Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

La 23an de septembro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 23an de septembro

JPEG - 50 kb
bovinaro

Kiam bovinbredistoj forkuris de la danĝero de radioaktiveco en marto, ili liberigis siajn bovinojn el bovinejoj, ne volante, ke tiuj mortu ligite per ŝnuloj. Kiam s-ino Takada Toŝiko portempe revenis hejmen en la urbo Minami-Sooma, ŝi vidis bovinojn vagi sur la konstruanta ŝoseo kaj fotis ilin. La foto aperis en la ĵurnalo Asahi la 20an de aŭgusto.

Komencis dungekzamenoj por lernantoj Ek de la 16a de septembro kompanioj kaj aliaj rajtas ekzameni 17-18-jarajn lernantojn por dungi, kiuj finos la kurson en la venonta marto. Tamen al lernantoj estos tre malfacile trovi bonan laborlokon, ĉar ankoraŭ restas cikatro de la usona ekonomia krizo okazinta en 2008, kaj la katastrofo detruis multajn lokajn kompaniojn. Precipe en la gubernioj Mijagi kaj Fukuŝima la dungproponoj de kompanioj malmultiĝis, respektive je 9,0% kaj 14,7%. En la teknika supermezlernejo Odaka, kiu situas en la radiuso de 15 kilometroj de la nuklea centralo de Fukuŝima, lernantoj dise lernas en aliaj urboj. Ĉi-jare al la lernejo venis 62 dungoproponoj el kompanioj en la gubernio kaj 174 el ekster la gubernio. Tiuj nombroj estas respektive 40% kaj 80% de la lastjaraj proponoj. Nakaĵima Ŝoota, 17-jara, rezignis labori en sia gubernio. Lia domo estis detruita per la cunamo kaj nun loĝas kun sia patro en la provizora domo. Liaj du fratoj perdis laboron post la tertremo. Vidinte tiun sitaucion, li opinias malfacile trovi laboron en sia gubernio. Li ekzamenos sin en la kompanio en la gubernio apud Tokio. Alia lernanto 17-jara ankoraŭ havas esperon labori en sia gubernio. Lia patro laboras pri la riparado en la nuklea centralo. Li celis labori en la sama kompanio, sed ĉi-jara ĝi ne havas dungoplanon, pro kio li celas alikampan kompanion. S-ro Hoŝi, instruisto, diras : “Multaj lernantoj devis ŝanĝi sian estontan vivplanon pro la katastrofo. Multaj volus kaj povus labori en la gubernio”. (laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, la 17an de septembro)

Hoteloj banktotadas Post la katastrofo multaj homoj ĉesis vojaĝi, ĉar ili ne emas turismi en la funebra etoso, kaj precipe ne al Fukuŝima. La ĵurnalo Akahata jene raportis la situacion de varmfontejo Cuĉiju en la urbo Fukuŝima la 19an de septembro. Varmfontejo Cuĉiju estis uzata kiel rifuĝejo por la loĝantoj el ĉirkaŭ la atomcentralo, sed ĝi estis fermita fine de aŭgusto. Nun troviĝas malmultaj turistoj. Sur la pordo de du hoteloj Hotelo Imasuja kaj Hotelo Cuĉiju-onsen vidiĝis anonco “Bankroto”. Funkciulo de la turisma oficejo diris : “Ĝis tiam loĝis 1000-1100 rifuĝintoj en la hoteloj, sed nun ĉiuj translokoiĝis al provizoraj domoj. Dum tiuj tagoj la registaro subvenciis kaj la hoteloj povis vivi. Antaŭ la tertremo venis 4 turismaj busoj tage, sed poste ne. Hoteloj perdis siajn klientojn kaj sinsekve bankrotis”. Ne nur en tiu varmfontejo sed ankaŭ en diversaj lokoj turisma industrio suferas. Hotel-bankrotoj signifas malprosperon de tiu distrkto kaj pli da senlaboruloj. Tion kaŭzis TEPCO, sed ĉu vere ĝi havas peksenton ?

Fungoj estas malpuraj Multaj japanoj ŝatas pluki fungojn en montoj, tamen oni detektis pli multe da cezio ol la normo el fungoj en la gubernio Fukuŝima kaj aliaj. La urbo Tanakura estas fama pro bongustaj macutake-oj, sed ĉi-jare “Fungo-festo” estas nuligita. Tiu urbo situas 70 kilometrojn fore de la centralo. Ankaŭ en la urbo Nakanoĵoo en mia gubernio Gunma, 250 kilometrojn fore, fungo-ĝardeno Ĵindaira plendas pro duoniĝo de la vizitantoj. Oni diras, ke fungoj ensorbas pli da radioaktiveco, ol aliaj legomoj. Pro tio homoj evitas manĝi fungojn ĝenerale.

