Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Lanti pri esperantigo de propraj nomoj

$
0
0

(...)

Al tiuj, kiuj faras el ortografio de propraj nomoj fetiĉon, sendube ne plaĉos ties esperantigo laŭ proksimuma prononciĝo. Ĉiuj eventualaj kritikoj tiurilate lasos min absolute indiferenta : mi estas sennaciisto k havas nenian respekton por naciaĵoj. Ĉi-okaze mi nur rimarkigas, ke la ĉinaj, japanaj k slavaj esperantistoj rajtus senĉese kriplori ĉe la konstato, ke iliaj nomoj estas en esperanto k en eŭropaj lingvoj abomeninde kripligitaj. Ĉu do la eŭropanoj rajtas postuli, ke oni traktu ilin aliel ol homoj el aliaj mondpartoj ? Certe ne ! Al tia imperiismo mi kontraŭstaras.

La fetiĉistoj pri propraj nomoj devus cetere rimarki, ke ilia vidpunkto, se ĝi estus pravigebla, fariĝus tre danĝera por esperanto mem. Ĉiuj kritikoj pri "kripligo" al propraj nomoj ankaŭ valorus rilate al multaj vortoj el nia lingvo, k la konsekvenco de tio estas bato al esperanto k senkonscia aprobo al la tezo de la "okcidentalistoj".

Dekkvarjara, ĉiutaga uzado de esperanto estigis ĉe mi eĉ la fortan bedaŭron ke Zamenhof ne sufiĉe "kripligis", sennaciigis multajn vortojn el nia lingvo. Kiuj konsideras la proprajn nomojn tabuoj, tiuj estas nur duon-esperantistoj k senkonsciaj malamikoj de la mondlingva afero.

(...)

E. Lanti, en sia Antaŭparolo de l'tradukinto al Skizo pri filozofio de la homa digno de Paŭlo Ĵil (Paul Gille), SAT, 1934.


Sennaciulo 2012 05/06, n-ro 1283-1284

$
0
0

Enhavo : Redaktangulo P4
- SAT-ondo P4
- Venontaj Tem-dosieroj P4

Prepare al nia kongreso P5
- Raporto de la PK P5
- Raporto de Ĝenerala Konsilantaro P8
- Raporto de Konflikt-Komisiono P9
- Raporto pri kontrolo de la SAT-kontado 2011 P10
- Raporto de Pacista Frakcio P10

Tem-dosiero "Radio kaj Esperanto" P10
- Radio-elsendaj postrikoltoj P11
- Kreiva detruado ĉe Radio Libertaire P13
- Esperanto-programo en radio 3ZZZ en Melburno P15
- La projekto Muzaiko P17

SAT Aktivas P18
- Popol-politika aŭ klas-politika mondrigardo P18
- En Francio SAT-anoj balotis "Paco" P19
- La estonteco de Sankta-Imjero kaj la esperantlingvanoj P20
- Tuttera patriotismo, "lirika dramo" post la 12-a de februaro 2012 P22
- Libero de Laŭra P23
- Barcelono : 3 000 manifestaciantoj kun ĜKL kaj Laŭra P24
- La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto) P25
- Josip Broz Tito (Kumrovac 1892-Ljubljano 1980) P26
- Tri Jubileoj P27
- De niaj legantoj P29
- Nekrologo P29
- Staĝoj en Kvinpetalo P30
- Donacoj dua trimestro 2012 P30

PDF - 1 Mb
S-ulo 2012/05-06
Kvar unuaj paĝoj de Sennaciulo - majo-junio 2012
PDF - 54.5 kb
Sennaciulo-05-06-2012_Formularo
Formularo por inviti SATanojn partopreni la vivon de sia revuo Sennaciulo

La 12an de julio 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 12an de julio, 2012

Mi estis silenta dum pli ol unu monato, ne ĉar neniu raportinda okazis, sed ĉar mi estis tre okupita. Dume okazis La 61a Kontoo-Esperanto- Kongreso, kiun mi prizorgis, kaj al ĝi venis nepala esperantisto Bharat Ghimire, kiun mi devis prizorgi, kaj fine de junio mi vizitis 4 damaĝitajn urbojn en la gubernioj Mijagi kaj Iŭate. Komence de julio mi vizitis urbon damaĝitan de la tertremo, cunamo kaj nuklea akcidento. Pri miaj vojaĝoj al tiuj urboj mi poste raportos.
Hodiaŭ mi raportos kronologie, kio okazis dum tiu unu monato. Kaj poste mi prezentos poemon verkita de virino en Fukuŝimo.

Kio okazis dum la pasinta unu monato ?
- 6/12 : 1324 loĝantoj de Fukuŝimo, kiuj suferis pro la nuklea akcidento, akuzis la prezidanton kaj la estraranojn de TEPCO, komitatanojn de la subministerio pri nuklea kaj industria sekureco ktp. pro nesufiĉa kontraŭrimedo kontraŭ cunamo kaj eligo de danĝeraj nukleaj substancoj.

- 6/16 : La ĉefministro Noda renkontis la guberniestron de Fukui s-ro Niŝikaŭa Seiiĉi, petante lian aprobon pri la refunkciigo de la reaktoroj, kaj responde al li, la guberniestro jesis.

- 6/20 : La nova leĝo pri la fondo de la nuklekontrola komitato estis aprobita en la parlamento. En ĝi la registaro enŝteligis unu frazon “celi por la sekureco de nia lando”. Oni suspektas, ke la registaro havas intencon ekspluati nukleajn armilojn.

- 6/21 : TEPCO publikigis sian raporton pri la akcidento. En ĝi TEPCO konkludis, ke la ĉefa kaŭzo de la akcidento estis nespozeble grandega cunamo kaj TEPCO klopodis kiel eble plej bone en la donita kondiĉaro. La ĵurnalo Asahi forte kritikis tiun raporton, dirante : “La raporto ne faris faktojn klaraj, sed faris klara la malhonestan fizinonomion de la kompanio.
La asembleo de Tokio malaprobis la proponon, kiun prezentis Grupo “Referendumo pri nukleaj centraloj”. La grupo kolektis 320 mil voĉojn ekde la lasta decembro kaj proponis la referendumon al Tokio. Ankaŭ en Osako sama propono estis malaprobita en marto.

- 6/22 : 45000 homoj amasiĝis antaŭ la ĉefministrejo, protestante kontraŭ lia decido refunkciigi la reaktoron de Ooi en la gubernio Fukui. S-ino Mukaigasa Ŝiho, kiu partoprenis en la manifestacio kun sia 10-jara filo, diris : “Mi deziras, ke mia filo kresku sane. Nukleaj centraloj minacas lian sanon. Ni ne povos tuj ŝanĝi la situacion, sed kion ni povas fari, estas multe kolektiĝi kiel hodiaŭ”. Ankaŭ en Osako, kie troviĝas la ĉefoficejo de la elektra kompanio Kansai, al kiu apartenas tiu centralo, amasiĝis 1500 homoj. (La ĵurnalo Akahata, la 23an de junio)

- 6/27 : Okazis la ĝeneralaj kunsidoj de 9 elektraj kompanioj. En la kunsido de TEPCO ĉeestis 9306 akciuloj kaj diskutis dum ses horoj. Multaj proponis forĵeti nukleajn centralojn, sed ĉiuj tiuj proponoj estis malaprobitaj. Virino el la urbo Miharu en Fukuŝimo parolis : “Pro la nuklea akcidento mia bela urbo Miharu tute ŝanĝiĝis, kaj mi fariĝis viktimo. Troviĝas homoj, kiuj sinmortigis pro malespero. Ĉu TEPCO sentas sin kulpa pro la akcidento ?” TEPCO respondis, ke la registaro aprobis la kontraŭrimedojn taŭgaj, do ne okazos samaj akcidentoj kiel en Fukuŝimo”.
Dum la kunsido TEPCO decidis preskaŭ ŝtatiĝi por ricevi subvencion de 1000 miliardoj da enoj el la registaro.
La ĵurnalo Mainiĉi raportis, ke TEPCO retiriĝos el eksportado de nukleaj reaktoroj. TEPCO nun estas tiel okupita por teni la damaĝitajn reaktorojn sekuraj, ke ĝi ne havas kroman homforton en tiu kampo. TEPCO jam kontraktis kun Vjetnamio pri konstruado de 2 nukleaj reaktoroj en oktobro 2010.

- 6/29 : okazis manifestacioj en diversaj lokoj en Japanio. Antaŭ la ĉefministrejo en Tokio kolektiĝis 200 mil homoj por protesti kontraŭ la refunkciigo de la reaktoroj.

- 7/1 : Je la 9a matene oni ekfunkciigis la reaktoron n-ro 3 de Ooi, elpreninte regstangojn en la reaktoro, kiuj malhelpis nuklean fendiĝon. 200 kontraŭantoj kolektiĝis antaŭ la pordo de la centralo, sed policoj elpelis ilin.

- 7/5 : La esplorkomitato de la parlamento pri la nuklea akcidento publikigis raporton. En ĝi la komitato forte kritikis TEPCO-n kaj la registaron :

  • 1. Perdo de ĉiuj elektro-fontoj kaj damaĝo al la reaktoraj kernoj ne estis ekstersupozaj.
  • 2. La akcidento ne estis kaŭzita de la naturo sed de homoj.
  • 3. TEPCO ne preparis sin kontraŭ severegaj akcidentoj.
  • 4. La registaro netaŭge alfrontis la akcidenton, sekve pligrandigis damaĝojn.
  • 5. Elektraj kompanioj kontraŭis la fortigon de la reguloj pri nukleaj centraloj, timante la ĉesigon de la funkciantaj reaktoroj.
  • 6. La komitato, kiu devus kontroli la elektrajn kompaniojn, fariĝis kaptito de la kompanioj. Iliaj starpunktoj inversiĝis.
    La komitatestro s-ro Kurokaŭa Kijoŝi diris : “La akcidento ankoraŭ nun ne finiĝis. Plenumi la proponojn en tiu raporto estas la vojo por akiri perditan fidon de la popolo kaj de la mondo”. La komitato fondita en la lasta oktobro prezentis tiun raporton, intervjuinte kun kaj enketinte al 1167 homoj dum 900 horoj.

- 7/7 : En la pluvo kolektiĝis 150 mil homoj antaŭ la ĉefministrejo en Tokio. La ĉefministro respondis al ĵurnalistoj, ke li aŭdis grandan bruon ekstere. Manifestaciantoj kolere kriis, “Ĝi ne estas bruo. Aŭskultu niajn voĉojn !”

- 7/9 : Je la 1a horo la reaktoro de Ooi, kiu havas kapablon produkti 1,18 milionojn da elektro, komencis labori 100-procente. Dum la pasintaj du monatoj ekde la 5a de majo ĉiuj reaktoroj ĉesis funkcii. La prezidanto de Kansaja elektra kompanio diris : “Ni klopodos teni sekura kaj konstanta la reaktoron n-ro 3 kaj samtempe ni preparos nin por la refunkciigo de la reaktoro n-ro 4”.
La registaro malaltigis la celnombron de elektra ŝparado de 15% al 10%.

"Vivi en Fukusximo"
Noto de YOŜIDA Marika, virino loĝanta en Fukuŝimo
Tradukita de Jamakaŭa Secuko

Vivi en Fukuŝimo.
Vivi en Fukuŝimo en mia okazo.
Vivi en Fukuŝimo por mi estas :

Ekzemple, perdi la kutimon malfermi la fenestron kaj profunde enspiri la aeron post matena vekiĝo.
Ekzemple, ne povi sunsekigi lavaĵojn ekstere.
Ekzemple, forĵeti legomojn rikoltitajn en nia ĝardeno.
Ekzemple, senti kordoloreton vidante mian filinon iri eksteren kun dozometro kaj masko eĉ sen mia ordono.
Ekzemple, ne tuŝi ĉi tiun blankegan neĝon.
Ekzemple, senti foje iriteton pri la slogano : "Eltenu, Fukuŝimo !"
Ekzemple, trovi min spiranta malpli profunde ol iam antaŭe.
Ekzemple, klarigi, ne demandite, pri mia loĝloko Fukuŝimo : "Tamen ĉe ni ne tiom altas la dozo."
Ekzemple, eksenti, ke ekzistas du Fukuŝimo : la regiono Fukuŝimo kaj la fenomeno Fukuŝimo.
Ekzemple, voli respondi al "Restu en Fukuŝimo !" per "Kie estas via respekto por niaj vivoj !" kaj al "Forlasu la lokon !" per "Ne diru tiel facile ! Ni havas multon por konsideri !"
Ekzemple, maltrankviliĝi jam nun, ĉu mia 6-jara filino povos edziniĝi en estonteco.
Ekzemple, voli forĵeti la respondecon pri la elekto vivi en Fukuŝimo.
Ekzemple, konstati ĉiumatene el mia korfundo la simplan realon, ke nia ĉiutaga vivo dependas de "sekureco", tiel nestabila kiel maldika glacio, kiu povas daŭri je la kosto de ies sinoferoj kaj klopodoj.
Ekzemple, supozi ĉiunokte, ke eble morgaŭ ni foriros longan distancon for de ĉi tiu domo.
Ekzemple, tamen preĝi ĉiunokte, ke ni povu vivi en ĉi tiu domo ankoraŭ morgaŭ.
Ĉiuokaze, preĝi, ke mia filino estu sana kaj feliĉa.
Ne povi forviŝi la nigran fumon for de mia memoro.
Tamen deziri, ke iuj sciu, ke ni iamaniere vivas feliĉan vivon ĉiutage.
Ĉiutage koleri.
Ĉiutage preĝi.

