Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Esperoj de la « ordinara homo »

$
0
0

« KELKFOJE la submaraj fluoj estas pli potencaj ol la surfacaj ondoj », observas s-ino Medha Patkar, 59-jara vigla ekologiista aktivulino. Tio estas ŝia maniero relativigi la « Modi-ondon » anoncitan de la barataj amasinformiloj, dum la balotkampanjo plej viglas por la reelekto de la kvincent kvardek tri deputitoj de la popola Ĉambro (Lok Sabha). Favorato de la baloto, s-ro Narendra Modi, kandidato de la Bharatiya Janata Party (BJP), la hindua ekstrem-naciista partio, elstarigas sian bilancon en la ŝtato Guĝarato.

Tio ja povas maltrankviligi la Partion de la Kongreso (Indian National Congress-INC), kiu perdis popularecon laŭĉiuj opinienketoj. Ties jardeka regado estis markita per malpliiĝo de la ekonomia kresko (4,4 % en 2013 kontraŭ preskaŭ 10 % antaŭ 5 jaroj) kaj per gigantaj korupto-skandaloj : fraŭdaj atribuoj de telefoniaj rajtigiloj, kontraŭleĝaj atribuoj de permesiloj por ekspluati karbominejojn... Sen natura aŭtoritato, ĝia kandidato al la regposteno, s-ro Rahul Gandhi, pranepo de Jawaharlal Nehru, penas konvinki.

Krom tiuj du gigantoj, ĉu ekzistas aliaj eblecoj ? S-ino Patkar tion kredas. Por debuti en politiko, ŝi elektis nov-naskitan partion sur la nacia scenejo : la Partio de Ordinara Homo (Aam Aadmi Party, AAP). Kun 400 kandidatoj en tuta Barato, la AAP, populara kaj ambicia, progresis de sia unua printempo, en 2011.

Tiam, dum politiko-financaj aferoj implikas ministrojn, vasta kontraŭ-korupta movado naskiĝas sub egido de sepdekjarulo, eksa ŝoforo de la armeo : s-ro Anna Hazare. Mobilizante la gandhi-an simbolaron, kun sia topi – la blanka kapvesto de Mohandas Karamchand Gandhi -, li plenumas plurajn malsatstrikojn popularigitajn de amasinformiloj en la ĉefurbo Nov Delhio. Li ricevas imponan subtenon, inkluzive inter la urbaj mezklasoj, kutime nereagemaj.

Lacaj pri siaj aferecaj gvidantoj kaj pri la ŝmirmono, kiun ili devas pagi por iu ajn demarŝo, amaso da baratanoj aliĝas al la movado de la maljunulo. Liaj reakciaj starpunktoj pri mortpuno, kiun li postulas por iuj korupto-kulpantoj, ne mallogas ilin. La mobilizo fine kondukas al kuna ellaborado, fare de membroj de la registaro kaj civitanoj, de leĝprojekto kontraŭkorupta, kiu planas establi specifan aŭtoritaton, Lokpal (« mediaciisto de la Respubliko »). Hodiaŭ, post preskaŭ tri jaroj, la leĝo promesita de la Partio de la Kongreso ankoraŭ ne estas voĉdonita,

En novembro 2012, unu el la kunaktivuloj de s-ro Hazare, s-ro Arvind Kejriwal, fariĝas la respondeculo : li fondas la AAP. Kun siaj lipharo kaj etaj okulvitroj, tiu 45-jara inĝeniero kaj eksa kadrulo de la imposta administracio havas perfektan profilon de « ordinara homo ». Li konservas kiel atributon la blankan kapveston de Gandhi kaj sagace elektas kiel balotan simbolon la jhaddu, la balailon de la valmiki, apartenantaj al la kasto dalit (netuŝebluloj), taskitaj purigi la stratojn. Forbalai la korupton kaj garantii ĉies aliron al la publikaj infrastrukturoj : jen la esenco de programo, kiu allogas tiom la malriĉulojn kiom la mezajn klasojn. Unu jaron poste, en decembro 2013, la AAP rimarkite eniras la deputitaron de la Delhi-teritorio : ĝi gajnas dudek ok sidlokojn el la sepdek, kiujn enhavas la regiona Parlamento [1].

S-ro Kejriwal fariĝas ĉefministro de la teritorio, kaj plifortigas sian bildon de honesta homo, rifuzante loĝi en la domo rezervita por lia nova funkcio. Li starigas socialan politikon kaj interalie iniciatas senpagecon de akvo, ĝis iu konsumnivelo. Sed, la 14-an de februaro 2014, post nur kvardek naŭ tagoj en la funkcio, li brue demisias, publike mallaŭdante la blokadon, fare de la aliaj partioj, de la kontraŭ-korupta leĝprojekto. La AAP bezonas konservi sian prestiĝon por la kampanjo de la ĝeneralaj elektoj.

« Ni ne estas kiel la aliaj. Ni eniras politikon kun la sola celo purigi la sistemon », ripetas ĝiajn aktivulojn, kies sociaj profiloj estas tre diversaj. La regula rivelado de skandaloj implikantaj membrojn de la politika kaj industria elito nutras ilian severan kritikon de la grandaj partioj. La AAP malkaŝas la artifikon de la gas-prezo enkondukita de la Partio de la Kongreso kaj la entrepreno Reliance. Li ankaŭ montras la respondecon de s-ro Modi pri la vendo de teroj en Guĝarato, je malpli altaj prezoj ol tiu de la merkato, profite al alia gloro de la barata familia kapitalismo, Adani-Group.

LA PARTIO de Ordinara Homo promesas batali kontraŭ la tri « K » : korupto, komunumismo (interreligiaj streĉoj inter hinduistoj kaj islamanoj) kaj kunkulpula kapitalismo (crony capitalism). Ĝi ambicias starigi la swaraj : tiu vorto de Gandhi signifas samtempe politikan aŭtonomion kaj malcentralizadon. Ili do ellaboras politikajn programojn je la nivelo de ĉiu distrikto. Afiŝata celo estas doni la regpovon al la regatoj, por ke tiuj kolektive prizorgu la lokan politikon.

En Mumbajo, la kandidatiĝo de s-ino Patkar ilustras tiun provaĵon [2]. Komence de 2014, ŝi elektis la AAP por relajsi la batalon kontraŭ la amasa domdetruo en la ladurboj kaj la elpelado de iliaj malriĉaj loĝantoj ; batalo kondukata ene de la movado Ghar Bachao Ghar Banao (Ni savu niajn domojn, ni konstruu niajn domojn). En 1985, ŝi jam prenis la gvidadon de la plej grava kontraŭ-industria movado de la sendependa Barato, la Narmada Bachao Andolan, kontraŭ la baraĵoj sur la riverego Narmada. Ŝi fondis en 1995 la Nacian Aliancon de la popolaj movadoj (National Alliance of People's Movements - NAPM), konsistigata de ĉirkaŭ ducent kvindek organizaĵoj.

«Ŝi ne kandidatiĝis spontane, estas ni kiuj kandidatigas ŝin. Kaj tion ni faras por ke ŝi servu nian aferon ! », avertas s-ro Santosh Thorat. Tiu aktivulo de Ghar Bachao Ghar Banao estas dalit. Li politikiĝis danke al la emancipaj movadoj lanĉitaj de la heredantoj de la dalita gvidanto Bhimrao Ramij Ambedkar (1891-1956). Antaŭ unu jaro, li ankoraŭ asertis, ke li neniam luktos enkadre de partio. Kaj tamen, li ĵus faris strategian aliancon, malverŝajna kaj malforta, malgraŭ tio, ke la AAP ne konsideras egalecon aŭ la kastisman subpremon kiel centran demandon. Tiuj mirindaj aliancoj ne povas forgesigi la malhelajn aspektojn de tiu nova partio. La 14-an de marto 2014 en la popola kvartalo Rafiq Nagar 2 en Mumbajo, antaŭ ol ekiro de la procesio, loka poeto ekkantis Inki soorat ko Pehchano Bhai (« Mia frato, rigardu iliajn vizaĝojn »). Tiu revolucia kanto kritikas tiom la kasto-sistemon, kiom la korupton, kaj mokas ĉiujn politikajn figurojn, ĝis inkluzive tiun de Gandhi. Iom poste, membro de la AAP lanĉas « Bhatat Mata Ki Jai » (Vivu la patrujo-patrino » naciisma frapfrazo tre ŝatata de la hinduaj ekstremdekstruloj. Ĉi tiuj diferencoj inter la temo de radikala emancipiĝo kaj tiu de la paroksisma patriotismo spegulas la ideologiajn kontraŭdirojn de la AAP.

Ksenofobiaj kaj naciismaj tendencoj publike aperis en la nokto de la 15-a al la 16-a de januaro 2014, kiam la ministro pri justico de Delhi-teritorio, membro de la AAP, ordonis al la polico kontroli tutan kvartalon de la ĉefurbo loĝata de afrikaj migrantoj. En sia parolado kontraŭ la etkrimeco, li tiam deklaris : « La nigruloj, kiuj ne estas kiel vi kaj mi, malrespektas la leĝojn » La partio ne malaprobis. « Por multaj progresemaj simpatiantoj, tio estis la unua grava seniluziiĝo kaj ekkonsciiĝo pri la graveco de la malprogresemaj fortoj ene de AAP », komentas la politikologo Stephanie Tawa Lama-Rewal.

EN SAMA PERIODO, kiam dana turistino ĵus suferis seksperforton en Nov-Delhio, s-ro Kejriwal deklaras, ke seksperfortoj okazas pro « prostituado kaj drogo ». Li montriĝas nekapabla analizi la strukturajn kaj sociajn kialojn de la seksaj kaj geedzaj perfortoj [3]. Li same havas plenan konfidon en la vilaĝaj asembleoj, la panchayat, kiuj estas laŭ li, la loka demokratio. Tiuj instancoj tamen estas aŭtoritatemaj, virecaj kaj regataj de la dominantaj kastoj, laŭ iuj maldekstraj intelektuloj [4].

Krome, kvankam ĝi kritikas la korupton de la industriistoj, la partio havas liberalan vidadon pri ekonomio. Pluraj membroj de la komisiono taskita pripensi ĝian industrian politikon estas entreprenestroj, kiuj deziras minimumigi la intervenon de la ŝtato. En la distrikto Mumbajo-Sudo, s-ino Meera Sanyal, eksa ĝenerala direktoro de la barata branĉo de la Royal Bank of Scotland kaj membro de la pensfabriko LiberalsIndia, fiere portas la flagon de la AAP. La partio ankaŭ ne kritikas la influon de Usono al la novliberalaj disvolvo-politikoj aplikataj en Barato, kiel bedaŭras la verkistino Arundhati Roy [5]. Preferante la « bonan regadon » al la kontraŭ-kapitalismo kaj kontraŭ-imperiismo, la AAP defendas la laboristan emancipiĝon nur se ĝi uzas laŭleĝajn formojn de mobilizado, kiuj estas tre limigitaj.

Ĝia forto finfine estas la malforteco de la marksismaj organizaĵoj, kiuj penas konsistigi fortan « trian fronton » aŭ« maldekstran fronton ». La alianco, kiun ili nun formas kun regionaj partioj ne portas homogenan alternativan vidadon por kontraŭstari la BJP aŭ la partion de la Kongreso. Kun risko izoli sin el granda parto de la loĝantaro, la Komunista Partio Barata (KPB) aŭ la Komunista Partio Barata Marksisma (KPB-M), konsistanta plimulte el aktivuloj el la superaj kastoj, aliĝis nur malvolonte al la kritiko de la kastismo, preferante « klasisman » vidon.

Finfine, tiuj partioj penas kapti la ribeleman (revolucian) kaj emancipan potencialon de la nunaj luktoj : en la urboj, por aliro al loĝejo aŭ al akvo ; en la kamparo, kontraŭ akaparo de teroj fare de industriistoj, aŭ atomenergiaj projektoj.

Senperforta retoriko, foresto de marksisma vortprovizo, laŭleĝeco : estas ĝuste tiu miksaĵo, kiu ŝajne logis, konvinkis grandan parton de la intelekta kaj aktivula elito, de la kontraŭ-industriaj ekologiistoj ĝis la maldekstraj instruistoj, kaj la aktivuloj de la civitanaj rajtoj. Ili esperas, ke ili povos kontraŭstari la konservativajn kaj malprogresemajn tendencojn ene de la partio. « La programo estas multe pli progresema ol oni povus pensi, opinias Tawa Lama-Rewal. Inter aliaj promesoj estas starigo de universala san-asekuro kaj sistemo provizanta edukadon por ĉiuj. La partio, kiu ĝis nun restis malpreciza pri la demando de kvotoj rezervataj por la malsuperaj kastoj kaj la virinoj, poziciiĝas favore al ili. Ĝi ankaŭ asertis, ke gi defendos la malkrimigon de samseksemo. »

La loko donita en la programo al la realpropriĝo de la naturaj riĉaĵoj ankaŭ atestas pri la influo de la ekologiistaj aktivuloj. Oni tie insistas pri la rajto de la lokaj kaj malplimultaj komunumoj decidi pri tio, kion fari el siaj teroj kaj ties riĉaĵoj. La partio proponas malcentralizitajn solvojn rilate la renovigeblajn energiojn, tiel kontraste kun la centralizita programo de sun- kaj vent-energioj disvolvita de la Kongreso. Dum la barata ŝtato, nome de la industria kresko kaj de la loĝantaraj bezonoj, planas kreskigi la parton de atomenergio, de 3 ĝis 25 % antaŭ 2050, s-ro Kejriwal deklaris sin kontraŭ la uzo de tiu energio. Kiom ajn estos la nombro de siaj elektitoj, la AAP jam sukcesis ŝanĝi la politikan pejzaĝon.

Naïké DESQUESNES


Dramecaj konsekvencoj de eksterleĝaj abortoj

$
0
0

ĈIUJARE EN la mondo, 80 milionoj da virinoj frontas nedeziratan gravedon ; 45 milionoj travivas memvolan abortigon (MA) ; 97 % de la tre riskaj abortigoj okazas en la evolulandoj [1]. En 2004 – la plej proksimaj statistikoj – la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) taksis je 68.000 la jaran nombron de mortoj, kiuj estas kaŭzitaj de eksterleĝa aborto [2]. Tiuj mortoj estas sisteme subtaksataj. 13 % el ĉiuj patrinaj mortoj okazas sekve de riskaj abortoj, el kiuj preskaŭ la duono en Azio.

Laŭ MOS, aborton oni nomas « riska » kiam la proceduron plenumas neformitoj, aŭ kiam ĝi okazas en medio nekonforma al minimuma sanitara normo [3]. En Afriko, 20 % el la riskaj abortoj okazas ĉe adoleskulinoj. Tiuj junulinoj pli ol plenkreskaj virinoj riskas gravediĝi post truditaj seksaj rilatoj. Ili ankaŭ pli ol aliaj riskas komplikajojn ĉar ilia organismo estas pli fragila.

Eksterleĝaj abortoj virinojn ne nur mortigas, sed ankaŭ difektas, ofte neripareble, ilian sanon. Kronikaj infektoj, difektado de internaj organoj sekve de la enkonduko en la vaginon de diversaj aĵoj, aŭ sterileco : tiaj sekvoj estas oftaj en la evolulandoj.

Tiaj tragedioj estas nun tre maloftaj en plej multaj indusriaj landoj. Ilia nombro restas tamen neneglektebla en Orienta Eŭropo, kie ĉiujare 400.000 abortoj okazas kun sanitaraj riskoj, laŭ la MOS. Inter 8 % kaj 16 % de la virinoj travivas postoperaciajn komplikaĵojn.

Anne DAGUERRE.

Emirates : Profilo de la kompanio

$
0
0

Je la 26-a de junio 1985, la emiro de Dubajo, ŝejko Mohammed bin Rashid Al Maktoum promulgis apenaŭ rimarkitan dekreton kiu sankciis la starigon de la flugkompanio Emirates. Ĝia komenca kapitalo estis malgranda, nur USD 10 milionoj, kaj neniam poste estas pliigita. En oktobro 1985, la flugvojo Dubajo-Karaĉio malfermiĝis : la pakistana diktatoro Zia ul-Haq pruntedonis du aviadilojn al Emirates por servi la ĉefurbon de Sindo dufoje ĉiun tagon. Post unu jaro, Bombajo kaj Delhio troviĝis inter siaj cellokoj ; la unuajn flugojn plenigis miloj da enmigrintoj el la hinda subkontinento venantaj al Dubajo por serĉi fortunon ...

Ĝis la fino de 1980, la kompanio estis gajninta por si alteriĝajn rajtojn en Honkongo, Singapuro, Germanio kaj Britio. En 1994, Emirates jam flugis al 33 cellokoj, nombro kiu kreskis plu al 45 fine de la jarcento kaj pli ol 60 hodiaŭ. Ekde sia fondo, la nekredeble profita kompanio havis nur unu malprofitan jaron ! Kaj ĝi sukcese konservis sian sendependecon rilate al la grandaj transatlantikaj aliancoj kiel Star Alliance, (United, Continental, Air Canada, Lufthansa ...) kaj SkyTeam (Delta, Air France - KLM, Tarom ...)

de Anne DAGUERRE

Kelkaj ciferoj :

Emirates

- Pasaĝeroj (milionoj) : 27,5
- Nombro de aviadiloj : 150
- Nombro de dungitoj : 23 000
- Profito 2009-2010 : 750 milionoj da eŭroj

Air France

- Pasaĝeroj (milionoj) : 74,4
- Nombro de aviadiloj : 420
- Nombro de dungitoj : 63 000
- Profito 2009-2010 : 1500 milionoj da eŭroj

Emirates volas relanĉi Dubajon

$
0
0

Kiu flugkompanio tiel prosperas, ke en la daŭro de unu monato ĝi povis mendi 72 longdistancajn larĝfuzelaĝajn jetojn kontraŭ totala kosto de USD 20 mil milionoj ? La respondo troveblas nek en Usono nek en Eŭropo, sed en malgranda emirlando en la Persa Golfo kun loĝantaro de du milionoj : Dubajo.

Je la 9-a de junio 2010, ĉe la Berlina Internacia Aviadoekspozicio, la nacia flugkompanio Emirates aĉetis 32 aviadilojn A-380 - la lasta modelo de Airbus - , kaj tiel samtempe levis sin al la rango de la plej granda kliento de tiu aviadila fabrikisto. Tiam, ĉe la Aviadoekspozicio de Farnborough je la 18-a de julio, post malpli ol unu monato, ĝi mendis tridekon (dek pli ol atendite) de la Boeing 777-300ER, la nova modernigita versio de aviadilo kiu eniris servon frue en la 2000-aj jaroj.

Ekde sia fondo en 1985 (vidu "Profilo de la Kompanio"), la flugkompanio havas gvidantaron limigitan al nur 3 personoj. La prezidanto de la estraro kaj ĝenerala direktoro, ŝejko Ahmed Bin Saeed Al-Maktoum, estas neniu alia ol la nevo de la emiro. 27-jaraĝa kiam Emirates naskiĝis, kaj kun diplomo pri politika scienco de la Universitato de Koloradio, ŝejko Ahmed ne havis sperton pri la flugvetura industrio. Lian karakterizan emon al lukso reflektas lia entrepreno. Fajnaj ŝtofoj, individuaj litoj kaj duŝejoj : Emirates fiere proponas al siaj "superaj" pasaĝeroj la plejan komforton imageblan je naŭ mil metroj.

La aliaj membroj de la pinta triopo estas kaj britoj kaj fakuloj pri sia industrio : la oficanta vic-prezidanto Maurice Flanagan, veterano de la brita aerarmeo kaj British Airways, kaj Tim Clark, la prezidanto de la kompanio. Unu kampo estas rezervita por la ŝejko kiu posedas la Dubai Aerospace Enterprise (DAE), la kompanio kiu respondecas pri la luoj, vendoj kaj aĉetoj de la aviadiloj de Emirates. Tiu estas agado profitega sed ankaŭ riska, ĉar la merkato de brokantaj aviadiloj estas tre spekulacia pro tio, ke temas pri la anticipado de pliiĝoj kaj malpliiĝoj de aera trafiko ĝuste kiel faras negocistoj de la financaj merkatoj. En 2008-2009, la Emirlandoj aĉetis aviadilojn kun valoro de pli ol USD 2 mil milionoj per kontantaj pagoj. Entute, ĝiaj mendoj de aviadiloj havas suman valoron de USD 68,6 mil milionoj [1]. Sed kvankam la kompanio ekkreskegis, tio ĉefe atribueblas al nekutima simbiozo kun la ekonomio de la emirlando.

Malkiel la gvidantoj de la aliaj emirlandoj de la Persa Golfo, la familio Al-Maktoum - la reganta dinastio - frue eltrovis sian lertecon pri komerco. Ekde la 19-a jarcento, la fondintoj de la dinastio sukcese allogis persajn kaj hindajn negocistojn al Dubajo kaj tiel transformis mallarĝan rivereton ĉe la enirejo al la Golfo en trafikplenan havenon de la komerco de la perloj, kiuj furoris ĉe la elegantaj riĉuloj de la malnova Eŭropo. Ĉi tiun fazon ĉesigis la ekonomia krizo de 1929 kaj la poluado kaŭzita de la aperanta petrola industrio. Butikumi sub kruela suno

En la 1950-aj jaroj, serĉante novan fonton de enspezo, Dubajo komencis kontrabandi oron al Barato kaj Pakistano kiuj lastatempe fariĝis sendependaj. Kvankam ankoraŭ sub brita rego, la lando fariĝis la tria plej granda aĉetanto en la mondo de la nobla metalo. Sed en 1971, dum internacia monkrizo, la usona prezidanto Richard Nixon ĉesigis la aŭtomatan konvertiĝon de la usona dolaro en oron je kurzo de USD 37 por unco : la prezo de la flava metalo tiom altiĝis, ke ĝi fariĝis nepagebla por la klientoj de la juvelistoj de Bombajo kaj Lahoro. Kiel tre modesta naftoproduktanto, Dubajo ankoraŭfoje devis reinventi sin.

La emirlando elektis turismon, unuavide elekto freneza. La lando havas malmulton por proponi al feriantoj : multe da sablo, kruela suno dum ses monatoj de la jaro, pejzaĝo kiu ne estas aparte rava, kaj preskaŭ neniuj historiaj monumentoj. Sed Dubajo trovis la solvon : butikumado.

Ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj, butikcentroj multobliĝadis kaj proponis la plej neatenditajn allogaĵojn : or-ingotoj, luksaj limuzinoj, loterioj per kiuj oni povus gajni milionojn, sed ankaŭ fajraĵoj kaj internaj skiejoj kun artefarita neĝo.

Unue venis la rusoj. Ĉefe allogitaj de la produktoj kiujn ili povis hejme revendi je pli alta prezo, ili samtempe fariĝis la unuaj klientoj de Emirates. La kompanio rapide ekkomprenis la manaon ofertatan al ĝi kaj kiun ĝi resumis per sia tiuepoka reklamslogano : "Fly buy Dubai" (flugu, aĉetu, Dubajon). Kaj de tiam la sektoro kreskadis.

Poste, Dubajo allogis tiom da turistoj kiom Maroko kaj Tunizio kune. La plimulto estis el Saŭd-Arabio kaj la hinda subkontinento, sed unu miliono estis britoj, multaj el ili emeritoj, altiritaj de kapturna ekspansiego de la konstruado. Ekde 2002, fremduloj efektive povas aĉeti apartamentojn kaj vilaojn en la novaj domaroj konstruitaj laŭlonge de la marbordo en ĉirkaŭaĵo kiu similas Miamon. Transnaciaj firmaoj ankaŭ malfermis oficejojn, profitante de kvin senimpostaj zonoj. Halliburton, giganta usona firmao de petrolaj servoj kaj ĝeneralaj kaj publikaj konstruprojektoj, translokis sian sidejon al la emirlando. Por la estroj de Emirates, nur unu afero gravis : pli da turistoj kaj komercistoj venantaj de foraj landoj signifis pli da pasaĝeroj kaj pli da profito por la kompanio.

Cetere, la geografia pozicio de Dubajo estas avantaĝo. Duonvoje inter la Okcidento kaj la Oriento, la emirlando konkurencas kun Singapuro por konekti Eŭropon al Azio kaj ĝiaj merkatoj. La internacia flughaveno estas administrata de la Dubai National Air Transport Association (Dnata), filia entrepreno de Emirates, kaj estas transformata en gigantan zonon de doganlibera butikumado kaj la trian plej grandan flugkompanian nabon de la mondo. Servata de 126 flugkompanioj, la flughaveno proksime sekvas London-Heathrow kaj Honkongon - sed antaŭas al Paris-Charles de Gaulle - laŭ nombroj de internaciaj pasaĝeroj.

La registaro de ŝejko Mohammed bin Rashid Al-Maktoum esperas, ke Emirates kaj la flughaveno (kiuj kune enspezas 8 % de la malneta interna produkto de Dubajo) akcelos la ekonomion de lando severe trafita de la financa krizo kaj la falego en la merkato de nemoveblaĵoj. Konsidere pri tio, la registaro faras siajn investojn.

La grandega terminalo 3, ĵus finkonstruita, povas akcepti 30 milionojn da pasaĝeroj ĉiun jaron, nome tiom, kiom terminalo 5 ĉe Heathrow kiu malfermiĝis preskaŭ samtempe. Dua kaj eĉ pli granda flughaveno, Al Maktoum International Airport, malfermiĝis en julio 2010. Komence, ĝi akceptos 40 milionojn da pasaĝeroj, cifero kiu altiĝos ĝis 160 milionoj en 2020 [2]. En Dubajo, tero estas malmultekosta kaj la plivastigon de la instalaĵoj malhelpas nek manko de spaco nek la kontraŭstaro de ekologiistoj kaj najbaroj.

Alia avantaĝo estas la 'kafala', la sistemo de sponsoreco dividata de ĉiuj landoj en la Golfo. Dubajo havas loĝantaron de unu miliono ok cent mil, el kiuj 90 % estas fremduloj. Por akiri trijaran loĝpermesilon, ĉiu enmigrinta laboranto devas esti sponsorita de sia dunganto aŭ de civitano de la emirlando. Se laborantoj perdas siajn laborpostenojn, eksiĝas aŭ estas maldungitaj, ili ankaŭ perdas tiun permesilon kaj devas foriri el la lando, kio malinstigas dungitojn plendi pri siaj kondiĉoj. Emirates, kiel la aliaj dungantoj de Dubajo, profitas de la 'kafala' : 50 nacioj estas reprezentataj inter ĝia personaro, sed laborsindikatoj estas malpermesataj [3] .

Vidata de Eŭropo, la reliefiĝo de Emirates estas tre ĝena. "Ĝia profito en 2009-2010 estas eta miraklo" koncedas la ĉefo de Lufthansa, Wolfgang Mayrhuber [4]. Aliuloj private kritikas la rabatojn je la prezo de fuelo (kiu konsistigas preskaŭ trionon de la kurantaj elspezoj de flugkompanioj) kiujn ĝi ricevas pro tio, ke ĝi estas la nacia aertransportanto de petrolproduktanta lando. Ankoraŭ aliaj parolas pri kaŝaj subvencioj. Ĉiuj kondamnas ĝian "maljustan konkurencon". Air France, Lufthansa kaj Air Canada ĉiuj firme kontraŭas la asignon al Emirates de novaj alteriĝaj rajtoj ĉe flughavenoj en Eŭropo kaj Nordameriko.

Siaflanke, registaroj ne volas malamikigi tian grandan klienton de sia aviadilindustrio. "Mi amas ĉiujn miajn klientojn egale" en junio 2010 respondis Louis Welsh, ĝenerala direktoro de EADS (proprietanto de Airbus), kiu estis akuzita, ke li preferas la emirlandan kompanion je la kosto de ĝiaj eŭropaj konkurantoj [5].

La sukceso de Emirates kaj Dubai International Airport estas imitata aliloke en la Golfo. Almenaŭ ok regionaj kompanioj konkurencas kun ĝi por pasaĝeroj kaj frajto kun la samaj enspezoj kaj senkonsidere pri elspezoj. Ĉiuj estas ŝtataj kaj malprofitaj. Qatar Airways kaj Etihad (Abu-Dabio), la plej fortaj konkurencantoj de Emirates, ofertas altkvalitan servon kaj tutmondan reton rapide vastiĝantan. Ili instigas fabrikistojn pli rapide liveri jam menditajn aviadilojn kaj lanĉi novajn modelojn por kiuj la kompanioj estas konstruantaj flughavenojn kiuj antaŭvideble fariĝos estonte naboj kiel Dubajo.

Ĉu la regiona merkato povas ensorbi tian kapturnigan kreskon ? Ĉiuj volas kredi, ke jes. Prognozoj de la Internacia Aer-Transporta Asocio (IATA) pri 2010 antaŭvidas por la Golfo 20-elcentan pliiĝon je postulo, duoble tiu de la antaŭa jaro kaj superonta la pliiĝon je registrita kapacito de 2009 (+15,9 %). Devus altiĝi, tial, la enspezo je unu pasaĝera kilometro, la barometro kiun la industrio plej atenteme kontrolas. Kaj kune la bilanco.

Sed anstataŭ miraklo, povus temi pri nura miraĝo, kiel la amaran sperton Dubajo jam havis pri nemoveblaĵoj en la kraŝo de 2009, kiu alportis ĝian ekonomion al la rando de ruiniĝo. Tiutempe, la emirlando estis devigita almozpeti USD 10 mil milionojn de Abu-Dabio - sia riĉa najbaro kaj konkuranto ene de la federacio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - por replenigi la kason de la holdingo Dubai World, kiu estis ruinigita de filiiĝintaj konstruentreprenoj kun miloj da vilaoj, apartamentoj kaj malgajaspektaj butikumejoj senhomaj [6]. Post konstruado - zono de kataklismo dum kelkaj jaroj kun dekmiloj da laboristoj lasitaj senhelpaj en la dezerto - ĉu estos la vico de la flugkompanioj de la Golfo, jam multe enŝuldiĝintaj, por suferi krizon de superkapacito ?

de Jean-Pierre SÉRÉNI

La afrika franko, ĉu malaperonta ?

$
0
0

« MI OPINIAS, ke nun, post kvindek jaroj da sendependo, necesas reekzameni la valutan demandon. Se ni rehavas nian privalutan regon, ni pli bone mastrumos. Ganao havas propran monon, kaj bone mastrumas ĝin. Same pri Maŭritanio, Gambio, kiuj financas propran ekonomion », deklaris la senegala prezidanto Abdoulaye Wade lastaprile [1]. Tiel kritikante la administradon de la afrika franko, li enmiksiĝis en debato pli kaj pli vigla en okcidenta Afriko, kie kelkaj ekonomikistoj eĉ senkaŝe postulas forigon de la valuto heredita de koloniado [2].

Tiomgrade, ke la franca ministro pri ekonomio, s-ino Christine Lagarde, precizigis : « Ne estas tasko de Francujo decidi, ĉu la aktuala sistemo taŭgas aŭ ne, ĉu necesas aŭ ne forigi ĝin. Tia epoko finiĝis. Ja nur la koncernaj ŝtatoj povas decidi pri tio. » Sed, kvazaŭŝi volus malkuraĝigi ĉian sendependigan intencon, ŝi substrekas ke, fronte al la internacia financa krizo, « ne estis malutile por la landoj de la frankozono troviĝi en sistemo alkroĉita al la eŭro [3] ». La afrika franko, mastrumata laŭ la mona ortodoksio de la Eŭropa Centra Banko (ECB) fare de ĝiaj lokaj samuloj, la Centra Banko de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (CBOAŜ) kaj la Banko de la CentrAfrikaj Ŝtatoj (BCAŜ) estas laŭĝiaj subtenantoj en Parizo kaj sur la afrika kontinento [4] stabilec-garantio por la 14 afrikaj landoj koncernataj.

Aparte emfazata estas la konverteblo (libera interŝanĝeblo) al la devizoj de aliaj afrikaj landoj kaj kun la eŭro, certigita de Francujo. Sed tiu avantaĝo enhavas gravan malavantaĝon : ĝi faciligas impostan eskapon kaj kapital-eliron. Inter 1970 kaj 2008, Afriko laŭdire tiel perdis ĉirkaŭ 850 milliardojn da dolaroj, el kiuj la duono inter 2000 kaj 2008 [5]. Jes ja, tiuj kontraŭleĝaj kapital-eliroj ne nur ŝuldiĝas al la valutkonverteblo, sed tiu ĉi emas faciligi la agojn de la financaj krimuloj. Laŭ s-ro Sanou Mbaye, eksa ekonomikisto ĉe la Afrika Banko por Evoluado, « en la nuna stato de ekonomia evoluo de la frankozonaj ŝtatoj, la normo de la valut-politiko devas esti nekonverteblo kaj netransporteblo de la afrika franko ». [6]. Krome, la devigo por la koncernaj ŝtatoj deponi 50 % de siaj interŝanĝ-rezervoj ĉe la franca fisko, senhavigas la plej malriĉajn landojn en la mondo je siaj riĉaĵoj. Ili do devas prunti el la internaciaj financaj institucioj je la konataj severaj kondiĉoj. « Trompa kontrakto »

ALIFLANKE, laŭ siaj subtenantoj, la afrika franko ebligas lukti kontraŭ inflacio. La funkci-reguloj de la frankozono ŝablone redaktitaj el tiuj de la eŭro, igas tre malfacila, preskaŭ neebla, la daŭrigon de « malseveraj » mon-politikoj : devigaj rezervoj ĉe la Banko de Francujo (Banque de France) kaj ĉeesto de ties reprezentantoj en la administraj konsilantaroj de la afrikaj centraj bankoj. Ĉi tiuj trudoj ja kontribuis teni la kvotojn relative malaltaj, kompare kun tiuj de la aliaj partoj de la kontinento. Tio estas unu el la malmultaj « pozitivaj rezultoj » de la frankozonaj landoj kompare kun la afrikaj landoj kun propra valuto [7].

Tiu disciplino estas tamen tre multekosta por ekonomio. La supertaksado de la afrika franko kompare kun la aliaj valutoj de la kontinento aparte malhelpas eksportadon. Tio cetere estis unu el la kialoj prezentitaj de Francujo kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) por trudi ĝian 50 % devaluton en 1994, kun la konataj konsekvencoj ekonomiaj, sociaj kaj politikaj [8]. Sed la altiĝo de eŭro rilate al dolaro ekde 2001 rezultigis aŭtomatan realtiĝon de la afrika franko, frapante la eksportadon en dolaroj, aparte tiun de kotono.

