Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Por ne „likvidi” Fukuŝimon

$
0
0

„La vera atomkatastrofo ne estas, ke ĉio ĉesas, sed ke ĉio daŭras.” Omaĝe al Arkadi Filine, unu el la nekonatoj inter la centmiloj da homoj nomataj „likvidistoj”, kiuj, en 1986, anstataŭis unu la alian por „limigi” la akcidenton de Ĉernobilo, tri aŭtoroj decidis prunti lian nomon por subskribi eseon kiu kunigas dokumentojn kaj atestojn. Ili tiel kontraŭstaras la banaligon de la katastrofo, organizata de la atomindustrio, [1] kaj rakontas, kiom la „likvidado” estas la eterna temo de la atomkatastrofo. Likvidi, evakui, rehabiliti, banaligi : tiom da epizodoj de felietono destinita igi nin „forgesi Fukuŝimon” (la titolo de la verko).

En Japanio, la „atomciganoj”, provizoraj laboristoj, sen fiksa hejmo (SFH) kaj senlaboruloj, estas dungitaj de la mafioj kiuj dominas la labormerkaton. En Les Sanctuaires de l'abîme, Nadine kaj Thierry Ribault priskribas la bankroton de la japana ŝtato fronte al tiuj krimaj organizaĵoj ‒ prostituistoj kaj komercantoj de fidrogoj ‒, kiuj, post la katastrofo en marto 2011, venas por helpi la viktimojn de la cunamo kaj patrolas en la dezertiĝintaj zonoj : en tempo de krizo, ĉia formo de helpo estas bone akceptata. [2] Ili restarigas la labirinton de mensogoj kaj de rifuzo : ŝanceliĝoj de la registaro, malrapido ĉe la evakuado de la alte radioaktivaj regionoj, efiko maltroigata, geografiaj kartoj kaj zonoj laŭ interesoj, kaŝado de bildoj de la katastrofo, organizata misinformado ... Ili sekvas la spurojn de s-ro Ŭataru Iŭata, loĝanto de Tokio, anĝelo de la apokalipso kiu decidas, la 20-an de marto 2011, en elano kiun li mem ne povas klarigi, iri al Fukuŝimo. Li kolektas monon por organizi la evakuadon de la damaĝitoj kaj kreas civitanan laboratorion por mezuri la radiaktivecon.

La verko alportas ankaŭ atentokaptan historian klarigon pri la originoj de la „imperio de la radia mensogo”, kiu, ekde la 1950-aj jaroj, vidis la civilan atomon disvolviĝi sur la cindroj de Hiroŝimo kaj de Nagasako. En ĝuste tiu kunteksto Usono lanĉis sian propagandon favore al la civila atomo. Televidprogramoj en tiu senco estis disvastigataj en televidĉeno regata de la Central Intelligence Agency (CIA), Nippon Television (NTV), fondita de „blankigita” militkrimulo, Macutaro Ŝoriki, kiu fariĝis en 1955 ministro pri atomenergio.

Por Jean-Marc Sérékian, la atomindustrio estas samtempe historia krimo kaj ekologia krimo, kio igas lin titoli sian libron "Kial Fukuŝimo post Hiroŝimo ?”. [3] Post la paroksismo de 1945, Japanio, mem detruita de la incendiaj kaj atomaj bombadoj, ankoraŭ engutigas la militismon en la civilan socion. Eĉ pli efika ol la fordismo, la tojotismo, metodo de industria organizado naskita ĉe la aŭtomobil-konstruisto Toyota, baziĝas sur la atomindustria komplekso, kiu organizas la kontrolon de la konsciencoj. Le neŭralgia centro de la milito forlasis la batalkampon por eksitui en la koro de la industrio mem. Jen kion notis, en siaj tekstoj pri la atombombo, la filozofo Günther Anders. En la koro mem de la impulso de produktado okazas, laŭ li, simetria impulso de detruado, kiu transformas la staton de paco en subteran trian mondmiliton.

Fine, en la kolektaĵo Fukuŝimo, la atomfatalo, [4], François Leclerc, kronikisto de la aktualeco de la krizo en la blogo de Paul Jorion, liveras taglibron kiu laŭspuras la disvolviĝon de la katastrofo. Li montras, kiom la pereiga infektado fabrikas ĉiutage ian terra incognita, ian nekonatan regionon, defion al la imagopovo, kie la malmuntado de la atomcentralo, programita por almenaŭ kvardek jaroj, konkurencas kun la malmuntado de la certecoj.

Agnès SINAÏ.

Mi ŝatus ĉi tie aldoni informon pri la libro de nia japana samideano Jasuo HORI : Tertrema katastrofo de Japanio 2011. Taglibro, Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011, ISBN 978-2-918300-56-4, kolore ilustrita, 165 paĝoj, 14 eŭroj.

La japana katastrofo, kiu atingis ‒ almenaŭ per siaj bildoj ‒ĉiujn homojn, aperas ĉi tie en la sperto de la ĉiutaga vivo de la koncernatoj, en sia kruelego, sed ankaŭ en la heroa rezistemo de la japana popolo, en ties plej nobla sinteno al la proksimulo kaj en sia demandado pri vere homa vivado.

Jasuo Hori naskiĝis en Tokio kaj kreskis en la gubernio Gunma. En 1965 li finis studadon en la universitato de Kioto kaj poste instruis la anglan lingvon en altlernejoj kaj universitatoj. Li laboris en eldonejo en Tokio.

En 1960 li memlernis Esperanton. Ekde 1993 li estas estrarano de la Japana Esperanto-Instituto, responedecas pri La Revuo Orienta kaj estas de 2005 ties vicdirektoro.

Li estis prezidanto de la komisiono de UEA pri la Azia Esperanto-Movado, KAEM de 2001 ĝis 2006. Li partoprenis en dudeko da UK-oj, de Varsovio (1987) ĝis Jokohamo (2007) kaj plurfoje en aziaj kongresoj.

Krome li faris plurajn prelegturneojn en Francio ĉirkaŭ la temo Japanio post la katastrofo okazinta en marto 2011.

De la 11-a de marto li regule informas la Esperantistaron pri la evoluo de la situacio kaj raportas rektajn spertojn. Ĉiuj raportaĵoj aperas sur la retejo de SAT ‒ kaj, ĝis majo 2011 ‒ en la supre menciita libro.

Vilhelmo LUTERMANO.


Kongo – Aktualeco de la pensado de Patrice Lumumba

$
0
0

La konstitucio de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), deklarita en 2006, planas malcentralizi la administradon en la kadro de unueca ŝtato de dudek ses provincoj. [1] Tiu ambicia projekto estas la temo de serio da publikigaĵoj de la Reĝa Muzeo de Centra Afriko de Tervuren en Belgujo, kiu entenas speciale monografiojn, kiuj priskribas ĉiun provincon. Ĵus aperis la tria volumo, kiu estas trezoro de informoj, kiu ebligas precize analizi la administrajn, kulturajn, demografiajn, ekonomiajn kaj historiajn donitaĵojn de la distrikto Kvango, kiu nun povas certigi sian disvolviĝon per tio ke ĝi fariĝas provinco. [2]

La dua parto de tiu eldona entrepreno estas ilustrita de la verko de Paule Bouvier, emerita profesorino de la Libera Universitato de Bruselo. [3] Ĝi esploras la spiriton kaj la genezon de la procezo de malcentralizado ekde la sendependeco de la lando en 1960. La aŭtorino montras, ke la nuna registaro apenaŭ mobilizas la financajn rimedojn necesajn por plenumi tiun planon ,,,

La kontestataj rezultoj de la elektoj de novembro 2011 ne vere sanigis la politikan spacon koncerne la kompetenton en la mastrumado de la ŝtataj aferoj same kiel pri la travideblo en la mastrumado de la krudmaterialoj. Malgraŭ escepte alta mineja produktado, la DRK ne sukcesas transformi siajn riĉaĵojn en produktadrimedojn nek siajn enspezojn per petrolo en subtenon de la disvolvado. Pli kaj pli videble montriĝas fendo inter politika klaso forte senkreditita, dediĉita al predado de la naturriĉaĵoj, kaj civila socio kiu devas montri elturniĝemon por transvivi.

Rapidigi aŭ bloki la projekton de malcentralizado ne gravas por si mem. La ĉefa afero troviĝas en la kapablo de la konganoj disvolvi kritikan inteligenton de la politiko por animi la kreemon de la civila socio. [4] De jardekoj la asocia mondo montras eksterordinaran viglecon por kompensi la malzorgon de malfortiĝanta potenco. La senkonscienco de la regantoj incitas la avidon de la ribelantaj grupoj kaj de la eksterlandaj interesgrupoj, kiuj disputas pri la regado de la spaco por aliri la ekonomiajn resursojn.

En tiu kunteksto la pensado de Patrice Lumumba daŭre inspiras la aktivulojn. [5] La nuna politika momento estas sufiĉe kritika por povi veki privilegian klasan aliancon inter la konga popolo kaj frakcio de ĝia intelektularo, same kiel okazis inter 1955 kaj 1960, kiam la kolonia ordo ŝanceliĝis.

Anicet MOBE.

La korpo de la Che

$
0
0

En 1967, do antaŭ preskaŭ kvardek jaroj, mi loĝis en Santiago de Ĉilio, kie mi laboris ĉe la universitato kaj samtempe verkis por la londona gazeto The Guardian. En januaro de tiu jaro, mi eksciis de amikoj de la ĉilia maldekstro, ke Che Guevara [Ĉe Gevara] estis en Bolivio ; en marto unue montriĝis la gerilo. Ekde aprilo, grupo de ĵurnalistoj alvenis en la tendaro de Ñancahuazú, proksima de la naftourbo Camiri. Iomete poste, grupeto - en kiu troviĝis Régis Debray - elirinta el la tendaro, estis kaptita kaj rekondukita al Camiri. En la sama periodo, en Havano estis publikigitaj la lastaj skriboj de la Che, en formo de kolektaĵo titolita « Krei unu, du, tri... multajn Vjetnamiojn », alvoko al batalo adresita al la internacia maldekstro.

Mi decidis vojaĝi al Bolivio por mem ekscii ĉu tiu lando vere pretas por nova Vjetnam-milito. La novaĵoj pri la gerilo en Bolivio estis internacie raraj. Mi prenis do, en aŭgusto, la transandan trajnon kiu ekveturis de la ĉilia havenurbo Antofagasto al La-Pazo, sidejo de la bolivia registaro. [1]

La lando troviĝis tiam sub la militista diktaturo de la generalo René Barrientos, oficiro de la aerarmeo, kiu enpotenciĝis du jarojn antaŭe. Kun apero de la geriloj, Bolivio estis submetita al militleĝo. La elirejoj de la urboj estis kontrolataj de militistaj bariloj.

Mi agis kun ĉiuj necesaj prudentoj : mi alvenis trajne por eviti la flughavenojn kiuj estis sub alta kontrolo, kaj mi forrazis la barbon, ĉar ĉia barbulo estis tuj suspekta. Mia ideo estis vojaĝi tra la lando ŝajnigante esti ordinara turisto, sen registrigi min kiel eksterlandan korespondanton. Sed per tio mi ne kalkulis kun sennombraj malfacilaĵoj ; maleblis vojaĝi ekster la urboj sen skriba permeso de la ĉefkomandanto, la generalo Alfredo Ovando - la posta prezidanto.

Mi do rezignis pri tio kaj registrigis min en La-Pazo, en akompano de aliaj eksterlandaj ĵurnalistoj, inter kiuj trfoviĝis amiko de la Times de Londono. Iun tagon, tiu atentigis min pri la stranga sinteno de dana ĵurnalisto. Tiu dano pasigis ĉiutage du horojn sendante al Danio teleksojn kun ĉiuj informoj kiujn li kolektis en la bolivia gazetaro. «Ĉu grandas la dana intereso por la boliviaj aferoj ? » demandis al si la amiko, prave sciema. Ankaŭ mi surpriziĝis, ĝis la momento en kiu mi hazarde malkovris ke la dano estis elstara maldekstra korespondanto kaj sendis novaĵojn al la gazetara agentejo Prensa Latina de Havano, tra Danio !

Mi vojaĝis do plurajn semajnojn tra la lando, por palpi la tie regantan etoson, kaj observi ĉu Bolivio estis vere en plena antaŭrevolucia fazo. Mi vizitis la minejojn de Oruro, Siglo Veinte kaj Potosí - ĉiuj sub militista kontrolo - kies aliroj estis gardataj de armitaj soldatoj. La sindikataj gvidantoj troviĝis, kompreneble, ĉiuj en malliberejo, kaj la ministoj timegis esprimi sin.

Mi provis ankaŭ kompreni la agrikulturan situacion. Bolivio spertis revolucion dek-kvin jarojn antaŭe, en 1952 ; agrar-reformo etendiĝis al la tuta lando, sed la kamparanoj ne estis kontentaj. Mi vojaĝis kun skipo de fakuloj pri agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj, traveturante la Altiplanon, ĝis Tarija, kie ni malkovris ke certa nombro da terposedantoj reprenis siajn terposedaĵojn.

Mi revenis al La-Pazo por paroli kun la usona ambasadoro, iu Douglas Henderson. Li estis leginta en la revuo Tricontinental la faman leteron de la Che alvokantan krei pliajn Vjetnamiojn, kaj li konfidis al mi ke Usono helpas la bolivian armeon sendante trejnistojn, sed ke, en realo, kaj kontraŭe al Vjetnamio, ne ekzistis la plej eta ebleco venigi usonajn trupojn al Bolivio.

Fine de aŭgusto mi alvenis en Camiri kaj renkontis Régis Debray, malliberigita en ĉambro de la militista cirklo. Mi diskutis ankaŭ kun la oficiroj de la 4-a diviziono de la armeo ; ili sciigis al mi ke la gerilo de la Che estis moviĝinta al nordo, okcidente de la ŝoseo kondukanta al Santa Cruz - ĉefurbo de orienta Bolivio. Por kompreni kio reale okazis, mi devis iri al Vallegrande, la precipa bazo de la kontraŭgerilaj fortoj de la 8-a diviziono.

