Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Kristiano Matenstelo : La akvo (rimpoemtraduko)

$
0
0

akvo (Wasser)

Kristiano Matenstelo
La akvo


Kaj sen vort kaj sen vort'
fluas akvo plu kun fort'.
Sed se dirus ion ĝi,
dirus ĝi nur tion ĉi :

"Fid', bier', pan' kaj am'."
Sed ne novus la proklam'.
Montras nur, montras nur :
ke silentu la natur'.



Christian Morgenstern
Das Wasser


Ohne Wort, ohne Wort,
rinnt das Wasser immerfort ;
andernfalls, andernfalls
spräch es doch nichts andres als :

Bier und Brot ; Lieb und Treu, -
und das wäre auch nicht neu.
Dieses zeigt, dieses zeigt,
dass das Wasser besser schweigt.



Kristiano Matenstelo : Ŝi al li (rimpoemtraduko)

$
0
0


Ciganaj muzikistoj



Kristiano Matenstelo
Ŝi al li


"Ja eble estos lasta foj',
ke tenos manojn ni dum hor'.
ke kunos nia sang' kun ĝoj'.
Ho scius vi pri la dolor'.

Ridetas vi kun hel' al mi,
vizaĝe brilas via ĝoj'.
Migranto, ja ne sentas vi,
ke eble estos lasta foj'."

tradukis Cezar



Christian Morgenstern
Sie an ihn


Es ist vielleicht das letzte Mal,
dass deine Hand in meiner ruht...
So nah dein Blut an meinem Blut...
O wüsstest du von meiner Qual.

Du aber lächelst hell und gut
mit deiner Augen stillem Strahl...
Du Wanderer weisst nicht, wie es tut :
Es ist vielleicht das letzte Mal !"



Kristiano Matenstelo : Mevokanto (rimpoemtraduko)

$
0
0

mevo

Kristiano Matenstelo
Mevokanto


Aspektas ĉiu mev‘ al mi
laŭnome kiel Emma,
kaj portas blankan veston ĝi,
per ŝrotpaf‘ tre mortema.

Mi pafas ne al mev‘ de l‘ ter‘.
mi lasas vivi ĉiujn,
mi nutras ĉiujn per paner‘
aŭ sekvinbere iujn.

Ho, hom‘, neniam iam ni
atingos flugi meve.
Se estas nome Emma vi
kontentu sami reve.

tradukis Cezar

Christian Morgenstern
Möwenlied


Die Möwen sehen alle aus,
als ob sie Emma hießen.
Sie tragen einen weißen Flaus
und sind mit Schrot zu schießen.

Ich schieße keine Möwe tot,
ich lass sie lieber leben –
und füttre sie mit Roggenbrot
und rötlichen Zibeben.

Oh, Mensch, du wirst nie nebenbei
der Möwe Flug erreichen.
Wofern du Emma heißest, sei
zufrieden ihr zu gleichen.

Kristiano Matenstelo : La genuo (rimpoemtraduko)

$
0
0

genuo


Kristiano Matenstelo
La genuo


Genu' mondvagas en la vent.'
Estas genu', ne pli !
Ne estas arb' ne estas tend'.
Estas genu', ne pli.
Pro pafoj en milito vir'
formortis kun furor'.
Sen vund' nur restis la genu' -
kvazaŭ pro difavor'.
Solece vagas en la vent'
genuo do, ne pli !
Ne estas arb', ne estas tend'.
Estas genu', ne pli.


tradukis Cezar

el la grotesktekst-kolekto
„Tango mortale“Strigspegul-eldonejo
(Eulenspiegelverlag)

Christian Morgenstern
Das Knie


Ein Knie geht einsam durch die Welt.
Es ist ein Knie, sonst nichts !
Es ist kein Baum ! Es ist kein Zelt !
Es ist ein Knie, sonst nichts.
Im Kriege ward einmal ein Mann
erschossen um und um.
Das Knie allein blieb unverletzt -
als wär's ein Heiligtum.
Seitdem geht's einsam durch die Welt.
Es ist ein Knie, sonst nichts.
Es ist kein Baum, es ist kein Zelt.
Es ist ein Knie, sonst nichts.

