Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Feministinoj pri patrinoj kaj patrineco

$
0
0

FEMINISMO


Famaj feministinoj pri patrinoj kaj patrineco


Clara Zetkin (1857 -1933) :


La ino, kiu nun kiel akiranto de mono devas dediĉi sian plej bonan parton de forto al la profesia laboro, ĝenerale ne povas doni al la infanoj kaj al la viro tion, kion ili meritus. En dolorriĉaj konfliktoj ŝi devas ĉiutage serĉi respondon al la demando : Kion mi kulpas al la familio, kion al la profesio, al la mondo ? Kaj eĉ se ŝi luktas ĝissange de sia spirito kaj animo, strebante al ekvilibro inter harmonia kun-kaj apudeco de siaj devoj : Nur tro ofte ŝi devas obei al la dura ordono de alternativa decido, eĉj se tiel estas, kvazaŭ glavo trapenetrus ŝian animon.


Se la profesia laboro de l' ino malkovras la mondon, jen ŝi redonas al la viro la hejmon. Ĉar tiukaze, se la ino staras en ĉiuj kampoj de la homa agado kiel kunlaborantino apud la viro, jen tiu gajnas tempon kaj forton, kiel kunlaboranto ĉe la finkonstruo de la hejmo kaj povas roli kiel edukanto de la infanoj apud la ino.


(el "La studento kaj la ino", 1899)


Alexandra Kollontai (1872-1952) :


Se ni volas ebligi al la inoj la kunlaboron en la produktado, jen la kolektivo devas forpreni al la inoj ĉiujn ŝarĝojn de la patrina rolo, ĉar alie la natura funkcio de la inoj estus eluzata de la socio. Laboro kaj la rolo kiel patrino tiukaze estas unuigeblaj, se la edukado de la infanoj ne estas pli longe privata tasko de la familioj, sed sociala tasko de la laborista ŝtato. La funkcio de la patrino ne devas necese esti tiu, ke ŝi devas nepre mem lavi la vindotukojn de sia infano, mem bani sian bebon kaj sidi ĉe ties lulilo. Estas tial nia ĉefa tasko malŝarĝigi la profesie laborantan inon de la neproduktiva flegolaboro al sia infano (....)


(el "La situacio de l' ino en la socia evoluo", 1921)


Simone de Beauvoir (1908 - 1986) :


Oni ne povas malferme devigi al la ino ricevi infanojn, oni povas ŝin plej bonŝance nur enfermi en situaciojn, en kiuj la patrina rolo estas la sola elirvojo por ŝi : La leĝo aŭ la moroj devigas la geedzecon al ŝi, preventiloj kaj abortigoj estas malpermesitaj, ankaŭ la divorco.


(el : "La dua genro", 1949)


Iris von Roten (1917-1990) :


Naski infanojn estas certe doto de la ino, kreiva ago, eĉ se nur de korpa naturo. La viroj ne posedas tiun kapablon. Estas malfacile devi akcepti tiun mankon. Ĝi povas esti kaŝita nur per la iluzio esti supera sur alia tereno al la inoj. Plej prefere la inoj kompreneble volus ambaŭ aferojn samtempe : nome naskkapablojn kiel individuo kaj kiel ino. Praktike la volupto de la inoj agi individue metas limojn al la emo krei homojn. Fari tion kaj ne lasi la alion estas la gvida sentenco. Tio kondukas la inojn al tio tre limigi la nombron de siaj infanoj.


(El : "Inoj en la ludkaĝo", 1958)


Betty Friedan (1917 - 1990) :


Ĉiu esplortesto, kiu aludis, ke laborantaj patrinoj estas respondecaj por la junulara krimeco, lernejaj malfacilaĵoj aŭ emociaj ĝenoj de la infanoj kaŭzis dikletere presitajn titolojn sur la frontaj paĝoj (...) Kontraŭe al tio esplortestoj, el kiuj montriĝas, ke laborantaj patrinoj estas pli feliĉaj, pli bonaj kaj pli maturaj patrinoj, en la publiko levas malpli da atento. Multaj esploroj montras en vero, ke infanoj, kies patrinoj laboras, ĉar ili simple volonte faras tion, malpli emas al psikaj ĝenoj, malfacilaĵoj en la lernejo aŭ"mankanta senco pri la propra valoro" ol infanoj de dommastrinoj.


(El "La ineca frenezo", 1963)


Betty Friedan (1817 -1990) :


La malsamrajtigo al la inoj kaj ilia subordigita stato en la socio estintece estis ligitaj proksime al la biologia fenomeno de la patrina estado. La esenca ŝanĝiĝo de la historia kaj politika realecoj de la inoj evidentigas, ke la patrina estado - iam neevitebla kaj pasive suferenda sorto, kiu limigis, difinis kaj plenigis ilian tutan inan vivon - nun ne plu neeviteblas, sed estas konscia decido, kaj ke tiu, se la ino decidas sin por patrina estado, ne plu povas influadi aŭ plenigi la plej grandan parton de ilia vivo. Ju pli malsekuraj fariĝas la laborlokoj, despli facile la inoj, por kiuj la propra profesia antaŭenveno anstataŭis la celojn de la inomovado, fariĝas denovaj atakatoj de seniluziiĝo. Ĉar tiukaze, se la inomovado ne eldevigas novajn sociajn solvojn de la konflikto inter familio kaj kariero, la kreskanta ŝarĝo de la superina sindromo havigos al la malnova formo de sekureco novan altirforton - do al la fidele zorganta edzo, al la hejmo kaj la familio, kiuj estis tiom malestimindaj fare de la feminismo.


(El "La dua paŝo", 1981)


Benoite Groult (nask. en la jaro 1920) :


Ĝis nun ni atendis infanon, se ni estis gravedaj aŭ por uzi ankoraŭ pli fian frazon, jen ni eniĝis en aliajn cirkonstancojn - nuraj pasivaj pacigaj formuladoj, kiuj laŭis al la malnova tempo. Pro la malhelpo de la gravediĝo - kaj pro la abortado - ni havas la eblon "fari infanon", elekti la patrinan estadon, esti subjekto anstataŭ objekto. Naski infanojn ne plu estas fatala, sed privilegio. (...) La dezirata patrina estado estas la fundamento de nia libero.


(El : "La fratino de Edipo", 1975)


Margarete Mitscherlich (geb, 1917) :


Longan tempon oni hontis en la inomovado esti patrino aŭ tamen patrina. Feministinoj vidis je tiaj bezonoj malestimindan postrestaĵon de antaŭemancipigaj tempoj. Nun ankaŭ en partoj de la inomovado okazis "ŝanĝo". Nostalgio kaj "nova patrineco" estas atuto. "Memefektivigo" kiel elvivado de patrineco havas denove bonŝancon. Kvankam ni vivas en socio regata de viroj, en kiu la "patrineco" kiel kvalito nur malmulte senteblas.


(el : La pacema ino", 1985)


Herrad Schenk (geb. 1948) :


La patrino, tion oni scias nun, ne estas anstataŭigebla, kaj la patrinoperdo en la frua infaneco estas terura sperto. La patrina amo estas la viveliksiro por la evoluo de la hometoj. Sed kun tiu riverenco pri la unika signifo de la patrino estas samtempe metita la baza ŝtono por ŝia forta kulposento - por ronĝanta ĉiama sento pri neperfekteco, sub kiu la inoj en nia tempo multe pli suferas ol inoj el pli malfruaj jarcentoj.


(el "Kiom da patrino bezonas la homo ?", 1996)


Alice Schwarzer (geb.1942) :


La"backlash"( retrofrapado) havigas al ni senekzemplan patrinkulton. (...) inoj rajtas, estas vere, havi profesion. Sed ili estu ankaŭ patrinoj, kaj ja bonaj patrinoj. Tago- kaj nokto-patrinoj. La moderna patrino ankaŭ je la tago en la buroo aŭ vespere en la restoracio kaptas ĉiutempe al la poŝtelefono, se la karaj infanetoj telefonvokas ilin. Ilia eterne malbona konscio pelas ilin en la ĉiaman disponigeblecon. Ju pli profesiaj la inoj estas despli da infanoj ili ricevas. Kaj jupli malprofesiaj ili estas des malpli da infanoj ili ricevas. (...) kiel tio klarigeblas ? Tute simple : En landoj kun multaj laborantaj inoj la ŝtato kaj la ekonomio havas ankaŭ precipe infanafablan politikon - de infanvartejoj ĝis tuttagaj lernejoj - tiel kiel pliigita akceptado de patroj kiel patrinoj. La fakto, ke inoj ne devas rezigni pri profesio kaj kariero, nur ĉar ili fariĝas patrinoj, evoluigas evidente la pliigitan naskemon. (...)


La escenca kaŭzo por la naska malemo de la gemanaj inoj estas tiu, ke la multe "priĵurata""unuigebleco de profesio kaj familio" estas nenio krom ĥimero. Almenaŭ por tiuj patrinoj, kiuj ne pli longe pretas rezigni je sia duono de l' mondo, nur ĉar la patroj kaj patro ŝtato ankoraŭ nun ŝarĝas ilin per la tuta dommastrumado. Aŭ la socio aŭ patroj transprenas finfine kunrespondecon por la infanoj - aŭ ili devos estontece rezigni pri la beno de infanoj.


(El gazeto EMMA, julio/aŭgusto 2001)


kunstarigis Cristina Fischer,
tradukis Donjo & Cezar


En sonĝo nur....

$
0
0

En sonĝo nur
ni niajn korpojn tuŝas
tremante pro volupt',
en sonĝo nur
mi en la brakoj kuŝas,
venkito jen sen lukt'.

En
sonĝo nur
ni pekas sen pudoro
regataj de pasi',
en sonĝo nur
mi tra feliĉa ploro
diradas al vi : ci !

1958



Eli Urbanova en Vikipedio

Luiza MIŜEL

$
0
0

Luiza M kun uniformo


La verko "Bazoj de Anarkiismo", de G.Balkanski, presita de la Broŝurservo de SAT, meritus analizon, se tiu estus farebla sufiĉe koncize. Ĉi tie mi nur deziras ĝustigi historian punkton pri Luiza MIŜEL (Louise MICHEL de MAHIS, 1836 ?-1905). La aŭtoro skribas, p.53 : "Io pli, eĉ la teroristoj-anarkiistoj ne metis en la perfortagon venĝ- kaj sangavidecon, kaj ne estis inspiritaj de malnoblaj sentoj. Iu Luiza MIŜEL, kiun la policistoj el ĉiuj landoj rigardis kiel organizanton de la perfortaj agadoj, en juĝejo defendas iun duonidioton, kiu kontraŭŝi aranĝis malsukcesan atencon." Tiu ekzemplo pri teroristoj-anarkiistoj estas miselektita.


Luiza MIŜEL estis profesie instruistino, sed ĉar ŝi rifuzis ĵuri fidelecon al la Imperio, ŝi instruis private. Laŭ gazeto de 1871, en sia lasta klaso, 24 strato OUDOT (1), ŝi havis 60 lernantojn. La "ruĝa virgulino" (tiel oni nomis ŝin) estis nobla kaj bonkora homo, abomenanta sangelverŝon. Jen kiel esprimiĝas la eldonisto de L.MIŜEL, Paul Victor STOCK (pol viktor stok) en memorando de 1935 :


"Intertempe, niaj rilatoj pliintimiĝis kaj el miaj multaj renkontoj kun la "petrolistino" (2) rezultis, ke ŝi iĝis mia amikino. Mi ne povis rezisti al la neimagebla bonkoreco de tiu virino, kaj la malfavora legendo, per kiu mia cerbo kontraŭŝi estis saturita, rapide forvaporiĝis ĉe ŝia kontakto. Ŝia altruismo estis neverŝajna kaj ŝia bonkoreco por ĉiuj mizeruloj - inkluzive bestojn - estis nekredebla ktp..." (3).


