Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)

$
0
0
Lupo:



Fratoj Grimm

Lupo kaj sep junaj kapridoj


5.Vol1

Kaprino havis sep idojn, kiujn ŝi tre amis kaj zorgeme gardis kontraŭ la lupo. Iun tagon, kiam ŝi devis foriri por alporti nutraĵojn, ŝi kunvokis ĉiujn kaj parolis : "Karaj infanoj, mi devas foriri kaj alporti manĝon, konservu vin kontraŭ la lupo kaj ne enlasu ĝin, estu ankaŭ atentemaj, ĉar ĝi ofte maskas sin kiel aliulo, sed je ĝia raŭka voĉo kaj je ĝiaj nigraj piedoj vi tuj ekkonos lin. Gardu vin, se ĝi jam estos en la domo, ĝi manĝos vin ĉiujn kune."

Poste la patrino foriris, sed baldaŭ la lupo aperis antaŭ la doma pordo kaj vokis : "Karaj infanoj,malfermu, mi estas via patrino kaj kunportis belajn aĵojn por vi."

Sed la sep kapridoj parolis : "Nia patrino vi ne estas, ŝi havas delikatan kaj kareseman voĉon, sed via voĉo estas raŭka, vi estas la lupo, ni ne malfermos al vi."

La lupo iris al butikisto kaj aĉetis grandan pecon da kreto. Ĝi manĝis ĝin kaj tiel faris sian voĉon delikata. Poste la lupo denove iris al la pordo de la sep kapridoj kaj vokis kun delikata voĉo : "Karaj infanoj, enlasu min, mi estas via patrino, ĉiu el vi ricevu ion."

Sed la lupo metis piedon en la fenestron, tion la sep kapridoj vidis kaj parolis : "Nia patrino vi ne estas, ŝi ne havas nigran piedon kiel vi, vi estas la lupo. Ni ne malfermos por vi."

La lupo nun iris al bakisto kaj parolis : "Bakisto, priŝmiru tiun piedon per freŝa pasto." Kaj kiam la bakisto faris tion, la lupo iris al la muelisto kaj parolis : "Muelisto, ŝutu vian blankan farunon sur tiun piedon de mi." La muelisto, diris, ke ne.

"Se vi ne faros tion, mi vin voros." Tial la muelisto devis obei.

Poste la lupo denove iris antaŭ la dompordon de la sep kapridoj kaj diris : "Karaj infanoj, enlasu min, mi estas via patrino, mi havas donacon por ĉiu el vi."

La sep kapridoj unue volis vidi piedon, kaj kiam ili vidis, ke ĝi estas neĝe blanka kaj aŭdis paroli la lupon tiel delikate, ili supozis, ke ĝi estas la patrino kaj malfermis la pordon. Sed envenis la lupo. Kiam ili ekvidis ĝin, ili kaŝiĝis rapide, tiel bone kiel eblis, unu el ili sub la tablo, la dua en la lito, la tria en la forno, la kvara en la kuirejo, la kvina en la ŝranko, la sesa sub granda pelvo ; la sepa en la murhorloĝo. Sed la lupo trovis preskaŭĉiujn kaj glutis ilin, nur ne la sepan en la murhorloĝo, ĝi restis vivanta.

Kiam la lupo kontentigis sian manĝan volupton, ĝi foriris. Poste baldaŭ la maljuna kaprino venis hejmen. Kia plorinda afero ! La lupo ĉeestis kaj manĝis ŝiajn karajan infanojn. Ŝi pensis, ke ili ĉiuj estas mortaj, sed subite saltis la plej juna el la murhorloĝo kaj rakontis, kiel okazis la malfeliĉo.

Sed la lupo, kiu satmanĝis, iris sur verdan herbejon, kuŝiĝis sub sunbriloj kaj profunde endormiĝis. La maljuna kaprino cerbumis, ĉu ŝi tamen povos savi ilin. Tial ŝi diris al la plej juna kaprido : „Prenu tvirnon, kudrilon kaj tondilon kaj sekvu al mi.“

Poste ŝi eliris kaj trovis la lupon ronkantan kuŝantan sur la herbejo. „Jen kuŝas la malica lupo, kiu je la kvara posttagmeze dum la manĝotempo voris miajn ses infanojn“, ŝi diris kaj rigardis ĝin de ĉiuj flankoj. „Donu foje la tondilon al mi. Ho ve ! Kaj, se ili en ĝia ventro ankoraŭ estas vivantaj, ĉu ?!“ Kaj jam ŝi malfermtranĉis ĝian ventron, kaj la ses kapridoj, kiujn la lupo pro avido glutis entute, elsaltis tute sanaj. Ŝi tuj ordonis al ili alporti grandajn kaj pezajn ŝtonojn. Per tiuj ili plenigis la korpon de la lupo, kunkudris ĝin, forkuris kaj kaŝiĝis post heĝo.

Kiam la lupo finfine eldormis, ĝi sentis grandan pezon en sia korpo kaj parolis : „Kiel klakas, kiel krakas ! Mian ventron io frapas ! Kiel klakas, kiel krakas ! Mian ventron io frapas ! Kio tio estas ? Mi manĝis nur ses kapridojn.“Ĝi pensis, ke ĝi trinku freŝan akvon, ke tio eble helpos al ĝi. Tial ĝi serĉis puton. Sed, kiam ĝi kliniĝis trans la putorandon, ĝi ne plu povis firmteni sin pro la pezo de la ŝtonoj kaj falis en la akvon. Kiam vidis tion la sep kapridoj, ili alkuris kaj dancis pro ĝojo ĉirkaŭ la puto.

tradukis Donjo & Cezar laŭ la unua eldono de la fabelo, Jakobo kaj Vilhelmo Grimm, Infan-kaj domfabeloj, Berlino 1812 ĝis1815, du volumoj, unua volumo p.17-20

Fonto

kaprino- Ziege

Brüder Grimm

Der Wolf und die sieben jungen Geislein.

Eine Geis hatte sieben Junge, die sie gar lieb hatte und sorgfältig vor dem Wolf hütete. Eines Tags, als sie ausgehen mußte, Futter zu holen, rief sie alle zusammen und sagte : »liebe Kinder, ich muß ausgehen und Futter holen, wahrt euch vor dem Wolf und laßt ihn nicht herein, gebt auch Acht, denn er verstellt sich oft, aber an seiner rauhen Stimme und an seinen schwarzen Pfoten könnt ihr ihn erkennen ; hütet euch, wenn er erst einmal im Haus ist, so frißt er euch alle miteinander.«

Darauf ging sie fort, bald aber kam der Wolf vor die Hausthüre und rief : »liebe Kinder, macht mir auf, ich bin eure Mutter und hab' euch schöne Sachen mitgebracht.« Die sieben Geiserchen aber sprachen : »unsere Mutter bist du nicht, die hat eine feine liebliche Stimme, deine Stimme aber ist rauh, du bist der Wolf, wir machen dir nicht auf.« Der Wolf ging fort zu einem Krämer und kaufte sich ein groß Stück Kreide, die aß er und machte seine Stimme fein damit. Darnach ging er wieder zu der sieben Geislein Hausthüre und rief mit feiner Stimme : »liebe Kinder, laßt mich ein, ich bin eure Mutter, jedes von euch soll etwas haben.« Er hatte aber seine Pfote in das Fenster gelegt, das sahen die sieben Geiserchen und sprachen : »unsere Mutter bist du nicht, die hat keinen schwarzen Fuß, wie du ; du bist der Wolf, wie machen dir nicht auf.« Der Wolf ging fort zu einem Bäcker und sprach : »Bäcker, bestreich mir meine Pfote mit frischem Teig,« und als das gethan war, ging er zum Müller und sprach : »Müller, streu mir sein weißes Mehl auf meine Pfote.« Der Müller sagte nein. –»Wenn du es nicht thust, so freß ich dich.« Da mußte es der Müller thun.

Darauf ging der Wolf wieder vor der sieben Geiserchen Hausthüre und sagte : »liebe Kinder, laßt mich ein, ich bin eure Mutter, jedes von euch soll etwas geschenkt kriegen.« Die sieben Geiserchen wollten erst die Pfote sehen, und wie sie sahen, daß sie schneeweiß war und den Wolf so fein sprechen hörten, glaubten sie es wäre ihre Mutter und machten die Thüre auf, und der Wolf kam herein. Wie sie ihn aber erkannten, versteckten sie sich geschwind, so gut es ging, das eine unter den Tisch, das zweite ins Bett, das dritte in den Ofen, das vierte in die Küche, das fünfte in den Schrank, das sechste unter eine große Schüssel ; das siebente in die Wanduhr. Aber der Wolf fand sie alle und verschluckte sie, außer das jüngste in der Wanduhr, das blieb am Leben.

Wie der Wolf seine Lust gebüßt, ging er fort, bald darauf kam die alte Geis nach Haus. Was für ein Jammer ! der Wolf war da gewesen und hatte ihre lieben Kinder gefressen. Sie glaubte sie wären alle todt, da sprang das jüngste aus der Wanduhr, und erzählte, wie das Unglück gekommen war.

Der Wolf aber, weil er sich vollgefressen, war auf eine grüne Wiese gegangen, hatte sich in den Sonnenschein gelegt und war in einen tiefen Schlaf gefallen. Die alte Geis dachte, daran, ob sie ihre Kinder nicht noch erretten könnte, sagte darum zu dem jüngsten Geislein : »nimm Zwirn, Nadel und Scheere und folg' mir nach.« Darauf ging sie hinaus und fand den Wolf schnarchend auf der Wiese liegen : »da liegt der garstige Wolf,« sagte sie und betrachtete ihn von allen Seiten, nachdem er zum Vieruhrenbrot meine sechs Kindlein hinuntergefressen hat, gieb mir einmal die Scheere her : »Ach ! wenn sie noch lebendig in seinem Leibe wären !« Damit schnitt sie ihm den Bauch auf, und die sechs Geiserchen, die er in der Gier ganz verschluckt hatte, sprangen unversehrt heraus. Sie hieß sie gleich hingehen und große, und schwere Wackersteine herbeitragen, damit füllten, sie dem Wolf den Leib, nähten ihn wieder zu, liefen fort, und versteckten sich hinter eine Hecke.

Als der Wolf ausgeschlafen hatte, so fühlt' er es so schwer im Leib und sprach : »es rumpelt und pumpelt mir im Leib herum ! es rumpelt und pumpelt mir im Leib herum ! was ist das ? ich hab' nur sechs Geiserchen gegessen.« Er dacht, er wollt einen frischen Trunk thun, das mögt' ihm helfen und suchte einen Brunnen, aber wie er sich darüber bückte, konnte er vor der Schwere der Steine sich nicht mehr halten, und stürzte ins Wasser. Wie das die sieben Geiserchen sahen, kamen sie herzu gelaufen, und tanzten vor Freude um den Brunnen.

Quelle

Jacob und Wilhelm Grimm, Kinder-und Hausmärchen, Berlin 1812/1815, 2 Bände, 1 Band , S. 17-20




Fratoj Grimm : La ora ŝlosilo (fabelotraduko)

$
0
0
La ora ŝlosilo


Jakobo kaj Vilhelmo Grimm
La ora ŝlosilo


70.Vol2

En la vintra sezono, kiam foje dika tavolo neĝo kovris la teron, malriĉa knabo devis eliri kaj alporti lignon sur sledo. Kiam li jam kunkolektis kaj surpakis la lignon, li ankoraŭ ne volis iri hejmen, ĉar li tiom frostotremis, sed unue bruligi fajron kaj iom varmigi sin. Tial li forskrapis la neĝon, kaj kiel li nun pretigis la terpecon, li trovis oran ŝlosilon. Nun li supozis, ke tie, kie estis la ŝlosilo devas esti ankaŭ la seruro por ĝi, li fosis plu kaj trovis feran kesteton. „Ha“, li pensis : „se la ŝlosilo estus nur la ĝusta ! Ĉar certe estas mirindaj kaj ĝuindaj aĵoj en la kesteto. Li serĉis, sed ne troviĝis serurtruo. Finfine li malkovris tamen tute etan truon kaj provis ĝin, kaj la ŝlosilo estis la ĝusta. Jen li unufoje turnis ĝin, kaj nun ni devos atendi, ĝis li estos plene malferminta ĝin, tiam ni vidos, kio estas en ĝi.

Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj,Berlino 1812/15, du volumoj, dua volumo p.297 ĝis 29


Jacob und Wilhelm Grimm
Der goldene Schlüssel


70.Vol2

Zur Winterszeit, als einmal ein tiefer Schnee lag, mußte ein armer Junge hinausgehen und Holz auf einem Schlitten holen. Wie er es nun zusammen gesucht und aufgeladen hatte, wollte er, weil er so erfroren war, noch nicht nach Haus gehen, sondern sich erst Feuer anmachen und ein Bischen wärmen. Da scharrte er den Schnee weg, und wie er so den Erdboden aufräumte, fand er einen goldnen Schlüssel. Nun glaubte er, wo der Schlüssel wäre, müßte auch das Schloß dazu seyn, grub weiter und fand ein eisernes Kästchen ; ei, dachte er, wenn der Schlüssel nur paßt, denn es waren gewiß wunderbare und köstliche Sachen darin. Er suchte, aber es war kein Schlüsselloch da, endlich fand er doch noch ein ganz kleines, und probirte, und der Schlüssel paßte gerad, da drehte er ihn einmal herum, und nun müssen wir warten, bis er vollends aufgeschlossen hat, dann werden wir sehen, was darin liegt.