Какво е САТ!

$
0
0

САТ ( Световна безнационална асоциация) е най-важната световна организация на работниците есперантисти. Тя е асоциация която има за цел да улесни между езикови и международни връзки между тези хора, които се борят за свят без кла си и експлоатация между хората!

САТ- групира главно хората с леви убеждения от всички идеологически тенденции, които се организират в общо движение. Освен това САТ от свое име е безнациона- лна организация. Това е така защото тук не е важна нацията и държавата на която членовете принадлежат и асоцияциата няма от своя страна национални централи. За това тя работи съвместно с работнически есперански организации на национално ниво, които я информират на есперанто и същевременно се грижат за разпростране нието на нейните инструкции между различни езикови територии!

С една дума САТ-цели чрез постоянна употреба на есперанто да помогне за създава нето на разумно мислещи хора, способни добре да сравняват точно да разбират и обсъждат идеи тези и тенденции и после следвайки способностите си да избират пътя който по тяхно мнение е прав или най-подходящ за освобождаване на своята класа и поведат човечеството към възможно най-високото стъпало на цивилизация и култура!

САТ-е световна асоциация без национална структура! Това означава че хората дирек тно стават нейни членове,индивидуално без да използуват други национални органи зации.В САТ-като цяло са немислими националността на членовете! Конкретно САТ изпълнява своите цели чрез: Улесняване на преките размени на информация между членовете чрез вестници дебати на годишни конгреси електронни месни и международни издания. Разполагане на просветни материали под формата на вестници, книги и брошури както и обемнота ТТТ-ejo!

,,Възможно е за някой от света,нашият демократичен език да нямя такава важоност както за работническата класа,но аз се надявам че рано или късно работниците ще са най-силни подръзници на нашите идеи.Те не само самостоятелно ще се обогатят от изпол зуването на есперанто,но също така по-добре от другите ще почувствуват идеите и същността на есперанското движение.'' - Л. Л. Заменхов –инициатор на Есперанто!

,,Духовната връзка между пролетариите от различни страни фактически се усъществя ва от полиглотни интелектуалци За това движението на САТ се стреми да обедини без посредници работещите от целият свят като наистина идеятя става революционна” - Eugeno Lanti-създател на САТ!

Членовете на САТ да свикват към международно чуство мисъл и дейност-девиз на САТ!

Есперанто! Какво е това?

$
0
0

Есперанто е предложен през 1887 г. от д-р Людовик Заменхов лекар живеещ в западната част на руската империя,като неутрален международен език! Той желае да развие и изпробва с колеги лесен за четене език,който после да бъде вкаран като втори международен език за всички. Заменхов го предвижда като неутрален език който ще принадлежи от своя страна на всички хора,не само за практическа работа но и за сприятеляване и мир между народите.

Първо- очакванотo от него Есперанто вече постигна: -Той стана наследствен в годините от генерациите съществуващ език когото дес етки милиони от целият свят владеят! Някои от тях създадоха обединения: U.E.A (Обединена Есперанска Асоциация)-имаща членове от над 114страни. По-малка та САТ-(безнационална световна асоциация) има около 1000 членове. Тя е обеди нение на хора с леви убеждения, главно социалисти, комунисти, анархисти и свобо но мислещи хора, както и синдикални и екологически организации! Есперанто показва постоянно своите големи възможности в живота, като изпълнява много практически услуги на есперантистите! Демократично световно общуване! Световната доминация на няколко езика се достига преди всичко от силата на държа вите които ги употребяват. Членовете на непривилегированите езикови общности комуникират на международно ниво-колкото те изцялостно да покажат царуване то напълно на езиците със световна хегемония Тези които не знаят някои от тях са в частност извън международните комуникации! Международната употреба само на няколко национални езика изкривява културният обем и поток на информация в полза на икономическите и политическите елити и взе мане на становища от привилегированите страни! Неутрален, лесно изучаем които създава със своята неутралност справедлив баланс между страните!Фаталното приемане само на някои езици води от своя страна до това че някои със своите знания на чужд език имат доходен бизнес и добра кариера!Но пре ди всичко управляващите класи на много страни имат интерес се запазят сегашните ситуации.Това е в техен интерес така че масите и като цяло по-голямата част на населе нието е разноезично и самото ограничено владеене на чужди езици води до по-малък и ограничен достъп на информация и становища от други страни които не са преминали през филтъра на вътрешните средства за масова информация които са под влиянието на управляващата класа! Също така пряката връзка на хората с колегите от другите страни остава на тъмно! Световното цялостно движение от долу е тематична концепция в последно време и е отговор на безмилостната световна глобализация на капитализма от богатите страни!

Есперанто е еднакъв равен за всички!

Това означава че широките слоеве маси от всички страни могат да комуникират директно и безгранично на този език! Английският който де-факто мнозина считат като Световен език не можа да направи това дори и в малки групи от хора на относително богатите страни с развита учебна система.Макар че с присъединяването към властта той ще остане в ръцете на противниците на общият световен ред,на практика днес Есперанто показва че е средство с което някои страни в неравностойно положение чрез него могат

справедливо да участват в справедлива комуникация през границите!

Функциониращ език! Есперанто може да се научи за около 1/3 от времето необходимо най-често за изучаване на чужд език! Фонетичен (един звук=една буква),с много лесна граматика Неговата звукова система е на принципа на международност и на- подобява малко на испански и италиански! Есперанто е –аглотина език-в който голяма част от речника се усложнява от употребата на по-малки на брой езикови елементи,които от своя страна нама ляват броя на основните думи и лексикалните елементи!Речника съотсветва на принципа на максимална известност на думите! Език подходящ за всички цели! От почти 100 год се правят конгреси и срещи На които се говори само на есперанто. Съществуват десетки хиляди книги, няколко стотин издания, както и малки вестници на Есперанто! Той често се превръща във всекидневен семеен език на двойките от различни страни и техните деца! Есперанто се развива подобно на другите езици с лексикално задълбочаване И подобряване на съсществуващите езикове процеси и ресурси без да се губи Неговата относителна опростеност и леснота!

Какво е бъдещето на Есперанто!

Говорещите на езика се стабилизират в Европа и силно значително се зараждат в някои места извън Европейският район-предимно в Китай, Иран и Африка!Есперанто получи далеч по-голямо признание от очакваното и далеч надхвърли това да се използва като Втори международен език! Юнеско в своя резолюция от 1954год. призна езика катo международен и беше приет във световният езиков обмен! На него се работи на различни семинари в които участва и U.E.A.заедно с други неправителствени органи зации! Дори се препоръчва от 1985год по-голяма внимание към езика и неговото раз пространение от държавни училища и колежи! Някои страни въведоха есперанто като факултативен учебен предмет-`Будапещенският университет има есперански факултет както и други университети също въвеждат курсове на Есперанто!Месни истанции издават туристическа информация,международни издания от различни страни издават всекидневници и седмичници на Есперанто!Съществуват също и есперански програми чрез радио и телевизия дори вече и в Интернет мрежата! Есперанто надлиза все повече в гъстата мрежа на световната комуникация и заедно със световната капиталистическа глобализация представлява ново течение на времето което е все по-голямо предизвикателство на работническата класа към спрямо съзнателното под- клаждане на световната глобализация от езиковите специалисти!В своята общност от потребители то представлява среда в която се повдигат въпроси на езиковата политика и нейното рефлектиране върху масите.По този начин есперанто дава своят принос за необходимото подобряване на езковата култура на по-малко превилегированите социални и общественни слоеве! Не постоянството и несигурността в политиката избута Есперанто на който вече няколко десетилетия се дава възможност на живот така и за

Всички негови последователи!

Есперанто се използва на практика от много голяма част от хора,въпреки че и мнозина си го представят като скромна възможност за комплексни световни контакти! Но някои от говорящите стават активни и създават организации Множеството от есперанто говорящите приема практически приложения на езика а не политическите!Те използват своите езикови познания за кореспонденция и пътувания! А за нови контакти и световни пътувания използват адресите в Паспортна служба която съдържа около 1364 адреса от 89 страни които могат да приемат и настанят пътуващи есперантисти Същевременно се организират десетки международни срещи конференции и събрания свързани с отдиха културата и политиката!

Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn

$
0
0

Por antaŭmendiT-ĉemizojn, elektu ĉi sube, kaj informu Ŝtonĉjon per retmesaĝo : pierre.soubourou@gmail.com

T-ĉemizoj pri S.A.T.
JPEG - 10.4 kb
SAT T-Ĉemizo 01
Esperanto SAT


Jam rezervitaj :
XXL : 1
XL : 3
JPEG - 9.7 kb
SAT T-Ĉemizo 02
Danke al Dio, mi estas Ateisto


Jam rezervitaj :
XXL : 2
XL : 2
JPEG - 9.8 kb
Redaktaskipo-TChemizo
Sennaciulo Redaktaskipo (ĉefe por la skipanoj)


Jam rezervitaj :
XL : 2
Sekciaj T-Ĉemizoj - SAT-VS
JPEG - 9.9 kb
SAT-VS T-Ĉemizo 01
Vegano strebas vivi sen ekspluati bestojn, por bestoj, homoj kaj planedo - SAT Vegetara Sekcio

JPEG - 9.4 kb
SAT-VS T-Ĉemizo 02
Logotipo de SAT-VS

JPEG - 9 kb
SAT-VS T-Ĉemizo 03
Vegano por bestaj rajtoj, pro humaneco

JPEG - 10.1 kb
SAT-VS T-Ĉemizo 04
Animalismo (Anarĥi-veganismo) - mi povas aldoni la nomon de la SAT-VS

JPEG - 8.5 kb
SAT-VS T-Ĉemizo 05
Vegano - mi povas aldoni la nomon de la SAT-VS

La 19an de julio 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 19an de julio 2012

Varmega Japanio

Estas varmege en la tuta Japanio. Precipe antaŭhieraŭ en la urbo Tatebajaŝi en mia gubernio la temperaturo estis 39,2 kaj en la urbo Isesaki najbara de mia urbo estis 39,1, sed ne nur varmega estis la temperaturo, sed ankaŭ movoj kontraŭ atomenergio.

Homoj kolektiĝas pli kaj pli multe en diversaj lokoj en Japanio. En Tokio ĉiun vendredon kolektiĝas homoj antaŭ la oficiala domo de la ĉefministro Noda. Fine de marto la nombro de kolektiĝantoj estis 300, sed post kiam Noda deklaris refunkciigon de la atomreaktoro de Ooi en la gubernio Fukui komence de junio, la nombro kreskadas : la 8an de junio, 4000, la 15an de junio, 10000, la 22an de junio, 45000, la 29an de junio, 200000 kaj la 6an de julio, 150000.
La plej ĉefa karaktero de tiuj manifestacioj estas, ke plejparto de la partpoprenantoj estas ordinaraj homoj : salajruloj, gejunuloj, gepatroj kun gefiloj kaj infanoj ktp, ne homoj organizitaj de iuj partioj aŭ laboristaj sindikatoj. Ili tute memvole kolektiĝas kaj protestas.

Vi povas vidi en la suba “Invito de la organizantaro”, kia estas tiuj manifestacioj :
- 1. La manifestacio antaŭ la oficiala domo de la ĉefministro komenciĝas je la 18a kaj finiĝas ĝuste je la 20a. Ni celas, ke niaj voĉoj atingu la ĉefministron, kaj tiu agmaniero estas kompromiso en la kadro de la nuna leĝaro.
- 2. Nun la nombro de la partoprenantoj eksplode kreskas. Por eviti danĝeron de amasa falado, ne puŝu antaŭen direkte al la oficiala domo. Post la 8a vi povos preterpasi la domon kaj atingi stacidomojn.
- 3. Nia agado ne estas manifestacia parado. Tamen vi moviĝas malrapide pro tio, ke la polico igas vin paŝi antaŭen. Se vi haste paŝus, tio donus al la polico pretekston por bloki vin.
- 4. Niaj stabanoj prizorgas vin surstrate, do ni petas, ke vi sekvu iliajn insrukciojn.
- 5. En la venonta vendredo, la 6an de julio, okazos alia manifestacio ĉi tie. Ni pli kolektiĝu por ĉesigi la funkciadon de la reaktoro de Ooi. Ni protestu por demokratio per “senviolenta, rekta agado”...

La 17an de julio kolektiĝis 170000 homoj en la Parko Jojogi, Tokio, en la manifestacio “Adiaŭo al nukleaj centraloj”, kiu celis kolekti 100000 homojn.