Kvankam foresto de risko ligita al valuta interŝanĝo faciligas la financajn transakciojn, la instituciaj kaj ekonomiaj privilegiaj ligoj kun Eŭropo estas obstaklo kontraŭ la subregiona integrado kaj diversigo de la partneroj. Tial, kvindek jarojn post la sendependiĝoj, la eŭropa kontinento ankoraŭ estas la ĉefa komerca partnero de plej multaj frankozonaj landoj, kvankam estis notinda komenco de diversigo, kun grandaj sudo-landoj (Ĉinujo, Barato, Brazilo, Irano) kaj la landoj de la Persa Golfo. Interne de la Okcidentafrika Mona kaj Ekonomia Unuiĝo (france Uemoa), la intermembra komerco estas nur iom pli ol 18 % de la tuto. Cetere, la komerco inter la Uemoa kaj la Mona kaj Ekonomia Komunumo de Centra Afriko (france Cemac) estas kvazaŭ nula.

La supozataj avantaĝoj de la afrika franko estas do limigitaj, kompare kun ĝiaj malavantaĝoj. La valut-politiko, kiun ĝi trudas al la afrikaj landoj, ŝajne estas eĉ bremso por ties evoluado. La ĵurnalisto Alpha Barry asertas, ke la mon-interkonsentoj kun Francujo resumiĝas je « trompa kontrakto » [9], ĉar ili senhavigas la landojn je sia suvereneco (kiel montris la humiligan devaluton truditan en 1994). Krome, la deviga unuanimeco por ĉiu grava decido de la BCEAO kaj BEAC donas al la reprezentantoj de Francujo, kiuj estas rajtigitaj membroj de la administraj konsilantaroj de tiuj bankoj, veto-rajton pri la valut-politikoj – kaj sekve ankaŭ pri ekonomiaj politikoj – de la frankozonaj ŝtatoj.

Malgraŭ la nuntempaj malobeoj al la reguloj de la Eŭropa Centra Banko, pro ĝenerala etoso de buĝetkrizo ĉe la 27 eŭropaj ŝtatoj, ĝiaj samuloj de la frankozono tenas firme la direkton : « Same kiel ĉiuj modernaj centraj bankoj, memorigas la estro de la BCEAO, s-ro Philippe-Henry Dacoury-Tabley, la BCEAO prioritate celas prezostabilecon ene de la OkcidentAfrika Mona Unuiĝo. Kondiĉe ke tiu prioritato estu tenata, la centra banko alportas sian subtenon al la ekonomiaj politikoj de la Unuiĝo cele sanan kaj daŭrkapablan kreskon [10] ». La lukto kontraŭ inflacio tiel restas la prioritato de la prioritatoj, malfavore al kresko, kaj do al kreado de laborofertoj.

En evolulandoj, la monpolitikoj de la BCEAO kaj de la BEAC tamen devus strebi favorigi la produktivajn investojn, eĉ akceptante nivelon de inflacio, kiu ne havos malstabiligan efikon al la ekonomio. Tiun opinion esprimis, sub kondiĉo de anonimeco, eksministro pri financoj de la frankozono, kiu konstatas, ke « mastri inflacion estas eŭropa celo. Sed por lukti kontraŭ malriĉo, afrikaj landoj antaŭĉio bezonas kreskon. La mona ilo devas esti uzata ĉi-cele, eĉ se allasante iom da inflacio [11]. »

La realo estas, ke la valutpolitikon de la BCEAO - same kiel tiun de la BEAC – diktas Francujo kaj la aliaj landoj de la eŭro-zono. Kiel konfirmas s-ro Serge Michaïlof, eksfunkciulo de la Monda Banko, « la afrika franko estas finfine mastrumata en Frankfurto, laŭ kriterioj senrilataj al la bezonoj de la afrikaj ekonomioj [12]. »

La frankozonaj landoj ne estas pli bonŝancaj ol plej parto de la aliaj afrikaj landoj. Inter ili dek el dek kvar estas en la listo de la Malplej Evoluintaj Landoj (MEL), ĉe la malsupro de la skalo de la indico pri homa disvolvado de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Disvolvado (PUND). Kameruno kaj Eburbordo, hieraŭ prezentitaj kiel « montrofenestroj » de la afrika kapitalismo, estas hodiaŭ inter la « malriĉaj landoj kun grandaj ŝuldoj », same kiel Kongo-Brazavilo. Devigitaj akcepti la konsilojn de la IFM por ricevi « redukton » de sia ŝuldo, ili ne havas alian eblecon ol daŭrigi libermerkatajn politikojn, ofte malutilajn.

Kvankam ĝi prezentas avantaĝojn por la eŭropaj firmaoj, la afrika franko ne alportis la promesitan alfluon de rektaj eksterlandaj investoj (REI). Ilia nivelo dependas malpli de riskoj pri la valut-interŝanĝoj ol de la perspektivoj pri kresko kaj profitoj. Tial la eksterlandaj kapitaloj elverŝiĝas unue en la landoj havantaj abundajn naturajn riĉaĵojn : nafto (Eburbordo), oro (Malio), uranio (Niĝerlando). Krom en tiuj sektoroj, la investoj respondas al privatigoj aŭ al vendoj de patentoj en la telekomunik-sektoro, kiel en Burkino kaj Senegalo. Pluraj afrikaj landoj, kiuj disponas pri propra valuto, kiel Angolo, Mozambiko, Niĝerio, Tanzanio kaj la landoj de Nordafriko, cetere allogas pli da REI ol la landoj de la frankozono [13].

Tia bilanco plifortigas la kontraŭulojn de tiu valuto, kiuj proponas meti ĝin en muzeo pri koloniado kaj krei subregionan, eble eĉ tutkontinentan valuton. En la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ), el kiu iuj membroj konservis nacian valuton, debatoj okazas.

Unu el la etapoj de la procezo povus esti kreo de valut-zono inter la ŝtatoj kiuj ne uzas la afrikan frankon : Verda Kabo, Gambio, Ganao, Gvineo-konakrio, Liberio, Niĝerio, Siera Leono. Valut-zono de okcidenta Afriko (VZOA), grupiganta tiujn landojn jam estis starigita en 2000. Kaj la Mon-Instituto de Okcidenta Afriko, en Ganao, estas taskita difini konverĝo-kriteriojn inter la valutoj de la membroŝtatoj de la VZOA. Laŭĝia direktoro, la nova strukturo povus esti starigita antaŭ 2015 [14]. En la Afrika Unuiĝo oni elvokas kreadon de Afrika Mon-Fonduso, de afrika centra banko kaj de afrika investo-banko.

Trans la debato pri estonto de la afrika franko, la metita demando estas tiu de la evoluigo de la afrika kontinento. S-ro Jean Ping, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unuiĝo, internacie respektata adepto de la « panafrikanismo », asertas, ke : « oni nun scias, ke la kapitalisma merkato ne solvos ĉion, kaj ke nenio estas neŝanĝebla. Neniu plu diktos al ni kion ni faru … Afriko unue kalkulu je si mem [15] ... »

Demba Moussa DEMBÉLÉ

Afrika ekflugo, senegala marasmo

$
0
0

ESTINTE la lando de Okcidenta Afriko la plej dotita per infrastrukturoj kaj homaj resursoj en la tempo de sendependiĝoj, en 1960, Senegalo spertis malaperon de tiuj avantaĝoj jarojn post jaroj. Eĉ pli malbone, ĝi montriĝas hodiaŭ nekapabla profiti el la trajno de la ekonomia ekspansio, kiu pasas sur la nigra kontinento. Inter 2011 kaj 2015, krom Ĉinujo, Barato kaj Vjetnamo, sep el la dek landoj, kiuj havos la kresko-kvotojn plej altajn en la mondo, estas en la subsahara Afriko – Etiopio : 8,1 % ; Mozambiko : 7,7 % ; Tanzanio : 7,2 % ; Kongo : 7 % ; Ganao : 7 % ; Zambio : 6,9 % ; Niĝerio : 6,8 % [1]. En Senegalo ĝi estas maksimume 2,7 %.

La gvidantoj de la lando ĉiam emfazis eksterajn kialojn – malfavora evoluo de la import-eksport-prezoj [2], struktur-alĝustigaj programoj, devaluto de la afrika franko, tutmondiĝo – por klarigi la malriĉecon de granda plimulto de la loĝantaro. Ili silentas pri la internaj faktoroj : korupto, nepotismo, logiko de la partia aparato kaj klientismo. La elitoj daŭre bremsis ĉian industrian kreskon, uzante kaj akaparante la import-rajtigilojn pri manĝaĵoj kaj fabrikitaj objektoj por krei personajn riĉaĵojn.

La senegalanoj ja montriĝas tiom elreviĝintaj pri la du mandat-periodoj de s-ro Abdoulaye Wade, ĉar tiu ĉi kondukis la landon laŭĉi tiu tendenco, mortiga por la lando. Li eĉ plimalbonigis ĝin, per senprecedenca personigo de la povo, aŭdacante prezenti sian filon Karim kiel posteulon, antaŭ ol decidi mem kandidatiĝi por nova mandato, tute kontraŭ la Konstitucio [3]. En 2009, li konfesis, ke li donis grandan sumon en devizoj al funkciulo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), s-ro Alex Segura, kiel « dankon » pro lia misio en Dakaro [4]. La gazetaro ankaŭ rivelis, ke altaj respondeculoj de la registaro dividis inter si 20 miliardojn da afrikaj frankoj (30 milionoj da eŭroj) kiel makleraĵon okaze de vendo de ĝenerala pritelefona rajtigilo al la sudana kompanio Sudatel [5].

En raporto de la 8-a de junio 2010, la teknikaj kaj financaj partneroj [6] de Senegalo publike mallaŭdas ĉi tiujn devojiĝojn kaj opinias, ke « bona administrado, travideblo kaj lukto kontraŭ korupto estas nepre necesaj [7] ». Laŭ s-ro Mouhamadou Mbodj, kunordiganto de la Civila Forumo, asocio por lukto kontraŭ korupto, « la problemo ne estas ekzisto de korupto en Senegalo, sed ja la nesufiĉa strebado de la regantoj [8] ». Triumfe elektita en 2000, s-ro Wade tamen naskis grandajn esperojn ĉesigante la tiom longan regadon de la Senegala Socialista Partio (PSS), reprezentata de s-ro Abdou Diouf, ĉeestanta de 1960, kaj mem akuzata pri ĉiaj malhonestaĵoj.

Ĉi tiuj fenomenoj okazas kadre de submeto-rilatoj al Francujo kaj ties interesoj, kiuj daŭras de kvindek jaroj. La privatan sektoron tute regas francaj grupoj : Bolloré, Bouygues, Total, France-Télécom, Société Générale, BNP Paribas, Air France... Krome, la devizo- kaj kredit-politikoj, tiom gravaj por la evoluado, estas ligitaj al Francujo, tra la mekanismoj de la frank-zono [9]. Kontraŭ deponado de 50 % de la devizo-rezervoj de la membro-landoj sur konto de la franca fisko, la afrika franko estas konvertebla kaj ligita al eŭro laŭ fiksa kaj trotaksita prezo, dum ĉiuj aliaj valutoj de la kontinento havas fluktuantajn kurzojn. La konvertebleco ebligas al la francaj entreprenoj kaj la dominantaj klasoj libere transigi la riĉaĵojn, kiujn ili gajnas, sen timi ajnan valutan malplivaloriĝon. Krome, la altiĝo de eŭro rilate al dolaro ruinigas la ekonomiojn de la landoj de la frank-zono. La senegala ekonomikisto Ely Madiodio Fall severe akuzas la ŝtatestron : « Wade komprenas tion de longe, sed [li] estas kiel la aliaj : li neniam diras ion [10]. » Tamen, necesus reformoj : ligi la afrikan frankon al aro de lokaj valutoj, ĉesigi la fiksan valutkurzon kaj konverteblon, fleksebligi la severajn kredit-politikojn kaj ekpaŝi survoje al regiona integrado [11]. Maljustaj kontraktoj kun la Eŭropa Unio

PLI PRUDENTAJ elektoj estus povintaj disvolvi en Senegalo industrion, kiu apogus sin sur infrastruktura reto, provizado de elektro-energio, pura kaj malmultekosta (kion la loka klimato ebligas) : agronutraĵ-industrion, ĥemian industrion, kun la daŭre subekspluatita fosfato (unu miliardo da tunoj da fosfato laŭdire kuŝas sub la lando [12]), metalurgi-industrion kun la fero de la tre malriĉa regiono de la riverego Senegalo (neniam ekspluatita, malgraŭ la projektoj elvokitaj de 1960), fiŝadon, turismon. Nenio el tio estis komencita en kvindek jaroj.

La agrokultura sektoro, kiu okupas 60 % de la aktivuloj, havas plej malfortan produktivecon. La meza jara kresko de la produktado (1,2 %) ne ebligas respondi al la bezonoj de loĝantaro kreskanta je 2,5 % ĉiujare. Malgraŭ la mastrado (de la akvoj) de la riverego Senegalo – danke al la baraĵoj de Diama kaj, en Malio, de Manantali – favora al ekspansio de agroj, la lando importas kvar kvinonojn de la konsumata rizo. La ruina stato de la ŝoseo de Niayes malhelpas ĉian progreson. Oni donis prioritaton al la konstruado de la Norda Vojego (VDN), poste al tiu de la okcidenta kornico en la ĉefurbo. Tiu lasta, konfidita al s-ro Karim Wade, estis farata sen adjudiko. Kontrol-proceduron de la kontoj de tiu konstruado, pluraj centoj da milionoj da eŭroj, necesos ankoraŭ fari.

Ĉirkaŭ Dakaro, la akvo-kuŝejoj estas minimume kaj arkaike ekspluatataj, por produktado de fruktoj kaj legomoj. Pli malbone : oni lasis la loĝantarojn, urĝatajn pro manko de loĝejoj, konstrui siajn loĝejojn sur tiuj ĉi inundeblaj terenoj. Kaj la marfiŝaj riĉofontoj malpliiĝas pro troa ekspluatado, ĉefe de la eŭrop-uniaj landoj. Neniun politikon oni aktivigis, nek por re-intertrakti la maljustajn kontraktojn, kiujn Senegalo subskribis, nek por renovigi la fiŝostokon danke al aplikado de refortigo-programo.

Bredado havas samajn mankojn. La brutaro havus grandegan potencialon se preciza plano estus starigita cele plibonigon de rasoj kaj kreskon de produktiveco. Ekzemple, programo por artefarita fekundigo de la brutaro, provizo de taŭgaj nutraĵoj kaj asisto de bestkuracistoj kontribuus al signifa kresko de viando- kaj lakto-produktado. Sed la lando importas tiujn produktojn, tre multekoste.

Dum bonaj sezonoj, jara rikolto de arakido, la renta kulturo, povas esti ĉirkaŭ unu miliono da tunoj. Sed la ŝtato aĉetas nur ĉirkaŭ tri cent mil tunojn, lasante la ceteron al la kamparanoj, kiuj faras el ĝi vilaĝan oleon aŭ nutraĵon por brutaro. Senegalo estus povinta ne nur kovri siajn bezonojn, sed ankaŭ aktive interveni sur la monda merkato de arakidoleo, se politikoj por transformado kaj enmerkatigo estintus aktivigitaj. Sed la elitoj preferas riĉiĝi per importado de vegeta oleo [13].

En la prienergia sfero, danke al la tekniko de la « koncentrita sunenergio », du germanaj sciencistoj, Gerhard Knies kaj Franz Trieb, kalkulis, ke sufiĉas fokusigi la klopodojn sur areo egala al 0,5 % de la varmaj dezertoj por kovri la bezonojn de la tuta mondo, ne kalkulante la aldonajn profitojn por la hommedio. Ĉi tiuj esploristoj antaŭenigas la projekton Desertec, kies kosto estas taksata je 400 miliardoj da dolaroj (310 miliardoj da eŭroj), cele al konstruo de sunaj farmoj en la dezerto Saharo por provizi elektron al landoj de Eŭropo, Proksim-Oriento kaj Nord-Afriko. Sed, en Senegalo, tia entrepreno minacus malkreskigi la petrol-importaĵojn, kiuj estas fonto de rento por la elitoj kaj de grandaj profitoj por la francaj komercaj bankoj : BNP Paribas kaj la Société Générale financas tiujn operaciojn per mallongdaŭraj kreditoj, kun tre altaj interezkvotoj. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, onidire Senegalo pretiĝas importi karbon por funkciigi elektro-centralojn, kiujn la lando planas instali por kovri siajn prienergiajn mankojn.

Al tiuj administraj eraroj aldoniĝas la devojiĝon de la « politiko-religia duobla regado ». Ĝi baziĝas sur alianco inter la okcidentigitaj elitoj kaj la tre influaj marabutoj [14], kiu kontribuis starigi la landan ekonomion sur bazo de ununura renta kulturo : arakido. Tiu decido okazis jam tre frue : en 1958, la spiritaj ĉefoj sukcese kontraŭstaris la agrokulturajn reformojn proponatajn de la unua ĉefministro, Mamadou Dia. Ilian sintenon ne motivis spiriteco, sed nur merkatiko. Ili ja havis regpovon sur la arakidkulturo, kiu estis ilia ĉefa enspezo-fonto, same kiel tiu de la lando. Sed ĉi tiu kulturo igas la grundojn malriĉaj. Fronte al la iom-post-ioma elĉerpiĝo de la grundoj, la agrokulturistoj elmigris al la tre fekunda Kazamanco, ŝanĝante la ritmon de la tradiciaj kulturoj de tiu suda regiono. Tiu elmigrado estas unu el la kaŭzoj de politika, tera kaj komunuma konflikto, kiu daŭras de tri jardekoj [15].

La sakstrato al kiu la reĝimo de s-ro Wade kondukis la landon kaŭzis la organizadon, en 2008, de la Nacia Asembleo de Senegalo, sub prezido de s-ro Amadou Mokhtar Mbow, eksa ĝenerala direktoro de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj por Sciencoj kaj Kulturo (Unesko). Nun konkurencas amaso da kandidatoj, kiuj apartenas al tri malsamaj tendencoj.

La unua tendenco estas tiu de la junuloj, kiuj estas la plimulto de la loĝantaro : 55 % de senegalanoj havas malpli ol 20 jarojn. La proporcio de senlaboruloj inter ili estas ĉirkaŭ 50 % - kvarcent mil diplomitoj estas senlaboraj – kaj ili aspiras al rapidaj ŝanĝoj. Inter ili, la movado Y en a marre (Sufiĉas ja !), naskita post troa ĝenerala elektroĉesigo en la ĉefurbo, postulas « Novan Tipon de Senegalanoj » (NTS), kiuj estu koncernataj de la socio kaj zorgu pri la ĝenerala intereso. Subtenata de repmuzikistoj tre popularaj en Senegalo – aparte la kantisto Thiat – ili rekte oponas la liberalisman politikon de la prezidanto Wade. Miloj da ili manifestaciis en la stratoj de la ĉefurbo, la 23-an de junio 2011, kontraŭ la triafoja kandidatiĝo de la ŝtatestro por la prezidanta baloto. La dua tendenco postulas transiran registaron, taskitan voĉdonigi novan Konstitucion kaj organizi novajn elektojn. Tiu ĉi opozicio, grupigita en la koalicio Bennoo Siggil Senegaal (« Unuiĝintaj por Senegalo » en la volofa lingvo), tamen ne sukcesis elekti ĉefon kapablan porti la projekton.

La tria kaj lasta tendenco estas tiu de la liberaluloj. Ili havas kiel grandajn figurojn, krom s-ro Wade, la eksan ĉefministron Idrissa Seck kaj lian posteulon, s-ron Macky Sall. Sed s-ro Wade, per sia nepotismo, malutilas al sia partio, la Partio Demokratia Senegala (PDS) : ties plej reprezentaj kadruloj forlasas ĝin unu post alia. La junuloj, kiuj membras en neniu partio, tamen faras kampanjon por enskribiĝo en la balotajn listojn. Ilia rifuzo de la tradicia politika klaso povus favori alian personon, la sendependan kandidaton Ibrahima Fall, eksan altfunkciulon de la ŝtato kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, al kiu tamen mankas apogo de partio.

Identeco de popoloj multe dependas de mitoj kaj legendoj konservataj tra la jarcentoj. En Senegalo oni firme kredas je « nacia escepto » karakterizata de centjara demokratia tradicio. Ĝi datumas de 1848, kiam aboliĝis sklaveco, sed andaŭ estis starigita voĉdonrajto por la loĝantoj de la « kvar komunumoj » (Dakaro, Saint Louis, Rufisko kaj Goreo) sub la reĝimo de la franca 3-a Respubliko. La senegalaj voĉdonontoj do surprizu nin kaj evitu al sia lando la postbalotajn batalojn, kiuj, en Eburbordo, Gvineo, Niĝerio aŭ Niĝero, okazigis tiom da mortoj.

Sanou MBAYE

Sub premo

$
0
0

„LA AFP estas disputobjekto de potenco. Ĝi troviĝas sub konstantaj premoj. Aserti la malon signifas inventi historiojn !”, lanĉas eksa servo-ĉefo de la franca gazetara agentejo Agence France Presse. Kiam oni demandas la AFP-anojn pri ilia labor-aŭtonomeco, ili ofte limigas sin al mencio de la statuto de 1957 destinita konservi ilian sendependecon (vidu la artikolon „Modelo ĉiel skuata. Ĉu la Agence France Presse transvivos la pereon de la gazetaro ?”). Aliaj estas pli parolemaj : „Ekzistas memcenzuro en certaj tiklaj dosieroj, rekonas ĵurnalisto kiu laboras en Parizo. Ne ekzistas apartaj instrukcioj, sed nia laboro entenas parton de prudento.”

Ĉu eviti la kolerigajn temojn ? „Kiel por ĉiuj komunikiloj, kelkfoje venas telefonvokoj, fulmas iu el liaj kolegoj, sed nia metio estas rezisti al tiuj « amikaj » konsiloj. La plej multaj homoj vidas la AFP kiel peranton de komunikaĵoj : tio montras ke ili absolute ne konas nian laboron. La misio de AFP-ĵurnalisto estas hierarĥiigi la informojn. Oni ne tralasas ĉion !”

Necesas fari simple sen esti simplisma : „La AFP devas esti legebla por la membroj de registaro kiel por la baza leganto de regionaj ĵurnaloj”, klarigas alia AFP-ano. Oni publikigas mesaĝon ĉiam post multaj relegadoj kaj post validigo de la hierarĥio. Tio povas montriĝi tikla afero : dum la regado de s-ro Nicolas Sarkozy la nombroj de senlaboruloj estis temo de streĉiteco inter la ĉefredaktejo kaj la sociala servo.

„En Francio oni ofte emas atendi la oficialan informon. Ni havas tre malmulte enketan kulturon kaj, krome, niaj klientoj ne petas tion de ni !”, bedaŭras pariza ĵurnalisto. Sed kvankam la AFP, male al la anglaj kaj usonaj agentejoj, nur malofte produktas enketojn, ĝi proponas ĉiutage multajn raportaĵojn en landoj de la tuta mondo : pri la tendaroj de rifuĝintoj en Suda Sudano, pri la samseksemuloj en Afriko, la malriĉeco en Kolombio ... Do, temoj malofte uzataj de la francaj komunikiloj, kiuj, mense limigitaj al Francio, preferas pli da „buzz” kaj da diversaĵoj.

Kiel sonkesto la AFP suferas ankaŭ kreskantan premon de la aliaj komunikiloj : „La informaj televidĉenoj devigas nin iri ĉiam pli rapide. Kaj, kelkfoje, oni faras stultaĵojn ...”, koncedas AFP-ano. Ekzemple en januaro 2010, la AFP trovis bildojn pri la tertremo en Haitio sur Tvito kaj dissendis ilin al siaj klientoj, kiel la agentejo Getty, sen scii ke temis pri laboro de profesia fotisto. Tiu tiris la aferon antaŭ tribunalon : la AFP kaj Getty estis kondamnitaj de usona tribunalo je 900.000 eŭroj da monpuno ...

Marc ENDEWELD.

Modelo ĉiel skuata ‒Ĉu la franca informagentejo Agence France-Presse transvivos la pereon de la gazetaro ?

$
0
0

„AFP”. Familiara siglo, kiu signas ĉiujn mesaĝojn de la tria plej granda tutmonda gazetara agentejo, kiu regule aperas en multaj komunikiloj ‒ aŭdvidaj, presita gazetaro kaj nun en Interreto ‒ tagnokte. Fondita en la jaro 1945, la Agence France-Presse [aĵáns fráns prés] estas grandulo de informo kiu havas du mil ducent sesdek kunlaborantojn de ĉiuj naciecoj en sesdek kvin landoj kaj kiuj laboras en ses lingvoj : la franca, la angla, la germana, la portugala, la araba kaj la hispana. Fine de la dua mondmilito ĉiuj grandpotencaj ŝtatoj devontigis sin disponi pri internacia gazetara agentejo, same kiel pri sidejo en la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aŭ, post mallonge, pri la atombombo.

Preskaŭ sepdek jarojn poste, la AFP produktas ĉiutage kvin mil mesaĝojn, du mil fotaĵojn kaj centojn da televidaj temoj. Ducent oficejoj tra la mondo, kvin „regionaj bazoj” en Parizo, Vaŝingtono, Montevideo, Nikozio kaj Hongkongo. Spezo de 289,6 milionoj da eŭroj en 2012. La valoro de la AFP venas el la fakto ke ĝi kovras grandan nombron da landoj kaj liveras diversajn informojn.

Ĝiaj historiaj konkurantoj nomiĝas Associated Press (AP), koopera agentejo estiĝinta el alianco inter pluraj grandaj usonaj gazetoj, pli centrita sur la regiono de usona influo, kaj Reuters, agentejo angla-kanada, ĉefe specialiĝinta pri financa informado kaj kies ĉefsideja unuo estas borse notata. Inter la plej famaj anoncoj de la AFP estis tiu pri la morto de Jozefo Stalino en la jaro 1953, pri la ostaĝigo de la israelaj atletoj en la Olimpiaj Ludoj de Munkeno de 1972, pri la kraŝo de la supersona aviadilo Concorde en Parizo en 2000, aŭ pri la fuĝo de s-ro Zine El-Abidin Ben Ali el Tunizio en 2011. [2]

Historie la gazetaraj agentejoj koncentris sin al kolektado kaj transdonado de krudaj informoj en larĝaj teritorioj, naciaj kaj internaciaj, dum iliaj klientoj (la gazetoj, radioj kaj televidoj) dediĉis siajn rimedojn al produktado de distingaj enhavoj, al ties formigo kaj ilia dissendado al la publiko. Dek du oficejoj en la Proksim-Oriento

TIU LABORDIVIDO eksplodis kun Interreto kaj la ciferecaj instrumentoj. Nun, ĉiu individuo povas dissendi informon, kiu fariĝas alirebla por ĉiuj kaj ĉie : „Antaŭe la AFP havis la absolutan monopolon de rapido. Ĝi ne havis konkurencon pri la grandaj anoncoj. Ĉio ŝanĝiĝas kun Twitter”, bedaŭras AFP-ano. Kreskanta nombro da gravaj informoj estas efektive unue metita en sociaj retoj. Kiel en la 8-a de februaro 2013, kiam la prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro, s-ro Herman Van Rompuy, anoncis sur Tvito [Twitter], ke la eŭropaj gvidantoj atingis interkonsenton pri la buĝeto de la Eŭropa Unio por 2014-2020. Aŭ la 6-an de novembro 2012, kiam s-ro Barack Obama konfirmis sian reelekton tvitante „Kvar jarojn pli”. Kvar horojn poste, tiu mesaĝo, akompanate de foto, sur kiu li brakumis sian edzinon Michelle, estis retvitita pli ol kvincent mil fojojn ...

Inter Interreto ‒ sur komputilo, tabuleto aŭ smartphone ‒ kaj la konstantaj informĉenoj, la gazetaraj agentejoj estas hodiaŭ alfrontitaj al multspecaj internaciaj konkurencantoj : Cable News Network (CNN), Al-Jazira, BBC World-wide, Google, Twitter ... „Mi memoras epokon, kiam la AFP donis la ritmon. Neniu gazetara konferenco komenciĝis, antaŭ ol certiĝi ke AFP ĉeestas. Ĝia ĵurnalisto estis iomete la reĝo”, amare memoras alia AFP-ano.

Por daŭrigi la influon de la entrepreno meze de komunikila universo en plena skuiĝo, la direktejo de la AFP instigas siajn ĵurnalistojn malfermi sian propran Tvito-konton. Jen eta revolucio : „Tiu instigo de la direktejo trafas la kulturon de ombro de la ĵurnalistoj de la agentejo”, klarigas unu el ili. Antaŭe, la solajn reagojn al niaj artikoloj ni ricevis de niaj kolegoj. La sociaj retoj eksplodigis niajn iamajn kutimojn. Al la plej eta eraro, Tvito reagas.” La fadeno Tvito de Reuters havas pli ol tri milionojn kaj duono da abonantoj ; tiu de AP, pli ol du milionojn kaj duono. Kaj tiu de la AFP ? Apenaŭ pli ol kvarcent mil (anglajn kaj francajn).

„La sociaj retoj estas realaj alarmsistemoj”, koncedas la prezidanto-ĝenerala direktoro (PDĜ) de la AFP, s-ro Emmanuel Hoog, kiam li akceptas nin en la sidejo de la agentejo en Parizo, Place de la Bourse, vid-al-vide de la kolonoj de la palaco Brogniart, preterpasita simbolo de la franca kapitalismo. [3] „Sed neniu granda komunikilo de la mondo vivas sen la agentejoj. Ni alportas al ili du aferojn : konstantan reagadon kaj tutsemajnan agadon. Kaj Tvito, tio estas reto, tio ne estas redaktejo. Fronte al la komunikila bruo, ni ofertas fidindon.” Sama aserto flanke de s-ro Philippe Massonnet, direktoro pri informado de la AFP : „Nia metio hodiaŭ estas kuntekstigi la informon, kun ĝia perspektivo kaj historia memoro.” Laŭdinda intenco, sed kelkfoje malfacilas rezisti al la premoj de tuja informo ... kaj eraro estas rapide farita (vidu „Sub premo”).

Montrante al mondmapo ĉe la vando, en kiu ĉiu oficejo de la AFP estas indikita per butono, s-ro Massonnet preferas ludoni tiun reton de la agentejo. Ĝia tutmonda reto estas efektive unu el la plej bonaj atutoj : „Niaj klientoj bezonas pli kaj pli da gazetaraj agentejoj kiuj daŭre faras sian laboron tra la tuta mondo, speciale en la regionoj, por kiuj ili ne havas la rimedojn necesajn por havi tie konstante ĵurnalistojn.” Male al multaj komunikiloj, kiuj timeme volas ĉiel ŝpari, la AFP konservas do reton, kiu certigas al ĝi ĉeeston en landoj forlasitaj de la granda plimulto de la internaciaj gazetoj. „Komence de 2013, en Sirio, ekzistis praktike jam nur la gazetaraj agentejoj, unu aŭ du specialaj senditoj, unu aŭ du free-lances”, memorigis al ni la direktoro pri informado.

Sed tiu persistemo, kiu ebligas al la agentejo firmigi sian krediton kaj sian legantaron, bezonas konsiderindan financan kaj homan klopodon : la AFP disponas pri dek du oficejoj en la Proksim-Oriento ; en Kabulo (Afganio), proksimume deko da homoj laboras por ĝi konstante. Dum la milito en Libio, en 2011, ĝi estis la sola kiu havis oficejon en Tripolo. La kovrado de tiu militoperacio volita de s-ro Nicolas Sarkozy ‒ kaj de Bernard-Henri Lévy ‒ estis certigita de trideko da AFP-anoj, kiuj alternis en la libia teritorio, dum entute du mil naŭcent tagoj da misio. Tiu mobilizo estis utila : la 20-an de oktobro 2011, la AFP aperigis la ekskluzivan fotaĵon de la sanga kadavro de Muamar Kadhafi.

Tamen tiu strategio ne estas ĉiam profitiga, kaj la financa ekvacio ŝajnas des pli delikata, ju pli la gazetara krizo profundiĝas. Kiel „pograndulo”, kiu vendas krudan informon al la komunikiloj, la agentejo suferas plenfrape la ekonomiajn malfacilaĵojn de siaj klientoj. Ĝia komerca direktejo devas do ĉion fari por reteni ilin, en momento kiam la plej multaj el ili volas rediskuti la tarifojn por malaltigi ilin kaj jam ne hezitas malaboni tiun servon. En 2004, la senpaga ĵurnalo Metro rezignis dum certa tempo pri la servoj de la agentejo. En 2009, pluraj regionaj ĵurnaloj de la grupo Hersant Média, inter ili La Provence, Nice-Matin, Var-Matin, Paris Normandie kaj L'Union, malabonis la AFP. En 2010 estis la vico de la senpaga ĵurnalo 20 minutes.

Por kontraŭstari tiun neaprezon, la AFP kreis sian propran malmultekostan servon, nomatan „L'Essentiel”. Por la duono de la prezo de klasika abono, ĝi ebligas akiri 30 elcentojn de la mesaĝoj en la franca kaj 50 elcentojn de la eksterlandaj novaĵoj proponataj al la regiona gazetaro. Kelkaj ĵurnaloj kiel Paris Normandie aŭ 20 minutes tiam decidis denove provi la aventuron. Malgraŭĉio, la spezoj de la mesaĝo-servo en la franca lingvo, iomete pli ol 55 milionoj da eŭroj en 2010, falis al proksimume 50 milionoj da eŭroj tri jarojn poste.

Tamen, por s-ro Hoog, „la klientaro de la AFP kreskas kiel ankaŭĝia totala spezo. Tio estas plej grava”. Li esperas la rezultojn de la „reaj intertraktadoj kun la regiona ĉiutaga gazetaro”, de la „eksperimentoj” kaj la „internaciigo de la klientaro” : „Antaŭe, la AFP estis io iom simila al « la francoj parolas al la francoj ». Hodiaŭ, ĝi estas okdek ŝtatanecoj kaj klientoj en cent kvindek landoj ! Kaj mi certas, ke restas ankoraŭ rezervoj por plia progreso.” Signo de tiu internaciiĝo : en Azio, la ĵurnalistoj de la AFP estas anglalingvaj, kies mesaĝoj estas nur duavice tradukataj al la franca.

Ekde 2011, la internacia agado estis 54 elcentoj de la tutaj spezoj de la AFP (kontraŭ 47 elcentoj ses jarojn antaŭe). En la sama jaro, la kontribuado de la franca gazetaro al ĝia bilanco ne estis pli ol 9 elcentoj (kontraŭ 13 elcentoj en 2004). Ĝia unua mondmerkato restas Eŭropo, sekvata de Azio, de Nordameriko, de Proksim-Oriento, de Afriko kaj de Latinameriko.

