La romanojn tradukis Donjo & Cezar.
Ĉiuj romanoj legeblas kiel PDF-dokumentoj.
B.Traven (romantradukoj)
La atakema recenzisto
Gazetartikoloj
Filmeto en kiu ĵurnalisto el Ĉina Radio Internacia intervjuas la OKK antaŭ la kongreso :
En franclingva gazetaro :
28a de julio 2014 en Ouest-France :
http://www.ouest-france.fr/la-cite-...
04a de aŭgusto 2014 en Le Télégramme :
http://www.letelegramme.fr/cotes-da...
09a de aŭgusto 2014 en Le Télégramme :
http://www.letelegramme.fr/cotes-da...
11a de aŭgusto 2014 en Ouest-France :
http://www.ouest-france.fr/esperant...
12a de aŭgusto 2014 en Ouest-France :
http://www.ouest-france.fr/dinano-2...
13a de aŭgusto 2014 en Ouest-France :
http://www.ouest-france.fr/conferen...
14a de aŭgusto 2014 en Le Petit Bleu :
http://www.le-petitbleu.fr/2014/08/...
14a de aŭgusto 2014 en Le Télégramme :
http://www.letelegramme.fr/cotes-da...
18a de aŭgusto 2014 en Le Télégramme :
http://www.letelegramme.fr/cotes-da...
Pri iama kamarado
Ankaŭ mi, amikoj, havas ion por diri.
Ankaŭ mi, amikoj, havas ion.
Ankaŭ mi havas.
Ankaŭ mi.
Mi.
Al vi, infanoj de paco, plorante komencu rezisti
Al vi, infanoj de paco,
Plorante, komencu rezisti
Nakaniŝi Rei
Marde, la 1an de julio 2014
Kolektiva defendrajto estis aprobita de la kabineto.
Tiun ĉi tagon la fierinda japana,
Unusola trezoro,
Nia paca konstitucio estis frakasita.
Unuvorte, ankaŭ vi, gejunuloj,
Estis premmortigitaj.
Tiun ĉi gravan atencadon al la konstitucio
La Plej Supera Tribunalo neniam riproĉis.
Sekve via Japanio
revenos al malluma epoko
pli abomeninda ol iam ajn
en nia longa historio,
kaj denove tiuj
malbelaj kaj stultaj, kruelaj kaj teruraj
militoj komenciĝos.
Aĥ, junaj geamikoj !
Kiam tiu grandega dentorado
Unu fojon komencis grince turniĝi,
Vi estos envolvitaj en ĝin,
Vole nevole vi estos envolvitaj.
Sed ĉu vi havas kaŭzon por batali ?
Por via ŝtato ? Por la plej lojala celo ?
Pro tiaj kaŭzoj
Ĉu vi povos pafi homojn ?
Ĉu vi povos bajonete mortigi homojn ?
Ĉu vi povos faligi bombojn sur homojn ?
Karaj junaj geamikoj !
Ne iru al batalkampo,
Ĉar vi ne estas taŭgaj por militoj.
Senprecedence en la monda historio,
En tiu ĉi ideala lando, kie paco regis 69 jarojn,
Vi naskiĝis.
Vi spertis nur pacon.
Vi estas infanoj de paco.
Paco estas via hejmloko,
Via vivo kaj ekzistkaŭzo.
Tro pacema ? Lasu ilin kritiki vin,
Milito neniam plaĉas al mi,
Mi volas nek mortigi, nek eĉ kvereli.
Eĉ la ŝtato
Ne intervenu en mian vivon.
Mi estas malkuraĝa,
Mi estas timema,
Ĉu mi estas ruza ? Ja, mi povas esi tia,
Sed mi amas pacon.
Ĉu tio estas kritikenda ?
Por esti malforta,
Mi bezonas kuraĝon.
Kiam mi havas memkredon tiamaniere,
Ial ekblovas freŝaj ventoj,
Mi timas nenion.
Miaj karaj infanoj de paco,
Kiam vi naskiĝis,
Vi krietis vivĝoje,
Via vivo estas la plej valora,
Vi devas ĉiel pluvivi,
Vi ne mortu,
Nek mortigu.
Do, nun !
Kiel malfortuloj
Samkiel beboj ĵus naskiĝintaj
Plorante, komencu rezisti,
Plorante, rezistu,
Ne ĉesu plori dum via tuta vivo,
Por paco !
(Vespera eldono de la ĵurnalo Mainiĉi, la 10an de julio 2014)
Nakaniŝi Rei naskiĝis en la urbo Mudanjiang de nordorienta Ĉinio en 1938. Li estas versisto de multaj popularaj kantoj kiel “Elegio Iŝikari” kaj “Norda drinkejo”. Li estas ankaŭ verkisto de “Frato” en 1998, “Melodio de senlaborulo de Nagasako” en 1999 (Premiita verko de Naoki) kaj “Ruĝa luno” en 2001.
“Ankaŭ mi vivas plorante. Mi estas tre malĝoja, ke Japanio fariĝis tiel mizera lando. La registaro anticipe faris ‘Leĝon pri specifaj sekretoj’ [1] kaj nun aprobigis ‘Kolektivan defendrajton’ [2]. Baldaŭ venos tempo, kiam oni malpermesos nin libere paroli, pretekstante militon” [3].
Post la dua mondmilito li riskis sian vivon multfoje, fuĝante el Ĉinio al Japanio. Lia frato, unu el la kamikazoj, apenaŭ pluvivis. En sia lasta verko “La japana imperiestro kaj la japana konstitucio — Kultura aserto por kontraŭmilita batalado kaj rezistado” li skribis : “La japana konstitucio estas artaĵo fierinda en la mondo”.
Artikolo 9 de la Japana Konstitucio :
1. La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, militon kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma forto aŭ uzon de arma forto.
2. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.
Eljapanigis Hori Jasuo, julio 2014.
Al vi, infanoj de paco, plorante komencu rezisti
Al vi, infanoj de paco,
Plorante, komencu rezisti
Nakaniŝi Rei
Marde, la 1an de julio 2014
Kolektiva defendrajto estis aprobita de la kabineto.
Tiun ĉi tagon la fierinda japana,
Unusola trezoro,
Nia paca konstitucio estis frakasita.
Unuvorte, ankaŭ vi, gejunuloj,
Estis premmortigitaj.
Tiun ĉi gravan atencadon al la konstitucio
La Plej Supera Tribunalo neniam riproĉis.
Sekve via Japanio
revenos al malluma epoko
pli abomeninda ol iam ajn
en nia longa historio,
kaj denove tiuj
malbelaj kaj stultaj, kruelaj kaj teruraj
militoj komenciĝos.
Aĥ, junaj geamikoj !
Kiam tiu grandega dentorado
Unu fojon komencis grince turniĝi,
Vi estos envolvitaj en ĝin,
Vole nevole vi estos envolvitaj.
Sed ĉu vi havas kaŭzon por batali ?
Por via ŝtato ? Por la plej lojala celo ?
Pro tiaj kaŭzoj
Ĉu vi povos pafi homojn ?
Ĉu vi povos bajonete mortigi homojn ?
Ĉu vi povos faligi bombojn sur homojn ?
Karaj junaj geamikoj !
Ne iru al batalkampo,
Ĉar vi ne estas taŭgaj por militoj.
Senprecedence en la monda historio,
En tiu ĉi ideala lando, kie paco regis 69 jarojn,
Vi naskiĝis.
Vi spertis nur pacon.
Vi estas infanoj de paco.
Paco estas via hejmloko,
Via vivo kaj ekzistkaŭzo.
Tro pacema ? Lasu ilin kritiki vin,
Milito neniam plaĉas al mi,
Mi volas nek mortigi, nek eĉ kvereli.
Eĉ la ŝtato
Ne intervenu en mian vivon.