La tajdo ŝanĝiĝis

Ĝis antaŭnelonge grandaj amaskomunikiloj ignoris tiujn movojn kaj preskaŭ ne aperigis la novaĵojn, sed poste pli kaj pli multe da artikoloj ekaperis. La tajdo ŝanĝiĝis.

Ankaŭ la politika mondo ŝanceliĝis. La nuna reganta partio “Demokratia Partio” perfidadas popolanojn, do ĝia subtenproporcio nun falis al kelkaj procentoj. La ĉefministro Noda persiste intencas enkonduki altigon de la konsumimposto al 10% kontraŭ la volo de multaj homoj, kaj krome lastatempe li funkciigis la reaktoron de Ooi en la gubenrio Fukui. Tio donis grandan malharmonion en la partio. Jam preskaŭ 50 homoj forlasis la partion, kaj la 17an, ankaŭ 4 virinaj parlamentanoj forlasis ĝin, protestante kontraŭ la refunkciigo de la reaktoroj. Ili fondis novan partion, celante “sennuklean socion”.

La ĵurnalo Akahata de Japana Komunista Partio skribas jene pri la politiko la 18an de julio :

La organizantaro de la manifestacio proponis intervjuon kun la ĉefministro, sed tiu rifuzadis. Iu partiano, kiu okupiĝas pri la afero de nukleaj centraloj, diras : “Troviĝas voĉoj en la partio, ke la ĉefministro renkontu la organizantaron de la manifestacio. Al mi ŝajnas, ke li ne povos rifuzadi”. Alia diras : “Eĉ post kiam la reaktoro ekfunkciis, manifestacioj ne silentiĝas. Kontraŭagadoj disvastiĝas al la elektraj kompanioj Ĉuubu en Nagojo kaj Kansaj en Osako. Grandege !” Alia partiano diras : “Tiuj manifestacioj rekte celas la ĉefministron kaj la registaron. Tio estas la plej granda minaco. La nombro de la partoprenantoj estis 75000 laŭ la polico, tio signifas, ke efektive kolektiĝs 150000. Ni ne povos subpremi la movadon”.

Jen el la artikolo en la ĵurnalo Asahi :

La ĉefministro tute ne cedas. Unu el la stabanoj malvarme diras : “Se ni tute ne dependos de la nukleaj centraloj, malaperos laboro kaj malaltigos salajro. Homoj ne komprenas tion.” La registaro antaŭvidas, ke post kiam la refunkciigo glate iros, baldaŭ silentiĝos tiuj protestoj. Ĝis tiam ili restos silenta, observante la situacion.

La reaktoro n-ro 4 de Ooi refunkcios

“Kialo” de refunkciigo de la reaktoro n-ro 3 de Ooi estis manko de elektro. Kaj nun tiu reaktoro plene funkcias kaj produktas elektron. Laŭ la kalkulo de la elektra kompanio Kansaj por la 9a de julio :
- Bezonata kvanto de elektro : 20 800 000 kilo-ŭatoj (85% de la produktokvanto)
- Produktokvanto de elektro : 24 340 000 kilo-ŭatoj

  • el la nuklea raktoro Ooi : 1 180 000 kilo-ŭatoj
  • el la hidro- kaj termocentraloj : 23 160 000 kilo-ŭatoj

La kompanio liveras elektron tre glate kaj senprobleme kun superflua kvanto. Ruze la kompanio ekpensas malfunkciigi la plej grandan termocentralon, kiu produktas 10 880 000 kilo-ŭatojn da elektro. Tiu sinteno montras, ke la kompanio mensogis. Evidentiĝis, ke ĝi refunkciigis la reaktoron, ne pro manko de elektro, sed pro sia profito.

La 18an de julio la kompanio refunkciigis ankaŭ la reaktoron n-ro 4 de Ooi, kiu plene liveros elektoron la 25an de julio. La ĵurnalo Asahi demandas : “La ĉefministro diris, ke sen elektro el nukleaj reaktoroj la japana socio ne bonfartas. Ĉu tio estas vera ? La registaro haltu kaj konsideru tion”.

Ĉu la japanaj popolanoj povas akcepti tiun senhontan registaron ? Se ni estus silentaj pri tiu mensoga ĉefministro kaj la nefidinda registaro, vere ni estus stultuloj indaj je mokridado de la mondo.

Opinoj de popolanoj

Preskaŭ ĉiun tagon aperas opinioj pro nuklea energio en ĵurnaloj. Mi kolektis tiujn el 3 ĵurnaloj : Asahi, Mainiĉi kaj Akahata. Asahi estas relative progresema, Mainiĉi, iom progresema kaj Akahata estas organo de Japana Komunista Partio, tial la opinioj sur tiuj ĵurnaloj estas progresemaj. Certe en aliaj dekstraj kaj porindustriaj ĵurnaloj aperas alispecaj opinioj, sed mi ne abonas tiujn, do ne povas traduki opiniojn sur tiuj.
*Post la nomo vice aperas aĝo, profesio, urbo, gubernio kaj ĵurnalo.

La 26an de majo

S-ino Aizaŭa Hiroko, 51, dommastrino, Tokio, Asahi :

Mi loĝis en la radiuso de 10 kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝimo, sed nun mi, rifuĝinte, loĝas en Tokio. Mi sciis, ke la urbo Ooi aprobis la refunkciigon de la reaktoro n-ro 1 de Ooi. Antaŭe mi certe havis saman opinion kun la urbo, ĉar mi kredis, ke la nukleaj centraloj estis perfekte sekuraj.
La registaro diras, ke ĝi refunkciigos la reaktoron laŭ sia respondeco, sed mi ne fidis ĝin. Kiuj respondecas pri la suferoj de la loĝantoj en Fukuŝimo ? Mi ne havas esperon pri nia estonteco, perdinte nian hejmlokon kaj la antaŭan vivon. Ne ripetigu la saman eraron.

La ĉefministro deklaris la finon de la akcidento en ala lasta decembro, sed ne estas klare, kia estas la stato de la reaktoro n-ro 4. Se okazos la plej malbona afero tie, ni ĉiuj denove elmetiĝos al radioaktiveco. Ankaŭ la reaktoro n-ro 3 de Ooi ne estas perfekte sekura.

La 31an de majo

S-ro Joŝida Osamu, 63, Jokohamo, Kanagaŭa, estrarano de kompanio, Asahi :

La registaro deklaris la finon de la akcidento en la lasta decembro, sed la scienculoj pri nuklea energio plej timas la staton de la reaktoro n-ro 4. En ĝi estas uzitaj nukleaj brulaĵoj. Se ĝin denove atakos granda tertremo kaj la akvujo de tiuj brulaĵoj detruiĝos, grandega kvanto da radioaktiveco eliros. La registaro intence miskondukas nin, une per la vortoj “Sekureco estas la plej grava”, poste per “manko de elektro”, kaj pli poste per “altigo de la elektra tarifo”. Mi ne povas fidi la registaron. Antaŭ ĉio ni devas solvi la problemon de Fukuŝimo.

La 5an de junio

S-ino Naruse Kasumi, 40, dommastrino, Aizu-Ŭakamacu, Fukuŝimo, Asahi :

La registaro decidis refunkciigi la reaktorn de Ooi. Tio malesperigis min. Ĉu la registaro ne intencis iniciati la movadon por ŝpari elektron ? La registaro devas rekonsideri nian vivmanieron kaj la elektran politikon. Laŭ mi, kiu naskiĝis en la okcidenta parto de Japanio, fukuŝimanoj estas tre paciencaj kaj silentaj, sed en ilia koro ili certe havas opinion, ke la registaro neniam refunkciigu reaktorojn.

S-ro Sakai Hirojuki, 76, senlaborulo, Macudo, Ĉiba, Asahi :

La ĉefministro decidis refunkciigi la reaktoron de Ooi “laŭ sia respondeco”. Kio estas lia respondeco ? Tio ne devas esti respondeco dum lia mandato-periodo. Plej multaj popolanoj elektis sekurecon pli ol oportuneco de ekonomio kaj vivo. Ni povos venki malfacilon de elektro- manko, ĉar mi jam venkis tian malfacilon post la dua mondmilito kaj post la nuklea akcidento de Fukuŝimo.

S-ino Katoo Secuko, 62, dommastrino, Fukuŝimo, Fukuŝimo, Asahi :

Unu jaron post la akcidento, la problemo de poluita tero suferigas nin, nome kien ni konservu ĝin provizore kaj eterne ? Ŝajnas, ke la registaro planas fermi ĝin en nia gubernio. Mia plej granda deziro estas, ke ĉiuj japanoj, inkluzive de TEPCO, la registaro kaj la uzantoj de elektro produktita en Fukuŝimo konsideru tiun aferon kiel la sian.

S-ro Ikŭa Ĵiroo, 61, senlaborulo, Jamato-Koorijama, Nara, Asahi :

Mi timas, ke la refunkciigo de la reaktoro de Ooi prokrastos la veran solvon de nuklea problemo. Kiam ni decidos la refunkciigon, samtempe ni devas konsideri, kiamaniere ni ricevu sekuran energion ne nur nun, sed ankaŭ estontece.

La 9an de junio

S-ro Kuŭabara Miĉinaga, 64, ĉarpentisto, Nihonmaĉu, Fukuŝimo, Asahi :

La 11an de maro 2011 troviĝis kvar vivoj en mia hejmo. Poste mortis mia patrino kaj mia kato Kai. Dum la pasintaj 15 monatoj mi perdadis valorajn aĵojn. Kion mi povas fari kiel suferanto de la akcidento ? Tio estas, ke ni kunlabore venkos malfacilan vivon en tiu ĉi provizora dometo. Tio estas nia kompenso kaj respondeco al mortintoj.

La 10an de junio

S-ro Tomizuka Micuo, 83, senlaborulo, Tokio, Asahi :

Multe de miaj fratoj loĝas en Fukuŝimo kaj vivas mizere pro la akcidento. Ili ne povas manĝi legomojn produktitan de si kaj aĉetas en vendejoj. Kiam ili veturas per sia aŭtomobilo kun la ŝildo de Fukuŝimo, ili estas insultitaj. Ĉiuj japanoj, konsideru la senton de suferantaj fukuŝimanoj. Ni ne okazigu la duan Fukuŝimon.

S-ino Hiraĉi Miŭako, 66, dommastrino, Tokio, Asahi :

La ĉefrministro decidis la refunkciigon de la reaktoro de Ooi. Ĉu li vere komprenis la situacion en Fukuŝimo ? Kiuj povos ricevi responcdecon pro la akcidento ? Ni ne devas antaŭeniri, se ni ne klarigos la veran respondecon de la akcidento.

La 12an de junio

S-ro Tjoonan Jukio, 71, Jonezaŭa, Jamagata, Asahi :

Opinio, ke la sekureco de la nukleaj centraloj kaj la ekonomieco povas kunekzisti, estas “bela sonĝo” kaj “Iluzio”. Aprobantoj de nuklea energio vidu la mizeran realon de Fukuŝimo.

S-ino Katoo Cugujo, 56, dommastrino, Akita, Akita, Asahi :

Mi sciis la teruron de atomenergio, sed estas ne realistike, ke ni proponu senatomenergian socion nun. En mia gubernio Akita ekonomia malprogreso damaĝis nin multe. Se ĉiuj centraloj ĉesos funkcii, samo okazos en la urboj, kie situas tiuj centraloj. Refunkciigo de nukleaj centraloj estas bezonata elekto por la japana ekonomio.

La 4an de julio

S-ro Mijanaga Secuo, 72, senlaborulo, Kaŝiŭara, Nara, Mainiĉi :

Lastan jaron ni venkis la varman someron, ŝparante elektron. Tio donis al ni grandan memfidon kaj ni progresigis la ekonomion, ekspluatante novajn varojn por energi-ŝparado. Noda perdis grandan ŝancon por renaskigi Japanion en tiu direkto. Por la feliĉo de la popolanoj kaj la progreso de la ŝtato ne troviĝas alia elekto krom malfunkciigo de nukleaj reaktoroj.

S-ro Fukui Micuzoo, 74, senlaborulo, Cukuba, Ibaraki, Asahi :

Rifuĝinte el la urbo Futaba en la gubernio Fukuŝima, ni loĝas en apartamento en tiu ĉi urbo. Unuan fojon post la rifuĝo mi revenis al mia hejmo. Mi mezuris radioaktivecon. La kvanto estis malalta, nome 1,2 mikro-sivertoj/hore ĉe la enirejo de mia domo kaj 1,6 mikro-sivertoj en la najbara arbaro. Malgraŭ tio, la registaro malpermesas nin eniri en tiun distrikton, kaj male ĝi planas konstrui grandegan konservejon de poluitaj aĵoj. Mi ne aprobas la registaro, kiu eĉ ne akuzas la respondeculojn de la akcidento kaj trudas nur al la loĝantoj grandan ŝuldon.

