadi la PROFESIAN SKULPTISTON fari laboron, kiun devas pritaksi fiŝoj kaj meduzoj ? Mi konas kreajn homojn. Por ili ĉiam tre gravas spektanto kaj elspezoj por la kreitaĵo. Do, mirige…
Valentin – Nu, se la homo ne havas ĝenerale cerbojn, do nature, ke unu stultaĵo lin ne kontentigos kaj li faros maksimumon da eblaj stultaĵoj.
Ŝakludanto (ekscitite) — Diru al tiuj SATanoj, ke ili estas memkontentaj kretenoj. Kiucele ili ekzistas ? Mi vere petas, ke vi diru tion al ili. Ĉar fakte mi jam alfrontis ilian memkontentecon kaj senutilecon. Mi sendis al ili tre gravan leteron ĉi-julie, sed ili ĝis nun ne respondis ĝin, kvankam ili devus kompreni (se ili ne estus memkontentaj kretenoj), ke la letero vere estas grava.
Pavel — Pardonu, sed post mia koncerto mi vidis neniun el ili. Tamen, pri ilia graveco/utileco vi mem povas juĝi, leginte la rezolucion de la ĵusa kongreso. Senkomente.
Sceno II
(Aperas vi-mem-scias-kiu)
Vi-mem-scias-kiu — Nu, ĉu satridis ? Nun estas mia vico.
Do, kio okazis reale ? Ambaŭ bustojn oni enmarigis de sur ŝipeto, en kiu ĉi-cele sidis teamo de skafandristoj. En la ŝipeto estis ankaŭ televida teamo, kiu filmis, kaj faris bonegan televidan filmon pri la renkontiĝo. La esperantistoj spektis surborde. Poste oni elmarigis la bustojn sur la ŝipeton. Kial ? Ĉar tio okazis 8-an de julio, sed alveldi ilin al plato surfunde eblis nur aŭguste. Do, la bustoj konserviĝis ĝis aŭgusto en skafandrista centro. Kaj partoprenantoj de la renkontiĝo pri tio povis legi en raporto pri la okazinta aranĝo.
Sed kiel la busto de Zamenhof aperis en Jalto dum la Kongreso ? Ĉu vere oni refandis ĝin kaj alveturigis portempe ? Kial do ne ? Ja “cerboj ĉe vi-mem-scias-kiu lastajn 30 jarojn ne videblas”.
Dio mia, ja eĉ ĉevalo konjektus, ke en la kongresa halo estis malpeza (6- kilograma) gipsa kopio de la busto, kiu enmare simple dissolviĝus. La betona 20-kilograma busto jam 4 jarojn troviĝas en la Esperanto-aleo de la subakva muzeo. Ankaŭ la busto de Eroŝenko.
Kaj pri tio ja mi rakontis en la solena malfermo. Estas strange, ke Pavel, kiu ĉeestis, ne aŭdis tion. Ĉio skribita de li estas elpensaĵo, kiu elvokis tiun ĉi farson.
Muta sceno
(Kurteno)
Kaj nun komentoj por la publiko.
1) ”facile antaŭvideblaj neatenditaĵoj”, kiel mi komprenas, estas tio, ke 11-a de aŭgusto estis Tago de la urbo. Lige kun tio estrino de la kongresa komunloĝejo estis devigita la 10-an enloĝigi 30 milicistojn kaj iujn el ministerio de edukado, venintaj al la festo. Rezulte, malgraŭ ke ŝi garantiis al ni menditajn 2-lokajn ĉambrojn por la geedzaj paroj, liberaj ĉambroj estis malmultaj kaj ni estis devigitaj disloĝigi alveturintojn al liberaj lokoj. Sekvatage la festo finiĝis, lokoj liberiĝis kaj komenciĝis la rea enloĝigo, kiu daŭris ankoraŭ tagon. Spite al tio programo de la unuaj 3 tagoj estis plene realigita. En la programo 11-an de aŭgusto estis ekskurso tra la urbo, sed ni decidis anstataŭigi ĝin per malpli laciga koncerto de Moĵajev.
2) Strange, ke Melnikov ekkredis la elpensaĵon. Li ja partoprenis la aranĝon en Tarĥankut. Verŝajne tento “plenanime ridegi pri la historio” estis tiom forta, ke li tute forgesis pri ĉio kaj montris sin “vi-mem-komprenas-KIO”.
Li ne intencas viziti E-aranĝojn, kiujn mi organizados ? Sed lin oni ne nur ne invitos, eĉ ne allasos pro lia skandalemo. Same al SAT-kongresoj. Liaj vortaj sputaĵoj elvokas vomon. Kaj lia slogano "Malhonoro ! Ne trafu al fekajxo !" aspektas kiel sinkritiko.
Kaj pri Pavel nun eblas diri per rusa proverbo : kun kiu amikiĝos, de tiu infektiĝos.
3) Esperanto-aleon eblis establi nur kondiĉe, ke dekomence estu ne malpli ol 2 bustoj. Tial mi estis ĝoja, ke fonduso “Espero” je nomo de V.Eroŝenko (Kievo) mendis buston de Eroŝenko. Cetere, ankaŭ gipsan kopion de la busto, kiu troviĝas en ejo de la fonduso. Kaj ĝin eblas ne nur vidi, sed ankaŭ palpi, kiel tion preferas Julia. Por tio oni nur bezonus viziti la fonduson en Kievo.
Kio koncernas Julia, mi komprenas, ke ŝi ekkredis la elpensaĵon. Sed strange, ke ne protestis kontraŭ la blasfemoj de Melnikov. Ĉu ŝi vere konsideras, ke mi estas sencerba ? Aŭ simile al multaj aliaj, kiuj bone konas lin, ankaŭ jam ne reagas liajn arogaĵojn, ignorante lin.
4) Pri la skulptisto. Li vere estas Honora skulptisto kaj la plej bona skulptisto-portretisto en Krimeo. Li faris ankaŭ por siaj ekspozicioj la kopiojn de la bustoj, kiujn vidis miloj da homoj. Bedaŭrinde li mortis pro kancero, kaj vican buston ni estis devigitaj mendi ĉe alia skulptisto.
En la 2010 estis preta nur gipsa busto de Valdemar Langlet (unua E-mondvojaĝanto, unua internacia E-geedziĝo, redaktoro de la dua E-gazeto “Lingvo internacia', fondinto de la dua en la mondo E-klubo, unua prezidanto de sveda E-Asocio, amiko de Leo Tolstoj). La betonan ni dume ne mendis, ĉar ĝi kostus tro multe. Kaj okazis dume nur simbola enmarigo de la gipsa sen fiksado en la aleo. En la Kongreso mi prelegis je temo “Raul Wallenberg, forgesigitaj Esperanto-herooj kaj sekretaj servoj”. Temis pri Valdemar Langlet.
Sed E-aleo en la unika subakva muzeo ankaŭ estas unika evento. Konsideri, ke sur mara fundo malmultaj vidos la bustojn kaj tial ili malutilas, estas primitive. Pli gravas ne vidi, sed scii pri tio. Ankaŭ por vidi ne necesas descendi al la marfundo. Same kiel oni ne bezonas flugi al la Luno por ekvidi tie flagon de Usono. Pasos tempo, en la E-aleo aperos novaj bustoj de famaj E-pioniroj kaj ni faros filmon, kiun rigardos multaj kaj ekscios pri tiuj ĉi homoj kaj pri Esperanto.
5) Restas demando pri la Kongreso.
Unue mi volas konsili al la komentintoj de la blogo : organizu mem unu kongreson, festivalon aŭ almenaŭ E-grupon en via loko kaj poste kritiku. Vi okupiĝas pri aliaj gravaj aferoj ? Do, ne deflankiĝu al tio, pri kio ne havas personan sperton, kaj ne rabu tempon de aliaj homoj por similaj disputoj.
Due, ni estis agrable mirigitaj, kiaj bonkoraj, saĝaj, laboremaj kaj respondecaj homoj estas la sat-anoj. Malgraŭ, ke malmultaj el ili estas laboristoj, ĉiuj ili ne nur interesiĝas pri sociaj problemoj, laborista movado, ili ne babilas, sed faras multon utilan ĉi-kampe. Sed por kompreni tion necesus ĉeesti en la forumoj kaj kunsidoj.
Fotoj de IET-1 (Internaciaj Esperanto-tagnoktoj - 1) en Tarĥankut (2008) :
- 1. Loko, kie je 100 metroj de la bordo situas subakva muzeo
- Loko, kie je 100 metroj de la bordo situas subakva muzeo
- 2. La teamo, kiu enmarigis la bustojn
- La teamo, kiu enmarigis la bustojn
- 3. Bustoj antaŭ la enmarigo
- Bustoj antaŭ la enmarigo
- 4. Busto de Z. en maro
- Busto de Z. en maro
Fotoj de IET-2 (Internaciaj Esperanto-tagnoktoj -2) en Tarĥankut (2010)
- 5,6 fotoj de bustoj de Valdemar Langlet
- Busto de Valdemar Langlet surtable
- Busto de Valdemar Langlet
- 7. germana esperantisto (meze), kiu enmarigis la buston
- germana esperantisto (meze), kiu enmarigis la buston
Yalta 2012: playa, excursiones y aprendizaje
Este año el congreso de SAT se celebró a orillas del Mar Negro. En el programa abundaron las actividades turísticas, lo cual alegró al centenar de inscritos que se encontraban regularmente en fructíferas reuniones de trabajo asociativo y en conferencias.
