Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Ringelnac : Printempo (rimpoemtraduko)

$
0
0


Printempa fantazio! Frühlingsfantasie! (2)



Joakimo Ringelnatz
Printempo


La arboj la fornon nutras.
La birdoj logas ĉe gril'.
La sunombreloj plu putras.
Cetere estas trankvil'.

Kapetojn eligas laduje
la asparagoj por bal'.
Girlandoj el rozoj rozuje
volviĝas laŭ festkarnaval'.

Alvenas pro l' sonorilo
la ĉefkelner' laŭ task'
al mi kun ovoj – eĉ mil, ho,
metitaj de sturg' de Pask'.

Jen dolĉa odor' havana,
cigaro kun ringospur'.
Mi sentas je mia Suzana
vekiĝon de nova natur'.

Ja indas foje amemo
pri l' ont', neest', inta jar'.
Verkad' de printemppoemo
enfride de februar'.

tradukis Cezar


Joachim Ringelnatz
Frühling

Die Bäume im Ofen lodern,
Die Vögel locken am Grill.
Die Sonnenschirme vermodern,
Im Übrigen ist es still.

Es stecken die Spargel aus Dosen
Die zarten Köpfe hervor.
Bunt ranken sich köstliche Rosen
In Faschingsgirlanden empor.

Ein Etwas wie Glockenklingen,
Den Oberkellner bewegt
Mir tausend Eier zu bringen,
Von Osterstören gelegt.

Ein süßer Duft von Havanna
Verweht in ringelnder Spur.
Ich fühle an meiner Susanna
Erwachende neue Natur.

Es lohnt sich manchmal zu lieben,
Was kommt, nicht ist, oder war.
Ein Frühlingsgedicht geschrieben
Im kältesten Februar.


Cezar : Al la migranto (rimpoemo por foto)

$
0
0
Elektu,migranto,vian vojon kun prudento. (En la laborinto en Wörlitz)
"Elektu, migranto, vian vojon kun prudento."



Cezar
Al la migranto

Elektu vian vojon
kun prudento,
ke ne perdiĝu
viaj revoj
en la vento.

Elektu ne por vi nur
vian vojon,
ke vi ne perdu
sur la vojo
vian ĝojon.

Elektu sen orgojlo
vojon vian,
ke vi kaj ĉiu
homo iam

trovu sian.


PS : Mi fotis la diron ’Elektu, migranto, vian vojon kun prudento’ en la ĝardena parko de Vorlico en Germanio kaj pensis la frazon plu per poemo. - Jes, vi ĝuste legas, por mi la verkado de poemo estas samtempe pensado pri io.

PSS : Vorlico = Wörlitz ĉe Dessau

PSSS : Tiuj, kiuj metis iam la tabulon kun la diro en la parko, estis certe framasonistoj. Por framasonisto edukado estas la plej grava ilo de vera progreso. Ankaŭ Zamhof estis framasonisto, tion oni ne forgesu, se oni celas kompreni lin.



Kaloĉaj : En ĉi murdepoko (rimpoemo)

$
0
0


Erkerk - Milito kaj paco (Kaloĉaj: En ĉi murdepoko)

Kolomano Kaloĉaj
En ĉi murdepoko


Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l' propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.

La tuta riĉa poezia stoko :
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov' de ĉi siroko.

La morto regas nun, la mort' avida,
amasa mort', vulgara kaj sordida,
sen cipresbranĉoj, sen solen' majesta.

Kaj kiel perdis dignon nun la morto,
la am' aspektas same io besta :
la ambrakumo ŝajnas seksperforto.




Kaloĉaj : La celoj dronis (rimpoemo)

$
0
0


Kaloĉaj: La celoj dronis (pentraĵo de Cezar)

Kalman KALOCSAY
La celoj dronis


La celoj ĉie dronis. Jam emerĝas
Ĥimeroj por apokalipsa rajdo.
La time trema koro vane serĉas
Eskapon de l' minaca sanga tajdo.

Mi vidas jam ĉen-rompi ĉie dise
La mondo-skuan Stulton ĉiopovan,
Kaj dume, delikate, zorge ĉize
Fabrikas tiun ĉi soneton novan.


- Kiam anoncis ploro kaj vekrio
Kaj en la noktoj horizonta ruĝo :
"La gotaj hordoj en la Imperio !"

En Romo iu staris, sen rifuĝo,
Pensante reve pri l' Aŭgusta paco
Kaj flustris kelkajn versojn el Horaco.

Petőfi : Fino de septembro (tradukis Kaloĉaj)

$
0
0


Aŭtuna vintro

Sándor Petőfi
Szeptember végén


Még nyílnak a völgyben a kerti virágok,
Még zöldel a nyárfa az ablak előtt,
De látod amottan a téli világot ?
Már hó takará el a bérci tetőt.
Még ifju szivemben a lángsugarú nyár
S még benne virít az egész kikelet,
De íme sötét hajam őszbe vegyűl már,
A tél dere már megüté fejemet.

Elhull a virág, eliramlik az élet...
Űlj, hitvesem, űlj az ölembe ide !
Ki most fejedet kebelemre tevéd le,
Holnap nem omolsz-e sirom fölibe ?
Oh mondd : ha előbb halok el, tetemimre
Könnyezve borítasz-e szemfödelet ?
S rábírhat-e majdan egy ifju szerelme,
Hogy elhagyod érte az én nevemet ?

Ha eldobod egykor az özvegyi fátyolt,
Fejfámra sötét lobogóul akaszd,
Én feljövök érte a síri világból
Az éj közepén, s oda leviszem azt,
Letörleni véle könyűimet érted,
Ki könnyeden elfeledéd hivedet,
S e szív sebeit bekötözni, ki téged
Még akkor is, ott is, örökre szeret !

1847

Sándor Petőfi
Fino de septembro


Floradas ankoraŭ la floroj en valo
Kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe l' pont',
Sed vidu, jam tie la vintra vualo,
La neĝo ekkovris la supron de l' mont'.
En kor' mia juna kun fajra radio
Printempe brilegas ankoraŭ la sun',
Sed griza jam iĝis ĉe mia tempio
La nigra harar' pro la prujn' de aŭtun'.

La floro forfalas, la vivo forpaŝas...
Alflugu, edzin', ho amata kolomb',
La vangojn sur bruston nun mian vi kaŝas,
Ĉu eble ne — baldaŭ— sur herbojn de l' tomb' ?
Ho diru, se mort' min antaŭe forŝiros,
Ĉu restos mi ĉe vi en plora memor',
Aŭ iam la am' de junul' vin altiros,
Kaj nomon la mian faligos vi for ?

Se ĵetos vi for la vidvinan vualon,
Ĉe l' tomb' ĝin pendigu, flirtigu ĝin vent',
Ĝis flagon la nigran, lasinte for valon
De l' mort' mi subportos en nokta silent',
Deviŝi la vangojn malsekajn de ploro
Pro vi, forgesint' kun facila anim'
Kaj vindi la vundon kruelan de l' koro
Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim'.

tradukis Kaloĉaj

PS :
Belega poemo, sed ŝajne ne tute klare tradukita de la majstro, tamen, poema juvelo estas eĉ en tiu formo. Mi legis ĝin unue parte en la rakonto de Endre Toth : "En aŭtuno", kie ĝi ludas gravan rolon. (cez)



Petőfi : La sovaĝfloro de la naturo (rimpoemtraduko fare de Kaloĉaj)

$
0
0


Sándor PETŐFI
La sovaĝfloro de la naturo


Ĉu alboji, ĉu ekmordi
min, hundaĉoj, vi arogas ?