En septembro mi do iris al Vallegrande kaj petis interparoladon kun la respondeculo de la tendaro, la kolonelo Joaquín Zenteno Anaya - kiu kelkajn jarojn poste estis murdita en Eŭropo. Li anoncis al mi ke la grupo de la Che troviĝis en bone limigita zono kaj ke estus tre malfacile por la gerila komandanto, kiel por liaj homoj, eskapi. Li rakontis al mi kiel la militistoj estis ĉirkaŭbaritaj la fortojn de la Che, lasante nur unu solan eliron por fuĝi. La armeo estis sendinta surloken soldatojn vestitajn kvazaŭ kamparanoj kiuj tuj alarmus kiam la fuĝantoj pasus tra tiu loko. La deklaroj de la loĝantoj de vilaĝeto vizitita de la gerilanoj kelkajn tagojn antaŭe, kiel ankaŭ tiuj de du kaptitaj gerilanoj kiujn mi rajtis pridemandi, lasis nenian dubon pri la identeco de la ĉefo de tiu ĉirkaŭita grupo : temis ja pri Che Guevara. « Post kelkaj semajnoj okazos novaĵoj », asertis al mi la kolonelo Zenteno.

Mi prenis la straton al Santa Cruz kaj iris al la milittendaro de La Espero kie troviĝis la « Specialaj Fortoj » de Usono. Proksimume dudeko da nordamerikaj specialistoj kaŝis sin en forlasita sukerfabriko, ekipitaj de ĉiaj ekzistantaj radio-rimedoj por komuniki kun Vallegrande kaj la gerilo-zono, inkluzive de la Southern Command [2] de la usonanoj, bazita en Panamo - en la kanalzono, tiam propraĵo de la Pentagono. Mi estis akceptita de la majoro Roberto « Pappy » Shelton, kiu sciigis al mi ke 600 « Rangers » - specialaj trupoj de la bolivia armeo formitaj de la usonaj trejnistoj - ĵus finis sian formadon kaj nun estis translokiĝantaj al la regiono de Vallegrande.

La nokton de dimanĉo al lundo, 9-a de oktobro 1967, mi promenis kun amiko sur la ĉefplaco de Santa Cruz, kiam viro signis al ni iri al li ĉe lia tablo, en kafeja teraso. Li estis unu el la usonaj militistoj kiujn ni renkontis en la tendaro de La Espero. « Mi havas novaĵojn por vi », diris li. «Ĉu pri la Che ? », demandis ni, de pluraj semajnoj en zorgo pro lia eventuala kaptiĝo. « La Che estas kaptita, respondis nia informanto. Li estas grave vundita. Estas eble ke li ne trapasos la nokton. La resto de la gerilanoj batalas obstine por repreni lin ; kaj la komandanto de la kompanio petis per radio helikopteron por forpreni lin de tie. La komandanto estis en tia emocio ke oni apenaŭ komprenis lin. Oni sukcesis nur aŭdi : 'Ni havas lin, ni havas lin !' ».

Nia informanto proponis al ni lui helikopteron por flugi tuj en la zonon de la gerilo. Li ne sciis ĉu la Che estis ankoraŭ viva, sed li pensis ke estas tre malmulte da ŝanco por ke li daŭru ankoraŭ longe. Ni ne havis la rimedojn por lui helikopteron, eĉ se iu estus disponebla. Estis la dudeka tridek, nigra nokto kaj flugi ĉe tiu malfrua horo estis ĉiukaze neeble. Ni luis do ĵipon kaj forveturis je la kvara matene, lundon la 9-an de oktobro, al Vallegrande.

Fine de vojaĝo de kvin horoj kaj duono, ni estis surloke. La militistoj ne lasis nin pli antaŭeniri, ĝis La Higuera. Ni iris rekte al la flugtereno, relative primitiva kurejo. Ŝajnis kvazaŭ la duono de la vilaĝo kunvenis en tiu loko por atendi, sen forgesi la lernejanojn en blankaj uniformoj kaj la amatoraj fotistoj. La loĝantoj de Vallegrande kutimis traveturadojn de la militistoj.

En tiu amaso, la plej ekcititaj estis la infanoj. Ili fingromontris la horizonton saltante kaj saltegante. Kelkajn minutojn poste, eta punkto aperis en la ĉielo kaj alprenis rapide la formon de helikoptero kiu portis, sur siaj alteriĝaj piedstangoj, la korpojn de du mortaj soldatoj. Oni malligis ilin kaj sen granda domaĝado ŝarĝis ilin sur kamionon por transporti ilin al la vilaĝo.

Dum la amaso disiris, ni restis por foti la napalm-kestojn liveritajn de la brazila armeo, dissemitajn ĉirkaŭ la kurejo. Helpe de teleobjektivo ni fotis viron kun olivverda uniformo, sen militistaj signoj, identigita kiel CIA-agento. Tiu aŭdaco, flanke de eksterlandaj ĵurnalistoj - ni estis la unuaj alvenintaj en Vallegrande, antaŭante ĉiujn aliajn je dudek-kvar horoj - estis malbone akceptita, kaj la CIA-agento, apogate de kelkaj boliviaj oficiroj, provis forpeli nin el la vilaĝo. Sed ni havis sufiĉe da paspermesoj por pruvi ke ni estis veraj ĵurnalistoj. Tiel ke, post violentaj diskutoj, ili permesis al ni resti.

La unusola helikoptero forflugis poste al la batalzono, je trideko da kilometroj sudoriente, kun la kolonelo Zenteno. Malmulte post la unua posttagmeze, tiu revenis triumfante, apenaŭ sukcesante kaŝi larĝan rideton de kontentiĝo. Li anoncis ke la Che estas morta. Li vidis lian kadavron, kaj tion sen ajna dubo. Ni havis nenian kaŭzon por ne kredi lin kaj ni ĵetis nin al la eta telegrafejo por transdoni al la manoj de maltrankvila kaj malkredema dungito niajn depeŝojn destinitajn al la tuta mondo. Neniu el ni estis vere certa ke ili atingos sian celon, sed ni ne havis elekton. Ili alvenis neniam.

Kvar horojn poste, precize je la dek-sepa, la helikoptero revenis alportante ĉi-foje nur unu korpon, ligitan al la ekstera alteriĝ-piedstango. Anstataŭ alteriĝi tie kie ni troviĝis, kiel ĝi faris antaŭe, la helikoptero alteriĝis meze de la kurejo, malproksime de la sciema rigardo de la ĵurnalistoj. Oni malpermesis al ni iri trans la kordonon da soldatoj. Sed, tre rapide, tie malproksime, la kadavro estis ŝarĝita sur kamioneto Chevrolet kiu ekveturis frenez-rapide tra la kurejo, kaj poste malproksimiĝis.

Ni saltis en nian ĵipon kiu ne estis malproksima ; kaj nia stiristo sekvis la kamioneton kiel furiozulo. Proksimume kilometron poste, en la vilaĝo, la Chevrolet subite turniĝis, kaj ni vidis ĝin penetri en murpordon de hospitalo. Soldatoj provis fermi la kradojn por malhelpi nin pasi, sed ni veturis tiel proksime de la kamioneto ke ni sukcesis enpenetri tien.

La Chevrolet surgrimpis krutaĵon kaj poste direktiĝis, retroveture, al eta ŝirmejo kun bambu-tegmento, kies unu flanko estis komplete malfermita al la veterkapricoj. Ni desaltis de la ĵipo por atingi la flankan pordon de la kamioneto antaŭ ol ĝi malfermiĝu. Kam ĝi fine kun violento malfermiĝis, la CIA-agento aperis el ĝi kun stranga kolerkriado : « All right, let's get the hell out of here » (« Bone, ni forpafu nin »). Povrulo ! li ne sciis ke brita ĵurnalisto troviĝis malantaŭ la pordo.

Interne de la kamioneto, sur brankardo, ripozis la korpo de la Che. Ekde la unua momento mi sciis ke estas li. Mi havis la okazon renkonti lin kvar jarojn antaŭe, en Havano ; kaj tiu ne estis iu kiun oni facile forgesas. Nenia dubo, tio estis ja Ernesto Che Guevara. Kiam ili eligis la korpon por instali ĝin sur improvizita tablo interne de la ŝirmejo, kiu iam devis servi por bati la tolaĵon, mi havis la certecon ke Guevara la revoluciulo ja estis morta.

La formo de la barbo, la vizaĝo-trajtoj, lia longa kaj abunda hararo estis rekoneblaj inter mil aliaj. Li portis olivoverdan uniformon kaj jakon kun zipo, ŝtrumpetojn de senkoloriĝinta verdo kaj ŝajne manfaritajn ŝuojn. Ĉar li estis komplete vestita, malfacile determineblis kie li estis vundita. Li havis du videblajn truojn ĉe la bazo de la kolo ; pli poste, kiam oni purigis lian korpon, mi rimarkis alian vundon ĉe la ventro. Li havis tre certe vundojn ĉe la ĝamboj kaj proksime de la koro, sed mi ne povis vidi ilin.

La du hospital-kuracistoj priserĉis la kolvundojn ; mi havis unue la impreson ke ili serĉis kuglon, sed ili nur preparis la korpon por enmeti la tubon tra kiu ili injektos formolon por konservi la kadavron. Unu kuracisto komencis lavi la sangoplenajn manojn de la forpasinta gerilano. Aparte de tiuj detaloj, nenio ĉirkaŭ la korpo vekis la plej etan naŭzon. Oni kredus lin viva. Liaj okuloj estis malfermitaj kaj brilaj, kaj kiam ili eligis lian brakon el la jako, ili faris tion sen malfacilo. Mi pensas ke li mortis apenaŭ kelkajn horojn antaŭe. En tiu momento mi ne imagis ke oni povis esti mortiginta lin post lia kapto. Ni ĉiuj pensis ke li forpasis sekve de siaj vundoj kaj manke de medicina helpo dum la unuaj horoj de tiu lunda mateno.

La personoj ĉirkaŭantaj la korpon montriĝis multe pli naŭzaj ol la kadavro : monaĥino ne povis kaŝi sian rideton kaj sin allasis al malkaŝa rido ; la oficiroj alvenis, armitaj per multekostaj fotiloj por senmortigi la scenon ; kaj, kompreneble, la CIA-agento okupis la lokon, akaparante senpete la respondecon pri la tuta operacio kaj ekfuriozante ĉiufoje kiam oni kuraĝis direkti fotilon sur lin. « De kie vi venas ? », ni demandis lin en la angla, aldonante por ridi : «Ĉu de Kubo ? », «Ĉu de Portoriko ? ». Sed nia humuro estas videble ne laŭ lia gusto kaj li respondis seke : « From nowhere » (de nenie).

Ni demandis tion al li denove, sed ĉi-foje li respondis en la hispana : «¿ Qué dice ? » (« kion vi diras ? »), ŝajnigante ne kompreni. Li estis dikmalalta kaj fortika viro, de proksimume tridek-kvin jaroj, kun malgrandaj okuloj profunde kuŝantaj en siaj orbitoj. Malfacile por diri ĉu li estis nordamerikano aŭ kuba ekzilinto, ĉar li parolis same bone angle kiel hispane, sen ajna akĉento. Li nomiĝis Gustavo Villoldo (pseŭdonomo laŭ la stilo de Jean Dupont) kaj vivas daŭre en Miamo. Mi menciis lin en mia artikolo por The Guardian de Londono, unu jaron antaŭ ol oni parolis pri tio en la nordamerika gazetaro.

Post unu horo kaj duono ni retiris nin por reveturi al Santa Cruz, skribi kaj sendi la novaĵojn. Kiam ni alvenis, mardon la 10-an de oktobro, jam krepuskis. Nenia oficejo estis sufiĉe ekipita. Mi do prenis la aviadilon al La-Pazo, de kie mi sendis mian version pri la morto de la Che. Ĝi estis publikigita ĉefpaĝe de la Guardian, la 11-an de oktobro. En la aviadilo, mi trafis sur la majoron « Pappy » Shelton kiu lanĉis al mi, kontentigite : « Misio plenumita ! ».

Richard GOTT.

Ne menciu la militon

$
0
0

Britio estas meze de nacia balotkampanjo, kaj same kiel aliaj NATO-landoj estas jam dum pli ol ok jaroj meze de militado. Dum tiu periodo estis alportitaj hejmen 281 sakoj kun kadavroj, kaj la nomo de la urbo Wootton Bassett fariĝis sinonima kun paradoj kiuj markas la realvenon en Britio. Oni taksas, ke la milito kostis ĝis nun 12 miliardojn da sterlingaj pundoj[1]. Tamen ĉio kvietas ĉe la okcidenta fronto. Estas kvazaŭĉiuj el la ĉefaj partioj havas unu komunan strategion : Ne menciu la militon.

Kiel ni povas klarigi tiun konspiron de silento ? Ĉu estas tiel, ke homoj tutsimple ne interesiĝas, aŭĉu ili povus esti intence manipulitaj per distraĵoj de relativaj bagateloj pro celoj de milita propagando ? Ĉion konsiderinte, la afgana milito estas ege malpopulara, laŭ opinienketo farita en februaro raportante, ke 63 % de britoj deziras ke la sekva registaro promesu forigi siajn armeojn de Afganio antaŭ la fino de la jaro [2].

Dum la lastaj monatoj la atenton de la lando kaptis la ankoraŭ okazanto Enketo Chilcott pri la iraka milito, kiu dum la balota kampanjo kviete studas la atestaĵojn. La publiko televide kaj interrete atestis vivan elsendadon de la pridemandado de altprofilaj homoj ligitaj kun la brita decido invadi Irakon, kaj la maniero en kiu tiun decidon influis ‘9-11' kaj la raportitaj amasdetruaj armiloj. Kaj Gordon Brown kaj Tony Blair devis alfronti pridemandadon, kaj iliaj respondoj estis foje ege polemikaj. La ideo, ke la publiko ne interesiĝis, estus absurda. Devas esti, ke okazis io por delogi la atenton de la voĉdonantoj for de tiaj aferoj.