Membro de la Unua Internacio, L.MIŜEL partoprenis kiel soldato kun uniformo en la bataloj de la Komunumo de Parizo, precipe en ĝia defendo kontraŭ la Versajlaj trupoj, laŭŝi kiel dekmilo da aliaj virinoj, el kiuj la plimulto pereis dum la amasbuĉado. Kaptita en Montmartre, ŝi ial ne estis tuj ekzekutita laŭ la ordinara procedo, sed estis juĝita de militjuĝistaro. Ŝi konfirmis defie la akuzojn faritajn kontraŭŝi kaj petis por si mortpunon kiel merititan honoron pro sia plenrespondeca partopreno en la Komunumo, promesante, ke se oni lasos ŝin vivi, ŝi neniam ĉesos postuli venĝon kontraŭ la murdintoj de ŝiaj fratoj.


Ial, la juĝistoj ne opiniis oportune mortkondamni ŝin, kaj ŝi estis deportita al Novkaledonio. Laŭŝi mem, ŝi aliĝis al anarkiismo dum sia deportado, sur la ŝipo "VIRGINIE"(virĵini), en 1873 : "Mi rakontis multajn fojojn, kiel [dum la Kaledonia vojaĝo mi anarkiistiĝis]. Inter du kvietiĝaj momentoj, dum kiuj ŝi ne tro malbone fartis, mi komunikis al sinjorino LEMEL mian penson pri la neebleco, ke iuj ajn homoj havantaj la regpovon povus iam fari ion alian, krom krimi, se ili estas malfortaj aŭ egoismemaj ; esti neniigataj, se ili estas sindonaj kaj energiaj ; ŝi respondis al mi : "Tion mi pensas !". Mi multe fidis la rektecon de ŝia spirito kaj ŝia aprobo multe plaĉis al mi"(3). Havinte la sanon kaj la bonŝancon travivi, ŝi amnestiiĝis en 1879 kaj revenis Eŭropon. Ŝi neniam plu partoprenis en ia ajn perforta agado. Ŝi multe pli teruris senpaŭze la reakciularon per sia kapablo esprimiĝi por defendi la Komunumon de Parizo kaj denunci la krimojn de la Versajlaj amasbuĉistoj, konforme al sia promeso. Ŝi nepre ne estis principa adepto de sanga perfortado, sed nur limigite uzis ĝin pro neceso en tre ekstrema kaj difinita situacio dum la komunumo, laŭ maniero ordinare konsiderata kiel armita ribelo aŭ civila milito, sed ne kiel terorismo. La perfortado uzita de la Komunumanoj por sia defendo estas sen komuna mezuro kun tiu, kies viktimoj ili estis.


Jam ĉe la komenco de la amasbuĉado en Parizo, dum kiu ĉirkaŭ cent mil laboristoj pereis, Jules FAVRE (Ĵul facr) nome de la Versajla registaro invitis la agentojn de fremdaj registaroj, arestigi kaj redoni al Versajlo la eventualajn rifuĝintojn, kiujn li nomis krimeguloj. L.MIŜEL laŭdas en sia verko la gloran gastigemon de Anglio, kiu malgraŭ sia malamikeco al la Komunumo de Parizo, responde nur akceptis la rifuĝintojn kaj ne redonis ilin. Nur la hispana kaj la belga registaroj konigis al Versajlo sian konsenton, sed Belgio ne plenumis ĝin.


La policistoj el ĉiuj landoj estis do ĝuste informitaj pri la vera naturo de la agado de la Komunumanoj, inter kiuj estis L.MIŜEL. Nur la krima Versajla registaro konsideris kaj traktis ilin kiel danĝerajn teroristojn.


Nur ĝi povas esti la reala fonto de la kalumnia noto uzita de G.BALKANSKI pri L.MIŜEL.


La agado de la Komunumanoj kaj de L.MIŜEL havas nenion komunan interalie kun la nuntempaj furiozaj teroristoj, sin nomantaj anarkiistoj aŭ io ajn, kiuj blinde murdas per pli malpli hazarde metitaj bomboj ktp. Troviĝas pli ĝusta analogio en la konduto de Salvador ALLENDE en ties lastaj momentoj. El marksisma vidpunkto, la Komunumo de Parizo estas fundamenta leciono pri provo de proletara diktaturo kaj ĝia sanga rebato fare de la burĝara diktaturo.


En siaj juĝoj L.MIŜEL ĉiam provis resti justa kaj modera ; ŝi ĉiam montris skrupulan objektivecon pri la konduto de homoj. Ŝi senkompleze juĝis la naivecon de la Komunumanoj, kies decida eraro estis, ke ili ne tuŝis la oron de la Banko de Francio, forlasita inter iliaj manoj en Parizo. La manipulita duonidioto menciita de G. BALKANSKI tiel malbone malsukcesis sian atencon, ke li lokis en ŝian kranion pistolkuglon, kiu neeltirebla dolore minacis ŝin ĝis la fino de ŝia vivo. Ŝi havis kuriozan koncepton pri la solvo de la lingva problemo : "...lasante iri mian penson, mi rigardis antaŭen, mi riskis tiun ideon, ke ĉar la penso estas elektro, ĝi estas fotebla kaj ĉar ĝi ne havas lingvon, ĝi estus desegnata per signoj similaj al fulmlumaj sulkoj, la samaj por ĉiuj dialektoj, iu stenografio."(3) Ke G.BALKANSKI miselektis sian ekzemplon pri teroristoj-anarkiistoj, tio pruvas nenion por aŭ kontraŭ la cetero de lia verko. Interalie, mi konsentas kun la principo, substrekita en la sama ĉapitro, de neperforto en konstruado de nova socio kaj en homaj interrilatoj. Precipe en landoj, kiel nuna Francio, kie per balotilo kaj aliaj rimedoj, konsiderindaj ŝanĝoj favoraj al la laborista klaso estas fareblaj, sanga perforto estas senrezerve kondamninda.


el Sennaciulo, decembro 1982, p.100


Notoj :


(1) Tiu strato ne plu estas trovebla sur plano de Parizo (*).


(2) Oni nomis petrolistinoj virinojn, kiujn oni arestis pro ilia supozata partopreno en la t.n. krimoj de la Komunumo, precipe se ili estis kaptitaj kun botelo de petrolo, uzata ekzemple por lampoj, sed kiu estis supozita pruvo pri ilia intenco bruligi Parizon.


(3) "La Commune", de Louise MICHEL, eldonita de STOCK (represo).


(*) Plej probable temas pri eraro en tiu stratnomo. En la dekoka distrikto de Parizo, sur la monteto Montmartre (monmartr) troviĝas strato HOUDON, inter la placo PIGALLE kaj la strato DES ABBESSES. Jean Antoine HOUDON (udon) estis franca skulptisto, naskita en Versailles (1741-1828). Li skulptis multajn tombojn kaj mitologiajn figurojn, infanportretojn, bustojn kaj statuojn de siatempaj famuloj (J.-J.ROUSSEAU, VOLTAIRE, DIDEROT, B.FRANKLIN).

La trovo

$
0
0

Kuhunlich

Neniam manĝu nekonataĵojn. Tio validas ne nur por fremdspecaj fruktoj kaj naturproduktoj tio eĉ pli validas por kemiaj fabrikaĵoj.

Dum tri semajnoj mi jam survojis. Kiel ĉiam mi iris sola. La praarbaro estas mia amiko. Mi konas la marĉojn malantaŭ Valadolido, la orkideajn arbarojn interne de Jukatano, kaj la kalkrifojn tie, kie surmape estas desegnita la limo al Honduraso.

Sep pumoj devis lasi la vivon, kaj amaso da bestetoj. La felojn mi enfosis. Sed mi mem iris plu al la altebenaĵoj. Eble mi ree trafos iun ruinlokon. Por antikva ornamaĵo la gringoj pagas grandegajn sumojn. Estas vere, ion novan mi ne trovis ; sed jam sur la vojo reen ; mi ankoraŭ serĉadis en la keloj de ruinigita templokonstruaĵo konata al mi. Tie mi ekvidis la virojn.

Unu el ili sidis en remburita fotelo antaŭ aparataro, kies taskon mi ne sciis. La alia kuŝis laŭlonge etendiĝinte apud la vando. Ambaŭ estis oldaj – blankhararaj kaj barbaj. Iliaj vestaĵoj memoris min pri trejnvestoj. Ambaŭ estis mortaj – elsekigitaj, mumiigitaj.

Antaŭ la sidanto staris skatoleto kun sukerpecetoj – almenaŭ mi supozis ilin sukero. Mi prenis la skatoleton kaj enpoŝigis ĝin. Dum longa tempo mi serĉis ornamaĵojn, sed ne trovis ion. Mi trovis nur amasegon de plenskribitaj paperoj, dratojn, vitron, radojn kaj similan fatrason. Finfine mi kontentiĝis pri kelkaj nekutimaj horloĝoj, kiujn mi forprenis de la mortintoj. Elgrimpinte el la malfermaĵo kaj iom ripozante, mi gustumis pecon de la sukero. Nu, certe, ĝi gustis tute alie ol atendite, sed tre arome kaj agrable. Tuj poste mi havis nekutimajn impresojn. La praarbara murmurado ŝvelis al harmonio. La arboj fariĝis pli plastikaj, la koloroj pli buntaj. Mi rimarkis aĵojn, kiujn mi ne atentis ĝis tiam : la graciajn movojn de bestoj, la dancon de la folioj, la signojn de spuroj en la sablo. Estis kvazaŭ oni malfermus fenestron en mi. La marŝo tra la arbaro neniam antaŭe tiom ĝojigis min. Neniam mi venkis malfacilojn tiel facile. Neniam mi estis tiom forta kaj tiel persistema, kaj eĉ des pli en la unua vilaĝo, kiun mi atingis ! Mi sentis min kiel princo kaj kondutis tiel. Kaj ĉiuj traktis min kvazaŭ ili scius tion. Ĉiuj deziris regali min. La knabinoj proksimiĝis kvazaŭ flugante.

Ĝis poste komenciĝis la kverelo kun Cochito. Aĥ, tio ege ĝojigis min montri miajn novajn fortojn. Mi pugnis la ursofortan viron ventren tiel, ke li renversiĝis. Poste mi krude batis lin de supre per miaj krucitaj manoj sur la nukon kaj pergenue puŝegis lin vizaĝen. Kiam poste ĉiuj furioze ĵetiĝis sur min, plenaj de malamo, tio ne terurigis, sed plezurigis min.

Mi kuris denove tra la arbaro, celante la urbojn. Mi rimarkis bone, ke mia ŝanĝo devenis de la blankaj kubetoj, kiujn mi ankoraŭ nun havis ĉe mi. Se ilia efiko malpliiĝis, mi manĝis kelkajn.

Alveninte Valadolidon, mi kuris al la plej proksima taverno. Knabino kun dek kruĉoj plenaj de tekilo sur la brakoj rapidis etpaŝete tra la ĉambro. Knabino fleksebla kiel serpento, bela kiel la diablo, kun blue nigra hararo kaj brilaj okuloj. Mi paŝis al ŝi kaj tiris ŝin al mi. Mi estus batalinta kontraŭĉiuj gastoj samtempe – por ŝi. Sed per lerta movo, ŝi liberigis sin de mi. Tondre ridis la viroj ĉe la tabloj.

„Razu vin, olduleto !“ŝi kriis kaj montris dum tio al obtuza spegulo en angulo. Sed tiu tute sufiĉis por montri ĝin al mi : Blanka hararo flirtis, griza barbo tremetis , olda ege sulkigita vizaĝo rigardis al mi. Dum kvar semajnoj mi pliaĝiĝis kvardek jarojn. Mi ŝanceliĝis al la benko kaj sinkis despere sur ĝin. Mi scias nun, ke oni senkoste ricevas nenion.

