Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO

$
0
0

INTERNATIONAL HUMANIST AND ETHICAL UNION

1, GOWER STREET, LONDON WC1E 6HD, United Kingdom.  + 44.20.7636.4797 Email iheu-ofice@iheu.org Website www.iheu.org Registered in England number FC020642 Delegacio de IHEU ĉe UNESKO

Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO

Fondita samtempe kiel UNESKO de Julian Huxley kaj Bertrand Russell, IHEU (Internacia Unio Humanista kaj Laika) firme rediras sian respekton al la celoj de UNESKO. IHEU aprobas la esencon de ties rezolucioj, kaj interalie la daŭran strebon al la universaleco de alfabetigado, por la Edukado, la savo de la naturaj medioj, por la Scienco, por la protektado de la kulturaj ĉieŝ-heredaĵoj, por la Kulturo kaj la esprim-libereco, por la Informado.

UNESKO havu la financajn rimedojn por plenumi sian mision, por promocii la demokratajn valorojn kaj kulturon de paco. Laŭ la decidoj de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, IHEU firme asertas ke ĝi same maltrankviliĝas kiel Sino BOKOVA, Ĝenerala Direktorino de UNESKO koncerne la anoncon ke pluraj Ŝtat-membroj ĉesigos sian financan kontribuon. Se ĝi efektiviĝos, tiu ĉesigo povus malutili la pluigon de la programoj de UNESKO, interalie pri Edukado Por Ĉiuj kaj agado kontraŭ la obskurantismoj.

Sendepende de kio okazos pri tiu grava demando, IHEU subtenas la agadojn de UNESKO por la abolo de ĉiuj diskriminacioj per edukado pri kulturo de Homaj Rajtoj, por disponigi al la estontaj generacioj la fortunon pace kunvivi kaj oponi fronte al la daŭrigado de diskriminacioj notinde koncerne la « netuŝeblulojn », la albinojn aŭ la seksajn minoritatojn. Ignorata de la religioj, ekskluzive estrataj de viroj kaj de socioj ligitaj al praaj tradicioj, la digneco de la virinoj, t.e. de la duono de la homaro, estu plene agnoskita al ili egale kiel al la viroj ; la leĝoj disponigu al la virinoj kaj al la viroj egalajn rajtojn, ĉie en la mondo interalie koncerne la edukadon, la sanon kaj la sociajn rajtojn. Ĉar la edukado kontribuas en fidon pri si mem kaj nature favorigas pli bonan komprenon de la aliaj, ĝi estu preferata por limigi la okazojn de perforto. Ni esperus ke UNESKO eĉ pli vigle substrekus la prioritaton de la Edukado.

La tri sekvantaj punktoj kiujn IHEU proponas krome defendi ne estas ĉiam sufiĉe enkalkulataj en la laboroj de UNESKO. Tamen ni opinias ke UNESKO, interregistara organizaĵo, sin honorus profiti de sia prestiĝo ĉe la Ŝtataj Membroj, por ke estu aplikataj pli homaj decidoj.

La unua el tiuj punktoj koncernas la agadon kontraŭ la superstiĉoj kiuj instigas al krimaj faroj. En Afriko albinoj ankoraŭ nun estas viktimoj de krimoj pro sia malsameco. En Azio, en Afriko kaj eĉ en Eŭropo, personoj supozataj sorĉemaj estas viktimoj de perfortoj … Religiaj sektoj responsas multajn krimajn agadojn, kaj foje homajn dramojn.

La dua punkto estas la abolo de la mortopuno ĉie en la mondo. La homa konscienco havas senton de hororo pensante pri Troy Davis, pri Mumia Abu Jamal, kaj pri ja multaj aliaj en la mondo …

La tria punkto estas la malpermeso de vendo kaj cirkulado de armiloj. Kiom da ŝakristoj, en kiom da landoj, riĉiĝas vendante armilojn kiuj ĉie semas minacon de novaj masakroj.

Por plenumi tiujn tri celojn, IHEU ne postulas financan kontribuon al UNESKO, sed deklaron moralan, humanisman, konforman kun la etiko kiu regas nin.


La 04an de novembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 4an de novembro

JPEG - 17.2 kb
Vendejo “Fukuŝima” en la urbo Maebaŝi

Tre helpemaj homoj

Lerneja ekskurso al Tokio
La 1an de novembro venis al mi telefono de s-ino Hasegaua, al kiu mi sendas savmaterialojn. Dankinte al mi pro la senditaĵoj, ŝi parolis pri la lerneja ekskurso de la 3a-lernojaruloj de la mezlernejo Tooni, la urbo Kamaiŝi.

19 lernantoj el la mezlernejo Tooni, unu el kiuj estas mia filo, ekskurse iris al Tokio. Hodiaŭ ili vizitis la parlamentejon, la Turon de Tokio kaj eble nun ili vespermanĝas. Poste ili iros spekti muzikan spektaklon “Leona Reĝo (Lion King)”. Lastatempe mia filo ne estas vigla pro la streso post la katastrofo, do mi esperas, ke li kaj liaj samklasanoj revenos hejmen, revigliĝinte pro novaj spertoj en Tokio.
Post la katastrofo la lernejo rezignis okazigi la ekskurson, ĉar multaj perdis sian domon kaj iuj perdis siajn familianojn, tamen aŭdinte pri tio, devenantoj el Tooni loĝantaj en Tokio kaj najbaraj gubernioj proponis mondonacon por kovri la tutan elspezon por la ekskurso, kaj dank' al tio la lernantoj povas havi ekskurson kiel kutime.
Mia filo havas intereson pri scienco kaj volas lerni en Eŭropo. Mi esperas, ke tiu tago venos al li.

Mi unuan fojon aŭdis pri tiu mondonaco, kiam mi kaj tri esperantistoj vizitis la lernejon fine de aŭgusto. Ĉe tiu rakonto, ĉiuj larmis pro emocio, kaj eĉ nun mi sentas miajn okulojn malsekiĝantaj.

Helpoj al terkulturistoj en Fukuŝima
Hodiaŭ mia amikino, kies fratino kaj ŝia edzo posedas fruktejon en Fukuŝima, telefonis al mi kaj parolis pri la situacio.

Mia fratino ploris, kiam ŝi ricevis mondonacon de siaj amikoj, ne pro dankemo, sed pro bedaŭro, ke ŝi fariĝis tia mizerulo, al kiu oni donas monon. Tamen mi diris al ŝi, ke ŝi estas tiom amata de ili, tial ili elkore volas helpi ŝin, kaj plu diris, ke ŝi devas esti ĝoja pro tio, ke ŝi havas verajn amikojn.
Antaŭ nelonge ŝia edzo estis invitata al la centra bazaro en Tokio por vendi pomojn. Tie homoj estis tre afablaj, kaj li sukcesis vendi ĉiujn pomojn, kvankam la prezo estas malalta kaj ne multe profitis.
Nun li estas en la ubo Sooka, la gubernio Saitama, por vendi pomojn, invitite de lokaj komercistoj. Multaj homoj estas tre helpemaj al terkulturistoj en Fukuŝima.

Ankaŭ mia urbo Maebaŝi malfermis vendejon por produktaĵoj de Fukuŝima por kuraĝigi fukuŝima-anojn. Hodiaŭ mi vizitis ĝin. Kelkaj klientoj estis en la vendejo. Mi aĉetis kelkajn aĵojn.

Malrespektindaj homoj

Japanio eksportas du reaktorojn al Vjetnamio
La 27an de oktobro la ĉefministro Noda publikigis sian intencon eksporti du nukleajn reaktorojn al Vjetnamio, kaj la 31an de oktobro li kaj la vjetmana ĉefministro havis kunsidon kaj finkonsentis pri tio. Por konstrui tiujn du reaktorojn, Vjetnamio bezonos 1 000 000 000 000 enojn (10 000 000 000 eŭrojn). Ĝi havas planon plu konstrui 10 reaktorojn. Senhonta estas Japanio, kiu, ankoraŭ suferanta pro la akcidento, eksportos tiujn danĝeraĵojn, kaj senkonsidera estas Vjetnamio, kiu ne hezitas danĝerigi siajn popolanojn.

La reaktoro de Genkai estas refunkciigita

Estas refunkciigita la nuklea reaktoro n-ro 4 de Genkai en Kjuuŝuu, la suda insulo, haltigita pro la problemoj. Tio estas la unua refunkciigo de reaktoro post la katastrofo.
La elektra kompanio Kjuuŝuu estis petanta de la urbo la komprenon pri la refunkciigo surbaze de la fakto, ke la registara taskis “preskaŭ taŭga” la raporton pri la kaŭzoj de la problemoj kaj la kontraŭrimedoj. Ricevinte agnoskojn de la urbo Genkai kaj de la gubernio Saga pri la refunkciigo de tiu reaktoro, la kompanio komencis produkti elektron la 2an de novembro. Ĝi diris, ke dank' al tiu refunkciigo, ĝi povos ŝpari 300 mil kilolitrojn da petrolo ĝis la decembra regula ekzameno.
La kompanio taksis ŝparon de petrolo pli grava ol la sekureco. Ankaŭ ests ne kredeble, ke la registaro permesis la refunkciigon surbaze de la “preskaŭ taŭga raporto” de la kompanio. Jam ekestis nova mito pri la sekureco de la nukleaj reaktoroj.

Popolanoj Kontraŭbatalas

La 30an de oktobro okazis “10.30 Granda manifestacio en Fukuŝima – Malhavu nukleajn centralojn kaj regajnu sekure loĝeblan Fukuŝima !”, en kiu partoprenis pli ol 10000 homoj el la tuta Japanio. Sur la podio sidis konservativaj urbestroj apud la partiestro de Japana Komunista Partio. Tio neniam antaŭe okazis. La rezolucio de la kunveno alvokis al la popolanoj : “Por transdoni al niaj infanoj kaj nepoj la belan teron, la belan ĉielon, la belan maron, ni laŭte postulu kaj disvastigu ‘malhavon de nukleaj centraloj' !”
Tamen pri tiu signifa manifestacio nur la ĵurnalo de Japana Komunista Partio grande traktis en tri paĝoj, sed aliaj komercaj ĵurnaloj preskaŭ neglektis ĝin. Povas esti, ke jam tiuj lastaj estas subaĉetitaj de la industria mondo.

La 15an de novembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 15an de novembro

JPEG - 66.9 kb
centralo

La unuan fojon ĵurnalistoj vizitis la centralon de Fukuŝima n-ro 1 la 12an de novembro kaj fotis la damaĝon de la reaktoro de proksime.

Tage estas malvarmete, sed vespere kaj nokte pli kaj pli malvarmiĝis. Kiam mi sentas malvarmon, mi ĉiam pensas pri la damaĝita, pli malvarma regiono Toohoku.

Pakaĵo de francaj lernantoj

Antaŭ kelkaj tagoj al mi venis longa pakaĵo. Ĝi estas sendita de lernantoj de la lernejo en la urbo Marseille en Francio. Instruistino, Marie-ho, jam kuraĝigis nin per desegnaĵoj de siaj lernantoj, kaj nun denove per granda desegnaĵo kaj per bulboj de tulipo kaj narciso. Mi telefonis kaj demandis al la lernejestro de la mezlernejo Tooni, kiun mi helpas, ĉu li ricevos tiujn bulbojn, sed la respondo estis, bedaŭrinde, ne, ĉar oni baldaŭ komencos konstrui elementlernejon en la sama tereno. Do mi telefonis al s-ino Hasegaŭa, kiu loĝas en la provizora domo, rifuĝinte el Tooni. Ŝi volonte ricevos la bulbojn, ĉar multaj rifuĝintoj ŝatas prizorgi planotojn.
Kelkaj el tiuj bulboj jam havis malgrandan burĝonon. Dum vintro ili preparas sin por la venonta printempo, kaj en aprilo ili floros bele.

Floroj de Espero

Venis bulboj de tulipo de francaj lernantoj,
Ili estas donacoj al lernantoj de Tooni.
Aĥ, kelkaj el ili jam havas burĝonon !
Hardite de vintra malvarmo, en printempo
ili havos grandajn florojn de ESPERO !

Intervjuo de la estro de la centralo Fukuŝima

La 12an de novembro la unuan fojon la tereno de la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1 estas malferma al la ĵurnalistaro. Ĝis tiam TEPCO kaj la registaro rifuzis la postulon de la ĵurnalistaro pri la vizito al ĝi, pretekstante, ke la vizito malhelpos la laboron tie kaj tre forta radioaktiveco estas tro danĝera por la vizitontoj. Ĉi-foje 36 ĵurnalistoj buse proksimiĝis al la damaĝitaj reaktoroj.
En la stabejo la estro de la centralo s-ro Joŝida Masao unuan fojon respondis al demandoj de la ĵurnalistoj. Li tagnokte restas en la centralo kaj gvidas la riparlaboron de la reaktoroj. Oni taksas tiun homon tre alta pro lia taŭga gvidado dum la katastrofa situacio.

- Demando : Vi unuan fojon parolas antaŭ la ĵurnalistaro. Kion vi unue volas diri al la popolanoj ?
Joŝida : Mi elkore pardonpetas de ili pro tio, ke okazis akcidento en la centralo, pri kiu mi estas respondeca, kaj ni donas al ili ĝenon kaj maloportunon. Venis al ni multe da mesaĝoj de subteno kaj kuraĝigo, kaj precipe tiuj el suferanta Fukuŝima, kuraĝigis nin multe.
- Demando : Kiam estis la plej serioza situacio ?
Joŝida : Dum la unua semajno post la 11a de marto ni havis la plej krizan situacion. Mi ne povis imagi, kio okazos momenton poste, sed ni faris la plejeblon. Mi kelkfoje sentis, ke mi povos morti.
- Demando : Kia estis la situacio, kiam okazis hidrogena eksplodo ?
Joŝida : Komence mi aŭdis la bruon “Bon !”, kaj mi demandis min, kio ĝi estis. Poste mi aŭdis de la homoj laborintaj ekstere, ke eble okazis eksplodo en la reaktoro n-ro 1. Pri la eksplodo de la reaktoro n-ro 3 mi aŭdis la bruon kaj vidis la bildon en televido. Pri la reaktoro n-ro 4 mi aŭdis la bruon en la stabejo, sed mi ne povis scii, en kiu reaktoro el n-ro 2 kaj n-ro 4 ĝi okazis.
- Demando : Ĉu eblas stabiligi la reaktoron, kiam la brulaĵoj estas falintaj sub la reaktor-premujo ?
Joŝida : Laŭ la analizo de la ŝanĝiĝo de la temperaturo, mi komprenas, ke ĉar ne nur la reaktoroj kaj la reaktor-premujoj, sed ankaŭ la reaktor-sekurejoj estas malvarmigitaj, la reaktoroj estas stabilaj.
- Demando : Vi diris, ke vi sentis, ke vi mortos. Parolu pli detale.
Joŝida : Kiam okazis la eksplodo en la reaktoro n-ro 1, en la stabejo mi ne povis scii, kia estas la situacio. Vidante laboristojn vundite revenantaj de la tereno, mi opiniis, ke se la reaktor-sekurujo estus eksplodinta, eliĝus granda kvanto da radioaktivaj substancoj, kaj tion ni ne povus regi. La reaktoro n-ro 3 eksplodis, kaj krome ni ne povis tuj enverŝi akvon en la reaktoron n-ro 2. Mi ne havis perspektivon, kaj sentis, ke en la plej malbona okazo pli serioziĝos la kernofandiĝo, perdiĝos ĉiuj kontraŭrimedoj kaj venos la fino.
- Demando : Kiam tiu kriza situacio finiĝis ?
Joŝida : Post la ekspolodoj, komence de aprilo likis dense radioaktiva akvo, kaj ni dediĉis nin al la konstruado de la instalaĵo por akvo. Ĝi daŭris ĝis la fino de junio, kaj dum tiu periodo ni havis tre malfacilan tempon. En julio kaj aŭtuno la ĝenerala situacio stabiliĝis.
- Demando : Kia estas la nuna situacio de la reaktoroj ?
Joŝida : Laŭ mia analizo de la donitaĵoj, la reaktoroj estas certe stabilaj, sed radioaktiveco estas tre forta kaj troviĝas danĝero por la laboro. Nun la reaktoroj estas sufiĉe stabilaj, do la loĝantoj povas senti sin trankvilaj, sed ankoraŭ laboro tie estas severa.
- Demando : Kio ĝenas vin nun ?
Joŝida : Radioaktiva elmetiĝo de laboristoj kaj kiamaniere laborigi ilin estas gravaj problemoj, kvankam tiuj ne estas hodiaŭa aŭ la morgaŭa problemoj.
- Demando : Kian perspektivon vi havas ?
Joŝida : Mi volas atingi la duan ŝtupon, nome haltigi la reaktorojn en malvarma stato. Tio plenumos la postulon de la loĝantoj en Fukuŝima. Multaj laboristoj ĉi tie devenas de la marborda regiono de Fukuŝima. Iliaj familianoj rifuĝis ekster la regiono. Ĉiuj laboristoj havas volon renormaligi la regionon. Ankaŭ mi volas labori, celante tion.

