Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Henriko Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

$
0
0


donkey, azeno, Esel

Johano Henriko Pestaloci
Stranga promenrajdo


Viro rajdas sur sia azeno hejmen kaj lasas piediri sian bubon apud si. Jen venas migranto kaj diras : "Tio ne estas justa, patro, ke vi rajdas kaj lasas piediri vian filon. Vi havas pli fortajn membrojn." Jen la patro desaltas de la azeno kaj lasas rajdi la filon.

Jen venas denove migranto kaj diras : "Tio ne estas en ordo, bubo, ke vi rajdas, kaj lasas iri piede vian patron. Vi havas pli junajn gambojn." Jen ambaŭ eksidis sur la azeno kaj rajdis certan distancon. Jen venas tria migranto kaj diras : "Kia stultaĵo estas tio, du rajdistoj sur unu malforta besto. Ĉu oni ne prenu bastonon kaj pelu vin malsupren ?" Jen ambaŭ desaltis de la azena dorso kaj iris surpiede, dekstre la patro kaj maldekstre la filo, kaj en la mezo la azeno. Jen venas kvara migranto kaj diras : "Vi estas tri strangaj kunuloj. Ĉu ne sufiĉas, se duopo iras piede ? Ĉu vi ne irus pli facile, se unu el vi rajdus ?" Jen la patro kunligis la antaŭpiedojn de la azeno, kaj la filo kunligis ties malsuprajn piedojn. Poste ili traŝovis fortan arbotrunkon, kiu staris ĉe la strato ka portis la azenon sur la ŝultroj hejmen.

Tiel povas okazi, se oni volas agi laŭĉies plaĉo.


mulo = azenĉevalo

Johann Heinrich Pestalozzi
Seltsamer Spazierritt


Ein Mann reitet auf seinem Esel nach Hause und lässt seinen Buben zu Fuß nebenher laufen. Kommt ein Wanderer und sagt : "Das ist nicht recht, Vater, dass Ihr reitet und lasst Euren Sohn laufen ; Ihr habt stärkere Glieder." Da steigt der Vater vom Esel herab und ließ den Sohn reiten.

Kommt wieder ein Wandersmann und sagt : "Das ist nicht recht, Bursche, dass Du reitest und lässt deine Vater zu Fuß gehen. Du hast jüngere Beine." Das saßen beide auf und ritten eine Strecke. Kommt eine dritter Wandersmann und sagt : "Was ist das für ein Unverstand, zwei Kerle auf einem schwachen Tier ! Sollte man nicht einen Stock nehmen und Euch beide hinabjagen ?" Da stiegen beide ab und gingen zu Fuß, rechts der Vater und links der Sohn und in der Mitte der Esel. Kommt ein vierter Wandersmann und sagt : "Ihr seid drei wunderliche Gesellen. Ist's nicht genug, wenn zwei zu Fuß gehen ? Geht's nicht leichter, wenn einer von Euch reitet ?" Da band der Vater dem Esel die vorderen Beine zusammen und der Sohn band ihm die hinteren zusammen ; dann zogen sie einen starken Baumpfahl durch, der an der Straße stand und trugen den Esel auf den Schultern heim.

So weit kann's kommen, wenn man es allen Leuten recht machen will.

PS : Estas plua versio de pli malnova fablo en la maniero de Lukiano. (cez)



Cezar : La viro, kiu ĉiam ridetis (fablo)

$
0
0

Ridetanta celufansaketo apud tombo


Cezar
La viro, kiu ĉiam ridetis


fablo

Estis foje viro, kiu ridetis la tutan tagon. Jam kiel infano li ĉiam ridetis. Li ridetis kaj ridetis kaj ridetis. Se iu ridetis, ankaŭ li ridetis. Se iu ridis, li ridetis. Se iu ploris, li ridetis. Se li estis feliĉa, li ridetis. Se li estis malĝoja, jen li ridetis.

Tiel tio iris dum multaj jaroj.

Li tiom kutimiĝis je la ĉiama ridetado, ke iam li jam ne kapablis montri seriozan vizaĝon. Ĉe ĉiuj okazoj li ridetis. Li ridetis eĉ, se oni murdis homojn antaŭ liaj okuloj. Li ridetis, kiam li aŭskultis, ke lia edzino mortis aŭ kiam li eksciis, ke en Japanio falis la atombomboj.

Li ridetis kaj ridetis kaj ridetis.

Ĉar li ĉiam ridetis, li estis ĉie tre ŝatata. Ĉiuj pensis, ke li estas bonulo, sed li estis nur ridetulo. Ridetante li grimpis sur la karieroeskalo kiel skarabohomo pli supren kaj pli supren. Fine li fariĝis eĉ la prezidanto de granda lando. La popolo nomis lin : "La ridetulo."

Ĉiuj pensis, ke li estas ege saĝa. Sed li estis nek saĝa nek malsaĝa. La eksterordinara je li estis nur lia eterna rideto. Estis simple tiel, ke la masko sur lia ridetanta vizaĝo firmfrostiĝis.

Kiam li jam estis morta, li ridetis plu. Kaj tial la homoj apud lia ĉerko ektimis, ĉar ili ĉiuj pensis, ke li ridetas plu pri ili. Ili ja ne sciis, ke firmfrostiĝis nur lia ridetanta masko.


Hans-Georg Kaiser
Über einen Mann, der immer lächelte


Eine Fabel

Es war einmal ein Männlein, das den ganzen Tag lächelte. Schon als Kind lächelte er immer. Er lächelte und lächelte und lächelte. Wenn jemand lächelte, lächelte auch er. Wenn jemand lachte, lächelte er. Wenn jemand weinte, lächelte er. Wenn er glücklich war, lächelte er Wenn er traurig war, so lächelte er.

So ging das schon viele Jahre.