Iom da helpo al laborperdintoj Multaj homoj perdis sian laboron en la damaĝitaj regionoj. Troviĝas la sistemo helpi senlaborulojn, donante 50% - 80% de la antaŭa salajro por 90 – 330 tagoj, kaj en la speciala okazo oni rajtas ricevi la helpon 60 tagojn plilonge. La situacio en tiuj regionoj estas tute ne kutima, pro kio la registaro plilongigis la periodon ĝis 120 tagoj, sed baldaŭ venos la fino de tiu plilongigita periodo, do la registaro plilongigis la periodon al 210 tagoj. Laŭ la registaro, en marto en la tri gubernioj 158727 homoj perdis laboron, kaj en julio 70 mil homoj ricevis tiun monhelpon. Oni prognozas, ke kelkmil homoj, kiuj havas nur 90 + 210 tagojn da helpoperiodo, fariĝos senlaboraj kaj senenspezaj en oktobro. Ĉu ili devos ricevi alian helpon nomatan “helpo de vivrimedo” ?

JPEG - 50 kb
bovinaro

La 29an de oktobro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 29an de oktobro

JPEG - 139.5 kb
taglibro tertremo

Antaŭ unu semajno venis al mi la maldekstra libro titolita “Jasuo HORI Tertrema Katastrofo de Japanio 2011 Taglibro” eldonita de Monda Asembleo Soica (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La prezo estas 14 eŭroj. Se vi volas aĉeti tiun libron, turnu vin al SAT aŭ UEA. Mi tre dankas al la redaktantoj kaj la eldonantoj.

Movoj kontraŭ atomenergio Kvankam la ĉefministro aprobas refunkciadon de la ekzamenataj aŭ haltigitaj nukleaj reaktoroj, ekestas diversaj movoj kontraŭ atomenergio. Hodiaŭ mi raportos pri tiuj movoj.

Fukuŝima La 20an de oktobro la asembleo de la gubernio Fukuŝima unuanime aprobis la peton, kiu postulas malkonstruadon de ĉiuj 10 nukleaj reaktoroj en la nukleaj centraloj n-roj 1 kaj 2 de Fukuŝima.

Tookai La 30an de septembro parolis s-ro Murakami Tacuja, la urbestro de la urbo Tookai, en kiu troviĝas la nuklea centralo n-ro 2 de Tookai, kiu nun haltas pro la ekzameno. Li diris jene : Pro malbonega reago al la akcidento en Fukuŝima, tieaj loĝantoj perdis sian hejmon kaj restas senesperaj. Funkcio de multaj urboj apud la centralo rompiĝis. La ŝtato, kiu agas tre kruele al la loĝantoj, ne rajtas havi nukleajn centralojn. Mi nun klare diras kontraŭ la registaro kaj la industria mondo. Ĉirkaŭ la centralo de Tookai loĝas unu miliono da homoj. En tiu zono ĉu ni rajtas havi nuklean centralon ? Kiamaniere ni povas garantii sekurecon al niaj gefiloj kaj genepoj ? Kiam mi pensas pri la estontecon de nia urbo, mi ne povas havi nebulan kompromison.

Makinohara La 26an de septembro la asembleo de la urbo Makinohara apud la nuklea centralo Hamaoka en la gubernio Ŝizuoka aprobis la rezolucion pri ĝia eterna haltigo per 11 por kaj 4 kontraŭ. Kvar urboj en la radiuso de 10 kilometroj de Hamaoka inkluzive de Makinohara konsistigas la Konferencon pri sekureco de la nuklea centralo Hamaoka. La rezolucio diras, ke la centralo Hamaoka estu eterne haltigita, ĉar ĝi sidas ĝuste sur la supozata epicentro de Tookai-tertremego certe okazonta en la proksima estonteco. Se eĉ unu membro de tiu konferenco ne aprobas la refunkciigon de la centralo, la elektra kompanio Ĉuubu ne povas refunkciigi ĝin.

98% deziras haltigon de reaktoroj La 27an de septembro la registara komitato de atomenergio publikigis rezulton de la enketo pri nuklea politiko. 10189 homoj sendis sian opinion al la komitato inter la 11a de marto kaj la fino de aŭgusto.

67% : Tuj haltigu la nukleajn centralojn kaj ekuzu recirkuligeblan energion. 31% : Etapon post etapo haltigu la nukleajn centralojn kaj ekuzu recirkuligeblan energion. 1,5% : Pli konstruu la centralojn aŭ konservu la nunajn reaktorojn. 0,5% : Ŝtatigu la centralojn.

La kialoj estas : 1. Nuklea energio malbone influas la medion. 2. Japanio estas tertrema insularo. 3. Ankoraŭ ne estas solvita la problemo de uzitaj nukleaĵoj kaj nukleaj rubaĵoj. 4. Elektro produktita per atomenergio ne estas ekonomia, se ni inkludas la koston pri la haltigo kaj nukleaj rubaĵoj.