¡Sí, es cierto! ¡Todo puede ocurrir! SAT - asociación obrera educativa - reunió a sus miembros y personas interesadas en Yalta, la más prestigiosa ciudad costera ucraniana, a donde se desplazan burgueses de los países de alrededor para bañarse y tomar el sol. Por supuesto, los sesenta trabajadores que vinieron al congreso sacaron provecho de muchas cosas dignas de ser vistas (castillo de Livadio, donde se desarrolló la conferencia de Yalta en 1945; presentación turística de la batalla de Sebastopol en 1855, lo cual permitió tomar conciencia sobre el grado en que presentaciones históricas al público no experto pueden íntimamente mezclarse con manipulaciones nacionalistas; etc).
Es de destacar la calidad del programa de conferencias, cuyo tema era "el nacionalismo", centrándose especialmente en la región donde se celebraba el congreso. Nikolao Gudskov presentó su tesis acerca de cómo la globalización económica y los nacionalismos y políticas nacionalistas locales que actualmente se desarrollan no se oponen, sino que, al contrario, se complementan entre sí. Despertó entusiasmo la presentación del Festival de las Lenguas de Moscú, la cual permitió comprender, gracias a las aclaraciones de Irina Goncharova, cómo se puede poner a funcionar y desarrollar un festival de lenguas independiente sin caer en la trampa nacionalista. También se habló sobre Kazajistán, y fue interesante constatar que el conferenciante, Svetlana Birukova, no tenía ninguna posibilidad de acceder a través de los medios de comunicación de su región a informaciones sobre huelgas mineras locales muy importantes cruelmente reprimidas por el gobierno. Estos informes se los proporcionaron congresistas extranjeros durante el debate. Esto puso en evidencia el importantísimo papel informativo que lleva acabo el órgano de SAT "Sennaciulo", y que podría realizar de manera más amplia incluso. Petko Denev describió la acción sindical en Bulgaria frente a la política capitalista: trabajadores recibiendo los salarios más bajos de toda la Unión Europea, miembros de sindicatos aprendiendo poco a poco a actuar y evolucionar en un contexto cada vez más opresor, y fuerte emigración de búlgaros a Europa occidental para trabajar allí por salarios bajos, e igualmente fuerte inmigración de personas de diversos orígenes buscando mejores condiciones de vida que las existentes en sus países de origen.
La parte cultural del programa fue un poco más pobre que en anteriores congresos, sin embargo no se dejó escapar la ocasión de tratar el papel de Borokvo, Ostrovski... y Guiheneuf - todos los cuales residieron en Yalta y tuvieron gran influencia en la vida y práctica del Esperanto. Yalta es también la ciudad de Antón Chéjov, cuya casa se visitó y en cuyo jardín los participantes pudieron ver diversas piezas cortas de teatro presentadas por el Grupo Esperantista de Teatro de Yalta "Improvizo".
En los congresos de SAT a menudo ocurren imprevistos, y uno de estos fue un profundo y gran debate sobre derechos lingüísticos y nacionalismo en el contexto ucraniano - en un momento en que una ley se estaba discutiendo en el parlamento para convertir al ruso en segunda lengua oficial en Ucrania, donde gran parte del territorio está habitada por un gran porcentaje de rusoparlantes. Esta proposición de ley obtuvo aprobación de parte de la población y de los rusos que habitan en Rusia (que no siempre estaba limpia de restos de alguna forma de imperialismo), y desaprobación de otros ucranianos (entre los cuales hay muchos nacionalistas aprovechando tan bella ocasión para aumentar su público).
Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio*
La kampo pri esploro de Konscio rapide evoluas. Oni disvolvis abundajn novajn teknikojn kaj strategiojn pri homa kaj ne-homa besta esploro. Sekve, pliaj donitaĵoj rekte disponiĝas kaj postulas periodan retaksadon de pasintaj asertitaj antaŭjuĝoj en tiu kampo. Studoj pri ne-homaj bestoj priskribas, ke similaj cerbaj cirkvitoj, kiuj interrilatas kun konsciaj spertoj kaj perceptoj, povas esti faciligataj aŭ malhelpataj, por aserti, ĉu oni bezonas ilin kadre de la eksperimento. Plie, ĉe homoj, novaj ne-entrudiĝaj teknikoj rekte disponas por esplori la interrilatojn kun konscio.
La nervaj substratoj de emocioj ne aperas limigitaj en la korteksa strukturo. Fakte, subkorteksaj nervaj retoj ekscititaj dum emociaj statoj ĉe la homo ankaŭ estas gravegaj por estigi emociajn kondutojn ĉe aliaj bestoj. Artefarita ekscito de la samaj cerbaj regionoj estigas similajn kondutojn kaj emociajn statojn kaj ĉe la homo kaj ĉe alia ne-homa besto. Ĉie en la cerbo, kie oni klarigas per instinktaj emociaj kondutoj ĉe ne-homaj bestoj, tie plimulto el la sekvaj kondutoj kongruas kun spertaj emociaj statoj, inkluzive de tiuj internaj statoj pri rekompenco kaj puno. Profundaj cerbaj stimuloj de tiuj sistemoj ĉe la homo povas ankaŭ estigi similajn emociajn statojn. Sistemoj asociitaj kun emocioj koncentriĝas en subkorteksaj regionoj, kie abundas nervaj similecoj. Junaj homoj kaj ne-homaj bestoj sen novkortekso konservas tiujn cerbo-mensajn funkciojn. Plie, nervaj retoj estigante kondutajn aŭ elektro-korpajn statojn por vigleco, dormo aŭ decido, ŝajne aperis en la speci-evoluo frue dum la filuma disiĝo el nevertebruloj, kio evidentas ĉe insektoj kaj cefalopodaj moluskoj (ekz. polpo).
Birdoj ŝajne prezentas en siaj kondutoj, nervofunkcioj kaj nervologio, imponan kazon pri paralela evoluo de konscio. Oni okulfrape observis kvazaŭ-homajn konsciajn nivelojn ĉe la afrika griza papago. Mamulaj kaj birdaj emociaj interrilatoj kaj konaj retetoj aperas kiel multe pli similaj, ol antaŭe konceptite. Plie, oni malkovris kiel iuj birdaj specioj spertas nervan dorman skemon similan al tiu de mamuloj, inkluzive ROM-an (Rapid-Okul-Movan) dormoskemon, kaj kiel montrite ĉe kastanoto, nervofunkciajn skemojn, kiujn oni konsideris kiel necesigantajn mamulan novkortekson. Specife, pigoj montras rimarkindajn similojn al homoj kaj aliaj homedoj, delfenoj kaj elefantoj, pri mem-rekono en spegulo.
Ĉe la homo, la efiko de kelkaj halucinogenoj aperas kiel ligitaj al la konfuzigo de kortikaj ira (feedforward) kaj retroa (feedback) procesadoj. Farmakologiaj intervenoj ĉe ne-homaj bestoj per produktoj, kies efiko ĉe homa konscia konduto estas konata, povas simile misfunkciigi konduton ĉe ne-homaj bestoj. Ĉe homo, indikaĵoj sugestas, ke vigleco estas kunligata al kortika aktivado, kiu ne ekskludas eblajn kontribuojn de sub-kortikaj aŭ inici-kortikaj procesadoj, kiel pri vida vigleco. Indikaĵoj, ke emociaj sentoj ĉe homoj kaj ne-homaj bestoj devenas de similaj subkortikaj cerbaj retoj, liveras plej definitivan pruvaĵon de ia praa emocia eco evolue kunposedata.
Ni deklaras la sekvontan : “Manko de novkortekso aperas kiel nemalhelpa al organismo pri sperto de emociaj statoj. Konverĝaj pruvoj indikas, ke ne-homaj bestoj havas nervoanatomajn, nervoĥemiajn kaj nervofiziologiajn substratojn de konsciaj statoj, kune kun kapablo montri intencajn kondutojn. Sekve, la graveco de tiuj pruvoj indikas, ke ne sole homoj posedas la nervologiajn substratojn, kiuj estigas konscion. Ne-homaj bestoj, inkluzive ĉiuj mamuloj kaj birdoj, kaj multaj aliaj estuloj inkluzive polpo, ankaŭ posedas tiujn nervologiajn substratojn.”
Fonto (angle) : http://fcmconference.org/img/Cambri...
Declaration of the 85th Congress of the World Anational Association
Declaration
The 85th Congress of the World Anational Association (SAT), meeting in Yalta (Ukraine) from August 11-18
insistently calls upon the governments of China, India, Pakistan, Israel, Russia and the United States to sign and ratify the Ottawa Convention, which prohibits all antipersonnel mines, and the Oslo Convention, which prohibits some cluster bombs,
requests that the President of the Ukraine, who has signed and ratified the Ottawa Convention, speedily destroy that country's stock of nearly 6 million antipersonnel mines,
requests the liberation of all political prisoners and expresses its particular opposition to suppression of political free expression throughout the world,
expresses its satisfaction with rising political consciousness everywhere in the world and its support for and sympathy with people who suffer political and economic oppression,
expresses its solidarity and stresses its ongoing collaboration with the social movements that are presently developing – greeting in particular the activity of social activists working in Russia and Kazachstan, which was reported to us at this congress,
expresses its indignation in the face of abominably unjust policies that are pursued by governments throughout the world and cruel suppression of peaceful protesters – in particular in Kazachstan, where dozens of strikers have been killed and hundreds subjected to reprisals.