Kristiano Matenstelo : Al la nuboj (prozpoemtraduko)

$
0
0


Christian Morgenstern: An die Wolken


Kristiano Matenstelo

Al la nuboj

Kaj ĉiam denove,
kiam mi rigardis ĝis laciĝo
sur homajn vizaĝojn,
al tiom da speguloj
de nedirebla stulteco,
mi levis la okulojn
trans la domojn kaj arbojn
supren al vi,
al vi, eternaj pensoj de l' ĉielo.
Via grando kaj libero
savis min ĉiam denove
kaj mi pensis min kun vi
trans landojn kaj marojn
kaj pendis kun vi
super la abismo de l' senficeo
kaj disiĝis laste
kiel nebulo,
kiam mi vidis flugi
la nemezureblan semon
de la steloj
trans la agrojn
de neesploreblaj profundoj.

trad. Cezar el : Mi kaj la Mondo. Ĉiuj verkoj, volumo 3

ondo,nubo, maro, plaĝo, montaro

Christian Morgenstern
An die Wolken


Und immer wieder,
wenn ich mich müde gesehn
an der Menschen Gesichtern,
so vielen Spiegeln
unsäglicher Torheit,
hob ich das Aug
über die Häuser und Bäume
empor zu euch,
ihr ewigen Gedanken des Himmels.
Und eure Größe und Freiheit
erlöste mich immer wieder,
und ich dachte mit euch
über Länder und Meere hinweg
und hing mit euch
überm Abgrund Unendlichkeit
und zerging zuletzt
wie Dunst,
wenn ich ohn' Maßen
den Samen der Sterne
fliegen sah
über die Äcker
der unergründlichen Tiefen.

Aus : Ich und die Welt, Sämtliche Dichtungen, Vol.3

Kristiano Matenstelo : La du paraleloj (rimpoemtraduko)

$
0
0


Senfina tombejo




Kristiano Matenstelo
La du paraleloj


Jen migris du paraleloj
al la senfin' sen hom'.
Du rektkandelaj animoj
el burĝsolida dom'.


Ne volis ili sin tranĉi,
ĝis laste en la sfer',
ne volis sin disbranĉi,
sekrete pro fier'.


Sed post la deka lumjaro
migrinte tiel ĉi,
ne sentis la geo tere
entute plu pri si.


Ĉu pluis paraleloj ?
Ne helpis eĉ cerbum'.
Kunfluis ili sen celoj
en fora eterna lum'.


Etern-lum' ilin traboris,
ekestis unu anim'.
Serafojn kvazaŭ voris
la eternec' ĉe l' fin'.



Christian Morgenstern

Die zwei Parallelen

Es gingen zwei Parallelen
ins Endlose hinaus,
zwei kerzengerade Seelen
und aus solidem Haus.

Sie wollten sich nicht schneiden
bis an ihr seliges Grab :
Das war nun einmal der beiden
geheimer Stolz und Stab.

Doch als sie zehn Lichtjahre
gewandert neben sich hin,
da wards dem einsamen Paare
nicht irdisch mehr zu Sinn.

Warn sie noch Parallelen ?
Sie wußtens selber nicht, –
sie flossen nur wie zwei Seelen
zusammen durch ewiges Licht.

Das ewige Licht durchdrang sie,
da wurden sie eins in ihm ;
die Ewigkeit verschlang sie
als wie zwei Seraphim.

Cezar : La birdohomo (fablo)

$
0
0

desegnis Leonardo da Vinci (La birdohomo)
skizo de Leonardo da Vinci


Cezar
La birdohomo


Viro kun la nomo Malgriz, kiu – sen frapi ies atenton - vivis dum multaj jaroj en Grizlando, en nubskrapulo,forlasis iutage sian loĝejon
proksime de la kelo kaj veturis per la lifto supren.

Sur lia dorso videblis du flugiloj, kiuj iom ĝenis lin, kiam li iris en la lifton. La nubskrapulo havis 45 etaĝojn. Tute supre li preskaŭ firmpinĉiĝis kun la flugiloj en la lifto.

Tiam li iris tra fera pordo sur la tegmenton, rapide kaj forte enspiris kaj ekflugis per siaj flugiloj kiel birdo aŭ anĝelo
en la aeron.

La loĝantoj de la nubskrapulo rigardis ĉiuj el fenestroj kaj kelkaj kuris al la tegmento. Ili kriis, ekscitiĝis, montrofingris. Kelkaj damoj paliĝis kaj aliaj personoj scivole rigardis tra binokloj.

Policisto vokis :„He, frenezulo, revenu, ĉu vi ne scias, ke tio estas trafika delikto, simple ekflugi sen demandi nin antaŭe !“

Sed la ulo ridis nur kaj mansalutis kun sia pajloĉapelo. Li kriis rikane malsupren : „Ĝis do, aĉa mondo !“

Suno ardis. La birdohomo flugis pli kaj pli alten, sed li ne estis Ikaro,
kaj tial li ne falegis.

