Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Kien iras Kubo ?

$
0
0

Trans sia loga titolo, Cuban Revelations („Kubaj riveloj”) troviĝas inter la libroj plej bone informitaj pri Kubo ekde la komenco de tiu ĉi jarcento. [1] Mark Frank, korespondanto de la Financial Times kaj de la agentejo Reuters, vivis tie dum pli ol du jardekoj. Kiel edzo de kuba flegistino li spertis la ĉiutagajn malfacilaĵojn de la loĝantaro. Sed ĉi tie li koncentras siajn komentojn al la politiko de s-ro Raúl Castro].

La „plano por transvivi” de la prezidanto elektita en 2008, vera rekviemo por la „komanda ekonomio” praktikita de lia pli aĝa frato, estis decidita kiam, kun la fono de akra financa krizo, la registaro devis bloki la bonhavojn de la eksterlandaj firmaoj. Por Marino Murillo, vicprezidanto de la Ministro-Konsilantaro taskita pri la aplikado de la ekonomiaj reformoj, „la ekonomia recentrado” de la lasta jardeko de la fidelisma potenco [2] „estis fiasko (…) kiu mortigis” la hejman produktadon, la duono de la ŝtataj entreprenoj laboris kun deficito. Ĝuste en tiu kunteksto, dum la 6-a kongreso de la Kuba Komunista Partio (PCC), en la jaro 2011, s-ro Raúl Castro instigis ekonomian malfermon, sub la termino „ĝisdatigo de la socialismo”. Tio estis grava turnopunkto de la revolucio. [3]

Por la eksa analizisto de la British Broadcasting Corporation (BBC) Nick Caistor, la tempo venis por fari unuan bilancon de la malsukcesoj kaj sukcesoj de s-ro Fidel Castro, gvidanto kiu stampis la historion dum pli ol duonjarcento kaj kies bildo „malrapide estingiĝas sur la foto”. [4] „La historio absolvos min”, proklamis la revolucia gvidanto en la jaro 1953 ; [5] sed, se kredi Caistor, la juĝo de la novaj generacioj povus montriĝi malpli milda.

Lia heredaĵo vekas efektive ironiajn komentojn de la junuloj. Ili kelkfoje ne scias pri la heroaĵoj kiuj kondukis al la faligo de la diktatoreco de Fulgencio Batista ; ili ofte forgesis la multajn agresojn de la sinsekvaj usonaj registaroj. Caistor provas kompreni tiun eksterpolitikan sintenon, kiun li atribuas al la fidelisma projekto, pri kiu Fidel mem rekonis, ke ĝi „tro kopiis” la sovetian modelon. Dum longa tempo la gravaj socialaj atingoj, kiujn ĝi garantiis, ebligis la akcepton de aŭtoritateca ŝtato. Ilia „singarda” malmuntado povus ŝanĝi la aferojn.

„Kien iras Kubo ?”, demandas la tri aŭtoroj de la raporto de la Norvega Instituto pri Internaciaj Aferoj. [6] S-ro Raúl Castro anoncis tion : li finos sian lastan mandaton en 2018. Post tiu dato, kaj post la malapero de la generacio de revoluciuloj de la Sierra Maestra, pri kia legitimeco la reĝimo povos pretendi ? Kiom la nunaj reformoj preparas tiun venontan etapon ?

La registaro metis du prioritatojn : la disvolvadon de la ekonomio kaj la instituciigon de la reĝimo. Oficiale, „la kapitalismo ne estas sur la tagordo”. „La plano, kaj ne la merkato, devas antaŭrangi en la ekonomio”, ree asertis la 6-a kongreso de la PCC. Sed ĉu tiuj rezolucioj povos rezisti al la ludo de la ekonomiaj fortoj ? Hodiaŭ pli ol miliono da homoj, proksimume 20 elcentoj de la laborforto, ne laboras en la ŝtata sektoro, kontraŭ nur 6 elcentoj en 1988. Ili iom post iom aŭdaciĝas por postuli novajn rajtojn. Tiu politika dinamiko povus perturbi la realigon de la programita transiro.

Ĉar la kreskantaj malegalecoj minacas la socian kunteniĝon, kiu devenas el la revolucio. En la resumo de videokonferenco pri la socialisma transiro en Kubo, kune organizita de la revuo Temas kaj la centro David Rockefeller de la Harvard-universitato, Rafael Hernandez kaj Jorge Dominguez konkludas : „La politika retoriko devas akcepti la aperon de malsamaj sociaj grupoj aŭ klasoj kiel konstantan trajton de la nova modelo”. Ili emfazas paradokson : dum la progresemaj latinamerikaj registaroj agas por restarigi la rolon de la ŝtato, Havano „reduktas la perimetron kaj la naturon de ĝia interveno”.

Janette HABEL.


Francaj amasinformiloj en kampanjo en Ukrainujo

$
0
0

Februaro 2010. S-ro Viktor Janukoviĉ per malmulte da voĉoj gajnas la duan balot-vicon de la prezidanta elekto fronte al s-ino Julija Timoŝenko. Laŭ s-ro Joao Soares, tiama prezidanto de la parlamenta Asembleo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), tiuj senriproĉaj elektoj prezentis « impresan demonstron pri demokrateco [1] ». La rezultoj desegnis Ukrainujon dividitan en du partoj : s-ro Janukoviĉ triumfis en la oriento kaj la sudo de la lando ; s-ino Timoŝenko en la okcidento, la centro kaj en Kievo.

Malatentema je tiuj elektoj, same kiel al la ĉiutaga vivo de la ukrainoj de post la elrevigitaj esperoj de la « oranĝa revolucio », en 2004, la franca gazetaro subite turnis sian rigardon kun eksterordinara intenseco al la placo de sendependo (Maïdan), epicentro de la popolaj manifestacioj kontraŭ la registaro ekde la fino de novembro 2013.

Ĉe la komenco, plej multaj ĵurnalistoj kaj fakuloj liveris el la konflikto nur unuflankan deĉifradon : ĉar « ukrainoj » esprimis sian ligitecon al la Eŭropa Unio, tiam « la ukrainoj » fariĝis favoraj al la EU. Ĉar « ukrainoj » rifuzis koruptitan regantaron kun neakcepteblaj policaj metodoj, tiam « la ukrainoj » deziris foriron de la prezidanto, elektita kvar jarojn antaŭe, kaj kies partio ĵus, en 2012, gajnis la parlamentajn elektojn. Ni devis atendi, ke Krimeo projektis organizi referendumon decidontan sian aneksadon al Rusujo, por kompreni, ke la historio de Ukrainujo estas pli nuancita... kaj por percepti kelkajn alisonantajn voĉojn.

La enscenigo de opono inter « bonaj » eŭrop-favorantoj kaj « malbonaj » rus-favorantoj rapide aspektis farso. « Laŭ memoro de eŭropano, oni ne vidis tian amdeklaron por Eŭropo de … de kiam ? » emociiĝas Le Monde (25-a de novembro 2013), ja decidita subteni la movadon per ĉiuvespera mitralado de eŭropamaj ĉefartikoloj. « Por popoloj, kiuj ne ĝuas jurostaton, Eŭropo simbolas la esperon de libereco, demokratio kaj moderneco. (…) La manifestaciantoj de 2013 volas reformojn, puran kaj demokratian ŝtaton. eŭropan ŝtaton » (2-a de decembro). Entuziasma ĥoro reprenis tiun partituron. « Ekzistas landoj kie tuta popolo ribelas por aliĝi al Eŭropo », admire skribis la ĉefartikolisto François Sergent en Libération (12-a de decembro). Ĉe Arte-televido, la elsendo « 28 minutoj » donis la parolon nur al invititoj hipnotigitaj de la Maïdan-kontestuloj [2].

Du monatojn poste, en Marianne, Jacques Julliard admonis : « En momento kiam la eŭropaj popoloj, tiuj dorlotitaj infanoj de la nuna historio, montras malmultan estimon al Eŭropo, ja nome de tiu Eŭropo, sub la flago de Eŭropo, mortas en Kievo la batalantoj de la libereco » (31-a de januaro 2014). Same kiel dum la Kosovo-konflikto en 1999, tiu retoriko de malvarma milito ne ekzakte koincidis kun la ideologiaj fendoj de la franca gazetaro. L'Humanité, maldekstre, Le Figaro kaj Valeurs actuelles, dekstre, sin detenis eniri la dancon, kies ĉefajn figurojn dancis Bernard-Henry Lévy : « La veraj eŭropanoj estas ĉi tie, kunvenintaj sur la Maïdan placo » li hurlis al la kievaj manifestaciantoj la 9-an de februaro. Lia oratoraĵo estis tuj reeĥata sur la radioj kaj en la gazetoj de Francujo. André Glucksmann imitis lin en teksto legita antaŭ la homamaso en Kiev, kaj reproduktita sur la franca Huffington Post (5-a de marto) : « Ni estas unuigitaj kontraŭ la haladzo de totalismo ruĝa aŭ nigra. Ne cedu. La sorto de Ukrainujo dependas de vi, Eŭropo dependas de vi, vero dependas de vi, la tuta mondo retenas sian spiron antaŭ via kuraĝo. Vi, junuloj kaj junulinoj de Maïdan, vi estas la steloj de la eŭropa flago. » Same kiel multaj okcidentaj ĵurnalistoj, Glucksmann ŝajne ne sciis, ke la horizonta ruĝa/nigra flago ofte levita de aktivuloj en Maïdan, estis tiu de la Ukraina Revolucia Armeo (URA), la armea branĉo de la Organizaĵo de la Ukrainaj Naciistoj (OUN), kiu kunlaboris kun la Tria Regno [3].

Kronikistoj kaj ĉefartikolistoj ne komentis kun tiom da fervoro la hispanajn manifestaciojn de la 22-a de marto 2014. Tamen, pluraj centmiloj da homoj tiam iris surstraten en Madrido por ribeli kontraŭ la rigor-politikoj preskribitaj de la Eŭropa Unio. Sed iliaj manifestacioj estis evidente malpli brilaj kaj admirindaj, ĉar ja kondukataj de bando da « dorlotitaj infanoj ». La malmultaj artikoloj elvokantaj tiujn gigantajn kuniĝojn interesiĝis nur pri la kontraŭleĝaj agoj marĝene de la manifestacio [4].

Tuj post la fino de februaro kaj la trudita foriro de s-ro Janukoviĉ, la anonco pri la projekto de referendumo en Krimeo, kaj la aŭtonomistaj movadoj en la oriento de Ukrainujo prezentis al observanto de ĵurnalistaj praktikoj test-situacion indan je laboratorio. Same kiel en Maïdan, homamasoj kunvenis por protesti kontraŭ la regantoj (laŭ ili, uzurpantoj), organizis sidantajn manifestaciojn, alĵetis Molotov-koktelojn al la policanoj kaj postulis liberecon. Sed, ĉi-foje, la kritikata registaro estis tiu elektita de la eŭropanoj, kaj la homamasoj aklamis s-ron Vladimir Putin...

La samaj kaŭzoj ne produktas samajn efikojn. Ĉi tiuj manifestacioj ekigis amasinformilan « mitraladon », interalie en Le Monde, kie la artikoloj malamikaj al Rusujo, al ĝia prezidanto kaj al la partigo de Ukrainujo multobliĝis : « Rusujo kontraŭ Maïdan » (21-a de februaro) ; « La frata helpo : eterna preteksto de la rusaj invadoj » (5-a de marto) ; « La rusa minaco unuigas la ukrainojn » (8-an de marto) ; « Krimeo : hontinda referendumo » (14-a de marto) ; « Putin kaj la malaltaj instinktoj » (ankaŭ 14-a de marto), ktp.

Peticioj aperis unu post la alia, la subskribontoj ne plu sciis al kiu atenti. Libération vidis en la krimea voĉdono « politikan kaj militistan puĉon majstre organizitan el Moskvo, [kiu] kreas danĝeran precedencon, sen ekvivalento de la dua mondmilito » (16-a de marto). La aneksoj de Okcidenta Saharo fare de Maroko en 1975, de Orienta Timoro fare de Indonezio la saman jaron aŭ de la siria Golan en 1981, kaj de grandaj partoj de Palestino fare de Israelo depost 1948 [5] verŝajne ne meritis esti rememorigitaj al la legantoj.

Ĉar, kiam la internacia streĉiĝo grandiĝas, unusola referenco ŝajnas taŭga al la komentistoj : « Hitler uzanta, en 1938, la pretekston, ke la Sudetoj parolas germane por invadi Ĉekoslovakujon... Ĉu tio memorigas nenion al vi ? », mokpikis Bernard-Henri Lévy en Le Point (6-a de marto). Julliard laŭtkriis samtage en Marianne : « La Rusujo de Putin reprenas ekzakte la argumenton de Hitler kiam, en 1939 [sic], li invadis Ĉekoslovakujon : li venis por protekti la germanan loĝantaron de la Sudetoj. »« Tiu anekso, kiu memorigas tiun de la Sudetoj fare de Hitler en 1938 », analizis ankaŭ Ouest-France, malpli konfuza pri datoj ol la ĉefartikolisto de Marianne (16-a de marto).

Distingeco devigas : Le Monde provis alian komparon, ĉi-foje kun la « scenoj de interna milito en la stratoj de Bukareŝto, kiuj akcelis la falon de Nicolae Ceaușescu » (25-a de februaro). Oni povus kredi, ke ĉiu konflikto el tia amplekso resumiĝas, en la gazetaro, en alfrontiĝo inter ento vestata per ĉiaj virtoj (« Eŭropo », « Usono ») kaj treege personigita kaj psikiatrigita malamiko. Post Sadam Husein, Muamar Kadafi, Ceausescu, estis do la vico de la rusa prezidanto. «Ĝis kie iros la frenezo de Vladimir Putin ? » sin demandis Telerama (19-a de marto). LeParisien.fr konsultis la retuzantojn : «Ĉu Vladimir Putin timigas vin ? » (2-a de marto). La aŭskultanto de France-Culture malfacile povis respondi negative, aŭdinte la ĵurnalistinon Caroline Fourest anonci - malprave – ke « la rusaj paramilitistoj ĵus eltiris la okulglobojn [de tri ukrainaj oficiroj] per tranĉilo » (6-a de majo 2014).

La situacio tamen estis favora al interesegaj esploroj, pri kiuj la germanaj amasinformiloj prezentas kelkajn ekzemplojn. Kio okazis ekzakte, la 20-an de februaro en Maïdan, dum la sangaj alfrontiĝoj, kiuj kaŭzis plurajn dekojn da mortintoj, ĉefe inter la demonstraciantoj ? La enketo kondukita de la germana televido ARD ruinigas la certecojn, sugestante, ke pafoj verŝajne venis ankaŭ el konstruaĵoj okupitaj de la ribelantoj [6]. Kiel estis en unu nokto fiaskigita la interkonsento farita la 21-an de februaro inter la opozicio kaj la prezidanto Janukoviĉ, sub la supervido de pluraj eŭropaj landoj ? Oni elvokas la enmiksiĝon de la rusaj regantoj – kun malmultegaj pruvoj -, sed kio pri tiu de la okcidentaj servoj ? Laŭ la germana ĵurnalo Bild (4-a de majo), Kiev varbis dungosoldatojn de Academi, usona privata militista societo – antaŭe nomata Blackwater kaj fama pro siaj fiagoj en Irako -, kaj eble ricevis helpon de la Central Intelligence Agency (CIA) por ĉesigi la sendependistajn movadojn en la regiono de Donetsk. Same kiel dek kvin jarojn pli frue la sendependistoj de la Armeo por Liberigo de Kosovo (UCK), la « bonaj » ukrainoj eble ne tute kongruis kun la senmakula portreto, kiun oni faris pri ili...

En la francaj amaskomunikiloj, la divid-linio – tradicie situanta inter la por- kaj kontraŭ-atlantikistoj – ankaŭ tie konfuziĝis. Le Monde, Libération, France Inter, imputis ĉiujn malbonojn al Rusujo, sed ili ricevis viglan respondon ne nur de la kutimaj kontraŭantoj de la usona imperiismo (ekzemple L'Humanité), sed ankaŭ de dekstraj komentistoj, laŭ kiuj la aktuala Rusujo konsistigas ne daŭrigon de Sovet-Unio, sed laboratorion de nov-konservativismo [7]. La polemikisto Eric Zemmour pasie klarigis ĝin : « La Rusujo de Putin fariĝis speco de « kontraŭ-Francujo » de [s-ro François] Hollande. Malamika al multkulturismo, nenion cedante al la geja premgrupo, batalante kontraŭ islamismo, religante sin kun la ortodoksa religio kiam Francujo kaj Eŭropo neas siajn kristanajn radikojn, eĉ aŭdacante kondamni Lenin, (la komunistan revoluciulon) kaj rerajtigi Stalin (ordon kaj grandecon de la nacio) dum nia intelektularo faras inverson de pluraj jardekoj. » Tial, « por la lastaj gaŭlistoj, francaj suverenistoj, li estas tiu, kiu defendas sian landon kontraŭ la haladzo de la okcidenta dekadenco » [8].

Cetere, la perfortoj de la ekstremdekstro aliancita kun la nova povo naskita el la ribelo, la okazigo de la referendumo en Krimeo, la eksplodo de interna milito en la orienta parto de la lando, igis malpli tenebla la gazetaran unuflankecon. Same kiel en ĉiu konflikto, propagando mitralis ambaŭflanke. Ĉar la publiko sufiĉe rapide tion komprenis, la fikcio de Bono kontraŭ Malbono fariĝis komerce dubinda.

De tiam, voĉoj aŭdiĝis por publike mallaŭdi la «ĉasadon al rusoj ». Interalie tiu de Christophe Barbier, direktoro de L'Express : « Se Krimeo decidas refariĝi tute rusa, tio estas normala » (France Inter, 22-a de marto). Saman pozicion havis la eseisto Jacques Attali (L'Express, 26-a de marto) kaj la filozofo Luc Ferry (Le Figaro, 20-a de marto). TF1 eĉ longe donis la parolon al s-ro Putin en sia TV-ĵurnalo de la 20-a horo (4 -a de junio).

LA BILDOJ ne plu pledis nepre favore al la subtenantoj de Kiev : en la TV-ĵurnaloj de France 2 kaj de iTélé de la 16-a de aprilo, oni vidis ekzemple loĝantojn de la oriento ekstari, sen armiloj, fronte al la tankoj. La 2-an de majo, la incendio de la Domo de Sindikatoj en Odesa, kaŭzita de la Molotov-kokteloj de la lojalistoj kaj anoj de Praviy Sektor (« sektoro dekstro « ), kaŭzis morton de trideko da kontraŭ-Maïdan-ukrainoj. Kvankam la Agentejo France-Presse (AFP), citante oficialulon de Kiev, elvokis unue « provokaĵon de la rusaj specialaj servoj » [9], la dramo kaj ties origino ne povis esti prisilentitaj, eĉ se nur pro la multaj vid-atestoj kolektitaj per poŝtelefonoj. Ĝi tamen ne kaŭzis la laŭtajn indignojn, kiujn ĝi verŝajne estigus, se la viktimoj, anstataŭ kontesti la novan ukrainan povon, estus falintaj svingante eŭropan flagon.

Mathias REYMOND

Rusaj chart-aviadiloj por Vjetnamujo

$
0
0

Kun okuloj ruĝiĝintaj pro sia manio je opiaĵoj, la ŝoforo briligas sian ĵipon, kies karoserio pulse vibras pro surdiga elektronika muziko. Loan alvenis fulmrapide de la „fea rojo”, fluaĵo de ŝlima akvo kiu serpentumas tra okra kanjono kaj por kiu ruzaj kamparanoj postulas pagon por pasi. Liaj klientoj, tri rusaj junulinoj malabunde vestitaj, pretiĝas por provi novan altiraĵon, laŭdatan de larĝaj multlingvaj ŝildoj : rajdon sur strutoj. Kontraŭ kelkaj biletoj, knaboj akompanas ilin ĝis la pinto de majesta duno, kvazaŭ ilustraĵo de tiu „azia Saharo” elvokita en la reklambroŝuroj. Je la 17-a horo 58 la suno de la golfo de Cam Ranh adiaŭas kaj lasas post si kobalte bluan ĉielon kun rozkoloraj nuboj. Kelkaj kromaj biletoj, kaj la turistoj, sur improvizita sledo, glitas sur la sablo ĝis la ĵipo.

Jen la momento de la tago, kiun la fiŝkaptistoj de Mui Ne kaj de Phan Thiet elektas por grimpi sur siajn modestajn ŝipetojn : boatoj el vitrofibro, de kiuj ili levos siajn retojn kaj fiŝhokajn ŝnurojn peze plenajn de anĉovoj kaj kalmaroj. Iliaj infanoj paŝas sur la sablo, kun rubosako en la mano kaj kolektas plastajn botelojn, kiujn ili vendos laŭpeze al la rubejo.

Malproksime de la poeziaj terasaj rizkampoj de Mekongo, de la fama golfo de Alongo aŭ de la kolonia arĥitekturo de Hanojo kaj de Ho-Ĉi-Min-urbo, tiu fiŝoriĉa marbordo ne altiras la okcidentajn vojaĝagentojn. Kompense, iliaj rusaj kolegoj aprezas ilin kaj, kun ili, iliaj klientoj, avidaj je la malstreĉiga nenifarado por iom forgesi la akran vintron. En Moskvo la tegmentoj kurbiĝas sub la neĝo de novembro ĝis komence de aprilo. Kaj la rusaj laboristoj ĝuas kvardek tagojn da pagataj ferioj jare.

„En tiu ĉi sezono, strange, ni havas multajn feriantojn el Kazano [ĉefurbo de Tatarujo, ĉe la rivero Volgo] kaj de Nabereĵnje Ĉelni [industria urbo je ducent kilometroj oriente de Kazano]. Vi ja prave supozas, ke ili venas por la unua fojo eksterlanden. Ĉi tie ili nur trinkas, manĝas kaj dormas. Neniom da sporto. Antaŭĉio ripozi !”, furiozas s-ro Ilva Suslov, korpe kiel la koloso de Rodiso. Devena el Sankt-Peterburgo, tiu tridekjarulo malfermis la unuan lernejon de kitesurf ĉi tie, je 75 dolaroj (54 eŭroj) hore. La celata klientaro ne estas tiu ĉi, sed bonstata rusa junularo, laŭmoda kaj ŝatanta fortajn sensaciojn. Tiu, kiun li renkontis, kiam li alvenis.

Li enamiĝis al Vjetnamujo en la jaro 2009. Tiam Vjetnamujo, maltrankvila pro la postuloj de Ĉinujo pri la Spratlej-insularo, [1] faris plurajn kontraktojn pri livero de armiloj kun Ruslando : ses submarŝipoj, dek du ĉasaviadiloj kaj du fregatoj menditaj inter 2006 kaj 2009. Tiu armea kaj diplomatia idilio ebligis al s-ro Suslov kaj al multaj aliaj profiti sendevigon de vizo por restado de malpli ol du semajnoj. Mi ŝatis la kitesurf, do mi venis al Phan Tiet. Kia feliĉo. Mi sentis min libera, ĉar ĉio estis disponebla. Mi revenis al Ruslando por vendi mian dizajn-studion kaj mi decidis instali min ĉi tie kun miaj ŝparaĵoj. Per tio mi havis vere la senton reprezenti la rusan kontraŭkulturon.”

S-ro Andrej Krasovsky venis al tiuj vjetnamaj plaĝoj en similaj cirkonstancoj. Tiu moskvano havas restoracion de marfruktoj. „En Moskvo mi estis kiel la aliaj : ia mola roboto. Ni laboris en niaj belaj kostumoj, kun la sola celo havigi al ni la plej belan aŭtomobilon. Klare, ĉi tie la komencoj estis tre malfacilaj. Estis nenio, nur akceptemaj fiŝkaptistoj ... kaj serpentoj.” Tiu pioniro de la rusa turismo mastrumas hodiaŭ restoracion por okdek personoj. Lia vjetnama edzino okupiĝas pri la kaso kaj regas la slavan lingvon senakĉente. Estis por ili feliĉa okazo ke du hoteloj, la Sea Horse kaj La Unique, rapide konstruiĝis vid-al-vide de ilia restoracio. Ilia bona tablo por eksterlandaj rusoj fariĝis turisma manĝejo, kun kvar logulinoj ĉe la trotuaro pretaj montri sian menuon en plasta folio ĉe la proksimiĝo de gapvagulo.

La plej unuaj hoteloj de Mui Ne kaj de Phan Thiet akceptis klientaron de bonstataj rusaj junuloj, avidaj je ekzoteco. La turisma ondego venis poste, post la popolribeloj en Tunizio kaj Egiptujo. „Ekde januaro 2011, ĉiuj rusaj ĉartaviadiloj kun celo de Tunizo kaj Kairo estis alidirektitaj al Ho-Ĉi-Min-urbo, aŭ eĉ al la iame armea flughaveno de Cam Ranh, tute proksime de la maro”, rakontas s-ro Steve Raymond, afergvidanto de la Pandanus Resort de Phan Thiet.

La unua, la agentejo Pegas Turistik, alidirektis siajn rusajn ĉartaviadilojn al Vjetnamujo. Dum ses monatoj el dek du ĝi faras ĉiutage kvar flugojn al la flughaveno de Camh Ran, je tridek kilometroj de la banloko Nha Trang. Vjetnamujo akceptis cent du mil rusajn turistojn en 2011, cent sepdek du mil en 2012 kaj ducent kvindek mil en 2013. „Trioble pli ol antaŭ tri jaroj pasigas siajn feriojn en nia lando”, fieras la semajnulo Le Courrier du Vietnam kaj ne hezitas iom pufigi la nombrojn. [2]
Cipsoj, biero kaj 'dragon-fruktoj' en la ĉiovendejoj

Por akcepti tiun naskiĝantan amasturismon, ducent kvindek hoteloj konstruiĝis en Nha Trang, kaj cent tridek naŭ inter Phan Thiet kaj Mui Ne, laŭlonge de dek kvin kilometrojn longa sablostrio. Tiuj Panganus, Terracota Resort, Swiss Village, Malibu, Great Coconut kaj aliaj, ekz-e Ocean Star ĉiuj proponas naĝejon apud la plaĝo, lotusbasenojn kaj oranĝecajn dometojn laŭ la koloroj de la najbara duno. En la Panganus de Mui Ne, familio de filipinaj artistoj okupas ĉiun vesperon la scenejon super la naĝejo kaj senpage interpretas la repertuaron de Lady Gaga por feriantoj ebriaj de senlimaj bieroj. Restado de dek du noktoj kostas nur inter 1.000 kaj 1.200 dolaroj (de 730 ĝis 875 eŭroj) persone, inkluzive la flugon. Paradokse tiaj hoteloj multiĝas ... por kontentigi klientaron ĉiam malpli elspezeman.

„Tiuj turistoj ne revenos, kaj ĉiufoje postsekvas vizitantoj de rusaj urboj pli kaj pli modestaj. Mi vidis iun kiu paŝis kilometrojn ĝis la fino de la urbo kun la espero trovi malpli kostajn akvobotelojn”, atestas s-ro Erik Heimans, hotelisto. Liaj konstruaĵoj, la Mui Ne Hills I, II kaj III proponas la samajn komfortajn ĉambrojn je 25 dolaroj (18 eŭroj) nokte. La kokospalmoj donas iom da ombro al tiuj, kiuj profitas liajn naĝejojn. La menuo de lia restoracio havas picojn kun kvar fromaĝoj kaj vjetnamajn nudelojn. „Almenaŭ, ĉe tiu prezo, mi malfermas la tutan jaron, dum la aliaj fermas tri monatojn en la jaro.”

La sekreto de liaj malaltaj tarifoj ? La malproksimo. Kun sia vjetnama kunposedanto, tiu flandra belgo preferis ignori la plaĝon, transiri la ŝoseon kaj proksimiĝi al la domoj de fiŝkaptistoj por konstrui siajn malmultekostajn hotelojn ekde la jaro 2010. Sed oni devas paŝi ducent metrojn por atingi la plaĝon : neakceptebla por la novaj rusaj turistoj, eĉ por la ŝparemaj. Do, li devis allogi apartan klientaron, kiu preferas organizi siajn ekskursojn mem kaj kiuj deziras ‒ en certa mezuro ‒ esti apud la enlandanoj. Li luas motorciklojn je 10 dolaroj tage por eviti al siaj vagemaj gastoj la tro signalizitajn ekskursojn. „Antaŭ kelkaj tagoj, kelkaj knaboj atendis ilin ĉe la pinto de la duno kun dikaj ŝtonoj. Ili postulis 10 dolarojn por ke ili lasu ilin trankvilaj. Tiuj infanoj ne estas fiaj, sed ili faris al si tre cinikan bildon de la eksterlandaj vizitantoj.” En ĉiuj liaj ĉambroj, super la kroma fridujo, pendas ŝildo kiu petas la klientojn ne donaci monon al infanoj.

Malgraŭĉiaj dulingvaj indikoj, ofte okazas ke la rusaj turistoj stumblas super lingva obstaklo. En la vendejoj la klientoj kaj la vendistoj regas la anglan nur rudimente. „Antaŭ nelonge, klientino furiozis ĉar ŝi diris ripete „rabaton, rabaton” al la kompatinda vendistino de mansaketoj, kiu ne komprenis. Ŝi estis konvinkita ke la vjetnamoj parolas ruse kaj ke tiu vendistino primokas ŝin”, suspiras s-ino Touna Nguyen, mastrino de la restoracio Vostok-Zapad („Oriento-Okcidento”). Ŝi devis interveni por trankviligi la mensojn. „Sed oni devas ne troigi la streĉiĝojn. Niaj rilatoj estas bonkoraj ... dum regas la ludo en kiu ĉiuj gajnas.”Ĉiukaze, zorgema por eviti tiajn incidentojn, la turisma lernejo de Nha Trang venigis rusajn instruistojn de la Centro de Ruslando por la scienco kaj la kulturo de Hanojo por ke ili instruu ĝiajn okdek du lernantojn.

Al la komunikaj problemoj aldoniĝas infrastrukturoj de malegala kvalito. Vid-al-vide de la kvarstelaj hoteloj, la restoracioj kaj butikoj pri memoraĵoj de la avenuo Nguyen Dinh Chieu troviĝas parte sur detruitaj trotuaroj, kiuj estas kelkfoje surŝutitaj per rubaĵoj, el kiuj satiĝas la ratoj. La maloftaj ĉiovendejoj proponas la saman monotonan triopaĵon de lamenigitaj fritterpomoj („chips”) Pringles, bieroj Heineken kaj drakofruktojn je prezoj 30-elcente pli altaj ol en la ĉefurbo.

Krome estas ankaŭ la demando, kiu regas la hotelojn. Kvankam oni nombras oficiale kvarcent rusojn kiuj vivas konstante en Mui Ne kaj en Phan Thiet, nur la vjetnamoj ĝuas la uzrajton de la grundo, ĉar la ŝtato restas proprietulo de la grundo : privata proprieto ne ekzistas. Aliflanke ankaŭ la diasporuloj povas ekspluati tiujn grundojn : la Viet kieu (transmaraj vjetnamoj) estas, laŭ la fontoj, inter du milionoj sepcent mil kaj kvar milionoj da homoj, el kiuj sesdek mil ĝis cent kvindek mil loĝas en Ruslando. „En Francujo, multaj el ni akiris la francan ŝtatanecon, kaj malfacilas pruvi nian apartenon ĉe la instancoj. La vjetnamoj de Ruslando aŭ de Ukrainujo neniam povis ŝanĝi sian ŝtatanecon, sed ekde la perestrojko, [3] ili riĉiĝis per ĉia komerco. Al ili, Vjetnamujo okulumas ame”, klarigas s-ro Hai Nam Nguyen, prezidanto de la Asocio de vjetnamaj aferistoj en Francujo.

Kiam ili estas surloke, la vjetnamaj grundluantoj kaj la eksterlandaj hotelistoj devas rapide adaptiĝi al la arĥaiĝintaj praktikoj de lokaj oficialuloj, kiuj estas surprizitaj de la rapida kresko de tiu ekonomio de servo. „Oni devas akcepti ke oni malfermas sian hotelon kaj dungas personaron sen eĉ esperi akiri permeson. En tiaj kondiĉoj mi vidis eksterlandanojn kiuj tiom malbone fartis ĉe tiaj praktikoj, eĉ se ili havis bone faritan komercan planon, ke ili restis eĉ ne ses monatojn”, klarigas s-ro Heymans. En Vjetnamujo, nur unu transakcio de grundo el kvin estas registrita, kio senigas la urbojn je gravaj impost-enspezoj.

Kiam la aferoj funkcias, oni devas ankaŭ montri sin larĝanima al la diversaj kaj malsamspecaj oficistoj. La turistoj kun motorciklo de Phan Tiet estas senpunaj koncerne sian stirmanieron nur per „donaco” de po 50 dolaroj por ĉiu veturilo, kiun iliaj hotelistoj ĉiumonate pagas al la loka polico ‒ laŭ la hotelisto tio estas kutima praktiko. Allogi la membrojn de la diasporo

Pli sude, fine de la golfo, la malgrandaj fiŝkaptistoj de Duc Long ĝojas ke ili evitis la amasturismon. Ili dankas sian provizoran saviĝon al la ventpuŝoj kiuj, de sunleviĝo ĝis sunsubiro vipas iliajn dometojn el brikoj, kaj kunportas amasojn da turismaj forĵetaĵoj. En la centro de la vilaĝo, je konkoĵeto de plaĝo, kiun ili vidis transformiĝi en rubejon, la viroj ludas kartojn sub gudrita tuko, dum iliaj edzinoj flikas la fiŝretojn fajfante. Iliaj infanoj siavice ne vere bezonas kolekti plastajn botelojn ĉe la akvorando : „La maraj motorskutiloj kaj la boatoj de marskio de la rusoj fuĝigas la kalmarojn, kiuj venas ĉi tien por protekti sin, ĉar ĉi tie estas pli trankvile. Nokte, ĉe la lumo de la steloj, ni devas nur simple kolekti ilin”, konfidas al ni s-ro Hoang Nam, dum li estas okupata dismeti siajn kappiedulojn en la suno. Kiam ili estas sekaj, li vendos ilin kiel logaĵojn por skombroj al vojaĝanta komercisto.

Por s-ro Hai Nam Nguyen, „Vjetnamujo daŭre pekas per malbona kvalito de siaj infrastrukturoj, de siaj voja kaj fervoja retoj. Pro tio tiuj, kiuj venas unufoje, ne revenas”. Li kredas pli „pri la naskiĝo de la turisma merkato de la Viet kieu”. La membroj de la diasporo, kiuj plejparte forlasis la landon en la 1970-aj jaroj, laŭ li, profitus de Mui Ne, Phan Thiet kaj Nha Trang por pasigi pacan pensiulecon. „Eĉ se ili foriris pro politikaj kialoj, oni akceptas ilin hodiaŭ tre pozitive. 65 elcentoj de la vjetnamoj havas malpli ol 35-jarojn : ili ne spertis la turmentojn de la nacia historio.”