Mi estas malkuraĝa,
Mi estas timema,
Ĉu mi estas ruza ? Ja, mi povas esi tia,
Sed mi amas pacon.
Ĉu tio estas kritikenda ?
Por esti malforta,
Mi bezonas kuraĝon.
Kiam mi havas memkredon tiamaniere,
Ial ekblovas freŝaj ventoj,
Mi timas nenion.
Miaj karaj infanoj de paco,
Kiam vi naskiĝis,
Vi krietis vivĝoje,
Via vivo estas la plej valora,
Vi devas ĉiel pluvivi,
Vi ne mortu,
Nek mortigu.
Do, nun !
Kiel malfortuloj
Samkiel beboj ĵus naskiĝintaj
Plorante, komencu rezisti,
Plorante, rezistu,
Ne ĉesu plori dum via tuta vivo,
Por paco !
(Vespera eldono de la ĵurnalo Mainiĉi, la 10an de julio 2014)
Nakaniŝi Rei naskiĝis en la urbo Mudanjiang de nordorienta Ĉinio en 1938. Li estas versisto de multaj popularaj kantoj kiel “Elegio Iŝikari” kaj “Norda drinkejo”. Li estas ankaŭ verkisto de “Frato” en 1998, “Melodio de senlaborulo de Nagasako” en 1999 (Premiita verko de Naoki) kaj “Ruĝa luno” en 2001.
“Ankaŭ mi vivas plorante. Mi estas tre malĝoja, ke Japanio fariĝis tiel mizera lando. La registaro anticipe faris ‘Leĝon pri specifaj sekretoj’ [1] kaj nun aprobigis ‘Kolektivan defendrajton’ [2]. Baldaŭ venos tempo, kiam oni malpermesos nin libere paroli, pretekstante militon” [3].
Post la dua mondmilito li riskis sian vivon multfoje, fuĝante el Ĉinio al Japanio. Lia frato, unu el la kamikazoj, apenaŭ pluvivis. En sia lasta verko “La japana imperiestro kaj la japana konstitucio — Kultura aserto por kontraŭmilita batalado kaj rezistado” li skribis : “La japana konstitucio estas artaĵo fierinda en la mondo”.
Artikolo 9 de la Japana Konstitucio :
1. La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, militon kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma forto aŭ uzon de arma forto.
2. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.
Eljapanigis Hori Jasuo, julio 2014.
Declaración del 87 Congreso de SAT - 2014
Declaración 2014
El 87º congreso de SAT (Asociación Mundial Anacional), reunido en Dinan, Francia, del 9 al 16 de agosto de 2014:
constata, un siglo después de la Primera Guerra Mundial, que las causas que crearon las condiciones para la fundación de SAT todavía existen, que el nacionalismo sigue siendo una plaga en Medio Oriente y Ucrania, por ejemplo, y pone a disposición las columnas de Sennaciulo para ayudar a los trabajadores de todo el mundo a unirse por encima de las barreras nacionales;
llama a la solución pacífica del conflicto entre Israel y Palestina ; denuncia la continua colonización de los territorios palestinos y apoya las peticiones a favor de que los recientes crímenes de guerra sean juzgados por la Corte Internacional;
llama a las partes en los conflictos vigentes en Medio Oriente y Ucrania, lo más rápido posible a alcanzar una solución pacífica por medio de conversaciones y de mediadores si fuera necesario;
constata tristemente en el mundo un evidente vínculo entre religión, economía y política, como viles operaciones para prohibir la libertad de expresión y también de pensamiento;
alienta la promoción de aquellas acciones a nivel local que conducen a un comportamiento más justo.
Inter am' kaj koler'
RENFT
Inter am' kaj koler'
Teksto : Gerulf Pannach,
Muziko : Peter Gläser (Cäsar)
Ĉiutempe sur Ter'
urĝas vivo kaj vigliĝas.
Inter am' kaj koler'
kreskas hom' kaj do moviĝas
al si mem pli kaj pli ;
kio por vi nur problemas,
se tro pugpezas vi
kaj enkape tro pigremas.
Revoluci' estas ont' jam nun, postulo,
kaj ne tron' kaj ne lit'
por postaĵ' de kontentulo.
Ĉar laŭ senc' celas ĝi,
ke la hom‘ por l‘ homoj gravas,
ke l' spirit' de l' Kommune
kamaradon ŝildas, glavas.
Sed jen staras ul' kun portradi‘, krias :„beat‘'.
Revas nur pri longaj haroj pro spit‘'.
Sufiĉas ĝi, ul ? (2x)
Kaj jen turnas kapon ul' al li pro la „beat‘
krias nur pri longaj haroj kun spit‘.
Ĉu saĝas la ul' ? (2x)
Ĉiutempe sur Ter'
urĝas vivo kaj vigliĝas.
Inter am' kaj koler'
kreskas hom' kaj do moviĝas
al si mem pli kaj pli ;
kio por vi nur problemas,
se tro pugpezas vi
kaj enkape tro pigremas.
Jen masonas kelkaj nur
je sia propra hejmdom',
sed nian flagon hisas por renom'.
Ĉu ne trompo, fi' ? (2x)
Pensas ofte iu nur
pri l' propra manĝo ĉe si,
sed forgesas ke
la aliaj plugas ja
kun tiu ĉi. (2x)
Ĉiutempe sur ter'
urĝas vivo kaj vigliĝas.
Inter am' kaj koler'
kreskas hom' kaj do moviĝas
al si mem pli kaj pli ;
kio por vi nur problemas,
se tro pugpezas vi
kaj enkape tro pigremas.
Revoluci' estas ont' jam nun, postulo,
kaj ne tron' kaj ne lit'
por postaĵ' de kontentulo.
Ĉar laŭ senc' celas ĝi,
ke la hom‘ por l‘ homoj gravas,
ke l' spirit' de l' Kommune
kamaradon ŝildas, glavas.
Zwischen Liebe und Zorn
Teksto : Gerulf Pannach,
Muziko : Peter Gläser (Cäsar)
Alle Zeit drängt nach vorn,
das Lebendige und regt sich.
Zwischen Liebe und Zorn
reift der Mensch und er bewegt sich
auf sich zu immer mehr,
was für den nicht angenehm ist,
der am Hintern zu schwer
und im Kopfe zu bequem ist.
Revolution ist das Morgen schon im heute
ist kein Bett und kein Thron
für den Arsch zufriedner Leute.
Denn sie lebt in dem Sinn,
daß der Mensch dem Menschen wert ist,
daß der Geist der Kommune
dem Genossen Schild und Schwert ist.
Und da steht wer mit dem Kofferradio, hört ein Lied,
redet nur von langen Haaren und Beat,
sagt ist das genug ?
Und dann dreht wer seinen Kopf herum nach dem Lied
und er schimpft auf lange Haare und Beat,
sagt handelt er klug ?
Und da baut so mancher nur
an seinem eigenen Haus
und er hängt dann unsere Fahne raus,
sagt ist das Betrug ?
Und da denkt so mancher nur
an seinen eigenen Bauch
und vergißt dabei,
die anderen ziehen auch
an seinem Pflug.
Alle Zeit drängt nach vorn,
das Lebendige und regt sich.
Zwischen Liebe und Zorn
reift der Mensch und er bewegt sich
auf sich zu immer mehr,
was für den nicht angenehm ist,
der am Hintern zu schwer
und im Kopfe zu bequem ist.
Revolution ist das Morgen schon im heute
ist kein Bett und kein Thron
für den Arsch zufriedner Leute.
Denn sie lebt in dem Sinn,
daß der Mensch dem Menschen wert ist,
daß der Geist der Kommune
dem Genossen Schild und Schwert ist.
Havena nokto
Johán Valano
Havena nokto
Stratoj kurbaj
havenurbaj
en la fikvartalo
rampas volve
aĉe polve
sub la luna palo.
stumblas homo
sur pavimon kraĉas
kaj zigzage
tange-vage
en nebulon paŝas.
de l' malfruo
pezas malbonfame
nubo sala
kaj vuala
kovras ĉion same.
estas tiu
kiu veas fone
ĉe la kajo
kun malgajo
per-akordione ?