La 17an de novembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de novembro

JPEG - 22.5 kb

La marbordo de Sanriku estas tre bona fiŝkaptejo, ĉar ĉi tie kolizias du grandaj marfluoj nomataj Ojaŝio kaj Kuroŝio, kaj pro tio multaj kaj diversaj fiŝoj amasiĝas en tiu maro. Laŭ la marbordo troviĝas multaj malgrandaj golfoj, kiuj funkcias kiel vartejoj de fiŝoj, ostroj, marherboj kaj markaŝtanoj.

Venis al la retejo de esperantistoj suba mesaĝo el Hiroŝimo, temante pri ostro.

Pasis sezono de kongresoj landa kaj lokaj, kaj venis vintro, sezono de ostroj en Hiroŝimo. Komence ostro kostis 1.5 oble ol en la lastaj jaroj pro manko de livero el marbordoj de la provinco deturuita en 3.11. Oni ne volas multe aĉeti tro kostan, kaj nun ĝi kostas ordinare, nome 230 enojn por 100 gramoj.
Ni geedzoj veturis unu horon al marbordo, kaj ĉe fiŝista vilaĝo aĉetis ostrojn kvante, kaj hejme kuiris ilin por gasto la 13an de novembro. Li, la unua en 2011 post 3.11, frandis pladon da ostro fritita kun ajlo kaj butero, kaj en la sekvanta nokto, horojn post vespermanĝo, kaĉon de ostroj kun iom da legomo kaj duonkuirita ovo.

Hiroŝimo ja estas fama pro bongustaj ostroj, sed ankaŭ estas fama la marborda regiono de Toohoku, tamen ĝi estis damaĝita severe de la cunamo. Hodiaŭ mi raportos, kiamaniere oni klopodas releviĝi el tiu malfacilego.

Projekto “Savu ostrojn de Sanriku”

Tuj post la cunamo jam komenciĝis diversaj savoprojektoj por kaj de fiŝistoj. Unu el ili estas projekto “Savu ostrojn de Sanriku”. Oni varbis mondonacantojn kaj per tiu donacita mono oni aĉetos ostroidojn kaj aliajn ekipaĵojn. Kaj la mondonacintoj ricevos ostrojn, kiam la fiŝistoj sukcese rekomencos fiŝkaptadon kaj ostrovartadon.
Tiun projekton fondis s-ro Saitoo Hiroaki 47-jara, loĝanta en la urbo Sendai, fine de marto, kiu posedas interret-vendejon “Bongustaj ostroj”. Per tiu projekto li volas danki al la ostrovartistoj, kiuj liveris bongustajn ostrojn al lia vendejo. Li jam varbis 7000 mondonacintojn.
La mondonacintoj devas atendi pli ol tri jarojn ĝis ili ricevos ostrojn, sed tio estas bona, ĉar dum tiuj jaroj ili neniam forgesos la klopodojn de la fiŝkaptistoj en Sanriku. En lia retejo venis multaj voĉoj kiel la jena :
“Por helpi fiŝistojn ĝis ilia releviĝo, mi aliĝis al via projekto. Mi atendas la alvenon de ostroj 3 jarojn, 5 jaroj kaj eĉ pli”. Mondonacinto ricevos po 20 ostrojn kontraŭ la mondonaco de 10000 enoj (1000 eŭroj)."
(La 22an de majo, la ĵurnalo Jomiuri)

Filo revenos al sia patro por ostroj

Ostro-vartisto s-ro Satoo Tomio 75-jara en la urbo Oofunato, la gubernio Iŭate, perdis ĉion pro la cunamo, kaj decidis ĉesi la laboron.
Lia filo Takaŝi laboranta en transporta kompanio en la urbo Jokohamo jam antaŭ la cunamo decidis reveni al sia patro por kune labori por ostroj, ĉesonte sian laboron. Sed la situacio tute ŝanĝiĝis. S-ro Satoo diris al sia filo ne ĉesi laboron en Jokohamo. Poste la filo ofte vizitis siajn gepatrojn kaj rekomendis, ke ili translokiĝu al Jokohamo, sed ili hezitis.
En junio Takaŝi diris al siaj gapatroj, ke li volas eduki siajn gefilojn en sia hejmurbo. S-ro Satoo kun ĝojo sed kun iom da hezitado akceptis lian proponon. Takaŝi kun siaj edzino kaj du gefiloj venos al siaj gepatroj, kiam li havos perspektivon pri la rekomenciĝo de ostro-vartado.
Nun s-ro Satoo partoprenas en la laboro por forigi rubaĵojn el la maro por rekomenci planti marherbojn en aŭtuno. Li diras : “Mi jam laboris 50 jarojn por ostroj. Krome mia filo revenos kun siaj familianoj, do mi neniam malvenkos”.
(La 16an de septembro, la ĵurnalo Mainiĉi)

LOUIS VUITTON helpas japanajn ostrojn

Sur la maro de Kesennuma en la gubernio Mijagi vidiĝas pli ol 30 flosoj por ostro-vartado kaj sube kreskas ostroidoj. “Post la cunamo ne troviĝis kreskaĵoj en la maro, sed ili rapide revivis. En la venonta printempo ni povos manĝi malgrandajn ostrojn”, diras s-ro Hatakejama Ŝigeacu 68-jara. Lia instalaĝo por ostroj estis tute detruita en la cunamo kaj ankaŭ la ŝipoj kaj flosoj estis perditaj. En lia distriko troviĝis 52 domoj, el kiuj 44 malaperis. Povas esti, ke 30% de la ostrovartistoj en la vilaĝo ĉesos labori. Li estas eseisto, kiu gvidis la projekton “Arbaro estas amikino de la maro”.
Li iniciatis tiun projekton antaŭ 25 jaroj, post kiam li vizitis Francion. Tie li vidis la fekundan maron, kaj rimarkis, ke arbaroj donacas nutroriĉan akvon al la maro, do por produkti bonajn ostrojn, oni unue devas planti arbojn en arbaroj. Tiam la fiŝistoj suferis pro malriĉa ostroprodukto pro “ruĝiĝanta” maro.
Unu monaton post la katastrofo venis helpomono de LOUIS VUITTON al li. Antaŭ 40-kelkaj jaroj ostroj mortadis pro viruso en la maro de Bretonio, Francio. Tiutempe ostrovartistoj en la gubernio Mijagi sendis 750 milionojn da enoj da ostroidoj, nome 3360 tunojn al Francio kaj savis la industrion. Patric Louis Vuitton, la nuna prezidanto, diras : “Kompreneble mi bone memoras la bonkorecon de japanoj. Krome ĉiuj miaj familianoj tre ŝatas ostrojn”.
S-ro Hatakejama sendis al li invitilon al sia hejmo, kaj tiu volonte akcetis ĝin, dirante : “Mi vizitos vin, kunportante mian ŝatatan tranĉilon”.
(la 9an de oktobro, la ĵurnalo Sankei)

La 22an de novembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 22an de novembro

Okinavo estas la plej suda gubernio en Japanio, situanta en la suda maro. Ĝi estis sendependa reĝlando, sed en 1872 Japanio okupis kaj faris ĝin kiel unu el siaj gubernioj. Dum la dua mondmilito Usono atakis la insularon kaj severa batalo okazis tie. Ĝis 1972 ĝi estis okupata de Usono. Ankoraŭ troviĝas multaj usonaj militbazoj kaj turmentas la loĝantojn, sed feliĉe ne ekzistas nuklea centralo. Mi jam aŭdis pri homoj, kiuj fuĝis en tiun insularon, timante radiokativecon disĵetitan en la tuta Japanio krom tiu suda insularo. En la hodiaŭa ĵurnalo Asahi mi trovis jenan artikolon pri tiuj homoj. Mi tradukos ĝin.

“Kelkcent homoj” fuĝis en Okinavon

“Okinavanoj estas tre bonkoraj. Mi jam ne plu povas vivi en Tokio”, diras s-ro Tanimura Ĵin, 38-jara, vestita per la tradicia loka vestaĵo karijuŝi. Li jam loĝas en Okinavo 5 monatojn.
“Venos la fino de Japanio !” Kiam okazis la akcidento en la nuklea centralo Fukuŝima, terurite li fuĝis unue en la sudan insulon Kjuuŝuu kun siaj edzino, filo, frato kaj lia edzino, kaj poste en Okinavon, kun kiu li neniam havis rilaton ĝis tiam. Li diras : “Radioaktiveco estas tute alia danĝero. Oni ne povas vidi ĝin. Venadas al mi diversaj informoj, sed mi ne povas kompreni, kiuj esta veraj kaj kiuj estas malveraj. Pro tio ĝi estas des pli terura”. Li fondis firmaon pri mezurado de radioaktiveco en manĝaĵoj, sed li ankoraŭ ne povas profiti.
S-ino Takenouĉi Mari 44-jara jam agadis pli ol 10 jaroj kontraŭ nukleaj centraloj kaj eĉ tradukis libron pri malaltnivela radioaktiva elmetaĝo. Ŝi diras : “Okazis tiel granda akcidento, sed la registaro diradas, ke nenio danĝera ekestas. Mi ne povas fidi tian registaron”. Post la akcidento ŝi kaj ŝia 2-jara filo ofte fariĝis febraj, kaj baldaŭ fuĝis en Okinavon. Ŝi ankoraŭ havas grandan timon. “Laŭ la interreta informo multiĝas homoj, kiuj malsaniĝis. Gravega afero certe okazos en Japanio”. Ŝi fondis Societon de suferantoj pro malaltnivela radioaktiva elmetaĝo.
Unu el la prizorgantoj de tiu ĉi societo s-ino Janaka Mamiko sentas sin peza kaj laca. Eĉ sidadi estas malfacile por ŝi. Post la akcidento ŝi malsaniĝis kaj translokiĝis al Okinavo, ĉesinte labori en Tokio. Delonge ŝi havis malsanon en la tiroido. Pro tio, post la akcidento, ŝi fermis sin hejme pro la timo al radioaktiveco, sed foje ŝia nazo sangis kaj ŝi suferis pro lakso. Esplorinte pri sia simptomo en la interreto, ŝi fariĝis certa, ke ŝi suferas pro malaltnivela radioaktiva elmetaĝo. Ŝi vizitis 8 hospitalojn, sed ĉiun fojon ŝi estis mokridita de la kuracistoj. Al la demando, ĉu ŝi ne serĉas nur tiajn informojn, kiaj plaĉas al ŝi, ŝi respondis kun tremanta voĉo : “La vero estas en mia korpo”.
Kiom da homoj fuĝis el Tokio al Okinavo ? Oni ne povas diri la ĝustan nombron, sed certe troviĝas kelkcent. Tiuj homoj elektas Okinvon, tial ĉar ĝi estas la plej fora de Fukuŝima kaj tie estas parolata la japana lingvo.
En la intereto aperadas diversaj “veraj informoj, kiujn la registaro kaj amaskomunikiloj volas kaŝi”, kaj troviĝas homoj, kiuj fidas tiujn. Venadas raportoj pri malsaniĝo, sed povas esti, ke homoj atribuas eĉ kutimajn malsanojn al radioaktiveco.
Kial homoj emas dependi de tiuj informoj ? Nakajauĉi Kazuja, profesoro pri risko-psikologio de Universitato Dooŝiŝa en Kioto, diras : “Oni emas fidi informantojn, kiuj havas altnivelan studon kaj sinceran sintenon, kaj ankaŭ pensmanieron komunan kun la informatoj”. Li plu diras : “Komprenoj pri la danĝero de radioaktiveco estas diversaj, ĉar ekonomiaj kaj familiaj situacioj estas tute malsamaj de homoj al homoj. Ni estas ĉirkaŭataj de diversaj riskoj. Oni taksu fuĝon pro risko de radioaktiveco, komparante kun la risko de senlaboriĝo, risko de familia apartiĝo ktp”.
(Verkita de Nakamura Kazujo)

Ŝajnas al mi, ke la supra artikolo ne havas simpation kun homoj suferantaj. La aero kaj la tero estas vere malpuraj pro radioaktiveco kaj homoj povas suferi eĉ pro tre malaltnivela radioaktiveco. La verkinto de tiu ĉi artikolon opinias, ke la homoj aperintaj en la artikolo troige reagas al la “danĝero”. Mankas al ŝi la sinteno batali por malfortuloj, tial mankas al ŝi kritiko al la registaro, la industria mondo kaj TEPCO.
Antaŭ ĉio, ŝi devas postuli de la registaro la veran informon pri la sitaucio kaj kontraŭrimedon por trankviligi la popolanojn. La fakto, ke tia artikolo aperis en la presitiĝa “progresema” ĵurnalo, montras la nunan situacion de la japana socio.