Quelle : Jacob und Wilhelm Grimm : Kinder-und Hausmärchen, Berlin 1812/1815, 2 Bände, zweiter Band S.297 bis 298



Fratoj Grimm : La vulpo kaj la anseroj (fabelotraduko)

$
0
0




Fratoj Grimm
La vulpo kaj la anseroj


86.Vol1

La vulpo iam venis al herbejo, kie sidis grego de belaj, grasaj anseroj, jen ĝi ridis kaj parolis : „ Hehe, mi alvenas ja kiel vokite, vi sidas bele kune tiel, ke mi povos manĝi vin laŭvice.“ La anseroj gakis terurigite, eksaltis kaj komencis tre mizere petegi pri sia vivo. Sed la vulpo parolis : „ Neniun gracon al vi, vi devos morti !“

Fine iu el ili ekkuraĝis kaj diris : Se ni tamen lasu nian junan freŝan vivon, montru ununuran gracon al ni kaj permesu al ni ankoraŭ preĝon, por ke ni ne mortu en niaj pekoj ; poste ni starigos nin laŭvice, por ke vi ĉiam povu elserĉi al vi la plej grasan.“

„Jes“, diris la vulpo, „ tio estas malkara pri pia peto ; preĝu, tiom longe mi atendos.“

Do la unua komencis sufiĉe longan preĝon : „Ga ! Ga !“ , Kaj, ĉar ĝi tute ne volis fini ĝin, la dua ne atendis, ĝis ĝi estos en la vico, sed same komencis preĝi :„Ga ! Ga !“ (Kaj kiam ili ĉiuj estos elpreĝintaj , oni rakontu la fabelon plu, sed momente ili ankoraŭ preĝas seninterrompe plu.)

tradukis Donjo & Cezar

Fonto

Brüder Grimm
Der Fuchs und die Gänse

86.Vol1

Der Fuchs kam einmal auf eine Wiese, wo eine Heerde schöner fetter Gänse saß, da lachte er und sprach : »Ei, ich komme ja wie gerufen, ihr sitzt hübsch beisammen, da kann ich eine nach der andern auffressen.« Die Gänse gackten vor Schrecken, sprangen auf und fingen an gar kläglich um ihr Leben zu bitten, der Fuchs aber sprach : »da ist keine Gnade, ihr müßt sterben.« Endlich nahm sich eine das Herz und sagte : »sollen wir doch unser jung frisch Leben lassen, so erzeig uns die einzige Gnade und erlaub' uns noch ein Gebet, damit wir nicht in unsern Sünden sterben, hernach wollen wir uns auch in eine Reihe stellen, damit du dir immer die fetteste aussuchen kannst.«»Ja, sagte der Fuchs, das ist billig um eine fromme Bitte, betet, ich will so lange warten.« Also fing die erste ein recht langes Gebet an : ga ! ga ! und weil sie gar nicht aufhören wollte, wartete die zweite nicht, bis die Reihe an sie kam, sondern fing auch an ga ! ga ! (Und wenn sie alle ausgebetet haben, soll das Märchen weiter erzählt werden, sie beten aber alleweile noch immer fort.)

Jacob und Wilhelm Grimm : Kinder- und Hausmärchen. 2 Bände, Band 1, Berlin 1812/15.


Fabelo-tradukoj fare de Cezar

Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)

$
0
0




Fratoj Grimm
Ranoreĝo aŭ la fera Henriko


1.Vol1

Estis iam reĝidino, kiu iris eksteren en la arbaron kaj sidiĝis sur la randon de malvarmeta puto. Ŝi havis oran globon, kiu estis ŝia plej ŝatata ludilo. Tiun ŝi ĵetadis alten kaj poste kaptadis ; tio tre gajigis ŝin. Iam la globo flugis tre alten, ŝi jam etendis manon kaj kurbigis la fingrojn por rekapti ĝin, sed jen ĝi falegis apude sur la teron kaj ruliĝis kaj ruliĝis rekte en la akvon.

La reĝidino sekvis ŝin timigite per la okuloj, sed la puto estis tiom profunda, ke ne videblis la fundo.

Jen ŝi komencis mizere plori kaj lamenti : Ve ! Se mi nur rehavus mian kuglon, tiukaze mi ĉion fordonus, miajn vestojn, miajn juvelojn, miajn perlojn kaj kion ajn en la mondo."

Kiam ŝi tiel lamentis, rano ŝovis sian kapon el la akvo kaj parolis : "Reĝidino, kial vi lamentas tiel mizere ?" Aĥ", ŝi diris, abomena rano, kiel vi povus helpi al mi ? Mia ora kuglo falis en la puton."

La rano parolis : "Viajn perlojn, viajn juvelojn kaj viajn vestojn mi ne postulas de vi, sed se vi akceptus min kiel kunulon, kaj permesus al mi sidi apud vi kaj manĝi de via ora telereto kaj dormi en via liteto, kaj se vi min ŝatus kaj amus, tiukaze mi reportus al vi vian kuglon."

La reĝidino pensis : 'Ja kion babilaĉas la ŝtipkapula rano, tiu ja devas resti en sia akvo, sed eble ĝi povos reporti mian kuglon. Jen mi do diru, ke jes, kaj ŝi parolis :

"Nu, pro mi, sed unue reportu la oran kuglon al mi, tiukaze mi promesas ĉion al vi."

La rano trempis sian kapon en la akvon kaj naĝis malsupren. Ne daŭris longan tempon ĝis ĝi ree alvenis supre, ĝi havis la kuglon en la buŝo kaj ĵetis ĝin surteren.

Kiam la reĝidino revidis sian kuglon, ŝi kuris rapide al ĝi, levis ĝin kaj tiel ĝojis rehavi ĝin surmane, ke ŝi pensis pri nenio plu kaj rapidis kun ĝi hejmen.

La rano postvokis al ŝi : Atendu, reĝidino, kaj kunprenu min, tiel, kiel vi promesis tion." Sed ŝi ne atentis ĝin.

Je la sekva tago la reĝidino sidis ĉe la manĝotablo, jen ŝi aŭdis ion suprengrimpi sur la marmora ŝtuparo, plaŭd' plaŭd, plaŭd' plaŭd' ! Baldaŭ poste ĝi frapis la pordon kaj vokis : "Reĝidino plej juna, malfermu al mi !"Ŝi kuris tien kaj malfermis la pordon. Sed jen la rano, pri kiu ŝi tute ne plu pensis ; tre timigite ŝi haste fermis kun brua klako la pordon kaj residiĝis al la manĝotablo.

Sed la reĝo vidis, ke ŝia koro frapegas, kaj parolis : "Kial vi timas ?"

"Tie ekstere estas abomena rano", ŝi diris, tiu reportis al mi la oran kuglon el la puto, mi promesis pro tio, ke ĝi fariĝu mia kunulo, sed mi tute ne imagis, ke ĝi povus forlasi la akvon, nun ĝi estas ekstere ĉe la pordo kaj volas eniri."

Intertempe la rano frapis duan fojon kaj vokis :

"Reĝidino plej juna.
Malfermu al mi,

ĉu vi ne plu scias,

kion vi diris al mi

ĉe la malvarmeta puta akvo ?

Reĝidino plej juna,
malfermu por mi."

La reĝo diris : "Kion vi promesis, tion vi devas plenumi ; iru al la rano kaj malfermu por ĝi."

Ŝi obeis kaj la rano ensaltis kaj sekvis ŝin ĝis ŝia seĝo. Kaj kiam ŝi eksidis, ĝi vokis : "Levu min supren sur seĝon apud vi." La reĝidino ne volis fari tion. Sed la reĝo ordonis ĝin. Kiam la rano estis supre, ĝi parolis : "Nun ŝovu vian oran telereton pli proksime al mi, por ke ni kune mangu de ĝi."

Ankaŭ tion ŝi devis fari. Kiam ĝi satmanĝis , ĝi diris : "Nun mi estas laca kaj volas dormi. Prenu min kun vi supren en vian ĉambreton. Pretigu vian liteton, ni kuŝigu nin en ĝin."

La reĝidino ektimis, kiam ŝi aŭdis tion, ŝi timis la fridan ranon, ŝi ne kuraĝis tuŝi ĝin kaj nun ĝi eĉ kuŝu en ŝia lito. Ŝi komencis plori kaj tute ne povis akcepti tion. Jen la reĝo ekkoleriĝis kaj ordonis al ŝi, je minaco de malfavoro, fari tion, kion ŝi promesis. Helpis nenio. Ŝi devis fari ĝin tiel, kiel ŝia patro ordonis. Sed en ŝia koro ŝi estis furioza. Ŝi kaptis la ranon per du fingroj kaj portis ĝin supren en sian ĉambreton, kuŝiĝis sur la lito, kaj anstataŭ kuŝigi ĝin apud si, ŝi ĵetis ĝin, klak !, al la muro. "Nu, do, de nun vi lasos min en paco, abomena rano !"

Sed la rano ne falis morta malsupren. Sed, kiam ĝi falis sur la liton, ĝi estis bela juna princido. Tiu estis nun ŝia kara kunulo, kaj ŝi ŝatis lin, kiel ŝi promesis tion kaj kun plezuro ili kune ekdormis. Matene alvenis mirinda kaleŝo ore ornamita, kun ok jungitaj ĉevaloj kun tufoj da plumoj. Kun ĝi venis la fidela Henriko, la servisto de la princo. Li tiom afliktiĝis pri la transformo de li, ke li devis meti tri ferajn bendojn ĉirkaŭ sian koron, por ke ĝi ne dissaltu pro malĝojo. La princido sidiĝis kun la princidino en la kaleŝon, sed la fidela servisto staris malantaŭe sur la piedbreto. Tiel ili volis veturi en la regnon de l' princo. Kaj kiam ili veturis jam certan distancon de la vojo, la princo aŭdis malantaŭ si laŭtan krakon, jen li turniĝis kaj vokis :

"Henrik', la kaleŝ' rompiĝas !"

"Ne, sinjor', ĝi plu prestiĝas !

Nur falis bend' de mia koro,

kiu helpis dum doloro,

kiam vi en puto restis,

ĉar vi tiam rano estis."

Ankoraŭfoje kaj ankoraŭfoje la princo aŭdis krakon, kaj li supozis ĉiufoje, ke la kaleŝo rompiĝis. Sed estis nur la feraj bendoj, kiuj forsaltis de la koro de l' fidela Henriko, ĉar lia mastro estis savita kaj feliĉa.

Tradukis Donjo & Cezar



Fonto Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj,Berlino 1812/15, du volumoj, unua volumo p.1 ĝis 5







Brüder Grimm
Der Froschkönig oder der eiserne Heinrich


1.Vol1

Es war einmal eine Königstochter, die ging hinaus in den Wald und setzte an einen kühlen Brunnen. Sie hatte eine goldene Kugel, die war ihr liebstes Spielwerk, die warf sie in die Höhe und fing sie wieder in der Luft und hatte ihre Lust daran. Einmal war die Kugel gar hoch geflogen, sie hatte die Hand schon ausgestreckt und die Finger gekrümmt, um sie wieder zufangen, da schlug sie neben vorbei auf die Erde, rollte und rollte und geradezu in das Wasser hinein.

Die Königstochter blickte ihr erschrocken nach, der Brunnen war aber so tief, daß kein Grund zu sehen war. Da fing sie an jämmerlich zu weinen und zu klagen : »ach ! wenn ich meine Kugel wieder hätte, da wollt' ich alles darum geben, meine Kleider, meine Edelgesteine, meine Perlen und was es auf der Welt nur wär'.« Wie sie so klagte, steckte ein Frosch seinen Kopf aus dem Wasser und sprach : »Königstochter, was jammerst du so erbärmlich ?«–»Ach, sagte sie, du garstiger Frosch, was kannst du mir helfen ! meine goldne Kugel ist mir in den Brunnen gefallen.«– Der Frosch sprach : »deine Perlen, deine Edelgesteine und deine Kleider, die verlang ich nicht, aber wenn du mich zum Gesellen annehmen willst, und ich soll neben dir sitzen und von deinem goldnen Tellerlein essen und in deinem Bettlein schlafen und du willst mich werth und lieb haben, so will ich dir deine Kugel wiederbringen.« Die Königstochter dachte, was schwätzt der einfältige Frosch wohl, der muß doch in seinem Wasser bleiben, vielleicht aber kann er mir meine Kugel holen, da will ich nur ja sagen ; und sagte : »ja meinetwegen, schaff mir nur erst die goldne Kugel wieder, es soll dir alles versprochen seyn.« Der Frosch steckte seinen Kopf unter das Wasser und tauchte hinab, es dauerte auch nicht lange, so kam er wieder in die Höhe, hatte die Kugel im Maul und warf sie ans Land. Wie die Königstochter ihre Kugel wieder erblickte, lief sie geschwind darauf zu, hob sie auf und war so froh, sie wieder in ihrer Hand zu halten, daß sie an nichts weiter gedachte, sondern damit nach Haus eilte. Der Frosch rief ihr nach : »warte, Königstochter, und nimm mich mit, wie du versprochen hast ;« aber sie hörte nicht darauf.

Am andern Tage saß die Königstochter an der Tafel, da hörte sie etwas die Marmortreppe heraufkommen, plitsch, platsch ! plitsch, platsch ! bald darauf klopfte es auch an der Thüre und rief : »Königstochter, jüngste, mach mir auf !« Sie lief hin und machte die Thüre auf, da war es der Fresch, an den sie nicht mehr gedacht hatte ; ganz erschrocken warf sie die Thüre hastig zu und setzte sich wieder an die Tafel. Der König aber sah, daß ihr das Herz klopfte, und sagte : »warum fürchtest du dich ?«–»Da draußen ist ein garstiger Frosch, sagte sie, der hat mir meine goldne Kugel aus dem Wasser geholt, ich versprach ihm dafür, er sollte mein Geselle werden, ich glaubte aber nimmermehr, daß er aus seinem Wasser heraus könnte, nun ist er draußen vor der Thür und will herein.« Indem klopfte es zum zweitenmal und rief :

»Königstochter, jüngste,

mach mir auf,

weiß du nicht was gestern

du zu mir gesagt

bei dem kühlen Brunnenwasser ?

Königstochter, jüngste,

mach mir auf.«

Der König sagte : »was du versprochen hast, mußt du halten, geh und mach dem Frosch die Thüre auf.« Sie gehorchte und der Frosch hüpfte herein, und ihr auf dem Fuße immer nach, bis zu ihrem Stuhl, und als sie sich wieder gesetzt hatte, da rief er : »heb mich herauf auf einen Stuhl neben dich.« Die Königstochter wollte nicht, aber der König befahl es ihr. Wie der Frosch oben war, sprach er : »nun schieb dein goldenes Tellerlein näher, ich will mit dir davon essen.« Das mußte sie auch thun. Wie er sich satt gegessen hatte, sagte er : »nun bin ich müd' und will schlafen, bring mich hinauf in dein Kämmerlein, mach dein Bettlein zurecht, da wollen wir uns hineinlegen.« Die Königs tochter erschrack, wie sie das hörte, sie fürchtete sich vor dem kalten Frosch, sie getraute sich nicht ihn anzurühren und nun sollte er bei ihr in ihrem Bett liegen, sie fing an zu weinen und wollte durchaus nicht. Da ward der König zornig und befahl ihr bei seiner Ungnade, zu thun, was sie versprochen habe. Es half nichts, sie mußte thun, wie ihr Vater wollte, aber sie war bitterböse in ihrem Herzen. Sie packte den Frosch mit zwei Fingern und trug ihn hinauf in ihre Kammer, legte sich ins Bett und statt ihn neben sich zu legen, warf sie ihn bratsch ! an die Wand ; »da nun wirst du mich in Ruh lassen, du garstiger Frosch !«

Aber der Frosch fiel nicht todt herunter, sondern wie er herab auf das Bett kam, da wars ein schöner junger Prinz. Der war nun ihr lieber Geselle, und sie hielt ihn werth wiesie versprochen hatte, und sie schliefen vergnügt zusammen ein. Am Morgen aber kam ein prächtiger Wagen mit acht Pferden bespannt, mit Federn geputzt und goldschimmernd, dabei war der treue Heinrich des Prinzen, der hatte sich so betrübt über die Verwandlung desselben, daß er drei eiserne Bande um sein Herz legen mußte, damit es vor Traurigkeit nicht zerspringe. Der Prinz setzte sich mit der Königstochter in den Wagen, der treue Diener aber stand hinten auf, so wollten sie in sein Reich fahren. Und wie sie ein Stück Weges gefahren waren, hörte der Prinz hinter sich ein lautes Krachen, da drehte er sich um und rief :

»Heinrich, der Wagen bricht !«–

»Nein Herr, der Wagen nicht,

es ist ein Band von meinem Herzen,

das da lag in großen Schmerzen,

als ihr in dem Brunnen saßt,

als ihr eine Fretsche (Frosch) was't.« (wart)

Noch einmal und noch einmal hörte es der Prinz krachen, und meinte : der Wagen bräche, aber es waren nur die Bande, die vom Herzen des treuen Heinrich absprangen, weil sein Herr erlöst und glücklich war.