La retejo wikileaks.org antaŭ nelonge publikigis konfidencan raporton de la CIA pri la apogado de la afgana milito en Okcidenta Eŭropo. Ĝi titoliĝis : “Afganio : Daŭrigante okcidenteŭropan subtenon por la NATO-gvidata misio – kial dependado de apatio eble ne sufiĉos”, kaj ĝin produktis ‘Ruĝa Ĉelo de CIA' – antaŭpensa strategigrupo de la CIA. Ĝi estis markita NOFORN - ‘Neniuj Fremdaj Ŝtatanoj'. [3]

“La falo de la nederlanda registaro pro ties sindevigo de trupoj por Afganio demonstras la disrompiĝemon de eŭropa subteno por la NATO-gvidata ISAF-misio”, la raporto komenciĝas. “Iuj NATO-ŝtatoj, plej notinde Francio kaj Germanio, dependis de publika apatio pri Afganio por pliigi siajn kontribuojn por la misio, sed indiferenteco eble fariĝos aktiva antagonismo se printempa kaj somera batalado rezultos en ondo da viktimoj en la militservoj aŭ de afganaj civitanoj, kaj se nederlandstila debatado superverŝiĝos al aliaj ŝtatoj kiuj kontribuas trupojn.” La Ruĝa Celo jam invitis CIA-fakulojn pri strategia komunikado kaj analizistojn kiuj sekvas publikan opinion en la Oficejo de Strategiaj Informoj kaj Esplorado (INR) de la Ministrejo de Eksterlandaj Aferoj, por konsideri informadajn alirojn kiuj “eble pli bone ligos la afganan mision al la prioritatoj de la franca, germana kaj aliaj okcidenteŭropaj publikoj.”

La unua sekcio de la raporto, titolita “Publika apatio ebligas la gvidantojn ignori voĉdonantojn ... “ asertas : “La malalta publika konscio pri la afgana misio permesis al la francaj kaj germanaj gvidantoj malatenti popularan opozicion, kaj konstante pliigi siajn trupokontribuojn al la Internacia SekurecHelpa Forto (ISAF). Berlino kaj Parizo nuntempe subtenas la trian kaj kvaran plej altajn nivelojn de trupoj al ISAF, malgraŭ la opozicio de 80 elcentoj de la respondantoj pri pligrandigitaj kontribuoj de ISAF, laŭ opinienketo de INR en aŭtuno de 2009.”

La dua sekcio titoliĝas “... sed viktimoj povus iniciati retrofrapon”, kaj ĝi sugestas, ke francaj kaj germanaj gvidantoj, timante retrofrapon antaŭ printempaj regionaj elektoj, povus fariĝi malemaj pagi politikan prezon por pliigo de trupniveloj aŭ vastigo de trupdismetoj. Ĝi plue sugestas, ke se hejmlanda politiko devigos la nederlandanojn foriri, politikistoj aliloke eble citos tion kiel precedencon por “aŭskultado al la voĉdonantoj”. Specife, la raporto esprimas maltrankvilon, ke la prezidanto Sarkozy de Francio eble estos atakebla pro ondo de viktimoj “ĉar lia partio alfrontas regionajn elektojn ĉi-marte, kaj ke la jam malalta subteno por ISAF jam falis per triono depost marto 2009.” En Germanio zorgo pri la eblaj efikoj de afganiaj aferoj rilate al la ŝtatnivelaj elektoj en Nordrejn-Vestfalio en majo 2010 povus igi la kancelieron Merkel pli hezitema pri pliigo aŭ eĉ konservado de la ISAF-kontribuoj de Germanio, laŭ la raporto.

La cetero de la raporto rilatas al “tajlorado de mesaĝoj” por preventi aŭ almenaŭ limigi retrofrapon, sugestante “konstantan kaj ripetan strategian komunikadan programon trans NATO-trupaj kontribuantoj”. Tio profitus de la kernaj zorgoj de okcidenteŭropaj publikoj kaj povus “provizi bufron se la hodiaŭa apatio iĝos la morgaŭa opozicio”. Tiaj tajloritaj mesaĝoj povus profiti de la akuta zorgo por la civitanoj kaj rifuĝintoj, per prilumado de la ĝenerala subteno de la afganoj por ISAF, kaj mesaĝado kiu dramigas la potenciale malfavorajn sekvojn por afganaj civitanoj de ISAF-malvenko, kiu povus ekspluati francan kaj alian eŭropan kulposenton pro rezigno pri ilia sorto. La germanaj zorgoj centriĝas sur la prezo kaj la principo de la ISAF-misio, kaj la percepto, ke Afganio ne estas problemo de Germanio. La lastan oni povus kontraŭagi per mesaĝoj kiuj dramigas la sekvojn de NATO-malvenko por specifaj germanaj interesoj, kiel la malfermeco al terorismo, opio kaj rifuĝintoj. Emfazo pri la multnaciaj kaj homecaj aspektoj de la misio povus helpi faciligi la germanajn zorgojn pri ajna militado, dum oni plenumas la deziron subteni multnaciajn strebojn, la raporto sugestas. Helpado al siaj aliancanoj estis citita kiel unu el la plej konvinkaj kialoj por germana subteno de ISAF. Afganaj virinoj povus servi kiel idealaj mesaĝantoj por homigo de la ISAF-rolo en kontraŭbatalado de Talibano, la raporto sugestas, pro la kapablo de virino paroli persone kaj kredeble pri siaj spertoj sub Talibano, siaj aspiroj por la estonteco kaj siaj timoj pri talibana venko. La raporto asertas, ke la konfido flanke de la francaj kaj germanaj publikoj al la kapablo de la prezidanto Obama pri eksterlandaj aferoj ĝenerale kaj aparte pri Afganio sugestas, ke ili estus akceptemaj al lia rekta konfirmo de ilia graveco por la ISAF-misio, kaj sentemaj pri rektaj esprimoj de bedaŭro al aliancanoj kiuj ne helpas.

Kurioze, Britio ne estas menciita en la raporto, malgraŭ tio, ke ĝi estas ĉefrolanto de la afgana misio, kaj atendas nacian balotadon ĉi-printempe. Tamen estus neimageble ke Britio estus ignorita en tia milit-propaganda strebo direktita al publika opinio en Okcidenta Eŭropo. Eble pro sia speciala rilato kun Usono, Britio meritus specialan atenton.

La baza mesaĝo, ke publika apatio ebligas al gvidantoj ignori voĉdonantojn, sed ke militviktimoj povus iniciati retrofrapon, egale validus por la brita publiko kiel por la franca kaj germanaj publikoj. La maniero en kiu mesaĝoj povus esti tajloritaj povus ankaŭ esti ĝenerale simila. Tra sia imperia kaj postkolonia pasinteco la britoj kutimis al militado, kaj tiuj kun kaŝaj planoj estus tre lertaj en la tenado de tiaj militoj ekster la publika konscio. Tamen kun la alveno de viva televidelsendado kaj ĝenerala aliro al la Interreto, subpremi tiajn aferojn sendube fariĝis daŭre pli malfacila tasko. La enketo Chilcott estis origine intencita por okazi nepublike, sed la registaro finfine cedis al publika premo, akceptante publikan pridemandadon de gvidantaj figuroj de la politika kaj militserva establaĵoj, kiuj estis tiam dissenditaj vive per diversaj interretaj kanaloj. La publiko fariĝis daŭre pli dubema pri la honesteco de politikistoj pri ĉefdemandoj de milito kaj paco. Disvastiĝis la ideo, ke la pravigo de la iraka milito estis falsita, kaj ke la brita registaro nur sekvadis instrukciojn el Vaŝingtono.

Publika debatado en Britio pri la afgana milito verŝajne kondukus al vokoj por plua enketo, por sekvi la nunan Chilcott-enketon. Tia enketo neeviteble surtretus danĝeran terenon pri la pravigo de la invado de Afganio, kaj la perceptitaj malveroj rilate al la amasdetruaj armiloj en Irako estos moliginta publikan opinion rilate al la ebleco, ke ankaŭ la afgana invado povus esti farita surbaze de falsaj pretendoj. Rapida rigardo al la retejo de la usona federacia polico FBI malkaŝus, ke Osama bin Laden ne estis bezonata specife rilate al la atakoj de 9-11 [4]. Ĵurnalistoj kiuj telefonis al la FBI por demandi pri tio ricevis respondon : “Mi bedaŭras, ke ni tutsimple ne havas la pruvaĵon” [5].

Sed kiel la politikistoj kaj nacia gazetaro de la lando povus esti manipulita al tia konspiro de silento ? Kiel povas esti, ke ok kaj duonon da jaroj post la atakoj de 9-11 ni ne estas pli proksimaj al kompreno de tio kio okazis en tiu sortoturna tago ol ni estis kiam la prezidanto Bush deklaris, ke li deziras havi Osama bin Laden morta aŭ viva ? Kiel estas, ke ne estis signifa pridemandado de la rolo de Osama bin Laden en la tradiciaj amaskomunikiloj ? Kio ajn estas la meĥaniko de tio, ĝi estas fenomeno observita de George Orwell en 1945. En la antaŭparolo de la unua eldono de Besto-Farmo li skribis : “La malbonaŭgura fakto pri literatura cenzurado en Anglio estas, ke ĝi estas ĉefe volontula. Nepopularaj ideoj povas esti silentigataj, kaj neoportunaj faktoj tenataj en la mallumo, sen la bezono de oficiala malpermeso. ... En iu ajn momento estas ia ortodokseco, aro da ideoj kiujn laŭsupoze akceptus ĉiuj ĝuste pensantaj homoj sendemande. Ne estas ekzakte malpermesite diri tiel, aŭ jene, aŭ aliamaniere, sed 'ne decas' tiel diri, ĝuste kiel en mez-viktoriaj tempoj 'ne decas' mencii pantalonon en la ĉeesto de damo. Iu ajn kiu defias la laŭmodan ortodoksecon trovas sin silentigita per mirinda efikeco. Vere nelaŭmoda opinio preskaŭ neniam ricevas justan aŭdadon, ĉu en la populara gazetaro, ĉu en la altkulturaj periodaĵoj.” La antaŭparolo ne estis publikigita [6].

En 2007 la aŭstralia ĵurnalisto John Pilger alparolis la Socialisman Konferencon de Ĉikago per parolado titolita ‘Libero Venontfoje', kiu estis la titolo de lia plej lastatempa libro, kaj la libro celis esti “antidoto al la propagando kiu tiom ofte estas kamuflita kiel ĵurnalismo.” [7] Li atentigis, ke la BBC donis ĝuste du elcentojn de sia kovrado de Irako al la kontraŭmilita malkonsento, kaj ke 90 elcentoj de la aludoj de la BBC al la amasdetruaj armiloj sugestis, ke Sadam Husejn fakte posedis ilin, kaj implice ke Bush kaj Blair pravis. “Nun ni scias”, li daŭrigis, “kela BBC kaj aliaj britaj amasinformiloj estis uzataj de la brita sekreta spionservo MI6. En tio kion oni nomas Operation Mass Appeal [Operacio Amasa Apelacio], agentoj de MI6 plantis raportojn pri amasdetruaj armiloj de Sadam, kiel armiloj kiuj kuŝas en liaj palacoj kaj en sekretaj subteraj bunkroj. Ĉiuj el tiuj raportoj estis falsaj”.

“Sed tio ne estas la afero”, li aldonis, “La afero estas, ke la laboro de MI6 estis nenecesa, ĉar profesia ĵurnalismo sola estus produktinta la saman rezulton.” Kiel George Orwell sesdek du jarojn pli frue, li atentigis, ke nepopularaj ideoj povas esti silentigataj, kaj neoportunaj faktoj tenataj en la mallumo, sen la bezono de ajna oficiala malpermeso.

Unu el liaj plejŝatataj rakontoj pri la Malvarma Milito, li diris, rilatis al grupo de rusaj ĵurnalistoj kiuj traveturadis Usonon. En la fina tago de ilia vizito ilia gastiganto demandis al ili pri iliaj impresoj. “Mi devas diri al vi”, diris la porparolanto, “ke ni miris trovi, post legado de ĉiuj el la gazetoj kaj spektinte televidon tagon post tago, ke ĉiuj el la opinioj pri ĉiuj el la kernaj aferoj estis samaj. Por atingi tiun rezulton en nia lando ni sendas ĵurnalistojn al la gulago. Ni eĉ elŝiras iliajn ungojn. Ĉi tie ne necesas fari ion ajn tian. Kio estas la sekreto ?”.

Eble pli urĝa demando dum la brita nacia balotada kampanjo devus esti : “Kio estas la antidoto ?”. La respondo eble kuŝas en la brita farsa komedio ‘Fawlty Towers'. Unu epizodo, ‘La Germanoj', centriĝis sur la frapfrazo “Ne menciu la militon” [8]. Ju pli multe la hotelestro, rolata de komediulo John Cleese, provis ne mencii la militon dum ili gastigis grupon da vizitantoj el Germanio, des malpli ili sukcesis. La konspiro de silento konstante rompiĝis kiam ajn li ellasis la frazon “Ne menciu la militon”. Eble tiu, en Britio, devus esti ankaŭ la frapfrazo por tiuj kiuj provas alporti la aferon de la afgana milito al la atento de la publiko, kaj por gajni promeson pri publika enketo laŭ samaj gvidlinioj kiel la Chilcott-enketo pri la iraka milito. “Ne menciu la militon”ŝajne estus bona resumo de la raporto de la Ruĝa Ĉelo de la CIA de la 11-a de marto 2010. Tiun raporton ĝenerale ignoris la korporaciaj amaskomunikiloj.

Notoj

[1] ‘Revealed : £12bn hidden costs of Afghan war', The Independent, Sunday, 26 July 2009, http://www.independent.co.uk/news/u...

[2] ‘Newsnight poll : Most think Afghan war 'unwinnable'', 23 February 2010, http://news.bbc.co.uk/1/hi/programm... .

[3] http://file.wikileaks.org/file/cia-...

[4] http://www.fbi.gov/wanted/terrorist...

[5] Orwell's preface to Animal Farm, http://home.iprimus.com.au/korolo/O...

[6] ‘Zero : an investigation into 9/11', a documentary film by Telemaco, http://zero911movie.com

[7] ‘Freedom Next Time – John Pilger's Chicago Address', http://throwawayyourtelescreen.word... (Teksto en Esperanto : ‘Libero venontfoje', http://www.nodo50.org/esperanto/art... )

[8] http://www.fawltysite.net/the-germa... (elĉerpaĵo : ‘Fawlty Towers : Basil Fawlty waits on the Germans - Fawlty Towers – BBC', http://www.youtube.com/watch ?v=yfl6... )

Ian FANTOM.

