Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

flugfolio de la usona sindikato I.W.W.


Afiŝoj de la usona sindikato I.W.W.

Fotoj k filmetoj kongresaj

$
0
0

En ĉi paĝo kolektiĝas materialo sona k bilda pri la kongreso. Partoprenintoj kiuj emas kundividi memoraĵojn sendu ilin (aŭ indiku ligon de retejo kie atingeblas) al la OKK-adreso :
- Helikpoŝte : SAT-Kongreso 2014, Chez Odile Lemarchand, La Ricollais, FR - 22630 EVRAN
- Retpoŝte : satdinan2014(ĉe)gmail.com

PNG - 445.4 kb

Multaj filmetoj de SATeH ĉe ĝia Jutuba kanalo :
-https://www.youtube.com/user/SATeHejo

Fotoj de Roberto Bogenŝnajder' (Bogenschneider) :
- http://www.ipernity.com/doc/brilanto/album/699939

"La Saimaa'" (finna lago)

$
0
0


Sylvie Ternant deklamas la poemon de Kálmán Kalocsay "La Saimaa'" (finna lago), en la Adiaŭa vespero "Pluvivu la teatro" de la 87a SAT-Kongreso, okazinta en Dinano (Francio) en 2014.


Kongreso 2014

Foto kun parto de la partoprenantoj de l' SAT-kongreso en Dinano

Ekkiam regas am' sur ter'

$
0
0


Ĵak le Puil kantas "Ekkiam regos am' sur ter'" de Raymond Levesque, en la Adiaŭa vespero de la 87a SAT-Kongreso, okazinta en Dinano (Francio).

Paloma kaj Andrea kantas : La pluvo

$
0
0


Paloma kaj Andrea kantas "La pluvo" de Maria Villalón, kun la gitarakompano de Manuel Pancorbo, en la Adiaŭa vespero de la 87a SAT-Kongreso, okazinta en Dinano (Francio).

FaMo kantas : Kiam restas am' nur

$
0
0


La enkondukon faras Ana Manero kaj Miguel Fernández, kaj Marcel Redoulez prezentas projekton de "La kompanoj".


FaMo kantas "Kiam restas am' nur" de Jacques Brel, en la Adiaŭa vespero de la 87a SAT-Kongreso, okazinta en Dinano (Francio).


"La Saimaa'"

$
0
0


Sylvie Ternant deklamas la poemon de Kálmán Kalocsay
"La Saimaa'" (finna lago), en la Adiaŭa vespero "Pluvivu
la teatro" de la 87a SAT-Kongreso, okazinta en Dinano
(Francio) en 2014.


Kongreso 2014

Kiam restas am' nur

$
0
0


La enkondukon faras Ana Manero kaj Miguel Fernández,
kaj Marcel Redoulez prezentas projekton de "La kompanoj".


FaMo kantas "Kiam restas am' nur" de Jacques Brel, en la Adiaŭa
vespero de la 87a SAT-Kongreso, okazinta en Dinano (Francio).

"La pluvo"

$
0
0


Paloma kaj Andrea kantas "La pluvo" de Maria Villalón, kun la
gitarakompano de Manuel Pancorbo, en la Adiaŭa vespero
de la 87a SAT-Kongreso, okazinta en Dinano (Francio).

"Ekkiam regos am' sur ter'"

$
0
0


Ĵak le Puil kantas "Ekkiam regos am' sur ter'" de Raymond
Levesque, en la Adiaŭa vespero de la 87a SAT-Kongreso,
okazinta en Dinano (Francio).

87a SAT-kongreso, parto de la partoprenantoj

Ordono estas ankoraŭ ordono

$
0
0
La generalo


"Vi vivas damne bone, ĉu ?"
"Pravas, MI vivas bone, jes."

"Vi voras manĝon, ĝis vi krevas, ĉu ?"
"Kial ne ?"

"Vi voras vian salajron."
"Bedaŭrinde jes."

"Vi vorus vin mem ?"
"Se foje ne alie eblus."

"Vi ne amas viajn najbarojn."
"Mi ne estas kristano."

"Solidareco estas por vi merdo, ĉu ?"
"Kompreneble !"

"Kaj tiuj, kiuj venos post vi ?"
"Dio mia ! Tion vi MIN demandas ?!"

"Kaj socia justeco ?"
"Kio tio estas, nova truko de la ruĝuloj ?"

"Kaj, ke vi vivas nur unufoje,
kiel homo aŭ kiel bestaĉo ?"
"Tio estas afero mia, notu tion, flavbekulo !"

"Ĉu vi suicidus ?"
"Neniam !"

"Ĉu vi murdus iun ?!!"
"Dependas de la situacio."

"Kiel soldato ?"
"Nun vere leku min,
ordono estas ankoraŭ ordono !"