Quelle :
Jacob und Wilhelm Grimm : Kinder- und Hausmärchen. 2 Bände, Band 1, Berlin 1812/15, S. 1-5.




Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)

$
0
0

Fratoj Grimm: Sinjoro Korbes (fabelo)

Fratoj Grimm
Sinjoro Korbes


41. Vol. 1

Estis iam kokino kaj koketo, kiuj volis forvojaĝi kune. Tial la kokino konstruis belan ĉaron kun kvar ruĝaj radoj kaj jungis kvar musetojn antaŭĝin, poste la kokino kaj la koketo sursidiĝis kaj tiel ili forveturis. Jen ili renkontis katon. Tiu parolis : „Kien vi volas ?“

Jen respondis la koketo :

„Ek, al hom',
al sinjor' Korbes, al ties dom'."

La kato parolis : „Kunprenu ankaŭ min“. La koketo respondis : „Volonte, malantaŭe sidiĝu, por ke vi ne falu malsupren antaŭe.

Gardu bone vin,
ke miaj ruĝaj radoj ne kotmalpurigu sin.
Vagadu do, ĉar' !
Fajfu musar' !
Ek, al hom',
al sinjor' Korbes, al ties dom'.

Tiel venis iom post iom muelŝtono, ovo, anaso, pinglo kaj kudrilo. Ankaŭ ili ĉiuj sidiĝis sur la ĉaron. Sed kiam ili venis al la domo de sinjoro Korbes, sinjoro Korbes ne ĉeestis. La musetoj veturigis la ĉaron en la remizon, la kokino flugis kun la koketo sur stangon, la kato sidiĝis en la kamenon, la anaso sur la putostangon, la pinglo en la ŝegokusenon, la kudrilo en la liton, en la kapkusenon, la muelŝtono kuŝiĝis super la pordo kaj la ovo volviĝis en la mantukon.

Jen sinjoro Korbes venis hejmen, iris al la kameno kaj volis ekbruligi fajron, sed jen la kato ĵetis cindron sur lian tutan vizaĝon. Li iris rapide en la kuirejon kaj volis lavi sin. Kiam li proksimiĝis al la putostango, la anaso ŝprucis akvon sur lian vizaĝon, kaj kiam li volis sekigi sin per la mantuko, la ovo el tiu ruliĝis al li, disprompiĝis kaj fermgluis liajn okulojn. Li volis ripozi kaj sidiĝis sur la seĝon, sed jen pikis lin la pinglo. Pro tio li fariĝis tute ĉagrena kaj iris en la liton. Kaj kiam li metis la kapon sur la kusenon, jen pikis lin la kudrilo. Tial li fariĝis tiom malica kaj sovaĝa, ke li volis kuri el la domo. Sed kiam li alvenis ĉe la pordo, la muelŝtono saltis malsupren kaj mortbatis lin.

tradukis Donjo & Cezar

muelilrado

Brüder Grimm
Herr Korbes


Es war einmal ein Hühnchen und Hähnchen, die wollten zusammen verreisen, da baute das Hähnchen einen schönen Wagen mit vier rothen Rädern, und spannte vier Mäuschen davor, dann setzte sich das Hühnchen mit dem Hähnchen auf, und so fuhren sie fort. Da begegnete ihnen eine Katze, die sprach : »wo wollt ihr hin ?« da antwortete das Hähnchen :

»als hinaus
nach dem Herrn Korbes seinem Haus.«

Die Katze sprach : »nehmt mich auch mit.« Das Hähnchen antwortete : »recht gern, setz dich hinten auf, daß du vornen nicht herabfällst :

nehmt euch wohl in Acht,
daß ihr mir meine rothe Räderchen nicht schmutzig macht.
Ihr Räderchen schweift !
Ihr Mäuschen pfeift !
als hinaus
nach des Herrn Korbes seinem Haus.«

So kam nach und nach ein Mühlstein, ein Ei, eine Ente, eine Stecknadel und eine Nähnadel, die setzten sich auch alle auf den Wagen, wie sie aber zu des Herrn Korbes seinem Haus kamen, war der Herr Korbes nicht da. Die Mäuschen fuhren den Wagen in die Remise, das Hühnchen flog mit dem Hähnchen auf eine Stange, die Katze setzte sich ins Kamin, die Ente in die Bornstande, die Stecknadel sich ins Stuhlkissen, die Nähnadel ins Bett ins Kopfkissen, der Mühlenstein legte sich über die Thüre, und das Ei wickelte sich in das Handtuch. Da kam der Herr Korbes nach Haus, ging ans Kamin und wollte Feuer anmachen, da warf ihm die Katze das ganze Gesicht voll Asche ; er ging geschwind in die Küche und wollte sich abwaschen, wie er an die Bornstande kam, sprützte ihm die Ente Wasser ins Gesicht, als er sich abtrocknen wollte, rollte ihm das Ei aus dem Handtuch entgegen, ging entzwei und klebte ihm die Augen zu ; er wollte sich ruhen und setzte sich auf den Stuhl, da stach ihn die Stecknadel, darüber wurde er ganz verdrießlich und ging ins Bett und wie er den Kopf aufs Kissen niederlegte, da stach ihn die Nähnadel ; da ward er so bös und toll, daß er zum Haus hinaus laufen wollte, wie er aber an die Thüre kam, sprang der Mühlstein herunter und schlug ihn todt.

PS :
Bornstande = Bornstange = Brunnenschwengel


Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)

$
0
0

La steltaleroj


Fratoj Grimm
La stelaj taleroj


153. (Dua eldono)

Estis foje knabineto, kies gepatroj mortis, kaj ŝi estis tiel malriĉa, ke ŝi ne plu havis ĉambreton por loĝi en ĝi kaj ne liteton por povi dormi en ĝi. Kaj nenion plu krom la vestoj sur la korpo kaj peceton da pano enmane, kiun donacis kompatema bonkorulo al ŝi. Sed ŝi estis bona kaj pia. Kaj ĉar ŝi estis tiel forlasita, ŝi iris konfide al la kara Dio eksteren sur kampon. Tie ŝi renkontis malriĉan viron, kiu parolis : "Aĥ, donu al mi iom da manĝo, mi estas tiom malsata."Ŝi donis al li la tutan panpeceton kaj diris : 'Dio benu vin !' kaj iris plu.

Jen venis infano, kiu lamentis kaj diris : "Mi tiom frostotremas je la kapo, donacu ion al mi, per kiu mi povos kovri ĝin." Jen ŝi demetis la ĉapelon kaj donis ĝin al ĝi.

Kaj kiam ŝi jam iris dum certa tempo, alvenis denove infano kaj ne havis korsaĵon kaj frostotremis : jen ŝi donis sian al ĝi. Plu ŝi iris ĝis iu petis pri jupeto, ankaŭ tion ŝi fordonis.

Fine ŝi alvenis en arbaro, kie jam malheliĝis, tie estis plua infano, kiu petis pri ĉemizeto, kaj la pia knabino pensis : "Estas malhela nokto, tial neniu vidos min, mi do povas fordoni mian ĉemizon. Kaj ŝi demetis la ĉemizeton, kaj fordonis ankaŭ tiun.

Kaj kiel ŝi tiel staris kaj havis nenion plu, subite falis la steloj de la ĉielo, kaj tiuj ĉiuj estis puraj taleroj ; kaj kvankam ŝi fordonis sian ĉemizeton, ŝi surhavis novan, kaj tio estis el la plej fajna ŝtofo. Nun ŝi kunkolektis la talerojn kaj estis riĉa dum sia tuta plua vivo.

tradukis Donjo & Cezar
laŭ la dua eldono de la fabelo
"Sternthaler" (La stelaj taleroj),1819



Brüder Grimm
Die Sternthaler


1819 (153.Zweite Ausgabe)

Es war einmal ein kleines Mädchen, dem war Vater und Mutter gestorben, und es war so arm, daß es kein Kämmerchen mehr hatte darin zu wohnen, und kein Bettchen mehr, darin zu schlafen, und gar nichts mehr, als die Kleider, die es auf dem Leib trug und ein Stückchen Brot, das es in der Hand hielt und das ihm ein mitleidiges Herz noch geschenkt hatte. Es war aber gar gut und fromm. Und weil es so von aller Welt verlassen war, ging es im Vertrauen auf den lieben Gott hinaus ins Feld, da begegnete ihm ein armer Mann, der sprach : „ach, gib mir doch etwas zu essen, ich bin so hungerig.“ Es reichte ihm das ganze Stückchen Brot und sagte : „Gott segne dirs !“ und ging weiter ; da kam ein Kind, das jammerte und sprach : „es friert mich so an meinem Kopf, schenk mir doch etwas, womit ich ihn bedecken kann !“ Da that es seine Mütze ab und gab sie ihm. Und als es noch ein bischen gegangen war, kam wieder ein Kind und hatte kein Leibchen an und fror, da gab es ihm seins ; und noch weiter, da bat eins um ein Röcklein, das gab es auch von sich hin. Endlich kam es in einen Wald und es war schon dunkel geworden, da kam noch eins und bat um ein Hemdlein und das fromme Mädchen dachte : es ist dunkle Nacht, da kannst du wohl dein Hemd weggeben ; und gab es auch noch hin. Und wie es so stand und gar nichts mehr hatte, fielen auf einmal die Sterne vom Himmel und waren lauter harte, blanke Thaler, und ob es gleich sein Hemdlein weggegeben, so hatte es ein neues an vom allerfeinsten Linnen. Da sammelte es sich die Thaler hinein und ward reich für sein Lebtag.

PS : La fabelo estas tre kontraŭdira, unuavice ĝi memoras min pri Sankta Marteno, plu pri kometoj falintaj de la ĉielo, kaj parte ĝi estas fakte scenarlibreto por ĉiuj fi-romantikaj filmoj, en kiuj kompatinda afabla povrulino post lavado de multaj teleroj fariĝos fine milionulo. Tamen ĝi estas tute aŭtentika fabelo, ĉar ĝi estas kvazaŭ rebrilo de nia aĉa mondo, kiu ja estigas desperon kaj koleron - sed ankaŭ religieman sentimentalecon kaj sonĝojn pri oraj taleroj, kiuj falas kvazaŭ per si mem de la ĉielo al la bonkoruloj. Fabeloj esprimas interalie ankaŭ dezirojn, kiuj ne plenumeblas en nia tre aĉa mondo, utopiojn pri Ŝlaraflando (The Big Rock Candy Mountains), kie mizeruloj, povruloj kaj trampoj povas vivi kiel bonstataj homoj, ja eĉ kiel reĝoj. Tiaj fabeloj entenas la mesaĝon, ke homoj neniam estos nur obeemaj sklavoj ; profunde kaŝite en la koro de ĉiu homo sidas la embuskanta espero, la eterna krio, ke la Liberigonto, la Savonto jam survojas, ke LI finfine venos. Do, fabelo, eĉ en tiu formo entenas revoluciemajn mesaĝojn, oni devas nur iom skrapi je la religia surfaco de tiaj "naivaj" deziroj, kaj tuj montriĝas, ke fabeloj servas ankaŭ por tio teni vivanta la eternan krion pri liberigo de ĉiuj turmentoj, la sonĝon pri pli bona mondo. (cez)

PSS : La germana poŝtmarko servas al karitataj celoj kaj organizoj. Ankaŭ tiuj certe ĉiam revas pri tio, ke vera monpluvo fine kontenigu ĉiujn bezonojn.



Andersen : Malgranda Niko kaj granda Niko (la fabelon tradukis Zamenhof)

$
0
0
H.C.Andersen: Malgranda Niko kaj granda Niko



FABELOJ DE ANDERSEN

Malgranda Niko kaj granda Niko


tradukis Zamenhof


En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. Ambaŭ estis nomataj Niko, sed unu el ili posedis kvar ĉevalojn kaj la dua nur unu ĉevalon. Por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun, kiu posedis kvar ĉevalojn, la granda Niko, kaj tiun, kiu posedis nur unu ĉevalon, oni nomadis la malgranda Niko. Nun ni aŭskultu, kio okazis al ili ambaŭ, ĉar tio estas vera historio.

Dum la tuta semajno la malgranda Niko devis plugadi por la granda Niko kaj pruntadi al li sian solan ĉevalon ; pro tio la granda Niko pruntadis al li ĉiujn siajn kvar ĉevalojn, sed nur unu fojon en la semajno, nome en dimanĉo. Huha ! kiel la malgranda Niko krakadis tiam per sia vipo super ĉiuj kvin ĉevaloj ! ili estis ja dum tiu tago kvazaŭ liaj propraj. La suno brilis tiel belege, ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon, kaj ili rigardis la malgrandan Nikon, kiu plugis per siaj kvin ĉevaloj, kaj li estis tiel bonhumora, ke li denove krakis per la vipo kaj kriis : "Hop, ĉiuj miaj ĉevaloj !"

"Ne parolu tiel", diris la granda Niko, "al vi apartenas ja nur unu ĉevalo !"

Sed kiam denove iu preteriris al la preĝejo, la malgranda Niko forgesis, ke li ne devas tiel paroli, kaj li ekkriis : "Hop, ĉiuj miaj kvin ĉevaloj !"

"Nun mi devas energie peti, ke vi ĉesu," diris la granda Niko, "ĉar se vi ankoraŭ unu fojon tiel parolos, tiam mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva, kaj vi plu havos nenion !"