Tiu ĉi artikolo aperas ekskluzive en la respondeco de "Le Monde diplomatique en Esperanto". — La redaktejo

Novimperiismo

$
0
0

Jen granda tago por Irako, deklaris la usona generalo Jay Garner alvenante en la bombadita kaj prirabita Bagdado, kvazaŭ lia majesta apero signifus la miraklan finon de la mil kaj unu plagoj kiuj premegas la iaman Mezopotamion. Pleje konsternas ne tiom la maldeco de la vortoj kiom la submetiĝemo kaj apatio per kiuj la amaskomunikiloj raportis pri la instaliĝo de tiu kiun oni devas ĝuste nomi la "usona prokonsulo". Kvazaŭ ne plu ekzistus internacia juro. Kvazaŭ ni revenus al la epoko de la mandatoj. [1] Kvazaŭ estus iel normale ke Vaŝingtono nomumas superan oficiron (pensiulan) de la usonaj militfortoj guberniestro de suverena regno...

Decidita eĉ sen konsulti la fantomajn membrojn de la "koalicio", tiu nomumo de supera oficiro por mastrumi venkitan landon vekas malagrablan memoron pri la iamaj praktikoj dum la epoko de la koloniaj imperioj. Kiel ne pensi pri Clive reganta Hindion, pri lord Kitchener komandanta Sud-Afrikon aŭ pri Lyautey administranta Marokon ? Kaj diri ke ni kredis tiajn perfortojn por ĉiam kondamnitaj de la politika moralo kaj de la historio...

Tio tute ne rilatas, oni diras al ni, prefere komparu tiun "transiĝon en Irako" kun la reĝimo de la generalo Douglas MacArthur en Japanio post 1945.

Ĉu tio ne maltrankviligas iom pli ? Ĉu ne necesis la atomajn detruojn de la urboj Hiroŝimo kaj Nagasako, mallonge preskaŭ la Apokalipson, por ke Usono decidu nomumi generalon administranto de venkita rivala potenco ? En epoko kiam la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) ankoraŭ ne funkciis.

Nu, la UN ekzistas, almenaŭ teorie. [2] Kaj la invado al Irako fare de la usonaj fortoj (kun iliaj britaj helpantoj) tute ne finis ian trian aŭ kvaran mondmiliton... Escepte se la prezidanto George W. Bush kaj lia ĉirkaŭaĵo konsideras la atencojn de la 11-a de septembro 2001 ekvivalento de tutmonda konflikto...

Certe, la generalo Garner aŭdigis ke tiu okupacio ne estos eterna : "Ni restos la necesan tempon", asertis li, "kaj ni foriros kiom eble plej rapide." [3] Sed la historio instruas ke tiu "necesa tempo" povas daŭri. Post invadi la Filipinojn kaj Portorikon en 1898, sub la altruisma preteksto "liberigi" tiujn teritoriojn kaj iliajn loĝantarojn de la kolonia jugo, Usono tre rapide anstataŭis la antaŭe dominantan potencon. Post subpremi la naciismajn rezistantojn, ili forlasis la Filipinojn nur en 1946, kaj tamen intervenis en la internajn aferojn de la nova regno subtenante, dum ĉiu prezidanta balotado, la de ĝi preferatan kandidaton, inter alie la diktatoron Ferdinand Marcos, kiu okupis la povon de 1965 ĝis 1986... Kaj ili daŭre okupas Portorikon... Eĉ en Japanio aŭ en Germanio, kvindek-ok jarojn post la fino de la milito, la ĉeesto de la usona armeo restas konsiderinda.

Vidante alveni en Bagdado tiun generalon Garner kaj lian skipon de 450 administrantoj, oni ne povis alie ol pensi ke Usono, en tiu ĉi novimperiisma fazo, reprenas sur sin kion Joseph Conrad nomis "la ŝarĝo de la blankulo". Aŭ kion la grandaj potencoj, ekde 1918, nomis "sankta misio de civilizado" por la popoloj nekapablaj "gvidi sin mem en la aparte malfacilaj kondiĉoj de la moderna mondo". [4]

La usona novimperiismo renovigas la romian koncepton de morala dominado - fondita sur la konvinko ke la libera komerco, la tutmondiĝo kaj la disvastigo de la okcidenta civilizacio estas bonaj por la tuta mondo -, sed ankaŭ milita kaj komunikila dominado, super popoloj konsiderataj pli aŭ malpli malsuperaj. [5]

Post faligo de la fia diktaturo, Vaŝingtono promesis starigi en Irako modelan demokration, kies disradiiĝo sekvigos, impulsite de la nova imperio, la disfalon de ĉiuj aŭtokrataj reĝimoj de la regiono. Inkluzive, tiel asertas s-ro James Woolsey [6], iama direktoro de la CIA kaj proksimulo de la prezidanto Bush, de tiuj de Saud-Arabio kaj de Egiptio...

Ĉu tia promeso kredindas ? Evidente ne. S-ro Donald Rumsfeld, ministro pri defendo, cetere urĝe precizigis ke "Vaŝingtono rifuzos agnoski islaman reĝimon en Irako eĉ se tio estus la deziro de la plimulto de la irakanoj kaj se tio estus la rezulto de la balotoj". [7] Malnova instruo de la historio : la imperio trudas sian leĝon al la venkito.

Tamen ekzistas alia : tiu kiu vivas de la imperio ankaŭ pereos de ĝi.

Ignacio RAMONET

La hipokriteco de la morala kapitalismo

$
0
0

ĈU LA TEMPO ne urĝas por moraligi la kapitalismon ? Dum la plej akra momento de la krizo, tiu demando estis farita de niaj gvidantoj, kun s-ro Nicolas Sarkozy ĉe la pinto, do de tiuj mem kiuj antaŭe dediĉis sin al senpripensa apologio de la liberalismo supozata reprezenti la „finon (feliĉan) de la historio”. La demando, formulita tiel, estas trukita : se necesas moraligi ĝin, tio signifas ke la kapitalismo estas malmorala ; se oni povas moraligi ĝin, tio signifas ke ĝi ne estas imanente malmorala en siaj strukturoj. Temas nur pri ĝiaj ekscesoj. Nu, la malmoraleco konsistigas esencon de kapitalismo, kontraste al la koncepto kiu pretendas, ke ekonomio estas realaĵo ekster la moralo.

La ultraliberala ekonomikisto Friedrich Hayek esprimis tiun obĵeton en la 20-a jarcento [1] : nur individua konduto estas, laŭ li, kvalifikebla kiel justa aŭ maljusta ‒ tio ne povas koncerni socian sistemon kiu, kiel tia, estis volita de neniu. Tio kondukas Hayek-on malagnoski la koncepton de „socia justeco” mem, kiun li deklaris absurda, ĉar ĝi juĝas ion kio ne juĝeblas : „Ne ekzistas kriterio per kiu ni povus malkovri kio estas ‘socie maljusta', ĉar ne ekzistas subjekto kiu tiun maljustaĵon povus fari” [2], skribas li ekzemple. Li vidas en tio eĉ restaĵon de antropomorfismo kiu projekcias homajn intencojn sur nehoman realaĵon ; tiu antropomorfismo animas, laŭ li, la socialisman tendencon kaj ties pretendon redistribui juste la riĉaĵon kaj la rimedojn produkti ĝin. La koncepto de Hayek kondukas do al kompleta senmoraleco en la kampo de la ekonomia organizo de la socio, eĉ al formo de cinikeco kiu donas al si apriore la rimedojn por maski la malbonon kiun ĝi nutras, ĉar ĝi teorie neas ĝin per tio ke ĝi deprenas de ĝi ĉian intelektan bazon. [3]

Tiu tezo ĵus trovis novan junecon danke al André Comte-Sponville en lia libro Ĉu la kapitalismo estas morala ? [4], kies sukceso en la komunikiloj, eĉ kvankam ĝia enhavo estas taŭzita de la krizo, montras bone la forton de la liberala ideologio. Ĝi distingas, en la socia vivo, la sciencan-teĥnikan ordon, la juran-politikan ordon, la moralan ordon kaj la la etikan ordon (kiun ĝi difinas per la amo), kaj metas la ekonomion en la unuan ; "La moralo tute ne estas kriterio por priskribi aŭ por klarigi ian ajn procezon kiu okazas en tiu unua ordo. Tio koncernas speciale la ekonomion, kiu estas parto de ĝi", asertas li. [5] Cinikeco koncerne politikon

LA MORALO aperas do en ekstera pozicio, ĉar la kapitalismo troviĝas ekster ties kampo : nek morala nek malmorala, sed senmorala. Ne ke la moralo tute ne povus interveni tie ‒ jam neniu troveblas por subteni tiom radikalan pozicion. Sed ĝi povas tion nur marĝene, tra la politiko kaj la juro, por mildigi ĝiajn malbonfarojn, sen povi nek, ĉefe, devi forigi iliajn kaŭzojn. Krome, ĉar neniu subjekto agas en la ekonomiaj procezoj, oni ne rajtas juĝi ilin nome de normoj kiuj aplikeblas nur al subjektivaj agoj : adiaŭ la ideo ke ekzistus morala signifo de la sociaj justeco aŭ maljusteco, kaj devo modifi la ekonomion se ĝi ne respondas al la kriterioj de justeco. La kapitalismo povas esti maljusta, rekonas li tamen, kiel la naturo en la distribuado de la talentoj inter la homoj, sed certe ne malmorala, kaj do oni devas ne fundamente ŝanĝi ĝin. [6]

Tia retoriko ne nur kontribuas senkulpigi la kapitalismon je la konsiderindaj detruoj kiujn ni havas antaŭ la okuloj ‒ kaj do ideologie pravigi ĝin ‒, sed ĝi nutras ĝeneraligitan cinikecon koncerne la politikon, al kiu ĝi neas ĉian fortan moralan ambicion. Ĝia pravigo baziĝas sur grava eraro, perfekte videbla ĉe Comte-Sponville kaj kiu troviĝas ĉe ĉiuj apogantoj de la kapitalismo : la integradon de la kapitalismo en la ordon de scienco kaj teĥniko, kiuj efektive estas morale neŭtralaj. Tio signifas forgesi tion kio fundamente disigas ilin.

La scienco kaj la teĥniko (al kiuj la ekonomio estas evidente ligita) estas nur rimedoj kaj juĝebla estas nur ilia socia uzado. Ekzemple, nova teĥniko de produktado, kiu altigas la produktivon de la laboro, ne estas mem portanto de senlaboreco kaj do malbona ; male, ĝi ebligas mallongigi la labortempon kaj do la penadon de la homoj : oni povas produkti la saman kvanton en malpli da horoj, kun la samaj laboristoj ; aŭĝi donas la eblecon pli bone pagi la salajrulojn, danke al la gajno je produktivo. Ĝia valoro kuŝas do en la uzado kiun oni faras de ĝi.

Aliflanke ‒ kaj tio estas la granda merito de Karlo Markso, tiu granda forgesito de la oficialaj ekonomiaj teorioj ĝis la lasta krizo ‒, la ekonomio konsistas el praktikoj per kiuj certaj homoj (la kapitalistoj) kondutas en certa maniero al aliaj homoj (la laboristoj kaj salajruloj ĝenerale) ‒ ekspluatante ilin, trudante al ili inferajn laborritmojn, maldungante ilin sub preteksto de konkurencivo, aŭ kontraŭmetante ilin reciproke per kulturo de la rezulto aŭ de novaj reguloj de mastrumado pri kiuj oni scias kiom ili kreas ĉe la laboro suferon vere neelteneblan. [7]

Ĉio ĉi ne koncernas la teĥnikon aŭ la sciencon, sed socian praktikon kiu organizas la laboron, kiu estas volita tia surbaze de komercaj celoj (la profito) kaj kiu elmetiĝas do laŭdifine al la morala juĝo : praktiko humana aŭ praktika malhumana, praktiko morala aŭ praktiko malmorala. Markso klare komprenis tion kiam li asertis ke „la politika ekonomio ne estas la teĥnologio”. [8]

Pli larĝe ‒ĉar ĉi tie temas pri la potenco de la politiko ‒, estas la speco de realeco ĝenerale atribuata al la ekonomio kiun oni devas malkonfesi : realeco objektiva kaj absoluta, dekretita sendependa de la homoj (dum faras ĝin ili mem) kaj submetita al severaj leĝoj kompareblaj al tiuj de la naturo, kiujn oni kompreneble ne povas prijuĝi. Oni ne kritikas la leĝon de falo de korpoj ... eĉ se ĝi okaze povas dolori ! Tiu intelekta drivo havas nomon : ekonomiismo. Tiu konsistas ne nur en tio ke ĝi levas la ekonomian agadon al unuaranga valoro kiu subordigas al si ĉiujn aliajn, sed en tio ke ĝi konsideras ke la ekonomio konsistas el procezoj pri kies esenca parto la politiko ne respondecas.

Tamen necesas kompreni ke, kvankam ja ekzistas leĝoj de la kapitalisma ekonomio, ili estas strikte internaj de produktad-sistemo regata de la privata proprieto : ili estas flekseblaj kaj eĉ, en la principo, nuligeblaj se oni volas ŝanĝi la sistemon. Necesas do vidi en ili funkci-regulojn de certa speco de ekonomio (kiu ne estas la fino de la historio), kiu organizas specialan formon de praktikaj rilatoj inter la homoj kaj kiuj mem havas statuson praktikan. Ili estis starigitaj (ĝis monda nivelo nuntempe), kaj estas do modifeblaj. Tio signifas ke la tiel nomataj „ekonomiaj leĝoj” estas rekte submetitaj al la leĝaro de la moralo, kiel ĉio kio rilatas al la praktiko.

Pro tio la „ekonomia scienco” mem ne povas esti scienco pura, virga je valorjuĝoj : kiel la sociaj leĝoj ĝenerale kaj pro la naturo de ĝia objekto ‒ temas ja ankaŭ pri homoj ‒ĝi uzas valorojn, almenaŭ implicite ; ĝi perceptas la homan agadon kaj orientas la analizadon de la realo en tiu aŭ alia direkto, kiun oni povas aprobi aŭ ne.