Plano pligrandigi UPZ-on La registara komitato de atomenergia sekureco planas pligrandigi UPZ-on de la radiuso de 8-10 kilometroj al tiu de 30-kilometroj. Tiu UPZ estas mallongigo de Urgent Protective action planning Zone (Urĝa Protekta agplana Zono), kiun IAEA (Internacia AtomEnergia Agentejo) proponas kiel zonon, en kiu oni devas havi urĝan ŝirmrimedon kontraŭ radioaktiveco inter la radiusoj de 5 – 30 kilometroj. En Japanio oni decidis tiun zonon inter 8 – 10 kilometroj radiuse, surbaze de la akcidento en Three Mile en Usono. Nuna UPZ inkludas 44 komunumojn kun 2,05 milionoj da loĝantoj, sed la planata UPZ inkludos 135 komunumojn kun 7,93 milionoj da loĝantoj. Komunumoj en tiu UPZ rajtas havi kontrakton pri atomenergia sekureco kun la elektraj kompanioj, kaj en tiuj kontraktoj ofte estas ero, kiu malpermesas al la kompanioj funkciigi reaktorojn sen permeso de tiuj komunumoj. Multaj komunumoj, kiuj estos inkluditaj en tiu nova UPZ, kotraŭas la refunkciigon de la reaktoroj, tial tiu grandigo de UPZ estas tre bonvena.

Manifestacioj multiĝas En 1960-aj jaroj multe okazis manifestacioj en Japanio, sed poste Japanio riĉiĝis kaj homoj ne sentis la bezonon manifestacii, kaj samtempe perfortaj manifestacioj de radikalistoj donis al multaj homoj malbonan bildon pri manifestacioj ĝenerale. Tamen tiu tendenco ekŝanĝiĝis. Manifestacio de la 19a de septembro kolektis 60 mil homojn, el kiuj, laŭ la organizanto, duono estas ne mobilizita sed memvola. Nek la organizanto nek la polico ne povas antaŭvidi, kiom da homoj kolektiĝos en manifestacioj, ekzemple al la manifestacio en aprilo en Kooenĵi en Tokio kolektiĝis sep mil homoj, dum la polico antaŭvidis du mil partoprenontojn. Alia tendenco estas, ke organizoj, kiuj antaŭe reciproke kontraŭis, nun ekkunlaboris. En la manifestacio de la 19a de septembro kolektiĝis organizoj socialdemokratiaj kaj komunistaj, kaj eĉ radikalaj.

Manifestacio kontraŭ la nuklea aviadilŝipo En la haveno Jokosuka najbare de Tokio la usona mararmeo lokas nuklean aviadilŝipon George Washington de tri jaroj. Tiun ĉi regionon povos ataki granda tertremo de magnitudo 6,6 kun la certeco de 6 -11% en la venontaj 30 jaroj. Se okazos tiu tertremo kaj detruos tiun aviadilŝipon, granda katastrofo okazos. La 25an de septembro okazis manifestacio kun la temo “For, nukleaj centraloj ! For, la nuklea aviadilŝipo !”, en kiu partoprenis pli ol 4500 homoj. Tamen tiun raportis nur la ĵurnalo de Japana Komunista Partio, sed ne aliaj komercaj ĵurnaloj, kiuj ofte neglektas demokratiajn movojn.

La 27an de oktobro

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 27an de oktobro

El artikoloj de du ĵurnaloj de Fukuŝima

En la urbo Iŭaki, kiun mi vizitis la 24an, mi aĉetis lokajn ĵurnalojn por pli bone kompreni la situacion en Fukuŝima. Hodiaŭ mi tradukos kelkajn artikolojn el tiuj ĵurnaloj. Mi estas ĝoja, ke en diversaj lokoj la loĝantoj kuraĝigas unuj la aliajn por la rekonstruado de la komunumoj.

Fiŝkaptado de salmonoj komenciĝis

Salmonoj revenas al siahejma rivero post 4 jaroj en aŭtuno. Laŭ la marbordo de la Pacifika Oceano en la gubernio Fukuŝima oni komencis kapti salmonojn. Komence de oktobro, oni prove ilin kaptis kaj ekzamenis pri radioaktiveco. Feliĉe tiuj ne estis malpuraj. En la urbo Iŭaki la Fiŝkaptista Asocio de la rivero Nacui planas kapti 3500 salmonojn, el kiuj 2000 estos salite venditaj kaj aliaj 1500 estos uzitaj por preni 1,5 milionojn da frajoj, kaj poste oni vartos 600-800 mil idojn ĝis marto 2012. La prezidanto de la asocio s-ro Suzuki Ŝiroo 69-jara diras : “Vartado de salmonidoj estas investo por la estonteco. Se salmonoj ne vendiĝos bone pro la timo al radioaktiveco en Fukuŝima, ni havos deficiton. Ni ne povas antaŭvidi, kio okazos por nia projekto”. Kvin asocioj en la malpermesita distrikto pro la akcidento de la nukleaj reaktoroj ne povas kapti salmonojn. La prezidanto de unu el tiuj asocioj diras : “Tradicio de fiŝkaptado komenciĝinta ĉi tie en 1908 unuan fojon interrompiĝis ĉi-jare. Se ni ne povos varti salmonidojn dum la venontaj kvar jaroj, estos ebleco, ke malaperos salmonoj, kiuj revenos al nia rivero”.

Festivalo en la urbo Motomija

JPEG - 71.5 kb
festivalo Motomija

En la urbo Motomija, okazis aŭtuna festivalo la 23an, en kiu homoj paradis, portante sanktan palankenon. La organizanto volis gajigi la etoson per la sukceso de la festivalo, kaj alvokis palanken-ŝatantojn en kaj ekster Fukuŝima partopreni en ĝi, kaj venis 90 homoj el 11 grupoj.