Translation: SATeB (WORKERS' ESPERANTO MOVEMENT for ENGLISH-SPEAKING COUNTRIES)
Yalta 2012: Beach, Excursions, Popular Education
This year the SAT congress was at the Black Sea. The program was replete with items of a touristic nature that were pleasurable to around 100 participants who were also convening in fruitful working sessions that dealt with the affairs of the Association, and attending lectures.
Indeed, anything can happen! SAT – a workers' self-education association – brought its members and other interested people together in Yalta, the most renowned Ukrainian seacoast city, a place to which the bourgeois from surrounding countries travel in order to bathe in the sun and the sea. Naturally, the sixty workers that came to the congress saw the many sights (the Livadia Palace where the Yalta Conference took place in 1945; a tourist presentation of the Battle of Sevastopol in 1855, which was a good chance to heighten awareness of how representations of history intended for a non-specialized public can be laced with nationalist manipulation; and more).
Worthy of note is the quality of the program of lectures dealing with the topic of “nationalism” and focusing on the region in which the congress was taking place. Nikolai Gudskov advanced the thesis that economic globalization and presently developing nationalisms and local nationalistic policies are not contrary tendencies, but complementary. Great enthusiasm was generated by the presentation of the Moscow Language Festival. Irina Goncharova's explanation enabled participants to comprehend how it is possible to put on and develop an independent language festival without falling into the trap of nationalism. Kazakhstan was a subject of discussion, and it was interesting to note on that occasion that Svetlana Birukova, the lecturer, had no way of accessing any information through that country's media about important local miners' strikes that had been cruelly suppressed by the government. Such information was provided her by foreign participants during the debate. This fact made it evident that SAT's organ Sennaciulo has now acquired an important informative function, which it could be performing on an even greater scale. Petko Denev described trade union activity in Bulgaria as it is affected by capitalist policies: a working class that receives the lowest wages in all of the European Union, unionists who are gradually learning how to be active and make headway in an ever more oppressive social context, heavy emigration of Bulgarians to western Europe in order to find low-paid work, counterbalanced by just as heavy immigration by people of diverse backgrounds who are seeking better living conditions than in their country of origin.
The cultural elements of the program were rather sparse compared to past congresses, but the occasion to deal with the role of Borovko, Ostrovski and Guiheneuf was used to advantage. All of them once lived in Yalta and had great influence on the life and practical use of Esperanto. Yalta is also the city of Anton Chekhov, whose home everybody visited, and in whose garden participants had a chance to view a few skits performed by “Improvizo”, the Yalta Esperanto theatrical troupe.
At SAT congresses the unexpected often happens, and one such thing was a major and profound debate about language rights and nationalism in the Ukrainian context – at a moment, at which a bill has come before the parliament, which would make Russian the second official language of the Ukraine, a country with big expanses of territory that are inhabited largely by Russian-speakers. This bill has the approval of part of the population and from Russians living in Russia (which has not always been free of all vestiges of nationalism) and is disapproved of by other Ukrainians (among them many nationalists who are exploiting this opportunity to enlarge their constituency).
Translation: SATeB (WORKERS' ESPERANTO MOVEMENT for ENGLISH-SPEAKING COUNTRIES)
Deklaration des SAT-Kongresses 2012
Der 85. Kongress des Anationalen Weltbundes (SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda) in Jalta (Ukraine), der vom 11. bis zum 18. August tagte,
– fordert die Regierungen von China, Indien, Pakistan, Israel, Russland und der Vereinigten Staaten eindringlich auf, die Ottawa-Konvention, die alle Antipersonenminen verbietet, sowie die Osloer Konvention, die einige Streubomben verbietet, zu unterschreiben und zu ratifizieren,
– bittet den Präsidenten der Ukraine, der die Ottawa-Konvention unterschrieben und ratifiziert hat, den dortigen Bestand von fast 6 Million Antipersonenminen schnell zu vernichten,
– bittet um die Befreiung aller politischen Gefangenen und stellt sich der Unterdrückung des Rechts auf freie politische Meinungsäußerung in der Welt entgegen,
– empfindet Genugtuung über den politischen Bewusstwerdungsprozess in der ganzen Welt und bringt den wegen politischer und wirtschaftlicher Unterdrückung leidenden Menschen seine Unterstützung und sein Mitgefühl zum Ausdruck,
– solidarisiert sich mit den sozialen Bewegungen, die sich zurzeit entwickeln, betont seine andauernde Zusammenarbeit mit ihnen und begrüßt insbesondere die Tätigkeit der in Russland und Kasachstan arbeitenden sozialen Aktivisten, über die uns auf diesem Kongress berichtet wurde,
– empört sich über die abscheulich ungerechte Politik, die Regierungen in der ganzen Welt betreiben, sowie über die grausame Unterdrückung friedlicher Protestierender – besonders in Kasachstan, wo Dutzende Streikender getötet und Hunderte Repressalien ausgesetzt wurden.
Übersetzung : LEA/G (Freie Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete)
Jalta 2012: Strandleben, Ausflüge und Bildung
Dieses Jahr tagte SAT am Schwarzen Meer. Das Programm war touristisch reichhaltig – zur Freude der etwa Hundert Kongressteilnehmer, die darüber hinaus regelmäßig zu fruchtbaren verbandsbezogenen Arbeitssitzungen und Vorträgen zusammenkamen.
Es ist wirklich alles möglich! SAT – ein Arbeiterselbstbildungsverein – versammelte seine Mitglieder und andere Interessierte dieses Mal in Jalta, der repräsentativsten ukrainischen Küstenstadt, in die die Bourgeois der umliegenden Länder reisen, um in der Sonne und im Meer zu baden. Natürlich gab es auch für die sechzig Arbeiter am Kongressort viele Sehenswürdigkeiten (der Liwadija-Palast, wo die Konferenz von Jalta 1945 stattfand; eine für Touristen gedachte Darstellung der Schlacht von Sewastopol 1855, die Gelegenheit bot, das Bewusstsein dafür zu schärfen, wie Geschichtsdarstellungen für ein nichtspezialisiertes Publikum mit nationalistischer Manipulation einhergehen können – und vieles mehr).
Bemerkenswerte Qualität hatte das Vortragsprogramm, in dem es diesmal um “Nationalismus” ging, mit besonderem Blick auf die Kongressregion. Nikolai Gudskow stellte seine These vor, wonach wirtschaftliche Globalisierung und die gegenwärtig sich entwickelnden Nationalismen und Formen lokaler nationalistischer Politik nicht gegensätzlich, sondern ganz und gar komplementär seien. Begeisterung weckte die Vorstellung des Moskauer Sprachenfestivals, bei der Irina Gontscharowa allgemeinverständlich machte, wie ein unabhängiges Sprachenfestival veranstaltet und entwickelt werden kann, ohne in die nationalistische Falle hineinzutapsen. Auch über Kasachstan wurde gesprochen, und dabei war es besonders bemerkenswert, dass Swetlana Birukowa, die Vortragende, in keiner Weise durch die Medien des Landes Zugang zu Informationen über wichtige, durch den Staat grausam unterdrückte Bergarbeiterstreiks finden kann. Solche Informationen gingen ihr durch die Debattenteilnehmer anderer Länder zu. Damit wurde ersichtlich, wie das SAT-Organ Sennaciulo schon heute eine wichtige aufklärende Funktion erhalten hat, die es in einem noch höherem Maß erfüllen könnte. Petko Denew beschrieb die Tätigkeit von Gewerkschaften in Bulgarien und die Art, wie kapitalistische Politik sie beeinflusst: eine Arbeiterklasse, die die niedrigsten Löhne in der ganzen Europäischen Union erhält, Gewerkschafter, die nach und nach lernen, wie sie in einem immer repressiveren gesellschaftlichen Zusammenhang aktiv sein und vorankommen können, starke Auswanderung von Bulgaren nach Westeuropa, um niedrig bezahlte Arbeit zu finden, und demgegenüber eine genauso starke Einwanderung von Menschen verschiedener Herkunft, die bessere Lebensbedingungen als in ihren Ursprungsländern suchen.
Der kulturelle Teil des Programms war etwas weniger reichhaltig als gewohnt, doch wurde die Gelegenheit nicht verpasst, die Rolle von Borowko, Ostrowski… und Guiheneuf zu behandeln – die alle einst in Jalta lebten und großen Einfluss auf das Leben und die Praxis des Esperanto hatten. Jalta ist auch die Stadt von Anton Tschechow, dessen Haus besichtigt wurde und in dessen Garten die Teilnehmer sich bei verschiedenen Sketchen vergnügen konnten, die “Improvizo”, die Esperanto-Theatertruppe von Jalta, vorstellte.
Auf einem SAT-Kongress geschieht oft das Unerwartete, und in diese Rubrik fällt eine große und vertiefte Debatte über Sprachenrechte und Nationalismus im ukrainischen Zusammenhang – zu einem Zeitpunkt, als ein Gesetzentwurf im Parlament eingebracht worden ist, der Russisch zur zweiten Amtssprache in der Ukraine, einem Land mit großen von Russischsprechenden bewohnten Gebieten, machen würde. Der Gesetzentwurf hat die Unterstützung eines Teils der Bevölkerung und von in Russland (das nicht immer frei von einem gewissen Nationalismus war) lebenden Russen, während er durch andere Ukrainer missbilligt wird (darunter viele Nationalisten, die diese Gelegenheit ausnutzen, um ihre Anhängerschaft auszuweiten).