La usona ekonomikisto Albert Otto Hirschman bone indikis tion emfazante la interplektiĝon, ofte senkonscian, de la ekonomia scienco kaj de la moralo. Li observis ke „la moraleco (...) havas sian lokon en la centro de nia laboro, kondiĉe ke la esploristoj pri sociaj sciencoj estu morale vivantaj” [9] ; li formulas do la deziron ke la moralaj zorgoj estu malimplicite kaj konscie konsiderataj de la sociaj sciencoj ‒ kaj per tio aliĝas al Markso, kiu en la Manuskriptoj de 1844 asertas ke la ekonomio estas reala morala scienco, la plej morala el la sciencoj”. [10]

Restas por scii, kia estas tiu moralo kiu postulas de ni zorgi pri la ekonomio sed ne konsideri ĝin realaĵo antaŭ kiu la politiko devas senpasie submetiĝi. Unue necesas forlasi moralan koncepton pri la homo reduktitan al la sfero de la interpersonaj rilatoj kaj kiu interesiĝas nur pri individuaj virtoj kaj malvirtoj. Necesas, male, agnoski ke, distingita disde la etiko kaj sekve tuŝanta la rilatojn kun aliuloj [11], la moralo devas aplikiĝi al ĉiuj tiuj aliuloj kaj do al la sociaj rilatoj en ties tuteco, do al la vivo politika (en la strikta senco, la institucioj), socia (daŭre en strikta senco, la sociaj rajtoj) kaj ekonomia.

Tamen, kvankam ĝi ja komencis eniri la du unuajn kampojn post la Deklaro de la rajtoj de la homo kaj de la civitano de 1789 ĝis tiu de 1948, [12] iuj ŝatus ke ĝi haltu antaŭ la pordo de la ekonomio. Ĝuste tiun malpermeson necesas forigi per konceptado de morala politiko kiu estu ankaŭ morala ekonomio, pli precize politiko kiu realigas la valorojn de la moralo ĝis en la ekonomia kampo.

Sed kiujn valorojn kaj do kian politikon ? La respondo tireblas el la formulo kiun donis Kantio, kaj ĝi aliĝas al la ordinara morala sento : la kriterio de la universaleco kiu ordonas respekti la alian, ne instrumentigi lin, kaj kiu postulas subteni lian aŭtonomecon. Senigita je ĉia metafizika aŭ religia fono, ĝi postulas ke ni subpremu la politikan dominadon (tio estas parte realigita tra la demokratiaj institucioj), la socian subpremadon ( tio estas parte farita tra la rajtoj kiujn la laborista movado konkeris ekde la 19-a jarcento), sed tute same ankaŭ la ekonomian ekspluatadon : tio estas ankoraŭ larĝe gajnenda. Nur tiel oni povas protekti kaj profundigi per la politiko la moralajn atingojn akiritajn en la aliaj kampoj

Fakte, moraligi la kapitalismon, tio montriĝas, en sia tuta rigoro, malebla, ĉar tiu estas en si mem malmorala, ĉar metas sin en la servon de riĉa malplimulto, instrumentigante la grandan amason de la laboristoj, neante ilian aŭtonomecon. Postuli ĝian moraligon devus en la realo konduki al postulo de ĝia forigo, sendepende de la malfacilo de la tasko.

Yvon QUINIOU.

Decida elekto

$
0
0

ESTAS CIKLOFINO, VERA erao-ŝanĝo kiun anoncas tiu prezidant-elekto. La tuta Eŭropo, pro la gravaj demanoj kiuj koncernas ĝian estontecon, sekvas atente la okazantajn rivalbatalojn. Ĉu la eminentulo - ĉiukaze nova -, kiu gajnos la elekton de majo, sukcesos restarigi konfidon, mildigi la tensiojn inter la komunumoj kaj relanĉi la debaton kun la Eŭropa Unio ? Ni parolas kompreneble pri Turkio, kiu, meze de violentaj manifestacioj kaj alfrontiĝoj, elektos komence de majo, por sep jaroj, sian novan prezidanton, kiu devas ekofici la 16-an de la monato.

Precipe honoraj, la funkcioj de la turka prezidanto - nun s-ro Ahmet Necdet Sezer - donas al li la potencon nomumi la juĝistojn, la universitatajn rektorojn, la ĉefstabestron de la armeoj kaj dissolvi la parlamenton. Li ne estas elektata per ĝenerala voĉdonado, sed de la deputitoj. Nu, la parlamento estas dominata (tricent kvindek kvar seĝoj el kvincent kvindek) de la Partio de Justo kaj Disvolvado (AKP) de la ĉefministro Recep Tayyip Erdogan, 53-jara, kiu gvidas la registaron de pli ol kvar jaroj, kaj tre populara pro la bona funkciado de la ekonomio. [1] Estas do tute nature la kandidato de la AKP, la ministro pri eksterlandaj aferoj Abdullah Gül, kiu devus esti elektota.

Kie do estas la problemo ? Dum la AKP difinas sin kiel konservativan kaj demokratian partion, ligitan al la laika konstitucio starigita en 1922 de Mustafa Kemal Atatürk, la fondinto de la moderna Turkio, liaj kontraŭuloj konsideras lin antaŭĉio "islamisto" kaj timas ke prezidanto devena el la politika islamo forŝovos la laikecon. La ĵusan 14-an de aprilo, en Ankaro, unu el la plej grandaj manifestacioj kiujn Turkio iam ajn spertis, kunvenigis plurcent milojn da homoj por kontraŭstari eventualan kandidatiĝon de la ĉefministro. La armeo, kies ombro ne ĉesis ŝvebi super la elektokampanjo, multigis la avertojn kaj akuzis la AKP pri kaŝita islamisma agendo. Tion s-ro Erdogan dementis.

EN REALO, PAĜO turniĝas. La militistoj bone sentas ke sonas la finhoro de la kuratelo en kiu ili tenas la landon. Ili tamen faras - aparte ekde kiam, en aŭgusto 2006, la generalo Yasar Büyükanit venis al la kapo de la armeo - naciisman ĉantaĝon bazante sin ofte sur la artikolon 301 de la turka punleĝaro. [2] La militistoj akrigis la tonon fronte al la "regionaj minacoj". Ili pensas pri Al-Kajdo kaj ties teroristaj retoj, kaj al Irano kaj ĝia atomprojekto. Sed antaŭĉio al la "separatisma danĝero". Ili akuzas la aŭtoritatojn de la iraka Kurdio doni logistikan subtenon al proksimume kvin mil batalantoj de la Partio de la Laboristoj de Kurdio (PKK), kiuj reaktivigis la gerilon en la zonoj de la Iraka landlimo. Kaj ili kontraŭas la aligon de la urbo Kirkuko (Irako), kun ties riĉaj petrolkuŝejoj, al la iraka Kurdio pretekstante ke ekzistas en tiu urbo turkmena malplimulto.

Tiu kresko de ŝovinismo helpis la revenon de la malnovaj demonoj kaj ne estas sen rilato al la murdo, lastan januaron, de la turk-armena ĵurnalisto Hrant Drink, aŭ al la ekziliĝo de la verkisto Orhan Pamuk, la ĵusa Nobel-premiito pri literaturo. La laika dekstro kaj la naciismaj militistoj kiuj regas la landon de ok jardekoj estas nun feroce antieŭropaj. Kvazaŭ ili sentus ke aliĝo al Eŭropo kondukus ilin al perdo de iliaj prerogativoj kaj privilegioj. La prezidanteco de la respubliko estas unu el iliaj lastaj bastionoj. Estas tempo akcepti la alternadon. La vera demokratiigo de Turkio estas je tiu prezo.

Ignacio RAMONET.

La studentoj sentas facilan venton

$
0
0

BERLINO, iun printempan ĵaŭdon, iomete antaŭ la 18-a horo. La studentoj forrapidas el la instruĉambroj de la berlina Humboldt-Universitato, la kapon plena de la lastaj prelegoj de la tago kaj pensante pri la venontajn ekzamenojn. Nur en la ĉambro 1103 en la unua etaĝo restas ankoraŭ grupeto da junuloj kun ruĝaj flugfolioj en la manoj, kun la titolo „Venezuelo : ĉu socialismo de la 21-a jarcento ?” Post kelkaj minutoj Andrej Holm, socisciencisto de ilia universitato, montros dokumentfilmon pri la nova memorganiziĝo en la mizerkvartalo de Karakaso. Sed nun ili demandas sin : Ĉu entute iu volas vidi la filmon ? Aŭ kiom da studentoj legis la ruĝajn flugfoliojn, de pluraj tagoj dismetitajn en la seminarĉambroj kaj manĝejoj ?

La junuloj kun la flugfolioj apartenas al la „Socialisma-Demokratia Studant-Unuiĝo” [1] (SDS), organizaĵo malnova kaj samtempe junega. Malnova, ĉar jam la studentaj aktivuloj de la ribeloj de 1968 fondis SDS, kiu poste dissplitiĝis en sennombrajn grupetojn. Junega, ĉar la SDS ekzistas ree ekde majo 2007 - fondita en la movado de la partio „Die Linke” [„La Maldekstro”] kiel memstara unuiĝo de maldekstraj studantoj. „Ni ekzistas eĉ ne unu jaron”, entuziasmas la 28-jara afergvidanto Luigi Wolf, „sed kion ni en tiu tempo realigis estas fenomena”.

En tiuj ĉi minutoj tuj antaŭ la 18-a horo leviĝas tamen ankaŭ por Luigi Wolf la demando, ĉu la fenomeno efikas. Ĉu la studentoj de Berlino vere notis ke mito de la 1968-a generacio nun pleniĝas per nova vivo. Tri tagojn antaŭe, al la interna kunsido de la SDS-grupo de la Humboldt-universitato, venis nur dek-unu membroj, ankaŭ ili stresitaj de la venontaj ekzamenoj kaj plenaj de duboj, ĉu la filmo pri Venezuelo povas veki la intereson de la kolegoj. Cetere iu estis deŝirinta iliajn afiŝojn kiujn ili estis gluintaj laŭlonge de la urba fervojlinio, kaj nur unu sola gazeto estis prezentinta indikon al la filmprezento. Tamen ili nun jam pendigas littukon kun la surpentrita slogano antaŭ la tabulon de la lekcisalono 1103 : „Viva la revolución bolivariana !”

Kiom ajn impresa povas esti la renaskiĝo de la SDS, ankaŭ en studentaj rondoj la revigliĝo de la germana maldekstro ne okazas sen kontraŭdiroj. Ankaŭĉi tie, iuj preferus tuj kaj senkondiĉe alkroĉiĝi al la baskoj de la „Die Linke”, reduktante la SDS al la statuso de simpla student-organizaĵo sub ordono de la gepatra partio, kaj, kiel tia, bone provizata per subvencioj. Aliaj - antifaŝistoj, anarĥiistoj, junuloj ĝenerale konataj pro sia sinteno kontraŭĉia organizo, postulas totalan sendependecon kaj samtempe sentas la fascinon de nova erao, en kiu maldekstra politiko jam ne odoras arĥaisme sed male fariĝis interesa.

Subite malfermiĝas la pordoj, kaj ili alfluas de ĉie : sudamerikanoj, gejunuloj kun palestina kaptuko, studentoj de la Humboldt-universitato kaj de aliaj berlinaj universitatoj. Salono 1103, kiu unue aspektis minace grandega, fariĝas kvazaŭ eta kinejsaloneto. Fine kunpremiĝas pli ol 100 interesitoj, kiam Andrej Holm klarigas, kiel en Venezuelo funkcias la helpo al memhelpo, kiel apatiaj homoj en la plej mizeraj domaĉoj de Karakaso subite regajnas iom da vivoĝojo, ĉar la registaro konfidas ilin. La entuziasmo kiun vekas la filmo gajnas la spektantojn, ankaŭ la SDS-aktivulojn, de kiuj pluraj baldaŭ vojaĝos al Venezuelo.

ERNESTO, 21-jara, konstatas plezure ke lia grupo sukcesas iom post iom „venigi la studentojn”. Dum la lastaj voĉdonadoj por la studenta parlamento li kaj liaj kunuloj akiris 10 elcentojn de la voĉoj, la plej bonan rezulton atingis la SDS 100 kilometrojn oriente ĉe la universitato de Frankfurto ĉe Odro kun 21 elcentoj. La malfaciloj de la komencaj tagoj ŝajnas malproksimaj, kiam pluraj membroj de la tiama partio PDS forlasis la grupon, ĉar kunlaboris ankaŭ trockistoj, kaj kiam aliflanke antifaŝistoj kaj aŭtonomuloj restis flanke, ĉar la SDS, laŭ ili, estis tro proksima de la partio ! „Ekde la vintra semestro 2007/2008 revenis trankvilo”, diras Ernesto, eĉ la parti-skeptikuloj „intertempe ĝojas pri la voĉdonaj sukcesoj de Die Linke”.

ILI HAVAS GRANDAJN PROJEKTOJN, la aktivuloj de la SDS, kaj ekde la vespero pri Venezuelo ili sentas facilan venton. Certe, nur ses eŭroj trovas la vojon en la memfaritan lignan dometon kiun ili metis tien por kolekti donacojn por la multekosta vojaĝo al Venezuelo. Sed la listoj, kiuj cirkulis jam dum la diskuto pri Hugo Chávez kaj lia politiko, pleniĝas de nomoj de interesitoj. La SDS-grupo ĉe la Humboldt-universitato kreskas, ankaŭ la aliaj - intertempe preskaŭ 70 altlernejaj grupoj - kreskas. Kaj tamen neniu povas diri, kiom da membroj havas la SDS, ĉar ĝis nun ne estas findiskutita ĉu oni transiru de la bazdemokratia principo de grupa aneco al individua aneco. Oskar, 20-jara, estas skeptika : „Mi volas resti memstara, mi timas ke alie ni perdos la diversecon en la grupo.”

Por la afergvidanto Luigi Wolf tiu debato estas ja grava, sed pli gravas por li la agadoj de lia organizaĵo ĉe la bazo. Unuafoje post jardekoj ekde la venonta aŭtuno oni proponas ree en la universitatoj de Germanio legorondojn por la „Kapitalo” de Karlo Markso [2] - de la SDS. Kaj jam en majo ili atendas en Berlino almenaŭ 500 partoprenantojn en sia tritaga kongreso „La 40 jaroj de 1968”. La slogano sur la flugfolio, kiun ili disdonas fine de la Venezuelo-vespero, havas ion furioze optimisman : „La lastan batalon gajnos ni”.