Tradukis Cezar el la scienfikcia rakontaro „La verda kometo“ ; Munkeno 1964

Gvidrezolucio kaj deklaracio de la 87-a SAT-Kongreso en Dinano

$
0
0

Gvidrezolucio 2014

La partoprenintoj en la 87-a SAT-kongreso :

- Alvokas al la membraro zorgi per la poresperanta fako de SAT, ke la priskriboj pri SAT minimumigu la eblecon de konfuzo inter SAT, LEA-oj kaj aliaj asocioj ;
- Alvokas al LEA-oj kaj similaj organizaĵoj zorgi, ke iliaj priskriboj minimumigu la eblecon de konfuzo inter ili kaj SAT ;
- Emfazas la poresperantan kaj porSATanan agadojn, por kiuj estas utilaj kaj uzendaj la strukturoj de LEA-oj, asocioj sendependaj de SAT, en la kadro de kiuj la membroj de SAT povas pli efike efektivigi tiun laboron ;
- Substrekas, ke SAT ne restu izolita asocio, sed tenu laŭeble plej densajn, kunlaborajn rilatojn kun samcelaj organizoj ne uzantaj Esperanton ;
- Kuraĝigas la gravan laboron de skipo, kiu klopodas krei pli taŭgan kaj ĝisdatan anglalingvan retejon ;
- Kuraĝigas la gravan laboron de skipo, kiu klopodas krei pli facile uzeblan kongres-regularon, kaj i.a. esploras la uzeblon de viki-sistemo tiucele ;
- Instigas la PK-on starigi debaton pri onteco de la SAT-sidejo ;
- Alvokas al pliriĉigo de Vikipedioj kaj memorigas, ke en la SAT-retejo estas materialo, kiu povas esti uzata tiucele ;
- Bonvenigante akuratan aperigon de planitaj eldonaĵoj por 2013-2014, kuraĝigas al SAT-EFK kiel eble plej baldaŭ eldoni la librojn La minuto antaŭ la sturmo, Nek pardono, nek redono kaj Silento de l' armiloj ;
- Instigas al plua pretigo de atestaĵa kompil-libro pri la Unua Mondmilito, samformate kiel Pariza Komunumo, kun vere tutmonda, sennacieca kaj klasbatala vidangularo ;
- Instigas al eldono far EFK de gvidlibro pri Madrido ;
- Invitas al la reeldono de ĝisdatigitaj versioj de la forvenditaj Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso kaj Plena Vortaro ;
- Kuraĝigas aktivulojn organiziĝi por eldoni T-ĉemizojn kaj organizi la mastrumadon de la stokoj, kunlabore kun EFK ;
- Instigas al sendo de jam aperintaj numeroj de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo al la novaj aliĝintoj ;
- Bonvenigas la malaltiĝon de la abonprezo de Sennaciulo je 75% de la plena kotizprezo ekde la jaro 2015 ;
- Kontentas, ke la sendado de Sennaciulo rekaptis sian aper-ritmon kaj vokas al plua plifortigo de la redaktoskipo per aldono de pliaj membroj ;
- Proponas malfermon de rubriko en Sennaciulo pri la temo “Civitanoj loke konstruas ontecon”, kaj petas de la dumkongresaj prelegintoj provizi sian paroladon tiucele ;
- Vokas al la membraro kaj la PK daŭre serĉi perantojn por tiuj mondopartoj, kie ili estas bezonataj ;
- Atentigas la membraron, ke pro malfruaj aperigoj de Sennaciulo, la limdato por kanditatiĝi al la PK kaj la ĜK-aro nun estas prokrastita ĝis la 15-a de Septembro 2014 ;
- Akceptas la kongresproponon en Nitro (Slovakio) de la 8-a ĝis 15-a de Aŭgusto 2015 kaj instigas al membroj aliĝi ekde kiam eblos ;
- Bonvenigas la proponon de Hercbergo (Germanio) por pli posta jaro ;
- Konsideras eblecon kongresi en Slovenio ;
- Petas de la PK plu flegi la kontaktojn por kongresi en Tunizio ;
- Instigas kamaradojn pripensi transkontinentan kongreson pere de retaj komunikiloj ;
- Instigas al reeldono de la flugfolio pri SAT, kaj invitas interesatojn enskribiĝi en la dissendolisto de la Poresperanta Fako por detale pridiskuti la reeldonon ;
- Instigas la membraron, ĉar en diversaj areoj de la mondo, la torturojn, la kondamnojn kaj militojn subtenas la religioj kaj la povoj, batali por la disigo inter ŝtatoj kaj eklezioj, kaj precipe al diskonigo de la penslibereco en ĉiuj kampoj de la socio.

Deklaracio 2014

La 87-a SAT-kongreso, kunveninte en Dinano, Francio, de la 9-a ĝis la 16-a de Aŭgusto 2014 :

- Konstatas, jarcenton post la Unua Mondmilito, ke la kaŭzoj kiuj kreis la kondiĉojn por la fondo de SAT plu ekzistas, ke naciismo plu plagas en Mezoriento kaj Ukrainio ekzemple, kaj disponigas la kolumnojn de Sennaciulo por helpi al laboristoj ĉiulandaj unuiĝi super la naciaj baroj ;
- Alvokas al paca solvo de la konflikto inter Israelo kaj Palestino ; denuncas la daŭran koloniigon de la palestinaj teritorioj kaj subtenas petojn, ke ĵusaj militaj krimoj estu juĝitaj de la Internacia Kortumo ;
- Vokas al la flankoj en la daŭraj konfliktoj en Mezoriento kaj Ukrainio, kiel eble plej rapide atingi pacan solvon per la rimedoj de interparolado kaj de “peranto”, se necese ;
- Bedaŭre konstatas en la mondo evidentan ligon inter religio, ekonomio kaj politiko, kiel fi-operacioj por malpermesi esprim-liberecon kaj ankaŭ pens-liberecon ;
- Kuraĝigas antaŭenigon de tiaj lokaj agadoj, kiuj kondukas al pli justa konduto.

La unua de majo en la "Tria Regno"

$
0
0

La unua de majo en la nazia reĝimo


Post la transpreno de la potenco en la jaro 1933 la naziuloj havis inter la ofte socialdemokrate kaj komuniste orientataj laboristoj multe malpli da adeptoj ol tio estis la kazo en aliaj profesiaj branĉoj. Unuavica celo de la nazia gvidaro tial estis la enplekto de la laboristoj en la novan reĝimon, tiel kiel la politika senpotencigo de la sindikatoj, kiujn ili rigardis „ŝirmejo de la juda-bolŝevista mondokomploto“. Por fortigi inter laboristoj la simpation por la naziismo la reĝimo klarigis la unuan de majo kiel „Tagon de la nacia laboro“ kaj kiel laŭleĝan festotagon de la ŝtato kun plena pagado de la salajro. Tiel ili ŝajne akceptis malnovan postulon de la internacia laboristomovado.


Sindikatestroj kiel Vilhelmo Leŭŝner aŭ Teodoro Leipart (1867-1947) troviĝis je kooperada kurso kun la novaj potenculoj. La Ĝenerala Germana Sindikata Ligo (Der Allgemeine Deutsche Gewerkschaftsbund - ADGB) jam devigis sin en februaro de la jaro 1933 pri politika neŭtraleco kontraŭe al al registaro, por certigi tiel sian transvivadon. La Ĝenerala Germana Sindikata Unuiĝo partoprenis en la majfestoj de la jaro 1933 kaj esperis eĉ la plenumon de pliaj socialaj postuloj. Sed la ŝtatpotenculoj alpropriigis la unuan de majo por si : Amasaj almarŝoj kaj grandstile aranĝataj manifestacioj havis la taskon peri la impreson de afableco al la laboristoj. Sed por Adolf Hitler kaj Josef Goebbels la festoj estis nur la efike surscenigata komenco por la disbato de la sindikatoj je la 2-a de majo en la jaro 1933.


Inter la naziismaj festotagoj la unua de majo en la sekvaj jaroj ludis elstaran rolon. La originan signifon de la plej grava festotago de la internacia laboristaro la naziuloj ŝovis rapide flanken. Dume la unua de majo en 1933 ankoraŭ estis festita kiel „La festotago de la nacia laboro“, mankis jam en la jaro 1934 en la nomo "Nacia Festotago de la germana popolo“ĉiu ligo al la laboro. Ĉe la transnomigo la naziuloj invokis sin je laŭdire pramalnovaj germanaj moroj. La unua de majo validis por ili kiel festotago jesiganta „la eternan vivcirkuladon“ĉe la komenco de printempo.


La majarbo kiel centrala simbolo estis ornamita per unu aŭ pluraj florkronoj, kiel estis jam la kutimo en multaj regionoj de Germanio antaŭe. Ununura krono simbolis la kuron de jaro, ĝis tri diversaj grandaj florkronoj simbolis la orbiton de la suno en la kuro de jaro pli kaj pli grandiĝantan. Aldoniĝis sub la nazia reĝimo dekoracioj kiel la svastiko, simboloj de la Germana Laborfronto (DAF) kaj de sia libertempa organizo "Forto per ĝojo“ (KdF) tiel kiel insignoj de diversaj profesiaj branĉoj de la laboro kaj de la metioj.


Jam semajnojn antaŭ la unua de majo oni ormanis ĉie en Gemanio konstruaĵojn, stratojn kaj festoplacojn, preparis festajn almarŝojn kaj lernis kantojn. Tiurilate la ŝtatpotenculoj atendis precipe fervoran engaĝonde la naziaj organizoj : Hitler-Junularo (HJ) , Ligo de Germanaj Knabinoj (BDM) aŭ Germana Laborfronto La solenaj festoj komenciĝis plej ofte jam vespere de la trideka de aprilo kun la enkantado de la majo. Apud printempaj lidoj oni kantis kantojn, kiuj laŭis al la intencita festkaraktero de „politika manifestacio“.


En la festtago mem okazis en la plej multaj lokoj festaj marŝoparadoj. Je la plej antaŭa loko marŝis plej ofte delegitaroj de la militfortoj (Wehrmacht), La ŝtorma taĉmento (SA), la protektstafeto (SS) kaj la Hitler-Junularo. Krome prezentiĝis DAF kaj iliaj fakorganizoj kun festoĉaroj kaj festmarŝo de la membroj. Popolfestoj, kantado kaj dancado, infanludoj, kermesoj kaj sportaj konkursoj kompletigis la majfestojn en multaj lokoj.


Parto de la solenecoj en la tuta lando estis la radiodisaŭdigoj de la paroloj de Hitler en la centrala ŝtata soleno en Berlino, kiu prezentis kun manifestacioj, muzik-kaj artflugaj prezentoj , militistaj ekzercoj kaj finfina nokta pirokteknika lumludo gigantan propagandan eventon, kiu oficiale allogis pli ol milionon da homoj el ĉiuj partoj de Germanio. Ĉe tio la naziuloj uzis simbolfortajn ritojn, por konvinki la amasojn pri si mem. Hitler plantis en la jaro 1933 en Berlino ĉe la unua majfesto sur la kampo de Tempelhof arbon, „la Hindenburg-kverkon“, kiu jam kvar monatojn poste estsis forhakita de nekonatuloj. Ankaŭ en multaj aliaj lokoj de la Germana Regno oni plantis dum la majsolenoj arbojn – la tielnomatajn Hitler-kverkojn.


Laŭ interretaj informoj de la Germana Historia Muzeo en Berlino, http://www.dhm.de/ kompilis kaj tradukis Donjo & Cezar

Internacia Tago de l' Virinoj je la 8a de marto

$
0
0

migdalofloroj


La 8-an de Marto 1910 en Kopenhago, Konfederacio de socialistaj virinoj de ĉiuj landoj kreis tiun tagon kun celo propagandi la voĉdonrajton por virinoj.


La 8-an de Marto 1914, virinoj postulas voĉdonrajton en Germanio, kiun ili akiros la 12-an de Novembro 1918.


La 23-an de Februaro 1917 (laŭ Gregoria kalendaro) kiu respondas al 8-a de Marto (laŭ Julia kalendaro) en Sankta Peterburgo la laboristinoj manifestacias en la stratoj postulante panon kaj la revenon de iliaj edzoj el la militfronto.