La ministrejo pri turismo vidas pli malproksimen. Ĝi postulas „intensigi la investojn en la konstruado kaj plibonigo de la infrastrukturoj kaj samtempe diversigi la proponatajn produktojn kaj servojn, por altiri pli da vizitantoj”. Per valorigo de siaj lokoj de ferirestado la lando povus tiam akcepti ĝis miliono da rusaj turistoj jare. [4] Sendepende de la flago de siaj vizitontoj : la ĉemaraj fiŝistoj ne baldaŭĉesos vidi fluantan betonon.

Jordan POUILLE.

La savo de la lago Ĉado, espero de paco

$
0
0

La lago Ĉado troviĝas kerne de regiono de centra Afriko karakterizata de tre rapida dezertiĝo kaj rekorda demografia kresko. Situanta ĉe la rando de Saharo, ĝi estas reagema je la reĝimo de pluvoj, kiuj de ĉiam variigas ties nivelon. La topografio aparte ebena de ĝia baseno estigas spektaklajn movojn. De 1962, la akvo-nivelo malaltiĝis je kvar metroj, reduktanta ĝian areon je 90 %. Ekde la 1980-aj jaroj, la klimataj evoluoj, kiel la sekeco kaj tro malmultaj pluvoj, kaj la troekspluatado de la resursoj fare de la loĝantoj – 75 % de akvoj laŭdire estas almonte deturnitaj -, reduktis ĝian dimension ĝis malpli ol du mil kvincent kvadrataj kilometroj.

Spite al lokaj streboj por pli racia mastrumado de la enfluriveroj (aparte Ĉari kaj Logona, kiuj ligiĝas en Nĵameno), la akvobezonoj de tridek milionoj da homoj por nutrado, fiŝado, agrokulturo, en kunteksto de malpliiĝo, estigas streĉojn kaj akcelas la malaperon de tiu baza resurso. Grava fonto de biodiverseco por tiu afrika regiono, la lago Ĉado povus havi la saman sorton kiel la Arala maro, en centra Azio. Se nenio estos farita, ĝi eble rapide malaperos.

Dum la lastaj jaroj, la ŝtatoj de la regiono estis alfrontitaj al politikaj krizoj, kresko de malriĉeco kaj internaciaj intervenoj : puĉo en Niĝero kaj en Centr-Afrika Respubliko, perfortaĵoj en Niĝerio, postbalotaj streĉoj en Kameruno, militaj operacioj en Ĉado. Malapero de la lago povus nur pligravigi tiun nestabilecon, kaj tio devus instigi la registarojn agi. Antaŭ du jaroj, la randaj landoj, Kameruno, Niĝero, Niĝerio kaj Ĉado, kaj la aliaj membroj de la Komisiono de la baseno de lago Ĉado (KBLĈ) [1] adoptis kvinjaran investo-planon (2013-2017) de 900 milionoj da eŭroj. 10 % de tiu sumo estos destinita al la translimaj agoj rekte mastrumataj de la KBLĈ, dum la cetero estos administrata de la membro-ŝtatoj kaj dediĉita al la limaj zonoj de la lago. Ĉe la konferenco de Bolonjo, en aprilo 2014, la donacantoj montris sian principan subtenon al tiu plano ; la Monda Banko, interalie, ŝajne larĝe kontribuos al ties financado kadre de sia subteno al la sahelaj landoj. Kaj la Banko Afrika por disvolvado (BAD) jam firme engaĝiĝis alporti 80 milionojn da eŭroj.

Tiu plano proponas agojn por konservi la lagon kiel necesan riĉofonton por la lukto kontraŭ malriĉeco, por stabiligo kaj plibonigo de la ekonomiaj kaj mediaj kondiĉoj en la regiono. Ĝi ne nur rekte agas pri la niveloj kaj kvalito de la disponebla akvo, sed ankaŭ volas kreskigi la produktivecon de agrokulturistoj, fiŝistoj kaj bredistoj de la baseno. Ĝi ankaŭ emas fortigi la procezojn de regiona integrado kaj kunlaborado, aktive partoprenigante la loĝantaron en la decidoj kaj en la konservado de siaj enspezofontoj. Ne plu atendi novajn studaĵojn

TIUJ agadoj enhavas subprogramojn translandlimajn kaj naciajn, mastrumatajn de ĉiu lima lando. Temas unuflanke pri protekti la ekosistemojn kaj subteni la ekonomiajn lokajn aktivaĵojn : riparo de la fiŝistaj centroj, disvolvado de bruta bredado, disvastigo de novaj teknikoj por protekti la rikoltojn kontraŭ insektoj, parazitoj aŭ fungoj, kaj protekti la lago-randojn kontraŭ la invademaj herboj. La projektoj celas kreskigi la produkton, limigante samtempe la damaĝojn okazantajn al la medio, aparte la uzon de pesticidoj, kaj protektante la bestan kaj vegetan biodiversecon.

Aliflanke, necesas plibonigi la akvan riĉofonton de la baseno kvalite kaj kvante, tiel per la kaptado kaj dragado de Ĉari-Logono, same kiel per la ideo – multe pli ambicia – transporti, dum la favoraj sezonoj, parton de la akvo de la rivero Ubangi, enflurivero de la riverego Kongo. La projekto Transaqua, imagita antaŭ pli ol tridek jaroj de la itala inĝeniero Marcello Vichi, rekomendis plurfunkcian infrastrukturon kapablan transporti konsiderindan kvanton da akvo el la Kongo-baseno al la najbara baseno de la lago Ĉado. [2].

Cele akceli tiujn projektojn, la membro-ŝtatoj de la KBLĈ promesis ne plu subordigi siajn decidojn al la realigo de novaj studaĵoj, post tiuj, multnombraj, kiuj sinsekvis dum la kvindek-jara vivo de la Komisiono. Ĉar, fronte al la minaco de baldaŭa morto de la lago, apenaŭ estas tempo : necesas agi por inversi la tendencon kaj redoni esperon al la loĝantaroj. La programo por daŭrigebla disvolvado de la lago Ĉado (Prodebalt), lanĉita en 2008 kun buĝeto de 60 milionoj da eŭroj, kaj duone financita de la BAD kun partopreno de la Eŭropa Unio, estis aktualigita. Ĝi interalie planas laborojn por defendi kaj restaŭri la grundojn, ankaŭ la fiksadon de dunoj ene de ok mil hektaroj kaj la regeneradon de la paŝtaj ekosistemoj, en dudek tri mil hektaroj.

La membro-ŝtatoj de la KBLĈ mem kontribuas al la realigo de la kvinjara plano, sed ili ankaŭ lanĉas senprecedencan internacian alvokon. La taskon kolekti tiujn kontribuojn – publikajn kaj privatajn – oni konfidis al du unuarangaj afrikaj figuroj : la eksa Niĝerio-prezidanto Olusegun Obasanjo kaj la burkina eksministro pri eksterlandaj aferoj Hama Arba Diallo. La nuna prezidanto de la Afrika Unio, la maŭritania Mohamed Ould Abdel Aziz, kaj la prezidantino de la Komisiono de la Afrika Unio (ekvivalento de la Eŭropa Komisiono), la sudafrikanino Nkosazana Dlamini-Zuma, subtenas la iniciaton.

Tiu plano intencas pruvi la kapablon de la afrikaj landoj alfronti ampleksajn krizojn. Ĝi aliflanke instigos al pli forta internacia solidareco, ne nur per financaj helpoj, sed ankaŭ per disponigo de spertaj teknikistoj kaj scienculoj al la KBLĈ.

Pro ĉiuj tiuj kialoj okazis, iniciate de la niĝera prezidanto Mahamadou Issoufou, la 4-an kaj 5-an de aprilo 2014 en Bolonjo, internacia konferenco kies celo estis kunigi financojn por la savado de la lago Ĉado [3]. [El ĝi] rezultis la deklaracio de Bolonjo, kiu difinas la prioritatojn. Ĝi planas la kreadon de sekvo-komitato, kies tasko estos daŭrigi la internacian mobilizon. Sekvos kreado de tutmonda scienca komitato, certiganta al la projekto la plej kvalifikitajn kompetentojn.

La raporto, kiun mi enmanigis (transdonis) al la Sekurec-Konsilio de la UN, ĉe la fino de mia misio kiel speciala sendito de la ĝenerala sekretario por Sahelo, kiu taskis min serĉi solvojn por redukti la streĉojn, plifortigi dialogon kaj preterpasi la konfliktojn, proponas kvin prioritatajn direktojn por agi, kaj unue la neceson garantii la provizadon de la loĝantaroj per akvo kaj nutraĵoj. Mi ankaŭ substrekis iliajn postulojn koncerne infrastrukturojn, sanon, instruadon kaj energion.

Tiu plano konkretiĝas, dum aperas kovejoj de perforto sur ĉiam pli vastaj apudaj teritorioj. Post Darfuro, Libio, Sudano kaj Malio, la regiono trairas novan gravan krizon kun la malstabiligo de la Centr-Afrika Respubliko kaj multobligo de teroristaj agoj de la grupo Boko Haram, kiuj detruas aparte la nordajn provincojn de Niĝerio kaj Kameruno. Tia projekto, kia tiu de la revivigo de lago Ĉado ĝuste respondas al strategio de antaŭmalhelpo aŭ endigado de konfliktoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj regionaj esperoj fronte al malriĉeco kaj al malespero de la junularo, sed ankaŭ fronte al la militoj kaj terorismo. Politika kaj armea kunordigo

LA NOVA politika orientado de la landoj de la KBLĈ jam produktis unuan efikon sur la tereno de publika ordo kaj kolektiva sekureco. Kunvenintaj en eta pintkunveno en Nuakŝoto, la 16-an de februaro, la prezidantoj de Maŭritanio, Burkina Faso, Malio, Ĉado kaj Niĝero kreis la « G-5 de Sahelo » por kunordigi siajn disvolvo- kaj sekureco-politikojn. Ĉe ĝia pinto, la maŭritania ŝtatestro, s-ro Ould Abdel Aziz, difinas tiun grupon kiel la « institucian kadron por kunordigo kaj kontrolo de la regiona kooperado, kiu intencas respondi la duoblan defion realigi projektojn de ekonomia kaj socia evoluigo, kaj kunordigi la sekurec-politikojn. » Komuna armeo-kontingento por sekurigi la translandlimajn regionojn de la lago Ĉado estis lanĉita en Kameruno en marto 2014, dum kunveno de la ministroj pri defendo dediĉita al sekureco. La kunordigo inter la membroŝtatoj de la Komisiono estis plifortigita okaze de aliaj internaciaj iniciatoj, tiaj kiaj la konferenco de Parizo, organizita la 17-an de majo, por alfronti la minacon Boko Haram [4].

Tio estas la ekpunkto de vasta programo de protektado, kies realigado postulas plej grandan rigoron kaj travideblon. Kun helpo de la donacantoj, kaj unue la BAD kaj la Monda Banko, necesos starigi kontrol-instancon, kiu garantiu la bonan mastrumadon de la projekto. Ĝia kredito kaj ĝia estonteco dependas de tio.

La realigo de tiu plano ja ne solvos, sola, la problemojn de Sahelo kaj de la pli sudaj regionoj – aparte la problemojn de la baseno de la lago Ĉado. Sed ĝi povas ekigi procezon de transformado de la mastrum-metodoj lokaj, naciaj kaj regionaj. Kiu siavice lanĉus dinamikon de ekonomia disvolvado, malfermante novajn perspektivojn por la koncernaj loĝantaroj, subfosataj de malriĉeco kaj konfliktoj.

Labori kune por la plibonigo de la vivkondiĉoj de la popoloj estas la plej bona ilo, kiun ni disponas por superi la malkonfidon, la nepardonemon kaj la dividojn, kiuj, kie ajn en la mondo, estas nevenkeblaj obstakloj al la firmigo de paco kaj evoluigo.

Romano PRODI

La diferencmaŝino

$
0
0

Mian fantazion de estonta emeritiĝo pasigata per la tradukado de grandaj literaturaj verkoj sekvas kiel ombro pli malhela fantazio en kiu mi estas anstataŭigita de komputilo, kiu eble ne estas perfekta (nek estas mi, nek estas iu ajn traduko), sed povus esti juĝata sufiĉe bona. Maŝintradukado kaj komputile helpata tradukado [1], tamen, ne tute estas inkuboj estontaj ; dum multe pli ol jardeko ili estas normala parto de la vivo de tradukistoj. Oni enigas ekzistantajn tradukojn por krei vastajn amasojn da lingvaj donitaĵoj ("tradukmemoroj") kiuj ebligas al la komputilo produkti tradukon de nova teksto, ĉerpante el tio, kion ĝi jam scias.

Programaro de komputile helpata tradukado povas havigi konsekvencon, elimini tede ripetiĝantajn taskojn seninteresajn kaj faciligi komunikadon inter nelingvistoj. Iuj firmaoj kaj tradukagentejoj jam devigas ĝian uzon - samtempe reduktante la honorariojn de tradukistoj. La uzo de komputile helpata tradukado estas instruata en programoj de magistriĝo pri tradukoscienco. Traduki artikolojn por Le Monde Diplomatique sen tia programaro eble iam fariĝos tiel malofte kiel ilumini manuskriptojn sur veleno.

La sciencula filozofio ne bezonas maŝintradukadon ; jam de kelkaj jardekoj ĝi preferas la anglan tiom, ke estas preskaŭ neimageble ke la tendenco retroiros. Lastatempa referaĵo de profesoro pri metafiziko ĉe la Universitato de Oksfordo argumentis ke "eldoni [analizan filozofion] en lingvoj krom la angla apenaŭ havas valoron" [2]. Ĝia konkludo plue asertis ke "Ĉiuj esploroj en filozofio devus esti eldonataj en la angla, eĉ tiuj kiuj apartenas al filozofiaj tradicioj kiuj ne estas reprezentitaj en la angla. Ĉar tiam ili akirus pli vastan publikon. Cetere, havi unikan lingvon de filozofio (la anglan) plifaciligos fekundan interrilaton inter la filozofiaj tradicioj." (Kial halti tie ? Se la angla estus la lingvo de ĉiuj esploroj, aŭ eĉ de ĉia kreiva laboro, oni atingus la plejeble grandajn publikon kaj potencialon estigi "fekundan interrilaton".)

Monumenta rebato al tio ĉi estas la lastatempa eldono de la Dictionary of Untranslatables : a Philosophical Lexicon (Vortaro de netradukleblaĵoj : filozofia leksikono) [3] kiun oni povus rigardi kiel vastan, ame detalitan noton skribitan de tradukisto al la okcidenta filozofio. La deklarita celo de la libro estas mapi "la politikajn, estetikajn kaj tradukajn historiojn de filozofiaj ŝlosilvortoj."Ĉirkaŭ 400 ŝlosilvortoj estis elektitaj, inter ili tiaj terminoj kiaj animus, Dasein joissance, praxis kaj pravda.

Ne estas la kazo ke tiaj vortoj estas neatingeblaj por ĉiuj provoj ilin traduki, sed ke ĉiu provo estas esence kaj neredukteble problema. Vortoj en ĉiuj lingvoj travivas siajn historiojn en rilato al aliaj vortoj, arigante kaj deĵetante asociojn kaj distingojn, akumulante historiojn kiuj eventuale duonsubakviĝas kun la tempopaso. Estas la misio de ĉi tiu Dictionary malkovri tiujn historiojn kaj montri la rolon kiun ili ludis en la evoluado de la okcidenta penso. Tio, kio vere ekzistas

Prenu pravda (правда). Kvankam, memorante la nomon de la oficiala ĵurnalo de Sovetunio, ni povus kredi ke ĝi nur signifas "vero", la Dictionary tamen atentigas ke ĝi ankaŭ indikas "justeco", kaj ĝia etimologio ĝin lokas en semantika kampo kun ideoj de legitimeco, juro, kaj egaleco. Cetere, pravda en la rusa ne temas pri la vero scienca : "tio, kio vere ekzistas" oni tradukas plej bone per la termino istina (истина), kaj ĝia derivaĵo istinnost (истинность) plej proksimas al la ideo de "vereco". Ĉiu tradukanto el la rusa, kiu renkontas pravda, alfrontas elektojn por kiuj povus manki tute kontentiga respondo. Estas klare kial pravda estas inda kandidato kiel "netradukeblaĵo".

Sed kio estas riskata ĉi tie ? Vidata el la kosmo - aŭ el partoj de la anglosaksa sciencularo - ĉi tiu esplorado pri la interagado de la filozofia terminaro en la eŭropaj lingvoj (kune kun la araba kaj la hebrea) povus ŝajni elmontro de la narcisismo de negravaj diferencoj. La eŭropa penso ne estas, ĉion dirinte, retiriĝinta en silojn de reciproka nekompreno. Kiam ni uzas tiajn terminojn kiaj "demokratio", "revolucio", "ekzisto", ni estas plejparte sur komuna tereno. Kial emfazi diferencojn ?

Skribante aliloke pri la kunteksto en kiu la libro estas eldonita, la iniciatinta redaktoro Barbara Cassin avertis pri "katastrofa scenaro" en kiu globish (angla lingvo normigita kaj simpligita) fariĝas la lingvafrankao, la realigo de la aserto ke verko apenaŭ havas valoron krom en la angla. Ĉiuj aliaj lingvoj estus sole por hejma uzado ; la verkoj de Ŝekspiro kaj James Joyce, estante neesprimeblaj per globish, apartenus al nealireblaj dialektoj [4].

Cassin argumentas ke, adopti la "pragmatan Esperanton" de globish, bazitan sur la supozoj de la analiza tradicio de la anglalingva filozofio, montriĝos esti katastrofa por la filozofia tradicio de kontinenta Eŭropo en kiu la historio kaj filozofio de lingvoj estas esencaj. Ankaŭ videblas rezisto kontraŭ lingvo kiu estas komunikilo por konceptoj kiel deliverables, governance kaj knowledge-based economy [5] de tutmondiĝo, varigo kaj novliberalismo.

Kvankam povus ŝajni ke la angla estas stile neŭtrala kiel vehiklo por la penso, kaj facile komprenebla por la tradukanto (precipe por siaj denaskaj parolantoj), ĝi tamen estas tiom plena de idiosinkrazioj kiom iu ajn alia lingvo. La eseo pri la angla lingvo en la Dictionary estas okulmalferma ; unuafoje ĝi igis min pripensi profundajn strukturajn ecojn de la angla kiuj faras ĝin neniel simpla kaj facile komprenebla.

Preter la limoj de la filozofio (kaj Eŭropo), multo estas riskata. Unu el la kunredaktoroj de la anglalingva eldono de la Dictionary estas Emily Apter, la aŭtoro de Against World Literature [6] en kiu ŝi ne argumentas kontraŭ la valoroj de la tradukado, sed kontraŭ la kreaĵo nomata "la monda literaturo" kiu homogenigas kaj ekspluatas, kaj estas bazita sur varigaj konceptoj de legebleco kaj universala allogo [7]. Tia medio ne havas lokon por netradukebleco.

Nietzsche diris, "Kiu trovas la lingvon interesa en si mem malsamas tiun, kiu nur rekonas en ĝi la rimedon por interesaj pensoj" [8]. Ĉi tiu fascina libro apartenas al la flanko "interesa en si mem". Sed, laŭ pli longatempa perspektivo, ĉu tia entrepreno povas eviti fariĝi "maŭzoleo de konceptoj" [9] ?

George MILLER

Tio estas traduko de 'The Difference Engine', artikolo de George Miller kiu aperis en la junia numero de la anglalingva Le Monde diplomatique

Transformi la ĉinan dezerton en vitejon

$
0
0

Enketo de Boris PÉTRIC

DE DEK KVIN JAROJ, la areo de la ĉinaj vitejoj duobliĝis. En 2013 ĝi estis preskaŭ sescent mil hektaroj [1]. Ĉinujo povus ja fariĝi monda giganta vitkultivejo, dum la vitejoj malgrandiĝas en Eŭropo (tri kaj duono milionoj da hektaroj, el kiuj okcent mil en Francujo). Tie vino senprecedence furoras. La produktado rapide kreskas, same kiel la konsumado, kies kreskomarĝeno estas konsiderinda – iom pli ol unu litro jare por unu loĝanto, kontraŭ kvardek sep litroj en Francujo aŭ tridek sep en Italujo [2]. Tiu merkato en konstanta kresko aperas kiel nova eldorado, same por la lokaj produktantoj, kiel por la eksterlandaj eksportantoj. En 2014, Pekino jam estas unuaranga kliento de la Bordozo- regiono.

Kvankam vito estas konata en Ĉinujo de du jarmiloj, la vinfarado kaj amasa vinproduktado ekzistas nur de la 1980-aj jaroj. Ĝis 1990, nur la provincoj Hebei (ĉirkaŭ Pekino), Shandong kaj Xinjiang produktis vinon, sub la kontrolo de kelkaj grandaj ŝtataj entreprenoj (Changyu, Dragon Seal, Great Wall, aŭ Suntime), kiuj ankoraŭ dominas la sektoron. Ĉe la aŭroro de la 21-a jarcento, Ĉinujo disvolvis novajn kunlaborojn kun eksterlando, starigante kun-entreprenojn, kies sukceso estas admirinda : nun kvindek naŭ mil societoj akceptas okcidentajn investojn, kaj ebligas la iom-post-ioman transdonon de aro da teknikaj scioj. Ekzistas asociiĝoj kun internaciaj kompanioj, kiel Miguel Torres, Domecq, Pernod Ricard aŭ Castel. Pekino malfermas sian ekonomian spacon, sed konservas kelkajn principojn : la agrokultura tero restas netransdonebla kaj la aliro al tereno okazas tra longdaŭraj lukontraktoj kun la ŝtato aŭ surlokaj partneroj. Saint-Emilion en Liaoning

TIU KUNLABORADO ebligas limigi la importaĵojn, danke al kapitalaj kaj teknikaraj transdonoj. La franca ŝtato ja kreis vitejan bienon en Hebei, investante du milionojn da eŭroj. Malgraŭ la posta forlaso de tiu projekto, tiu sperto donis okazojn ligi partnerecojn, interŝanĝi konojn pri la vinberspecoj kaj vinfarado, kaj formi la unuajn ĉinajn fakulojn. S-ro Li Demei tiel fariĝis unu el la plej bonaj konsilisto-vinologoj por pluraj grandaj vinentreprenoj de la lando. Ankaŭ entreprenoj kun francaj kapitaloj investis, kun diversaj rezultoj. Pernod Ricard preferis retiriĝi el unua partnereco, komplika, kun Dragon Seal komence de la 2000-aj jaroj, sed restas en la Ningxia-regiono kun sia Helan Mountains-bieno. Asociita kun Changyu, en Shandong, Castel daŭrigas la aventuron.

De 2000, la etendiĝo de la vitokultivado venas kun volo disvolvi la okcidenton de la lando kaj la provincojn, kiujn la ekonomia kresko iom forgesis. Xinjiang, Interna Mongolio, Ningxia kaj Shanxi fariĝas « prioritataj invest-regionoj ». Per vitokultivado, la lokaj gvidantoj esperas limigi la kamparanan elmigradon kaj krei dungeblecojn. Aperas novaj vitejoj, foje malgrandaj, kun ambicio produkti altkvalitan vinon. Irigacio, aparte apud la flava riverego, ebligas instaliĝi en tiuj dezertaj kaj malvarmaj regionoj. Por eviti la danĝeron de frosto, la vitojn oni enterigas dumvintre.

« Ni kontribuas al la fiksado de sablo kaj limigas la tempestojn en la grandaj urboj de la Oriento klarigas mastro de vinfarejo. Ni havas tre gravan kolektivan rolon : verdigi la dezerton kaj plibonigi la vivon de niaj kuncivitanoj [3]. » S-ro Jian Han, el Château Hansen, en interna Mongolio, aldonas : « La evoluo de nia socio estas ne apartigebla de la disvolvado de nia lando... Transformi la naturon estas revo, kaj nia devo al la socio. »

La grandaj entreprenoj ne plu estas solaj, de la mezo de la 2000-aj jaroj. Novaj riĉuloj [4] ne hezitas dungi francajn grundologojn, arbokultivistojn, vinologojn kaj arkitektojn por krei bonkvalitajn vitejojn. « Nia registaro igis la vinon prioritato kaj ni esperas daŭre allogi eksterlandajn investojn. Estas jam tridek vinejoj [en la lando] kaj tridek kvin « châteaux » estas konstruataj. Ni volas fariĝi « norma nomo de origino » (appellation d'origine controlée en la franca) kaj produkti bonkvalitan trinkaĵon », diras respondeculo de Ningxia. Domaines Baron de Rothschild (DBR) instaliĝis en la regiono Penglai (Shandong) asociiĝante kun la invest-fonduso China International Trust and Investment Corporation (Citic). Louis Vuitton-Moët Hennessy (LVMH) preferis instaliĝi en Yunnan-provinco, kie la franca entrepreno kreis la varmarkon Shangri-La, partnerece kun la grupo Vats.

La kompleksoj de vin-turismo, kiel la konstruo de kopio de Saint-Emilion en Danlian (Liaoning), respondas samtempe al la deziroj de la urbaj mezklasoj, konsumantoj de amuziĝo, kaj al la bezonoj de disvolvantoj serĉantaj novajn investeblecojn. La ĉeesto de vitejo estas kelkfoje duaranga, en tiuj vastaj kompleksoj konsistantaj el hotel-kasteloj, golf- kaj tenis-ludejoj, ktp. Sub garantio de anonimeco, observanto klarigas : « Necesas relativigi la intereson por la vino. Fondi vitejon ebligas ricevi lukontrakton por tereno. Ofte la negocistoj prifajfas la vitejon. Kun la urba ekspansio, morgaŭĝi povos esti elprenita, sed ili konservos la lukontrakton... Jen konsiderinda perspektivo. »

Por la regantaro, vino ankaŭ simbolas la enkondukon de la lando en la tutmondiĝon kaj plifortigas la bildon, kiun ĝi volas elstarigi. Rifuzante vidi sian influon reduktita je malaltpreza produktado, ĝi kalkulas kun produktoj havantaj kulturajn kaj identecajn karakterojn. Vino devas prezenti nacian markon en la tutmonda batalo de la « lando-markoj ». « Mia revo simplas : mia produktado fariĝu fiereco de Ĉinujo. Ni fariĝas kapablaj fari grandajn vinojn, kaj ni pruvos tion al la tuta mondo ! », entuziasmas posedanto de vitejo en Ningxia.

La investado en vino praviĝas per sia kontribuo al la ĉina kolektiva projekto, ne per individua revo. Tio ne malhelpas junajn vinologojn, kiel s-inon Emma Gao, de la bieno Silver Height s (Ningxia), aŭ s-ron Zhang Jing, de la bieno Jiabelan (Ningxia), esti distingitaj de la brita revuo Decanter aŭ la franca Revue du vin de France.

Grava baraĵo kontraŭ la etendiĝo de la vitejo estas la manko de teroj adaptitaj je ĝia kresko. La agantoj de la sektoro esploras la vastan ĉinan teritorion por trovi idealan lokon. Oni konsultas famajn konsilistojn, sed, kiel klarigas s-ro Gérard Colin, franca vinologo, « la tri ĉefaj regionoj – Hebei, Shandong, kaj Xinjiang – ne havas estontecon. Xinjiang havas problemon, ĉar enterigi la viton implicas nemastrumeblan koston en kunteksto de nesufiĉa laborforto. Mi eĉ ne parolas pri la problemo de akvo kaj irigacio. En Hebei, la antaŭeniro de la urbo fariĝas impona. La kamparanoj preferas forlasi sian teron kaj labori en konstruado... Estas pli profite ! » Koncerne Shandong-regionon, alia franco, s-ro Bruno Paumard, subskrekas la klimatan obstaklon : « Forta humideco kombinita kun varmo estigas malsanojn. Kaj la kemiaj kuracadoj havas siajn limojn... Ni ankoraŭ ne trovis la idealan lokon por fari vinon. »Ĉinujo tamen fariĝis en 2012 la kvina produktanto el la mondo, kaj la spektakla multobliĝo de la projektoj rapide puŝos ĝin inter la tri unuaj [5].

En la sama tempo, la grandaj ĉinaj grupoj de la agro-industrio evoluigas strategion de akirado de produkt-rimedoj eksterlande. Ekzemple, la giganto de negoco Cofco [6] jam posedas la Château de Viaud (dudek kvin hektaroj) en la Bordozo-regiono. Ĝi ankaŭ aĉetis la okcent hektarojn de la bodega Bisquertt [7], en Ĉilio – lando ligita al Ĉinujo per komerco-interkonsento -, kaj strebas instaliĝi ankaŭ en Aŭstralio. La ĉinaj entreprenoj ankaŭ provas akiri eksterlandajn varmarkojn por distribui ilin rekte en sia lando, same kiel s-ro Quang Wang, posedanto de granda vino klasifita en Saint-Emilion : Bellefont-Belcier. En la Bordozo-regiono, kvindeko da bienoj estis venditaj al ĉinoj. Iuj ĉinoj ankaŭ verŝajne provas ŝirmi parton de sia heredaĵo el eventualaj negativaj politikaj ŝanĝoj. Kvankam la regiono enhavas pli ol sep mil bienojn, tiuj kelkaj vendoj kaŭzas apartan emocion en Francujo, kie oni kredas percepti « flavan minacon » sur la nacia viteja heredaĵo [8].

Ĉinaj entreprenoj eksterlande, eksterlandaj entreprenoj en Ĉinujo : tiuj akiroj spegulas la kreskantan transnaciiĝon de la agantoj kaj teritorioj de rikolto [9]. La kresko de la produktaĵo celas unue kontentigi la internan postulon : pli ol 80 % de la konsumitaj vinoj devenas de Ĉinujo [10]. Sed oni ne konfuzu tion, kio estas trinkita kaj tion, kio estas aĉetita. Tiu kresko havas radikojn en la ĉieĉeesta kulturo de donaco. Plej granda parto de la ĉinaj vinoj, kiujn oni gustumas en la keloj, ne troviĝas sur la merkato. « Ni havas neniun problemon por vendi niajn vinojn, klarigas vinkel-estro. Mia mastro havas rilatojn kun la lokaj regantoj, al kiuj ni donacas sufiĉe grandan kvanton da ĝi. Poste, la respondeculoj devigas entreprenojn aĉeti nian produktaĵon. Niaj boteloj tiam aperas en la politikaj bankedoj, kiel donacoj ! Tio ne estas merkato kun oferto kaj postulo... La tuta ekonomio tiel funkcias. Ataki la veran konsumanto-merkaton, tio estas alia afero. »

Tiuj inter-entreprenaj dependecoj kreas reciprokajn aĉeto-devigojn, kaj la eksterlandaj trinkaĵoj ne eskapas la dominan kulturon de la guanxi (reto de rilatoj) [11]. La boteloj ne nepre estas trinkitaj, kaj ofte finas sian vivon sur mebloj, kiel luksa dekoraci-objekto.

La kulturo de vino ja estas instigata kaj favorata, kiel socia praktiko asociita al la morala restaŭrado de la politika klaso. La regantoj organizas amaskomunikilajn kampanjojn laŭdantajn la bonefikon de vino por la sano, esperante tiel limigi la konsumon de fortaj alkoholoj. La baitiu, brando el cerealoj, ankoraŭ grave damaĝas la viran loĝantaron. Ĝia produktado uzas terojn, kiujn la regantoj ŝatus liberigi por nutro-agrikulturo. Televidaj raportaĵoj kritikas iujn membrojn de la Partio, ebriajn dum bankedoj kie baijiu tro abunde fluas. Kune drinki restas imperativo, same en la politika medio, kiel en la ekonomia mondo, por ligi konfidajn rilatojn. « Se vi ne drinkas, oni riproĉas tion al vi kiel mankon de respekto al via partnero, rakontas franca vinvendisto. Necesas drinkegi, kundividi tre fortan intimecon, por subskribi kontrakton. Mia negoco sukcese evoluas, sed mia hepato malbonfartas... » La popolo preferas brandon

« NI NE TRINKAS vinon. Estas tro multekoste. Ni preferas Baijiu »,konfidas kamparano, ekspluatanto de vitejo en Hebei. La sescent milionoj da geviroj el la popolaj klasoj daŭre preferas tiun tradician alkoholon, aŭ bieron, ol ĉinproduktitan vinon.

Vino koncernas urban loĝantaron, privilegiitan kaj junan, kiu adoptis novajn sociajn praktikojn en relative nova kunteksto de mikseco vir-virina. En tiu mondo, la eksterlandaj vinoj, kaj aparte la francaj, ĝuas prestiĝon, kiun oni ne povas nei. La vinŝatantoj ne fidas la lokan produktadon. La diversaj nutraĵaj skandaloj, kiel tiu de la falsita lakto, estigis fortan suspektemon. Dum la merkato de la kopioj estas vera plago, la konsumado kaj la kolektado de tre grandaj francaj vinoj estas por la novaj riĉuloj manieroj montri sian potencon.

Depost 2013, la kontraŭkorupta politiko de la nova registaro havis efikon al la « ekonomio de donaco » kaj igis malrapidiĝon de la importado de Bordozo-vino. Malgraŭ tio, la vino enpenetris la socian imagpovon kaj ĝia produktado kaj konsumado malrapide enradikiĝas en la nova realeco de la lando. Pasintjare, la ĉinoj fariĝis la unuaj konsumantoj de ruĝaj vinoj en la mondo, antaŭ la francoj, kun pli ol unu miliardo okcent milionoj da boteloj [12].

Boris PÉTRIC

Usono pagigas monpunojn al bankoj

$
0
0

PUBLIKIGANTE la 29-an de majo informon, laŭ kiu la monpuno pagota de la banko BNP-Paribas povus esti 10 miliardoj da dolaroj, la Wall Street Journal estigis ŝokon. La banko estas akuzita pri malobeo, inter 2002 kaj 2009, tra sia svisa filio, de la embargoj truditaj de Usono kontraŭ Kubo, Irano kaj Sudano. La afero en spektakla maniero ilustras la evoluon de la jurisprudenco kaj de la juĝaj praktikoj en la sfero de internacia financo. De pluraj monatoj, du aliaj francaj bankoj, la Société générale kaj la Crédit agricole, ankaŭ havas malvarman rilaton kun la usonaj aŭtoritatuloj.