Bremenaj urbomuzikistoj
Viro havis azenon, kiu dum longaj jaroj pacience portadis sakojn al la muelejo, sed kiu jam komencis perdi la fortojn kaj fariĝis malpli kaj malpli taŭga por la laboro. Tiam la mastro ekmeditis, kiel liberiĝi de ĝi ; sed la azeno komprenis, ke ekblovis malbona vento, kaj forkuris Bremenon, intencante fariĝi tie urba muzikisto. Sur la vojo li baldaŭ renkontis kuŝantan ĉashundon, kiu spiregis kiel iu, kiu laciĝis de la kurado.
"Kial vi tiel spiregas, kamarado ?" demandis la azeno.
"Ah," diris la hundo, "ĉar mi estas maljuna, ĉiun tagon pli malforta kaj ne taŭgas plu por ĉasado, mia sinjoro volis min mortbati ; mi forvojaĝis ne atendante lian pasporton, sed por kia servo mi taŭgas nun ?"
"Ĉu vi scias," diris la azeno, "mi iras Bremenon kaj estos tie urba muzikisto, iru kun mi kaj ankaŭ vi fariĝu orkestrano. Mi ludos la liuton kaj vi batos la tamburon."
La hundo konsentis kaj ili ekiris kune. Post nelonge ili renkontis katon, kies mieno estis kvazaŭ tritaga pluvo.
"Kio ĉagrenas vin, maljuna barbofrizisto ?" demandis la azeno.
"Kiu povas esti gaja, kiam oni timas pro sia propra kapo," respondis la kato, "ĉar mi maljuniĝas, manĝis jam miajn dentojn, kaj preferas sidi post la forno kaj murmuri kiel ŝpinilo, ol kapti la musojn, mia sinjorino volis min dronigi ; mi forkuris, sed kion fari nun, ne facila estas konsilo."
"Iru kun ni Bremenon, vi ja konas la noktan muzikon, vi povas esti urba muzikisto."
Al la kato tio plaĉis kaj ĝi aliĝis al ili. La tri vaguloj pasis preter korto ; sur la pordego sidis koko kaj kriis kiel freneza.
"Kial vi tiel krias ?" demandis la azeno," vi traboras al ni la orelojn."
"Mi antaŭdiris belan veteron," diris la koko, "hodiaŭ estas la tago, en kiu Dipatrino lavis la ĉemizetojn de Sankta Infaneto kaj en kiu ŝi devas sekigi ilin ; sed ĉar morgaŭ dimanĉe gastoj venos, la senkompata mastrino diris al la kuiristo, ke ŝi volas manĝi min morgaŭ en la supo. Hodiaŭ vespere mi estas metonta mian kolon sub la tranĉilon. Dum mi ankoraŭ povas, mi krias per ĉiuj fortoj."
La azeno diris :
"Iru prefere kun ni, ruĝa kresto, Bremenon ; ion pli bonan ol la morto vi trovos ĉie ; vi havas belan voĉon, arta estos nia kvaropa koncerto."
Al la koko plaĉis la propono, kaj ĉiuj kvar ekiris kune. Ili ne povis atingi Bremenon en la sama tago kaj venis vespere en arbaron kaj decidis pasigi tie la nokton. La azeno kaj hundo ekkuŝis sub granda arbo, la kato kaj koko eksidis sur la branĉoj : la koko tute supre, la plej sendanĝera loko. Antaŭ ol li ekdormis, li ĉirkaŭrigardis al ĉiuj kvar flankoj kaj ŝajnis al li, ke malproksime brilas lumeto kvazaŭ fajrero ; li kriis al la kamaradoj, ke sendube domo estas proksime, ĉar oni vidas lumon. La azeno diris :
"Ni forlasu nian loĝejon kaj iru tien, ĉar nia gastejo estas malbona."
La hundo aldonis :
"Kelke da ostoj kun viando sur ili ne malplaĉus al mi."
Ili do ekiris al la lumo, kiu iom post iom fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine ili venis al hele lumigita rabista domo. La azeno, kiel la plej granda, proksimiĝis al la fenestro kaj rigardis internen.
"Kion vi vidas, grizulo ?" demandis la koko.
"Kion mi vidas ?" respondis la azeno, "tablon ŝarĝitan per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj ĉirkaŭe sidas rabistoj kaj ĝuas."
"Jen io por ni !" diris la koko.
"Jes, certe ; ah, se ni estus tie !" diris la azeno. La bestoj interkonsiliĝis kiamaniere forpeli la rabistojn kaj fine trovis rimedon. La azeno metis la antaŭajn piedojn sur la fenestron, la hundo saltis sur la dorson de la azeno, la kato rampis sur la hundon, kaj fine la koko flugis sur la kapon de la kato. Farinte tion ili komencis laŭ signalo sian muzikon : la azeno blekis, la hundo bojis, la kato miaŭis kaj la koko kantis sian kikeriki ; poste ili saltis en la ĉambron tra la fenestro. Ektintis la vitroj ; la rabistoj, aŭdante la teruran bruon, pensis, ke monstra fantomo venis, forkuris timigitaj en la arbaron.
La kvar kamaradoj eksidis ĉe la tablo, atakis tion, kio restis, kaj manĝis kvazaŭ malsatontaj kvar semajnojn.
Kiam la muzikistoj finis, ili estingis la lumon kaj serĉis lokon por la dormo, ĉiu laŭ sia naturo kaj gusto.
La azeno ekkuŝis sur la sterko, la hundo ĉe la pordo, la kato sur la forno ĉe la varma cindro kaj la koko eksidis sur trabo. Ili estis lacaj de la longa vojaĝo kaj tuj ekdormis. Post noktomezo, kiam la ŝtelistoj vidis de malproksime, ke en la domo estas mallume kaj silente, la estro diris :
"Kial ni permesis forpeli nin ?" kaj ordonis al unu iri en la domon kaj esplori ĝin. La sendito trovis ĉion silenta kaj eniris en la kuirejon por ekbruligi lumon. La fajraj, brilaj okuloj de la kato ŝajnis al li brulantaj karboj kaj li almetis alumeton ; sed la kato, kiu ne amis ŝercojn, saltis sur lian vizaĝon, kraĉis kaj gratis. Terurita li kuris al la posta pordo, sed la hundo, kiu tie kuŝis, sin ĵetis al li kaj ekmordis lian kruron ; kiam li pasis tra la korto apud la sterko, la azeno malavare regalis lin per la posta piedo kaj la koko vekita de la bruo vigle ekkriis sur la trabo : "Kikeriki !"
La ŝtelisto forkuris per grandaj paŝoj al sia kapitano kaj diris :
"En la domo sidas abomena sorĉistino ; ŝi spiris sur min kaj gratis mian vizaĝon per siaj longaj fingroj ; ĉe la pordo staras homo kun tranĉilo, per kiu li vundis mian kruron ; sur la korto kuŝas nigra monstro, kiu batis min per bastonego, kaj supre sur la tegmento sidas juĝisto, kiu kriis : ‚Ĉi tien la friponon !' Mi do forkuris."
De tiu tempo la rabistoj ne kuraĝis reveni en la domon, kaj al la kvar bremenaj muzikistoj ĝi tiel plaĉis, ke ili ne volis eliri.
Ne fermita ankoraŭ estas la buŝo de tiu, kiu lasta tion rakontis.
Fabeleto
Elvira Lippe
Fabeleto
Gnomo paŝis en arbaron,
Grizan havis li hararon,
Muske verdan la ĵaketon,
Funge ruĝan la ĉapeton.
Fabeletojn en korbeto
Portis li por sciureto.
Gnomo paŝis kaj laciĝis.