Peter LINDEN.


Noktomezo en la jarcento

$
0
0

Novembro 1927. La USSR festas pompe la dekan datrevenon de la Oktobra Revolucio, kaj la centra komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) decidas la definitivan eksigon de Leo Trocko kaj de Gregorio Zinovjev. Du verkistoj de Balkanio renkontiĝas en Moskvo. La rumano Panait Istrati (1884-1935) akiris grandan konatecon en kelkaj jaroj, precipe pro la subteno de Romain Rolland, kiu kromnomas lin „la balkana Gorkij”. Tiom konata ankoraŭ ne estas la kretano Nikos Kazancakis (1883-1957), tio okazos nur poste, per siaj romanoj Aleksis Zorbas (1946), La rekrucumita Kristo (1948) aŭ La lasta tento de Kristo (1954). Nek la unua nek la dua membras en la Komunista Partio, sed ambaŭ estas tre proksimaj „kunvojaĝantoj”, kiujn la bolŝevista revolucio entuziasmigis.

Inter ili okazis fulma enamikiĝo. Ili decidas kune daŭrigi la vojaĝon, kiu ebligos al ili dum kroma jaro trairi la tutan Sovetion, de la Blanka Maro ĝis la subtropikaj regionoj de Abĥazio kaj Adĵario. Mallonge post konatiĝi kun Kazancakis, Istrati konatiĝas kun Victor Serge (1890-1947), antaŭe anarĥiista aktivulo kiu aliĝis al la bolŝevista revolucio, naskita en Bruselo en familio de revoluciaj ekzilrusoj. Tre proksima de Trocko, Serge apartenas al la maldekstra opozicio, ankoraŭ tolerata de Jozefo Stalino. La tri viroj komunikas inter si en la franca, la verklingvo de Istrati kaj de Serge.

En tiu epoko la opinioj pri Sovetio estas ankoraŭ nigraj aŭ blankaj, aŭ pli ĝuste ruĝaj aŭ blankaj : ekzistas nostalgiuloj pri la carismo kaj tiuj, kiuj aliĝis al la fantasta espero de la proletara revolucio. Dum Sovetunio resaniĝas el la katastrofo de la interna milito, danke al la nova ekonomia politiko (NEP), nur tre malmultaj komprenas, kion signifas la batalo je vivo aŭ morto inter Stalino kaj Trocko, kiun oni perceptas kiel simplan „batalon inter ĉefoj”. Istrati kaj Kazancakis, al kiuj baldaŭ aliĝis iliaj respektivaj kunulinoj, Marie-Louise Baud-Bovy kaj Eleni Samios, havas la unikan ŝancon povi libere travojaĝi la sovetian teritorion, sen vart-akompananto, kaj ili havas la kapablon vidi la realon de la aferoj. La raporto pri tiu kvaropa vojaĝo estis verkita de Eleni Samios, sed la teksto, tradukita al la hispana kaj publikigita en 1937 en Ĉilio, restis ne eldonita en la franca. Ĝi estas nun disponebla, [1], kun korespondaĵo inter Istrati kaj Kazancakis, sed ankaŭ kun leteroj senditaj de Serge al la rumana verkisto.

Antaŭ ol ĉiuj „revenoj el la USSR” de la elreviĝintaj vojkamaradoj ‒ la libro de André Gide kun tiu fama titolo aperis nur en 1936 ‒, Istrati publikigas jam en 1929 sian ateston, Vers l'autre flamme [Survoje al la alia flamo], [2], kiu kaŭzas kontraŭ li viglan kampanjon de Stalino, kiu akuzas lin je „perfido”. „Panait kontraŭbatalas sola la diablan maŝinon. La francaj amikoj, por kiuj li donintus sian kapon, kalumnias lin”, skribas Eleni Samios. Istrati, suferanta je tuberkulozo jam de sia juneco, revenis en Rumanion kaj mortis kelkajn jarojn poste. [3]

Serge, eksigita el la partio en la jaro 1928, deportita dum tri jaroj en la montaron Uralo, estis fine senigita je sia sovetia ŝtataneco kaj elpelita el la USSR en la jaro 1936, do en la sama jaro, en kiu komenciĝis la grandaj moskvaj procesoj. La eldonejo Agone publikigis antaŭ kelkaj monatoj la Carnets (1936-1947) [Notlibroj (1936-1947)] de la verkisto, [4], kiu sukcesis en la jaro 1941 fuĝi al Meksiko sur la militŝipo Capitaine-Paul-Lemerle kune kun André Breton kaj Claude Lévi-Strauss. En Meksiko, kie retroviĝas la „vunditoj” de la eŭropaj revolucioj ‒ precipe multaj ekzilitoj el Hispanio ‒, Serge estas aparte klarvida observanto de la dua mondmilito, poste de la novaj ekvilibroj de la postmilita tempo. Ĝis sia antaŭtempa forpaso en la jaro 1947, li ne ĉesas demandi sin pri la kaŭzoj de la degenero de la revolucio, en tio sekvante la pripensadojn komencitajn kun Istrati kaj Kazancakis.

Jean-Arnault DÉRENS.

http://eo.mondediplo.com/rubrique.php3 ?id_rubrique=37

Elektronika spionado : dek kvin jaroj da neniofarado

$
0
0

Iniciatinto de unu el la plej bruaj likoj de nia tempo, s-ro Edward Snowden restos en la historio kiel tiu, kiu rivelis al la mondo la senkompatan kaj absolutan superrigardon, kiu okazas tra la Interreto. En la tempo de unu nokto, vortoj kiaj « metadonitaĵoj » (informoj pri la personaj donitaĵoj) aŭ« Prism » (nomo de la superrigarda programo) eniris la ordinaran lingvaĵon.

Ja ne la unuan fojon la « grandaj oreloj » de la usona Nacia Sekureco-Agentejo (National Security Agency, NSA) estas centra diskutotemo. Jam antaŭ dek kvin jaroj, ili konsternis homojn sur la tuta planedo pro la publikigo de studo de la eŭropa parlamento asertanta (rivelanta), ke «ĉiuj elektronikaj, telefonaj kaj faksaj komunikadoj estas ĉiutage interkaptataj [1]. » Mirkonsternita, la publiko malkovris la ekziston de tutmonda superrigarda sistemo nomata « Echelon » [2]. La afero aperis sur la ĉefpaĝoj de la gazetaro. Oni akuzis Brition uzi la Komunikad-stabejon de la registaro (GCHQ) por spioni siajn eŭropajn najbarojn ; Microsoft estis akuzata pro sia kunlaboro kun la NSA. La afero atingis pinton kun la starigo de enket-komisiono far la eŭropa Parlamento.

La ekzisto de Echelon estis rivelata jam en 1988 de brita ĵurnalisto Duncan Campbel [3]. Lia artikolo priskribis ilon kapablan kapti neimageblan nombron da komunikoj tra la mondo, kaj trovi, helpe de ŝlosilvortoj, la mesaĝojn interesantajn la informservojn : ja industriskala superrigardado. Publikigita en 1996, mia libro Secret Power (Sekreta Povo) kompletigis lian laboron. Sed sola artikolo kaj libro publikigita en la fora Nov-Zelando ne sufiĉas kapti la atenton de la publiko. Nur du jarojn post apero de la libro iu membro de la eŭropa Parlamento relajsis la informon kaj Echelon enŝpruciĝis en la publikan debaton. Fatala koincido

En siaj konkludoj de 2001, la enketkomisiono faris kelkajn konkretajn proponojn por protekti Eŭropon kontraŭ la anglosaksa spionado. La anoj de la Eŭropa Unio estas aparte invititaj « antaŭenigi, disvolvi kaj produkti ĉifrado-teknikon » alireblan al ĉiuj siaj civitanoj kaj institucioj. [4]. La momento ŝajnis historia : la unuan fojon, ekaperis vasta politika agado celanta sekurigi la privatecon, en nia erao de ĝenerala superrigardado. Sed ĉi tiu espero frakasiĝis sur fatala koincido : prezentita en la eŭropa Parlamento la 5-an de septembro 2001, la fina raporto de la enketkomisiono estis forbalaita ses tagojn poste de la atencoj en Nov-Jorko kaj Vaŝingtono.

Dum la sekvaj jaroj, la gvatado ŝanĝis skalon. La milito kontraŭ terorismo pliperfektigis la kontrol-dispoziciojn, sed ankaŭ igis ilin - portempe – pli akcepteblaj en la rigardo de la publiko. Dekdu jarojn post la falo de la Ĝemelaj Turoj, oni revenis kvazaŭĉe la ekirpunkto. La hodiaŭa politika ĉirkaŭaĵo havas komunajn punktojn kun tiu, kiu naskis polemikon pri Echelon. La pruvoj alportitaj de s-ro Snowden evidente ludis decidan rolon ; ilia rivelo krome intervenas en favora momento, plurkiale.

Unue, maltrankvilo kreskis de kelka tempo ĉe la retanoj pri la kontrolo de siaj retoj. Tamen mankis al ili fortaj elementoj por apogi siajn suspektojn. Ĉar nun tuta vivo de ulo povas esti elektronike stokita, ĉia entrudiĝo en tiujn datenojn estas potenciale detruiga. Sed kiel reagi al tiu virtuala perforto se ĝi estas nedetektebla ? La obsedo pri aliaj VikiLeaks

En la momento mem, kiam la komputila tekniko disponigis al ni la Reton kaj la sociajn komunikilojn, ĝi samtempe estis ellaboranta la ilojn ebligantajn spioni ilian enhavon. En la tempo de la unuaj tekstoj pri Echelon, la teknikistoj pri informado ankoraŭ balbutis en siaj streboj por kapti la retmesaĝojn. La kaptiloj de Echelon havis kiel celtabulon la persatelitajn kaj mikroondajn komunikaĵojn, sed, ĝis la riveloj de s-ro Snowden, la mondo sciis preskaŭ nenion pri la kapablo de la « grandaj oreloj » spioni ankaŭ la inform-fluojn interŝanĝitajn tra la Reto.

Echelon, kaj poste Prism, tiu « por-Interreta Echelon », esence celis la komunikadojn de lando al lando. Sed, jam tiam, la Federacia Oficejo pri Esploroj - FOE (angle Federal Bureau of Investigations-FBI) metis sian maksimuman pezon por ricevi la teknikan kaj juran ilaron necesan por la spionado de komunikoj sine de donita teritorio. Multaj naciaj leĝaroj de nun trudas la aktivantojn de la Teksaĵo kaj de la telekomunikado instali kaŝitajn pordojn en siaj ekipaĵoj kaj lasi la inform-agentejojn aliri laŭplaĉe al tiuj. La riveloj de s-ro Snowden pri la helpo provizita al la NSA fare de Gmail, Facebook aŭ Microsoft helpas kompreni tiujn « laŭleĝajn sekretajn interkaptojn », por reuzi la nomon, iom oksimoran, donitan de la leĝfaranto.

La kontraŭ-terorisma ofensivo estas la dua ĉefa faktoro. La ekspluatado de la sekurecaj timegoj rezultigis eksplodon de la inform-buĝetoj kaj nelimigitan kreskon de la gvat-kapabloj.

La tria elemento estas ankaŭ la plej grava : la WikiLeaks-precedenco. La asocio de s-ro Julian Assange penetrigis en la publikan opinion la ideon, ke riveli tra la Reto konfidencajn dokumentojn konsistigas timigan rimedon kontraŭstari la troigojn kaj ekscesojn de la regantoj ; ke diskonigi la sekretojn de ŝtato malrespektema al la privata vivo de siaj civitanoj povas malfermi spacon por demokratia agado. Usono, sekvita en tio de aliaj registaroj, ne ŝparis la rimedojn por deadmoni kiun ajn sekvi la ekzemplon de la « alarmo-lanĉinto » Bradley Manning, sen sukcesi forigi ties allogecon. Apogante sin al tiu ekzemplo, s-ro Snowden estas verŝajne ŝanĝanta la fortorilatojn kaj la kondiĉojn de la batalo.

Nicky HAGER

"Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone

$
0
0

La unua estas en prizono, la alia ne - ĝis nun. Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone, kies larĝanimeco kaj klarvideco estas sekreto nur por la franca kaj itala registaroj, verkis kune libron aperintan en februaro 2000. [1] Atentigi pri la enhavo estas formo de rezistado kaj de baza solidareco, almenaŭ se oni volas kompreni kio okazis kaj kio okazas antaŭ niaj okuloj.

Kontraŭflue al la tezoj kiuj disigis la agadon de la armitaj grupoj kaj la movadon de la 1970-aj jaroj (kaj, rompante kun la provoj de reciproka dislimiĝo), Persichetti kaj Scalzone celas evidentigi ke la transiro al la armita luktado estis kulmina punkto de vasta socia movado konfrontita al la perforto de la ŝtato kaj aktualiĝo de virtualeco de tiu ĉi sama movado.

Pri tio atestas aparte la porozeco inter la movadoj de armitaj kaj nearmitaj organizoj. "Armita lukto en la movado kaj movado en la armita lukto" : solide dokumentita, tiu sobra konstato, kiu ne pretendas aplikiĝi al ĉiuj politikaj fortoj de la ekstrema maldekstro de tiuj ĉi jaroj, estas kompletigita de aliaj, pri la esence laborista kaj populara socia deveno de la "armitaj batalantoj" kaj pri la esence politika eco de iliaj celoj. Sufiĉe por ruinigi - ne por pravigi, sed por kompreni - kelkajn legendojn ĉirkaŭ tiu "terorismo".

Male al vastiĝintaj iluzioj pri la karaktero de escepto en la jura arsenalo starigita post 1976, Persichetti kaj Scalzone analizas la starigon de ŝtato de konstanta esceptostato kiu integras la esceptorimedojn en la ordinaran leĝaron : "Post kiam la escepto estis tiel transformata al regulo, la normo estis dissolvita en vasta tutaĵo de esceptoj." Valoras la penon memorigi certajn el inter ili : longigo de daŭro de preventa malliberigo ĝis dek du jaroj, instigo al denuncado pere de la leĝo pri la "pentintoj", definitiva kondamno kontumace, ebleco esti plurfoje juĝata pro la sama delikto, enkonduko de "gravigaj cirkonstancoj" por nedubeble politikaj deliktoj. Aldoniĝas tiuj juraj novigoj, nome la "logikaj pruvoj", la imputadoj per "teoremoj" kaj la deliktoj de "morala" aŭ"psika" (mentale, en la itala) kompliceco.