Ciklamenoj surmerkatiĝis

La varmodomoj de s-ro Haŝimoto Kooiĉi en la urbo Tamura estas plenaj de 96 mil diverskoloraj ciklamenoj. Jam “ĝardenaj ciklamenoj” estas ekspeditaj al la merkato, kaj ekde la 24a “mini-ciklamenoj” estas ekspedataj. Ĉi-jare li zorge elektis neradioaktivan folian sterkaĵon. Tiuj floroj estas sendataj al Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj.

Provizoraj vendejoj

En la distrikto Ĉuuoodai en la urbo Iŭaki, kie staras multaj dometoj por rifuĝintoj, nove malfermiĝis eta superbazaro “Kunĉe-Placo” la 23an de oktobro. S-ro Sanbongi kaj s-ro Joŝida, kiuj antaŭe aparte posedis fiŝvendejon en la urbo Naraha (malpermesita urbo), kunlabore malfermis ĝin. S-ino Ŭatabe 78-jara diris : “Mi renkontis samurbanojn, kiujn mi neniam vidis post la cunamo. Mi estas ĝoja pro tio, ke mi povas veni ĉi- tien piede por butikumi”. En la distrikto de la urbo Minami-Sooma malfermiĝis duetaĝa “Provizora superbazaro”, en kiu troviĝas 11 vendejoj ; manĝejo, drinkejo, florvendejo, vestaĵvendejo, fotilvendejo ktp. Tiu superbazaro estas konstruita por rifuĝintaj vendistoj.

Kajto-konkurso

La 23an okazis kajto-konkurso en la urbo Inaŭaŝiro por montri la urbon vigla kaj sekura. 50 kajto-amantoj partoprenis en ĝi el Tokio kaj aliaj 6 gubernioj.

Lernantoj donacis artaĵojn al rifuĝintoj

Lernantoj en la supera mezlernejo Jasuhara donacis artaĵojn al 80 familioj loĝantaj en provizoraj dometoj en la urbo Date. 40 lernantoj apartenantaj al arto-klubo faris tiujn el lignaĵoj el detruita lerneja konstruaĵo pro la tertremo. La lernantoj nun lernas en la provizora konstruaĵo.

Kultura Festivalo de du superaj mezlernejoj

La komuna kultura festivalo de superaj mezlernejoj Onahama kaj Kaisei okazos la 6an de novembro. La lernejaj konstruaĵoj de Kaisei estis severe damaĝitaj de la cunamo, tial la lernantoj provizore lernas en la supera mezlernejo Onahama. La temo de la festivalo estas “Ridetoj al nia estonteco !” La lernantoj deziras, ke tiu festivalo kuraĝigu la loĝantojn kaj ridetoj disvastiĝu en la urbo”.

Radioaktivec-mezuriloj estas donacitaj

Golfeja klubo Asahi en la urbo Toĉigi, la gubernio Toĉigi, donacis 150 mezurilojn kaj unu milionon da enoj (10 mil eŭroj) al la urbo Minami-Sooma la 18an. Tiu golfeja klubo kolektis 10 milionojn da enoj el 20 mil golfludantoj. El tiu mondonaco la klubo aĉetis 150 mezurilojn. La prezidanto volas, ke la urbo disponigu tiujn al familioj kun infanoj. La ĉina mezurili-kompanio “Dalian Novlandosistemo” donacis 40 mezurilojn al la urbo Minami-Sooma la 19an.

Sporta tago en la urbo Sooma

La 23an la bazlernejo Nakamura okazigis sportan tagon en la gimnastikejo Sooma, prokrastitan kvin monatojn pro la katastrofo kaj la posta nuklea akcidento. En ĝi lernantoj dancis kaj gimnastikis, kaj ankaŭ iliaj familianoj partoprenis.

Itate, mia revo

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

Iitate, Mia Revo

Mi estas malmoderna lokomotivo nomata Jaemon, tamen mi ne estas vera lokomotivo. Mi estas la heroo en la infanlibro “Lokomotivo Jaemon”. Mi jam de multaj jaroj plaĉas al multaj infanoj, sed infano, al kiu mi estis donacita, ial ne ŝatis min. Eble al tiu infano pli plaĉis herooj en televido, ol tiuj en infanlibroj, do lia patrino portis min kaj aliajn dek infanlibrojn al la distrikta rubejo. Mi estis tre malĝoja, ĉar mi bone sciis, ke poste mi iros al fabriko, kie oni metos nin, paperaĵojn, en grandan kuvon kun kelkaj medikamentoj kaj baldaŭ ĉiuj fariĝos kiel koto.

Tuj poste venis virino al la rubejo kaj trovis nin.

“Aĥ, belaj libroj ! Kial oni forĵetis tiujn bonajn librojn ? Precipe tiu libro ‘Lokomotivo Jaemon' tre plaĉis al mia filo antaŭ 30 jaroj. Mi donacos tiujn librojn al mia nepo”. Ŝi kunportis ĉiujn librojn hejmen. Ŝi tuj telefonis al sia filo, demandante, ĉu li volas ricevi nin, sed kontraŭ ŝia antaŭsupozo, li rifuzis. Ŝi estis malkontenta, sed ŝi konsolis sin, pensante, ke li havas sian propran kialon, kaj metis nin en la stokejon. Aĥ, ni devis vivi senespere en mallumo.