Übersetzung : LEA/G (Freie Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete)
La 11an de oktobro 2012
Legu plu...
La 11an de oktobro 2012
Jam pasis pli ol unu jaro kaj ses monatoj post la katastrofo. Hodiaŭ mi raportos, unue pri la totala situacio pri la damaĝitaj gubernioj, due pri la vivo en Fukuŝimo kaj trie pri la nuna stato de la reaktoroj.
Ne multe progresis vivo de la suferantoj
1. Mortintoj : 15870 homoj
2. Malaperintoj : 2824 homoj
3. Rifuĝintoj : En tri gubernioj Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝimo 340000 homoj loĝas en provizoraj aŭ luitaj domoj.
- 1) Loĝi en tiu malgranda domo senespere estas ne tolereble por la suferantoj. Multaj pliofte vizitas hospitalon. Sinmortigoj kaj mortoj pro malespero multiĝas.
- 2) Multaj suferas pro monmanko por konstruigi domon en plialta loko, sed la registaro estas avara pri helpmono.
- 3) La registaro plilongigis por senlaboruliĝintoj la periodon ricevi subvencion, sed ĉirkaŭ 20000 homoj jam ne rajtas ricevi tiun subvencion, kaj el ili 16380 homoj (preskaŭ 80%) estis senlaboraj.
- 4) Helpsistemo por tiuj senlaboruloj ne bone funkcias, ĉar la registaro ne aprobas aŭtomobil-posedantojn kiel rajtigitojn, kvankam aŭtomobilo estas nepre necesa por ilia vivo.
4. Kvanto de rubaĵoj estas 24 milionoj da tunoj en Iŭate kaj Mijagi. Ĝis la fino de aŭgusto oni sukcesis bruligi nur 20% de la rubaĵoj.
Vivo de la loĝantoj en Fukuŝimo
1. 160000 rifuĝintoj
Troviĝas ĉirkaŭ 156000 rifuĝintoj el la malpermesitaj urboj kaj vilaĝoj najbare de la centraloj. El tiuj 95000 loĝas en provizora aŭ luita domo ene de la gubernio Fukuŝimo, kaj 61000 loĝas ekster la gubernio. Certe troviĝas memvolaj rifuĝintoj, kiuj loĝis ekster tiuj malpermesitaj urboj, memvole rifuĝis kaj nun loĝas en aliaj pliforaj lokoj en la gubernio, sed la nombro de tiuj homoj ne estas klara.
La nombro de la loĝantoj de Fukuŝimo malgrandiĝis je 3%, de 2,02 milionoj en 1,96. La nombro de la lernantoj en la elementaj lernejoj malgrandiĝis je 4,7%.
2. Subteno de la registaro malgrandiĝas
Troviĝas tiuj, kiuj malsaniĝas aŭ sinmortigas pro longa rifuĝado kaj malespero. Jam pli ol mil homoj mortis pro “kaŭzoj rilatantaj al la katastrofo”. Sed post la deklaro de “fino de la akcidento” en decembro 2011, la registaro komencis fini subtenon al la rifuĝintoj pri rabato al diversaj asekuroj.
3. Malrapida kompensado
TEPCO malrapide kompencas. En julio ĝi prezentis “normon pri kompenso al nemoveblaj propraĵoj”, sed ĝi estas tiel malalta, ke oni ne povas aĉeti novan domon per tiu sumo. Ekzemple, s-ro Araki Ŝinroku 82-jara rifuĝinta el la urbo Namie koleras : “Mi loĝis en 100-jara malnova domo. TEPCO ne rajtas taksi ĝin senvalora laŭ la merkata prezo”.
4. Malrapida senpoluado
La urboj kaj vilaĝoj planis purigi 93000 domojn, sed ĝis la fino de julio ili sukcesis fari tion nur al 3403. Senpoluado fare de la registaro pli malfruas.
Unu el la gravaj problemoj estas kiel trovi lokojn por meti poluaĵojn. Tri jarojn poste tiuj poluaĵoj iros al provizoraj konservejoj. La registaro proponis, ke la urboj Futaba, Ookuma kaj Naraha liveru 12 lokojn por tiu celo, sed ili ankoraŭ ne akceptis tiun proponon.
(el la ĵurnalo Akahata)
Jen mia opinio : ja komenciĝis restariĝoj en diversaj lokoj, sed malfortaj homoj, precipe maljunaj homoj kaj solaj patrinoj kun infanoj, havas pli da malfaciloj ol tuj post la katastrofo. La registaro malvarme traktas ilin, kaj TEPCO provas pluvivi, viktimigante la suferantojn. Ili perdis sian domon, familion, urbon kaj fine esperon.
La nuna stato de la reaktoroj
1. Malvarmiga akvo
Por teni reaktorojn sekuraj, oni devas konstante malvarmigi tiujn per akvo. Fine de aŭgusto okazis nesufiĉa enpumpado de akvo en la tri reaktorojn. Tio estas la unua “akcidento” post la katastrofo. TEPCO diras, ke peciĝintaj plastikaĵoj ŝtopis tubojn.
Ekestas 450 tunoj da poluita akvo ĉiun tagon. Parto de tiu akvo oni reuzas, sed ĝis la 4a de septembro la kvanto de neuzita akvo atingis 200 mil tunojn. TEPCO planas plu konstrui akvokonservejojn, kiuj kapablos havi 700 mil tunojn da akvo.
Tre serioza ests nefunkcio de termometroj. En la reaktoro n-ro 2 troviĝas ses termometroj, el kiuj kvin jam ne funkcias. La registaro kaj TEPCO deklaris “la finiĝon de la akcidento” en la lasta decembro, konstatinte, ke la temperaturo en la reaktorpremujoj estas sub 100 gradoj, sed se la lasta termometro rompiĝos, oni ne povos mezuri temperaturon, kaj eĉ se okazos grava afero ene, oni ne povos scii tion.
2. Preparo por forĵetado de la reaktoroj
Komence de oktobro TEPCO fotis la enon de la reaktoroj n-roj 1 kaj 2.
TEPCO komencos fabriki novajn robotojn, kiuj kapablas labori kaj esplori en la radioaktivaj reaktoroj.
TEPCO prove elprenis du nukleajn brulaĵojn en julio. En decembro en 2013 ĝi komencos elpreni aliajn brulaĵojn kaj metos en la akvujoj. Por tiu laboro ĝi nun konstruas kovrilon de la reaktordomoj ekipitan per levmaŝinoj por elpreno de brulaĵoj.
3. Eliĝo de cezio
En aŭgusto eliĝis entute 10 milionoj da bekereloj da cezio hore el reaktordomoj. Ekde februaro la kvanto estas preskaŭ sama.
La 15an de oktobro 2012
Legu plu...
La 15an de oktobro 2012
Mi ekiris al Francio la 11an de septembro por prelegi pri la japana katastrofo kaj pri aliaj temoj. Kiam mi finis mian prelegon en la urbo St. Brieuc la 14an de septembro, oni informis al mi, ke Japanio decidis ĉesi uzi atomenergion ĝis 2030. Ĉeestantoj tre ĝojis pro tiu informo, sed mi tute ne povis kredi tion. Ĉu tiu ĉefministro vere decidis tion ?
Hodiaŭ mi skribos pri tiu temo.
“Reforma energi- kaj medistrategio”
La kabineto de la ĉefministro Noda publikigis sian novan energipolitikon “Reforma energi- kaj medistrategio” la 14an de oktobro en la Kunsido pri energio kaj medio. Jen estas resumo de tiu strategio :
Antaŭparolo
Surbaze de la baza gvidprincipo, ke plej multe utiligante verdan energion kiel energiŝparado kaj recikligebla energio, ni malgrandigu dependecon de atomenergio kaj fosilia energio, ni prezentos jenajn tri punktojn :
1. La plej frua realigo de la socio, kiu ne dependas de atomenergio.
Por ke ĉiuj nukleaj reaktoroj ĉesu funkcii ĝis la 2030-aj jaroj, la registaro uzu ĉiujn politikajn riĉfontojn. Dum tiu periodo oni uzos reaktorojn konsideratajn sekuraj kiel gravan elektran fonton.
2. Realigo de verdenergia revolucio
Konstruu tian sistemon, en kiu aperos diversaj ĉefrolantoj inkluzive de konsumantoj, kaj estigu la socion, en kiu verda energio mem populariĝos kaj disvastiĝos.
3. Stabila liverado de energio
Uzu plej efike fosilian brulaĵon kiel gravan elektran fonton kaj paralele studu kaj ekspluatu sekvantgeneracian energiteknologion.
Pri la unua punkto, la strategio prezentas jenajn detalojn :
1. La plej frua realigo de la socio, kiu ne dependas de atomenergio.
- (1) Tri principoj por la realigo
- 1) Oni severe observu regulon de “ĝis-40-jara funkciigo de reaktoroj”
- 2) Oni refunkciigu nur tiujn reaktorojn, kiujn la Kontrolkomitato de atomenergio konsideras sekuraj.
- 3) Oni ne plu kaj nove konstruu reaktorojn.
- (2) Kvin politikoj por la realigo
- 1) Politiko pri recikligo de nukleaj brulaĵoj
La gubernio Aomori ne estu la fina konservejo de uzitaj nukleaj brulaĵoj. Oni daŭrigos recikligadon kiel antaŭe kaj dume diskutas.