La 6an de julio

S-ro Macumija Micuoki, 72, senlaborulo, Ebina, Kanagaŭa, Asahi :

Mi partoprenis en la manifestacio de la 29a de junio. Mi vidis homojn, kiuj havas hidrangeojn, ĉar oni nomas tiujn manifestaciojn kiel hidrangean revolucion. Noda esprimis tiujn voĉojn kiel “bruojn”. Ĉu li estas taŭga kiel la ĉefrministro ? Estas ankaŭ li, kiu decidis refunkciigon de la reaktoro de Ooi

S-ro Kuno Ŝigeki, 62, senlaborulo, Kiriŝima, Kagoŝima, Mainiĉi :

La societo “10-milionhoma Agado por adiaŭi nukleajn centralojn” kolektis 7,48 milionojn da subskriboj. Kontraŭ tiuj voĉoj la registaro decidis refunkciigi la reaktoron de Ooi. Ni ne lasu monstron, kiun homoj ne povas regi. Neniam antaŭe ekzisitis socio, en kiu la decido de la politiko kaj la volo de la popolanoj tiom distanciĝas.

La 7an de julio

S-ro Imamura Kazuŝi, 53, salajrulo, Niŝi-Tokio, Tokio, Asahi :

Okazadas manifestacioj en la tuta Japanio, en kiuj homoj memvole kolektiĝas. Nun ne estas la tempo, ke “Dependigu homojn de la reganto, ne sciig al ili informon”. Se la ĉefministro Noda malalte taksas la agadojn de popolanoj, li ricevos venĝon. Li diris, demandite pri la manifestacio, ke ekstere aŭdiĝas granda bruo. Ŝajnas al mi, ke mankas al li saĝa juĝo pri la nuna situacio.

La 8an de julio

S-ro Taŭara Ŝuusaku, 66, parttempa instruisto, Jokkaiĉi, Mie, Mainiĉi :

Post la 11a de marto 2011, rompiĝadas nia baza etiko, ke la homaj rilatoj konsistas en interfidado. Kiuj kredas la vortojn de TEPCO, ke la nuklea akcidento estis ekster ĝia antaŭsupozo ? Kiuj kredas la vortojn de TEPCO kaj la registaro, ke neniam plu okazos akcidentoj kiel tiuj en Fukuŝimo, ĉar jam sufiĉas la kontraŭrimedoj ? Mi opinias, ke nun ni loĝas en la socio, kie ni ne povad fidi unu la alian.

S-ro Nakafuĵi Toŝio, 81, senlaborulo, Macue, Ŝimane, Mainiĉi :

TEPCO publikigis sian raporton pri la akcidento, en kiu ĝi senkrupigis sin, dirante, ke la cumano estis ege pli granda ol ĝia antaŭsupozo, kaj kritikante la registaron pri la mallerta traktado de la aferoj. La celo de la raportado devas celi trovi kaŭzojn de la akcidento kaj akiri lecionojn por la iam ajn okazontaj akcidentoj. Ankoraŭ nun multaj homoj suferas. TEPCO agnosku kaj akceptu sian respondecon pri tiu akcidento.

La 10an de julio

S-ro Nakamura Susumu, 45, instruisto, Fukuŝimo, Fukuŝimo, Asahi :

Komenciĝis ekzameno pri tirojdo al lernantoj. Laŭ la ekzameno ne malmultaj lernantoj estas trovitaj havi ciston en la gorĝo. Kuracistoj diras, ke tio ne estas/os grava por la sano, kaj ne estas klare, ke tiu cisto havas rilaton kun la nuklea akcidento. Eble multaj suferas same. Lernantoj interparolas en la koridoro : “Nu, ĉiuj fukuŝimanoj elmetiĝis al radioaktiveco, ĉu ekzamenitaj aŭ ĉu ankoraŭ ne ekzamenitaj”. Kiel gaje, sed kiel serioze !

S-ro Inoue Toŝio, 67, tradukisto, Koorijama, Fukuŝimo, Mainiĉi :

La urba asembleo de la urbo Fukuŝima malaprobis la rezolucion, kiu postulas nefunkciigon de la reaktoroj n-roj 3 kaj 4 de Ooi en Fukui kun 17 por kaj 19 kontraŭ. Multaj fukuŝimanoj ankoraŭ suferas kaj multaj certe opinias, ke la refunkciigo de tiuj reaktoroj kvazaŭ “ŝmirus salon sur ilia vundita koro”. Kial tiuj 19 asembleanoj kontraŭis la rezolucion ? Mi volas scii la kialon.

La 12an de julio

S-ro Micuytani Tadaŝi, 62, senlaborulo, Nagarejama, Ibaraki, Asahi :

La prezidanto de TEPCO ne diris sian opinion pri la forĵetado de la Nuklea Centralo n-ro 2 de Fukuŝimo. Se li mencius la forĵetadon klare, tio signifus, ke tiu centralo perdos la tutan valoron, tial li volas, ke la centralo estu “funkcionta centralo”. Mi opinias, ke la rilatantaj bankoj kaj akciuloj akceptu la respondecon. Mi ne povas konsenti, ke poste la registaro kaj TEPCO altigos la tarifon de elektro por kompensi la deficiton.

S-ino Asami Minako, 51, dommastrino, Sukagaŭa, Fukuŝimo, Asahi :

Mi proponios al mia edzo instaligi sunenergiajn elektropanelojn sur la tegmento de nia domo. Li konsentis, dirante, ke ni vivos konforme al la naturo. Nukleaj centraloj estas nomataj kiel “ĉambroj sen necesejo”. Ankoraŭ nun ni mezuras radioktivecon en mia ĝardeno. En aŭgusto nia eta elektrocentralo ekfunkcios.

La 13an de julio

S-ro Satoo Hiroŝi, 64, eksa urba funkciulo, Cukuba, Ibaraki, Mainiĉi :

La Asocio nuligi nukleajn centralojn, kiu konsistas el parlamentanoj el diversaj partioj, publikigis liston de danĝeraj reaktoroj, kaj proponis, ke oni tuj malfunkciigu la plej danĝerajn 24. Por nuligi nukleajn centralojn, ĉiuj samopiniaj parlamentanoj agadu trans sia partio.

La 14an de julio

S-ro Jamamoto Jukihiro, 70, memstara laboristo, Koobe, Hjoogo, Mainiĉi :

Nukleaj centraloj ne estas 100-procente sekuraj, krome troviĝas grava problemo, kiamaniere trakti uzitajn nukleaĵojn. Mi deziras, ke Japanio progresigu teknologion pri forĵetado de reaktoroj kaj en tiu kampo gvidu la mondon. Tio estos la vera teknologia kontribuo al la mondo.

La 15an de julio

S-ro Jamasaki Hiroŝi, 76, senlaborulo, Minami-Uonuma, Niigata, Asahi :

La ĉefministro Noda refunkciigis la reaktoron de Ooi “per sia respondeco”, sed ekzistas neniu, kiu povos ricevi respondecon pri la nuklea akcidento. Kiam li eksĉefministriĝos, li estos liberigita de tiu “respondeco” kaj restas eterne teruro kaj danĝero de nukleaj centraloj. Ĉu li neniam pripensas la suferon de la cunamaj suferantoj kaj malesperon de popolanoj ?

La 18an de julio

S-ro Itakura Tadao, 66, laboristo, Toride, Ibaraki, Akahata :

Terurite de la sinteno de la ĉefministro Noda, mi sola partoprenis en la manifestacio de la 16a de julio “Adiaŭo al nukleaj centraloj”. Mi emociiĝis pro la salutoj de diversaj homoj. Estas malfacile tuj adiaŭi nukleajn centralojn, sed mi sentis fervoron, ke ni protektu nian vivon, nian hejmon per niaj propraj manoj. Disvastiĝas voĉoj, ke ni alvoku kaj agadu.

06. Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto

$
0
0

Al tiuj, kiuj alvenos Jalton memstare kaj bezonas scii, kiel atingi la studentan komunloĝejon, kie okazos la kongreso

Se vi venos Simferopolon aviadile, veturu de la flughaveno al fervojstacio, ĉe kiu estas ankaŭ la trolebusa kaj busa stacioj.

Trolebuso veturas ĝis Jalto 2.5 horoj kaj kostas ĉ.15 hrivnoj. Buso veturas 2 horojn kaj kostas 28 hrivnoj, busetoj kostas 35 kaj veturas 1.5 horoj. 1 eŭro egalas ĉ.10 hrivnoj. Veturi trolebuse estas interese, ĉar la trolebusa linio estas la plej longa en Eŭropo (80 km).

Estu singardaj, ĉar somere en la stacioj "laboras" ŝtelistoj.

Eliru en haltejo Massandra (1 haltejo antaŭ jalta aŭtostacio), transiru la ŝoseon subtere kaj iru iom direkte al Jalto ĝis haltejo. Per buseto 3 aŭ buso 5 (bileto kostas 3 hrivnoj) veturu ĝis lasta haltejo (Staĥanovskaja), apude situas la komunloĝejo de profesia teknika lernejo, adreso Staĥanovskaja 13.


La 27an de junio 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 27an de junio 2012

Vizito al Mijagi kaj Iŭate

Post tiu ĉi marto malfortiĝis intereso pri la katastrofo (krom nuklea akcidento), sekve mondonaco malmulte ekvenis al la kaso de nia projekto “Helpo al 130 lernantoj de Tooni”. Por renversi tiun tendencon, ni organizis karavanon al Tooni kaj aliaj damaĝitaj lokoj. Ĝi okazis la 25an-27an de junio. Partoprenis 14 homoj ekster Toohoku, kaj kelkaj toohoku-anoj helpis nin.

JPEG - 132.8 kb
Mijagi

Rikuzen-Takada

Ni atingis la stacidomon de Kesennuma posttagmeze, kaj de tie ni prenis buson al la urbo Rikuzen-Takada. Ĝin mi vizitis en la lasta aŭgusto kaj raportis pri tio (legu la ĉapitron “La 4a de septembro”, paĝo 275 en “Raportoj el Japanio 15”). Antaŭ la cunamo tiu urbo estis tre bela kun 70 mil pinarboj laŭ la marbordo, sed krom unu, ĉiuj estis elradikigitaj, kaj la urbo estis tute detruita. Nur restis 5-etaĝa hotelo, granda turisma vendejo, la urbodomo, hosipitalo, alta ŝildo de benzinstacio kaj kelkaj malgrandaj betonaj konstruaĵoj tute ne funkciantaj, sed la centro de la urbo kaj loĝkvartaloj estis tute ebenigitaj kaj eĉ aperis lagetoj tie kaj ĉi tie.

JPEG - 20.8 kb
pinarbo

Tiu unusola pinarbo estas nomata kiel “Pinarbo de Espero”, sed poste oni devis konstati, ke ĝi jam estas morta. Kiam ni vizitis la urbon ĉi-foje, la arbo ankoraŭ noble staris. Apud ĝi troviĝis konstruaĵoj de la Centro por gejunuloj. Jam unu jaro pasis, sed nenio ŝanĝiĝis. Same kiel en la lasta jaro vidiĝis renversitaj litoj kaj litaĵoj en la ĉambroj kaj flirtis kurtenoj ĉe la rompitaj fenestroj. Ĉirkaŭante tiujn konstruaĵojn, troviĝis montetoj de rubaĵoj, kiujn oni kribris kaj transportis ien. Ni paŝis al la hotelo kaj la vendejo. Mi povis vidi neniun ŝanĝon pri tiuj konstruaĵoj. Rubaĵoj restis en la konstruaĵoj same kiel en la lasta jaro. Trans la ĉefa strato staris la alta ŝildo de benzinstacio, kaj sube malfermis la stacio, sed sentegmenta kaj subĉiela. Lastan jaron mi vidis kelkajn difektitajn aŭtomobilojn tie, sed ĉi-foje ili malaperis. Ŝanĝojn, kiujn mi rimarkis, estis nur tiuj du : malfermo de la benzinstacio kaj malapero de difektitaj aŭtomobiloj. Inter tiu strato kaj la malantaŭaj montetoj troviĝis neniu ŝanĝo : etendiĝis ebenigita tereno kaj lagetoj. Ni vokis taksion, kiun ni medis anticipe, kaj per ĝi ni vizitis la urbodomon. Tiu ĉi konstruaĵo estas 4-etaĝa, kaj tuj antaŭe staras la Civitana Halo 3-etaĝa. Tiuj, kiuj fuĝis al la urbodomo, estis plejparte savitaj, sed tiuj, kiuj fuĝis al la Civitana halo, plejparte mortis. Homoj ne antaŭvidis, ke la cunamo estos tiel granda, do tiuj mortintoj opiniis, ke ili estos sekuraj, sed tiu “hazarda elekto” kaŭzis grandan diferencon. Antaŭ ambaŭ konstruaĵoj troviĝis altaro, kaj ni preĝis por trankvila dormo de tiuj mortintoj.