Baldaŭ li estis nur plu punkto en la fora horizonto, kaj fine li tute malaperis. La homoj kapneis mirigite.

Sed jam post tri jaroj neniu plu volis koncedi, ke tio vere okazis.
Eĉ tiuj ne, kiuj vidis tion per siaj propraj okuloj. Ili interkonsentiĝis,
ke tio estis nur sorĉista truko, ke li ne vere flugis kiel birdo.

Profesoro pentris bildon de tiu flugo, sed sur ĝi li jam aspektis preskaŭ
kiel fluganta dio en la libroj de Däniken, tute ne plu tiel kiel la najbaro Malgriz, kiu dum kelkaj jaroj loĝis kun ili en la sama enua nubskrapulo.

Sed Malgriz estis ŝajne pli kuraĝa ol ili, li ne nur volis skrapi la nubojn,
lia apetito pri novaj horizontoj evidente estis multe pli granda
ol tiu de la kutimaj homoj en Grizlando.

Cezar : La birdohomo (fablo)


Daniil Charms : La kvarkrura korniko (fablotraduko)

$
0
0

Gaja migranto Vulpo - heiterer Wanderer Fuchs


Daniil Charms
La kvarkrura korniko


(fablo)

Estis iam korniko, kiu havis kvar krurojn. Propre ĝi havis eĉ kvin da ili. Sed pri tio eĉ ne indas paroli.

Iam la kvarkrura korniko aĉetis kafon kaj pensis : „Nu, mi aĉetis kafon, sed kion mi faru nun kun ĝi ?“

Jen malbonŝance proksimiĝis vulpo survoje. Li vidis la kornikon kaj vokis al ŝi :

„He, - vokis li, „ korniko !“

Kaj la korniko vokis al la vulpo : Vi mem as korniko !“

Jen ree vokis la vulpo : „Kaj vi, korniko, estas porko !

Jen la korniko pro ĉagreno disŝutis la tutan kafograjnaron. Kaj la vulpo forkuris. Sed la korniko grimpis surteren kaj iris sur siaj kvar, pli precize dirate, sur siaj kvin kruroj en sian mizeran domon.

13-a de februaro en 1938

tradukis Cezar


Ezopo : La kamelo (fablotraduko)

$
0
0



Kamelo




Ezopo
La kamelo


Kiam la homoj vidis la kamelon je la unua fojo, ili ekmiris pri la grando de la besto kaj forkuris konsternite.

Sed baldaŭ ili konstatis, ke ĝi ne estas tiom terura, kiom ili supozis, sed ke oni facile povas bridi ĝin. Ili kaptis ĝin kun malmulte da peno kaj uzis ĝin je sia utilo. Tute pacience ĝi lasis okazi ĉion al si, ĝi evitis ĉiun danĝeron. Nun la homoj komencis malestimi ĝin, ĉar ĝi neniam montris sin ribelema, sed akceptis trankvile ĉiun ofendon. ĉiun ofendon, ili enjungis ĝin kaj lasis ĝin konduki de siaj infanoj.

Ne lasu fortimigi vin de ĉio, kio aspektas danĝera.

tradukis Cezar

el http://www-user.uni-bremen.de/ griese/fabeln/aesop.htm

Pacienca kaj servema kamelo



Aesop
Das Kamel


Als die Menschen das Kamel zum ersten Male sahen, erstaunten sie über die Größe des Tieres und flohen bestürzt davon.

Bald merkten sie aber, daß es nicht so furchtbar sei, wie sie es erwartet hatten, sondern daß man es leicht bändigen könne. Sie fingen es mit geringer Mühe ein und verwendeten es zu ihrem Nutzen. Ganz geduldig ließ es alles mit sich geschehen und wich jeder Gefahr aus. Nun fingen die Menschen an, weil es trotz seiner Größe und Stärke sich nie widerspenstig zeigte, sondern sich jede Kränkung ruhig gefallen ließ, es zu verachten, zäumten es auf und ließen es von ihren Kindern leiten.

Laß dich nicht von jedem gefährlich scheinenden abschrecken.