En kiuj el tiuj regionoj la AFP volas disvolviĝi ? Kvankam s-ro Hoog gratulas sin pro la „vigleco de la afrika merkato”‒ proporcia al la malengaĝiĝo de Reuters en tiu kontinento ‒, tiu alportas nur marĝenan parton de la enspezoj. Cetere, la AFP estus tie alfrontita al „malfacilaĵoj de raportado en la franclingva zono”. Ankaŭ Latinameriko alportas malmultajn enspezojn : Pro la ĉeesto de la hispana agentejo EFE, de Reuters, de AP, sed ankaŭ de la itala kaj germana agentejoj, la merkato estas tie ekstreme konkurenca. Nur Azio prezentas perspektivojn de kresko, sed la gazetara krizo tuŝas tie la grandan japanan grupon Jiji Press, la ekskluziva distribuanto de la AFP en Japanio. Ĝi do reintertraktis sian jaran kontrakton de 8 milionoj da eŭroj al 20 elcentoj malpli. [4] Supreniro de la sporta informado

MALGRAŬ la magraj financaj rezultoj de la anglalingva mesaĝservo de la AFP (prokimume 19 milionoj da eŭroj en 2013), la agentejo koncentras siajn klopodojn al sojlolandoj kiel Barato, kie la presita gazetaro estas floranta. [5] Tie ĝi havas kvar oficejojn kaj tridekon da konstantaj ĵurnalistoj. Sed ĝi ĉeestas ankaŭ en Brazilo, kie baldaŭ okazos grandaj sportaĵoj : la Monda Pokalo de Piedpilko en junio-julio 2014, la Olimpiaj Ludoj de Rio de Ĵanejro du jarojn poste.

La sporto havas efektive bonan lokon en ĝiaj strategiaj projektoj. Ĝi jam prezentas 25 elcentojn de ĝia teksta produktado kaj 35 elcentojn de ĝia fota produktado. Dum la Monda Pokalo de Piedpilko en Sud-Afriko, en 2010, ĝi sendis cent kvindek personojn tien por apogi sian oficejon de Johanesburgo. Aparte profitiga, la merkato de sporta informado troviĝas en plena kresko. La AP estas tamen klare antaŭĝi, ĉar, kun la grupo News Corporation de s-ro Rupert Murdoch, ĝi regas la agentejon Stats LLC, la mondan ĉampionon de informado en tiu sektoro. En 2011, la AFP vane provis fari kun ĝi partnerecon por Eŭropo.

Kroma pruvo de la logo de tiu merkato : antaŭ tri jaroj, la grupo de ekonomia informado Bloomberg siavice ankaŭ engaĝiĝis en la konkuron, per lanĉado de servo pri batpilko [base-ball] kaj pri usona piedpilko, antaŭ ol aliri Eŭropon kaj piedpilkon. „Kiel en financo, ni volas krei la mondgvidanton pri analizado de donitaĵoj en sporto, deklaras s-ro Bill Squadron, direktoro de Bloomberg Sports. [6] Ni disponas pri tridek jaroj da algoritmoj disvolvitaj por la financo.” La franca agentejo ankoraŭ ne disponas pri tia kompetento pli kaj pli aprezata. [7]

„Ekde la 1970-aj jaroj la AFP sukcesis sian internaciiĝon, sed ne sian teĥnologian reorientiĝon”, koncedas Eric Scherer, eksa AFP-ano kiu fariĝis fakulo pri ciferecaj komunikiloj kaj nun laboras por France Télévisions. Inter sia regado de la fluo kaj sia diverskultura identeco, la AFP havus ĉion por sukcesi, sed ĝi suferas ankoraŭ sian malĉeeston en financa informado skuata de la informadiko.

En 2013, la spezo per Interreto kaj multkomunikilo de la agentejo (proksimume 14 milionoj da eŭroj) malaltiĝis je 20 elcentoj, ĉefe pro la perdo de granda kontrakto kun la portalo Yahoo. Aliflanke, ĝia produktado de filmetoj ‒ en diversaj lingvoj ‒ dekobliĝis de du jaroj kaj atingas nun ducent filmetojn tage. „Se ni volas, ke la junuloj legu, ke ili informiĝu, taksas s-ro Massonnet, tiam necesas valorigi niajn informojn ankaŭ per bildoj.”

La AFP konstruas ankaŭ platformon de servoj, kiu ebligas al ĝiaj klientoj ĉerpi el la dokumentaj fontoj en ĝiaj arĥivoj danke al serĉilo : „Ni transiras de logiko de pura fluo al ekspluatado pli kaj pli profunda de niaj enhavoj”, klarigas s-ro Hoog. La servo „e-diplomacy” montras en reala tempo sur mondmapo la aktivecon de la Tvito-kontoj de pli ol kvar mil ŝtatestroj, ministroj, ambasadoroj aŭ grandaj mastroj de la tuta mondo, sed ankaŭ de influhavaj blogistoj, specialiĝintaj ĵurnalistoj kaj de premgrupoj. [8]

Necesas samtempe rezisti al la konkurenco de la ciferecaj komunikiloj kaj trovi novajn merkatojn, ĉar la presita gazetaro estas morte malsana ‒ strategio jam uzata, per grandaj investoj, de Reuters kaj de AP. Nun la grandaj gazetaraj agentejoj ne povas malĉeesti en la Mobile World Congress, la plej granda ekspozicio de la industrio de poŝtelefonoj, kiu okazas ĉiujare en Barcelono. „Ekde la invento de la socia reto, malfacilas disigi la B2B [business to business] disde la B2C [business to consumer]. Fakte, ĉiu granda novigo venas nun el la granda publiko kaj influas inverse la produktojn por profesiuloj”, deklaris en la jaro 2010 la eksa prezidanto-ĝenerala direktoro de Thomson Reuters, s-ro Tom Glocer. [9] Pro tio, ekde sia alveno ĉe la pinto de la AFP, en 2010, s-ro Hoog deziris ke ĝi direktu sin al la granda publiko. De tiam, la agentejo lanĉis aplikaĵon de iPhone en la angla, hispana, portugala, germana kaj araba kaj aplikaĵon por iPad en la angla, hispana kaj portugala. Tiuj servoj ne disponeblas en la franca, ĉar en Francio tiu projekto estis rapide kontraŭata per la necedema opozicio de la presita gazetaro, kiu estas larĝe reprezentata en la kontrolkonsilantaro de la AFP kaj kiu prenas de ĝi grandan parton de siaj enhavoj.

La kontrolkonsilantaro de la AFP ilustras ĝian tute apartan regadon ekde la decido pri ĝia statuto en 1957. Tiu statuto, kiun s-ro Massonnet nomas „jura ornitorinko”, faris ĝin „aŭtonoma organismo kun civila personeco” kun „funkciado laŭ komercaj reguloj”. Kio ebligas al ĝi konservi sian sendependecon kaj sian krediton, tio estas ankaŭĝia plej granda malforteco. Ĉar la AFP similas al societo kun privata juro, sen tamen disponi pri kapitalo. „Ĝi estas multnacia entrepreno kun la buĝeto de MME !”, [10] plendas s-ro Massonnet. Estas por ĝi des pli malfacila financi sian disvolvadon, ĉar ĝiaj francaj klientoj ‒ presita gazetaro, plublikaj aŭdvidaj komunikiloj kaj la ŝtato ‒ sidas ankaŭ en la kontrolkonsilantaro kaj tie regule postulas malaltigon de siaj abonkostoj ...

„Ili troviĝas en konstanta intereskonflikto. La internacia dimensio interesas ilin nur por malaltigi iliajn kostojn”, incitiĝas ĵurnalisto de la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj ‒Ĝenerala Konfederacio de Laboro (SNJ-CGT) [11]. Kadrulo resumas : „Ĝi estas entrepreno kun altaj fiksaj kostoj, ĉe kiu 80 elcentoj de ĝia spezo estas por personaj kostoj, alfrontita al eksterordinare konkurenca merkato kaj disponanta pri tre malaltaj financaj agospacoj. En tiaj kondiĉoj, kiel financi ĝian disvolvadon ? La koopera modelo de la AP funkcias, ĉar Usono estas la monde plej granda merkato de komunikiloj. Ni ne estas en la sama situacio.”

Tiu maleblo investi povas aperigi absurdajn situaciojn. En la jaro 1998 la AFP kunlaboris kun Worldwide Television News (WTN), agentejo pri bildoj kaj filmetoj, kiu serioze konkurencis la AP-on en la nordamerika merkato. Tiam WTN volis esti aĉetata, kaj oni komencis diskutojn. Sed, ĉar la AFP disponis pri nenia kapablo financi, kaj antaŭ la rifuzo de la ŝtato doni esceptokazan helpon, ĝi devis rezigni la aĉeton, kvankam la kosto estis relative malalta por tia operacio (10 milionoj da dolaroj). Kaj WTN aĉetiĝis de AP. „Kun la infrastrukturoj de WTN ni ne estus perdintaj dek kvin jarojn da nia disvolviĝo pri la multkomunikila kaj filmeta kampo”, bedaŭras ĵurnalisto.

La AFP tamen sukcesas fari grandskalajn partnerecojn. Pri fotaĵoj ĝi kunlaboras kun Getty, la prestiĝa agentejo de usonaj bildoj. [12] En Japanio ĝi disponas ekde 2006 pri interaktiva informservo en Interreto kunlabore kun Softbank, unu el la grandaj grupoj de komunikado kaj de telefonado de tiu lando. Kaj, de 2008, ĝi liveras la ĝeneralajn kaj politikajn informojn al la grupo de financa informado Dow Jones and Company (News Corporation) por ties filio Dow Jones Newswires. Ekster la komunikiloj, la eblaj diversigoj estas ankoraŭ marĝenaj : partnereco kun JC Decaux por nutri je informoj siajn Abribus, aŭ aplikaĵon „Mes actus” por BNP Paribas.

La ŝtato ne vere proponas strategian perspektivon por la AFP, dum ĝi kontribuas ‒ kiel kliento ‒ al malgranda parto de ĝia buĝeto, nome 120 milionojn da eŭroj. Nek publika entrepreno nek publika establo, la agentejo efektive dependas de la abonoj de la administracioj. En 2010, la Eŭropa Komisiono, ĉiam zorganta pri „libera kaj sendifekta konkurenco”, taksis ‒ apogate de plendo ‒, ke temas pri maskitaj subvencioj. La nun okazantaj intertraktadoj de la ŝtato kun Bruselo celas ĉefe, ke tiu koncedu ke parto de tiu publika financado necesas „por plenumado de misioj de ĝenerala intereso”.

Dume, la financa situacio de la AFP malboniĝas. Unua sekvo : malaltigo de la buĝeto de pago laŭ teksto (- 10,3 elcentoj mezume) kaj de misikostoj (- 12,7 elcentoj) de certaj servoj. Eksmembro de la kontrolkonsilantaro ne kaŝas sian pesimismon : „El mia vidpunkto, la AFP estas besto pli kaj pli malprobabla. Ĝi estas atakata ĉe la du flankoj. En nia nova cifereca ekosistemo, la principo de validigo estas ankaŭ certigita ĉe Tvito. Kaj mi ne vidas novajn servojn sufiĉe novecajn por inversigi enspezo-kurbon. Estas la fino de la katedraloj. Kio funkcias, tio estas malgrandaj skipoj multe pli reagkapablaj.” La eksa vica ĝenerala direktoro de la AFP, Fabrice Bakhouche, hodiaŭ konsilisto de la ĉefministro Jean-Marc Ayrault, kontraŭdiras : La AFP estas „la plej granda inform-firmao de la mondo. Tio permesus ion grandan !”

Marc ENDEWELD.


Promesitaj teroj de Venezuelo

$
0
0

Vastega ebenaĵo, kvazaŭ verda oceano prisemita de arbustaj insuletoj. Je dek aŭtominutoj de San Carlos, ĉefurbo de la ŝtato Cojedes, apenaŭ kelkajn kilometrojn for de la malgranda placo kie, la 10-an de januaro 1860, estis mortigita la generalo Ezequiel Zamora [1], komencas la latifundio. Malantaŭ senfinaj bariloj el pikdrato etendiĝas la 20.000 hektaroj de la hatos (bredad-bienoj) de la familio Boulton, unu el la plej riĉaj de la lando. Poste venas la 14.000 hektaroj de la Hato El Charcote kiu apartenas al la Flora Compania anónima. Teroj sur kiuj, ie kaj tie, kelkaj dekoj da novillos (eksvirbovoj) stamfas, perditaj en la senfineco. Pli malproksime, oni trovas la vastajn etendiĝojn de la familio Branger (125.000 hektaroj en la municipio Pao, tiujn de aliaj terratenientes, proprietuloj de teroj posedantaj 80.000 hektarojn unuflanke, 30.000 hektarojn aliflanke, de kiuj ofte ne pli ol 3.000 aŭ 4.000 hektaroj estas ekspluatataj.

"Mi estas kamparano sen tero. Teron mi havas, sed en la tombejo." Estas la epoko en kiu la kampulo kiu perfortas tiujn nekulturitajn spacojn estas kaptita, malliberigita, eligita per plumbo. Estas la tempo en kiu la peono, la agrokultura laboristo, laboras "por la mizera ĉiutaga salajro de 3.000 bolos" [2]. Sur etaj unuhektaraj parceloj, kampuloj plantas anemian maizon kaj vivas de la Sankta Spirito. Tiu kiu ne havas ion por aĉeti aŭ lupreni terpeceton por legomĝardeno, malliberulo de siaj kvar muroj, en la aĉaj ranchitos de la urbaj periferioj.

Sed la malsato ne atendas. Ĉiukaze, ne eterne. La 14-an de oktobro 2000, akompanate de 25 viroj kaj unu virino, s-ro Jesús Vásquez okupas parton de la Hato El Charote. La supozata proprietulo, pere de la Flora companía anónima : la brita krono ! "La registaro petis de ili prezenti siajn paperojn de proprietuloj. Ili neniam faris tion. Fakte, temas pri teroj de la ŝtato." La enketo farita de la Nacia Instituto pri Teroj (INTI), starigita la 8-an de januaro 2002 por realigi la Leĝon pri la Teroj promulgitan de la prezidanto Hugo Chávez, konfirmis tiujn faktojn. Ekde tiam, 800 familioj, grupitaj en 24 kooperativoj, ricevis parton de la proprieto kaj kulturis 7.000 hektarojn. Maizo, papajoj, fazeoloj, legomaĵoj, jukao (manioko) ĉirkaŭas nun la ranchos kun palmtegmentoj kaj la lignan lernejon konstruitan de la kamparanoj. Ili mem konstruis la pontojn kiuj ebligis aliri la zonon kaj rigardas fiere pasi traktorojn kaj kamionojn akiritajn danke al la registaraj kreditoj. "Lastan jaron oni rikoltis du tunoj da maizo, ĉi-jare oni pensas atingi ses tunojn, kaj poste eĉ multe pli", jubilas s-ro Vásquez. "La homoj produktas kaj havas ion por manĝi. Sincere, jen bonega ŝanĝo."

Dum, kun la kompliceco de la antaŭaj potencoj, la terratenientes maldece akaparis milionojn da hektaroj, Venezuelo importas 70 % de sia nutraĵo. [3] Por citi nur ilin, la proprietuloj de la biero Polar, la dua industrio de la lando post la nafto, importas sian tutan lupolon el Usono. Oni rikoltas grandan parton de la maizo konsumata en la lando, sed la maizo en skatolo venas de eksterlando ! Se tiu situacio profitigas la gigantojn de la importado kaj de la distribuado, ĝi vundis la plej malriĉajn sektorojn, aparte la malgrandajn produktistojn, kaj lasis flanke de la vojo centmilojn da kampuloj.

La 13-an de novembro 2001, kadre de paketo de 49 leĝ-dekretoj, la prezidanto Chávez anoncis Leĝon pri Teroj destinita ŝanĝi la abisman socialan maljustecon kaj, per relanĉo de la produktado, certigi la nutraĵan sekurecon de Venezuelo. Neniel tuŝante la aktivajn ekspluatejojn, sed provante meti finon al la latifundio, tiu leĝo starigas imposton por la neproduktivaj teroj kaj eĉ ties eksproprietigon, kaj malpermesas ke unu sola persono posedu surfacon pli grandan ol 5.000 hektaroj. Ĝi planas ankaŭ la reakiron de sennombraj teroj de la ŝtato kontraŭleĝe okupitaj. Kaj la disdonadon de ĉiuj ĉi surfacoj al la kamparanoj - privilegiante, sed sen ekskluziveco, la formadon de kooperativoj.

La 8-an de decembro 2001, amasigitaj en busoj aŭ malantaŭe en nekovritaj kamionoj, dudekmilo da campesinos [4] lasas post si la interplektiĝon de arboj kaj veproj, siajn kadukajn pueblos (vilaĝetojn). La sekvan tagon, sunbrunaj, kun barboj, malpuraj, belegaj, ili defilas en Karakaso por festi la eventon. "Ni venis volonte, ne kiel antaŭe, kiam, por mobilizi la kamparanojn, oni ofertis al ili monon aŭ nutraĵojn", insistas s-ro Claudio Ditulio, en Curito Mapurital (ŝtato Barinas), kie la INTI ĵus transdonis 31.700 hektarojn al 500 familioj. "Ni venis per niaj malfortaj rimedoj, sed ankaŭ kun grandega espero..."

La tero ! Tiu giganta postulo fine aŭskultata okazigos ankoraŭ multnombrajn manifestaciojn por apogi la bolivaran revolucion. "Mi neniam tiom kuris pro virino ol mi marŝis por tiu prezidanto", ridas unu el la kompanoj de s-ro Ditulio, kun feltĉapelo ĵetita malantaŭen, dum la varma aero intense vibras. Kun tiu vico da radikalaj reformoj, la "bolivara revolucio" eniras fine en la kernon de la demando.

Ĝi eniras ankaŭ en senkompatan alfrontiĝon kun la opozicio. "La leĝo havas intervenisman econ, ŝtatigantan, kaj ne konas la rajton je proprieto, kiu estas fundamenta homrajto", reagos tuj, kaj inter alie, la Asocio de la Bredistoj de la Táchira (Agosata) kaj Fedecámaras Táchira, la loka sekcio de la venezuela mastro-organizo. "La imposto por la nekulturataj teroj estas kontraŭ la konstitucio" (...). "Ĝi [la leĝo] havas komunisman fonon, tipan formon de kolektivisma politiko (...). Pli ol filozofio, ĝi ŝajnas esti tendenco de totalisma tipo." [5] Por s-ro José Luís Betancourt, gvidanto de la Nacia Federacio de Bredistoj (Fedenaga), la leĝo "bankrotigos multajn produktistojn". Kun la samaj argumentoj, s-ro Pedro Carmona, la mastro de la mastroj, apogate de s-ro Carlos Ortega, gvidanto de la tre koruptita Konfederacio de la Laboristoj de Venezuelo (CTV) - "La arbitreco de tiuj leĝoj trudas frapajn argumentojn kaj nemiskompreneblajn agojn de rifuzo" - lanĉis, ekde la 10-a de decembro, la unuan ĝeneralan strikon, antaŭludo al la provo de ŝtatrenverso de la 11-a de aprilo 2002. [6]

Tiun saman 10-an de decembro tamen, en Barinas, spitante la strikon kaj antaŭ popolamaso muĝanta kiel hulo, kun siaj ruĝĉapuloj kaj siaj flagoj, la prezidanto Chávez persistas kaj subskribas oficiale promulgante la leĝon : "Sinjoroj grandbienuloj, preparu viajn paperojn ĉar vi devos pruvi ke tiuj ĉi teroj estas viaj !" En la sama momento, la reprezentantoj de la latifundiistoj disŝiras la tekston de la leĝo, dum publika akto rekte dissendata de la komunikiloj. "Niaj terratenientes eĉ ne similas al kapitalistoj kiuj zorgas ke siaj teroj produktu", konstatas s-ro Ricaurte Leonete, nomumita prezidanto de la INTI komence de aŭgusto 2003. "En Eŭropo, la kapitalismo jam delonge venkis tiun tipon de parazita konduto.""Kastrokomunismo !" akuzas la opozicio. La milit-tamburoj sonas en Venezuelo. Ili tondras en la ŝtato Yaracuy. En tiu regiono, inter kamparanoj, oni deklamas poemojn kaj oni facile nomas sin kamarado. Oni batalas kontraŭ"la milkapa monstro de la "tervoruloj" jam dum jardekoj. Tie, instigitaj de s-ro Braulio Alvárez, karisma gvidanto de la Nacia Agrikultura Kunordigado Ezequiel Zamora (CANEZ), la ter-komitatoj de Camunare Rojo kaj de Urachiche postulis kaj poste ricevis, la 4-an de majo 2002, 665 neprilaboratajn hektarojn de la familioj Bolmer kaj Azleca - tre ligitaj al la familio de la opozicia guberniestro Eduardo Lapi. Laŭ la INTI, tiuj teroj apartenis al la iama Nacia Agrikultura Instituto (IAN).

La 12-an de julio, laŭ ordono de la guberniestro, la sturmbrigado de la regiona polico, la "pantaneros", krude atakas kelkajn 850 personojn tute laŭleĝe tie instalitajn kaj repuŝas ilin - per larmigogaso kaj ĉiukalibraj pafoj - ĝis Camunare Rojo. Pli ol dudek vunditoj, ok personoj en hospitalo. "En Yaracuy, oni ludas anarkion, kaj tion mi ne permesos", deklaras s-ro Lapi dum la prezidanto de la Leĝdona Konsilio de tiu ŝtato, s-ro Victor Pérez, denuncas la "planon de teroro" al kiu instigas la kamparanoj de Camunare Rojo.

En la sektoro de Santa Lucía de la hacienda Santa Catalina ("apartenanta" al la Central Matilde, suker-konsorcio), 600 homoj ricevis 540 hektarojn, la 3-an de majo 2003, krome financadon de 70 milionoj da bolivaroj (96.000 eŭroj) kaj ĉinan traktoron kiuj ebligis al ili jam prisemi siajn 70 unuajn hektarojn. "Dungitaj frapuloj atakis nin la 20-an de julio, bruligis kamionon kaj aŭtomobilon, brutale traktis du homojn sur kiujn ili ĵetis benzinon", atestas "Zapata", unu el la gvidantoj de la kooperativo. Ĉirkaŭ li, magraj kaj palaj vizaĝoj iom lace montras grandan feliĉon. Kvankam la tribunalo decidis protekto-disponon konsistanta el patroloj de la Nacia Gvardio, "oni povas vidi la 'pantaneros' de Lapi postenitaj tie" - "Zapata" montras al malnova barakaro. "Ili pafas en la aeron, minacas nin kaj provokas nin por ke ni respondu, tiel ke eblus pravigi krudan subpremon".

Tio pasas ankoraŭ se la "malamiko" estas guberniestro de la opozicio - kiel en la ŝtatoj Yaracuy, Apure kaj Carabobo -, aŭ politiqueros de la antaŭa reĝimo. Sed en januaro 2002, en El Robal, en la ŝtato Cojedes, estas s-ro Jhonny (tiel !) Yanez Rangel, elektita sub la koloroj de la Movado por la 5-a Respubliko (MVR, partio de la prezidanto) kiu malĉenis la hundojn. "Li forpelis la kamparanojn, detruis iliajn ranĉojn kaj la materialon, ĉio estis perdita", furiozas s-ro Vásquez, staranta antaŭ plumbosigelita rubando. Ĉu revolucia guberniestro kontraŭ la revolucio ? Ne tiom klare... Multaj oportunistoj aliĝis al la tendaro de la kandidato Chávez kiam certiĝis lia venko en la prezidantaj balotoj. La 12-an de aprilo 2002, s-ro Yanez Rangel aliĝis senprobleme al al registaro de la puĉo, antaŭ ol rebaskuli du tagojn poste, kiam s-ro Chávez revenis al la potenco. [7]

Situacio des pli grava, en tiu ŝtato Cojedes, ke la regiona skipo de la INTI montriĝas komplete senefika en la unua tempo. "Obskuraj manoj agis tie, la latifundiistoj, la ekonomia povo, kaj ĉio malfruiĝis", memoras s-ro José Pimentel, la homo taskita plenigi la busojn ĉiufoje kiam oni veturas al Karakaso por apogi la prezidanton. "Laŭ nia peto, Adán Chávez [frato de la prezidanto, tiam direktoro de la INTI] faris kontrolproceduron kaj eksciis ke dum naŭ monatoj la lokaj gvidantoj faris nenion." Nomumita en julio 2003, laborante "sen sabatoj nek dimanĉoj", s-ro Gustavo Guttiérez, kunordiganto de nova skipo, entreprenas "korekti la erarojn kaj reorganizi la institucion".

Por ĝin senkulpigi, la INTI - nova institucio kiu anstataŭis la Nacian Agrikulturan Instituton, same senefika kiom korupta - devis ĉion inventi en tre mallonga tempo. "Temis pri novaj oficistoj", atestas la nuna prezidanto Ricaurte Leonel, "kiuj devis malkovri la leĝon kaj kiel apliki ĝin." En lando kun ofte mankantaj arkivoj kaj katastroj - sen paroli pri la obstrukco de la pseŭdo-proprietuloj -, la komencoj estis malfacilaj. Kiam, en septembro 2002, la prezidanto Chávez malkovris ke la nova organismo estis transdoninta eĉ ne 1.000 hektarojn, "li furioziĝis" : "Mi volas ke la 30-an de aŭgusto vi estos transdonintaj 1,5 milionojn da hektaroj, alie mi forpelos ĉiujn, de la prezidanto [tiam lia frato Adán] ĝis la lasta oficisto." Post tio, la proceduroj progresis "kun giganta rapideco". Fine de aŭgusto 2003, 1.340.000 hektaroj da tero estis transdonitaj al 62.800 familioj (la deklarita celo estas atingi 2 milionojn da hektaroj por 500.000 kamparanoj). [8]

Tamen restas kelkaj nigraj punktoj, precipe en Apure, "varmega zono", situanta laŭ la kolombia landlimo. "Ĉi tie oni suferas", compañero. "La agrara revolucio ĉi tie ne alvenis." Juĝu mem : Flora Companía anónima (apartenanta al la brita krono, kiel en Cojedes) : 350.000 hektaroj ; Hato La Victoria : 100.000 hektaroj ; Hato El Cedral : 150.000 hektaroj ; La Caña Vilena : 30.000 hektaroj ; Matebanco : 25.000 hektaroj...

En tiuj legendaj llanos [9], tiuj senlimaj vastejoj de alta kaj abunda herbo, trafluataj de la samaj ríos serpentumantaj en la samaj meandroj kaj la samaj arbaraj galerioj, en la monotonio de la inunditaj ebenaĵoj, la kamparana movado, akuzita pro konsisti el "gerilanoj", jam de ĉiam suferis ferocan subpremadon. Kun, en la memoroj, tre aparta periodo : tiu kiam la generalo Enrique Medina Gómez komandis la Operacejon n-ro 1 (TO-1) - aranĝo de la venezuela armeo destinita lukti kontraŭ la enpenetrado de kolombiaj neregulaj grupoj. La 23-an de januaro 1997, li liberigis sep kolombiajn kvazaŭarmeanojn, kun ilia armilaro, kaptitajn la 22-an decembron. Tiuj viroj ricevis 2 milionoj kaj 3 milionoj da bolivaroj de la bredistoj de la limregiono "interŝanĝe kun la sekureco". Klarigo de la generalo : "Ili faris inform-operacon" kaj posedis "totale laŭleĝan" permeson de la TO-1.

Poste forigita de la prezidanto Chávez kaj (malprudente) nomumita militataŝeo ĉe la venezuela ambasado en Vaŝingtono, la generalo Median Gómez fariĝis unu el la ŝlosilaj agantoj de la puĉo de la 11-a de aprilo 2002. Intertempe, en 1998, reprezentantoj de la civila loĝantaro de Guasdualito akuzis membrojn de la Disip (la politika polico) kunlabori kun la kvazaŭmilitistoj operacantaj ĉe la landlimo.

Ĝuste en Guasdualito, s-ro Santo Durán, teknika respondeculo de la subregiona (Supera Apure) delegacio de la INTI, montras kun emocio la malnovan meblaron el la jaroj 1970 kiu ekipas lian oficejon, la solan komputilon disponeblan por tri homoj kaj, antaŭ impona stako da dosieroj, plendas pri manko de rimedoj. "Ni laboras per la ungoj", precizigas li amare. La situacio ne estas escepta. La delegacioj de la INTI ŝajnas ĉie esti subekipitaj. Demandite, s-ro Durán tamen ŝajnas optimisma. Malgraŭ pluraj konfliktoj kaj la rezistado de certaj grandproprietuloj, "la aferoj ĝenerale solviĝis amike".

Alia eĥo ĉe la precipaj interesatoj - la kamparanoj. "Ĉi tie ekzistas 70 okupadoj por kiuj la INTI faris nenion. Eĉ ne unu agra karto (dokumento permesanta al la kamparanoj okupi la teron) estas elmetita ĝis nun en Supera Apure", eksplodas s-ro Domingo Santana, de la Revolucia Fronto Simón Bolivar. La kolero grumblas en la mizeraj ranchos dissemitaj laŭlonge de la kakiaj akvoj de la rivero Apure kaj koncentritaj en strio de 200 metroj proksime de la bordo. "Trans tio ne eblas pasi", klarigas modesta virino forpelante la insektojn kiuj flugetas sur ŝia telero, "tio estas privata proprieto". En tiu lando de diluvo kie la kruroj maceriĝas en la ŝlimo, la uragano anonciĝas serioza por la lokaj "burokratoj" de la INTI. "Ili estas uloj tute ne engaĝiĝintaj en la revolucia proceso kaj kiuj uzas la Leĝon pri la Tero por vivi kaj ricevi bonan salajron."

Observante ke s-ro Durán estis antaŭe mastrumanto de unu el la proprietoj celataj de la kamparanoj - la Hato La Miel -, oni tre serioze konsideras perfortan planon "okupi la instalaĵojn de la INTI". Kvankam ili gratulas sin ke "granda amiko en kiu ni havas multan esperon", ĉiama akompananto de la kamparana movado, kaj kiu bone konas la Superan Apure (s-ro Ricaurte Leonel) estis en Karakaso nomumita direktoro de la institucio.

La bolivara revolucio volas esti - kaj estas - demokratia. Ĝi nek tranĉis la kapojn nek praktikis la ĉasadon al sorĉistinoj. Jen ĝia grandeco. Paradokse, tio estas ankaŭĝia malforto. La 6-an de februaro 2003, s-ro Chávez iras sur la terojn de la kooperativo Jacoa (Barinas). Nova strato, grandioza, estis konstruita por malizoli ĝin. Krom la agrajn kartojn, li transdonas al la 500 homoj, kiuj okupas tiuj terojn nekulturitajn de du terratenientes, tri traktorojn kaj 690 milionojn da bolivaroj de kredito (390.000 eŭrojn). Sep monatojn poste, duonfiasko de tiu emblema projekto de la prezidanto. "Nia comandante kredas ke ĉio funkcias bone ! Oni kaŝas al li la realajn ciferojn, neniu diras al li la veron. Ĉi tie ne estas 500 hektaroj kulturitaj, sed nur 15 !" La ministrejo pri infrastrukturo (Minfra) devintus senarbarigi 400 hektarojn. Ĝi ne faris tion. Malgraŭ multaj petoj, la oficistoj de la Instituto pri Kampara Disvolvo (Inder), taskita pri drenado kaj akvumado, ankoraŭ ne aperis. Tiuj de la ministrejo pri medio, same koncernataj, same forestas. "La ŝtataj institucioj ne akceptas min", plendas s-ro Richard Vivas, unu el la gvidantoj de la kooperativo, "nur la INTI apogas min". S-rino Gladys XXX, laboranta ĉe la INTI en Karakaso, konfirmas tiujn malfacilaĵojn. La registaro volas ne nur disdoni la teron, sed ankaŭ maŝinojn, kreditojn. Ĝi volas ankaŭ ke la loĝantaro disponu pri infrastrukturo, domoj, lernejoj, sancentroj. Por tio, la INTI devas labori kun la koncernataj ministrejoj kaj administrejoj. Tre burokratecaj strukturoj, kie multaj oficistoj, mezaj oficistoj kaj dungitoj estas membroj de la malnovaj partioj, enkistiĝintaj tie jam de kelkfoje dek-kvin aŭ dudek jaroj. "Ili faras ĉion eblan por kontraŭagi tian disvolvon. Ni devas - kiel la ministroj mem ! - labori konspirante, serĉante aliancanojn, enfiltriĝante. Sekve, la respondoj estas ofte tre malrapidaj." Enorma malŝparado de energio kaj de tempo.

En la loĝejoj de barro [10], en tiu universo de ledoseloj, de klingoj, sakoj, ŝtormlampoj, ŝoveliloj, botoj kaj stakoj da vestaĵoj, unuafoje la kamparanoj organizas sin kaj konas la leĝon. Ili legas ĝin. Ili scias ke ili havas rajtojn. Fronte al la malfacilaĵoj kaj malfruoj, ili reagas tre politike. "Ne falu en la provokon" aŭdeblas en la Hato El Miedo (Barinas), dum kunveno. "Necesas lukti per sia kapo. Nia armilo estas la leĝo." En Jacoa, kie oni preparas sin por skui la dormantajn instituciojn, gvidanto skizas la manierojn de la ago : "Necesas puŝi la pordojn. Sed, atentu. Kun afiŝo kiu diras : "Ni estas revoluciuloj, ni estas kun la prezidanto." La problemo estas "tiu ĉi" oficisto. Alie, la gazetaro uzas ĝin kaj la opozicio jubilas."

Ĉar la opozicio embuskas. Danke al la Supera Tribunalo de Justico kiun ĝi kontrolas, ĝi sukcesis, la 20-an de novembro 2002, nuligi la artikolojn 89 kaj 90 de la leĝo. La artikolo 89 permesis al la INTI dekreti preventan okupadon de teroj fare de kamparanoj dum la jura proceduro destinita pruvi ke iliaj "proprietuloj" ne estis laŭleĝaj. Post tio, okupado eblas nur post juĝo (kadre de malrapida justica sistemo neniam pura kaj ofte komplica kun la opozicio). La artikolo 90, siavice, malpermesis ĉian kompenson al "proprietulo" kiu starigis instalaĵojn, domojn aŭ konstruaĵojn sur ŝtataj terojn kontraŭleĝe okupitaj. "Imagu ! koleras s-ro Ricaute Leonel, en sia oficejo de la Parque Central en Karakaso : "oni ŝtelas mian aŭton, la ŝtelinto almetas novajn pneŭmatikojn, novan motoron, kaj kiam mi rehavigas al mi mian veturilon, mi devos repagi al li la motoron kaj la pneŭmatikojn !"

