Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Henriko de Kleist : La enigmo (traduko de anekdoto)

$
0
0


beligplastreto (Kien meti kiun?)



Henriko de Kleist

Enigmo


Juna doktoro de la jurisprudenco kaj damo el la hejmo por majunulinoj, pri kiuj sciis neniu, ke ili havas amrilaton, troviĝis iam ĉe la komandanto de la urbo, en multnombra kaj respektinda societo. La damo, juna kaj bela, havis, kiel estis modo je tiu tempo, nigran beligplastreton sur la vizaĝo, kaj ja proksime de lipo, sur la dekstra flanko de la buŝo. Io okazigis, ke la societo dum iom da tempo retiriĝis el la ĉambro, tiel, ke postrestis nur la doktoro kaj la juna damo en la ĉambro. Kiam la societo revenis, ekmontriĝis, malagrable mirigante la societon, ke la doktoro surhavis la beligplastreton sur la vizaĝo, kaj ja same super la supra lipo, sed sur la maldekstra flanko de la buŝo.


Heinrich von Kleist
Rätsel


Ein junger Doktor der Rechte und eine Stiftsdame, von denen kein Mensch wußte, daß sie miteinander in Verhältnis standen, befanden sich einst be dem Kommandanten der Stadt, in einer zahlreichen und ansehnlichen Gesellschaft. Die Dame, jung und schön, trug, wie es zu derelben Zeit Mode war, ein kleines schwarzes Schönpflästerchen im Gesicht, und zwar dicht über der Lippe, auf der rechten Seite des Mundes. Irgend ein Zufall veranlaßte, daß die Gesellschaft sich auf einem Augenblick aus dem Zimmer entfernte, dergestalt, daß nur der Doktor und die besagte Dame darin zurücklblieben. Als die Gesellschaft zurückkehrte, fand sich, zum allgemeinen Befremden derselben, daß der Doktor das Schönheitspflästerche im Gesicht trug ; und zwar gleichfalls über der Lippe, aber auf der linken Seite des Mundes. ─



Zamenhof respondas al tielnomataj amikoj

$
0
0
Zamenhof ĉe la skribtablo, 1910



Respondoj al amikoj


La Esperantisto Je la Zamenhofa Jubileo estas utile aperigi ĉi-loke ne vortojn de iu el niaj kolumnistoj, sed tiujn de la unua esperantista ĵurnalisto, Ludoviko Zamenhof, kiu ekde la dua numero de La Esperantisto en la rubriko Respondoj al amikoj rekte korespondis kun la legantoj de la unua esperantista gazeto. Kelkaj Zamenhofaj respondoj daŭre validas, ekzemple, la du plej unuaj respondoj el la dua numero :

Al Sinjoro I.v. en T.
Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto ! Nun kiu estas kulpa ? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en Via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas ankoraŭ malmulte konata en Via urbo !! Ne forgesu, ke en nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de multaj amikoj en multaj lokoj, tiam nia afero estus perdita.

Al Sinjoro M-n en G. Via letero estas subskribita : “Unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto” ! Mi efektive memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun demandoj pri la irado de la afero ; sed neniam ankoraŭ Vi skribis al mi kion Vi mem faris por nia afero. Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ demandi min ĉiumonate “kio estas farita”, Vi devas en la fino de ĉiu monato demandi Vin mem : “kion mi faris por nia afero en la pasinta monato ?”

Kaj du pliaj respondoj el la du sekvaj kajeroj :

Al s-ro R. en Moskovo. Sinjoro B. estante ankoraŭ en Varsovio havis ĉiam la kutimon paroladi “ni laboris”, “ni faris” k.c. Sed efektive li absolute nenion ankoraŭ faris, li ne alportis ankoraŭ eĉ unu novan amikon al nia afero, kaj eĉ sian propran “promeson” li ankoraŭ ne alsendis. Mi ripetas, ke ĉiu kiu ne faras al si en la fino de ĉiu monato la demando[n] “kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero”, tiu ne povas sin nomi amiko laboranto de nia afero, se li eĉ tute bone ellernis la lingvon.
(La Esperantisto, 1889, №3, p. 24).

Al s-ro M. en S. Petersburg.
Via energia laborado estas tre laŭdinda ; sed Via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se Vi uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ la personoj, kiujn Vi gajnis por nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se Vi povus gajni unu aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.
(La Esperantisto, 1890, №4, p. 27).

PS :
Fonto : La Ondo de Esperanto, 2009, №12.


La enterigo de Moliere (anekdoto)

$
0
0


La enterigo de Moliere


(anekdoto)

En la jaro 1673, post kiam mortis Moliere, la fama franca verkisto de komedioj, la pariza ĉefepiskopo malpermesis entombigi lin en la benitan teron de la urba tombejo. Nek petoj nek minacoj de la amikoj de Moliere povis ŝanĝi la obstinan decidon de la ĉefepiskopo.

Kiam la tiama reĝo Ludoviko XIV, la tielnomata sunreĝo, ekkonis, ke neniuj rimedoj helpas supervenki la obstinecon, li demandis la ĉefepiskopon : "Kiom profunda estas la benita tero ?"

La cefepiskopo, kiu ne pensis pri la ruzeco de la reĝo, respondis : "Du metrojn profunda ĝi estas, Via Reĝa Moŝto."

"Bone", daŭrigis la reĝo : "La tombistoj do elfosu tombon profundan tri metrojn ! Tiamaniere Moliere estos entombigita unu metron sub la benita tero."

Kaj tiel oni faris...

Laŭ Juna Amiko

Cezar : Lasu danci la derviŝon en vi (prozpoemo)

$
0
0

Derviŝoj en ekstazo


Cezar
Lasu danci la derviŝon en vi

Ek al la fora ĝuoplena lando,
kie ĉiam brilas Suno,
kie neniuj fanatikuloj, psikopatiuloj kaj paranojuloj

malheligos Sunon por vi.
Tie, kie multaj eskaloj kondukas en la ĉielon,
kaj kie vi fine trovos la serĉatan pacon.

Moviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi.
Ne lasu vin plu deteni.
Serĉu la valon,
kie la paradizobirdoj kantos al vi
sian tute personan kanton,
kie papilioj dancos por vi.

Ek al la nekonataj florantaj pejzaĝoj,
kiuj jam delonge atendas vin
kaj volas ekflori en vi.

Lasu danci la derviŝon en vi,
ne lasu vin plu deteni.
Faru vin preta por ĉiuj eblaj sensoplezuroj.
Ne ignoru plu vian internan voĉon.