Li laciĝis kaj sidiĝis
Sur la molan, varman teron,
Sub la verdan juniperon.
Korbon li en manoj tenis, –
Nun silente dormo venis.
Je rezin‘ aer' odoris,
Pego frapis, gufo ploris...
La korbeto renversiĝis
kaj fabeloj elverŝiĝis.
Virkato kun botoj
Fratoj Grimm
Virkato kun botoj
33.Vol1
Muelisto havis tri filojn, sian muelejon, azenon kaj virkaton ; la filoj devis mueli, la azeno devis alporti la grenon kaj forporti la farunon, kaj la kato devis kapti la musojn.
Kiam la muelisto mortis, la tri filoj dividis la heredaĵon. La plej maljuna rivevis la muelejon. La dua la azenon, la tria la katon, plu ne postrestis por li. Tial li estis malgaja kaj parolis al si mem : „Mi ja plej malbonŝancis, mia plej maljuna frato povas mueli, mia dua povas rajdi sur sia azeno, sed kion komencu mi per la virkato ? Se mi komisius iun fari el lia felo paron da peltaj gantoj, tiukaze tio estus jam ĉio.“
„Aŭskultu min“, komencis paroli la virkato, kiu komprenis ĉion, kion li diris. „Vi ne devos mortigi min por fari paron da aĉaj gantoj el mia pelto ; zorgu nur, ke mi ricevu paron da botoj, por ke mi povu promeni kaj montri min inter la homoj. Tiukaze vi baldaŭ ricevos helpon.“
La filo de la muelisto miris, ke la virkato tiel parolis, sed ĉar ĝuste preteriris la ŝuisto, li vokis lin internen kaj petis lin, ke li almezuru je la virkato paron da botoj. Kiam ili pretis, la virkato surmetis ilin, prenis sakon, plenigis la fundon de ĝi per greneroj, sed supre ĝi kunligis ĝin per fermtirebla ŝnuro. Poste ĝi ĵetis la sakon sur la dorson kaj iris sur du kruroj kiel homo el la pordo.
Tiam regis reĝo en la lando, kiu volonte manĝis perdrikojn. Sed estis granda bezono je ili, ĉar neniuj kapteblis. La tuta arbaro estis plena de ili, sed ili kondutis tiel timeme, ke neniu ĉasisto renkontis ilin. Tion sciis la virkato kaj pensis, ke ĝi faros tion pli bona. Kiam ĝi alvenis en la arbaro, ĝi malfermis la sakon kaj disŝutis la grenerojn, sed la ŝnuron ĝi metis sur herbojn kaj tiris ŝnurfinaĵon trans heĝon. Poste ĝi kaŝis sin mem, ŝteliradis tien kaj tien kaj embuskis. La perdrikoj baldaŭ alkuris, trovis la grenerojn kaj unu post la alia kelkaj el ili saltis en la sakon. Kiam sufiĉe da ili estis en la sako, la virkato fermtiris la sakon per la ŝnuro, kuris tien kaj mortigis la perdrikojn per tordado de la koloj. Tiam ĝi ĵetis la sakon sur la dorson kaj iris rekte al la kastelo de la reĝo.
Gardisto vokis : „Haltu ! Kien ?“
„Al la reĝo“, respondis la virkato mallonge.
„Ĉu vi estas freneza ? Virkato al la reĝo, ĉu ?“
„Permesu ĝin“, diris alia gardisto, „la reĝo ja ofte enuas, eble la virkato kun siaj murmurado kaj ronronado plezurigos la reĝon.“
Kiam la virkato alvenis antaŭ la rego, ĝi faris riverencon kaj diris : „Mia mastro, la grafo“, ĝi diris longan kaj noblan nomon, „rekomendas sin al Lia Reĝa Moŝto kaj sendas al vi perdrikojn, kiujn li ĵus kaptis per maŝoj.“
La reĝo ekmiris pri la belaj grasaj perdrikoj, pro ĝojo li preskaŭ krevis kaj ordonis meti en la sakon de la virkato tiom da oro el la trezorejo, kiom ĝi povas porti. „Portu tion al via mastro kaj transdonu mian multoblan dankon al li por ties donaco.“
La malriĉa kaj kompatinda filo de la muelisto sidis hejme ĉe la fenestro, apogis la kapon sur manon kaj pensis, ke li donis sian lastan por la botoj de la virkato, sed, ke tiu certe ne alportos ion eksterordinaran. En tiu momento la virkato enpaŝis, ĵetis la sakon de la dorso, malfermis la ŝnuron de ĝi kaj ŝutis la oron antaŭ la muelistan filon : „Jen iom antaŭ la botojn, la reĝo ankaŭ salutas vin kaj tre dankas al vi.“
La muelistofilo ĝoĵis pri la riĉo, sen kompreni, kiel tio okazis. Sed la virkato, demetante siajn botojn, rakontis ĉion al li. Poste ĝi diris : „Kvankam vi nun havas sufiĉe da mono, ĝi tamen ankoraŭ ne estu ĉio. Morgaŭ mi ree surmetos la botojn. Vi fariĝu ankoraŭ pli riĉa. Mi ankaŭ diris al la reĝo, ke vi estas grafo.“
Je la alia tago la virkato, kiel ĝi diris, kun siaj bonaj botoj, ree ĉasis kaj portis riĉan predon al la reĝo. Tiel tio iris ĉiutage, kaj la virkato ĉiutage portis oron hejmen, kaj fariĝis pli ŝatata ol ĉiuj ĉe la reĝo, tiel, ke ĝi rajtis eniri kaj eliri laŭplaĉe kaj ĉie vagadi en la kastelo. Iam la virkato staris en la kuirejo de la reĝo ĉe la forno kaj varmigis sin. Jen alvenis la kaleŝisto kaj sakris : „Mi dezirus la reĝon kaj la princidinon ĉe la ekzekutisto ! Mi volis iri en gastejon kaj foje trinki kaj ludi kartojn ; sed jen mi promene veturigu ilin ĉe la lago.“
Kiam la virkato aŭskultis tion, ĝi ŝteliris hejmen kaj diris al sia mastro : „Se vi volas fariĝi riĉa kaj grafo, tiukaze iru kun mi al la lago kaj banu vin en ĝi.“ La muelistofilo ne sciis, kion diri. Tial li obeis al la virkato kaj iris kun ĝi, li demetis ĉiujn vestaĵojn kaj saltis nuda en la akvon. Sed la virkato prenis liajn vestojn, forportis kaj kaŝis ilin. Apenaŭĝi estis preta, alveturis jam la reĝo. La virkato tuj komencis kordisŝire lamenti : „Ve ! Plejfavora reĝo ! Mia mastro banis sin ĉi tie en la lago, jen alvenis ŝtelisto kaj ŝtelis liajn vestojn, kiuj kuŝis sur la bordo. Nun la sinjoro grafo, mia mastro, estas en la akvo kaj ne povas eliri. Kaj se li restados pli longtempe tie, li malvarmumiĝos kaj mortos.“ Kiam la reĝo tion aŭdis, li ordonis halti kaj unu el liaj servistoj devis rapidegi reen kaj alporti vestojn de la reĝo. La grafo surmetis la plej pompajn vestojn, kaj ĉar la reĝo tre ŝatis lin pro la perdrikoj, li devis sidiĝi al la reĝo en la kaleŝon. Ankaŭ la princidino ne ĝenis sin pro tio, ĉar la grafo estis juna kaj bela, kaj li plaĉis al ŝi. Sed la virkato antaŭiris kaj atingis grandan herbejon, kie estis pli ol cent homoj, kiuj faris fojnon.
„Al kiu apartenas la herbejo, homoj ?“ demandis la virkato.