Oston ĵetos mi algorĝe,
tian, ke ĝi vin sufokas !
Tondu ja kadukajn plantojn,
kiujn ŝirmas vitra mur',
sed mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Poezion instruistoj
per baston' en min ne knedis,
al lerneja regularo
la anim' neniam cedis.
Sur ĝin sin apogu, kiu
limas marŝi sub lazur',
sed mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Mi ne volas por vi flori,
delikataj stupaj nuloj,
vominkline ĝeniĝemaj
aĉaj subtilstomakuloj.
Estas, kiu, sanagusta,
min salutas kun plezur',
ja mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Tial do jam por eterne
lasu bele min en paco,
ĵeti pizojn sur la muron
estas ja senfrukta laco.
Se vi ĉikanemas, nu, min
kaptu — restos sanga spur',
ĉar mi estas sovaĝfloro,
dorna floro de l' natur'.

traduko de : Kálmán Kalocsay

(Pesto, 1844. decembro.)



Dialogo de sinjoro kaj sklavo (rimpoemtraduko fare de Kaloĉaj)

$
0
0
La ĉefo de la NIFO-armeo


DIALOGO DE SINJORO KAJ SKLAVO


— Sklav', obeu min !
— Jes, sinjoro, jes.
— Mi virinon volas ami.
— Amu, ho Sinjoro, amu !
Amo estas zorgforges'.
— Sklav', mi ne volas ami tamen.
— Prave, ho sinjor', ne amu !
La virino estas kavo,
estas brulvundanta torĉo,
estas akra fera glavo,
kiu tranĉas tra l' virgorĝo.

— Sklav', obeu min !
— Jes, sinjoro, jes.
— Tuj alportu akvon kure,
mi, lavinte manojn, pure
volas oferi al diec'.
— Faru, ho sinjoro, faru !
Kiu al sia di' oferas,
tiu gajos en la koro,
pruntedonojn aglomeras,
repagotajn per favoro.
— Sklav', mi ne oferos tamen !
— Prave, ho sinjor', ne faru !
Ne bezonas vi imposti,
vi instruos vian dion,
ke li hunde kuru post vi,
se li volas de vi ion.

— Sklav', obeu min !
— Jes, sinjoro, jes.
— Mi bonfaros al la lando
en bezono de neces'.
— Prave, ho sinjoro, faru !
Kiu al la land' bonfaras,
ke li prosperon ĝian gardu,
ties far' eterne staras
en la urno de dio Marduk.
— Sklav', mi ne bonfaros tamen !
— Prave, ho sinjor', ne faru !
Se vi tretas murruinojn,
aŭ en la tombej' promenas,
vidu tie la kraniojn,
novan aŭ antikve-ŝiman,
kaj vi certe ne divenas,
kiu el ili apartenas
homon justan, homon kriman !

— Sklav', obeu min !
— Jes, sinjoro, jes.
— Kio do nun estas bona ?
Fini tute la aferon,
mian kolon, vian kolon
rompi, droni en riveron,
sklavo, tio estus bona !
— Kiu longas ja sufiĉe
por atingi la ĉielon,
kiu larĝas ja sufiĉe
por plenigi tutan teron ?
— Sklav', mi vian kapon fendos,
vin transmonden antaŭsendos.
— Do postvivu min ne pli,
ho sinjor', ol tagojn tri !


PS : Temas pri teksto el la faraona tempo. Ĝi pruvas, ke Ŝvejko ne estis la unua de sia speco. Por transvivi sub tiranoj oni devas esti eĉ tre ruza. (cez)

Kaloĉaj : En amara horo rimpoemo)

$
0
0
najtingalo (Nachtigall)


Kaloĉaj
En amara horo

Nenio estas vi, nenio,
se, pri la senco sen konscio,
vi hurlas pri la "nova sento" !
Mi volus scii vin fermento,
potenca povo, fort' magia :
dormema "rondo familia".

Ĉu la ĝiskreva himnokanto,
kolekta, koresponda vanto,
kaj ke pri gramatikreguloj
disputas aro da stranguloj
rajdante sur la Fundamento :
jen estas do la Nova Sento ?

Ke rifuĝante de la devoj,
nur gapas vi kun strabaj revoj
kaj alprenante dignan pozon
kelkfoje ĵetas vi almozon
sur la altaron de l' Afero :
ĉu tio estas do ofero ?

Mi batas. Fraton batas frato.
Lin mem turmentas ĉiu bato.
Ho, gento, gento, verda gento !
Mi volus scii vin fermento,
potenca povo, gvida torĉo,
en sorĉ' malbona – bona sorĉo !

Kaj, kvankam "stranga sekto eta",
sed fidi, lukti, venki preta,
por kiu, malgraŭĉia moko,
la mond-iranta Forta Voko
ne sangmalriĉa iluzio,
sed estas kredo, religio !

Oferoj nutras la aspirojn,
postulas ĉiu venk' – martirojn !
Ne kovru palo vian vangon,
neniu volas vian sangon,
sed donon, faron, kaj fervoron
kaj koron, sed la tutan koron !

Ve, ĉio vana ! Mi konscias,
ke en dezerto mi forkrias.
Vi restos plue en kvieto
amuziĝanta societo.
Ho, kie estas la konsolo
por mi – poeto sen popolo !


Poeto sen popolo, ho animprema scio,
ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko...
Forsonos senresone la plora melodio,
kiel ŝirita kordo en forlasita loko.

Ĉu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
aŭĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
kaj eksilenti – patro de versoj abortitaj ?

Pli oportune estus kaj certe pli prudente :
la vanajn sapvezikojn plu ne flugigi blove,
kaj ektirinte ŝultrojn feliĉindiferente,
La "Kanton de la Sklavo" ne kanti plu Schulhofe.

Sed kien iri ? Kie troviĝas idealo,
sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
en kies altartukon, freneze, post batalo,
neniu adoranto jam viŝis sangan manon ?

Ho, jen vi, Esperanto ! Ne glora kaj fiera,
nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
svenema kaj senhelpa kaj – eble – senespera,
sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.

Mi konas vin. Enkore vi kantis najtingale
en nokto de la mondo. Vi kiel povis trili !
Vin oni ne aŭskultis, buĉadis sin "reale"...
Ĉu ŝtopu mi l' orelojn por ilin eksimili ?

Ne ! En la kor' plusonu la kanto dolĉetrila,
ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara !
Vi estu mia bela mensogo sorĉebrila,
vi estu la konsolo en nia mond' amara !



Kaloĉaj : La fundamento kaj la palaco (rimpoemo)

$
0
0
Korto de palaco kun puto - Palasthof mit Brunnen

Kàlmàn Kalocsay
La fundamento kaj la palaco


Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,

ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ' mi volas vin ornami.

Sed mi toleras sen lamento ;
defendas min la argumento :
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.

Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament' sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo.

PS : http://www.ipernity.com/blog/cezar/303230

Kaloĉaj : Infanoj ĉe montrofenestro (rimpoemo)

$
0
0

Montrofenestro kun infanludiloj

Kolomano Kaloĉaj
Infanoj ĉe montrofenestro


Montrofenestron miras du infanoj.
Malriĉaj. Knab', knabino. Ĉe ŝi : pupo.
Mizera pup'. El ĉifonaĵ' kaj stupo
Farita fuŝe per mallertaj manoj.

Al vitro gape ili premapogas

La nazojn. Aŭto, urso, lulĉevalo,
Armeo plumba, pup' kun silkvualo :
Ludilmirakloj tie ilin logas.

Kaj plezurante pri l' senpaga festo,

Faligas ŝi la pupon, dum ŝi revas.
Kaj ŝi surpaŝas. Pupohaŭto krevas.
Tra l' vund' elŝovas sin la stup-intesto.

Nun ŝi rimarkas. Staras en konfuzo.

Ekploras. Levas ŝi la pupon mole.
Al brusto premas, lulas ĝin konsole,
Viŝante siajn larmojn per la bluzo.

La knab' pli aĝa, kun mallerta peno

Konsolas ŝin, sed ne efikas multe.
Pli kaj pli larmas, ploras ŝi singulte,
Jam ili falis el infan-edeno.

Kaj nun, transvitren, al infan-ĉielo,

Rigardas li kun brakoj krucmetitaj,
Senpove, mute, kun okuloj spitaj,
Kiel simbolo eta de l' Ribelo.