Atendante ke la parlamento reformulu la du koncernatajn artikolojn, la prezidanta dekreto n-ro 2292 de la 4-a de februaro 2003 kaj la rezolucio 177 de la INTI donis vivon al la agraj kartoj. Sen konstitui titolon de proprieto, la agraj kartoj permesas la okupadon de la disputataj teroj kaj la akiron de kreditoj por ilia valorigo.

Tamen, la rezistado en la kamparoj al tiu revolucio trovis pli perfortajn formojn por esprimi sin. Veturante de Guarane (ĉefurbo de la ŝtato Portuguesa) en sia aŭtomobilo kun malhelaj vitroj, s-ro Richard Vivas, regiona kunordiganto de la INTI, rapidas al Zoropo. Oni ĵus avertis lin per poŝtelefono, ke tie okazas streĉa diskuto inter grupo de kamparanoj kaj tri campo volantes [11]. Surloke, en arbusta kaj arbara regiono, regas elektra etoso, certa konfuziĝo. "Ili ne lasas nin pasi", indignas kamparanino, fingromontrante la tri virojn apogatajn sur siaj pafiloj. "Ili minacas nin, ili bruligas niajn ranchos, ili detruas niajn rikoltojn", aldonas, furioze, unu el ŝiaj kamaradoj. S-ro Vivas trankviligas sian mondon. Sub la nigra kaj maltrankvila rigardo de la sbiroj li elpoŝigas sian telefonon. "Mi petos al la Disip traserĉi tiujn ulojn kaj kontroli ilian identecon." Revenante al Guarane, kie grafitioj etendiĝas sur la muroj - "Vivu Jesuo Kristo, Bolivar kaj Chávez !" - li konfesas : "Mi ricevis plurajn mortminacojn. Mi prenas ilin serioze. Tiu opozicio mortigas."

Dek-du personoj estis murditaj en la ŝtato Portuguesa, inter ili Jacinto Mendoza, ekzekutita antaŭ la oficejoj de la INTI. Kunlaborante kun ter-komitato, li postulis por kvindek familioj proprieton por senkulturaj teroj apartenantaj al la ŝtato. Arestita, la perulo taskita rekrutigi la sicarios (pagataj murdistoj) atestis esti ricevinta 8 milionojn da bolivaroj (4.500 eŭrojn) el la manoj de s-ro Omar Contreras Barboza, iama ministro pri agrikulturo de s-ro Carlos Andrés Pérez - eksprezidanto eksigita pro korupto - kiu pretendas esti la proprietulo de tiuj teroj. Ĝis nun venis neniu reago de la justico.

Ekzistas ekstermogrupoj, organizitaj bandoj, pagataj de la terratenientes, precipe en la ŝtatoj Zulia, Barinas, Tachira kaj Apure. Kelkfoje enmiksiĝas la komunikilaj sicarios. La 4-an de marto 2003, en pseŭda raportaĵo publikigita en la taggazeto El Universal, Roberto Giusti akuzas Jorge Nieves, kamparanan gvidanton kaj komunumestron, esti unu el la comandantes, en Apure, de supozita Fronto Bolivara de Liberigo (FBL), "armita brako de la bolivara revolucio" operacanta lige kun la kolombia gerilo. [12] Monaton poste, en tiu zono kie svarmas kvazaŭmilitistoj (kolombiaj), la indikita celo falas sub la kugloj, en plena Guasdualito.

La federacio de la bredistoj asertas ke la armitaj fortoj subtenas la invadojn al nekulturataj teroj kaj ke la agraj kartoj estas transdonataj al grupoj de gerilanoj. La opozicio hurlas : "diktaturo". En realo, en Venezuelo estas la aprobantoj de la demokratie elektita prezidanto kiuj viktimiĝas : kadre de tiu milito forgesita de la komunikiloj, 74 kamparanoj estis murditaj en du jaroj (pli ol 120 depost 1999).

Malgraŭ tiuj krimoj, malgraŭ la sango, en tiuj senmezuraj ebenaĵoj, kie la ĉielo tuŝas la teron kaj kie oni proklamas ĉiaman apogon "al nia comandante, la prezidanto Hugo Chávez", la entuziasmo superas la imagon. Ĉie oni salutas sin per "Epa chámo, como está la lucha ?" - "Hola amiko, kiel fartas la lukto ?"Ĉie oni parolas pri maizo, sorgo, legomoj, fruktoj, brutoj, fiŝbredado kaj kultivado, novaj lernejoj kaj novaj domoj. Certe neniu forgesis ke la unua dispono de la mallonga diktaturo naskita de la puĉo de la 11-a de aprilo 2002 estis nuligi la Leĝon pri la teroj per sola plumostreko. Oni sekvas atente la politikan krizon kiu eterniĝas en Karakaso kie la opozicio provas ĉiurimede eligi s-ron Chávez el la potenco antaŭ ol li povu realigi siajn reformojn. Duonvoĉe aŭ pli malkaŝe, oni avertas, kaze ke... "Se ili prenas de ni ĉion ĉi, estos interna milito."

Maurice LEMOINE.

Teruraj defioj por la brazila transiĝo

$
0
0

Por la gvidantoj de la brazila Partio de la Laboristoj (PT), ekde la venko de s-ro Luiz Inacio « Lula » da Silva, la 27-an de oktobro 2002, estis klare kaj klare anoncite, ke la realigo de la regprogramo - rompo kun la novliberalismo, agrara reformo, nutraĵa aŭtarcio, orientado de la investoj per publika interveno, sociala integriĝo, partopreniga demokratio, mallonge, la « nova paradigmo », kiel ili emas diri - fariĝos en du fazoj.

Unue, « transiĝa periodo » diktita de la daŭro de la akordo kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF) [1], dum kiu, sen ŝanĝi ion el la aktualaj ekonomiaj orientiĝoj, oni aplikos senindulgan konsumbridadon ankritan en la konstituciaj reformoj de la impostosistemo kaj de la publikaj pensioj, por redoni al Brazilo la ekonomian sendependecon necesan por decidi pri siaj disvolvaj elektoj. « Ni engaĝiĝos por kvar jaroj », klarigis tiam s-ro José Genoino, prezidanto de la PT. « La defio estas refari la domon loĝante en ĝi, ŝanĝi la pneŭmatikon sen haltigi la veturilon. »

Jaron poste, la indico pri riskolandoj revenis al banala nivelo, la komerca saldo retrovis sian pluson de antaŭ dek-kvin jaroj, la dolaro restas sub tri realoj, la konsumado revigliĝas, la internaciaj partneroj montriĝas konfidemaj, la gvid-interezoj de la Centra Banko malaltiĝas regule ekde aŭgusto kaj perdis jam preskaŭ dek poentojn, IMF kaj Monda Banko donis sian konsenton... La 18an de marto, la registaro publikigis sian leteron al la Monda Banko, en kiu ĝi reasertas, inter alie, la engaĝiĝojn privatigi la federigitajn bankojn, kiuj estis antaŭe ŝtataj, kaj efektivigi la aŭtonomion de la Centra Banko [2].

En lando kie oni taksas je 50 milionoj la nombron de personoj vivantaj en senhaveco, aperis protestadoj en la socialaj movadoj kontraŭ tiu ortodoksa ekonomia politiko kaj, sine de la PT, certaj eĉ eksiĝis. Tamen ŝajnas, ke la esperoj de la popolo en la registaro Lula ne notinde malpliiĝis.

La nocio de transiĝo koncernas ne nur la kampon de la makroekonomiaj alĝustigoj. Ĝi ŝajnas provoki envere la plej precepteblajn ŝanĝojn en la sfero de la politikaj rilatoj inter la socio kaj la potenco, samtempe polusigon de la sociaj fortoj ĉirkaŭ la la instituciaj problemoj : la lokaj politikaj potencoj ; la povojn de la justico ; la povojn kaj la organizadon de la polico ; la justicon pri la tergrundo.

Ke Brazilo estas la socio kie la kontentriĝo de la riĉaĵoj kaj de la enspezoj estas la plej alta kaj la plej malegaleca de la mondo, tio devenas ne nur de la novliberala politiko. La ekonomikisto Cesar Benjamin substrekas ke tiu fakto enskribiĝas en longaj tendencoj kaj baziĝas sur koncentriĝo de terposedaĵoj pli alta ol tiu de enspezoj.

La kresko de la enspezoj kaj tiu de la konsumado estas do ligitaj kun la monopoliĝo de la riĉaĵoj kaj tiel evoluigas la merkaton en sfero ĉiam pli limigita kaj la senlaborecon en ĉiam pli vastaj spacoj (tri kvinonoj de la loĝantaro). Inter la 5 % plej riĉaj, la koncentriĝo de la riĉaĵo kreskas eksponenciale kaj igas la prosperon de kelkaj grupoj la precipan vektoron de la ĝenerala ekonomia kresko. Kulturo de monopolo kaj kulturo de elitoj strukturigas ĉiujn aspektojn de la socio. La novliberalismo nur portis tiujn profundajn tendencojn al ekstremaj logikoj.

La ŝtato, heredanto de la « Respubliko de la proprietuloj », estas la reflekto kaj la instrumento de tiu elitkulturo. Fragmentitaj, de la federismo, en teritoriajn « aŭtarkiojn » (tiel) kiuj ĝuas totalan aŭtonomion - leĝdonan, ekzekutivan, juran kaj bankan - kaj estas korporacie organizitaj, la institucioj estas komplete instrumentataj de la oligarkaj grupoj, mastroj de la teritorio kaj de la riĉaĵoj, kiuj dividas inter si la monopolon kaj redistribuas la protektojn laŭ sia klientaro, kaj tiel formas la politikan geografion de la lando.

La ŝtato reflektas tiun ĝeneralan koncentriĝon de la riĉaĵoj kaj mobilzas por sia funkciado 40 % de la Malneta Interna Produkto (MIB). Kaj la fakto ke 40 % de ĉiuj publikaj buĝetoj estas siavice fraŭdataj de politikaj elitoj, kiuj tenas ilin kvazaŭ sian propran posedaĵon, reflektas pli la « normalan » funkciadon de la sistemo ol ĝian « koruptecon »... Pro tio, ĉia disvolvo de la ŝtato al nova ekonomia modelo necesigas profundan ŝanĝon de la institucioj kaj de la moroj de la politika potenco, do demokratiigon de la nacio.

En multaj kazoj, la reala politika potenco limigas sin al tiu de klientismaj feŭdecoj, ofte familiaj, regantaj super ŝtatoj, urboj aŭ tutaj ekonomiaj monopoloj, fraŭdante siaprofite la publikan havaĵon, per sia apogo aŭ opozicio al la federa potenco, kun sia slogano : « Post mia malapero renversiĝu la tero ». Deturnado de publikaj fondusoj, fraŭda eksportado de nelicaj kapitaloj, proksimeco de la internacia narkomerkato, kunteksto de ekstrema sociala diseriĝo kaj perforto, faris el tiuj politikaj - sed samtempe terposedaj, financaj kaj juraj - elitoj, partnerojn pli kaj pli naturajn de la organizita granda banditismo.

Tiel, la federacia polico malkovris en Nov-Jorko ne malpli ol 41 miliardojn da dolaroj (pli ol la sumo de la lasta prunto de la IMF !) deturnitajn pere de la banko de la ŝtato Parana (Banestado) inter 1996 kaj 1999. En Rio-de-Ĵanejro, la familio Garotinho, guberniestroj kaj potenculoj praktikantaj la geedzan alternadon en aferoj, estas la celo de enketo pri 30 milionoj da dolaroj deturnitaj de la riodeĵanejra fisko kaj blokitaj en Zuriko de la svisa registaro. La ŝtato Espirito Santo, siavice, estas simple metita sub federacia justica interveno, post murdo al juĝo kaj aresto de la parlamenta prezidanto pro organizado de krima bando sine de la Asembleo ; kaj en Bahio, la loka cezaro, Antonio Carlos Magalhaes - patriarko, guberniestro, senatano, eksministro, prezidanto de TV Globo-Bahia, kaj papo de la granda partio unuiganta la dekstron, la Partio de la Liberala Fronto (PFL) - estas minacate de senrajtigo pro siaj praktikoj de fipolitiko.

Necesas pli ol leĝotekstojn por redukti la potencon de la lokaj oligarkoj, starigi demokratian kontroladon pri la publikaj institucioj kaj fondusoj, doni sencon al la publika afero. Necesas eĉ pli ol mobilizado kaj viglec-atento de la popolaj movadoj, kiuj manifestas sin ĉiutage kontraŭ la arbitrecoj, misuzoj kaj krimoj de tiuj feŭdaĵoj. Necesus ke tiu nepra civila mobiliziĝo renkontriĝu kun publika forto kiu respektigu la demokratian aŭtoritaton de la registaro kaj la rajtojn de la homoj. Polico kaj justico ekster kontrolo

Nu, strange, ke en Brazilo kiu nombras 700.000 militistajn kaj civilajn policistojn, la registaro disponas nur pri la 7.000 homoj de la federacia polico. La ceteraj 693.000, dise en la lando, servas ekskluzive al ŝtataj administracioj, alidire al la lokaj politikaj oligarkoj, de kiuj ili dependas pri sia tuta kariero... Koncerne la justicon, tiu estas ankaŭ regata de la ŝtatoj kiuj nomumas preskaŭĉiujn prokuroraron kaj kortumanojn, havas la monopolon pri la punsistemo, ktp.

La ministro pri justico lanĉis do ĝeneralan reformon de la sekurec-organismoj de la lando, per la programo Unueca Sistemo de Publika Sekureco (USPS). Temas kompreneble unue pri fortigo de la federacia polico kaj etendo de ĝia ekscese limigita agokampo ; sed precipe, pri iom-post-ioma unuigo de la policoj, meti ilian formadon, ilian utiligon, ilian organizadon sub federacia respondeco, kaj fine starigi sendependajn kaj demokratiajn organizojn por kontroli ilian agadon.

En kunteksto de deliktiĝo kaj grandskala ĝenerala sociala elkluditeco [3], la morala malintegriĝo kaj la klientisma diserigo de la policoj disvastigas en ĉiuj ĉefurboj de la lando ondon da banditismo kaj de ĝenerala perforto, neeltenebla por la plimulto de la homoj ; ĉiujare, dekmiloj da mortigoj kaj murdoj, precipe en la malriĉaj kaj mezaj klasoj, faras el tio la tragikan statistikon.

Ekde marto 2003, en Rio-de-Ĵanejro, furiozas ondo da imponaj perfortoj, sendube orkestrata de la rezistado de la loka politikista oligarkio al la disponoj kontraŭkoruptaj kaj de buĝeta respondeco de la registaro « Lula ». Ĝi donas kapturnigan ideon pri la danĝeroj riskataj, se tiu ne sukcesos respondi al la sekurec-postuloj de la loĝantaro per meto de la publika forto sub sian aŭtoritaton kaj sub la kontrolon de la civitanoj.

La rezistado de la justico - same celata de aktiva reorganizado - ankaŭ kantas koloraturojn. La Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), alertita de homrajtdefendaj movadoj, sendis oficialan komision, kiu, en septembro 2003, faris skrupulan enket-raporton, forpuŝante Brazilon al rango de Birmo koncerne arbitraĵojn, torturadon, punsistemon kaj, antaŭĉio, eksterjusticajn ekzekutadojn.

Por la miloj da murdoj ĉiujare menditaj kaj faritaj en la kompleta senpuneco, la raporto montras esencan fonton : la justican kaj polican mondon. La UN postulas do inspektadon de la brazila justicaparato. Dum « Lula » kaj la justicministro donas sian konsenton, la prezidanto de la Supera Federacia Tribunalo ordonas al la kortumoj kaj prokuratorejoj de la lando rifuzi sian aliron al la UN ; kaj, kiel defio al la registaro, komence de oktobro, du el la interparolantoj de la komisarino de la UN estas ekzekutitaj en la hela tago fare de mortigistoj.

Estas kompreneble la bienproprieta demando kiu plej bone kristaligas tiun rezistadon de la justicaparato : senvalidigante la dekretojn de la registaro pri eksproprietado, kondamnante kaj enprizonigante la gvidantojn de la Movado de la Senteraj kamparanoj (MST), fermante la okulojn pri la armado kaj krimoj de la milicoj de la grandaj terposdantoj, ĝi sisteme fariĝas remparo de la latifundio, samtempe kontraŭ la registaro kaj la MST.

Ĉar la lukto por redukti kaj kontraŭbatali la politikan povon de la terposedaj oligarkioj ankritaj en la institucioj de la federaciaj ŝtatoj estas nedisigebla de la transformado de la terposedo. Dum unu sola proprieto etendiĝas sur la ekvivalento de pluraj francaj kantonoj, la loĝantoj de tiuj regionoj estas unuavice ŝuldantoj al la mastro de la tero antaŭ ol esti civitanoj. La limigo de la latifundio, la starigo sur ĝiaj redistribuitaj teroj de familia kamparanaro kiu atribuos gravan rolon al la kooperativoj, unuvorte la agrarreformo, restas do, transe de la sociala dimensio, la ĉefa parto de la lukto por politika demokratiigo de la socio kaj de la teritoria potenco.

En la kamparo, la premo estas konsiderinda. Kvar milionoj da familioj « senteraj » atendas establiĝon [4], dum 27.000 proprietuloj sur bienoj de pli ol 15.000 hektaroj anoncas, per la voĉo de la kamparaj politikistoj, sian intencon defendi la latifundion per siaj propraj milicoj. Ekde marto 2003, la MST lanĉis la instrukcion « Ek al la latifundio ! ». En aŭgusto, la prezidanto da Silva deklaris ke la agrarreformo fariĝas la prioritato de la transiĝa periodo. La ter-okupadoj pli oftiĝas. Tamen, la politika subteno de « Lula », la institucia agnosko de la MST, la rajtigo de la okupadoj, la apogo de la ministrejo kaj la kreditoj al la kooperativoj ne sufiĉos, se la registaro ne povas trudi sian leĝon al la defio de la terposedaj premgrupoj. Jam ĉi-jare, sesdek-kvin aktivuloj perdis sian vivon en tiuj luktoj.

La PT ne volas bremsi la postulojn de la popolaj movadoj. « Ni estas nenies fajrobrigadisto, nek tiu de la MST, nek de la sindikatoj, nek de la civitanaj movadoj », precizigis s-ro José Genoino. « Mi diskutas kun la MST, kun la CUT [Unika Centralo de la Laboristoj], kun la NRO... Neniam mi estingos la incendiojn. » Sed li ankaŭ ne serĉas la rompon kaj la ĝeneralan alfrontiĝon. Li provas anstataŭe limigi la rezistadojn kaj trudi intertraktadojn, rajtigante la popolajn movadojn.

Tamen, la sukceso de la transiĝo dependas de lia kapablo solvi la decidajn demandojn supre menciitajn, almenaŭ tiom, se ne pli, kiom de la bonaj makroekonomiaj indicoj. Aŭĝi malfermiĝos sur la realigo de nova disvolvo-modelo, demokratia kaj ne novliberalisma - la fama nova paradigmo -, aŭĝi perdiĝos en la katastrofo de rezigno.

Gilles DE STAAL.

Liberaj teroj kaj homoj

$
0
0

KION FARI EN LANDO kie pli ol 30 milionoj da hektaroj de teroj ne estas kultivataj, kie 70 % da nutraĵoj estas importataj, sciante ke 80 % da ekspluatataj zonoj apartenas al nur 5 % da produktistoj ? La respondo estis donita de la prezidanto Hugo Chávez, mallonge post lia venko en la referendumo kiu decidis pri lia restado en la povo, la 15-an de aŭgusto 2004. « La horo venis por alfronti tiun historian problemon, kiu estas vera kancero. Tiom longe kiom ekzistas gigantaj kamparaj proprietoj, ni ne povos antaŭeniri en ajna disvolvo-projekto. »

En la momento en kiu la registaro provas diversigi ekonomion kuŝantan ĉefe sur la naftoproduktado, la agrarreformo fariĝis unu el la prioritatoj de la bolivara revolucio. Deklarante « la militon al la grandaj agrikulturaj proprietoj », la 10-an de januaro 2004, la prezidanto subskribis dekreton pri regulado de la terproprieto, kiu postulas ke ĉiuj pretendantaj proprietuloj prezentu la tutaĵon de siaj kontraktoj de aĉeto de bienoj en sia posedo. Laŭ tiu pravigo estas difinata la aparteno de teroj al la publika aŭ la privata sektoro.

Promulgita en 2001, la Leĝo pri Teroj (Ley de tierras) estis reformita. La 5-an de aprilo 2005, la parlamentanoj decidis, per larĝa plimulto, modifi dek-ok artikolojn por subteni la daŭreman disvolvadon de la agrikultura mondo kaj fortigi la rajton de la kamparanoj resti sur la teroj kiujn ili ekspluatas. Tamen, la plej grava ŝanĝo estis la redifino de la nocio de granda agrikultura proprieto. La antaŭa teksto konsideris granda bien-proprieto ĉiun bienon pli grandan ol 5.000 hektaroj. Por la kamparanaj movadoj, tiu difino estis malhelpo por la ŝanĝo de la bienstrukturo de la lando, ĉar ĝi malebligis reformon por ĉiuj pli malgrandaj proprietoj pli bone ekspluateblaj. Nun, la granda proprieto jam ne estas difinita laŭ la kvanto da teroj, sed laŭ la produktiv-nivelo de la tereno.

Pretaj al ĉio por konservi la koncentriĝon de la tergrundoj, eĉ neproduktivan, la terposedantoj respondis perforte al la planoj de la registaro. Laŭ la Nacia Agrikultura Kunordigado Ezequiel Zamora, 138 kamparaj laboristoj estis murditaj depost 2001 – tamen sen ĝeni la impeton de la reformo nek la entuziasmon de la kamparanoj.

Dum la unua etapo de la Leĝo pri Teroj, inter 1999 kaj 2004, la registaro instalis 130.000 familiojn sur proksimume 2 milionoj da hektaroj de teroj. En tiu ĉi dua fazo, la INTI transdonis preskaŭ 200.000 hektarojn al kamparanaj kooperativoj kies prioritato estos produkti nutraĵojn. Postulante la liberigon de la ekspluateblaj teroj, la ŝtato stimulas efektive la ŝanĝon de la agrikultura modelo, en lando kie grandaj surfacoj estas destinitaj al la agronutraĵa industrio de sukero, de faruno kaj de fermentitaj trinkaĵoj.

« Oni ne nutras sin per, sur la telero, peco da sukerkano, klarigis la kamparano José Hernández, dum terokupado, en la ŝtato Yaracuy. Ni devas produkti nutraĵon por la nacio. » Redonante al la kamplaboristoj iliajn rajtojn, la registaro volas redukti la nivelon de senlaboreco kaj ebligi al la lando reakiri sian agrikulturan alvokiĝon. La ĉefa celo estas atingi la nutraĵan suverenecon, kiu estas konstitucia rajto en Venezuelo.

Claudia JARDIM.

La brazila Paranao fronte al la « modernigo » de la agrokulturo

$
0
0

« TERRA ROXA. » La « ruĝa tero », unu el la plej fertilaj de la mondo... Ĝi abundas en tiu ŝtato de la suda regiono de Brazilo, la Paranao. « Vera revo, entuziasmiĝas s-ro Laércio Trucolo, kiu mastrumas la produktadon de la fazenda [1] Chapadão, agrokultura paradizo de 1.400 hektaroj. Ĉi tie oni atingas senprobleme du rikoltojn jare. Jen kio kreas enviulojn en Eŭropo ! » Revo, efektive. Revo de sukaj profitoj por iuj, danke al ĉiam pli « moderna » kaj pli « teknologia » agrokulturo. Revo de ekzistado kaj de digno por la aliaj... multe pli grandnombraj.

Tridek mil fazendeiros dividas inter si proksimume 70 % de la 16 milionoj da prilaborataj hektaroj de Paranao, dum proksimume 300.000 etaj proprietuloj disponas pri mezume 40 hektaroj, do proksimume 27 % de la prilaborata surfaco. Samtempe, 300.000 « senteraj » familioj dividas inter si la restantan surfacon, kun malpli ol po 5 hektaroj ĉiu. Necesus tamen dek-kvino da hektaroj por nutri 6-personan domanaron.

Tiuj familioj estis la unuaj viktimoj de la akcelita modernigo de la agrokulturo en la 1980-aj jaroj. Necesis grandaj surfacoj por la ekspansio de la « modelo de la agrobusiness, kun sia miksaĵo de meĥanizado, de herbicidoj, de ĥemia sterkaĵo kaj de intensa akvumado », klarigas s-ro Roberto Baggio, de la Movado de Senteruloj (MST). Inter 1985 kaj 1995, ĉiujare, en la tuta lando, malaperis 100.000 agrokulturaj proprietoj. Tion oni nomas « verda revolucio », nomo kiu sonas ironie, vide al la socia perforto kaj al la mediaj damaĝoj kiujn ĝi sekvigas, unuavice la amasa senarbarigo.

Komence de la 20-a jarcento, la arbaro kovris pli ol 16 milionojn el la 19 milionoj da hektaroj de Paranao. Sub la hakiloj kaj motorsegiloj de la enmigrintoj, tiu arbara kovraĵo cedis ĝis atingi nur apenaŭ 1,5 milionojn da hektaroj (8 % de la surfaco de la ŝtato.

Dum tiu tempo, la regiono akiris aĉan titolon, tiun de la ĉefa konsumanto de pesticidoj kaj de ĥemiaj sterkaĵoj de Brazilo. Dum oni komencas fari la ligon inter intensa uzado de tiuj produktoj kaj la alia nacia rekordo de Paranao - tiu de kancero de hepato kaj de pankreato -, pli kaj pli da homoj rimarkigas, kun s-ro João Pedro Stedile de la nacia direktejo de la MST, ke la verda revolucio havas ĉiujn ecojn de « bruna kontraŭreformo ».

Tamen, kvankam la koncentriĝ-procezo praktike stabiliĝis, ĝi povus rekomenci kun la alveno de la genetike modifitaj semoj, ĉefe pere de kontrabando el Argentino kie ili estas permesitaj, kaj je la granda kontentiĝo de la transnacia entrepreno Monsanto. [2]

Certe, la guberniestro de Paranao, s-ro Roberto Rquião, nuancas ke la genetike modifita sojo, tute nekonata en Paranao, atingas tie « ne pli ol 2 % de la produktaĵo ». Sed, ĉirkaŭ Francisko Beltrão, « proksimume 70 % de la uloj faras transgenetikon », taksas s-ro Juan Bedenaski, en taŭga loko por pritaksi tion - li vendas herbicidojn kaj ĥemi-sterkaĵojn al la lokaj agrokulturistoj. La infektado progresas, la sistemo de « patentaĵoj » - imposto sendepende de la fina vendoprezo enspezata de Monsanto por uzo de ĝiaj semoj, kiun ĝi kompreneble protektis per tre striktaj patentoj - povas tiam montri sian veran vizaĝon. [3]

Ĉar Monsanto ne postulis pagon de tiu imposto en la unuaj jaroj, multaj agrokulturistoj estis tentitaj de tiuj « senpagaj » semoj laŭdegataj de la komercaj servoj de la potenca multnacia entrepreno kaj... de la granda plimulto de la komunikiloj. Tamen, en 2004, Monsanto subite pagigas patentaĵojn de po 0,62 realoj por sako da 60 kilogramoj. Pinto de la absurdo : multaj produktistoj fine cedas kaj iom post iom pagas, eĉ por la « konvencia » sojo, ĉar ili preferas ne riski punon de po 1,5 realoj por sako (en 2004) trudataj al la « perruzuloj », kiuj kelkfoje estas mem senkulpaj viktimoj de sponta infektado, de kampo al kampo, kiun neniu kontrolas...

La transnaciulo siavice certigas al si la subtenon de la grandaj kooperativoj, per tio ke ĝi igas ilin interesiĝi pri rento des pli profita ĉar 100-%-a altigo de la tarifoj estas jam anoncita por la rikolto 2005/2006 ! Dume, la sekeco malaltigas la produktivon kaj la evoluo de la dolar-kurzo tute ne prezentas avantaĝon [4], kaj la maŝo kuntiriĝas ĉirkaŭ la kolo de la « etuloj », minacataj de ekskludo...

Estas tamen ili kiuj kreas 80 % de la laborpostenoj, certigas la redistribuadon de la enspezoj el la tero, fortikigas la ekloĝadon en la kamparo kaj kontribuas al la disponeblo de bazaj nutraĵoj kiuj apenaŭ interesas la agroproduktajn eksportistojn. Laŭ la Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko (IBGE), la produktado de nigra fazeolo - tipa por la brazilaj pladoj - pasis de 38 kilogramoj po loĝanto en 1938 ĝis malpli ol 10 kilogramoj nun, dum la « feijão » restas same populara. Ne gravas. La agrobusiness sukcesas trudi sian vizion de la agrokulturo... Ĝi estas eĉ decide venkanta, laŭ s-ro Baggio, por kiu la genetike modifitaj organismoj estas nenio malpli ol « la lasta batalo por la dominado de la tero, jam ne de eta grupo de latifundistoj, sed de ankoraŭ pli eta grupo de multnaciaj entreprenoj ».

Tamen naskiĝis espero dum la elekto de s-ro Luiz Inacio « Lula » da Silva kiel prezidanto de la lando en 2002, sed lia promeso malpermesi la GMO-jn estis vanaj, kiel multaj aliaj. La nomumo de s-ro Roberto Rodrigues kiel ministro pri agrokulturo estis cetere kvazaŭ programo : li sidas en la estraro de la fondaĵo Bunge, unu el la grandaj multnaciaj entreprenoj de la semmerkato.

Kun la permeso surmerkatigi, poste kulturi gene modifitan sojon, en la ŝtato Riogrando Suda, komencis, en oktobro 2003, longa serio de misakceptoj por tiuj kiuj kontraŭas la GMO-jn. Iliaj lastaj esperoj forvaporiĝis la 24-an de marto 2005, kiam estis aprobita la « leĝo pri biosekureco », kiu malfermas la vojon al ilia komercigo. Kvankam la laŭkonstitucieco de la teksto estas pridubata, nome de la Brazila Instituto pri Defendo de la Konsumanto (IDEC), ĝi tamen estas grava venko por la duon-dekduo da transnaciuloj kiuj troviĝas sur la bona vojo por certigi por si monopolon kaj permanentan renton en merkato kiu antaŭ ankoraŭ dudek jaroj ne ekzistis. La decido de la registaro, en 2003, kromimposti je 35 % la importaĵojn de ĉina glyphosate [5], sen tuŝi tiun de Monsanto, estas perpleksiga...

La danĝero ke establiĝos monopolo venigis en la arenon la guberniestron de Paranao, s-ron Roberto Requirão. Dum, sub la premo de la konsumantoj, la postulo de la grandaj importlandoj (Eŭropo kaj Azio) orientiĝas pli kaj pli al la ne genetike modifitaj produktoj, la usonaj eksportoj de sojo, ĉefe modifita, falas (malpli je 41,5 % en 2004) profite al la brazila produkto. Jen konkurenco kiu ĝenas en la Nordo. En tiu kunteksto, s-ro Requirão ne povas toleri ke la « nacia suvereneco » estu submetita al patentoj posedataj de manpleno da transnaciuloj kies interesoj estas ofte proksimaj de la vaŝingtonaj. « Se ili sukcesas ĝeneraligi la uzadon de la GMO-j, ili sukcesos regi nian produktadon. » La nutraĵa armilo en la servo de iel geopolitikaj interesoj...

Post la provo deklari sin « zono libera je GMO-j » en oktobro 2003 - sub la premo de la sociaj movadoj -, Paranao devis centri sian batalon sur la haveno de Paranagŭo [6], ĉefa cereal-haveno de Latinameriko, kiun ĝi mastrumas. Tiu estis fermita al la modifitaj produktoj surbaze de teĥnikaj argumentoj. « Ni havis nur unu silon, klarigas la guberniestro. Se ni metas gene modifitan sojon en la cirkviton, ni havos infekton kaj la tuta sojo de Paranao estos konsiderata gene modifita. » Teman, dua silo, destinita por « tradiciaj » cerealoj, estas konstruata ! Denuncante provon de manipulado, la opozicio - proksima de la multnaciuloj de la semmerkato kaj favora al la malfermo de la haveno al la gen-modifitaj produktoj - faras lokaŭton kaj parlamentajn enketojn kun la celo ke la Unio ekregu la instalaĵojn. Jen « federigo » kiu, en la plej multaj kazoj, tie kie ĝi okazis aliloke en la lando, montriĝis kiel intera etapo al privatigo de la havenoj... kaj de ilia malfermo al la gen-modifitaj produktoj.

Paranao apogas sin sur la principo de antaŭzorgo, enskribita en la Konstitucio de 1988, sed la diferencon faros la decidemo de la eŭropaj kaj aziaj konsumantoj rifuzi la alvenon de genmodifitaj produktoj en iliaj teleroj. Efektive, se la komerca direktoro de la Paranagŭa haveno, s-ro Ruy Alberto Zibetti, lulas sin per bonaj sentoj, malantaŭ la « etiko » kiun li tiel referencas travideblas... la ekonomia « pragmatismo » kaj la neceso por Paranao subteni nuancitan produkton ekonomie sukcesa en la internacia merkato ! Aliflanke, tiu sama logiko de merkat-integriĝo tute ne pridubas la produktisman logikon.

« Ni bezonas amas-agrokulturon », lanĉas s-ro Requião. La Sekretario pri Agrokulturo siavice ade memorigas ke Paranao daŭre « rompas la rekordojn », stimulate de gravaj « gajnoj en produktivo ». [7] Estas vere ke kun 2,3 % de la nacia teritorio, ĝi tronas ĉekape de la cerealproduktaj ŝtatoj kun 23 % de la brazila produkto en 2004. La agrokultura komerco fariĝis la ĉefa ekonomia aktiveco (proksimume triono de la malneta interna produkto) kaj centriĝas sur la grandaj kulturoj : maizo, trigo, aveno (Paranao estas la ĉefa produktanto de Brazilo) sed ankaŭ, kompreneble, sojo (dua produktanto) kies relativa graveco ne ĉesas kreski. Inter 1990 kaj 2003, la surfaco okupita de tiuj kulturoj kreskis je 14 %, por superi 8 milionojn da hektaroj. La produkto siavice pasis de 12 milionoj al pli ol 30 milionoj da tunoj... Kaj tio ne estas la fino. « Necesas produkti, produkti, produkti..., martelas s-ro Marcos Prochet, reprezentanto de la Kamparana Demokrata Unio en Paranao (organizo starigita de la grandaj proprietuloj kun la celo « respondi » al la apero de la MST), pugnobatante la stirilon de sia aŭtomobilo. Vi komprenas, la malriĉuloj ricevas monon kiam ili havas infanojn, do... - kun komplica rideto - ja necesas ke ni faru tiel ke estu sufiĉe por manĝi ! » Tamen, pri la retrocedo de la arbaro kulpas nek la malriĉeco nek la malsato... Por la reto Ecovida [8], la argumento simple ne trafas. « La malsato estas socia kaj politika problemo, ne teĥnologia ». Ĝi ne solveblas per « konservativa, polua kaj malegaleca modernigo de la agrokulturo ».