Grandega fiŝŝipo antaŭ la stacidomo

Ni vizitis la stacidomon Ŝiŝiori-Karakuŭa, ĉar antaŭ la malgranda stacidomo sidis grandega fiŝŝipo. Ni renkontis virinon, kiu loĝas malantaŭ la stacidomo : “En tiu ĉi distrikto 200 homoj mortis. La ondegoj transportis multajn ŝipojn de la haveno al tiu ĉi distrikto. Estis terure vidi tiujn ŝipojn veni ĉi tien, rompante restantajn domojn kune kun loĝantoj. Poste okazis granda fajro dum tri tagoj kaj duono de la distrikto estis forbruligita. La urbestro opinias, ke tiu ŝipo restu kiel memoraĵo de la katastrofo, sed mi kontraŭas lin, ĉar ĉiun fojon, kiam mi vidas tiun ŝipon, mi rememoras tiun teruran okazaĵon”.

JPEG - 52.7 kb
fiŝŝipo

Nun antaŭ la stacidomo nenio restas krom tiu granda ŝipo. Konservi la ŝipon aŭ ne, tio estas malfacila elekto. Nun en multaj lokoj oni reordigis damaĝitajn urbojn, sekve rapide malaperis atestantaĵoj. Por tiu virino, la ŝipo estas abomeninda, sed kiam ni pensas pri tiu afero en longa perspektivo, ni devas konservi ĝin kiel valoran atestanton de la cunamo. En Tokio estas Muzeo de La 5a Feliĉa Drako, viktima fiŝŝipo elmetita al radioaktiveco el la usona hidrogenbomba eksperimento en la atolo Bikini. Tiu ŝipo estis longe forĵetita en rubaĵejo, sed retrovite nun apelacias al la mondo por abolo de nukleaj armiloj.

La urbocentro de Kesennuma

Ni iris al alia stacidomo en la centro de Kesennuma. La taksiŝoforo fingre montris al ni la lokon de la stacidomo Minami-Kesennuma, sed tie troviĝis nenio. Nur la kajo restis sen reloj, sen la stacidomo. Ĉirkaŭe troviĝis neniu krom kelkaj malaltaj betonaj konstruaĵoj. Apud la kajo estis monto de ĉifonaj aŭtomobiloj en la krepuska suno. La stacidomo situas 600 metrojn for de la haveno, sed cunamaj ondoj, detruinte ĉion en sia vojo, atingis la lokon 1000 metrojn foran. Ni staris sur la kajo senvorte. Nia hotelo, japanstila tri-etaĝa, ligna hotelo, staris apud alia haveno. Atinginte ĝin, ni rimarkis, ke domoj ĉirkaŭ ĝi estis tute detruitaj kaj nun etendiĝas tie nur terenoj. La hotelmastrino diris ; “La ondoj atingis la trian etaĝon de la hotelo, sed ial la konstruaĵo ne detruiĝis”. En la vestiblo estis granda horloĝo, kies montriloj haltis je 14:46, kiam okazis la tertremo. La hotelo jam estis perfekte riparita, do ni povis vidi neniun spuron de tiu cunamo. En tiu haveno flosas kajoj, kiuj kondukas pasaĝerojn al la pramŝipoj, sed tiuj estis difektitaj aŭ bruligitaj. Ĉirkaŭ la haveno estis betonaj konstruaĵoj, kies unua kaj dua etaĝoj uzitaj kiel biletejo, oficejo kaj vendejo, estas tute vakaj. Jam oni forĵetis ĉiun detruitan meblaron, sed ankoraŭ ne funkciigis la oficejon. Mi ĉirkaŭpaŝis la distrikton, kaj trovis, ke la tuta tereno malaltiĝis eble je 50 centimetroj, tial oni rekonstruis la sinkintajn stratojn pli alte. Mi vidis kelkajn detruitajn domojn ; iuj perdis sian unuan etaĝon, iuj flosis kaj ŝtopiĝis inter pli grandaj konstruajoj, iuj ĉambroj en la betona konstruaĵo montriĝis same kiel la 11an de marto lastan jaron kun renversitaj mebloj kaj rubaĵoj.

La vilaĝo Tooni

La 26an de junio ni atingis la urbon Kamaiŝi, kaj poste per aŭtomobiloj de la lokaj helpantoj ni direktis nin al la vilaĝo Tooni. Tie ni renkontis la lernejestrojn de la mezlernejo kaj elementlernejo, al kiuj ni sendas mondonacon. Ili kondukis nin en la lernejojn kaj ni povis vidi, kiel la lernantoj lernis. En iu klaso mi eĉ havis mallongan Esperanto-kurson. En tiu vilaĝo ni vizitis kelkajn lokojn, el kiuj mi raportos pri du afaeroj neforgesindaj. Unua estas anonco en la distrikto Kerobe. Sur ĝi estis skribita jene : “El kurosoi (unu speco de fiŝo) kaptita en la maro de Kamaiŝi oni detektis radioaktivecon pli ol la normo, tial tiuj fiŝoj ne estu kaptitaj”. Tiu maro estas pli ol 200 kilometrojn for de Fukuŝima. La nuklea akcidento tiom poluis la maron situantan tiel fore. En la sekvanta tago mi vidis en ĵurnalo, kiom estas poluita en diversaj lokoj en tiu urbo : Elementa lernejo Kamaiŝi : 0,09 mikrosivertoj Infanĝardeno Kamaiŝi : 0,11 Elementlernejo Tooni : 0,08 Lernanta halo de Tooni : 0,18 En mia urbo Maebaŝi 200 kilometrojn for de la nuklea centralo, la cifero estas 0,03, do ĉi tie radioaktiveco estas trioble pli forta. La normo de la ŝtatao estas 0,114 mikrosivertoj, do iuj loĝantoj kaj precipe infanoj ĉi tie elmetiĝas al pli ol la normo. La alia neforgesinda loko estas la detruita konstruaĵo de la elementa lernejo Tooni. Mi jam trifoje venis al la distrikto Katagiŝi kaj vidis tiun konstruaĵon, sed neniam eniris. En la konstruaĵo ne troviĝis tabloj kaj seĝoj, kiuj estis jam forĵetitaj kiel rubaĵoj. Mi vidis sur nigra tabulo en la ĉambro de lernantoj en la sesa lernojaro en la tria etaĝo instrukcion de la instruisto : “La 11a de marto. Ankaŭ hodiaŭ ni diligente lernu. Por la antaŭekzerco de la kursfina ceremonio, ni kolektiĝu kun seĝoj post purigado de la ĉambro”. Kiam okazis la tertremo, ili preparis sin por tiu ceremonio. Ĉu ili poste havis la ceremonion ? Aŭ senceremonie ili eniris en la mezlernejon ?

Ĉu vere la damaĝitaj urboj restariĝos

La 27an ni vizitis la urbon Oocuĉi. En la angulo de la haveno troviĝis tombejo de damaĝitaj aŭtomobiloj. 100 aŭ 200, aŭ 500 ? Estas malfacile kalkuli ilin, ĉar multaj ne konservis sian antaŭan formon. Mi demandis de la loka homo, kial oni ne forĵetis ilin ĝis nun. La respondo estis : “Oni ne povas trovi posedantojn de tiuj aŭtomobiloj. Iuj familioj perdis sian tutan anaron”.Ĉiuj aŭtomobiloj havis numeron sur sia korpo, kiu atestas, ke policanoj jam traserĉis tiujn. Laŭ ĵurnalo, en du gubernioj Iŭate kaj Mijagi entute 700 homoj mortis en aŭtomobiloj. Multaj provis forkuri per aŭtomobilo kaj estis englutitaj en la ondegojn.

JPEG - 44 kb
Oocuĉi

Ni tagmanĝis en provizora manĝejo en la urbo Oocuĉi. De tie mi povis fore vidi la kluzon, kiun antaŭe oni ne povis vidi. La tuta urbo ebeniĝis, do ni povas vidi tre foren. Tiu ĉi urbo suferis ankaŭ pro incendio, do pli perfekte detruiĝis. Tamen en la tereno de perditaj domoj floris someraj floroj bele same kiel en la lastaj jaroj. Tio estas tre doloriga pejzaĝo. La urbodomo estis detruita, multaj urbaj funkciuloj kaj loĝantoj mortis kaj domoj malaperis. Certe oni bezonos multajn jarojn por restariĝi, kaj dume maljunaj homoj mortos kaj gejunuloj forlasos la urbon. Ĉu plu ekzistos la urbo ? En multaj urboj damaĝitaj de la cunamo suferas same. Mi ne povas fari multon por helpi. Mi nur decidas ne forgesi suferojn de loĝantoj.

Statistiko de la urboj, kiujn ni vizitis (en septembro 2011)

UrbojMortintojMalaperintojPerditaj domoj
Kesennuma102238410941
Rikuzen-Takada15543873341
Kamaiŝi8841986208
Oocuĉi8025763717

La 05an de julio 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 05an de julio 2012

Vizito al la urbo Minami-Sooma

Per buso ni atingis la urbon Minami-Sooma situas ĝuste norde de la malpromesita zono de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Ĝis la 16a de aprilo estis malpermesite viziti ĝin, ĉar ĝi estis poluita tiel forte. Pro tiu malpermeso, ties loĝantoj ne povis eniri en ĝin por ordigi la damaĝitan urbon. Mi kaj Bharat Ghimire el Nepalo prenis buson de 6:35 matene de la urbo Fukuŝima. Antaŭ la akcidento oni povis atingi ĝin per trajno laŭ la Ĵooban-linio de Tokio, sed pro la akcidento la linio estas blokita inter Hirono kaj Minami-Sooma. Senaŭtomobilaj loĝantoj devas dependi de tiu tage kvinfoja busservo. La buso kuris tra la vilaĝo Iitate, kies loĝantoj jam rifuĝis pro densa radioaktiveco, kaj la kampoj estis tute kovritaj de herbaĉoj. Antaŭ la akcidento la vilaĝo estis unu el la plej belaj vilaĝoj en Japanio, kaj tiuj kampoj produktis bongustan rizon. Tiu dezerta pejzaĝo estis tre doloriga por japanoj, kiuj kunvivas kun rizo kaj rizplantoj.

Ĝenerala situacio de la urbo

Antaŭ la urbodomo de Minami-Sooma atendis nin s-ro Ŭatabe Kan-iĉi, asembleano apartenanta al Japana Komunista Partio. Mi trovis lian nomon en la interreto kaj petis lin konduki nin en la urbo, ĉar mi antaŭvidis, ke sen aŭtomobilo kaj ĉiĉerono, ni ne povos viziti vizitindajn lokojn en tiu urbo.

JPEG - 117.1 kb
Minami-Sooma

Ruĝaj estas inunditaj distriktoj.

En la ĉambro de la asembleo li montris al mi mapon kaj klarigis resume la nunan situacion de la urbo jene : La plejparto de la urbo situas en la radiuso de 30 kilometroj for de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, tial multaj rifuĝis al najbaraj gubernioj. La urbo supozas, ke nur 10000 el pli ol 70000 loĝantoj restis en la urbo post la akcidento. Mortintoj pro la katastrofo estis 936 kaj malaperintoj 3. El tiuj mortintoj 305 estas “mortintoj rilataj al la katastrofo”, nome mortintoj pro rifuĝiĝo pro la nuklea akcidento. Se ne okazus la akcidento kaj ili ne bezonus translokiĝi, ili ne mortus. Iuj el elektraj kompanio arogante diraĉas, ke pro radioaktiveco neniu mortis. Ja ili estas prava, sed kion ili opinias pri tiuj rilatantaj mortoj ? La urbo multe suferis pro la tertremo kaj la cunamo. El 23898 familioj, 3730 suferis pro perdo aŭ detruiĝo de sia domo, kaj el 8400 hektaroj da kampoj, 2722 hektaroj estas perditaj. Estas malpermesite kultivi tiujn nedamaĝitajn kampojn, do agrikulturo en la urbo tute damaĝiĝis. Forteco de radioaktiveco nun ne estas tiel alta : La plej malalta loko : 0,08 mikro-sivertoj La plej alta loko : 2,317 mikro-sivertoj *Mia urbo Maebaŝi : 0,03

Vizito al lernejoj

Unue s-ro Ŭatabe kondukis nin al la elementa lernejo Kaŝima en la distrikto Kaŝima, la plej fora de la nuklea centralo en la urbo. Sur la tereno de tiu lernejo staris provizora konstruaĵo, en kies unua etaĝo estis la mezlernejo Odaka (kies antaŭa konstruaĵo fariĝis neuzebla pro radioaktiveco) kaj en la dua etaĝo la elementaj lernejoj Mano (pro la cunamo) kaj Fukuura (pro la tertremo). En la dua etaĝo oni dividis unu klasĉambron en du kaj en ĉiuj 12 duonĉambroj malmultaj lernantoj lernis, ĉar multaj gepatroj timis malbonan influon de radioaktiveco al siaj gefiloj kaj ne revenis en la urbon. La lerneja korto ŝajnis stranga kiel sablejo. Oni skrapis surfacon kaj remetis novan, ne poluitan sablon. Certe oni povis malmultigi radioaktivecon, sed la korto ne estis taŭga por lernantoj ludi en ĝi.