Kaloĉaj : Iras abiturient' (rimpoemo)

$
0
0
Gaudeamus Igitur!

Kolomano Kaloĉaj
Iras abiturient'


el Streĉita kordo, 1931

Dum splena hor', ĉagrena hor'
Ĉe l' kor' min ekkaresis
Arĝentsonor' de l' rememor'
Pri l' tempoj, kiuj ĉesis.

Ĝojriĉa temp', feliĉa temp'
De l' knab' facilanima !
Ho, viv-abund' en korprofund' !
La viv' estas senlima !

Senpena sort' kaj plena fort',
Amika rondo varma !
Kortuŝa fid', plenbuŝa rid'
Pri ia farso ĉarma !

Ho, ora viv', ĝojflora viv',
Flugiloj ĝojfrapantaj !
Malĝoj' kaj dub' ? Facila nub' !
Projektoj dolĉe vantaj !

Studenta temp' ! Ho, venta temp' !
Aĝ' de printempa vento,
Aĝ' de April' : en blanka bril'
Burĝonas knabosento :

Naiva am'. Je kiso jam
La lip' soifa estas
Kaj per admir' la amdezir'
La amatinon vestas.

Naiva poz' : he, sen ripoz'
Nur supren sur deklivo !
Infana sonĝ', ho, vana sonĝ',
Ĉar vekas zorg' de l' vivo...

Reportu brilon al la malĝojkanto,
Malnova, kara kant', adiaŭkanto :

Iras abiturient'
Jam for...
Adiaŭ, kamarad-taĉment',
Jam for...
La voj' alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for... al voj'...
Ni kisu nin je l' lasta foj'.

Infan sonĝ', ho vana sonĝ',
Ĉar vekas zorg' de l' vivo,
Kaj svenas ĝoj', kaj venas voj'
Malsupren sur deklivo.

En juga dev' la fluga rev',
La sonĝa mond' ekpalas,
Flugila sving' sen cel-ating'
Lamiĝas, kaj — ni falas.

Nenie sav'. Eĉ ama rav'
Ne helpas por leviĝo,
Ĉagrenos nin, ke venos fin' :
Aŭ tromp', aŭ senreviĝo.

Kaj post esper' la malprosper'
Eterna kaj rigida,
Splenigas nin, plenigas nin
Per saĝ' vinagr-acida :

Por kio lukt' ? Acida frukt'
Ja estas la espero,
Kaj ĝi de sur branĉ' sen matur'
Defalos al la tero.

Do, lasu nur : viv' pasu nur,
Ĉar estas ver' ordona,
Ke estas mond' kaj restas mond'
Malĝoja kaj malbona.

Ho, ploru, ploru kun la ekploranto,
Malnova, kara kant', adiaŭkanto :

Iras abiturient'
Jam for...
Adiaŭ, kamarad-taĉment',
Jam for...
La voj' alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for... al voj'.
Ni kisu nin je l' lasta foj'.

Friedrich Schiller : Al la ĝojo : (tradukis Kaloĉaj)

$
0
0
Ĝojo, bela fajrradio...



Friedrich Schiller
Al la ĝojo


Ĝoj' ! Fajrero belradia !
Elizea di-filin' !
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l' rigora mod' la ŝir',
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil'.

Ĥoro :

Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis' al tuta mond' !
Fratoj ! super stela rond'
loĝas patro por ni, filoj !

Se la granda ĵet' bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am' vin ravis :
Vin enmiksu kun ĝojkri' !
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond' !
Kaj se ne — do vin kun ploro
ŝtelu for el nia rond'.

Ĥoro :

Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati',
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.

Ĉiu sur la brust' Natura
suĉas sukon de la ĝoj'
kor' malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj'.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub',
en volupt' la vermo dronas,
vidas Dion la kerub'.

Ĥoro :

Ĉu genuas vi, milmiloj ?
Vi kreinton sentas, mond' ?
Serĉu super stela rond',
loĝas Li trans astro-briloj !

En eterno de l' Naturo
Ĝojo estas la risort'.
En la mondhorloĝ' por kuro
radojn pelas ŝia fort'.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid'
Ŝi tra l' spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid'.

Ĥoro :

Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament',
gaje marŝu, frata gent',
kiel venki la herooj !

Esploriston ŝi alridas
el la fajrspegul' de l' Ver',
sur krutaĵ' de l' Virto gvidas
ŝi la homon de toler',
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag' el or',
ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor'.

Ĥoro :

Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond' !
Donos super stela rond'
granda Dio rekompencon !

Ĉu pripagi diojn ? Vanto !
Ĉu simili ? Bela pen' !
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren'.
Venĝ' ? Kolero ? En forgeson !
Jen pardon' al malamik' !
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pento-pik'.

Ĥoro :

En ŝuldlibroj plu nenio !
Mondon regu harmoni' !
Fratoj ! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio !

Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l' vinber',
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper'.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid',
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo :
Jen ĉi glas', por Bon-Spirit' !

Ĥoro :

Himnas Lin abismo stela,
serafar' kun glora cit'.
Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',
supre, trans la tend' ĉiela !

En suferoj : firma forto,
al senhelpaj : ŝirma brust',
eternec' al ĵura vorto,
eĉ al malamiko : just'.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit',
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid' !

Ĥoro :

Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev',
pri l' fidelo al la Dev',
je l' Reganto de l' Stel-Mondo !

Ĝojo
Cezar : Ĝojo (komputila desegnaĵo)

La poemon de Frederiko Ŝiler elgermanigis Kálmán KALOCSAY,
aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 65-66

detajpis Cezar el TUTMONDA SONORO 2,
paĝoj 380 ĝis 383



Julio Baghy : Stranga danco (rimpoemo)

$
0
0
de la franca esperantisto kaj SAT-ano Serge Sire, dekstre Julio Baghy


Julio Baghy
STRANGA DANCO

(Rimoj kaj asonancoj)

Ne vant', amuz',
sed sankta Muz'
inspiras min por kanti ;
per sorĉa fort'
de l' dolĉa vort'
al versoj rimojn fandi,
Tintante kante trilas rim'
en fund' profunda de la sin'
kaj ride — spite la reten' —
jam vibras vive la poem'.

Se arda flam'
per arta man'
sur liro lule ludas,
vi, mia kor',
en tia hor'
ravite mire mutas.
Multfoje ĝoje, se minut'
agordas kordojn de l' liut',
senhalte alte vokas pet'
al versaj formoj de l' poet'.

Se ĝema sent',
gehena tent'
la koron torde mordas,
konsolon por
la sola kor'
la Muzo verse portas.
Jen larme svarmas rim' post rim'
dolore plore en la sin',
jen vigle tiklas rida son'
por verki versojn per krajon'.

Ne vant', amuz',
sed sankta Muz'
min igas versojn forĝi ;
por dia ben'
per pia pen'
en korojn amon sorĉi.
Aklama amo de la lir'
senpene venas per inspir'...
Modeste festas ritma danc'
de l' rimoj kaj de l' asonanc'.

PS : Julio Baghy en vikipedio
(Kun multaj interesaj ligoj !)