Ankaŭ vi estas grava !
Ankaŭ via amo volas grimpi en la ĉielon,

volas kapti fajron
en la eterna rondodanco de l' kosmo.

Ankaŭ via karesemo estas bezonata !
Ankaŭ vi estas respondeca por tio,
kio okazas al vi kaj al viaj kunhomoj
sur nia blua planedo.

Ek do, ekkuraĝiĝu.
Estu preta por la eterna batalo.
Demetu viajn plumbajn pezaĵojn kaj ekmoviĝu.

Lasu danci la derviŝon en vi kaj ekkonu vin mem.

Retrovu vin mem kiel grandaniman donanton.
Plugu vian spuron en la mondon.
Fariĝu vivartisto.

Dancu laŭ via propra melodio

kaj unuigu vin kun la eternaj ondoformaj cirkloj !

Kantu vian stormbirdokanton.

Malkovru kiel packolombo novajn horizontojn.
Miksiĝu inter la liberigantojn de l' homaro.

Lasu danci la derviŝon en vi !
Kaj ne nur por turistoj !


Derviŝoj


kulturoheredajo-de-unesco


Pripoema komentardialogo de la ĉino Minosun kaj mi


Minosun : Ho, mi miras, de kie venas la imagoj ? Gratulon, kara Cezar !

Cezar : Nu, mi vizitis la Mevlevi-ordenon en Konya, Turkio, kaj tie mi konatiĝis ankaŭ al la gravega poeto Rumi, kiu estis derviŝo, jen viro, kiu nian faman Goeton tre impresis, kaj ne nur tiun.. La pensoj de la derviŝoj jam estis en mi antaŭ ol mi estis tie kaj tute ne konis ilin, kaj tial mi estis des pli ravita pri la frataro de la derviŝoj, kiuj volas dance kontemple unuiĝi kun la tuta mondo, ja kun la kosmo, similaj pensoj troviĝas en romano de Tŝingis Aitmatov aŭĉe Laotse. Kaj ĉu ne ankaŭ ni, la esperantistoj havas la deziron unuiĝi kun la homaro ? La radiko de la mistiko estas la deziro vivi kun la tuta mondo en harmonio. Ankaŭ en frazoj de Zamenhof rebrilas tiu deziro, ke ni formu unu grandan rondon familian. Donjo kaj mi tie en Konya eĉ konatiĝis iom al juna derviŝo, kiu invitis nin veni al dancvespero de la derviŝoj, kie li kundancis. Jen tre simpatia homo, kiu je ni vidis homojn, kaj ne nur turistojn, tio estis tre agrabla sperto por ni, kiu postlasis spurojn en ni.

Kaj kiam mi tiam legis Rumi pro lia instigo, (ni parolis angle kun la derviŝo, mi miris eĉ pli ! Kia granda tolerema poeto, kiu festis en siaj poemoj la amon al ĉiuj homoj ! Kun bonegaj pensoj, kiuj parte estis tute novaj al mi. La frazo, ke multaj eskaloj kondukas en la ĉielon, estas penso de Rumi, kiu estis tute malferma al ĉiu religio, oni devas scii, ke en Konya kaj en tiu regiono vivis iam ankaŭ prakomunistaj kristanoj, kiuj retiriĝis al Konya en ŝtonajn kavernojn kaj laborintojn , ĉar oni persekutis ilin en aliaj landoj. Kaj iel mi havas la impreson, ke la tiea kristanismo ankaŭ en Rumi postlasis certajn spurojn, tiel, ke li eĉ neis akcepti nur la Koranon. Kiel dirite, multaj eskaloj kondukas en la ĉielon... kiam ni vere ekkomprenos tion, ke ĝuste nia diverseco estas nia plej granda trezoro ? Rumi jam sciis tion. Mi pensas, ke vi nun pli bone komprenas, de kie venas la pensoj el tiu prozpoemo.

Minosun : Koran dankon, kara Cezar, pro la detala klarigo, kiu min pli komprenigis. Tre bona instruo ! Ne nur por tiuj homoj, kiuj inklinas al verkado de poemoj, sed ankaŭ por tiuj, kiuj emas aprezi poemojn. Vi estas saturita per vasta legado, de la Okcidento ĝis la Oriento, de Laotse ĝis Markso, kaj de religio ĝis ekonomio. Do tio montras, el kio naskiĝas mistikuloj : impresaj artistoj de ĉiuj specoj. Dankon mi diras al vi, kara amiko.


Bukowski : Recesio (prozpoemtraduko)

$
0
0

velboato


Charles Bukowski
Recesio


Virinoj kun sunfrapo
kaj sen viroj
je lundo en
Santa Monica. La
viroj ĉiuj laboraĉas
aŭ estas en prizono,
kelkaj en sanigejo. Knabino
en skafandro
el nigra gumo
naĝas eksteren kaj
atendas je ondo.
Domoj glitas de la
rifoj kaj mal-
aperas en la maro. La
koktelejoj estas malplenaj, la
omarrestoracioj estas
malplenaj, ni havas
recesion, oni diras,
la bona tempo pasis.
Oni ne plu povas distingi
senlaboriston de artisto, ili
ĉiuj aspektas simile,
kaj ankaŭ la inoj
ĉiuj simile aspektas, nur
eĉ iom pli malesperiĝintaj. Ni
haltas antaŭ hipio-budo supre
en la Topanga kanjono, ni eniras,
atendas la kelnerinojn, ni
atendas kaj atendas...
En la tuta regiono, de
la kanjono ĝis la plaĝo, oni
estas nervoza kaj sentas sin
senutila, kaj ĉi tie ili havas
ŝildon je la pordo :
"Ĉambroj liberaj. Kelnerinoj
serĉataj." La kamenligno
ne brulas, la maro
estas kota, la montetoj
elsekiĝis, la temploj
ne havas sonorilon,
la amo ne liton.
Inoj kun sunfrapo
kaj sen viroj.
Sola velboato.
Ĉia vivo
dronis.