"Mi certe plu ne parolos tiel", respondis la malgranda Niko ; tamen kiam homoj preteriris kaj diris al li : bonan tagon, li fariĝis tiel bonhumora kaj la posedado de kvin ĉevaloj por la priplugado de sia kampo ŝajnis al li tiel bela, ke li krakis per la vipo kaj ekkriis : "Dekstren, ĉiuj miaj ĉevaloj !"

"Mi instruos vin krii al viaj ĉevaloj," diris la granda Niko ; kaj li prenis stangon kaj frapis sur la kapon la solan ĉevalon de la malgranda Niko tiel, ke ĝi falis kaj tuj mortis.

"Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon !", diris la malgranda Niko kaj komencis plori. Poste li senfeligis la ĉevalon, bone elsekigis la felon en la vento, metis ĝin en sakon, kiun li prenis sur sian dorson, kaj iris en la urbon, por vendi la felon de sia ĉevalo.

Li havis antaŭ si longan vojon, li devis iri tra granda, malluma arbaro, kaj la vetero fariĝis terure malbona ; li tute perdis la vojon, kaj antaŭ ol li denove trovis la ĝustan vojon, fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen.

Tute apude de la vojo troviĝis granda korto de vilaĝano ; la fenestrokovriloj estis fermitaj, tamen tra ili briletis lumo. "Tie oni eble permesos al mi tranokti", pensis la malgranda Niko, kaj li aliris kaj frapetis.

La vilaĝanino malfermis ; sed kiam ŝi aŭdis, kion li volas, ŝi diris, ke li iru sian vojon, ke ŝia edzo ne estas hejme kaj ŝi ne povas akcepti fremdulojn.

"Mi devas do kuŝi ekstere", diris la malgranda Niko, kaj la vilaĝanino fermis la pordon antaŭ lia nazo.

Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la domo troviĝis malgranda stalo kun plata pajla tegmento.

"Tie supre mi povas kuŝi", diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, "tio estas ja bonega lito ; la cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj."Ĉar vivanta cikonio staris supre sur la tegmento, kie ĝi havis sian neston.

La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kuŝigis kaj turnadis sin en diversajn flankojn, por trovi la plej bonan kuŝmanieron. La fenestrokovriloj supre ne kovris, kaj tial li povis rigardi ĝuste en la dominternon.

Tie estis kovrita granda tablo, kaj sur ĝi staris vino kaj rostaĵo kaj delikata fiŝo. La vilaĝanino kaj la sakristiano sidis ĉe la tablo, kie estis neniu alia krom ili, kaj ŝi enverŝis al li vinon, kaj li ekatakis la fiŝon, ĉar tio estis io laŭ lia gusto.

"Ho, se mi ankaŭ povus ricevi ion de tio !", diris la malgranda Niko kaj alŝovis la kapon tute al la fenestro. Al la diablo ! kian belegan kukon li tie vidis ! Jes, kia festeno tio estis ! Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo ; tio estis la edzo de la vilaĝanino, venanta hejmen.
Li estis ĝenerale bona homo, sed li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano. Se li vidis sakristianon, li fariĝis tute furioza. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la sakristiano iris saluti la virinon, kiam li sciis, ke ŝia edzo ne estas hejme, kaj la bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis. Kiam ili nun aŭdis, ke la edzo venas, ili tre ektimis, kaj la virino petis la sakristianon, ke li enrampu en grandan malplenan keston, kiu staris en angulo. Tion li efektive faris, ĉar li ja sciis, ke la kompatinda edzo ne povas toleri la aspekton de sakristiano. La virino rapide kaŝis la tutan bonegan manĝaĵon kaj la vinon en sian bakfornon, ĉar se la edzo tion vidus, li ja certe demandus, kion tio signifas.

"Ha ha !", ekĝemis la malgranda Niko, vidante, kiel la tuta manĝaĵo malaperas.

"Ĉu iu estas tie supre ?", demandis la vilaĝano kaj rigardis supren al la malgranda Niko. "Kial vi tie kuŝas ? venu prefere kun mi en la domon."
La malgranda Niko tiam rakontis, kiel li perdis la vojon, kaj petis la permeson tranokti ĉe li.

"Kompreneble", diris la vilaĝano, "sed antaŭĉio ni devas ion manĝi." La virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, kovris longan tablon kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo. La vilaĝano estis malsata kaj manĝis kun granda apetito, sed la malgranda Niko ne povis ĉesi pensi pri la delikata rostaĵo, fiŝo kaj kuko, kiuj, kiel li sciis, staris en la bakforno.

Sub la tablon antaŭ siajn piedojn li estis metinta la sakon kun la felo de la ĉevalo, ĉar ni scias ja, ke pro ĝi li ekvojiris, por vendi ĝin en la urbo. La griaĵo tute ne povis plaĉi al li. Li ekpaŝis sur sian sakon, kaj la seka felo en la sako laŭte ekknaris.

"Ts !", diris la malgranda Niko al sia sako, sed samtempe li denove ekpaŝis sur la sakon tiel, ke ĝi knaris ankoraŭ pli laŭte, ol antaŭe.

"He ; kion vi tie havas en la sako ?", demandis la vilaĝano.

"Ha, tio estas sorĉisto", diris la malgranda Niko, "li diras, ke ni ne manĝu griaĵon, ĉar li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo kaj kuko !"

"Ne eble !" diris la vilaĝano kaj rapide malfermis la fornon, kie li ekvidis ĉiujn bonegajn manĝaĵojn, kiujn lia edzino tie kaŝis, sed pri kiuj li nun pensis, ke la sorĉisto en la sako tien ilin ensorĉis. La virino ne kuraĝis ion diri, sed ŝi tuj metis la manĝaĵojn sur la tablon, kaj tiel ili manĝis la fiŝon, kaj ankaŭ la rostaĵon kaj la kukon. La malgranda Niko denove surpaŝis sur la sakon, ke la felo ekknaris.

"Kion li nun diras ?" demandis la vilaĝano.

"Li diras," respondis la malgranda Niko, "ke li sorĉis por ni ankaŭ tri botelojn da vino ; ili ankaŭ staras en la forno". Tiam la virino devis elpreni la vinon, kiun ŝi kaŝis, kaj la vilaĝano trinkis kaj fariĝis bonhumora ; tian sorĉiston, kian la malgranda Niko havas en la sako, li tre forte dezirus posedi.

"Ĉu li povas ankaŭ sorĉvenigi la diablon ?" demandis la vilaĝano ; "mi tre dezirus lin vidi, ĉar nun mi estas en tre bona humoro."

"Jes", diris la malgranda Niko, "mia sorĉisto povas fari ĉion, kion mi postulas. Ĉu ne vere, he vi ?", li demandis kaj surpaŝis sur la sakon, ke ĝi knaris. "Ĉu vi aŭdas ? Li diras jes ! Sed la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi."

"Ho, mi tute ne timas ! Kiel do li aspektas ?"

"Nu, li aspektas kiel vivanta sakristiano !"

"Hu !" ekkriis la vilaĝano, "tio efektive estus tre malbela ! Vi devas scii, ke mi ne povas toleri la aspekton de sakristiano. Tamen tio estas negrava, mi scios ja, ke tio estas la diablo, kaj tial ĝi ne faros sur mi tian impreson. Nun mi estas kuraĝa, sed li ne tro alproksimiĝu al mi !"
"Atentu ! Nun mi demandos mian sorĉiston", diris la malgranda Niko, kaj li surpaŝis sur la sakon kaj alklinis al ĝi sian orelon.

"Kion li diras ?"

"Li diras, ke vi povas iri kaj malfermi la keston, kiu staras en la angulo, kaj tiam vi ekvidos tie la diablon ; sed vi devas teni la kovrilon en la mano, por ke la demono ne elkuru."

"Ĉu vi volas helpi al mi teni ?", demandis la vilaĝano, kaj li iris al la kesto, en kiu la virino kaŝis la efektivan sakristianon, kiu nun tie sidis kaj pro timo frapadis per la dentoj.

La vilaĝano levis iomete la kovrilon kaj enrigardis. "Hu !", li ekkriis kaj forsaltis. "Jes, mi lin vidis, li aspektis tute tiel, kvazaŭ li estus nia sakristiano ! Ha, tio estis terura !" Post tio oni devis trinki, kaj tiamaniere ili trinkis ĝis malfrue en la nokto.

"La sorĉiston vi devas vendi al mi", diris la vilaĝano ; "postulu pro li tiom, kiom vi volas ! Mi tuj donos al vi tutan buŝelon da mono !"

"Ne, tion mi ne povas fari !", diris la malgranda Niko ; "pripensu do, kiom multe da utilo mi povas havi de tiu sorĉisto !"

"Ha, mi tiel forte dezirus havi lin !", diris la vilaĝano kaj ne ĉesis petadi.

"Nu", diris fine la malgranda Niko, "ĉar vi estis tiel bona kaj donis al mi rifuĝon en ĉi tiu nokto, mi cedas al via peto. Vi ricevos la sorĉiston pro buŝelo da mono, sed mi volas, ke la buŝelo estu superrande plenega."

"Tion vi ricevos", diris la vilaĝano, "sed la keston tie en la angulo vi devas kunpreni kun vi, mi ne volas teni ĝin en mia domo eĉ unu horon plue, ĉar oni ne povas scii, ĉu li eble ne sidas ankoraŭ tie !"

La malgranda Niko donis al la vilaĝano sian sakon kun la seka felo kaj ricevis pro tio tutan buŝelon da mono, superrande plenegan. La vilaĝano eĉ donacis al li ankoraŭ grandan puŝĉaron, por ke li povu forveturigi la monon kaj la keston.

"Adiaŭ !", diris la malgranda Niko, kaj li forveturis kun sia mono kaj kun la granda kesto, en kiu ĉiam ankoraŭ troviĝis la sakristiano.
Sur la dua flanko de la arbaro troviĝis granda, profunda torento ; la akvo en ĝi fluis tiel brue, ke estis tre ma1facile naĝi kontraŭ la fluado. Super ĝi estis konstruita nova ponto ; en la mezo de tiu ponto la malgranda Niko haltis kaj diris tute laŭte, tiel ke la sakristiano en la kesto povu tion aŭdi : "Kion mi nun faru kun la sensenca kesto ? Ĝi estas tiel peza, kvazaŭ en ĝi troviĝus ŝtonoj ! Se mi ĝin veturigos pluen, mi tute laciĝos. Mi prefere ĵetos ĝin en la torenton ; se ĝi mem alnaĝos al mia domo, bone, - se ĝi tion ne faros, ankaŭ ne estos granda perdo."

Li prenis la keston per unu mano kaj iom ĝin levis, kvazaŭ li volus ĵeti ĝin en la akvon.

"Ne, atendu !", ekkriis la sakristiano en la kesto ; "antaŭe lasu min eliri !"

"Hu !", diris la malgranda Niko kaj ŝajnigis, kvazaŭ li ektimis. "Li estas ankoraŭ tie ! Rapide en la torenton, ke li dronu !"

"Ho ne, ho ne !", ekkriis la sakristiano, "ne faru tion ; mi donos al vi, tutan buŝelon da mono !"

"Ha, tio estas io alia !", diris la malgranda Niko kaj malfermis la keston. La sakristiano tuj elrampis, puŝis la malplenan keston en la akvon kaj iris hejmen, kie la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono. Ĉar unu buŝelon li ricevis jam antaŭe de la vilaĝano, li havis nun tutan puŝĉaron plenan de mono.

"Nu, pro la ĉevalo oni bone pagis al mi !", li diris al si mem, kiam li alvenis hejmen kaj ŝutkunigis en sia loĝejo, sur la mezo de la planko, la tutan monon en formo de granda amasaĵo. "Mi prezentas al mi, kiel tio ĉagrenos la grandan Nikon, kiam li ekscios, kiel riĉa mi fariĝis per mia sola ĉevalo ; mi tamen ne diros al li tion tute malkaŝe."

Li sendis knabon al la granda Niko, por peti de li buŝelmezurilon.

"Por kio li tion bezonas !", pensis la granda Niko ; kaj li ŝmiris la fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita. Kaj tiel efektive okazis ; kiam li ricevis la mezurilon returne, sur ĝia fundo troviĝis algluite tri grandaj novaj arĝentaj moneroj.

"Kio tio estas ?", diris la granda Niko, kaj li tuj kuris al la malgranda. "Kie vi ricevis la tutan monon ?"

"Ho, tio estas pro mia ĉevalfelo, kiun mi vendis hieraŭ vespere."
"Al la diablo, oni bone pagis pro ĝi !", diris la granda Niko, kaj li kuris hejmen, kaptis hakilon kaj dehakis la kapon al ĉiuj, siaj kvar ĉevaloj. Poste li detiris de ili la felon kaj veturis kun tio al la urbo.

"Feloj, feloj ! Kiu aĉetos felojn ?", li kriis sur la stratoj.

Ĉiuj botistoj kaj tanistoj alkuris kaj demandis, kiom li postulas pro la feloj.

"Buŝelon da mono pro ĉiu felo", diris la granda Niko.

"Ĉu vi estas freneza ?", diris ĉiuj, "ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj ?"

"Feloj, feloj ! Kiu aĉetos felojn ?", li kriis denove ; sed al ĉiuj, kiuj demandis pri la prezo, li respondis : "Buŝelo da mono."

"Li mokas nin !", kriis ĉiuj ; kaj la botistoj kaptis siajn rimenojn, la tanistoj siajn ledojn, kaj ili komencis batadi la grandan Nikon.

"Feloj, feloj !", ili moke imitkriis ; "atendu, ni faros el via haŭto tian felon, kiu estos verda kaj flava. For el la urbo !", ili kriis ; kaj la granda Niko devis kuri per ĉiuj siaj fortoj. Tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita.
"Atendu !", li diris, kiam li venis hejmen, "pro tio la malgranda Niko al mi pagos ; mi lin mortigos !"

Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino. Kvankam ŝi estis ĉiam tre malbona kaj kolerema kontraŭ li, li tamen estis nun tre afliktita ; li prenis la senvivan virinon kaj metis ŝin en sian varman liton, esperante, ke eble li per tio denove ŝin revivigos. Tie ŝi estis kuŝonta la tutan nokton, kaj li mem intencis sidi en angulo kaj dormi sur seĝo, kiel li ofte faradis antaŭe.

Kiam li en la nokto tiel sidis, subite malfermiĝis la pordo, kaj eniris la granda Niko kun sia hakilo. Li sciis, kie staras la lito de la malgranda Niko, li iris rekte tien kaj frapis la kapon de la mortinta avino, pensante, ke tio estas la malgranda Niko.

"Jen vi havas !", li diris "nun vi ne havos plu la deziron moki min !". Kaj li iris returne hejmen.