Zamenhof : Pseŭdoesperantistoj (artikolo)

$
0
0
Zamenhof ĉe la skribtablo, 1910


"Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la popoloj ;
cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la kuraĝon
kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu brikon."
(L.L.Zamenhof)


Muro



L.L.Zamenhof
Pseŭdo-esperantistoj


De tempo al tempo ni ricevas de diversaj flankoj leterojn pli malpli en la maniero de la sekvanta letero de s-ro X., kiu kuŝas nun antaŭ niaj okuloj : « Jam longe mi ne skribis al vi, kaj vi kredeble jam pensas, ke mi, kiu estis iam varma amiko de la lingvo Esperanto, nun jam forgesis pri ĝi. Se vi tiel kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos varmega amiko de Esperanto kaj mi neniam ĝin forgesos. Sed kiam mi komencis siatempe labori por Esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj, ke mi vole-ne-vole devis lasi fali la manojn, kaj venis al la konvinko, ke nun la mondo ne estas ankoraŭ matura por tia granda ideo. Sed estu tute certa, ke kiam nur la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj indiferenteco de la mondo pasos, vi tuj vidos min en la vicoj de la plej energiaj batalantoj. Skribu al mi, kion nia afero faris de la tempo, kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto ; kiom da amikoj la afero nun havas ? kiaj novaj verkoj eliris ? Se la « Esperantisto » ankoraŭ eliras, sendu al mi ian numeron de ĝi. Entute estus bone, se vi de tempo al tempo sendus al mi ian novaĵon pri Esperanto, por ke mi ne tute forgesu pri ĝi… » k.t.p. k.t.p. Ne vere, amikoj, kia edifa kaj grandanima maniero de pensado ? Kiam dank' al niaj senlacaj, paciencaj kaj malfacilaj laboroj nia ideo fine venkos, kiam ni povos iam deviŝi la ŝviton de niaj fruntoj kaj post la eternaj ĉagrenoj, malagrablaĵoj kaj mokoj levi la kapon kaj rigardi kun plezuro la fruktojn de nia laborado, tiam sinjoro X. tuj aliĝos al ni kaj post la venko li fariĝos unu el la plej energiaj kunbatalantoj !! Dume « la mondo ne estas ankoraŭ matura », kaj tial s-ro X. en tia grado ne povas esti « aktiva esperantisto », ke li ne povas eĉ… por sia propra persono aboni la « Esperantiston », kiu « havas por li ĉiam grandan indon », kaj sian aldonitecon al nia afero li esprimas per tio, ke li petas nin, havantajn tro multe da libera tempo, skribadi al li de tempo al tempo letere pri la stato de nia afero !!

Ne, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj ! Estas vero, ke ĉia nova utila ideo en la komenco devas tre malfacile batali kaj pli aŭ malpli frue ĝi venkas. Sed kiam dank' al nia konstanteco la mondo fine ĉesos esti surda al niaj vortoj kaj nia afero ĉesos esti « fantazio, pri kiu la bona tono postulas, ke oni ĝin moku, ne esplorinte ĝin », kiam Esperanto estos ĉie akceptita kaj sankciita, — tiam ni vin ne bezonos, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj. Vi faris malgrandan proveton de laborado, kaj, kiam ĝi restis sen deca sukceso, vi tuj ĉesis ! Sed se nia laborado apartenus al tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kronataj de tuja granda sukceso, tiam ni ja facile trovus milionojn da laborantoj kaj tiam ni ja vin ne bezonus ! Vi ĉiuj (via nombro estas jam tre granda), kiuj staras nun kaŝite kaj atendas, — ne promesu aliĝi al ni, kiam la mondo maturiĝos, ĉar tiam ni jam ne bezonos maturigantojn kaj post la venko ni ne bezonos helpantojn. Se vi amas nian ideon, laboru por ĝi nun, kiam ĝi bezonas laborantojn ; batalu por ĝi nun, kiam ĝi postulas ankoraŭ malfacilegan bataladon ; staru forte kaj nekaŝite, kiel granito inter ondoj, nun, kiam la malfavoraj cirkonstancoj tion ĉi postulas ; oferadu malavare nun, kiam monaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas en si la demandon : « esti aŭ ne esti ».

Ĉia nova ideo devis batali longe kaj malfacile, kaj vi, sinjoroj X. kaj similaj, kiuj ĝuas nun la dolĉajn fruktojn de tiuj ideoj, vi eble ne havas eĉ supozeton pri la maldolĉa ŝvito, kun kiu oni siatempe semis tiujn ideojn. Ni, veraj amikoj de lingvo tutmonda, scias tion ĉi tre bone, kaj ni laboras pacience, pacience, pacience, kaj nek la tuta terura surdeco, kiu regas ĉirkaŭ ni, nek la malkuraĝigaj, malesperigaj batoj de la sorto, kiujn ni renkontas sur ĉiu paŝo, forpelos nin de nia vojo. Armitaj per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de nia ideo, ni iras antaŭen malgraŭ la malhelpoj, kiuj baras ĉiun nian paŝon, kaj ni ne dubas, ke pli aŭ malpli frue ni venkos. Sed vi, sinjoro X. kaj milionoj da similaj personoj, kiuj preferas atendi, ĝis la ideo nun mokata kaj persekutata fariĝos ideo moda, atendu trankvile, — sed ne nomu vin esperantistoj. Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la popoloj ; cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la kuraĝon kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu brikon. Enua estas tiu ĉi malrapida laborado, sed ni ĝin ne ĵetos. Kaj kiam la milionoj da internaj fendoj, kaŭzitaj de niaj paciencaj batoj kaj ĝis nun tute kaŝitaj, subite ekefikos, kiam la murego, subrompita en diversaj lokoj, en unu bela mateno per unu fojo kun grandega bruo subite disfalos, tiam vi, miopuloj, miros, kiel ĝi okazis, kiam ja hieraŭ ankoraŭ 99/100 de la murego staris netuŝita ; tiam vi alkuros al ni, grandanime helpos al ni triumfi la venkon kaj vi diros : « ni laboris ». Sed la historio tiam ne silentos, sed diferencigos inter la laborintoj kaj atendintoj.

PS : El Esperantisto, 1893, №6.

Julio Baghy : Rankvarteto (rimpoemo)

$
0
0




Julio Baghy
Ran-kvarteto

(Kajto kantas )


Sub tegmento staris kuvo, dum somera densa pluvo.
Sed tegmento baris pluvon, pluvo falis apud kuvon.
Ĉar el pluvo kuv' ne havis, pro la soifo ranoj kvakis. (2-foje)
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

Akva kuvo, akva kavo.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvakas ni al Akvoavo.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvar kvakantoj kvardekvoĉe, kvartet-kvakas plenriproĉe,
Pro mankhav' de la kava kuvo, en la akvokuv' sen pluvo.

Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)
Kava kuvo vane vakas.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvankam ni por pluvo kvakas.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvodlibet' de ĥor' kvakanta, en la kuva kav' vakanta.
Kvakas kvere : Akvoavo, akvon al la kuvokavo.
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

Tio pruvas : se dum pluvo, staras sub tegment' la kuvo,
Ranoj vane kvaki povas, se je salto sin ne movas.
Do ne kvaku kiel ranoj, karaj gesamideanoj ! (2-foje)
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)


rano bonkora



Goeto : Prometeo (rimpoemo, tradukis Kaloĉaj)

$
0
0

pentris Cezar





fajro envente



Johano Volfgango Goeto
Prometeo


Ĉielon vian kovru ; Zeus,
per nubvapor',
kaj, kiel knab' hakanta
kapojn de kardoj,
ekzercu vin je kverkoj kaj montpintoj.
Ŝanceli ja ne povas
vi mian teron,
kaj la kabanon, kiun ne vi faris,
fajrujon mian,
pri kies brulo
vi min envias.

Sub la sun' mi ne konas
pli mizerajn ol vi, dioj.
Sub zorgoj nutras vi
per ofertributoj
kaj preĝo-spiroj
vian majeston,
kaj vi malsatus, se ne estus
infanoj, almozuloj,
stultuloj esperplenaj.

Kiam mi estis
infan' naiva kaj senscia,
turnis mi okulojn erarajn
al suno, kvazaŭ supre estus
orel' por aŭdi mian plendon,
kaj kor' kiel mia,
indulgi pri la zorgpremito.

Kiu helpis min
kontraŭ senbrido de l' titanoj,
kiu savis de l' morto min,
kaj de l' sklavec' ?
Ĉu ne vi mem plenumis ĉion,
sankte arda kor' ?
Kaj ardis june, pie,
trompite, vi eĉ dankon
al la dormanto tie supre !

Estimi vin ? Pro kio ?
Ĉu vi mildigis jam dolorojn
de angorantoj,
ĉu vi haltigis jam la larmojn
de zorgŝarĝitoj ?
Ĉu do ne forĝis el mi viron
la ĉiopova Tempo,
kaj la eterna Fato,
miaj estroj kaj viaj ?