Bukowski : Tra la cellinio (prozpoemtraduko)

$
0
0



Posada: biciklistoj, cyclists


Charles Bukowski

Tra la cellinio

La mortulĉaro veturas tra la ĉambro,
kun la senkapigitoj, la perditoj, la freneziĝintaj
vivantoj.
La muŝoj estas gluantaj buloj,
ili ne povas levi plu
la flugilojn.
Mi observas oldulinon,
kiu batatdas
katon kun balailo.
La vetero ne estas eltenebla,
jen malica truko
de la kara Dio.
La akvo en la neceseja sidilo
solviĝis en aeron,
la telefono sonorilas
apenaŭ aŭdeble,
la malgranda laciĝinta marteleto
tremetas ĉe la sonorilo.
Mi vidas knabon sur biciklo,
la spokoj krake kurbiĝas,
la radoj fariĝas serpentoj
kaj solviĝas.
La gazeto estas varmega
kiel fornelplato.
Viroj murdas sin reciproke sur la strato
sen efektive scii kial.
La plej fiaj viroj havas la plej bonajn laborojn,
la plej bonaj viroj havas la plej fiajn laborojn aŭ estas
senlaboraj aŭ kaŭras en frenezuldomo.
Miaj manĝoprovizoj ankoraŭ sufiĉas kvar tagojn.
Ekzekutkomandoj en klimatizitaj uniformoj
iras de domo al domo,
de ĉambro al ĉambro
arestas la homojn, pafmortigas ilin
aŭ pikas bajoneton en ilin.
Ni volis ĝin tiel.
Pli bonan ni ne meritas.
Estas tiel kvazaŭ Suno estus sata pri tio
atendi ankoraŭ pli longe ;
estas tiel kvazaŭ Suno estus cerbo,
kiu deklaris nin finita.
Mi eliras sur la malantaŭan verandon
kaj rigardas eksteren al la maro el mortaj plantoj,
dornhavaj formortintaj filikoj tremanaj sub
senventa ĉielo.
Iel mi ĝojas, ke ĉio ĉi estas jam post ni,
la artverkoj,
la militoj,
la enuaj amaferoj,
la ĉiutaga trotado de nia vivo.
Se la uloj venos supren ĉi tien,
al mi estos egale,
kion ili faros kun ni,
ni jam delonge mem masakris nin,
ĉiumatene, kiam ni eliris el la litoj.
Mi iras reen en la kuirejon,
elverŝas iom da kaĉo el plastikujo,
preskaŭ jam finkuiritan,
kaj mi sidas tie
kaj manĝas, gapas miajn fingrajn ungojn,
la ŝvito malntaŭ la oreloj fluas malsupren,
kaj mi aŭdas la pafojn
surstrate, kaj mi
maĉas kaj atendas
kaj ne plu havas iluziojn.


PS : tradukis Cezar el la poemaro : "Poemojn, kiujn iu verkis antaŭ ol li saltis en la oka etaĝo el la fenestro." La pentraĵo estas de la meksika artisto
Posada.

PSS :Pluaj poemoj de Bukowski troviĝas en la poemaro :"Kie brulas ĝentlemanoj ?"

Bukowski : Simpatia sanktulo (prozpoemtraduko)

$
0
0

Stetson-ĉapelo



Charles Bukowski
Simpatia sanktulo


En tiu ĉi regiono,
ĉirkaŭ kvar blokojn supren
kaj du flanken
staras malgranda ligno-
domo, de kiu defalis
la farbo kaj la
parcelo estas
trokreskita per
fiherboj.

La domoj ĉirkaŭe
havas flegatan
profunde gazonon,
akurate stucitajn
heĝojn : florojn.
Kaj en ĉiu enirejo
staras ĝisbrilege
polurita aŭto.

„Mi ŝatatas la ulon“,
mi diris al mia
amikino. „Mi vere
volonte volus vidi
lin foje. Cu vi komprenas ?
Nur por scii
kiel li aspektas.“

„Mi jam vidis
lin“, ŝi diris.

„Aha, ĉu vere ? Kiel ?
Kiam ?“

„Dufoje. Kaj ĝi estis
ĉiufoje la sama.
Li sidas ĉe la fenestro
kaj surhavas sian ĉapelon
malsuprenŝovitan
ĝis la frunto.

„Bonege“, mi
diris, bonege.“

Ĉiam denove
mi preterveturas
lian domon
kaĵ eseperas,
ke ankaŭ mi
iam vidos lin.
Vane.
Ĉiukaze...
por mi li estas
la savanto en tiu ĉi
ĉirkaŭo.

Kaj meze de ĝi
tiu sanktulo
sen nomo.

Bukowski : Kandidatovizaĝo sur balota afiŝo (prozpoemtraduko)

$
0
0


Bukowski kun flagoj



Charles Bukowski
Kandidatovizaĝo
sur balota afiŝo


Jen li :
ne tre ofte mishumura post drinkado
ne tre ofte kvereloj kun inoj
ne tre ofte platan aŭtopneŭon
neniam penso pri suicido

ne pli ofte ol trifoje ĉe dentkuracisto
neniam havis malsaton
neniam estis en prizono
neniam enamiĝis

havas sep parojn da ŝuoj

unu filon en universitato

aŭton unujaran

asekurpolicojn

brile verdan gazonon

rubujojn, kies kovriloj
tute fermiĝas.

Tiun oni elektas.

Tradukis Donjo & Cezar
el la germana traduko
de Carl Weissner





Bukowski : Buĉistottranĉilo kaj mokturdo (prozpoemtraduko)

$
0
0

buĉistotranĉilo (Schlachtermesser)


Charles Bukowski
Buĉistotranĉilo
kaj mokturdo


Ĉiuj teorioj
kiel kliŝoj
senrezultiĝis ; ĉiuj ĉi
malgrandaj vizaĝoj
kiel ili rigardas supren
tiel kredeme kaj bele ;
mi ploremas,
sed zorgi sin estas
stulta. Mi volus povi kredi,
sed kredo estas tombejo.
Jen la ŝlosilvortoj :
buĉistotranĉilo kaj
mokturdo.
Deziru feliĉon al ni.

