Krei ion, kio restas,
tradukis Cezar
Merdo, li diris
kaj tiris ĝin el la akvo,
kio tio estas ?
Dorse kavigita juniobaleno, mi diris.
Ne, diris ulo staranta
apud ni sur la kajo,
estas ondegoventa sablopalpanto.
Alia alvenis kaj opiniis :
Estas fandango-eskadro sen strioj.
Ni forigis la fiŝhokon, kaj la aĵo
ekstaris kaj ellasis furzon. Ĝi estis
griza kaj kovrita de hararao sur la tuta korpo,
kaj ĝi estis grasa kaj fetoris kiel malnovaj
nelavitaj piedŝtrumpoj.
Ĝi komencis foriri de la kajo kaj ni
sekvis ĝin. De malgranda knabino
ĝi formanĝis "hotdogo-n" rekte el la mano.
Tiam ĝi saltis sur la karuselon kaj sidiĝis
sur"Pinto". Antaŭ la fino de la rondoj
ĝi falis malsupren kaj ruliĝis en la segopulvoro.
Ni helpis ĝin leviĝi.
Grop, ĝi diris, grop.
Tiam ĝi reiris en la kajon,
ĝis antaŭe, ni postiris, granda
homamaso sekvis nin.
Varbogago, iu opiniis,
estas viro en skafandro.
Ĝi komencis forte spiri. Tiam
ĝi falis sur la dorson kaj
ekhavis spasmon.
Iu verŝis bieron
sur ĝian kapon.
Tiam ĝi mortis.
Ni rulis ĝin al la fino de la kajo
kaj puŝis ĝin reen en la maron.
Ni rigardis ĝian enakviĝon
kaj mergiĝon.
Estis dorse kavigita juniobaleno,
mi diris.
Ne, diris alia, estis
ondegoventa sablopalpanto.
Ne, diris la tria eksperto,
estis fandango-eskadro
sen strioj.
Tiam ni disiĝis, kaj ĉiu ree
iris sian propran vojon.
Estis malfrua posttagmezo
en aŭgusto.
Charles Bukowski
Palmfolioj en pluvo
Ĝuste noktomeze,
en Silvestro de la jaro
1973 en Los Anĝeleso,
komencis pluvi sur la
palmfoliojn antaŭ
mia fenestro, ekhurlis la
hupado, la krakado de la
piroteknikaĵoj,
estis infera bruo.
Mi enlitiĝis jam
je la naŭa vespere,
forŝaltis la lumon
kaj tiris la litkovrilon
super min...
Ilia petolado, ilia
gajeco, ilia kriado,
iliaj paperĉapeloj,
iliaj aŭtoj, iliaj inoj,
iliaj amatorecaj drinkadoj
ĝis ebriego...
En la silvestra nokto
kaptas min ĉiam
horora sento. La vivo,
mi pensas, estas ja ne
deŝirkalendaro.
Nun la hupado
ĉesiĝis. Neniuj
artfajraĵoj plu,
neniu tondrado. Post kvin
minutoj ĉio finiĝis.
Ĉion, kion mi aŭdas,
estas la pluvado sur la
palmfoliojn, kaj mi diras
al mi : Mi neniam komprenis
la homojn, sed mi sukcesas
vivi kun ili.
tradukis Cezar
Ĉe tavernist‘ de gusta mild‘
mi estis ĵus la gasto.
Jen ora pomo estis ŝild‘
sub branĉ‘ kun granda vasto.
Estis la bona pomoarb‘,
ĉe kiu mi ĉetablis.
Per dolĉa manĝ‘ kun freŝa farb'.
ĝi bone min regalis.
Alvenis en la verda dom‘
facilflugilaj bestoj,
saltadis, manĝis jen de l' pom‘,
belkantis kun ĝojgestoj.
Mi trovis liton en kviet‘
sur molherbeja mato.
La arb‘ min kovris kun diskret‘
per ombro kiel frato.
Demandis mi nun pro la pag‘.
Kapneis ĝi sen sono.
Benata estu ĝi, sen plag‘,
de l' tero ĝis la krono !
tradukis Cezar
Ludwig Uhland
Einkehr
Bei einem Wirte, wundermild ;
da war ich jüngst zu Gaste ;
ein goldner Apfel war sein Schild
an einem langen Aste.