„Al la granda sorĉisto.“
„Aŭskultu, nun tuj la reĝo preterveturos, kaj, se li demandos, al kiu apartenas la herbejo, tiukaze vi respondu al la reĝo : al la grafo, kaj se vi ne faros tion, oni vin ĉiujn mortbatos.“ Poste la virkato iris plu kaj atingis grandan grenan kampon, tian grandan, ke neniu povus transrigardi ĝin. Tie staris pli ol ducent homoj kaj tranĉis la grenon.
„Al kiu apartenas la greno, homoj ?“
„Al la sorĉisto.“„Aŭskultu, homoj, nun tuj la reĝo preterveturos,se li demandos : al kiu apartenas la greno, tiukaze respondu : „Al la grafo ; kaj se vi ne faros tion, oni vin ĉiujn mortbatos.“
Finine la virkato venis al mirinde bela arbaro, tie staris pli ol tricent homoj, kiuj dehakis la grandajn kverkojn kaj faris lignon el ĝi.
„Al kiu apartenas la arbaro, homoj ?“
„Al la sorĉisto.“
„Aŭskultu, nun tuj la reĝo preterveturos, kaj, se li demandos, al kiu apartenas la arbaro, tiukaze vi respondu al la reĝo : al la grafo, kaj se vi ne faros tion, oni vin ĉiujn mortigos.“
La virkato iris ankoraŭ plu ; la homoj ĉiuj postrigardis ĝin, kaj ĉar ĝi aspektis tiel stranga kaj kiel homo iris kun botoj, ili timis ĝin. Baldaŭĝi atingis la kastelon de la sorĉisto, enpaŝis aŭdace kaj antaŭ lin. La sorĉisto rigardis lin malestime kaj demandis, kion li deziras. La virkato riverencis kaj diris : „Mi aŭdis, ke vi povas enscorĉi vin en ĉiun beston laŭ via plaĉo ; se temas pri hundo, vulpo aŭ lupo, tiukaze mi povas imagi tion. Sed, se temas pri elefanto, jen tio ŝajnas al mi tute neebla, kaj tial mi venis por vidi ĝin mem.“
La sorĉisto diris fiera : „Tio estas bagatelo por mi“, kaj en la sama momento li jam ŝanĝiĝis en elefanton.
„Tio estas grandioza, sed ĉu ankaŭ en leonon ?“
„Ankaŭ tio estas bagatelo“, diris la sorĉisto kaj staris kiel leono antaŭ la virkato.
La virkato ŝajnigis sin timigita kaj vokis : „Tio estas nekredebla kaj senprecedenca, tian mi eĉ en sonĝo ne imagis en miaj pensoj ; sed eĉ pli ol ĉio ĉi estus tio, se vi povus ŝanĝiĝi ankaŭ en malgrandan beston tian, kian muson. Vi certe pli kapablas ol kiu ajn sorĉisto en la mondo, sed tio certe ne sukcesos al vi.“
La sorĉisto fariĝis tute afabla de la dolĉaj vortoj kaj diris : „Ho, jes, kara kateto, ankaŭ tion mi kapablas“, kaj saltadis kiel muso en la ĉambro. La virkato persekutis la muson, kaptis ĝin per salto kaj voris ĝin.
La reĝo kun la grafo kaj la princidino promene veturis plu kaj venis al la granda herbejo.
„Al kiu apartenas la fojno ?“ demandis la reĝo.
„Al la sinjoro grafo“, vokis ĉiuj, tiel, kiel la virkato ordonis al ili.
„Vi havas ĉi tie belan pecon da tero, sinjoro grafo“, li diris. Poste ili atingis grandan grenan kampon. „Al kiu apartenas la greno, homoj ?“
Al la sinjoro grafo.“
„Ha, sinjoro grafo, grandaj belaj terposedaĵoj !“
Poste ili atingis la arbaron : „Al kiu apartenas la ligno, homoj ?“
„Al la grafo.“
La reĝo miris eĉ pli kaj diris : „Vi devas esti riĉa viro, sinjoro grafo, mi pensas, ke mi ne havas tian mirindan arbaron.“
Finfine ili atingis la kastelon. La virkato staris supre ĉe la ŝtuparo, kaj kiam la kaleŝo malsupre haltis, li saltis malsupren, malfermis la pordeton de la kaleŝo kaj diris : „Lia Reĝa Moŝto, vi alvenis ĉi tie en la kastelo de mia mastro, la sinjoro grafo, kiun tiu honoro feliĉigos dum sia tuta plua vivo.“
La reĝo eliris kaj miris pri la mirinde bela konstruaĵo, kiu estis preskaŭ pli granda kaj pli bela ol kastelo lia. La grafo kondukis la princidinon supren en la grandan salonon, kiu tute briltremis pro oro kaj juveloj.
Jen la princidino estis promesita al la grafo , kaj kiam la reĝo mortis, fariĝis la grafo la reĝo, sed la virkato kun la botoj fariĝis unua ministro.
tradukis Donjo & Cezar laŭ la unua eldono de la fabelo, Jacobo kaj Vilhelmo Grimm, Infan-kaj domfabeloj ,Berlino 1812/15, du volumoj, unua volumo, p.147-155
PS :
Ligoj : PDF
kun grandiozaj ilustraĵoj !
Brüder Grimm
Der gestiefelte Kater
33.Vol1
Ein Müller hatte drei Söhne, seine Mühle, einen Esel und einen Kater ; die Söhne mußten mahlen, der Esel Getreide holen und Mehl forttragen und die Katz die Mäuse wegfangen. Als der Müller starb, theilten sich die drei Söhne in die Erbschaft, der ältste bekam die Mühle, der zweite den Esel, der dritte den Kater, weiter blieb nichts für ihn übrig. Da war er traurig und sprach zu sich selbst : »ich hab es doch am allerschlimmsten kriegt, mein ältster Bruder kann mahlen, mein zweiter kann auf seinem Esel reiten, was kann ich mit dem Kater anfangen ? laß ich mir ein paar Pelzhandschuhe aus seinem Fell machen, so ists vorbei.«»Hör, fing der Kater an, der alles verstanden hatte, was er gesagt, du brauchst mich nicht zu tödten, um ein paar schlechte Handschuh aus meinem Pelz zu kriegen, laß mir nur ein paar Stiefel machen, daß ich ausgehen kann und mich unter den Leuten sehen lassen, dann soll dir bald geholfen seyn.« Der Müllerssohn verwunderte sich, daß der Kater so sprach, weil aber eben der Schuster vorbeiging, rief er ihn herein und ließ ihm ein paar Stiefel anmessen. Als sie fertig waren, zog sie der Kater an, nahm einen Sack, machte den Boden desselben voll Korn, oben aber eine Schnur daran, womit man ihn zuziehen konnte, dann warf er ihn über den Rücken und ging auf zwei Beinen, wie ein Mensch, zur Thür hinaus.