"Kia malbona kaj terura homo !", diris la malgranda Niko ; "li intencis mortigi min. Estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝin !"

Li vestis la maljunan avinon per ŝiaj dimanĉaj vestoj, pruntis de la najbaro ĉevalon, aljungis ĝin al la veturilo, sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko, por ke ŝi ne elfalu dum la veturado, kaj ekveturis kun ŝi tra la arbaro. Kiam la suno leviĝis, ili troviĝis jam antaŭ granda enveturejo, kie la malgranda Niko haltis, por tie matenmanĝi.

La mastro havis tre multe da mono, li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon.

"Bonan tagon !", li diris al la malgranda Niko "vi hodiaŭ frue metis sur vin viajn dimanĉajn vestojn !"

"Jes !" diris la malgranda Niko, "mi veturas kun mia maljuna avino al la urbo, ŝi sidas tie en la veturilo ; mi ne povas konsentigi ŝin iri en la ĉambron. Ĉu vi ne donos al ŝi glason da trinkmielo ? Vi devas tamen laŭte krii, ĉar ŝi ne bone aŭdas."

"Bone, mi tion faros !" diris la mastro kaj enverŝis grandan glason da trinkmielo, kun kiu li iris al la mortinta avino, kiu troviĝis en sidanta pozicio en la veturilo.

"Jen estas glaso da trinkmielo, kiun sendas al vi via filo !" diris la mastro ; sed la mortinta virino ne respondis eĉ unu vorton, sed ŝi sidis tute silente.

"Ĉu vi ne aŭdas ?" kriis la mastro tiel laŭte, kiel li nur povis ; "jen estas glaso da trinkmielo, sendita de via filo !"

Ankoraŭ unu fojon li kriis tion saman, poste ankoraŭ unu fojon ; sed ĉar ŝi tute ne moviĝis de sia loko, li fariĝis kolera kaj ĵetis al ŝi la glason rekte en la vizaĝon, tiel, ke la trinkmielo ekfluis sur ŝia nazo kaj ŝi elfalis el la veturilo, ĉar ŝi estis nur sidigita, sed ne alligita.

"He he !" ekkriis la malgranda Niko, elsaltis tra la pordo kaj kaptis la mastron je la brusto ; "vi mortigis mian avinon ! Rigardu, ŝi havas grandan truon en la frunto !"

"Ho, kia malfeliĉo !" ekkriis la mastro kaj interfrapis la manojn super la kapo ; "ĉio venas de mia koleriĝemo ! Mia kara malgranda Niko, mi donos al vi tutan buŝelon da mono, kaj mi lasos enterigi vian avinon tiel, kiel se ŝi estus mia propra, nur silentu, ĉar alie oni dehakos al mi la kapon, kaj tio estas tiel malbona !"

Tiamaniere la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono, kaj la mastro lasis enterigi la maljunan avinon tiel, kiel se ŝi estus lia propra.
Kiam la malgranda Niko kun la multo da mono revenis hejmen, li tuj sendis knabon al la granda Niko, por peti lin, ke li volu prunti al li buŝelmezurilon.

"Kio tio estas !" diris la granda Niko ; "ĉu mi lin ne mortigis ? mi devas mem iri kaj rigardi !" Kaj li mem iris kun la mezurilo al la malgranda Niko.

"Ha ! kie vi ricevis la tutan monon ?" li demandis, larĝe malfermante la okulojn ĉe la vido de la nova amaso da mono.

"Ne min, sed mian avinon vi mortigis !" diris la malgranda Niko ; "mi vendis ŝin kaj ricevis pro ŝi buŝelon da mono."

"Vere bone pagite !" diris la granda Niko, kaj li rapidis hejmen, prenis hakilon kaj tuj mortigis sian maljunan avinon, metis ŝin en veturilon, veturis en la urbon, kie loĝis la apotekisto, kaj demandis, ĉu ĉi tiu volas aĉeti senvivan homon.

"Kiu li estas, kaj kie vi lin prenis ?" demandis la apotekisto.

"Tio estas mia avino", diris la granda Niko, "mi ŝin mortigis, por vendi ŝin pro buŝelo da mono".

"Dio nin gardu !" ekkriis la apotekisto. "Vi certe deliras ! Ne parolu tiajn aferojn, ĉar vi povas perdi la kapon !" Kaj li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon. La granda Niko tiel forte ektimis, ke el la apoteko li saltis rekte en la veturilon, ekfrapis la ĉevalojn kaj forveturis hejmen. La apotekisto kaj ĉiuj aliaj homoj pensis, ke li estas freneza, kaj tiel ili permesis al li veturi, kien li volas.

"Mi repagos al vi !", diris la granda Niko, kiam li estis sur la granda vojo ; "jes, vi estos pagita, vi malgranda Niko !" Tuj, kiam li venis hejmen, li prenis la plej grandan sakon, kiun li povis trovi, iris al la malgranda Niko kaj diris : "Nun vi denove moke amuzis vin pri mi ! Unue mi mortigis miajn ĉevalojn, poste mian maljunan avinon ! Tio estas nur via kulpo, sed vi plu neniam faros min mokataĵo !"Kaj li kaptis la malgrandan Nikon ĉirkaŭ la korpo, enŝovis lin en la sakon, prenis ĉi tiun sur la dorson kaj diris : "Nun mi iros kaj dronigos vin !"

Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero, kaj la malgranda Niko ne estis tre malpeza. La vojo kondukis preter preĝejon, la orgeno ludis, kaj la homoj tiel bele tie kantis ; tial la granda Niko demetis la sakon kun la malgranda Niko tute apude de la preĝeja pordo kaj diris al si, ke estos tre bone, se li antaŭe eniros kaj kunkantos, antaŭ ol li iros pluen : la malgranda Niko ne povas ja forkuri, kaj ĉiuj homoj estas en la preĝejo. Kaj li eniris.

"Ho ve, ho ve !", ĝemis la malgranda Niko interne de la sako ; li sin turnadis tien kaj reen, sed li ne povis malligi la ligilojn. En tiu tempo preteriris la maljuna paŝtisto kun neĝblanka barbo kaj kun granda bastono en la mano ; li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj kaj bovinoj ; ili kuris sur la sakon, en kiu troviĝis la malaranda Niko, kaj la sako ren- versiĝis.

"Ho ve !", ĝemis la malgranda Niko "mi estas ankoraŭ tiel juna, kaj mi jam devas iri en la regnon ĉielan !"

"Kaj mi, malfeliĉa" diris la paŝtisto "estas jam tiel maljuna kaj tamen ne povas ankoraŭ tien veni !"

"Malligu la sakon !", ekkriis la malgranda Niko "enrampu ĉi tien anstataŭ mi, tiam vi tuj venos en la regnon ĉielan !"

"Bone, tion mi volonte faros !", diris la paŝtisto, kaj li malligis la sakon al la malgranda Niko, kiu nun tuj elsaltis.

"Ĉu vi gardos miajn brutojn ?", diris la maljuna homo kaj enrampis en la sakon ; la malgranda Niko ĝin ligis kaj poste foriris kun ĉiuj bovoj kaj bovinoj.

Tuj poste la granda Niko elvenis el la preĝejo kaj prenis sian sakon denove sur la dorson. Al li ŝajnis, ke la sako fariĝis tre malpeza, ĉar la maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis, la malgranda Niko. "Kiel facile oni nun povas lin porti ! Tio estas rekompenco pro tio, ke mi kantis preĝon !". Kaj li iris al la rivero, kiu estis profunda kaj granda, ĵetis la sakon kun la maljuna paŝtisto en la akvon kaj kriis al li, pensante, ke tio estas la malgranda Niko : "Nu, nun vi plu ne amuzos vin pri mi !". Kaj li iris returne hejmen. Sed kiam li venis al la vojkruciĝo, li renkontis la malgrandan Nikon, kiu pelis antaŭ si sian tutan brutaron.

"Kio ĝi estas !", ekkriis la granda Niko, "ĉu mi vin ne dronigis ?"

"Jes", diris la malgranda Niko, "vi ĵetis ja min antaŭ duono da horo en la riveron !"

"Kie do vi ricevis ĉi tiun tutan belan brutaron ?", demandis la granda Niko.

"Tio estas maraj brutoj !" diris la malgranda Niko. "Mi rakontos al vi la tutan historion, kaj mi ankaŭ kore vin dankas pro tio, ke vi min dronigis, ĉar nun mi fariĝis tre riĉa, kredu al mi ! Estis al mi tiel terure, kiam mi sidis en la sako kaj la vento fajfis antaŭ mia nazo, estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman akvon ! Mi falis tuj sur Ia fundon, tamen mi tie ne ricevis frapon, ĉar tie malsupro kreskas la plej delikata mola herbo. Sur tiun herbon mi falis, kaj plej bela junulino en neĝblankaj vestoj kaj kun verda krono ĉirkaŭ la kapo prenis min je la mano kaj diris : ‚Tio estas vi, malgranda Niko ? Nun ricevu antaŭĉio iom da brutoj ; unu mejlon de ĉi tie troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj, kiujn mi ankaŭ donacas al vi.’ Tiam mi rimarkis, ke la rivero estas granda vojo por la loĝantoj de la maro. Malsupre sur la fundo iradis kaj veturadis homoj de la maro en la mezon de la lando ĝis la komenciĝa fonto de la rivero. Kiel belege tie estis ! kiom multe da floroj kaj da freŝa herbo estis ĉie ! La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj, kiel ĉi tie la birdoj en la aero. Kiaj belaj homoj tie estis ! Kaj des pli la brutoj, kiuj paŝtiĝis tie ĉe la kavoj kaj bariloj !"

"Sed kial do vi tuj suprenvenis returne al ni ?" demandis la granda Niko. "Mi tion ne farus, se tie malsupre efektive estas tiel bele."

"Ha, ĝuste tio estas ja tre ruza de mia flanko", diris la malgranda Niko. "Vi aŭdis ja, kion mi rakontis al vi : la mara junulino diris, ke unu mejlon de tie sur la vojo - sub ‚vojo’ ŝi komprenas ja la riveron, ĉar ien aliloken ŝi ne povas iri - troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj por mi. Sed kiel mi scias, la rivero havas multe da fleksoj en diversaj lokoj ; tio postulus ja tro multe da superflua irado ; oni povas sekve tre mallongigi al si la vojon, se oni supreniras sur la teron kaj poste iras al la rivero laŭlarĝe. Per tio mi ŝparas ja preskaŭ duonmejlon, kaj mi atingos miajn brutojn pli frue."

"Ho, vi estas feliĉa homo !", diris la granda Niko. "Ĉu vi opinias, ke mi ankaŭ ricevus marajn brutojn, se mi venus sur la fundon de la rivero ?"

"Jes, tiel mi opinias !", diris la malgranda Niko, "sed mi ne povas porti vin en sako ĝis la rivero, vi estas tro peza por tio. Sed se vi mem tien iros kaj rampos en la sakon, tiam mi kun granda plezuro ĵetos vin en la riveron."

"Mi tre dankas !", diris la granda Niko ; "sed se mi ne ricevos marajn brutojn, kiam mi venos malsupren, tiam mi faros al vi solidan batadon ; pri tio estu certa."

"Ho ne, ne estu tiel malbona !". Ili iris al la rivero. Kiam la brutoj, kiuj havis soifon, ekvidis la akvon, ili ekkuris kiel eble plej rapide malsupren, al la trinkejo.

"Vidu, kiel ili rapidas !", diris la malgranda Niko, "ili deziregas veni returne sur la fundon !"

"Bone, helpu do al mi", diris la granda Niko, "ĉar alie vi ricevos batojn". Kaj li enrampis en grandan sakon, kiu kuŝis sur la dorso de unu el la bovoj. "Enmetu ŝtonon", diris la granda Niko, "ĉar mi timas, ke alie mi ne alfundiĝos".

"Bone !", diris la malgranda Niko, metis grandan ŝtonon en la sakon, forte kuntiris la ligilon kaj streĉis sin kontraŭ la sakon. Pum ! la granda Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo.

"Mi timas, mi timas, ke li tamen ne trovos la marajn brutojn !", diris la malgranda Niko, kaj, pelante siajn brutojn, li iris hejmen.



PS : Mi ĉiam devas pensi pri la klasbatalo, se mi denove legas tiun fabelon de Andersen... Kio la fabelo estas, se ne la preciza priskribo de klasbatalo ? La historio laŭ Mark kaj Engels estas la historio de klasbataloj, en tiu kazo inter riĉa bienulo kaj malriĉa servutulo. Andersen ĉiam sentis sin flanke de la subigitoj, li tute ne estis tiel naiva kiel oni ĉiam denove asertas. Mi persone legas Andersen tute alie, fakte kiel realistan aŭtoron, kiu tre profunde enpentris ankaŭ en la psikologian flankon de la klasbatalo. En "Fajrilo", li priskribas eĉ revolucion, kiu eliras de ribelanta soldato, en "Paŝtisto de porkoj" li montras, ke ne la laborantaj homoj estas stultaj, sed la regantoj, kiuj ne laboras, en la fabelo "Novaj vestoj de la reĝo" du buboj devas diri la veron, ĉar la plenkreskuloj ĉiuj estas malkuraĝuloj kaj mensogantoj, en la fabelo "Knabineto kun alumetoj" li akre kritikas, ke homoj devas morti pro malsato. Ankaŭ multaj aliaj fabeloj de li entenas similan socikritikan sintenon. Andersen pli proksimigas fabelojn al la realeco ol ĉiuj fabelverkistoj antaŭ li. Konsentite, bonajn instrumastrojn li ja havis, ekzemple Ezopon aŭ Til Strigspegulon, tutmondajn fabelojn aŭ la fratojn Grimm. (cez)


Ferenc Szilágyi : Tre moderna fabelo

$
0
0

Ferenc Szilágyi
TRE MODERNA FABELO

Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko – ni nomu lin Sen Dubo – kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.

„Aŭdu nur“, - diris Sen. „Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu „Mercedes“, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo. Sed li jam ne estis malproksime de Kopenhago, kiam ĉe bezinputo, post kiam li aĉetis hejtmaterialon kaj dum la agado de la bezinulo, li iom promenis. Subite li aŭdis voĉon sub si : „Sinjoro Ripsrops, sinjoro, bonvolu atendi...“

Ripsrops rigardis malsupren kaj vidis ranon ruliĝantan al li. Li ne estas speciala ŝatanto de ranoj, sed io kaptis lin en la afero.