Mokbirdo (Spottdrossel)

tradukis Donjo & Cezar

Bukowski : Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj (prozpoemtraduko)

$
0
0


Kato de Ungerer


Charles Bukowski

Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj

Mi sentas min mistifita de stultuloj,
kvazaŭ la reala mondo estus la propraĵo de
etcerbuloj kun
feliĉo kaj startavantaĝo,
kaj mi sidas en la frido
kaj pensas pri violaj floroj
ĉe latbarilo ;
dum ĉiuj aliaj amasigas oron
kaj Cadillac-ojn kaj
amikinojn,
mi pensas pri palmfolioj
kaj tomboŝtonoj
kaj la altvalora donaco
povi dormi
kiel en kokono.
Esti lacerto
estus sufiĉe malbone, sed ne tiel malbone
kiel esti trudata je virostaturo kaj
virovivo kaj ne ŝati
la tristan ludon :
mitralojn kaj gardoturojn
kaj kontrolhorloĝojn ;
aŭtolavadon ;
lasi tiri denton al si,
brakhorloĝojn, manikbutonojn,
radioaparatojn,
pinĉiletojn kaj vaton,
hejmapotekon plenan de jodo,
koktelrondojn,
viroĥorojn,
novajn ŝuojn, kristnaskdonacojn,
vivasekurojn,
162 basballudojn,
feriojn sur la Bermudas -
nenion ajn ŝati el ĉio ĉi.
Kaj mi diras al mi, ke la violaj floroj
pli bonŝancas ol mi,
la lacerto pli bonŝancas,
la malhele verda ĝardenhoso,
la nedezertigebla gazono,
la arboj, la birdoj,
la kato revanta
en la buterflava suno,
ĉiuj ĉi pli bonŝancas ol mi,
kiu nun surmetas jam ekstermodan mantelon,
serĉas cigaredojn,
la aŭtoŝlosilojn,
stratmapon por la vojo
reen.
Mi eliras
sur la elveturvojo malsupren,
kvazaŭ kiel al ekzekuto,
mi alpaŝas ĝin,
senhezite,
eniras ĝin sen iu eskorto,
alveturas ĝin,
sage rapide proksimiĝas ĝin
kun cent dek kilometroj hore
sur la elĵetsidilo,
mi sakras, lasas fali cigaredocindron,
ĉirkaŭblovate de la mortiga cindro
de ĉiuj mortigaj brulantaj aĵoj,
la raŭpoj konas malpli da hororoj,
la formikaj armeoj estas pli kuraĝaj,
la kiso de serpento
ne tiom bestecas kaj sovaĝas,
mi jam nur volas,
ke la ĉielo ardigu min
ĝis elbrulo,
ke Suno je la sesa matene leviĝu
kaj supre restadu ĝis noktomezo,
mi alveturas ĝin,
kvazaŭĝi estus ebriul-
dompordo,
kiu ĉiam estas malferma,
mi ne volas havi ĝin,
sed mi ĝin ricevas,
ĝi eniras min,
dum la kato etendiĝas,
oscedas
kaj revas pri
nova sonĝo.


Traduko de Cezar laŭ la suba germana traduko de Carl Weissner.


Charles Bukowski
Maschinengewehre, Wachtürme und Stechuhren


Ich fühle mich geneppt von Schwachköpfen,
als sei Realität das Eigentum von
kleinkarierten Geistern mit
Glück und einer Startvorgabe,
und ich sitze in der Kälte
und denke an violette Blumen
an einem Zaun ;
während alle anderen Gold horten
und Cadillacs und
Freundinnen,
denke ich an Palmwedel
und Grabsteine
und das kostbare Geschenk,
schlafen zu können
wie in einem Kokon ;
eine Eidechse zu sein
wäre schlimm genug,
in der Sonne zu rösten
wäre schlimm genug,
aber nichts ist so chlimm,
wie getrimmt zu werden
auf männliche Statur und
ein Männerleben und das
öde Spiel nicht zu wollen :
Maschinengewehre und Wachtürme
und Stechuhren,
Autowäsche,
sich einen Zahn ziehen lassen,
Armbanduhren, Manschettenknöpfe,
Transistorradio,
Pinzetten und Watte,
eine Hausapotheke voll Jod,
Cocktailparties,
Gesangsverein,
neue Schuhe, Weihnachtsgeschenke,
Lebensversicherung, „Newsweek“,
162 Baseballspiele
einen Urlaub auf den Bermudas -
nichts, nichts von alledem zu wollen.
Und ich sage mir, die voletten Blumen
sind besser dran al sich,
die Eidechse ist besser dran,
der dunkelgrüne Gartenschlauch,
das unverwüstliche Gras,
die Bäume, die Vögel,
die Katze, die in der buttergelben
Sonne träumt,
alle besser dran als
ich, der jetzt diesen alten Mantel anzieht,
nach Zigaretten sucht,
nach den Autoschlüsseln,
nach einer Straßenkarte für den
Weg zurück.
Ich geh hinaus
die Einfahrt runter
wie zu einer Exekution,
ich gehe darauf zu,
unbeirrt,
gehe hinein
ohne eine
Eskorte,
fahre darauf zu,
rase ihm entgegen
mit 110 Stundenkilometern
auf dem Schleudersitz,
fluche, lasse Zigaretten -
Asche fallen, umweht
von der tödlichen Asche
aller tödlichen brennenden
Dinge,
die Raupe kennt weniger
Schrecken,
die Ameisenheere sind
tapferer,
der Kuß einer Schlange
nicht so tierisch und wild ;
ich will nur noch, daß der Himmel
mich versengt, bis ich ausgebrannt bin,
daß die Sonne um sechs Uhr morgens
anfängt und bis nach Mitternnacht
oben bleibt,
ich fahre darauf zu,
als wär's die Haustür eines Besoffenen,
die immer offen steht,
ich will es nicht,
aber ich kriege es, ich
kriege es rein,
während die Katze
sich streckt, gähnt
und einem neuen Traum
entgegendämmert.

Übersetzer : Carl Weissner

Bukowski : Por ino, kiun mi konis (prozpoemo)

$
0
0


ferolito

Charles Bukowski
Por ino, kiun mi konis


De ĉiuj ĉi feraj litoj en la paradizo
via estis la plej frida,
kaj mi estis fumo en via spegulo,
kaj vi lavis vian hararon per "Jado",
vi estis virino kaj mi
knabo, sed ne tro juna
por via fera lito
kaj sufiĉe olda por la vino
kaj por vi.
Nun mi estas viro
sufiĉe olda por ĉio,
kaj vi,
multe pli olda,
ne plu estas tiel sensenta,
sed via ferlito
estas nun
vaka.