Er gewöhnte sich so sehr an das ewige Lächeln, das es irgendwann schon nicht mehr möglich für ihn war ein ernstes Gesicht zu zeigen. Bei allen Gelegenheiten lächelte er. Er lächelte sogar, wenn Menschen vor seinen Augenm ermordet wurden. Er lächelte ,als er erfuhr, das seine Frau gestorben war, oder als er erfuhr, dass in Japan die Atombomben gefallen sind.

Er lächelte und lächelte und lächelte.

Weil er immer lächelte, war er zunächst überall sehr beliebt. Alle dachten, dass er ein Guter sei, aber er war nur ein Lächler. Lächelnd kletterte er auf der Kariereleiter wie ein Käfermensch immer weiter nach oben. Am Ende wurde er sogar der Präsident eines großen Landes. Das Volk nannte ihn : den "Lächler".

Alle dachten, dass er ungemein weise sei, aber er war weder weise noch töricht. Das Außergewöhnliche an ihm war nur sein ewiges Lächeln. Es war einfach so, dass die Maske auf seinem lächelnden Gesicht festgefroren war.

Nach seinem Tode lächelte er weiter. Und darum zitterten die Menschen an seinem Sarg vor Angst, weil sie dachten, daß er weiter spöttisch über sie lächele. Das fanden sie unheimlich. Sie wussten ja nicht, dass nur seine lächelnde Maske festgefroren war.




Nikolao Nekrasov : Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto (fablopoemo)

Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

$
0
0


Stefan Eder kun ĉinaj muzikiloj II


Monaĥo Wen Ying
Malnovaj kutimoj


(el la periodo de la dua imperiestro de Ĉinio)

Ĵus nomumite, prefekto aranĝis por la oficistoj kaj altranguloj de lia ofica distrikto grandan feston, al kiu estis disponigita ankaŭ multaj muzikistoj por la distro de la gastoj. Dum la kulmino de la festo kantisto prezentiĝis : "For la malnovan, eniĝu la nova ; for la malfeliĉostelon, eniĝu la feliĉostelo !"

La prefekto sentis sin ege flatata.

"Kiu verkis tion ?" li demandis.

"En nia urbo estas malnova kutimo, nome tiu kanti tiun ĉi kanton ĉiufoje je la alveno de nova prefekto. Estas ankaŭ la ununura kanto, kiun mi konas", respondis la kantisto.


tradukis Cezar

B.Traven/ Lev Tolstoj : La kulo kaj la leono /Kiu estas la mastro de l' vivo ?

$
0
0




Lev Tolstoj
La kulo kaj la leono


(fablo)

Kulo flugis al leono kaj parolis al ĝi : „Certe vi pensas, ke vi estas pli forta ol mi. Sed tio estas eraro, karulo ! Ja kiel helpu al vi via granda leonforto kontraŭ mi, se mi atakos vin ? Vi vane gratos per viaj ungoj kaj mordos per viaj dentoj, tiel kiel la vilaĝaninoj, kiam ili kverelas kun siaj edzoj. Mi pruvos al vi. Ek do, ni batalu unu kontraŭ la alia !“

Kaj la eta insekto kriis sian altsonan zumantan kulobatalkrion, ĵetiĝis sur la leonon kaj pikis ĝian senteman nazon, ĉiam denove.

La leono batis per siaj ungegoj al la kulo, unue ĉagreniĝinte, post kolere. Sed tiel ĝi vundgratis nur sian propran vizaĝon kaj ne povis suferigi la rapidan kulon. Finfine, sangante kaj lacigite, ĝi rezignis batali plu.

La kulo triumfe zumis kaj forflugis, tiom konvinkite pri si mem, ke ĝi preskaŭ krevis pro fiero. Sed, ĉar ĝi ne atentis pri tio, kien ĝi flugas, ĝi



flugis rekte en la reton de araneo, kaj la araneo rampis al ĝi kaj komencis suĉi ĝian sangon.

„Mi venkis la leonon“, la plej fortan el ĉiuj bestoj", pensis la kulo antaŭ ol ĝi mortis, „ kaj nun min mortigas – kia maljusteco – mizera araneo !“





B.Traven
Kiu estas la mastro de l' vivo ?

(eltiraĵo el la romano „Rozo Blanka“)


Eble Hacinto, la indiĝeno, estis la mastro de l' vivo, kiu posedis Rozon Blankan sen posedi ĝin. Li eble estis la mastro de l' vivo ĝis tiu tago, kiam oni eltrovis, ke Rozo Blanka portas nafton en sia tero.

Tiam ankaŭ Hacinto Yanyez ne plu estis la mastro de l' vivo ; ĉar nun ankaŭ li fariĝis sablero ĵetata en la maŝino tien kaj tien.


Eble Margarito estis la mastro de l' vivo, tiu Margarito, kiu kuracadis la mulojn, kiu komprenis la lingvon de la muloj, kiu infere kapablis sakri kaj melodie kanti dolĉajn baladojn en la sama momento.

Eble la compadres de Rozo Blanka estis la mastroj de l'vivo. Tiom longe, ĝis ili perdis sian hejman regionon.

Eble la mastro de l' vivo estis la leono en la ĝangalo. Sed la puloj estis pli fortaj ol ĝi, ĉar ili molestis ĝin. Kaj ĝi ne povis defendi sin kontraŭ ili ; dorno, kiun ĝi tretis en sian piedegon, estis pli forta ol ĝi, ĉar la dorno lamigis ĝin ; la venena serpento, kiu mordis ĝin en la nudan nazon, se ĝi estis neatentema, povis faligi ĝin, kaj tial ĝi estis pli forta ol la leono.

Eble la mastro de l' vivo estis la kolorriĉa papilio, kiu ŝvebis kiel ondo de floro al floro kaj zorgis pri nenio, ĝuis sian vivon, ĝis ĝi kaptiĝis en la reto de araneo, kiu estis pli forta ol ĝi.