Jam antaŭ tiu anonco, la franca prezidanto François Hollande estis skribinta al sia usona samrangulo por averti lin pri la misproporcia karaktero de la planataj sankcioj kontraŭ la BNP-Paribas. Kaj s-ro Christian Noyer, direktoro de la Banko de Francujo, esprimis sian miron, ke la usona leĝo aplikiĝas al transakcioj « konformaj al la reguloj, leĝoj, regularoj, ĉe la eŭropa kaj franca niveloj, kaj ankaŭ al la reguloj de la Unuiĝintaj Nacioj [1]. »

Li eble ne estus tiom surprizita, se li pli bone estus observinta la politikajn evoluojn de la lastaj jardekoj. Jam ekde la fino de la 1980-aj jaroj, dum la debato pri la usona ekkadukiĝo – aparte kompare al la kresko de Japanujo – estis vigla, la brita politikologino Susan Strange insistis pri la « struktura potenco » de Usono, « tiu potenco fiksi la kadrojn de la monda ekonomio, kiu ebligas elekti kaj modli la strukturojn sine de kiuj la aliaj landoj, iliaj politikaj institucioj, iliaj entreprenoj kaj iliaj profesiuloj devas funkcii » [2].

Laŭlonge de la 1990-aj jaroj, la arsenalo de sankcioj starigitaj dum la malvarma milito kontraŭ landoj aŭ individuoj « malamikoj de Usono » konsiderinde disvolviĝis. La ekster-teritorieco atingis nivelon, en 1996, kun la Iran-Lybia Sanctions Act (ILS), kiu permesis al Vaŝingtono trudi sankciojn al entreprenoj de aliaj landoj negocantaj kun Irano kaj Libio. Tamen, ĉefe post la 11–a de septembro, la usona potenco ja plifortiĝis fronte al la internaciaj bankoj, kadre de la « financa milito kontraŭ terorismo ».

La kontrolo de la financaj fluoj tiam fariĝis tutplaneda. Nova aspekto de la « eksterordinara privilegio » pri kiu parolis la generalo De Gaulle, ĉiuj transakcioj faritaj en dolaroj, eĉ se ili ne okazis sur la usona teritorio, falis de nun sub la aŭtoritato de la usona leĝo. Fine, la povo de la Oficejo por Kontrolo de la Eksterlandaj Bonhavoj (Office of Foreign Assets Control-OFAC en la angla), taskita, en la ministrejo pri la financoj (Department of the Treasury), pri la bona aplikado de la sankcioj, ne ĉesis kreski. Forigi kelkajn altrangulojn el iliaj funkcioj

SED LA GRANDAJ internaciaj bankoj neglektis tiujn transformojn. BNP-Paribas, malbone konsilata, cetere faris multajn mallertaĵojn. Ĝi ignoris la avertojn, kiel la viziton en 2006, en sia pariza sidejo, de s-ro Stuart Levey, tiama vicministro pri la financoj (vicsecretary of the Treasury) pri terorismo kaj prifinancaj informoj, veninta atentigi ties gvidantojn pri iliaj rilatoj kun Irano. La banko daŭrigis sian negocon kun landoj trafitaj de embargo, interalie Sudano. Sume, la usonaj juĝistoj taksis je 30 miliardoj da dolaroj tiujn kontraŭleĝajn transakciojn. La banko nur malfrue rekonis tion, dum en tiaj kazoj, oni kutime en Usono humile pentas. Ĝi sekve estis konsiderata kiel « ne-kunlaborema ». Laŭ iuj, la usonaj aŭtoritatoj parolis pri monpuno de 16 miliardoj da dolaroj (ĉirkaŭ 10 miliardoj da eŭroj), eĉ de 60 miliardoj da dolaroj (ĉar la monpunoj povas atingi la duoblon de la kontraŭleĝaĵ transakcioj), dum la banko garantie deponis nur 1,1 miliardon da dolaroj.

La direktoro de la departemento de la financaj servoj de la Nov-Jorko-ŝtato, kiu ludas elstaran rolon en tiu afero, s-ro Benjamin Lawsky « altigis la aŭkcion ». Favora al pli « kreivaj » sankcioj, li postulis ke « oni forigu kelkajn altrangulojn el iliaj funkcioj ».

Tio estas farita, de kiam s-ro Georges Chodron de Courcel, kiu prezidis la administran konsilantaron de BNP-Paribas-Genève, kaj ankaŭ aliaj gvidantoj, anoncis sian foriron. Sed s-ro Lawsky levis alian minacon : portempan malpermeson de la kompensaj operacioj en dolaroj de la klientoj de BNP-Paribas, kaj eĉ la forprenon de ilia rajtigilo.

La afero ilustras la revenon de la agentejoj pri financa reglamentado. En marto 2014, la brita ĵurnalo Financial Times taksis, ke la tuto de la monpunoj pagitaj al Usono fare de la usonaj kaj eksterlandaj bankoj dum la kvin lastaj jaroj atingis 100 miliardojn da dolaroj. En la sola jaro 2013, la sumo estis 52 miliardoj [3]. Inter la usonaj, JP Morgan Chase, la unua banko de la lando, havas rekordon, kun 13 miliardoj da monpunoj pagitaj pro ĝia respondeco en la nemoveblaĵo-krizo. Ĝin sekvos verŝajne la Bank of America, kiu, en la fina fazo de la intertraktado kun la federacia ŝtato, probable pagos 12 miliardojn da dolaroj pro samspeca kontraŭleĝaĵo.

Plejparto de la gravaj internaciaj financaj establoj ankaŭ estas suspektataj de la usonaj reguligantoj. En 2012, la nederlanda ING kaj la brita Standard Chartered pagis monpunojn (respektive 619 kaj 667 milionojn da dolaroj) pro transakcioj kun landoj frapitaj de embargo... Alia brita banko, HSBC, pagis 1,9 miliardon da dolaroj pro kompliceco de monlavado, helpo al imposta evito kaj ĉirkaŭigo de embargo. Ankaŭ kelkaj svisaj bankoj estis denuncitaj, ĉar ili helpis usonanojn fraŭdi la impostojn. La Svisa Kredito devis pagi monpunon de 2,6 miliardoj da dolaroj ; li estis la unua, kiu, de dudek jaroj, rekonis sian kulpon.

Unuvorte, io neniam vidita depost la fino de la 1980-aj jaroj, kiam la skandalo de la Ŝpar-kasoj estigis mil cent plendojn ĉe tribunalo lanĉitajn de la usonaj reguligistoj pro fraŭdoj kaj diversaj aliaj kontraŭleĝaĵoj. Ok cent respondeculoj estis tiam kondamnitaj je prizon-punoj. Sed, tuj poste, la sistemo de financa regulado eniris fazon de senprecedenca ne-interveno de la ŝtato depost la reformoj enkondukitaj de la Nova Disdono (New Deal).

La ideologio de la senreguligo ja modifis la donitaĵojn. Prezidanto de la federacia Rezervo de 1987 ĝis 2006, s-ro Alan Greenspan ripetadis ke la sola reguligo kapabla favori la financan ennovigon, laŭ li motoro de kresko, estas tiu de la memreguliga merkato ; tiuj, kiuj malobeas tiujn regulojn kondamnas sian landon al kadukiĝo. La disvolvado de la financaj merkatoj kaj la ŝajna ekonomia bonfarto de Usono (pli ol dek jaroj da kontinua ekspansio ekde marto 1991) ja pruvas ĝin.

Pretekste de modernigo, kiun oni opinias necesa, gravaj leĝoj aplikis ĉi tiujn liberalajn principojn. Tiel, la Gramm-Leach-Bliley Act de 1999 oficialigis la finon de la disigo de la komerca banko disde la aliaj financaj sektoroj, dum la Commodity Futures Modernization Act de 2000 favoris la eksponencialan kreskon de la derivaĵoj, ekster ĉia efektiva regado. La reguligistoj mem, taskitaj kontraŭbatali la malobeojn al la leĝoj, estis nutritaj de tiu ideologio. Tio klarigas ilian komplezon, malofte dementitan – krom pri terorismo aŭ ekonomiaj sankcioj. Kiam banko estis kaptita, oni apenaŭ riproĉis ĝin : la perspektivo de malgranda monpuno « sen agnosko nek kontestado de la riproĉitaj faktoj », laŭ la uzata formulo, havis neniun ajn deadmonan efikon. Valizoj da monbiletoj kaj armeo da advokatoj

EN TIU ĈI MONDO kie ĉio, aŭ preskaŭ, estis tolerata, se ne permesata, la regulo « ne vidita, ne kaptika » aplikiĝis. Kiam la financa krizo eksplodis en 2008, la reguligistoj estis senarmilaj – la subprime kaj la credit default swaps el kiuj originis la disfalo ne estis kontraŭleĝaj -, kaj precipe senhelpaj. La bankoj respondecaj pri la krizo cetere ostaĝigis la realan ekonomion, minacitan de depresio. En sia ĵus publikigitaj memoraĵoj, la eksministro pri la financoj Timothy Geithner priskribas tiel sian dilemon : « La popolisma kolero de la momento postulis biblian venĝon, sed ni elektis estingi la fajron, eĉ se tio povis ebligi al iuj el la fajrigistoj eskapi sian justan punon [4]. »

Reale, la fajrigistoj eĉ fariĝis la ĉefaj profitantoj de la gigantaj sumoj destinitaj ilin savi el la incendio, kiun ili fajrigis. Ege kostaj por la impost-pagantoj, tiuj subvencioj (laŭtakse ĉirkaŭ 13.000 miliardoj da dolaroj [5]) ebligis al la financa sektoro, kaj iom malpli al la ekonomio de la lando, retrovi bonfarton. Iuj reguligistoj, longtempe kritikataj pro sia indulgo, tiam ŝanĝis sian taktikon – eĉ se granda parto de la financo restas neatingebla de iliaj punoj. Ili volas montri kiom kostas defii la leĝojn. Ili sekve decidis severe puni tie, kie ili povas, kaj volas precipe tion sciigi. Interne de la bankoj mem, la alerto-lanĉantoj ((whistleblowers) estas instigataj denunci eventualajn leĝrompojn, interŝanĝe kontraŭ mona kompenso kaj garantio, ke ili konservos sian oficon.

Kompreneblas, en tiaj kondiĉoj, la kresko de la « departementoj pri regulara konformeco » (compliance en la angla), kiuj trudas ĉiumomentan atenton, por certiĝi ke la leĝoj estas respektataj. Dotitaj je novaj povoj danke al la Dodd-Frank-leĝo, adoptita en 2010, ili akcelas la movadon. Sen tamen igi la sistemon pli sekura aŭ pli stabila.

La solvado de tiuj konfliktoj, kaj aparte la nivelo de la monpunoj, estas arbitraj. Ĉar la mastrumado de tiuj krizoj koncernas multajn agantojn en moviĝema kunteksto. La registaraj agentejoj estas motivataj de multaj konsideroj leĝaj, ideologiaj, financaj kaj politikaj. Ĉe la federaciaj agentejoj, la internaciaj rilatoj povas ludi ne neglektindan rolon, dum la agentejoj, kiuj dependas de la ŝtatoj, kiel la departemento de la financaj servoj de la Nov-Jorko-ŝtato, estas gvidataj de elektismaj kaŝitaj pensoj kaj zorgoj pri interna politiko. Kaj koncerne la celatajn bankojn, tuta armeo da advokatoj kaj konsilistoj konsilas ilin, ĉefe en la sferoj de komunikado kaj publikaj rilatoj.

En tiu kunteksto, la adoptitaj strategioj, kaj la varbado, kiel tiu de eksaj altaj ŝtatfunkciuloj, povas ludi decidan rolon. La kazo de HSBC, ekzemple, enŝlimigita en implikaĵo de monlavado, imposto-evito kaj aliaj lontraŭleĝaĵoj, ŝajnis senespera. La banko interalie estis organizinta transporton de bileto-valizoj, por meksika drogo-kartelo. Sed ĝi ricevis nur malpezan monpunon, 1,9 miliardo da dolaroj, kaj evitis aliajn punajn konsekvencojn. Ĝi ja havis la bonan ideon dungi kiel direktoron de leĝaj aferoj, s-ron Levey, eksan vicministron de la financoj por terorismo kaj financaj informoj. Tiu mem, kiu en 2006, turnee vizitis la grandajn eŭropajn bankojn – BNP-Paribas ja, sed verŝajne ankaŭ HSBC – por preskribi al ili ne negoci kun landoj trafitaj de embargo, kaj aparte kun Irano...

Ibrahim WARDE

Maldekstra venteto blovas sur Nov-Jorkon

$
0
0

ĈU NOV-JORKO fariĝos Nov-Habano ? De kiam la demokrato Bill de Blazio elektiĝis urbestro de la ĉefa usona urbo, la 5-an de novembro 2013, tiu timo subfosas la respublikanan Partion, kiu nomis la posteulon de s-ro Michael Bloomberg sia «ĉefa progresema malamiko ». Laŭ la New York Times, « La respublikanaj gvidantoj vidas en la juna administracio de s-ro de Blasio la enkarniĝon de siaj timoj antaŭ la leviĝo de 'nova maldekstro' ». Administracio, kiu estas interalie karakterizata de « popolisma malŝato al la riĉuloj, afiŝata simpatio al la organizaĵoj de laboristoj, kaj konstanta atento al la malegaleco de enspezoj » [1].

Jam dum la demokratpartiaj antaŭ-elektoj por la urbo Nov-Jorko, s-ro de Blasio ja lokis la malegalecojn en la centro de sia diskurso, senlace ripetante, ke la historio de Nov-Jorko estis fariĝinta la « fabelo de du urboj » [2] : tiu de la riĉeguloj kaj tiu de ĉiuj aliaj. Lia programo, rezolute sociala, ebligis al li gajni la oficialan subtenon (fariĝi la oficiala kandidato) de sia partio – preterpasante la kandidatinon favoratan de la amasinformiloj, subtenatan de la potenca eliranta urbestro [3]- kaj poste venki facile (kun 72 % de la voĉoj) sian respublikanan kontraŭulon, s-ron Joseph Lhota. Lenin, Mao, Ho Chi Minh...

EN SIA instaliĝo-parolado, la 1-an de januaro 2014, li konfirmis la direkton de sia mandato : « Ni estis elektitaj por ĉesigi la ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn, kiuj minacas detrui nian amatan urbon. » En Nov-Jorko, kie la ekonomia povo estas ĉie-ĉeestanta, tia programo anoncas malfacilan sportan kuradon. Tuj kiam tiu frazo estis prononcita, ĉefartikolisto de la reta magazino Slate, Matthew Yglesias, verkis nuancitan tweet-mesaĝon : «Ĉe sia instalada ceremonio, de Blasio supreniras sur la scenejon akompanate de la enbalzamigitaj korpoj de Lenin, Mao kaj Ho Chi Minh. » Kelkajn tagojn poste, la komunismo-akuzo fariĝas burleska. Nov-Jorko ĵus frapiĝis de forta spektakla neĝ-tempesto ; la ŝoseoj estas blokitaj. La gazetoj kuras renkonti malkontentajn civitanojn plendantajn pri la problemoj de senneĝigo en la tre luksa Upper East Side de Manhattan. S-ro de Blasio « neglektas » ilin, kolere diras loĝantino en la New York Post. « Rifuzante senneĝigi la Upper East Side, li diras : 'mi ne estas unu el ili' [4]. » La frazo cirkulas sur la Interreto kaj pasas bukle en la lokaj kaj naciaj amasinformiloj – aparte tiuj de s-ro Bloomberg. Sed s-ro de Blasio restas fidela al la parolado, kiu kaŭzis lian balot-sukceson.

Por gajni la elektojn en tiom multkultura urbo, tiu filo de enmigrantoj povis kalkuli kun siaj familiaj originoj (germanaj de la patro, italaj flanke de la patrino), kaj ankaŭ kun sia edza situacio : li estas edzo de afrikdevena usonanino. Lia severa kritiko de la policaj nenecesaj korpaj priserĉadoj (la stop-and-frisk), kiujn suferas la neblankuloj, plaĉis al parto de la voĉdonantoj. Sed tio, kio ŝajne certigis lian venkon, estas ja lia ekonomia mesaĝo, cemento de lia programo.

Nov-Jorko estas la tria urbo plej malegaleca en Usono, kiu mem estas unu el la riĉaj landoj la plej malegalecaj en la mondo. En la Wall Street-kvartalo, la bonusoj pagitaj al la borsistoj – po 164.530 dolaroj averaĝe en 2013 – kaj la salajroj preterpasantaj 20 milionojn da dolaroj jare, kiel tiu de s-ro Lloyd Blankfein, Ĝenerala Direktoro de Goldman Sachs en 2013, kaŭzas neniun emocion. La Bloomberg-administracio estis tute dediĉita al la bonfarto kaj komforto de tiu riĉega malplimulto, pretekste, ke ili plej kontribuas al la impostaj enspezoj de la urbo : 5 % de la familioj dividas 38 % de la tuta enspezaro. Kun apartamentoj kutime venditaj kontraŭ plurdekoj da milionoj da dolaroj al tutmondigita elito, la insulo Manhattan brilas pli ol iam ajn. Sed, je kelkaj kabloj de tie, ne neglektebla parto de la nov-jorka meza klaso malrapide eniras malriĉecon. Inter 2008 kaj 2011, laŭ la donitaĵoj de la usona oficejo de popolnombrado (United States Census Bureau), la meza enspezo de familio malpliiĝis je 6 %. Fine de 2011, la duono de la urbaj familioj enspezis malpli ol unu-kaj-duono-foje la malriĉo-nivelon ; 17 % de tiuj, en kiu unu familiano laboras plentempe, kaj 5,2 % de la familioj, kies ambaŭ anoj laboras, vivas sub tiu nivelo. En la sama tempo, la luprezoj eksaltis. Inter 2005 kaj 2012, ĝustigita al la inflacio, la meza luprezo kreskis je 11 %, dum la enspezo de la luprenantoj kreskis je nur 2 %. Laŭ la Furman-centro, pli ol duono de la nov-jorkaj luprenantoj elspezas almenaŭ trionon de sia enspezo por loĝado [5].

La emblema iniciato de la kampanjo de s-ro de Blasio, kontraŭbatalata de ĉiuj liaj rivaloj, estas la kreado de speciala fonduso por universala edukado en la plej frua aĝo, financata de imposto je 0,05 % pagota el la enspezoj trans 500.000 dolaroj. La propono havas precipe simbolan karakteron : la urbestro de Nov-Jorko ja ne povas decidi sola tian imposton. Li devas akiri la konsenton de la guberniestro de la ŝtato Nov-Jorko, s-ro Andrew Cuomo. Sed, kvankam tiu potenciala demokrata kandidato por la prezidanta elekto de 2016 sin deklaras progresema pri la sociaj demandoj – li favoras reguladon de la pafarmiloj kaj edziĝon de samseksemuloj - , li tamen postulas certan ekonomian konservativismon. Aparte sur la imposta kampo. En letero al la loĝantaroj de la ŝtato, li fanfaronis en decembro 2011, ke li « establis la unuan impostplafonon rilate al proprietaĵo », revenigis la impostojn de la meza klaso « al sia plej malalta nivelo de 1953 » kaj la impostojn de la societoj « al sia plej malalta nivelo de 1968 ». La ambigua ludo de la guberniestro

KLARAS, ke la ambicioj de s-ro de Blasio riskas stumbli sur la kontraŭimposta obsedo de s-ro Cuomo. Malgraŭ ke la du viroj afiŝas sian amikecon kaj prezentas sin kiel politikajn aliancanojn, ili pli verŝajne aperas kiel la « plej bonaj malamikoj » de la demokrata Partio. Iliaj diferencoj spegulas la konflikton inter la favorantoj de pli egaleca ekonomio, kiuj metas siajn esperojn en tiaj gvidantoj kiaj s-ro de Blasio aŭ la senatanino Elizabeth Warren, kaj la dekstra alo de la partio, kiu pli zorgas pri la interesoj de la entreprenoj, arigita ĉirkaŭ s-ro Cuomo aŭ s-ino Hillary Clinton.

Ĉar la ŝtatoj ja disdonas la federaciajn sumojn kaj decidas la impostojn, estas la intereso de ĉiu urbestro flegi bonajn rilatojn kun sia guberniestro, precipe se li volas iniciati aŭdacajn politikojn. Sed s-ro Cuomo ludas ambiguan ludon, antaŭĉio destinitan konservi siajn ŝancojn por la elekto de 2016. Kiam la opinienketoj montris, ke la publika opinio favoris ĝin, li asociiĝis al la kandidato por la urbestreco de Nov-Jorko por defendi la projekton de universala antaŭlerneja edukado. Sed, kiam venis la tempo ĝin financi, li vigle kontraŭstaris la kreadon de nova imposto. Post plursemajna lukto, s-ro de Blasio fine akiris de la ŝtato promeson financi la iniciaton dum tri jaroj.

La nova urbestro ne montris saman firmecon pri la demando de la charter schools, tiuj publikaj lernejoj financataj de privataj fondusoj, kiuj estas ekster la kontrolo de la instruisto-sindikatoj [6]. Ĉi tiuj establoj akceptas malgrandan proporcion de la nov-jorkaj lernantoj (apenaŭ 6 %). Dum plejparto de la progresemuloj vidas en ili rimedon saboti la publikan lernejon, forprenante de ĝi ĝian financon kaj ĝiajn plej motivitajn lernantojn, la respublikanoj kaj la mastrumantoj de pensi-fondusoj, ĉiam zorgemaj redukti la rolon de la ŝtato, vigle defendas ilin. Kiam s-ro de Blasio kritikis la principon de tiuj lernejoj, s-ro Cuomo tuj alportis sian helpon, devigante la urbestron humile retroiri. Tra la okuloj de la publiko, la unua aperis kiel novulo, kaj la dua, kiel sperta politikisto.

Sed s-ro de Blasio ne estas rankora. Kiam, fine de majo 2014, la Working Family Party, alianco de sindikataj, asociaj,... aktivuloj, proksima de la demokrata Partio, dividiĝis pri la subteno alportenda al s-ro Cuomo por la renovigo de sia posteno en novembro 2014, li batalis favore al li en la kulisoj. Urbestro de Nov-Jorko des malpli povas defii sian guberniestron, ke tiu ĉi havas apogon de la financo-mondo. Kaj s-ro Cuomo jam rikoltis pli ol 33 milionojn da dolaroj cele al sia reelekto, malgraŭ ke li havas neniun kredindan konkuranton.

La demando pri loĝado ebligos sondi la firmecon de s-ro de Blasio. Dum la kampanjo, li promesis krei ducent mil novajn moderprezajn loĝej-unuojn. Laŭ plejmultaj fakuloj, la celo estos tre malfacile atingebla. Li mem elvokas « la plej grandan kaj la plej ambician programon de moderprezaj loĝejoj lanĉita de usona urbo, en la tuta historio de la lando ».

Sed la sektoro de nemoveblaĵoj havas konsiderindan influon sur la nov-jorka politika aparato, kaj gravas ne malkontentigi ĝin. La riĉuloj, kiuj pagas milionojn da dolaroj por apartamento fronte al Central Park, intencas cetere esti dorlotataj, ĝui la servojn de dom-gardisto, disponi pri naĝejoj kaj gimnastikejoj ; ili tute ne deziras dividi sian kvartalon – kaj eĉ malpli sian loĝej-halon ! - kun la plebo, kiu uzas metroon. Tial, s-ro de Blasio ĝis nun agas kvazaŭ ekvilibristo en cirko, montrante sin favora al la nemoveblaĵa konstruado, sed ankaŭ zorgema disvolvi loĝoferton favore al la mezaj kaj popolaj klasoj. Resti firma fronte al la nemoveblaĵo-disvolvado

ĜIS NUN lia strategio montriĝis efika, kiel atestas la afero « Domino Sugar ». De pluraj jaroj, la estonto de tiu malnova suker-rafinejo kerne de Brooklyn estigas viglajn debatojn. En 2012, la disvolvisto Jed Walentas aĉetis la terenon, kaj promesis konstrui oficejojn por la novteknikaj entreprenoj, sed ankaŭ du mil tricent loĝejojn, inter kiuj sescent sesdek moderprezajn. Sed la urbestro trovis tiujn nombrojn nesufiĉaj. Malgraŭ la minacoj de la disvolvistoj ĉion forlasi, kaj la atakoj de la tuta gazetaro, li restis firma, kaj s-ro Walentas engaĝiĝis konstrui kvardek pliajn moderprezajn loĝejojn. S-ro de Blasio tiam komprenis, ke ĉiu politiko favora al la malriĉuloj kaj al la mezaj klasoj riskas estigi similajn luktojn kun la riĉa klaso, ĝiaj aliancanoj en la ĉefurbo de Nov-Jork-ŝtato, Albany, kaj la amasinformiloj, kiuj ĝin defendas. Li sekve faris la veton proponi realajn servojn al la homoj, tiel substrekante la diferencon inter la zorgoj de la amasinformiloj kaj iliaj ĉiutagaj problemoj.

Tiom longe, kiom la urba ekonomio bonfartos, li ja verŝajne kapablos realigi la promesojn de la « urba progresismo », kiu komencis difektiĝi en la 1960-aj jaroj. Ĉu Los Angeles, Seattle, San Francisko aŭ eĉĈikago sekvos la nov-jorkan ekzemplon ?

Eric ALTERMAN


Tio, kion anoncas la diseriĝo de Irako.

$
0
0

La antaŭ-nelonga potenciĝo de sunaisma ĝihada armeo en la nord-okcidento de Irako estas spektakla, en la propra signifo de la termino. Ĝi similas malbonan komedion : estas en tiu lando « teroristo en la ŝranko ». Kiam tiu eksaltas sur la scenejon, la ŝijaisma ĉefministro Nouri Al-Maliki ŝajnigas surprizon, krias pri murdisto kaj help-alvokas siajn amikojn por lin forpeli el la domo. Tamen, estas ja Al-Maliki mem, kiu malfermis al li la pordon kaj nutris lin. Liaj amikoj, interalie irananoj, scias tion, sed trovas intereson ludi la ludon. Ĉar la teroristo estas ja taŭga ekskuzo por eklipsi la erarojn de tiu, kiu finfine restas ja ilia homo.

En junio 2014, do, sunaismaj ĝihadistoj, sub la nomo Nacio Islama en Irako kaj Sirio (NIIS, ankaŭ konataj sub la araba mallongigo Daash, kaj en angla ISIS au ISIL), ekkaptas preskaŭ sen batali Mosulon, duan aŭ trian urbon de la lando, laŭ la referencataj nombroj. Aliaj lokoj, en tiu regiono precipe sunaista, rapide disfalas, samtempe kiam la sekurec-aparato malintegriĝas. La iraka ŝtato forlasas siajn armeajn ekipaĵojn, inter kiuj veturiloj provizitaj de Usono, lasas malantaŭ si siajn multajn malliberulojn – plej ofte arbitre malliberigitaj – kaj liveras al la malamiko tre valorajn militakirojn : interalie preskaŭ duon-miliardo da dolaroj deponitaj en kontoro de la centra banko. Malpli radikalaj armitaj grupoj aliĝas al la movado, atribuante al si verŝajne troigitan parton de tiuj venkoj. Inter la loĝantoj kiuj ne fuĝas, iuj celebras tion, kion ili nomas « liberiĝo », « popolribelo » aŭ eĉ« revolucio ».

La kurdoj kaptis la okazon por ekpreni alian gravan urbon, Kirkuko, en regiono same riĉa pri naftoriĉaĵoj kiel pri identecaj celoj, kies regadon ili de pluraj jaroj postulis de la registaro de Bagdado, sen paroli pri aliaj lokaj malplimultoj (vd artikolon de Allan Kaval). Tiu ĉi dua grandega sukceso tamen preskaŭ ne estis rimarkita, ĉar la tuta atento estis kaptita de la ĝihadistoj. Laŭ s-ro Al-Maliki, liaj aliancanoj kaj ŝijaistaj konkurantoj, la usona administracio kaj granda parto de la amasinformiloj, ilia ofensivo ŝajnis nerezistebla : ĉiuj diris sian timon, ke ili kaptos la ŝijaismajn maŭzoleojn de Samarra kaj detruos ilin, ekigante novan religian militon, aŭ ke ili konkeros la ĉefurbon kaj starigos vastan emirlandon kovrantan grandajn partojn de Irako kaj Sirio. En 2012, la sunaistoj esprimis sian malkontenton per pacaj manifestacioj

Reage, la ĉefministro alvokis al ĝenerala mobilizo en sia tendaro. Diversaj religiaj milicoj, kies ekspansion li toleris, kaj pluraj ŝijaismaj figuroj sekvis lin. Irano sendis trupojn taskitajn organizi tiujn kvazaŭ-militistojn kaj, verŝajne, batali ĉe ilia flanko. Usono redirektis du aviadil-ŝipojn proksime de tiu operaciejo, kiun la prezidanto Barack Obama tamen klopodas, de 2011, definitive forlasi.

Dume, la plej elementaj demandoj metitaj de tiu malvenko restis sen respondo. Kiamaniere sekureco-aparato tiom multnombra, inter la plej densaj en la mondo kun unu miliono da armitaj homoj (el ĉirkaŭ dudek kvin milionoj da loĝantoj), povis tiel kvazaŭ malaperi ĉe alproksimiĝo de la ĝihadistoj ? Kiel klarigi la relativan popularecon de tiuj ĝihadistoj, se oni konsideras la terurajn memoraĵojn postlasitajn de iliaj antaŭuloj, Al-Kaida-similaj, kiam en 2007, ili dominis la urbon Mosulon kaj tranĉis la gorĝojn de kiu ajn sur la strato ? Kial la lokaj sunaismaj altranguloj, kiel ekzemple la familio Noujaifi, proksima de s-ro Al-Maliki, montriĝis senkapablaj trovi iun ajn subtenon por alfronti ilin ? Fine kaj precipe, kio pri la bilanco de la ĉefministro, kiu, pro sia sukceso en la ĵusaj parlamentaj elektoj, intencis kandidatiĝi por tria mandato ?

Tiu, kiu unue estis nur duaranga figuro de la eta islama ŝijaisma partio Al-Daawa fariĝis ĉefministro en 2006, kiel homo de kompromiso, precize ĉar li ŝajne minacis neniun. Tiam, interna milito ardis inter sunaismaj armitaj grupoj kaj ŝijaismaj milicoj. Ĉiuj devenis de la sama rezisto-movado kontraŭ la usona okupado, sed dividitaj per kreskanta sento de reciproka persekuto. La ĉefministro subtenis la agadon de la milicoj, uzataj kiel kromaj fortoj en la lukto kontraŭ la sunaismaj armitaj grupoj.

Lia bildo kaj politika strategio radikale ŝanĝiĝis en 2008, kiam Usono donis al li la rimedojn eliri el pure konfesia logiko. La afero estis krei sunaismajn milicojn aligitajn de la registaro por batali kontraŭ Al-Kaido, kaj ekregadi ŝijaismajn milicojn, pli kaj pli eksterregajn. La rolo de s-ro Al-Maliki mem estis praktike malgranda. Sed li pro tio rikoltis la aŭreolon de politika homo, kiu altiĝis super la logiko de interna milito por regvidi la landon al stabileco.

Poste, li daŭre identigis sin je tiu rolo de savinto, evoluigante personeco-kulton, kiu multe similis al la bildaro de Saddam Hussein. Ĉi tiu simileco ne ŝajnis maltrankviligi liajn ŝijaismajn simpatiantojn. Nome de la sufero pro la antaŭa reĝimo, aŭ de pretendata « neregebleco » de la iraka popolo, ja tro malkvieta, ili ŝajne nur sopiris havi ĉefon similtipan kiel la antaŭa tirano, sed kiu, ĉi-foje, estos ilia samkonfesiano.

La « lukto kontraŭ terorismo » rapide fariĝis la ĉefa argumento de s-ro Al-Maliki, kiu ebligis al li postkuri diversajn celojn samtempe. Li sukcesis koncentri ĉiam pli da povoj inter siaj manoj, etendi sian regadon al la enorma sekurec-aparato heredita de la usona okupanto kaj ĝin meti je la servo de siaj politikaj interesoj. Ekde decembro 2010, li samtempe okupis la postenojn de ĉefministro, ĉefkomandanto de la armeoj, ministro pri defendo kaj ministro pri internaj aferoj. « Timo de la malpleno » kontribuis malhelpi ĉiun provon lin anstataŭi kaj donis al li sufiĉan apogon flanke de Usono kaj de Irano. Ekde sia elektiĝo, en 2008, s-ro Obama deziris kiel eble plej rapide retiri siajn trupojn ; kaj Tehrano aprezis homon kapablan resti reganto de Irako, zorgante samtempe neniam kontraŭstari ties interesojn.

S-ro Al-Maliki certe ne estas la sola, kiu uzas la « lukton kontraŭ terorismo » kiel politikan programon, manke de alia programo. En la araba mondo, preskaŭĉiuj regantoj uzis ĝin por pravigi la plej kondamnindajn agojn. Estis la kazo de Hafez Al-Assad, la patro de la nuna prezidanto, en Sirio, de la alĝeriaj generaloj en la 1990-aj jaroj, de Muamar Kadafi en Libio aŭ de s-ro Zine El-Abidine Ben Ali en Tunizio. En Jemeno, ĝis sia falo en 2012, la prezidanto Ali Abdallah Saleh disvolvis sistemon por pludaŭrigi sian regadon, baziĝantan interalie sur la senfine ekspluatebla minaco, kio estas Al-Kaido. Konfrontitaj al diversaj malkontentoj, frustrado, kaj aspiroj, dum la popolribeloj tiel nomataj « arabaj printempoj », en 2011, preskaŭĉiuj koncernataj reĝimoj sin pravigis citante la lukton kontraŭ terorismo.

Sed la iraka ĉefministro sin distingis per la senlima uzo de la procedo. Li konscie kaj sisteme deturnis de si la sunaistojn, samtempe malfortigante la ŝtaton per subfosa laboro, kaj tio estas des pli neklarigebla, ke li troviĝis tie en forta pozicio. En Sirio, s-ro Al-Assad agis same ekde 2011, sed sub la premo de vasta movado de popolribelo subtenata de eksteraj agantoj, kiuj publike alvokis faligi lian reĝimon. Sro Al-Maliki, ja senpreme elektis neglekti, eĉ malkonstrui, la sunaismajn milicojn, ofte tribajn, kiujn li heredis el Usono, kaj prizorgi sekurec-aparaton pli kaj pli konfesian kaj koruptatan. Ĉiu formo de sunaisma opozicio estis konsiderata « terorismo », kaŭzante multegajn arbitrajn arestojn kaj malliberigojn, kaj same multajn elpremojn. La preterviv-taktikoj de la regantoj subfosis la instituciajn bazojn de la lando

La irakaj sunaistoj estis samtempe indignitaj pro tia traktado, inspiritaj de la popolribeloj de 2011 en la najbaraj landoj, kaj malvarmigitaj de la ruiniga militigo de la opoziciado en Sirio – sen paroli pri la dolora memorigo de ilia malvenko dum la ĵusa interna milito. Ekde 2012, ili organiziĝis por pace esprimi sian malkontenton. La unuaj manifestacioj transformiĝis en longdaŭrajn sidadojn sur la grandaj placoj de la sunaistaj urboj de la lando. Iliaj postuloj ĉiam temis pri reekvilibrado de la ŝtato, por doni al ili ilian plenan lokon. Sed s-ro Al-Maliki ignoris ilin. La malrapida kresko de la nombro de atencoj dum tiu periodo ne utilis al li kiel averto, sed kiel preteksto por obstini [1]. Iom post iom, la elekto de perforto, kiu estis fariĝinta forpuŝiga en la sunaisma medio, komencis esti konsiderata, ne nur de la plej radikalaj grupoj.