PS : Tiun prozpoemon mi verkis, kiam mi estis ankoraŭ ne esperantisto, do antaŭ tre tre longe, kiam mi estis fakte ankoraŭ junulo. Sed mi pensas, ke la poemo plu estas aktuala ; homoj, kiuj fidas pri nenio plu kaj kiuj akceptas ĉiun krimon sen kontraŭagi, ankoraŭ nun estas la granda silenta plimulto.

Principo espero

$
0
0
Principo espero


Vivu sur tiu buĉfabrika planedo
kiel esperanto en kancerkliniko.

Lernu estimi vin mem,
eĉ, se vi estas nur la celtabulhomo
en aĉa Miĉjomusofilmo.

Karesu, kiam oni diras al vi,
ke vi malamu.
Rezistu per via tuta energio
kaj per via tuta fantazio
la detruon de via animo.



PS : Mi fotis kaj verkis tion, kiam mi ankoraŭ estis junulo, poste mi tradukis la prozpoemon en Esperanton. Mi ĵus retrovis ĝin en malnovaj SAT-kulturpaĝoj. (cez)




La sonĝo

$
0
0














Mi havis la sonĝon,
ke mi staras antaŭ tribunalo kaj,
ke ili demandas min :
"Ĉu vi vere supozis,
ke la iometo da amo,
kiun havis vi, povus sufiĉi
por savi la mondon ?"
"Ne", mi respondis en tiu sonĝo,
"tion mi certe ne supozis,
sed mi tamen provis ĝin."


Galerio Cezar

La pensoj liberas

Galerio Cezar

La maŝino

$
0
0


dentraduloj

Majeste kaj en sola grandeco ĝi etendiĝis ĝis supren al la fabrikhala tegmento ; samtempe kreante la imagon esti monumento de la erao kaj sama al tiu : stamfanta, plena de danĝeroj, monotona kaj sufiĉe troigita. Kaj antaŭĉio : Ĝi produktis nur kaj sole per kontraŭaj movoj de diversaj fortoj, pere de bridata antagonismo de ĉiuj siaj partoj.

Sed en tiu mirinda sistemo de fulmbrilaj radoj, de trembrilaj piŝtoj, de leviĝantaj kaj malleviĝantaj transmisiaj ŝaftoj estis malbela parto, kiu kvazaŭ aspektis kiel kovrita de ŝimo kaj kiu moviĝis plumpe kaj kontraŭritme. Aĉa aldono al la bela forto. Restaĵo de lacigiteco enmeze de la dinamiko.

Kiam tagmeze eksonis fajfado, solviĝis tiu parto de la maŝino kaj forlasis la halon, dum la maŝino senhelpe starante postrestadis, eĉ duoble : mem kaj je la loko. Subite evidentiĝis, ke la plej malkara parto, la plej neglektita estas la plej valora kaj nur ŝajne anstataŭebla. Se ĝi estas kaputa ie, tie ne daŭros longe ĝis herbo kreskos super la betono.

Glosoj :

piŝt/o Masiva cilindro, ŝovglitanta interne de alia cilindro, aŭ por, movate de stango, premi fluidon en tiu cilindro, aŭ por, ricevante la premon de gaso aŭ vaporo, transmisii sian movon al alia organo : piŝto de pumpilo ; piŝto de vapor- aŭ eksplod-motoro ; piŝtoringoj ; piŝtovojo.

ŝaft/o Z Longa horizontala akso, kiu portas helicon aŭ alian ĉefan parton de maŝino k kiu transmisias la movon : transmisia ŝafto (servanta por transigi la mekanikan forton de motoro al grupo de labormaŝinoj, kiuj estas perrimene movataj).

Günter Kunert
Die Maschine


Erhaben und in einsamer Größe reckte sie sich bis unters Werkhallendach ;schuf sogleich die Vorstellung, Monument des Zeitalters zu sein und diesem gleich : stampfend, gefahrvoll, monoton und reichlich übertrieben. Und vor allem : Auch sie produzierte einzig und allein durch gegensätzliche Bewegung unterschiedlicher Kräfte, durch einen gezähmten Antagonismus aller Teile.

Aber in diesem wundervollen System blitzender Räder, blinkender Kolben, sich hebendener und sich senkender Wellen war ein unansehnliches Teil, das wie von Schimmel überzogen schien und das sich plump und arhythmisch regte. Ein häßlicher Zusatz an der schönen Kraft. Ein Rest von Mattigkeit inmitten der Dynamik.

Als um die Mittagszeit ein Pfiff ertönte, löste sich dieses Teil von der Maschine und verließ die Halle, während die Maschine hilflos stehenblieb, zwiefach : in sich und am Ort. Plötzlich erwies sich, das billigste Teil und das am schlimmsten vernachlässigte war das teuerste und nur scheinbar ersetzlich. Wo es kaputtgeht, wird es nicht lange dauern, bis über den Beton Gras gewachsen ist.



Viewing all 3330 articles
Browse latest View live