La 04an de decembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 4an de decembro

La Pinarbo de Espero mortis

La unusola pinarbo, kiu postvivis la cunamon, mortis. Antaŭ la cunamo troviĝis 70 mil pinarboj laŭ la marborodo de la urbo Rikuzen-Takada, sed krom unu, ĉiuj estis detruitaj. Oni nomis ĝin “Pinarbo de Espero”, kaj prizorgis ĝin, sed vane. En oktobro la Centro de Verda Japanio” ekzamenis la arbon, trovis, ke ĝiaj radikoj jam estas putrintaj, kaj rezignis revivigi ĝin. La Societo por protekti la arbaron de Takada grefis la branĉojn de tiu pinarbo kaj planas transplanti tiujn laŭ la marbordo. (La suba foto estas fotita fine de aŭgusto)

JPEG - 45.3 kb

Rizo produktita en Fukuŝima estas tro malpura

Oni trovis 630 bekerelojn da cezio (la normo estas 500 bekereloj por 1 kilogramo) el la rizo produktita en la distrikto de Oonami en la urbo Fukuŝima, sekve la registaro malpermesis la vendon de tiu rizo. En la urbo, en 98% de la 1275 kampoj oni trovis malpli ol 50 bekerelojn da cezio. La distrikto Oonami situas en la valo, do ŝajnas, ke radiokativaj substancoj falintaj sur foliojn de arboj falis sur la teron kaj enfluis en la kampojn.
La registaro provizore decidis la normon kiel sube :
- 500 bekereloj : bovinoj, kampoj, krudaj lignoj
- 200 bekereloj : pajloj
Laŭ la klarigo, eĉ tiu malpura rizo estas “ne tuj danĝera” por la sano, ĉar post la senbranigado tiu rizo enhavos malpli da cezio ol la normo. Tamen oni devas memori, ke eĉ malgranda kvanto de radioaktivaj substancoj estas danĝera. Neniu scias, kion alportos al la korpo tiu malgrandkvanta rdioaktiveco post 20, 30 jaroj.
Kaj kiel malĝojaj estas tiuj terkulturistoj, kiuj zorgadis pri tiu rizo dum la pasintaj kelkaj monatoj, kredante, ke ilia rizo estos sekura. Nuklea akcidento estas vere kruela por ĉiuj.

Joŝida malsaniĝis

La 28an de novembro TEPCO publikigis, ke s-ro Yoŝida Masao 56-jara, la estro de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, enhospitaliĝis la 24an de novembro. Kiel lia anstataŭanto, s-ro Takahaŝi Ĉujoŝi oficos.
S-ro Joŝida estis la estro ekde junio 2010, kaj dum tiuj ok monatoj li gvidis la laboristaron por regi la damaĝitajn reaktorojn. TEPCO diras : “La kuracistaro nenion menciis pri la rilato de lia malsano al radioaktiveco. Oni ne rajtas diri la nomon de lia malsano kaj la kvanton de radioaktiveco, al kiu li elmetiĝis, por protekti lian personan informon.
Dum la pasintaj 8 monatoj li laboris en la tereno de la centralo, do sendube li elmetiĝis al grandakvanto da radioaktiveco. Neniu dubas, ke li suferas pro tio. Li estas tre kuraĝa homo, kaj multaj alte taksas lin. Ankaŭ mi dankas lin pro lia sindona laboro.

* Legu la raporton de la 15a de novembro pri lia intervjuo kun ĵurnalistoj.

Nombro de viktimoj

La nombro de mortintoj estas 15840, tiu de malaperintoj 3611 (ĝis la 24a de novembro) kaj tiu de rifuĝintoj 328 903 (ĝis la 17a de novembro).

La 11an de decembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 11an de decembro

Naŭ monatoj pasis

Hodiaŭ estas la 9-monata datreveno de tiu tertremo kaj la cunamo. Laŭ la statistiko : Mortintoj estas 15841. Malaperintoj (ankoraŭ ne trovitaj homoj) estas 3943. Rifuĝantoj, kiuj perdis sian domon pro la cunamo aŭ forkuris de la radioaktive malpurigita loĝloko, kaj loĝas aliloke, estas 332691.

Koncerto de la Naŭa Simfonio de Beethoven

JPEG - 39.7 kb
11_12

Post la dua mondmilito komenciĝis kutimo organizi koncertojn de la Naŭa Simfonio de Beethoven en decembro, kaj en mia urbo oni unuan fojon organizis tiun koncerton en 1973. Ekde la unua koncerto ĝis la 20a mi estis ĝia korusano, kaj dum 13 jaroj mi estis la estro de la koruso. Ankaŭ en postaj jaroj mi kelkfoje kantis, do entute mi kantis preskaŭ 30 fojojn. Jam antaŭ kelkaj jaroj mi ĉesis kanti por pli okupiĝi pri Esperanto, sed kiam okazis la koncerto, mi ĉiam estis en la partero. Hodiaŭ okazis la 39a koncerto de la Naŭa Simfonio de Beethoven en mia urbo. Je mia ĝojo, la koncertejo estis plena de 1800 aŭskultantoj. Tiu simfonio konsistas el 4 movimentoj. Ĝenerale oni interpretas tiujn jene : la unua movimento bildas malesperon ĉirkaŭ Beethoven, kiun kaŭzis tiama diktatora politiko. La dua, batalon kontraŭ tiu diktatoreco, la tria, fuĝon el tiu realo en dolĉan rememoron, kaj la 4a, realigon de la ideala mondo per la forto de Ĝojo. Tamen ĉi-foje en mia koro fontis jenaj bildoj en la respektivaj movimentoj : Dum la unua movimento, aperis bildoj de la tertremo kaj la cunamo, kiuj detruis ĉion. Dum la dua, etendiĝis pejzaĝoj de detruitaj urboj kaj vilaĝoj kun multege da rubaĵoj. Dum la tria, mi rememoris belajn pejzaĝojn iam ekzistantajn kun la bluaj ĉielo kaj maro kaj verdaj pinarboj laŭ la marbordo. Dum la kvara, aŭdiĝis fortaj voĉoj por la rekonstruado. Komence de la kvara movimento estis profunda silento, el kiu feble aŭdiĝis melodio de Ĝojo. Ĝi pli kaj pli fortiĝis kun viraj, virinaj kaj diaj voĉoj kaj alvokoj fieraj. Kiam la muziko finiĝis kun eksploda Ĝojo, mi tre emociiĝis kun larmoj. Certe ĉi-jara koncerto estis speciala ambaŭ por korusanoj kaj aŭskultantoj.

Kaimaniere la korusanoj akceptis la katastrofon

JPEG - 39.7 kb
11_12

Ĉiun jaron la preparado por organizi la koruson komenciĝas en marto. Dum tiuj tagoj okazis la katastrofo. Ĝi donis grandan ŝokon al la organizantoj kaj la korusanoj. En la broŝuro de tiu ĉi koncerto aperas jenaj voĉoj : S-ino Takada Hacuki, korusgvidantino : Ekde la 11a de marto, mi ne povis kanti dum longa tempo. Mi sentis min sinkanta suben. Sed mi kuraĝigis min, vidante gejunulojn. Mi ne rajtas malesperi. Mi devas fari, kion mi povas fari. Kaj tio estas muziko por mi. Ĉi-vespere mi kantos kun tiu arda sento. S-ino Cukuda Tomoko, pianisto : Kiam ni komencis kanti meze de majo, mi ĉiam demandis min, kion mi povos fari, kiamaniere mi vivu. Kaj hodiaŭ ni, tenante tiujn doloron kaj malĝojon, kantos la melodion de Ĝojo kun preĝo al Toohoku. S-ino Nakamura Jooko, pianisto : Ĉi-jare ĉiuj japanoj vundiĝis. Dum tiuj dolorigaj monatoj mi rimarkis, ke banalaj ĉiutagaĵoj estas tre valoraj por mi, kaj pro tio mi devas danki. S-ino Ŝimizu Kazuko, korusanino : Komence mi pensis, ke ĉi-jare ni ne povos havi la koncerton. Nun mi kore fidas la forton de muziko. Ni forviŝu larmojn kaj kantu la melodion de Ĝojo per la tuta forto. S-ino Funamizu Migiŭa, korusanino : Pro la katastrofo mi malsaniĝis, Tiam mi renkontis la Naŭan Simfonion, kaj resaniĝis. S-ro Niŝimura Kazuo, korusano : Ankoraŭ troviĝas multaj homoj, kiuj ne povas reveni hejmen. Hodiaŭ mi kantu por kuraĝigi tiujn suferantojn. Resume ĉe la fino s-ino Tanaka Mikiko, unu el la organizantoj, skribis jene : Multon rabis al ni la momenta natura katastrofo. Ni, kiuj loĝas geografie proksime sed damaĝe malproksime de la inundita regiono, ĉagreniĝis pro nia senkapableco helpi la suferantojn. Ĉu ni ne povos helpi ilin per la forto de muziko ? La respondo estis ne. Tuj post la katastrofo ĝi povis fari nenion, sed kiam la situacio iom stabiliĝis, aŭdiĝis koraj voĉoj. Tiam muziko komencis helpi la koron de la suferantoj. Muziko ne estas senkapabla ! Ĝi havas senliman forton ! Muziko povas fariĝi nutraĵo por la koro, kaj donas kuraĝon por vivi. Ni timis, ke ni ne povos komenci la organizadon. Ni demandis nin, ĉu ni povos havi la koncerton. Sed dank'al helpo de multaj homoj, hodiaŭ ni mirakle havas konceton. Dankon al ĉiuj !

La 09an de decembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 9an de decembro

Mia draste ŝanĝita vivo post 3.11 Transmigrado de Fukuŝima al Saitama

Anonima lernantino 16-jara :

Ekde la 11a de marto mia vivo tute ŝanĝiĝis. Mi translokiĝis de mia urbo Namie en Fukuŝima al la gubernio Saitama. Nun mi pli kaj pli alkutimiĝis al la vivo ĉi tie, pro kio mi iom post iom povas retrorigardi mian pasintan vivon post la tertremo kaj pripensi mian estontecon. Unuflanke mi volas pli bone alkutimiĝi al la nuna vivo, sed aliflanke, sentante, ke la nuna vivo fariĝas mia ĉiutagaĵo, apartiĝo de mia hejmo maltrankviligas min.

Okazis la granda tertremo

Je la 14a horo kaj 46 minutoj okazis la tertremego de la Orienta Japanio. Kiam mi estis lernanta historion en la klasĉambro en la unua etaĝo, aŭdiĝis malagrabla bruo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis, kaj kun ĝi andiĝis aliaj bruoj el diversaj lokoj. Tiuj, eligante el poŝtelefonoj, avertas la alvenon de tertremo. Post kelkaj sekundoj venis tremoj, do ni kaŝis nin sub la tablojn kaj atendis la finon de la tremado. Komence la tremo estis malgranda, sed venis pli kaj pli da skuoj. Mi sentis min moviĝi ambaŭflanken kun la tablo. Mi bone memoras la plorkriojn de miaj panikitaj amikoj. Mi estis realtive trankvila kaj pensis, ke fine venis tiel nomata “Tertremo apud la gubernio Mijagi”.
Kiam finis la tertremo, ni fuĝis en la sportejon, sed ni estis maltrankvilaj pro oftaj postaj tremoj. Lernantoj en la 3a kaj la 4a etaĝoj subenvenis. Fine venis unu lernantino en la rulseĝo kun instruisto. Kiel maltrankvila ŝi estis, estante sola en la ĉambro dum kelkaj minutoj !
En la poŝtelefono de mia amiko mi vidis la scenojn de la cunamo, kiuj donis al ni tiel grandan ŝokon, ke ni perdis niajn voĉojn. Eĉ ni, kiuj spertis tiun grandan tertremon, ne povis kredi, ke tiel granda cunamo efektive okazas.
Feliĉe mi povis kontakti miajn gepatrojn, sed troviĝis ne malmultaj, kiuj ne povis fari tion. En tiu tago ni tranoktis en la lernejo, ĉar la nacia vojo al la lernejo estis inundita kaj en la lernejo elektro kaj akvo bone funkciis, dum oni ne sciis, kio okazis kaj okazos hejme. Sed kiam miaj gepatroj diris al mi, ke mi restu en la lernejo, rigardante multajn reveni hejmen, mi sentis min kvazaŭ forlasita de mia familio,.
En mia urbo Namie troviĝas la distrkto Ukedo, fama pro fiŝkaptado. Kiam mia instruisto informis al ni kiel onidiron, ke Ukedo malaperis, mi opiniis, ke tia afero neniam povas okazi, sed kiam mi vidis mian amikon el Ukedo plori, mi devis akcepti la realon, kaj bedaŭras, ke mi povas fari nenion.

Nia vagada vivo komenciĝis

Tiun nokton okazadis tertremoj ĉiun kelkan minuton, tial mi ne povis dormi, dume mi pensis pri miaj familianoj kaj hejmenrevenintaj amikoj. La sekva tago estis longa tago. Gimnastikejo de mia lernejo fariĝis kadavrejo. Mi sciis, ke mia domo situanta ĉirkaŭ 10 kilometrojn proksime de la nuklea centralo n-ro 1 estis inkludata en la malpermesita zono. Poste kun miaj gepatroj, kiuj venis al la lernejo, mi rifuĝis al la domo de mia parenco situanta 20 kilometrojn fore de la centralo. En tiu domo kolektiĝis ĉirkaŭ 20 homoj, sed je la 15a horo kaj 36 minutoj okazis eksplodo de la reaktoro, kaj ni denove rifuĝis ĉe la familio loĝanta pli malproksime.
Kiam ni estis tie, mi havis la plej malfacilan tempon, ĉar ni ne konis tiun familion. Ni ne povis bani sin, nek uzi poŝtelefonon. Sed mi komprenis, ke mi ne devas plendi pri tio, kaj konvinkigis min, diarnte al mi, ke ĉiuj havas similan malfacilon. En tiu distrikto troviĝis kelkaj rifuĝejoj, kiujn mi vizitis por vidi la staton kaj por serĉi miajn amikojn, sed mi bedaŭris veni, ĉar en la gimnastikejoj kaj lernejaj ĉambroj estis tiel plenaj de homoj, ke ili ne povis eĉ kuŝi, kaj krome necesejoj estis tre malpuraj. Ĉe la enirejoj oni montris nomojn, el kiuj homoj serĉis siajn familianojn kaj konatojn. Ĉar tiu tertremo okazis posttagmeze, familianoj, estante en apartaj lokoj, ne povis facile kontakti unu la alian.

Al la gubernio Ibaraki

Poste, postlasinte niajn geavojn, kiuj volis resti en Fukuŝima, ni translokiĝis al la domo de mia onklo en la gubernio Ibaraki, najbara gubernio de Fukuŝima. Tiun tempon mankis benzino en la tuta orienta Japanio, kaj ankaŭ nia aŭtomobilo haltis survoje pro manko de benzino. Ni dormis en la aŭtomobilo, kaj en la sekvanta mateno, ni veturis per ĵus funkciinta trajno al Ibaraki.
En la hejmo de mia onklo ĉio estas normala, tute malsame kiel en mia urbo kaj en la rifuĝejoj. Mi sentis min tre fremda en tiu vivo. En Fukuŝima nur malmultaj vendejoj estis malfermaj, tial ni devis veturi al malproksimaj urboj, timante elĉerpiĝon de benzino, sed ĉi tie ĉiuj vendejoj funkciis. Tiam unuan fojon mi povis kontakti miajn amikojn per poŝtelefono, kaj iom sentis min trankvila, sed kiam mi pensis pri miaj amikoj en rifuĝejoj kaj geavoj en Fukuŝima, mi sentis min peka, demandante min, ĉu mi sola rajtas vivi en tiu bona stato.

Al la gubernio Saitama

Poste, juĝinte, ke ni ne povos baldaŭ reveni al Fukuŝima, ni venis al la gubernio Saitama, kie loĝas mia onklo. Ni celis loĝi ĉi tie iom longe, do mi serĉis superan mezlernejon, kiun mi vizitos. Tio donis al mi ne malgrandan streson, ĉar decidi novan lernejon signifas, ke mi ne povos facile reveni al Fukuŝima, tial en mia koro naskiĝis emo prokrasti la decidon. Mian lernejon en Fukuŝima mi mem elektis, sukcesis eniri post diligenta preparado kaj vizitis unu jaron, do mi amis ĝin. Lernantoj en la nova lernejo certe elektis ĝin same kiel mi, do mi timis, ke ili akceptos novajn lernantojn kiel min kun varma koro, sed miaj novaj samklasanoj estis tre bonkoraj. Mi atendis, ke ili demandos min pri la tertremo, cunamo kaj la akcidento de la reaktoroj, sed ili preskaŭ nenion demandis. Nun mi pensas, ke tio venis de ilia zorgo pri mi, sed ne estas ĝene nek dolorige al mi respondi pri tiuj aferoj. Mi eĉ volis, ke mi parolu al ili pri miaj spertoj.