Interese noti : ke la ordono de 21.a de Aprilo 1944, donas voĉdonrajton al francinoj, kiun ili uzos la unuan fojon la 20-an de Aprilo 1945 por la municipaj elektoj. (Tio estas unu jarcenton post la viroj, kiuj voĉdonas en Francio ekde la jaro 1848).La rajto esti elektitaj por la virinoj estas nur teoria kaj simbola en tiuj jaroj.


La 8-an de Marto 1948 en Francio 100.000 virinoj defilas en Parizo de la Placo de la Respubliko ĝis la statuo de Jeanne d'Arc. En pluraj francaj urboj okazas samaj manifestacioj (5000 virinoj en Liono, 30.000 en Marsejlo).


La usonanoj provis alproprigi al si la daton de Ina Tago (Woman Day) sekve al iu virina striko de la 8-a de Marto 1857. Tiu ĉi striko en Novjorko estas iu mito kiu neniam okazis, sed ili uzis tiun miton por elekti la daton de 8-a de marto). 1971, Svislando donas voĉdonrajton al virinoj.


La 8-an de Marto 1975 la Unuiĝintaj Nacioj komencas festi la Internacian Inan Tagon.


En Francio oni komencas festi oficiale la Internacian Inan Tagon, 8-a de marto, ekde la jaro 1982 danke al la socialista registaro. Tamen oni devas konstati ke tiu tago ne plu havas protestan karakteron.


La 8-an de Marto 1986, en Ĉilio, la manifestacio estis perforte haltigita, kaj la saman tagon en Vaŝingtono 100.000 personoj manifestaciis kontraŭ la deziro de konservuloj nuligi la rajton aborti.


En 1988, en Sovetunio la 8-a de marto estis elektita por lanĉi la unuan konkurson pri beleco....


La 8-an de marto 2001, estis inaŭgurita la unua TTT-paĝo pri la Ina Tago por noti ĉion kio estis farita kaj dirita pri la Inaj kondiĉoj. La historio daŭras.......


el Sennaciulo , marto 2005

Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

$
0
0

La 30-an de Julio 2013 okazis la kunsido de la Liberecana Frakcio de SAT en Madrido, Hispanujo. Ĝin partoprenis deko da homoj.

Unue, K-do Kani sciigis, ke li klopodis kontakti la katalunan sindikaton COS, kaj la anarki-sindikatojn CGT kaj CNT por informi ilin pri la SAT-Kongreso en Madrido. CNT donacis gazetojn kaj kalendaretojn. K-do Brandon same sciigis IWW pri la kongreso.

En 2012 ekis ekspozicio de la CGT pri Esperanto, tra la tuta Hispanujo. Oni komence planis uzi ĝin dum la SAT-Kongreso, sed finfine tio ne okazis pro nesufiĉa spaco kaj netaŭga loko. Tamen, tiu ekspozicio kaj aliaj faktoj klare elmontras la akcepton de Esperanto en la liberecanaj medioj hispanaj.

Dum la lasta jaro, aperis materialoj rilataj al Esperanto en la gazetoj de la CNT. K-do Kani sendis artikolojn kaj fotojn pri la SAT-Kongreso en Jalto antaŭ Julo 2012 kaj pri la SAT-Kongreso en Madrid, sed ial ilia publikigo estis prokrastita. Poste li devis reverki ilin, kaj nur en Aprilo aperis duonpaĝa artikolo en la gazeto CNT. K-do Andreo Hoaro sciigis, ke anoj de la CGT, i.a. K-doj Jurgo Alkasaro kaj Jesuo Gonzalez, esperantigis afiŝojn kaj sciigojn de sia sindikato, kaj sendis la retligojn al la dissendolisto de la LF.

K-do Andreo Hoaro raportis pri siaj agadoj en Montpeliero kaj ene de sia anarki-komunisma organizo Liberecana Alternativo (france Alternative libertaire). Dum la pasinta jaro, li gvidis vesperan kurson por komencantoj. Ĝi okazis en anarkiista biblioteko de Montpeliero, kiu nomiĝas “Askaso-Duruti”. Estis preskaŭ deko da gelernantoj (laboristoj kaj studantoj), kiuj sukcese trapasis la unuagradan ekzamenon de la Franca Esperanto-Instituto. Unu el ili, ano de la franca CGT, ekkorespondis kun komencantino de la hispana CGT, danke al kunlaboro kun K-do Jurgo Alkasaro, kiu instruas Esperanton kadre de la sindikato en Baix Llobregat. K-do Andreo Hoaro proponis, ke ni klopodu plioftigi tiajn kunlaborojn.

En Novembro 2012, K-do Jurgo Alksaro venis Montpelieron por prelegi kun alia sindikatano pri la socia situacio en Hispanujo. Bedaŭrinde, la prelego okazis en la hispana, kaj estis iom fuŝe buŝtradukita. La 14-an, ili ankaŭ partoprenis en manifestacio kun flagpanelo en Esperanto. Raporto pri tio aperis en Sennaciulo.

Dum la lasta somera aranĝo de Liberecana Alternativo, K-do Andreo Hoaro neformale parolis pri Esperanto kun pluraj gekamaradoj kaj konstatis, ke pluraj interesiĝas pri la ideo kaj estas tre scivolemaj. Tio surprizis lin, ĉar la montpeliera grupo tute ne interesiĝas pri nia afero. Dum la aranĝo stariĝis pluraj proponoj, i.a. gvidi kurseton dum la venonta somera aranĝo kaj skribi proponon por la venonta kongreso de la organizo, kiu agnoskus la utilon de la lingvo Esperanto por la liberecanoj. Se tia propono iam estos akceptita, tiam kunlaboro kun Esperantistoj povos okazi kadre de Anarkismo, internacia reto da anarki-komunismaj kaj platformismaj organizoj (vd. http://anarkismo.net).

K-ino Juliette Ternant starigis demandon pri la neapero de la LF en Sennaciulo. Ŝi proponis, ke la LF-anoj klopodu kiel eble plej ofte provizi LF-parton de Sennaciulo. Tio povus esti unua paŝo al renasko de la Liberecana Ligilo, kiu iam estis regule aperanta organo de la LF, prizorgita i.a. de aktiva grupo en Svedujo. K-do Kani insistis pri tio, ke la enhavo de la kontribuoj por la LF-parto ne nepre rilatu al Esperanto : sufiĉas, ke ili iel rilatas al liberecanaj ideoj.

K-do Brandon parolis pri sia sindikato IWW. IWW estas ne anarkiista, sed revolucia sindikato, kies anoj troviĝas precipe en Usono kaj Kanado. Li iom propagandas por Esperanto kadre de la asocio, kaj jam renkontis du kamaradojn, kiuj lernas Esperanton. Ankaŭ en Britujo estas unu aŭ du kamaradoj esperantistemaj. Li starigis la demandon pri vigligo de la interesoj pri internacia lingvo en mondregionoj, kie ties utilo ne evidentas pro maldiverso de la lingvoj. Se liberecanaj SAT-anoj plu troviĝas en Svedujo, ni nepre kontaktu ilin. Same, ni kontaktu K-don Eduardo Vivancos.

K-do Kani parolis pri pasintaj agadoj. Martin Bustin iam multe zorgis pri la LF, sed bedaŭrinde forpasis. Juna CNT-sindikatano estis varbita de Martin. La dissendolisto devus esti revigligita. Troviĝas liberecanaj SAT-anoj en pluraj landoj (Viola en Japanujo, Ivica en Kroatujo,...).

Kiam K-do volas aliĝi, oni sendu ties adreson al la dissendolisto, por ke ĝi estu aldonita.

K-do Guy Cavalierŝatus partoprenis en la dissendolisto de la LF.

K-do Gari Mikle menciis la fakton, ke la Sennaciisma Frakcio havas du dissendolistojn : unu publika, kaj unu privata. La privatan rajtas partopreni nur la SF-anoj. Ĉu ni adoptu la saman principon ?

K-do Ĝemil Kesous sciigis, ke lia artikolo pri Sankta-Imjero kaj Esperanto aperis ankaŭ en Le Monde libertaire, organo de la franca organizo Liberecana Federacio. Poste li starigis du demandojn : (1) kion pri la esperantigo de Anarkio de Elizeo Rekluzo, (2) kion pri LabourStart ?

Ni revivigu la LF-parton de la retejo de SAT.

Baldaŭ okazos la kongreso de la Internacia Laborista Asocio (ILA, hispane AIT, angle IWA) en Madrido. Ĉu eblus havi Esperanto-budon tie ? Ĉu ni sendu mesaĝon al la kongreso, al aliaj konfederacioj de ILA (USI en Italujo, FAU en Germanujo, ktp.) ? Tia mesaĝo devus estis en la angla kaj la hispana.

Ni prilaboru flugfoliojn kaj glumarkojn. K-do Andreo Hoaro skribos malneton de flugfolio disdonota al liberecanoj por sciigi pri kaj varbi al Esperanto kaj SAT. Ĝis estos tradukenda al kiel eble plej da lingvoj. Pluraj proponoj : 1. utiligi 200 eŭrojn el la kaso de la LF por elpresi koloran, belaspektan flugfolion trilingvan (angla, franca kaj hispana) ; 2. presi nur laŭbezone, unulingve ; 3. fari belaspektan flugfolion kaj interkonsenti kun SAT-EFK pro ĝin elpresi.

Oni starigis demandojn pri mono. Kiom da mono ni bezonas ? Ĉu ni denove kotizu ? Se jes, ni bezonas kasiston. Nuntempe SAT havas la monon de la LF je nia dispono. Laŭ Kani, la LF havas proksimume 1 400 €.

K-do Andreo Hoaro proponas, ke ni starigu retrimedon por kunlaborado de la liberecanaj kursgvidantoj de Esperanto. Tio ebligus i.a. pli facilan korespondadon de la liberecanaj Esperanto-komencantoj.

Pluraj esperantistaj liberecanoj agas ekster SAT. Kiel pli efike agadi kun ili ? Ĉu per dissendolisto, ĉu per forumo ?

Por la liberecana frakcio de SAT, raportis Andreo Hoaro


Dek boteloj

$
0
0
Dek boteloj (melodio de la ŝerckanto)
Mi plukis la ŝerckanton el la kajero "Ni kantas en Esperanto", redaktita de Ludoviko Schödel, la notojn desegnis Elvira Appel, 2-a eldono, Esperanto-Unuiĝo en la Kultura Ligo de GDR, Berlino 1989.

Dek boteloj
(ŝercokanto)

1-a strofo :
Dek boteloj pendas de la mur' ;
dek boteloj pendas de la mur'.
Sed, se akcidente falus unu nur,
jam nur naŭ boteloj pendus de la mur'.

2-a ĝis 9-a : Tiel laŭvice de naŭ, ok, sep, ktp. ĝis du.

10-a :
Jen botelo pendas de la mur',
jen botelo pendas de la mur'.
Sed, se akcidente falus tiu nur,
jen plu nur odoro pendus de la mur'.

PS : Mi lingve iom ŝanĝis la tekston. (cez)



La nova jar'

$
0
0
Silvestroraketo


La nova jar', la nova jar’,
La homojn plibonigas.
Sur ĉiu strat’, en ĉiu dom’,
Afabla estas ĉiu hom’.
La nova jar’, la nova jar’ ;
La homojn afabligas !

La pordistin’, la pordistin’,
Nun ĉiam bonhumoras !
Antaŭe vane kaj sen fin’,
Dumnokte mi petegis ŝin ;
Sed nun ŝi enirigas min
Tuj kiam eksonoras !

La poŝtportist’, la poŝtportist’,
Deĵoris tre malbone.
Ne venis li dum pluvveter’
Kaj nur malofte dum somer’.
Sed eĉ por simpla cirkuler’
Li venas nun persone !

Kaj la barbist’ traktadis min
Samkiel malamikon !
Li senhezite, laŭ okaz’,
Detranĉis pecon de la naz’,
Kaj li al mi sen parafraz’
Manĝigis la penikon !

Sed la barbist’, sed la barbist’,
Min razas nun senvunde !
Kaj kun ĝentila kompliment’
Li diras, plena je atent’ :
"De viaj haroj cent po cent
Rekreskas tre abunde !