Franc Kafka : La ekiro (fablotraduko)

$
0
0


Kaj nun la trumpetoj

Franc Kafka
La ekiro

Mi ordonis konduki mian ĉevalon el la stalo. La servisto ne komprenis min. Mi iris mem en la stalon, surĉevaligis la selon kaj sursidiĝis. En la foro mi aŭdis blovi trumpeton, mi demandis lin, kion tio signifas. Li ne sciis ion kaj ne estis aŭdinta ion. Ĉe la pordego li haltigis min kaj demandis : "Kien vi rajdas, mastro ?""Mi ne scias tion", mi diris, "nur for de ĉi tie, nur for de ĉi tie. Ĉiam plu nur for de ĉi tie, nur tiel mi povos atingi mian celon.""Vi do scias vian celon ?" li demandis. "Jes", mi respondis, "mi ja diris tion : 'For-de- ĉi tie', jen mia celo." Vi ne kunhavas manĝoprovizon", li diris. "Mi ne bezonas ĝin", mi diris, "la vojaĝo estas tiom longa, ke mi devos malsatmorti, se mi ne ricevos ion survoje. Neniu manĝoprovizo povus savi min. Bonŝance estas ja efektive eksterordinara vojaĝo."

tradukis Cezar

Franc Kafka : La turbo (fablotraduko)

$
0
0


F.Kafka: La turbo



Franz Kafka
La turbo


Filozofo vagadis ĉiam tie, kie ludis infanoj. Kaj kiam li vidis knabon, kiu havis turbon, li jam embuskis. Apenaŭ la turbo ekturniĝis, la filozofo persekutis ĝin por ĝin kapti. Ke la infanoj bruis kaj provis deteni lin de sia ludilo, ne afliktis lin. Se li kaptis la turbon, tiom longe kiom ĝi turniĝis, li estis feliĉa, sed nur momenton, tiam li ĵetis ĝin teren kaj foriris. Li ja supozis, ke sufiĉas la ekkono de ĉiu eto, do ekzemple ankaŭ de turniĝanta turbo, por la ekkono de la ĝeneralo. Tial li ne okupiĝis pri la grandaj problemoj, tio ŝajnis al li malekonomia. Se la plej eta etaĵo estas efektive ekkonata, jen ĉio estas ekkonata, tial li okupiĝis nur pri la turniĝanta turbo. Kaj ĉiam, se okazis la preparoj por la turnado de la turo, li havis la esperon, ke ĝi nun sukcesos. Kaj se la turbo turniĝis, la espero fariĝis en la senspira kurado je certeco al li. Sed kiam li tiam tenis la stultan lignopecon en la mano, li eksentis sin malbonfarta kaj la kriado de la infanoj, kion li ĝis tiam ne aŭdis kaj kiu nun subite penetris en liajn orelojn, forpelis lin, li ŝanceliĝis kiel turbo pro nelerta vipo.

Trad. Donjo & Cezar
el Kafka : Der Kreisel (Sämtliche Erzählungen, Anaconda)


Franc Kafka : Fableto (fablotraduko)

$
0
0



Kato

Franc Kafka
Fableto


"Aĥ", diris la muso, "la mondo fariĝas pli malvasta post ĉiu tago. Unue ĝi estis tiom larĝa, ke mi timis, mi kuris plu kaj estis feliĉa, ke mi vidis fine dekstre kaj maldekstre en la foro murojn, sed tiuj longaj muroj tiom rapide proksimiĝas unu al la alia, ke mi estas jam en la lasta ĉambro kaj tie en la angulo staras la kaptilo, en kiun mi kuras.""Vi devas ŝanĝi nur la kurdirekton", diris la kato kaj manĝis ĝin.

tradukis Cezar

Reiner Kunze : La fino de l' fabloj (fablotraduko)

$
0
0

Koko ne tro laŭte kriu, alie...




Reiner Kunze
La fino de l' fabloj



"Estis foje vulpo",
la koko komencis
verki fablon.

Jen ĝi rimarkis,
ke tiel ne eblas verki.
Se la vulpo aŭdus la fablon,
ĝi kaptus lin.

"Estis foje kamparano",
la koko komencis
verki fablon.

Jen ĝi rimarkis,
ke tiel ne eblas verki.
Se la kamparano aŭdus la fablon,
li buĉus lin.

"Estis foje..."

Vidu tie kaj ĉi tie,
fabloj estas plu nenie.

tradukis Cezar


Reiner Kunze
Das Ende der Fabeln


Es war einmal ein fuchs...
beginnt der hahn
eine fabel zu dichten

Da merkt er
so geht's nicht
denn hört der fuchs die fabel
wird er ihn holen

Es war einmal ein bauer...
beginnt der hahn
eine fabel zu dichten

Da merkt er
so geht's nicht
denn hört der bauer die fabel
wird er ihn schlachten

Es war einmal...