„Ĉu mi komprenas rane ? Kaj ĉu vi povas paroli ? Ĉu vi konas min ?“

La rano respondis :„Jes, kara sinjoro Ripsrops, mi povas paroli, sed mi ne parolas rane, sed dane. Mi petas vin, sinjoro Ripsrops... Mi frostas. Metu min en vian poŝon. Ĉu mi rajtas kunveturi al Kopenhago ? Por bonfaro vi ricevos bonon !“

Ripsrops tre miris, precipe, ke la rano frostas, kiam estas varme, sed rano estas rano, kaj ĉar la petita varmo ne kostos al li elspezojn, li metis la ranon en sian poŝon. (...Kion vi diras ? Jes... Jes, li estis sobra kiel mi.)

Iom post iom la rano iĝis hejmeca ĉe Ripsrops. Ĝi petis eĉ manĝon kaj iom da akvo, kiujn Ripsrops, kiu konsideris la ranon cetere tre modesta, donis al sia kunvojaĝanto. Tiel ili alvenis vespere al la metropolo, eĉ al la loĝejo de Ripsrops, ĉar la rano petis ripozlokon. Ripsrops malfermis la pordon de sia loĝejo kaj tiam la rano denove ekparolis : „Kara sinjoro Ripsrops, mi estas tiel dormema. Ĉu mi rajtus dormi en tiu lito ?“

Ripsrops ekmeditis. Estis la unua fojo, ke iu fremdulo volis dormi en ilia familia lito, sed efektive sinjorino Ripsrops estis for kaj tiu ĉi mirinda rano estis tiel dormema. Li metis la ranon en la apudan liton kaj demetis sian jakon kaj komencis pretigi sin por la nokta trankvilo. Li volis jam mallumigi, kiam li alrigardis la apudan liton, kaj tiam li rimarkis, ke el la stranga rano fariĝis belega reĝidino, kiu supozeble apenaŭ estis provizita per noktovestoj. Lia rigardo ekglitis sur la marmoraj ŝultroj de la reĝidino.

Ripsrops tute teruriĝis.

Li frotis la okulojn. La reĝidino alrigardis lin kaj diris : „Ri-i-ipsĉjo !“

Sen Dubo, t.e. la rakontanto, nun faris longan paŭzon kaj sekvis iom malcerte la ŝvebon de la cigareda fumo.

Mi urĝigis : „Nu, kiel estis poste ?“
Sen alrigardis min kaj diris : „Ĉu vi vere kredas tiun ĉi historion ?“„Kredi ? Tute ne. Kial mi kredu ?“

„Nu, ankaŭ sinjorino Ripsrops, kiu tiumomente realvenis neatendite el sia feriado en Polinezio kaj malfermis la pordon de la dormoĉambro, ne kredis ĝin. Eĉ ne unu vorton...“

el Norda Prismo

Rimarkoj : La nomon de la verkisto Szilágyi prononcu tiel : (:siladji). Estas certe la merito de Vilhelmo Aŭld, ke tiu ĉarma teksto tiom famiĝis, ĉar li prezentis la modernan fabelon en "Paŝoj al plena posedo", Tie enestas ankoraŭ multaj aliaj mirinde belaj tekstoj. Tiun, kiu ankoraŭ ne legis la libron povas ĝoji, ĉar atendas lin ankoraŭ granda legoplezuro. Ek do, al tiu, kiu ne konas la modernan instrulibron.

Ferenc Szilayi estas por mi unu el la plej bonaj verkistoj, kiujn Esperantujo havas. Oni ne povas sufiĉe atentigi pri li, ĉar li verkas kun ege ambicia brila stilo, kaj liaj rakontoj estas ĉiuj pensigaj, parte ridetigaj kaj parte ankaŭ tre malĝojigaj, sed ĉiam eksterordinaraj, min li iomete memorigas pri la granda karmemora germana verkisto Erich Kästner, kiu estis same tiom saĝa kaj sprita kiel Ferenc Szilágyi. Mia plej ŝatata rakonto de Szilágyi estis tiu pri fajrosalamandro, kiu pensas, ke la tuta mondo turniĝas nur cirkaŭ li, sed kiom li eraris ! Tiu malĝojiga rakonto estas simple neforgesebla. Sed lia plej ŝatata humura verko estas por mi tiu pri la parolanta rano, kiu tiom timigas la honorindan kaj ĝisoste honestan sinjoron Ripsrops :). Tio estas plu tre aktuala moderna humurplena fabelo. (cez)

Cezar : Urbomuzikistoj de Bremeno (rimpoemo+ bonega rusa bildstria filmeto)

Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando

$
0
0
Kuklando

Fratoj Grimm
La fabelo pri Kuklando

67/Vol. 2

En la kuklanda tempo mi iris kaj vidis, ke Romo kaj Laterano pendas je silka fadeneto, kaj senpieda viro preterkuris rapidan ĉevalon, kaj tre akra glavo trabatis ponton ; krome mi vidis junan azenon kun arĝenta nazo, kiu ĉasis du rapidajn leporojn, kaj tilion, kiu estis larĝa. Sur ĝi kreskis varmegaj flanoj. Krome mi vidis maljunan magran kaprinon, kiu portis ĉirkaŭ cent plenĉarojn da graso sur sia korpo kaj sesdek plenĉarojn da salo. Ĉu tio ne estas sufiĉe da mensogoj ? Krome mi vidis plugi plugilon sen ĉevaloj aŭ bovoj, kaj unujara infano ĵetis kvar muelŝtonojn de la urbo Regensburg ĝis la urbo Trier kaj de Trier ĝis la interno de Strasburgo ; kaj akciptro naĝis tra la rivero Rejno. Tion li faris plejnrajte, tie mi aŭdis fiŝojn kune ekbrui tiel, ke sonis ĝis la ĉielo, kaj dolĉa mielo fluis kiel akvo de profunda valo sur altan montaron, tio estis strangaj aferoj. Tie estis du korvoj, kiuj falĉis herbejon, kaj mi vidis kiel du kuloj konstruadis je ponto, kaj du kolomboj disŝiris lupon, jen du infanoj, kiuj naskis kapridojn, sed du ranoj draŝis kune la grenon. Tie mi vidis kiel du musoj konsekris episkopon, du katoj, kiuj elskrapis la langon de urso. Tie alkuris heliko kaj mortbatis du sovaĝajn leonojn.Tie staris barbotondisto, kiu fortranĉis la barbon de ino, kaj du suĉantaj infanoj silentigis sian patrinon. Jen mi vidis du grejhundojn, kiuj portis muelilon el la akvo kaj maljuna ĉevalaĉo staris ĉe tio, kiu parolis, ke tio estas en ordo tiel. Kaj en la korto staris kvar ĉevaloj, kiuj draŝis la grenon per ĉiuj siaj fortoj, kaj du kaprinoj, kiuj hejtis la fornon kaj ruĝa bovino pafis la panon en la bakfornon. Jen kikeris kokino : Kikeriki ! La fabelo estas miskalkule finrakontita, kikeriki !


Fonto :
Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan- kaj Domfabeloj. 2 volumoj, volumo 2, Berlino 1812/15, p. 294-296. ligo :


PS :

Lateran/o . Aro de konstruaĵoj (palaco, katedralo) en Romo, apartenanta al Vatikano ; sidejo de la papoj (313—1304) : la Laterana traktato (kreinta la Vatikanan regnon, 1929).

PSS :

La titolo Kuklando en la originalo estas „Schlauraffenland“,jen vortkombino, kiu entenas kvar aluditajn vortojn :

schlau = ruza
raffen = avide akiri monon
Affe =simio,
Land = lando

Sekve la adekvata traduko de la vorto eble estus „Ruze-akiri-monon-similando“. Sed tio estus certe tro tambure dirita, do ne plu nur aludita nomo. Tial la tradicia traduko per „Kuklando“ certe preferindas, ankaŭ tial, ĉar tio estas esprimo, kiu en Esperanto jam havas longan tradicion. Mi persone trovas ĝin iom tro nenidira, sed ĝia avantaĝo dum uzado – se oni konas ĝin – estas, ke ĝi mallongas. (cez)

PSS : La fabelo entenas aludon pri la fama ina papo, kiu laŭdire en surstrata procesio en Romo naskis infanon, kio kompreneble silentigis ŝin kiel papon. Aoraŭ nun katolikoja sertas, ke tio estas mensogo. La sengamba viro troviĝas sur fama mapo de la malkovrula erao. Laterano en Romo similis en la tempo de la papo Borgia pli al bordelo ol al religia loko, tial la aludo pri la silkaj fadenetoj sur la vestoj de la konkubinoj. La aludoj pri Kuklando jam troviĝas en fabeloj de la grekoj pri „La feliĉaj insuloj“, ili havas mirinde longan vivon, ekzemple en la antaŭjarcenta folkkanto :„The Big Rock Candy Mountains.“

Brüder Grimm
Das Märchen vom Schlauraffenland

In der Schlauraffenzeit da ging ich und sah an einem kleinen Seidenfaden hing Rom und der Lateran, und ein fußloser Mann, der überlief ein schnelles Pferd, und ein bitterscharfes Schwert eine Brücke durchhauen ; da sah ich einen jungen Esel mit einer silbernen Nase der jug hinter zwei schnellen Hasen her, und eine Linde, die war breit, auf der wuchsen heiße Fladen, da sah ich eine alte dürre Geis, trug wohl hundert Fuder Schmalzes an ihrem Leibe und sechzig Fuder Salzes. Ist das nicht gelogen genug ? Da sah ich zackern einen Pflug, ohne Roß und Rinder, und ein jähriges Kind warf vier Mühlensteine von Regensburg bis nach Trier und von Trier hinein in Strasburg ; und ein Habicht schwamm über den Rhein, das that er mit vollem Recht, da hört' ich Fische miteinander Lärm anfangen, daß es in den Himmel hinauf scholl, und ein süßer Honig floß wie Wasser von einem tiefen Thal auf einen hohen Berg, das waren seltsame Geschichten. Da waren zwei Krähen, mähten eine Wiese, und ich sah zwei Mücken an einer Brücke bauen, und zwei Tauben zerrupften einen Wolf, zwei Kinder die wurfen zwei Zicklein, aber zwei Frösche droschen miteinander Getreid aus. Da sah ich zwei Mäuse einen Bischof weihen, zwei Katzen, die einem Bären die Zunge auskratzten. Da kam eine Schnecke gerennt und erschlug zwei wilde Löwen, da stand ein Bartscheerer, schor einer Frauen ihren Bart ab, und zwei säugende Kinder hießen ihre Mutter stillschweigen. Da sah' ich zwei Windhunde, brachten eine Mühle aus dem Wasser getragen und eine alte Schindmähre stand dabei, die sprach : es wäre Recht. Und im Hof standen vier Rosse, die droschen Korn aus allen Kräften, und zwei Ziegen, die den Ofen heitzten und eine rothe Kuh schoß das Brot in den Ofen. Da krähte ein Huhn : Kickeriki ! Das Märchen ist ausverzählt, kickeriki !

Quelle :

Jacob und Wilhelm Grimm : Kinder- und Hausmärchen. 2 Bände, Band 2, Berlin 1812/15, S. 294-296.

Burl Ives : En la roksukermontaro (Big Rock Candy Mountain) folkkantotraduko

$
0
0





Burl Ives : En la roksukermontaro
(Big Rock Candy Mountain)

usona kanto

Songwriters : SIEGMEISTER, ELIE / KERR,

WALTER F.




Chorus :
Oh the buzzin' of the bees
in the cigarette trees
The soda water fountain
where the lemonade springs
And the bluebird sings
in that Big Rock Candy Mountain

Refreno :
Ho, abelozumad'
jen en cigaredarb'
ce l' fontan' de sodoklaro,
ŝprucas limonadfarb',
kantas blubirdar'
en la roksuker-montaro.

On a summer day
In the month of May
A burly bum came ahiking
Down a shady lane
Through the sugar cane
He was looking for his liking
As he strolled along
He sang a song
Of the land of milk and honey
Where a bum can stay
For many a day
And he won't need any money

En somerotag',
en la majmonat',
ul' forta trampis surspure
sur la ombra strat'
ĉe l' sukerkanpad'
ion celis laŭplezure.
Kanton kantis li
dum trotad' por si,
pri laktlando enmiele,
kie vivas ul'
longe sen postul',
eĉ sen mono, laŭĉiele.
refreno

In the Big Rock Candy Mountain
The cops have wooden legs
The bulldogs all have rubber teeth
And the hens lay soft-boiled eggs
The farmers' trees are full of fruit
The barns are full of hay
I want to go where there ain't no snow
Where the sleet don't fall and the wind don't blow
In that Big Rock Candy Mountain

En la roksukermontaro
jen lignas policgamb',
hunddentoj estas nur el gum'
kaj la ovoj softas por tramp',
La ranĉoarboj plenas de frukt',
barakoj plenas de fojn'.
Mi iras nun al land' sen neĝtrov'
sen glacia pluv' kaj sen ventoblov'
en la roksukermontaron.
Refreno


tradukis Cezar


Alternate verses :

2. There's a lake of gin
We can both jump in
And the handouts grow on bushes
In the new-mown hay
We can sleep all day
And the bars all have free lunches
Where the mail train stops
And there ain't no cops
And the folks are tender-hearted
Where you never change your socks
And you never throw rocks
And your hair is never parted

Chorus :

3. Oh, a farmer and his son,
They were on the run
To the hay field they were bounding
Said the bum to the son,
"Why don't you come
To that big rock candy mountain ?"
So the very next day
They hiked away,
The mileposts they were counting
But they never arrived
At the lemonade tide
On the big rock candy mountain

Chorus :

1. One evening as the sun went down
And the jungle fires were burning,
Down the track came a hobo hiking,
He said, "Boys, I'm not turning
I'm heading for a land that's far away
Beside the crystal fountain
I'll see you all this coming fall
In the Big Rock Candy Mountain
Chorus :

2. In the Big Rock Candy Mountain,
It's a land that's fair and bright,
The handouts grow on bushes
And you sleep out every night.
The boxcars all are empty
And the sun shines every day
I'm bound to go
Where there ain't no snow
Where the sleet don't fall
And the winds don't blow
In the Big Rock Candy Mountain.
Chorus :

3. In the Big Rock Candy Mountain
You never change your socks
And little streams of alkyhol
Come trickling down the rocks
O the shacks all have to tip their hats
And the railway bulls are blind
There's a lake of stew
And ginger ale too
And you can paddle
All around it in a big canoe
In the Big Rock Candy Mountain
Chorus :

4. In the Big Rock Candy Mountain
The cops have wooden legs
The bulldogs all have rubber teeth
And the hens lay soft-boiled eggs
The box-cars all are empty
And the sun shines every day
I'm bound to go
Where there ain't no snow
Where the sleet don't fall
And the winds don't blow
In the Big Rock Candy Mountain.
Chorus :

5. In the Big Rock Candy Mountain,
The jails are made of tin.
You can slip right out again,
As soon as they put you in.
There ain't no short-handled shovels,
No axes, saws nor picks,
I'm bound to stay
Where you sleep all day,
Where they hung the jerk
That invented work
In the Big Rock Candy Mountain.
Chorus :


Big Rock Candy Mountain lyrics (c) Universal Music Publishing Group, Sony/ATV Music Publishing LLC, EMI Music Publishing



Thomas Borchert : Virineto de maro ofte atakata de huliganoj (artikolo)

$
0
0
Virineto de l' maro en Kopenhago

Virineto de maro atakata de vandaloj

La kopenhaga marvirineto sidas jam 95 jarojn sur sia
ŝtono

95 danaj marniksinoj saltis en la fridan havenan akvon de Kopenhago por gratuli al la plej fama el ĉiuj niksinoj. La virineto de maro, nur unu metron kaj 25 centrimetrojn alta, gisita el bronzo laŭ la samnoman fabelon de H. C. Andersen, sidas de la 23-a aŭgusto en la jaro 1913 nuda sur sia naĝilo. Pacience ŝi lasas foti sin ĉiujare de pli ol miliono de turistoj. "Kiom malgranda ŝi estas", devas aŭdi dum tio la kvieta damo kiel kutiman komenton en ĉiuj eblaj lingvoj, de frue ĝis malfrue.