Tiu modelo tute ne pruvis sian taŭgecon. Studaĵo montras ke la « konservativa modernigo » de la agrokulturo implicas duoble pli rapidan kreskon de la kostoj ol de la produktivo kaj saldiĝas per redukto de la malneta plusvaloro de la produkto. [9] Cetere, al la kosto de poluado de la grundakvo (respondeca pri pli ol 6.000 rekonitaj kaj 30.000 estimataj kazoj de veneniĝo en Paranao ekde 1993) [10], oni komencas aldoni la koston de la elĉerpiĝo de la grundoj ligita al la tro ofta unukulturo de sojo (al kiu oni atribuas 20 % de la agrokulturaj enspezoj, en 2002, en Argentino, kie la mezuroj estas faritaj) [11]. Por s-ro Stedile kaj por s-ro Frei Sergio Gorgen, deputita de la Partio de Laboristoj de Riogrando Suda, la kalkulo estas rapide farebla : la agrobusiness « supervivas hodiaŭ nur danke al la subvencioj kaj faciligoj farataj de la brazila ŝtato ».

Jen ekzemplo : ekvalida en 1997 kaj konsiderata kiel akcelilo kiu ebligis al la agrobusiness disvolviĝi, la leĝo Kandir senimpostigas la eksportistojn de krudmaterialo pri la imposto pri cirkulado de varoj kaj servoj (ICVS) - imposto de 13 % pri la plusvaloro pagenda al la ŝtatoj. La federacia registaro promesis kovri la enspezo-mankon por la ŝtatoj, sed ĝi neniam faris tion komplete. Por la nura Paranao, « tio estas donaco de pli ol 4 miliardoj da realoj [pli ol unu miliardo kvincent milionoj da eŭroj] ekde aplikado de la leĝo », asertas s-ro Baggio. La transiro al la intensa modelo tiel faras transigon de riĉaĵo de la « etaj » agrokulturistoj al la « egaj » entreprenoj (ĉefe de la agroĥemio), kaj de la publika sfero al la privata sfero. Do, la elpruvitaj receptoj de la novliberalismo...

Al tiu sistemo, la sociaj movadoj kontraŭmetas alian, pli respekteman pri la homoj kaj pri la medio, kiu apogas sin sur du konceptoj : la agrarreformo kaj daŭrigebla kaj ekologia agrokultura modelo. La fama « produkti malpli, por produkti pli bone »... « kaj por la interna merkato ! », aldonas s-ro Vanderley Ziger, direktoro de la kooperativo Cresol-Baser, starigita en 1996 en la sudorienta kaj centra-okcidenta regionoj de Paranao. Lia celo : ebligi al la etaj agrokulturistoj la « aliron al kooperativa kredito, al teĥnologioj de biologia kaj daŭrigebla ekspluatado ». Temas ankaŭ pri kreado de « sistemo de komercigo kiu eliras el la kapitalisma reto de la grandaj kooperativoj », retrovi kurtcirkvitojn de provizo kaj ĉesigi la « turist-nutraĵojn » kiuj eliras el la lando por reveni riĉiginte la interulojn.

La afiŝita celo ne estas alia ol helpi la agrokulturistojn « repreni la kondukilojn de sia vivo kaj de sia medio », certigante sian identecon. Kiel klarigas s-ro Gilmar Ostrovski, de Ecovida, « la realproprigo de la agrokulturo estas politika kaj socia realproprigo ». Ĉu malserioza programo, for de la realeco ? «Ĝi estas la sola kiu ebligas al ni solvi samtempe niajn mediajn kaj sociajn problemojn, kiel senlaborecon kaj la fuĝado el kamparo », tiel oni asertas en la oficejo de Cresol-Baser. Cetere, « la projekto estas jam enskribita en la leĝo ! » Efektive, la konstitucio de 1988 diras ke « la Unio kompetentas eksproprietigi (...) en la perspektivo de la agrarreformo, la terojn kiuj ne plenumas sian socian funkcion. » Per socia funkcio oni komprenas la « taŭgan uzadon de la naturresursoj kaj [la] konservado de la medio », « la respekton de la dispozicioj kiuj reguligas la laborrilatojn » kaj la protekton de la « bonfarto de la proprietuloj kaj de la laboristoj ». En ŝirmata oficejo de Kuritibo, la ĝenerala direktoro de la sekretariejo pri agrokulturo, s-ro Newton Ribas, per manmovo forbalaas la ideon. « La agrarreformo estas jam farita en Paranao : ni havas sufiĉe da etaj agrokulturistoj. Kaj krome, ĉi tie ne ekzistas disponeblaj teroj. (...) Brazilo grandas : la « senteruloj » povas iri aliloken ! »Ĉu ekzemple aldoniĝi al la legiono da laboristoj ekspluatataj en Serado [12] ? Laŭ la Nacia Instituto pri Koloniigado kaj Agrarreformo (INCRA), tamen, 2,6 milionoj da hektaroj de tero mankas en la oficiala kadastro de Paranao, verŝajne kontraŭleĝe okupataj de agrokulturistoj kiuj « forgesis » ilin deklari. Jen sufiĉa motivo por eksproprietigo... «Ĉiel, klarigas la agronomo Christophe Lannoy, eĉ se oni duobligus la surfacojn okupatajn de la homoj kiuj havas hodiaŭ nur 25 hektarojn, restus ankoraŭ teroj en Paranao. La problemo estas problemo de politika volo ! » Estas vere ke tiu temo la seniluziiĝo estas granda pro ĉiuj kiuj atendis de la Brazilo de « Lula » ke ĝi malfermu la vojon al alternativoj al la liberala modelo.

Sur federacia nivelo, la registaro ne sciis rompi la vizion de « klasa agrokulturo » ankrita en la institucioj mem. La maleblo fari strukturan respondon al la agrokulturaj demandoj montriĝas per la ekzisto, unuflanke, de la ministrejo pri agrokulturo de s-ro Rodrigues, kaj, aliflanke, de tiu de la Kampara Disvolvado, kiu provas respondi al la bezonoj de la familiaj agrokulturistoj. En la ŝtatoj regas la sama dukapulo. Dum en la plej multaj registaraj sekretariejoj oni diras ke oni volas « defendi la malgrandulojn » kaj « protekti la medion », ĉefe per starigo de agro-ekologia lernejo en partnereco kun Karakaso kaj Havano, la guberniestro Requião asertas ke « la agro-ekologio estas apenaŭ io alia ol utopio ».

Siavice, la ŝtatsekretario pri buĝeto, s-ro Reinhold Stephanes - el la Partio de la Liberala Fronto (PFL) kaj implikita en la preparo de la « Plan Real » [13] -, gratulas sin pro tio ke « la helpo kiun ricevas la familiaj agrokulturistoj ne kostas [al ni] multe : ĝi venas ĉefe de la Unio kaj de la Monda Banko. » Monda Banko, pri kiu s-ro Frei Betto, demisia membro de la registaro kies politikon li kritikas, klarigas ke ĝi « malpermesas al Brazilo ĉian strukturan reformon ». [14] Do, inter aliaj disponoj, la Unio donas kreditojn submetitajn al la postuloj de la Banco do Brasil (kiu mastrumas ĉiujn fondusojn laŭ agendo kiu favoras ĝiajn plej pagipovajn klientojn) kaj kiuj daŭrigas la ŝuldo-ĉenon. La ŝtato siavice konstruas grenejojn (por ke la agrokulturistoj « stoku kaj vendu siajn cerealojn plej bonpreze ») kaj aŭtentigas la produkton por faciligi la eksportojn. Tiel elfariĝas la bazoj mem de la reganta modelo. Ĉu tio interpreteblas kiel manko de politika ambicio aŭ kiel manifestiĝo de struktura krizo kiu malhelpas la ŝanĝon en la lando ? En la tempo de bilancoj, la debato viglas inter la seniluziiĝintoj de la PT kaj la ĝisostaj « lul(a)istoj ».

Ĉu temas pri alpreno aŭ realpreno de la regado de strategiaj entreprenoj kies aktiveco limiĝas al la ŝtato (kiel la elektrokompanio de Paranao, Copel), reintertraktadoj de la « malmoralaj kontraktoj » kiuj ligis Paranaon al predaj entreprenoj, profunda reformo de la eduksistemo, partopreno en Telesur [15] (per partnereco kun la publika televido Paraná Educativa), ktp. : per komparo, la amplekso de la dispozicioj de la guberniestro de Paranao sugestas nerefuteble ke ekzistas sur la nivelo de la federacia ŝtato forta inerto, kaj aparte en la agrokultura kampo, kiu estas strategia sektoro por la brazila dominanta klaso, elito precipe agrokultura.

En lando kie la novliberala kredkonfeso estas tiel interniĝinta ke pri ekonomika ortodokseco, « la potenco de la Unio super la ŝtatoj estas pli forta ol tiu de la IMF super la Unio » [16], la cedo de la publikaj potencoj antaŭ la privataj interesoj aperas, por multaj, kiel fataleco. La krizo kiu tuŝas la PT forte difektas la esperon de ŝanĝo farota de la publika potenco. [17] En tiu kunteksto, oni elvokas la nomon de s-ro Requião por reprezenti la « maldekstron », se s-ro Inacio « Lula » da Silva ne prezentiĝus. Sed ĉu lia « energia naciismo » ne stumblus sur la samaj limoj trudataj de tro mallongaj mandatoj kaj de la institucioj pervertitaj de korupto kaj klientismo ? Krome, ĉu lia vizio de « nespekula kapitalismo » bazita sur « kompensaj » [18] politikoj, kiu kontentiĝus pri mildigi la efikojn de strukture maljusta sistemo, kongruas kun la profunda volo de emancipiĝo de la familiaj agrokulturistoj, de la senteruloj, de ĉiuj kiuj decide volas eliri el la statuso de dominato al kiu la nuna modelo kondamnas ilin ?

Ĉiukaze, por tiuj, necesas rapidi... antaŭ ol la genetike modifita sojo infektintos la tutan landon.

Renaud LAMBERT.

Agrarreformo ? Ne !

$
0
0

La 24-an de marto 2002, 500 kamparanoj okupas la bienon (fazenda) de la familio de la prezidanto Fernando Henrique Cardoso. Kelkajn tagojn poste, en la brazila ŝtato Pará, 14 malriĉaj brazilanoj ligitaj kun la Movado de la Senteruloj (MST) estas fine liberigitaj, post 60 tagoj da malliberejo, pro esti okupintaj, ankaŭ ili, bienon apartenantan al la eksprezidanto de la Senato, persekutata pro diversaj politik-financaj aferoj, s-ro Jader Barbalho. La 23-an de majo, la majoro José Maria Oliveira estas kondamnita al 158 jaroj da malliberejo pro sia respondeco en la morto de 19 kamparanoj murditaj de la militista polico en Eldorado do Carajas, la 17-an de aprilo 1996. Kiel la kolonelo Mario Pantojak, alia kulpigita oficiro, kaj malgraŭ nerefuteblaj pruvoj, li restas en libereco, ĉar iliaj advokatoj postulis la nuligon de la du juĝoj. Per tri eventoj tiel resumiĝas la situacio de la agrarproblemo ĉe la fino de la mandato de la nuna prezidanto. La latifundioj (pli ol 1 000 hektaroj) kiuj reprezentas 1 % de la nombro de agrokulturaj establoj, okupas 45 % de la produktivaj surfacoj - ofte ne ekspluatataj. La 20 plej grandaj latifundioj sole okupas la saman surfacon kiel 3,3 milionoj da malgrandaj produktistoj. Samtempe almenaŭ 3,5 milionoj de kamparanaj familioj atendas agrarreformon.

La registaro Cardoso pretendas esti profitiginta 482 206 familiojn de la argrarreformo (fine de 2001), sed taksadoj reduktas tiun ciferon al 234 062, el kiuj 60 % en la pionira fronto, per kulturebligado de novaj surfacoj (kio gravigas la senarbarigon). Cetere, li subtenas politikon de aĉetado de latifundioj fare de la ŝtato (je altegaj prezoj) kaj revendado al kamparanoj (kiuj ne povas pagi !) anstataŭ demokratiigi la aliron al la tero per eksproprietigo. La MST siavice postulas transigon de proprieto de neuzataj teroj kaj jam instalis 138 000 familiojn en "okupitajn" terojn. Responde ĝis spertis nur ferocan subpremadon de ĝiaj gvidantoj kaj ondon da elpeladoj, de arbitraj malliberigoj kaj de murdoj al la malriĉuloj de la kamparoj.

M.L.

Vd. la artikolon de Carla Ferreira : "En la lando de la senteruloj"

De kaj por la latinamerikanoj

$
0
0

LANĈITA DE LA PREZIDANTO Hugo Chávez kaj inspirita de la lukto de la liberigisto Simono Bolivaro por liberigi Sudamerikon de la hispana jugo kaj konstrui « grandan patrujon » en la sudo de la kontinento [1], la Bolivara Alternativo por Ameriko (ALBA laŭ la hispanlingva siglo) havas pli ambician celon ol tiu de la nun ekzistantaj ekonomiaj organizoj : venki la malriĉecon kaj redukti la sociajn malegalecojn kiuj plagas la landojn de la regiono.

La ALBA prezentiĝas kiel alternativo al la projekto de la Areo de Libera Komerco de Ameriko (ALKA, en la hispana : ALCA), lanĉita de Usono por, kiel diris siatempe la ŝtatsekretario Colin Powell, « garantii al la usonaj entreprenoj la kontrolon de teritorio, kiu iras de Arkto ĝis Antarktio, kaj ĝian liberan aliron, sen ajna obstaklo, por niaj produktoj ».

« Kun la rigardo direktita al la Sudo », la ALBA estis unuafoje elvokita de s-ro Chávez dum la 3-a pintkunveno de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la Komunumo de Karibio (CARICOM), sur la insulo Margarita, en decembro 2001. Ĝi naskiĝis oficiale dum la 4-a Renkontiĝo de la sudamerika hemisfero kontraŭ la ALKA, kiu okazis, en Havano, de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2005. Tiuokaze la prezidantoj Chávez kaj Fidel Castro subskribis kvardek-naŭ kunlaborad-akordojn. « La ALBA ne realiĝos surbaze de komercaj kriterioj, nek laŭ egoismaj interesoj de la entreprenoj aŭ nacia profito realigebla malprofite al aliaj popoloj », anoncas la dokumento ellaborita por la okazo de la kuba kaj venezuela registaroj.

Antaŭĝia oficiala starigo, la modelo de kunlaborado inter Kubo kaj Venezuelo reflektis la volon de tiuj du landoj eniri tiun specon de logiko. Danke al subteno de pli ol 15.000 kubaj kuracistoj, la bolivara revolucio realigas unu el la plej gravaj socialaj programoj de la lando, Barrio Adentro (laŭvorte : ene de la kvartalo) bazita sur la preventa medicino en la popolaj kvartaloj, ĝis tiam sen prizorgo. Kompense, la kvara eksportanto de petrolo de la mondo sendas 80.000 barelojn je prefera prezo al la kariba insulo, kio ebligis la fortigon de la kuba industrio kaj mildigon de ĝia ekonomia krizo.

Tiu modelo tamen ne volas limiĝi al la akso Karakaso-Havano. Certe, la ALBA estas ankoraŭ nur en la stadio de propono. Sed, depost la 14-a de aprilo, kaj sekve al la eĥo de la ideoj de tiu kunlaborado, Venezuelo subskribis dudek-ses akordojn, de la energi-sektoro ĝis la milit-sektoro, kun Brazilo. La 1-an de aprilo, dum la enposteniĝo de la nova urugvaja prezidanto Tabaré Vásquez, s-roj Chávez, Nestor Kirchner (Argentino) Luiz Inacio « Lula » da Silva (Brazilo) kaj ilia gastiganto decidis fortigi la regionan integriĝon, konkretigante tiun volon per duflankaj akordoj inter Venezuelo kaj tiuj tri landoj. [2]

La ALBA kontraŭas la forigon de doganaĵoj (ĉefa celo de la ALKA), ĉar ĝi konsideras ilin rimedo por protekti la latinamerikajn produktilojn. Forigi tiujn dogantarifojn malfermus la pordojn al inundo de produktoj el la grandaj potencoj. Cetere, por redukti tiun malsimetrion inter landoj, la ALBA proponas la starigon de kompensaj fondusoj kaj la uzon de publikaj mendoj privilegiantaj la kooperativojn kaj la malgrandajn aŭ mezgrandajn industriojn.

Planante pli ampleksajn projektojn, la ALBA volas ankaŭ ataki la precipajn malfortaĵojn de la kontinento : la mankon da energio kaj la informmonopolon. La projekto krei la plej grandan petrolindustrion de la kontinento, Petrosur, celas unuigi la publikajn petrolentreprenojn de Argentino, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro kaj Venezuelo por profiti de la komuna potencialo kaj krei la rimedojn por forigi la energi-deficiton de la aliaj latinamerikaj landoj. [3]

La ideo de kontinenta televidĉeno, Telesur, estis cetere lanĉita de la venezuela prezidanto dum la 12-a pintkunveno de la ŝtatestroj de la Grupo de la 15, en Karakaso en februaro 2004. « Ni estas viktimoj de la komunikila monopolo de la Nordo, taskita disvastigi en niaj landoj informojn, valorojn kaj konsummodelojn kiuj estas malproksimaj de niaj realecoj kaj kiuj montriĝas esti (...) la plej videbla instrumento de la dominado. Por kontraŭbatali tiun fenomenon, necesas starigi televidĉenon de la Sudo. » En mallonga tempo, la ideo komencis konkretiĝi. Telesur devas dissendi informaĵojn ekde la 24-a de junio kaj, en septembro, kompletan programon. En la momento, 20 % de la « akciuloj » de la nova ĉeno estas argentinanoj, 19 % kubanoj, 10 % urugvajanoj. Venezuelo havas 51 % de la akcioj, sed intertraktas la vendon de 20 % kun la brazila registaro. La sidejo de Telesur estas en Karakaso, kaj korespondantoj estos lokitaj en Los-Anĝeleso, Bogoto, Limo, Rio-de-Ĵanejro, Bonaero kaj Montevideo. La programo – tute kiel la ALBA se ĝi ekflugos – estos farata de kaj por la latinamerikanoj.

Claudia JARDIM. En kvin etapoj

- 27-a de februaro 1989 : Popola ribelo (la « Caracazo ») perforte subpremata : 3.000 mortigoj.

- 4-a de februaro 1992 : La subkolonelo Hugo Chávez provas ŝtatrenverson kaj malsukcesas. Li estas malliberigita (amnistie liberigita la 26-an de marto 1994).

- 8-a de novembro 1998 : Grupite ĉirkaŭ s-ro Chávez, la Patriota Poluso gajnas la leĝdonajn elektojn kun pli ol 50 % da voĉoj.

- 6-a de decembro 1998 : S-ro Chávez estas elektita prezidanto, ĉe la unua baloto, kun 56 % da voĉoj.

- 25-a de aprilo 1999 : Venko en referendumo por la elekto de Konstituciiga Asembleo.

- 25-a de julio 1999 : Elekto de la Konstituciiga Asembleo.

- 15-a de decembro 1999 : La nova Konstitucio estas referendume aprobita. La Respubliko Venezuelo fariĝas Bolivara Respubliko Venezuelo.

- 30-a de julio 2000 : Sub la aŭspicioj de la nova Konstitucio, s-ro Chávez estas reelektita prezidanto de la Respubliko.

- 11-a de novembro 2001 : Promulgo de kvardek-naŭ dekret-leĝoj (leĝo pri teroj, leĝo pri fiŝkaptado, leĝo pri hidrokarbonoj, ktp.)

- 10-a de novembro 2001 : Unua nacivasta striko instigita de la opozicio.

- 11-a de aprilo 2002 : Puĉo renversas la prezidanton.

- 13-a de aprilo 2002 : Grandega popola mobiliziĝo revenigas s-ron Chávez en la potencon.

- decembro 2002 / januaro 2003 : Lokaŭto de sesdek-ses tagoj organizita de la mastraro. La ekonomia malstabiligo malsukcesas.

- 15-a de aŭgusto 2004 : S-ro Chávez gajnas la revokan referendumon kun 59,06 % da voĉoj.

- 30-a de oktobro 2004 : Totala venko de la « bolivaranoj »ĉe la komunumaj kaj regionaj elektoj.

Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?

$
0
0

ĈU LA ORGANIZO AL-KAIDA vere ekzistas ? La demando, serioze levita de bonaj aŭtoroj kiel Jason Burke [1], meritas esti starigita konsidere ĉion kion oni atribuas al la grupo de s-ro Usama Ben Laden ekde la 11-a de septembro 2001 : la atencojn de Madrido en marto 2004, la agojn en Irako faritajn de s-ro Abu Musab Al-Zarkaŭi (kiu laŭdire estas bazita en Faluĵa, sed kiu estis ankaŭ kulpigita pri la madridaj atencoj), la atencoj de Balio (oktobre 2003), de Istanbulo (novembre 2003), kaj antaŭ nelonge tiuj kiuj tuŝis Saud-Arabion (majo 2004). Aldoniĝas la aresto en Britio kaj Pakistano de supozataj respondeculoj de la reto Al-Kaida (aŭguste 2004). Kiuj estas la ligoj inter ĉiuj ĉi eventoj ?

Se oni trarigardas la personojn implikitajn en atencoj aŭ en atencoprovoj, oni povas mezuri la influsferon de Al-Kaida, ĉar la reto havas jam historion. Tamen necesas prudento : la akuzoj formulitaj kontraŭ individuoj etikeditaj esti batalantoj de Al-Kaida, internigitaj en Gŭantanamo (kiel la kvar francoj ekstradiciitaj al Parizo en julio 2004) aŭ metitaj antaŭ tribunaloj (s-ro Munir Al-Motasadek en Germanio [2]) montriĝis ofte tre fragilaj kaj ne validaj antaŭ ordinaraj tribunaloj.

Kompreneble, certaj diras ke oni konas nur tre etan parton de la glacimonto : Al-Kaida estas, laŭ ili, tentakla organizo strukturita antaŭ la 11a de septembro, kiu konservas ekde tiam dormantajn retojn agopretajn laŭ instrukcioj de la centro sendataj pere de diskretaj mesaĝoj sur interreto. Ĉu tio kredeblas ? Kial Al-Kaida atendus por agi ? Se ne ĝuste pro tio ke la teknikaj kondiĉoj ne estas plenumitaj (rekrutigo, akiro de materialo, ĉirkaŭiro de la sekurecoservoj), kio montrus ke la organizo estas pli malfortiĝinta ol la registaro Bush volas koncedi.

Al-Kaida ne ŝajnas havi kalendaron funditan sur preciza politika strategio (frapi en donita momento por influi la eventojn), sed male aktivisman kaj oportunisman vizion : frapi ĉiumomente por persistigi etoson de teroro kaj pruvi ke ĉiuj militaj intervenoj, de Afganio ĝis Irako, estas senefikaj. La atenco de Madrido ne estis escepto, kiel substrekas Lawrence Wright [3] : la programado de la atakoj estas nur hazarde ligita kun la hispanaj elektoj - kaj, se ne okazintus la ega mallerto de la registaro de s-ro José Maria Aznar, ĝi povintus produkti la malan efikon sur la opinio.

Por simpligi, oni povas klasi la atencojn atribuatajn al Al-Kaida en du kategoriojn : la « internaciistajn » kaj la « lokajn ». La unuaj estas farataj de diversnaciaj skipoj kiuj agas ĉiuj ekster la teritorio de sia devenlando (en Novjorko kaj Vaŝingtono, en Madrido, kaj ankaŭ dum la malhelpitaj atencoj de Los-Anĝeleso, Parizo kaj Strasburgo) ; la duaj estas farataj de « naciaj » skipoj kiuj agas sur sia propra teritorio, sed direktiĝas kontraŭ« okcidentaj » celoj (Kasablanko, Istanbulo, Balio). Ĝis nun, la « internaciistoj » estas precipe batalintoj de Afganio ; la « lokaj » funkcias siavice kiel koncesiuloj. La kazo de Irako estas malpli facile analizebla, ĉar la deveno kaj organiza aparteno de la eksterlandaj volontuloj, kiuj laŭdire ĉeestas en Faluĵa, ne estas konataj.

Ĉio indikas ke la movado Al-Kaida mutacias, esence pro la ŝanĝoj en rekrutigo. Ĉiam pli malfacilos paroli pri ĝi kiel strukturita organizo. Aliflanke, la « marko » havas belajn tagojn antaŭ si, en la mezuro ke ĝi certigas maksimuman efekton por farita ago.

Kion oni nomas Al-Kaida, estas unue bazita sur asocio de batalintoj de la afgana milito (aŭ pli ĝuste militoj). Ekde la okupacio de la lando fare de usonaj fortoj, tiu kerno ne nur ne plu renoviĝas, sed ĝi malkreskas, pro la mortoj kaj arestoj. Ĝi konsistas el du kategorioj : unuflanke, la kadroj de la gvardio proksima al s-ro Usama Ben Laden, el kiu certaj sekvas lin ekde la jaroj 1980, kaj, aliflanke, la ondo da junaj « internaciistoj » alvenintaj en la jaroj 1990, kaj precipe inter 1997 kaj 2001. Bredejo limigita kaj facile identigebla.

La novan duran kernon konstituas aktivuloj el Proksim-Oriento de la 1980aj jaroj kaj de komenco de la 1990aj jaroj por lukti kontraŭ la sovetianoj. Jam politikigitaj, ofte implikitaj en radikalaj movadoj de sia devenlando kaj devenaj de tre kredantaj medioj, ili sekvis s-ron Ben Laden en liaj migradoj al Jemeno kaj Sudano, por reveni samtempe kun li, en 1996, en Afganion. Multaj da ili estis mortigitaj aŭ arestitaj : Ŝejko Mohamed Odeh, Abu Hafs Al-Masri (Mohamed Atef), Sulejman Abu Gajt, Abu Zubejda... Ili partoprenis la vivon de s-ro Ben Laden, loĝis kun sia familio en la samaj remparzonoj kaj havas kelkfoje geedzajn ligojn (s-ro Ben Laden estis « doninta » sian filinon edziniĝe al Atef). De tiu grupo restas apenaŭ pli ol la egipto Ajman Al-Zavahiri.

« Juna gvardio » kun malsama profilo, aperis post 1992, kaj precipe ekde 1996 kaj la potencopreno de la talibanoj. Escepte de la saud-araboj, tiuj junaj « internaciistoj » estis plejparte radikaliĝintaj en Okcidento, kies vivomodon ili cetere sekvas (per siaj studoj, sed ankaŭ per siaj kondutoj kaj sia edzeco, se ili ne estas fraŭloj). Ili venis al Okcidento, aŭ tre junaj aŭ por studi. Certaj naskiĝis en Eŭropo kaj multaj akiris okcidentan ŝtatanecon. Ili fariĝas « renaskiĝintoj », tio estas : ili rompas ofte kun sia familio kaj politike radikaliĝas samtempe kun sia « reveno » al la religio - oni povas cetere supozi ke tiu « reveno » okazas en kunteksto de politika radikaliĝo. Inter ili, la kvar pilotoj de la atencoj de la 11a de septembro 2001, sed ankaŭ s-ro Mahamed Resam [4], la reto Begal [5], s-ro Zakarias Musauri [6] kaj s-ro Mahamed Sliti Amor [7]. Certaj estas konvertitoj (s-ro Richard Colvin Reid [8], s-ro José Padilla [9]. Kurioze, nur tre malmultaj aktivuloj venas rekte el islamaj landoj (escepte de certaj atencintoj de Istanbulo en novembro 2003, devenaj de Turkio.)

La membroj de tiu generacio revenas praktike neniam en la devenlandon de sia familio. Neniu el tiuj kiuj devenis de Alĝerio, ekzemple, aliĝis al la Armita Islama Grupo (AIG). Ili foriras al periferiaj ĝihadoj [10] (Afganio, Bosnio kaj poste Ĉeĉenio, eĉ Kaŝmiro), kaj ne al la Proksim-Oriento aŭ Magrebo, poste ili revenas al Eŭropo. La ĝihado kaj la vojaĝo al Afganio fariĝas pas-ritoj : la veterano kiu revenas de ĝi estas aŭreolata de la prestiĝo de muĝahid, eĉ se lia restado tie estis tre mallonga.

Zorgante meti iom da ordo en la alfluo de eksterlandaj volontuloj kiuj kaŭzis ofte tensiojn kun la loka loĝantaro, la talibanoj konfidis al s-ro Ben Laden (certe komence de 1997) la monopolon de la kontrolo de la tendaroj de la « araboj », inkluzive de la konvertitoj, dum la uzbekoj kaj pakistananoj konservis siajn proprajn strukturojn. Sekve, ĉiu islama volontulo kiu estas nek pakistanano nek devena de centra Azio kaj kiu vojaĝis al Afganio inter 1997 kaj 2001 pasis nepre tra la tendaroj de Al-Kaida (aŭ, por kelkaj da ili, tra tiuj de la radikalaj pakistanaj organizoj). Tio ne implicas ke ĉiu persono restadinta en tiuj tendaroj estas potenciala teroristo. « Internaciistaj » batalantoj

NENIU EL LA JUNULOJ de tiu nova generacio de « afganuloj », kontraste al la malnova gvardio, estas proksima al s-ro Ben Laden. La volontuloj estis submetitaj al filtrado : la plej bonaj estis elektitaj por reveni en Okcidenton por tie atenci, la restado en Afganio servis por trejni ilin, sed precipe por forĝi la « korpusan spiriton » destinitan esti la forto de la reto. La aliaj, do la plimulto, estis anigitaj al la eksterlanda brigado kiu batalis kun la talibanoj kontraŭ la komandanto Masud. Pro tio malfacilas por la okcidentaj juristoj trovi trafajn ĉefakuzojn por tiuj inter la kaptitoj de Gŭantanamo kies sola eraro estis troviĝi inter la trupoj de la talibanoj.

Estas tiu nova generacio el kiu konsistas la esenco de la kadroj farintaj « internciistajn » atencojn. Estas ĝi kiu ĝis nun faris la efikecon kaj la forton de la organizo. Laŭdifine, tiuj retoj estas samtempe internaciaj kaj funditaj sur densaj personaj rilatoj : ili ligas la tutmondigon kaj la koheron de homogena grupeto de homoj kiuj konas sin bone. Tiu solidareco de « internaciistaj » batalintoj, partoprenintaj la samajn tendarojn kaj la samajn batalojn, faras la elastecon kaj fidindecon de la retoj. Kaj, kiel analizis Marc Sageman [11], tiu korpusa spirito troviĝas ambaŭflanke de la inica vojaĝo al la afgana ĝihado. Oni radikaliĝas efektive en la sino de grupeto da « kompanoj » (en universitato, en kvartalo, en moskeo) kaj kie oni decidas foriri. Kaj, en Afganio (aŭ Bosnio, Ĉeĉenio), oni renkontas pliajn « fratojn » kiuj povas esti de Malajzio aŭ Pakistano kaj kiujn oni eventuale revidos en ilia lando.

La membroj de la reto kondutas ofte spite al ĉia logiko de vera eksterleĝeco. Oni kundividas la loĝejojn kaj la bankokontojn, oni atestas ĉe edziĝo de kompano, oni kunsubskribas testamenton de alia, ktp. La nepenetrebleco venas de la grupo-fenomeno, ne de la teknikoj de sekreta agado.

La ĉefstabo, la bazaj ĉeloj, la transnaciaj retoj kaj la komandoĉeno de Al-Kaida estas do funditaj sur personaj ligoj, forĝitaj ĉu en Afganio ĉu sur loka nivelo, kaj kiuj poste transponiĝas en transnacian kaj « malteritoriigitan » dimension (vojaĝoj, instaliĝo en aliaj landoj, multaj ŝtatanecoj, ktp.). La kamaradeco ludas tre gravan rolon, ofte fortigitan de geedzaj ligoj kiuj havas nenion « tradician » : oni edzinigas la fratinon de sia kompano - kaj ne la edzinon elektitan de liaj gepatroj -, kio implicas ofte modernan parrilaton, kiel atestas la edzino de la mortiginto de la komandanto Masud, kiu rakontas kiel ŝia edzo flikis mem siajn vestaĵojn [12]. Tiuj tre personaj ligoj faras la forton, sed ankaŭ la malforton de la retoj.

Kelkfoje sufiĉas por la polico elbobenigi la fadenon ekde konata aktivulo (eĉ se oni kulpigas senkulpulojn kiuj faris la solan eraron kundividi ĉambron aŭ frekventi la saman moskeon). Tiel, unu el la respondeculoj de la madrida atenco, s-ro Jamal Zugam, estis indikita de la franca al la hispana polico kaj mallonge arestita en novembro 2001. Eĉ se ankoraŭ ne ekzistas datenbazo pri la volontuloj irintaj al Afganio, certas ke kreskanta nombro da ili estas identigota (per dokumentoj kaptitaj surloke, arestoj, uzo de falsaj pasportoj, ktp.). Sed, precipe kun la perdo de la afgana svarmejo, praktike jam ne ekzistas loko por rekonstitui tiun veteranan solidarecon. Kaj se oni elvokas Ĉeĉenion, Sahelon [13], la pakistanajn tribajn zonojn, eĉ... Faluĵan, neniu el tiuj lokoj - eĉ se oni povas tie ĝui komplezon de la lokaj administracioj - povas konstitui daŭran rifuĝejon pro la kontroloj kaj punktaj frapoj. Unuvorte, la generacio de batalintoj de Afganio reduktiĝas (la tekniko de memmortigaj atencoj evidente kontribuas al tio) kaj penas renoviĝi.

Por eviti marĝeniĝon, Al-Kaida devas do larĝigi sian rekrutigadon kaj forĝi aliancojn. Sed ĝi ne disponas pri relajso, ĉar ĝi ne estas politika movado kun politika gvidado, militisma strukturo, vojkompanoj, organizoj de simpatianoj, ktp. Kiel reto de aktivuloj, ĝi ekzistas nur laŭ la mezuro en kiu ili faras atencojn. Antaŭvideblas do nenia perspektivo al politiko. Alidire, Al-Kaida povas alianciĝi nur kun grupoj de batalantoj (eĉ se tiuj povas havi politikan dimension, kiel en la kazo de la talibanoj aŭ de la ĉeĉenoj).

Ekzistas tri strategioj por serĉi aliancojn, aŭ simple fari relajsojn : koncesiado, asociadoj kaj banditismo.