Schau hin, schau her
Nun gibt's keine fabeln mehr




Lichtenberg : Sinjoro A. kaj sinjoro B. (fablotraduko)

$
0
0


geamikoj, befreundetes Paar


Georg Christoph Lichtenberg
Sinjoro A. kaj sinjoro B.

(fablo)


A. "Vi ja certe aĉetis al vi la komenton de Ŝtip Kapulo, ĉu ?"

B. "La komenton de Ŝtip Kapulo, por kio ?"

A. "Por kio la komenton de Ŝtip Kapulo ? Ho, ĉielo mia, sen tiu vi komprenas eĉ ne unu linion en la verkoj de Fanfaro Nulo."

B. "Nu, kara amiko mia, la verkojn de Fanfaro Nulo mi ne legas."


PS :
El : "La bovo kaj la harpludo", fabloj el la tuta mondo






II

Georg Christoph Lichtenberg
Die Herren A. und B.



A. "Sie haben sich doch bestimmt schon Gimpels Kommentar angeschafft ?"

B. "Gimpels Kommentar ? Wozu den ?"

A. "Wozu Gimpels Kommentar ? Ei, mein Himmel ! Ohne den verstehen Sie keine Zeile in Truthahns Werken.

B. "Ja, mein lieber Freund, Truthahns Werke lese ich nicht.


Aus : "Der Ochse und das Harfenspiel", Fabeln aus aller Welt.


Lichtenberg : La ŝuo kaj la pantoflo (fablotraduko)

$
0
0


tigrotangoŝuo - Tigertangoschuh




Georg Christoph Lichtenberg
La ŝuo kaj la pantoflo


"Kial ne ankaŭ vi havigas al vi bukon, tiel kiel mi", diris la ŝuo al la pantoflo, kiu staris apud li. "Tio estas ja bela aĵo."

"Ĉu buko ?" atakis la pantoflo, "por kio tiu utilu al mi ?"

"Por kio ĝi servu al vi, la buko, ĉu ?" la ŝuo ekscitiĝis, "ĉu vi ne scias tion ? Kara Ĉielo, sen buko vi ja tuj firmgluiĝos en la unua marĉo, kiun vi renkontos."

"Ja, kara amiko", respondis la pantoflo, "tien, kie estas marĉo, mi ne iras."

trad. Cezar

Pelmelo de sandaloj


Christoph Lichtenberg

Der Schuh und der Pantoffel

"Warum schaffst auch du dir kein Schnalle an. so wie ich ?" sagte der Schuh zum Pantoffel, der neben ihm stand. "Das ist ja eine schöne Sache."

"Eine Schnalle ?" versetzte der Pantoffel, "wozu sollte mir die nützen ?"

"Wozu sie dir nützen könnte, die Schnalle ?" fuhr der Schuh hitzig auf, und du weißt das nicht ? "Lieber Himmel, ohne Schnalle bleibst du gleich im ersten Morast stecken."

"Ja, mein lieber Freund", erwiderte der Pantoffel, wo Morast ist, da gehe ich nicht hin."

Leonardo da Vinci : La papilio kaj la lumo (fablo)

$
0
0


te-lumo / Teelicht


Leonardo da Vinci

La papilio kaj la lumo

Vaganta bunta papilio, iuvespere en la malhelo flirtanta tien kaj tien, celis al lumo, kiun ĝi antaŭe vidis en la foro. Subite ĝi turnis siajn flugilojn al la lumo. Proksimiĝinte al la flamo, ĝi komencis vigle cirkle ĉirkaŭflugi tiun kaj miris pri ĝi kvazaŭ estus granda miraklo. Ja kia bela ĝi estas !

Ne kontente ludi la admiranton, la papilio firme metis en sian kapon fari la saman kun ĝi kiel kun la flarantaj floroj. Ĝi malproksimiĝis, revenis kaj flugis kuraĝe al la flamo, kiun ĝi supre preterire tuŝis.

Ĝi retroviĝis, senkonsciiĝinte, piede de la lumo kaj rimarkis konsternite, ke mankas unu el la piedoj kaj, ke bruligite nigriĝis flugilpinto.