[149] Dazumal regierte ein König in dem Land, der aß die Rebhühner so gern : es war aber eine Noth, daß keine zu kriegen waren. Der ganze Wald war voll, aber sie waren so scheu, daß kein Jäger sie erreichen konnte. Das wußte der Kater und gedacht seine Sache besser zu machen ; als er in den Wald kam, thät er den Sack auf, breitete das Korn auseinander, die Schnur aber legte er ins Gras und leitete sie hinter eine Hecke. Da versteckte er sich selber, schlich herum und lauerte. Die Rebhühner kamen bald gelaufen, fanden das Korn und eins nach dem andern hüpfte in den Sack hinein. Als eine gute Anzahl darin war, zog der Kater den Strick zu, lief herzu und drehte ihnen den Hals um ; dann warf er den Sack auf den Rücken und ging geradeswegs nach des Königs Schloß. Die Wache rief : »halt ! wohin.«–»Zu dem König,« antwortete der Kater kurzweg. –»Bist du toll, ein Kater zum König ?«–»Laß ihn nur gehen, sagte ein anderer, der König hat doch oft lange Weil, vielleicht macht ihm der Kater mit seinem Brummen und Spinnen Vergnügen.« Als der Kater vor den König kam, machte er einen Reverenz und sagte : »mein Herr, der Graf, dabei nannte er einen langen und vornehmen Namen, läßt sich dem Herrn König empfehlen und schickt ihm hier Rebhühner, die er eben in [150] Schlingen gefangen hat.« Der König erstaunte über die schönen fetten Rebhühner, wußte sich vor Freude nicht zu lassen, und befahl dem Kater so viel Gold aus der Schatzkammer in den Sack zu thun, als er tragen könne : »das bring deinem Herrn und dank ihm noch vielmal für sein Geschenk.«
Der arme Müllerssohn aber saß zu Haus am Fenster, stützte den Kopf auf die Hand und dachte, daß er nun sein letztes für die Stiefeln des Katers weggegeben, und was werde ihm der großes dafür bringen können. Da trat der Kater herein, warf den Sack vom Rücken, schnürte ihn auf und schüttete das Gold vor den Müller hin : »da hast du etwas vor die Stiefeln, der König läßt dich auch grüßen und dir viel Dank sagen.« Der Müller war froh über den Reichthum, ohne daß er noch recht begreifen konnte, wie es zugegangen war. Der Kater aber, während er seine Stiefel auszog, erzählte ihm alles, dann sagte er : »du hast zwar jetzt Geld genug, aber dabei soll es nicht bleiben, morgen zieh ich meine Stiefel wieder an, du sollst noch reicher werden, dem König hab ich auch gesagt, daß du ein Graf bist.« Am andern Tag ging der Kater, wie er gesagt hatte, wohl gestiefelt wieder auf die Jagd, und brachte dem König einen reichen Fang. So ging es alle Tage, und der Kater brachte alle Tage Gold heim, und ward so beliebt wie einer bei dem König, daß er aus- und eingehen durfte und im Schloß herumstreichen, wo er wollte. Einmal stand der Kater in der Küche des Königs beim Heerd und wärmte sich, da kam der Kutscher und fluchte : »ich wünsch' der König mit der Prinzessin wär beim Henker ! ich wollt ins Wirthshaus gehen und einmal trinken und Karte spielen, da soll ich sie spazieren fahren an den See.« Wie der Kater das hörte, schlich er nach Haus und sagte zu seinem Herrn : »wenn du willst ein Graf und reich werden, so komm mit mir hinaus an den See und bad dich darin.« Der Müller wußte nicht, was er dazu sagen sollte, doch folgte er dem Kater, ging mit ihm, zog sich splinternackend aus und sprang ins Wasser. Der Kater aber nahm seine Kleider, trug sie fort und versteckte sie. Kaum war er damit fertig, da kam der König dahergefahren ; der Kater fing sogleich an, erbärmlich zu lamentiren : »ach ! allergnädigster König ! mein Herr, der hat sich hier im See gebadet, da ist ein Dieb gekommen und hat ihm die Kleider gestohlen, die am Ufer lagen, nun ist der Herr Graf im Wasser und kann nicht heraus, und wenn er länger darin bleibt wird er sich verkälten und sterben.« Wie der König das hörte, ließ er Halt machen und einer von seinen Leuten mußte zurückjagen und von des Königs Kleidern holen. Der Herr Graf zog die prächtigsten Kleider an, und weil ihm ohnehin der König wegen der Rebhüner, die er meinte von ihm empfangen zu haben, gewogen war, so mußte er sich zu ihm in die Kutsche setzen. Die Prinzessin war auch nicht bös darüber, denn der Graf war jung und schön, und er gefiel ihr recht gut.
Der Kater aber war vorausgegangen und zu einer großen Wiese gekommen, wo über hundert Leute waren und Heu machten. »Wem ist die Wiese, ihr Leute ?« fragte der Kater. –»Dem großen Zauberer.«–»Hört, jetzt wird der König bald vorbeifahren, wenn der fragt, wem die Wiese gehört, so antwortet : dem Grafen ; und wenn ihr das nicht thut, so werdet ihr alle todtgeschlagen.«– Darauf ging der Kater weiter und kam an ein Kornfeld, so groß, daß es niemand übersehen konnte, da standen mehr als zweihundert Leute und schnitten das Korn. »Wem ist das Korn ihr Leute ?«–»Dem Zauberer.« Hört, jetzt wird der König vorbeifahren, wenn er frägt, wem das Korn gehört, so antwortet : »dem Grafen ; und wenn ihr das nicht thut, so werdet ihr alle todtgeschlagen.«– Endlich kam der Kater an einen prächtigen Wald, da standen mehr als dreihundert Leute, fällten die großen Eichen und machten Holz. –»Wem ist der Wald, ihr Leute ?«–»Dem Zauberer.«–»Hört, jetzt wird der König vorbeifahren, wenn er frägt, wem der Wald gehört, so antwortet : dem Grafen ; und wenn ihr das nicht thut, so werdet ihr alle umgebracht.« Der Kater ging noch weiter, die Leute sahen ihm alle nach und weil er so wunderlich aussah, und wie ein Mensch im Stiefeln daherging, fürchteten sie sich vor ihm. Er kam bald an des Zauberers Schloß, trat kecklich hinein und vor ihn hin. Der Zauberer sah ihn verächtlich an, und fragte ihn, was er wolle. Der Kater machte einen Reverenz und sagte : »ich habe gehört, daß du in jedes Thier nach deinem Gefallen dich verwandeln könntest ; was einen Hund, Fuchs oder auch Wolf betrifft, da will ich es wohl glauben, aber von einem Elephant, das scheint mir ganz unmöglich, und deshalb bin ich gekommen und mich selbst zu überzeugen.« Der Zauberer sagte stolz : »das ist mir eine Kleinigkeit,« und war in dem Augenblick in einen Elephant verwandelt ; »das ist viel, aber auch in einen Löwen ?«–»Das ist auch nichts,« sagte der Zauberer und stand als ein Löwe vor dem Kater. Der Kater stellte sich erschrocken und rief : »das ist unglaublich und unerhört, dergleichen hätt' ich mir nicht im Traume in die Gedanken kommen lassen ; aber noch mehr, als alles andere, wär es, wenn du dich auch in ein so kleines Thier, wie eine Maus ist, verwandeln könntest, du kannst gewiß mehr, als irgend ein Zauberer auf der Welt, aber das wird dir doch zu hoch seyn.« Der Zauberer ward ganz freundlich von den süßen Worten und sagte : »o ja, liebes Kätzchen, das kann ich auch« und sprang als eine Maus im Zimmer herum. Der Kater war hinter ihm her, fing die Maus mit einem Sprung und fraß sie auf.
Der König aber war mit dem Grafen und der Prinzessin weiter spatzieren gefahren, und kam zu der großen Wiese. »Wem gehört das Heu ?« fragte der König –»dem Herrn Grafen«– riefen alle, wie der Kater ihnen befohlen hatte. –»Ihr habt da ein schön Stück Land, Herr Graf,« sagte er. Darnach kamen sie an das große Kornfeld. »Wem gehört das Korn, ihr Leute ?«–»Dem Herrn Grafen.«–»Ei ! Herr Graf ! große, schöne Ländereien !«– Darauf zu dem Wald : »wem gehört das Holz, ihr Leute ?«–»Dem Herrn Grafen.«– Der König verwunderte sich noch mehr und sagte : »Ihr müßt ein reicher Mann seyn, Herr Graf, ich glaube nicht, daß ich einen so prächtigen Wald habe.« Endlich kamen sie an das Schloß, der Kater stand oben an der Treppe, und als der Wagen unten hielt, sprang er herab, machte die Thüre auf und sagte : »Herr König, Ihr gelangt hier in das Schloß meines Herrn, des Grafen, den diese Ehre für sein Lebtag glücklich machen wird.« Der König stieg aus und verwunderte sich über das prächtige Gebäude, das fast größer und schöner war, als sein Schloß ; der Graf aber führte die Prinzessin die Treppe hinauf in den Saal, der ganz von Gold und Edelsteinen flimmerte.