Eble la mastro de l' vivo estis la klasfiera laboristo, kiu boksis sian skipestron teren kaj sufiĉe draste tradraŝis lin, ĉar la skipestro, kiu sentis sin pli forta kaj pli potenca, kriis lin vizaĝen. Sed la diligenta laboristo pli produktis ol la merkato povas uzi, kaj la fabriko ne plu povis pagi la viron kaj devis maldungi lin ; kaj liaj infanoj ŝiris la karnon de la laboristo, ĉar ili estis malsataj kaj sentis sin kiel mastroj de l' mondo, kies sklavo kaj subulo estas laŭ ilia opinio la propra patro.

PS : B.Traven : Rozo Blanka (romano)

arto kaj povo: Urbo Florenco kun Davido kaj leono
Leono : "La terglobo obeas al mi !"

Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)

$
0
0


Balzac


Balzac kaj lia tajloro


La franca verkisto Balzac neniam havis monon. Estas ja vere, ke en sia skriboĉambro li posedis ŝrankon kun speciala tirkesto por mono ; sed tiu ĉi tirkesto estis ĉiam malplena, ĉar la fama viro neniam posedis cent frankojn kune. Kontraŭe, li havis ŝuldojn.Tiom da ŝuldoj, ke lia tuta vivo estis senĉesa batalado kun la kreditoroj.

Iun tagon, ĉirkaŭ tagmeze, kiam la verkisto kuŝis ankoraŭ en la lito (ĉar li preferis labori dum la nokto) lia tajloro eniris en la ĉambron - kun nepagita fakturo, kompreneble !

Balzac tre ĝentile akceptis la kreditoron, sed ne ellitigis sin.

"Kion vi deziras, sinjoro ?" li demandis.

La tajloro : "Sinjoro Balzac, jen mi alportas la fakturon por vi, pagotan..."

Balzac : "Bone. Malfermu la ŝrankon !"

La tajloro, plena de espero, ke li tuj ricevos monon, kun granda ĝojo malfermis la ŝrankon.

Balzac : "Bonvolu malfermi la supran tirkeston !"

La tajloro : "Ĝi estas malplena."

Balzac : "Malfermu do la malsupran !"

La tajloro : "Ankaŭĝi estas malplena."

Balzac : "Malfermu la dekstran !"

La tajloro : "Nenio enestas."

Balzac : "Do malfermu la maldekstran !"

La tajloro : "Ĝi estas plenigita per paperoj."

Balzac : "Tre bone. Ili estas nepagitaj fakturoj. Tien bonvolu meti ankaŭ vian."

Kaj li tute trankvile sin turnis sur sian alian flankon, por dormi plu.


PS : Detajpis Cezar el la internacia legolibro "TRA LA MONDO" , kolektita kaj prilaborita de Paul Bennemann.



Paŭlo Coelho : Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco (traduko de anekdoto)

$
0
0
Starigata galgo



Paulo Coelho
Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco

Malnova perua legendo raportas pri urbo, en kiu ĉiuj estis feliĉaj. La loĝantoj faris tion, kio plaĉis al ili. Krome ili bone interrilatis kun la aliaj. Nur la urbestro estis malgaja, ĉar li havis nenion, kion li povus regi. La prizono estis malplena, la juĝejo neniam estis uzata, kaj la notario enspezis nenion, ĉar la donita vorto pli valoris ol iu papero.

Iutage la urbestro vokis kelkajn metiistojn el malproksima loko al si, por ke ili konstruu sur la placo meze de la urbo dometon el tabuloj. Unu semajnon oni aŭdis la marteladon kaj segadon. Ĉe la fino de la semajno la urbestro invitis ĉiujn loĝantojn de la urbo al la inaŭguro. Solene oni forigis la tabulojn. Kaj antaŭ iliaj okuloj aperis – galgo.

La homoj demandis reciproke, por kio la galgo estu bona.Timeme ili komencis okupigi la juĝejon pri aferoj, kiuj antaŭe bone estis regulitaj per interkonsento. Ili iris al la notario por registrigi dokumentojn tiajn, kiajn antaŭe oni intertraktis buŝe. Kaj ili komencis sekvi la konsilojn de la urbestro pro ektimo de l' leĝo.

La legendo asertis, ke oni neniam uzis la galgon. Ĝia nura ĉeesto jam ŝanĝis ĉion.

El germana traduko tradukis Cezar

Paŭlo Coelho : La heroldo de l' bono (traduko de anekdoto)

$
0
0

Leonardo da Vinci (1452-1519) -

Paulo Coelho
La heroldo de l' bono


(anekdoto pri Leonardo da Vinci)

En la mezepoka jaro 1476 interparolis du viroj en preĝejo. Ili haltis kelkajn minutojn antaŭ bildo, kiu montris du anĝelojn, kiuj mane ĉe mane paŝis malsupren en urbon.

"Ni travivas la teruran tempon de l' pesto", diris unu el la viroj. Bildoj pri anĝeloj apenaŭ adapteblas al nia tempo.

"Tio estas bildo pri la pesto", diris la alia. Estas bildoprezento el la tielnomata Legenda Aurea, religia popollibro el la mezepoko. La ruĝvesta anĝelo estas Lucifero, la maliculo. Rigardu, je la zono li portas saketon. En ĝi estas la epedemio, kiu detruis nian vivon kaj tiun de nia familio."

La alia viro rigardas la bildon detale. Efektive Lucifero portis saketon ĉe si. Sed la anĝelo, kiu kondukas lin, male aspektas trankvila, paca kaj iluminata de Dio.

Se Lucifero alportas la peston, kiu do estas la alia, kiu kondukas lin mane ?"

"Tio estas la anĝelo de l' Sinjoro, la heroldo de l' bono. Sen lia permeso la malica neniam povus montri sin al ni."

"Kaj kion li faras ?"

"Li montras al li la lokon, en kiu la homoj pere de la malfeliĉo estu purigitaj."