"Kio tie okazis ?"ĝi demandis sin sen trovi klarigon. Ĝi absolute ne povis kompreni, ke tia bela aĵo kiel la flamo kapablas fari malican al tia, kia ĝi estas mem, kaj tial ĝi ree kuraĝiĝis kaj per movo de la flugiloj denove ekmoviĝis.

Ĝi flugis kelkajn lopojn kaj tiam turnis sin denove al la flamo por sidiĝi sur ĝi. Tuj ĝi falis ĝismorte bruligate en la oleon, kiu nutris la lange ludantan flamon.

"Damnita lumo", suspiris la papilio, perdiĝante sian vivon. "Mi supozis, ke mi trovus ĉe vi mian feliĉon, kaj en vero mi trovis la morton. Mi ploras pri mia stulta emo, ĉar mi tro malfrue ekkonis vian danĝeran naturon.""Kompatinda papilio", respondis la lumo. "Mi ne estas la suno kiel vi supozis naive. Mi estas nur lumo. Kaj tiu, kiu ne traktas min kun prudento, bruligas sin."

trad. Cezar

Lukiano : La junulo sur la galopanta ĉevalo (fablotraduko)

$
0
0

plej rapida galopo



Lukiano
La junulo sur la galopanta ĉevalo

Okazas al vi tute simile kiel al tiu junulo, kiu, kiel oni rakontis, saltis sur kurantan ĉevalon. Tiu sovaĝe rapidege forgalopis kun li. Sed la junulo ne kuraĝis desalti dum la kurado. Jen li renkontis lin iu kaj demandis, kien li celas. " Tien, kien plaĉas al tiu", respondis la junulo kaj montris al la ĉevalo.

Tiel ankaŭ vi, se vi volas honori la veron, devas respondi al demando 'Kien vi propre celas ?' 'Tien, kien plaĉas al la pasioj.' Foje vi povus diri : 'Tien, kien pelas nin la volupto'. Foje :'Tien, kien pelas nin la avido pri famo. Foje : 'Tien, kien pelas nin la monavido.' Ĉar foje la volupto, foje la timo kaj foje io alia devojigas vin.


PS : Lukiano el Samosato vivis de la jaro 120 ĝis la jaro 180 p.Kr.


Aŭgusto Monterosso : La kredo kaj la montoj (fablo)

$
0
0

Lupulo en montaro

Aŭgusto Monterroso
La kredo kaj la montoj


Ĉe la komenco la kredo transigis montojn, se tio estis necesa, tiel, ke la pejzaĝo dum jarmiloj restadis sen ŝanĝoj.

Sed kiam la kredo komencis disvastiĝi kaj la homoj trovis plaĉon pri la penso transigi montojn, tiuj montoj faris nenion alian krom moviĝi tien kaj tien, kaj ĉiufoje fariĝis pli komplike trovi ilin ankoraŭĉe la la sama loko, kie oni lasis ilin en la nokto antaŭe, cirkonstanco, kiu kompreneble kreis pli da problemoj ol ĝi solvis.

La bonaj homoj tial preferis delasi de la kredo, kaj nun la montoj normale restadas starantaj sur sia loko.

Se sur strato okazas terglitado, kies viktimo fariĝas kelkaj vojaĝantoj, jen tial, ĉar iu, proksime aŭ malproksime, ankoraŭ havas restaĵon de la kredo.


trad. Cezar laŭ germana traduko en la libro : "La bovo kaj la harpoludo", Fabloj el la tuta mondo, p.329

Jian Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

$
0
0

trinkkanto Ĉinio


Jian Yunke
Ĝiboj estas sanigataj

Ĉina fablo el la dekkvina jarcento


Fuŝkuracisto asertis, ke li povas sanigi ĉiujn kurbigitajn spinojn. "Kiom ajn via dorso estas kurbigita, ĉu ĝi similas al arĉo, al ringo aŭ al poto, venu nur al mi, mi rektigos ĝin dum mallonga tempo !"

Ĝibulo estis sufiĉe kredema akcepti ties vortojn kiel seriozajn kaj pretis lasi kuraci sin de li. La fuŝkuracisto ordonis al li, ke li sternu sin sur tabulo, metis duan sur lian ĝibon kaj poste kun sia tuta forto saltadis sur ĝi. La ĝibo fariĝis rekta, sed la viro mortis.

La filo de la ĝibulo volis akuzi la fuŝkuraciston, sed tiu diris : "Mia tasko estis rektigi lian ĝibon. Sed ĉu li mortos post tio tute ne estis afero mia.


tradukis Donjo & Cezar el germana traduko de la originalo

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live