Paralele, la ĉefministro decidis engaĝiĝi favore al s-ro Al-Assad, en la siria konflikto, kiu tiam prenis konfesian formon, alfrontigante reĝimon reduktitan je sia alavita komponanto, kaj sunaisman opozicion. Li forlasis ĉiun kritikon de la subpremo praktikata de lia najbaro, subpremo kiu tamen pliintensiĝis kaj prenis formojn ĉiam pli abomenajn, kaj retiris siajn proponojn pri mediacio. Li malfermis siajn landlimojn al la ŝijaistoj, kiuj volontulis por iri batali en Sirion, kadre de « milit-kontribuo » pilotata de Irano. Tiuj ĝihadistoj, animataj de jarmilisma pensmaniero anoncanta la mondofinon, facile ektransitis tra la flughaveno de Bagdado aŭ per la ŝoseo kondukanta al Sirio – du tre gravaj infratrukturoj strikte kontrolataj de la registaraj fortoj -, sed ankaŭ ekdissemis konfesian malamo-propagandon, komencis manifestacii tra la stratoj kaj organiziĝi en milicoj en Irako mem.

La homo, kiu pretendis esti ĉesiginta la internan militon ŝajnis do strebi revivigi ĝiajn agantojn. Kion diris pri tio la potencaj ambasadejoj de Usono kaj Irano ? Almenaŭĝis la krizo de Mosulo, ili strange garantiis al la iraka registaro sian senkondiĉan apogon. Tamen, multiĝis la signoj de estonta alvenanta ruiniĝo. La reapero de sunaismaj armitaj grupoj kaj de ŝijaismaj milicoj estus devinta sufiĉe alarmi.

Eĉ pli grave, la erozio de la ŝtataj strukturoj anoncis la katastrofan scenaron, kiun Irako hodiaŭ frontas. La kompetento kaj la kohereco de la sekurec-aparato malkreskis laŭgrade kiam s-ro Al-Maliki plifortigis sian politikigon kaj toleris pli altan nivelon de korupto. Ĝi fariĝis ĉefe ilo de klientarisma redistribuo ; kaj la partopreno – absurda – de ĝiaj membroj en la lastaj parlamentaj elektoj parte klarigas la rezulton de la ĉefministro.

La ĉefministro, limigante la rolon de la Parlamento, reduktante sian ĉirkaŭaĵon al aro da profitantoj kaj facilanime perfidante siajn promesojn, senigis sin je la politikaj leviloj utilaj por mastrumi la krizojn. Ankaŭ la jurisdikcia sistemo, subigata, ne plu konsistigis kredindan aŭtoritaton. Sur la ekonomia tereno, kvazaŭ neniu disvolvo-projekto komenciĝis, ĉar la naftoprofitoj estis sisteme prirabitaj. Alidirite, la potenco de s-ro Al-Maliki venis el liaj taktikoj por pretervivo, kiuj ĉiuj subfosis la instituciajn fundamentojn de lando, jam tre malforta. Gvidantoj kiuj intence paroksismigas la diferencojn ekzistantajn en siaj socioj

Sed tiu procezo de malfortiĝo profitis al multaj irakanoj, ĉu politikaj aliancanoj de la ĉefministro, kiuj ricevis sian parton de la profitoj, aŭ ties rivaloj, kiuj vidis en tio promeson de malfortiĝo de ilia malamiko. Irano, la ŝijaismaj milicoj, la kurda regiona registaro, ĉiuj havis intereson, ke Bagdado restu tiel malforta kaj influebla kiel eble. Usono, siaflanke, estis silenta : ĝia retiriĝo-strategio, por fini jardekon da milita okupado, konsistis fermi la okulojn pri ĉio, kio povus malrapidigi la procezon, kaj esperi bonŝancon.

Jen la rezulto : ju pli s-ro Al-Maliki montriĝis sekteca kaj sensenca, ju pli li malsukcesis, des pli li plifortigis sian pozicion. Fine de 2012, antaŭ ol la sunaismaj manifestacioj tro ampleksiĝis, liaj perspektivoj de reelekto ŝajnis limigitaj. Frustro estis perceptebla interalie en la ŝijaismaj medioj : tiam la lando estis relative stabila, kaj tamen nenio ŝajnis antaŭeniri. Unu jaron poste, Irako denove estis en milita stato, kun averaĝe mil mortoj monate, same kiel dum la nigraj jaroj 2006-2007, kaj la populareco de ties forta homo rapide realtiĝis. Eĉ post la kaptado de Mosulo, lia foriro ne ŝajnis certa : la ŝijaistoj subtenis lin, Irano atestis sian lojalecon al li, kaj la timo de malpleno restis forta, ankaŭĉe pli dubasencaj agantoj.

Tiu ĉi krizo levas multajn demandojn ; sed oni ne limigu sin al la plej evidentaj konkludoj : la usona respondeco en tiu senorda disfuĝo, la personigo de la problemo tra la figuro de s-ro Al-Maliki aŭ la minaco de « terorismo ». Tio, pri kio oni malpli parolas, sed kiu tamen okupas centran lokon, estas la praktiko de regado kaj la naturo de la institucioj. La personeco de la ĉefministro estas duaranga : la tuta kunteksto ne nur ebligis al li tiel konduti, sed eĉ rekompencis lin pro tio. Kiam en marto 2014, li organizis grandan internacian konferencon pri la « lukto kontraŭ terorismo », ekzemple, la Unuiĝintaj Nacioj partoprenis la spektaklon kaj aplaŭdis en la salono.

Tiu malbono, cetere, estas regiona plago. Ju pli s-ro Al-Assad sukcesas en sia putro-strategio, des pli li ŝajnas aperi kiel parto de la solvo, pli ol de la problemo. La marŝalo Abdel Fatah Al-Sissi, kiu oficiale regas Egiptujon de junio 2013, komprenas la politikon kiel farus oficiro de la armea sekreta servo, sed malgraŭ tio, lia elekto – kaj kiel ĉiam, la timo de malpleno – sufiĉas por ke la ekstera mondo donu al li plenpovon. En Barejno, la reganta familio nenion cedis, sed estas neniu konsekvenco.

La reg-praktiko, kiu nun etendiĝas, konsistas en forlaso de ĉia ambicio regi je la nivelo de naci-ŝtato. La reĝimoj eĉ ne plu klopodas superi la diferencojn ekzistantajn en siaj socioj, ĉu per la ideologio, disvolvado aŭ subpremo. Ili investas tiujn fendoliniojn, paroksimigas ilin kaj serĉas konflikton. Radikaligante parton de sia socio , ili plifortigas sian pozicion en alia parto kaj ŝparas siajn strebojn konstrui programon : la timo pri tio, kio povus anstataŭi ilin sufiĉas por teni ilin ĉe la regoloko. Ili ankaŭ emas malfortigi la nacian karakteron de siaj institucioj, senigante ilin je ties aŭtonomeco, por tiel igi sin nemalhavebla. Ili poste iras vendi sin eksterlande, nome de la « milito kontraŭ terorismo », kaj sin apogante sur sia « demokrateca » elekto, kiu spegulas la histerian voĉdonon de parto de la socio, kaj la fatalan bojkoton de la alia.

Irako donas taŭgan ideon de tio, al kio kondukas, post iom da tempo, tia reg-praktiko. Restas la demando : kial diable oni eniru tiun ludon ?

Peter HARLING

Ĉu libereco de la kapitalo aŭ protekto de la posedantoj ?

$
0
0

DUM PRELEGO la 7-an de januaro 1848 en Bruselo, Karlo Markso revenis al la granda venko de la adeptoj de liberkomerco en 1846, nome la nuligo de la leĝoj pri cerealoj en Anglujo (Corn Laws) [1]. La liberkomercistoj (free traders), subtenataj de la industri-mastraro, provis gajni la aliĝon de la popolo per denuncado de la privilegioj de la grundposeda aristokrataro kaj per promesoj al la urbaj aŭ kamparaj laboristoj ke la reformo alportos pli bonan vivon al ili. „Pli malmultekosta pano, pli bonaj salajroj, jen la sola celo por kiu la liberkomercistoj elspezis milionojn”, ironiis la preleganto. Markso refutis la ekonomiajn teoriojn laŭ kiuj la intensigo de la konkurenco, kiun la komerca libereco produktas, ne sekvigos malaltigon de la salajroj. Kaj li memorigis, ke „en la nuna stato de la socio” la liberkomerco estas nenio alia ol „la libereco de la kapitalo”. Tamen li avertis siajn aŭskultantojn, ke per sia kritiko al la komerca libereco li ne „intencas defendi la protektisman sistemon”, kiu protektas la interesojn de la grundproprietuloj. La liberkomerco, aliflanke, ĉar ĝi pligravigas la ekonomian batalon, akcelas la socialan revolucion. Kaj la preleganto konkludas : en tiu ĉi revolucia senco, sinjoroj, mi voĉdonas por la liberkomerco”.

En Francujo, tiuj, kiuj „voĉdonis” same en tiu epoko, estis malmultaj. La ŝtato estis protektisma kaj la produktistoj kontentaj ĝui pri interna merkato protektata de leĝaro, kiu malinstigis importojn kaj kiun potenca dogan-administracio respektigis. La celo de liberkomerco estis tiam apogata de agema malplimulto, la „ekonomikistoj”, disĉiploj de Jean-Baptiste Say, de Adam Smith aŭ de David Ricardo, kaj de aferistoj interesataj de malfermo de la merkato. Tiel, la bordozaj komercaj rondoj ebligis en la jaro 1846 la starigon de „Asocio por la libereco de la komerco” animata de la respublikana ĵurnalisto Frédéric Bastiat. Tiu, dotita per vigla stilo, dediĉis sian tutan energion al tiu batalo, gvidata de Richard Cobden, la fondinto de la Anti Corn Law League en Britujo. Fronte al ili, la protektistoj ankaŭ organizis sin. Samjare Auguste Mimerel, riĉa ŝpinfabrikisto en Rubezo [2], fondis la „Asocion por defendo de la nacia laboro” [3], kiu grupigis potencajn industriulojn kiuj timis esti elmetotaj al eksterlanda kunkurenco kaj deziris ke iliaj interesoj restu protektataj de la doganaj baroj.

Ĉar ambaŭ disponis pri potencaj ligoj kun la gazetaro kaj kun spertaj parlamentanoj, la liberkomerca tendaro kaj tiu de la protektismo mobilizis la publikan opinion. [4] En la unua, homoj de la liberala burĝaro prezentis sin kiel heredantoj de la revolucio de 1789 : la komerca libereco, longigo de la politika libereco, devas esti la portanto de modernigo de la socio. Denuncante la administran trudon, kiu sufokas la privatan iniciaton, ili vipis ĉian ekonomian kaj socialan intervenon de la ŝtato. La duaj, konservativaj, estis korligitaj kun socia ordo kiu faris ilin dominantaj. Kontraste al la abstraktaj argumentoj de la ekonomikistoj, la retoriko de la „defendantoj de la nacia laboro” alvokas la prudenton ; ili volas esti la advokatoj de la etproduktistoj kaj de la laboristoj kontraŭ la detruaj efikoj de malfermo de la komerco. Ilia retoriko svingas la flagon de la nacio kaj ĉefe tiun de produkti france.

En satira romano aperinta en tiu epoko, Jérome Paturot à la recherche d'une position sociale [Hieronimo serĉas socian pozicion], la ĉapelfabrikisto preskaŭ sufokiĝis, kiam li estis demandata de „industria enket-komisiono” pri la ideo, ke la teksaĵoj havus eble pli bonan kvaliton kun pli fajnaj lanoj el Hispanujo aŭ Saksujo : „Kaj la frrrrancaj ŝafistoj, sinjoro prezidanto ! kaj la frrrrancaj paŝtejoj ! kaj la frrrrancaj hundoj ! Pri tio, vidu, miaj konvinkoj estas nefleksiĝemaj. Vivu la frrrrancaj ŝafoj !” [5]

En la artikolo „liberkomerco” de la Vortaro de politika ekonomio, la publicisto Gustave de Molinari rastris ‒ en pli serioza stilo ‒ĉiujn „malpermesajn sofismojn” amasigitajn kontraŭ la adorata doktrino. [6] Ĉu oni kredas, ke la liberkomerco kondukas nacion al dependiĝo de eksterlando ? Stultaĵoj, ĉar ĉiakaze lando ne povas komplete izoliĝi. Ĉu la doganaĵoj ne ebligas malaltigi la impostojn, kiujn la naciaj produktistoj pagas ? Idiotaĵo, ĉar la protekta sistemo punas ĉefe la produktistojn kaj la konsumantojn, kiuj devas pagi pli por la krudmaterialoj aŭ por sia vivteno. Ĉu la kontraŭuloj al la liberkomerco asertas ke ili „protektas la nacian laboron ĉar malebligas ke la nombro da dungoj kaj de la produktado malkreskas pro la klopodoj de la eksterlanda konkurenco, kaj ke ili tiel garantias la vivtenajn rimedojn al la laboristoj” ? De Molinari inversigas la argumenton : „Per tio, ke ĝi faras ĉion pli kosta, la malpermesa sistemo malpliigas la konsumadon, sekve la produktadon, sekve la nombron de produktivaj postenoj.” Male, la komerca libereco signifas malaltajn kostojn kaj ebligas kreskigi la konsumadon kaj sekve la produktadon.

Sed ĉu la enkonduko de la komerca libereco ne grave perturbas la socion ? Jen obĵeto de fosiliĝinta maljunulo : „Ĉu necesas rezigni pri la novaj maŝinoj, pri la novaj metodoj, pri la novaj ideoj, sub la preteksto ke ili ĝenas la malnovajn maŝinojn, la malnovajn metodojn, la malnovajn ideojn ?”Ĉar ĉia progreso estas akompanata de krizo aŭ de perturbo, kaj necesas akcepti ke oni devas pagi ties prezon.

Tiu retoriko de kredantoj sonas sufiĉe malbone en la oreloj de la naskiĝanta laborista movado, laŭ kiu la kontraŭeco estas falsita : dum la defendantoj de la „nacia laboro” havas la vizaĝon de la reakcio, la „ekonomiuloj” kontraŭas ĉian progreson de socialaj rajtoj.

Neatendite, Napoleono la 3-a decidis ke Francujo iru la vojon de liberigo de la komerco. La imperiestro kredis pri la neceso modernigi la industrion. La evoluo de la komerco sampaŝis kun tiu de la komunikiloj. Tiu malfermo sekvigis malaltiĝon de la prezoj por konsumado kaj de la kostoj de certaj krudmaterialoj, kio instigis la industrion disvolvi siajn teĥnikojn. Apostoloj de la liberkomerco konvinkis lin : ĉefe Emile kaj Isaac Pereire, du fratoj fondintoj de la kompanio de fervojo de Parizo al Saint-Germain kaj de la Crédit mobilier ; Michel Chevalier precipe, eksa sansimonisto fariĝinta ŝtatkonsilisto kaj distingita ekonomiisto de la aŭtoritateca reĝimo.

La imperiestro taskis grupon de iniciitoj prepari, en la plej granda sekreto, komercan traktaton kun Anglujo, subskribitan la 23-an de januaro 1860 ‒ aliaj sekvis. Ĉar li ĝuis la subtenon de la kampula mondo, kiu estas malmulte elmetita al la konkurenco, la imperiestro ne timis malkontentigi la bonapartistajn industriulojn.

Michel Chevalier jubilas. Laŭ li, la komerca traktato situas en granda movado heredita de la Franca Revolucio, kiu kondukas la homaron al la vojo de la klereco. Danke al la liberkomerco, „la nacioj proksimiĝas por sia natura bono ; ili iom post iom skuas la mallarĝajn ideojn, la antaŭjuĝojn kaj la malamojn kiuj dividas ilin, ne por ke iuj sorbiĝu en la aliaj, tiel ke ili prezentus jam nur monotonan unuformecon, sed por interŝanĝi, por la ĝenerala avantaĝo, siajn sentojn, siajn ideojn, kaj la produktojn de sia industria laboro.”

En ĉiuj disputoj pri la komerco, kiuj skuis la respublikon ĝis la fino de la jarcento, la socialistoj klopodegas por certigi specifan ideologian pozicion. En debato en la parlamento en la jaro 1897, Jean Jaurès memorigis, ke la socialismo ekskludas samtempe „la liberkomercon, kiu estas la internacia formo de la ekonomia anarĥio, kaj la protekton, kiu hodiaŭ povas profitigi nur malplimulton de grandposeduloj”. [7] La debato devus, laŭ li, temi pri la socia organizado de la produktado kaj pri la imposto, al kiu la gvidantoj rifuzas submeti la kapitalon.

Sed Jaurès ne ekskludas la protektismon. Ekzemple, se nacio realigus la socialisman ideon, li asertas ke, kvankam la nacio konservas „multecajn kontaktojn kaj ĉiam pli densajn kun la ekstera mondo”, ĝi venigus eksterajn produktojn „nur tiom, kiom ili povos kontribui al ĝia propra disvolvado”, do post esti unue disvolvinta sian internan aktivecon.

Antoine SCHWARTZ.

La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo

$
0
0

ONI POVAS en la ukraina politika krizo vidi la dramecan elnodiĝon de financa itinero, kiu fariĝis neeltenebla dum la lastaj monatoj de 2013. En julio 2010 la registaro subskribis interkonsenton kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF). Interŝanĝe kun prunto de 15,5 miliardoj da dolaroj, ĝi promesis interalie pasigi la aĝon de pensiiĝo de 55 al 60 jaroj ‒ dum la vivekspekto restas dek jarojn sub la eŭropa mezumo ‒ kaj duobligi la internajn prezojn por energio. Ses monatojn poste, la interkonsento estis blokita : la registaro hezitis plialtigi la gastarifojn.

La lando tiam lanĉis sin en fuĝon antaŭen. La ekonomia aktiveco estis subtenata jam nur de la konsumado de la mastrumoj, nutrata de privata enŝuldiĝo kaj de altigo de la socialaj elspezoj cele al trankviligo de la malkontentoj (+ 16 elcentoj en 2012). Enfermita en produktoj kun malalta aldonvaloro, kaj spite al la politikaj alternadoj, la ukraina ekonomio suferis la foreston de vera institucia solidiĝo ekde la fino de la USSR. Pli ol dudek jarojn poste, la lando ankoraŭ ne retrovis nivelon de produktado kiun ĝi atingis en la sovetia epoko (vidu la koncernan grafikaĵon). La impostevito, la korupto kaj la predado antaŭrangas ĝis en la plej altaj sferoj de la ŝtato. La neoficialaj sektoroj pezas inter 25 kaj 55 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP), laŭ la fontoj. La du regulaj malekvilibroj de la ekonomio, la buĝeto kaj la eksteraj fakturoj, ne ĉesas kreski, surbaze de enŝuldiĝo en eksterlanda mono.

En la aŭtuno de 2013, la registaro jam sciis, ke 3 miliardoj da dolaroj estis tuj trovendaj por alfronti la limdatojn de 2014, al kio aldoniĝis 1 miliardo da obligacioj en eŭroj. Krome, Naftogas, la publika gasliveranto de la lando, akumulis pli ol 3 miliardojn da ŝuldoj en dolaroj ne pagitaj al sia rusa liveranto Gasprom. Ĝis tiam la inflacio restis malalta, pro la malalta ekonomia kresko, pro restrikta monpolitiko kaj pro bonaj rikoltoj. Sed la financsistemo restas delikata, kaj la premoj intensiĝas sur la nacia mono, la hryvnia, kies ŝanĝkvoto estas de pluraj monatoj trotaksata. Kiel en Rusujo en 1998 antaŭ la financa bankroto, mona muro leviĝas antaŭ Ukrainujo.

Fine de oktobro 2013, misio de la IMF estis sendita al Kievo. Ĝi metis kondiĉojn : aŭ la registaro lasas la hryvnia flosi, malaltigas siajn elspezojn, altigas „tuj kaj signife la prezojn de gaso kaj de hejtado por la mastrumoj kaj adoptas kalendaron por kromaj altigoj ĝis kiam la kostoj estu kovrataj”. [1] ; aŭ la helpprogramo ne estos subskribita, kaj per tio Ukrainujo seniĝas je 10 ĝis 15 miliardoj da dolaroj en ekstera mono. La Eŭropa Komisiono anoncis, ke ĝi alportos kromajn 840 milionojn da dolaroj en la kazo de interkonsento kun la IMF.

La eblaj sekvoj de brutala altigo de la energiprezoj, por la loĝantaro same kiel por la industrio de Donbaso, povis hezitigi la ukrainan prezidanton. En la sama semajno li renkontis la rusan prezidanton Vladimir Putin en Soĉio. Ili diskutis sendube jam pri solvo alternativa al tiu de la IMF. La 21-an de novembro 2013, s-ro Viktor Janukoviĉ suspendis la subskribon de la interkonsento pri asociiĝo kun la Eŭropa Unio. [2] Tiu direktoŝanĝo kaŭzis la kunvenojn en Majdano, la Placo de Sendependeco de Kievo.

La grandaj linioj de la rusa propono estis malkaŝitaj nur la 17-an de decembro, en taktika movo de s-ro Putin por reakiri la iniciaton. Lia plano estis prunto de 15 miliardoj da dolaroj, malaltigo je triono de la gasprezo vendata al la ukraina najbaro kaj mildigoj pri la ŝuldo de Naftogas al Gasprom, ĉio sen afiŝitaj kondiĉoj. Tio signifis spitgesto al la IMF kaj al la Eŭropa Unio. Sed, post la renverso de la potenco kaj la foriro de s-ro Janukoviĉ, la 22-an de februaro, la novaj ukrainaj gvidantoj revenis al la IMF ...

Tiu ŝanĝemo kompreneblas nur se oni observas la internacian eniĝon de la ukraina ekonomio en longa tempo. Al Eŭropo kaj Azio ĝi eksportas siajn krudmaterialojn kaj siajn duonfinitajn produktojn ; al Rusujo, siajn transformitajn produktojn. Fine de la jaroj 2000, du projektoj de regiona integriĝo alprenis formon kaj kondukis la landon en dilemon : ĉu asociiĝon kun la Eŭropa Unio aŭ doganunion kun Rusujo ? La detaloj de tiu deviga elekto ignoras la ekonomian kaj socialan koheron de Ukrainujo, la trio ekskludita el tiu binara logiko.

Ekde majo 2009 la Eŭropa Unio proponas partnerecon al Ukrainujo, al Belorusujo, al Moldavio, Armenio, Georgio kaj Azerbajĝano. La oferto ne etendiĝas al Rusujo, kun kiu la intertraktadoj de strategia partnereco enŝlimiĝis ekde la „gasmilito” de 2006. Por Ukrainujo la proksimiĝo kondiĉas subskribon de traktato de kompleta kaj profunda liberkomerco (Aleca, laŭ la franca).

S-ro Putin reagis per reveko de iama projekto de integrado de la landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) ‒ kiu grupigas eksajn sovetiajn respublikojn ‒, kun la celo de eŭropazia ekonomia unuiĝo. [3] Lia plano progresis rapide : de 2010, Rusujo, Kazaĥujo kaj Belorusujo proklamis la ekvalidon de la doganunio. Ukrainujo, pro la graveco de Rusujo en sia ekstera komerco (proksimume 30 elcentoj), ne povas ŝajnigi surda. En oktobro 2011 s-ro Janukoviĉ subskribis la traktaton de liberkomerco inter la KSŜ-landoj. Li poste proponis formon de „3+1” al la landoj de la doganunio, sed daŭre prioritatis la Aleca. Tiu hezita valso incitis la rusojn, kiuj malakceptis lian kontraŭproponon. [4]

En 2013, la premo altiĝis ĉie. Rusujo disvolvis retorikon kontraŭ la Aleca. Laŭ s-ro Sergio Glaziev, konsilisto de la prezidanto Putin, la subskribo de la traktato kun la Eŭropa Unio estus ago „memmortiga”, kiu signifus „mortigi la ukrainan komercan saldon”. [5] Ĉar protektisma reago de la doganunio fariĝus „neevitebla”, la eksportoj al Rusujo de kampnutraĵaj produktoj kaj de ekipaĵoj (do, 50 elcentoj de ĉiuj) dronus. S-ro Glaziev asertis : „La unua opcio [la doganunio] certigas la kondiĉojn necesajn por la daŭrigebla disvolvado de la ukraina ekonomio kaj plibonigos ĝiajn strukturojn ; la dua [la Aleca] kaŭzos ĝian kadukiĝon kaj ĝian bankroton.” [6]

La argumentoj de tiu orakolo estas same delikataj kiel ilia eĥo estas potenca en Rusujo. La Kremlo ligis la geston al la parolo : ukrainaj sukeraĵoj (tiuj de la entrepreno Roŝen, kiu apartenas al s-ro Petro Poroŝenko, kiu fariĝis prezidanto de la lando en majo 2014), poste aliaj produktoj estis deklaritaj danĝeraj por la sano de la rusoj. La doganaj blokadoj, kiuj sekvis, strangolas la ukrainajn eksportistojn.

La respondeculoj de la Eŭropa Unio siavice regule laŭdas la liberkomercon kaj la Aleca-n. Ekde 2007, raporto mendita de la Eŭropa Komisiono konkludis oportune, ke „la malfermo de la merkato kombinita kun plibonigo de la hejma regado povus konduki Ukrainujon al ducifera kresko”. [7] S-ro Stefan Füle, eŭropa komisaro pri la politiko de najbareco, promesis al la ukrainoj ses kromajn jarajn punktojn da kresko en la kazo de asociiĝo kun la Eŭropa Unio. Sed tiuj taksadoj baziĝas sur modeloj, kies hipotezoj, [8] neniam pridemanditaj, havas nur tre malproksiman ligon kun la funkcikondiĉoj de la ekonomio de la lando.

Kion pensas la influhavaj entreprenistoj en Ukrainujo pri tio ? Kiel la loĝantaro, ili estas dividitaj. En 2013, la laboraĵoj de la Pola Instituto pri Internaciaj Aferoj antaŭvidas, ke la ĉefaj profitantoj de la Aleca estos ... s-ro Poroŝenko, s-ro Andrij Verevskij ‒ kies grupo Kernel eksportas al la Eŭropa Unio ‒ kaj s-ro Juri Kosjuk, giganto pri kokidaĵoj kun Mironivski Hliboprodukt. La perdantoj estus la oligarĥoj plej proksimaj al s-ro Janukoviĉ. Ties filo, s-ro Oleksandr Janukoviĉ, s-ro Rinat Aĥmetov kaj s-ro Dimitri Firtaŝ gajnis tiam 40 elcentojn el la adjudikoj de la reĝimo. Ilia politika rento estus minacita de la reguloj de la Aleca. [9]

Malfacilas ne vidi malantaŭ la magraj argumentoj prezentataj de ĉiu el tiuj du flankoj, la gravecon de la normoj en tiuj du projektoj de integrado. En la jaro 2009 unu el la plej fervoraj iniciatistoj de unu el la du projektoj, la sveda ministro pri eksteraj aferoj Carl Bildt, emfazis la avantaĝon de la Aleca multe trans simpla traktato de liberkomerco : „Ni etendos la tutan leĝaron pri energio, la tutan leĝaron pri la konkurenco en Ukrainujo, en Moldavio, en Serbujo, kaj tio kaŭzos transformojn tute fundamentajn por longa daŭro.” [10]

Per etendo de sia influo la Eŭropa Unio partoprenas en la konkurenco per kaj por la normoj, grava punkto en la tutmondigo. Rusujo siavice heredis normsistemon el la USSR, kiu, kvankam kun mankoj, malnoviĝanta kaj peza, daŭre enkadrigas la ekonomiajn rilatojn inter la landoj de la KSŜ. Pro la kontaĝo, kiun kaŭzas ilia disvastigo, penetrado de la eŭropaj normoj en Ukrainujon povus, per efiko de domeno, etendiĝi en la tutan postsovetian spacon. La reago de Rusujo signifas do ankaŭ batalon por transvivado de sistemo, sur kiu ĝia milit-industria komplekso daŭre larĝe baziĝas.

La alfrontiĝoj gravigis la ekonomian krizon en 2014. La traktato subskribita en majo, kiu mobilizas 27 miliardojn da dolaroj da prunto, el kiuj 17 miliardoj antaŭpagitaj por du jaroj de la IMF, metas la ekonomion sub artan spiradon. Kvankam la alĝustigo estas pli progresema [11] ol tiu intertraktita en oktobro 2013, ĝi kaŭzos ekde 2014 proksimume 50-elcentan altigon de la energiprezoj kaj realtiĝon de la inflacio, dum la rilatoj kun Rusujo restos sub la minaco de nova protektismo. Manke de buĝeta impulso kaj spite al la malplivaloriĝo de la hryvnia, kiu limigas la premon de la konkurenco, la falo de la MEP devus atingi -5 elcentojn. Oni povas antaŭvidi kreskon de la socialaj movadoj, ĉefe en la industria sudoriento, kie ili miksiĝas kun la okazantaj separismaj konfliktoj.

S-ro Poroŝenko, venkinto en la unua baloto de la prezidantelekto, akiris legitimecon kiu mankis al la provizora registaro. Sed lia skipo devas levi timigajn defiojn. En mallonga tempo necesas rekonstrui la kredindon de la ŝtato por helpi la ekonomion eliri el la logiko de predado, [12] kaj samtempe reguligi la eksterajn kontojn. En longa tempo necesas restrukturi la financsistemon. Necesas transformi unu el la ekonomioj plej elspezaj de la mondo (dekoble pli da energio konsumata po unuo de MEP ol la evoluintaj landoj) al reĝimo de disvolvado kiu metas la energi-efikecon kaj la plibonigon de la produktoj en la centron de investoj.

Por atingi tiujn celojn, necesas doni al Ukrainujo la tempon necesan por la alĝustiĝo, sed ankaŭ revigligi siajn rilatojn kun Rusujo. Ĝia institucia inspirado estas nun eŭropa, sed ĝia ekonomia orientiĝo devas resti plurpolusa : la interŝanĝoj kun Rusujo povas helpi la landon eliri el sia vojsulko.

Julien VERCUEIL.

Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj

$
0
0

EN LA JARO 1989, s-ro Jo Ritzen, laborpartia ministro pri edukado de Nederlando, deklaris, ke la universitatoj devas doni pli da kursoj en la angla. La skandalo, kiun kreis la ideo de tiu atenco al la kulturo de la lando estis tia, ke la parlamento decidis leĝon kiu faris la nederlandan la oficiala lingvo de la instrusistemo.

Hodiaŭ tio, kio tiam tiom afliktis la publikan opinion, fariĝis grandparte realo. Estas vere, ke la uzado de la angla restas limigita en la diplomoj, kaj ankaŭ en la masters de aplikata instruado. Sed ĝi fariĝas nun plimulta en la universitataj masters, la plej prestiĝaj, kaj levas Nederlandon al la unua rango en neanglalingva Eŭropo pri la nombro de formadoj en la angla. La masters de sciencoj de la vivo, de inĝeniero kaj de ekonomio troviĝas ĉe la pinto de la koncernataj fakoj.

Diversaj lokaj faktoroj klarigas tiun evoluon : ekonomio tre malfermita, lingvo ĝermandevena kaj sufiĉe proksima de la angla, kundividata nur kun la flandra Belgujo, kio igas politikon de internacia disradiado malmulte realisma. La kono de la angla tie jam larĝe disvastiĝis, la kabineto Education First klasis pri tio la landon tria el sesdek. En la juro la nederlanda ne disponas pri konstitucia statuso ; la leĝo de la 8-a de oktobro 1992 faras ĝin la lingvo de instruado, sed la sendevigoj, kiujn ĝi entenas, malplenigas la principon je ĝia substanco.

Tiu decido ebligas transdoni sciencon „laŭdifine internacian”, asertas la incensistoj de la ĉiopova angla. [1] Neniam la homoj disponis pri lingvo tiom monde disvastiĝinta. „Se oni estas afabla pri tio, kion oni komprenas sub la angla”, precizigas la ĵurnalisto Christopher Caldwell. [2]

En la realo, la stimulado al la lingvo de Ŝekspiro spegulas antaŭĉio la konkurencigon de la universitatoj en ekonomio de kono, kiu „karakteriziĝas per mondskala komercigo de la produktoj de esplorado kaj de instruado”. [3] La Deklaro de Bolonjo de la 19-a de junio 1999 planas la starigon de eŭropa spaco de supera instruado ‒ laŭ la modelo de la Decido Bosman de 1999 por la ludistoj de piedpilko. „La instruado fariĝis eksportprodukto”, asertas al ni s-ro Luc Soete, dekano de la universitato de Mastriĥto. En tiu kunteksto la universitataj aparatoj vidas en la naciaj lingvoj obstaklon al la studenta movkapablo, same kiel tiuj, kiujn la doganaj baroj faras al la varoj. La angligo fariĝas tiel la lingva instrumento de la universitata profitavido.

Pluraj francaj sciencistoj pensas, ke „la vigleco de la intelekta produktado [...] de Nederlando, kiu aplikas nenian lingvan restrikton, atestas ke ĝia kulturo ne kolapsis en ĝia malfermiĝo al la angla”. [4] Ili konsideras tiun politikon kiel ekzemplon sekvendan en Francujo. Sed en Nederlando mem, la Onderwijsraad (Konsilantaro pri instruado), oficiala organismo, rekomendas al la universitatoj pli bone motivigi sian lingvan politikon por atenti pri la daŭrigo de la nederlandaj lingvo kaj kulturo kaj por certigi ke la partoprenantoj ĝuu adekvatan nivelon de la angla. [5] Tiuj rekomendoj sonas kiel kritiko de la farata politiko kaj aludas ĝiajn mankojn.

Tiu decido ebligis al la lando plibonigi iomete sian logon. La nombro da junuloj en la mondo, kiuj studas eksterlande, pasis en Nederlando, inter 2000 kaj 2009, de 0,7 elcentoj al 1,2 elcentoj. [6] Sed, oni observas, ke en la jaro 2012, 38 elcentoj de il venas el unu sola ŝtato : Germanujo.