Da ward die Prinzessin mit dem Grafen versprochen, und als der König starb, ward er König, der gestiefelte Kater aber erster Minister.
Quelle
Jacob und Wilhelm Grimm, Kinder-und Hausmärchen, Berlin 1812/15, 2 Bände, 1 Band S. 147-155
Senrjue al "Abeĉjo"
Jen la plej grava parto el japana konstitucio :
ĈAPITRO II. REZIGNO DE MILITO
Artikolo 9.
1. La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, militon kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma forto aŭ uzon de arma forto.
2. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.
La Artikolo 9a estas fierinda, sed la japana ĉefministro Abe Sinzoo
volas havi militforton laŭleĝe ne nur en la nomo de "sindefendrajto",
sed ankaŭ"kolektiva defendrajto". Tio signifas, ke se iu lando,
ekzemple Usono, militos kontraŭ alia lando, Japanio sendos armilojn
aŭ memdefendan korpuson al Usono. Ne por defendi sin, sed por
kunlabori en milito, ĉu ne ?
Pro kolero mi faris Senrjuojn (5-7-5-silaba poemeto) pri Abe-aĉo :
[1]
*Kio sekvos post
sekretprotektigo kaj
sindefendigo ?
*Sindefendrajto
ne defendas vin tamen
ĝi atakas vin.
*Intermortiga
kolektivdefendrajto
plorigas pacon.
*Sindefendrajto
unuopa aŭ grupa
mortigas homojn.
*Konstitucion
Naŭan mortigis nomo
sindefendrajto.
*Nuklecentralo
translokiĝu ĝardenen
de Abe-hejmo.
*Nuklecentralon
kaj militon ŝatas vi,
sinjoro nepo. [2]
*Militkrimulo
estos via titolo,
nepo de Kiŝi.
*Ĉu vi ĝuis kun
avĉjo soldati kun vi
en militludoj ?
*En Jasukuni [3]
celebriĝi deziras,
Abeĉjo, ĉu ne ?
*Mi kompatas vin,
Memdefendan Korpuson
sub kuglaj pluvoj.
*Proksimiĝanta
soldatservo ne, ne, ne,
absolute ne !
*Ĉu vi kapablas
subkontroli militon
kun nukleakvo ? [4]
*Kial kiel nun
la mondo malboniĝis,
danke al kiu ?
Masakato, 5a de septembro 2014
Vidu ankaŭ :
Al vi, infanoj de la paco
[1] « Ŝinzo Abe' Aprile 2014 » far Chuck Hagel —https://www.flickr.com/photos/secdef/13649632865/. Sub licenco CC BY 2.0 tra Wikimedia Commons.
[2] Lia avo Kiŝi Nobusuke, ĉefministro, estis militkrimulo
[3] Jasukuni estas nomo de ŝintoisma sanktejo, en kiu mortintaj soldatoj kaj militkrimuloj estas kune adorataj
[4] Abe mensogis pri Fukuŝima katastrofo, ke la nuklea akvo ne problemas sub bona kontrolo
Jack London : La meksikano
Troviĝas en la rubriko tekstoj
en www.karapaco.de
PS : La tekston Donjo, Frank kaj mi tradukis iom post iom en klubvesperoj laŭ tre fidinda traduko germana, kaj poste, pro peto de esperantisto, mi ankoraŭfoje tradukis ĉion tion laŭ la originalo. Tio do estas traduko laŭ la originalo ! La PDF-on aranĝis Mikaelo Lennartz, kiu ankaŭ nstigis min pri la ankoraŭfoja traduko el la originalo.
B.Traven : Nokta vizito en la vepro
"Der Busch" rakontaro
B.Traven
Nokta vizito en la vepro
(rakonto)
Bonvolu legi la rakonton en la Traven-retejo, ĉar ĝi estas tro longa por povi prezenti ĝin en unu blogero :
B.Traven : Nokta vizito en la vepro (rakonto)
Herbert W.Franke : La trovo
Neniam manĝu nekonataĵojn. Tio validas ne nur por fremdspecaj fruktoj kaj naturproduktoj tio eĉ pli validas por kemiaj fabrikaĵoj.
Dum tri semajnoj mi jam survojis. Kiel ĉiam mi iris sola. La praarbaro estas mia amiko. Mi konas la marĉojn malantaŭ Valadolido, la orkideajn arbarojn interne de Jukatano, kaj la kalkrifojn tie, kie surmape estas desegnita la limo al Honduraso.
Sep pumoj devis lasi la vivon, kaj amaso da bestetoj. La felojn mi enfosis. Sed mi mem iris plu al la altebenaĵoj. Eble mi ree trafos iun ruinlokon. Por antikva ornamaĵo la gringoj pagas grandegajn sumojn. Estas vere, ion novan mi ne trovis ; sed jam sur la vojo reen ; mi ankoraŭ serĉadis en la keloj de ruinigita templokonstruaĵo konata al mi. Tie mi ekvidis la virojn.
Unu el ili sidis en remburita fotelo antaŭ aparataro, kies taskon mi ne sciis. La alia kuŝis laŭlonge etendiĝinte apud la vando. Ambaŭ estis oldaj – blankhararaj kaj barbaj. Iliaj vestaĵoj memoris min pri trejnvestoj. Ambaŭ estis mortaj – elsekigitaj, mumiigitaj.
Antaŭ la sidanto staris skatoleto kun sukerpecetoj – almenaŭ mi supozis ilin sukero. Mi prenis la skatoleton kaj enpoŝigis ĝin. Dum longa tempo mi serĉis ornamaĵojn, sed ne trovis ion. Mi trovis nur amasegon de plenskribitaj paperoj, dratojn, vitron, radojn kaj similan fatrason. Finfine mi kontentiĝis pri kelkaj nekutimaj horloĝoj, kiujn mi forprenis de la mortintoj. Elgrimpinte el la malfermaĵo kaj iom ripozante, mi gustumis pecon de la sukero. Nu, certe, ĝi gustis tute alie ol atendite, sed tre arome kaj agrable. Tuj poste mi havis nekutimajn impresojn. La praarbara murmurado ŝvelis al harmonio. La arboj fariĝis pli plastikaj, la koloroj pli buntaj. Mi rimarkis aĵojn, kiujn mi ne atentis ĝis tiam : la graciajn movojn de bestoj, la dancon de la folioj, la signojn de spuroj en la sablo. Estis kvazaŭ oni malfermus fenestron en mi. La marŝo tra la arbaro neniam antaŭe tiom ĝojigis min. Neniam mi venkis malfacilojn tiel facile. Neniam mi estis tiom forta kaj tiel persistema, kaj eĉ des pli en la unua vilaĝo, kiun mi atingis ! Mi sentis min kiel princo kaj kondutis tiel. Kaj ĉiuj traktis min kvazaŭ ili scius tion. Ĉiuj deziris regali min. La knabinoj proksimiĝis kvazaŭ flugante.
Ĝis poste komenciĝis la kverelo kun Cochito. Aĥ, tio ege ĝojigis min montri miajn novajn fortojn. Mi pugnis la ursofortan viron ventren tiel, ke li renversiĝis. Poste mi krude batis lin de supre per miaj krucitaj manoj sur la nukon kaj pergenue puŝegis lin vizaĝen. Kiam poste ĉiuj furioze ĵetiĝis sur min, plenaj de malamo, tio ne terurigis, sed plezurigis min.
Mi kuris denove tra la arbaro, celante la urbojn. Mi rimarkis bone, ke mia ŝanĝo devenis de la blankaj kubetoj, kiujn mi ankoraŭ nun havis ĉe mi. Se ilia efiko malpliiĝis, mi manĝis kelkajn.