Kaj malfidela amatin’,
Al kiu mi min donis,
Kaj kiu laŭ infera plan’
Min trompis kun amerikan’
Ŝi skribis ĵus per propra man’
... Ke ŝi al mi pardonis !

Restoracia ĉefkelner’,
Li estis ĉefbarbaro.
Al mia frako kaj kravat’
Ŝprucigis saŭcon kun salat’,
Sed denun li pro korkompat’
Ĝin verŝas al najbaro !

Ho nova jar’, mi amas vin
Pro via dolĉa paco !
Sed diru, ĉu sincere vi
Tutsola sorĉas ĉion ĉi,
Aŭĉu ĝin faras multe pli
Nur la novjar-donaco ??

Rimarkoj : La ideo fari el kristnaska kanto novjaran, estas unu el multaj ŝercoj, kiujn povas elpensi nur tia homo kia la fama humuristo Schwartz, parizano kaj gvidanto de la kabaredo "Verda kato" kaj redaktoro de la sprita gazeto "La Pirato", kiu pikis ĉiun sen pardono. Apenaŭ imagebla, ke li laboris dum multaj jaroj kiel oficisto en banko... eĉ en pli alta pozicio. (Cez)

Kajto kantas "Ran-kvarteto de Julio Baghy"

$
0
0




Julio Baghy
Ran-kvarteto

(Kajto kantas )


Sub tegmento staris kuvo, dum somera densa pluvo.
Sed tegmento baris pluvon, pluvo falis apud kuvon.
Ĉar el pluvo kuv' ne havis, pro la soifo ranoj kvakis. (2-foje)
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

Akva kuvo, akva kavo.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvakas ni al Akvoavo.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvar kvakantoj kvardekvoĉe, kvartet-kvakas plenriproĉe,
Pro mankhav' de la kava kuvo, en la akvokuv' sen pluvo.

Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)
Kava kuvo vane vakas.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvankam ni por pluvo kvakas.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvodlibet' de ĥor' kvakanta, en la kuva kav' vakanta.
Kvakas kvere : Akvoavo, akvon al la kuvokavo.
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

Tio pruvas : se dum pluvo, staras sub tegment' la kuvo,
Ranoj vane kvaki povas, se je salto sin ne movas.
Do ne kvaku kiel ranoj, karaj gesamideanoj ! (2-foje)
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

rano bonkora

2014 세계무민족성협회(SAT) 선언문

$
0
0

2014년 8월 9일부터 16일까지프랑스디난에서열린제87회SAT대회의참가자들은다음과같이선언한다.

-제1차세계대전이후한세기동안, SAT의설립조건을만들어냈던원인들인민족주의의재앙(예컨대중동과우크라이나에서처럼)이계속되고있음을확인하며, 민족의장벽을넘어모든나라의노동자들이단결할수있도록돕기위하여<무민족자(Sennaciulo)>의기사(칼럼)들을자유롭게활용할수있도록한다.

-이스라엘과팔레스타인사이의분쟁에대한평화적해결을촉구한다. 팔레스타인영토의지속적인식민지화를고발하고, 최근의전쟁범죄들이국제형사재판소에의해심판을받도록하자는요청들을지지한다.

-중동과우크라이나에서지속적인분쟁이대화를통하여, 또필요하다면“중재자”를통하여가능한한빨리평화적해결에이를수있도록호소한다.

-유감스럽게도표현의자유와사상의자유를억압하기위해비열한방법으로세계의종교, 경제, 정치가명백히유착하고있음을확인한다.

-더정의로운행동을이끄는지역적활동들의전진을응원한다.

Erklärung 2014

$
0
0

Der 87. SAT-Kongress, der in Dinan (Frankreich) vom 9. bis 16. August 2014 stattfand:
- stellt fest, dass ein Jahrhundert nach dem Ersten Weltkrieg die Ursachen, die zur Gründung von SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda: Anationaler Weltverband) führten, weiterexistieren, dass der Nationalismus als Übel fortdauert - wie zum Beispiel im Nahen Osten und in der Ukraine - und öffnet die Spalten der Verbandszeitschrift Sennaciulo zur Unterstützung von Arbeitnehmern aller Länder, die sich über die nationalen Schranken hinweg zusammenschliessen wollen;
- ruft zu einer friedlichen Lösung des Konflikts zwischen Israel und Palästina auf, verurteilt die fortdauernde Kolonisierung der palästinensischen Gebiete und unterstützt die Forderung, dass die begangenen Kriegsverbrechen durch den Internationalen Gerichtshof geahndet werden;
- ruft beide Seiten in den anhaltenden Konflikten im Nahen Osten und in der Ukraine auf, so schnell wie möglich eine friedliche Lösung mittels Gesprächen und, wenn nötig, durch einen Vermittler zu erreichen;
- stellt mit Bedauern fest, dass überall in der Welt die unheilige Allianz zwischen Religion, Wirtschaft und Politik oft dazu führt, die Gedankenfreiheit und das Demonstrationsrecht zu verbieten;
- ermutigt lokale Aktivitäten, die zu gerechterem Verhalten führen.

Übersetzung : LEA/G (Freie Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete)

Verda Trobadoro

$
0
0

Verda trobadoro


ANTAŬPAROLO


Okaze de la 75-jara jubileo de la Asocio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo FLE, ni decidis eldoni novan kantaron. Jam de kelka tempo sentiĝis la bezono je pli moderna kantokolekto. Ekzistas diversaj kantaroj, sed tiuj havas la malavantaĝon, ke rnankas muziknotoj aŭ, ke ili aspektas sufiĉe provizoraj.


Ĉi tiu kantaro havas muziknotojn kaj ni esperas, ke la aspekto estas sufiĉe alloga. La elekto de la kantoj estas subjektiva afero, ĉar diversaj geamikoj propronis kantojn, kiujn ili ŝatas. Kaj certe ne ĉiuj kantoj estas modernaj... sed jes tre agrablaj laŭ siaj melodio kaj teksto.


Ni kalkulis kun la malnova kantaro de FLE en tiu senco ke ni evitis aperigi kantojn kiuj jam troviĝas en tiu kantaro, escepte de du nemankipovaj. Diversaj kantoj el ĉi tiu kolekto famiĝis pro la pro la kasedoj de Edistudio el ltalio kaj pro tio ne povis ne esti en ĝi. Ni esperas ke, inverse, la publikigo de ĉi tiu kantaro stimulos al aĉetado, tiel ke la burĝonanta kanzonkulturo esperantista ekfloros. Ni aparte dankas al s.ro W. Holmes pro lia afabla permeso al ni publikigi diversajn tradukojn liajn de konataj kantoj. (Ĉi tiu kantaro estas komuna projekto de FLE kaj SAT-Junulfako. Tio montriĝas el la fakto ke pluraj aktivuloj partoprenis en la selektado de la kantoj, la tajpado de la tekstoj aŭ skribado de la muziknotoj. Necesas ĉi tie mencii Ursula Böhringer kaj Saskia Veen kaj danki ilin pro ilia laboro. Sed ankaŭ la pli matura generacio entuziasme kunlaboris : tial dankon al Cor Bruins kaj Poul Thorsen pro ilia kontribuo.


Ankaŭ aliaj geamikoj, kiuj komence helpis per sugestoj aŭ muzikpapero, estu dankataj. Ni esperas ke la kantaro plaĉos al vi. Certe ĝi enhavas kantojn, kiuj povos havi lokon ankaŭ en via koro. Agrablan kantadon deziras al vi la prizorgintoj de ĉi tiu kolekto :


Wil van den Blink & Bert de Wit


Heemstede, 1986-12-01.

Ne matura por la insulo

$
0
0
Insulo Elba / Insel Elba



Ne matura por la insulo

Pri la problemo simple fari forpermeson -
sen poŝtelefono kaj tekkomputilo

La ferio- kaj forpermesa tempo fariĝas en la laboreja ĉiutageco pli kaj pli ŝarĝo. Ĉar kolegoj kiel estroj mallernis simple forveturi. Anstataŭ tio ili montras vojaĝkutimojn, per kiuj ili tiranas la postrestadantojn en la oficoj. Jen ekzemple la tipo de la forpermesa rekordisto. Li ne ripozas por ekzemplo sur plaĝo, sed volas doni ankaŭ en la forpermesoj la plej bonan. Do li grimpas kun Reinhold Messner sur monton sesmil metrojn altan. Aŭ pli bone eĉ sur du da ili.

Se Messner pro terminoj ne povas partopreni, li faras transviveksurson en la bavaria arbaro. Sed, se la tiea vermdieto fariĝas tro enua por li, li partoprenas ĉe la triatlona konkurso en Havajo. Tiel fortiĝinte, li revenas al sia skribtablo por doni energiplenan puŝon al la tro lama teamo.

Tute alie kondutas la forpermesa pedanto. Li jam monatojn antaŭ la forpermeso komencas plani sian neĉeeston kaj pretigas kun granda amo pri la detaloj transdonprotokolojn por sia plurkapa forpermes-anstataŭ-teamo. Se li fine forvojaĝas, li telefonas plurfoje po semajno, hororigante siajn laborantajn kolegojn, por tiel kontroli la plenumadon de siaj direktivoj kaj por atentigi pri novaj gravaj evoluoj, pri kiuj li kompreneble ankaŭ forpermese estas tre bone informata.

Por siaj kolegoj malpli laborintensiva estas la vojaĝekzotikulo. Li prefere ĝenas ilin per siaj malkutimaj forpermesaj celoj, pri kiuj li jam antaŭe detale rakontas. Volonte li galopas sur la spuroj de Marko Polo al Ĉinio aŭ vizitas la imperiestrajn pingvenojn en Antarktiko.

Parenca al la vojaĝekzotikulo estas la kolektanto de forpermestagoj. Li tralaboras du jarojn preskaŭ sen interrompo, por poste entrepreni plurmonatan mondovojaĝon. Ĉe tio li frekventas dum la vagado ĉiujn atingeblajn interretkafejojn. Tiel sukcesas al li ĝojigi la kolegojn purfoje po semajno per tre ampleksaj vojaĝpriskriboj.

La eternan lamentulon atendas antaŭĉio kompreno. Jam en junio en belega suntago kun 25 gradoj laŭ Celsiuso li komencas plendi pri la trovarmego, kiu tre negative influas lian sangocirkuladon. Sed tio ne detenas lin aŭĝuste veturi al Greklando, por tie ardigi en la varmega sablo la delikatajn plandojn de siaj ŝuoj kaj esti cirkaŭata de arbaraj bruloj. Bedaŭrinde li malsanas post la forpermeso dum du semajnoj, ĉar ankaŭ lia stomako ne eltenis la fremdlandan manĝon.

Efektive timigata estas la lastminuta avertulo, al kiu apartenas antaŭĉio aliaj la estroj. Ili adiaŭas komence paceme en la feriojn kaj donas dum semajnoj eĉ ne etan vivsignon. La diligenta teamo sentas sin sur la sekura flanko. Sed mallonge antaŭ la momento, kiam grava projekto estas decidtia, la forpermesulo donas subite vivsignon kaj prezentas gravajn pripensindaĵojn, kiuj diskuteblos nur post lia reveno. La teamo do vane laboraĉis dum semajnoj.

Plia tipo ankoraŭ estas la tralaborinto. Li havas neniam forpermeson, eĉ se li migras sur la montetoj de Korsiko aŭ sidas sur la plaĝo de Akapulko. Ĉie li estas ekipita teknike je cent procentoj. Ĉe la laptopo li devas nepre aranĝi negocplanojn kaj analizojn pri la konkurantoj. Se li foje sinkas sur faldseĝon, li tuj kaptas la poŝtelefonon. Kun sia tro-aktiveco li estas trudiĝema ne nur al la kolegoj hejme, sed ankaŭ por la kunforpermesantoj, kiuj mallibervole fariĝas atestantoj de siaj pripensoj kaj direktivoj.