La universitato de Mastriĥto ja enkarnigas tiun paradoksan internaciiĝon, limigitan al la najbareco, kaj kiu apenaŭ profitas al la disradiado de Nederlando. Ĉiuj lecionoj estas donataj en la angla, escepte de la nederlanda juro kaj parto de medicino. Kun 47 elcentoj da eksterlandaj studentoj ĝi fanfaronas esti „la plej internacia universitato de Nederlando”. Sed ĝi devus uzi la vorton „interregiona” : la germanoj konsistigas tri kvaronojn de la eksterlandanoj, sekvataj de la belgoj kaj britoj.

Silke venas el Aĥeno, urbo situanta je malpli ol aŭtohoro. „La rilatoj kun la profesoroj estas malpli akademiaj ol en Germanujo”, aprezas tiu studentino. Sed tie ĉesas ŝia intereso pri la lando kiu gastigas ŝin : „Mi prenis kurson de la nederlanda, sed sen persisti”. „La kursoj de la nederlanda estas senpagaj en la unua jaro, kun multe da sukceso”, nuancigas s-ro Peter Wilms van Kersbergen, respondeculo de la Language Centre. El sep mil kvincent eksterlandaj studentoj oni nombras nur okcent kiu sekvas tiun instruadon, kiu ne estas konsiderata en la finaj ekzamenoj. Multaj, fine de sia restado, daŭre ne scias peti la fakturon en restoracio en la nederlanda. Tiu situacio de lingva eksterteritorieco evidente limigas la malfermiĝon al la kulturo de la gastiganta lando, supozita virto de la studenta eksterlandiĝo.

Naŭ el la dek du plej multe reprezentataj nacioj estas membroj de la Eŭropa Unio. Bulgarujo sendas duoble pli da junuloj al Nederlando ol Barato. La sola membro de la „BRICS” amase reprezentata estas Ĉinujo, kun 8 elcentoj da eksterlandaj studentoj. Pli ol kreskinta disradiado al la sojla mondo, la angligo montras ĉi tie la statuson de lingvo pli kaj pli hegemonia en la internaj rilatoj de Eŭropo ; kaj kontraŭdiras la celon de multlingvismo proklamita de la Unio.

Artikolo aperinta en la NRC Handelsblad priskribas la anglan de la profesoroj kiel akcepteblan, sed proksimuman. Ĝia titolo ludas per malĝustaĵo : „How do you underbuild that ?” La vorto underbuild, nekonata en la kunteksto de anglosaksa mondo, estas kalkaĵo de la nederlanda onderbouwen, kio signifas subteni. [7] Tia malĝusta formulo svarmas kaj kaŭzas fundajn malprecizaĵojn. La formulo fariĝas cetere malpli sponta, kiel indikas s-ro Jaap Dronkers, socisciencisto pri edukado en Mastriĥto : „Mia angla ne estas malbona, sed kiam mi kadris esploristojn, mi ne havis la necesan lertecon por sukcesi kompromisojn.” Studaĵoj faritaj en Svedujo montras, ke la studento pli atentas laŭvortan komprenon, se la kurso estas donata en la angla ol en la sveda, kio malvigligas lian kritikan spiriton. [8]

La funkcia angla, kiel ĉia ĵargono, montriĝas utila por supraĵaj interagoj, ekzemple kiam kelnero en kafejo de Antaljo priskribas al vi la vidon al la maro kiel „very nice” (tre belan). Ĝi atingas siajn limojn en la kunteksto de universitata instruado, intelekta funkcio supera, kiu mobilizas plene la lingvajn kapablojn. Ĉar oni havas tre malofte la saman nivelon de nuancigo kaj de precizigo en lernita lingvo ol en sia gepatra lingvo. Tiu fera leĝo de lingva kompetento konfirmiĝas eĉ en landoj famaj pro sia kono de la angla lingvo. Brita observanto priskribas la enuon kiu kaptas lin ĉe la sensukeco de la prelegoj en la „globiŝ” [9], eĉ farataj de nord-eŭropano. [10]

La efikoj povus ankaŭ fariĝi danĝeraj por la nederlanda, en kunteksto kie multaj observantoj maltrankviliĝas pri kadukiĝo de ĝia uzado. Staĝanino pri komunikado ekzemple koncedas, ke ŝi „konas la regulojn de la ortografio, sed ĉar necesas ĉiam skribi en la angla en la universitato, ili pasas iom al dua nivelo”. Ĉu la angla de flughaveno kaj nederlanda de trotuaro ?

Alia danĝero estas tiu de „perdo de fako” : situacio en kiu la aliaj lingvoj jam ne ebligas esprimi certajn sciencajn konceptojn. La perdo de fako estas akompanata de perdo de prestiĝo, poste de perdo de substanco, kiu reduktas la uzadon de la lingvo „al la hejmo, al la ĝardeno kaj al la kuirejo”. [11] La kultura diverseco ne gajnas per tio. S-ro Dronkers timas „situacion de diglosio [12], en kiu kune ekzistas du lingvoj kun malegala socia statuso”. Tiel, li diskutas kun sia asistentino en la nederlanda, sed li skribas al ŝi retmesaĝojn en la angla, ĉar ŝi povas plusendi ilin al triaj personoj. La nederlanda estas iom post iom reduktata al neoficialaj interŝanĝoj, kvazaŭ dialekto.

Spite al tiuj pravaj maltrankviliĝoj, la antaŭrangeco de la angla ĝis nun ne minacas la ekzistadon de la nederlanda. Ĝi aliflanke grave malutilas al la studado de triaj fremdaj lingvoj. Laŭ s-ro Ludo Beheydt, profesoro ĉe la universitato de Loveno : „La scipovo de aliaj lingvoj ol la angla fariĝis tiom eta, ke oni eĉ ne povas peti universitatajn studentojn legi artikolon en la franca aŭ en la germana.” [13] Tiu punkto ne limiĝas al nederlandaj universitatoj.

Laŭ enketo mendita de la Eŭropa Komisiono inter la loĝantoj de la Unio kiuj pensas povi konversacii en fremda lingvo, 38 elcentoj citas la anglan. Inter 2005 kaj 2012, la aliaj cititaj lingvoj malprogresis, de 14 al 11 elcentoj pri la germana, de 14 al 12 elcentoj pri la franca, de 6 al 5 elcentoj pri la rusa. Nur la hispana progresas, de 6 al 7 elcentoj. [14] En Britujo la studado de fremdaj lingvoj en liceo reduktiĝas al iomete pli ol nenio.

Tiu malriĉiĝo fariĝas absurda, kiam ĝi tuŝas proksimajn lingvojn, kiel tiujn de Skandinavio, kie laŭ estingiĝanta kutimo la popoloj dialogas esprimante sin ĉiu en sia lingvo. S-ino Bodil Aurstad instruas la norvegan en Svedujo kaj konstatas, ke la facilo progresi kaj la proksimo de lando motivigas la studentojn kiuj „en kelkaj semajnoj [...] povas montri bonan komprenon skribe kiel parole”. [15] La tutnordia interkompreniĝo faciligis la kulturan malfermiĝon, la priskribon de skandinaviaj realaĵoj kaj la konstruadon de spaco de interkompreniĝo ‒ lingva paralelo al la Unio de Kalmaro, tiu traktato kiu, en la jaro 1397, unuigis Danlandon, Svedujon kaj Norvegujon.

„La establoj elektas la anglan kiel aŭtomatan piloton, ĉar ili volas profiliĝi kiel agantoj en internacia skalo, klarigas nederlanda revuo. La universitatoj [...] timas esti reduktitaj al provinca nivelo, se ili turnas sin nur al la interna merkato”. [16] La angligo faciligas la konformecon kun la monda retoj de esplorado kaj valorigas la senton aparteni al monda elito de la scio, moviĝema, „globangle” parolanta. En kunteksto de kadukiĝo de la klasika kulturo, la regado de angla eĉ supraĵa fariĝas kriterio de antaŭranga kultura distingiĝo. El tiu vidpunkto ne estas hazardo ke la eldiro de la ŝtatsekretario pri supera instruado Geneviève Fioraso ‒ sen kurso en la angla „ni retroviĝos ĉirkaŭ tablo kvinope diskutantaj pri Prusto” [17] ‒ malestimas la beletron.

En la jaro 1921, Mohandas Karamchand Gandhi leviĝis kontraŭ la „superstiĉo” de tiuj kiuj, en Barato, vidis en la angla la solan portanton de moderneco. [18] Li eble ne sciis, ke iun tagon necesos fari tiun batalon mondskale.

Vincent DOUMAYROU.

Politiko, ekonomio kaj justico kuniĝas kontraŭ la ĉiliaj mapuĉoj

$
0
0

LA NOKTO ESTAS KOVRONTA la montetojn de la komunumo Ĉekenko [1], prisemita de pin- kaj eŭkalipt-arboj ĝis la horizonto. La frosto pikas kaj jam flamas fajroj. La maĉi [2] (ŝamano), kiu ripozis sub arbo, kaptas sian kultrun [3]. Jen la komenco de gijatun [4], la tradicia ceremonio de la popolo mapuĉa [5]. Aparta gijatun, tiun 6-an de novembro 2006, honore al la memoro de Alex Lemun, 17-jara indiĝeno, mortigita en 2002 de carabinero (policisto). Laŭ invito de lia familio, iuj venis el la ĉefurbo, Santiago, 700 kilometrojn pli norde. Aliaj riskis forlasi sian kaŝecon. Deko da gvidantoj de najbaraj komunumoj forestas, kaj ne senkiale : ili sidas en malliberejo kondamnite al ĝis 10 jaroj.

La ombroj ariĝas ĉirkaŭ la réwé kiu tronas meze de la kampo : arbotrunko skulptita en formo de ŝtuparo kies pinto montras al la ĉielo. Ili salutas la kvar ĉefpunktojn kaj poste komencas purun, rondodancon. Gvidata de la maĉi [6], la kanto de la mapuĉa popolo leviĝas al la spiritoj. Kanto kiun la ĉiliaj aŭtoritatoj volas silentigi...

« Dek-kvin jarojn post la diktatoreco, nia lando, kies demokratio estas prezentata kiel modela, ne havas taŭgan juran kadron por protekti la indiĝenajn popolojn », denuncas la [ĉilia] Observejo de la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj. [7] La konstitucio ne rekonas la pluretnan vizaĝon de tiu lando, kiu restas unu el la malmultaj en tiu kontinento kiuj ne ratifis la internacian traktaton pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj - la konvencion 169 de la Internacia Labor-Organizo (ILO).

Ok indiĝenaj popoloj loĝas sur la ĉilia teritorio. [8] Kontestata studaĵo, el la jaro 2000, taksas la indiĝenan loĝantaron je 700.000 homoj (4,5 % de la 15 milionoj da loĝantoj) [9], el kiuj 85 % estas « homoj de la tero », laŭvorta traduko de « mapu-ĉe » ; grava malplimulto kies tradiciaj loĝlokoj situas sude de la rivero Bio-bio [10], regiono kiun la conquistadores (hispanaj konkerantoj) nomas Araŭkanion kiam ili alvenas tien.

Malgraŭ viglega rezistado kontraŭ la hispanoj kaj poste kontraŭ la ĉilia ŝtato, la mapuĉoj kapitulas en 1883, post la « Paciga Milito ». Laŭ la propriet-atestiloj kiujn oni donis al ili - la títulos de merced -, ilia teritorio estas reduktita al 500.000 hektaroj (ili posedis antaŭe 10 milionojn). Paralele, la potenco de Santiago, kies slogano fariĝas (kaj restas) « Per racio aŭ perforte », sendas kolonianojn. « Miaj antaŭuloj alvenis ĉi tie en 1906, laŭ invito de la registaro kiu donis al ili terenon, 200 tabulojn, keston da najloj kaj paron da bovoj », rakontas s-ro Jorge Luchsinger. [11] Germandevena, s-ro Luchsinger estas hodiaŭ la plej riĉa proprietulo de la 9-a regiono. [12] Invado de la forst-entreprenoj

LA MAPUĈOJ TRAIRAS LA 20-an jarcenton en la ombro. Flankenmetitaj, malriĉiĝintaj, ili ĉesas esti aŭtonoma popolo, sendependa kaj suverena, por fariĝi subpremata etna minoritato. Espera momento estis komence de la 1970-aj jaroj kun la agrar-reformo de la Popola Unueco de Salvador Allende. Sed la diktatoreco de la generalo Pinochet (1973-1989) revigligas la « asimil-frenezon ». Per la favoro kiun Pinochet ricevis de kelkaj lonkos (mapuĉaj gvidantoj), li starigas helpo-politikon kaj samtempe subtenas novan invadon, tiun de arbar-entreprenoj.

«Ĝuste en tiu epoko instaliĝis la sinjoro Pino, memoras Elvira, kiu vivas en la komunumo Pascual Coña, [pron. Paskŭal Konja], ĉe la bordo de la lago Lleu-lleu, sude de la urbo Cañete [pron. Kanjete]. Tiu winka [13] venis de Usono, konis la modernajn teĥnikojn kaj sciis kiel fari por misuzi la homojn. Li akaparis 70 de la 120 hektaroj difinitaj per niaj propriet-atestiloj kaj trudis feŭdan sistemon. » Fronte al la kradita bieno kaj kun meza surfaco de po 3 ĝis 5 hektaroj por ĉiu familio, la komunumo ne povis plu elteni. « Mi havis nur du bovojn, unu porkon kaj kelkajn ŝafojn. La familioj grandiĝis kaj la dividota tereno estis pli reduktita ol la folioj de niaj propriet-atestiloj. »

Kun la reveno de la demokratio, la espero, kiu renaskiĝas en la komunumoj, cedas rapide al sento de perfido. Indiĝena leĝo estas ratifita en oktobro 1993 de la parlamentanoj, el kiuj multaj havas bien-interesojn. Ĝi kreas la Nacian Korporacion de Indiĝena Disvolvado (Conadi laŭ la hispana). « La ĉefa malhelpo por la agado de Conadi estis la manko de financaj rimedoj, certigas membro de la nova skipo, veninta al la stirilo institucio sekve al diversaj skandaloj kiuj tuŝis ĝin. « Nur 375.000 hektaroj estis reguligitaj ĉe la mapuĉoj. Ofte tio estas malbonkvalitaj teroj ». Fabien Le Bonniec, esploristo pri antropologio ĉe la Lernejo pri Altaj Studoj en Sociaj Sciencoj [14] de Parizo, analizas : « La Conadi montriĝos burokratia instanco de reproduktado, de dominado, kaj kelkfoje de neado de la mapuĉa kulturo fare de la ŝtato kaj de ties agentoj ».

Dume, la arbara aktiveco galopas, regata je 60 % de la familioj Matte kaj Angelini, du el la plej potencaj de la lando. La Matte posedas duoble pli da teroj ol ĉiuj komunumoj kune. La riĉa tradicia arbaro prikantita de la poeto Pablo Neruda, devena de tiu regiono, cedas al la unutoneco de intensaj plantejoj de pinarboj kaj de eŭkaliptoj destinita al fabrikado de celulozo eksportata ĉefe al Japanio. Ili okupas 2,1 milionojn da hektaroj kaj, por 2006, la antaŭvidoj estas 2,6 milionoj. « Ne estas pli malbona najbaro ol la forstaj, manifestas Aniceto Lorin, lonko en prizono en la urbo Traïguen. La putoj sekiĝis, la aero estas poluita, la bestoj malsaniĝis. »

Multaj migras al la mizero-zonoj de la urboj. Temuco, Conception, sed ĉefe Santiago. Hodiaŭ, la plej multaj mapuĉoj estas urbanoj. En tiu medio, la virinoj povas apenaŭ revi pri io alia ol dungo kiel servistino. La viroj, kondiĉe ke ili «ĉiliigas » sian nomon, akiras dungon de subkvalifikito. « La diskriminacio estas instituciigita, konstatas Ariane Chenard, kanada sociologino, en Santiago. La generacio de la geavoj devis kaŝi sian identecon por integriĝi. Sed, ĉe la junuloj, responde al la ĉiutaga apartigo, okazas revekiĝo. Iuj rerilatas kun siaj radikoj. »

Ekzemple Simon, 25-jara, membro de la neregistara organizo Meli Wixan Mapu, kiu loĝas en la kvartalo Cerro Navia de Santiago. « Mi estas mapuĉo ekde... dek jaroj, rakontas li. Mi ŝatas la urbon, mi ne havas la intencon loĝi en la kamparo. Tio estas iom kontraŭdira, sed ŝarĝante min pri la kulturo de miaj antaŭuloj kaj denuncante la situacion de la komunumoj, mi sentas min mapuĉo. »

La horo de la rekonkero sonas komence de la 1990-aj jaroj. Revene sur la bordoj de la lago Lleu-lleu, kie kaŝas sin José. 35-jara, tiu patro de du knabinetoj vivas kaŝe, protektata de la komunumoj kie li moviĝas. « Mi aliĝis al la batalo, antaŭ dek jaroj. Mi fariĝis werken, mesaĝisto de la Kunordigado Malauco Arauco [naskita en 1998]. Responde al la surdeco de la aŭtoritatoj, ni pasis de la postulado al la agado kaj ni reprenis terojn kies posed-atestilojn ni posedas. » José kaj liaj kamaradoj troviĝas en la celilo de la justico. La asocio estas deklarita unue « kontraŭleĝa », poste... « terorisma » post la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Kelkajn kilometrojn de la plaĝoj de la Pacifiko, la bordoj de la lago Lleu-lleu estas la celo de multaj avidoj. Konstruigisto deziras tie konstrui turisman komplekson, ĉar rara mineralo tie ĵus malkovriĝis kaj la malfermo de minejo estas studata. Fine, la forsta entrepreno Mininco S.A., kiu, apogante sin sur klientisma reto, estras ĉion en la tuta regiono, ne ĉesas etendi sin sur la teritorioj kies propriet-atestoj posedas la mapuĉoj, sen ilia konsento kaj sen kompenso.

Simila situacio en la komunumo Temulemu, enfermita inter la Mininco kaj la teroj de s-ro Juan A. Figueroa, ŝtata eksministro kaj nuna membro de la Konstitucia Tribunalo. En 1994 eksplodas konflikto pri 50 hektaroj da teroj, kiu finiĝas per preventa enprizonigo de du jonkos, s-roj Pascual Pichun kaj Aniceto Lorin, dum pli ol jaro. La kvalifiko de « teroristo » permesas al la prokuroro uzi anonimajn atestantojn, kio malfaciligas la defendon de la akuzitoj. Tamen, pro foresto de pruvoj, s-roj Pichun kaj Lorin estas senkulpaj.

La verdikto ne estas laŭ gusto de s-ro Figueroa kiu profitas sian oficon por atingi duan proceson. La jonkos jen ricevas 5 jarojn kaj unu tagon pro esti skribintaj minac-leteron, kion ili ĉiam neis. « La subpremo estas laŭcela, kaj ni pagas la fakton esti la gvidantoj de komunumoj kiuj ribelis », akuzas s-ro Pichun, apud sia filo Rafael, ankaŭ en prizono.

Ekde 1997, 400 homoj estis persekutataj. « Jam de du jaroj mia edzo kaŝas sin, ploras Rosa, konsternita en sia kabano de malbone alĝustigitaj tabuloj, kun siaj du infanetoj. « La ĉilia justi... (ŝi korektas sin), maljustico akuzas lin pri terorismo. Mi kredis ke por esti tiel akuzita necesas esti metinta bombojn kaj mortigintaj homojn. » Por tiuj familioj, cetere turmentataj de la polico, la enprizonigo aŭ la kaŝeco de proksimulo estas brakoj kiuj mankas ĉe la kamparaj laboroj kaj signifas eĉ pli pezan mizeron. La komunumo, kiu perdas sian maĉi aŭ sian lonko, estas ankaŭ senhelpa.

Se la lonkos de Traïguen, ambaŭ kvindekjaruloj, indigniĝas esti kvalifikitaj kiel « teroristoj », ilia diskurso estas malpli radikala ol en la altsekureca malliberejo de Angol, kie s-rino kaj s-roj Patricia Troncoso, Jaime kaj Patricio Marileo kaj Juan-Carlos Huenlao sidas pro kondamno al 10 jaroj kaj 1 tago pro « terorisma incendio ». Demando de generacio, por Patricia, kromnomata « La Chepa », 36-jara, eksstudentino pri teologio kies geavoj elmigris al Santiago kaj kiu revenis por loĝi en la komunumoj fine de la 1990-aj jaroj : « Tiu batalo estas politika. Temas pri ekzisto aŭ malapero de la mapuĉa popolo. » Kun siaj kamaradoj, ŝi postulas por si la statuson de politika malliberulo.

« En Ĉilio ne ekzistas plu politika malliberulo, martelas s-ro Ernesto Barros, el oficejo de la Moneda, la prezidant-palaco kie mortis Salvador Allende, en 1973. La kontraŭterorisma leĝo, promulgita en 1984 [de s-ro Pinochet] estis dufoje reviziita de demokratie elektita parlamento en 1991 kaj 1997, argumentas tiu oficisto de la ministrejo pri internaj aferoj. Ĝia aplikado estas leĝe prava fronte al uloj kiuj uzas teroron. »

La advokato Pablo Ortegua ne dividas tiun opinion. « Ilia motivo estas la agnosko de iliaj teritoriaj kaj kulturaj rajtoj. Ili kontraŭstaras pace al proceso de marĝenigo kaj al ŝtato kiu rekonas sian volon de truda asimilado. Tiu celo estas ja politika. » Tiun opini-esprimon la advokato pagas kare, li kies kariero ruiniĝas pro mensoga gazet-kampanjo kaj kies telefono estas subaŭskultata. Lia kazo ne estas la sola. S-rino Myriam Reyes Garcia, kiu defendas la Chepa kaj ŝiajn kamaradojn, estas ĵus akuzita esti transdoninta al la gazetaro konfidencan dokumenton. Por la ODPI temas pri « ago de persekuto kontraŭ advokatino kiu defendas la respekton al la rajtoj de la mapuĉa komunumo ».

« Ni instituciigis la indiĝenan leĝon, replikas s-ro Barros. Se la mapuĉoj havas postuloj, ili agu sur la politika kampo... » Tereno kiun ili provas okupi, sed vane. La pruvo ekzistas, la provo de s-ro Aucaun Huilcaman partopreni en la vetkuro al la supera leĝdonado. Tiu membro, 40-jara, de la Konsilantaro de Ĉiuj Teroj, unu el la plej gravaj mapuĉaj organizoj, volis profiti la lastan prezidant-elekton por elombrigi la indiĝenajn postulojn. La komunikiloj unue interesiĝis pri la folklora aspekto de lia kandidatiĝo (lia alveno ĉevale en Santiago aperis sur la titolpaĝoj), sed ili tre rapide forgesis klarigi la kialojn de la nuligo de lia kandidatiĝo.

« Kiel sendependa kandidato, Huilcaman devis kunigi 36.000 subskribojn, precizigas s-ro Lautaro Loncon, kiu partoprenis en la kampanjo. Ĉiu devis esti validigita antaŭ notario. » La kostoj por tiu validigo estis taksitaj je 180 miliardoj da pesoj (285.000 eŭroj), sumo kiun la Konsilantaro ne povis kolekti. Krome, « la plej multaj notarioj rifuzis ludi la ludon. Iuj postulis esti pagataj antaŭe, aliaj trudis horarajn restriktojn. En Santiago, el 16 kontaktitaj notarioj, 2 akceptis kaj, el la 39.000 kolektitaj subskriboj, nur 3.600 povis esti validigitaj ». Pro tio la vetoo de la elekto-komisiono.

Post la perdo de la unua batalo, s-ro Huilcaman kontraŭatakas. « Precedenco okazis en 1992, daŭrigas s-ro Loncon. Sekve al eraro, la kristdemokrataj kandidatoj estis senvalidigitaj. Nome de la demokratio, urĝeca proceduro permesis al la parlamento validigi la kandidatiĝojn. Ni petis la politikajn partiojn fari similan voĉdonadon. » En la antaŭelekta kunteksto, la ideo survojiĝas. Tamen, fine « la voĉdonita leĝo donis al ni 15 pliajn tagojn por validigi la kandidatiĝon. Tio havis nenion por fari kun nia peto : la ebleco ke Aucaun estu kandidato sen plenumi anakronisman laŭleĝan postuladon, ĉar estas aliaj manieroj validigi subskribojn ol antaŭ notario. » La kandidatiĝo estas enterigita en surdiga komunikila silento.

« En Ĉilio, eĉ ne unu indiĝeno sidas en la parlamento aŭ en la senato, indigniĝas s-ro Alfredo Millabur. Ni estas apenaŭ cento da mapuĉaj urbaj konsilantoj kaj sep urbestroj », inter ili li mem, elektita en 1996 kaj reelektita al la pinto de la marborda vilaĝo Tirua. S-ro Millabur estas lafkenĉo, kio signifas mapuĉo instalita ĉe la bordo de Pacifiko. Li dividas sian tempon inter la komunumo kaj la Lafkenĉa Identec-Movado, kiu provas renversi « la subordigan rilaton kaj akiri politikan kaj ekonomian regadon de nia teritorio. Mapuĉa urbestro devas mastrumi sian komunumon sen forgesi la batalon de sia popolo ».

« Fronte al la mobiliziĝo, la du lastaj registaroj miksis subpreman politikon kaj politikon de helpo al certaj komunumoj por sufoki la movadon. Ili ekdialogis kun lokaj agantoj kaj laŭ siaj propraj reguloj, rifuzante intertraktadi kun la mapuĉaj reprezentaj organoj. », komentas s-ro Millabur, cetere kolera pro la rampanta privatigo de la maraj spacoj fare de entreprenoj de fiŝkaptado kaj de salmo-bredado.. « Por garantii nian aliron al la maro, ni skribis leĝprojekton. Tio estas la unua tiuspeca iniciato de la mapuĉoj. Ni volas diskuti kaj konvinki. »

La lafkeĉoj bezonis kvar jarojn, konsilate de advokatoj, por surpaperigi siajn postulojn. Intensa premgrupa laboro, altkvalita vigleco, la solidareco de la komunumoj de la 8-a, 9-a kaj 10-a regionoj, en favora antaŭelekta kunteksto, ebligis ke la projekto estu submetita al voĉdonado de la deputitoj, la 17-an de novembro 2005. Por tiu okazo, 200 membroj de la movado trairis mil kilometrojn por ĉeesti en Valparaiso, la parlamenta sidejo. Venko ! La leĝo estas decidita. Amareco ! En la sekvantaj sekundoj, du amendoj, haste deponitaj, kripligas la projekton, dum la reprezentantoj de la popolo estis ĵurintaj ne tuŝi eĉ vorton de la leĝoteksto.

La malestimo de la ĉilia politika mondo ilustriĝas fine per la foresto de la mapuĉa temaro en la lasta elekto-debato. La ODPI pridemandis ĉiun kandidaton pri liaj projektoj rilate la indiĝenan temaron. Nur s-ro Joaquín Lavin (eliminita en la unua elektovico) degnis respondi mallonge al la demandoj. Nek s-rino Michelle Bachelet por la Demokratia Koncertiĝo, nek s-ro Sebastian Piñera por la liberala dekstro, ĉeestaj en la dua vico, faris al si la penon.

Por la Chepa, la afero estas komprenita : « La mapuĉoj povus manifestacii milfoje, estas perdita peno. Ne plu paroloj, sed agoj ! » La rezultoj atingitaj dum la perfortaj ter-reprenoj pravigas ilin. En Pascual Coña, en la remalfermitaj herbejoj, la animaloj manĝas meze de la ruinoj de la du biendomoj de la iama proprietulo. Hodiaŭ, kun 8 bovinoj, 8 porkoj, 10 kokinoj, 20 ŝafoj. Elvira fartas pli bone. « Kiam mi vidas la sorton de la Peñis [pron. Penjis] [15] fine pliboniĝi, mi bedaŭras nenion », diras José, kiu asertas ke sume 320 hektaroj estas reprenitaj. « Pragmata socialismo »

« LA MAPUĈA MOVADO MONTRIĜIS kiel unu el la raraj politikaj agantoj kiuj denuncas la persistajn problemojn de demokratio kaj de civitaneco en la nuntempa Ĉilio », rimarkas Fabien Le Bonniec. Do, kial demokratoj kiel s-ro Ricardo Lagos kriminaligas tiujn postulojn ? Ĉar, substrekas multaj interparolantoj, « la politika mondo estas kaptita en ekonomia sistemo starigita sub la diktatoreco ». Preta surtreti la indiĝenajn rajtojn, la registaro de « pragmata socialismo », kiu orgojlas esti disvolvo-modelo, ne volas endanĝerigi kresko-indicojn kiuj fartas bone.

La ligno-eksportoj estas, post la kupro, la dua enspezofonto de la lando. La mapuĉoj, postulante rajtojn, estas « investo-malhelpistoj ». Ili minacas ekonomion kiu baziĝas sur freneza ekspluatado de la naturresursoj : ligno, minejoj aŭ salmoj [16] (Ĉilio estas fariĝanta la unua produktanto de bredo-salmo en la mondo).

La mapuĉaj « teroristoj » ankoraŭ ne kaŭzis iun ajn morton, sed reciproke jes ja. Sed, « la policisto kiu mortigis mian filon estis liberigita de la armea justico. Li estas daŭre policisto », denuncas s-rino Lemun, antaŭ ol fini la kunvenon, ĉar la guillatun finiĝis. Ĉu senpuneco ? Ne nur ! La generalo José Bernales gvidis la policon de la 9-a regiono dum la dramo. Komence de novembro, la prezidanto Lagos nomumis lin ĉefo de la ĉilia polico.

Tio kontrastas kun la situacio de la mapuĉaj malliberuloj kiuj atendas nenian mildon de la justica « vaporrulilo ». En Traïguen, la lonkos, kiam ili pasis pli ol la duonon de sia puno en malliberejo, povas teorie ĝui mildigojn : redukton de la puno aŭ la eblecon eliri dimanĉe. «Ĉiuj niaj petoj estis rifuzitaj », lamentas s-ro Pichun. En Angol oni provas, malgraŭĉio, fari ion por la estonto. « Dek jarojn da malliberejo, tio timigas min, konfesas La Chepa. Mi perdas ĉian esperon por havi infanon. Estas la forto batali por la respekto de la homrajtoj kiu helpas min. »

Sub la premo de la internaciaj organizoj de defendo de la homrajtoj, la ĉiliaj aŭtoritatoj ĝustigis sian pafadon sen perdi sian celon el la vido. « La terminon teroristo anstataŭas tiu de ordinara deliktulo, rimarkigas Fabien Le Bonniec. La justico, neante ilian politikan batalon, konsideras ilin nun kiel deliktulojn kiuj atakas la privatan proprieton ». Atingi la internacian opinion fariĝos pli malfacila, dum post 2003, la mapuĉa movado kadence stagnas. Por José, necesas « replanti la batalon ». « Dekfoje ni venkos ! »

Alain DEVALPO.

En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando

$
0
0

KAJ "CHÁVEZ" VENIS. Kaj la lumo fariĝis. Kun antaŭnomo Hugo, la Chávez, pri kiu temas, estis elektita prezidanto de la Respubliko Venezŭelo. Unu el liaj unuaj delokiĝoj estis, en 1999, al Saimadoyi, la ĉefurbeto de la indiĝenoj barioj. Oni troviĝas tie en la Sierra de Perijá (ŝtato de Zulia), en la ekstrema okcidento de la lando. Ne tre malproksime de la lago de Marakajbo, arbaro de borturoj sur maro de petrolo (la petrolo ŝprucis tie unuafoje en 1922). Proksime ankaŭ de la kolombia landlimo. En la soiacas, siaj teraj loĝejoj kovritaj de palmoj, la indiĝenoj mizere vivetas tie. Kaj do, "Chávez" aperis. "Ni ne havis lumon, ni vivis en mallumo. Li diris : « Mi sendos al vi elektron. »"

La prezidanto plenumis sian parolon, ĝi estas tie (kaj en ĉiuj vilaĝetoj ĉirkaŭe). Same kiel granda kovrita korbopilka tereno, la cancha, kuracejo, nova lernejo konstruata, stipendioj destinitaj al la studentoj, kamioneto por malenklavigi la komunumon. Ĉio ĉi liverita, pagita de la bolivara registaro. Kiel la bovaro de la najbara komunumo, Bachichira. La tribestro de Saimadoyi kaj de ties sepcent animoj, Hector Okbo Asokma, ne kaŝas sian dankemon : "Tiu Chávez rigardis nin, la aferoj ŝanĝiĝis. Ni multe amas lin." Jes, sed...

Kompatinda "Chávez" ! oni emus skribi... Ĉiufoje kiam li solvas problemon, aperas alia problemo. En helikoptero li alteriĝis en 1999 en Saimadoyi. Do, li ne vidis la ŝoseon. Tervojo. Nu, io kiu iel servas kiel tia. Kiam oni venas de Machiques, la plej proksima urbo - proksimume 80 kilometroj -, jen kio povas okazi. Unue oni devas premi sin dek-sesope en rustico - veturilo granda kiel Espace Renault - jam plenŝtopita de sakoj, de pelvoj, de korboj, de ĉiaspeca fatraso, de vicradoj kaj de instrumentokesto. Due, trovi pozicion taŭgan por eviti krampfojn. Trie, malstreĉiĝi. Ĝis kiam la bremsoj paneas meze de aparte kruta deklivo... La rustico kun freneza rapido fendas profundan ŝlim-marĉeton ĉe la malsupro de la deklivo, feliĉe sen akcidento, ĉiu vojaĝantoj profitas la ŝprucaĵojn enirantajn tra la flankaj fenestroj, tute malfermitaj pro la horora varmego.

Pluveturi post riparo farita surloke en "certa tempo". Alveni al la unua rio. Sur la montopinto estis pluvinte. La akvo grumblas, deverŝiĝas kaj elbordiĝas, necesas iri returne, maleblas pasi tra la travadejo. Konsidere al la katastrofo de unu estingita okulo, pasaĝero sin allasas : "Ĉiufoje la samo, oni povas nenion antaŭvidi, nenion plani."

En la alia direkto, de Saimadoyi al Machiques, sama problemo, kompreneble. Se la fulmotondro furiozas, nenio plu cirkulas. Kelkfoje enpinĉite inter du rios, la vojaĝantoj devas pasigi la nokton surloke, oferataj al la kuloj de la arbaro. Sola ebla transitvojo, dum "certa tempo", la kruta montaro. Piede, klinite sub la pezo de la ŝarĝoj kaj de la infanetoj, tra malverŝajna pado : "En urĝaj momentoj, kiam necesas transporti malsanulon al hospitalo, tio ege malfaciligas la vivon", suspiras Alvaro Akondakai Konta, kvieta indiĝeno kun malrapida elparolo. Aliaj montriĝas malpli akordiĝemaj : "Kaj la nacia registaro, kiu elspezas milionojn kaj milionojn da bolivaroj ! Por kio ? Ni postulas veran ŝoseon, kun pontoj !"