Kvar monatoj pasis

Jam pasis kvar monatoj post la tertremo. Mi apartiĝis de samklasanoj de mia eksa lernejo kaj de aliaj amikoj de miaj infanaj tagoj. Mi sentas min malĝoja, ne havante/onte ŝancon renkontiĝi ilin tiom longan tempon aŭ eĉ dum mia vivo.
Mi perdis miajn amikojn, mi devis havi streson en la nova lernejo, mi devis nove komenci ĉion, mi ne povis repreni valorajn posedaĵojn el mia hejmo, kaj la urbo kaj la gubernio tre malrapide restariĝas. Ĉion malbonan kaŭzis la elektra centralo. Se ĝi ne ekzistus, mi povus vivi same kiel antaŭe, tiamaniere mi ofte pensas, sed foje venas alia opinio.
Ja ni perdis multon pro la nuklea centralo, sed antaŭ la akcidento ĝi donis multon al ni. La urboj evoluis dank' al la centralo. Labori por TEPCO estis honorinde, tial multaj volis labori por la kompanio. Eĉ nun multaj laboras en la centralo por la riparado, inkludante patrojn de miaj amikoj. La centralo estis nia najbaro, kaj sen ĝi multaj ne povus vivteni sin.
Kiam mi forlasis Fukuŝima-on, mi unuan fojon rimarkis, ke Fukuŝima estas grava por mi. Nun ĝi fariĝis fama pro la akcidento, sed mi ne volas ĝian tiamanieran famiĝon. Fukuŝima estas provinca gubernio sed plena de bela naturo kaj bongustaj manĝaĵoj. Mi volas, ke la tertremo ne rompu tradiciajn festojn kaj kulturaĵojn. Mi volas, ke Fukuŝima fariĝu loko, kiun multaj eksterlandanoj volas viziti. Tio ne eblos tuj, sed certe en la proksima estonteco. Por tio mi volonte kunlaboros, kaj ĝis tiu tempo mi strebe lernos en tiu ĉi loko.
(Tradukita el la organo de la Nova Angla Edukado, la novembra numero 2011)


La 07an de decembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 7an de decembro

JPEG - 92.1 kb
7_12

Ankaŭ hundoj kaj katoj suferas pro la akcidento de la nukleaj reaktoroj.

Kiel terura estas la akcidento de nukleaj reaktoroj, kaj kiamaniere loĝantoj estas facile forĵetitaj de la registaro, oni povas vidi en la hodiaŭaj ĵurnaloj.

Certe estos eterne neloĝeblaj lokoj

Nun la urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la akcidenta centralo estas dividitaj en du grupojn : la distrikto inter la radiuso de 20 kilometroj estas nomita “Gardata distrikto”, en kiu estas malpermesite loĝi, kaj la alia estas “Distrikto por laŭplana evakuado”, el kiu oni prefere fuĝu. La registaro komencos esplori la planon dividi tiujn du grupojn en tri, nome :
- 1. La distrikto de malpli ol 20 milisivertoj da radioaktiveco, en kiu la plej frue en la venonta printempo homoj povos loĝi en tiu distriko.
- 2. La distrikto de inter pli ol 20 milisivertoj kaj malpli ol 50 milisivertoj, en kiu en kelkaj jaroj homoj povos loĝi.
- 3. La distrikto, kie troviĝas pli ol 50 milisivertoj, en kiu post kelkaj jaroj, aŭ plej malfrue post kelkdek jaroj, homoj povos loĝi.
Troviĝas la distriktoj 3 en la urboj Ookuma, Futaba, Namie kaj Iitate. Plejmulte da loĝantoj en tiuj distriktoj ne povos reveni hejmen dum sia vivo. Ili perdos sian hejmen preskaŭ eterne.

Kompenso al la rifuĝintoj

La registara komitato pri kompenso pro la nuklea akcidento decidis la novan instrukcion pri la kompenso al 1,5 milionoj da rifuĝintoj en 23 urboj kaj vilaĝoj (ĉirkaŭ kvarono de la loĝantoj de la gubernio Fukuŝima).
Kiam la komitatestro s-ro Noomi klarigis la 6an de decembro, ke la kompenso al infanoj kaj gravedaj virinoj estos po 400000 enoj (4000 eŭroj) kaj tiu al aliaj estos po 80000 enoj (800 eŭroj), el la ĉeestantoj aŭdiĝis kolekrioj. Laŭ la enketo farita de neregistara organizo “FoE Japanio” la averaĝa elspezo por la evakuado (translokiĝo kaj lumono de nova domo ktp.) estis 726000 enoj (7260 eŭroj). Multaj homoj perdis sian laboron kaj apenaŭ vivas. En multaj familioj, familianoj devas aparte loĝi, kaj pro tio rifuĝintoj devas multe elspezi. Krome ili ne scias, kiom longe tiu nestabla vivo daŭros.
S-ino Umeda Kijomi 48-jara diras : Ni ricevos 1,36 milionojn da enoj. Por gardi la sanon de tri infanoj mi ekipis ĉiujn 5 ĉambrojn per aerpurigilo. Se TEPCO pensus, ke la unufoja pago de la kompenso estos la fina solvo, tio estus granda miskompreno. Oficistoj kaj laboristoj de TEPCO kunlaboru kun la loĝantoj por purigi la urbon. Ili tute ne estas sinceraj”.
(Laŭ la ĵurnalo Asahi la 7an de decembro 2011)

Cezio en pulvora lakto

La 6an de decembro la kompanio Meiĵi publikigis, ke ĝi detektis maksimume 30,8 bekerelojn da cezio por 1 kilogramo el sia pulvora lakto “Meiĵi-step” la 3an kaj la 4an de decembro. Tiu kvanto estas malpli granda ol la provizora normo de 200 bekereloj, sed la kompanio estas preta interŝanĝi tiujn produktitajn en la urbo Kasukabe, najbare de Tokio, inter la 14a kaj la 20a de marto, per la novaj. La kompanio klarigas, ke la kruda lakto por tiu pulvora lakto estis produktita antaŭ la 11a de marto, sed eble kiam oni sekigis la lakton, miksiĝis radioaktivaj substancoj el la reaktoroj de Fukuŝima.
La ministerio de bonfarto kaj laboro diris, ke unuan fojon oni detektis cezion el la pulvora lakto, kaj ke la lakto pli maldensiĝos, kiam beboj trinkos ĝin, do la tiu kvanto da cezio ne influos ilian sanon malbone.
Beboj estas la plej malfortaj. Estas strange, ke la respondeculoj senprokraste deklaras negravecon de la malpurigita lakto.

Ankaŭ bestoj

300 hundoj kaj katoj kaptitaj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo vivas en du instalaĵoj en la gubernio Fukuŝima. Oni supozas, ke antaŭ la katastrofo vivis en tiu distrikto 10 mil hundoj kaj katoj, el kiuj 30% mortis en la cunamo kaj aliaj 20% estas jam prizorgataj de volontulaj organizoj. Kiam okazis portempaj hejmenrevenoj de la loĝantoj ekde majo, oni kaptis 700. El tiuj restis 300 en tiuj instalaĵoj, kaj aliaj estas jam redonitaj al la posedantoj.
En tiu instalaĵo deĵoras unu animalkuracisto kaj 7 volontuloj, sed ili ne povas fari sufiĉe da prizorgoj al la bestoj pro manko de homforto.
(La ĵurnalo Mainiĉi la 17an de novembro)

Hundoj kaj katoj estas pli feliĉaj, ol sovaĝaj bestetoj kaj insektoj, kiuj certe suferas sen homa zorgado. Ĉu ili bonorde povos naski idojn ?

La 15an de decembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 15an de decembro

JPEG - 17.9 kb
Koncerto en la mallumo kun la konsola muziko de harpo

Koncerto en la vilaĝo Tooni

La 13an de decembro okazis koncerto de harpo en la mezlernejo Tooni. Kiel mi jam raportis, la vilaĝo Tooni en la urbo Kamaiŝi en la gubernio Iŭate estis multe damaĝita de la cunamo. S-ino Takadate Ĉieko, kiu loĝas enlande en la sama gubernio, ne damaĝite, ĉagreniĝis pro treege mizera stato de la laŭmarbordaj samgubernianoj kaj komencis helpi ĉiujn 130 lernantojn en la vilaĝo Tooni. Mi estis tre kortuŝita de ŝia arda koro kaj komencis helpi ŝin ekde la aŭgusto, kolektante monon kaj sendante diversajn necesaĵojn al la suferantoj.
Unu el ŝiaj fervoraj helpantoj estas luteranino, kiu proponis la koncerton de harpo de usonanino Carol. Kiel sia misio, ili vizitas kaj konsolas malsanulojn kaj suferantojn, kaj okaze de tiu katastrofo ili opiniis, ke konsoli la koron de tiuj suferantaj lernantoj estas ege necese. Ili proponis la koncerton la 13an de decembro, kaj lernantoj, iliaj gepatroj kaj subtenantoj kiel ni, 4 esperantistoj, partoprenis en ĝi.
Ni kolektiĝis ĉe la stacidomo de Morioka, la ĉefurbo de la gubernio, je la 9a kaj duono, kaj veturis preskaŭ 100 kilometrojn al la vilaĝo Tooni. Je la 12a kaj 30 minutoj okazis ceremonio por transdoni mondonacon al la gepatroj, kiun s-ino Takadate kaj ni kolektis speciale por ke la lernantoj kaj la familianoj povu havi pli gajan novjaron.
La koncerto komenciĝis je la 1a horo. En la malluma gimnastikejo lumis kandeloj kaj komenciĝis la ludado de la malgranda harpo de Carol. Dume ni kovris la ŝultron de ĉiuj lernantoj per ŝalo sendita de usonaj luteraninoj. Ni esperis, ke la harpa muziko kaj la ŝalo konsolos la vunditajn korojn. Poste ni donacis kukojn kaj mantukojn al ili kaj finiĝis la koncerto.

Vizito al la vilaĝeto de s-ro Hasegaŭa

Dum tiu koncerto mi unuan fojon renkontis s-inon Hasegaŭa, al kiu ni sendas necesaĵojn. Poste ŝi kondukis nin al la vilaĝeto Katagiŝi, kie ŝi loĝis. Tiu vilaĝeto situis malantaŭ la kontraŭcunama digo ne tre alta. En tiu tago grandegaj ondoj de la cunamo facile transvenis en la vilaĝeton kaj forportis ĉion el la vilaĝanoj.

JPEG - 52.3 kb
Ruino

Sur la ruino de la domo de s-ino Hasegaŭa. Ŝi estas la dua de maldekstre.

Apud la vojo staris la domo de la estro de la fiŝista asocio, sed nun restas nur betona parkejo plena de rokoj. Sur tiu staris la domo, sed ĝi malaperis. Apud tiu domo estis tiu de s-ino Hasegaŭa, sed krom la betona bazo kaj detruita banejo, neniu restis. Tiun domon ŝia edzo konstruigis post 14-jara laborado kiel fiŝkaptisto en la fora maro. Ĝi estis granda duetaĝa domo kun 10 ĉambroj, sed ne nur la domo sed ankaŭ 3 aŭtomobiloj kaj ĉiuj memoraĵoj malaperis. Antaŭe ges-roj havis la jaran enspezon de 10 milionoj da enoj (100000 eŭroj), sed pro la perdo de la ŝipo kaj la laborejo, ŝia edzo jam decidis ne labori plu pri vartado de ostroj, jakobaj pektenoj kaj marherboj.
Kiam venis la cunamo, ŝi forkuris per aŭtomobilo, celante la ŝoseon, kiŭ duonĉirkaŭas la vilaĝeton, sed la ondoj tre rapide postkuris ĝis ŝiaj piedoj, kaj apenaŭ ŝi eskapis la ondojn. Ŝi forkuris de la ŝoseo al la monteto. La ondoj transkuris ĝin, atingis la stacidomon kaj forviŝis domojn situantajn pli alte. De la monteto ŝi vidis 3 maljunulojn englutitaj de la ondegoj. En ŝia vilaĝo 8 homoj mortis.

JPEG - 40.5 kb
Digoj

Kapkliniĝis la digoj antaŭ la natura forto.

Poste ni vizitis alian golfon, kie staris/as 14-metraj digegoj gardantaj la vilaĝon, sed tiujn ŝajne nevenkeblajn digegojn la cunamo transvojaĝis kaj detruis. La ondoj alkuris 30 metrojn alten kaj detruis domojn situantaj pli malalte. Laŭ la marbordo la kajo sinkis 1 metron kaj la ondoj lavas ĝin. Fiŝistaj laborejoj sur la kajo estis preskaŭ ĉifonoj. Starante inter la rompitaj gigantaj digoj, ni perdis niajn voĉojn, mirante la grandegan forton de la naturo.

Vizito al la dometo de s-ino Hasegaŭa

Jam venis vespero, do ni decidis unue viziteti la provizoran domon de s-ino Hasegaŭa kaj poste reveni al la hotelo en la enlanda urbo Toono. Nia aŭtomobilo sekvis la ŝian. Ni norden veturis al la urbo Kamaiŝi eble 10 kilometrojn, sed ŝia aŭtomobilo neniam haltis. Ni traveturis la urbon, enlanden veturis plu kaj fine ni atingis ŝian dometon. Eble de la lernejo ĝis ŝia nova domo estas 30 kilometroj, kaj ĉiun tagon ŝi akompanas sian filon al la lernejo per la aŭtomobilo, kiun ŝi aĉetis post la cunamo.
En la tereno, eble uzita por la parko, konstruiĝis dometoj por 180 familioj. Ŝiaj familianoj estas nur 3, tial dometo kun du malgrandaj ĉambroj estis donita al ŝi. Antaŭ tiuj dometoj estis malgrandaj florpotoj, en kiuj la loĝantoj plantis bulbojn de tulipoj senditajn de francaj lernantoj pere de mi. Ŝiaj familianoj, kiuj loĝis en la granda domo, nun estas enpuŝitaj en tiel malgrandan domon same kiel en karceron. Ŝia filo 14-jara fariĝis tre nervoza pro la ŝoko ; li perids ĉion kaj devas loĝi en tiu malgranda ĉambro sen sia propra tablo. Lia samklasanino mortis. Pro tiuj vundoj en la koro, li ne volas enlitiĝis ĝis la 3a matene, timante koŝmaron senescepte aperontan. S-ino Hasegaŭa planas aĉeti domon en la urbo Morioka, ĉar ŝi opinias, ke loĝi fore de la maro estos pli bona por lia resaniĝo.
Ŝi tre dankis nin pro niaj donacoj de la ĉiutagaj necesaĵoj. Kiam venas donacoj, ŝi vokas najbarojn, por ke ili povu ricevi necesaĵojn. Ĉiun fojon en unu horo ĉiuj donacoj estas distribuataj inter la loĝantoj, kaj dank' al tiu “bazaro” ekestas amikaj rilatoj inter la loĝantoj, kaj ŝi estas nomata kiel anĝelo de provizora dometaro. Nun venis malvarma vintro sed ankoraŭ ĉio mankas al la suferantoj. Ni vidis la realon de la loĝantoj kaj decidis plu subteni tiujn suferantojn.
Unu bona novaĵo estas finkonstruiĝo de la nova lerneja konstruaĵo ĝis la fino de la venonta januaro. La konstruaĵo estas provizora, sed elementlernejanoj, kiuj lernas en la najbara lernejo, kaj mezlernejanoj, kiuj lernas en la gimnastikejo, havos sian klasĉambron. Ni, kvar esperantistoj, planas denove viziti la lernejon, okaze de la kursfina ceremonio okazonta en marto.