Ankaŭ la impona aĝo de oldulino ne povas konservi la bronzofiguron, kreitan de la skulptisto Edvard Eriksen, kontraŭ tro trudiĝemaj admirantoj. La urba administrado antaŭ du jaroj pripensis, ĉu eblus formeti la faman simbolon de la urbo de la Longlinia Kajo iom pli eksteren en la akvon, "por ke la virineto ne estu sen interrompo fingrumata aŭ elmetita al aliaj strangaj aferoj."

La listo de "strangaj aferoj" versajne estas longa. La kapon oni forsegis nokte en la jaroj 1964 kaj 1998. La unua kapo neniam reaperis, la duan redonis pentoplenaj vandaloj post kelkaj tagoj. En la jaro 1984 oni forsegis la dekstran brakon. En 2003 nekonatoj eksplodigis la kompletan statuon pezantan 175 kilogramojn for de sia soklo. Bronzogisisto Peter Jensen devis provizi la naŭdekjaraĝan damon kun nova naĝilo, novaj genuoj kaj lipoj kaj beligi sur la tuta kapo kosmetike konsiderinde. Kaj ĝuste je la Internacia tago de l' inoj, je la oka de marto, la sendefenda marjunulino devis prezenti sin al la turistoj per algluita plastikpeniso.

La vizaĝtrajtoj de la figuro estas laŭsentita la faman baletdancistinon Ellen Price vivintan antaŭ cent jaroj. La solodancistino estis la modelo de la skulptisto, sed ŝi tute ne volis permesi, ke oni postformu la supran parton de ŝia korpo por la postmondo. Tiun disponigis Eline, la edzino de la skulptisto Eriksen.

La polico de Kopenhago tre serioze traktas atencojn al la mondfama ekkonilo. Kiam oni fortranĉis la kapon de la figuro, ekzamenis la kazon en ambaŭ okazoj la komisiono pri murdoj. Ilia sukceso restis tre limigita. La komplicoj de la dua senkapigo en la jaro 1998 estas ĝis nun ne kaptitaj. Post la unua pasis pli ol tridek jaroj antaŭ ol la sufiĉe konata multfaceta artisto kaj olda hipio. JørgenNash mallonge antaŭ sia morto malkovris sian identecon kiel deliktinto.

De Thomas Borchert
el OVZ, aŭgusto de 2008
trad. Donjo & Cezar

Legokonsilo : www.steloj.de/esperanto/fabeloj1/marvirino.html

Andersen : Virineto de maro

Wang Meng : Malgranda, eta kaj eĉ pli eta (la satiran anekdoton tradukis Cezar)

$
0
0

Wang Meng - ĉina verkisto


Wang Meng
Malgranda, eta kaj eĉ pli eta

La regiona teatrostilo de la provinco H., la tielnomata H-teatro, en la lastaj jaroj iom post iom banaliĝis, kaj tio okazis tiel :

Antaŭ cent jaroj prezentiĝis tie dotita aktoro kun la artista nomo Xiang-you-hong (Odorante Ruĝa). En ĉiu ĝenro li estis bonega, kiel kantisto kaj aktoro, kiel recitisto kaj akrobato.

Lia famo estis tutmonda. Iom post iom Odorante Ruĝa maljuniĝis kaj ne povis plu prezenti sin. La aktoro, kiun la homoj ekde tiam plej ŝatis, estis la plej preferata lernanto de Odorante Ruĝa, nomata : Odorante Ruĝa la Malgranda. Tiu similis al Odorante Ruĝa ne nur rilate al siaj artistaj kapabloj, sed eĉ laŭaspekte, pro siaj preferoj kaj kutimoj li similis eksterodinare al Odorante Ruĝa. La vizaĝo de Odorante Ruĝa estis ovala kiel melonkerno. Odorante Ruĝa havis la kutimon fumi akvopipon, kaj Odorante Ruĝa la Malgranda tial same fumis ĝin. Odorante Ruĝa havis sub la maldekstra palpebro denaskan makulon. Tial Odorante Ruĝa la Malgranda per krajono desegnis same tian laŭdenaskan makulon sub sian maldekstran palpebron, kaj tiel plu kaj tiel plu. Post kiam ankaŭ Odorante Ruĝa la Malgranda maljuniĝis, Odorante Ruĝa Malgrandeta fariĝis la plej ŝatata artisto de la teatro. Kaj hodiaŭ la plej forta artista kolono de la teatro estas Odorante Ruĝa la Malgrandeteteta.

Se oni eĉ pli etigus Odorante Ruĝan la Malgrandetetetan, oni proksimiĝus laŭ la leĝoj de la infinitezima kalkulo al nulo.

tradukis Cezar

Brecht : Al la postnaskitoj (prozpoemtraduko)

$
0
0



Bertolt Brecht

Al la la postnaskitoj


1

Vere, mi vivas en mornaj tempoj !
La fidoplena vorto estas malsaĝa. Glata frunto
estas signo por mankanta sentemo. La ridanto
nur ne ricevis ankoraŭ
la teruran sciigon.

Kiaj tempoj estas, dum kiuj
interparolado pri arboj preskaŭ estas krimo,
ĉar ĝi inkludas silenton pri tiom da krimoj !
Ĉu tiu, kiu tie iras trankvile trans la straton, eble
ne plu atingeblas por la amikoj,
kiuj estas en mizero ?

Estas vere, mi ankoraŭ perlaboras mian porvivon.
Sed kredu al mi : tio estas nur hazardo. Nenio
de tio, kion mi faras, rajtigas min manĝi ĝissate.
Hazarde ne trafis min. (Se Fortuno min forlasus,
mi pereus.)

Oni diras al mi : Manĝu kaj trinku ! Estu ĝoja, ke vi havas.
Sed kiel mi manĝu kaj trinku,
se mi forŝiras tion, kion mi manĝas de malsatulo, kaj
se mia glaso da akvo mankas al mortanto pro soifo ?
Kaj tamen mi manĝas kaj trinkas.

Volonte ankaŭ mi estus saĝa.
En la antikvaj libroj legeblas, kio estas saĝa :
Eviti la kverelon de la mondo kaj pasigi
la mallongan tempon sen timo.
Ankaŭ rezigni pri perforto,
malbonon rekompenci per bono,
liajn dezirojn ne plenumi, sed forgesi,
tio estas rigardata kiel saĝa.
Ĉion ĉi mi ne povas :
Vere, mi vivas en mornaj tempoj !

2

En la urbojn mi venis en la tempo de la malordo,
kiam regis malsato.
Inter la homojn mi venis en la tempo de ribeloj.
Kaj mi ribelis kun ili.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

Mian manĝon mi manĝis inter la bataloj.
Por dormi mi kuŝiĝis inter la murdistoj.
La amon mi flegis sen atento
kaj la naturon mi vidis sen pacienco.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

La stratoj kondukis en la marĉon en mia tempo.
La lingvo perfidis min al la buĉisto.
Mi povis ŝanĝi nur malmulton. Sed, ke la regantoj
sidu sen mi pli sekuraj, tion mi esperis.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

La fortoj estis malmultaj. La celo
troviĝis en granda foro.
Ĝi estis klare videbla, kvankam por mi mem
apenaŭ atingebla.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

3

Vi, kiuj vi aperos el la riverego,
en kiu ni dronis,
pripensu,
kiam vi parolas pri niaj eraroj,
ankaŭ la mornan tempon,
kiujn vi jam lasis post vi.

Ĉar ni ŝanĝis pli ofte la landojn ol la botojn,
irante tra la militoj de la klasoj, malesperiĝintaj,
se tie estis nur maljusto kaj ne ribelemo.

Kaj tamen ni ja scias :
Ankaŭ la malamo kontraŭ la aĉoj kaj fioj
distordas la vizaĝojn.
Ankaŭ la kolero kontraŭ la maljusto
raŭkigas la voĉojn. Ho ve, ni,
kiuj volis pretigi la teron por afableco
mem ne povis esti afablaj.

Sed vi, kiam estos tiel,
ke la homo estos helpanto por la homo,
pensu pri ni kun indulgo.

Tradukis Cez


Bertolt Brecht
An die Nachgeborenen


Vortrag

(von Brecht selbst)

I

Wirklich, ich lebe in finsteren Zeiten !
Das arglose Wort ist töricht. Eine glatte Stirn
Deutet auf Unempfindlichkeit hin. Der Lachende
Hat die furchtbare Nachricht
Nur noch nicht empfangen.

Was sind das für Zeiten, wo
Ein Gespräch über Bäume fast ein Verbrechen ist
Weil es ein Schweigen über so viele Untaten einschließt !
Der dort ruhig über die Straße geht
Ist wohl nicht mehr erreichbar für seine Freunde
Die in Not sind ?

Es ist wahr : Ich verdiene nur noch meinen Unterhalt
Aber glaubt mir : das ist nur ein Zufall. Nichts
Von dem, was ich tue, berechtigt mich dazu, mich sattzuessen.
Zufällig bin ich verschont. (Wenn mein Glück aussetzt, bin ich verloren.)

Man sagt mir : Iss und trink du ! Sei froh, dass du hast !
Aber wie kann ich essen und trinken, wenn
Ich dem Hungernden entreiße, was ich esse, und
Mein Glas Wasser einem Verdursteten fehlt ?
Und doch esse und trinke ich.

Ich wäre gerne auch weise.
In den alten Büchern steht, was weise ist :
Sich aus dem Streit der Welt halten und die kurze Zeit
Ohne Furcht verbringen
Auch ohne Gewalt auskommen
Böses mit Gutem vergelten
Seine Wünsche nicht erfüllen, sondern vergessen
Gilt für weise.
Alles das kann ich nicht :
Wirklich, ich lebe in finsteren Zeiten !


II

In die Städte kam ich zur Zeit der Unordnung
Als da Hunger herrschte.
Unter die Menschen kam ich zu der Zeit des Aufruhrs
Und ich empörte mich mit ihnen.
So verging meine Zeit
Die auf Erden mir gegeben war.

Mein Essen aß ich zwischen den Schlachten
Schlafen legte ich mich unter die Mörder
Der Liebe pflegte ich achtlos
Und die Natur sah ich ohne Geduld.
So verging meine Zeit
Die auf Erden mir gegeben war.

Die Straßen führten in den Sumpf zu meiner Zeit.
Die Sprache verriet mich dem Schlächter.
Ich vermochte nur wenig. Aber die Herrschenden
Saßen ohne mich sicherer, das hoffte ich.
So verging meine Zeit
Die auf Erden mir gegeben war.

Die Kräfte waren gering. Das Ziel
Lag in großer Ferne
Es war deutlich sichtbar, wenn auch für mich
Kaum zu erreichen.
So verging meine Zeit
Die auf Erden mir gegeben war.

III

Ihr, die ihr auftauchen werdet aus der Flut
In der wir untergegangen sind
Gedenkt
Wenn ihr von unseren Schwächen sprecht
Auch der finsteren Zeit
Der ihr entronnen seid.

Gingen wir doch, öfter als die Schuhe die Länder wechselnd
Durch die Kriege der Klassen, verzweifelt
Wenn da nur Unrecht war und keine Empörung.

Dabei wissen wir doch :
Auch der Hass gegen die Niedrigkeit
Verzerrt die Züge.
Auch der Zorn über das Unrecht
Macht die Stimme heiser. Ach, wir
Die wir den Boden bereiten wollten für Freundlichkeit
Konnten selber nicht freundlich sein.

Ihr aber, wenn es soweit sein wird
Dass der Mensch dem Menschen ein Helfer ist
Gedenkt unsrer
Mit Nachsicht.


Brecht/Viljono : La agrabla vivo (rimpoemtradukoj)

$
0
0


kvieto, hotelo, Antalya

Bertolt Brecht

Balado pri la agrabla vivo

(Laŭ Francois Villon)


La laŭdoj oftas pri la grandsprituloj
feliĉaj kun libraĉ' kaj eĉ sen pano,
vivantaj kun la ratoj en kabano.
Mi diras : restu for pri tiaj uloj !
Laŭvivu, kiun plaĉas la imag'.
Mi - inter ni – jam satas pri l' admon'.
Neniu birdo eĉĝis Babilon'
eltenus tion eĉ dum nura tag'.
Se vivo tristas, helpas ne persvad'.
Agrablan vivon donas nur bonstat' !

La pastro de Saint John, de l' amo filo,
li diras mem, li ankaŭ vinojn amas,
per bela preĝ' Orinjon li ekflamas -
mi kaptas ŝin svingante per hakilo.
Kaj ĉiu prenas sin laŭ sia fort'.
Pri hom' alia pensu sen komfort'.
Sen pago servas ja ne eĉ la art'.
Respekton mian por la vort' laŭ fart' :
Nur plejprenanto estas elektat'.
Agrablan vivon donas nur bonstat' !

Aventuristojn kun la brava koro
kaj la avid' je propra fel-ofero
kaj tiuj diroj nur pri l' pura vero,
ke legu do la burĝoj kun adoro,
rigardu ilin iam en vesper',
la fridan damon kun la edz' en lit'
kaj la aŭskulton pro aplaŭd', sen sprit',
la gapojn kvinmiljaren kun desper'.
Ĉu vin ĉe tio kaptas ne kompat' ?
Agrablan vivon donas nur bonstat' !