ĈAR ĈI TIE, ONI POSTULAS. Rimarkinda popolo ! Tre konata en Hispanio, tempe de la conquista kaj de tio kio sekvis. Tiutempe oni nomis ilin "Motillones". Bravegaj, fieregaj, ili rezistadis. Per lancoj, per sagopafoj. Ilia reputacio atingis ĝis Madrido kaj Sevilo, kie oni kantetis : "Los Indios Motillones ! / Te cortaron los cojones" - "La indianoj Motillones / Fortranĉis viajn kojonojn".

Eĉ la Respubliko ne finvenkis ilin. Ĝi havis nur malestimon por tiuj "sovaĝuloj". Dum tre longa tempo, mortigi indianon konsistigis apenaŭ delikton. Iujn per plumbo, aliajn per sagoj... La barioj estis unu el la lastaj praloĝanto-grupoj kiuj lasis sin alproksimigi de kapucenaj misiistoj kaj de la "civilizacio". Ili desupris de la montaro, akceptis la kontakton kun la kreoloj [1] kaj grupiĝis en vilaĝetoj nur en la 1960-aj jaroj, ne antaŭe.

KOMUNUMA LABORO, batalpretigo. Socialisto antaŭ la epoko, la indiĝeno agas kolektive. La viroj eniras la kamioneton "de Chávez" kaj en tiun de la pastro - aĥ jes, ekzistas ĉi tie hispana padre. Li vivas kun la barioj de tridek-du jaroj. Ne revolucia, sed dediĉema. En la direkto de la rio Ogdavia. Tiu, freneziĝinta pro la pluvegoj, li izolas Saimadoyi. Ĉar Karakaso ne moviĝas, ĉar la guberniestro ne... Pardonu ? La guberniestro de Zulia ? Ba... Neniu konas lian nomon. [2] Oni scias svage ke li estis kandidato de la opozicio al prezidanteco, en decembro 2006. Li volis anstataŭi "nian comandante Chávez", "sed pri la indiĝenoj li fajfas ; li neniam faris ion por ni".

En la akvo ĝis la zono. Motorsegilo atakas la fratrason disĵetitan de la elementoj, kiu baras la liton kaj altigas la akvon, ĝuste supre de la travadejo. Ĉiu faras kion li havas por fari, bone organizita tribeto. Faligi arbon, poste du. Anheli sub ŝtonoj pli grandaj ol oni estas mem. Puŝi, tiri, ŝviti, elĉerpiĝi, spiri kelkajn minutojn, reataki. Tago da elĉerpiga laborego por konstrui baraĝon. Deturni la fluon. Repavimi la travadejon per rokaĵoj kaj ŝtonoj. La unua kamioneto lanĉiĝas kaj pasas sub la aplaŭdoj. La ŝoseo estas denove malfermita. Por kiom da tempo ?

Barioj, pemonoj, varaoj, karinjoj, ĉajmasoj, jarabanoj, kuripakoj, jukpaoj, vajuuoj, hotisoj, jivisoj... Tridek-kvin praloĝantaj popoloj, proksimume kvincent tridek-kvin mil homoj (2,1 % de la loĝantaro) se kredi la recenzon de 2001, vivas en la plej nealireblaj kaj malplej priloĝataj regionoj de la lando. Ili ĉiuj dividas komunan ofendon : ĝis fino de la 1990-aj jaroj, koncerne la indiĝenojn, Venezŭelo posedis la plej postrestintan reĝimon de la tuta kontinento.

Alvenis la prezidanto Chávez, elektita fine de 1998. Prenante sur sin la heredaĵon de sia avino, el la tribo pumeo, li fariĝis la plej arda defendanto de tiu popoleto. En 1998, tiam kandidato, li faris la "promeson likvidi la historian ŝuldon" de la ŝtato rilate ĝin. Kunvokante Konstitucian Asembleon en 1999, la nova bolivara elito malfermas kolektivan agospacon. [3] Certe, de la asimilitaj vajuuoj de la urbaj centroj ĝis la janomanioj de la amazona ĝangalo, sen kontakto kun la resto de la socio, la indianoj havas tre diversajn integriĝ-nivelojn. Iliaj organizoj, relative junaj, izolitaj de la aliaj sociaj sektoroj, suferas dispartiĝojn. Iuj, ĉefe tiuj de la vajuuoj, kiuj vivas en Marakajbo, estas ligitaj kun la tradiciaj partioj (ĉefe Demokratia Agado). Okazas kvazaŭ flirtado...

Venezŭelo havas neniom de Ekŭadoro nek de Bolivio, kie potencaj indiĝenaj movadoj regule skuis la politikan vivon. "Ĉi tie, la spaco estis malfermita fare de la kreoloj, ne pro ilia premo, notas, en Marakajbo, la sociologo kaj antropologo Daniel Castro. Tamen, la rekonstruado de la lando komencita de Chávez vekis ĉe ili malnovajn atendojn koncerne la rehavigon de teroj, defendon de ilia vivmaniero..." La fakto ke oni invitas ilin partopreni en la redaktadon de la konstitucio kreas dinamikon ĉe la indianoj. La 17-an kaj 18-an de julio 1999, la sescent delegitoj de la Indiĝena Nacia Konsilio de Venezŭelo (Conive) elektas siajn reprezentantojn por la Konstitucia Asembleo. Tiuj aliĝas al la cent dudek-ok kreolaj delegitoj, kun konkretaj proponoj ellaboritaj de la bazo. Nun temas pri adoptigi ilin.

La plej grava rezistado venas de la ekonomiaj sektoroj interesitaj de la ekspluatado de la naturresursoj kaj, servante al ili kiel amplifilo, de ĉiuj komunikiloj. Unuvorte, de la opozicio. Ĉe la "ĉavisma" flanko, la komisiono pri sekureco kaj defendo, konsistanta el eksaj oficiroj, denuncas eblan atencon al la suvereneco kaj al la integreco de la nacio. Ankaŭ tiu disvastigata de la eldona kaj televida ĥoro. Fine, la 3-an de novembro, la teksto "Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj" estas aprobita. Ĝi fariĝas la matrico de la ĉapitro 8 de la Bolivara Konstitucio, ratifita la 15-an de decembro, per referendumo, per 71 % de la venezŭelanoj (60 % de partopreno). Pri indiĝenaj rajtoj, ĝi estas la plej progresema konstitucio de tuta Ameriko. La paternalismajn praktikojn (en plej bona kazo) anstataŭas politiko de agnosko kaj de partopreno (vidu sube "Novaj rajtoj").

Tucupita, morna vilaĝo. Ĉi tie finiĝas la ŝoseo antaŭ la granda delto Amakuro tra kiu la Orinoko enfluas Atlantikon, en la nordorienta parto de la lando. Giganta labirinto de caños - kanaloj - trastrias la ĝangalon kaj la mangrovojn, en teritorio de la varaoj. Nimfeoj kaj aliaj akvoplantoj drivas malrapide laŭ la akvofluo. Noktiĝas, ili malaperas iom post iom. La birdoj eksilentis. Meze de la rivero, kun motorgrumblado, la pirogo rapidegas tra la mallumo.

Bukedeto de palaj lumoj : Guarakajara de la Horqueta. Elŝipiĝejo desegniĝas ĉe la piedo de ĉiu palafito - surfosta budo. Nenia muro. Longa tegmento el palmoj de temiche deklivas ĉe la flankoj. Proksime, elektrigilo susuras senintermite. Juna varao de Tucipita, José Gregorio Aramillo, ridetas : "Ĉiuj komunumoj devas havi elektron, diris la prezidanto. Telefonon ankaŭ (li fingromontras iun, metitan sur bretaron). La homoj komencas telefoni de unu flanko al alia. Danke al tiu registaro okazis multaj ŝanĝoj. Sed ni restas varaoj : necesas konservi la lingvon kaj la vivmanieron." Terura defio. Side sur la planko el trunkoj de palmoj manaca dudeko da hipnotizitaj indiĝenoj kontemplas televidilon ligitan kun DVD-legilo. Surekrane, fadenkalsonetoj kaj mini-mamzonetoj, la kantistinoj de la ekŭadora grupo Caramelos calientes ("varmegaj karameloj") ludas volupte per koksoj kaj mamoj.

PROKSIMUME KVINCENT loĝantoj en Guarakajara. Metioj, la eta plantejo - la conuco -, ĉasado kaj fiŝkaptado. Origine la varaoj - la "pirogomastroj" - nomadis. De kelkaj jaroj ili malnomadiĝas. La kalabasoj cedis la lokon al plastaj pelvoj, la arkoj al fusiloj. La lokaj resursoj elĉerpiĝas, kio sekvigas subnutriĝon. Iuj dependas de salajro - pro kio la televidiloj -, dungitoj ĉe lernejo, ĉe kuracejo. Aliaj de nenio. "Ne ekzistas laboro, oni ne helpas nin." Nova vivmaniero perfekte integrita. Samtempe disertante pri la arbaro, la rivero, la naturo, la medio, oni ĵetas en la akvon, piede de la loĝejo, rubaĵojn, plastajn ujojn, sakojn kaj plastbotelojn... Naŭza kloako.

Tamen la delto ne estas forlasita al sia trista sorto. "Multaj eksterŝelaj motoroj estis donacitaj de la registaro, kio faciligas la transporton de unu loko al alia", konstatas varao. Starigitaj en 2006 por ebligi al la loĝantaro esprimi siajn bezonojn, transigi ilin al la kompetentaj aŭtoritatoj kaj por mastrumi mem la buĝetojn, la komunumaj konsilantaroj ricevis kreditojn. Ĉu ĉi tie ? Deserios Silva lanĉas rideton kiel respondon. "Ni elektis nian kaj ni estas la respondeculo. Tio estas nova, tio estas bona. Sed mi ne studis, mi ne scias redakti projekton." Kaj, laŭŝajne, okazas nenio.

Nur ŝajne. Kunordigantino de la ministrejo de la popola potenco kaj de la socia disvolvado (Minpares), Maria Chavy traveturas en ŝaŭmgarbo la kvar minicipios de la delto - Tucupita, Casa Coíma, Antonio Díaz kaj Pedernales. Ŝi havas la taskon formi kaj fortigi la lokajn instituciojn. Sukcese : tra siaj komunumaj konsilantaroj, la dek-naŭ komplete indiĝenaj komunumoj de la municipio Pedernales povis disvolvi siajn socie produktivajn projektojn - fiŝkaptado, kulturo, metio. Kun ombraj zonoj, kiel en Guarakajara. "La varaoj estas jam de naturo organizitaj. Sed ili havas parolan kulturon. Nia rolo estas instrui al ili komuniki kun la institucioj kaj prepari tiujn doni al ili respondon." Tasko giganta. Tiom da akumulitaj malfruoj, kaj de tiom da jaroj. Kaj tiom da obstakloj, malgraŭ la videbla politika volo de la registaro. "En multaj cirkonstancoj ni stumblas sur la politiqueros [politikistoj], kiuj enkondukiĝas en la komunumojn kaj tie kripligas la projektojn. En aliaj kazoj, malfeliĉe, la resursojn profitas nur kelkaj uloj..."

Ĉesigi la mitojn. "La fakto esti indiĝeno ne implicas esti perfekta, ridetas Castro. Korupto kaj konfliktoj ekzistas ankaŭ en tiu universo." Tiel, en la delto, en La Culebrita. La rivero kaj la pirogoj. La palafitos. La projektoj de la komunuma konsilantaro, realigataj : dek boatoj kaj retoj por relanĉi la metian fiŝkaptadon, kreditoj por konstrui latrinojn indajn je tiu nomo. Elektro (kaj Chávez venis...). La elektro, ĝuste : elektrigilo funkcianta dudek-kvar horojn ĉiutage, kiun provizas per dizeloleo, senpage, subvenciate de la registaro, la urbodomo de la municipio. Krom ke...

Krom ke la plantero - varao respondeca pri la instalaĵo - estas fripono. "Li funkciigas la elektrigilon nur je la 16-a horo kaj haltigas ĝin je la 22-a, ĉar li asertas ke funkciigi ĝin pli longe difektus ĝin. Kaj, por tiuj kelkaj horoj, li pagigas al ni la dizeloleon..." Kien pasas la resto de la brulaĵo ? La akva labirinto de la delto taŭgas por kontrabando. Ne tre malproksime, en la maro, la insuloj Trinidado-kaj-Tobago aprezas la malmultekostan dizeloleon. En La Culebrita oni daŭre estas same malriĉa. La magraj produktoj de la metio servas nun por pagi la elektron...

Ĉiuspecaj kontraŭdiroj. La komunumaj konsilantaroj kreas kelkajn problemojn. [4] Ĉe la barisoj, strukturitaj en sufiĉe vertikala demokratio, ili respondas al la praaj organizoj, ili integras sin nature. Aliloke, kiel ĉe la varaoj aŭ la jupaoj, la tradiciaj aŭtoritatoj - tribestro, konsilio de plejaĝuloj, ŝamano -, vidas ĵaluze tiujn elektitajn novajn respondeculojn. Ili perdas iom da sia aŭtoritato. Aperas dispartiĝoj. La indiĝenoj de Merido lasas sin timigi fare de politikistoj ligitaj kun la tradiciaj partioj, kiuj konservas ankoraŭ lokan povon en certaj kazoj.

Cetere la konceptoj pri mono kaj pri tempo de la kreoloj kaj de la indiĝenaj komunumoj profunde disas. Por tiuj, la nocio de "investo" apenaŭ ekzistas. "Kio igas sukcesi la komunumajn konsilantarojn en la lando, komentas Castro, estas ke ili estas prizorgitaj de la popola organizo. La situacio estas pli kompleksa ĉe la indianoj. Tamen, tiuj komprenas tre bone kio okazas, kaj ili provas transformi tion laŭ sia vizio. Tio estas multe pli malrapida ol en la resto de la lando, sed tio komencas funkcii."

REVENE ĈE LA BARIOJ. Kontentigitaj. "La antaŭaj registaroj faris nenion. Ni havas problemojn, sed ĉe Chávez oni helpas nin, pro tio ni dankas lin." Sed ankaŭ en agitado kaj malkontento. Imagu... La leĝo pri markado de la indiĝenaj teroj estis aprobita la 12-an de januaro 2001. Ni estas en 2007. Kiel disponite en la tekstoj, la indiĝenoj faris la limigadon de sia teritorio. Fine de longaj diskutoj kun la plejaĝuloj kaj la tribestroj, la instruistoj de la etaj lernejoj, la kamparanoj, ili markis la montarojn kie hejmis la antaŭuloj, la sanktejojn, la nutraĵajn zonojn. Ĉio pretas. Ili eĉ gardis sin aŭskulti tiujn kiuj, puŝante ilin al tropostulo - kreolaj "ekologiistoj" nomantaj sin anarĥiistoj -, kiuj sugestis al ili ke "iam", la regiono loĝata de la barioj entenis ĉiujn terojn ĝis Marakajbo. "De la limzono, Río de Oro, ĝis río Santa rosa, du mil hektaroj, jen kion ni postulas kiel barioj." Nenion pli, nenion malpli.

La 12-an de oktobro 2006, la aŭtoritatoj promesis al ili la titolon de kolektiva proprieto. "Kaj de tiam, plu nenio ! Ĉio ĉesis." Kio okazas ? Neniu scias. Iuj sugestas ke, ĉar la loĝ-denseco de la cedita teritorio estas tre malalta (proksimume mil sescent homoj), transdoni al ili tiun titolon signifus krei latifundion. [5] Aliaj elvokas la inerton kaj neefikecon de la oficistoj. Oni parolas ankaŭ pri la armitaj fortoj, maltrankvilaj vidi la bariojn akiri tiom da aŭtonomeco en limzono kun Kolombio - aparte tikla rilate la sekurecon de la lando. Oni elvokas ankaŭ la grandajn terproprietulojn. Sed ĉefe, la maltrankvilo havas nomon : minej-entreprenoj. Tiuj havas evidentajn kialojn por provi malhelpi la markadon.

La leĝo diras klare ke, post kiam la indiĝenoj posedas sian teritorion, necesas peti ilian opinion pri la ebla ekspluatado de ĝiaj resursoj. En lasta analizo estas ili kiuj decidos. Konsiderinda progreso. Antaŭe - "antaŭ nia prezidanto Chávez", kiel oni diras ĉi tie -, amasigante profitojn senimpostajn kaj sen ajna devigo por mediprotektado, la minejkompanioj povis ruinigi riverojn kaj arbarojn. Ne mankis kelkfoje perfortaj konfliktoj inter indiĝenoj kaj polico, nacia gvardio aŭ armeo.

La precipaj indiĝenaj ŝtatoj de la lando (Amazonio, Bolívar kaj Zulia) posedas konsiderindajn kaj strategiajn rezervojn : uranion, oron, valorajn metalojn, karbon. Kaj la barioj scias tion de ĉiam : se la politikistoj kaj la terratenientes (teraj proprietuloj) interesiĝas pri la Sierra de Perijá, kreskos bankbiletoj anstataŭ arboj, komencos la granda detruado. Ne nur por ili. La sierra provizas je akvo la urbon Marakajbo, kiu ofte kaj kruele malhavas ĝin.

Sub la antaŭaj prezidantecoj, dum minejoj estis jam malfermitaj en la nordo de Zulia - ŝtato kie vivas la vajuuoj, la barioj kaj la jukpasoj. Ŝtataj institucioj ligitaj kun la multnaciaj konzernoj, la Korporacio de Disvolvado de la Regiono Zulia (Corpozulia) kaj ĝia filio Carbozulia kampanjas, eĉ ene de la potenco mem, per multe da mono, por etendi la aktivecon. De du jaroj okazas surda batalo. La minejoj dungas sep mil laboristojn - ekspluatado, transporto, eksportado. Tre multaj vajuuoj estas dungitaj tie. "Etnoj kiuj ne defendas la teritorion, koleras kun malserena vizaĝo, kun kolerbrilaj okuloj, indiĝenino de Karañakal, en la Sierra de Perijá. Venas iu ajn kiu donas al ili monon, kaj ili vendas sin. Sed la bario ne estas tia."

EN SAIMADOYI, en 1999, la prezidanto asertis ke la karbo ne elteriĝos se tio damaĝus la medion. Tamen, la malfruo de la markado okazigis strangajn evoluojn. La pravajn zorgojn de la indiĝenoj anstataŭis la voĉo de la "ekologiistoj" kiuj organizas kampanjon kontraŭ Chávez, traktata kiel "prokonsulo de la imperio" aliancita kun la transnaciaj konzernoj. Malmultaj, sed disponante pri granda komunikila povo danke al Interreto, tiuj grupoj - inter kiuj Homo kaj Natura - ĝuis, eksterlande, la disvastigon en multaj progresemaj retejoj, sed ankaŭ en retpaĝoj financataj de la Fondaĵo Rockefeller. "Uloj kiuj parolas anstataŭ la indiĝenoj, komentas Castro, por defendi siajn proprajn interesojn. Kiam ili vizitas la indiĝenojn, ili ne diras tion. Ili diras kelkfoje eĉ la malon, aŭ plurajn aferojn samtempe..."

Pere de la ŝtata televido ViveTV, Venezŭelo eksciis la jenon : la ekologiistoj ne estas la proparolantoj de la indiĝenoj, kaj tiuj havas voĉon. Ankaŭ per tiu televido la barioj povis esprimi siajn zorgojn. Kaj ili estis aŭskultataj. La 21-an de marto, laŭ ordono de la prezidanto, la ministrino pri medio Yubiri Ortega de Carrizalez anoncis ke ŝi malpermesas la malfermon de novaj karbominejoj en Zulia kaj la grandigon de jam ekzistantaj ekspluatejoj. Pensante pri longa daŭro, la registaro planas malsaman disvolvostrategion : kampkulturo, bredado kaj turismo.

En indiana lando, la realigoj multobliĝas : markado de teroj en la ŝtatoj Anzoátegui kaj Monagas ; transdono de ambulancoŝipoj en Amazonio, Bolívar kaj Apure ; instalado de sunpaneloj en kelkaj komunumoj de Apure, por tie produkti elektron ; disdonado de nutraĵoj en la delto Amacuro... Kelkfoje senorda, la revolucio ne hezitis krei organismojn : Regiona Instituto pri Indiĝenaj Aferoj (dependa de la guberniestroj), Regiona Divizio de la Indiĝenaj Aferoj (minstrejo pri edukado), "misioj" Gaicaipuro (socialaj politikoj destinitaj al la indiĝenoj), Robinsón (alfabetigo), Rivas (sekundaraj studoj), Barrio Adentro (sano) ktp. Tiom ke la koncernatoj fine perdiĝas en ili, kiel la tribestro de Karañakal : "Iun tagon alvenas oficisto, sekvatage alia, poste ankoraŭ alia, kaj oni komprenas nenion..."

En 2006, por solvi tiun situacion, kreiĝis la Ministrejo pri Popola Potenco por la Indiĝenaj Popoloj, kun indiana ministrino, Nicia Maldonado. Al tiu strukturo, kaj lige kun ĝi, aldoniĝas la nomumado de kunordigantoj devenaj de la komunumoj. Certe, la malfaciloj restas. Sed, rimarkigas Castro, "oni devas distingi la politikan diskurson kaj tion kio okazas en la realo. Ne ĉar tio estas kontraŭdira, sed ĉar tio sidas en malsamaj tempoj. Surloke, la sukceso estas nepre malrapida. Sed almenaŭ oni scias en kiun direkton ni iras."

Maurice kaj Alexis LEMOINE. Novaj rajtoj

La ŝtato - "multetna, plurkultura kaj multlingva" - agnoskas la rajtojn de la indiĝenoj pri la praulaj teroj okupataj tradicie. Ĝi devos marki ilin kaj garantii la rajton je ilia kolektiva proprieto (art. 119).

Ĝi kondiĉas la uzadon de la naturresursoj je antaŭa informado kaj konsultado de la komunumoj (art. 120).

Ĝi garantias la rajton je edukado propra al ili kaj je plurkultura kaj dulingva edukad-reĝimo (art. 121).

Ĝi malpermesas patentigi la indiĝenajn genetikajn resursojn same kiel la intelektan proprieton rilate al iliaj scioj pri la biodiverseco (art. 124).

Ĝi rezervas tri postenojn al la indiĝenoj ĉe la Nacia Asembleo kaj donas al ili ankaŭ seĝojn en la urbaj kaj regionaj asembleoj de la regionoj en kiuj ili loĝas (art. 125).

Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj

$
0
0

EKDE LA KOMENCO de la 17-a jarcento, Anglio komencis komerci kun Hindio, pere de la East India Company, la Angla Kompanio de Orienta Hindio. [1] Tiuj rilatoj evoluis dum la posta jarcento, kun la malfortiĝo de la mogula imperio. Por protekti siajn komercajn kaj geopolitikajn interesojn kiel sian rajton ekspluati la mineralajn resursojn, la Kompanio decidis rekruti indiĝenajn soldatojn kaj konkeri teritoriojn.

La volo de la brita dominado en la regiono atingis alian dimension, kiam nova grupo de tories (konservativuloj) enpotenciĝis en Londono fine de la 18-a jarcento. Nomumita ĝenerala guberniestro, Lordo Richard Wellesley, pli aĝa frato de la duko de Wellington, nomis tiam sian ofensivan politikon forward policy ("politiko de progreso"). Temis pri "Projekto por la nova brita jarcento". Lordo Wellesley aŭdigis sin klare ke li volas valorigi la antaŭrangecon de Anglio super ĉiuj eŭropaj rivaloj, aparte super Francio, kaj ke estus pli bone, en unueaga maniero, renversi la islamajn reĝimojn malamikajn al la kreskanta hegemonio de la Okcidento.

Kiel kutime, en la konservativa gazetaro esprimis sin multaj voĉoj favore al tiu maniero. La marionetaj islamaj aliancanoj, kiuj en realo ebligis al la brita imperio direkti siajn aferojn, povis ankoraŭ resti, sed tiuj registaroj, kiuj povus oponi la avancojn de la krono, devus esti ne plu tolerataj.

Estis nenia dubo ke la unua celo estis diktatoro, la sultano de Mizoro (la hodiaŭa Karnatako Tipu Sahib, kies familio uzurpis la potencon per la armeo. Se kredi fontojn proksimajn de la registaro, tiu suvereno estis "kruela kaj senkompata malamiko", "maltolerema bigoto", "furioza fanatikulo" kiu havis "konstante en sia buŝo minacojn de ĝihado". Oni akuzis lin ankaŭ esti "suvereno maljusta kaj tiraneca"... kaj "mallojala intertraktanto".

Wellesley alvenis en Hindio en 1798 kun la misio anstataŭigi la sultanon de Mizoro per marioneto subtenata de la Okcidento. Sed li devis antaŭe pravigi politikon kies celo estis programita. Wellesley komencis per mobilizado de siaj fortoj - militaj, logistikaj kaj ĉefe retorikaj -, ĉar ĉiam malfacilas akceptigi multekostan kaj kontestatan militon. Kaj per kolektado de fasko da pruvoj ŝajne nerefuteblaj kontraŭ la malamiko eblis silentigi la grumblantajn antiimperiistojn kunvenintajn ĉetable ĉirkaŭ Edmund Burke. [2] Anekso pravigita de insida dokumento

TIEL, Wellesley kaj liaj aliancanoj lanĉis vastan kampanjon de kalumniado kontraŭ Tipu Sahib, prezentata kiel perversa kaj agresema islama monstro volanta elimini la Britan Imperion el la mapo de Hindio. Tiu propaganda operacio malfermis kompreneble la vojon al profitodona konkero kaj al starigo de pli kompleza reĝimo. Tio ebligis al la konkerantoj kredigi ke ili redonas la landon al ĝiaj legitimaj mastroj, dum en realo ili tenis firman dominadon de la Okcidento.

La britoj pasis de la forigo de minacantaj islamaj suverenoj al aneksado de la plej mildaj islamaj ŝtatoj. En februaro 1856 la imperiaj trupoj eniris en la Awadh (aŭ Oudh por la britoj, centra regiono de la nuna Uttar Pradeŝ) pretekstante ke mogula gvidanto (nawab) estas "ekscese malĉasta". Por pravigi la anekson, oni montris antaŭ la brita parlamento tiom ekscesan kaj insidan dosieron ke oficiala reprezentanto implikita en la operacio kvalifikis la Parliamentary Blue Book on Oudh (la Bluan Libron de la Parlamento pri Awadh) "oficiala fikcio", "romano kun orienta rozakvo" tamen refutata "de simpla kaj konstanta fakto" : la konkerita popolo "preferas la kalumniatan reĝimon" de la nawab "al la registaro de ĉiaj konfidoj, sed profitavida, de la Kompanio". Restas ke per tiuj metodoj la Angla Kompanio de Orienta Hindio dominis rekte proksimume du trionojn de la hinda subkontinento komence de la jaro 1857.

Multaj britaj reprezentantoj favoraj al tiu politiko nomata "progresema" siavice projektis trudi ne nur siajn leĝojn kaj siajn teĥnikojn, sed ankaŭ siajn valorojn. Hindio estus do lando dominata, sed ankaŭ elaĉetita el siaj pekoj. La lokaj kutimoj kiuj iom ofendis la kristanan senton - kelkfoje prave... - estis malpermesataj : oni malpermesis ekzemple bruligi la vidvinojn sur la ŝtiparo de ilia edzo. Unu el la direktoroj de la Kompanio, Charles Grant, ne estis la sola kredi ke la Providenco kondukis la britojn en Hindion por plenumi grandajn planojn : "Ĉu ne konkludi ke niaj aziaj teritorioj estis donitaj al ni, ne ĝuste por ke ni povu profiti ilin, sed por ke ni povu disvastigi, inter ties loĝantoj, longan tempon mergitajn en mallumo, la lumon de la Vero ?"

La religiaj traktatoj de la misiistoj fortigis la timojn de la islamanoj kaj tiel kreskigis la malamikecon al la brita dominado kaj kreis politikan forton por la ĉiam pli nombraj ĝihadistoj deciditaj ĉesigi la superregadon de la malfideluloj (kafir). Ĉe la alia flanko, la ekzisto de "wahhabit-a konspiro" por rezisti al la kristanoj fortigis la konvinkojn de la evangeliistoj favore al "potenca atako" kapabla venki tiujn "fanatikajn islamanojn".

La reago al tiu iom-post-ioma reciproka perŝtupa akriĝo okazis en 1857 kun la ribelo de la sepajoj. Matenkrepuske de la 11-a de majo antaŭ cent kvindek jaroj, la mogula suvereno Bahadur Ŝah Zafar estis deklamanta siajn preĝojn en preĝejo dominanta la riveron Jamuna kiam li vidis polvonubon leviĝi ĉe la horizonto. Kelkajn minutojn poste li komprenis kial : tricent kavalerianoj de la Angla Kompanio de Orienta Hindio estis sturmantaj lian palacon.

Tiuj hindaj kavalerianoj, rekrutitaj en la armeo de la Kompanio, estis la tagon antaŭe forrajdintaj de Meerut (garnizon-urbo de Utar Pradeŝ), post returni siajn armilojn kontraŭ la britaj oficiroj kiuj komandis ilin. [3]

Post iri al Delhio por peti la imperiestron aprobi ilian ribelon, la sepajoj eniris la urbon, masakris ĉiujn kristanojn, gevirojn kaj infanojn kiujn ili trovis survoje, kaj deklaris sian maljunan imperiestron 82-jaran sia nova suvereno. Poste ili haltis ĉe Chandni Chowk, la ĉefa arterio de Delhio, kaj demandis al la loĝantaro : "Fratoj, ĉu vi estas kun tiuj de la kredo ?" La britoj, viroj kaj virinoj fariĝintaj islamanoj - ili estis surprize multnombraj en Delhio - estis domaĝitaj, sed la hindoj konvertitaj al kristanismo estis tuj mortigitaj. Kiel estis dirite en letero sendita poste de la ĉefoj de la ribeluloj : "La angloj renversas ĉiujn niajn religiojn (...). Laŭ la mezuro en kiu ili estas la komuna malamiko [de la hinduoj kaj de la islamanoj, ni] devas ĉiuj unuiĝi por masakri ilin (...). Nur tiel estos savitaj niaj vivoj kaj la kredoj de niaj du komunumoj."

La insurekto rapidege lavangiĝis kaj fariĝis la plej granda antikolonia ribelo de la 19-a jarcento kontraŭ eŭropa imperio. Tiel, inter la 139.000 sepajoj de la armeo de Bengalio, nur 7.796 soldatoj restis fidelaj al siaj britaj mastroj. En multaj lokoj la sepajoj estis subtenataj de la civila loĝantaro. Abomenindaĵoj estis farataj de ambaŭ tendaroj.

Kvankam ĝi havis multspecajn kaŭzojn kaj ĝi reflektis profundajn politikajn kaj ekonomiajn malbonaĵojn, la ribelo alprenis la econ de religia milito, sed ankaŭ de defenda ago kontraŭ la rapida enpenetro de la kristanaj ideoj de la misiistoj en Hindio. Ĝi integris sin en pli ĝeneralan batalon por liberigo el la okcidenta okupado.

La plej multaj sepajoj estis hinduoj. Tamen eblas fari komparojn kun la islamaj insurektoj hodiaŭ kontraŭbatalataj de Usono en Irako kaj Afganio. En Delhio la flago de ĝihado flirtis super la ĉefa moskeo, kaj multaj rezistantoj prezentis sin kiel muĝahidoj aŭ batalantoj de ĝihado. Tiel, fine de la sieĝo, post malapero de grava parto de la sepajoj, tiuj estis proksimume la duono de la ribelaj fortoj de la agitado-centro en Delhio, kaj inter ili estis regimento kiu estis ĵurinta batali ĝismorte kontraŭ la kafir kaj ne plu nutri sin, "ĉar tiuj kiuj mortas ne bezonas plu sin nutri".

La sieĝo kulminis la 14-an de septembro 1857, kiam la britaj fortoj atakis la sieĝatan urbon. Ili masakris ne nur la ribelajn sepajojn kaj la ĝihadistojn, sed ankaŭ la ordinarajn civitanojn de la mogula ĉefurbo. En unu sola kvartalo, Jucha Chela, proksimume mil kvarcent ne armitaj civitanoj estis mortigitaj. "La ordono estis pafi al ĉiuj", notis la juna oficiro Edward Vibart. "Tio estis veraj murdoj (...). Mi vidis multajn terurajn kaj sangajn scenojn lastatempe, sed mi esperas neniam revidi tiun kiun mi ĉeestis hieraŭ."

La supervivantoj estis kondukataj al la kamparo kaj poste lasitaj al si mem. Delhio, urbo de duonmiliono da loĝantoj, tiam vigla kaj tre evoluinta, estis reduktita al ruinoj. La mogula imperiestra familio kapitulacis pace, sed la plimulto de la dek-ses filoj de la imperiestro estis juĝitaj kaj pendumitaj. Tri el ili estis mortpafitaj, kvankam ili estis demetintaj siajn armilojn kaj estis senvestiĝintaj antaŭ siaj novaj mastroj : "En dudek-kvar horoj mi disponis pri la precipaj membroj de la familio de Timur la Tartaro, skribis la kapitano William Hodson sekvatage al sia fratino. "Mi ne estas kruela, sed mi konfesas ke mi feliĉis povi senigi la teron de tiuj kanajloj."

La kaptita imperiestro estis juĝata kaj akuzata - sufiĉe maljuste - esti subteninta internacian islaman konspiron kontraŭ la brita imperio, kiu etendiĝis de Mekko kaj de Irano ĝis la Ruĝa Fortreso (loĝdomo de la imperiestro en Delhio). Preferante ignori ke la ribelo eksplodis unue ĉe la sepajoj, tre plimulte hinduoj, la brita prokuroro argumentis ke "ni dankas la teruran katastrofon de 1857 al la intrigoj de la islamanoj kaj al la konspiro de la islamanoj". Kiel iuj ideoj kiuj impulsas la nuntempajn aventurojn en Oriento, tiuj vortoj malkaŝas ridindan percepton, hipokritan kaj simplisman de la realo : la gvidantoj preferas imputi la masakron kiun ili lanĉis mem al la "islama fanatismo" anstataŭ ekzameni la sekvojn de sia eksterlanda politiko. Instruoj por Usono kaj Israelo

TAMEN, la instruoj de la sanga insurekto de 1857 estas tre klaraj. Neniu ŝatas ke alia popolo venu konkeri lian teritorion, senigi lin de lia tero aŭ trudi al li adopti pli bonajn ideojn sub minaco de armiloj. La britoj malkovris en 1857 kion Usono kaj Israelo estas lernantaj : nenio povas pli facile radikaligi popolon aŭŝanceli la moderan islamon ol agresa entrudiĝo. Ĉu la historio de la islama fundamentismo kaj tiu de la okcidenta imperiismo ne estis ĉiam dense kaj danĝere interligitaj ? Strange sed tre konkrete, la fundamentistoj de la tri unudiaj religioj ĉiam bezonis la aliajn por solidigi la antaŭjuĝojn kaj malamojn. La veneno de la unuaj estis ofte la motoro de la aliaj.