*En la gubernio Aomori troviĝas konservejo de uzitaj brulaĵoj. La gubernio akceptis ĝin, kondiĉe, ke la registaro daŭrigos recikligon de uzitaj brulaĵoj kaj tiu konservejo ne estas fina konservejo. Tial la gubernio kontraŭas la forĵetadon de ĉiuj reaktoroj, kaj eĉ minacas la registaron per vortoj, ke ĝi redonos ĉiujn brulaĵojn al la respektivaj centraloj, se la registaro rompos tiun promeson. Pro tio la registaro devis enmeti la frazojn pri “daŭrigo de recikligo”. Pri la regenera reaktoro “Monĵu” oni havu templiman studplanon, kaj konfirmante la frukton, oni finu la studadon.
* Estas nebule, ĉu tiu “fini la studadon” signifas “finon de funkciado de Monĵu” aŭ ne. Oni tuj eklaboru por solvi, kiamaniele rekte forĵeti uzitajn nukleajn brulaĵojn kaj kie oni trovu la finan konservejon. - 2) Konservado kaj plifortigado de homforto kaj teknologio
- 3) Kunlaboro kun internacia socio
- 4) Subteno al la gubernioj, kie troviĝas nukleaj instalaĵoj, por ke ili ne suferu finance post nefunkciigo de tiuj.
La ŝtato respondecas pri forĵetado de la nuklea centralo Fukuŝima n-ro 1 kaj prizorgado de sanstato de la loĝantoj en Fukuŝima. - 5) Retakso de la sistemo de nuklea industrio kaj esploro pri kompenssistemo okaze de akcidentoj
- 1) Politiko pri recikligo de nukleaj brulaĵoj
Kaj poste sekvas la ero pri “Realigo de verdenergi-revolucio”, temante pri ŝparado de energio kaj recikliga energio, tamen mi ne tradukos ĝin, ĉar ne temas pri la nukleaj reaktoroj..
Kiel taksi tiun energipolitikon
Al tiu nova energipolitio venis diversaj reagoj el diversaj kampoj :
La industria mondo koleris
La prezidanto de Japana Komerca Federacio (Keidanren) konsistanta el 1285 membroj, s-ro Jonekura Hiromasa, kritiks la ĉefministron : “Laŭ la vidpunkto, ke ni devas garantii laborlokojn kaj protekti vivon de la popolanoj, ni kontraŭas forĵetadon de ĉiuj reaktoroj, sed la ĉefministro tute ne aŭskultis nian opinion” “Tiu energipolitiko malbone influos al la rilato inter Japanio kaj Usono, kiuj interkonsentis pri atomenergio”..
La prezidanto de Japana Asocio de Kunlabora Direktoroj (Keizai-doojuu-kai), s-ro Hasegaŭa Jasuĉika, diris : “Japana internacia rolo estas kontribui al ekspluatado de sekuraj kaj efikaj reaktoroj per la plej moderna teknologio”.
Usono kontraŭis tiun energipolitikon
Japanio sincere laboris kun Usono sub Nuklea Ne-Proliferada Traktato. Se ĝi retiriĝos de atomenergio, Usono devos rekonsideri la strategion pri NPT. Krome ĝi estas komerca partnero de Usono pri atomenergio. Ĉi tiun jaron Usono unuan fojon permesis konstruadon de kvar reaktoroj 34 jarojn post la akcidento de Three Mile Island. Se la japana atomindustrio malprogresos, tio povos influi la konstruadon, ĉar du usonaj reaktoraj kompanioj, Westinghouse Electric kaj Ĝeneral Morters kunlaboras kun japanaj Toshiba kaj Hitachi.
Japana Komunista Partio
Troviĝas du problemoj pri tiu energipolitiko :
1. Estas tro malfrue forĵeti ĉiujn reaktorojn ĝis“2030-aj jaroj”. Krome, la registaro klarigis al Usono, ke ĝi “klopodos” atingi tiun celon. Tiu sinteno estas perfido al la popolo.
2. La energipolitiko tekstas “Oni daŭrigos recikligadon de uzitaj brulaĵoj kiel antaŭe kaj dume diskutas”, sed tiu recikligo mem estas tre danĝera, kaj per tiu recikligo produktiĝos novaj nukleaj brulaĵoj. Estas tre kontraŭdire forĵeti ĉiujn reaktorojn kaj samtempe produkti nukleajn brulaĵojn. Tio signifas, ke la registaro intencas plu insisti funkciadon de reaktoroj.
La akcidento en Fukuŝima ankoraŭ ne finiĝis. Uzitaj brulaĵoj pli kaj pli multiĝas. Plej multaj popolanoj volas ĉesigi dependadon de atomenergio. Japana Komunista Partio proponas, ke la registaro decidu tujan malfunkciigon de ĉiuj reaktoroj. .
Ĉu vere la registaro havas intencon forĵeti la reaktorojn ?
En tiu energipolitiko troviĝas kontraŭdiroj kaj nebulaj esprimoj. Tagon post tago evidentiĝas suspektinda sinteno de la registaro.
Kabineta decido ne okazis
Per kabineta decido la registaro montras sian fortan intencon antaŭenirigi sian proponon. Eĉ se la kabineto estos anstataŭigita de alia kabineto, tiu decido daŭre efikos. Se ĝi ne faras kabinetan decidon, tiu propono povos esti facile ŝanĝita. La registaro ne faris kabinetan decidon pri tiu energipolitiko, sed rilate al tiu politiko ĝi faris jenan :
“La registaro plenumos la energi- kaj medipolitikon surbaze de ‘Reforma energi- kaj medistrategio', diskutante kun respondeco kun la rilatantaj komunumoj kaj la internacia socio, akirante komprenon de la popolanoj kaj farante konstantajn esploradon kaj retaksadon”.
En tiu frazo nenie troviĝas la vortoj “forĵeti ĉiujn reaktorojn”. Krome, kion la registaro retaksos ? Pri tiu “sen kabineta decido” la prezidanto de Japana Komerca Federacio, s-ro Jonekura diris : “Ni sukcesis haltigi forĵetadon de ĉiuj reaktoroj”.
Permeso al rekomenco de la konstruado de tri reaktoroj
La ministro pri ekonomio kaj industrio, s-ro Edano Jukio, diris la 15an de septembro : “Por la funkciigo de reaktoroj, oni bezonas permeson de Kontrolkomitato pri atomenergio, sed pri la rekomenco de la konstruado de jam aprobitaj reaktoroj mi ne intencas ŝanĝi la antaŭan decidon”.
Ĝis la katastrofo tri reaktoroj estis konstruantaj, nome la reaktoro n-ro 3 de Ŝimane, tiuj de Ooma kaj de Higaŝi-doori. La 1an de oktobro J-Power anoncis la rekomencon de la konstruado de la reaktoro Ooma ĉe la norda pinto de la Honŝuu-Insulo en la gubernio Aomori. Se tiu reaktoro funkcios dum 40 jaroj, ĝi pluvivos post la 2030-aj jaroj. Tio ne kongruos kun la ĵus adopita energipolitiko de la registaro. Tiu reaktoro uzos MOX-brulaĵojn konsistantajn el uranio kaj plutonio, do ĝi estos pli danĝera.
Reago de popolanoj
Mi prezentos du voĉojn, kiuj aperis en la ĵurnalo Asahi :
S-ro Uĵiie Giiĉi, 75-jara, loĝanta en la urbo Macudo, Ĉiba, la 24an de septembro
La registaro ne inkludis la frazon de “nuligo de la reaktoroj”. Tio estas mokado al la popolanoj. Se la registaro neglektos la filozofion de “nuligo de la reaktoroj”, kontraŭvoĉoj plifortiĝos ne nur en Tokio, sed ankaŭ en la tuta Japanio. La Noda-kabineto ripetis la nuligon de la reaktoroj kun fiera mieno. Kiun respondecon ĝi sentas nun ?
S-ro Uŝiĵima Josikazu 65-jara, loĝanta en Jokohamo, Kanagaŭa
Tri reprezentantoj el la industria mondo esprimis sian kontraŭopinion pri “nuligo de la reaktoroj” surbaze de “la starpunkto de protekto de la popolana vivo”, sed kiel arogantaj ili estas ! Ili fanfaronis la sekurecon de nukleaj reaktoroj, sed ili tute ne kritikas sin. Kiom multe ili helpis suferantojn kaj suferantajn komunumojn ? Se ili volas refunkciigi rekatorojn, ili akceptu danĝerajn uzitajn rubaĵojn en siaj hejmoj kaj terenoj de la fabrikoj. Ili antaŭvidu la estontecon kaj serĉu la vojon sen atomenergio.
* Nun multaj manifestacioj direktas sin al la industria mondo. Kolektiĝis homoj antaŭ la sidejo de Japana Komerca Federacio por protesti.
En la venonta jaro okazos ĝenerala elekto. Oni antaŭsupozas, ke la nun reganta partio malvenkos, kaj anstataŭe regos Japanion Liberala Demokratio Partio, kiu enkondukis atomenergion kaj tute ne bedaŭras tion. Se ĝi venkos, ĝi nuligos la energipolitikon de la nuna Demokratia Partio. Tamen kial homoj subtenos LDP-n, malgraŭ tio, ke 80% de la popolanoj kontraŭas dependon de atomenergio ? Tio estas enigmo por mi.
La 17an de oktobro 2012
Legu plu...