Mi mem, mi havus ja por mi komprenon,
por la prefer' de grand' kaj sol' sen limo.
Sed vido al la uloj el proksimo
avertis min : Nun lasu tian penon.
El povro fontas krom la saĝ' la plend',
el bravo krom la glor' amara ŝvit'.
Vi saĝis, povris jam kun brava spit'.
Nun haltu do pri tiu grandosent' !
Jen tuj sin trovos vojo al beat' :
Agrablan vivon donas nur bonstat'.

tradukis Cezar

Rimarko : Kion Viljono, K.Marx kaj B. Brecht havas komunan ? Ili ne preĝas socion sen riĉo, sed ili estas por tio, ke la riĉo el ĉiuj fontoj fluu - kaj por ĉiuj. Por Brecht la propraĵo ne estis io sankta, kaj tial li ofte uzis tekstojn de antaŭuloj. La poemo estas bona interpreto de la poemo de Viljono. Brecht estis tre influata de la franco Franscisko Viljono kiu naskiĝis en 1431 kaj eble vere finiĝis je pendumilo en la jaro 1462. La mokulo Viljono, kiu iam mem eĉ mortpikis pastron, vivis la vivon de studento, de frato de la rabistaro "konkofratoj", kiel prostituigisto - kaj kiel poeto. Francois Villon, tre influa en la monda historio de ribelema liriko, estas unu el la plej gravaj artistoj, kiuj iam ajn vivis, li estas lumturo en la malhelo de kutime tro obeema literaturo. Li influis ekzemple R. L. Stevenson kaj Bertolt Brecht, por nomi nur du famulojn. Ke ni, esperantistoj, havas tradukiston en Francio, Francois Gaulthier, kiu tradukis la tutan ampleksan verkon de tiu poeto en Esperanton, estas por ni bonŝanco. En Germanio ekzistas laŭ mia scio nur elektoj de la verkoj de Viljono. Jen la interesa kazo, ke Esperanto por mi fariĝis neatendita ponto al tre grava de mi tre ŝatata poeto. El tiu kolekto mi ĉerpis la malsupran poemon de li. (Cez)

PS : La poemoj de Viljono bedaŭrinde ne plu legeblas rete.

La originalo tradukita en Esperanton :
Francisko Viljono


BALADO (refuto al Frank Gontjer')

. . . . . . . . . . . . . . [143a] T 1473
Jen grasa kanonik' sur plum-kusen'
En mato-ĉambro kun fajrujo flagra
Kaj kuŝas apud li vidvin' Sidven',
Koketa, glata, mola, dolĉ-reaga.
Dum gustumad' de hipokras', tuttaga,
Karesi, ludi, kisi, multe ridi
Kaj nude-nude, korp-sur-korpe sidi,
Mi vidis ilin du tra tru' en pordo ;
Eksciis do, ke por funebron bridi
Valoras plej la vivo en komforto.

Se Frank Gontjer' kaj amikin' Helen'
Pri tia dolĉa viv' havus imagon,
Nek ajl', nek cepo (pro haladzo, jen !)
Enirus plu ilian ezofagon,
Nek kaĉo, nek mikspoto en stomakon.
Ja mankas spic' ! (Mi diras sen insido !)
Se kuŝas ili sub rozarb-egido,
Ĉu ne pli bone seĝ-kaj-lit-agordo ?
Prefere kio ? Kion pensas vi do ?
Valoras plej la vivo en komforto.

Nur kruda pan', hordeo kaj aven',
Kaj akvo-trink' dum tuta zodiako...
Mi ne eltenus ĝin eĉ dum maten',
Por ne paroli pri la tuta tago.
Ne helpus kant' de birdoj ĝis en Prago !
Sed, ĝue Frank Gontjer' (lin Dio gvidu !)
Kun sia Helenin' sub rozo sidu :
Ilia ŝat' ! Por mi estas en ordo ;
Sed kio ajn pri kamparan' validu,
Valoras plej la vivo en komforto.

Princ', juĝu ! Por konsento ni rapidu.
Koncerne min (sen iu ajn rankor', do),
Kiel infan' mi aŭdis, do mi fidu :
Valoras plej la vivo en komforto.

Tradukis Gaultier

Brecht : Balado pri Mek Tranĉilo (rimpoemtraduko + Louis Armstrong)

$
0
0


Armstrong: Mek Tranĉilo (Mack The Knife)

.
Bertolt Brecht

Balado pri Mek Tranĉilo

1


Kaj la ŝarko havas dentojn,
montras ilin sen subtil'.
Sed MacHeath tranĉilon havas,
nevideblas la tranĉil'.

2

Aĥ, ruĝiĝas la naĝiloj
de la ŝark', se fluis sang'.
Mek Tranĉilo portas gantojn,
sen makul' laŭ sia rang'.

3

Ĉe l' Tamiz' kun verda akvo
renversiĝas homa ar',
nek pro pest' nek pro ĥolero.
Onidiras : MacHeath-far' !

4

En dimanĉo bela blua
kuŝas strande morta hom'.
Vir' foriras post angulon.
MacHeath estas lia nom'

5

Kaj Ŝmul Majer malaperis

kiel ofte riĉa vir'.
Kaj la monon havas MacHeath.
Ne pruveblas la konspir'.

6

Jenny Towler-n oni trovis

kun tranĉilo en la mam'.
Iras kaje Mek Tranĉilo
sen eĉ scii pri la dam'.

7

La ĉaristo, Alfons Glite,

estas for, sed kial li ?
Kiu ajn pri tio scius,
Ne MacHeath, jen certu vi.

8

Kaj la granda brul' en Soho :
Sep infanoj, maljunul'-
sen molest', naiva MacHeath en-
amasas post la brul'.

9

La vidvino neplenaĝa,

fama estas ŝia nom',
ŝi vekiĝis perfortita.
MackHeath, kiom kostas hom' ?

10

Kaj la fiŝoj malaperis,
ĉagreniĝas la kortum'.
Oni vokas eĉ la ŝarkon,
sed li neas sen cerbum'.

11

Li ne povas rememori
kaj ne eblas kapti lin.
Ĉar la ŝark' ne estas ŝarko,
se ne trovas pruvoj sin.

trad. Cezar


Bertolt Brecht
Ballade über Mackie Messer


1.

Und der Haifisch, der hat Zähne
Und die trägt er im Gesicht
Und MacHeath, der hat ein Messer
Doch das Messer sieht man nicht.

2.

Ach, es sind des Haifischs Flossen
Rot, wenn dieser Blut vergießt !
Mackie Messer trägt 'n Handschuh
Drauf man keine Untat liest.

3.

An der Themse grünem Wasser
Fallen plötzlich Leute um !
Es ist weder Pest noch Cholera
Doch es heißt : MacHeath geht um.

4.

An 'nem schönen blauen Sonntag
Liegt ein toter Mann am Strand
Und ein Mensch geht um die Ecke
Den man Mackie Messer nannt.

5.

Und Schmul Meier bleibt verschwunden
Und so mancher reiche Mann
Und sein Geld hat Mackie Messer
Dem man nichts beweisen kann.

6.

Jenny Towler ward gefunden
Mit 'nem Messer in der Brust
Und am Kai geht Mackie Messer
Der von allem nichts gewußt.

7.

Wo ist Alfons gleich, der Fuhrherr ?
Kommt das je ans Sonnenlicht ?
Wer es immer wissen könnte
Mackie Messer weiss es nicht.

8.

Und das große Feuer in Soho
Sieben Kinder und ein Greis
In der Menge Mackie Messer, den
Man nicht fragt und der nix weiß.

9.

Und die minderjährige Witwe
Deren Namen jeder weiß
Wachte auf und war geschändet
Mackie, welches war dein Preis ?

10

Und die Fische, sie verschwinden,
Doch zum Kummer des Gerichts
Man zitiert am End den Haifisch,
Doch der Haifisch weiß von nichts.

11.

Und er kann sich nicht erinnern
Und man kann nicht an ihn ran,
Denn ein Haifisch ist kein Haifisch
Wenn man's nicht beweisen kann.

Brecht : Demandoj de leganta laboristo (prozpoemtraduko)

$
0
0

katoj sur historiaj ŝtupoj


Bertolt Brecht
Demandoj de leganta laboristo

Kiu konstruis la seppordegan Tebon ?
En la libroj troviĝas la nomoj de reĝoj.
Ĉu la reĝoj alportis la rokopecojn ?
Kaj la plurfoje detruita Babilono -
kiu konstruis ĝin tiomfoje ? En kiuj domoj
de la ore brilanta Limao loĝis la konstrulaboristoj ?
Kien iris je la vespero, kiam la ĉina muro
estis finfarita, la masonistoj ? La granda Romo
estas plena de triumfarkoj.
Kiu starigis ilin ?
Super kiu triumfis la cezaroj ? Ĉu la multfoje prikantita Bizanco havis
por siaj loĝantoj nur palacojn ? Eĉ en la legenda Atlantiso, en tiu nokto,
kiam la maro voris ĝin,
la dronantoj kriegis je siaj sklavoj.
La juna Aleksandro konkeris Hindion.
Ĉu li sola ?
Cezar venkis la gaŭlojn.
Ĉu li havis ne almenaŭ kuiriston kun si ?
Filipo de Hispanio ploris,
kiam lia floto pereis. Ĉu krom li neniu ?
Frederiko la Dua venkis en la Sepjara milito. Kiu
venkis krom li ?

Sur ĉiu paĝo unu venko
Kiu kuiris la venkomanĝojn ?
Ĉiun dekan jaron plua granda viro.
Kiu pagis la kostojn ?

Tiom da raportoj.
Tiom da demandoj.

tradukis Cezar



Bertolt Brecht
Fragen eines lesenden Arbeiters

Wer baute das siebentorige Theben ?
In den Büchern stehen die Namen von Königen.
Haben die Könige die Felsbrocken herbeigeschleppt ?
Und das mehrmals zerstörte Babylon,
Wer baute es so viele Male auf ? In welchen Häusern
Des goldstrahlenden Lima wohnten die Bauleute ?
Wohin gingen an dem Abend, wo die chinesische Mauer fertig war,
Die Maurer ? Das große Rom
Ist voll von Triumphbögen. Über wen
Triumphierten die Cäsaren ? Hatte das vielbesungene Byzanz
Nur Paläste für seine Bewohner ? Selbst in dem sagenhaften Atlantis
Brüllten doch in der Nacht, wo das Meer es verschlang,
Die Ersaufenden nach ihren Sklaven.
Der junge Alexander eroberte Indien.
Er allein ?
Cäsar schlug die Gallier.
Hatte er nicht wenigstens einen Koch bei sich ?
Philipp von Spanien weinte, als seine Flotte
Untergegangen war. Weinte sonst niemand ?
Friedrich der Zweite siegte im Siebenjährigen Krieg. Wer
Siegte außer ihm ?
Jede Seite ein Sieg.
Wer kochte den Siegesschmaus ?
Alle zehn Jahre ein großer Mann.
Wer bezahlte die Spesen ?

So viele Berichte,
So viele Fragen.

Brecht : Interparolado pri Suda Pacifiko

$
0
0

Enireje de la naturscienca muzeo




Bertolt Brecht
Interparolado pri Suda Pacifiko


Ĉe mia eldonisto mi renkontas viron, kiu dum dekkvin jaroj vivis en Brazilo.

Li demandas min, kio okazas en Berlino.

Kiam mi jam diris tion al li, li konsilas, ke mi iru al Suda Pacifiko.

Li asertas, ke ne ekzistas io pli bona.

Mi ne kontraŭas tion. Mi demandas, kion mi tiukaze kunprenu.

Li diras : „Kunprenu hundon kun kurta felhararo. Jen la plej bona kunulo de homo.“

Mi pensas kompreneble dum momento, ĉu mi demandu lin, ĉu en la plej malbona kazo povus esti ankaŭ hundo kun longa felhararo. Sed mia sana menso diras al mi, ke sur longharara felo la kokospingloj povus kroĉi sin.

Mi demandas lin nun, kion oni faras tie en Suda Pacifiko dum la tuta tago.

Li respondas : „Tute nenion. Labori vi tute ne devas.“

„Nu do,“, mi diras, „laboro ja ne kontentigus min, sed ion, kompreneble, oni devus povi entrepreni !“

Li diras : „Nu, jen vi havas ja la naturon !“

„Bonege“, mi diras, „sed kion oni faras ekzemple frue je la oka ?“

„Frue je la oka, ĉu ? Tiam vi ankoraŭ dormos.“

„Kaj tagmeze, je la dektria, ĉu ?“

„Je la dektria estas tro varmege por fari ion.“

Sed nun mi fariĝas malica. Mi rigardas lin malamike kaj diras :

„Kaj posttagmeze, ĉu ?“

„Nu, unu horon ĉiutage vi ja povos plenigi per io.“

Tiam li ŝajne ekkomprenas, ke mi ne apartenas al tiu speco, kiu kapablas okupiĝi pri si mem, kaj pli tolereme li daŭrigas : „Kunprenu dutuban fusilon kaj ĉasu.“

Sed nun mi estas jam iom ĉagrenita kaj diras koncize : „La ĉasado ne amuzas min.“

„Ja, cetere, per kio vi volus vivteni tie ?“ li demandis min ridete.

Mi fihumuras pli kaj pli. „Tio estas ja afero via“, mi diras. Estas ja vi, kiu devus proponi ion al mi, ĉu estu mi la eksperto pri Suda Pacifiko ?“

„Ĉu vi volus fiŝkapti ?“ li proponas.

„Pro mi“, mi diras grumble.

„En ordo, kunportu ŝtalmuŝan fiŝhokon riceveblan en ĉiu magazeno, kaj post kvin minutoj vi havos du fiŝojn je la hoko. Tiukaze do manĝu fiŝojn, se vi ne volas ĉasi."

„Ĉu nefrititajn ?“ mi demandis.

„Sed fajrilon vi havos ja ĉe vi.“

„Fiŝo kun fajrilo, tio ja ankoraŭ ne estus kompleta manĝo, ĉu ?“ mi diras, vere naŭzite de tia manko pri sperto. „Ĉu oni almenaŭ povus foti ?“

„Nu, jen ideo“, li konsentis, evidente tre malŝarĝite. Jen vi havos ja la tutan naturon je dispono. Tiom multe foti vi povus nenie aliloke.“

Nun li kompreneble sentas sin supera. Nun li simple lasos foti min dum la tuta tago. Tiel mi estos okupata, kaj li ree havos sian pacon.

Sed mi povas diri al vi : Suda Pacifiko dum jaroj ne plu trovos mian plaĉon. Kaj viron tian mi volus revidi neniam.

tradukis Cezar





Viewing all 3330 articles
Browse latest View live