Restas ankoraŭ la ĝustatempaj forpemesantoj. Ili frapas la atenton per pliigita malstreĉiteco en la tagoj antaŭ la komenco de la forpermeso. Fine ili adiaŭas de la kolegoj, dum tri semajnoj ne plu aŭdeblas aŭ legeblas (eĉ ne retmesaĝe) kaj revenas je la unua tago post la forpermeso al la skribtablo. Ili apartenas al elmortanta speco.

el Sudgermana Gazeto
tradukis Cezar


LEA Kantaro

Gvidrezolucio kaj deklaracio de la 87-a SAT-Kongreso en Dinano

$
0
0

Gvidrezolucio 2014

La partoprenintoj en la 87-a SAT-kongreso :

- alvokas al la membraro zorgi per la poresperanta fako de SAT, ke la priskriboj pri SAT minimumigu la eblecon de konfuzo inter SAT, LEA-oj kaj aliaj asocioj ;
- alvokas al LEA-oj kaj similaj organizaĵoj zorgi, ke iliaj priskriboj minimumigu la eblecon de konfuzo inter ili kaj SAT ;
- emfazas la poresperantan kaj porSATanan agadojn, por kiuj estas utilaj kaj uzendaj la strukturoj de LEA-oj, asocioj sendependaj de SAT, en la kadro de kiuj la membroj de SAT povas pli efike efektivigi tiun laboron ;
- substrekas, ke SAT ne restu izolita asocio, sed tenu laŭeble plej densajn, kunlaborajn rilatojn kun samcelaj organizoj ne uzantaj Esperanton ;
- kuraĝigas la gravan laboron de skipo, kiu klopodas krei pli taŭgan kaj ĝisdatan anglalingvan retejon ;
- kuraĝigas la gravan laboron de skipo, kiu klopodas krei pli facile uzeblan kongres-regularon, kaj i.a. esploras la uzeblon de viki-sistemo tiucele ;
- instigas la PK-on starigi debaton pri onteco de la SAT-sidejo ;
- alvokas al pliriĉigo de Vikipedioj kaj memorigas, ke en la SAT-retejo estas materialo, kiu povas esti uzata tiucele ;
- bonvenigante akuratan aperigon de planitaj eldonaĵoj por 2013-2014, kuraĝigas al SAT-EFK kiel eble plej baldaŭ eldoni la librojn La minuto antaŭ la sturmo, Nek pardono, nek redono kaj Silento de l' armiloj ;
- instigas al plua pretigo de atestaĵa kompil-libro pri la Unua Mondmilito, samformate kiel Pariza Komunumo, kun vere tutmonda, sennacieca kaj klasbatala vidangularo ;
- instigas al eldono far EFK de gvidlibro pri Madrido ;
- invitas al la reeldono de ĝisdatigitaj versioj de la forvenditaj Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso kaj Plena Vortaro ;
- kuraĝigas aktivulojn organiziĝi por eldoni T-ĉemizojn kaj organizi la mastrumadon de la stokoj, kunlabore kun EFK ;
- instigas al sendo de jam aperintaj numeroj de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo al la novaj aliĝintoj ;
- bonvenigas la malaltiĝon de la abonprezo de Sennaciulo je 75% de la plena kotizprezo ekde la jaro 2015 ;
- kontentas, ke la sendado de Sennaciulo rekaptis sian aper-ritmon kaj vokas al plua plifortigo de la redaktoskipo per aldono de pliaj membroj ;
- proponas malfermon de rubriko en Sennaciulo pri la temo “Civitanoj loke konstruas ontecon”, kaj petas de la dumkongresaj prelegintoj provizi sian paroladon tiucele ;
- vokas al la membraro kaj la PK daŭre serĉi perantojn por tiuj mondopartoj, kie ili estas bezonataj ;
- atentigas la membraron, ke pro malfruaj aperigoj de Sennaciulo, la limdato por kanditatiĝi al la PK kaj la ĜK-aro nun estas prokrastita ĝis la 15-a de Septembro 2014 ;
- akceptas la kongresproponon en Nitro (Slovakio) de la 8-a ĝis 15-a de Aŭgusto 2015 kaj instigas al membroj aliĝi ekde kiam eblos ;
- bonvenigas la proponon de Hercbergo (Germanio) por pli posta jaro ;
- konsideras eblecon kongresi en Slovenio ;
- petas de la PK plu flegi la kontaktojn por kongresi en Tunizio ;
- instigas kamaradojn pripensi transkontinentan kongreson pere de retaj komunikiloj ;
- instigas al reeldono de la flugfolio pri SAT, kaj invitas interesatojn enskribiĝi en la dissendolisto de la Poresperanta Fako por detale pridiskuti la reeldonon ;
- instigas la membraron, ĉar en diversaj areoj de la mondo, la torturojn, la kondamnojn kaj militojn subtenas la religioj kaj la povoj, batali por la disigo inter ŝtatoj kaj eklezioj, kaj precipe al diskonigo de la penslibereco en ĉiuj kampoj de la socio.

Deklaracio 2014

La 87-a SAT-kongreso, kunveninte en Dinano, Francio, de la 9-a ĝis la 16-a de Aŭgusto 2014 :

- konstatas, jarcenton post la Unua Mondmilito, ke la kaŭzoj kiuj kreis la kondiĉojn por la fondo de SAT plu ekzistas, ke naciismo plu plagas en Mezoriento kaj Ukrainio ekzemple, kaj disponigas la kolumnojn de Sennaciulo por helpi al laboristoj ĉiulandaj unuiĝi super la naciaj baroj ;
- alvokas al paca solvo de la konflikto inter Israelo kaj Palestino ; denuncas la daŭran koloniigon de la palestinaj teritorioj kaj subtenas petojn, ke ĵusaj militaj krimoj estu juĝitaj de la Internacia Kortumo ;
- vokas al la flankoj en la daŭraj konfliktoj en Mezoriento kaj Ukrainio, kiel eble plej rapide atingi pacan solvon per la rimedoj de interparolado kaj de “peranto”, se necese ;
- bedaŭre konstatas en la mondo evidentan ligon inter religio, ekonomio kaj politiko, kiel fi-operacioj por malpermesi esprim-liberecon kaj ankaŭ pens-liberecon ;
- kuraĝigas antaŭenigon de tiaj lokaj agadoj, kiuj kondukas al pli justa konduto.

Gabriel García Márquez – Lasta renkontiĝo

$
0
0

ONI DIRIS al mi, ke li estas en Havano, sed ke, suferanta, li deziris vidi neniun. Mi sciis, kie li tie kutime loĝas : en belega dometo, malproksime de la centro. Mi telefonis, kaj Mercedes, lia edzino, forbalais miajn skrupulojn : „Tute ne, ŝi diris al mi kun varmo. Tio estas por forteni la tedulojn. Venu, „Gabo”ĝojos vidi vin.”

En malseka varmo, sekvamatene, mi paŝis tra aleo de palmoj kaj prezentis min ĉe la pordo de ilia tropika vilao. Mi ne sciis ke li suferas kanceron de limfo, kaj ke li submetiĝis al lacigega ĥemiterapio. Oni diris ke li estas tre trafita. Oni eĉ atribuis al li korŝiran leteron de adiaŭo al siaj amikoj kaj al la vivo ... Mi timis troviĝi antaŭ iu tuj mortonta. Mercedes venis por malfermi al mi kaj, je mia konsterno, ŝi diris al mi kun rideto : „Eniru. „Gabo” venos ... Li finas sian partion de teniso.”

En la varma lumo de la salono, instalita en blanka kanapo, mi vidis lin iom poste proksimiĝi, efektive en plena formo, kun siaj krispaj haroj ankoraŭ malsekaj de la duŝo kaj kun hirtaj lipharoj. Li portis orkoloran gŭajaberan ĉemizon, tre larĝan blankan pantalonon kaj ŝtofajn ŝuojn. Vera persono de Visconti. Frande trinketante glacian kafon li klarigis ke li sentas sin „kiel sovaĝa birdo eskapinta el sia kaĝo. Ĉiukaze, multe pli juna ol mia ŝajno.” Sed, aldonis li, „kun la aĝo, mi konstatas ke la korpo ne estas farita por daŭri tiom da jaroj kiom oni ŝatus vivi”. Tuj poste li proponis al mi „imiti la anglojn, kiuj neniam parolas pri sanproblemoj. Tio estas malĝentila.”

La brizo levis tre alten la vualaĵojn de la gigantaj fenestroj, kaj la ĉambro eksimilis al naĝanta ŝipo. Mi diris al li ĉiajn bonaĵojn, kiujn mi pensis, pri la unua volumo de lia membiografio, Vivi por ĝin rakonti : [1] „Tiu estas via plej bona romano.” Li ridetis, ĝustigis siajn okulvitrojn kun testudaĵa muntaĵo. „Sen iomete da imago, diris li, maleblas rekonstrui la nekredeblan amhistorion de miaj gepatroj. Aŭ miajn memorojn de bebo ... Ne forgesu ke nur la imago estas klarvida. Ĝi estas kelkfoje pli vera ol la vero. Rigardu Kafkon, aŭ Faulkner, aŭ tutsimple Cervanton.” En la fono, la notoj de la Simfonio de la Nova mondo, de Antono Dvoĵako, saturis la ĉambron per etoso samtempe ĝoja kaj drameca.

Mi ekkonis „Gabon” kvardek jarojn antaŭe, iom antaŭ 1979, en Parizo. Invitita de la Unesko, li partoprenis, kun Hubert Beuve-Méry, la fondinto de la Monde diplomatique, en komisiono prezidata de la nobelpremiito Sean McBride taskita fari raporton pri la malekvilibro inter Nordo kaj Sudo koncerne la amaskomunikilojn. En tiu epoko li jam ne verkis romanojn, pro malpermeso kiun li mem trudis al si tiom longe, kiom Augusto Pinochet estos en la potenco en Ĉilio. Li ankoraŭ ne ricevis la nobelpremion pri literaturo, sed li estis jam grandega famulo. La sukceso de Cent jaroj da soleco (1967) jam faris lin la plej universala hispanlingva verkisto post Cervanto. Mi memoras ke mi estis surprizita pro lia malalteco, kaj impresita de lia nobleco kaj seriozeco. Li vivis kiel ermito, forlasis sian ĉambron, transformitan en laborĉelon, nur por iri al la Unesko.

Koncerne la ĵurnalismon, lia alia granda pasio, li tiam ĵus aperigis raportaĵon kiu laŭspuris la atakon de sandinsista taĉmento kontraŭ la Nacia Palaco en Managvo, kiu rapidigis la falon de la diktatoro Anastasio Somoza en Nikaragvo. [2] Li liveris multajn detalojn, kiuj donis la impreson ke li estis mem partopreninta en la evento. Mi volis scii, kiel li faris tion : „Mi estis en Bogoto en la momento de la atako. Mi alvokis la generalon Omar Torrijos, prezidanto de Panamo. La taĉmento rifuĝis en lia lando kaj ankoraŭ ne estis parolinta al la komunikiloj. Mi petis lin diri al la knaboj ke ili malfidu la gazetaron, iliaj vortoj povas esti misformitaj. Li respondis al mi : „Venu ! Ili parolos nur kun vi.” Mi alvenis, kaj kun la ĉefoj de la taĉmento, Eden Pastora, Dora María kaj Hugo Torres, ni enfermis nin en kazerno. Ni rekonstruis la eventon minuton post minuto, ekde la preparo ĝis la fino. Ni pasigis la nokton tie. Elĉerpitaj, Pastora kaj Torres eĉ endormiĝis. Mi daŭrigis kun Dora María ĝis la mateniĝo. Mi reiris al la hotelo por verki la raportaĵon. Poste mi reiris al ili por ke ili legu ĝin. Ili korektis kelkajn fakterminojn, la nomon de armiloj, la strukturon de la grupoj ... La raportaĵo aperis malpli ol semajnon post la atako. Ĝi konatigis la sandinistan celon al la tuta mondo.”