Maljunulejo Joŝŝi-Lando

JPEG - 33.1 kb
Maljunulejo Joŝŝi-Lando

Ni veturis laŭ la marborod. S-ro Ŭatabe klarigadis : “Antaŭe ĉi tie troviĝis 30 domoj”, “Antaŭe ĉi tie troviĝis 80 domoj” ktp., sed en tiuj terenoj neniu restis, eĉ mi ne povis trovi bazojn de tiuj malaperintaj domoj. Fore ni vidis konstruaĵaron kun verdaj tegmentoj. “Tiu estas Joŝŝi-lando, maljunulejo. Tie mortis pli ol 80 homoj”. En la granda halo vidiĝis spuron de ondoj. Ili ne atingis la plafonon, tial ĝi estis blanka kun iom da grizaj ŝprucaĵoj, sed la muroj estis nigregriza. Pentraĵo sur la muro kliniĝis kaj nigriĝis. En malgrandaj ĉambroj, kie maljunuloj loĝis, troviĝis koto kaj velkintaj herbaĉoj. Bharat unuan fojon vidis tian pejzaĝon, do kun surprizo li demandis : “Ĉu la loĝantoj povus postvivi la cunamon, se ili fuĝus al la tegmento ?” Tamen neniu antaŭvidis la cunamon kaj la tegmento estas ne ebena, do oni ne preparas sin fuĝi al la tegmento. Estas ne eble transporti maljunulojn tien. Kuzo de s-ro Ŭatabe loĝis en alia maljunulejo, sed pro radioaktiveco li devis translokiĝi al kelkaj lokoj, kaj nun loĝas hazarde en mia urbo Maebaŝi. Malfortaj homoj ĉiam fariĝas viktimoj. 80 maljunuloj, el kiuj certe multaj ne povis mem paŝi, mortis ĉi tie, kaj postvivintoj devis translokiĝi al aliaj lokoj. Dume troviĝs mortintoj pro tiu severa translokiĝo.

La kvartalo Odaka

Tiu ĉi kvartalo estis en la malpermesita zono, do ankoraŭ restas forlasitaj aŭtomobiloj kaj detruitaj domoj. Ni vidis sur la strato du aŭtomobilojn sidi sur la strata barilo. En la centra parto de Odaka troviĝis kastelo “Ukifune (flosanta kastelo) antaŭ la japana moderniĝo. Tiu loko estis marĉo kaj la regantoj konstruigis la kastelon en tiu loko, tial la kastelo ŝajnis flosi sur la akvo. La tero en tiu kvartalo estas mola, tial multaj malnovaj konstruaĵoj falis pro la tertremo. Kelkaj domoj restis falintaj sur la stratoj. Loĝantoj ne povis eniri en tiun kvartalon, do ili ne povis reordigi la urbon.

JPEG - 44.1 kb
domoj restis falintaj sur la stratoj

Troviĝas librovendejo, kies frontaj fenestroj tute detruiĝis. Troviĝas taksikompanio, kie haltis tri taksioj ekde tiu tago. Tegmento de malnovaj domoj kun parte falintaj tegoloj sidis sur la strato. Barbirejo funkciis. S-ro Ŭatabe eniris kaj parolis kun la barbisto. Antaŭ la kukejo Ŭatanabe estis nigra tabuleto, sur kiu skribiĝis “Ni restarigu Odaka-n. Mi nepre revenos ĉi tien”. En la bicikloparkejo de la stacidomo Odaka restis multaj bicikloj de lernantoj. Ili ne povis fuĝi per biciklo, do postlasis tiujn.

Drenita tereno Idagaŭa

Ni veturis pli suden, nome proksimen al la centralo kaj tie etendiĝis granda lago. Laŭ s-ro Ŭatabe antaŭ 80 jaroj ĉi tie troviĝs marĉon, kiun oni polderigis kaj transformigis en belajn kapojn de rizplantoj. Nun unu riparita pumpilo funkcias, sed ŝajnas al ni, ke tio estas tre senfrukta laboro. Eĉ se oni elpumpus la tutan akvon el tiu tereno, oni ne povos reakiri belajn kampojn. Tie kaj ĉi tie troviĝas detruitaj aŭtomobiloj, eĉ fajrobrigada kamiono. Mi kaj Bharat rigardadis la lageton sen vortoj. La naturo havas grandan potencon. Ŝajne homoj konkeris la naturon kaj faris belajn kampojn el la marĉo, sed la naturo ĉiam volis reveni al la antaŭa stato, kaj profitante tiun tertremon, ĝi rekonkeris la homojn.

JPEG - 63.1 kb
Idagaŭa

La domo de s-ro Ŭatabe

Ni duonĉirkaŭis la lagon kaj revenis al la nacia vojo n-ro 6, kaj tie estis la limo de 10-kilometra zono de la centralo. Ni ne povas eniri pli suden. La domo de s-ro Ŭatabe troviĝis apud la monteto. Ĝi estis 80-jara, sed nenie difektiĝis. Nur radioaktiveco el la centralo malpermesis lin reveni al la domo. Nun li povas reveni sed ne povas tranokti. Li enkondukis nin enen. En iu ĉambro estis du kestoj da ludiloj kaj pupoj por siaj genepoj. Liaj gefiloj forkuris kun siaj familianoj. Unu iris al la gubernio Jamagata, kaj la alia fuĝis al la suda insulo Ŝikoku kaj diras, ke li ne revenos dum la venontaj 20 jaroj. S-ro Ŭatabe, kiel asembleano, devas zorgi pri la loĝantoj, do nun li loĝas en la distrikto Kaŝima en la sama urbo, luinte apartamenton. Li estas malĝoja, ke liaj genepoj forlasis lin kaj ne havas ŝancon ofte renkonti ilin. Ĉar li havis laboron posttagmeze, ni adiauis lin ĉe la urba muzeo, kie ni vidis ekspozicion pri la tradicia Ĉevalĉas-festo. Fine de julio en la urba ĉevalejo ĉeval-amantoj konkuras en la unua tago, kaj en la dua tago interbatalas en kiraso kaj kostumo de tradicia samurajo por la sanktaj flagoj ĵetitaj en la ĉielon. Tiu festo estas vere tradicia, kaj tiu festo estas vivcelo de multaj loĝantoj. Eĉ en la lasta jaro, kiam multaj homoj perdis sian domon, ĉevalon kaj kostumon, okazis la festo, kvankam malgrandskale, sed ĉi-jare okazos normalskala festo. Tiu festo forte apogas la loĝantojn, per kiu ili certe reakiros la antaŭan vivon.

En la urbo

Ni revenis al la urba centro. Ni vizitis la bibliotekon kaj tie ni vidis malgrandan foto-ekspozicion pri bestoj forlasitaj en la malpermesita zono. Tie estis jenaj fotoj : skeltonoj de bovinoj forlasitaj en la bovinejoj, amase mortintaj bovinoj, kreskinta bovino kun nazŝnuro enmordinta sur la nazon, vagantaj bovidoj, kiuj naskis post la akcidento, porkoj, hundoj kaj katoj. Kiam tiuj vivantaj bovinoj estas kaptitaj, ili estas mortigitaj. Tiuj bestoj estas kompatindaj, sed ankaŭ bovistoj kaj porkistoj estas kompatindaj. Certe ili havas peksenton al tiuj amindaj bestoj, kaj tio povas konduki ilin al sinmortigo aŭ perdo de vivcelo. En la urbo ni renkontis jenajn homojn. Jen estas iliaj rakontoj : 1. Maljunulino : Kiam okazis la akcidento, ni enbusiĝis, tute ne sciante, kien ni iros, kaj fine atingis en la vilaĝo Kataŝina en la gubernio Gunma. Tiu estas montara vilaĝo kaj ni estis surprizita pro profunda neĝtavolo. Ĉi tie malofte neĝas, do ni fuĝis en malvarma vestaĵo kaj eĉ en sandaloj. Ni loĝis en hotelo en skiejo ĝis julio 2011. La loĝantoj estis tre bonkoraj. 2. Maljuna viro : Mi loĝas en la gubernio Saitama. Hieraŭ mi venis ĉi tien por renkonti mian fraton. Li perdis sian domon pro la cunamo kaj loĝas en provizora domo. Li perdis sian kutiman vivritmon, kaj kelkajn tagojn antaŭe li estis trovita sur la strato. Lin atakis cerba malsano. Li feliĉe ne mortis sed vivas en hospitalo. 3. Sake-vendisto : Mi revenis ĉi tien jam fine de marto 2011. Mi fuĝis en alia urbo, sed miaj amikoj diris al mi telefone : “Se ni ne revenos, nia urbo mortos”. Do mi kun kelkaj amikoj revenis, sed mallumaj kaj senhomaj stratoj estas terurigaj.

En la urbo Fukuŝima

JPEG - 45.2 kb
En iu parko mi trovis dozometron

La 5an ni revenis al la urbo Fukuŝima. Ni renkontis esperantistinon kaj iom turismis en la urbo. En iu parko mi trovis dozometron, kiu montris 0,267 sivertojn. En la urbo en multaj lokoj troviĝas dozometroj por ke loĝantoj sciu, en kia stato ili vivas. Tamen kiel granda estas tiu cifero ! Tiu cifero estas 10-oble pli granda ol tiu en mia urbo. Revenite hejmen, mi sendis mesaĝon al alia amiko en Fukuŝima pri tiu eltrovo, kaj pli surprize ŝi skribis al mi jene : “En tiu parko la cifero estas malgranda. En mia loko la cifero estas 1,30, kaj apude troviĝas elementa lernejo. Vere TEPCO kaj la registaro estas senkapablaj”. La registara normo de radioaktiveco estas 0,114. Lernantoj en tiu lernejo ĉiun tagon elmetiĝas al tiom da radioaktiveco. Infanoj ricevas pli da influo de radioaktiveco, do kio okazos al ilia korpo, neniu scias, kaj kiam ili fariĝos malsanaj, ili ne povos postuli kompenson al TEPCO kaj la registaro, ĉar estos malfacile pruvi kaŭzecon de la nuklea akcidento al ilia malsano. Fukuŝima-anoj estas forĵetitaj de la registaro. Mi serĉis en interreto, kiom da radioaktiveco troviĝas en la vilaĝo Iitate, tra kiu ni veturis per buso al la urbo Minami-Sooma : Civitana halo Ŭarabidaira : 5,299 Supera mezlernejo Iitate-filio : 4,348 Elementa lernejo Usuiŝi : 2,529 Urbodomo de Iitate : 0,791 La urboj apud la centralo ests pli poluitaj. Vere vivo kaj terenoj estas perditaj al la loĝantoj, kaj ankaŭ al ni, ĉiuj japanoj. Ni ne plu povos vojaĝi al tiu bela regiono, ni ne plu povos gustumi bongustaĵojn el tiu regiono, ni ne plu, ne plu, ne plu. Kia tragedio !

La 23an de aŭgusto 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 23an de aŭgusto 2012

Persikoj en Fukuŝima

Mi manĝas bongustan persikon el Fukuŝima. Fukuŝima estas fama pro diversaj bongustaj fruktoj, kaj lastan jaron ĝi okupis la duan lokon en Japanio pri la produktokvanto de persikoj, sed malfamo pro radioaktiveco du-trionigis la profiton el persikoj. Unu el miaj konatoj estas fruktisto, kaj de li mi multe aŭdis pri la suferoj, do en la lasta jaro mi aĉetis, donacis al miaj gefiloj kaj aĉetigis al miaj amikoj persikojn kaj pomojn el lia fruktoĝardeno. Venis sezono de persikoj, kaj mi mendis tri skatolojn ; unu por mi kaj du por miaj gefiloj. Persikoj kultivitaj de li per organika sterkaĵo estas tre, tre bongustaj, kaj ĉiun tagon mi kaj mia edzino valore gusutumas ilin. Por reakiri la antaŭan famon, en januaro li purigis la arbojn per altprema akvoŝprucilo kaj skrapis arbohaŭtojn. Dum du monatoj, li tiamaniere purigis ĉiujn 250 persikarbojn kaj 240 pomarbojn. Li prove disĵetis kalion sur la foliojn por ke ili ne sorbu radioaktivecon, kaj skrapis la teron. Multaj fruktistoj same klopodis. La gubernio ekzamenis 6539 lokojn pri radioaktiveco, kaj preskaŭ nenie ĝi trovis cezion pli ol la normo. Nun la produktokvanto estas 70 80% de tiu de la lasta jaro, sed mia konato ankoraŭ plendas pro malalta prezo de persikoj.

Hula-danco-konkurso

JPEG - 25 kb
danco

La urbo Iŭaki en Fukuŝima situanta ĵuste sude de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima multe suferis pro la cunamo kaj la akcidento. Multaj devis fuĝi al aliaj urboj. Antaŭ 50 jaroj tiu urbo estis fama pro karbo-minejoj, sed post la ŝanĝiĝo de energipolitiko, minejoj fermiĝis kaj la urbo velkis. Tie oni konstruis grandan varmfontejon kaj kiel allogaĵon enkondukis Hula-dancon de Havajo. Tiu danco-trupo fariĝis tre fama kaj allogis multajn turistojn al la urbo, sed la nuklea akcidento rabis de la trupo okazon por danci.