La 19an de decembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 19an de decembro

La 17an de decembro okazis tri gravaj aferoj en la mondo. Unue, mi, unu el la gravaj adeptoj de Zamenhof, fariĝis 70-jara. Due, mia samaĝulo, la reganto de Nord-Koreio Kim Jong-il mortis. Trie la ĉefministro de Japanio s-ro Noda deklaris la finon de la akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, konstantinte, ke la tri reaktoroj estas tenataj malvarme, nome inter 38-68 gradoj la 15an de decembro.

Deklaro de “la fino de la akcidento”

En la intervjuo kun ĵurnalistoj li diris jene :

En la reaktoroj stabile cirkulas akvo, kaj la temperaturo en la bazo kaj reaktor-sekurujo estas tenata sub 100 gradoj. Eĉ se okazus problemoj, radioaktiveco en la tereno estos teknike regata sufiĉe malmulte. La Stabejo kontraŭ atomenergia katastrofo konstatis, ke la akcidento mem finiĝis. Per nia tuta forto ni batalos ĝis la malkonstruo de la reaktoroj.

Reagoj al tiu deklaro

Ĵurnalo Asahi : Ni ne povas esti optimisma. En la reaktoro troviĝas solviĝinta nuklea brulaĵo, kaj por malvarmigi ĝin, oni uzas provizorajn instalaĵojn. La situacio estas sama kiel antaŭe, ĉar la normala malvarmiga sistemo ankoraŭ ne funkcias. La vera malfacilo komenciĝas ekde nun, ĉar ni bezonas 30-40 jarojn ĝis la fina malkonstruo de la reaktoroj.
Ĵurnalo Mainiĉi : Estas certe, ke la stato de la reaktoroj estas pli stabilaj, ol antaŭe, sed oni ne devas uzi la vortojn “malvarmtemperatura haltado de la reaktoroj” por la grava akcidento kun solviĝinta nuklea brulaĵo, ĉar tiuj vortoj estas uzataj nur por la reaktoro en la normala stato. Pli ol tiu deklaro, la ĉefministro klarigu, ĉu vere ne plu ekzistas danĝeroj de eksplodoj kaj krita ĉenreakcio.
Ĵurnalo Akahata : (organo de Japana Komunista Partio) : Ankoraŭ tute ne estas klare, kie kaj en kia stato troviĝas solviĝinta nuklea brulaĵo, kiomgrade la reaktoroj estas difektitaj, kaj kiamaniere oni traktos alte radioaktivan akvon. Deklari la finon de la akcidento sen tiuj informoj estas tute sensignife. La ĉefministro klarigu la tutan bildon de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, kaj faru necesajn kontraŭrimedojn.
La guberniestro de Fukuŝima s-ro Satoo Juuhei : La akcidento ankoraŭ ne finiĝis, ĉar eĉ en decembro likadas akvo el la instalaĵoj kaj multiĝas konservita malpura akvo.
La urbestro de Kaŭauĉi s-ro Endoo Juukoo : Oni nur malvarmigas la reaktorojn per akvo enverŝita per manforto. Tiun staton oni ne nomas la fino de la akcidento.
Vilaĝano de Iitate s-ro Satoo Tadajoŝi 67-jara : Tiun deklaron la ĉefministro faris nur por fanfaroni al la japanoj, ke la registaro kaj TEPCO “laboras”.
Parlamentano de Demokratia Partio s-ino Tanioka Ikuko [1] :
La deklaro de “la fino de la akcidento” estas fikcio kvazaŭ la dua akto de “Mito de sekureco de nukleaj reaktoroj”.
La ĝenerala sekretario de “Informcentro de Nuklea kaj Energia Aferoj” s-ro Tateno Ĵun : Tiu deklaro havas neniun sencon. Mi suspektas, ke la ĉefminstro havas intencon refunkciigi la haltantajn reaktorojn surbaze de tiu deklaro. Se la registaro kaj TEPCO ne lernas lecionojn de tiu akcidento, nek esploros la fundamentajn kaŭzojn, homoj ne plu fidos ilin.

Mi supozas, ke en viaj ĵurnaloj kaj televido aperis novaĵo pri la deklaro de la japana ĉefministro, sed neniu krom la registaro kaj TEPCO subtenas la deklaron. Ankoraŭ multaj vivas en fremda loko, ne povante reveni hejmen, kaj pli multe da homoj timas radioaktivecon disĵetitan ĉirkaŭ si.


[1] la ĉefministro apartenas al la sama partio.

La 23an de decembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 23an de decembro

PNG - 137.7 kb
La stacidomo de Iŭaki, matene la 23an de oktobro

La 10an de decembro okazis prelego de s-ino Tanĵi Sugie, kiu rifuĝis de la urbo Iŭaki al nia urbo Maebaŝi. Ŝia urbo Iŭaki situas tuj sude de la nukleaj centraloj de Fukuŝimo, kaj nun fariĝas la bazo por laboristoj en la centraloj. Hodiaŭ mi tradukos ŝian prelegon.

Mi venis de japana Ĉernobil

Nun la loĝantoj en Fukuŝimo vivas same kiel loĝantoj ĉirkaŭ Ĉernobilo. Unue imagu tion. La registaro kaj amaskomunikiloj trompe sendadas informojn pri la “kvietigo” de la nuklea akcidento, sed en Fukuŝimo ĉio restas ankoraŭ detruita kaj la loĝantoj ne povas vidi la lumon. La regantaro facile diras, ke por perfekte regi la reaktorojn, oni bezonas 20-30 jarojn, sed ĝi ne povas aŭ ne volas vidi la realon de la loĝantoj, kiuj tie vivas, vartas infanojn kaj laboras. Rifuĝintoj en provizoraj dometoj en la fremdaj urboj ne povas havi esperon.
Tiu akcidento estas la tria atombombo, kiun Japanio mem faligis sur sian gubernion Fukuŝimo, post tiuj du atombomboj en Hiroŝimo kaj Nagasako. Japanoj spertis la teruron kaj mizeron kaŭzitajn de radioaktiveco kaj de nukleaj armiloj, sendadas pacan mesaĝon al la mondo, tamen naskis radioaktivecon en sia lando kaj fariĝis hibakuŝa (viktimoj de atombomboj). Kiuj devas preni sur sin tiun respondecon, tiuj ankoraŭ volas profiti el la nuklea industrio kaj minacas la popolanojn per nelogikaj vortoj : “Sen atomenergio, la japanoj devus vivi kiel en la feŭdisma epoko”. Same kiel en la antaŭmilitaj jaroj regas Japanion nuklea militismo, kiu formas malican pentagonon konsistantan el monaviduloj el la politikistaro, la burokrataro, la sciencularo, la industrio kaj la amaskomunikilaro.
Fukuŝimanoj protestadas, kriante al la registaro kaj TEPCO : “Ne mensogu ! Taksu la akcidenton danĝera”, sed ili fariĝas pli kaj pli lacaj en la proksimiĝanta malvarma vintro. Ili timas, ke la japanoj alkutimiĝos pli kaj pli al la mensogo kaj trompo de la registaro kaj ne povos akcepti la akcidenton serioza. Loĝantoj de la urbo Maebaŝi, vi vidu la realon kaj veron kaj ĉiam restu apud ni.

Ekde tiu tago en Fukuŝimo

- 1. Senprecedenca granda tertremo okazis kun magnitudo 9 je la 2a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011, kaj sekvis ĝin grandega cunamo kaj akcidento de la nuklea centalo. _ Tiu tertremo estis 350-oble pli forta ol tiu de Hanŝin-Aŭaĵi (magnitudo 7,3) okazinta en 1995.
En la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝimo kvar reaktoroj estis samtempe grave difektitaj. Tia afero okazis unuan fojon en la historio.
La kvanto de cezio 137 (ĝia duonvivo estas 30 jaroj) elĵetita el la tri reaktoroj estas 168-oblo de tiu el la atombombo uzita por Hiroŝima.

- 2. Malĝusta informo el la registaro kaj amaskomunikiloj pli suferigis la loĝantojn. Sen ĝusta informo, multaj restis en danĝeraj zonoj aŭ rifuĝis al pli danĝera direkto.

- 3. Terkulturistoj en Fukuŝimo ne povas vendi rikoltaĵojn pro radioaktiveco kaj pro timo de konsumantoj. Ili plendas, ke ili ne povos vivi plu.

- 4. En lernejoj instruistoj estas lacaj kaj lernantoj suferas pro malbona sanstato : nazsangado, febro, stomatito (afto en la buŝo). Lernantoj ne povas koncentriĝi al lernado pro diversaj malfaciloj : detruitaj lernejaj konstruaĵoj, malfacilo por viziti lernejon pro translokiĝo de lernejoj kaj rompiĝo de bus- kaj trajn-servoj, malriĉiĝo de gepatroj, malpermeso ludi ekstere pro densa radioaktiveco, malfortiĝo de fizika forto, epidemio de gripo. Ne malmultaj translokiĝis al lernejo en alia gubernio por eviti la nomon de Fukuŝimo en sia diplomo, ĉar ili timas, ke devenantoj el Fukuŝimo estos diskriminaciataj en postaj jaroj.

- 5. En hejmoj okazadas kvereloj inter familianoj. La forteco de radioaktiveco en la urbo Fukuŝimo estas 1,0-1,6 mikrosivertoj. Ĝi estas pli forta ol 0,6 mikrosivertoj, la provizora normo por kontrolenda zono, sed ial la registaro ne instrukciis la rifuĝadon. Kiel taksi tiujn ciferojn estas kaŭzo de la kvereloj : ĉu rifuĝi aŭ ne, ĉu manĝi aŭ ne, ĉu mezuri aŭ ne, ĉu plendu al la registaro aŭ ne ktp. Pro tio multiĝas eksedziĝoj. Multaj junaj geedzoj kun infanoj rifuĝis, sed restas geavoj kaj la loĝantaro maljuniĝis.

- 6. Dudek mil laboristoj venis al la urbo Iŭaki el la tuta Japanio ekde marto ĝis aŭgusto por la riparado en la centraloj. TEPCO pagas 380000 enojn (3800 eŭrojn) tage por unu laboristo al la subaj kompanioj, kiuj varbas kaj dungas laboristojn, sed tiuj lastaj ricevas nur 15000-20000 enojn (150-200 eŭrojn). Ili devas promesi al la dungantoj, ke ili ne parolu pri la enhavo de la laboro kaj aliaj, tial en kia laborkondiĉoj ili laboras, estas nebule. Oni rekomendas, ke ilia korpo estu perfekte brosita post la laboro por forlavi radioaktivajn substancojn kaj ili trinku multe da biero por eligi ensorbitajn substancojn. Tiuj laboristoj amasiĝas al trinkejoj kaj prostituitinejoj. La urbo nun portempe prosperas pro la akcidento.

- 7. Purigado de radioaktivaj substancoj estas urĝa, sed kie oni konservas tiun malpuran koton ? Kiuj faros purigadon en personaj terenoj ? Aperas dubindaj grupoj, kiuj “purigas” domojn kontraŭ neimagebla prezo.

- 8. Kompenson oni postulas, sed kontraŭ tio TEPCO postulas, ke la suferantoj mem prezentu atestaĵojn de la suferado. Ĝi unue pardonpetu de la suferantoj kaj sincere kompensu la tutan perdon al ili ! Ĝi ja komencis pagi la kompenson al grandaj organizoj kiel la terkulturista asocio kaj la fiŝista asocio, sed ĝi preskaŭ nenion faras por personoj kaj malgrandaj kompanioj.

- 9. Dudek mil rifuĝintoj loĝas en la urbo Iŭaki. La Ruĝa Kruco donis al ili lavmaŝinon, fridujon, televidilon kaj fornon, kaj la urbo, lankovrilojn kaj hejtilon, sed tio ne sufiĉas. Estas malfacile al maljunaj rifuĝintoj viziti hospitalon kaj vendejojn. Multiĝas malsanuloj kaj sinmortigintoj.

Ni kunlaboru kune por niaj infanoj

Verkisto Inoue Hisaŝi skribis en sia dramo pri la atombombo en Hiroŝima en 2004 :

“Memoru kaj protestu, kaj postvivu. Atombomboj ankoraŭ nun eksplodadas !” Ni ĉiuj kunlaboru por malkonstruigi nukleajn centralojn por niaj infanoj kaj estontaj infanoj. Ni ĉiuj dividu la suferon, respondecon kaj esperon pro ĉi-foja nuklea akcidento kaj postulu la ŝanĝon de la energipolitiko al recirkuliga energio. Ni ĉiuj leviĝu por nia estonteco ! (Fino)

Antaŭ la prelego ni mezuris radioaktivecon en la parko, kie estas prelegejo. Je nia ĝojo radioaktiveco ne tiel alta, ĝenerale 0,05 mikrosivertoj, sed ĉe la sakoj plenaj de falintaj folioj la forteco estis 0,12.

Eugenio Lanti, el anacionalista

$
0
0

El nombre de Eugenio Lanti es conocido por algunas personas en ambientes hispanoparlantes apenas por una circunstancia casual, la aparición de su nombre en la novela "Rayuela", de Julio Cortázar (si no te habías dado cuenta de ello, no te preocupes, luego te decimos dónde).

Y, sin embargo, su figura es muy interesante. Lanti fue el cofundador y líder de la "Asociación Anacional Mundial", o, en su idioma original, el esperanto, "Sennacieca Asocio Tutmonda" (SAT), la asociación de trabajadores esperantistas, y el teórico de una doctrina nueva, el anacionalismo, que pretendía la eliminación del concepto de nación como idea rectora de la organización social.

El nombre real de Lanti era Eugène Adam, y nació en una pequeña localidad normanda en 1879. Hijo de campesinos pobres, se trasladó a París, donde trabajó como obrero manual.

En su juventud fue muy influido por ideas anarquistas, en cuyo entorno fue relativamente activo, y mantuvo contactos con algunos teóricos del anarquismo y el radicalismo francés, como Faure, Ner o Barbusse.

Durante la primera guerra mundial, fue movilizado y sirvió como conductor de ambulancias, y allí se afirmó su rechazo al nacionalismo y a la guerra. Fue en esos años cuando tuvo sus primeros contactos con el esperanto y aprendió la lengua. También comenzó su contacto con el comunismo, bajo el influjo, habitual en esos años, de la Revolución Rusa. Lanti en 1933

A su regreso, tomó contacto con el movimiento obrero esperantista, que había dado sus primeros pasos en los años inmediatamente anteriores a la guerra, pero que se encontraba desorganizado. En 1919 fue nombrado redactor del boletín de la asociación francesa, Le Travailleur Esperantiste, donde mostró por primera vez su talento literario y su capacidad de trabajo.