La perforta subpremo de la sepaja ribelo en 1857 estis turnopunkto en la historio de la brita imperiismo en Hindio. Ĝi signifis la finon de la Angla Kompanio de Orienta Hindio kaj de la mogula dinastio, de la du fortoj kiuj formis la landon dum la lastaj tri jarcentoj. La kadavro de Bahadur Ŝah Zafar estis apenaŭĵetita en anoniman tombon en Birmanio, kiam la reĝino Viktorino akceptis la titolon de "imperiestrino de Hindio". Tio estis la komenco de nova erao de rekta dominado de la brita imperio en Hindio.

Tamen, la heredaĵo de tiu periodo estas plurrilate ankoraŭ vivanta, kaj eblas fari rektan ligon inter la ĝihadistoj de 1857 kaj tiuj al kiuj ni estas konfrontitaj hodiaŭ. Tiel, post 1857, iuj islamaj ulemoj rifuzis la Okcidenton kaj la moderajn sufiajn tradiciojn de la mogulaj imperiestroj, kiujn ili konsideris prefere kiel marionetojn de la okupantoj, kaj revenis al "puraj" islamaj radikoj. Tiel fondiĝis madrasa (koran-lernejo) de vahabita inspiro, ligitaj kun la fundamentoj de la Korano, en Deoband (en la nuna Pakistano). Cent kvardek jarojn poste naskiĝis ĝuste en tiuj madrasa de Deoband la talibanoj kaj la islama reĝimo plej postrestinta de la moderna historio, el kiu devenas Al-Kajdo, la plej ekstremisma islamisma movado iam ajn konata.

La historio ne ĉesas ripetiĝi : la Okcidentanoj ne nur daŭre starigas marionetajn reĝimojn, subtenatajn de iliaj trupoj, por sukcesigi siajn politikajn celojn, sed, pli zorgige, la intelektaj sintenoj favore al tiuj praktikoj ne ŝanĝiĝis. Malgraŭ pli ol dudek-kvin jaroj da streĉa laboro de Edward Said kaj de liaj adeptoj, la malnova orient-scienco de tiu epoko kaj ĝiaj antaŭjuĝoj supervivas kun Samuel Huntington, Bernard Lewis kaj Charles Krauthammer. Sub la plumo de la novkonservativuloj la malnova kolonia bildo de la dekadenta orienta despoto renaskiĝas kaj, kiel antaŭe, la militemuloj projekcias ĝin sur kredema publiko kun la celo pravigi siajn imperiismajn projektojn.

Okcidento kaj Oriento spertas novan malfacilan alfrontiĝon kaj dividon kiun iuj konsideras kiel religi-militon. La memmortigaj atenculoj faras, laŭ ili, defend-batalon kontraŭ siaj kristanaj malamikoj, kaj senkulpaj civiluloj estas ankoraŭ masakrataj. Kiel antaŭe, la okcidentaj politikaj evangeliistoj pretas vidi en siaj kontraŭuloj kaj malamikoj "enkarniĝintajn demonojn" kaj simplisme interpreti la armitan rezistadon kontraŭ la invado kaj okupado kiel "malbonon en pura stato". Kroman fojon la okcidentaj landoj, sensentaj por la sekvoj de sia ekstera politiko, estas malkontentaj kaj surprizitaj esti atakataj - tiel ili vidas ilin - de nekonsciaj fanatikuloj. Jen instruoj plej klaraj : se repreni la famajn vortojn de Burke, tiuj kiuj rifuzas lerni el la historio estas destinitaj ripeti ĝin.

William DALRYMPLE.

Vidu la artikolon kiun siatempe skribis Karlo Markso pri la raportmaniero de la brita gazetaro


En la tempo de anarkiisma terorismo

$
0
0

SAME MALNOVA KIEL la homaro, la terorismo apartenas al ĉiuj tempoj, ĉiuj kontinentoj kaj ĉiuj konfesioj. Kio klarigas nun la sekurec-obsedon kiun ni nuntempe spertas, fronte al nevidebla kaj tentakla malamiko kiun ni supozas malantaŭĉiu atenco tra la mondo ? La forgesejoj de la historio entenas periodojn kie terorismo kaj angoro miksiĝis en situacioj kiuj en multaj punktoj similas al nia epoko. [1]

Tiel, la 24-an de junio 1894, itala anarkiema enmigrinto, Caserio, mortigas la francan prezidanton Sadi Carnot. Tiu atenco markas la apogeon de serio da atencoj, faritaj en Francio de anarkiistoj. La tuta internacia socio sentas sin minacata, ĉar Francio ne estas la sola lando viktimo de atencoj.

En 1881, dum internacia revolucia kongreso en Londono, la princo Petro Kropotkin [2] pledis favore al perforta agado, « propagando per la ago ». Kelkajn jarojn antaŭe okazis la unuaj atencoj kun granda simbola valoro : kontraŭ Vilhelmo la I-a de Germanio, kontraŭ la reĝo de Hispanio kaj kontraŭ la reĝo de Italio.

Sed la jaroj 1890 estis vera « bombjardeko » : atencoj per dinamito - tute nova invento - sin sekvis kontraŭ reĝoj, prezidantoj kaj ministroj. Aliaj celis oficialajn konstruaĵojn. En Francio, ili komencis en 1892. Heroo de legendoj kaj de popolkantoj, la fama franca teroristo Ravachol [3] fariĝis la simbolo, laŭ la historiistino Barbara Tuchman, de la « impeto de malamo kaj de rezistado ». [4] Multaj intelektuloj kaj idoj de bonaj familioj flirtis kun la perforto.

La samtempeco de la atencoj en pluraj landoj donis la impreson ke tion prizorgis potenca « nigra internacio ». En Rusio, grava centro de agitado, la atenco de 1881 kontraŭ la caro Aleksandro la II-a kaj aliaj agadoj de la Narodnaja Volja (Popola volo) servis kiel inspirofonto al la anarkiistoj de tuta Eŭropo. La terorisma perforto ne ŝparis ankaŭ Usonon : en streĉita sociala etoso, la prezidanto William McKinley estis murdita de la anarkiisto Léon Czolgosz en semptembro 1901. Por la aŭtoritatoj kiel por la publika opinio estis evidente ke Usono estis siavice alfrontita al nova internacia minaco.

Estas malfacile, jarcenton poste, prezenti al si ĝis kiu grado la tiama mondo vivis hantata de la internacia terorismo. Urbo kiel Parizo tremis ĉe la ideo de novaj atencoj. La burĝaro ne komprenis la kaŭzojn de tiom da malamo kaj, ĉe ĉiu nova ago de perforto, la altuloj timis iomete pli la ribelon de la malaltuloj. Ĉiu laboristo estis priskribata kiel potenciala krimulo, kaj ĉiu anarkiisto kiel « freneza hundo »ĉiupreze neŭtraligenda. « Krimo kontraŭ la homa specio » : jen kiel la posteulo de la prezidanto McKinley - Theodore Roosevelt - priskribis la terorismon. En certaj landoj, la armeo estis alarmpretigita.

La murdo de Sadi Carnot en 1894 devigis la registarojn kaj iliajn policoservojn fari ion. La unua propono pri internacia kunlaborado venis de Italio. Konsiderata kiel bredejo de la internacia terorismo, ĝi tiel provis restarigi sian honoron. Estas vere ke italoj estis implikitaj en pluraj atencoj kontraŭŝtatestroj. Kaj, pli ĝenerale, pro sia nombro, la italaj enmigrintoj estis en Eŭropo malbonfamaj. Iliaj grandaj komunumoj eksterlande, al kiuj aldoniĝis multaj sezonaj enmigrantoj, vekis antaŭjuĝojn.

En tiu kunteksto malfermiĝis en Romo, la 24-an de novembro 1898, la internacia konferenco por la socia defendo kontraŭ la anarkiistoj. Ĉiuj alirvojoj al la Palazzo Corsini estis severe kontrolataj. La dudek-unu partoprenantaj landoj decidis unuanime ke la anarkiismo ne estu konsiderata kiel politika doktrino kaj ke la atencoj faritaj de tiuj kiuj konfesas ĝin konstituas krimajn agojn kiuj permesas la ekstradicion. Tamen, tiu forte sonanta internacia unueco havis apenaŭ konkretajn sekvojn. Oni intensigis la kunlaboradon de la policoj, sed, praktike, la registaroj konservis sian liberecon ekstradicii aŭ ne la eksterlandajn anarkiistojn.

KIAL TIUJ GRANDAJ diskursoj restis nura papero ? Tute simple ĉar ili estis arkaiĝintaj [5]. Ĉe la sojlo de la 20-a jarcento, la anarkiisma terorismo malfortiĝis jam en la plej multaj landoj. En la okuloj de la samtempuloj, la nigra internacio estis nekaptebla organizo kun nimbo de potenca revolucia forto. En realo, ĝi ekzistis nur en la imago de la polico kaj de la gazetaro. Kompreneble, certaj teroristoj vojaĝis iom ĉien, kaj iliaj grupoj havis kontaktojn, kaj la agado de iuj inspiris tiun de la aliaj. Sed ekzistis nek internacia reto, nek nepre konspiro aŭ komploto. Nek centra komando : temis pri individuoj en etaj ĉeloj kiuj agadis laŭ sia bontrovo. Ili estis ligitaj nur per komuna malamo al la stato de la socio kiu marĝenigis grandan parton da ĝi.

Dum tiuj tempoj, ĉio ŝajnis moviĝi. Danke al la rapida tutmondiĝo kaj al la teknologiaj progresoj, oni povis paroli, por la unua fojo en la historio, pri monda merkato, kie varoj, servoj, kapitaloj kaj homoj moviĝis libere tra ĉiuj latitudoj. Sed tiu Bela Epoko ne estis tia por ĉiuj : se eta burĝa elito prosperis, la giganta plimulto de homaj estaĵoj profitis apenaŭ de la senprecedenca kreskado de riĉecoj kaj ne havis rajton enmiksiĝi.

« Labora klaso, danĝera klaso », diris la povuloj. Malestimata kaj timata, la laboristo vidis sin fizike disigita de la burĝo kaj ŝovita al la marĝeno de la socio. En tiu etoso, la anarkiisma terorismo alprenis mitajn formojn. Barbara Tuchman priskribis ĝin kiel unu el la simptomoj de malsana socio, en kiu la laborista klaso serĉis sian lokon de plenvalora aganto. La atencantoj prezentis siajn agojn kiel pravajn armilojn en la batalo por justeco - kiel memdefendon de subpremata kaj socie marĝenigita grupo. Teroristaj ĉeloj prezentis sin kiel avangardo de proletaro sen patrujo, eĉ se kelkaj el ili konsciis esti nur grupetoj. Petro Kropotkin skribis iun tagon al Errico Malatesta : « Mi timas ke ni, vi kaj mi, estas la solaj kiuj kredas ke la revolucio estas proksima. » [6]

FAKTE, LA TERORISTOJ reprezentis nur sin mem. Kiel politika filozofio, la anarkiismo neniam estis kohera politika movado aŭ filozofio. Cetere, la plej multaj anarkiistoj reĵetis la perforton. Tiuj kiuj « ekagis » estis ofte soluloj, kaj la ĉeloj, kiuj preparis atencojn, similis ofte pli al kvazaŭreligiaj sektoj, krome malbone organizitaj. Sed, ĉe ĉiu nova ago, ju pli oni prezentis la anarkiismon kiel internacian, potencan kaj bone ŝmiritan mekanismon, des pli kreskis ĝia allogo : ĉiam troviĝis fanatikulo ie aŭ tie por repreni la torĉon nome de la internacia familio de subprematoj.

Antaŭ 1900, la anarkiisma perforto estingiĝis preskaŭ totale. Unuflanke, gvidantoj kiel Petro Kropotkin konsciiĝis ke la teror-agoj ne sekvigis ŝanĝojn, kaj eĉ ke la elektita strategio fariĝis memdetrua. Ĉiu atenco fakte pli malproksimigis la anarkiistojn de la laboranta klaso, nome de kiu ili pretendis agi. La terorismo ne nur ne malfortigis la ŝtaton, sed ĝi fortigis la povon de la polico, de la armeo kaj de la registaro.

La dua kialo - kaj ne la plej eta - estis ke alia vojo montriĝis, kiu ebligis al la laborista klaso esprimi sin. Inter 1895 kaj 1914, la organizita laborista movado kaj la sindikatoj prezentiĝis eksterordinare alloga por la anarkiistoj. La socialismo proponis al la laboristoj personan dignon, propran identecon, kaj sekve plenvaloran lokon en la socio. Ĝi kreis movadon pro kiu la laboristo ne troviĝis plu sola fronte al la socio. La laŭleĝa kaj konstitucia vojo montriĝis pli efika por aranĝi certan nombron da politikaj aŭ socialaj rajtoj, kaj ankaŭ ekonomiajn plibonigojn.

Tamen, en la eŭropa periferio, la terorismo daŭre vivetis. En Rusio, Hispanio kaj Balkanio okazis atencoj ĝis la unua mondmilito. Ĉar, pro la daŭra subpremo, la laborista klaso ne havis alian eliron fronte al sistemo kiu senĉese nutris senton de sociala kaj politika ekskludo.

KIEL LA LABORISTO de la 19-a jarcento, la islamano estas, nuntempe, ofte konsiderata kun miksaĵo de timo kaj malestimo. Kaj Usono estas por la ĝihadisma teroristo kion la burĝa ŝtato estis por lia anarkiisma antaŭulo : la simbolo de arogo kaj de potenco. El tiu vidpunkto, s-ro Usama Ben-Laden estas ia Ravachol de la 21-a jarcento - por liaj disĉiploj, la simbolo de la « impeto de malamo kaj de rezistado » ; por la policaj kaj inform-servoj, timigilo. La ĝihadistoj similas al la anarkiismaj teroristoj : se ili estas en realo nur miriado da grupetoj, ili prenas sin por avangardo kapabla ribeligi la subprematajn amasojn per impresaj agoj. [7] Saud-Arabio, siavice, ĉirkaŭ la komenco de la 21-a jarcento, ĝi havas la rolon de Italio de la 19-a jarcento - kaj la 11-a de septembro 2001 parencas, rilate al la brutala vekiĝo de la internacia socio, kun la 24-a de junio 1894.

Sed la simileco inter la nuntempa terorismo kaj ĝia anarkiisma antaŭulo venas precipe de la komuna kaŭzo de ilia impeto. En la tuta mondo, la islamanoj sentas sin unuigitaj de la sama sento de malbonfarto kaj de krizo. Kompare kun la jaroj 1980, la araba mondo ŝajnas esti pli elrevigita, pli amara kaj malpli kreiva ; kaj la sento de solidareco kun la ceteraj islamanoj venas ankaŭ de la percepto de minaco kontraŭ la islamo.

Jen la fekunda grundo kiun ekspluatas fanatika malplimulto, decidita, perforte, « rompi la murojn de subpremo kaj de humiligo », laŭ la vortoj de la fama fatŭa de s-ro Ben-Laden en 1996. Eĉ en tio, okulfrapas la simileco kun la anarkiistoj de la 19-a jarcento. Tute kiel ĝia anarkiisma antaŭulo, la ĝihadisma terorismo malaperos certe pro sia propra perforto. Sed tiu malapero estos, ĉi-foje, des pli rapida laŭ la mezuro en kiu la araba kaj islama mondo vidos perspektivon kapablan mildigi ĝian senton esti ekskludita.

Rik COOLSAET. Herbert George Wells : « La Milito de l' Mondoj »

Tradukita el la angla originalo kaj la franca traduko de Mike Leon

Fine de la dek-naŭa jarcento, kiam la brita imperio estis ĉe la apogeo de sia potenco, 'La Milito de l'Mondoj' de H.G. Wells elvokas la fragilecon de okcidenta civilizacio konstante minacata de disfalo sekve de invado fare de marsanoj. Inspirita de la darvinisma teorio de supervivo de la plej taŭgaj, la romano estas plurfoje adaptita por filmoj.

Kaj ni homoj, la kreitaĵoj loĝantaj sur ĉi tiu tero, sendube estas almenaŭ tiel fremdaj kaj humilaj al ili, kiel la makakoj kaj lemuroj [8] estas al ni. La intelekta flanko de la homaro jam agnoskas, ke la vivo estas senĉesa lukto por ekzisti, kaj ŝajne tion kredas ankaŭ la mensoj sur Marso. La malvarmiĝo de ilia mondo estas tre avancinta, dum nia mondo ankoraŭ plenplenas de vivo, sed ĝi plenplenas nur de tio, kion ili rigardas kiel malsuperaj bestoj.

Porti militon sunen estas, efektive, ilia sola eskapo de la detruo kiu, generacio post generacio, ŝtele alproksimiĝas al ili.

Kaj antaŭ ol ni prijuĝos ilin tro severe, ni devas memori kian senkompatan kaj tutan detruon elfaris nia propra specio, ne nur de bestoj kiel la malaperintaj bisono kaj dido, sed de niaj malsuperaj rasoj. La tasmanianoj, malgraŭ sia homa simileco, estis tute forviŝitaj en milito de ekstermado kondukita de eŭropanaj enmigrintoj en la daŭro de kvindek jaroj. Ĉu ni estas tiel grandaj apostoloj de kompato, ke ni plendu se la marsanoj militis laŭ la sama spirito ? (...)

Post kiam la marsana invado ruinigis la teron, epidemio formortigis la invadintojn. La rakontanto finas : Ni nun estas lernintaj, ke ni ne povas rigardi ĉi tiun planedon kiel ĉirkaŭbaritan kaj sekuran, kaj daŭran lokon por la homaro ; ni neniam povas anticipi la nevidatan bonon aŭ malbonon kiu povus trafi nin subite el la spaco. Povus esti, ke laŭ la entuta plano de la universo, ĉi tiu invado el Marso havas ian finfinan utilon por homoj ; ĝi rabis al ni tiun serenan fidon je la estonteco kiu estas la plej fekunda fonto de dekadenco, ĝi alportis grandegajn donacojn al homa scienco, kaj ĝi multe popularigis la koncepton de la komuna bonfarto de l'homaro. Povus esti, ke trans la vasto de la spaco, la marsanoj observis la sorton de ĉi tiuj iliaj pioniroj kaj profitis de la leciono, kaj ke sur la planedo Venuso ili trovis pli sekuran kolonion. Tion dirinte, dum multaj jaroj oni tamen nepre ne neglektos entuziasman ekzamenon de la marsa disko, kaj tiuj fajraj sagetoj de la ĉielo, la falsteloj, falante alportos neeviteblan maltrankvilon al ĉiuj homidoj.

Oni apenaŭ povas troigi la rezultintan plilarĝiĝon de la homa vidpunkto. Antaŭ ol la cilindro falis, estis ĝenerala konvinko, ke nenia vivo ekzistas tra la tuta profundo de la spaco krom sur la bagatela surfaco de nia sfereto. Nun, ni vidas pluen. Se la marsanoj povas atingi Venuson, jam ne estas kialo supozi, ke tio maleblas por homoj, kaj kiam la iom-post-ioma malvarmiĝo de la suno faros ĉi tiun teron nesurloĝebla - kiel fine ĝi nepre faros - povus esti, ke la fadeno de la vivo, kiu komenciĝis tie ĉi, estos elfluinta kaj enmaŝiginta nian fratinan planedon.

Nebulecas kaj mirindas la vizio kiun mi bildigis al mi pri vivo malrapide disvastiĝanta el ĉi tiu eta semobedo de nia sunsistemo tra la tuta senviva vastaĵo de la stelplena spaco. Sed tio estas revo malproksima. Povus esti, aliflanke, ke la detruo de la marsanoj nur signifas spirhalton. La estonteco eble estas destinita ne al ni, sed al ili.

Mi devas konfesi, ke la streĉeco kaj danĝero de la tempo postlasis daŭran senton de dubo kaj sensekureco en mia menso. Mi sidas en mia kabineto skribante lamp-lume, kaj subite mi revidas flamanta la valon malsupre de mia hejmo, kaj sentas la domon malantaŭ kaj ĉirkaŭ mi malplena kaj dezerta. Mi eliras sur la ŝoseon Byfleet, kaj veturiloj preterpasas min, viandista ĉaro, fiakro kun vizitantoj, laboristo sur biciklo, infanoj survoje al la lernejo, kaj subite ili fariĝas nebulecaj kaj nerealaj (...) Nokte, mi vidas la nigran pulvon kiu malheligas la silentajn stratojn, kaj la torditajn korpojn vualitajn per tiu tavolo ; ili leviĝas al mi ĉifone kaj hundomordite. Ili eligas makabrajn kriojn kaj fariĝas pli kaj pli ferocaj, palaj, malbelaj, kaj fine frenezaj misformoj de homoj, kaj mi vekiĝas, malvarma kaj mizera, en la mallumo de la nokto.

Mi iras al Londono kaj vidas la svarmantajn homamasojn en la stratoj Fleet kaj Strand, kaj ekŝajnas al mia menso, ke ili estas nur la fantomoj de la pasinteco, hantantaj la stratojn kiujn mi iam vidis silentaj kaj mizeraj, irantaj tien kaj reen, ombroj en mortinta urbo, karikaturoj de vivo en marionetaj korpoj (...)

Kaj plej stranga estas tio, ke mi tenas denove la manon de mia edzino kaj pensas, ke mi kredis ke ŝi, kaj ŝi kredis ke mi, mortintas.

(El 'The War of the Worlds' de H. G. Wells. 1898) Tom Clancy : « Ordenoj de la Prezidanto »

Tradukita el la angla originalo kaj la franca traduko de Mike Leon

Aviadilo Boeing 747 kraŝas sur la Kapitolon, mortigante la prezidanton kune kun la membroj de la Senato kaj la Kortumo de Lasta Instanco. Jen kiel islamista diktatoro deklaras militon kontraŭ Usono, la "Granda Satano". Ideologie prezentilo por iu usona vidpunkto pri geopolitiko, ĉi tiu romano de Tom Clancy aperis en 1996, kvin jarojn antaŭ la atakoj de la 11-a de septembro 2001.

Kurioze, la vosto - aŭ almenaŭ la direktalo - de la 747 estis sendifekta, kiel sago pafita en la flankon de mortinta besto (...) La suda alo de la Kapitolo estis detruita. La ŝtuparon oni povis vidi, sed la kolumnoj kaj la tegmento estis malaperintaj, kaj la Ĉambro de Reprezentantoj nur estis kratero ĉirkaŭita de amaso da ŝtonoj fulge nigraj (...)

Dek-sese alvenis Asistanta Vic-Direktoro [de la FBI] Daniel E. Murray, sen kravato kaj libertempe vestite. La plejaltranga deĵoranta oficiro estis lia malnova amiko, Inspektoro Pat O'Day (...).

"Kio okazas, Pat ?"

"Mi ĵus telefonis al aerarmea bazo Andrews. Ili havas surbendigitajn registrojn de la radaro kaj tiel plu. Mi sendis agentojn el nia vasingtona oficejo por pridemandi la personaron en la turo. Laŭ unuaj informoj, ŝajnas ke aviadilo 747 de Japan Airlines faris kamikazan plonĝon. Laŭ la skipo ĉe Andrews, la piloto ŝajnigis esti neantaŭvidita flugo de KLM en situacio de krizo kaj rekte flugis supre de la kurejoj, sin turnis iom maldekstren, kaj ... nu ....". O'Day eklevis la ŝultrojn. "Mi nun ankaŭ havas agentojn ĉe la Kapitolo por komenci la enketon. Mi supozas ke oni konsideru ĉi tion kiel terorismaĵon, kaj ke tial estas ni kiuj havas la jurisdikcion."

"Kie estas la ADIC ?" Murray demandis. Temis pri la Asistanta Direktoro kiu respondecis pri la vaŝingtona oficejo de la FBI, ĉe Buzzard's Point sur la rivero Potomac. "Ferianta en Sankta Lucia kun Angie (...) Hodiaŭ estos severa tago por multe da homoj. La nombro da mortigitoj estos grandega, Dan, multe pli malbona ol la atenco en Oklahomo. Mi elsendis ĝeneralan alvokon por jurosciencaj fakuloj. Kun aĉaĵo tia ĉi, ni devos identigi multajn korpojn per DNA. Ho, la TV-istoj demandas kiel povas esti, ke la aerarmeo lasu ĉi tion fariĝi."

Kapskuo akompanis la konkludon. O'Day bezonis celobjekton por sia kolero, kaj la televidistoj plej oportunis.

"Ĉu ni scias ion alian ?" demandis Murray.

"Ne. Necesos nemalmulte da tempo, Dan."

"Kion pri [Vic-Prezidanto] Ryan ?"

"Li deiris de la Kapitolo kaj devus esti survoje al la Blanka Domo. La televido vidigis lin. Li iom ŝanceliĝas, ŝajne. Ankaŭ niaj gefratoj de la Sekreta Servo travivas aĉan nokton. La viro kun kiu mi parolis antaŭ dek minutoj preskaŭ perdis la memregadon. Povus esti jurisdikcia konflikto, fine, pri kiu direktu la enketon."

"Bele" Murray diris snufante. "Ni lasos al la AG [9] la reguligon de tio."

Sed jam ne estis AG, nek Sekretario de la Fisko [10] al kiu li povus telefoni.

Inspektoro O'Day bone konis la protagonistojn. Federacia leĝo rajtigis la Usonan Sekretan Servon, kiel la gvidantan agentejon, prienketi atencojn kontraŭ la Prezidanto. Sed alia federacia leĝo donis la jurisdikcion pri terorismo al la FBI. Kompreneble, loka leĝo pri murdoj ankaŭ entiris la metropolan policon de Vaŝingtono. Oni aldonu la Nacian Buroon de Transportila Sekureco, aŭ NTSB - ĉar ĝis kontraŭa pruvaĵo aperos, la evento povus esti nur horora aviadila akcidento -, kaj tio nur estis la komenco. Ĉiu agentejo havis aŭtoritaton kaj kompetentecon. La Sekreta Servo, pli malgranda ol la FBI kaj kun malpli da rimedoj, tamen havis lertegajn enketistojn, kaj iujn el la plej bonaj teknikaj fakuloj. NTSB estis la senrivala specialisto tutmonda pri aviadilaj kraŝoj. Sed la FBI devas esti la gvidanta agentejo por ĉi tiu enketo, ĉu ne ? Murray demandis al si. Direktoro Shaw, tamen, estas mortinta. Sen lia influo ...

Dolĉa Jesuo , Murray pensis (...)

Pat rimarkis lian mienon kaj kapjesis. "Prave, Dan. Estas malfacile asimili la situacion, ĉu ne ? Ili senintestigis nin, amiko." Li transdonis folion de jurista notbloko kun manskribita listo de sciataj mortintoj. Eĉ nuklea atako ne nin vundus ĉi tiel severe, Murray diris al si, tralegante la nomojn. Se temus pri krizo evoluanta, tio donus abundan strategian averton, kaj iom post iom, kviete, respondeculoj forlasus Vasingtonon por diversaj rifuĝejoj, multaj supervivus - almenaŭ laŭ la planistoj - kaj post la atako funkcianta registaro restus por kunglui la pecojn. Sed ne hodiaŭ.

(El 'Executive Orders' de Tom Clancy. Putnam Publishing Group, 1996). Pierre Bordage : « La Anĝelo de la Abismo »

Tradukita el la franca de Mike Leon

En ĉi tiu romano, la Legioj de la Ĉefanĝelo Mikelo, armitaj bandoj de kristanaj ekstremistoj el Rumanio, estas prenintaj la potencon en la Okcidento. Ili senkompate ĉasas la "Osamojn" en Eŭropo turmentata de ĥaoso.

"La eventoj de la Balkanoj ĝis la Proksima Oriento antaŭfiguris malgrandaskale la aktualan staton de la mondo. Tuj kiam religio ŝovas la nazon en homajn aferojn, oni antaŭtimu malbonsorton. Religioj, ĉiuj religioj, tiuj de la Libro kaj la aliaj. Neniu plibonas aŭ plimalbonas ol alia. Ili samas. Ili ĉiuj estas maŝinoj de ekskludo, subpremo, detruo, ili ĉiuj citas iun aŭ kelkajn verajn diojn kiel sian aŭtoritaton, ili ĉiuj depostulas teritoriojn, landlimojn, privilegiojn, verojn, dogmojn, oni ilin enfermu en sako kaj dronigu en valoj da larmoj."

La maljunulo ekbruligis cigaredon – se rajtas nomiĝi "cigaredo" tia cilindro da fetora tabako envolvita en dika flaveca papero. Liaj profundaj sulkoj estis vundoj eltranĉitaj per ia freneza klingo. Brun-nigraj markoj disetendiĝis sur la supro de la kalva kranio. La brilaj agitataj okuloj sagis tien kaj reen meze de la ŝtoneca vizaĝo. Li invitis Stef kaj Pibe al sia tablo post kiam ili malsupreniĝis de la kamiono por trovi restoracion aŭ proviantejon. (…)

"Eble ni povintus eviti ĉi tiun frenezon se mia lando [Usono] kaj iuj ĝiaj eŭropaj alianculoj ne ĵetintus petrolon sur la fajron. La atencoj de la 11-a de septembro 2001 estis alresponditaj per milito. (…) Ilia rebato estis preparita : egaligante islamanojn kun teroristoj, alarmante la popolon, ili havigis al si kompletan subtenon por sia vidpunkto. Ĉiuj ekkomencis draŝi la islamanojn, politikistoj, monaĥoj, intelektuloj, pseŭdo-filozofoj, artistoj ; ĉiuj proklamis, ke islamo neakordigeblas kun la valoroj de la demokratiaj landoj de la Okcidento. La granda cimitaro de Islamo forĝiĝis en la krisoloj de Irako, Saŭd-Arabio,Irano kaj Palestino. Poste, necesis nur tio, ke la sekretaj servoj turnu la islaman klingon kontraŭ Eŭropo (...) Estas io por ĉiu : Usono estas liberigita de sia ekspatrino kaj eŭropa rivalo kaj ankaŭ de la islama minaco, la Juda Ŝtato fine estas libera por aneksi Palestinon kaj realigi sian revon de Granda Israelo, la Katolika Eklezio denove reĝas sur la flugiloj de la ĉefanĝelo Mikelo. Vidu mem : la tri religioj de la Libro triumfis. Ili redifinis landlimojn, ili dividis inter si landojn kaj animojn, ili redesegnis klarajn liniojn de dislimo por sin pravigi, bonuloj kaj malbonuloj, kredantoj kaj nekredantoj, la elektitoj kaj la ekskluditoj. Ĥaoso ĉiam utilas al la morala ordo kaj reakcio."

(El 'L'Ange de l'abîme' de Pierre Bordage. Editions Au diable Vauvert, Vauvert, 2004)

Usonaj judoj kontraŭ la israela dekstro

$
0
0

KIAM LA USONA prezidanto Barack Obama akceptis dek-ses gvidantojn de judaj organizaĵoj en la Blanka Domo, en julio 2009, la listo de la gastoj entenis kutimajn nomojn ‒ la geprezidantojn de malnovaj konservativaj strukturoj kiaj la Conference of Presidents of Major American Jewish Organizations, la Anti-Defamation League (ADL), la American Jewish Committee kaj, kompreneble, la animo de la porisraela premgrupo, la American Israel Public Affairs Committee (AIPAC). Sed oni renkontis ankaŭ novveninton : s-ron Jeremy Ben-Ami, la plenumdirektoron de la nova pacisma juda premgrupo J Street [1].

Tiu ĉeesto estis certe ne laŭ la gusto de ĉiuj. En la publikigaĵoj favoraj al la dominanta kaj novkonservativa opinifluo de la judaj organizaĵoj, J Street vekas same malmultan simpation kiel la Hamaso. Tiel, en la kolumnoj de Commentary, Noah Pollak juĝis la asocion „malestiminda”, „malhonesta” kaj „kontraŭisraela” ; James Kirchick, de la New Republic, kvalifikis ĝin „premgrupo de la kapitulaco” [2] ; Michael Goldfarb, de la Weekly Standard, akuzis ĝin esti „malamika” al Israelo kaj „leki la botojn” de la teroristoj. Tiu lingvaĵo malkaŝas la panikon kiu regas ĉe tiuj kiuj timas ke la apero de J Street, samtempa kun la elekto de s-ro Obama, povus signifi la komencon de la fino de tio kio iam estis ilia dominado de la formulado de la usona politiko en Proksimoriento.

Kiam temas pri la israela-araba konflikto, unu demando trudiĝas tuj : kial la usona politiko estas tiom malsama ol tiu de la aliaj nacioj, kaj speciale de ĝiaj eŭropaj aliancanoj ? La strategia rilato de Usono kun Israelo estas pli multekosta ol ia ajn alia por la usona nacio, tiom pri humanaj kiom pri financaj konsideroj. Ĝi ne nur kostas al la impostpagantoj tri miliardojn da dolaroj je helpo jare, sed ĝi instigas malamon en la plej multaj islamaj landoj kaj nutras la kontraŭusonajn perfortaĵojn tra la mondo. Neniu alia ĉefurbo, escepte de Tel-Avivo kompreneble, vidas la Proksimorienton per la samaj difinoj kiel Usono : Israelo estas „agresanto agresita” kaj la palestinanoj „agresantoj malraciaj”. Tamen, kiom ajn kontestata ĝi estas, tiu politiko daŭras, senmove, de unu registaro al la alia, de unu Kongreso al la alia. Estas la resto de la mondo kiu trompiĝas

LA USONAJ PARTIZANOJ de la akra israela linio ‒ grandparte evangeliaj kristanoj, krome novkonservativa juda bazo ‒ vidas nenian problemon en tiu soleco de la vaŝingtona politiko. Laŭ ili, la eŭropa konduto estas diktata de tradicia (kristana) kontraŭjudismo miksita kun deziro trankviligi la arabajn petrolproduktajn reĝimojn. Aldonu al tio la fakton ke la eŭropaj komunikiloj, prezentataj kiel kontraŭjudaj, staras ĉiam ĉe la flanko de la subprematoj ‒ la palestinanoj estas erare konsiderataj tiaj ‒ kaj vi povas klarigi tiun porpalestinan tendencon. La usona pozicio estas do evidenta : estas la resto de la mondo kiu trompiĝas.