Alveninte Valadolidon, mi kuris al la plej proksima taverno. Knabino kun dek kruĉoj plenaj de tekilo sur la brakoj rapidis etpaŝete tra la ĉambro. Knabino fleksebla kiel serpento, bela kiel la diablo, kun blue nigra hararo kaj brilaj okuloj. Mi paŝis al ŝi kaj tiris ŝin al mi. Mi estus batalinta kontraŭĉiuj gastoj samtempe – por ŝi. Sed per lerta movo, ŝi liberigis sin de mi. Tondre ridis la viroj ĉe la tabloj.
„Razu vin, olduleto !“ŝi kriis kaj montris dum tio al obtuza spegulo en angulo. Sed tiu tute sufiĉis por montri ĝin al mi : Blanka hararo flirtis, griza barbo tremetis , olda ege sulkigita vizaĝo rigardis al mi. Dum kvar semajnoj mi pliaĝiĝis kvardek jarojn. Mi ŝanceliĝis al la benko kaj sinkis despere sur ĝin. Mi scias nun, ke oni senkoste ricevas nenion.
Tradukis Cezar el la scienfikcia rakontaro „La verda kometo“ ; Munkeno 1964
Brecht : Kolekto ĉe Cezar
- Al la postnaskitoj
- Balado pri la agrabla vivo
- Balado pri Mek Tranĉilo
- Demandoj de leganta laboristo
- Interparolo pri Suda Pacifiko
- La anakronisma procesio aŭ Freedom kaj democracy
- Laŭdo pri la komunismo
- La tajloro de Ulm
- Legendo pri la morta soldato
- Memoro pri Marinjo A.
- Paketo de l' kara Dio
- Plezuroj
- Transen de l' montoj
Bukowski-kolekto ĉe Cezar
Bukowski al Vilhelmo Pakard pri sia haŭtkancero
Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo
Iom da suno
Kandidatovizaĝo sur balota afiŝo
Klara diferencigo
Laboristoj
Laborŝuoj
Laĉo
La fino de Seiwers
La miraklo
La predo
Maŝinfusiloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj
Ne fieru tro pri tio
Palmfolioj en pluvo
Por friponoj monaĥinoj oficistoj kaj vi
Por ino kiun mi konis
Recesio
Sen titolo
Simpatia sanktulo
Tra la cellinio
Heine-kolekto ĉe Cezar
Cezar : Letero pri Heine al Barŝevskiy
Waringhien : Heine kaj la amo
Heine pri Donkiĥoto
Heine : Amata ni sidis kune
Heine : Bonŝanc’ estas flirtema damo
Heine : Demandoj
Heine : En admirinde bela maj’
Heine : Frenezemo
Heine : Junulo amis inon
Heine : Kie ?
Heine : Kun obstin’ tra l’ anim’...
Heine : La papili’ al la roz’ enamiĝis...
Heine : La plej belan amproponon...
Heine : La rondo sidante tetable
Heine : La sklavoŝipo
Heine : Lorelaj
Heine : Vi amas min mi scias
Jaques Prevert : Por fari portreton de birdo
Unue pentru kaĝon
kun nefermita pordo
poste pentru
ion agrablan
ion simplan
ion belan
ion utilan
por la birdo
poste apogu la pentraĵon kontraŭ arbon
en ĝardeno
en bosko
aŭ en arbareto
kaŝu vin malantaŭ la arbo
nek diru ion
nek moviĝu...
fojfoje la birdo venas rapide.
sed ĝi ja povas atendigi vin ankaŭ multajn jarojn
antaŭ ol decidiĝi
ne malkuraĝiĝu
atendu
atendu se necesas dum jaroj
ĉu la birdo alvenas rapide
ĉu malrapide
ne rilatas al la pentrad-sukceso
kiam la birdo alvenas
se ĝi alvenas
profunde silentu
atendu la birdan eniĝon en la kaĝon
kaj kiam ĝi enestas
delikate fermu la pordon per peniko
kaj
forviŝu ĉiujn rungojn unu post la alia
sed zorgu ne tuŝi iun ajn plumon de la birdo
portretu poste la arbon
elektu la plej belan el ĝiaj branĉoj
por la birdo
pentru ankaŭ la verdan foliaron kaj la freŝecon
de la vento
la polvon de la suno
kaj la bruon de la herbejbestoj en somera varmo.
kaj poste atendu ĝis la birdo decidiĝis kanti
se la birdo ne kantas
jen malbona signo
signo ke la pentraĵ' ne belas
sed se ĝi kantas jen bona signo
signo ke vi rajtas signaturi ĝin
do nun tute delikate tiru
plumon el la birdo
kaj skribu vian nomon en iun el la pentraĵ-anguloj.
trad. Pierre Chibleur
Jacques Prevert
pour faire le portrait d'un oiseau
Peindre d'abord une cage
avec une porte ouverte
peindre ensuite
quelque chose de joli
quelque chose de simple
quelque chose de beau
quelque chose d'utile
pour l'oiseau
placer ensuite la toile contre un arbre
dans un jardin
dans un bois
ou dans une forêt
se cacher derrière l'arbre
sans rien dire
sans bouger...
Parfois l'oiseau arrive vite
mais il peut aussi mettre de longues années
avant de se décider
Ne pas se décourager
attendre
attendre s'il le faut pendant des années
la vitesse ou la lenteur de l'arrivée de l'oiseau
n'ayant aucun rapport
avec la réussite du tableau
Quand l'oiseau arrive
s'il arrive
observer le plus profond silence
attendre que l'oiseau entre dans la cage
et quand il est entré
fermer doucement la porte avec le pinceau
puis
effacer un à un tous les barreaux
en ayant soin de ne toucher aucune des plumes de l'oiseau
Faire ensuite le portrait de l'arbre
en choisissant la plus belle de ses branches
pour l'oiseau
peindre aussi le vert feuillage et la fraîcheur du vent
la poussière du soleil
et le bruit des bêtes de l'herbe dans la chaleur de l'été
et puis attendre que l'oiseau se décide à chanter
Si l'oiseau ne chante pas
C'est mauvais signe
signe que le tableau est mauvais
mais s'il chante c'est bon signe
signe que vous pouvez signer
Alors vous arrachez tout doucment
une des plumes de l'oiseau
et vous écrivez votre nom dans un coin du tableau.
PS : La poemtraduko de Pierre estis antaŭ longe la temo de diskuto en la listo cezarpoezio, kiu ne plu ekzistas. Wel el Brazilo, Blazio el Hungario kaj Cezar el Germanio rompis al si la kapon kiel ankoraŭ plibonigi la tradukon, kiu jam sen ni ne estis malbona. Jen la finrezulto post kelkaj parte tre streĉaj prilaboroj.
Nian dankon al Eva kaj Pierre Chibleuer, kiuj havis komprenon por nia ambicia agado. Ni pensas, ke la laboro valoris la penon, ĉar Prevert estas poeto, kiu helpas al ni vidi la mondon el aliaj pli atentemaj okuloj. Beleco ĉe Prevert ne kreskas el rapideco. Pacienco necesas kaj bonkoreco kaj komprenemo pri la naturo por ekvidi la belaĵojn kiuj ĉirkaŭas nin, la samo validas, se ni agas kiel artistoj.
Por ekzemple fari sukcesan portreton de birdo, ni devas esti atentemaj kaj fajnsentaj kiel la naturo mem. Min la pensado de Prevert memoras pri la ĉina filozofo Laocio, kiu diris, ke tiu plej bone iras, kiu iras sen spuroj. Do ne tiu, kiu bruadas kaj perfortas la mondon, estas bona iranto por la mondo, sed tiu, kiu tiom afablas kaj tiom delikatas al la mondo, ke oni apenaŭ rimarkas lin dum la irado. La tritiko ne aŭdeblas, dum ĝi kreskas, sed kio ni estus sen tritiko ? (Cez)