Ekde majo 2011, dum tiuj malfacilaj tagoj, 36 dancistinoj vojaĝis al 125 urboj por prezenti hula-dancon. Du monatojn post la akcidento ili vizitis la urbon Kazo en la gubernio Saitama, kie loĝantoj de Iŭaki rifuĝinte loĝis, kaj vidis mizeran vivon tie. Tiun momenton ili pli forte sentis sian devon pli sincere kaj energie labori por la restarigo de la urbo. Jam ili revenis al la urbo kaj dancas por turistoj. Dank' al tiu trupo, urbanoj tre ŝatas tiun dancon kaj naskiĝis danco-kluboj en superaj mezlernejoj. La 19an de aŭgusto okazis Tut-japana hula-danco-konkurso inter 15 superaj mezlernejoj en la Arta Centro en la urbo. En la inaŭguro f-ino Huĵiŭara Riona el la supera mezlernejo Nakoso ĵuris : “Hodiaŭ, post unu jaro kaj 5 monatoj, ni kolektiĝis en tiu ĉi centro, kiu estis rifuĝejo tiutempe. Ne forgesante la spiriton de “Aloha” (en la havaja lingvo, amo kaj dankemo), ni elsendos al vi la plej belajn ridetojn kaj plej grandan emocion”. Vivlongo de japanaj virinoj falis en la duan lokon

Dum la pasintaj 26 jaroj japanaj virinoj plej longe vivis, sed vivlongo de japanaj virinoj en 2011 falis en la duan lokon, sekvante tiun de honkongaj virinoj. La ministrejo atribuas tiun falon al la katastrofo kaj multiĝo de sinmortigoj de virinoj en iliaj 20-jaroj. La katastrofo mallongigis la virinan vivon je 0,34 jaroj kaj viran vivon je 0,26 jaroj. Vivlongo de virinoj en la mondo 1. Hongkong : 86,7 jaroj 2. Japanio : 85,9 jaroj 3. Hispanio : 84,91 jaroj 4. Francio : 84,8 jaroj 5. Svisujo : 84,6 jaroj

Japanaj viroj okupis la 8an lokon, sekvante Honkongon, Svisujon, Islandon, Svedion, Israelon, Singapuron kaj Aŭstralion.

Forĵetejoj de poluita tero estu en Fukuŝima

La registaro proponis, ke la forĵetejoj de poluita tero estu 12 lokoj en la urboj proksime de la nuklea centralo de Fukuŝima. La gubernio Fukuŝima kaj la koncernaj urboj sindetenas pri tiu propono. Oni purigas teron en Fukuŝima, sed kie oni konservu tiun poluitan teron, estas grava problemo. En multaj lokoj oni provizore konservas poluitan teron, sed la kvanto pli kaj pli grandiĝas. Jen estas la plano de la registaro pri poluita tero : Ĝis 2013. 3 : ĝi dicidos lokojn por provizora konservado Ĝis 2014. 3 : ĝi finos purigadon Ekde 2015. 1 : ĝi ekfunkciigos la provizorajn konservejojn Post la venontaj 30 jaroj : venos la fino de konservado, kaj ĝi komencos la finan traktadon

Plejparto de tiuj urboj estas ege poluitaj, do eksteraj homoj emas simple opinii, ke ĉar la loĝantoj ne povos reveni, oni uzu tiujn lokojn kiel konservejojn de nukleaĵoj, sed multaj urbanoj ankoraŭ volas reveni al sia hejmo, do tiu propono estas ne akceptebla al ili. Ili ankaŭ timas, ke tiuj provizoraj konservejoj fariĝos eternaj konservejoj, ĉar oni antaŭvidas, ke neniuj urboj akceptos tiun poluitaĵon, kaj oni ne scias, kio okazos post 30 jaroj. Dekomence estas eraro konstrui nukleajn reaktorojn en tiel malgranda kaj denseloĝita lando kiel Japanio. Mi povas klare antaŭvidi, ke la registaro post 30 jaroj forgesos tiun promeson.

La 24an de aŭgusto 2012

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 24an de aŭgusto 2012

Ekde la fino de marto ĉiun vendredon okazas agado kontraŭ atomenergio antaŭ la ĉefministrejo en Tokio. La 22an de aŭgusto, la respondeculoj pri la agado sukcesis renkontiĝi kun la ĉefministro Noda, kaj proponis haltigon de la reaktoroj en Ooi, ŝanĝiĝon de la energipolitiko ktp. Respondo de Noda tute ne estis kontentiga, sed estis ne kutime kaj sukcese, ke la movadanoj kontraŭ atomenergio renkontis la ĉefministron. Tio signifas, ke Noda ne povas neglekti niajn voĉojn. La 24an de aŭgusto okazis la 20-a agado, kaj mi partoprenis.

Kiam mi elvagoniĝis el la subtera trajno ĉe la stacidomo “Parlamentejo” je 18:20, atendis min kelkaj policanoj, kriante : “Tiuj, kiuj partoprenos en la hodiaŭa agado, iru al la elirejo 4”. Mi sekvis la instrukcion kaj eliris. Tie jam multaj homoj kolektiĝis, kaj sekvante pluajn instrukciojn, mi promenis. Mi ne bone sciis la geografion, do simple sekvis aliajn promenantojn, kaj baldaŭ mi vidis la Parlamentejon kaj atingis ĝian pordon.

JPEG - 30.6 kb
parlamentejo

Fronte vidiĝis la Parlamentejo kaj maldekstre ĉe la lumo homoj parolis.

En tiu angulo estis la plej granda homamaso, kaj tie estis malgranda podio, ĉe kiu iu protestis kontraŭ la refunkciigo de la reaktoroj de Ooi. Ŝajnis, ke tiuj, kiuj volas paroli pri sia opinio kontraŭ atomenergio, rajtas paroli tie. Mi plu iris, kaj trovis Angulon por Familioj, kie amasiĝis ĉefe patrinoj kun infanoj kaj beboj. Tie ni kriegis sloganojn kune kaj longe, kaj dume blinda kantisto kantis “Hejmlokon” temantan pri bela hejmloko, bela Japanio. Oni volas havi ankaŭ parolantojn, do mi parolis pri mia spertoj en la urboj Kamaiŝi kaj Minami-Sooma, kie fiŝiŝtoj kaj loĝantoj suferas pro disĵetita radioaktiveco. Mi translokiĝis al alia angulo kaj ĝis la fino de tiu agado je 20:00, mi staris tie, kriegante sloganojn. Dume mi vidis biciklistojn kuradi kun sloganoj sur la dorso.

JPEG - 47 kb
Angulo por Familioj

Angulo por Familioj

Mi observis homojn tie kaj rimarkis jenajn aferojn : 1. Homoj venis, ne mobilizite, sed memvole. 2. Homoj konsistis el ĉiuj generaciuloj. 3. Certe el diversaj lokoj, ne nur el Kantoo-regiono (Tokio kaj najbaraj gubernioj), sed ankaŭ el aliaj regionoj. 4. Iu havis sian malgrandan laŭteparolilon kaj komencis gvidi sologankriadon, do ne lerte. Multaj tiaj ordinaraj homoj partoprenas. 5. Ni kriegis jenajn sloganojn : “Ni kontraŭas atomenergion”, “Haltigu funkciadon de la reaktoroj en Ooi”, “Redonu Fukuŝima-on, redonu belan Japanion”, “Nuligu la decidon pri komitatanoj de Komitato por kontroli atomenergion”*, Protekti infanojn, protekti vivojn”, “Eksiĝu la ĉefministro Noda”, “TEPCO hontu pro la akcidento” ktp. * La registaro decidis fondi tiun Komitaton, sed la komitatestro s-ro Tanaka Ŝuniĉi opinias, ke la homaro povas regi atomenergion, kaj volas, ke oni plu studu por ekspluati pli sekuran reaktoron. Tia por-atomenergia homo ne devas esti en tiu ofico, do multaj kontraŭas tiun decidon.

Je la 20:00 oni deklaris la finon de la agado, kaj partoprenantoj dise malaperis en najbarajn satcidomojn.

Revenante al la stacidomo, mi trovis homojn, kiuj postulis “translokiĝon de ĉiuj infanoj de Fukuŝima al sekuraj lokoj”. Ankoraŭ nun en Fukuŝima radioaktiveco estas tiel forta, ke ili timas malsaniĝon de infanoj kaj metis la aferon al juĝo. La registaro neglektis fukuŝimaanojn kaj lasas ilin vivi en tiom poluita loko.

La 24an samaj agadoj okazis en diversaj lokoj en Japanio : Osako : Antaŭ la sidejo de Kansaja Elektra Kompanio, kiu funkciigis la reaktorojn en Ooi, kolektiĝis 2000 homoj. Nagojo : Antaŭ la filio de Kansaja Elektra Kompanio kolektiĝis 600 homoj. Kioto : Antaŭ la Kioto-filio de Kansaja Elektra Kompanio 200 homoj protestis kontraŭ la refunkciigo de la reaktoroj de Ooi. Kobeo : Antaŭ la Kobeo-filio de Kansaja Elektra Kompanio kolektiĝis 200 homoj. Ankaŭ en Gifu kaj Ŭakajama okazis la protestado. (Laŭ la ĵurnalo Akahata la 25an de aŭgusto 2012)

La 30an de julio

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 30an de julio

Ekde la 19a de julio ĝis la 9an de aŭgusto mi vojaĝis al Ĉinio kaj Vjetnamio por partopreni en la ILEI-konferenco, la UK kaj la IJK. Dume okazis gravaj aferoj, do retrorigardante mi raportos pri la okazintaĵoj dum tiuj 20 tagoj.

Granda manifestacio de la 16a de julio

La 16an de julio okazis “Kunveno por adiaŭi nukleajn centralojn” en la Parko Jojogi en Tokio, en kiu partoprenis 170 000 homoj. Jen estas citaĵoj el la ĵurnalo Akahata (la 17an de julio) : Tiun ĉi kunvenon iniciatis verkisto Ooe Kenzaburoo, nobelpremito, kaj aliaj ok famaj homoj. La unua kunvenejo (piedpilkejo), la dua (subĉiela koncertejo) kaj unu-kilometra strato estas plena de homoj. El Fukuŝima venis pli ol 1000 homoj per 26 busoj. S-ino Suzuki Ŝizuko (76-jara) el la urbo Namie kun panelo ‘Kolero” diris : “Mi ne scias, kiam mi povos reveni hejmen. Mi kontraŭas atomenergion tiel longe, kiel mi vivos”. S-ino Ŝibata Akemi el Namie diris : “Mia 13-jara filino foje ploras en malluma ĉambro. Ŝi ne povas viziti lernejon. Ekzistas neniu elekto krom malservigi reaktorojn”. S-ro Kokubu Mamoru, 75-jara eksa instruisto, diris : “Japana politiko estas tro malbona. Mi iros ien ajn por protesti kontraŭ atomenergio”.

Grandaj manifestacioj de la 29a de julio

La 29an de julio okazis Manifestacio por ĉirkaŭi la parlamentejon kaj 200000 homoj partoprenis. Unue ili partoprenis en la kunveno en la Parko Hibija, kaj poste promenante kaj tenante kandelojn, ili atingis la parlamentejon kaj ĉirkaŭis ĝin. Antaŭ la pordego de la parlamentejo mezlernejanino f-ino Nakamura Runa parolis jene : Ni, geknaboj, ne povas voĉdoni en la elektoj, kaj preskaŭ ne havas okazon eldiri niajn opiniojn al la publiko. Mi nun havas du petojn al la parlamentanoj kaj plenkreskuloj : La unua estas, ke vi donu al ni okazon scii veron pri atomenergio kaj rajton por decidi, ĉu ni daŭre uzu ĝin aŭ ne. En mia lernejo mi lernis pri Ĉernobil nur unu horon. Tio tute ne estas sufiĉa. Montru al ni, kio okazis en Fukuŝima, en kia stato nun estas Japanio, kion ni povas fari, ktp., inkludante nebulajn, bonajn kaj malbonajn informojn. Ni volas havi okazon lerni. Atomenergio rilatas al nia estonteco kaj nia vivo, tial ankaŭ ni havas rajton por decidi pri ĝi. Se ni daŭre dependos de ĝi, povos okazi simila akcidento kiel en Fukuŝima. Eĉ se ne okazos akcidento, ni forĵetos danĝerajn nukleajn rubaĵojn en la estontan mondon. La dua estas, ke por malservigi nukleajn centralojn, vi, plenkreskuloj, partoprenu en manifestacioj, kolektu subskribojn, sendu opiniojn al la registaro, voĉdonu al kandidatoj, kiuj kontraŭas atomenergion. Parlamentanoj laboru por ke niaj opinioj estu akceptitaj en la politiko. Laboru, por ke ĉiuj nukleaj centraloj malserviĝu.