Oni rakontas, ke Leonardo da Vinci, kiam li planis sian faman freskobildon "Sankta Vespermanĝo", estis konfrontata al granda malfacilaĵo. Li devis pentri la bonon en bildo de Jesuo - kaj la malbonan en bildo de Judaso. Kiam li iutage aŭskultis ĥoron, li vidis inter la kantistoj knabon, pri kiu li pensis, ke li povus esti ideala modelo por la figuro de Kristo. Li invitis lin en sian atelieron, desegnis studojn kaj skizojn de li. Antaŭ ol la knabo foriris, li montris al li skizon pri " La lasta vespermanĝo" kaj diris al li, ke li donos al Jesuo la vizaĝon.

Tri jaroj pasis. "Sankta Vespermanĝo", kiu estis ornamonta unu el la plej konataj preĝejoj de la urbo, estis preskaŭ finita - sed Leonardo ankoraŭ ne trovis la idealan modelon por Judaso.

La kardinalo, respondeca por la preĝejo, komencis urĝi Leonardon, postulis de li rapide fini sian verkon.

Post kelkaj tagoj de serĉado la viro renkontis multe tro frue aĝiĝintan junan viron, kiu havis ĉifonojn sur la korpo kaj kuŝis ebrie en stratkanaleto. Li petis sian asistanton konduki lin en la preĝejon, ĉar li ne plu havis tempon por skizi lin.

La almozpetanto estis kondukata tien, sen vere kompreni, kio okazas. La asistantoj apogis lin tiel, ke li staris rekte, dum Leonardo kopiis ties vizaĝtrajtojn, en kiujn tiel konturite fosiĝis nekompatemo, peko kaj egoismo.

Kiam Leonardo estis preta kun sia laboro, la almozpetanto malfermis la okulojn, ĉar lia ebrieco iom perdiĝis. Li rimarkis la freskon antaŭ si kaj diris en mikso el teruriĝo kaj malĝojo : "Mi jam iam vidis tiun bildon."

"Kiam ?" demandis Leonardo.

"Antaŭ tri jaroj, antaŭ ol mi ĉion perdis, kion mi posedis. Tiam mi kantis en ĥoro kaj artisto invitis min esti la modelo por la vizaĝo de Jesuo."

tradukis Cezar

PS :
La bildo "Sankta Vespermanĝo" estas prenita el Vikipedio.



Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdototraduko)

$
0
0

Ĝuang Dsi

Ĝuang Dsi
Saĝuloj kaj rabistoj

Tiom longe, kiom la saĝuloj ne estas elmortintaj, ankaŭ la grandaj rabistoj ne ĉesos malbonagi. Se oni estimas la saĝulojn por ordigi kun ilia helpo la mondon, tiukaze oni tiel atentas en vero nur la avantaĝojn de la grandaj rabistoj laŭ la maniero de Dŝih, por ke ili fariĝu eĉ pli grandaj. Se oni laŭnormigas buŝelon por mezuri grenon, tiukaze ili falsas la grenmezuron kaj tiras el tio gajnojn ; se oni kontrolmarkas pesilojn kaj laŭnormigas pezilojn por pesi varojn, tiukaze ili falsas kontrolmarkojn kaj pezilojn kaj tiras el tio gajnojn ; se oni laŭnormigas oficajn emblemojn kaj sigelojn por fortigi la konfidon de la homoj, tiukaze ili falsas la oficemblemojn kaj sigelojn kaj tiras gajnojn el tio ; se normoj de la homa konduto kaj de la honesta komerco estas fiksataj, tiukaze ili falsas tiujn normojn kaj tiras gajnojn el tio.

Kiel tio pruveblas ? Se iu nun ŝtelas nur la bukon de zono, tiukaze li estas ekzekutata pro tio. Sed se iu ŝtelas tutan ŝtaton tiu pro tio estas honorata kiel princo. En la kortegoj de la princaj mastroj oni diras, ke la normoj de la homa konduto kaj de la honesta komerco estas hejme tie. Ĉu ili en tiu kazo do ne ŝtelis la normojn de homa konduto kaj de honesta komerco kaj la tutan saĝon de la saĝuloj por si mem kaj por sia avantaĝo ?

trad. Donjo kaj Cezar el la libro "Tiel parolis la saĝulo", eldonita de Ernst Schwartz, Rütten & Loening, Berlino, dua eldono 1986

PS :Titolo de ni aldonita, Ĝuang Dsi estas fama ĉina filozofo, la plej grava interpreto de Laŭzi (Laotse) el la jaroj 370 ĝis 280 antaŭ Kr.

Cezar : Anekdoto pri papago kaj Aleksandro de Humboldt

$
0
0


Mirinde desegnis tion Igorj Ĥomjakov por la gazeto
"Fenestro", tie, kie aperis ankaŭ la anekdoto.


Cezar
Anekdoto pri papago kaj Aleksandro de Humboldt

De la jaro 1799 ĝis la jaro 1804 entreprenis Humboldt kun Aimé Bonpland la famiĝintan esplorvojaĝon tra Ameriko, kiu kondukis lin trans Tenerifo al Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Meksiko.

Ĉe indiĝena tribo ĉe la torento Rio Negro Humboldt malkovris papagon maljunan, kiu povis formi flue kaj klare distingeble homajn sonojn. Humboldt estis mirigita, kaj pri la kapabloj de la besto kaj parte ankaŭ pri tio, ke li, la multe vojaĝinta kaj lingvodotita esploristo, ne komprenis eĉ vorton el tio, kion parolis la papago. Humboldt tial petis la tribestron klarigi al li, kion diris la papago.

Sed la tribestro respondis al Humboldt, ke ankaŭ li ne povas kompreni la papagon : "La birdo ne parolas nian lingvon", li diris, "neniu el ni povas kompreni ĝin." Humboldt demandis plu : "Tiel ĝi do venis de tre malproksime ĉi tien, ĉu ?" Ankaŭ tion respondis la tribestro : "Ne, tion ne. La birdo vivas pli longe ĉi tie ol ni. Ĝi estas neimageble olda. Kiam ni antaŭ longa tempo ekloĝis en tiu ĉi valo, ĝi estis jam ĉi tie. Ni trovis ĝin en la valo. La papago lernis la paroladon de la tribo, kiu antaŭ ni vivis ĉi tie. Sed tiu tribo jam estas elmortinta."