Leer más...

¿Qué es el Esperanto? ¿Cuáles son sus fines?

$
0
0

Adaptación del texto publicado originalmente en esperanto por Maldekstra Forumo Berlino

Sería estupendo que todos los lectores de este artículo ya supieran qué es el esperanto y cuáles son sus objetivos (o incluso que todos tuvieran ya una opinión positiva sobre la lengua). Pero desgraciadamente no podemos partir de esa premisa. Los resultados de las encuestas, cuando existen, ciertamente no dan razón para pensarlo: mucha gente todavía no ha oído hablar del esperanto, aunque afortunadamente un gran número de los que sí saben lo que es, lo ven con buenos ojos.

Los resultados un tanto ambivalentes de las encuestas no son nada sorprendentes. En primer lugar, porque en los medios de comunicación de masas se tiende a tratar el esperanto y la totalidad de los problemas lingüísticos con poca frecuencia y de manera superficial, cuando se hace. En segundo lugar, porque las informaciones sobre el esperanto a veces se analizan con muchos prejuicios sobre la supuesta artificialidad, falta de viveza o falta de fuerza expresiva de la lengua, la ausencia de posibilidades de su introducción mundial, la ingenuidad de sus adeptos que, según dicen sus detractores, ven la lengua como un recurso para conseguir la paz mundial, o incluso sobre su supuesta desaparición, que muchos creen que sucedió hace mucho tiempo.

Leer más...

Infera biblioteko

$
0
0

Gardisto kiu gvidis min ekhaltis en koridoro antaŭ unu pordo kaj ekfrapis. Li atendis kelkajn momentojn kaj tiam, kvazaŭ li aŭdis aprobon por eniri, kvankam nenio atingis miajn orelojn, malfermis la pordon kaj preterlasis min unue, puŝis min al dorso, senvorte, kaj mem ekmarŝis enen. Li tuj kaptis mian ŝultron por haltigi min tiumomente kaj poste fermis la pordon. Lia puŝpremo estis nenecese forta, ĉar mi ankaŭ sen tio jam estis haltinta ne sciante kion alian fari. Ni restis apud la pordo evidente atendante novan ordonon.

Kiel ĉio alia kion mi ĝis nun vidis en ĉi tiu loko, la ejo en kiu ni troviĝis estis ankaŭ tre alta. Ĉi tie tio aspektis ankoraŭ pli evidenta ĉar la distanco ĝis plafono estis konsiderinde pli granda ol la longeco kaj larĝeco de la ĉambro. Momente mi havis impreson ke estus pli nature se la planko kaj unu el la flankaj muroj interŝanĝus la lokojn. Sed, kompreneble, ne plu estis necese kalkuli pri naturaj aferoj. Ilia tempo nun senrevene forpasis. Kiu scias kiaj strangaĵoj min ankoraŭ atendas. Mi devis esti preta eĉ por multe pli malbonaj okazaĵoj.

La ejo estis malbone lumigita kaj tute malriĉe meblita. De la plafono pendis je longa metalfadeno malforta elektra lumilo kun ronda metala ŝirmilo supre. La pliparto da ĝia lumo faladis sur la lignan seĝon sen apogilo kiu solece ripozis meze de la ĉambro. Apud la muro, kontraŭ la pordo, staris preskaŭ malplena labortablo. Homo kiu sidis ĉe la tablo, turnita dorse al la muro, estis enprofundiĝinta en la monitoron antaŭ si, kiu lin vidkaŝis sub la ŝultroj. En la malklara lumo de la ekrano, kiu ne faris ombrojn, lia longforma vizaĝo aspektis fantome pala. Li havis mallongan, densan barbon, kiu dank' al tiu lumo aspektis grizete, kvankam ĝi eble ne estis tia, kaj duonrondajn okulvitrojn por legado. Ne estis eble precizigi lian aĝon. Li povis esti kun la komencaj kvardekaj, sed ankaŭ ĉirkaŭ la finaj kvindekaj.

Ŝajnis ke li ne estas konscia pri nia eniro. Gardisto kaj mi pacience staris ĉe la pordo, senmovaj kiel du statuoj. Finfine, ne deturnante la okulojn de la monitoro, la homo mallonge levis maldekstran manon kaj faris nedifinitan movon per ĝi. Tiu movo, intertempe, havis por la gardisto tute klaran signifon. Li denove abrupte kaptis min je ŝultro kaj ekkondukis min al la seĝo sub elektra lumilo. Li lasis min nur kiam mi eksidis sur ĝin, restante staranta tuj malantaŭ mi.

Atendante kio sekvos, mi komencis malrapide vagi per rigardo laŭ limigita vido antaŭ mi. Sento de mallarĝeco kiun kaŭzis alteco de la ejo estis fortigita per uniforma koloreco kiu regis ĉirkaŭe. Ia malsana griz-oliva kolornuanco kovris ĉion : murojn, plafonon, plankon, seĝon, tablon. Eĉ la monitoro havis tiun koloron. Farbo sur muroj kelkloke estis fendiĝinta kaj forfalinta, malkovrante sube sekan morteron kun koloro de tempesta ĉielo. Kvazaŭ ni troviĝis ene de la iam verda kaj jam delonge paliĝinta kaj eluzita ŝu-skatolo lokita sur la plej malgranda flanko. Eble ĉio aspektus malpli morna se ekzistus iu fenestro, almenaŭ kun kradoj. Sed, ekzistis neniu aperturo. Labori sur tia loko povis signifi nur punon. Mi observis homon malantaŭ la monitoro kun mikso de timo kaj kompato. Eĉ se oni neglektus ĉion alian, de iu devigata longe restadi ĉi tie, ĉiukaze nenio bona povus esti esperebla... Densan silenton de la ĉambro ĝenis subita tamburado de fingroj sur klavaro kiun mi ne povis vidi. Rapida tajpado ne daŭris longe. Fininte ĝin, la homo levis la kapon, deprenis okulvitrojn kaj metis ilin sur la tablon apud si. Poste li fermis la okulojn kaj ekpremis la nazradikon per dikfingro kaj montrofingro. Li restis tiel kelkajn momentojn kaj poste malfermis la okulojn kaj kapsvingis al la gardisto. Mi aŭdis ke li malproksimiĝas per firmaj paŝoj. Metala pordo knare malfermiĝis kaj fermiĝis malantaŭ li.

Ni observadis certan tempon unu la alian senvorte. Mi sentis min malagrable sub lia silenta observado. Ĝi ne estis tiom severa aŭ minaca, kiom malbonhumora. Ne estis malfacile ekkompreni ke al li tute ne plaĉas sekva interparolado kun mi. Li aspektis kiel iu kiu tro longe okupiĝas pri la sama laboro por eĉ povi trovi en ĝi allogecon. Mi jam vidadis tiun mienon en vizaĝoj de iuj maljunaj enketaj juĝistoj. Finfine, la homo eksuspiris, pasis per fingroj laŭ la alta frunto kaj ĉesigis silentadon. "Vi komprenas kie vi troviĝas, ĉu ne ?" Li havis profundan, lantparolan voĉon.

"En infero", mi replikis post la mallonga hezitado. "Tiel estas. Kvankam ni ne plu uzas tiun nomon. Vi konscias kial vi alvenis al ĉi tiu loko ?

Mi ne tuj respondis. Al mi estis klare ke estas sensence ion ajn kaŝi aŭ nei, sed mi ĝuste ne devis kulpigi min mem. "Mi povas supozi…"

"Vi povas supozi ?" Tono de lia voĉo plialtiĝis. "Eĉ ĉi tie estas malofte videbla ĉi tia dosiero." Li ekfrapis per artiko de mezfingro sur la ekranvitron.

"Eble mi povus doni iajn informojn…"

"Ne !" li interrompis min akre. "Indulgu min de tio, mi petas vin ! Kiel ja estas nekomprenemaj ĉiuj kiuj tien eksidas. Ĉu ne sufiĉas ke mi devas konatiĝi kun abomenaĵoj kiujn vi faris, sed vi eĉ volus ke mi aŭskultu viajn hipokritajn kaj mukajn klarigojn. Ili min ofte naŭzas pli ol viaj malbonfaroj. Cetere, ne estas ĉi tie io ajn por klarigi. Ĉio estas komplete klara. Mi konas ĉion pri vi. Ĉiun bagatelaĵon. Ĉu vi, cetere, estus ĉi tie se ne estus tiel ?"

"Okazas eraroj !" – rimarkigis mi duonvoĉe.

"Ne ekzistas eraroj !", neelpeteble respondis la homo. "Eĉ se ili ekzistus, malfrue estas por ilia korektado. De ĉi tie ne ekzistas elirejo. Kiu foje alvenas, daŭre restas." Kompreneble, mi sciis tion. Ĉiuj konas tion. Tamen, mi devis provi ankoraŭ ion.

"Ĉu oni eble konsideras penton ?" demandis mi maksimume penteme.

Ĉi-foje ne estis necese ke li ion ajn diru. Lia rigardo elokvente konatigis al mi kion li pensas pri mia pentado. "Vi ne perdu la tempon. Mi ne havas tempon por tiuj stultaĵoj. Mi ne povas levi la kapon pro la laboro. La mondo neniam estis ĉi tia. Ĉu vi entute povas imagi kia ŝarĝo kuŝas sur mia dorso ?

Mi povis tion imagi, sed ĉar la demando estis nur retorika, mi mallevis ŝultrojn. Mi ekhavis impreson ke la homo pormomente ekdeziris lamenti pri siaj malfacilaĵoj, sed tamen li ŝanĝis la opinion.

Nu, bone, ni nun lasu tion. Ne gravas. Aliru ni la aferon. Ni devas konstati kio por vi estus la plej konvena."

"Kiel puno ?" demandis mi singarde.

"Ni tion nomas terapio."

"Ardado en fajro estas terapio ?"

Kiu parolas pri ardado en fajro ?"

"Eble kuirado en bolanta oleo aŭ diskvaronigo…"

"Ne estu vulgara ! Ni ne troviĝas en Mezepoko.

"Pardonu, mi ne sciis..."

"Simple estas nekredeble kiom tiuj kiuj alvenas ĉi tien estas ŝarĝitaj per antaŭjuĝoj. Vi pensas ke ni vivas ekster la tempo ? Ke ĉi tie nenio ŝanĝiĝas ? Ĉu ja ĉi tio povus okazi kun tiuj barbaraj kruelaĵoj ?" Li flanke frapetis la monitoron.

"Kompreneble, ne", prete mi konfirmis.

"Ĉiu epoko havas konvenan inferon. Nun tio estas biblioteko."

Mi konfuze fermetadis la okulojn : "La biblioteko ?" "Jes. La loko kie oni legas librojn. Ĉu vi aŭdis pri bibliotekoj ? Kial ĉiuj estas tiel konsternitaj eksciante pri tio ?"

"Aspektas iom … neatendita."

"Nur se oni senpripense observas. Sed se vi enprofundiĝas en la aferon, vi vidos ke tio tute ne estas neordinara." "Neniam mi ekpensus."

"Verdire, sincere dirante, unuamomente ankaŭ ni estis surprizitaj. Sed tio, kion al ni la komputilo komunikis, estis senduba. Tre utila aparato."

Li faris paŭzon. Pasis kelkaj momentoj antaŭ ol mi komprenis kion oni de mi atendas. "Tre utila, ĉiukaze", mi rapide ripetis.

"Precipe por statistikaj esploroj. Kiam ni enskribadis informojn pri ĉiuj kiuj ĉi tie troviĝas, montriĝis ke la eco kiu interligas la plej grandan nombron de niaj internuloj, eĉ 84,12 procentojn, estas foresto de legemo. Ĉe 26,38 procentoj oni eĉ povus tion kompreni. Ili estas tute analfabetaj. Sed kion diri pri aliaj 47,71 procentoj kiuj, kvankam skribosciaj, dumvive ne prenis eĉ unu libron en la manojn, kvazaŭ ĝi estus miasma ? El restantaj dek procentoj iuj eble sporade tralegis ion, sed pli bone estus se ili tion ne estus farintaj, ĉar tio kion ili legis estis tute senvalora."

Mi kapneis. "Kiu dirus tion ?"

Li observis min subokule. "Kial tio al vi aspektas stranga ? Ekiru nur de vi mem. Kiom multe vi legis ? Mi pripensis mallonge, penante rememori. ”Ja, kion diri, ne tiel multe, verdire."

”Ne tiel multe ? Mi diros al vi precize kiom multe." Denove aŭdiĝis tono de rapida serĉelektado sur klavoj de klavaro. ”En lastaj dudekok jaroj de via vivo vi komencis legadi du librojn. En la unua vi alvenis ĝis duono de la kvara paĝo, kaj en la dua vi sukcesis forlegi nur enkondukan alineon."

"Ĝi ne estis amuza por mi", mi replikis mallaŭte, konfesante.

"Ĉu ? Kaj aliaj aferoj estis interesaj por vi ?" "Mi tute ne antaŭsentis ke nelegado estas mortkulpo." "Ĝi ĝuste ne estas. Kvankam la mondo estus pli bona se ĝi estus. Ankoraŭ neniu pro nelegado venis al infero. Pro tio, la afero preteriris nin ĝis enkonduko de komputilo. Sed kiam ni, dank' al ĝi, ekvidis ĉi tiun ligon, montriĝis la ebleco ke ni eluzu tion. Eĉ pluroble. Oni povus, fakte, diri ke el tio rezultis vera reformo de la infero." "Pri tio oni nenion scias."

"Kompreneble, oni ne scias. Kiel eĉ eblus scii ? El tio rezultas ankaŭ ĉiuj tiuj antaŭjuĝoj. Kvankam ĉi tio neniam estis loko kia la homoj imagas. Eterna turmentejo kiun gvidas senkompataj sadistoj. Ĉu vi povas senti odoron de sulfuro, pri kiu ĉiuj tiom rakontas ?"

Mi ekflaris ĉirkauan aeron. Ĝi estis seka kaj malfreŝa, iom ŝima. "Ne", mi devis konfesi.

"Ni simple estis malliberejo. Kun iuj specialaĵoj, fakte, sed la reĝimo ĉe ni fundamente ne estis diferenca de la reĝimo en viaj malliberejoj. Kiel vi traktis malliberulojn tie, tiel ankaŭ ni traktis ĉi tie. Kial ni diferencu, cetere ? Se ĉi tie okazis kruelaĵoj kaj torturadoj, tio signifas ke ni sekvis vian ekzemplon. Kiel, dume, cirkonstancoj ĉe vi kun la tempo pliboniĝis, tiel ankaŭ la restado ĉi tie fariĝis pli kaj pli tolerebla. Tiom, fakte, ke finfine ekminacis danĝero ke oni perfidu bazan koncepton de infero."

"Kiel vi pensas ?"

"Malliberejoj ekde nelonge ĉe vi fariĝis ripozejoj. Oni povus eĉ diri mezkategoriaj hoteloj. Vi tion, finfine, plej bone scias. Vi pasigis konsiderinde longan tempon tie kaj al vi tute ne estis malkomforte, ĉu ne ?

Mi pripensis mallonge. "Ne, kvankam nutraĵo ne estis ĉie ĝuste la plej bona. Precipe deserto."