Tiaj argumentoj estas nur unu el la kialoj, tamen malgrava, pro tiu Israelo ĉiam gajnas en la Kongreso. La alia venas de la forto de la AIPAC ‒ kun siaj helpaj organizaĵoj ‒, kies influo kaj povo havas simple nenion kompareblan kun ia ajn alia premgrupo de internacia politiko (nek cetere kun la plej multaj aliaj premgrupoj).

Malgraŭ la lastatempaj batoj kiujn la AIPAC ricevis ‒ la juraj persekutoj, lanĉitaj en 2005 (nun forlasitaj) pro spionado kontraŭ du el ĝiaj iamaj altaj respondeculoj, s-roj Steve Rosen kaj Keith Weissman [3] ; la apero de la libro de John Mearsheimer kaj Stephen Walt, La proisraela premgrupo kaj la usona ekstera politiko (tradukita al la franca de La Découverte) [4] ‒, oni povas trovi pruvon de la potenco de la AIPAC en la trudita rezigno de s-ro Charles Freeman, tipa „arabisto”, kandidato por la prezidanteco de la Nacia Konsilantaro de Informo (National Intelligence Council, NIC de la registaro Obama. Kvankam viglega kampanjo estis organizita kontraŭ li ‒ĵurnalisto akuzis lin eĉ pri ligoj kun pedofiliuloj ‒, la AIPAC asertis ke ĝi neniel subtenis tiun agadon de malstabiligo. Eble, sed ĝia potenco estas tia ke la premgrupo povas kontraŭi la dezirojn de la prezidanto sen eĉ devi kampanji. Kiel skribis Jonathan Freedland en The Guardian, eĉ se oni „neas la miton de la « israela premgrupo », tio kio realas sufiĉas por maltrankviligi.” [5]

Se iuj volis absolute saboti tiun kandidatiĝon, tiam pro du kialoj kiuj ne ekskludas unu la alian. Aŭ ili estas profunde kaj sincere zorgemaj scii kiu analizas la usonajn informojn, ĉar ili timas ke s-ro Freeman pli malfaciligus usonan aŭ israelan atakon kontraŭ Irano (kiel faris la raporto publikigita de la National Intelligence Estimates en 2006 [6], kiu asertis ke Teherano jam ne havas armean atomprogramon). Aŭ ili deziras averti ĉian eblan funkciulon pri la riskoj por lia kariero kaze de opono al ilia interpreto de politiko favora al Israelo ‒ eĉ se tiu funkciulo ne havas rolon por ludi en la ellaborad de tiu politiko. La porisraela komunumo volis la kapon de s-ro Freeman ; ĝi ricevis ĝin.

Kvankam multaj usonaj judoj konfidas la juĝojn de siaj oficialaj reprezentantoj, ili pro tio ne aliĝas al la akra linio de la organizaĵo. Laŭ lastatempaj enketoj faritaj de J Street, la usonaj judoj favoras (en proporcio de 76 % kontraŭ 24 %) la duŝtatan solvon kaj al fina interkonsento inter israelanoj kaj palestinanoj konforma al la intertraktadoj kiuj preskaŭ sukcesis antaŭ ok jaroj en Camp David kaj en Taba [7] ‒, aliro sisteme kondamnata de la AIPAC. Kaj dum la premgrupo silentis pri la nomumado de la israela ministro pri eksterlandaj aferoj, rasisto kaj venĝisto, Avigdor Lieberman, la plej multaj usonaj judoj, laŭ J Street, rifuzis (69 % kontraŭ 31 %) liajn poziciojn, kiam li volis trudi al la israelaj arabaj judoj juron de lojaleco al la juda ŝtato kaj kiam li eldiris minacojn kontraŭ israelaj arabaj deputitoj.

Krome, la usonaj judoj restas progresemaj dum la AIPAC estas regata de novkonservativuloj. Dum la prezidantelekto de novembro 2008, la judoj subtenis lojale la demokratojn kaj voĉdonis por s-ro Obama en proporcio de kvar kontraŭ unu. Pro tio jena paradokso : organizaĵoj kiel la AIPAC, financataj de progresemaj judoj, interkompreniĝas nun kun respublikanaj konservativuloj por nigrigi tiujn samajn progresemajn demokratojn ...

Ankaŭ koncerne la generaciojn, la nova aliro de J Street venas en la ĝusta momento. Kiel klarigas s-ro J. Rosenberg, kiu lastatempe forlasis la pacisman asocion Israel Policy Forum, la AIPAC estas dominata de „homoj multe pli aĝas”, sed „iliaj infanoj kaj infanidoj ne dividas [iliajn] ideojn. Ju pli ni malproksimiĝas de la dua mondmilito, des pli malfacilas veki timon ĉe la judoj por instigi ilin subteni Israelon. Ili subtenas Israelon, se ili kredas en ĝi kaj se Israelo admonas ilin al tio. Sed ĉiuj ĉi strategioj bazitaj sur timo, kiaj « necesas subskribi ĉekojn ĉar okazos nova popolekstermo », ne funkcias kun la malpli ol 60-jaruloj. La homoj kiuj manifestaciis kontraŭ la Vjetnami-milito en la 1960-aj jaroj ne falos en la kaptilon « reveno de Hitlero »”.

Kaj li aldonas : „La populareco de Israelo ĉe la usonaj judoj malkreskis ekde 1977, sekve al la nomumado de [Menahem] Begin kiel ĉefministro. Oni vendis al ili certan bildon pri Israelo, la Israelon de Leon Uris [8], de kibucoj kaj de la socialisma paradizo. Tio hodiaŭ komplete ŝanĝiĝis.”

Krome, kvankam la israelanoj restas multe pli popularaj ol la palestinanoj ‒ laŭ enketo farita dum la Gazo-milito, 49 % de la usonanoj havis pli da simpatio por Israelo ol por la palestinanoj (11 % nur preferis tiujn) ‒, tiu simpatio estas multe pli forta ĉe la konservativuloj (kun proporcio de sep kontraŭ unu) ol ĉe tiuj kiuj nomas sin progresemaj (kie la proporcio falas al tri kontraŭ du).

J Street provas uzi parton de la teĥnikoj de buzz marketing [9] de la progresema premgrupo MoveOn.org kaj de la kampanjo de s-ro Obama, por ke la juda politika influo en Vaŝingtono estu kongrua kun la unuaj pozicioj de la usonaj judoj. Kvankam estas ankoraŭ tro frue por juĝi pri ĝia efikeco, la organizaĵo evoluas tre rapide. Ekde sia stariĝo antaŭ dek-ok monatoj, ĝi donis al si buĝeton de tri milionoj da dolaroj kaj havas dudek-du dungitojn. Neniel komparebla kun la AIPAC kaj ties buĝeto de 70,6 milionoj da dolaroj, sed la starto estas promesplena. Unu miliono da dolaroj estis jam kolektita por la estontaj elektokampanjoj de la kandidatoj al la Kongreso kiuj celas justan pacon en Proksimoriento. Voĉoj leviĝas kune

J STREET KUNMETIS siajn klopodojn kun pli malgrandaj strukturoj ‒ el kiuj multaj estis akre frapitaj de la malkresko de donacoj de multaj organizaĵoj de centra maldekstro ekde la ekonomia krizo kaj la foriro de la respublikanoj el Vaŝingtono (la malamikeco al s-ro George W. Bush antaŭe malfermis multajn ĉekujojn). Ĝi ankaŭ sorbis plurajn el ili kaj, pro tio, raciigis la komunajn klopodojn. Ĝia unua nacia konvencio, kiu okazos de la 25-a ĝis la 28-a de oktobro 2009, kunigos dek-unu pacismajn grupojn, inter ili pli establitajn asociojn kiajn Americans for Peace Now, Israel Policy Forum kaj la New Israel Fund. J Street sorbis la Union of Progressive Zionists en oktobro 2008 kaj tiel aliris reton, malgrandan sed ageman, de pacismaj judaj studentoj.

laŭ lastatempaj informoj, ĝi pretigas sin ankaŭ ekregi la Brit Tzedek v'Shalom, organizaĵon de progresemaj judoj de loka strukturo kiu deklaras havi kvardek-ok mil libervolajn aktivulojn en la lando. En Vaŝingtono ĝi faris ĝravan paŝon antaŭen kaj kreskigis sian bonfamon per tio ke ĝi dungis s-ron Hadar Susskind, veteranon de la israela armeo, longtempe vicprezidanto kaj direktoro de la Jewish Council for Public Affairs, konsistanta el usonaj judoj kiuj dediĉas sin al internaj problemoj.

Multo dependos de la maniero en kiu la komunikiloj, judaj kaj laikaj, decidos kovri la venontan konvencion de J Street. S-ro Ben-Ami klarigas ke unu el liaj unuaj celoj estas demonstri unu fojon por ĉiam ke la juda pactendaro „ne resumiĝas al dek homoj kiuj kunvenas en kelo”. Mallonge antaŭ ol demisii de sia posteno (kaj esti kulpigita), la eksa israela ĉefministro Ehud Olmert avertis : „Se la duŝtata solvo fiaskas, Israelo estos alfrontita al batalo por la civilaj rajtoj kiel en Sud-Afriko.” Se tio okazus, avertis li, „la ŝtato Israelo ĉesos ekzisti”. [10]

La kapablo de s-ro Obama ŝpari al Israelo tiun sorton ‒ kaj doni al la palestinanoj signifohavan nacian memdeterminadon, trudante la necesajn teritoriajn koncedojn, dependas eble de la sukceso de tiuj voĉiaj antaŭe solecaj.

Eric ALTERMAN.

Kontrolprogramo „PRISM”

$
0
0

SEN NEPRE mastri ĉiujn nuancojn, ni ĉiuj parolas la anglan. [1]. Do, kiam la Guardian kaj la Washington Post transdonis la alarmon de sia informanto pri „PRISM”, amasa kontrolprogramo starigita en Usono de la Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) kun la helpo de la Federal Bureau of Investigation (FBI), vasta parto de la mondo, multe pli larĝa ol la angloparolanta, sentas sin koncernata.

Post Verizon, unu el la ĉefaj telefonkompanioj de la lando, ni eksciis do la 6-an de junio, ke la interret-servoj de Paltalk, Dropbox, AOL, Google, Facebook, Microsoft, Apple, Yahoo kaj Skype siavice ankaŭ kunlaboris kun la usona milita informservo. Laŭ la informo, tiu disponas, eĉ se la nomitaj organizaĵoj neas tion, pri kaŝitaj pordoj (backdoor) en siaj centroj de donitaĵoj, ĝis povi laŭplaĉe kaj rekte elpreni ĉian informon kiun ĝi taksas utila (vojaĝojn, konversaciojn, interesojn, socian statuson ktp) por la nacia sekureco. Kelkfoje realtempe, kaj sen alia formo de procezo, kaj tion ekde 2007.

Du demandoj stariĝas tuj antaŭ tiu konfirmo de tutmonda kontrolado : la preskaŭ totala manko de ĉia kontraŭpovo kaj de instancoj de superrigardo unuflanke, manko ankoraŭ emfazita en ĵusa raporto de la UN. [2] Usono evidente profitas tiun internacian juran malklarecon pri la statuso de la personaj donitaĵoj, pro la fakto de ĝia dominanta pozicio pri la monda Interreto. [3]

Aliflanke ĝia amasa, preskaŭ kompleta karaktero. Kiu, inter la du miliardoj da interret-uzantoj, kiujn hodiaŭ la planedo nombras, povas aserti ke li neniam vizitis la supre menciitajn servojn aŭ iun el ties subservoj ? [4] Sendube parte tiuj, kiuj uzas alfabeton tro alian ol la latinan. Kaj tamen. Maniero en unua tempo relativigi sensaciaĵon, kiu ne vere estas tia : la ekzisto de la sistemo Echelon [5], jam laŭ la iniciato de la NSA, estis efektive malkaŝita fine de la 1990-aj jaroj. Kaj, post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 kaj la voĉdonado de la Patriot Act fare de la usona Kongreso monaton poste, kiu fortigis la povojn de la FBI, la prispionado de la privata vivo de la civitanoj ene de la usona teritorio kiel ekster ĝi ne ĉesis ampleksiĝi. [6] Antaŭ pli ol jaro, la magazino Wired tiel priskribis la konstruadon, sub la egido de la NSA, de la plej granda centro de kibernetika superrigardo de la mondo en Bluffdale, en la dezerto de Utaho, por la programo „stelvento”. [7] La informoj de la semajno do „simple” konfirmas la gigantan atingopovon de la „orelegoj” pri kiuj Usono disponas.

En sia gazetara konferenco de la 7-a de junio 2013, la ĉefkomandanto de la armeoj, post provi relativigi la skandalon, deklaris : „Mi pensas, ke gravas rekoni, ke vi ne povas havi centelcentan sekurecon kaj samtempe centelcentan respekton de la privata vivo kaj nulan ĝenon. Sciu, ke ni devas elekti la socion.” [8]

La prezidanto Obama formulis tre klare la aporion de la kibernetika sekureco, en la kunteksto de malsimetria milito kontraŭ la terorismo. Jen resumite, meze de la atencoj de Bostono, la dilemo de la ŝtatracio, dilemo kiu servas por pravigi tutmondan superrigardon. Kaj tio ankoraŭ ne inkludas la aliajn kibernetikajn riskojn, kiujn la sekurec-agentejoj devas anticipi ‒ nome la iranajn kaj ĉinajn informadikajn entrudiĝojn [9] ‒ kiuj ludas kiel instigoj al la panoptiko. Sed tio, kion la prezidanto ne klarigas, estas la lasta elcentaĵo : 100 elcentoj de la komunikaĵoj spionitaj. Ĉu kelkaj „solecaj lupoj” [10] pravigas la totaligan karakteron de tiu kontrolado de komunikaĵoj ? Des pli ke la suspektatoj estas ĝenerale bone konataj de la servoj, kion en Francio „la afero Merah” povis ilustri ‒ kaj la tuta problemo sidas en la lasta antaŭdiro, tiu de la ekago. Do, kial tiom da kulto de sekreto ene de demokratiaj registaroj ?

Oni povas demandi sin pri la subpremado kiu frapas la alarmantojn (whistleblower), kiuj instigis la tralikadon de konfidencaj dokumentoj taksataj de ĝenerala intereso, ekzemple Edward Snowden kun PRISM, [11] Ĉu tempa hazardo aŭ ne, la informinto de la Washington Post kaj de la Guardian, en la momento rifuĝinto en Hongkongo, malkaŝis sin en la sama momento, en kiu komenciĝis la proceso kontraŭ alia granda informinto, Bradley Manning, la fonto de WikiLeaks dum la „cablegate”. Tiu devas defendi sin kontraŭ 22 akuzoj , interalie de „interkonsento kun la malamiko” ; li povas esti malliberigita dumvive. [12]

Alia koincido, la voĉdonado, planita por la 19-a de junio 2013 en Bruselo pri la fina raporto de la Eŭropa Komisiono taskita revizii la direktivon pri la libera cirkulado de personaj donitaĵoj [13], brule urĝa dosiero por Eŭropo ne nur „en la povo de la usona spionado” [14], sed ankaŭ de la premgrupoj de la „rekta surmerkatigo” [15]

En la momento, nur kvin sliparoj de prezentado de la programo „Prism”‒ el kvardek unu ‒ estas publikigitaj, ni do ne scias multon pri la preciza maniero, en kiu tiu tutmonda supervidado okazas, nur ke ĝi estas profunda kaj ke ĝi tuŝas laŭ la ebleco ĉiujn komunikaĵojn, telefonalvokojn kaj serĉad-arĥivojn, ĝis la aŭskultad-rimedoj metitaj sur certaj submaraj kabloj. Sed la plej interesa restas eble la media apatio, kiun tia konfirmo plej kapablas fortigi, laŭ la diro „nenio nova sub la suno”. Apatio, kiu bone konvenas por la garantiantoj de nedifinebla „interna sekureco”, ĉar ĝi garantias al ili la sukceson jam anticipe. Jam nun kelkaj agadoj prepariĝas rete, kiel la operacio „Troll the NSA” [16], kiu invitas la interret-krozantojn en kelkaj minuto sendi al si retmesaĝojn kun la ŝlosilvortoj plej taŭgaj por veni sur la ekranojn de la NSA ... La celo : ĉu testi la limojn de la prismo ? Aŭĉu ripeti la historion, kiel farson ? [17]

Thibault HENNETON.

Artikle tradukita el la retejo de „Le Monde diplomatique” : „Les blogs du Diplo”, merkredon, la 12-an de junio 2013

Venka vespero

$
0
0

Mi memoras la elekton de Salvador Allende.

La ĝojan frenezon, kiu iom post iom konkeris la homamason. La ridojn kaj brakumojn surstrate kun nekonatoj, kiuj ne plu estis nekonatoj, ĉar ankaŭ ili ĝojis.

Tiun 4-an de septembro de 1970 Santiago forlasadis la vintron ; eknoktiĝis. Oni daŭre atendis la rezultojn de tiu tiel disputita prezidanta elektado. Tro daŭre sendube por la ekscitita senpacienco de tiuj, kiuj ankoraŭ karesis esperon de venko de la maldekstro kaj tremis pro emo eliri krii sian ĝojon surstrate.

En la komenco, maltrankviliga rumoro disvastiĝis. El la tri kandidatoj, la dekstra venkantis. Ĵus, partianoj de Jorge Alessandri subeniradis el la belaj kvartaloj en la urbocentron svingante, mokeme, ĉiliajn flagojn je la pordoj de la veturiloj, meze de hupa koncerto. Kaj tuj la rumoro malŝveliĝis, la prognozoj baskulis. La hupantoj, malpli vantaj, suprenrevenis en siajn riĉajn loĝejojn piede de la Kordilero. Oni ankoraŭ atendis. Kaj subite, estis kvazaŭ hulo. Allende iris ĉe-kape ! Allende, subtenata de la koalicio de la Popola Unuiĝo. Socialistoj, komunistoj, radikaluloj, maldekstraj kristanoj unuiĝis kontraŭ dividita dekstro. Ĉi-foje, jen estis ja la venko. Oni ankoraŭ dubis, preskaŭ nekredante. Tamen, la ciferoj paroladis. Eble temis nur pri martempesto, sed kiu zorgis ? Je pli ol 36% de la balotoj, la maldekstra kandidato klare preterpasadis la maljunan konservativulon Radomiron Tomicon. Sendube, Allende havis la plej bonan rezulton. La ĉiama venkito en la prezidantaj elektadoj, tiu kiu, post tri fiaskoj, sarkasme ironiis pri la epitafo, kiu memorigos lin post lia morto : “Allende, kandidato al Prezidanto”, jen li, nun mensogigante la Kasandrojn.

Oni kriadis, oni saltadis – el que no salta es momio (kiu ne saltas estas reakciulo), oni reciproke brakumadis por certigi, ke oni ne revis. Ho ! Kiel mirinda estis tiu lando, kaj kiel mirindaj estis tiuj ĉilianoj, ĝismedole politikiĝintaj.

Jam noktiĝis je septembra humida malvarmo. Sed kiu zorgis ? El la malriĉaj suburboj de la ĉefurba sudo kaj okcidento homamasoj fluis ĝis la Alamedo, la reĝa vojo de Santiago, vestitaj per koloraj lanvestoj, ŝaloj kaj ponĉoj. Virinoj, viglavangaj kaj grandokulaj infanoj, viroj sekaj kaj fortaj, malhelvizaĝaj, nigrapendhararaj. Festa etoso emanis el tiu homamaso, paca kaj radianta. Kompensante la palan publikan lumigadon, kaj por varmigo, ĝojesprimaj fajroj diversloke traboradis la brumon. Buŝalbuŝen disvastiĝadis la novaĵo : Allende estis parolonta.

Per totala improvizado, amatora sonekipaĵo estis instalita en la unua etaĝo de la domo de la Ĉilia Studenta Federacio, FECH, situinta en la urbokerno, fronte al la monto Santa Lucia, vojkruciĝo de ĉiuj amoraj renkontiĝoj. Finfine, per portebla laŭtparolilo, Allende alparolis la homamason per evidente improvizita diskurso. Transportita de la neesprimebla plezuro scii, ke li ĵus venkis batalon, komencitan antaŭ tridek jaroj, tiu 62-jara kuracisto trovis la ĝustajn vortojn por saluti la popolan venkon, danki siajn apogantojn, kuraĝigi la aliajn kuniĝi al la batalo por pli bona sociala justeco. Spite al venontaj baraĵoj, Ĉilio – diris li – estis ŝanĝonta sian bazon. Kaj ĉiuj komprenis ke “se iba a dar la vuelta a la tortilla” (la omleto estis renversota), kaj ke la forlasitoj de la ekonomia prospero iom post iom ekĝuos la nacian festenon. “Dulce Patria...” Oni kantadis la nacian himnon, oni ĝojegis, kaj meze de la tiumomenta ĝojo ŝprucis la klasika ordinareco de la Ĉilio de la feliĉaj homoj : “¡Viva Chile, mierda !” [1]

Pjer KALFON

Kubo, sindromo de sieĝata insulo

$
0
0

En artikolo aperinta en Los Angeles Times, la 16-an de junio 2002, s-ro Wayne Smith, iama respondeculo de la sekcio de la usonaj interesoj en Kubo [1], denuncis la decidon de Vaŝingtono klasi la kariban insulon inter "la landoj kiuj subtenas la terorismon". Universitata profesoro, s-ro Smith estis, en 1962, diplomato en Havano kiam John F. Kennedy dekretis la embargon, neniam ĉesigitan. Li gvidis, fine de la 1970-aj jaroj, por la prezidanto James Carter, la solan veran provon de proksimiĝo inter Vaŝingtono kaj Havano : "Ni estis proksimaj al historia akordo", konfidis li, "kiam s-ro Ronald Reagan, kun la helpo de s-ro George Bush patro, balote venkis kontraŭ s-ro Carter. Ĉio falis en la akvon. Domaĝe, oni povintus eviti dudek-kvin jarojn da novaj tensioj."

S-ro Smith parolas senindulge kiam li denuncas la politikon realigatan de s-ro George W. Bush por prepari la opinion al invado de la insulo : "Unu de la pilieroj de la politiko de la registaro Bush rilate Kubon," klarigas li, "estas la aserto ke la lando de s-ro Fidel Castro estas "terorista ŝtato" kun malamikaj intencoj kontraŭ ni. Sed, kial ne havi kun Kubo rilatojn similajn al tiuj kiujn ni havas kun Ĉinio, Vjetnamio aŭ aliaj nedemokrataj regnoj ? (...) S-ro Bush ne volas dialogi kun Kubo, lando kiu tamen ĉiam luktis, nediskuteble, kontraŭ la terorismon. Tia dialogo povus ŝoki la ekzilitojn en Florido kiuj subtenas malmolan konduton kontraŭ Havano kaj povus perdigi voĉojn al la frato de la prezidanto dum la elektoj por renovigo de lia posteno de guberniestro de la ŝtato. (...) Aserti ke Kubo estas "terorista ŝtato" subfosas nian kredindecon, tie, kie ni plej bezonas ĝin, nome en la lukto kontraŭ la veraj teroristoj."

Koncerne terorismon, en tiuj tempoj de nova malvarma milito kontraŭ Kubo, certa afero apenaŭ trovas lokon en la eŭropaj komunikiloj. Komence de aprilo 2003, dum la mondo eksciis pri la neakcepteblaj punoj aljuĝitaj en Havano kontraŭ neperfortaj opoziciuloj, en la ĝenerala indiferento estis konfirmitaj en Usono kondamnoj multe pli pezaj por kvin kubanoj akuzitaj de "konspiro". [2] Unu el ili, s-ro Gerardo Hernández, gazetara designisto, estis kondamnita suferi, en la prizono de Lompok, en Kalifornio, punon de duoble vivolonga malliberejo, plus dek-kvin jaroj... Post tridek-tri monatoj da atendo de la juĝo, el kiuj dek-sep en kompleta izoliĝo kaj unu monato en la hueco ("karcero"), la kvin kubanoj povis retrovi ordinaran ĉelon danke al kampanjo de la usonaj liberaluloj, pluraj anglaj laboristpartiaj deputitoj, kaj de, inter aliaj personuloj, Nadime Gordimer, nobelpremiito pri literaturo. Adaj provokoj

La hueco estas ĉelo kun absolute blindaj muroj, de du metroj sur du, kie la malliberulo estas sen ŝuoj, en kalsono kaj subĉemizo. Blindiga lumo frapas dudek-kvar horojn el dudek-kvar. Ĉia homa kontakto estas malpermesita, eĉ kun la provosoj. En tiu truo li devas elteni la konstantajn kriadojn de la enmurigitoj, frenezigitaj de la enŝlositeco.

Kiun krimon do faris s-ro Gerardo Hernández [3] kaj liaj kompanoj por meriti tiom kruelan punon ? Dum sia proceso, en Miami fine de 2001, ili simple rifuzis "kunlabori" kun la Kortego. Ĉiuj estis koncedintaj, antaŭ la proceso, esti kubaj inform-agentoj, de jaroj instalitaj en Florido por malkovri la krimulojn de centoj da teroristaj agoj kontraŭ Kubo. Ili devis aserti ke ilia lando prezentas "danĝeron por Usono" kaj ke ili estis enfiltritaj por "atingi informojn pri la usona nacia sekureco".

S-roj Gerardo Hernández, Antonio Guerrero [4], René Gonzales [5], Fernando Gonzales [6] kaj Ramón Labañino Salazar [7] enfiltriĝis, en la jaroj 1990, kvazaŭmilitistajn organizojn antikastristajn de Miami. Tiu realigas, ekde Florido, atencojn kontraŭ Kubo por fuĝigi la turismon, motoron de la ekonomia revigliĝo de la insulo. Ĉiam preta pravigi ian ajn agon en la nomo de la lukto kontraŭ la terorismo, Usono tamen toleras, sur sia propra teritorio, krimulojn kiuj planas atencojn kontraŭ Kubo - traktata de la vaŝingtonaj falkoj kiel "friponŝtato" kaj eĉ"komplico de terorismo" ! Unu de tiuj atencoj [8] kaŭzis la morton, la 4-an de septembro 1997, en la hotelo Copacabana de Havano, de juna italo, Fabio di Celmo. La eksplodilo estis metita de salvadorano engaĝita de s-ro Luis Posada Carriles [9], spertriĉulo de la "malpura milito" kontraŭ Kubo, en la servo de, kiel lia amiko Orlando Bosch, de la Kuba-Usona Fondaĵo de Miami.

La du kolegoj partoprenis jam en la preparo de la eksplodigo de kuba liniaviadilo, super la maro de Barbado en 1976 (73 mortoj), kaj en la atenco kontraŭ la ĉilia ministro de eksteraj rilatoj Orlando Letelier, en Vaŝingtono, sen ke ajna usona juĝisto iam maltrankviligis ilin. Imagu la amplekson de la protesto, se, en Kubo, tiaj agadoj estus organizitaj kontraŭ Usono ! De kvardek jaroj, la insulo estas torturata, ne nur de la ekonomia embargo [10], sed ankaŭ de tiuj konstantaj agresoj prisilentataj de la internaciaj komunikiloj.

Unu el la kvin kondamnitaj kubanoj, s-ro René Gonzales, havas usonan pasporton. Filo de metalurgi-laboristo elmigrinta al Ĉikago kaj de kuba patrino kies familio vivis en Nord-Virĝinio, li naskiĝis en Usono. Reveninte en Kubo kun siaj gepatroj en 1961, René fariĝis piloto, dum lia frato Roberto studis juron. Iun tagon, je la surprizo de ĉiuj, René forlasas sian edzinon kaj sian filinon, devojigas aviadilon kaj fuĝas al Usono, kie li estas akceptita kiel heroo...

En Miami, kiel por la kvar aliaj kubanoj venintaj en Floridon per diversaj vojoj, komencas nova vivo. Ili enfiltriĝas en antikastristaj organizoj, precipe Hermanos al rescate (Fratoj de savo), organizo oficiale engaĝita en la savado de balseros [11]. La ĉefo de tiu organizo, s-ro José Basurto, publike fanfaronas fari provokojn, kiel tiun regule lezi la kuban aerspacon per etaj turismaj aviadiloj de kiuj estas elŝutataj, en malalta flugnivelo, faldfolioj instigantaj al disidenteco. Alertitaj de la informoj de s-ro Gonzales kaj de lia grupo, la kubaj aŭtoritatoj sendas dudek-tri diplomatajn notojn al la usona registaro, emfazante la danĝerecon de tiuj provokaj flugoj. Vaŝingtono ne moviĝas. Ĝis kiam, la 24-an de februaro 1996, du aviadiloj de Hermanos al rescate estas forpafitaj de la kuba KAD [12].

La aviadiloj de Hermanos al rescate ne nur lezis la aerspacon : ili komencis perturbi la radiofrekvencojn de la kontrolturoj de la flughavenoj de Havano kaj Varadero, tiel endanĝerigante la sekurecon de la liniaviadiloj dum ties manovroj de ekflugo kaj alteriĝo. En la proceso de la "Kvinopo de Miami", usonaj militistoj, kiel la kolonelo Eugene Carol, kaj de oficistoj de la registaro Clinton, inter alie s-ro Richard Nunzio, mendite de la defendo, atestis esti avertitaj s-ron Basurto : "La kubanoj fine perdis la paciencon."

Post ses semajnoj pasigitaj en Miami, s-ro Gonzales estis sukcesinta venigi sian familion. En tiu epoko, s-roj Castro kaj Clinton estis komencintaj diplomatan dialogon por lukti kontraŭ la terorismo. Kaj, en junio 1998, Havano eĉ transdonis al la FBI la informojn ricevitajn de la grupo enfiltiĝinta en Florido. Estas ĝuste tiuj dokumentoj kiuj servis por aresti la kvin kontraŭteroristajn agentojn !

La unua proceso okazis fine de 2001, en Miami. Dek-sep advokatoj elektitaj de la kortumo rezignis pro timo al reprezalioj en ŝtato, Florido, kie la antikastrista komunumo estas la plej multnombra kaj la plej agresema. "Nur pro tiu kialo," substrekis s-ro Paul McKenna, senpete komisiita advokato de s-ro Gerardo Hernández - la proceso. laŭ niaj leĝoj, devis ne okazi en Miami."

Dum la debatoj, la akuzisto rekonis ke la kvin kubanoj havis nenian aliron al informoj koncernantaj la usonan nacian sekurecon. Li akuzis ilin cetere ne pro spionado, sed pro "konspiro cele al spionado" - kulpigis ilin pro "esti havinta la intencon fari krimon" ! Malgraŭ tiu jura kuriozaĵo, la ĵurio kondamnis ilin al tre pezaj punoj, kiel "komanditantojn" de la pafo kontraŭ la du aviadiloj de Hermanos al rescate, ago decidita de la kuba registaro responde al provokoj... Prestiĝa defendanto de la civitaj rajtoj, s-ro Leonard Weinglass, kiu defendas unu el la kvin, asertis : "La registaro de Usono kulpigis ilin ĉar ili tro proksimiĝis al ĝiaj propraj teroristaj retoj."

Estas tiu politiko, kaj la sindromo de la "sieĝata insulo", kiu igis la kuban registaron en marto 2003 reagi brutale, en maniero pli ol kontestebla, kaj kondukis al la aprilaj procesoj kontraŭ neperfortaj opoziciuloj, kun ekscesaj punoj, kiel al ekzekutoj - finante trijaran moratorion pri la mortpuno - de tri ostaĝprenuloj. Mesuroj same abomenindaj kiom la tensi-strategio de s-ro Bush.

Tiu strategio montriĝis lastatempe per sendo al Havano, kiel ĉefo de la sekcio de usonaj interesoj, de s-ro James Cason, "falko" ligita al la ekstremdekstra grupo kiu, sine de la registaro, pilotas la rilatojn de Vaŝingtono kun Latinameriko, kaj kie oni trovas ankaŭ s-rojn Otto Reich [13], Elliott Abrams, Johan Negroponte, ktp. S-ro Cason alvenis en Kubo kun beĝeto de proksimume 2 milionoj da dolaroj kaj la deklarita intenco (dum gazetar-konferencoj) "renversi la reĝimon" kaj krei situacion de alfrontiĝo. Laŭ s-ro Wayne-Smith, la supre citita usona diplomato : "La sinteno de s-ro James Cason kaj liaj kunvenoj kun la opoziciuloj sekvas celon de la registaro Bush provoki la kuban registaron." Kaj li aldonas : "Kubo ne povas toleri tiajn kunvenojn en la nuna kunteksto de la usona politiko. Tio estas falilo preparita por ĝia registaro." [14] La pezo de la kuba komunumo de Florido

Elde sia oficejo kaj sia sidejo, s-ro Cason faris al si amikojn per malmultekosta maniero : komputilo, kelkaj dolaroj kontante, sendiloj... Agado kiu konsternis la sincerajn opoziciulojn (s-rojn Oswaldo Payá, elisardo Sanchez) kiuj ne estis ĝenataj de la aŭtoritatoj kaj ne bezonis dolarojn por fari sian elekton. La demokratio ne firmiĝas aĉetante la konsciencojn.

Elektita en tre kontestitaj kondiĉoj kaj danke al la voĉoj de la floridaj elektantoj (post malvalidigi la voĉon de dekmiloj da afrik-usonanoj), s-ro George w. Bush dankas sian prezidantecon al la masiva voĉdonado por li de la usonkuba komunumo, sovaĝe antikastrista, de Florido, ŝtato regata de lia frato. Dankeme, s-ro Bush promesis ĝeni Kubon, saboti ties turismon, fortigi la embargon kaj renversi la reĝimon.

Certa eŭropa maldekstrularo ne ĉesas denunci la sintenon de la kuba reĝimo, sed ĝi silentas pri la konstantaj agresadoj suferataj de Havano. Tro ofte tio signifas prisilenti la ĝen-atakojn de la registaro Bush kontraŭ Kubo, kiel lastatempe substrekis, inter alie, Howard Zinn, Edward Said kaj Noam Chomsky. [15]

Kiu ajn postulas de Havano pli da demokratio, ne devus forgesi ke la homaj rajtoj entenas ankaŭ la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, pli bone defendataj en Kubo ol en multaj landoj. Cetere, koncerne la liberecojn, necesas ke la kazo de Kubo ne kaŝu aliajn kruelajn realaĵojn : la skandalon de la usona bagno de Guantánamo, kaj la sistemajn perfortojn al la homrajtoj kiuj sekvigas centojn da mortoj ĉiujare en Kolombio, en Gvatemalo, en Peruo, Bolivio, Meksiko [16] kaj en aliaj landoj pri kiuj certaj pensas ke la demokratio revenis simple ĉar tie okazas voĉdonadoj ĉiujn kvar aŭ kvin jarojn... [17]

Gianni MINÀ

Vd la kvin kubanojn kaj iliajn paroladojn antaŭ la tribunalo en Florido -vl.

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live