Pripenseme Humbolto rigardis la papagon, turnis sin al sia akompananto kaj diris : "Rigardu la birdon, ĝi estas parto de la mondo - kaj homara historio ! Tiuj, kiuj komprenis la birdon, estas mortaj. Tiuj, kiuj vivas kun ĝi, ne komprenas ĝin. Kaj kion ĝiaj vortoj signifas por ĝi mem ?"



Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

$
0
0


Kazimir Bein = Kabe
Kabe = Kazimir Bein

Kabe
Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

I. Donu prefere sciigojn pri la sano de la regnestro, pri la rikoltoj, pri progresoj de la komerco kaj industrio en Turkujo.

II. Ne publikigu iun ajn felietonon, kiu ne estis aprobita de Lia Ekscelenco la ministro de la publika instruado, la gardanto de la bonmoreco.

III. Ne presu tro longajn artikolojn, literaturajn aŭ sciencajn, kiuj okupus pli ol unu numeron. Evitu la vorton : "Daŭrigota".

IV. Zorge evitu la interpunkciojn de l' divenado, ĉar ili maltrankviligas la spiritojn.

V. Tre zorge evitu ĉiajn personajn sciigojn ; kiam oni diras al vi, ke iu estro estas ŝtelisto aŭ mortigisto, neniam kredu al la parolantoj kaj silentu pri la afero.

VI. Estas malpermesite presi petskribojn de la privataj personoj kaj de l' provincaj komunumoj, plendantaj pri la maljusteco de la estraro.

VII. Ne citu historiajn kaj geografiajn nomojn, neniam la nomon "Armenio".

VIII. Estas malpermesite sciigi ion pri atencoj kontraŭ alilandaj regnestroj kaj pri ribeloj en la eksterlando.

IX. Ne skribu en via ĵurnalo pri ĉi tiu regularo, por eviti nekonvenajn kritikojn.

La ĵurnaloj, bone memorante la okan paragrafon de l' regularo jene rakontis pri la mortigo de la persa ŝaho, Nasr-ed-Dinh : "La ŝaho fartis malbone post la tagmezo. Li mortis kaj lia korpo estis transportita Teheranon."

La privataj leteroj ankaŭ ne estas sen kontrolo. Jen lia cirkulero al la poŝtaj oficistoj :

I. Ĉiujn suspektajn leterojn oni devas sendi en la palacon.

II. Observu la personojn, kiuj ofte ricevas leterojn en la poŝtaj oficejoj en Pera kaj Galata.

III. La leterojn devas ekzameni la poŝtestroj.

IV. Kontrolu tre zorge la leterojn "poŝterestante" ktp.

detajpis kaj aranĝis Cezar

Kabe : Diogeno kaj Aleksandro (anekdoto)

$
0
0


Diogeno kaj Aleksandro

Diogeno kaj Aleksandro

La greka saĝulo Diogeno ne havis loĝejon, kiel aliaj homoj, sed loĝis en malnova barelo, ĉar li diris : „La homo estas des pli feliĉa ju malpli da bezonoj li havas.“

La reĝo Aleksandro Granda volis vidi la saĝulon kaj kun granda akompanantaro vizitis lin. Diogeno sidis antaŭ sia barelo kaj sin varmigis en la suno ; li tute ne atentis la potencan gaston.

„Via loĝejo estas malbona kaj viaj vestoj ankaŭ“, diris Aleksandro. „Postulu kion volas, mi plenumos vian peton.“

„Mi bezonas nenion“, respondis la saĝulo, „sed se vi volas fari al mi plezuron, ne kovru al mi la sunon.“

La reĝo admiris la noblan neprofiteman homon kaj diris al siaj akompanantoj : „Se mi ne estus Aleksandro, mi dezirus esti Diogeno.“


El : D-ro Kabe (Kazimierz Bein), Unua Legolibro


La cinika kosmopolito Diogeno (vilao Albani)
Diogeno de Sinope, H : 54.6 cm., Romia kopio de helena verko, Vilao Albani, Romo.

Diogeno de Sinope


"Kio estas la plej bona manĝotempo ?", oni demandis Diogenon. Li respondis : "Se oni estas riĉa, ĉiam, sed se oni estas povra, ĉiam tiam, se oni povas."

La cinika filozofo Diogeno, (* ĉ.399 a. Kr. en Sinope, † 323 a. Kr. en Korinto) vivis en Ateno, li estis lernanto de Antisteno (kaj tiu lernanto de Sokrato).

Diogeno malestimis la kulturon de la riĉuloj kaj de la greka nacio, li ne verkis ion, sed praktikis sian filozofion en la publika vivo. Aŭtarkio de homo de la ekstera mondo kaj de ĉia konvencio estis por li la baza kondiĉo por ĉiu vera virto.

De la legendecaj anekdotoj pri li estas la plej konata tiu pri Diogeno kaj Aleksandro. En malnovgreka teksto (Diogeno Laertio) legeblas la variaĵo, ke Diogeno diris al Aleksandro : "Prenu vian ombron de mi", kio aludus eble multe pli la venkon de Sparto je Ateno (404 a. Kr.) danke al grandega financa subteno de la reĝo de la persoj, kiu tiel estis la komenco de la disfalo de la greka urboŝtata ordo. Sepdek jarojn poste tiu disfalo kaj pereo de la greka urboŝtato estis finita.

Pri la vivo de Diogeno en barelo ekzistas diversaj opinioj. Dum certaj filozofoj asertas, ke li vivis ĉeokoze en ĝardena barelo de amiko, ĉar tiu ofertis tiun dormeblecon al li, verkas aliaj, ke temas nur pri tradukeraro de la filozofo
Seneko, kiu verkis, "ke viro kun tiaj malmultaj pretendoj same tiel bone povus vivi en (pithos) en barelo".