La homo malantaŭ la monitoro mallonge eksuspiris. "Jen, vidu. Kaj nun, iuj privelegioj ĉi tie tamen ne povis esti permesitaj. Forestado por semajnfino, ekzemple. Aŭ uzado de poŝtelefono. Kiel tio taŭgus ?"

"Sed tio konsiderinde faciligus eltenadon de puno…" "Eble. Oni ne rajtas, dume, perdi el vido ke ĉi tio tamen estas infero. Kaj tiel, ni ektroviĝis en fendo. Ekminacis danĝero ke ni fariĝu tio pro kio oni nin ĉiam kulpigadis : ke ni estas pura personiĝo de nehumaneco kaj minacado de homaj rajtoj. Feliĉe, tiam ni malkovris nelegadon." "Pardonu, sed mi ne komprenas kiun kunligon tio havas ?" "La afero estis simpla. Ni enkondukis legadon kiel ĝeneralan devon. Tiel ni kunligis belan kaj utilan. Antaŭ ĉio, ni ebligis al niaj internuloj ke ili forigu ĉefan mankon kiu ilin venigis ĉi tien. Se ili pli multe estus legintaj, ili havus malpli multe da motivoj kaj tempo por malbonagoj. Por ili la legado estas vera saniga favoro. Tial ni opinias ke tio estas terapio kaj ne puno, kvankam oni eble tion aplikadas kun ioma malfruo. Sed, fakte, por tio neniam estas malfrue. Kaj kiel nomiĝas la loko kie ĉiuj ĝuas la legadon ?"

"Biblioteko ?"

La homo etendis la brakojn. ”Klare. Sed iu biblioteko povas esti kulpigita kiel la lasta pro rompo de homaj rajtoj, ĉu ne ? Tiel ni per tiu ago samtempe deprenis de ni tre malagrablan riproĉindaĵon. Eĉ ni iĝis pli humanaj ol viaj malliberejoj. Ankaŭ en ili ekzistas bibliotekoj, kompreneble, sed kion tio valoras se preskaŭ neniu ĝin uzas ? Kvazaŭ ili entute ne ekzistus. Jen, prenu vian propran ekzemplon. Ĉu vi almenaŭ unufoje eniris en bibliotekon en iu el multaj malliberejoj en kiuj vi restadis ?

"Mi eĉ ne sciis ke ili ekzistas", mi respondis sincere. "Kion mi diris al vi ? Sed, ne zorgu, baldaŭ ni donos al vi okazon kompensi la preterlasitan. Kaj multe pli ol tio, fakte. Antaŭ vi estas, laŭvorte, tuta senfino de legado." Kelkajn momentojn mi staris fiksrigardante la homon, senvorte. "Tio estas, do, mia puno ? Ke mi legadu ?" "Terapio."

"Terapio, jes. Ekzistos nenio alia ?" Mi provis sufoki tonon de malplistreĉo en la voĉo, sed mi ne sukcesis. Kompreneble, ne. Vi bele sidos en via karcero kaj legados. Tio estas ĉio. Vi ne havos eĉ ian ajn alian devon. Mi devas, dume, vin atentigi ke la eterneco estas tre longa tempo. La legado povus foje fariĝi enua por vi. Tio okazas al multaj niaj internuloj kaj tiam ili fariĝas tre inventemaj. Kiajn artifikojn ili elpensadas nur por igi impreson ke ili legadas, kvankam ili tion ne faras. Sed ni havas manierojn por diveni ĉiujn tiujn ruzajn artifikojn. En tiuj kazoj ni devas, bedaŭrinde, aplikadi rimedojn de perforto por konesentigi ilin por reveni al legado. Ĉe la plej persistaj kaj obstinaj tiuj estas kelkfoje tre dolorigaj, mi timas."

"Kaj homaj rajtoj ? Humaneco ?"

''Tion ni ne tuŝas. Ĉi tio estas ekskluzive por ilia bonstato. Ni ne povas permesi ke pro ilia spirita mallaboremo ili malutilu al si, ĉu ne ? "Verŝajne", mi replikis, ne tute konvinkite. "Tio estas baza kion vi devas scii. Vi jam alkutimiĝos kun ĉi tieaj kondiĉoj. Komence al vi probable estos pli malfacile, ĝis kiam vi alkutimiĝos, sed finfine vi ekkomprenos ke la legado donas nekompareblajn plezurojn. Ĉiuj tion ekkomprenas, dum eterneco, iu pli frue kaj iu malpli frue. Mi esperas ke vi intertempe kondutos maturece kaj sobre kaj vi ne devigos nin al perfortaj mezuroj. Tiel al ĉiuj estos pli agrable kaj pli facile.

Ĉar mia senkontraŭdira konsento evidente subkompreniĝis, mi kapklinis. La lipanguloj de la homo unuafoje iomete fleksiĝis supren, farante ian duonombron de rideto. "En ordo. Ni vidu fine kiu terapio por vi estus la plej konvena. Kiun specon de tekstoj vi plej volonte legus ?" La demando estis malfacila, tiel ke mi ne tuj respondis. "Detektivaj romanoj, eble", mi diris fine, per duondemanda voĉo.

"Ne, tio tute ne !" vigle replikis la homo, denove kuntirante la brovojn. "Ja, tio estus kvazaŭ ni al malsanulo donus venenon anstataŭ medikamento. Ne, vi bezonas ion tute kontraŭan. Ion mildan, ĉastan, nobligan. Pastoralajn verkojn, mi dirus. Jes, tio estas vera elekto por via animo. Idilio. Ni multfoje ĝin preskribas. Ĝi havas vere miraklofaran efikon." Ŝajnas ke li en mia vizaĝo tralegis ion kio al li eble ŝajnis kiel esprimo de naŭzo. Kiam li denove ekparolis, lia voĉo rericevis komencan akrecon.

"Se al vi ĉi tio eble aspektas kiel maljusteco, kiel konsolo ekservu al vi la ekscio ke mi donus ĉion se mi povus troviĝi je via loko. Ke mi ĝuu idilion. Almenaŭ iomete. Sed mi ne povas, bedaŭrinde. Tio ne estas destinita al mi. Anstataŭ tio, mi devas legadi ekskluzive fiaĵojn kaj malnoblaĵojn kiuj simple torentadas de ĉi tie. Kvazaŭ akvo el trarompita kluzo.” Li ekfrapetis denove la monitoron, ĉi-foje de supre. "La eterno por mi tute ne daŭras malpli longe ol por vi. Tio estas maljusta. Kiam ajn vi falos en krizon, vi nur pripensu kiom mi envias vin kaj vi sentos vin malpli pene."

Li eksilentis. Malharmonia alteco kaj malgajiga koloreco de ĉambro kvazaŭ subite falis sur lin, ŝanĝinte lian vizaĝon en maskon de naŭzo kaj senespero. Li pluobservis min ankoraŭ mallonge, per pli kaj pli malplena rigardo. Antaŭ ol etendi la manon por preni okulvitrojn kaj remeti ilin, li levdirektis la kapon al la pordo malantaŭ mi. Li nenion diris, sed ĝi tamen tuj ekknaris. Forta mano de la gardisto baldaŭ denove troviĝis sur mia ŝultro. Mi leviĝis de sur la seĝo sub la elektra lumilo kaj ekiris eksteren. Elirante, mi kaptis okazon por ankoraŭ foje ekrigardi la homon malantaŭ la tablo. Li preskaŭ komplete foriĝis malantaŭ la monitoro, koncentriĝante al nova dosiero. Postmomente la pordo kaŝis lin kaj mi ekiris kun la gardisto tra koridoron, al mia karcero, kie ankaŭ min atendis longa legado.

Tradukis :
Dimitrije Janiĉiĉ


31. La 31an de decembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 31an de decembro

Baldaŭ finiĝos la neforgesebla jaro 2011. La katastrofo okazis la 11an de marto, naŭ monatojn antaŭe, sed ŝajnas al mi, ke nenio progresis dum tiuj monatoj.
Japanio estas bone organizita lando. Ŝokite de tiu grandega katastrofo, ĉiuj japanoj strebis por la rekonstruado. Kolektiĝis multege da mondonaco kaj helpomaterialoj. Multegaj volontuloj hastis al la damaĝitaj regionoj. Ankaŭ damaĝitoj mem strebis por restariĝi. Troviĝas multegaj belaj rakontoj pri tiuj helpantoj kaj helpatoj, sed ni ne estas kontentaj. Kial ?
La japana politiko estas kulpa. Mi opinias, ke Kan Naoto, la tiama ĉefministro devenanta de Demokratia Partio, laboris, ne tre bone, sed sufiĉe bone, kvankam opoziciaj partioj kaj multaj popolanoj kritikis lin pri liaj « malalta » kapablo kaj « netaŭga » konduto. Tamen li deklaris, ke Japanio ne dependu de atomenergio kaj haltigis la plej danĝeran nuklean centralon Hamaoka. Tio estas lia granda merito, sed tio ne plaĉis al la industria mondo kaj eble Usono. Tial tiuj komencis kontraŭbatali lin kaj sukcesis forpeli lin, pretekstante lian « mallertecon », tamen al ili ne plaĉis lia kontraŭnuklea sinteno, kaj pro tio ili kritikis kaj forpelis lin.
Post Kan, Demokratia Partio (certe subaĉetita de la industria mondo) elektis la novan ĉefministron Noda, kaj poste la registaro ekkuris tute alidirekten kontraŭ la volo de la popolanoj. Li menciis la refunkciigon de nukleaj centraloj, li provas plialtigi la konsumimposton, li aprobis rekomencadon de konstruado de la digo Janba, kiun la partio haltigis antaŭ du jaroj kiel la simbolo de sia politiko « De betono al homoj », li trudas usonajn militbazojn al Okinavo ktp. Tiuj liaj decidoj estas tre bonvenaj al la industria mondo, sed tute ne al la popolanoj. Kiam Demokratia Partio ekregis en 2009, promesante la ŝanĝiĝon de la ĝistiama kontraŭpopola politiko, popolanoj entuziasme bonvenigis la partion kaj la tiaman ĉefministron Hatojama, sed poste la partio perfidadis kaj perfidadis, kaj jam perdis la subtenon de plejmultaj popolanoj.
Naturaj katastrofoj okazas. Ni devas akcepti tiujn. Kiam tiuj okazas, la registaro aŭ la ŝtato devas savi la suferantajn popolanojn. Tio estas ilia devo. Se ili farus sufiĉajn zorgojn, ni povus estis kontentaj malgraŭ la suferado, sed dum la pasintaj naŭ monatoj, ni neniam havas tian senton. Ni nur vidis politikistojn ĉefe el la du grandaj partioj, disputi kaj agadi nur por sia profito. La katastrofo donis grandan baton al ni, sed pli grandan baton kaj eĉ malesperon donis al ni la japana politiko. Estas tre malĝoja afero, ke ni ne plu povas fidi nian ŝtaton.
Se ni ne lernos lecionojn el tiu katastrofo kaj la nuklea akcidento, per kio ni povos rekompenci tiom multe da mortintoj kaj suferantoj ? Se daŭros tia sitaucio, baldaŭ vere venos la fino al Japanio.

PNG - 51.5 kb

Tamen hodiaŭ estas la fino de la jaro 2011. Mi ne volas tiel melankolie pasigi la finon, do por kuraĝigi min, mi citos leteron de iu maljuna virino, kiu partoprenas en la projekto « Savi 130 lernantojn en la vilaĝo Tooni ».

Kara s-ino Takadate,
Hodiau mi sendos iom da mono al vi. Mi vere deziras, ke suferantoj de la katastrofo povu pasigi la jarfinon kun trankvilo. Mi volas esti ĉiam apud ili kaj sentas ilian malĝojon kiel la mian. Jen estas kanto de Anpan-man, heroo de fama televida animacia filmo, kiun mia nepo tre ŝatas.

Ne forgesu vian revon, ne verŝu larmojn.
Kiam vi ekperdos kuraĝon sen memfido,
rememoru nur bonajn aferojn.
Kiam vi sentas vin soleca, amu, neniam rezignu ami,
Forviŝu larmojn kaj flugu en la ĉielon !
Revigliĝu kaj kredu kuraĝe per via tuta forto.

Dankon pro via kunsento kun mi en la jaro 2011. Feliĉan novjaron al ĉiuj !

Sennaciulo 2011 11/12, n-ro 1277-1278

$
0
0

Enhavo :

- 85-a SAT Kongreso en Jalto – 2011 Aŭg. 11-18 P2
- Frontartikolo P4
- SAT-aj Diversaĵoj P7
- Pliaj raportoj pri Sarajeva SAT-Kongreso P8
- LEA-oj aktivas P9
- SATeH kaj la anarkisma movado : fruktodona agado P9
- Koreaj kaj japanaj SAT-anoj – Historio, Agado kaj Projektoj ! P10
- Atomcentralo estas malamiko de la tutmonda popolo P10
- SAT vivas, debatas agadas P12
- Kial japanoj ne ekpanikis ? Kion tio signifas ? P12
- Por mutualigi la rimedojn kaj pliefikigi nian agadon P13
- 85-a SAT Kongreso – Provizora Programo P17
- Pacista Frakcio P21
- Sekvo de la Kongreso en Sarajevo P21
- Ĉielarka Frakcio de SAT P22
- Ni Marŝis ĈIELARKE – Raporto de La 15-a
- Ĉielarka Marŝo en Sapporo, Japanio P22
- Indignado antaŭ la Eŭropa Centra Banko P23
- Esperanto : ĝiaj efikoj kontraŭ cerbo-difektiĝo P25
- Pliaj raportoj pri Sarajeva SAT-Kongreso P26
- La Post-Kongreso en Hercegovino P26
- SAT kulturas P27
- Ĉu dio povas aliĝi al SAT ? P27
- Friedrich Nietzsche P29
- Ekzistas multaj stultuloj (pli malpli) feliĉaj P30
- Esperantaj tekstoj de Malatesta serĉataj por lia plena verkaro P31
- Karmen – Kvara Parto P32

Camus : Letero al alĝeria aktivulo

$
0
0

Antaŭparoleto de la tradukinto

En 1955, nur kelkajn monatojn post la eko de la alĝeria milito, Mohamed el Aziz Kessous, mia patro, lanĉis dusemajnan ĵurnalon, "Communauté Algérienne" (Alĝeria Komunumo), kiu celis transpasi la fanatikismojn de ambaŭ kampoj helpante la kreiĝon de plurisma alĝeria komunumo. La letero de Camus aperis en la unua numero de tiu ĵurnalo, la unuan de oktobro 1955, post ses monatoj de tiu milito, kiu devis okazigi centojn de miloj da mortintoj.

Pro iliaj trafaj provlegadoj, mi ege dankas Michel Duc Goninaz, Nikolao Gudskov, Gary Mickle (ĉefe), Rikardo Schneller, Jakvo Schram, Serge Sire kaj Johano-Luko Tortel.

Djémil Kessous

Mia kara Kessous

Mi trovis viajn leterojn revene post ferioj kaj mi timas, ke tre malfrue alvenas mia konsento. Ĝin diri al vi mi tamen bezonas. Ĉar vi facile min kredos, se mi diras al vi, ke ĉi-momente Alĝerio min doloras samkiel pulmo onin doloras. Kaj depost la 20a de aŭgusto mi pretas senesperi.