Mi ofte revidis „Gabon”, en Parizo, en Havano aŭ en Meksiko. Ni havis konstantan malkonsenton, pri Hugo Chávez. Li ne kredis pri li. Dum mi konsideris la venezuelan komandanton la homo kiu igos Latinamerikon eniri novan historian ciklon. Pri la resto, niaj diskutoj estis ĉiam tre (ĉu tro ?) seriozaj : la sorto de la mondo, la destino de Latinameriko, Kubo ...

Unu fojon, tamen, mi memoras ke mi larme ridis. Mi revenis de Kartageno de Indio, grandioza kolonia urbo, en Kolombio : mi tie perceptis lian vilaon sub la urbomuro, kaj mi diskutis kun li pri tio. Li demandis : „Ĉu vi scias kiel mi akiris tiun domon ?” Nenia ideo. „Mi ĉiam volis loĝi en Kartageno, rakontis li. Kaj kiam mi havis la rimedojn por tio, mi serĉis domon. Ĉiam ĝi estis tro multekosta. Amika advokato klarigis al mi : « Ili imagas ke vi estas miliardulo, kaj ili altigas la prezon. Lasu min serĉi anstataŭ vi. » Kelkajn semajnojn poste, li malkovris la domon, kiu estis tiam malnova presejo duone ruiniĝinta. Li parolis al la proprietulo, blindulo, kaj la du interkonsentis pri prezo. La maljunulo tamen formulis kondiĉon : li volas ekkoni la aĉetonton. Mia amiko revenis dirante : « Ni devas renkonti lin, sed vi devas ne paroli. Alie, ekde kiam li rekonas vian voĉon, li triobligos la prezon ... Li estas blinda, vi estu muta ! » Venis la tago de renkontiĝo. La blindulo komencas pridemandi min. Mi respondas per malklaraj vortoj ... Sed, en iu momento, mi nesingarde respondis per sonanta : « Jes ». « Ho !« eksaltis li. Mi rekonas vian voĉon. Vi estas Gabriel García Márquez ! » Mi estis senmaskigita ... Li tuj aldonis : « Ni devas revizii la prezon ! Jen la aferoj ŝanĝiĝas ... » Mia amiko provas negoci. Sed la blindulo ripetas : « Ne ! Tio ne povas esti la sama prezo. Neniakaze ... »« Nu bone, do kiom ? » demandis ni, rezignacie. La maljunulo iom pripensis, kaj ellasis : « Duonpreze ! » Ni ne komprenis ... Tiam li klarigis : « Vi scias, ke mi havas presejon. Kaj per kio, laŭ vi, mi vivis ĝis nun ? Per la pirataj eldonoj de la romanoj de García Márquez ! »”

La ridego de tiam resonis ankoraŭ en mia memoro dum, en la dometo de Havano, mi daŭrigis mian konversacion kun Gabo maljuniĝanta, sed daŭre en sama mensa vigleco. Li parolis pri mia libro de interparoladoj kun Fidel Castro. [3] „Mi tre ĵaluzas”, diris li ridante, vi havis la ŝancon pasigi pli ol cent horojn kun li ...”‒„Ĝuste mi, respondis mi, estas tre senpacienca legi la duan parton de viaj memoraĵoj. Vi fine parolos pri viaj renkontiĝoj kun Fidel, kiun vi konas de multe pli longa tempo. Li kaj vi, vi estas du specoj de gigantoj de la hispana mondo. Se oni komparas kun Francujo, tio estas kvazaŭ Viktoro Hugo estus koninta Napoleonon ...” Li ekridis kaj samtempe glatigis siajn densajn brovojn. „Vi havas tro da imago ... Nu bone, mi seniluziigos vin : ne okazos dua parto ... Mi scias, ke multaj homoj, amikoj kaj kontraŭuloj, atendas iel mian « historian verdikton » pri Fidel. Tio estas absurda. Mi jam skribis pri li tion, kion mi devis skribi. [4] Fidel estas mia amiko ; li estos ĉiam tia. Ĝis la tombo.”

La ĉielo fariĝis malluma, kaj la ĉambro, en plena tagmezo, troviĝis nun en duonombro. La konversacio malrapidiĝis kaj fine estingiĝis. Gabo meditis, kun perdita rigardo, kaj mi demandis min : ĉu eblas ke li postlasos nenian skriban ateston pri tiom da konfidencoj amike dividitaj kun Fidel ? Ĉu li estos postlasinta ĝin por postmorta publikado, kiam ĉiuj du ne plu estas en tiu ĉi mondo ?

Ekstere tromboj da akvo falis el la ĉielo kun la torenta forto de la tropikaj ventopuŝoj. La muziko silentis. Fortaj odoroj de orkideoj invadis la salonon. Gabo havis subite la aspekton de elĉerpita maljuna kolombia gepardo. Li restis tie, silente kaj meditanta, la rigardon fiksita al la senĉesa pluvo, konstanta kumpano de ĉiuj siaj solecoj. Mi diskrete foriris. Sen scii, ke mi ĵus vidis lin por la lasta fojo.

Ignacio RAMONET.

Gazao la malobeema, naskejo de la palestina naciismo

$
0
0

SENIGITA de sia forto de la perfida Dalila, kiu tondis lian hararon, Samsono la hebreo falas en la manojn de la filiŝtoj – kies nomo donis tiun de « Palestino » -, kiuj trapikas liajn okulojn. Iam, ili venigas lin por amuziĝi pri li : « Samson palpis la du mezajn kolonojn sur kiuj estis konstruita la templo kaj li apogis sin kontraŭ ili, kontraŭ unu per la dekstra brako kaj kontraŭ la alia per la maldekstra brako. Samson diris : « Mi mortu kun la filiŝtoj », kaj li fortege sin arkapogis, kaj la templo disfalis sur la tiranojn kaj sur la tutan popolon, kiu troviĝis tie. Tiuj, kiujn li mortigis per sia morto estis pli multnombraj ol tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo. » Tiu fama epizodo raportita en la Biblio okazas en Gazao, ĉefurbo de la filiŝtoj, popolo malamiko de la hebreoj.

De la pratempo, Gazao estis ĉe la krucvojo de la komercaj vojoj inter Eŭropo kaj Azio, inter Mez-Oriento kaj Afriko. La urbo kaj la teritorio do troviĝis kerne de la rivalecoj inter la tiamaj grandaj ŝtatoj, de Egiptujo de la faraonoj ĝis la bizanca imperio kaj tiu de Romo. Tie, en la jaro 634-a de nia erao, okazas la unua vera venko kontraŭ la bizanca imperio, fare de la adeptoj de ankoraŭ nekonata religio, islamo, kies profeto Mohamedo, forpasis du jarojn antaŭe. Gazao restis sub islama aŭtoritato ĝis la unua mondmilito, kun kelkaj interrompoj pli malpli longaj : krucistaj reĝlandoj (royaumes francs) ; mongola invado ; ekspedicio de Bonaparto. « Facile prenebla, kiel facile perdebla », rimarkas Jean-Pierre Filiu en sia libro, la plej profunda dediĉita à tiu teritorio [1]. Pordo al Palestino, la urbo estas konkerita de la generalo Edmund Allenby, kontraŭ la otomana imperio, la 9-an de novembro 1917, malfermante al li vojon al Jerusalemo, kie li eniras la 11-an de decembro.

Por Londono, ne nur temas pri venki la sultanon, aliancitan al Germanujo kaj al la aŭstrohungara imperio, sed ankaŭ sekurigi la regon de strategia teritorio kaj garantii la protektadon de la orienta flanko de la Suez-kanalo, vivgrava komunikvojo inter Hindujo kaj la metropolo. La britoj do forpuŝas la francajn ambiciojn al la Sankta Tero. En 1922, ili ricevas la mandaton de la Ligo de Nacioj (LDN) por administri la teritorion, kiu estos de tiam nomata « Palestino », kaj el kiu Gazao estas parto. Ilia misio ankaŭ estas apliki la « Balfour-promeson » [2], tio estas helpi al la kreado de juda nacia hejmo kaj kuraĝigi la sionistan enmigradon, kion ili diligente faros ĝis 1939.

Gazao kaj ĝia regiono partoprenos ĉiujn batalojn de la palestinanoj, islamanoj kaj kristanoj, samtempe kontraŭ la sionista koloniado kaj kontraŭ la brita ĉeesto. Ili kontribuos al la granda palestina ribelo de 1936-1939, fine dispremita de la britoj. Tiu malvenko senigos por longtempe la palestinanojn je ĉia politika gvidado, lasante al la arabaj registaroj la zorgon defendi ilian aferon.

La 15-an de majo 1948, la tagon post la proklamado de la israela ŝtato, la arabaj armeoj eniras Palestinon. Unua milito, unua araba malvenko. La teritorio, kiun planis por la palestina ŝtato la dividoplano voĉdonita ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 29-an de novembro 1947, estas dispecigita. Israelo aneksas parton (interalie Galileon) ; Jordanio sorbas la okcidentan flankon de Jordano-rivero, konata sub la nomo Cisjordanio. La Gazao-teritorio – tricent sesdek kvadratajn kilometrojn vasta, enhavanta la urbojn Gazao, Ĥan Junis kaj Rafah – pasas sub administrado de la egipta armeo ; ĝi restos la sola palestina teritorio, sur kiu regas neniu eksterlanda suvereneco. Al la okdek mil aŭtoktonaj loĝantoj aldoniĝis pli ol ducent mil rifuĝintoj elpelitaj de la israela armeo, kiuj vivas en mizeraj kondiĉoj kaj aspiras nur reveni en siajn hejmojn. Tiu ĉeesto de multegaj rifuĝintoj kaj la aparta statuso de la teritorio igos Gazaon unu el la centroj de la politika renaskiĝo de Palestino. Jam, la oficiro Ariel Sharon

MALGRAŬ la kontrolo de Kairo – plenumita de la reĝo, poste de la « liberaj Oficiroj », kiuj renversis lin la 23-an de julio 1952 -, la palestinanoj organiziĝas aŭtonome, gvidas gerilon kontraŭ Israelo, manifestacias kontraŭĉiu provo instali definitive la rifuĝintojn en Gazao. Israelo, jam tiam, organizas reprezaliojn, en kiuj elstariĝas, pro sia brutaleco, ankoraŭ nekonata juna oficiro : Ariel Sharon.

La 28-an de februaro 1955, Sharon gvidas atakon kontraŭ Gazao, kiu kaŭzas tridek mortintojn inter la egiptaj militistoj (aldoniĝas morto de du civiluloj) kaj ok israelaj mortintoj. La 1-an de marto, grandaj manifestacioj okazas sur la teritorio, akuzantaj la egiptan pasivecon. Ili igas la novan fortan homon de Egiptujo, Gamal Abdel Naser, modifi sian eksterlandan politikon. Ĝis tiam konsiderata de multaj siaj samnacianoj kiel proksima de Usono, li decidas, meze de la malvarma milito, proksimiĝi al Moskvo. Survoje al la Konferenco de Bandung, kiu en marto 1955, markas la naskiĝon de la nealiancitaj landoj [3], li renkontas la ĉinan ministron pri eksterlandaj aferoj, Chou En-Lai, kiu ankaŭ tien iras, kaj demandas al li, ĉu la sovetoj konsentus liveri armilojn al lia lando. Respondo estos longe atendata, sed, fine, la konsento por liverado de ĉekoslovaka materialo estas anoncita la 30an de septembro 1955. Sovetunio tiel rompas la okcidentan monopolon de armil-vendado en la Proksima Oriento kaj plenumas laŭtan rimarkitan eniron sur la regiona scenejo [4].

Sed Naser estas ankaŭ kondukita lasi al la palestinanoj de Gazao iom pli da libereco por organiziĝi en batalantaj grupoj. La 26-an de julio 1956, li naciigas la kompanion de la Sueza Kanalo. Sekvas la triopa agresado de Israelo, Francujo kaj Britujo kontraŭ Egiptujo, kiu finiĝas per la konkero de la Sinai-monto kaj Gaza-teritorio, kiu restos sub israela regado ĝis marto 1957. La subgrunda rezistado organiziĝas. La homa bilanco de la okupado estos aparte peza, kun pluraj amasmurdoj de civilulo faritaj de « la plej morala armeo el la mondo ». En Ĥan Junis, dekoj da homoj estas mitrale ekzekutitaj kontraŭ muro : aliaj, per revolvero. Inter ducent sepdek kaj kvincent dek kvin homoj estas tiel mortigitaj [5].