Es war der gute Apfelbaum,
bei dem ich eingekehret ;
mit süßer Kost und frischem Schaum
hat er mich wohl genähret.
Es kamen in sein grünes Haus
viel leichtbeschwingte Gäste ;
sie sprangen frei und hielten Schmaus
und sangen auf das beste.
Ich fand ein Bett zu süßer Ruh
auf weichen, grünen Matten ;
der Wirt, er deckte selbst mich zu
mit seinem kühlen Schatten.
Nun fragt' ich nach der Schuldigkeit,
da schüttelt' er den Wipfel.
Gesegnet sei er allezeit
von der Wurzel bis zum Gipfel !
La Karoto
La avo semis karoton. Pluvo kaj suno rapide kreskigis ĝin. La karoto kreskadis, dikiĝis kaj grandiĝis.
La avo tiris la karoton. Tiris li, tiradis, sed la karoton li ne povis eltiri. Li vokis la avinon. La avino tiris la avon, la avo la karoton. Tiris ili, tiradis, sed la karoton ne sukcesis eltiri. La avino vokis la filon. La filo venis rapide helpi la geavojn. La filo tiris la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, sed la karoton ili ne povis eltiri. La filo vokis la nepon, la nepo vokis la nepinon. La nepino vokis la hundon, la hundo - la katon. La kato vokis la muson. La muso tiris la katon, la kato tiris la hundon, la hundo tiris la nepinon, la nepino la nepon, la nepo tiris la patron, la patro la avinon, la avino la avon kaj la avo - la karoton. Tiris ili, tiradis, kaj, jen, la karoton ili sukcesis eltiri. Ili falis teren, sed ili ridis kaj estis tre kontentaj, ĉar fine ili sukcesis eltiri la karoton.
El la lernolibro "ESPERANTO I" de d-ro István Szerdahelyi, detajpis kaj skanis Donjo & Cezar
PS : La instrulibro aperis en la jaro 1972. Nun oni diras por karoto 'napo'.
Die Rübe
Der Großvater säte eine rote Rübe. Regen und Sonne ließen sie schnell wachsen. Die Rübe wuchs und wuchs, wurde dick und groß.
Der Großvater zog an der Rübe. Er zog, zog lange, aber die Rübe ließ sich nicht herausziehen. Er rief die Großmutter. Die Großmutter zog den Großvater, der Großvater die Rübe. Sie zogen, zogen lange, aber es glückte nicht die Rübe herauszuziehen. Die Großmutter rief den Sohn. Der Sohn kam schnell, um den Großeltern zu helfen. Der Sohn zog die Großmutter, die Großmutter den Großvater, der Großvater die Rübe, aber die Rübe konnten sie nicht herausziehen. Der Sohn rief den Enkel, der Enkel die Enkelin. Die Enkelin rief den Hund, der Hund - die Katze. Die Katze rief die Maus. Die Maus zog die Katze, die Katze zog den Hund, der Hund zog die Enkelin, die Enkelin den Enkel, der Enkel den Vater, der Vater die Großmutter, die Großmutter den Großvater und der Großvater - die Rübe. Sie zogen, zogen lange und da gelang es ihnen auf einmal die Rübe herauszuziehen. Sie fielen auf den Boden, lachten aber und waren sehr zufrieden, weil es ihnen am Ende gelungen war die Rübe herauszuziehen.
Es übersetzte Hans-Georg Kaiser aus dem ungarischen Lehrbuch "ESPERANTO I" von Dr. István Szerdahelyi
Nâzim Hikmet
Kiam Vera vekiĝas
La seĝoj dormas starante,
tiel ankaŭ la tablo,
la tapiŝo sternis sin kaj dormas
sur la dorso ;
ĝiaj ornamenoj kunfaldas la foliojn,
dormas la spegulo,
la okuloj de l' fenestroj estas firme fermitaj,
la balkono dormas kun pendantaj kruroj,
sur la transa tegmento dormas la kamentuboj,
la akacioj dormas ĉe la rando de l' strato,
kun stelo sur la brusto dormas la nubo,
interne de la domo kaj ekstere en la lignotabula kabaneto
same dormas la lumo.