Post kelkaj monatoj, tiu virino malfermis la pordon de la stokejo. “Vi estas ankoraŭ belaj. Mi sendos vin al iu vilaĝo, ĉar tie infanoj volas vin”. Aĥ, kiel ĝoja ni estis ! Ŝi pakis nin kaj portis nin la la najbara oportuna vendejo por ekspedi nin.

Ni vojaĝis dumnokte kaj en la venonta tago atingis iun vilaĝon ĉirkaŭatan de kampoj kaj montetoj. Tie oni portis nin al la granda salono. Jam tie estis multaj pakaĵoj similaj, kiuj estis plenaj de infanlibroj. Homoj, kiuj prizorgis la pakaĵojn, interpaloris : “Vere estas multaj bonkoraj japanoj. Jam venis tiom multe da libroj al nia vilaĝo”. “Ĝis nun al nia biblioteko mankis infanlibroj, do niaj infanoj kaj geknaboj ne havis ŝancon legi bonajn librojn”.

“Nia vilaĝestro havis vere bonan ideon ! Neniu el ni havis ideon kolekti uzitajn librojn el la tuta Japanio”.

“El la infanoj, kiuj legis tiujn librojn, espereble naskiĝos grandaj verkistoj”.

Tiu vilaĝo estis nomata Iitate en la gubernio Fukuŝima. Ĝi estas malgranda vilaĝo kun 6000 loĝantoj. Nuntempe malgrandaj vilaĝoj kaj urboj havas malfacilon finance, kaj preskaŭ ĉiuj provis/as kuniĝi kun pli grandaj urboj, sed la vilaĝestro de Iitate ne volis tion. Li opiniis, ke se la vilaĝanoj kunlaboros, ili venkos ĉiajn malfacilojn. Peti donacojn de libroj el la tuta Japanio estis unu el la ideoj de la vilaĝestro.

Vilaĝanoj laboris kun la vilaĝaj funkciuloj por aranĝi nin sur la bretojn, kaj baldaŭ ni ĉiuj estis bele vicigitaj. Ceremonio por malfermi la infanbibliotekon okazis kaj multaj infanoj venis kun gepatroj. Tiamaniere niaj feliĉaj tagoj komenciĝis. Precipe mi estis tre ŝatata de infanoj, ĉar en tiu vilaĝo ne estas stacidomo, tial ne venas trajno. Mi estas malmoderna lokomotivo, kiu kuris per karboenergio, sed pro tio infanoj des pli amis min. Gepatroj legis min, montrante al ili bildojn en la libro. Infanoj petis de siaj gepatroj legi min multajn fojojn. Certe en ilia kapo vera lokomotivo Jaemon kuris kun nigra fumo.

Mi vizitis multajn lokojn en la vilaĝo kun infanoj. Mi iris al la tendumejo Aino-saŭa, kie oni povas ĝui naturan vivon. En la tendo aŭ sub la stelplena nokta ĉielo gepatroj legis min kaj aliajn librojn al siaj infanoj. Certe ili vidis lokomotivon kuri inter la stelaroj. Iu familio vizitis Metiistan Centron, kie oni povas mem fari diversajn lignaĵojn. Iu infano faris lokomotivon similan al mi.

Aĥ, ne forgesende estas, ke la vilaĝo havis librejon “Arbaro de libroj” posedatan kaj administratan de la vilaĝo. Ankaŭ tio estis la ideo de la vilaĝestro. Li volis, ke la vilaĝanoj alkutimiĝu al libroj, kaj por tio li malfermis la vilaĝan librejon, ĉar ne estis librovendejo en la vilaĝo. Li opiniis, ke sen libroj, nome sen kleraj homoj, la vilaĝo ne progresos.

Por alkutimigi infanojn kaj lernantojn al libroj, oni regule organizis en la biblioteko “Kunsidon por voĉlegi infanlibrojn”. Oni elektis librojn kaj legis ilin, montrante bildojn en ili sur la ekrano. Ankaŭ en tiu okazo mi estis tre populara. Infanoj volis aŭskulti mian rakonton. Feliĉajn tagojn mi havis.

Dume mi ofte aŭdis vilaĝanojn uzi vorton madei. Mi ne komprenis, kion ĝi signifas. Certe ĝi estas loka vorto. Iun tagon turisto demandis la vilaĝanon pri la signifo. Tiu lasta kun fiero respondis : “Madei devenas de la vorto made, ambaŭ manoj. Do ‘laboru madei' signifas ‘laboru per ambaŭ manoj', nome diligente, atenteme, elkore, sincere ktp. La vilaĝano plu klarigas jene :

Antaŭ 5 jaroj la vilaĝestro proponis, ke la vilaĝa politiko baziĝu sur “malrapida vivo”, sed ni ĉiuj kontraŭis lin, ĉar en la moderna socio, ĉio devas esti rapida. Ni opiniis, ke se ni malrapide farus ĉion, nia vilaĝo fariĝus ŝtonepoka vilaĝo. La intenco de la vilaĝestro estis la alia, sed ni ne komprenis tion. La vilaĝestro cerbumis, kiamaniere li povos komprenigi al ni sian veran intencon. Tiam li rememoris la vorton madei, kiu estis uzata de maljunaj homoj. Li adoptis tiun vorton kaj proponis “madei-vivon”, kaj ĉi-foje ĉiuj konsentis. Jam de 5 jaroj ni agadas laŭ tiu principo. Ni ĉiam diras inter ni, ekzemple,

“Vartu vian bebon madei, se ne, poste vi havos problemon pri ĝi”, “Manĝu madei, se ne, via korpo fariĝos malforta” aŭ “Laboru madei, tio estas la unu sola vojo por via sukceso”.