Fine, Persichetti kaj Scalzone kritikas la defendo-strategiojn de certaj kondamnitaj kaj de iliaj subtenantoj kiuj, koncentritaj sur ilia jura kaj/aŭ politika senkulpeco, riskis devii de la lukto por ĝenerala amnistio. Sen partopreni tiun polemikon, necesas reteni la kvaliton de la argumentoj kiuj subtenas ĝin kaj bazas la batalon por amnistio [2] : ne kiel en Eŭropo.

Ĝuste tiun jurigon de la politiko Paolo Persichetti analizas kiel esploristo. Liaj analizoj, kune kun lia malliberigo, klarigas kiel Eŭropo konstruiĝas.

La 25-an de aŭgusto 2002. Tiu dato estas ne nur tiu de la ekstradicio - de forrabo - de Paolo Persichetti, kondamnita en Italio al 22 jaroj da malliberejo pro "morala" kompliceco je partopreno en politika murdo ; ĝi estas dato ankaŭ de "perfido de donita parolo" de la plej altaj francaj aŭtoritatoj : perfido kiun nur la emo al kazuistiko kapablas distingi disde simpla kaj banala krimo.

La 11-a de septembro 2002. Tiu dato estas ne nur tiu kiun la franca kaj itala justicministroj, s-ro Dominique Perben kaj s-ro Roberto Castelli, serĉante tiklajn simbolojn, elektis por renkontiĝi kaj, nome de la lukto kontraŭ la "terorismo", soleni sian solidarecon en la procedo de senfina kaj unudirekta venĝo de la itala ŝtato ; ĝi estas dato ankaŭ de venko de la pun-Eŭropo.

Efektive, la ekstradicio de Paolo Persichetti kaj la minacoj ŝvebantaj super la italaj politikaj rifuĝintaj, kvankam ĉefrangas antaŭaj reguladoj, estas samtempe plenumo de promesoj entenataj en tiu jura monstro "eŭropa jura spaco" kaj anticipa ekvalido de la "eŭropa arestmandato" : disponoj bazitaj sur la "reciproka agnosko" de justicagoj de ĉiuj koncernaj landoj kaj kiuj sekve validigas la plej subpremajn leĝojn, procedurojn kaj decidojn de ĉiuj membrolandoj. [3] La alianco sigelita inter s-roj Perben kaj Castelli siavice sanktigas la amalgamon de ĉiaj "terorismoj" : amalgamon kiun la vorto mem favorigas kaj kiun la justicaj disponoj akceptas, en kunteksto en kiu la kontestado ests kriminaligita. [4]

Temas do pri pli ĝenerala rezistmovado en kiun enskribiĝas la mobilizado por la liberigo de Paolo Persichetti, por defendi la italajn politikajn rifuĝintojn [5] kaj por atingi amnistion por ĉiuj kondamnitoj de la "plumbaj jaroj".

Persichetti kaj Scalzone finas sian libron per fragmento el tiuj vortoj de Gilles Deleuze : "Ni, aktivaj kaj pasivaj, agante kaj venkate, ĉiukaze restas al ni esti indaj je tio kio okazas al ni. La stoika moralo estas certe tiu : ne esti malsupera al la okazo, fariĝi la filo de siaj propraj okazoj." [6]

Ni scias ke neniu forigos tiun indecon de Paolo Persichetti.

Declaration of the 87th Congress of the World Anational Association

$
0
0

The 87th Congress of the World Anational Association (SAT), meeting in Dinan (France) from August 9-16:

- notes that a century after the First World War the factors that led to the foundation of SAT still exist, that nationalism continues to plague the Middle East and the Ukraine, among others, and places the columns of Sennaciulo at the disposal of workers from all countries in order to help them to unite beyond national barriers;

- calls for a peaceful solution to the conflict between Israel and Palestine, denounces the ongoing colonization of the Palestinian territories and supports requests that the most recent war crimes be prosecuted before the International Court of Justice;

- calls upon the parties involved in the continuous conflicts in the Middle East and the Ukraine to arrive at a peaceful settlement as quickly as possible by means of talks and with the aid of a mediator, if necessary;

- notes with regret that throughout the world there is obvious interaction between religion, economic forces and politics in the form of machinations to restrict freedom of expression and also freedom of thought;

- encourages promotion of such local activity as is conducive to fairer behavior.

Translation: SATeB (WORKERS' ESPERANTO MOVEMENT for ENGLISH-SPEAKING COUNTRIES)

全球不分國籍者協會2014年在法國Dinano的宣言

$
0
0

全球不分國籍者協會2014年在法國Dinano的宣言

阿明哥漢譯

於2014年8月9日至8月16日在法國Dinano召開的全球不分國籍者協會做了如下的宣言:

大會認知,第一次世界大戰一世紀之後,促成全球不分國籍者協會(SAT)成立的條件仍然存在,例如國家主義的主張仍然毒害中東和烏克蘭,使不分國籍主張者要求世界各國共同努力廢除國際障礙的正當性達到頂點;

呼喚和平解決以色列與巴勒斯坦的爭端;揚棄在巴勒斯坦的殖民政策,且支持軍事犯罪需在國際法庭裏接受公義審判的請願;

要求在中東和烏克蘭爭議的各端盡可能,且盡速達成和平化解或進行對話的手段,必要時找仲裁者協助;

大會遺憾的認知,世界上宗教,經經和政治的聯盟,明顯的以惡劣的手段不允許言論自由或思想自由;

大會鼓勵各地促進公義者以行動向前邁步。

Déclaration du Congrès 2014 de SAT, association mondiale de travailleurs espérantistes

$
0
0
La 87-a SAT-Kongreso ĵus finiĝis en Dinano. La gvidrezolucio, kiu difinas la agadplanon de la Plenum-Komitato dum la jaro, kaj la deklaracio, direktita al la ekstera mondo, estas nun legeblaj tie-ĉi - Français

LA MANĜOĈAMBRO


Ĉe la lito de mortanto - La granda kompato kun la israela maldekstro

$
0
0

LA VERA DRAMO de la laborista maldekstro ‒ kaj, krome, de la tuta israela socio ‒ kuŝas en sia senpoveco. La kialoj de tio estas enskribitaj en la elekta katastrofo de februaro 2009, sed ne fundamente malsamas ol tiuj de la historia malvenko de 1977, kiam la dekstro unuafoje aliris la potencon. Ili kuŝas antaŭĉio en la ideologiaj strukturoj de movado nekapabla doni perspektivon de estonteco por eliri el la duobla enŝlimiĝo ‒ en la novkoloniismo kaj la novliberalismo. Multaj israelanoj ekkonscias ke ili troviĝas ĉe la lito de malsanulo grave vundita, se ne mortanta.

Tiu longa subeniro al la infero ne venas tiom de la eluziĝo de povo aŭ de la ĝenerala evoluo de la socio ol de la senpoveco de la maldekstro mastrumi unue la venkon de junio 1967 kontraŭ Egiptio, Sirio kaj Jordanio, poste la historian sukceson de la Osloaj Interkonsentoj de 1993. Alfrontita al tiu giganta tasko, ĝi montris nen nur sian konformismon kaj sian konservativismon, sed ankaŭ sian intelektan kaj moralan malfortecon.

La juda naciisma movado dekomence metis al si la celon malfermi Palestinon al senlima enmigrado, kolonii ĝin kaj fine forigi ties sendependecon. „La cionista entrepreno estas entrepreno de konkero, asertis en 1929 Berl Katznelson, la ideologo de la laborista movado. Kaj mi volas ke oni bone komprenu ke, por mi, la difino de tiu entrepreno en militistaj terminoj ne estas formulo retorika.”

Por pravigi tiun konkeron, la movado alvokis la historiajn rajtojn de la judoj pri la lando de siaj antaŭuloj. Ekde la fino de la 19-a jarcento, ĉiuj tendencoj de cionismo pensis ke la judoj de Eŭropo troviĝas ĉerande de la katastrofo. La dua mondmilito pravigis ilin. La venko de 1948-1949 triumfigis duonjarcenton da obstinaj preparoj, gvidataj de la laboristpartianoj en la potenco ekde la komenco de la 1930-aj jaroj.

Venis la fulmotondro de junio 1967 : kiel interpreti ĝin kaj kion fari el ĝi ? Ĉu ĝi estis la frukto de malbona kalkulo de la egiptoj, kiujn oni devis ekspluati por fari la pacon uzante la konkeritajn teritoriojn kiel interŝanĝmonon, aŭĉu temis pri logika sekvo de la sendependecmilitoP Ĉu vidi en ĝi okazon por daŭrigi la faron en 1949 ne finfaritan, aŭ male, anonci al la vizaĝo de la araba mondo ke, ĉar la cionismo atingis siajn celojn en la linioj de la armistico de 1949, la konkerado de teroj kaj ilia koloniado, nepraj por la ekzisto ĝis la starigo de la ŝtato, poste ĉesis esti tiaj ? La judoj disponis pri tegmento kaj povis fariĝi popolo kiel la aliaj.

Por eldiri tiun principon vere revolucia kaj agnoski la „verdan linion” de 1967 kiel definitivan limon de la nacia teritorio, necesintus ke la maldekstro estu nutrita de universalaj valoroj, kaj ne nur de la kultura kaj politika partikularismo de la naciismo. Kaj por deklari tiun universalan principon la laboristpartiaj politikaj elitoj, kun kelkaj maloftegaj esceptoj, ne estis armitaj.

La kelkaj intelektuloj kiuj provis politike engaĝiĝi post 1977, por rekonstrui la partion sur novajn bazojn, estis premitaj demisii aŭ rezignis sekve al la unua Liban-milito (1982). En la retoriko de la movadi ili inventis nenion, ili kontentiĝis sekvi la vojon iritan de la du maldekstraj ideologoj de la unua duono de la 20-a jarcento, Aharon David Gordon kaj Katznelson.

La debato kiu trairis la laboristpartiajn registarojn, intr 1967 kaj 1977, poste en la 1990-aj jaroj, neniam celis reviziadon de la malnova doktrino de terkonkero nek la neceson fondi fine la estonton de la lando, nek diskuti pri la historiaj rajtoj de la judo je la tero de Israelo, sed pri la naturaj rajtoj de ĉiuj popoloj mastri sian sorton. La sola diskuto koncernis ‒ kaj koncernas ankoraŭ‒ la plej bonan manieron ekspluati la situacion naskitan el la araba malforteco.

La principo laŭ kiu oni ne forlasas teritorion, se oni ne estas devigata al tio de supera forto, restas daŭre valida. La koloniado komencis sub la sinsekvaj laboristpartiaj registaroj, inter 1967 kaj 1977, kun metodoj ankoraŭ uzataj : oni konfiskas terojn sub ia ajn preteksto, oni turnas kaj returnas la leĝon, oni normigas la malegalecon inter judoj kaj araboj. Spite al la Osloaj Interkonsentoj, nenio esenca ŝanĝiĝis surloke kiam la laborista partio revenis en la potencon de 1992 ĝis 1996 kaj de 1999 ĝis 2001. Male : ili faras ĉion por ne kolerigi la kolonianojn kaj la tutan maldekstrularon kontraŭ tiu „perfido”, kiu estus, laŭ ili, la agnosko de la rajtoj de la araboj je parto de Palestino okcidente de la Jordano. Nu, la sola maniero limigi ilian ribelon estas faciligi la daŭrigon de la terkonkero. Obama, turniĝu al la Biblio

MORALE KAJ INTELEKTE malkapablaj bremsi la koloniadon, la laboristpartianoj tamen komencis turnopunkton kun la Osloaj Interkonsentoj. Ilia israela subskribinto, la ĉefministro Ichak Rabin, venkinto de la milito de junio 1967, murdita en 1995 de religia naciisto, restis, en duonjarcento, la sola politika gvidanto kiu transiris la siatempajn kliŝojn. Sed li bezonis dudek jarojn kaj la aventuron de 1982 en Libano por kompreni ke la israela-palestina milito finiĝos nur se la du popoloj akceptas agnoski reciproke siajn naciajn rajtojn.

Tiun ekkonsciiĝon Rabin pagis per sia vivo. La Osloaj Interkonsentoj, malbone pensitaj kaj malbone aplikitaj, povintus eble esti savitaj per lia ĉeesto : li estis tro inteligenta kaj tro pragmata por akcepti senfine alvoki la klaban argumenton : rajto je proprieto trioble miljara, gravurita en unu el la plej grandaj libroj de la homa specio.

„Obama, turniĝu al la Biblio”, krias refoje la veterano de la israela ĵurnalismo, Joel Markus, de duonjarcento proksima al la Laborista Partio. [1] Alfrontitaj al usona politiko malpli indulga vide al la katastrofo de koloniado, la nuna defendministro Ehud Barak kaj liaj proksimuloj daŭre ne trovas principon kontraŭ la koloniantoj ‒ kvankam ili provas kaj kelkfoje sukcesas malmunti kelkajn etajn konstruaĵojn nomatajn „sovaĝaj”. Ili rapide cedas antaŭ la minacoj de interna milito kiujn la kolonianoj ĉiufoje svingas kiam oni kuraĝas paroli pri teritoria cedo. Ili povas nur argumenti per la necesoj de la internacia politiko, alivorte la usonaj premoj.

La israelaj laboristpartianoj ŝatis la prezidanton George W. Bush kaj liajn novkonservativajn ideologojn same kiel la evangeliistojn de Alabamo kaj la kolonianojn de Cisjordanio. Pro tio la elekta malvenko de la laboristpartio de 2009 ne estas politika, sed morala kaj intelekta. Kaj la maldekstraj elektantoj bone sentis ke, manke de nova ideo, la partio perdis sian ekzistkialon. Ĉar se ĉio, kion la laborista partio povis proponi, restis la uzo de la forto kaj la alvoko de la historio, tiam oni ne bezonis palan kopion se oni disponis pri la originalo en la persono de s-ro Benjamin Netanjahu. S-ro Barak, kiu pensis rikolti la fruktojn de sia „venko” post la operacio de Gazo de la lasta vintro, suferis tiun elekton.