Subite vi vekiĝas, rozo mia.
La seĝoj vekiĝas kaj metas kruron antaŭ la alian,
pro tio vekiĝas la tablo,
la tapiŝo vekiĝas kaj disfaldas la foliojn
de siaj ornamentoj,
friska kiel lago en la fruo vekiĝas la spegulo,
la fenestroj malfermas siajn grandajn bluajn okulojn,
vekiĝas la balkono, ĝi kuntiras la krurojn,
sur la transa tegmento vekiĝas la kamentuboj,
en la akacioj trilas birdoj ĉe la rando de l' strato,
la nubo vekiĝas kaj lasas fali sian stelon
en nian ĉambron,
interne kaj ekstere vekiĝas la lumo,
kaj ĝi rigardas vin,
viajn nudajn koksojn,
viajn blankajn gambojn,
vian hararon.
Nâzim Hikmet
Wenn Vera erwacht
Die Stühle schlafen im Stehen,
so schläft auch der Tisch,
der Teppich hat sich ausgestreckt und schläft
auf dem Rücken,
seine Ornamente haben die Blätter eingerollt,
es schläft der Spiegel,
die Augen der Fenster sind fest geschlossen,
der Balkon schläft mit hängenden Beinen,
auf dem Dach gegenüber schlafen die Schornsteine,
die Akazien schlafen am Rand der Straße,
einen Stern auf der Brust, schläft die Wolke,
drinnen im Haus und draußen im Bretterverschlag
schläft auch das Licht.
Auf einmal erwachst du, meine Rose,
Die Stühle erwachen und setzen ein Bein vors andere,
davon ist der Tisch erwacht,
der Teppich erwacht und rollt die Blätter
seiner Ornamente aus,
kühl wie ein See in der Frühe erwacht der Spiegel,
die Fenster schlagen ihre großen blauen Augen auf,
wach wird der Balkon, er zieht die Beine an,
auf dem Dach gegenüber erwachen die Schornsteine,
die Akazien zwitschern am Rand der Straße,
die Wolke erwacht und läßt ihren Stern
in unser Zimmer fallen,
drinnen und draußen erwacht das Licht,
und es sieht dich an,
deine nackten Hüften,
deine weißen Füße,
dein Haar.
La plej belan el ĉiuj maroj
ni ankoraŭ ne vidis.
La plej bela infano
ankoraŭ ne estas naskita.
Niaj plej belaj tagoj
ankoraŭ ne venis.
Kaj la plej belan vorton,
kiun mi volis diri al vi,
mi ankoraŭ ne diris.
PS : Laŭ germana traduko el la turka, kiun faris Bernd Jentzsch, fondinto de la rokgrupo Renft.
24. SEPTEMBER 1945
Das schönste aller Meere,
wir haben es noch nicht gesehen.
Das schönste Kind
wurde noch nicht geboren.
Unsere schönsten Tage
sind noch nicht gekommen.
Und das schönste Wort,
das ich sagen wollte,
ich habe es noch nicht gesagt.
Übertragen von Bernd Jentzsch.
Enhavo :
Temdosiero "Frateco"
Solidareco de virinoj kun la strikantoj p4
Pri la nocio "amikeco-frateco" p7
La ideo de frateco ĉe Zamenhof p8
Frateco... ambigua p13
SAT-Kongreso
Resumo pri laborkunsidoj p14
Gvidrezolucio kaj Deklaracio p17
Socio
Politikaj opinioj de Pollandanoj p18
Liberecana Frakcio p20
Raporto pri la kunsidoj de la LF en Dinano p20
Forpaso de Pelle Persson p21
Teatro
Personaj spertoj pri studado en kurso "Florent" p22
Pludoni la teatran torĉon p24
KoKino
Forkoj anstataŭ tranĉiloj p25
Intelekta Memdefendo
Solvoj de l' cerbumigoj de la numero 7-8 2014
Novaj cerbumigoj p27
El la iloskatol' : la non sequitur p27
SAT-anoj aktivas
Letero el Francio p28
Studenta solidareco p29
El la SAT-administrejo
Landaj Perantoj p30
Kotizoj
Praktikaj informoj
Bild-Deliraĵo
Dom-bestoj p31