La 17an de oktobro 2012
Kia gubernio estas Aomori ?
En la antaŭa raporto aperis la guberninomo de Aomori. La gubernio Aomori situas ĉe la plej norda pinto de la insulo Honŝuu, do plej malproksime de Tokio, tial ĝi estas tre malriĉa kaj devis akcepti nukleajn rubaĵojn pro mono. En la dimanĉa versio de la ĵurnalo Akahata la 14an de oktobro 2012 (organo de Japana Komunista Partio) aperis intervjuo de la urbestro de Aomori pri tiu temo. Mi tradukos ĝin.
Por protekti loĝantojn mi faras, kion mi devas fari La urbestro de Aomori s-ro Ŝikanai Hiroŝi
Troviĝas vortoj “Militbaza Okinavo, nukleaĵa Aomori”, kiuj signifas, ke kiel la ŝtata politiko, usonaj militbazoj sidadas en la gubernio Okinavo kaj nukleaj rubaĵoj restadas en la gubernio Aomori. La registaro komencis diri “nuligon de la reaktoroj”, sed la fundamenta problemo neniam solviĝis. Kio ĝi estas ? Tute ne solviĝis problemo, kie oni eterne konservu nukleajn rubaĵojn. Jam pli ol 50 jaroj pasis post la ekfunkciado de reaktoroj en Japanio, sed neniam solviĝis tiu problemo kaj ĝin oni plusendis posten kaj posten. En la recikliga fabriko de Rokkaŝo en la vilaĝo de Rokkaŝo de la gubernio Aomori oni planas recikligi uzitajn nukleajn brulaĵojn, sekve produktiĝos altnivele nukleaj rubaĵoj. Se oni postlasos la solvon, restados tiuj rubaĵoj en Aomori. Nun estas la plej bona tempo por la gubernio postuli, ke la registaro diskutu pri la energipolitiko por ne fari la gubernion rubaĵejo, sed la guberniestro, ne farinte tion, anstataŭe postulis daŭrigon de la recikligo. Se oni nuligos la reaktorojn, oni ne bezonos recikligi uzitajn brulaĵojn por produkti plutonion por fari MOX-brulaĵojn. *En tiu recikliga fabriko de Rokkaŝo oni planas elpreni plutonion. Ĝi kapablas konservi 3000 tunojn da uzitaj brulaĵoj, kaj nun pli ol 2900 tunoj el la centraloj en la tuta Japanio atingis ĝin. Sed la fabriko, kiu ekkonstruiĝis en 1993, neniam sukcesis plene funkcii pro diversaj teknikaj problemoj. La vilaĝanoj timas, ke la vilaĝo fariĝos eterna rubejo de uzitaj brulaĵoj. (rimarko de Hori) *J-power anoncis, ke ĝi rekomencos konstrui la reaktoron Ooma en Aomori. Tiu reaktoro uzas nur MOX-brulaĵojn, do ĝi estas pli danĝera. Por redukti plutonion, kiun Japanio posedas, la registaro bezonas tiun reaktoron. “Decidi” nuligi ĉiujn reaktorojn kaj rekomencigi konstruadon de la reaktoro Ooma neniam kongruas. Do tiu “decido” de la registaro estas tute suspektinda. (rimarko de HORI)
- Aomori
La urbo Aomori situas en la 50-kilometra zono de la recikliga fabriko de Rokkaŝo kaj 80 kilometrojn for de la ek-rekonstruanata reaktoro Ooma. Se okazos grava akcidento en ambaŭ, falos radiokativaj substancoj en la urbo Aomori, ĉar blovas ventoj nomataj Jamase de la marbordo de la Pcifika Oceano enlanden. Ni suferos ankaŭ pro malfamiĝo. Por la urbo Aomori agrikulturo, fiŝado kaj turismo estas la ĉefaj industrioj. En Fukuŝima okazis malfamiĝo de ĝiaj produktaĵoj. Pro ĉi-foja akcidento en Fukuŝima multaj opiniis, ke ne nur la orienta Japanio, sed ankaŭ la tuta Japanio estas en danĝero. Kiam okazas malfamiĝo, estas malfacile tuj forviŝi ĝin. Loĝantoj en Fukuŝima kaj Aomori uzas multe da tempo por prepari sin kontraŭ la eventualaj akcidentoj de la reaktoroj. Ili devas uzi monon kaj energion por nenecesaj aferoj. Ili sentas sin ĉiam maltrankvilaj, kaj kiom tio kostas, oni ne povas kalkuli. Oni antaŭsupozis nur malgrandajn tertremojn en la reaktoroj Ooma kaj Higaŝidoori kaj recikliga fabriko de Rokkaŝo. Nun multaj sismologoj opinias, ke troviĝas aktivaj fendegoj sub ĝiaj terenoj. Ni devas pli severe taksi ilian danĝeron. Unu jaron pasis post la katastrofo, sed ne bone videbla la registara sinteno pri la nuligo de la reaktoroj, tial mi partoprenas en “la Kunsido de urbestroj, kiuj celas nuligi la reaktorojn”. Tamen mi ne batalas kontraŭ la registaro, sed antaŭenpuŝas ĝin por tio Kiel la urbestro mi eldiras, kion mi devas eldiri, kaj uzas mian potencon por protekti la vivon de la loĝantoj. Mi nun faras, kion mi devas fari, kiel la urbestro. (intervjuanto Miura Makoto)
Programo – Resumo Provizora
En SAT-kongreso estas kvin diverstipaj programeroj :
Ĝeneralaj kunsidoj de la asocio SAT (laborkunsidoj)
Tiuj estas malfermaj al ĉiuj kongresanoj, ĉu membroj de SAT aŭ ne. Ĉiu rajtas paroli, sed nur membroj de SAT voĉdonas kaze de neceso. Kutime okazos matene.
Partopreno de neSATanoj estos bonvena ĉar foje eleksteraj konsiloj povas helpi SATanojn.
Inverse neSATanoj povas koni deinterne la vivon de la asocio kaj eventuale aliĝi al ĝi.
Sociaj forumoj (kaj aliaj prelegoj, debatoj kaj programeroj pri socipolitikaj temoj)
Ĉar la ĉijara temo estos "sociaj movadoj", konsiderante la aktualecon de sociaj luktoj en Hispanio, oni klopodos organizi debatojn pri tiaj temoj aŭ kontaktoj kun diversaj sociaj movadoj madridaj (15M, DRY, ktp) aŭ kun delegacioj de internaciaj NRO. Tio okazos plej ofte posttagmeze.
SAT Fakoj kaj Frakcioj
Almenaŭ unu tagon oni dediĉos almenaŭ unu aŭ eĉ pliajn horojn por kunsidoj (plej verŝajne samtempe) de la diversaj frakcioj, nome liberecana, komunista, sennaciista, ktp., kio utilas por ke la diversaj kongresanoj kiuj agadas en diversaj socipolitikaj etosoj povu interŝanĝi spertojn pri siaj agadoj, atingoj kaj malfacilaĵoj.
Pli ĝeneralaj programeroj (ĉefe klerigaj, nome prelegoj, debatoj aŭ simile)
Ekzemple literatura aranĝo, profite la proksimecon de membroj de la ibera grupo, prelegoj per kiuj kongresanoj el diversaj mondopartoj komuniku situacion en siaj landoj, ktp.
Distro
Tio okazos de vespere al frunokte. Oni intencas ne troe ŝarĝi tiun ĉapitron por permesi la ĝuadon de la nokta urbo certe alloga kaj interesa somere, ĉu grandgrupe ĉu grupete.
a. Enscenigo de kolektiva spektaklo surbaze de amatoraj geaktoroj, nome de teatramaj diverslandaj kompanoj pretaj deklami tekstojn, ludi monologojn...
b. Koncertoj fare de madridaj muzikensembloj kie partoprenas kelkaj esperantistoj, ekzemple "Kvaropo sinkopo" kaj la plektr-orkestro ("Agrupación Musical de Pulso y Púa Calle del Barquillo").
c. Aliaj studeblaj distrebloj.
Ekskursoj
La tuttaga ekskurso estos al Toledo. Temas pri tre interesa historia proksima urbo, iam hispania ĉefurbo, kie estis iam ĉefurbo de diversaj ŝtatoj (visigota, araba, hispania) kaj kulturoj (romianoj, judoj).
Duontagaj ekskursoj okazos almenaŭ dufoje tra Madrido unu tra turismaj lokoj kaj alia tra ne tiom turismaj lokoj (ambaŭ surstrate).
Oni klopodos organizi viziton al laborejo.
Postkongreso
Oni preparos eblon organizi postkongreson uzante la saman loĝejon kaj ĉiutagajn ekskursojn al proksimaj urboj Segovio, Avilo, Eskurialo aŭ Aranĥuezo. Tio dependos de la mendoj de la kongresanoj.
Tiu eblo permesos pli trankvilan ekkonon de la regiono sen konkurenci kun la streĉa laboretoso de la kongreso. Same oni povos organizi ion en Madrido mem depende de la necesoj de la postkongresanoj.
Vere Madrido plenplenas je ebloj kaj bezonus ne kelkajn tagojn sed plej verŝajne kekajn monatojn. Pri Madrido kaj Toledo oni konsilas trarigardi la respektivajn artikolojn en Vikipedio ĉar ili estas ege amplekse informaj.
La 26an de oktobro 2012
Legu plu...