tradukis Cezar


Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi

$
0
0
Kvaropo el ŝtono, klaŭno, membropupo kaj elefanto



Charles Bukowski
Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi

Ni havas ĉion, kaj ni havas nenion,
kaj kelkaj viroj faras ĝin en la preĝejo,
kaj kelkaj faras ĝin per tio,
ke ili disŝiras papiliojn en la mezo,
kaj kelkaj faras ĝin en Palm Springs
kun blondulinoj, kiuj havas Cadillac-animojn.
Cadillac-oj kaj papilioj,
nenio kaj ĉio,
dum la vizaĝo ŝrumpas
ĝis la lasta fibro
en kelo en Corpus Christi.
Estas io por friponoj, monaĥinoj,
oficistoj kaj vi...
io je la oka matene,
io en biblioteko,
io en la rivero.
Ĉio kaj nenio.
En la buĉfabriko ĝi alvenas
je hoko laŭ la plafono,
vi ŝiras malsupren ĝin,
unu,
du,
tri.
Kaj tiam vi havas sur via nuko
mortan viandon, kiu valoras
ducent dolarojn,
ties ostoj sur viaj ostoj-
ion vi havas, kaj nenion vi havas.
Ĉiam estas sufiĉe frue por morti,
kaj ĉiam tro malfrue. La bovosango,
ŝaumante ŝprucanta en la blanke
kahelitan trogon, diras nenion al vi,
kaj ankaŭ la tombofosistoj, kiuj pasigas
la tempon je la kvina per kafotrinkado
kaj pokerado, ĝis la frosto degelas de
la herbotigoj, ne havas ion por diri
al vi.

Ni havas ĉion kaj ni havas nenion.
Vitroduraj, eĝaj tagoj kun la neeltenebla
fetoro de riveroŝlimo, pli aĉa ol merdo ;
Ŝaktabulaj tagoj kun ĝojomankaj movoj kaj
kontraŭmovoj kun tiom malmulte da senco pri ĉio,
ke venko estas same tiel seninteresa kiel la malo ;
tagoj lantaj kiel azenoj, kiuj en ardanta varmego
trabaraktas sin lacigite kaj grumble tra strato,
kie frenezulo sidas kaj atendas inter ruĝgorĝuloj
kaj birdreĝoj, griza kaj elsuĉita kiel muŝo.
Ankaŭ bonaj tagoj kun ino kaj kriado, kun
pugnobataloj en stratetoj, kun voluptinoj, kiuj
volvas ĝemante siajn dikajn gambojn ĉirkaŭ
viajn koksojn ; tagoj, en kiuj en la taŭrareno
ekbrilas reklamŝildoj kiel diamantoj
kaj kvazaŭ krias : 'Patrino Kapreo !' ; tagoj,
en kiuj kreskas violoj el la tero kaj diras al vi :
'Forgesu la mortajn armeojn kaj la pasintajn
amatinojn, kiuj logis vian monon el vi. Tagoj,
kiam infanoj diras gajajn kaj ekscelentajn vortojn,
kiel sovaĝuloj, kiuj volas sendi informon per
siaj korpoj al vi, tiom longe, kiom ili ankoraŭ
estas sufiĉe vivantaj kaj viglaj por senti ion kaj
por impresi nin per io kaj por petoli, sen iu penso
pri malpermesoj kaj salajroj en koverto kaj idealoj kaj
posedo kaj etcerbaj konceptoj.

Tagoj, en kiuj vi povas plori en verda ĉambro de
mateno ĝis vespero post fermita pordo ; tagoj, kiam
vi povas ridi pri la bakisto, ĉar li havas tiajn
longajn gambojn ; tagoj, kiam vi algapas nur vandon...

Kaj nenion kaj nenion. La tagoj de la ĉefoj ;
malkuraĝaj figuroj kun buŝfetoro kaj grandaj
piedoj ; viroj, kiuj aspektas kiel ranoj, kiel hienoj,
kaj kiuj iras tiel, kvazaŭ neniam ekzistis ritmo,
viroj, kiuj trovas tion inteligenta dungi kaj elĵeti
virojn kaj fari profitojn ;
viroj, kiuj posedas multekostajn edzinojn kiel
60 agrojn da tero truigita de borstangoj, edzinojn,
kiujn ili montras kiel ĉe parado aŭ forĉasas de
malpli fortaj ;
viroj kiuj povas murdi vin, ĉar ili estas frenezaj
kaj havas la leĝon je sia flanko,
viroj, starantaj antaŭ fenestroj larĝaj dek metrojn,
kaj kiuj tamen ne vidas ion,
viroj, kiuj per luksaj jaĥtoj velas ĉirkaŭ la
mondon, sen larĝigi sian horizonton eĉ nur
je milimetro ;
viroj kiel limakoj, kiel angiloj, viroj kiel vermoj
en lardo kaj eĉ ne tiom impresaj...

Kaj nenion. Vi ricevas vian lastan salajron en
haveno, en fabriko, en sanatorio, en hangaro,
en spektakla foirejo, aŭ en frizosalono, aŭ
por iu alia laboro, kiun vi neniam volis havi.
Vi pagas per impoŝtŝarĝoj, per malsanoj kaj
humiliĝoj, per rompita brako kaj truoj en la kapo,
la tuta plenigaĵo elvenas, tiel, kiel ĉe malnova
kuseno.

Ni havas ĉion kaj ni havas nenion.
Kelkaj dum certa tempo faras ĝin sufiĉe bone,
poste ili rezignas batali. La sukceso detruas ilin,
aŭ la naŭzo, la aĝo, nebona nutrado, inko en
la okuloj aŭ infanoj en kolegio, nova aŭto,
rompita spino pro skiado en Svisio, nova edzino,
radikala ŝanĝo en la firmao, aŭ simple normala
foruziĝo kaj disfalo. La viro, kiu ankoraŭ
hieraŭ tramaraŝis la tutan distancon aŭ
tradrinkis tri tagojn kaj noktojn en la Sego-
denta Montaro, estas jam nur io sub kovrilo aŭ
kruco aŭŝtono, aŭ la viktimo de oportuna iluzio,
armita per biblio, per golfvalizeto aŭ teko. Kiel
rapide ili fariĝas nuloj, ĉiuj ĉi viroj,
de kiuj vi neniam atendis tion...

Tagoj kiel ĉi tiu. Kiel via hodiaŭa tago.
Eble la pluvo frapas la fenestron kaj volas
traveni al vi. Kion vi vidas hodiaŭ ? Kio ĝi
estas ? Kie vi estas ? La plej bonaj tagoj
venas foje tuj je la komenco, foje en la mezo
kaj foje nur en la fino. La pecigitaj parceloj
tie ekstere ne estas malbonaj, bildkartoj de
preĝejoj en Eŭropo aŭ homoj en vaksfigura
kabineto, enfrostigitaj en sia tuta sterileco.
Terure, sed ne malbone.
Pensu pri la kanonoj en la parko, pri matenmanĝo
kun toasto kaj kafo, sufiĉe varmega, por ke vi
rimarku, ke vi havas ankoraŭ langon. Rigardu
la tri geraniojn antaŭ la fenestro, kiuj penas
aspekti ruĝaj aŭ rozkoloraj aŭ kiel geranioj.
Ne estas mirakle, ke inoj fojefoje ploras,
ne estas mirakle, ke muloj de tempo al tempo
ne emas suprengrimpi la monton. Ĉu vi estas
en hotelĉambro de Detroit kaj serĉas cigaredon ?
Nur havi ankoraŭfoje bonan tagon, almenaŭ
aludeton de ĝi !