Same okazas koncerne la alian flankon de la ideologia malpleno : la ekonomia kaj sociala politiko. En realo, la Laborista Partio, kiel la malnova Mapaj starigita en 1930 [2], estis neniam socialista partio komparebla kun siaj eŭropaj „fratoj”. La antaŭrangeco de la naciaj prioritatoj faris ĝin, ekde sia fondiĝo, sufiĉe specifa grupo, malproksima ne nur de la partioj de Léon Blum, Rudolf Hilferding [3] kaj de la aŭstromarksistoj [4] kiel Otto Bauer, sed eĉ de la Brita Laborista Partio kiu, en 1931, komencis turniĝon al socialismo.

La Mapaj ĉiam fortenis la marksismon, eĉ la plej mildan, kaj juĝis la kapitalismon kaj la privatan proprieton nur laŭ la postuloj de la nacia konstruado. La granda modelo de s-ro Barak, kiel tiu de lia antaŭulo Ŝimon Peres, restas s-ro Anthony Blair, kiun la usonaj novkonservativuloj konsideras iun el la siaj. [5] Kaj la laboristpartiaj gvidantoj glitis kun surpriza facileco al la novliberalismo, bazita sur la ideo laŭ kiu la merkata libereco garantias la individuan liberecon. Lia baza motivo estas liberigi la kapitalon el la devigoj de la ŝtato.

Certe, ne ĉiuj laboristpartianoj akceptas la teoriajn principojn de la novliberalismo. Sed la plejparto aprobas ĝian praktikon. Kun escepto de malplimulto, ili ne konsideras la socian justecon kiel parton de la fundamentaj konsistigantoj de la libereco. En la realo, la tuta maldekstro partoprenas en la rikoltado de la putraj fruktoj de la absoluta antaŭrangeco de la naciaj valoroj kiuj estas de ĉiam gravuritaj en ilia politika kulturo : ĉiuj israelanoj lernis de tri generacioj ke la nacia kaj kultura identeco rangas ĉiam antaŭ la materiaj interesoj.

La israela socio ne estas la unua kiu spertas tiun fenomenon, kies gravecon oni ne povas troigi en la nuntempa historio : la diversaj sociaj grupoj voĉdonas kontraŭ siaj ekonomiaj kaj klasaj interesoj nome de naciaj, kulturaj aŭ religiaj valoroj. [6] Ĉi-kaze, temas pri normo dekretita de la fondintoj mem surbaze de la denominatoro komuna al ĉiuj konkerantoj de la tero de Israelo, kia ajn estas ilia socia statuso, ilia historio, ilia religio kaj ili supera politika celo : la juda naciŝtato.

Post kiam la klasaj interesoj estas rifuzitaj nome de la nacia unueco, ne malfacilis konvinki tiujn, kiuj troviĝas malsupre en la socia skalo, ke ĉia plibonigo iras nepre tra la libereco de la merkatoj, la privatigo kaj la malregulado, sen forgesi la malaltigon de la imposto pri enspezo. Oni sukcesas persvadi la plej multajn israelanojn ke la laboro estas varo kiel alia kaj la „fleksiĝemo” la sekreto de sukceso.

Fronte al tiuj klasikaj ideoj de la novliberalismo, la laborismo montras sian senpovecon. Nekapabla fari ĝeneralan kritikon de la merkata kapitalismo, li direktiĝas al elektantaro maljuna kaj senkuraĝigita, kiu daŭre voĉdonas por ĝi malpli pro konvinko ol pro kutimo. Kun la tempo kiu pasas, tiu klientaro ŝrumpegas : en februaro 2009, ĝi estis reduktita al 10 % de la voĉoj, reprezentitaj de dek tri deputitoj. La junuloj fuĝas el la partio. Palestinanoj, poste ĉinoj aŭ tajlandanoj jam delonge anstataŭas la manlaboristojn kiujn iam la sindikato (Histadrut) kaj la Mapaj enkadrigis. En la universitatoj la laboristpartia ĉeesto estas sensignifa.

La iama gvidanto Peres, batita ĉe la una baloto de 2005 de la sindikatisto Amir Perec, forlasis la partion kaj aliĝis al la Kadima, la partio starigita de s-ro Ariel Ŝaron. Multaj laboristpartiaj elektantoj konkludis ke, se post duonjarcento en la partio, iama ĉefministro povis de unu tago al alia aliĝi al la kontraŭa tendaro, tiu partio tute klare ne havas ideojn nek strategiajn celojn por kiuj valoras la penon voĉdoni, eĉ malpli batali. Tamen, en marto 2006, 15 % de la voĉoj iris ankoraŭ al la Laborista Partio, kaj la dek naŭ seĝoj tiel akiritaj ebligis al s-ro Perec akiri la denfendministrejon en la registaro de s-ro Ehud Olmert, centrista transfuĝinto de la Likud kaj posteulo de s-ro Ŝaron, viktimo de cerebra hemoragio.

Proparolanto de la etaj kaj mezaj salajruloj, proksima de tio kio iam estis la movado Pacon Nun, loĝanta en la urbeto Sderot, fronte al Gazo, devena el tiu periferio kiun la laborismo neniam povis enpenetri, s-ro Perec enkarnigis la esperon de socialdemokrata noviĝo.En li povis renkontiĝi la migruloj venintaj el Nordafriko komence de la 1950-aj jaroj kaj iliaj idoj, longtempe fascinitaj de la grandaj figuroj de la naciisma dekstro, de Menahem Begin ĝis s-ro Ŝaron.

Post la rifuzo de la ĉefministro Olmert doni al lia la financministrejon, ŝlosilan postenon por ekonomia politiko iom pli maldekstre ekvilibrigita, s-ro Perec akceptis la defendon. Kelkajn semajnojn poste, la dua Libanmilito forbalais lin. Anstataŭis lin s-ro Barak, kiu intertempe fariĝis prospera aferisto kaj sentis sin nete pli komforta en la salono de la nordo de Tel-Avivo ol en la malriĉaj kvartaloj de la sudo de tiu urbo, sen paroli pri la urbetoj de la provinco.

La falo de la Laborista Partio en la elektoj de 2009 havas tamen pozitivan elementon por la estonteco. Ĉu temas pri la malvenko de partio gvidata de riĉiĝinta militisto ‒ post „venko” en Gazo pri kiu multaj israelanoj sentas honton ‒ aŭ pri la sukceso de Kadima, partio gvidata de virino, s-ino Cipi Livni (kaj ne de ŝia obstina konkuranto, la eksgeneralo Ŝaŭl Mofas) la indikoj multiĝas pri certa maturiĝo de la elektantaro : la fortikuloj ne aŭtomate venkas ĉe politika konfrontiĝo.

Restas alia problemo, kiu ronĝas ankaŭ la eŭropajn socialdemokratajn partiojn : la manko de grandeco ĉe la gvidantoj. La foresto samtempe de ideoj kaj de ŝtatistoj ne vere anoncas helan estontecon. La israelanoj ne estas la sole koncernataj ; sed, por ili, la tempo urĝas, kiel nenie aliie.

Zeev STERNHELL.

Jean Jaurès : Publikaj servoj kaj laborista klaso (Junio 2004)

$
0
0

Sekve al akcidento de la fervojkompanio Ouest-Etat, ĵus ŝtatigita, Jean Jaurès, direktoro de L'Humanité, skribas la 19an de februaro 1911 :

Jen do, armite de la akcidentoj de Ouest-Etat, la tuta kapitalisma gazetaro furiozas kontraŭ la publikaj servoj. Ĉiuj akaparistoj, ĉiuj monopolistoj, ĉiuj kiuj, ŝtelinte al la nacio bonegajn riĉaĵojn, volus ankoraŭ pli akapari, monopoligi kaj ŝteli, (...) ĉiuj ĉi volus persvadi Francion ke la demokratia ŝtato estas por ĉiam nekapabla pri industria mastrumado, kaj ke necesas lasi al privilegiitaj kompanioj la riĉaĵojn jam uzurpitajn de ili, liveri al ili ĉiujn novajn riĉaĵojn.

Ĉu la laborista kaj kamparana popolo lasos sin stultigi per tiaj manovroj ? Ĉu ĝi lasos sin trompi kaj senposedigi plian fojon ? Ĉu en la sama horo en kiu ĉie en la mondo akcentiĝas la politiko de ŝtatigo kaj komunumigo, Francio konsakros la pretendojn de la feŭdeco kiu elpremas ostaĝomonon el ĝi kaj servutigas ĝin ?

Oni ja denuncu la erarojn de la Ouest-Etat ; oni esploru la kaŭzojn ; oni ĵetu senindulgan lumon sur ĉiuj respondecoj ; (...) oni malkaŝu la erarojn de la burokratio kiu sendube konstruis tro rapide novan reĝimon ; oni postulu raporton de tiuj kiuj, pro komplezo por la kompanio, aŭ pro la plej kulpa neglekto, ne faris precizan inventaron kio ebligintus, en la financa finaranĝo de la aĉeto, malaltigi la ekstermezurajn pretendojn de la akciuloj ; oni organizu, per pli efika partopreno de la personaro, de la parlamento, de la publiko mem reprezentota de delegitoj elektotaj tiucele, pli efikan kontrolon ; oni ne timu rapide procedi, je la prezo de la necesa financa peno, al la bona aranĝo de la fervojreto. (...)

La laboristoj de la fervojo vidis ĝuste, kiam ili ĵus postulis ne nur ke la reto de la Ouest-Etat ne estu recedota, sed ke la tutaĵo de la retoj estu ŝtatigota. La tuta laborista klaso havas la vivnecesan intereson ke publikaj servoj demokratie mastrumataj substituiĝu al la kapitalistaj monopoloj kaj ke ili funkciu bonege.

Unue, la laboristoj povas tie konkeri, por si mem, pli da garantioj. En demokratio, la ŝtato, kiom ajn burĝa ĝi estu ankoraŭ, ne povas pretervidi la rajtojn kaj la interesojn de la salajruloj tiom plene kaj cinike kiom la privataj monopoloj. (...) Por la parlamento gravas, por transformi la kapitalisman socion en socialisman socion, ke grandaj publikaj servoj, mastrumataj laŭ la reguloj de demokratio kaj kun larĝa partopreno de la laborista klaso en la direktado kaj kontrolo, funkciu forte. La demokratiigitaj publikaj servoj povas kaj devas havi la trioblan efikon, malpliigi la potencon de kapitalismo, doni al la proletoj pli da garantioj kaj pli rektan postul-forton, kaj disvolvi en ili, reciproke al la konkeritaj garantioj, tiun strebadon por la komuna bono kiu estas unua formo de socialista moralo kaj la kondiĉo mem por alveno de nova ordo.

La proletoj defendu do vigle la publikajn servojn kontraŭ la sistemaj kampanjoj de la burĝa gazetaro, kaj kontraŭ la elreviĝoj kiujn produktas en la laborista klaso mem unua apliko mallerta kaj aroge burokrateca de la ŝtatiga reĝimo.

Ili ne liveru la ŝtaton al la oligarkoj ; sed ke ili klopodu, ampleksigante la posedaĵon de la ŝtato, kreskigi sian agadon en la ŝtato kaj pri la ŝtato per disvolvado de sia sindikata organizo kaj de sia politika potenco.

Jen necesa elemento de la agad-politiko de vasta kaj profunda « realigado » kiun la socialista partio devos proponi al la franca demokratio en la mezuro en kiu la diseriĝinta radikalismo montros sian esencan senpovecon.

— - Eltiraĵo el Un siècle d'« Humanité [Jarcento da L'Humanité] », 1904-2004, sub direktado de Roland Leroy. Le Cherche Midi, Parizo, 2004.

Kp la artikolon de Serge Halimi : En la premilo de privatigoj

Ĉe la lago

$
0
0

Serĝo Sir': Ĉe la lago


Kroniko pri la ĉiutaga vivo en Anci' (France : Annecy, (alt)savoja urbo,
riĉa je burĝaj enloĝantoj, burĝaj turistoj kaj burĝa lago, se kredi la aŭtoron...)


Verkas Serĝo SIR'


Aperas en La SAGO

Skatoletoj (Little Boxes)

$
0
0


Skatoletoj sur deklivo,
skatoletoj tiel kiĉe aĉaj.
Skatoletoj, sur deklivo,
samaspektas en la vic'.
Jen la verda, jen la roza,
jen la blua kaj jen flava eĉ :
Ĉiuj estas tiel kiĉe aĉaj,
samaspektas en la vic'.


Kaj la homoj el la domoj
ĉiuj iris al la altlernej',
jen envenis skatoletojn,
samaspektas en la vic'.
Jen doktoroj, jen juĝistoj,
manaĝeroj eĉ de l' industri'.
Ĉiuj estas tiel kiĉe aĉaj,
samaspektas en la vic'.


Ĉiuj ili ludas golfon,
trinkas ĉiam nur "Martini dry".
Ĉiuj havas belinfanojn,
tiuj iras al lernej',
kaj somere al tendaro
kaj poste al la altlernej',
jen envenas skatoletojn,
samaspektas en la vic'.


La junuloj eklaboras
post nupto jam en famili',
jen eniras skatoletojn,
samaspektas en la vic'.
Jen la verda, jen la roza,
jen la blua kaj jen flava eĉ :
Ĉiuj estas tiel kiĉe aĉaj,
samaspektas en la vic'.

Malgrandaj skatoletoj (Little Boxes) usona kanto


Little boxes

Notes : words and music by Malvina Reynolds ;
copyright 1962 Schroder Music Company,
renewed 1990.


Little boxes on the hillside,
Little boxes made of ticky tacky,
Little boxes on the hillside,
Little boxes all the same.
There's a green one and a pink one
And a blue one and a yellow one,
And they're all made out of ticky tacky
And they all look just the same.


And the people in the houses
All went to the university,
Where they were put in boxes
And they came out all the same,
And there's doctors and lawyers,
And business executives,
And they're all made out of ticky tacky
And they all look just the same.


And they all play on the golf course
And drink their martinis dry,
And they all have pretty children
And the children go to school,
And the children go to summer camp
And then to the university,
Where they are put in boxes
And they come out all the same.


And the boys go into business
And marry and raise a family
In boxes made of ticky tacky
And they all look just the same.
There's a green one and a pink one
And a blue one and a yellow one,
And they're all made out of ticky tacky
And they all look just the same.

PIV Eldono 2005

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live