La 26an de oktobro 2012
Vivo en cuname damaĝitaj regionoj
Ni devos eksiĝi de ok-generacia agrikulturado Miaj kampoj, kiuj situas en la radiuso de 20 kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, difektiĝis, kovrite de herboj. Eĉ se ili estos purigitaj, oni ne aĉetos produktaĵojn kreskintajn proksime de la centralo. Dum la pasintaj 150 jaroj ni kultivis tiujn kampojn. Mi neniam antaŭvidis, ke mi fariĝos la lasta generaciano, kiu finos la familian profesion.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 26an de septembro 2012)
Se eblus, mi volus rifuĝi
Laŭ la enketo farita de la urbo Fukuŝima, ankoraŭ 34% de la loĝantoj volas rifuĝi de la urbo, se eblus. Rifuĝintoj el la urbo al aliaj urboj, 14% volas nepre reveni, 40% volas reveni se eblos, 27% ne volas reveni, 19% prefere ne volas. 62% de la rifuĝintoj al aliaj urboj loĝas aparte de siaj familianoj, kaj 70% ne havas esperon denove kune loĝi. 89% estas maltrankvilaj pri la estonteco de siaj infanoj. 62% sentas, ke Fukuŝima estas izolita.
(la ĵurnalo Asahi, la 15an de septembro 2012)
Ne troviĝas lokoj por meti poluitan teron
En majo s-ino Oota Mijoko 67-jara skrapigis teron en sia ĝardeno por malpliigi radioaktivecon. Skrapita tero estas konservita en 102 skatoloj 45-litraj. Car ne troviĝas komunaj lokoj por konservi tiujn, ŝi metis tiun teron en la angulo de sia ĝardeno. Ĉiun tagon ŝi vidas la monteton kovritan per blua plasta tuko, kaj tio donas streson al ŝia sano. Ŝi suferas pro gorĝodoloro. Ŝi diras : “Antaŭe mi povis inviti najbarojn hejmen, sed nun ne”.
(la ĵurnalo Akahata, la 19an de septembro 2012)
Malpliiĝis lernantoj
En la 10 urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la centralo de Fukuŝima, duoniĝis la nombro de lernantoj.
En la urboj Futaba kaj Kacurao ĉiuj lernejoj estas fermitaj, do ne aperas la nombro en la statistiko. Kvar lernejoj de Tomioka malfermiĝis en la urbo Miharu, sed nur 5% vizitas ĝin. Nur du el naŭ lernejoj de Namie malfermiĝis en la urbo Nihonmacu. En Hirono ĉiuj lernejoj ekfunkciis en sia antaŭa loko, sed nur 20% vizitas ilin. Multaj familioj translokiĝis en aliaj urboj kaj jam komenciĝis nova vivo. Ĉiuj urboj estas maltrankvilaj pro tio, ke mankos junuloj en siaj urboj.
Aprilo 2011 | Aŭgusto 2012 | % | |
La urbo Ookuma | 1119 | 397 | 35% |
La urbo Naraha | 687 | 138 | 20% |
La urbo Hirono | 517 | 96 | 19% |
La vilaĝo Kaŭauĉi | 172 | 30 | 17% |
La urbo Tomioka | 1420 | 75 | 5% |
La urbo Namie | 1684 | 79 | 5% |
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 18an de septembro 2012)
Vivo en provizora domo
S-ro Jamagami Kacujoŝi 52-jara, la estro en la loĝkvartalo de provizoraj domoj, diras : “Ĉiuj estas lacaj. Ne malmultaj homoj suferas pro melankolio. 50-60-jaruloj kiel mi malfacile trovas laborlokon. Se ni estas senlaboraj, ni ne povas pruntpreni monon. En tiu ĉi kvartalo troviĝas multaj tiaj homoj. Estas malfacile reakiri antaŭan vivnivelon”. Post la katastrofo liaj du amikoj sin mortigis. Ambaŭ perdis sian fabrikon per la cunamo. “Ili perdis esperon. Se daŭros tiu ĉi situacio, multiĝos sinmortigintoj”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 15an de septembro 2012)
Virino, kiu laboris kiel prizorganto de rifuĝintoj, diras : “Virinoj emas suferi pro melankolio, viroj pro alkoholismo. Pro longa vivado en provizora domo kaj streso pro financa malfacilo iuj fermas sin”. Laŭ enketo 47% diras, ke ilia vivo malboniĝos.
(la ĵurnalo Akahata, la 12an de septembro 2012)
Ne multe puriĝas
Jam unu jaro pasis, post kiam komenciĝis purigado en la distrikto Oonami en la urbo Fukuŝima, sed kvanto de radioaktiveco en la aero estas pli multa ol la normo (0,23 mikrosivertoj hore). S-ro Kurihara Toŝihiko, estro de la kvartalo, diras : “Kvanto de radioaktivece en marto estis 9 mikrosivertoj hore. Post purigado la kvanto malpliiĝis en 2 mikrosivertojn, sed en aŭgusto la kvanto altiĝis en 10,36 mikrosivertojn”. Jam en tiu distriko 470 domoj estas purigitaj. La urbo petis subvencion de la registaro por la dua purigado, sed tiu ne respondas. Respondeculo de la urbo diras : “Purigado kostas multe, do la registaro atendas ĝis la kvanto malpliiĝos spontane”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 18an de oktobro 2012)
Mi mem purigas paŝtejon
S-ro Ide Hisatola, liaj edzino kaj filo, kiuj loĝas en la radiuso de 30 kilometroj for de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, ne rifuĝis. Kiam okazis la katastrofo, li prizorgis 60 bovinojn. “Se mi ne melkos bovinojn eĉ dum kelkaj tagoj, ili suferos ĉe siaj mamoj kaj baldaŭ mortos. Se ili mortos, mi devos fari ĉion dekomence”. Li deklaris, ke li restos hejme, kaj liaj familianoj komprenis lin kaj sekvis lin.
Nun ili fosas teron 30 centimetrojn profunden kaj renversas ĝin por ke nepoluita tero aperos surface. Li diras : “Se mi dependus de aliaj homoj, mia forto malfortiĝus. La plej fidindaj estas mi kaj miaj familianoj”. Li aĉetis fojnon importitan el Usono, kiu kostis 6-oble pli multe, kaj dank' al tio oni ne detektis radioaktivecon plifortan ol la normo el sia lakto. Lia lakto estas altetaksita kaj vendiĝas pli altapreze ol antaŭe. Li diras : “Kiam familianoj kunlaboras, ili povas venki ĉiajn malfacilaĵojn. TEPCO kaj la registaro devas plenumi sian respondecon, sed samtempe ni devas vivi forte”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 2an de oktobro 2012)
Printebla dokumento
Letero al G.Erik, al militisto de NATO
Saluton Erik, kie ajn vi estas !
Kiel vi fartas kaj via familio ? Ĉu bone fartas viaj infanoj ? Ĉu vi parolis al ili pri tio, kion vi farigis antaŭ dek jaroj ? Ĉu ili scias tion, kio okazis tiam en Serbio ? Se vi forgesis, mi rememorigos vin.
Printempe de la jaro 1999, precize la 16an de aprilo de tiu jaro, en la vilaĝo Ribnica (apud Vranje) pereis deksesjara Irena Matiĉ. Ŝi pereis pro NATO bombo, sur la plugkampo dum ŝi semis la maizon. Sur la restaĵpecoj de ĝi estis permane skribita mesaĝo : "La trian fojon...mi estis ravita vidi vin... mi estas G.Erik - Italujo." (Mi ne scias el kiu lando vi devenas, sed mi supozas ke vi sendis la mesaĝon el NATO-aerbazo Avijano). Tiam, mi eksciis pri vi, nekonatulo. Tielmaniere vi agnoskis, militisto de NATO alianco, ke vi intence murdadis civilulojn en Serbio. En "humana bombardado", kiel vi cinike nomis tiun malfeliĉon. Nek Orvelo nek monstra Nazikapolaro rememorus pri tia nocio, de via invento.
Vi, do, murdadis la infanojn, virinojn, oldulojn, malsanulojn...en vilaĝaj domoj kaj kortoj, sur la kampoj kaj paŝtejoj, en la hospitaloj kaj olduldomoj, sur la stratoj kaj vilaĝstratetoj... Vi tion farigis el la grandaj malproksimeco kaj alteco, ho vi, militistaĉo. De viaj "humanaj bomboj" tiam estis pereitaj pli ol okdek da infanoj, kaj multope pli granda nombro da infanoj estis vunditaj kaj kripligitaj. Ĉu vi iam sonĝas ilin, Erik ?
Ĉu vi scias, ho heroaĉo, ke vi tiam (la 3an de majo) murdis dujaran Marko Simiĉ ? Antaŭ lia domo en Novi Pazar, en la panvendejo ? Ĉu vi, eble, rememoras dekunumonatan Bojana Toŝovoĉ ? Ŝi estis nur bebo kiam vi murdis ŝin (la 10an de aprilo) en la vilaĝo Merdare (apud Kurŝumlija). Estis Pasko, G. Erik !
Vi devas rememori kiel estis pereita sesjara Branimir Stanijeviĉ (el Aleksinac). Vi murdis lin en la internacia pasaĝera trajno (la 12an de aprilo) en Grdelica krutvalo. Ĉu vi scias ke etulo estis forbrulita pro via "humana bombo", kune kun siaj gepatroj, kaj ili ne havas tombojn.