La koncesiado funkcias jam. La « lokaj » atenculoj, tio estas aktivuloj sur sia propra tereno, ĉu ili faris aŭ ne vojaĝon al Afganio, eniras tiun kategorion. Loka grupo, sen rekta ligo kun la ĉefstabo de Al-Kaida, kiel en Kasablanko (aŭ konektita malrekte, kiel en la kazo de la atenco en Ĝerbo [14] aŭ tiu de Istanbulo), agas nome de la organizo, aŭĝia atenco estas konfesita de tiu. Sufiĉas cetere ke la publika opinio aŭ la lokaj aŭtoritatoj atribuas la agon al Al-Kaida por ke la efekto estu la sama. La celoj estas sufiĉe larĝaj (ĉio kio prezentas okcidentan ĉeeston, judismon aŭ usonajn interesojn) por ke ĉiutage okazu io ie, kio tiel donas la impreson ke Al-Kaida estas ĉie.

Tiaj lokaj relajsoj povas etendiĝi de struktirita kaj radikaliĝinta organizo (la Jemaah Islaijah en Indonezio, aŭ la pakistanaj ekstremismaj grupoj, kies membroj iris kun Al-Kaida al Afganio, eĉ la grupo Zarkaŭi en Irako) ĝis « bando », kie junula ribelo, banditismo kaj sekta fenomeno kuniĝas ĉirkaŭ loka gvidanto, kiel en la kazo de la kasablanka atenco. Tiel povas konstituiĝi ĉeloj inter la edukitaj kaj poliglotaj « internaŭtoj » kaj diri ke ili estas Al-Kaida. La « Al-Kaidismo » povus do supervivi la malaperon de Al-Kaida.

Tiu koncesiado estas des pli facila ĉar ĉiam ekzistis radikala movado rekrutiganta kaj aganta laŭ similaj skemoj kiel tiuj de Al-Kaida, sed sen esti organisme ligitaj kun ĝi, kiel, en Francio, la reto Kelal [15] kaj la « bando de Roubaix » [16] en 1995 kaj 1996. Imageblas ankaŭ ke membroj de novfundamentismaj movadoj sed ne hiĝadistaj (kiel tablighis [17], eĉ la Hizb-ut-Tahrir [18]) decidas fari individuajn agojn sub la etikedo de Al-Kaida. Tiel, la atencoj de Taŝkento de julio 2004 kontraŭ la usona kaj israela ambasadejoj povas esti faritaj aŭ de membroj de la Islama Movado de Uzbekio kiuj batalis kun Al-Kaida kontraŭ la usonanoj en Afganio, aŭ de disidentoj de la Hizb-ut-Tahrir, eĉ se la unua hipotezo estas pli verŝajna.

Iamaj « afganuloj » povas ankaŭ aŭtonomiĝi, kiel s-ro Al-Zarkaŭi (kia ajn estu la rolo kiun oni atribuas al li). La eksterlandaj volontuloj kiuj laŭdire ĉeestas en Faluĵa havas intereson ĝui la markon kaj kredigi je internacia organizo pli strukturita ol ĝi estas. Sauda nekonato

LA SAUDA KAZO estas pli kompleksa. Unuflanke, oni nombras multajn iamajn volontulojn de Afganio inter la radikaluloj kiuj lanĉis atakojn en 2004 (la saudanoj estas superreprezentitaj inter la islamaj volontuloj kiuj batalis ĉiufronte, de Afganio tra Bosnio ĝis Ĉeĉenio). Konsiderante la saudan devenon de s-ro Ben Laden kaj lian rolon en la venigo de saudanoj al Afganio en la jaroj 1980, kiam li havis ankoraŭ la orelon de la sekretaj servoj de sia lando (la rompo inter li kaj la reĝimo, komence tre relativa, datas de 1991), oni povas taksi ke li persone bone konas la ĉefojn de la radikalaj grupoj.

La atakoj en Arabio celas pli la eksterlandanojn (inkluzive de arabaj) kaj la simbolojn de la eksterlanda ĉeesto ol la ŝtataparaton. Ili parencas do kun la agoj de Al-Kaida. Eĉ se la teroristoj klare deziras la forigon de la monarkio, la uzata metodo ne iras en la direkto de revolucia stretegio. Aliflanke, en tiu pure sauda movado, troviĝas neniu eksterlanda volontulo, kaj ĝiaj aktivuloj ne havas tutmondan itineron, escepte de vojaĝo al Afganio aŭĈeĉenio, kontraste al la aliaj aktivuloj de Al-Kaida. Fine, ĝi ne signas siajn agojn per Al-Kaida, eĉ se ĝi ne kontestas tiun atribuadon.

La ĉieesto de tiu marko klariĝas per du kontraŭdiraj logikoj : la volo de la reĝimoj, de Taŝkento ĝis Moskvo, vidi la manon de Al-Kaida ĉie, por prezenti sin kiel plenrajtaj membroj de la kontraŭterorisma klubo kaj forgesigi sian subpreman politikon. Sed la aktivuloj havas ankaŭ intereson kredigi ke Al-Kaida troviĝas ĉie : s-ro Ben Laden por ŝajnigi esti la granda orkestro-ĉefo, kaj la « malgranduloj » por certi pri la efekto de sia agado.

Temas ja pri politiko de koncesiado : la gepatra organizo difinis la koncepton kaj pruntedonas sian markon al la koncesiatoj. Tio estas des pli facila ĉar Al-Kaida neniam estis « leninisma » organizo, zorganta pri strikta kontrolo de siaj membroj : tiuj havas multan aŭtonomion, kaj la centro delegas facile la iniciaton al junuloj, eĉ al konvertitoj (kio estas totale nova en radikala islamisma organizo).

La serĉado de aliancoj okazas malprofite al la ideologia pureco. Sed Al-Kaida havas apenaŭ elekton se ĝi ne volas izoliĝi. Ĝiaj aktivuloj regule alianciĝis kun islamaj grupoj kiuj havas pure lokajn celojn : la talibanoj, la ĉeĉenaj radikaluloj aŭ irakaj sunaistoj, sed ĉiuj konfesis la koncepton de ĝihado. La loko de la konvertitoj

TIUJ ALIANCOJ povus etendiĝi en tri direktoj.

- Alianco kun naciismaj aŭ etnaj movadoj, kiel en Bosnio, Ĉeĉenio kaj, ŝajne, en Irako. Sed, en tiuj tri kazoj, la « internaciistoj » ne disvolvas propran strategion kaj servas nur kiel milita avangardo, en kunteksto kie la agado fariĝas nur sur nacia teritorio. Ili servas tiam kiel « eksterlanda legio », je kiu oni seniĝas post fino de la milito, kiel okazis en Bosnio kaj povus okazi en Irako.

Tamen oni ne povas ekskludi ke certaj radikalaj partoj de la naciismaj movadoj decidas, pro malespero, internaciigi la batalon, laŭ la modelo de la palestinanoj de la jaroj 1970. Ĉiuj movadoj de nacia liberigo, kia ajn estu la loko kiun havas tie la islamo (palestina Hamas, ĉeĉenoj de s-ro Ĉamil Basajev), tenas sian batalon en la limoj de sia teritorio kaj de tiuj kiujn ili perceptas kiel okupacianta potenco. Neniu membro de Al-Kaida agadis sur la israela-palestina teritorio kaj neniu palestinano (loĝanta en Gazao aŭ en la okupaciataj teritorioj) partoprenis la agadojn de Al-Kaida. Tamen, oni ne povas ekskludi ke, fronte al la subpremo kaj al la internacia izoliteco, certaj grupoj decidos etendi la konflikton kaj alianciĝos kun la « internaciistoj » de la movado.

- Kuniĝo de Al-Kaida kun parto de radikala kaj perfortema ultramaldekstro, heredanto de la « Baader-bando », de « Action directe [Rekta Agado] » aŭ de la Ruĝaj Brigadoj, ktp., eĉ de la ekstrema dekstro. La malamiko estas la sama : la monda ordo karakterizita de « la usona imperiismo ». Al-Kaida fascinas tiujn kiuj serĉas rompon kun la establita ordo kaj profitas de la kvazaŭ-malapero de la marksisma radikala ekstrem-maldekstro, kiu konvertiĝis al altermondismo kiu ne tuŝas la verajn spacojn de la sociala ekskludado. Ĝis nun, por aliĝi al Al-Kaida, necesis konvertiĝi, sed tiu kondiĉo povas tre bone malaperi. Cetere, la celoj de la organizo estas neniam religiaj, kaj ĝia antisemitismo similas pli al la klasika eŭropa antisemitismo ol al sia islama versio (la iama advokato de Baader, s-ro Horst Mahler, post sia transiro al la ekstrema dekstro, retroviĝis en oktobro 2002 en mitingo de la radikala islamisma partio Hizb-ut-Tahrir en Hamburgo, ankaŭ perforte antisemita).

La konvertitoj konstituas sendube bonan indikatoron de estontaj mutacioj : la transiro de junaj Okcidentanoj al radikalaj islamistoj povus fariĝi inversigebla. Tiel oni povos observi la « revenon » de junaj konvertitoj al siaj devenaj medioj, por trovi aliancojn, ĉu por krimaj agoj, ĉu por politikaj agadoj. S-ro Ilich Ramírez Sánchez, nomata Carlos, konvertiĝis al islamo en prizono kaj laŭdas s-ron Ben Laden en sia lasta libro, La revolucia islamo [19], kaj Nadia Desdemona Lioce, la supervivintino de grupo de la italaj Ruĝaj Brigadoj, dum sia aresto fare de la polico en Italio en februaro 2003, deklaris sin solidara kun la lukto de ĉiuj islamanoj. Multaj konvertoj al islamo en la antaŭurboj estas pli proksimaj al aktiva engaĝiĝo ol al mistika renkontiĝo : temas pli ĝuste pri « protestokonvertoj ».

- Fine, tria metodo, la dungosoldatismo aŭ la banditismo. Se la centro de Al-Kaido estos neŭtraligita, certa nombro da iamaj « afganuloj » aŭ de potencialaj membroj de la organizo surmerkatigos la lernitajn teknikojn, la establitajn retojn kaj la markon. Ili povus ligi sin kun mafiaj retoj aŭ transformiĝi mem en mafion ; ili povus ankaŭ servi kiel dungosoldatoj por sekretaj servoj, kiel faris siatempe la palestinano Abu Nidal kaj Carlos.

Neniu ŝtato aventuriĝas nun en la vojon de tia kunlaborado, pro timo de rekta usona reago. Sed la situacio povus ŝanĝiĝi, se enkaĉiĝo en Irako montrus Usonon en pozicio de malforteco kaj se la fino de la Al-Kaida-retoj kaj la konfuzo pri celo kaj rimedoj de la « kontraŭterorisma milito » malfermos grizan zonon kie oni ne plu bone scias kiu estas kiu. Tiaj evoluoj povus okazi des pli facile, ĉar la spacoj en kiuj moviĝas la « internaciistaj » aktivuloj supozigas subtenon kaj ligojn kiuj devenas de drogokomercaj retoj, kun eblaj komplicecoj en la ŝtataparato (tribaj regionoj en Pakistano, ekzemple).

Ĉiukaze, la fenomeno Al-Kaida, kiel ĝiaj avataroj, ŝajnas antaŭĉio transnacia kaj havas nur cirkonstancajn ligojn kun la Proksim-Oriento. La dinamiko de mobiliziĝo kaj de agado estas nur malrekte ligita kun la konfliktoj de la regiono, kiuj sekvas precipe naciismajn logikojn. Oni emas « superislamigi » Al-Kaida-n kaj neglekti ĝian tutmondan dimension, antiimperiisman kaj triamondisman. La logiko de la movado estos sendube enkorpigi malpli la defendon de islamo ol la avangardon de movadoj kontestantaj la establitan ordon kaj la usonan hiperpotencon.

Olivier ROY.

Vd De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj


De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)

$
0
0

De Novjorko ĝis Rijado

11a de septembro 2001 Kvar aviadiloj estas devojigitaj de kamikazoj. Du trakraŝas la Mondan Komercocentron de Novjorko, unu la Pentagonon, proksime de Vaŝingtono, la lasta kraŝas en kampon en Pensilvanio. Totale, tiuj atencoj mortigas 2.996 homojn.

7a de oktobro 2001 Komenco de la operaco « neŝanĝebla libereco » en Afganio. La talibanoj estas forpelitaj de Kabulo la 13an de novembro.

Oktobro 2001 Usono adoptas la Patriot Act, kiu fortigas la uzadon de telefon-subaŭskultado kaj la kontrolado de interretaj komunikaĵoj, mildigas la kondiĉojn por traserĉado de hejmoj kaj longigas la daŭron de arestado de eksterlandanoj suspektata pro terorismaj agadoj.

Novembro 2001 Francio adoptas la leĝon pri la «ĉiutaga sekureco », kiu etendas la povojn de la polico por traserĉadoj.

Januaro 2002 La unuaj kaptitoj de la « kontraŭterorisma miltito estas translokataj al la usona militbazo de Gŭantanamo (Kubo).

29a de januaro 2002 S-ro George W. Bush, dum sia parolado pri la stato de la Unio, nomas Irakon, Iranon kaj Nord-Koreion « la akso de la Malbono, armita por minaci la pacon de la mondo ».

11a de aprilo 2002 Kamiona aŭtobombo eksplodas kontraŭ la sinagogo de Ĝerba (en Tunizio) : 19 mortoj.

8a de majo 2002 Atako per aŭtobombo kontraŭ membroj de la direkcio de la franca ŝipkonstruejo en Karaĉio (Pakistano) : 14 mortoj.

12a de oktobro 2002 En Balio, serio da atenco, kiu celas du noktoklubojn de Kuta Beach kaj la konsulejon de Usono, mortigas 187 homojn kaj vundis pli ol 300.

28a de novembro 2002 Aŭtobombo lonĉita kontraŭ hotelo en Mombaso (Kenio) mortigas 11 homojn. Iom poste, misiloj kontraŭ israela civila aviadilo ne trafas ĝin.

20a de marto 2003 Komenco de la angla-usona invado al Irako. Bagdado falas la 9an de aprilo.

12a de majo 2003 Ondo da samtempaj memmortigaj atencoj frapas tri okcidentajn loĝkompleksojn en Rijado (Saud-Arabio) : 35 mortoj.

16a de majo 2003 Kvin memmortig-atencoj, kontraŭ la sidejo de la UN en Bagdado, mortigas 25 homojn, inter alie Sergio Vieira de Melo, la specialan reprezentanton de la ĝenerala sekretario.

9a de novembro 2003 Aŭtobomba atenco celas loĝkomplekson de eksterlandanoj en Rijado : 17 mortoj.

15a de novembro 2003 Atenco kontraŭ du sinagogoj en Istanbulo (Turkio) : 32 mortoj.

Februaro 2004 Adopto en Francio de la leĝo nomata « Perben 2 » pri la granda krimeco kaj la terorismo.

11a de marto 2004 Bomboj eksplodas en vojaĝtrajnoj dum enveturo en la stacidomon de Atocha en Madrido : 200 mortoj.

22a de marto 2004 Dum pintkunveno en Bruselo, la Eŭropa Unio kreas la oficon de kunordiganto por la kontraŭterorisma lukto, kaj konfidas ĝin al la nederlandano Gijs de Vries.

Majo 2004 Indigniĝo en la mondo post publikigo de atestoj kaj de fotaĵoj pri la torturoj faritaj de la usona armeo en la malliberejo de Abu Ghraib (Irako).

28a de majo 2004 La Eŭropa Unio donas sian konsenton por starigo de sistema transdonado de la datenoj de la aer-pasaĝeroj al Usono.

30a de majo 2004 Dum hostaĝopreno en Al-Khobat (Saud-Arabio), 22 salajruloj de naftoentrepreno estas murditaj antaŭ la interveno de la saud-araba polico.

La redaktejo.

Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

$
0
0

TIU « NIGRA MERKREDO » en Kairo, la 14-an de aŭgusto 2013 verŝajne restos en la historio kiel la plej granda amasmurdado de manifestaciantoj plenumita en unu tago de regantaj fortoj de post tiu de Tiananmen, en junio 1989 en Pekino [1]. Kompreneble, oni neniam konos la precizan bilancon – iom pli ol ses cent mortintoj laŭ la egiptaj regantoj, reale multe pli : laŭ la atestoj de ĵurnalistoj, multaj kadavroj estis redonitaj al la familioj nur kiam ĉi lastaj akceptis « rekoni », ke la morto estis natura aŭ sinmortigo.

La alta-komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj por Homrajtoj, s-ino Navi Pillay, postulis malfermon de enketo « sendependa, nepartieca, efektiva kaj kredinda pri la faroj de la sekurec-fortoj » ; postulo, kiu havas malmultan ŝancon efiki, kaj tre verŝajne ne havos sekvon. Ne nur ĉar la regantoj de Kairo, apogitaj de kvazaŭĉiuj politikaj fortoj « liberalaj » aŭ maldekstraj – escepte de eta alianco de la revoluciaj socialistoj, de la Movado de la 6-a de aprilo, de la egipta tendenco kaj de subtenantoj de la eksa kandidato al prezidanteco Abdel Moneim Aboul Fotouh [2] -, rifuzas ĝin, sed ĉar la « internacia komunumo »ŝajnas ankoraŭfoje paralizita.

Kunvenintaj nepublike, la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) nur legigis deklaracion, fare de sia prezidantino, ambasadoro de Argentino : « La membroj de la Konsilio esprimas unue sian simpation al la viktimoj kaj bedaŭras la perdon de homvivoj. Gravas ĉesigi perforton en Egiptujo, kaj ke ĉiuj partoj retene sinkondutu. Necesas antaŭeniri al nacia repaciĝo. » Leginte tiun sengustan tekston, la diplomatino ripetis la pozicion de sia lando, kiu ankoraŭ suferas pro la postrestaĵoj de la armea subpremado de la 1970-aj jaroj : ŝi kondamnis la « puĉon » kontraŭ elektita prezidanto kaj alvokis la militistajn regantojn « komplete kaj tuje ĉesigi la perforto-spiralon de la lastaj tagoj kontraŭ nearmitaj civitanoj ».

De Indonezio ĝis Brazilo, de Sudafriko ĝis Malajzio, de Bolivio ĝis Niĝerio, de Pakistano ĝis Ekvadoro, sen paroli pri la Afrika Unio, kiu suspendis la partoprenon de Kairo en siaj instancoj, la granda plimulto de la registaroj, kiuj ne havas gravajn geopolitikajn aŭ ekonomiajn interesojn en Egiptujo, klare kondamnis la renverson de la prezidanto Mohamed Morsi kaj la subpremadon. Barato kaj Ĉinujo, - kiuj havas tie gravajn ekonomiajn interesojn -, evitis ĉian mallaŭdon, la oficiala gazetaro en Pekino eĉ ironie parolis pri la rezultoj de demokratigo « laŭ la okcidenta maniero » [3]. Malkonsentaj pri multaj temoj, ili ambaŭ mallaŭdas la « islaman terorismon », kiun ili deklaras ankaŭ alfronti, respektive en Kaŝmiro kaj en Xinjiang.

Inter la reagoj de la aliaj grandaj landoj koncernataj, tiu de Usono estis la plej detale pristudata. Aŭskultante la egiptajn komentistojn, oni povus kredi, ke Vaŝingtono defendas samtempe du tute kontraŭajn vidpunktojn. Laŭ la oficialaj amasinformiloj de Kairo, la Blanka Domo subtenis kaj daŭre kuraĝigas la Islaman Frataron ; laŭĉi-lasta, tute male, ĝi donis sian garantion al la armea operacio. Eblas ja misorientiĝi, tiom la etaj frazoj kaj kontraŭecaj oficialaj pritaksadoj interplektiĝis ; sed oni ne ignoru la fundamenton de la usona politiko en Egiptujo. Protekti la pactraktaton kun Israelo

HENRY JOHN TEMPLE, ĉefministro en la 1850-1860-aj jaroj, eldiris ĉi tiun cinikan kaj trafan maksimon : « Anglujo ne havas konstantajn amikojn aŭ malamikojn, ĝi havas nur konstantajn interesojn ». Tio mirinde aplikiĝas al la politiko de Usono, posteulo de Britujo en la rolo de tutmonda potenclando. La prezidanto Barack Obama subtenis s-ron Hosni Mubarak dum la popolribelo de januaro-februaro 2011, poste subtenis la Altan Konsilion de la Armeo (AKA), antaŭ ol veti sur la prezidanto Morsi kaj la Frataro, esperante ke ili havos stabiligan rolon. Malantaŭ tiu ŝajna hezitemo, Usono havas unusolan celon : protekti la pactraktaton inter Kairo kaj Tel-Avivo. Ĝi tion sukcesis. Se la politiko de s-ro Morsi ekiniciatis kelkajn ŝanĝojn pri la palestina demando – malpezigo de la Gazo-blokado, pli firma pozicio fronte al la israela agreso de novembro 2012 -, ĝi esence restis simila al tiu de liaj antaŭuloj.

Por s-ro Obama, estas ekster konsidero, pro la preteksto de kelkaj centoj da mortintoj, rompi la ligon kun la novaj mastroj de Egiptujo. Se li ne povas fari malpli ol suspendi la kunajn armeajn manovrojn kaj prokrasti la liveradon de kvar F-16-aviadiloj, li ne iros multe pli antaŭen. La universitatulo kaj analizisto de Mez-oriento Juan Cole vidas almenaŭ dek kialojn pro kiuj Vaŝingtono ne suspendos sian armean helpon – 1,3 miliardoj da dolaroj, kontraŭ 250 milionoj por la civila helpo. La unua estas, ke ĝi precipe servas por akiri usonan milit-materialon, kaj sekve subvencias la militisto-industrian komplekson, aparte Lokheed Martin, Boeing, Raytheom. Motivo ankoraŭ pli decidiga estas, ke tiu helpo « estis donita al la egipta elito por aĉeti ĝian afablan konduton al Israelo. Konsiderante la ĥaoson ekzistantan en Sinajo kaj la malstabilecon en Egiptujo, la Kongreso (la leĝodona asembleo de Usono) estas pli maltrankvila ol iam ajn de post kvardek jaroj" [4].

Se la israelaj gvidantoj zorgas ne esprimi publike sian vidpunkton, tiu ĉi aperas tra la konfidencoj de emeritaj gvidantoj. La eksa ĉefministro Ehud Barak asertis ĉe CNN-televido : la generalo Abdel Fatah Sissi, la fortulo de la nova reĝimo, « la liberaluloj kaj aliaj meritas la subtenon de la libera mondo. Al kiuj aliaj ili povus sin turni [5] ? ». S-ro Danny Yatom, eksa Mossad-ĉefo, konfirmas, ke « Israelo preferas la armeon ol la Frataron, kaj laikan reĝimon ol religian. » [6] Tiu emo estas des pli nerezistebla, ke la generalo, laŭdata en la egiptaj amasinformiloj kiel « nova Nasero » havas delonge proksimajn rilatojn kun siaj israelaj samranguloj [7]. Sauda Arabujo malamika al la Frataro

EN LA MOMENTO kiam rekomenciĝas, je ties instigo, la intertraktoj inter Israelo kaj la Palestina Aŭtoritato ŝanceliĝanta – sed fortigita pro la malfortiĝo de la Hamaso, kiu sekvis la falon de s-ro Morsi -, Usono ne povas permesi al si izoli la egiptajn regantojn. Des pli, ke ĝi travivas de pluraj jaroj senteblan malkreskon de sia influo en la regiono, aparte post sia malvenko en Irako. Atestas pri tio ĝia malsukceso kontraktigi kompromison inter la armeo kaj la Frataro, kiu estus ebliginta la retiriĝon de s-ro Morsi sen perforto [8].

La Eŭropa Unio aktive partoprenis tiun mediaci-provon kaj povis konstati,ke la armeo rifuzis ĝin. Sed kvankam iuj landoj, ekzemple Danlando, rekomendis suspendi la helpon al Egiptujo, la Dudek ok kontentiĝis, ĝis nun, ĉesigi liveradon de materialoj uzeblaj por subpremado.

La relativan retiriĝon (kaj embarason) de Usono akompanas la potenc-kresko de la Golfo-landoj. Sauda Arabujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kuvajto – al kiuj aldoniĝas Barejn-reĝlando, kiu daŭrigas, sen ĵurnalistaj kameraoj, sian perfortan subpremon kontraŭ la demokratia kontestado – ne estis avaraj je deklaroj nek je financadoj favore al la kairaj gvidantoj. La reĝo Abdullah de Sauda Arabujo promesis al la militistoj, jam antaŭ la manifestacioj de la 30-a de junio 2013, malavarajn monhelpojn se ili renversas s-ron Morsi [9] ; li plenumis sian promeson.

Du faktoroj pravigas tiun subtenon : la abomeno, kiun sentas la reĝa familio, al la procezoj malfermitaj de la tunizia kaj egipta revolucioj ; kaj la malamikeco al la Islama Frataro, kiu originas dum la kuvajta milito (1990-1991), pro ĝia rolo en la kontestadoj de la 1990-aj jaroj en la Golfo, kaj pro ĝia apogo al la « araba printempo ». La diskretaj provoj de s-ro Morsi alproksimiĝi de Irano evidente konfirmis tiun malamikecon, kundividitan de la siriaj gvidantoj, kiuj publike esprimis sian kontenton pro la falo de la egipta prezidanto.

Fronte al tiu « kontraŭ-revolucio » skiziĝas heterogena mezorienta fronto, kiu arigas Turkujon, Iranon kaj Kataron kaj, kun pli da distanco, Tunizion, kie gvidantoj iom maltrankvile sekvas la evoluon en Kairo. Ankaro adoptis la plej drastajn poziciojn, ja la ĉefministro Recet Tayyip Erdogan publike mallaŭdis la «ŝtatan terorismon [10] » en Egiptujo kaj revokis sian ambasadoron en Kairo. Oni povus vidi en tio nur « islamisman » solidarecon ; estus forgesi, ke la tutaj politikaj fortoj en Turkujo, inkluzive de la kurda Partio por Paco kaj Demokratio (PPD), kondamnis la puĉon.

Oni ankaŭ povus opinii, ke s-ro Erdogan klopodas rehavi sian dignon post la subpremado de la manifestacioj de la Gezi-parko. Pli signife, li verŝajne provas denove iniciati, post kiam lia regiona politiko enŝlimiĝis de pluraj monatoj en la sirian konflikton, kaj perdis parton de sia allogforto. Li faras tion levante samtempe la flagon de demokratio kaj tiun de Palestino, tiel metante en embarason la Golfo-landojn, malmulte mobilizitajn – oni ne povas diri malpli – pri tiuj du temoj.

Ĉu la fakto, ke Turkujo troviĝas, en sia kondamno de la egipta puĉo, flanke de Irano – kun kiu ĝi tute malakordas pri Sirio – indikas glitmoviĝon de la regionaj aliancoj ? La nova irana prezidanto s-ro Hassan Rouhani instaliĝas, kaj devas antaŭĉio zorgi pri la nuklea dosiero ; same kiel sia antaŭulo, li ne forgesas, ke Sauda Arabujo estas, kun Israelo, la ĉefa regiona forto, kiu pelas Usonon al severeco. Sed li ankaŭ scias, ke Turkujo, aliancano de la kurda aŭtonoma registaro de Irako, kontraŭas sian aliancanon de Bagdado pri pluraj dosieroj, inter kiuj tiu de Sirio. Fine, la tria apogkolono, Kataro, ĉefa subteno de la Islama Frataro en la regiono, devis cedi al Sauda Arabujo la regadon de la siria opozicio. La nova emiro, antaŭ nelonge instalita, ankoraŭ serĉas sian vojon, eĉ se li timas, same kiel sia patro, la potencan saudan najbaron.

Sur ĉi tiu regiona moviĝema tereno, Rusujo provas rekonkeri poziciojn. Izolita en la araba mondo pro sia subteno al la reĝimo de la prezidanto Baŝar Al-Asad, malamika de la komenco al la arabaj revolucioj, timema fronte al la kresko de islamismo, kiu ĝin « minacas » en ties kernon (ĉu en Tatarstano aŭ en Kaŭkazo), ĝi provas profiti el la nova konjunkturo. La renkontiĝo en Kremlino, la 31-an de julio, inter la princo Bandar Ben Sultan, ĉefo de la saudaj Sekretaj Servoj, kaj la prezidanto Vladimir Putin, estigis multajn supozojn [11]. Ambaŭ landoj, kvankam havantaj kontraŭajn poziciojn koncerne Sirion, dividas la saman analizon pri Egiptujo. Ili povus trovi akordo-terenon en sia komuna malamikeco al la Frataro, tiel Riado povus garantii ke ĉia ŝanĝo en Damasko ne kondukos al ĝia ekregado, nek al regado de la ĝihadaj grupoj ligitaj al Al-Kaido, kiujn Moskvo, same kiel Riado, kontraŭbatalas. La princo Bandar laŭdire ankaŭ allogis Kremlinon per la perspektivo de profitdonaj armilkontraktoj. Ĉu gravaj alianco-renversiĝoj estas prepariĝontaj ? Ne verŝajne, sed la ludo estas pli malferma kun la – relativa – retiriĝo de Usono.

La 4-an de junio 2009, en sia fama parolado en Kairo, la prezidanto Obama pretendis malfermi novan paĝon de la rilatoj inter sia lando kaj la islama mondo. Kvar jarojn poste, la bilanco pri Palestino kaj pri la demokratigo estas malgranda. S-ro Ayman Al-Zawahiri, ĉefo de Al-Kaido, bone komprenis tion. Tio, kio okazis en Egiptujo, li deklaris, « estas la plej bona pruvo de la malsukceso de la demokratiaj rimedoj por atingi la islamisman Ŝtaton ». Li, kiu multfoje en la pasinteco, kritikis la Frataron - kaj la Hamason – alvokis ilin forlasi demokratecon por « aliĝi al la ĝihado kaj establi aŭtentikan islamisman ŝtaton » [12]. Oni povas timi, ke tiu admono estos aŭdata same de la proksimuloj de la viktimoj de la subpremo en Egiptujo, kiel de parto de la junularo en la araba mondo, kiuj metis siajn esperojn en la revolucioj.

Alain GRESH

La « araba printempo » ne diris sian lastan vorton

$
0
0

ĈE SIA KOMENCO, la « araba printempo » forbalais la okcidentajn antaŭjuĝojn. Ĝi detruis la orientismajn kliŝojn pri la hereda nekapablo de la araboj koncepti demokratian sistemon kaj ŝancelis la kredon, laŭ kiu ili ne meritas alian sorton ol esti regataj de despotoj. Tri jarojn poste, ĝi malheliĝis. Restas necerteco pri la estonto de la procezo, kiu eniras en sian kvaran fazon.

La unua etapo, kiu finiĝis en 2011, estis giganta ondo da postuloj koncernantaj la dignon kaj civitanecon, nutrata el amasaj kaj spontaneaj protestoj. La posta etapo, en 2012, estis tiu de refluo de la luktoj al sia loka kunteksto kaj de ilia alĝustigo al la historia heredo de ĉiu lando. Samtempe, eksteraj fortoj komencis reorienti tiujn konfliktojn al pli danĝeraj direktoj, kondukante la popolojn al la situacio, kiujn ili nun travivas.

Pasintan jaron, oni vidis la trian fazon, markitan de internaciiĝo kaj enmiksiĝo pli kaj pli agresema de la regionaj kaj okcidentaj grandaj regnoj. Koncentrado de atento al la rivaleco inter sunaistoj kaj ŝijaistoj ĝeneraliĝis en la tuta Mez-oriento, instigante ĉiun ŝtaton kaj ĉiun socion koncentri sian atenton sur la akso de la religiaj identecoj. La antagonismo inter islamismo kaj sekularismo grandskale malmoliĝis. Danĝere estas, ke la geopolitikaj rivalecoj kaj religiaj streĉoj superas la specifecojn de ĉiu lando kaj ŝajnas redukti la lokajn agantojn en pupoj en la manoj de eksterlandaj potenculoj.

Komparo inter Sirio, Barejno, Egiptujo kaj Tunizio montras multkoloran spektron de internaciaj influoj. En la du unuaj landoj, la eksteraj intervenoj incitis la internan militon kaj radikaligis la plej fortajn tavolojn de la ribelantoj. En Egiptujo, la okcidenta subteno al la aŭtoritatema politiko de la nova reĝimo dispremis la komencajn demokratiajn motivojn. Nur Tunizio ŝajne estas sur promesplena vojo, laŭgrade kiom ĝi restas relative ŝirmata de la geopolitikaj, religiaj kaj ideologiaj alfrontiĝoj, kiuj trabalais la tutan regionon.

En ĉiu el tiuj landoj, tamen, la « araba printempo » lasis neforviŝeblan spuron de popola mobiliziĝo, en kiu la civitanoj ekkonsciiĝis pri sia forto. Ĝi malfermis spacojn por kontestado, kiujn la ŝtato ne plu povas fermi sen subpremo, politike multekosta. Kiom ajn necerta estas la estonto, la fera ordo, kiu antaŭe regis ja disfalis.

En Sirio, la milito naskiĝis el movado por civila malobeo, rapide transformiĝinta en vasta popol-ribelo. La brutala reago de la reĝimo al la unuaj avertoj ne sukcesis timigi la manifestaciantojn, sed ĝi komencis grave damaĝigan ciklon de protestoj kaj subpremoj. Se la armeo de la prezidanto Bachar Al-Assad rapide mortigis la esperojn de paca revolucio, estas tamen la geopolitikaj kalkuloj kaj religiaj demandoj, kiuj, alkroĉiĝintaj poste al ĝi, transformis la popolribelon en teruran internan militon : ĝis hodiaŭ, cent dudek mil mortintoj, du milionoj kaj duono da rifuĝintoj kaj kvar milionoj da translokitoj.

De ĉiam, Sirio estas karakterizita de la diverseco de religiaj kaj komunumaj tradicioj. Ekspluatante la internajn streĉojn, la eksteraj potenculoj rompis ĉi tiun delikatan mozaikon. La lando havas gravan centran pozicion en tiu Mez-oriento, kie alfrontiĝas la interesoj de Usono, Israelo, Sauda Arabio, Kataro, Jordanio, Turkujo kaj Irano. La praa divido de tiu mond-parto inter la du rivalaj tendencoj de Islamo, sunaismo kaj ŝijaismo, estis paroksismigitaj de tiuj ambiciaj ŝtatoj, por kreskigi sian influon.