Jen sidas mi, formas homojn
laŭ propra bildo,
genton al mi similan :
por suferi kaj plori,
por plezuri kaj por ĝoji
kaj por vin ignori,
kiel mi !

tradukis K. Kaloĉaj

PS : Kiam Johann Wolfgang Goethe verkis tion, li ankoraŭ ne estis nobeluligita de la princo Karl Aŭgusto en Vajmaro, kaj ne la plej bone pagata oficisto kaj ministro en tiu germana nanoŝtato, sed "juna sovaĝulo", kiu vivis en Frankfurto ĉe Majno, ĉe siaj gepatroj. Evidente li tie ribelis ankaŭ kontraŭ sia patro, kiu volis fari el la fajreca poeto kun alteflugaj ideoj sobran advokaton. (cez)


Kaloĉaj : Sonĝo de Ĝuang Dzi (rimpoemo)

$
0
0
karusela papilio



K. KALOCSAY
Sonĝo de Ĝuang Dzi

Jam antaŭ du mil jaroj Ĝuang Dzi
la majstro, montris papilion. - Sonĝe
li diris - mi 'stis tiu papilio,
kaj nun min embaraso ĝenas ronĝe.

Jes papilio mi 'stis, papilio,
kiu dancadis gaje sub la sun',
sen konjektet', ke ĝi 'stas Ĝuang Dzi,
kaj mi vekiĝis, kaj ne scias nun,

ne scias nun - revante li daŭrigis -
kio la vero, kiu estas mi :
ĉu Ĝuang Dzi la papilion sonĝis,
aŭ min nun sonĝas tiu papili' ?

Mi ridis ege : - Ej, Ĝuang Dzi, ne ŝercu,
kiu vi estus ? Vi 'stas Ĝuang Dzi.
Ridetis li : - La papili' sonĝata
ja kredis, ke la vera estas ĝi.

Ridetis li, mi ŝultrotiris. Poste
min frosttremigis tamen ia tim' :
de tiam mi meditis du mil jarojn
kaj pli kaj pli jam dubas la anim',

mi kredas jam, ke ne ekzistas vero,
ĉio 'stas nur imago kaj poem'
kaj Ĝuang Dzi la papilion sonĝas,
ĝi lin kaj nin ĉiujn tri mi mem.

Ŝiler : La ganto (rimpoemo, tradukis Kaloĉaj)

$
0
0
Parto de la Ŝilero-monumento en Altenburgo, sub tavolo de neĝo, sed karesata de Suno

Frederiko Ŝiler
La ganto


Ĉe sia ĝarden' sovaĝbesta
Atendis je l' lukto, la festa,
Francisko, reĝ' de l' land'.
Ĉirkaŭo granduloj de l' Krono,
Kaj ringe sur alta balkono
Sinjorinoj en bela girland'.

Nun signon per fingro li faras.
Kaj kaĝo malferme ekknaras,
Kaj venas leono el kaŝ',
Kun peza paŝ',
Ĉirkaŭrigardas tute
Mute,
Kun longaj oscedoj,
Kaj streĉo de piedoj,
Kapharojn svingas skue,
Sin sternas enue.

Kaj la reĝo signas due.
Jen : malfermita
La dua pordo kaĝa
Kaj kun salto subita
El kaĝo elĵetas
Sin tigro sovaĝa.
Je l' ekvid' de l' leono.
Kun hurla sono

Ĝi faras vost-svinge
Teruran frapon ringe
Kaj langon elmetas.
Al la leon' proksime
Rondiras ĝi time.
Kolere ternas,
Kaj murmure sternas
Sin flanke, tie.

Kaj la reĝo signas trie.
Kaj nun tra faŭko duobla la dom'
Du leopardojn elĵetas per vom'.
Tuj ili kuraĝe batali pretas,
Sur tigron sin ĵetas.
Refrapas ĝi per koleraj ungbatoj.
Kaj la leono ekblekas,
Sin levas. Nun silent' ekregas.
En ringo, arda pro l'
Murdosoifa vol'.
Kuŝas nun la teruraj katoj.

Kaj falas de la altano
Nun ganto el bela mano.
Inter la tigron kaj leonon
En mezo-zonon.

Kaj al kavaliro Delorges parolas
Fraŭlin' Kunigunda mokante :
»Sinjoro, se am' via vere bolas,
Kiel vi ĵuradis konstante,
Nu, reportu la ganton do !«

Kaj salte descendas la hero'
Firmpaŝe al la terura ringo,
Kaj el la proksim'
De l' monstroj sen tim'
Li levas la ganton per aŭdaca fingro.

Vidas sen spiroj kaj kun admiroj
Ĝin nobelinoj kaj kavaliroj.
Li portas la ganton kun paŝo kvieta.
Kaj tondras el buŝoj la laŭdo glore,
Sed kun karesa rigard' rideta,
— En ĝi brilas promeso ampreta —
Lin Kunigunda akceptas plej kore.
Kaj la ganton alvange li al ŝi ĵetas :
»Sinjorino, la dankon mi ne petas !
Kaj forlasis li ŝin samhore.

tradukis Kaloĉaj


Friedrich Schiller
Der Handchuh


Vor seinem Löwengarten,
Das Kampfspiel zu erwarten,
Saß König Franz,
Und um ihn die Großen der Krone,
Und rings auf hohem Balkone
Die Damen in schönem Kranz.

Und wie er winkt mit dem Finger,
Auf tut sich der weite Zwinger,
Und hinein mit bedächtigem Schritt
Ein Löwe tritt
Und sieht sich stumm
Rings um,
Mit langem Gähnen,
Und schüttelt die Mähnen
Und streckt die Glieder
Und legt sich nieder.

Und der König winkt wieder,
Da öffnet sich behänd
Ein zweites Tor,
Daraus rennt
Mit wildem Sprunge
Ein Tiger hervor.
Wie der den Löwen erschaut,
Brüllt er laut,
schlägt mit dem Schweif
Einen furchtbaren Reif
Und recket die Zunge,
Und im Kreise scheu
Umgeht er den Leu
Grimmig schnurrend ;
Darauf streckt er sich murrend
Zur Seite nieder.

Und der König winkt wieder,
Da speit das doppelt geöffnete Haus
Zwei Leoparden auf einmal aus,
Die stürzen mit mutiger Kampfbegier
Auf das Tigertier ;
Das packt sie mit seinen grimmigen Tatzen,
Und der Leu mit Gebrüll
richtet sich auf – da wird’s still,
Und herum im Kreis,
Von Mordsucht heiß,
Lagern die gräulichen Katzen.

Da fällt von des Altans Rand
Ein Handschuh von schöner Hand
Zwischen den Tiger und den Leun
Mitten hinein.

Und zu Ritter Delorges spottender Weis’
Wendet sich Fräulein Kunigund :
„Herr Ritter, ist Eure Lieb’ so heiß,
wie Ihr mir’s schwört zu jeder Stund,
Ei, so hebt mir den Handschuh auf.“

Und der Ritter in schnellem Lauf
Steigt hinab in den furchtbaren Zwinger
Mit festem Schritte,
Und aus der Ungeheuer Mitte
Nimmt er den Handschuh mit keckem Finger.

Und mit Erstaunen und mit Grauen
Sehen’s die Ritter und Edelfrauen,
Und gelassen bringt er den Handschuh zurück.
Da schallt ihm sein Lob aus jedem Munde,
Aber mit zärtlichem Liebesblick –
Er verheißt ihm sein nahes Glück –
Empfängt ihn Fräulein Kunigunde.
Und er wirft ihr den Handschuh ins Gesicht :
„Den Dank, Dame, begehr ich nicht“,
Und verlässt sie zur selben Stunde.




Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)

$
0
0
Fraĉjo kaj Fratinjo

Fratoj Grimm
Fraĉjo kaj Fratinjo



11.Vol1

Fraĉjo ekprenis manon de sia fratinjo kaj diris : „De kiam la patrino estas morta, ni havas eĉ ne unu bonan horon plu, la duonpatrino batas nin ĉiutage, kaj kiam ni proksimiĝas al ŝi, ŝi forpuŝas nin perpiede. Kiel manĝon ĝi donas al ni nur malmolajn pankrustojn, la hundeto sub la tablo pli bone fartas ol ni, al li ŝi ja ĵetas de tempo al tempo ion bongustan. Dio kompatu, se tion scius nia patrino ! Venu kun mi, ni foriru kune.“ Ili kune foriris kaj atingis grandan arbaron, tiam ili estis jam tiel malgajaj kaj lacaj, ke ili sidiĝis en kavan arbon kaj tie volis morti je malsato.

Ili kune ekdormis, kaj kiam ili matene vekiĝis, Suno jam delonge leviĝis kaj varmege sendis brilojn en la kavan arbon. „Fratinjo, diris Fraĉjo post kelke da tempo, „mi tre tre soifas, se mi scius proksiman fonteton, mi irus tien kaj trinkus, ankaŭŝajnas al mi kvazaŭ mi nun aŭdus murmureton.“

„Kion tio helpu ?“ respondis Fratinjo. „Kial vi volas ankoraŭ trinki, se ni volas morti pro malsato ?“ Sed Fraĉjo silentis kaj elgrimpis, kaj ĉar li ĉiam firme tenis Fratinjon mane, ŝi devis elgrimpi kun li. Sed la malica duonpatrino estis sorĉistino, kaj kiam ŝi vidis foriri la du infanojn, ŝi sekvis ilin kaj lasis eksalti klaran fonteton el roko en la proksimo de la arbo. Tiu per sia murmurado logu la infanojn kaj instigu ilin trinki, sed tiu, kiu trinkos de la fonto, ŝanĝiĝos en kapreolidon. Fraĉjo baldaŭ kun Fratinjo atingis la fonteton. Kaj kiam li vidis kiel la akvo saltadas tiel briltreme trans la ŝtonetojn, lia emo fariĝis pli kaj pli granda kaj li volis trinki de ĝi. Sed Fratinjo timis, gi opiniis, ke la fonteto parolas dum la murmurado kaj diras : „Kiu min trinkas, tiu fariĝas kapreolido ;kiu min trinkas, tiu fariĝas kapreolido !“ Jen ŝi petis Fraĉjon, ke li ne trinku de la akvo.“

„Mi aŭdas nenion“, diris Fraĉjo, dum la akvo tiel kareseme murmuretis, „do lasu min iri !“ Poste li kuŝiĝis, kliniĝis kaj trinkis, kaj tuj kiam la unua guto tuŝis liajn lipojn, jen kuŝis kapreolido je la fonteto.

Fratinjo ploris kaj ploris, sed la sorĉistino ĉagreniĝis, ĉar ŝi ne povis forlogi ankaŭŝin al trinkado. Post kiam Fratinjo ploris tri tagojn, ŝi ekstaris kaj kolektis en la arbaro sveltajn junkojn kaj plektis molan ŝnuron el ili. Tiam ŝi ligis la kapreolidon al ĝi kaj kondukis ĝin kun si. Ŝi serĉis ankaŭ kavernon por ŝi, portis muskon kaj foliojn en ĝin kaj pretigis al la kapreolido molan ripozejon. Matene ĝi eliris kun ĝi, tien, kie troviĝas delikataj herboj, la plej belajn ŝi kolektis, kaj tiujn la kapreolido manĝis el ŝiaj manoj, kaj la kapreolido tiam plezuriĝis kaj ludis sur la montetoj. Sed vespere, kiam Fratinjo estis laca, ŝi metis sian kapon sur la dorson de la kapreolido, tiu estis ŝia kuseno, kaj tiel ŝi ekdormis, kaj se Fraĉjo tiam estus nur havinta sian homan figuron, ĝi estus estinta grandioza vivo.

Tiel ili vivis dum longa tempo en la arbaro. Iam la reĝido ĉasis ion kaj eraris pri la vojo. Jen li trovis la knabinon kun la besteto en la arbaro kaj miris pri ŝia beleco. Li levis ŝin al si sur la ĉevalon kaj prenis ŝin kun si. Kaj la kapreolido kuris je la ŝnuro apud ili. Je la reĝa korto Fratinjo estis estimata kaj respektata per ĉiuj honoroj. Belaj virgulinoj devis priservi ŝin, sed ŝi mem estis pli bela ol ĉiuj aliaj, la kapreolidon ŝi neniam delasis de la flanko kaj dorlotis ĝin. Baldaŭ poste mortis la reĝino. Tial Fratinjo edziniĝis kun la reĝido kaj havis ĝojegan vivon.

Sed la duonpatrino aŭdis pri la bonŝanco, kiu okazis al la povra Fratinjo, ŝi pensis, ke delonge disŝiris ŝin la sovaĝaj bestoj en la arbaro, sed tiuj ne faris nenion malbonan al ŝi, kaj nun ŝi estis reĝino en la regno. La sorĉistino ĉagreniĝis tiel pri tio, ke ŝi cerbumis pri tio, kiel ŝi povus detrui ŝian feliĉon. Kiam Fratinjo en la sekva jaro naskis belan princidon, kaj kiam la reĝo troviĝis en ĉaso, ŝi paŝis en la figuro de ĉambristino en la ĉambron, kie kuŝis la malsanema reĝino. „La banejo estas preta por vi. Tio bonfartigos kaj fortigos vin. Venu, antaŭ ol ĝi estos malvarma.“Ŝi kondukis ŝin poste en la banĉambron. Kaj kiam la reĝno enpaŝis, la sorcistino fermis la pordon post ŝi. Sed interne brulis infera fajro. Jen la bela reĝino devis morti je sufokiĝo. La sorĉistino havis filinon, al tiu ŝi donis la eksteran figuron de la reĝidino kaj metis ŝin anstataŭ tiu en la liton. La reĝo vespere venis hejmen kaj ne sciis, ke li havas falsan edzinon, sed en la nokto – vidis tion la vartistino – la ĝusta reĝidino paŝis en la cambron. Ŝi iris al la lulilo, elprenis sian infanon, levis ĝin al sia brusto kaj lasis trinki la bebon. Poste ŝi skuadis ĝian liteton, metis la bebon denove en ĝin kaj kovris ĝin. Poste ŝi iris al la angulo, kie dormis la kapreolido kaj mankaresis ties dorson. Tiel ŝi alvenis ĉiun nokton kaj foriris sen paroli vorton.

Sed iam, kiam ŝi ree enpaŝis, ŝi parolis :

„Kion faras mia infano, kion faras mia kapreolo ?

Nun mi ankoraŭ revenos dufoje kaj poste neniam plu.“

Kaj tiam ŝi faris ĉion tiel, kiel en la aliaj noktoj. Sed la ĉambristino vekis la reĝon kaj sekrete sciigis tion al li. La reĝo ne dormis en la alia nokto, kaj jen ankaŭ li vidis kiel alvenis la reĝino, kaj li aŭdis bone ŝiajn vortojn :

„Kion faras mia infano, kion faras mia kapreolo ?

Nun mi ankoraŭ revenos unufoje kaj poste neniam plu.“

Sed li ne kuraĝis paroli al ŝi. En la alia nokto li ree ne dormis, jen parolis la reĝino :

„Kion faras mia infano, kion faras mia kapreolo ?