Kiamaniere amaskomunikiloj raportis pri la manifestacio de la 16a de julio

En Japanio troviĝas jenaj tutjapanaj ĵurnaloj : Asahi (demokratia, sed lastatempe multaj dubas pri tio), Mainiĉi (iom demokratia), Jomiuri (maldekstra), Sankei (neimageble dekstra, aĉa) kaj Nikkei (dekstra, ĉar ĝi estas industria). Multaj kleraj homoj abonas Asahi, sed nun multaj abonantoj jam ne fidas ĝin. En la televida mondo troviĝas NHK (duonŝtata), TBS, Nihon (apartenanta al la ĵurnalo Jomiuri), Asahi (apartenanta al la ĵurnalo Asahi), Fuĵi (apartenata al la ĵurnalo Sankei), Mainiĉi (apartenata al la ĵyrnalo Mainiĉi) kaj alia. Tiuj grandaj amaskomunikiloj ĉiam neglektis kontraŭnukleajn kaj ĉiu demokratiajn movadojn. Eĉ amasiĝis 100000 homojn, ili preskaŭ neniam raportis pri ĝi. Tial ni devas atendi raportojn de Akahata (la ĵurnalo de Komunista Partio) kaj Tokio (loka ĵurnalo en Tokio, sed ĝia sinteno estas por la konstitucio kaj kontraŭ atomenergio). En Akahata aperis jena artikolo pri sintenoj de tiuj amaskomunikiloj (la 30an de julio) : La Societo por paroli pri amaskomunikiloj konsistantaj el elsend-koncernatoj kaj civitanoj monitoris pri ĉefaj novaĵprogramoj pri la manifestacio de la 16a de julio. Resume la societo menciis, ke la sintenoj de amaskomunikiloj eksanĝiĝis. La plej multe raportis TBS en la kadro de “Novaĵo 23 Kruco (News 23 Cross)” dum 9 minutoj 37 sekundoj. Ĝi raportis la progreson de la kontraŭatomenergia movado kun diagramo. Asahi raportis en “Stacio Raportado” dum 5 minutoj kaj 30 sekundoj, ĉefe temante pri rifuĝintoj el la urbo Namie, Fukuŝima. Komentariisto taŭge finis la raporton per la vortoj “Ni ne devas esti indiferentaj pri politiko”. Nihon raportis relative bone voĉojn de partoprenantoj en “Novaĵo Nulo (News Zero)” dum 2 minutoj kaj 45 sekundoj. Kontrasta estis la duoanŝtata NHK. Ĝi raportis nur unu minuton en “Novaĵo 7”. Ŝajnis, ke NHK intence elektis neviglajn bildojn, kaj tial ne sentiĝis volo raporti bone. Ankaŭ en “Novaĵ-Observado 9” ĝi raportis nur unu minuton kaj ne menciis parolojn de la organizantoj. La societo severe kritikis NHK-on, komentante : “Se tio estas la baza politiko de NHK, ni devas esplori, de kie ĝi venas”. De kie venas ŝanĝiĝo de privataj elsendstacioj ? Ĝi analizas, ke kritikoj al amaskomunikiloj en interreto kaj analizagadoj de civitanoj influas ilin.(Fino de la citaĵo)

Ankaŭ en ĵurnaloj ekaperis raportoj pri manifestacioj. Ni povas diri, ke niaj agadoj komencis influi la ĵurnalistan mondon, kaj ankaŭ la politikan mondon. Tamen mizera estas japana amaskomunikiloj, kiuj devus antaŭvidi la estontecon, sed en efektiveco ĝi sekvas la tajdon, nome sekvas plifortan flankon.

Bonvenon !

Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)

$
0
0

Jam je la fino de la Jalta kongreso 12 SAT-anoj aliĝis por 2013 al la Madrida. Jen ĝisdatigita listo de aliĝintoj :

Nomo Lando Urbo/Regiono
01 Markovo Vito Francio San-Maŭro-ĉe-Fosoj
02 Nikolao Gudskov Rusio Moskvo
03 José Salguero Hispanio Don Benito
04 Carmen Cidoncha Hispanio Don Benito
05 Vinko Markovo Germanio Tubingeno
06 Andreo Weiss Francio Louhossoa
07 Colette Weiss Francio Louhossoa
08 Irina Gonĉarova Rusio Odincovo
09 Pierre Soubourou Francio Sannazero / Bretonio
10 Robin' Beto Francio Banjero de Bigoro
11 An-Mari' Leprevost Francio Flers
12 Flora Markov Francio Montinio
13 Pedro Sanz Hispanio Collado Villalba

Manifesto pri vegetara fiereco

$
0
0

Vegana Fiereco, festo de la fiereco vegetarana kaj vegetalana

PNG - 20.7 kb

Ni volas :

- Evidentigi nian fierecon malkonsenti mortigi bestojn por nia konsumado

Malkonsenti ŝteli de sensivaj estuloj la nuran havaĵon, kiun ili posedas : ilian propran karnon, ilian propran vivon ; malkonsenti partopreni en koncentreja sistemo, kiu igas tiun vivon infero, dum ĝia tuta daŭro ; malkonsenti fari tion pro nura plezuro gusta, kutima, tradicia : tiu malkonsento devus esti minimumo.

La historio tamen montras kiomgrade malfacilas diri « ne », kiam barbareco estas la socia normo.

Ni volas evidentigi nian fierecon diri tiun « ne ».

- Denunci malamon al vegetaranoj kaj vegetalanoj

Oni tamen volas hontigi nin pro nia vegetarismo. Vegetarismo estas neata, ignorata, mokata, izolata se ne misfamigata.

Vegetarismo substrekas la kontraŭleĝecon de malliberigo kaj amasbuĉado de miliardoj da bestoj. Pro sia nura ekzisto vegetarismo rompas la leĝon de silento. Tiel klarigeblas la primokoj kaj malamo al vegetaranoj.

Kompreneble oni toleras senofendan vegetarismon, kiu asertas esti nur persona elekto kaj sin pravigas per negrava mallogo, nobla asketismo, zorgoj pri la sano kaj medio. Sed ve al ni, se ni kontestas malkaŝe la barbaran ordon.

Oni komencos primoki tion. Zorgi pri kokinoj kaj bovinoj estas onidire ridinde. Senargumente la ridindeco subpremas la ideojn, kiuj ĝenas.

Sed se ni ne submetiĝas, la ridoj iĝas nur fasadaj. Estinte klaŭnoj, nun ni iĝas monstroj ; perfiduloj kontraŭ nia specio, ĉar ne ĉiujn rajtojn ni permesas al ĝi ; maldignaj gepatroj, ĉar ni ne instruas al niaj infanoj la karnomanĝajn ĝojojn ; konkurantoj de nazioj, ĉar Hitler ŝatis la hundojn ; netolerema sekto, ĉar ni ne pensas same kiel ĉiuj homoj.

Oni kulpigas nin esti teroristoj. Aŭ idolkulti la naturon. Aŭ malkonsenti ĝiajn leĝojn. ĉio taŭgas por misformi niajn parolojn. Por hontigi nin, por simbole ĵeti nin ekster la socion.

Ni malkonsentas honti pro nia kompato. Ni ne plu volas ŝtelvivi. Ni ne plu volas pardonpeti pro nia malkonsento mortigi. Ni ekzistas, ni vivas, ni pensas kaj ni esprimas nin.

- Evidentigi nian ekziston

Eĉ nur en Francio ni estas centmiloj da homoj, kiuj malaprobas tiun amasbuĉadon. La plejmulto el la civilizacioj sin demandis pri la pravigoj manĝi karnon. Kiu aŭdas pri tio ? Vegetarismo estas forpelata el manlibroj kaj biografioj.

« La homo, kiu manĝas viandon aŭ la ĉasisto, kiu akordiĝas kun la kruelaĵoj de la naturo, per ĉiu sia karnomanĝo plu vivigas la kredon, ke forto estas pravigo. » - Isaac Bashevis Singer, Nobel-premio pri literaturo.

- Evidentigi nian ekziston

Aserti, ke ni vivas sen viando, tio signifas ankaŭ montri, ke tio eblas. Ni manĝas nek bovojn, nek porkojn, nek kokojn, nek fiŝojn, nek salikokojn. Kaj ni vivas tiel bone, kiel iu ajn, eĉ se tio malplaĉas al far la amaskomunikiloj famigitaj "fakuloj", kies scienco konsistas el neado de la realo.

Nek vegetarismo nek vegetalismo (kiu ekskluzivas ĉiujn produktaĵojn, kiuj devenas el la besta ekspluatado, t.e. ankaŭ lakton kaj ovojn) havas iajn ajn malbonajn efikojn al la sano - disponeblaj esploroj montras eĉ la malon !

Mortigi por vivi ne estas fatalaĵo. Tio necesas nek unuope, nek grupe. La bredataj bestoj manĝas multe pli da nutraĵoj, ol ili provizas nutraĵojn per siaj karnoj. Tamen publika mono estas amase elspezata por subteni bredadon kaj fiŝkaptadon.

- Defendi niajn rajtojn

Al bredataj kaj mortigataj bestoj oni donas neniun rajton ; sed al ni, kiuj estas solidaraj kun ili, oni laŭprincipe agnoskas rajtojn. Ilin ni volas plene uzi, ĉar ili estas niaj kaj ĉar ili estas la nuraj rajtoj, kiujn tiuj bestoj hodiaŭ povas nerekte posedi.

Ni rajtas manĝi taŭge en ĉiuj laborejaj, lernejaj kaj kolektivaj manĝejoj. Ni rajtas eduki niajn infanojn sen trudi al ili produktojn el buĉejo.

Ni petas, ke oni ĉesu uzi nian impostan monon por pagi la viandon aŭ la fiŝaĵojn de aliaj.

Ni klopodas rompi la muron, malantaŭ kiu oni silentigas niajn agojn kaj ideojn. Ni volas, ke la nura publika debato pri la temo ne plu estu nur tiu de la industriistoj kaj intelektuloj defendantoj de karnomanĝado.

Ni petas, ke oni akceptu la debaton.

« Ni estas la spegulo de via malbona konscienco kaj tiu spegulo ne plu kaŝos sin. »

Fronte al bildoj pri amasoj da bestaj kadavroj « detruitaj » pro Encefalito Bova Spongiforma aŭ pro Afta Febro, ni estis la nuraj, kiuj ne hontis pro tiu amasbuĉado. Pri ni ni ne hontis. Pri aliaj jes.

ĉefe malĝojaj ni estis. Gravas por ni aserti nian fierecon malkonsenti barbarecon, tamen el tio ni ne sentas kontentiĝon. Miliardoj da bestoj estas buĉataj. Oni diras ilin mutaj, iliaj krioj ne estas konsiderataj.
Ni pledos por ili ĝis la ĉeso de tiu masakro.

Ni estas animaloj solidaraj kun ĉiuj animaloj !

Fonto (en lingvoj angla, franca, itala) :
- http://www.veggiepride.org/en/manifesto.html

Esperanto-versio ĉerpita el :
- http://groups.yahoo.com/group/E-ist...

Vidu ankaŭ :
- SAT - Vegetara Sekcio

Принятие Декларации стало завершающим этапом работы 85-го конгресса SAT

$
0
0

Декларация

JPEG - 18.5 kb

85-й конгресс SAT, прошедший в Ялте 11-18 августа 2012,

1) требует от правительств Китая, Индии, Пакистана, Израиля, России и США, чтобы они подписали и ратифицировали Оттавскую Конвенцию, запрещающую все противопехотные мины, а также конвенцию Осло, которая запрещает кассетные бомбы;

2) обращается с просьбой к Президенту Украины, подписавшему и ратифицировавшему Оттавскую конвенцию, чтобы он скорейшим образом уничтожил запасы из почти 6 млн противопехотных мин;

3) просит освобождения всех политических заключенных, протестует против притеснения политических прав в мире;

4) выражает удовлетворённость в связи с подъемом политической сознательности в мире, а также сочувствие всем, кто страдает от политического и экономического угнетения;

5) выражает солидарность и подчеркивает своё дальнейшее сотрудничество с разворачивающимися социальными движениями, и особенно приветствует деятельность социальных активистов в России и Казахстане, о чём сообщалось на данном конгрессе;

6) выражает возмущение крайне несправедливой политикой, проводимой некоторыми правительствами, осуществляющими жестокое давление на участников мирных протестов, особенно в Казахстане, где десятки участников забастовок были убиты и сотни репрессированы.

Fotoj pri la kongreso

Déclaration du Congrès 2012 de SAT, association mondiale de travailleurs espérantistes

$
0
0
Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la SAT-Kongreso en Jalto. Multaj ĉeestis ankaŭ la postkongreson, tial informoj ekalvenas kun tutsemajna malfruo. Jam estas legeblaj la deklaracio kaj gvidrezolucio, kiuj resumas la kongresajn laborojn. Pliaj informoj venos poste.
Legu plu... - Français

SAT-Tagung in Sarajevo thematisiert die jüngste Geschichte

$
0
0
La 84a SAT-kongreso okazis inter la 30a de julio kaj la 6a de aŭgusto en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, kie iam okazis la terorisma ago, fariĝinta preteksto por la unua mondmilito.
Legu plu... - Deutsch
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live