Oni konsideras, ke la alaŭita klano, kiu formas la reĝimon de s-ro Baŝar Al-Asad partoprenas en ŝijaisma arko, iranta de Irano al Libano de la Hisbulaho, dum la ribelaj grupoj plejparte apartenas al la sunaisma tendaro. Sed ĉi tiu antagonismo reale kaŝas multe pli nuancitan realon. Same kiel al la afganaj muĝahedinoj de la 1980-aj jaroj, al la siria opozicio mankas kohereco. Ĝiaj eksterlandaj reprezentantoj konas malmulte aŭ tute ne la armitajn grupojn, kiuj surloke batalas. Tiuj ĉi serĉas subtenojn aliloke : norde de la lando, ili ĝenerale apogas sin al la helpo de Turkujo kaj Kataro, dum en la sudo, ili ricevas armilojn kaj asiston de Jordanio, Sauda Arabujo kaj Usono.

Ĉi tiuj geopolitikaj enplektiĝoj kreas paradoksojn, kiuj kontraŭdiras la nur religian klarigon de la konflikto. Riado aprobis la armean puĉon en Egiptujo kontraŭ la Islama Frataro, kiu tamen apartenas al la sama tendenco kiel la grupoj kiujn ĝi armigas sur la siria fronto. La ĵusa « degelo » de la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Tehrano relativigas la duuman vidon ofte adoptitan de la okcidentaj amaskomunikiloj : Israelo kaj Sauda Arabujo opinias sin ambaŭ forlasitaj de Vaŝingtono fronte al Tehrano, kaj do subite fariĝas fakte aliancanoj.

Ankaŭ la fendo inter laikaj kaj islamismaj fortoj pezas. Se la Libera Siria Armeo (LSA) klare asertas sian sekularan ankriĝon, la plejparto de la aliaj grupoj formas religian mozaikon, iranta de la moderaj islamistoj ĝis la ĝihadistoj proksimaj de Al-Kaido, tra la salafistoj. Malfacilas cetere taksi ĝis kiu grado la plej radikalaj grupoj, kiel Ahrar Al-Cham aŭ la Islama Ŝtato en Irako kaj Oriento (IŜIO), manifestas veran religian konvinkon aŭ uzas sian ŝildon por pli malaltaj celoj. Ĉiuokaze, tiu fragmentiĝo, fonto de kreskantaj malakordoj , malfermis duan fronton sine de la ribela tendaro mem, kiel montras la mortigaj bataloj kiuj okazis en januaro inter la LSA kaj la IŜIO en la nordo de Sirio. Tiu disiĝo de la interna milito estas faktoro, kiu povas parte klarigi la pluvivon de la reĝimo de s-ro Al-Asad.

Oni ofte prezentas la sirian konflikton en terminoj de simpla mekaniko : kiam la reganto malfortiĝas, opozicio plifortiĝas, kaj inverse. Tio estas forgesi, ke mono kaj armiloj ne faras ĉion en milito ; necesas ankaŭ homaj fortoj. Sed, sur tiu kampo, malabundo konstante minacas la reĝimon de Damasko. La plifortigo de la Al-Qods-trupoj el Irano, de la taĉmentoj de la libana Hizbulaho kaj de la lokaj milicoj (chabiha) estas do vivgrava por la konservo de ties milita potenco. Ĉar uzi kemiajn armilojn ne plu eblas, la registaro pli ol iam ajn dependas de siaj eksterlandaj kromsoldatoj. La Islama Frataro prilumita

ĈEFA FONTO de maltrankvilo : la nova radikaliĝo de la opozicio kaj de la reĝimo. La Fronto Al-Nosra kaj la IŜIO, kiuj ambaŭ deklaras sin proksimaj al Al-Kaido, larĝe profitas la helpon de la Golfo. Ankaŭ Sauda Arabujo kreskigis sian partoprenon, subtenante grupojn nealiĝintajn al la terorisma movado fondita de Usama Bin Laden, tiel renversante la fortorilaton ene de la opozicio. Siaflanke, la siria regula armeo profunde ŝanĝiĝis. De la A-Qusayr-batalo, en majo-junio 2013, la Al-Qods-trupoj kaj la Hizbulaho denove deplojis la trupon en etaj moveblaj taĉmentoj organizitaj kvazaŭ milicoj.

Pro ĉiuj tiuj kialoj, la eksterlandaj grandaj regnoj malmulte zorgas ĉesigi la konklikton. Usono ne povas permesi al si novan militon kaj akceptas pli malpli facile vidi sian hegemonion kontestata en la Mez-oriento, ĉar ĝia nuna strategio privilegias Azion. En la logiko de la usona realpolitik, Vaŝingtono ne plu havas kapablon malhelpi putriĝon de la siria demando : kiel ĝin indikis la konsilisto Edward Luttwak en la New York Times [1], prudento ordonas lasi la militantojn mortigi unu la aliajn tiom kiom eblas, ĉar la triumfo de opozicio dominata de la islamistoj estus same malutila por la okcidentaj interesoj, ol la venko de la Al- Asad-klano. La sauda aliancano, siaflanke, vidus favore la falon de la Damasko-reĝimo, kaj povus kontentiĝi pri diserigita lando, ĥaosa, kiu tranĉus la ŝijaisman akson ligantan Libanon kaj Iranon. Neregebla Sirio estus por Tehrano kaj Moskvo preferebla solvo al la venko de la ribelantoj, eĉ se oni devas lasi anon de la Al-Asad-familio, reduktita je pupo, sidanta en sia palaco en Damasko, same kiel faris dumtempe lia afgana samrangulo.

Paco en proksima estonto ŝajnas do tre malverŝajna. Se la aŭtoroj de surloke faritaj krimoj devas respondi pri siaj agoj, la eksterlandaj potenculoj, kiuj instigis tiujn perfortaĵojn havas grandan parton de la respondeco. La interna milito fariĝis tiom terura, ke malmultaj ankoraŭ memoras pri la manifestacioj de la unua horo, kiam tuta popolo postulis la rajton pri digno kaj civitaneco. En tiu tragedio, tio estas eble la plej trista aspekto.

Ankaŭ en Barejno, la potencaj landoj montris sian kapablon paroksismigi la lokajn streĉojn, sed en tute alia maniero ol en Sirio. La unuaj manifestacioj en tiu eta insulo de la Golfo esprimis tre vaste kundividitan deziron de demokratio : oni taksas, ke je ilia pinto, ili mobilizis preskaŭ kvinonon de la loĝantaro. Se la milita interveno de la Kunlabor-Konsilio de la Golfo (KKG) [2] rapide mortigis tiun kolektivan aspiron, la malsukceso de la movado klariĝas ankaŭ kaj eble precipe, per la entrudiĝo de geopolitiko kaj religiaj motoj.

Dum en Sirio alaŭita registaro frontas plejmulte sunaistan loĝantaron, Barejno estas sunaista monarĥio, plejmulte loĝata de ŝijaistoj. Tial la respektivaj interesoj de la du rivalaj landoj de la regiono, Irano kaj Sauda Arabujo, rekte frapas unu kontraŭ la alia. Pro sia geografia proksimeco, Riado aplikas al sia najbaro rigardorajton aparte entrudiĝan. Subtenata de Okcidento, la interveno de la KKG-trupoj eksplicite respondis al la deziro de Riado pluteni Barejnon en sian influzonon.

Ĉe la komenco, ŝijaistoj kaj sunaistoj manifestaciis unu apud la aliaj, sur sama linio de demokratiaj postuloj. Nur kiam la Sauda interveno okazis, la konfesia aspekto iom post iom forigis la politikajn celojn. Tiu kaptado de la loka dinamiko fare de eksteraj interesoj tamen prilumis la malfortecon de la reĝimo. Sen la financa, militista kaj politika helpo de la Golfo-ŝtatoj, la dinastio Al-Khalifa disponus nek pri la rimedoj, nek pri la legitimeco necesa por resti ĉe la registaro. Ĝia pretervivo nun dependas nur de ties eksterlandaj protektantoj.

La internaciiĝo de la konflikto ruinigis historian ŝancon por la barejna socio solvi siajn malnovajn konfesiajn streĉojn per demokratia dialogo. Dum la samaj kialoj kondukis al eksplodo de Sirio, ĉe Barejno ili plu vivtenas, sub artefarita spirado, aŭtokratan reĝimon.

Diference de Sirio kaj Barejno, Egiptujo estas lando sufiĉe forta kaj aŭtonoma por rezisti la eksterajn premojn. La potencaj eksterlandoj tamen estas ligitaj al la politika dramo, kiu tie okazas. En julio 2013, puĉo renversis la registaron, mallaŭdatan sed legitiman, de la Islama Frataro. Kie ajn en la mondo, tiel brutala rompo de demokratia procezo estigus ĝeneralan indignon. En Egiptujo, ĝi tamen ricevis aprobon de la okcidentaj diplomatejoj. Usono kaj ties eŭropaj aliancanoj, sed ankaŭ Sauda Arabujo kaj ties najbaroj de la Golfo, same kiel Jordanio, Maroko kaj Israelo, ĉiuj tre rapide akceptis la armean puĉon, kiu liberigis ilin el Mohamed Morsi, demokratie elektita sed taksita neregebla.

Kiam la nova reĝimo estis apenaŭ instalita, tiam Sauda Arabujo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kuvajto donis al ĝi ekonomian helpon je 12 miliardoj da dolaroj, tio estas naŭoble pli ol la ĉiujara 1,3 miliardo donita de Usono kiel armea asistado. Almenaŭ du kialoj povas klarigi la decidon de Riado : unue, la delonga malfido de la vahabit-reĝimo al la Islama Frataro ; due, la timo, ke la ekzemplo de la juna egipta demokratio etendiĝos, donos popolan mandaton al islamismaj fortoj kaj kuraĝigos la saudanojn kontesti la gvidantojn de sia lando.

La fakto, ke Okcidento aprobis la armean puĉon ne kreskigis sian prestiĝon ene de la egipta loĝantaro, ŝancelita de la implica mesaĝo, ke demokratio estas akceptebla nur se ĝi elektas kandidatojn ŝatatajn de eksterlandaj potenculoj. La ironio de la afero estas, ke, forlasante la Islaman Frataron, Vaŝingtono kaj ties aliancanoj mem sabotis la arabo-okcidentan projekton starigi koheran sunaistan blokon kapablan kunteni la iranan influon, tiel estigante neatenditan konverĝon de la sauda kaj israela eksteraj politikoj.

La puĉo de la generalo Abdel Fatah Al-Sissi tamen rezultis ankaŭ de malbonega ekonomia situacio kaj de la kreskanta malpopulareco de s-ro Morsi. Eĉ liaj elektintoj ne plu fidis la kapablon de la registaro respondi al la problemoj de senlaboreco kaj korupto. La hegemoniaj ambicioj de la Frataro, kiu rifuzis dividi eĉ iomete la povon, akcelis ties miskreditigon. Tiuj ambicioj ankaŭ frappuŝiĝis kontraŭ la rezisto de la ŝtat-aparato, plu konsistantaj el policanoj, juĝistoj kaj fouloul (aŭtoritatuloj de la malnova reĝimo) profunde malamikaj al la Frataro. Tiu « profunda ŝtato » kaptis la okazon reelmergiĝi. Des pli facile, ke la Islama Frataro, forpuŝante juĝistojn, guberniestrojn kaj altrangulojn por loki siajn proprajn homojn ene de la ŝtataparato, perdis ankaŭ siajn potencialajn aliancanojn ĉe la maldektro kaj la salafistoj.

La fulmo, kiu forbatis ilin ankaŭ signifas la finon de la aŭreolo de nevenkebleco, kiu ĉirkaŭis islamismon antaŭe. La Frataro estis nek revolucia grupo, nek loka branĉo de iu internacia terorisma fronto, sed organizaĵo prefere konservativa, predikanta religian piecon, ekonomian liberalismon kaj karitaton al la plej malriĉaj. Ĝi arogis al si neniun monopolon pri islamo kaj havis neniun ligon kun la salafistoj, nek kun la teologiistoj de Al-Azhar [3]. Ĝiaj adeptoj vivas nun en malliberejo aŭ kaŝitaj. Pli singardaj, aŭ pli ruzaj, la salafistoj de la partio Al-Nour montris sian pragmatismon submetiĝante al la armea reĝimo. Kun la « araba printempo », la islamisma sfero samtempe diversiĝis kaj fragmentiĝis, elmergante novajn figurojn ekster la tradiciaj skolastikaj kaj politikaj rondoj. Respondeca antaŭ la popolo

DUM sia mallonga tempo de regado, la Islama Frataro evitis komenci trudan islamigon de la socio. Ilia celo estis prefere fortigi sian politikan dominadon sur la institucia tereno. Ja ne hazarde, la Morsi-registaro, dum la puĉo, defendis sin per argumento de legitimeco (char'iya) pli ol islama leĝo (ŝario). Ĉi-rilate, la okcidenta timo, ke la « araba printempo » rezultigos islamisman kontaĝon en Mez-oriento ŝajnas sen vera konsisto.

En Egiptujo mem, la armea puĉo ricevis aprobon de la junulara movado Tamarrod, de la kopta eklezio kaj de la laikaj liberalaj partioj. La liberalismo de tiuj lastaj evidente ne inkluzivas defendon de la politika plurismo, kiu ne kongruas kun la forigo de la Islama Frataro. Sekve, la pluralismo povis tute malaperi. La cenzuro trudita de la nova militista reĝimo montriĝas ja pli severa ol tiu, kiu regadis sub la prezidanteco de s-ro Hosni Mubarak. Ne nur la Islama Frataro estis forigita kun brutaleco ne vidita depost la epoko de la prezidanto Gamal Abdel Nasser, sed ĝian ostracismon akompanis naciisma kaj ksenofobia kampanjo, komparanta ĝiajn aktivistojn al « teroristoj », pagataj de eksterlandanoj. Neatendita konsekvenco de la egipta revolucio, aŭtokratia prezidanteco transformiĝis en militistan diktaturon, kiu uzas militan leĝon kaj laŭleĝan perforton. Elektoj ne estis forigitaj, sed ili okazas sub streĉa kontrolo.

Pro la malpermeso de la Frataro kaj diseriĝo de ĉiuj politikaj fortoj de la lando, la armeo trudiĝis manke de aliaj eblecoj. Ĝi propra-iniciate ne forlasos la regpozicion, almenaŭ dum ĝi ĝuas komplicecon de la okcidentaj landoj kaj la Golfo-ŝtatoj, ĉar ĝi konsideras sin volboŝlosilo de la socio.

Egiptujo ne suferas etnajn kaj religiajn streĉojn, kiuj subfosas kelkajn el ties najbaroj ; la hipotezo de malferma milito ŝajnas do for. Tamen la militistoj ne povas kontentiĝi per restarigo de la malnova ordo. La kosto de amasa subpremado fariĝis politike tro granda, kaj la egiptoj malkovris la forton de amasaj mobiliziĝoj. La granda fendo inter islamismo kaj sekularismo cetere riskas pligrandiĝi. Iuj inter la Islama Frataro povus esti tentataj perarmile ekbatali.

Sed la ĉefa novaĵo estas la postulo, pli kaj pli granda en la popolo, de politika respondeco. Eĉ dum la puĉo de julio 2013, la militistoj estis devigitaj pravigi siajn agojn, post kiam demokratia iniciato mandatita de civitan-grupoj laŭte esprimis sian maltrankvilon. La reĝimo nun troviĝas antaŭ malfacila elekto : ĉu ĝi revivigu la Mubarak-sistemon, kun la generalo Al-Sissi en civilaj vestaĵoj, aŭĉu ĝi preferos la pakistanan modelon, kie la civiluloj povas decidi, sed lasas al la militistoj vetorajton por la gravaj aferoj ?

Kompare kun tio, la tunizia transiro ŝajnas preskaŭ promenado. Kondukita de lokaj agantoj ŝajne zorgantaj pri stabileco kaj respekto de la demokratiaj reguloj, ĝi restis ŝirmita kontraŭ eksterlandaj manipuladoj. Kaŭzo de tio estas aparte ĝia geografio : kvankam zorge superrigardita de la franca ekskoloniiganto, Tunizio malofte estis ejo de geopolitikaj konkuroj de eksterlandaj interesoj. Ĝia loĝantaro estas relative homogena rilate religion. La plej notinda temo de konflikto, de post la falo de la prezidanto Zine El-Abidine Ben Ali, estas la lukto inter islamistoj kaj laikuloj.

Ennahda-partio, islamist-tendenca, venkis ĉe la unuaj liberaj elektoj, sed ĝi faris la saman eraron kiel la Islama Frataro : ĝi interpretis la ricevitan mandaton kiel sezamon al la absoluta povo. La politika situacio rapide degeneris, kun murdoj de pluraj maldekstraj oponantoj kaj la potenciĝo de la salafistaj grupoj, tre malamikaj al la balota pluralismo. Iliaj minacoj estigis ĝenon en la loĝantaro, kiu ne kutimas tian klimaton.

En Tunizio neniu tendaro povas pretendi hegemonion, kaj Ennahda formis koalicion kun du laikaj partioj. La liberalaj kaj progresemaj movadoj do fine akceptis la nacian dialogon proponatan de la registaro kaj laboris kun la islamistoj – escepte la plej radikalaj, la salafistoj. Ĉiuj partioj de la balota ludejo interkonsentis, ke oni ne povas ignori la riskon de perfortec-spiralo. Krome, la diferenco inter religiuloj kaj sekularuloj montriĝis malpli nevenkebla ol ŝajnis. Malmulto finfine diferencigas la moderajn islamistojn disde iliaj laikaj konkurantoj, dum ĉi-lastaj pli volonte rekonas la gravecon de religio en ĉiu nova politika sistemo.

Sed estas ĉefe la moviĝema civila socio, kiu reaktivigis la kalendaron de la demokratia transiro. La Tunizia Ĝenerala Unio de la Laboro (TĜUL), kaj la entreprenista organizaĵo Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj (TUIKM), la advokato-ordeno kaj la tunizia Ligo de Homrajtoj laŭte esprimiĝis dum la nacia dialogo. Ili fiksis novajn celojn por la registaro kaj alvokis ratifi la Konstitucion.

La armeo, siaflanke, pezas multe malpli ol en Egiptujo : Enhavanta malmultnombran membraron kaj sen politika tendenco, ĝi restis en siaj kazernoj de post 2011. La malnova reĝimo de s-ro Ben Ali estis ja polica ŝtato, ne armea diktaturo. Ĝia regado teknokrata kaj kleptomania ne bezonis ideologian bazon. Tial la tunizia revolucio eksigis la eliton de la malnova unusola partio, lasante senŝanĝe la burokrataron kaj la policon, kiuj ne estis konektitaj al la reĝimo. La konservado de tiu skeleto kontribuis teni relativan stabilecon de la leĝa ordo. Krome, la malnova aŭtokratio estis instalinta solidan strukturon de institucioj kaj leĝoj, kiuj estis malmulte uzataj dum la lasta jardeko de la Ben Ali-epoko, sed povas nun montriĝi utila por konstrui funkcian demokratian sistemon. Ĝuste tial, ke la antaŭa nepotismo ne estis bazita sur ideologio, kapabla reaperi, la restarigo de aŭtoritatema ŝtato ŝajnas ne verŝajna.

Tunizio estas bonŝanca povi respondi al siaj malcertecoj pere de propraj rimedoj, sen dependi de la bonvolo de aliaj. La mondaj kaj regionaj grandaj landoj ludis malgrandan rolon en la nuna transiro. Vaŝingtono ne vetois kontraŭ la eniro de Ennahda en la registaron, nek favoris tiun aŭ iun kandidaton. La petrol-ŝtatoj de la Golfo ne amase subtenis siajn preferatajn kandidatojn. Francujo restas singarde neŭtrala, ĝia figuro ja restas makulita pro la ĉiama subteno, kiun ĝi alportis al s-ro Ben Ali ĝis la lasta sekundo de lia regno. Kaze de sukceso, la tunizia sperto estos perceptata kiel esper-signo en la tuta regiono, kaj eble transe. Regatoj fariĝintaj civitanoj

DUM LA « araba printempo » komencas sian kvaran jaron, ni povas atendi daŭrigon de la intervenoj en la lokaj konfliktoj kaj kreskon de iliaj detruaj efikoj. La geopolitikaj, religiaj kaj ideologiaj front-linioj nun disŝiras la tutan Mez-orienton. Nur forlasante sian enmiksiĝon en la revolucioj, la ekstera mondo povas helpi al ilia renaskiĝo.

Tamen kelkaj pli precizaj tendencoj povas esti rimarkataj en la komenciĝanta jaro. Unue, la Golfo-monarĥioj verŝajne pezos ankoraŭ pli ol antaŭe sur la aferoj de siaj arabaj najbaroj. La petrola rento donas al ili konsiderindan influpovon super malpli dotitaj landoj, kiaj Egiptujo, Maroko kaj Jordanio, kie iliaj monhelpoj estas pli grandaj ol tiuj de la okcidenta bloko. Kvankam malpli grandaj, la okcidentaj helpoj havas tamen avantaĝon : ili dependas nek de la naftokurzoj, nek de la princo-humoroj.

Due, necesas substreki la gravecon de la interkonsentoj subskribitaj en periodoj de nacia transiro. En aliaj demokratiigo-kuntekstoj, kiel ekzemple en Latin-Ameriko, kompromisaj interkonsentoj inter rivalaj fortoj estis profunde instituciigitaj kaj akceptitaj de ĉiuj. En Mez-oriento, male, la divido-logiko dominas la kompromiso-solvon, tial la frakcioj disŝiriĝas por la regado anstataŭĝin dividi.

Trie, la malforteco de la lokaj institucioj, aldone al la malsaĝaj intervenoj de eksteraj grandaj landoj, provizis argumentojn al la sabotantoj de la demokratia procezo. La tuniziaj salafistoj kaj egiptaj falsaj liberaluloj estas duarangaj personoj, kiuj havas nenion por perdi, rompante la malfacile intertraktitajn kompromisojn. Ilia graveco kreskas kiam progresas la erozio de la institucioj kaj kvanto de koncernaj interesoj. En ekstremaj scenaroj, malfortaj ŝtatoj ne havas sufiĉajn rimedojn por ĉesigi la neelireblan cirklon de la sekureca dilemo. En Jemeno kaj Libano, multaj grupoj preferas perarmile defendi sin ol fidi ŝtaton nekapablan protekti ilin, kaj tiel ili malfortigas ĝin ankoraŭ iom pli.

La lasta punkto, pli pozitiva, koncernas civitanecon. La arabaj popoloj ne plu perceptas sin kiel regatojn, sed kiel civitanajn fortojn, kiuj meritas respekton kaj parolon. Kiam nova popolribelo okazos, ĝi estos samtempe pli spontanea, pli eksplodema kaj pli daŭripova. La arabaj civitanoj nun scias kiujn ekstremajn solvojn iliaj registaroj pretas uzi por pluteni sin en rega pozicio. Ankaŭ la trudaj reĝimoj bone konas la volofirmecon de la amasoj « forigi » ilin. La « araba printempo » ne diris sian lastan vorton.

HICHAM BEN ABDALLAH EL-ALAOUI

Kiam respektata fondaĵo faras la laboron de la CIA

$
0
0

"GRANDA PARTO DE kion ni faras hodiaŭ, la CIA faris antaŭ dudek-kvin jaroj kaŝe." [1] La homo kies surprizan konfeson raportas la Washington Post, la 22-an de septembro 1991, nomiĝas Allen Weinstein. Historiisto, li estis la unua prezidanto de la National Endowment for Democracy (NED, Nacia Fondaĵo por Demokratio), usona neprofitcela asocio kun aparte virtaj celoj : antaŭenigi la homrajtojn kaj la demokration. Tamen estas ĝi pri kiu li parolas en sia deklaro.

La NED ne ekzistis kiam la sama taggazeto rivelis, la 26-an de februaro 1967, skandalon kun internaciaj sekvoj : la Central Intelligence Agency (CIA) financis, eksterlande, sindikatojn, kulturajn organizojn, komunikilojn same kiel famajn intelektulojn. Oni eksciis ankaŭ en la artikolo kiel la mono alvenis al ili. Kiel konfirmis al ni poste, s-ro Philip Agee, iama oficiro de "la Kompanio", "la CIA uzis konatajn usonajn fondaĵojn, sed ankaŭ aliajn entojn kreitajn kun tiu celo kaj kiuj ekzistis nur surpapere". [2]

Por redukti la premon, la prezidanto Lyndon Johnson postulas malfermon de enketo, eĉ sciante ke, depost sia starigo en 1947, la CIA estas taskita pri tia agado. "Niaj politikistoj uzas sekretajn agojn por sendi konsilistojn, ekipaĵojn kaj monsumojn kun la celo subteni komunikilojn kaj politikajn partiojn en Eŭropo, ĉar, eĉ post la dua mondmilito, niaj aliancanoj restis alfrontitaj al politikaj minacoj." [3] La malvarma milito komenciĝis, temis pri kontraŭagi la ideologian influon de Sovetio.

En certa nombro da kazoj, la financataj organizoj sukcesis malfortigi, eĉ elimini, la oponantojn al la registaroj amikaj de Vaŝingtono. Samtempe ili kreis spacojn favorajn al la usonaj interesoj. Tiu subfosa laboro estis disponigita por ŝtatrenversoj, kiel en Brazilo, kontraŭ la prezidanto João Goulart, en 1964. La renverso de la ĉilia prezidanto Salvador Allende, en septembro 1973, pruvis ke la Blanka Domo ne ĉesigis tiajn agadojn. "Por prepari la terenon por la militistoj, precizigas s-ro Agee, oni financis kaj kanaligis la fortojn de gravaj organizoj de la civila socio kaj de la komunikiloj. Tio estis plibonigita kopio de la ŝtatrenverso en Brazilo."

Ekde 1975, la CIA estas denove celo de enketo de la Senato de Usono, nome pro sia respondeco en la komplotoj kaj krimoj faritaj kontraŭ pluraj politikaj gvidantoj tra la mondo (Patrice Lumumba, Allende, s-ro Fidel Castro). Paralele, la progresoj de diversaj revoluciaj movadoj en Afriko kaj Latinameriko devigas Vaŝingtonon konstati ke, kvankam la laboro de enŝoviĝo en la organizojn de la "civila socio" restas decida, la uzita vojo ne estas la bona. Oni memoras tiam ke, "por fari la batalon de la ideoj tra la mondo, la registaro Johnson (...) rekomendis la realigon de « publika-privata meĥanismo » por malkaŝe financi agadojn eksterlande." [4]

Tiel enmondiĝis la American Political Foundation (APF) en 1979, koalicio de la demokrata kaj respublikana partioj, de sindikataj gvidantoj kaj de mastroj, de konservativaj universitatanoj kaj de institucioj ligitaj al eksterlandaj aferoj. La modelo estas importita de Okcidenta Germanio, kie la fondaĵoj de la kvar ĉefaj partioj [5] - konataj sub la nomo de Stiftung - estas, depost la milito, financataj de sia registaro, kiel instrumento de la malvarma milito. Aparte la Fondaĵo Kontrad Adenauer, ligita al la Kristandemokrata Partio (CDU).

La 14-an de januaro 1983, la prezidanto Ronald Reagan subskribas la sekretan direktivon NSDD-77. Li tie ordonas starigi kion li anoncis en parolado antaŭ la brita parlamento la 8-an de junio 1982 : "infrastrukturon" por "pli bone kontribui al la tutmonda kampanjo por demokratio". [6] La direktivo signalas ke necesas por tio "kunordigi dense la klopodojn faratajn en ekstera politiko - diplomatiajn, ekonomiajn, armeajn - kaj dense interrilatiĝi kun la sekvaj sektoroj de la usona socio : laboro, aferoj, universitatoj, filantropio, politikaj partioj, gazetaro (...)".

Sen mencii la direktivon, Reagan prezentas al la Kongreso proponon de la AFP titolitan "The democracy program". Tiel, la 23-an de novembro 1983, leĝo decidas la starigon de la NED. La 16-an de decembro, dum la "ceremonio" organizita tiuokaze en la Blanka Domo, la prezidanto deklaras : "Tiu programo ne restos en la ombro. Ĝi fiere agnoskas sin sub la fajro de la lumĵetiloj. (...) Kaj, kompreneble, ĝi estos kohera kun niaj naciaj interesoj." [7]

Kvar organizoj konsistigas la soklon de la NED kaj respondecas pri ĝia mastrumado. La Free Trade Union Institute (FTUI) - branĉo de la sindikata centralo AFL-CIO, kiu alprenas poste la nomon de American Center for International Labor Solidarity (ACILS) - ekzistis jam antaŭ la NED. La tri aliaj estas tuj kreitaj : la Center for International Private Enterprise (CIPE) de la komercoĉambro, la International Republican Institute (IRI), de la Respublikana Partio, kaj la National Democratic Institute (NDI), de la Demokrata Partio. La dolaroj de la antisandinistoj

KVANKAM JURE TEMAS pri privata asocio, la NED aperas en la buĝeto de la ŝtatdepartemento [ministrejo pri eksterlandaj aferoj]. Tamen, ĝia financado estas submetita al aprobado de la Kongreso. La registaro per tio senigas sin je ĉia respondeco [8], sed tiu statuso havas alian strategian avantaĝon. Por la iama oficisto de la ŝtatdepartemento William Blum, la organizoj "neregistaraj estas parto de la imago kaj de la mito, (...) ili kontribuas konservi eksterlande nivelon de kredindeco kiun oficiala agentejo ne povus atingi". [9]

En oktobro 1986 eksplodas la skandalo kiu ŝanceligas la registaron Reagan : la kontraŭleĝa financado de la batalo kontraŭ la sandinisma registaro de Nikaragvo estas organizita en la Blanka Domo, ĉefe danke al fikomerco de kokaino. Hazardo : kunordigata de la kolonelo Oliver North, sub direkto de la Nacia Konsilio pri Sekureco (Nation Security Council, NSC), la tuta strukturo nomiĝas... "The democracy program". La NED ludis unuarangan rolon en la operacio. [10] Strange, la enketo koncentriĝas sur la financado de la milit-aparato de la nikaragŭaj kontraŭrevoluciuloj - la Contra - kaj malpli interesiĝas pri tiu "neregistara" organizo, tamen superrigardata ekde sia naskiĝo kaj ĝis 1987, de la alta respondeculo de la CIA Walter Raymond, membro de la direktejo de la informoj de la NSC.

"Heredinto de la « democracy program » de Ronald Reagan, la NED (...) liveris financ-rimedojn al multaj latinamerikaj grupoj, inter ili la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo ([ KUNF, angle FNCA ] [11], asertas Jorge Mas Canosa, tiam prezidanto de la KUNF, ekstremisma antikastrisma organizo kreita de la NSC en la sama epoko kiel la NED. Malantaŭ la slogano "Libereco de Kubo pasas tra Nikaragŭo", la KUNF engaĝiĝis kontraŭ la sandinistoj. "Tiu kunlaborado naskiĝis, daŭrigas Mas Canosa, kiam Theodore Shackley, iama vicdirektoro de la operacioj de la CIA, kaj ĉefo de la sekcio pri kaŝaj servoj, petis al la membroj de la fondaĵo ilian subtenon al la centramerika politiko..."

Estas ekde 1987, en plena skandalo, kiam la NED ekagas. Ĝiaj dolaroj finatingas la starigon de la fronto de antisandinistaj organizoj, en kiu partoprenas eĉ la (nikaragŭa) Permanenta Komisiono de la Homrajtoj. Danke al tiu subteno, s-ino Violeta Chamorro, kandidato de Vaŝingtono kaj proprietulo de la "sendependa" taggazeto La Prensa, alvenas al la prezidanteco en 1990. Ĉiuj agadoj de la sandinistoj favore al la loĝantaro forvaporiĝas kun la realigo de la novliberala modelo...

La talento de la NED kanaligi la monsumojn, krei neregistarajn organizojn (NRG), starigi elektajn manipuladojn kaj komunikilajn propagando-kampanjojn, ege ŝuldiĝas al la granda sperto de la CIA, de la branĉo de la ŝtatdepartemento taskita pri kunlaborado (USAID) kaj de multaj eminentuloj de la konservativa "elito" ligita al la ekstera politiko de Usono. [12] Escepte la teroristajn metodojn, la registaro Reagan uzis la samajn metodojn en la landoj de Orient-Eŭropo, "neregistara krucmilito por la homrajtoj kaj la demokratio, des pli imperiisma ke ĝi estas supozata rekte respondi al la bezonoj de la disidentoj kaj de la reformistoj de la tuta mondo". [13] En tiuj landoj de la "reala socialismo", la distanco inter regantoj kaj regatoj faciligas la taskon de la NED kaj de ties reto de organizoj, kiuj fabrikas milojn da "disidentoj" danke al la dolaroj kaj al la reklamo. Post kiam fine la ŝanĝo estis atingita, la plej multaj de ili, kaj iliaj ĉiuspecaj organizoj, malaperas, senglore, el la cirkulado.

Inter la atribuitaj historiaj venkoj troviĝas Pollando. En 1984, la NED disdonis jam "rektan helpon" por tie krei sindikatojn, gazetojn kaj grupojn de defendo al la homrajtoj. Ĉiuj, kompreneble, "sendependaj". Por la prezidant-kampanjo de 1989, la NED donacas 2,5 milionojn da dolaroj al la movado Solidarnosc gvidata de s-ro Lech Walesa, kiu enpotenciĝas tiujare, kiel potenca aliancano de Vaŝingtono. [14]

Kvankam la NED estis konceptita en la kadro de la usona arsenalo de la malvarma milito, la disfalo de la eŭropa socialisma bloko estas la enkonduko al ĝia planedvasta etendiĝo. De tiam, danke al la dolaroj kaj al kelkaj "specialistoj", ĝi sciis enmiksiĝi en la sociajn, ekonomiajn kaj politikajn procezojn de proksimume naŭdek landoj de Afriko, Latinameriko, Azio kaj Orient-Eŭropo. Enmiksiĝi en la elektojn estas, kiel diras la esploristo Gerald Sussman, "tre grave por atingi la tutmondajn celojn de Usono". La NED kaj aliaj usonaj organismoj prezentas sin kiel partoprenantoj en la "konstruado de demokratio". Tamen, substrekas Sussman, se ili "agas efektive malpli brutale ol la CIA ĝis 1970, la formoj de elektaj manipuladoj al kiuj [ili] hodiaŭ dediĉas sin estas demonstradoj de morala surscenigo kaj de politika dramaturgio". [15]

Dum la elektoj de 1990 en Haitio, la NED investis proksimume 36 milionojn da dolaroj por subteni la kandidaton Marc Bazin, iama funkciulo de la Monda Banko. Malgraŭ tiu helpo larĝe venkis s-ro Jean-Bertrand Aristide. Li estis renversita, la 29-an de septembro 1991, sekve al komunikila kampanjo ankaŭ financita de la NED kaj la USAID. La diktatoreco kiu sekvis kaŭzis proksimume kvar mil mortviktimojn...