Nun mi venis lastan fojon kaj poste neniam plu.“

Jen la reĝo ne povis pli longtempe reteni sin, suprensaltis kaj cirkaŭbrakis ŝin, kaj kiam li ŝin tuŝis, ŝi reviviĝis, estis ree freŝa kaj ruĝvanga. La falsan reĝinon oni kondukis en la arbaron, kie la sovaĝaj bestoj ŝin manĝis. Sed la malican duonpatrinon oni ekbruligis, kaj kiam la fajro ĝin voris, reŝanĝiĝis la kapreolido. Fraĉjo kaj Fratinjo denove estis kune kaj vivis feliĉe dum sia tuta plua vivo.

tradukis Donjo & Cezar laŭ la unua eldono de la fabelo,Jacobo kaj Vilhelmo Grimm, Infan-kaj domfabeloj , Berlino 1812/15, du volumoj, unua volumo, p.33-38

Fonto


Brüder Grimm
Brüderchen und Schwesterchen


11.Vol1


Brüderchen nahm sein Schwesterchen an der Hand und sagte : »seit die Mutter todt ist, haben wir keine gute Stunde mehr, die Stiefmutter schlägt uns alle Tage, und wenn wir zu ihr kommen, stößt sie uns mit dem Fuß fort ; sie giebt uns auch nichts zu essen, als harte Brotkrusten ; dem Hündlein unter dem Tisch gehts besser, dem wirft sie doch manchmal was Gutes zu, daß Gott erbarm, wenn das unsere Mutter wüßte ! Komm laß uns miteinander fortgehen.« Sie gingen zusammen fort und kamen in einen großen Wald, da waren sie so traurig und so müde, daß sie sich in einen hohlen Baum setzten und da Hungers sterben wollten.

Sie schliefen zusammen ein, und wie sie am Morgen aufwachten, war die Sonne schon lange aufgestiegen und schien heiß in den hohlen Baum hinein. »Schwesterchen, sagte das Brüderchen nach einer Zeit, mich dürstet so gewaltig, wenn ich ein Brünnlein in der Nähe wüßte, ich ging hin und tränk einmal, es ist mir auch, als hörte ich eins rauschen.«–»Was hilft das, antwortete das Schwesterchen, warum willst Du trinken, da wir doch Hungers sterben wollen.«– Brüderchen aber schwieg still und stieg heraus, und weil es das Schwesterchen immer fest mit der Hand hielt, mußte es mit heraus steigen. Die böse Stiefmutter aber war eine Hexe, und wie sie die zwei Kinder hatte fortgehen sehen, war sie ihnen nachgegangen und hatte ein klares Brünnlein in der Nähe des Baums aus dem Felsen springen lassen, das sollte durch sein Rauschen die Kinder herbeilocken und zum trinken reizen, wer aber davon trank, der ward in ein Rehkälbchen verwandelt. Brüderchen kam bald mit dem Schwesterchen zu dem Brünnlein, und als er es so glitzerig über die Steine springen sah, ward seine Lust immer größer, und er wollte davon trinken. Aber dem Schwesterchen war Angst, es meinte, das Brünnlein spräche im Rauschen und sagte : »wer mich trinkt, wird zum Rehkälbchen ; wer mich trinkt, wird zum Rehkälbchen !« da bat es das Brüderchen, nicht von dem Wasser zu trinken. »Ich höre nichts, sagte das Brüderchen, als wie das Wasser so lieblich rauscht, laß mich nur gehen !« Damit legte es sich nieder, beugte sich herab und trank, und wie der erste Tropfen auf seine Lippen gekommen war, da lag ein Rehkälbchen an dem Brünnlein.

Das Schwesterchen weinte und weinte, die Hexe aber war böse, daß sie es nicht auch zum Trinken hatte verführen können. Nachdem es drei Tage geweint, stand es auf und sammelte die Binsen in dem Wald, und flocht ein weiches Seil daraus. Dann band es das Rehkälbchen daran und führte es mit sich. Es suchte ihm auch eine Höhle, trug Moos und Laub hinein und machte ihm ein weiches Lager ; am Morgen ging es mit ihm hinaus, wo zartes Gras war und sammelte das allerschönste, das fraß es ihm aus der Hand, und das Rehkälbchen war dann vergnügt und spielte auf den Hügeln. Abends aber, wenn Schwesterchen müde war, legte es seinen Kopf auf den Rücken des Rehkälbchens, das war sein Kissen, und so schlief es ein ; und hätte das Brüderchen nur seine menschliche Gestalt gehabt, das wäre ein herrliches Leben gewesen.

So lebten sie lange Jahre in dem Wald. Auf eine Zeit jagte der König und verirrte sich darin. Da fand er das Mädchen mit dem Thierlein in dem Wald und war erstaunt über seine Schönheit. Er hob es zu sich auf sein Pferd und nahm es mit, und das Rehkälbchen lief an dem Seile nebenher. An dem königlichen Hofe ward ihm alle Ehre angethan, schöne Jungfrauen mußten es bedienen, doch war es selber schöner, als alle andern ; das Rehkälbchen ließ es niemals von sich, und that ihm alles Gute an. Bald darauf starb die Königin, da ward das Schwesterchen mit dem König vermählt und lebte in allen Freuden.

Die Stiefmutter aber hatte von dem Glück gehört, das dem armen Schwesterchen begegnet ; sie dachte es wäre längst im Wald von den wilden Thieren gefressen worden, aber die hatten ihm nichts gethan, und nun war es Königin im Reich. Die Hexe war so böse darüber, daß sie nur darauf dachte, wie sie ihr das Glück verderben könnte. Als im folgenden Jahr die Königin einen schönen Prinzen zur Welt gebracht hatte, und der König auf der Jagd war, trat sie in der Gestalt der Kammerfrau in die Stube, worin die Kranke lag. »Das Bad ist für euch bereitet, sagte sie, das wird euch wohlthun und stärken, kommt eh' es kalt wird.« Sie führte sie darauf in die Badestube ; wie die Königin hineingetreten war, schloß sie die Thüre hinter ihn zu, drin aber war ein Höllenfeuer angemacht, da mußte die schöne Königin ersticken. Die Hexe hatte eine rechte Tochter, der gab sie ganz die äußerliche Gestalt der Königin und legte sie an ihrer Stelle in das Bett. Der König kam am Abend heim, und wußte nicht, daß er eine falsche Frau habe. Aber in der Nacht – sah die Kinderfrau – trat die rechte Königin in die Stube, sie ging zur Wiege, nahm ihr Kind heraus, hob es an ihre Brust und gab ihm zu trinken, dann schüttelte sie ihm sein Bettchen auf, legte es wieder hinein und deckte es zu. Darauf ging sie in die Ecke wo das Rehkälbchen schlief und streichelte ihm über den Rücken. So kam sie alle Nacht und ging wieder fort, ohne ein Wort zu sprechen.

Einmal aber trat sie wieder ein und sprach :

»Was macht mein Kind ? was macht mein Reh ?

nun komm' ich noch zweimal und dann nimmermehr.«

und that alles, wie in den andern Nächten.

Die Kinderfrau weckte aber den König und sagte es ihm heimlich. Der König wachte die andere Nacht, und da sah er auch, wie die Königin kam und hörte deutlich ihre Worte :

»Was macht mein Kind ? was macht mein Reh ?

nun komm' ich noch einmal und dann nimmermehr.«

Aber er getraute sich nicht, sie anzureden. In der andern Nacht wacht' er wieder, da sprach die Königin :

»Was macht mein Kind ? was macht mein Reh ?

nun komm' ich noch diesmal her und dann nimmermehr.«

Da konnte sich der König nicht länger halten, sprang auf und umarmte sie, und wie er sie anrührte, ward sie wieder lebendig, frisch und roth. Die falsche Königin ward in den Wald geführt, wo die wilden Thiere sie fraßen, die böse Stiefmutter aber ward verbrannt, und wie das Feuer sie verzehrte, da verwandelte sich das Rehkälbchen, und Brüderchen und Schwesterchen waren wieder beisammen und lebten glücklich ihr Lebelang.

Jacob und Wilhelm Grimm, Kinder-und Hausmärchen, Berlin 1812/1815, 2 Bände, 1 Band , S. 32-38

Quelle

Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)

$
0
0

Kato kaj muso kiel kunuloj

Fratoj Grimm
Kato kaj muso kiel kunuloj


2.Vol1


Kato kaj muso volis vivi kune kaj kune mastrumadi. Ili zorgis ankaŭ pri la vintro kaj aĉetis poteton kun graso, kaj ĉar ili sciis neniun pli bonan kaj pli sekuran lokon, ili metis ĝin sub la altaron en la preĝejo. Jen ĝi restu, ĝis ili bezonos ĝin.