Flegistinoj elvenas post sia servo el la transa
konstruaĵo kaj estas sataj ĝisgorĝe, ok
flegistinoj kun diversaj nomoj kaj loĝejoj,
ili iras trans la gazonon, kelkaj por gazeto
aŭ kakao, kelkaj deziras varman duŝon, kelkaj
viron, kelkaj apenaŭ povas pensi plu pri io.
De ĉio sufiĉe kaj ne sufiĉe. Lacaj pilgrimantoj
inter arkadoj, oranĝoj, stratkanaletoj, filikoj,
antikorpoj, malplenaj Kleenex-skatoloj.

Fojefoje, se Suno volas plezurigi nin, ŝvebas
facila odoro de urnoj en la aero kaj la ladeca bruo
de malnovaj batalaviadiloj, kaj kiam vi eniras
la domon kaj frotas fingron sur fenestrobreto,
vi trovas polvon, eble eĉ teron. Kaj se vi rigardas
el la fenestro, tie estas la tago, kaj se vi
maljuniĝis, vi staras kaj elrigardas, vi suĉas
iom per la lango : Ah, ah...
ne, ne...eble...

Kelkaj aspektas ĉe tio tute naturaj,
kelkaj obscenaj. Estas ĉie la sama afero.


PS :
"Kie brulas, ĝentlemanoj ?"
Kvindek prozpoemoj de Charles Bukowski en eLibrejo.


Bukowski : Babilaĉulo (prozpoemtraduko)

$
0
0


Babilaĉulo / Vantaj homoj


Charles Bukowski
Babilaĉulo


La junulo stamfas trotante per siaj
kotaj piedoj sur mian animon,
li parolas pri koncertoj, virtuozoj, koncertestroj,
pri malpli konataj romanoj de Dostojevskij,
li rakontas pri tio, kiel li foje instruis kelnerinon,
avancitan melkistinon, kiu ne sciis, ke en francan
salaton oni enmetu tion kaj tion ; li
elkraĉas prijuĝojn pri la belaj artoj,
ĝis mi malamegas la belajn artojn
kaj vidas jam nur unu akcepteblan solvon :
reiri al la plej proksima trinkejo, reen al
la vetkurejo kaj observi la ĉevalojn,
reen al la aĵoj, kiuj kuras per si mem,
sen tiu bombasta elkraĉado de vortoj, sen
tiu senfina galimatio, sen tiu eta buŝo,
kiu babilaĉas kaj babilaĉas ;
junulo, ankoraŭ infano, malsana pro tiom da arto,
li kroĉiĝas la arton kiel je antaŭtuko de
patrino, kaj mi demandas min, kiom da dekmiloj
en la lando estas tia kia li,
en pluvemaj noktoj,
en sunplenaj matenoj,
en vesperoj, en kiuj oni ŝatus trankvilon,
en koncerthaloj,
en kafejoj,
en poetaranĝoj,
ĉi tiuj fuŝuloj kun siaj babilaĉado kaj babilado.

Estas tiel, kvazaŭ porko
eniras en liton kun bonulino,
kiun poste neniu volas havi plu.

tradukis Cezar

Bukowski al Vilhelmo Pakard (el letero)

$
0
0


Kancero

Bukowski al Vilhelmo Pakard, 1988

Mi faras nun la necesan haŭtkanceran turneon. Mia haŭtkuracisto, gaja homo, forbruligas miajn tuberojn per ardanta lutilo kaj diras : "Tio estas kiel punktoveldado. La sama principo. Poste li disfaldas la biopsiajn rezultojn kaj diras : "Jen bonŝanco, ke ni kaptis la fekkaŭzaĵon.""Ĉe l' diablo", mi diris, kvazaŭ virvire. "Povus esti pli terure, ĉu ?""Certe. De la kvar kancerspecoj ekzistantaj, estas via la plej bone eltenebla. Se nepre devus esti, mi plej prefere havus vian.""Ankaŭ al mi plej plaĉus, se havus vi ĝin, doktoro."

An William Packard, I988


Ich mache jetzt die Hautkrebs­Tour. Mein Hautarzt, ein lustiger Mensch, brennt mir die Knoten mit einem glühenden kleinen Lötkolben weg und sagt : „Ist wie Punktschweißen. Dasselbe Prinzip." Dann fächert er die Biopsie-Ergebnisse auf und sagt : „Ein Glück, daß wir das Scheißding erwischt haben."„Zum Deibel", sage ich, ganz der Macho. „Könnte schlimmer sein, was ?""Eben. Von den vier Sorten Krebs, die es gibt, haben Sie die erträglichste. Wenn schon, hätte ich am liebsten Ihre."
"Mir wärs auch am liebsten, Sie hätten sie, Doc."


Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo (prozpoemtraduko)

$
0
0



Cezar: Prefere malstreĉiĝi en muskaptilo ol esti viktimo de enuo kaj de monavido.