Al la biblioteko venis multaj homoj, precipe junaj patrinoj. Tiuj lastaj prunteprenis malfacilajn librojn kiel “Bonfarto en Svedio”, “Renesanca arto en Italio” kaj “Franca revolucio”. Ili ofte babilis inter si pri tio, kiamaniere persvadi sian edzon pri sia vojaĝo. Mi ne komprenis, kial ili tiamaniere diskutas kaj legas tiajn malfacilajn librojn. Tamen mi komprenis iom post iom el iliaj babiladoj.

La vilaĝo havis projekton “Flugiloj de junaj edzinoj”, en kiu la vilaĝo sendas junajn edzinojn al Eŭropo dum la plej okupita sezono por la rizkultivado. Kial en tia sezono ? Tio estis unika ideo de la vilaĝestro. Se edzinoj forestos dum tiu periodo, edzoj havas malfacilon sen iliaj helpoj. Edzoj ne bonvenigas la vojaĝon de sia edzino. Por realigi la vojaĝon, edzinoj devas persvadi sian edzon per diversaj manieroj, montrante, kiom da bono tiu vojaĝo donos al ŝi, al la famlio, al ŝiaj gefiloj kaj al la vilaĝo. Por tio edzinoj devas mem konvinkiĝi pri la utilo de sia vojaĝo. Ili devas lerni multe. Kiam ili sukcese vojaĝas al Eŭropo, ili ne nur turismas, sed ankaŭ lernas multe por montri la frukton al siaj familianoj. Tial junaj patrinoj ofte venis al la biblioteko, kaj kompreneble kun siaj gefiloj. Do la infanoj en la vilaĝo tre ŝatis legi librojn.

Tamen nia feliĉa vivo subite ĉesis. Posttagmeze la 11an de marto ni sentis grandan skuon. Kio okazis ? Ni tute ne komprenis. La tero tremis, tremegis. La biblioteko skuis, skuegis. Ni falis el la bretoj al la planko. Preskaŭ ĉiuj libroŝrankoj falis kaj vitroj rompiĝis. Homoj eksteren kuris terurite.

“Granda tertremo okazis !” “Nia vilaĝo estas fore de la maro, do ne venos cunamo, sed certe al la marborodo”. “Mia filo laboras en la nuklea centralo laŭ la marbordo. Ĉu ĝi ne difektiĝis ?” “Ne timu. La elektro kompanio Tokio kaj la registaro ĉiam garantiis, ke la nukleaj centraloj estas konstruitaj tiel forte, ke neniam okazos akcidentoj al ili”. “Sed la tremado ne estis ordinara. Mi esperas, ke nenio okazos al ili”.

Mi estis premata inter falintaj libroj, sed klare aŭdis maltrankvilajn voĉojn de la vilaĝanoj. Baldaŭ fariĝis senhome en la biblioteko. Ekstere homoj kuradis kaj dumnokte bruis.

En la venonta tago ni estis en la sama stato. Neniu venis. Ni estis maltrankvilaj. Baldaŭ amasiĝis nekonataj homoj antaŭ la biblioteko. El kie kaj por kio ili venis ? Posttagmeze antaŭ la 4a horo mi aŭdis bruegon similan al tondro. Nenie estas nubo kaj estis bona vetero, sed aŭdiĝis teruriga bruego, kiel bombo eksplodis.

Venis multaj homoj en la bibliotekon. Oni forŝovis nin, falintajn librojn, en la angulojn kaj faris spacon. Homoj amasiĝis. Ili havis preskaŭ nenion. Estis klare, ke ili venis kun granda hasto, eskapinte el iu grava akcidento. Ĉu venis cunamo ? Sed neniu estis malseka. Ĉu tiu akcidento en la nu...kle...a centra...lo ? Kio estas nuklea centralo ? Mi estas lokomotivo de karboenergio, do mi ne komprenis, kio estas nukleo. Ĉu ĝi ne estis sekura ? Homoj mallaŭte interbabilis : “Neniam mi antaŭvidis akcidenton”.

“Ne maltrankviliĝu. Certe ni povos reveni hejmen post du, tri tagoj”. “Ni trankvile tranoktu ĉi tie”.