Simile al Jesuo Kristo la influo de Diogeno je la pensado de la homaro tamen plu estas granda. Nenombreble multaj legendoj pri li kaj liaj diroj kaj agoj - ĉu veraj ĉu ne -plenigas tutajn librojn. Li estis la unua kosmopolito, do homo, al kiu la homaro estis pli grava ol la greka nacio. Homo por li estis kosmopolito, tial li devis serĉi tiajn rarajn homojn kun lanterno (ili ankoraŭ nun tre raras). Por mi li estas ankaŭ prapatro de la anarkiismo en sia plej bona senco. Lia, vivo, konduto kaj agado tre memorigas min pri la fama rusa anarkiisto Bakunin.

Kiel almozpetanta vaganto, li ricevis la kromnomon Kyon (greke : la hundo) La filozofiaj cinikistoj de tiu vivpraktiko eventuale derivis sian nomon.

Al la ekkoniloj de la cinikistoj apartenas migrobastono, dorsosako kaj manĝopelvo, kiuj samtempe estas la bazaj principoj de la cinikismo, nome : kosmopolitismo, aŭtarkio, senbezoneco kaj parhesio (la libero povi paroli pri ĉio).



Cinika filozofo Diogeno kun migrobastono, hundo kaj pelvo

Germana literaturo pri Diogeno :

Weber, Carl-Wilhelm : Diogenes. Die Botschaft aus der Tonne. München : Nymphenburger, 1987. - ISBN 3-48500-552-5

Sloterdijk, Peter : Kritik der zynischen Vernunft. 2 Bd. Frankfurt a.M. : Suhrkamp, 1983. - ISBN 3-51811-099-3

Retligoj :

Die jüngeren Zyniker : Diogenes, Krates u. a. (Karl Vorländer, Geschichte der Philosophie, 1902 -
Online-Version)

Diogenes aus Sinope -
einige Zitate

Diogenes of Sinope

(The Internet Encyclopedia of Philosophy)

Anonima : Doni estas pli benige ol preni (traduko de anekdoto)

$
0
0

Dankon!



Doni estas pli benige ol preni

Anonima anekdoto el la regiono de Altenburgo en Germanio


Lernanto, kiu frekventis lernejon en Altenburgo, promenis rondire kun sia instruisto je malfrua posttagmezo en la ĉirkaŭo de la urbo. Jen ili vidis ĉe la vojo paron da ŝuoj. Ili apartenis al povrulo, kiu laboris sur proksima agro.

La lernanto diris al la instruisto : Ni mistifiku la viron, ni kaŝu la ŝuojn post la proksima arbustaĵo. Kiel la viro reagos, se li ne plu trovos la ŝuojn ?“

„Mia kara amiko“, respondis la instruisto, „oni neniam faru ŝercojn koste de la povruloj. Prefere metu en ĉiun ŝuon oromoneron, poste ni observu, kio okazos.“.

La lernanto havis nur dekkvin jarojn kaj obeis al sia instruisto.

Kiam la povra viro jam finis sian laboron, li iris al la rando de la kampo kaj ĵus volis surmeti siajn ŝuojn ; jen li rimarkis en ambaŭŝuoj oran moneron. Li rigardis al ĉiuj flankoj, sed vidis neniun. Tial li metis la monon en pantalonpoŝon. Li falis surgenuen, rigardis al la ĉielo kaj vokis : „Ho, Dio, Dio mia, tiel estas do vere, ke vi ne forlasas tiujn, kiuj fidas al vi. Vi scias, ke miaj infanoj ne havas panon kaj, ke mia edzino estas malsana. Mi estas tiom dankema por tiu donaco.“

La lernanto staris, enkore profunde tuŝite, kaj havis plorojn en siaj okuloj. La instruisto rimarkis : „Kio estas do pli bona, mistifiki povrulon aŭ tiu ĉi bona dono ?“

La lernanto klarigis : „Vi kiel instruisto tre helpis al mi, tion mi ne forgesos dum mia tuta plua vivo. En ĉio ĉi montriĝas ja la belaj vortoj : „Doni estas pli benige ol preni.“

PS : Efektive, tiel estas, humaneco ekzistas nur tiukaze, se ni mem agas humane. Iu dio ne faros tion por ni. Bonecon ni kreas mem, per niaj bonaj agoj, per nia solidareco al aliaj. Se ni ne mem agas tiel, ni ne atendu tion de aliaj, eĉ ne de konataj aŭ nekonataj dioj. Jen ankoraŭ plua tre grava penso : Boneco ne ekestas per malboneco. Tio estas nur agrabla iluzio por tiuj, kiuj regas aliajn aŭ per sia mono aŭ eĉ per perforto. (cez)

Georgo Lagrange : La vivo

La unua telefoninterparolado (anekdoto)

$
0
0


La unua telefoninterparolado



La unua telefona interparolado okazis en la jaro 1861. Philipp Reiss finfine sukcesis, ekfunkciigi sian aparaton. Kun granda ĝojo li perceptis la ligon al la amiko je la alia fino de la drato. Sed kion li diru ? Ĉar necesis garantio pri nedubebla teknika transigo, liaj vortoj, se ili alvenus nur malklare aŭ er-ope, devus esti nediveneblaj. Ekscitite li elparolis la "profunde saĝajn" vortojn : "Ĉevaloj ne manĝas kukuman salaton."

"Tion mi scias mem, idioto !" responde vokis la partnero de la unua telefona interparolado."






Anekdotoj pri Ringelnatz

$
0
0



Jen la demando: Ĉu Ringelnatz estis etburĝo?