Charles Bukowski

Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo


En la plej multaj okazoj
ni finiĝas kiel senilaj
bonvolemaj arlekenoj, tien
kaj tien ŝovataj de
rozkolora flegistino,
kiu bojas al ni, ĉar
la litopato denove
estas plena ĝis la rando.
Se ne okazas
perforta fino,
fincelo, en kiu ankoraŭfoje
ĉio preter-
baraktas nin. Mahagon-
koloraj sunradioj,
knabinoj sur plaĝo, plat-
piedoj, frizoj,
tamburantaj vekhorloĝoj,
furiozanta pulso.
Egale kiel ajn, neniam eroj kuniĝas
ĝuste. Mi iras en koktelejojn,
tra senhomaj vakaj apud-
stratoj, en la vetludejon,
mi demandas min, kion mi
efektive volas, kaj mi
pensas dolĉe melankolie pri
praarbaroj plenaj de grimpo-
plantoj kaj similaj
aĵoj, ekz. pri musoj,
kiuj purigas sian nazon
per la antaŭpiedoj.
Mi rigardas la homojn,
sed ili ĉiuj
okupiĝas pri aferoj,
kiujn frenezulo kiel mi
rigardas sensencaĵoj :
partopagi domojn, de tie al
tie vojaĝi, perlabori monon
kaj paroli pri tio.
La sola afero, kiu verŝajne
alportas ion bonan, estas
senrespekte dormi,
sed ankaŭ tio ne
sufiĉe longe iras bone –ĉie
ili ekigas pneŭmatikajn martelojn
la preĝejsonorilojn jukigas la
ŝvito de la preĝantoj, la abeloj
pikas, la fenestroj akre brilas,
boatoj renversiĝas kaj nutras
per sia enhavo ŝarkojn, nur
kanonoj dormas senĝene
en muzeoj. Mi iras for de
ĉio, nenion mi lernis,
mi scias ĉiun tagon malpli, miaj
manoj magnete estas
altirataj de mia gorĝo,
miaj piedoj portas min antaŭen
kiel senkonsciaj bestaj
ekstremaĵoj, en regionojn,
kie ŝimas kaj fermentas,
en oportunan inferon
plenan de verdaĵoj,
grimpotigoj kaj lianoj. Kaj pro tio,
mi dankas al ili surgenue.


tradukis Cezar


Bukowski : Iom da suno (prozpoemtraduko)

$
0
0


Gaja suno



Charles Bukowski
Iom da suno

En la All-American Burger
sidas la prostituitinoj ridantaj
en la interna korto, estas duono post la tria
posttagmeze, ili ĵus manĝis, du el ili trinkis kafon, la tria
ŝmace sorbis kokakolaon tra trinktigo.
Ne plu pluvis. La pluvo
ĉie estis malbona por la negoco.
Mi legas je la tablo en la
angulo la gazeton"Herald Examiner", la
suno brilas sur mian dorson, bona sento.
Ambaŭ tiuj, kiuj trinkas kafon, surhavas pantalonon, la tria,
kiu ŝmace sorbas per trinktigo kokakolaon
sidanta kontraŭe al mi, surhavas minijupon.
Larĝgambe ŝi sidas tie, Suno brilas sub la tablon
kaj mi povas vidi ŝian subkalsoneton :
Ĝi estas hele blua.
Mi foliumas la gazeton,
trovas nenion, retrofoliumas
al la frontpaĝo : La veter-
raporto informas, ke denove ŝtormo
proksimiĝas al ni.
Mi ekstaras kaj preteriras ilian tablon.
Ili subridetas kiel knabinoj en lernejo.
Ekstere sur la trotuaro
mi vidas magran hundon kun pendanta
dorso kaj longaj kunmetitaj
tremantaj kruroj, ĝi kaptas
duonon de seka bulko kaĵ provas
manĝi ĝin, la bulko elpendas flanke de ĝia buŝo,
dume ĝi maĉas kaj provas
vori ĝin.

Ni ĉiuj ne bone
travenis la vintron.

El la germana versio
de Carl Weissner
tradukis Cezar

Bukowski : Klara diferencigo (prozpoemtraduko)

$
0
0



Ŝipfenestro



Charles Bukowski
Klara diferencigo


Mi vivas en
malnova domo, kie
nenio subite komencas venkojubilon,
kie neniu kvazaŭ voras historilibrojn
aŭ plantas foliojn.

De tempo al tempo
falas mia horloĝo malsupren. Foje foje
mia suno estas kiraso,
kiu ekflamiĝas.

Mi ne volas havi
viajn armeojn

viajn kisojn

vian morton.
Ĉion ĉi mi
havas mem.

Miaj manoj havas brakojn,
miaj brakoj havas ŝultrojn,
miaj ŝultroj havas min.
Mi havas min,
vi havas min nur,
se vi povas vidi min ;
sed mi ne volas, ke vi vidu min.

Vi ne vidu, ke mi
havas okulojn en la kapo
kaj povas iri ;
mi ne volas respondi
viajn demandojn,
mi ne volas amuzi vin
kaj vi ankaŭ
min ne enuu
per babilaĉo pri kio ajn.

Mi ne volas
ami vin ; mi ne volas
savi vin.
Mi ne volas havi viajn brakojn
kaj ankaŭ ne
viajn ŝultrojn.

Mi havas min,
vi havas vin.

Tio estu
plu tiel.

trad. Cezar laŭ germana traduko de Carl Weissner


Charles Bukowski
Eine klare Trennung


Ich lebe in einem
alten Haus, wo nichts
in Siegesgeschrei ausbricht,
Geschichtsbücher wälzt
oder Blumen pflanzt.

Manchmal fällt meine
Uhr herunter. Manchmal
ist meine Sonne ein Panzer,
der in Flammen aufgeht.

Ich will nicht
eure Armeen
oder eure Küsse
oder
euren Tod.
Das habe ich
alles selber.

Meine Hände haben Arme,
meine Arme haben Schultern,
meine Schultern haben mich.
Ich habe mich,
ihr habt mich nur,
wenn ihr mich sehen könnt ;
aber ich will nicht,
dass ihr mich seht.

Ihr sollt nicht sehen,
dass ich Augen im Kopf habe
und gehen kann ;
ich will nicht auf eure
Fragen antworten,
ich will euch nicht amüsieren,
und ihr sollt auch
mich nicht amüsieren
oder anöden
mit Gerede über
irgend etwas.

Ich will euch nicht
lieben, ich will euch
nicht retten.
Ich will eure Arme nicht
und eure Schultern
auch nicht.

Ich habe mich,
ihr habt euch.

Dabei soll es
bleiben.


Bukowski : Laborŝuoj (prozpoemtraduko)

$
0
0
Bukowski: Fuŝeseo pri la verkado, la damnita vivo kaj elektitaj poemoj



Charles Bukowski
Laborŝuoj

Kiel vagabondo mi kunportis ĉiam
du parojn da ŝuoj – unu el ili
por memprezentaj interparoladoj kaj
plua paro por streĉa laboro.

Miaj laborŝuoj estis pezaj kaj nigraj kaj
rigidaj. Kelkfoje mi havis
ĉe la surmetado terurajn dolorojn ;
je la piedfingroj ili estis duraj kiel ŝtono
kaj kurbigitaj supren, sed mi
sukcesis surmeti ilin, ankaŭ kun postdrinka sento
en la matena frido.
Nu, tiam mi pensis : Ek,
denove !
Laboraĉi por aĉa salajro
kaj por tio mi estu eĉ dankema, finfine
ili preferis ja min antaŭ la aliaj.
Verŝajne, ĉar mia
turpa vizaĝo aspektas
tiom honesta.