Dum la dek unuaj jaroj de ĝia ekzisto, "tiel estas 200 milionoj da dolaroj kiujn la NED disdonis tra mil kvincent projektoj partoprenantaj en la subteno de la amikoj de Usono". [16] De 1998, la NED multe interesiĝis pri Venezŭelo. "Tio estas silenta operacio kontraŭ la bolivara revolucio, asertas s-ro Agee. Ĝi komencis kun la prezidanto [William] Clinton kaj intensiĝis kun la filo [George W.] Bush. Tio similas al la agadoj faritaj kontraŭ la sandinistoj, sed en la momento sen terorismo nek ekonomia embargo : « antaŭenigi la demokration, solvi konfliktojn, kontroli la elektojn kaj fortigi la civitanan vivon »." La usona advokatino Eva Golinger malkovris en oficialaj dokumentoj ke inter 2001 kaj 2006 pli ol 20 milionoj da dolaroj estis transdonitaj de la NED kaj la USAID al opoziciaj grupoj kaj al privataj venezŭelaj komunikiloj. [17] La New York Times estis jam rivelinta, la 25-an de aprilo 2002 - kelkajn tagojn post la malsukcesa ŝtatrenverso kontraŭ la prezidanto Hugo Chávez -, ke la buĝeto de la NED destinita al tiu lando kvarobliĝis kelkajn monatojn antaŭ tiu puĉo-provo, laŭ ordono de la usona Kongreso.

Tamen, la plej grandan konstantecon la NED montris en la batalo kontraŭ la kuba registaro. Dum la lastaj dudek jaroj ĝi investis proksimume 20 milionojn da dolaroj por antaŭenigi la "demokratian transiĝon" en tiu lando, sen kalkuli la 65 milionojn alportitajn de la USAID depost 1996. Vaŝingtono insistas pri la plej supera utileco de "demokratiaj" elektoj, sed, de la leĝo Torricelli (Cuban Democracy Act, 1992) ĝis la leĝo Helms-Burton (Cuban Liberty and Democratic Solidarity Act, 1996) kaj la Komisiono por Helpo al Libera Kubo (Commission for Assistance to a Free Cuba, majo 2004), la oficialaj tekstoj precizigas klare ke la elektitoj devas konveni al ĝi. Preskaŭĉiuj sumoj restas inter la manoj de kontraŭrevoluciaj organizoj en Usono kaj en Eŭropo. Ĉefe la pola, rumana kaj ĉeĥa registaroj ricevas bonan parton de tiu financado, ekde kiam ili gvidas la internacian premadon faratan kontraŭ Kubo. Nur en 2005, la NED donis al ili 2,4 milionojn da dolaroj tiucele. [18]

Elektoj kaj aferoj devas iri kune. Ĝuste tiel Vaŝingtono vidas la demokration. La 20-an de januaro 2004, la prezidanto anoncis dum sia parolado pri la stato de la Unio ke li petos de la Kongreso duobligi la buĝeton de la NED por ke ĝi ennoviĝu pri la "antaŭenigo de liberaj elektoj, de liberkomerco, de gazetara libereco kaj de la sindikata libereco en Mez-Oriento". Do, ke la ideologia laboro akompanu la militan agadon. En tiu mondregiono la ĉeesto de la NED estis ĝis tiam minimuma. En 2003 ĝia reto instaliĝis en Afganio. En ĝia teksejo legeblas ke ĝi decidis "starigi kaj fortigi la komercon por helpi konstrui la demokration kaj la merkat-ekonomion". Por prepari la terenon ĝi donas "helpon al tuta serio da naskiĝantaj NRO".

Kun similaj celoj aliaj NRO estas financataj en Irako, aparte en la nordo de tiu okupata lando. Kiel aliloke, la lokaj organizoj subtenataj de la NED rapide fariĝas dependaj de ĝi kaj, sub la flago de "batalo por la demokratio", ili komencas labori por sistemo kies interesoj tre malofte kongruas kun tiuj de la loĝantaro.

Unufoje jare, aŭ laŭ postulo, la prezidanto de la NED devas fari raporton ĉe la komisiono de eksterlandaj aferoj de la usona Senato, unika kazo por neregistara organizo. La 8-an de junio 2006, s-ro Carl Gershman (prezidanto de la NED ekde aprilo 1984) insistis pri la urĝo altigi la buĝeton de la "helpo al demokratio". Li argumentas ke en Rusio, en Belorusio, en Uzbekio, en Venezŭelo, en Egiptio la NRO bezonas aldonajn rimedojn ĉar ili alfrontas "duon-aŭtoritatecajn" registarojn. La 7-an de decembro li faris praktike la saman paroladon antaŭ la Eŭropa Parlamento, dum la konferenco "Democracy promotion : The European way".

Laŭ s-ro Blum, la filozofio de la NED kuŝas sur la ideo ke la socioj funkcias pli bone "kun la libera entrepreno, la kunlaborado de la klasoj (...), reduktita intervenismo de la registaro en la ekonomio (...). La merkat-ekonomio estas asimilita al demokratio, reformoj kaj kresko ; oni laŭdas la meritojn de la eksterlandaj investoj. (...) La raportoj de la NED peze insistas pri la « demokratio », sed temas nur pri minimumaj demokratiaj proceduroj, kaj ne pri ekonomia demokratio, ĉar nenio rajtas minaci la establitajn potencojn (...). Resume, la programoj de la NED estas en harmonio kun la bezonoj kaj la fundamentaj celoj de la ekonomia tutmondigo kaj de la nova internacia ordo". Instrumento de la tutmonda milito

ANTAŬ LA ĜENERALA ASEMBLEO de la Unuiĝinta Naciaro (UN) en septembro 1989, la prezidanto George Bush patro asertis ke la defio de la "libera mondo" estas solidigi la "fundamentojn de la libereco". Jaron antaŭe, la kanada parlamento, kuraĝigita de Vaŝingtono, estis kreinta fondaĵon similan al la NED, kun la nomo Rights & Democracy. En 1992, laŭ la sama modelo, la brita parlamento oficialigis la Westminster Foundation for Democracy (WFD). Poste venis la vico de Svedio kun la Swedish International Liberal Centre, de Nederlando - Fondaĵo Alfred Mozer - kaj de Francio - Fondaĵo Robert Schuman kaj la Fondaĵo Jean Jaurès (ligita al la Socialista Partio). La reto de la fondaĵoj de la NED alprenas formon.

Ĝuste en tiu kadro estis kreita la Democracy Projects Database, kiu kunordigas proksimume ses mil projektojn de NRO en la mondo. La NED estas ankaŭ la koro de la Network of Democracy Research Institutes [19], en kiu partoprenas "sendependaj institucioj ligitaj al politikaj partioj, universitatoj, sindikatoj kaj movadoj por demokratio kaj homrajtoj". Ĝia celo estas faciligi la kontakton "inter la kleruloj kaj la aktivuloj de la demokratio". Aliflanke la NED gastigas la sekretariejon de la Center for International Media Assistance, "projekto kiu taskas sin kunvenigi certan nombron da fakuloj pri komunikiloj kun la celo fortigi la subtenon al la libera kaj sendependa gazetaro en la mondo". [20]

En la oficiala interret-teksejo de la ŝtatdepartemento s-ro Gershman deklaras ke ĉiuj ĉi fondaĵoj, personoj kaj organizoj konverĝas al la "kreado de pordemokratia monda movado". "Reto de la retoj", de kiu la NED estas la centro. Aliaj fondaĵoj aliĝis al tiu projekto - la Friedrich-Ebert-Stiftung de Germanio, la Olof Palmes Internazionella Center de Svedio, la Karl-Renner-Institut de Aŭstrio, la Fundación Pablo Iglesias, ligita al la hispana Laborista Socialista Partio (PSOE).

En 1996, por pravigi la buĝetaltigon de la NED, aparte "klariga" raporto estis submetita al la Kongreso : "La tutmonda milito de la ideoj plene okazas. Usono ne povas permesi al si rezigni pri tiom efika instrumento en eksterlanda politiko en epoko kiam ĝiaj interesoj kaj ĝiaj valoroj suferas potencan ideologian atakon de multaj antidemokratiaj fortoj en la mondo (...). Ĝi restas minacata de tenacaj komunistaj reĝimoj, de novkomunistoj, de agresemaj diktatorecoj, de radikalaj naciistoj kaj de islamismaj fundamentistoj. En tiuj kondiĉoj Usono ne povas permesi al si lasi la ideologian batalkampon al tiuj malamikoj de libera kaj malfermita socio. La NED bezonas kontinuan financadon, kiu konsistigas prudentan investon por garantii la estonton." [21] Tri jarojn poste, s-ro Benjamin Gilman, prezidanto de la komisiono pri eksterlandaj aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj, reprenis, samcele, la plej multajn elementojn de tiu raporto.

Demokratio, liberaj elektoj, esprimlibereco... Kion s-ro Blum tradukas jene : "Ĉio, kion ni faris, estas transigi la multajn abomenindajn agadojn de la CIA al nova organizo kies nomo sonas pli bone. La kreado de la NED estas ĉefverko de politiko, de publikaj rilatoj kaj de cinismo." [22]

Hernando CALVO OSPINA. Presebla versio

En tiu ĉi numero :

- Afriko trans la kliŝoj
-Ĉu necesas redoni la predojn de la koloniaj militoj ?
- Salutinda malkonstruo

- La kompleta resumo 1a julio 2007

La aŭtoro

Hernando CALVO OSPINA Ĵurnalisto. Aŭtoro, interalie, de « Rhum Bacardi. CIA, Cuba et mondialisation » (EPO, Bruselo, 2000) kaj « Sur un air de Cuba », Le Temps des cerises, Pantin, 2005. Krome : (...) (vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro :

Ĉe la limoj de la Plano Kolombio

Revolucio, kantante

Direkte al internacio de la sano

Financadoj sen limoj

Tradukita de : Vilhelmo Lutermano el la franca.

[1] The Washington Post, 22-a de septembro 1991.

[2] Interparolado kun la aŭtoro, 2005. Kp ankaŭ la konferencon (en la hispana) de Philip Agee, www.rebelion.org/cuba/030919agee.pdf.

[3] www.ned.org/about/nedhistory.html. Pri la laboro de la CIA koncerne intelektulojn, kp Frances Stonor Saunders, Who Paid the Piper ? The CIA and the Cultural Cold War, Granta Books, Londono, 2000.

[4] www.ned.org/about/nedhistory.html.

[5] La Friedrich-Ebert-Stiftung de la socialdemokratoj (SPD), la Konrad-Adenauer-Stiftung de la kristandemokratoj (CDU), la Hanns-Seidel-Stiftung de la socialkristanoj (CSU) kaj la Friedrich-Naumann-Stiftung de la liberaluloj (FDP).

[6] www.ned.org/about/reagan-060882.html.

[7] www.ned.org/about/reagan-121683.html.

[8] "La fondaĵo ne konsidereblas kiel agentejo aŭ devenaĵo de la usona registaro", disponas la leĝo kiu kreas la NED.

[9] William Blum, Rogue State, Common Courage Press, Monroe, 2000.

[10] Kp The New York Times kaj The Washington Post, 15-a kaj 16-a de februaro 1987.

[11] Alvaro Vargas Llosa, El exílio indomable, Espasa, Madrido, 1998.

[12] Inter ili : Allen Weinstein, Dante Fascell, Elliott Abrams, Richard Allen, John Negroponte, Jeane Kirkpatrick, John Bolton, Otto Reich, la generalo Wesley K. Clark, John Richardson, William Middendorf, Frank Carlucci, Francis Fukuyama...

[13] Nicolas Ghilhot, "Le National Endowment for Democracy", Actes de la recherche en sciences sociales, n-ro 139, Parizo, septembro 2001.

[14] www.ned.org/about/nedTimeline.html. La NED montras ĉi tie iujn de siaj financad-agadoj, ĉu rektajn, ĉu pere de la CIPE, de la IRI, de la NDI aŭ de la branĉo de la AFL-CIO.

[15] Gerald Sussman, "The myths of « democracy assistance » : US political intervention in post-soviet Eastern Europe", Monthly Review, vol. 58, n-ro 7, Novjorko, decembro 2006.

[16] Nicolas Guilhot, verko cit.

[17] Eva Golinger, Code Chávez. CIA contre Venezuela, Oser dire, Esch-sur-Alzette (Luksemburgio), 2006.

[18] Laura Wides-Munoz, "Usono financas antikastristajn grupojn eksterlande", Associated Press, 29-a de decembro 2006.

[19] www.wmd.org/ndri/ndri.html.

[20] www.ned.org/about/cima.html.

[21] James A. Phillips kaj Kim R. Holmes, "The National Endowment for Democracy : A prudent investment in the future", Foreign Policy and Defense Studies, The Heritage Foundation, "Executive memorandum", n-ro 461, Vaŝingtono, DC, 13-a de septembro 1996.

[22] William Blum, verko cit. Klaku

2a decembro 2007 Kiam respektata fondaĵo faras la laboron de la CIA de Redaktejo

Raportistoj sen limoj (Reporters sans frontières)

Sekve al legado de la artikolo "Kiam respektinda fondaĵo faras la laboron de la CIA" kaj de la akompananta teksto, publikigitajn en nia numero de julio, Daniel Junqua, vicprezidanto de la asocio Amikoj de Le Monde diplomatique kaj vicprezidanto ankaŭ de la franca sekcio de la asocio Raportistoj sen limoj, skribas al ni :

Raportistoj sen limoj (RSF) troviĝas en la unua vico por denunci la fiagadojn de la usonaj politikaj, juraj, armeaj fiagadoj rilate komunikilojn kaj ĵurnalistojn en Irako, en Afganio kaj eĉ en Usono mem. La organizaĵo faras decidan kampanjon por atingi la liberigon de Sami Al-Haj, tiu kameraisto de pli ol kvin jaroj mallibera en Guantanamo en fiaj kondiĉoj. RSF denuncas ankaŭĉiajn atencojn al la esprim- kaj inform-libereco faratajn de la israelaj okupado-fortoj en Palestino sen tamen fermi la okulojn, kompreneble, antaŭ tiuj farataj de la palestinaj organizaĵoj.

Se RSF povas permesi al si servi nek la Nordon, nek la Sudon, nek Orienton nek Okcidenton, tio estas ĉar la organizo financas larĝe sin mem, de pluraj jaroj, per realigo kaj vendo de siaj publikigaĵoj. Kiom pezas, en buĝeto 2006 de preskaŭ 4 milionoj da eŭroj, subvencio de 34.500 eŭroj de la NED [National Endowment for Democracy], destinitaj al subteno de la gazetara libereco en Afriko ?

Mi fieras esti partopreninta rekte kaj persone en la batalo de RSF por subteni la gazeton Oslobodjenje dum la sieĝo de Sarajevo, sieĝo kiu daŭris 1.350 tagojn ! Ĝi etis la referenca gazeto de Bosnio-Hercegovino, naskita en la eksterleĝeco, sub la nazia okupado, kun eldonkvanto de sesdek mil ekzempleroj. Ĝi estis la simbolo de la rezistado al la serba agreso. La redaktejo daŭrigis sian laboron en la keloj de la turo, en kiu troviĝis la lokaloj de la gazeto kaj kiu estis praktike forrazita de la serbaj kanonoj kaj je kvindek metroj de la frontlinio. La ĵurnalo, kelkfoje reduktita al simpla folio eldonita je tricent ekzempleroj kaj afiŝitaj en la urbo, estis la animo de la rezistado de loĝantaro kiu rifuzis la etnan purigadon intencitan de Beogrado. Kiam mi venis tien, mi ne vidis spuron de la milionoj de la NED pri kiu parolas tiu artikolo, sed mi renkontis homojn suferantajn je malsato kaj kiuj akceptis ĝoje la poŝtaĵojn, la kelkajn medikamentojn kaj la etan foto-materialon, necesan por daŭrigi la agadon. Mia longdata engaĝiĝo ĉe la Diplo kaj poste ĉe la Amikoj de la Diplo unuflanke kaj ĉe la RSF aliflanke devenas el la sama volo partopreni en la batalo por libera kaj plurisma informado ĉie en la mondo.

S-ro Robert Ménard, siaflanke ĝenerala sekretario de Raportistoj sen limoj, petas nin publikigi jenan respondo-rajtaĵon :

Raportistoj sen limoj efektive ricevis en 2006 monon de la usona fondaĵo National Endowment for Democracy (NED). Ni neniam kaŝis tion kaj niaj kontoj estas disponeblaj en Interreto. La ricevitaj 34.489 eŭroj estas precize 0,92 % de nia buĝeto kaj estis destinitaj helpi afrikajn ĵurnalistojn kaj iliajn familiojn en malfacilaĵo. En tiuj kondiĉoj pensigi, kiel faras la aŭtoro de la artikolo, ke nia agado estas telegvidata de tiu fondaĵo ne estas serioza.

La aliaj nombroj svingataj de la aŭtoro por pridubigi la krediton de Raportistoj sen limoj estas falsaj. Ne, la subteno de la franca ŝtato al la projektoj disvolvataj de la organizo ne prezentas, kiel li asertas, 11 % de ĝia buĝeto en 2003, sed 4,8 %. La "ŝtataj subvencioj" kiuj respondas al tiu tranĉo de 11 % inkludis, krom la francan ŝtaton, sumojn donitajn de la Unesko, la Internacia Organizo de Franclingvio [Organisation internationale de la francophonie] kaj la OSCE [Organizo por Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo]. Ĉu Raportistoj Sen Limoj ricevis monon de "financaj grupoj proprietaj de armil-entreprenoj" ? Ne. Dume, nia organizo ĝuas ĉiujare spacojn ofertajn de la francaj komunikiloj. Ni dankas ilin pro tio. Estas danke al tiuj enmetaĵoj ke Raportistoj Sen Limoj povas vendi siajn foto-albumojn kiuj, en 2006, konsistigis 55 % de ĝiaj resursoj.

Koncerne Oslobodjenje. Ĉu necesis forlasi tiun gazeton kvalifikitan je "nekonata" kaj kiu eldonis "apenaŭ tricent ekzemplerojn" ? Tio estus forgesi ke tiu ĵurnalo, simbolo de la rezistado al la serba agreso, estis la sola kiu aperis dum la tuta daŭro de la sieĝo de Sarajevo. Kompreneble okazis ke ĝi eldonis tricent ekzemplerojn, kaj sendube malpli. Kaj do ? La aŭtoro ne diras ke la konstruaĵo de la redaktejo estis detruita de la bomboj kaj ke la ĵurnalistoj laboris en bunkra kelo. Ĉar mankis papero, ili iris, je mortdanĝero, glui mem ekzemplerojn de la ĵurnalo en la stratoj. Jes, Raportistoj Sen Limoj helpis ilin. Kaj ni fieras pri tio.

Koncerne Venezuelon, ĉu la aŭtoro faris al si la penon legi la ĵusan raporton de Raportistoj Sen Limoj pri Radio Caracas Televisión (RCTV) ? Oni povas dubi pri tio, ĉar tiu dokumento ne domaĝas RCTV. Ĝi memorigas, interalie, ke la ĉeno subtenis la ŝtatrenverson de la 11-a de aprilo 2002. Sed jen, se tio estis la vera motivo de la ne-renovigo de la licenco de la ĉeno, aliaj privataj televidoj, kiel Venevisión, kiu havis tiam la saman sintenon, devintus suferi la saman sorton. Sed tio tute ne okazis. Oni renovigis la licencon de Venenvisión. Tiun de RCTV ne.

[Du precizigoj :

1. Koncerne la OSCE, tiu organizo estas ofte kritikata de neregistaraj organizoj kaj de pluraj ŝtatoj pro sia partieca sinteno kaj sia enmiksiĝo en la internajn aferojn de certaj landoj de eksa Sovetio, kiuj iris ĝis ideologia, financa kaj logistika preparado de la elektaj agitadoj kutime nomataj "koloraj revolucioj".

2. Pri RCTV necesas rediri ke tiu ĉeno - kies licenco sendi sur hercaj ondoj efektive ne estis renovigita - ne estas malpermesata. Cetere ĝi tute laŭleĝe reprenis siajn elsendoj per kablo (sur la kanalo 113 de Net Uno) kaj per satelito (sru la kanalo 103 de DirectTV). La kabla kaj satelita televido kovras 38 % de la hejmoj de Venezuelo, laŭdifine la plej bonstatajn.]

La sturmtaĉmento de la CIA

$
0
0

„NIA SOLA DELIKTO estis doni al ni niajn proprajn leĝojn, nia krimo estis apliki ilin al la United Fruit.” Elektita prezidanto de Guatemalo en 1951, Jacobo Arbenz, inter aliaj progresaj disponoj, promulgas kamparreformon. La 4-an de marto 1953, li parte eksproprietigas la usonan banan-kompanion United Fruit, kiu tiel perdis 84.000 hektarojn el 234.000. La 17-an kaj la 18-an de junio 1954, armeo de dungosoldatoj el Nikaragvo kaj Honduro penetras en Guatemalon kaj, la 27-an de junio, renversas Arbenz-on. La usona ŝtatsekretario John Foster Dulles kaj lia frato Allen, direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA), estas tiam ambaŭ akciuloj de la United Fruit ! La operacio - kun la kodnomo PB/Success - ĝuis la aktivan partoprenon de „sturmtaĉmento” de la CIA kiu poste persistis jardekojn.

Veninte post la renverso en Irano de la naciisma gvidanto Mohammed Mossadegh, la 19-an de aŭgusto 1953, PB/Success akiris ĉe la CIA reputacion de nevenkeblo kaj fariĝis modelo por ĝiaj sekretaj operacioj en la tuta mondo. En marto 1960, la prezidanto Dwight Eisenhower donis verdan lumon al nova agado destinita, ĉi-foje, malstabiligi Kubon, kie la revolucio triumfis la 1-an de januaro 1959. La plej multaj agentoj partoprenintaj en la renverso de Arbenz respondecas pri la „projekto Kubo”. Temas nome, kaj ĉe ilia kapo, pri Richard Bissell, la numero du de la CIA ; pri Tracy Barnes, kiu respondecas pri la konsistigo de la Cuban Task Force ; pri David Atlee Phillips, respondeca pri la psiĥologia milito ; pri Howard Hunt, taskita formi la „provizoran kuban registaron”. Du junuloj aliĝas al la grupo : s-ro Peter Goss, oficiro de kontraŭspionado de la armeo, kaj s-ro George Herbert Walker Bush [1]. Tiu helpas „rekruti ekzilkubanojn por la invad-armeo de la CIA” [2].

La 17-an de aprilo 1961, la proksimume mil kvincento homoj de tiu armeo, la brigado 2506, elŝipiĝas en la Porkogolfo. Post ilia malvenko, en malpli ol sepdek horoj, la numeroj unu kaj du de la CIA, Dulles kaj Bissell, devas demisii.

Forte indignante pro tiu malvenko, la prezidanto John F. Kennedy donas eksterordinaran povon al la Agentejo, decido kiu tuŝis la aferojn de la mondo dum longa tempo. [3] Robert Kennedy, ministro pri justeco kaj frato de la prezidanto, superrigardas novan agreson kontraŭ Kubo. Miamo fariĝas la epicentro de la plej granda kvazaŭarmea operacio - JM/WAVE - iam ajn starigita en Usono ; kun ĉekape Theodore „Ted” Shackley kaj s-ro Thomas „Tom” Clines. La grupon aliĝas nome la generalo Edward Lansdale, veninte de Hindoĉinio, kie li laboris kun la francaj sekretaj servoj implikitaj en la kolonia milito ; s-ro Richard Secord, oficiro de la US Air Force ; kaj David Sánchez Morales, oficiro de kontraŭspionado de la armeo. Formitaj kiel kontraŭgerilanoj

KIAM, LA 14-AN de oktobro 1962, eksplodas la „raketo-krizo”, Vaŝingtono postulas ke la balistikaj raketoj instalitaj de Sovetio en Kubo estu retirotaj. Moskvo cedas, kondiĉe ke Usono promesu ne invadi la insulon (kaj rezigni pri siaj propraj raketoj en Turkio. Kennedy akceptas kaj ordonas malmunti la JM/WAVE.

La kuba revolucio tamen igas Vaŝingtonon radikale modifi sian strategion de regiona sekureco. La alistrukturado de la latinamerikaj armeoj komenciĝas, kaj estiĝas centro de trejnado kaj de fivarbado - la Lernejo de Ameriko - en la usona zono de la panama kanalo. Kiam Kennedy estas murdita, la 22-an de novembro 1963 en Dalaso (Teksaso), lia doktrino de nacia sekureco funkcias jam. La renverso de la brazila prezidanto João Goulart, la 31-an de marto 1964, donas la signalon de serio da ŝtatrenversoj kaj signas la komencon de la amasa kaj rafinitaj malaperigoj kaj torturoj de politikaj kontraŭuloj.

Tiu nova strategio ne povas neglekti la sperton de la kubaj agentoj de la JM/WAVE nek tiun de certaj el la mil cent okdek-naŭ homoj kaptitaj dum la provo de invado ĉe la Porkogolfo kaj revenintaj en Usono en decembro 1962. [4] Proksimume tricent da ili, preskaŭĉiuj kubanoj (kaj poste, plejparte, kubdevenaj usonanoj pro ricevo de la civitaneco de la akceptolando), ricevas oficiran formadon en la akademioj de specialaj operacioj de Fort Benning (Georgio), Fort Mayers (Florido), Fort Peary (Virĝinio), ktp. Aliaj estas senditaj al Fort Gulick (Lernejo de Ameriko), por formiĝi kiel kontraŭgerilanoj. Ili nomiĝas José Basulto, Jorge Mas Canosa [5], Francisco „Pepe” Hernández [6], Luis Posada Carriles, Felix Rodríguez Mendigutía ktp. Kvankam ili estis supozataj neniam forlasi la anonimecon, iliaj nomoj baldaŭ aperis regule en la novaĵoj. „Sudameriko estos la « Far West » kie ili ludos pioniran rolon” [7] ; kaj, per siaj sekretaj agadoj, ili „brilis” eĉ multe pli vaste.

Ekzemple, en la eksa belga kolonio Kongo. Tie ili elŝipiĝis fine de 1962 por liveri, interalie, aeran subtenon al la fortoj de la posta diktatoro Joseph-Désiré Mobutu. La aviadiloj apartenas al Air America, kompanio ĵus starigita kaj proprieto de la CIA. Surtere, la homoj konsistigas la kompanion 58, taskita laŭspuri kaj persekuti, sensukcese, Ernesto Che Guevara kaj malgrandan grupon de kubaj revoluciuloj. Laŭ peto de Laurent-Désiré Kabila, la Che efektive alvenis fine de aprilo por konsili pri gerilaj teĥnikoj tiujn kiuj kontraŭbatalis Mobutu. [8]

Tiu sturmtaĉmento definitive fortiĝas en Vjetnamio. Ĝi alprenas kaj disvolvas la metodojn de la venkitaj francaj specialaj fortoj, financante fioperaciojn per la mono de la laosa kaj birmania opio-komerco (ankaŭ tie per la aviadiloj de Air America). Oni retrovas la homoj de la JM/WAVE : Shackley, Clines, Sánchez Morales, Secord, „Ed” Dearborn, Rodríguez Mendigutía, akompanate de s-ro Donald Gregg, inspektisto de la CIA-agentoj ; de s-ro John Dimitri Negroponte, „politika konsilisto” de ĉiu operacio ; de la generalo John Singlaub, eksĉefo de la CIA en Koreio ; de Lansdale, taskita pri la operacioj el la Pentagono ; kaj de s-ro Oliver North, de la informservo de la US Navy. En 1968, William „Bill” Colby estas sendita surloken por gvidi la Accelerated Pacification Campaign (kodnomo : Phoenix). Celo : terorigi la civilan loĝantaron por neŭtraligi la vjetnaman rezistadon. En preskaŭ kvar jaroj estas mortigitaj proksimume kvardek mil suspektatoj.

Tamen, sian plej impresan sukceson ĝi spertis sur alia kontinento. En marto 1967, inter la dudeko da homoj de la usonaj specialaj fortoj kiuj alteriĝas en Bolivio por persekuti Che Guevara, troviĝas la kubano Rodríguez Mendigutía. Kiam la Che, vundita, estas kaptita la 8-an de oktibro 1967, estas li kiu transdonas la orodonon mortigi lin.

Tamen tri jarojn poste, la CIA ne povas eviti la elekton de la socialisto Salvador Allende kiel prezidanto de Ĉilio. Richard Nixon ordonas al la Agentejo malebligi lian enoficiĝon. La taĉmento sendita surloken malsukcesas, sed sukcesas murdi la ĉefkomandanton de la armitaj fortoj, la generalon René Schneider, kiu estis lojala al Allende. Lia posteulo nomiĝas Augusto Pinochet. Denove, Phillips kaj Sánchez Morales troviĝas inter la respondeculoj de la surlokaj operacioj. Fariĝinte ĉefo de la direkcio de la Okcidenta Hemisfero de la CIA danke al sia laboro pri Kubo kaj pri Vjetnamio, Shackley estas taskita pri la malstabiligo de la registaro. Li nomumas Clines por ke tiu koncentriĝu sur la „kazo Allende”. [9] Colby, subdirektoro de la la specialaj operacioj, estras la tuton. Pri la organizado de la internacia kampanjo de fifamigo kontraŭ la registaro Allende estas taskita la usona ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN) : s-ro Bush.

Kun Allende eliminita en septembro 1973, kun Pinochet ĉe la povo, ĉio irus bone en la plej bona de la mondoj, se ... La CIA fariĝas temo de skandalo kaj spertas malfacilaĵojn, granda parto de ĝiaj krimoj estas malkaŝitaj de la gazetaro kaj de la parlamentaj enket-komisionoj Church [10] kaj Rockefeller [11]. Ne gravas. La Agentejo „delegas” bonan parton de siaj agadoj al la servoj kun kiuj ĝi kunlaboras en la kadro de la operacio „Condor” [12] kaj al siaj kubaj agentoj de la Komando de Unuiĝintaj Revoluciaj Organizaĵoj (KURO). Tiu fondiĝis en Domingo en majo 1976, laŭ instrukcio de la CIA, gvidata de la 30-a de januaro 1976 ĝis la 20-a de januaro 1977 de s-ro Bush.

Ĉekape de la KURO, kies financado venas ĉefe el la fidrog-komerco [13] troviĝas s-roj Orlando Bosch kaj Posada Carriles. Ekde Karakaso (Venezuelo) ili organizas la atencon kiu, la 6-an de oktobro 1976, detruas flugantan aviadilon de Cubana de Aviación (sepdek-tri mortigitoj). Sed, eble ĉar ĝi fariĝis meze de Vaŝingtono, la krimo de la dunomo Condor-KURO kiu vekas la plej grandan emocion, estas, la 21-an de septembro, la murdo al la eksministro pri eksterlandaj aferoj de Allende, Orlando Letelier.

Inter la kvin homoj lastatempe arestitaj troviĝas tri veteranoj de la „projekto Kubo”. La CIA kaj s-ro Bush faras ĉion eblan por malhelpi la enketon kaj kaŝi la pruvojn. Fariĝinte prezidanto, la sama Bush amnistias la kulpulojn, kiuj pasigis nur kelkajn jarojn en malliberejo. Unu el ili, s-ro Guillermo Novo Sampol, estis arestita en Panamo, la 17-an de novembro 2000, akompanate de s-ro Posada Carriles, kiam ili preparis bombatencon kontraŭ s-ro Fidel Castro vizitanta tiun landon. Kondamnitaj je ok jaroj da malliberejo la 20-an de aprilo 2004, ili estas amnistiataj samjare la 25-an de aŭgusto de la panama prezidantino Mireya Moscoso, granda amikino de Usono. Fidrogoj kontraŭ armiloj

INTERTEMPE, LA ne intensa milito de Vaŝingtono kontraŭ Nikaragvo kunigis la plejparton de tiuj agentoj. La vicprezidanto Bush superrigardas la operaciojn, dum s-ro Gregg kaj North, veterano de Vjetnamio, gvidas la komploton. S-ro Negroponte, ambasadoro de Usono en Honduro - oni nomas lin tie „la prokonsulon” -, transformas tiun landon en platformon de milita agreso, dum la morttaĉmentoj de la hondura armeo - la bataliono 3-16 - subpremas la opozicion. S-ro Rodríguez Mendigutía, pasinta de Bolivio al la aziaj rizejoj kaj poste al Salvadoro, proviantas la nikaragvajn kontraŭrevoluciulojn (la contra) - helpate de s-ro Posada Carriles (kaj de s-ro Basulto en nikaragva teritorio). Por konfidi tiun mision al li, la CIA kaj la kontraŭkastrismaj rondoj de Miamo organizis la eskapon (aŭgusto 1985) de s-ro Posada Carriles el la venezuela malliberejo, kien li estis metita post la atenco kontraŭ la flugmaŝino de Cubana de Aviación.

Ĉar ĉia financa subteno al la contras estis malpermesita de la usona Kongreso, la vicprezidanto Bush rikoltas monon ĉiadevene kaj ĉiarimede. La kontraŭleĝa vendo de armiloj al Irano, perate de Israelo, kondukis en 1986 al la skandalo de la „Iran-contragate”. Post kiam s-ro Bush fariĝis prezidanto, la komisiono de la Senato gvidata de s-ro John Kerry pruvis la ekzistadon de alianco inter la CIA kaj la kolombia mafio. [14] En Kostariko, en julio 1989, s-roj North kaj Secord, inter aliaj membroj de la usona potencularo, estas formale akuzitaj pro respondeci pri la reto „fidrogoj kontraŭ armiloj” organizita en tiu lando dum la kontraŭsandinisma milito ...

Purigita de la prezidanto James Carter meze de aŭgusto 1978, regule kritikata de la oficialaj enekt-komisionoj aŭ pro la sensekretigo de ĝiaj arĥivoj (speciale sub la prezidanteco de s-ro William Clinton), la CIA, ekde sia naskiĝo en julio 1947, ja spertis bonajn kaj malbonajn periodojn. Tamen, ĉiuj kiuj partoprenis en la sekretaj agoj de la sturmtaĉmento starigita en 1954 kaj ampleksigita dum la jaroj ĝuis ion konstantan : senpunecon. Por citi nur kelkajn, s-roj Posada Carriles kaj Bosch vivas en libereco en Miamo. S-ro Rodríguez Mendigutía, kiu ekzekutigis la Che, loĝas en tiu sama urbo, kie li gvidas entreprenon de sekurec-konsilo. Post esti la unua usona ambasadoro en la „liberigita Irako”, kaj pasigi dudek monatojn kiel superĉefo de la usonaj informservoj, s-ro Negroponte fariĝis la numero unu de la ŝtatdepartemento en januaro 2007. Kaj s-ro Porter Goss, partopreninta en la „projekto Kubo” ekde 1960, estis direktoro de la CIA se septembro 2004 ĝis majo 2006.

Hernando CALVO OSPINA.

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live