Sed iam la kato havis apetiton je ĝi kaj iris al la muso : „Aŭskultu, museto, mia kuzino petis min esti la baptopatro, ŝi naskis filon kun blankaj kaj brunaj makuloj, tiun mi baptu, permesu al mi eliri kaj mastrumu la domon sola hodiaŭ.“

„En ordo“, diris la muso, „do iru tien, kaj se vi manĝos ion bonan, pensu ankaŭ pri mi, de la ruĝa infanlita vino ankaŭ mi volonte trinkus guteton.“

Sed la kato iris rekte en la preĝejon kaj forlekis la haŭton de la graso. Poste ŝi promenis ĉirkaŭ la urbo kaj venis hejmen nur vespere.

„Vi certe bone amuziĝis“, diris la muso, kiun nomon la infano do havas ?“

„Haŭtonfor“, respondis la kato.

„Haŭtonfor, ĉu ? Tio estas stranga nomo, tiun mi aŭdis ankoraŭ ne ĝis nun."

Baldaŭ poste la kato denove havis apetiton, iris al la muso kaj parolis : „Oni ree petis min esti la baptopatro. La infano havas nigran ringon ĉirkaŭ la korpo, tial mi ne povis rifuzi tion, vi devas, je mia plaĉo, sola mastrumi la domon.

La muso diris, ke jes. Sed la kato iris en la preĝejon kaj manĝis duonon de la graso el la poteto. Kiam ŝi venis hejmen, demandis la muso : „Kiel nomiĝas tiu baptinfano ?“

„Duononfor“.

„Duononfor, ĉu ? Kion vi diris ?! La nomon mi aŭdis ankoraŭ neniam, ĝi certe ne legeblas en kalendaro.“

Sed la kato ne povis forgesi la grasopoton : „Je tria fojo oni petis min esti la baptopatro. La infano estas nigra kaj havas nur blankajn piedojn. Aldone ĝi havas eĉ ne blankan hareton sur la korpo. Io tia renkonteblas dum kelkaj jaroj nur unufoje, ĉu vi do permesos al mi eliri ?“

„Haŭtonfor, Duononfor“, diris la muso, jen kuriozaj nomaj, ili tre pripensigas min, sed iru do.“ La muso tenis ĉion en bona ordo kaj reordigis tion kaj tion. Dum tio la kato elmanĝis la tutan grasopoton kaj sata kaj dika ĝi revenis nur en la nokto.

„Kiel nomiĝas la tria infano ?“

„Tutonfor.“

Tutonfor ! He ! He ! Jen la plej pripensiga nomo“, diris la muso. „Tutonfor, kion la nomo signifu ? Presite mi ankoraŭ ne vidis ĝin !“Ŝi nee skuis la kapon kaj enlitiĝis por dormi.

Kvaran fojon neniu volis peti la katon esti la baptopatro. Sed baldaŭ alvenis la vintro. Kiam ekstere nenio plu troveblis, diris la muso al la kato : „Venu kun mi, ni iru al la provizejo, kiun ni kaŝis en la preĝejo sub la altaro.“ Sed kiam ili tie alvenis, la poteto estis malplena.

„Ve“, diris la muso, nun la trompo malkaŝiĝis, vi ĉiom manĝis, kiam vi eliradis por esti baptopatro. Unue la haŭton for, poste duonon for kaj poste...“

„Silentu, diris la kato, aŭ mi voros vin, se vi ankoraŭ diros ion.“

„Tutonfor“, la kompatinda muso havis jam enbuŝe, kaj apenaŭĝi parolis ĝin, la kato saltis al ĝi kaj vore glutis la muson.

Tradukis Donjo & Cezar

Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj, Berlino 1812/15, du volumoj, unua volumo p.5-8


Brüder Grimm
Katz und Maus in Gesellschaft

2.Vol1

Eine Katze und eine Maus wollten zusammen leben und Wirthschaft zusammen haben ; sie sorgten auch für den Winter und kauften ein Töpfchen mit Fett, und weil sie keinen bessern und sicherern Ort wußten, stellten sie es unter der Altar in der Kirche, da sollt' es stehen, bis sie sein bedürftig wären. Einstmals aber trug die Katze Gelüsten darnach, und ging zur Maus : »hör' Mäuschen, ich bin von meiner Base zu Gevatter gebeten, sie hat ein Söhnchen geboren, weiß und braun gefleckt, das soll ich über die Taufe halten, laß mich ausgehen und halt heut allein Haus.«–»Ja, ja, sagte die Maus, geh hin, und wenn du was Gutes issest, denk an mich, von dem süßen rothen Kindbetterwein tränk ich auch gern ein Tröpfchen.« Die Katze aber ging geradeswegs in die Kirche und leckte die fette Haut ab, spatzirte darnach um die Stadt herum und kam erst am Abend nach Haus. »Du wirst dich recht verlustirt haben, sagte die Maus, wie hat denn das Kind geheißen ?«–»Hautab, antwortete die Katze.«–»Hautab ? das ist ein seltsamer Name, den hab' ich noch nicht gehört.«

Bald darnach hatte die Katze wieder ein Gelüsten, ging zur Maus und sprach : »ich bin aufs neue zu Gevatter gebeten, das Kind hat einen weißen Ring um den Leib, da kann ichs nicht abschlagen, du mußt mir den Gefallen thun und allein die Wirthschaft treiben.« Die Maus sagte ja, die Katze aber ging hin und fraß den Fetttopf bis zur Hälfte leer. Als sie heim kam, fragte die Maus : »wie ist denn dieser Pathe getauft worden ?«–»Halbaus«–»Halbaus ? was du sagst ! den Namen hab' ich gar noch nicht gehört, der steht gewiß nicht im Calender.«

Die Katze aber konnte den Fetttopf nicht vergessen : »ich bin zum drittenmal zu Gevatter gebeten, das Kind ist schwarz und hat bloß weiße Pfoten, sonst kein weißes Haar am ganzen Leib, das trifft sich alle paar Jahr nur einmal, du läßt mich doch ausgehen ?«–»Hautab, Halbaus, sagte die Maus, es sind so kuriose Namen, die machen mich so nachdenksam, doch geh nur hin.« Die Maus hielt alles in Ordnung und räumte auf, dieweil fraß die Katze den Fetttopf rein aus und kam satt und dick erst in der Nacht wieder. »Wie heißt denn das dritte Kind ?«–»Ganzaus«–»Ganzaus ! ei ! ei ! Das ist der allerbedenklichste Namen, sagte die Maus ; Ganzaus ? was soll der bedeuten ? gedruckt ist er mir noch nicht vorgekommen !« damit schüttelte sie den Kopf und legte sich schlafen.

Zum viertenmal wollte niemand die Katze zu Gevatter bitten ; der Winter aber kam bald herbei. Wie nun draußen nichts mehr zu finden war, sagte die Maus zur Katze : »komm wir wollen zum Vorrath gehen, den wir in der Kirche unter dem Altar versteckt haben.« Wie sie aber hinkamen, war alles leer –»Ach ! sagte die Maus, nun kommts an den Tag, du hast Alles gefressen, wie du zu Gevatter ausgegangen bist, erst Haut ab, dann Halb aus, dann«–»Schweig still, sagte die Katze, oder ich freß dich, wenn du noch ein Wort sprichst«–»Ganz aus« hatte die arme Maus im Mund, und hatt' es kaum gesprochen, so sprang die Katz' auf sie zu und schluckte sie hinunter.

Quelle : Jacob und Wilhelm Grimm : Kinder- und Hausmärchen. 2 Bände, Band 1, Berlin 1812/15, S. 5-8


Viewing all 3330 articles
Browse latest View live