Kiam Israelo, sub premo de, interalie, Usono, malokupas la Sinai-monton kaj Gazaon, la populareco de Naser estas je sia pinto, ankaŭ la revolucia araba naciismo. En la tendaroj, la nova palestina generacio ekzilita vidas en ĝi respondon al la malvenko de 1948-1949. Ĝi aktivos en organizaĵoj tiaj kiaj la Movado de la Arabaj Naciistoj, kreita de Georges Habache, en la Baas-partio, aŭ en la diversaj naser-anaj movadoj. Por ĝi, la araba unueco estos la vojo al la liberigo de Palestino.

El sia sperto en Gazao, manpleno da junuloj eltiros kontraŭan konkludon. Ili rekte alfrontis Israelon kaj taksis kiom la araba subteno, eĉ tiu de Naser, estas kondiĉa – multaj el ili cetere restadis en egiptaj prizonoj. Laŭ ili, la liberigo de Palestino povas esti plenumita nur de palestinanoj mem. Ili grupiĝas en 1959 ĉirkaŭ Jaser Arafat, mem rifuĝinto en Gazao en 1948, por fondi la Al-Fatah (inversita akronimo en la araba, de « Nacia Palestina Movado »). Inter la fruaj aktivuloj gazaanoj, kiuj ludos centran rolon en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kalkuliĝas Salah Khalaf (Abou Iyad) ; Khalil El-Wazir, alinomata Abou Jihad, kiu fariĝis la dua plejgravulo en Fatah kaj estis murdita de la israelanoj en Tunizo en 1988 ; aŭ Kamal Adwan, murdita de israela sturmotaĉmento en Bejruto en 1973.

Ilia gazeto Falistinouna (Nia Palestino), publikigita en Bejruto inter 1959 kaj 1964, deklaras : «Ĉio, kion ni petas de vi [la arabaj reĝimoj] estas ke vi ĉirkaŭigu Palestinon per defenda zono kaj rigardu la batalon inter ni kaj la sionistoj. » aŭ :«Ĉio, kion ni volas, estas ke vi [la arabaj reĝimoj] forigu viajn manojn el Palestino » [6]. Necesas ja kuraĝo por, ĉe la pinto de la nasera influo, aŭdaci formuli tiajn herezojn.

Tamen, jam en la mezo de la 1960-aj jaroj, kun la malsukcesinta provo de unuiĝo inter Egiptujo kaj Sirio (1958-1961), kiu malkaŝas la nekapablon de la arabaj landoj modifi la situacion, la vento komencas turniĝi. La lukto por liberiĝo de Alĝerio, kiu sukcese finiĝas en 1962, estas uzata kiel modelo. En januaro 1965, Al-Fatah lanĉas siajn unuajn milit-operaciojn kontraŭ Israelo kaj ricevas aliĝojn de aktivuloj el aliaj organizoj, lacaj atendi pli kaj pli neverŝajnan araban unuecon. La malvenko de junio 1967 okaze de la « ses-taga milito », ebligas al Al-Fatah fariĝi domina forto kaj ekregi, kun la konsento de Naser, la Organizaĵon por Liberigo de Palestino (OLP). En februaro 1969, Arafat fariĝas prezidanto de la plenumkomitato de OLP. La palestinanoj estas fariĝintaj denove la ĉefa aganto de la regiona politiko, kaj Gazao tre kontribuis al tiu renovigo.

Kaj kio pri la Gaza-teritorio dum tiu periodo ? Okupata de Israelo, ĝi evoluigas militistan rezistadon, kiu grupigas amason da organizaĵoj, escepte de la Islama Frataro, kiu nur okupiĝas pri sociala agado. La unua atako kontraŭ la okupanta armeo okazas la 11-an de julio 1967, tio estas unu tagon post la pafĉesigo subskribita de Egiptujo kaj la arabaj landoj kun Israelo. Kun malfacilaj kaj pli favoraj momentoj, tiu batalo daŭras ĝis 1971. Nur la brutaleco de la tankoj de la generalo Sharon kaj la nekalkuleblaj senjuĝaj ekzekutoj fine dispremis ĝin. Sed, eĉ se la militista rezisto estas dispremita, la politikaj iniciatoj multobliĝas, precipe la kontaktoj kun Cisjordanio, tre limigitaj antaŭ 1967. De nun la elitoj aniĝas al la OLP, kiun ili rekonas kiel « solan reprezentanton de la palestina popolo ».

Nur la Islama Frataro rifuzas. Ĝi firme enradikiĝas danke al siaj sociaj retoj kaj al la toleremo de la okupantoj, kiuj vidas en ĝi ekvilibran kontraŭpezon kontraŭ la ĉefa malamiko, la OLP. Fondita en 1973 de la ŝejko Aĥmed Jasin, la Muĵama al-Islami (« Islama Centro ») estis laŭleĝigita de la okupanto. Sed tiu prokrastigo – laŭ la Frataro, la horo de la rezistado ankoraŭ ne alvenis – estigas agitadon ene de la Frataro, kaj divido kaŭzas kreadon, komence de la 1980-aj jaroj,de la Islama Ĝihado.

En decembro 1987, en Gazao eksplodas la unua Intifada, la «ŝtono-ribelo ». Ĝi havis du gravajn konsekvencojn. Unuflanke, la Frataro impulsas gravan modifon de sia strategio, kreante la Movadon de la islama rezistado (Hamas), kiu partoprenas la Intifada sed rifuzas la unuiĝintan fronton kun la aliaj organizaĵoj. Aliflanke, la OLP uzas tiun ribelon por plifortigi sian kredindecon kaj por intertrakti la Oslo-interkonsentojn, ratifitajn de Arafat kaj la israela ĉefministro Itzhak Rabin la 13-an de septembro 1993 en Vaŝingtono, sub egido de s-ro William Clinton. En Gazao, Arafat instalas la palestinan nacian aŭtoritaton) la 1-an de julio 1994.

La sekvon oni konas : la malsukceso de tiuj interkonsentoj ; la disvolvado de la koloniigo ; la dua Intifada (ekde septembro 2 000) ; la venko de la Hamas ĉe la unuaj demokratiaj elektoj okazintaj en Palestino en 2006 ; la rifuzo de la okcidentaj landoj agnoski la novan registaron, kaj la alianco inter parto de Al-Fatah kaj Usono por ĝin ĉesigi ; la ekregado de la Hamas en Gazao en 2007 ; la blokado trudita ekde tiu dato al ĝia miliono kaj duono da loĝantoj.

Malokupita de la israela armeo en 2005 – sen ia ajn kunordigo kun la palestina aŭtoritato -, la Gaza-teritorio restas tamen okupita. Ĉiuj ĝiaj teraj, maraj aŭ aeraj alirebloj daŭre dependas de Israelo, kiu malpermesas al la palestinanoj uzi grandajn partojn de la teritorio (30 % de la agrokulturaj teroj), kaj de la maro, trans ses maraj mejloj (reduktitaj je tri mejloj ekde la komenco de la operacioj en julio 2014). La israelanoj daŭre plu administras la civitanar-registro-servon. La blokado trudita de 2007 plu strangolas la loĝantaron, malgraŭ la unuanimaj kondamnoj – kvankam nur strikte vortaj – de la « internacia komunumo », inkluzive Usonon.

Depost sia retiriĝo, Israelo kondukis tri ampleksajn operaciojn kontraŭ la teritorio : en decembro 2008 / januaro 2009 ; en novembro 2012 ; kaj fine en julio 2014. Tiel longe dum la blokado ne estos forigita, dum la palestinanoj ne disponos pri sia sendependa ŝtato, nova pafĉesigo nur povos esti militpaŭzo. La generalo De Gaulle jam antaŭdiris tion en fama gazetar-konferenco okazinta la 27-an de novembro 1967 pri la sekvoj de la israelo-araba milito : « La okupado ne povas okazi sen subpremo, amasa persekurado kaj elpelado »ĝi generas la « rezistadon [kiun Israelo] kvalifikas terorismo ».

Alain GRESH

Demando de „ekvilibro”

$
0
0

La pun-ekspedicio de la israela armeo en Gazo reaktivigis unu el la plej spontaj aspiroj de la moderna ĵurnalismo : la rajton je pigro. Per pli profesiaj vortoj oni nomas tion „ekvilibro”. La usona ekstremdekstra televido Fox News kvalifikas sin, ne sen humuro, „justa kaj ekvilibra” (fair and balanced).

En la kazo de la konflikto en Mezoriento, kie la kulpoj ne estas egalece dividitaj, la „ekvilibro” signifas forgesi kiu estas la okupanta potenco. Sed, por la plejparto de la okcidentaj ĵurnalistoj, ĝi estas ankaŭ rimedo por protekti sin kontraŭ la fanatikeco de la informatoj per ĝena informo, per tio ke ili faras ĝin vidpunkto tuj kontestatan. Krom la fakto, ke oni ne vidas la saman mison en aliaj internaciaj krizoj, ekzemple en tiu de Ukrainujo (vd la artikolon (p. 9), la vera ekvilibro suferas pro du kialoj. Unue, ĉar, inter la bildoj de longa buĉado en Gazo kaj tiuj de raketalarmo sur plaĝo de Tel-Avivo, la pesilo de bona ekvilibro devus iom inkliniĝi ... Poste, ĉar certaj protagonistoj, ĉi-kaze israelaj, disponas pri profesiaj komunikistoj, dum la aliaj povas doni al la okcidentaj komunikiloj nur la turmenton de siaj civiluloj.

Sed inspiri kompaton ne estas efika politika armilo ; pli bone estas kontroli la raporton de la eventoj. De jardekoj oni do klarigas al ni, ke Israelo „respondas” aŭ„rebatas”. Tiu eta pacema ŝtato, malbone protektata, sen potenca aliancano, tamen sukcesas ĉiam venki, kelkfoje sen ricevi eĉ nur graton ... Por ke tia miraklo fariĝu, ĉia alfrontiĝo devas komenci en la preciza momento en kiu Israelo montras sin viktimo konsternita pro la fieco kiu trafas ĝin (forkonduko de iu, atenco, agreso, murdo). Ĝuste sur tiu bone kadrita tereno poste disvolviĝas la doktrino de „ekvilibro”. Iu indignas pro la sendo de raketoj kontraŭ civilaj loĝantaroj ; la alia kontraŭmetas. ke la israela „respondo” estas multe pli mortiga. Resume : militkrimo ĉie, kaj en la centro la kuglo.

Kaj tiel oni forgesas la reston, do la esencon : la militan okupadon de Cisjordanio, la ekonomian blokadon de Gazo, la kreskantan koloniadon de la terenoj. Ĉar la konstanta informado ŝajnas havi neniam sufiĉe da tempo por montri tiajn detalojn. Kiom da iliaj plej multaj konsumantoj scias, ekzemple, ke inter la sestaga milito kaj tiu de Irako, do inter 1967 kaj 2003, pli ol trionoj de la rezolucioj de la Sekurec-konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj estis rompitaj de unu sola ŝtato, Israelo, kaj ke ili ofte koncernis ... la koloniadon de palestinaj teroj ? [1] Per aliaj vortoj, ke nur simpla batalhalto en Gazo signifus daŭrigi la agnoskitan rompon de la internacia juro.

Oni ne povas kalkuli kun la franca registaro por memorigi tion. Ekde kiam ĝi deklaris, la 9-an de julio ĉi-jare, sen diri eĉ nur vorton pri la dekoj da palestinaj civilaj viktimoj, ke la registaro de Tel-Avivo rajtas fari ĉiajn disponojn por protekti sian loĝantaron kontraŭ la minacoj”, s-ro François Hollande jam ne zorgas pri ekvilibro. Li fariĝis la eta telegrafisto de la israela dekstrularo.

Serge HALIMI.

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live