Tiujn tretilojn foje denove
devi surmeti estis ĉiufoje
malfacila komenco.

Mi imagis, kiel estus,
esti for de ĉio ĉi.
Je la ludotablo larĝskale
gajni aŭ furori en la boksringo
aŭ impresi en la lito de riĉa damo.
Eble mi ekhavis
tiujn delirajn ideojn, ĉar mi vivis
tro longe en Los-Anĝeleso,
en tro granda proksimo
al Holivudo.

Anstataŭ tio mi iris sur ŝtuparo
malsupren el malkara hotelaĉo
kaj ĉe ĉiu nova provo
premis la rigidaj ŝuoj
miajn piedojn ĝisblue. Elen en la,
matenan sunon , jen la
trotuaro, jen la urbo. Mi
estis nur ne-kvalifikita
laboristo, plua
averaĝa homo ; la
universo rapidegis
tra mia kapo kaj

el la oreloj ; la kontrolkarto atendis,
ke mi enŝovu ĝin kaj vespere
ankoraŭfoje ; poste drinki ion
kaj tiam vizito ĉe la damoj el
la infero.

Laborŝuoj, laborŝuoj,
kun kiuj mi paradis
kaj en mi nenio krom
nigra nokto.

Tradukis Donko & Cezar
el la kajero „Fuŝeseo pri la skribado, la damnita vivo kaj elektitaj poemoj. Maro-eldonejo.

Bukowski : Evoluo (prozpoemtraduko)

$
0
0

www.TheEvolutionStore.com




Charles Bukowski
1920 - 1994

Evoluo


Unue ŝajnas,
kvazaŭ la kuna seksumado estus granda afero.
Poste tio estas la socia demando
kaj la profesia avanco,

poste spiritaj rezultoj,
kaj tiam kelkaj malkovras la religion por si,
aliaj la arton.
Poste oni avide kungratas monon,
kaj, se sufiĉe kunestas de ĝi,
oni studas, dum oni kondutas
kvazaŭ mono tute ne
interesus onin.
Poste la temoj estas la sano,
hobioj, vojaĝoj,
kaj fine oni nur plu sidadas
kaj pensas nebule pri dubindaj aferoj,

oni iom laboras en la ĝardeno,
malŝategas plantlaŭsojn, bruon, aĉan veteron,
malĝentilan konduton, novajn najbarojn, ebriulojn,
fumadon, seksajn interrilatojn, dancadon,
junajn homojn kaj fiherbojn.
Faras nin
tute tiklaj,

tiu atendado
de l' morto.




Bukowski : Laĉo (prozpoemtraduko)

$
0
0
Mia sportŝuo



Bukowski
Laĉo


Ino,
plata pneŭmatiko,
malsano, sopiro ;
timoj, kiuj baras al oni
la vojon ; timoj, kiuj tiel
fermtenas la buŝon,
ke oni povas studi ilin
kiel figurojn sur ŝaktabulo...
Ne estas la grandaj aferoj,
kiuj enfrenezejigas
homon. Morton oni
ja atendas, murdon,
inceston, rabatakon,
fajron, inundon...
Ne. Kio enfrenezejigas onin,
tio estas la seninterrompa serio
de etaj tragedioj...
Ne la morto de
amata homo,
sed laĉo
disŝiranta, se oni jam sen tio
tro malfruas...
La hororo en tiu ĉi vivo,
tio estas la pelmelo el
banalaj aĵoj kaj aferoj,
kiuj estas ĉie kaj kiuj
pli rapide povas ruinigi onin
ol kancero -
Numeroŝildoj aŭ impostoj
aŭ la forpreno de la stirlicenco por la aŭto
aŭ dungado aŭ maldungado,
doni batojn aŭ devi akcepti ilin
aŭ konstipiĝo,
punpaga bileto,
rakito aŭ griloj aŭ
musoj aŭ termitoj aŭ blatoj
aŭ muŝoj aŭ kaputa ĵalu-
zio aŭ ne plu havi benzinon
aŭ tro da ĝi ;
La defluejo fermŝtopita kaj la
domvartisto ĉiam ebria ;
la prezidanto zorganta
por nenio, kaj la guberniestron
mankas klapo en la kapo ;
la lumŝaltilo derompiĝas,
sur la matraco oni kuŝas kiel sur
histriko,
$ 105 por sparkilo, karburilo kaj
benzinpumpilo ĉe Sears Roebuck,
kaj la telefonfaktura dato por la pago
estas jam pasinta kaj la ekonomio
estas en senventeco kaj la ĉeno
de la gargara klozeto deŝiriĝis,
kaj ĉiuj lumoj
senlumas - la koridora lumo,
la antaŭa lumo, la malantaŭa
lumo, la intera lumo ; estas
pli tenebre ol en la infero
kaj duoble tiom multekosta.
Kaj al tio ĉiam denove
akaroj kaj enkreskintaj
piedungoj kaj homoj,
kiuj insistas pri tio esti
viaj amikoj.
Tio kaj eĉ pli terura :
gutantaj akvokranoj, Kristnasko
kaj Sankta Nikolao, blua hungara salamo,
9 tagojn pluvo, avokado por
50 cendoj kaj
violkolorita
hepata kolbaso.

Aŭ barakti sin tra la rondoj
kiel kelnerino ĉe Norm's en
duobla skipo, aŭ malplenigi litpelvojn,
lavi aŭtojn, aktori kiel bus-
kondukisto aŭ forpeni de oldaj avinoj
la retikulon kaj ĝin lasi
stari kriĉante sur la
perono, kun rompita
manartiko kaj 80 vivjaroj ;
subite rimarki en la retrospegulo 2
policlumojn,
kaj sangomakulojn en la
kalzono ;
dentdolorojn kaj $ 979 por
dentponto kaj $ 300 por
orodento ; kaj Ĉinio kaj
Ruslando kaj Usono kaj longa hararo
kaj mallonga hararo kaj tute neniu
hararo, kaj barboj kaj ne-vizaĝoj
kaj abunda amaso da cigaredopapero,
sed neniun"pot"aŭ nur poton
por pisi en ĝin kaj eble
ankoraŭ aldone grasventron.

Ĉiu centa disŝirita laĉo
ree metas viron,
inon aŭ kion ajn en la

frenezulejon.

Do, memgardu,
se vi kliniĝas
la sekvan fojon.

tradukis Donjo & Cezar
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live