Mi kredas ke vi memoras tion, kio okazis en Ralja (apud Beogrado). Diru al mi, ho militistaĉo de NATO, ĉu la familia domo de Pavloviĉ estis armea celobjekto ? Tie, vi murdis (la 26an de majo) okjaran Stefan-on kaj kvinjaran Dejana-on. Dum ili dormis.
Pro dio, vi devas rememori, ho potenculo, trijaran Milica Rakiĉ el Batajnica (el antaŭurbo de Beogrado). Ho, homaĉo, vi murdis ŝin en la banejo dum ŝi sidis sur la infanujo, kaj ŝia patrino pretigis la liton por dormi. Ĉu etulino sur la infanujo estis via celobjekto ? Diru al mi, sangosoifanta krimulo.
Certe, vi ne forgesis tion, kio okazis sur la ponteto en Varvarin. Estis dimanĉo, la tago estis sennebula. Estis kristanortodoksa festo Sanktaj Triuloj. La homoj reveniĝadis el preĝejo. Tie, sur la ponteto, vi murdis deksesjaran Sanja Marinkoviĉ (la 30an de majo), gimnazianinon kaj matematikan talentulinon. Vi certe vidis, ho Erik, kiel ŝia samaĝulino Marina, per rompita gambo, rampis al la senviva korpo de Sanja por savi ĝin el ŝvelita rivero. Vi ĉion vidis, ĉar vi denove bombardis tiun lokon.
Sendube, vi rememoras pri la albanaj civiluloj en la vilaĝo Meja (apud Ĝakovica) ? Imagu Erik, ili fuĝis de viaj bomboj, kvankam vi publike parolis ke vi protektas ilin. Ankaŭ, vi bombardis ilin (la 14an de aprilo). La plimulto estis forbrulitaj kaj oni ne eblas fiksi ĝustan nombron de la mortigintaj infanoj. Rememoru Erik, kiel vi murdis kvin knabojn (la 24an de aprilo) de la albana familio Koĝa (apud Kaĉanik) per kasedaj bomboj. Kaj saman nombron de la geknaboj de la familio Kopola, kiujn vi murdis (la 1an de majo) dum ili vojaĝis per aŭtobuso tra la vilaĝo Luĵani. Vi devas rememori, ho homaĉo, dekunujaran paŝtiston Kastrati Kujtni, kiun vi murdis (la 26an de majo) dum la paŝtado de la ŝafoj apud Orahovac. Ili ĉiuj estas albanoj !
Estas videble, ke vi murdadis la infanojn ĉie, sendistinge. Ĉu vi ricevis iun ordonon pri tio, ho sangosoifulo ?
Ankaŭ, vi bombardis en mia Montenegro. En la vilaĝo Murino vi murdis (la 30an de aprilo) dekjaran Julija Brudar, antaŭ la okuloj de ŝia sesjara fratino Teodora. Alvenu nun kaj klarigu al Teodora, superhomaĉo, kial vi murdis ŝian fratinon ? Faru tion Erik, vi tion povas.
Alvenu ĉi tien, en Serbio, kaj klarigu al oldulo Vojislav Mitiĉ el Surdulica kial vi pereigis iliajn tri nepojn ( la 27an de aprilo) ? Ankaŭ, demandu en urbo Niŝ kiom da homoj estis pereitaj (la 7an de majo) pro viaj kasedaj bomboj ? Kaj kial vi murdis tiuokaze, gravidulinon Ljiljana Spasoĉ ? Klarigu, ho militistaĉo.
Oni diras ke la kasedaj bomboj kaj urania municio estas malpermesitaj. Tio ne estas la vero, ĉar dum grandskala "humana bombardado" ĉio estas permesita, ĉu ne ?
Povas esti, ke vi deziras prezenti ankoraŭ pli da ekzemploj de via militagado. Ĉu vi deziras tion ? Ĉu vi volas ke mi prezentu la fotografiojn de via malboneco ? Ne, Erik. Ĉi tio estas sufiĉe por normalaj homoj. Pri via heroa ago atestas multaj infantomboj tra Serbio, Montenegro kaj Respubliko Serba. Ankaŭ, la monumento dediĉita al ĉiuj pereigitaj infanoj, kiu troviĝas en la parko Taŝmajdan en Beogrado ! Sur ĝi estas skribita : "Ni estis nur infanoj". Ho, militistaĉo, ĉu vi aŭdas vekriojn de senhelpaj infanoj ?
Tamen, ĉio estas vane, ĉar vi ne estas kapabla meti nur unu floron apud tiu infanmonumento, kiel signon de via pentado. Evidente, tion ne faras la profesiuloj kies profesio estas - la murdisto de la infanoj. Kontraŭe, vi daŭrigas murdadi iujn aliajn infanojn, en iuj aliaj lokoj en la mondo. Eĉ en dudekunua jarcento.
Potenculo de NATO, nek mortintaj nek vivantaj infanoj indulgos al vi. Neniam, ho senhontulo.
Bojana Alfireviĉ
El Sennaciulo majo-junio 2009, n°5-6 (1247-1248), p. 9-10
Ĉu leĝigi prostituadon ?
La artikolo de Amelano bone priskribas ĝeneralan tendencon, en la medio de defendantoj de prostituistinaj rajtoj, pledi por legiĝo de io, kion ĝenerale ĉiuj konsideras malaperinda. Fakte samaj debatoj okazas nun en Francio, kie sufiĉe kelkaj asocioj pledas por laŭleĝiĝo laŭ la modelo de Germanio aŭ Nederlando, kaj eĉ serioze parolas pri eventuala kreo de specialaj lernejoj.
La problemo estas malsimpla, ĉar la nuna situacio efektive estas nekontentiga. Same kiel por ĉiuj neleĝaj laboristoj, la statuso de la prostituistinoj metas ilin en situacio, kie ili malfacile povas plendi ĉe policejo pri spertitaj problemoj, ĉar deklaro de ilia « profesia situacio » metus ilin en granda embaraso, ĉefe kiam krome temas pri eksterleĝaj enmigrintoj. Praktika konsekvenco de tio estas, ke makleristoj kaj policistoj havas plenan trankvilon por misuzi sian situacion por maksimume ekspluati, priŝteli aŭ perforti prostituitinojn laŭ sia kaprico. Kaj, se kredi la atestojn, multaj senskrupule uzas tiun naŭzan eblecon.
Alia praktika rezulto de tiu eksterleĝeco estas, ke persekutitaj estas ĝenerale nek la klientoj, nek la makleristoj, sed la prostutitinoj mem. Krome, tio malhelpas la eventualan reintegriĝon de prostituistinoj, kiuj emas reguligi sian situacion, kaj ne kapablas pravigi la devenon de la mono, pri kiu ili disponas.
Alia paradoksa punkto en Francio estas, ke kvankam eksterleĝaj, prostituinoj estas devigataj pagi impoŝtojn pri siaj enspezoj, kaj eĉ estas severe kontrolitaj, kaj monpunitaj okaze de « falsa deklaro ». La kontrolo ĝenerale konsistas en nombrado de la tagaj klientaj vizitoj, kaj multobligo de la konstatita nombro laŭ labortagoj en la monato, kvankam la klientaj vizitoj tute ne okazas laŭ regula ritmo en kelkaj kazoj.
Fine, el principa vidpunkto, same kiel sindikatoj postulas salajroplialtiĝojn anstataŭ abolon de la salajreco, la batalo por leĝigo de prostituado povas esti konsiderata kiel necesa ŝtupo por atingi ĝian iaman forigon.
Tamen, malgraŭĉiuj tiuj argumentoj, la batalo por leĝigo havas tre ĝenajn aspektojn. Unu el ili estas la prezentado de vendado de fizikaj servoj kiel socia progreso, eĉ kun emancipaj ecoj. Mi foje rekte aŭdis membron de asocio pri sanprotektado de prositutitinoj kiu, surbaze de siaj ĉiutagaj kontaktoj kun tiu medio asertis, ke prostituado estas unu el la plej bonaj manieroj emancipiĝi el la vira patriarka subpremo, kaj ke prostituitinoj tute libervole elektas sian profesion.
Pri tio mi havas fortajn dubojn. Laŭ la cititaj ekzemploj, montriĝas ke multaj prostituitinoj taksas tiun profesion nur « provizora fazo » en sia vivo, kaj uzas ĝin por rapide akiri kapitalon, kiu ebligos al ili malfermi butiketon kaj « honeste » labori kiel etkomercistoj. Mi tute ne vidas revoluciemon en tiuj etburĝaj kalkuloj.
Kaj la ŝajnmateriisma argumento, laŭ kiu ne estus pli ŝoke vendi fizikajn servojn ol sian laborforton, estas akceptebla nur por tiuj, kiuj taksas normala la klasan dividon de la socio inter ekspluatistoj kaj ekspluatitoj.
La nura eksprostituitino, kiun mi aŭdis rekte esprimiĝi pri la temo tute senambigue parolis pri sklaveco koncerne sian iaman situacion. Tio sufiĉis por firmigi mian konvinkon, ke batali por apartaj rajtoj de iu homgrupo sen prikonsideri la ĝeneralan problemon, kiun starigas la kapitalisma sistemo entute, kondukas al senelirejoj. Tio ankaŭ plifortigas mian dubon, pri la ofte uzita argumento pri « neceso respekti la rajton je memdecido », kiun iuj emas uzi subtene al etnoliberigaj bataloj.
Vinko Markov
El Sennaciulo, januaro 2007