Elektro ne funkciis. Oni distribuis lankovrilojn, kiujn la vilaĝo rezervis por la krizo. Oni distribuis ankaŭ botelojn da akvo, sed ne venis manĝaĵoj. Infanoj ekkriis pro malsato. Beboj volis lakton, sed patrinoj ne havis varman akvon. Iu maljunulo kriis : “Mi forgesis kunporti medikamenton”. Iu maljunulino malsaniĝis. En marto estis ankoraŭ malvarme, tial homoj ne bone dormis pro manko de kovriloj.

Tamen venis mateno. Homoj rigardis al la sudo, sed nenio vidiĝis krom montetoj kaj nuboj. Nia vilaĝo estas 30 kilometrojn fore de la nukleaj centraloj, kaj inter la du lokoj estas montetoj. Nenio neordinara estis sentebla. Homoj, kiuj tranoktis en la librejo, estis loĝantoj de la urbo Hutaba, kie tiu centralo situas. La registaro estis ordoninta, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo rifuĝu eksteren.

Unu tago, du tagoj, tri tagoj pasis, sed ili ne povis reveni hejmen. Kun maltrankvilo ili silente restis en la librejo. Ili havis neniun laboron, tial iuj komencis rearanĝi la libroŝrankojn kaj nin, falintajn librojn. Mi sentis min preskaŭ morta pro la premo inter aliaj libroj, sed fine mi estis savita. Ni estis remetitaj sur la bretojn kaj bone vidis la amasiĝintajn homojn.

Iu juna patrino prenis min kaj legis min por la infanoj. Kiel feliĉa mi estis ! Sed kontraŭe la legantino estis malgaja, kvankam ŝi kuraĝigis sin ŝajni vigla. “Al mi tre plaĉis tiu libro ‘Lokomotivo Jaeman', kiam mi estis infano”, ŝi diris. Mi preskaŭ eklarmis. Homoj restadis en la biblioteko kaj en aliaj konstruaĵoj. Vilaĝanoj de Iitate prizorgis rifuĝintojn.

La 5an de aprilo la registaro publikigis, ke el la tero kaj herboj kolektitaj el nia vilaĝo la 28an de marto, oni detektis radioaktivecon. La registaro aldonis, ke la kvanto ne estis tiel multa, do la loĝantoj ne maltrankviliĝu.

La 11an de aprilo la registaro ordonis, ke homoj rifuĝu “laŭ la plano” ĝis la fino de majo el la 5 urboj kaj vilaĝoj situantaj eĉ ekster la radiuso de 20 kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1, ĉar ili estas malpurigitaj per radioaktiveco de pli ol 2 milisivertoj jare. Nia vilaĝo estas fore de la nuklea centralo, sed malfeliĉe flugas de la centralo al ĝi ventoj, kiuj portis kaj faligis radioaktivaĵojn en ĝin. Nia vilaĝo estis unu el tiuj 5 komunumoj.

Pro tiu ordono, kiuj restis en nia vilaĝo el la urbo Hutaba, tiuj jam forkuris pli foren, kaj ni, kiuj akceptis tiujn rifuĝintojn, devis forlasi la vilaĝon. Familoj, kiuj havis bebojn kaj infanojn, estis teruritaj pro pli grava influo de radioaktiveco al infanoj, kaj senprokraste fuĝis el la vilaĝo. Multaj aliaj volis plu resti hejmen, ĉar oni ne povis senti danĝeron de radioaktiveco ne videbla, ne sentebla, ne tuŝebla kaj ne aŭdebla. Multaj posedis brutaron por prizorgi, multaj havis kampojn por kultivi, multaj havis laboron por plenumi. Ĉiuj havis karan memoron al sia hejmo. Estis malfacilege forlasi sian hejmon. Tamen radioaktiveco plu minacis ilin, kaj fine la 15an de majo la unuaj 10 familioj grupe forlasis sian vilaĝon.

La vilaĝestro salutis al ili kun larmoj : “Mi estas tre malĝoja. Ni celis igi nian vilaĝon la plej bela vilaĝo en Japanio, sed nun nia vilaĝo fariĝis alisignife fama en la mondo. Dum multaj jaroj ni protektis tiun vilaĝon, zorgante rizplantojn kaj brutaron, kontraŭ multfojaj malvarmaj klimatoj. Tiujn niajn laborojn frakasis la nukleaj centraloj. Mi malamas ilin. Ni ne malvenkos. Mi strebas per mia tuta forto por ke ĉiuj vilaĝanoj povu reveni hejmen plej frue. Ĝis tiam fartu bone !” Estis klare, ke la elektro kompanio kaj la registaro tute ne estis madei, kaj perfidis la loĝantojn.

En unu el la familioj estis knabo nomata Akira. Antaŭ la ekiro, li kuris en la bibliotekon kaj petis de la prizorgantino prunteprenon de mi. Mi tre plaĉis al li kaj sen mi li ne volis ekiri. La prizorgantino volonte permesis tion, ĉar jam neniu havis intereson pri libroj. Akira enaŭtiĝis kun mi en siaj manoj kaj forlasis la vilaĝon. La familio de Akira atingis iun urbon. Oni senpage pruntedonis al la familio apartamenton. Ĝi situis en iu malnova loĝkvartaro, kie la loĝantaro konsistas ĉefe el multaj maljunuloj, tial apartamentaro havis multajn liberajn ĉambrojn. La familio de Akira ekloĝis tie. Helpis al ĝi loĝantoj, donante fridujon, lavmaŝinon, televidilon kaj aliajn ĉiutagajn necesaĵojn. Post kalkaj tagoj, jam la familio komencis vivi relative trankvile. Ĝis tiam Akira hezitis eldiri pri mi, sed fine li diris al sia patrino : “Panjo, legu por mi la libron ‘Lokomotivo Jaemon'”.