Supozi, ke la francoj de Alĝerio povas nun forgesi la masakrojn de Philippeville (Filipvil) kaj de aliloke, estas nenion scii pri la homa koro. Supozi male, ke post ĝia eko la subpremo povas instigi fidon kaj estimon al Francio ĉe la araba amaso estas alia speco de frenezeco. Do jen ni estas kontraŭstarigitaj unu la alian, dediĉitaj al kiel eble pleja sinsuferigo, tute senkompate. Tiu ideo estas al mi neeltenebla kaj hodiaŭ venenas ĉiujn miajn tagojn.

Tamen, vi kaj mi, kiuj tiom similas, de sama kulturo, partoprenantaj en la sama espero, fratecaj de tiom longe, unuiĝintaj en la amo, kiun ni dediĉas al nia tero, ni scias, ke ni ne estas malamikoj, kaj ke ni povus feliĉe kune vivi sur tiu tero, kiu estas nia. Ĉar nia ĝi estas kaj mi ne pli povas ĝin imagi sen vi kaj viaj fratoj, ol vi, sendube, ĝin disigi de mi kaj de miaj similuloj.

Vi bonege ĝin diris, pli bone ol tio, kion mi diros : ni estas kondamnitaj kune vivi. La francoj de Alĝerio, pri kiuj mi dankas vin pro via memorigo, ke ili ne ĉiuj estas grandbienuloj sangosoifaj, ĉeestas en Alĝerio de pli ol unu jarcento kaj ili estas pli ol unu miliono. Nur tio sufiĉas por diferencigi la alĝerian problemon de la problemoj, kiuj staras en Tunizio kaj en Maroko, kie la franca setlado estas relative malmultnombra kaj freŝa. La "francan fakton" oni ne povas forviŝi en Alĝerio kaj la revo pri subita malapero de Francio estas infaneca. Sed inverse, nek pli estas kialoj por ke naŭ milionoj da araboj vivus sur sia tero kiel forgesitaj homoj : la revo pri araba amaso neniigita por ĉiam, silenta kaj servutigita, estas ankaŭ tiel delira. Per radikoj tro malnovaj kaj tro vivemaj, la francoj estas tiel ligitaj ĉe la alĝeria tero, ke oni povus pensi ilin elradikigi de ĝi. Sed laŭ mi, tio ne donas al ili la rajton distranĉi la radikojn de la kulturo kaj de la vivo arabaj. Mian tutan vivon mi defendis (kaj vi scias tion, kio meritigis al mi la ekziliĝon el mia lando), la ideon ke vastaj kaj profundaj reformoj necesas ĉe ni. Tion oni ne kredis, oni daŭrigis la revon pri la potenco, kiu daŭre sin kredas eterna kaj forgesas, ke la historio daŭre antaŭeniras ; kaj pli ol iam ajn necesas tiuj reformoj. Kiujn vi indikas, tiuj prezentas ĉiakaze unuan strebon, nemalhaveblan, senprokraste ekindan, nur kondiĉe, ke oni ne ĝin malebligus, ĝin dronigante en la francan sangon aŭ en la araban sangon.

Sed ĝin aserti hodiaŭ, kion mi scias laŭsperte, estas sin transporti en la "nenieslandon" ("no man's land") inter du armeoj, kaj inter la kugloj prediki, ke la milito estas trompaĵo kaj, ke la sango, se ĝi foje antaŭenirigas historion, ĝin antaŭenirigas al ankoraŭ pli da barbareco kaj mizero. Kion tiu, kiu per sia tuta koro, per sia tuta peno, aŭdacas ĝin krii, kion tiu ĉi povas esperi aŭdi responde, se ne la mokadojn kaj la ampleksigitan krakadon de la armiloj ? Kaj tamen, endas ĝin krii tial ke vi persone proponas tion fari, mi ne povas lasi vin entrepreni tiun frenezan kaj necesan agadon sen diri al vi mian fratecan solidarecon.

Jes, la esenco estas vivteni, tiel malgrandan, kiel ĝi estas, la lokon de la ankoraŭ ebla dialogo ; la esenco estas revenigi la paŭzon, tiel fajnan, tiel fuĝeman, kia ĝi estas. Kaj por tio, endas ke ĉiu el ni prediku al siaj similuloj la repaciĝon. La senpardonaj masakroj de francaj civiluloj sekvigas aliajn detruojn tiel stultajn, faritajn kontraŭ la persono kaj la posedaĵoj de la araba popolo. Tio pensigas pri frenezuloj, ekfurioziĝintaj, konsciaj pri la perforta kuniĝo, de kio ili ne povas sin liberigi, kiuj decidus de tio fari mortigan brakumon. Devigitaj kunkune vivi, kaj malkapablaj unuiĝi, ili almenaŭ decidas kunkune morti. Kaj tial ke ĉiu el ambaŭ, per siaj transpaŝoj, fortigas la sinpravigojn, kaj la transpaŝojn, de la alia, la mortotempesto, kiu defalis sur nian landon, povas nur kreski ĝis la ĝenerala detruo. Dum tiu senĉesa eskalada konkuro, la incendio antaŭeniras, kaj morgaŭ Alĝerio estos tero de ruino kaj de morto, kiun neniu potenco el la mondo kapablos restarigi dum tiu ĉi jarcento.

Tiun eskaladon endas do haltigi kaj jen troviĝas nia devo, tiu de ni ambaŭ, araboj kaj francoj, kiuj rifuzas reciproke malteni al ni la manojn. Ni francoj, devas lukti por malebligi, ke la subpremo aŭdacu esti kolektiva kaj por ke la franca leĝo konservu signifon malavaran kaj klaran en nia lando ; por memorigi al niaj similuloj ties erarojn kaj la devojn de granda nacio, kiu ne povas, sen degeneri, respondi al ksenofobiaj masakroj per samegala furioziĝo ; finfine por aktivigi la alvenon de necesaj kaj decidigaj reformoj, kiuj relanĉos la franca-alĝerian komunumon sur la vojo al estonteco.

Vi araboj, devas viaflanke senlace montri al viaj samgentanoj, ke la terorismo, kiam ĝi mortigas civilulojn, krom prave dubigi pri la politika matureco de homoj, kiuj kapablas pri tiaj faroj, nur plie firmigas la kontraŭ-arabajn fortojn, valorigas ties argumentojn, kaj ŝtopas la voĉojn de la liberala franca opinio, kiu povus trovi kaj adoptigi la solvon de la akordiĝo.

Oni respondos al mi, samkiel al vi, ke la akordiĝon oni preterpasis, ke la ĉeftemo estas militi kaj venki. Sed vi kaj mi scias, ke tiu milito ne havos realajn venkantojn kaj, ke poste samkiel antaŭe, ni devos ankoraŭ, kaj daŭre, kune vivi sur la sama tero. Ni scias, ke niaj destinoj estas tiagrade ligitaj, ke ĉiu faro de unu kondukas la rebaton de la alia, ĉar la krimo sekvigas la krimon, la frenezo respondas al la demenco, kaj ke finfine, kaj ĉefe, la sindeteno de unu estigas la sterilecon de la alia. Se vi, arabaj demokratoj, viaflanke fiaskos en via tasko de repaciĝo, niaj reciprokaj agadoj, tiuj de liberalaj francoj, estos dekomence dediĉitaj al la fiasko. Kaj se ni malfortiĝos antaŭ nia devo, senkompata milito forportos viajn povrajn parolojn en la vento kaj la flamoj.

Jen kial mi staras tiom solidarece kun tio, kion vi intencas fari, mia kara Kessous. Mi deziras al vi, mi deziras al ni bonŝancon. Mi volas kredi, tutnepre, ke la paco leviĝos de niaj kampoj, de niaj montaroj, niaj marbordoj, kaj ke finfine tiam, araboj kaj francoj, repaciĝintaj en la libereco kaj la justeco, plenumos la strebon forgesi la sangon, kiu ilin disigas hodiaŭ. Tiun tagon ni, kiuj estas kune ekzilitaj per la hato kaj la malespero, kune retrovos hejmlandon.

Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)

$
0
0

Ĉeestis : Ron Lynn, Ed Robertson, Dinko Matkoviĉ, Tuluzanoj, Ansofi Markov, Ge-Weiss, Bernie Heinze , Japana k-do, Lino kaj Vinko Markovo, Lucette Echappé, Gaby Tréanton, Liba Gabalda

Ron : malfermas la kunsidon kaj proponas al Bernie Heinze prezidi ĝin.

Bernie : akceptas la prezidadon de la kunsido kaj estis iam aktiva membro de la aŭstralia kompartio.

Ron : pri la situacio en Britio. Varbado planita en budo de Weekly Worker.

Anso : iam ano de grupo. Helpas materie en la organizo de la Homara Festo norde de Parizo. Mi loĝas je 10 km de Versajlo. En mia ĉirkaŭo ne plu estas organizitaj homoj.

Vinko : membro de Franca Komunista Partio kaj Internacia Marksisma Tendenco. Raportas pri diversaj poresperantaj agadoj en ĉi-tiu medio (detaloj aperas en la rubriko "Kroniko" de la septembro-oktobra numero de Sennaciulo).

Ron : granda festo en Francio tiel fama ke grupo da Britoj venas por tiu afero.

Bernie : en Aŭstralio, sama problemo pri financaj aferoj. Dum jaroj la kompartio provis en la lokaj registaroj. Malfondiĝis antaŭ 20 jaroj. Klopodis ŝanĝi la rilatojn inter la lokaj registaroj kaj la popolo. Provis subteni la medion, la problemojn pri domposedaĵoj. Nun en lokaj registaroj, tio kion ni provis starigi nun okazas. Nun fortaj mediogrupoj en Aŭstralio. Klopodo starigi lokajn komunumojn. Nun membro de grupo en sufiĉe granda ejo kiu kreskigas plantojn por la regiono. Problemoj pri abeloj. Nun la registaroj komprenas pri tio. Subtenas tiun agadon. Povas fari nun pli ol mi faris dum la komunista periodo. Akceptas ke mi estas Esperantisto. Estis membro de la kompartio nur dum mallonga periodo. Petis de mi konstrui kelon sub propra domo por presi eksterleĝan gazeton kaj fine ne deziris uzi ĝin. Nun la verda partio pli kaj pli fortiĝas. La liberala kaj la labora partio iĝas samtendencaj. Alia problemo estas ke Marks' kaj Smith ne vidis, ke la rolo de kapitalismo estas detrui la medion. Ili detruas ĉion por profito. Ni devas konstrui novan ekonomion kaj ne batali kontraŭ la kapitalismon sed konstrui novan vivon en kiu ni interrilatas. Restarigo de rilatoj kun la kamparo. Ignoru kapitalismon kaj starigu novan socion. Se ni prenus la grandan minejon, kion ni farus el ili ? Ili tamen detruus la mondon. Nura maniero per kiu la komunista ideo povas progresi.

Ron : lastjare kritikis la rezolucion de la kongreso ĉar ne traktis ekologiajn aferojn. Estas stulte kontraŭi tion. Tial subtenas la ruĝeverdan organizaĵon. Tre pesimisma pri la estonto.

Vinko : pri atomenergio kaj AMAP-ismo [1].

Ron : antaŭ multaj jaroj vizitanto el Japanio. Li diris ke la tuta lando estas tertrema zono.

Lucette : eta ekzemplo. Mi kaj iam mia edzo aliĝis al la komunista partio. Lastan jaron mi ne plu volas aliĝi ĉar en mia regiono apud Nanto la kamaradoj ne volas cerbumi pri la atomenergia problemo. Atendas ke ili cerbumu por realiĝi.

Ron : iusence sama problemo pri aŭtomobiloj. Kamaradoj en fabrikoj ne interesiĝas pri tiuj ideoj. En Britio multaj malgrandaj maldekstraj organizaĵoj. Ĉiuj havas propran ĵurnaloj. Unuiĝo tute ŝanĝus la situacion.

Ansofi : nun la monda situacioj evoluis tiel, ke la unuiĝo ne estos inter la diversaj grupoj, sed klopodinde organizi ĉiujn en internacia organizo.

Ron : Weekly Worker deziras iĝi eŭropa komunisma partio. Ĉu estas ideoj por la estonto de la frakcio ?

Bernie : bona demando, ĉar kion la komunismaj ideoj povas fari nun ?

Anso : pensas ke oni devas plu batali kontraŭ la kapitalismo. La danĝereco de la teĥnikoj venas ĝuste de la fakto, ke la kapitalistoj progresigas la teĥnikon en monprofitiga direkto. Absolute ne interesiĝas pri la ĝenerala sorto de la homaro. Por trovi ekologiajn solvojn vi devas batali kontraŭ tiu kontraŭkapitalismema sistemo. La multaj grupoj pri kiuj ni parolis estas grupoj, kiuj ne plu scias kio estas komunismo, sed pensas ke necesas batali kontraŭ la kapitalismemaj ecoj de la kapitalismo.

Bernie : se ni ne plu uzas aŭtomobilojn kaj starigas novan socion, la kapitalismo ne plu povos fari la grandajn profitojn. Tio jam komencis.

Anso : malgrandaj grupoj klopodas funkcii paralele. La perdantoj en la kapitalismo foje perdas eĉ ĉion. Etaj solvoj ebligas supervivi atendante aliajn solvojn. Tio revenigas al ni la demandojn kiel interesi la homojn pri Esperanto kaj SAT. Fine, oni eble devas tion fari samtempe. Kiel komunisto nun ne plu havas aktivecon. Sed uzas mian aktivecon kadre de la sindikatoj.

Dinko : interese por mi aŭskulti viajn opiniojn. La tasko de komunista partio estas batalo por nova sociordo. En eksa jugoslavio komunista partio estis reganta. Post disfalo de jugoslavio ankaŭ kompartioj disfalis. Multaj fariĝis socialdemokratoj. Eĉ naciistoj inter la gvidantoj, nun daŭre ĉe la povo.

Ron : opinias, ke sen solvo de la ekologiaj problemoj ni ne havas oportunon por solvi la problemojn.

Dinko : naskiĝis en la reĝa jugoslavio. Poste socialismo kaj nun kruda kaj kruela kapitalismo. Eĉ laborantoj ricevas salajron kun sesmonata malfruo. Mi ne komprenas kiel familio povas vivi sen salajro. Ankaŭ tiuj problemoj por sano.

Daniel : tute konsentas kun la diroj de Dinko. La rolo de la kompartio estas ŝanĝi la socion kaj paroli pri sociaj problemoj. Amasoj de aliaj tre gravaj problemoj. Sed nia rolo estas trakti la sociajn problemojn. Ni estas komplete perditaj ĉar ne plu havas ideon kion fari post disfalo de komunismo en la tuta mondo. Klasbatalo daŭre ekzistas. Ni devas ankaŭ trakti tiujn problemojn. Ni devas paroli pri aliaj problemoj.

Anso : aŭ pli ĝuste kune.

Daniel : ne forgesu nian ĉefan rolon.


[1] AMAP (franclingve : Association pour le Maintien d'une Agriculture Paysanne) estas Asocio por Konservo de Kamparana Agrikulturo. Vidu en vikipedio :
- komunum-apogita agrikulturo

Referendumilo 2012

$
0
0
La membroj de SAT, kiuj pagis sian kotizon por la jaro 2011 aŭ 2012 ekde nun voĉdonas por elekti la membrojn de la Plenum-Komitato kaj de la Ĝenerala Konsilantaro. Por tiuj, kiuj ricevos kun malfruo la paperan ekzempleron de la gazeto, eblas surpaperigi la ĉi-kunan voĉdonilon kaj resendi ĝin laŭ la priskribita proceduro.
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live