Fruaj influoj


Ringelnatz havis en Wurzen infanvartistinon, kiu timigis lin. Tiel ŝi kondukis la apenaŭ kvar jarojn aĝan en la urbon, kiam la superakvega rivero Mulde inundis la stratojn, kaj ŝi minacis lin per tio, ke ŝi diris, ke la superakvego altiĝos plu. Ofte ŝi kondukis la kriante protestatantan infanon en tombejon „antaŭ krucon, je kiu estis najlita granda timiga nuda viro. „Neniu miraklo, ke Ringelnatz uzis la unuan bonan okazon por eskapi. Amiko de la patro vidis la bubeton sur la foirplaco kaj kaptis lin.

Rimarko : La anekdoto estas el la libro „Lass dich ja nicht zum Lachen verleiten" Anekdoten über Ringelnatz „Ja ne lasu logi vin al ridado“ Anekdotoj pri Ringelnatz, Strigspegulo Eldonejo, Eulenspiegel Verlag.


Du vivsavantoj


La familio estis transloĝinta al Lepsiko, en la Bordo-straton (Uferstraße) "Ĉe la Maljuna Pigo" ("An der Alten Elster".

Iam Ringelnatz kun sia du jarojn pli aĝa fratino Ottilie hejmenportis ĝojradie mortan kokinon, kiun ambaŭ en vivdanĝero "estis savintaj" el la rivero.

Rimarko : Maljuna Pigo = en tiu ĉi kazo estas rivero en Lepsiko.

Arto kaj monpago

Ringelnatz kaj Ottilie konstruis rigardokestan teatron : Li pentris kiel scenejan fonon polusan pejzaĝon, antaŭ tiu staris sur blua paperglacio kaj vatoneĝo malgranda amatore farita lignosledo. Otilie ludis la sidejmontristinon por la gepatroj, la eksonorilantinon kaj fervoran kurtentiristinon. Post la prezentado la patro al ili donacis agnoskante unuan artistan honorarion, estis kelkaj pfenigoj. La infanoj kutimiĝis al tiu enspezeblo, sed penis pli malpli kaj pli malpli, tiel, ke la patro, kiel prudenta ĝardenisto de la arboplantejo Bötticher fortranĉis tiun metian branĉon de akirado.

Infankredo

Ringelnatz ĉiam postulis, ke la infanvartistino akompanu lin necesejen, ĉar li supozis, ke tie hantas fantomo. Se li eskapis la klozeton, li krake fermis la pordon kaj mokis la fantomon kun la ĉiama voko : "Stulta vi estas !" La mirigitaj gepatroj demandis la etan timleporulon, kiu ĉion konfesis. De nun la klozeto estis nomata nur plu : "Stultaviestas".

Hans Seppik : Skeptika vilaĝanino (anekdoto)

$
0
0


Ĝirafoj kun ido en la zoologia ĝardeno de Nurembergo

Hans Seppik

Skeptika vilaĝanino

Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Kun granda intereso ŝi rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn, ĉar la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.

Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon, kie ŝi vidis diversajn strangajn bestojn, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis. Kiam ŝi fine venis al loko, kie estis du ĝirafoj kun longegaj koloj, ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne : « Tio estas trompo ! Tiaj bestoj ne povas ekzisti ! »

Poste oni montris al ŝi kamelon. Kiam la simpla maljunulino ekvidis tiun malbelan beston, ŝi tuj ekkriis kolere : « Ho, tiuj komunistoj ! Kion ili faris el la ĉevalo ! »

el H. Seppik
"La tuta Esperanto"
gramatiko por progresintoj


PS :
trovebla en la elektronika librejo de Mike :
La tuta Esperanto

PSS : Laŭ mia opinio tio estas tre bona gramatiko, kiun mi pro tio eĉ dufoje trastudis ! (Cez)


Ĝirafo - Giraffe

Hans Seppik
Skeptische Bäuerin


Eine alte Bäuerin kam nach Moskau. Mit großem Interesse sah sie die Stadt an und bewunderte die Autos und Straßenbahnen, weil sie das erste Mal in ihrem Leben in einer großen Stadt war.

Unter anderem besuchte sie auch den Tiergarten, wo sie verschiedene seltsame Tiere sah, die sie so noch nie vorher gesehehen hatte. Als sie am Ende an einen Ort kam, wo sich zwei Giraffen mit sehr langen Hälsen befanden, konnte sie sich nicht zurückhalten und schrie entrüstet auf : "Das ist Betrug ! Solche Tiere kann es nicht geben !"

Danach zeigte man ihr ein Kamel. Als die einfache Bäuerin das hässliche Tier erblickte, schrie sie gleich wütend los : "Oh, diese Kommunisten ! Was haben sie mit dem Pferd gemacht !"

PS : aus H. Seppik
"La tuta Esperanto"
Gramatiko por progresintoj

Befindet sich bei Mikaelo als PDF :
http://www.ipernity.com/doc/mike59/4201149/in/album/86911

Kurt Tucholsky : La pulo (traduko de anekdoto)

$
0
0


leterpoŝtkesto


Kurt Tucholsky
La pulo


En la departemento du Gard– tute ĝuste, tie, kie situas Nîmes kaj la Pont du Gard : en la suda Francio – jen sidis en poŝtoficejo jam ne plu juna fraŭlino kiel oficistino, kiu havis malican kutimon : ŝi malfermis ĉeokaze la leterojn kaj legis ilin. Tion sciis ĉiu en la loko. Sed en Francio estas tiel : concierge, telefono kaj la poŝtoficejo, tio estas sanktaj institucioj, kaj tiujn oni ja rajtas tuŝi, sed oni ne tuŝu ilin, kaj tial ankaŭ neniu faras tion.

La fraŭlino do legis la leterojn, kaj kun siaj maldiskretaĵoj ŝi kelkfoje ĉagrenis la homojn.

En la departemento vivis sur bela kastelo prudenta grafo. Grafoj de tempo al tempo estas prudentaj, en Francio. Kaj tiu grafo faris iutage la sekvan :

Li mendis al si juĝejan ekzekutiston en la kastelon kaj verkis en ties ĉeesto al amiko :


Kara amiko !

Ĉar mi scias, ke fraŭlino Emilie Dupont de la poŝtejo ĉiam malfermas niajn leterojn, ĉar ŝi preskaŭ krevas pro pura scivolo, mi sendas ĉi-kune, por foje fini ŝian fi-kutimon, vivantan pulon.

Kun multaj belaj salutoj !
Grafo Koakso


Kaj tiun leteron li fermis en ĉeesto de la juĝeja ekzekutisto. Sed li ne enmetis pulon. Kiam la letero alvenis, enestis pulo.

poŝtkesto

Kurt Tucholsky
Der Floh


Im Departement du Gard – ganz richtig, da, wo Nîmes liegt und der Pont du Gard : im südlichen Frankreich – da saß in einem Postbureau ein älteres Fräulein als Beamtin, die hatte eine böse Angewohnheit : sie machte ein bisschen die Briefe auf und las sie. Das wußte alle Welt. Aber wie das so in Frankreich geht : Concierge, Telephon und Post, das sind geheiligte Institutionen, und daran kann man schon rühren, aber daran darf man nicht rühren, und so tut es denn auch keiner.

Das Fräulein also las die Briefe und bereitete mit ihren Indiskretionen den Leuten manchen Kummer.

Im Departement wohnte auf einem schönen Schlosse ein kluger Graf. Grafen sind manchmal klug, in Frankreich. Und dieser Graf tat eines Tages folgendes :

Er bestellte sich einen Gerichtsvollzieher auf das Schloß und schrieb in seiner Gegenwart an einen Freund :

Lieber Freund !

Da ich weiß, daß das Postfräulein Emilie Dupont dauernd unsre Briefe öffnet und sie liest, weil sie vor lauter Neugier platzt, so sende ich Dir anliegend, um ihr einmal das Handwerk zu legen, einen lebendigen Floh.

Mit vielen schönen Grüßen

Graf Koks


Und diesen Brief verschloß er in Gegenwart des Gerichtsvollziehers.

Er legte aber keinen Floh hinein. Als der Brief ankam, war einer drin.

Cezar : Aforismoj pri gramatikistoj

$
0
0

Esperanto por ridemuloj


Cezar
Pri gramatikistoj


Antaŭkonsilo : Kara ĝisosta gramatikisto, legu tion tute malstreĉite, por ke ne trafu vin koratako, vi ja scias ke mi estas NUR poeto. (Kun alta estimo, Cez)

Se vi volas scii, kio estas acidulo, jen vizitu gramatikiston kaj demandu lin pri la verkoj de aliaj gramatikistoj.

Gramatikistoj estas homoj, kiuj kaptis skeleton de haringo, sed tamen pensas, ke ĝi estas dika granda baleno.

Gramatikistoj tute ne bezonas manĝon, amatinon, kantojn aŭ bonan vinon, ili havas ja siajn gramatikajn librojn, tiuj tute sufiĉas al ili.

Gramatikisto ne legas librojn, li (nur tre malofte ŝi) distranĉas ilin kun la akraj iloj de sia lucida menso.

Gramatikisto ne legas - li serĉas gramatikajn erarojn, sed nur ĉe aliaj. Li mem eraras neniam.

Gramatikistoj estas tiel inteligentaj, ke ili ne plu vidas simplan vorton pro tiom da gramatikaj reguloj. Aŭ ili vidas nur plu certan vorton kaj ne plu tion, kion ĝi esprimas.

Gramatikistoj kutime ne ŝatas poemojn, por ili poemoj estas nur furzoj de penskrimuloj kaj de kompatindaj kretenoj.

Ĝisostaj gramatikistoj plej ofte ne estas artistoj, ĉar ili kutime ne kapablas verki ion, tial ili ja fariĝis gramatikistoj. (Komparu al kritikistoj)

Ĝisosta gramatikisto estas nur tiukaze kaj tiam foje por momento kontenta, se li fariĝis la gvidanto de elstara lingva komitato aŭ la nova prezidanto de la Akademio.

Ĝisosta gramatikisto = malgranda Napoeleono

Kiel oni ekkonas gramatikiston ? Per la tikado de ties okuloj aŭ per ties suprentiritaj brovoj. Krome li neniam ridas kaj ne afablas.

Ambiciaj gramatikistoj volas regi ne nur certan lingvon mem, sed eĉ la homojn, kiuj parolas ĝin.

Gramatikistoj estas kiel astronomoj, dum ili promenas aŭ verkas, ili rigardas en la ĉielon de siaj gramatikaj aerkasteloj kaj ne vidas tion, kio okazas surtere.

Ne kritiku gramatikiston, ĉar li mortpikos vin per eterna ignorado.

Sed per kio oni blindigas gramatikiston ? Per flat-mielo ŝmirita en ties orelojn.

Edzinoj de gramatikistoj malamegas gramatikajn librojn.

Estas multaj prizonoj en la mondo, sed la plej terura estas memfarita gramatiklibro.

Se gramatikisto foje estas ne tiel polve seka kaj ne tiom mondofora kiel kutime, jen li estas rara escepto, kiu pruvas, ke la supre dirita nepre estas la vero.

Waringhien aŭ Kaloĉaj aŭ similaj herooj de la Esperantoliteraturo dank' al Zamenhof kaj siaj muzoj ne estis nur gramatikistoj, sed multe pli ol tio. Kiel elstaraj verkistoj ili estis niaj avangardaj defendantoj en malamika lando - en la hermetika mondo de gramatikistoj.

Kaloĉaj fariĝis gramatikisto por rebati la malamikon en ties propra tereno. Li evidente sciis, ke atako ofte estas la plej bona defendilo. Sed kiel Heine li forlasis la batalkampon ne sen gravaj vundoj. (Legu pri tio la poemon
"Enfant perdu" tradukita de Warinĝien.)


Cezar : Aforismoj pri gramatikistoj

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live