Patrino elprenis min el la kesto. Mi estis jam malnova, tenate per multaj infanaj manoj, sed tio estis des pli bona por Akira, ĉar tio rememorigis la feliĉajn tagojn en la vilaĝo Iitate.

Elkestiĝinte, mi sentis la aeron jam konata de mi. Tenate de la panjo, mi rigardis eksteren el la fenestro de la 4-etaĝa ĉambro. Jen arbareto. Jen parko. En la angulo de la parko vidiĝis, ja, la rubejo, kie tiu virino trovis min. Mi estis reveninta al tiu urbo, sed tio ne ĝojigis min, male kaŭzis doloron, ĉar tie mi estis traktita malafable. Mi ŝovis min, malgrandiĝinte, en la manojn de la panjo, por ke oni ne rimarku min. Mi komencis vere sopiregi reveni al la vilaĝo Iitate. Tamen ĝi estas malpurigita per radioaktiveco kaj homoj ne rajtas kaj ne povas loĝi tie. Tio malĝojigis min. Por ke mi kaj la vilaĝanoj revenu al la vilaĝo, mi faros ĉion ajn, eĉ mi kunportos radioaktivajn rubaĵojn al la profundon de la tero. Ĉiuj vilaĝanoj jam same decidis dediĉi sin al la restarigo de la vilaĝo. Se ili laboros kunlabore sub la gvido de tiu originala vilaĝestro, ili certe sukcesos. Mi firme kredas, ke la spirito de madei venkos eĉ radioaktivecon.

Tage mi estas en la manoj de Akira, kaj nokte mi dormas ĉe lia kapkuseno, kaj ĉiun nokton mi sonĝas, ke mi tiras vagonaron plenan de gajaj kaj feliĉmienaj vilaĝanoj al la vilaĝo Iitate. Mi neniam dubas, ke baldaŭ mia sonĝo fariĝos reala.

(Fino) 日韓共同開催エスペラント大会 文芸コンクール応募作品

1.フィクション Fikciaĵo 2.作品名 (Titolo) Iitate, Mia Revo   著者(Aŭtoro) 堀泰雄 HORI Jasuo   住所(Adreso) 371-0822 Japanio, Gunma-ken, Maebaŝi-ŝi, Ŝimoŝinden-maĉi 10-27   電話(Telefono) 027-253-2524   メール(Retadreso) hori-zonto@water.sannet.ne.jp

Iu familio iris kun mi al la vilaĝa restoracio, kie oni povas manĝi bongustan bovaĵon el “Boboj de Iitate” vartitaj en la vilaĝo. Mi vidis “Dancon de terkulturistoj plantantaj rizplantojn” en majo kaj “Dancon de leonoj” en aŭtuno. En tiuj okazoj junuloj tamburis energie. Dum la tuta jaro la vilaĝo estis energiplena kaj havis vidindaĵojn. Vere bela vilaĝo.

Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bomboj

$
0
0

La Pacista Frakcio de SAT multe agadas pri tiu temo, kiel eblas vidi ĉe :
- http://satesperanto.org/-Porpaca-fr...

Do interese estas konigi ankaŭ tiun iniciaton.

PNG - 112.4 kb

Al la Regnestroj

Ni, maltrankvilaj civitanoj, petas de vi, ke vi uzu vian povon por malpermesi la uzadon de pafaĵoĵetoj el bomboj. Pli ol 100 registaroj akceptis malpermesi tiujn armilojn, kiuj sendistinge mortigas. La Konvencio pri la armiloj, kiu estos traktota en la baldaŭaj tagoj kongruu kun tiu malpermeso, garantiante la malpermeson de pafaĵoĵetoj el bomboj kaj la protektadon de senkulpaj infanoj.

Eblas subskribi sur la retejo, kiu legeblas en multaj naciaj lingvoj.

Fonto (franclingve) : http://www.avaaz.org/fr/cluster_bom...

Rimarkoj de la Pacista Frakcio :
-1- La alvoko de la peticio ne estas tre klara. La teksto indikas ke "100 registaroj" malpermesis la uzon de pafaĵoĵetoj el bomboj. 111 ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo, nur 66 ratifis ĝin. La Konvencio de Oslo trudiĝas nur al 66.
-2- La peticio ŝajnas diri ke la ŝtatoj, kiuj subskribis kaj ratifis la Konvencion de Oslo, malpermesu ĉiujn pafaĵoĵetoj el bomboj, nu la Konvencio bedaŭrinde, malpermesas nur kelkajn pafaĵoĵetojn el bomboj.

MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street

Sekvo de la Kongreso en Sarajevo

$
0
0
JPEG - 15.9 kb

Je la fino de la Kongreso, la kongresanoj sendis leteron al Sinjoro José Manuel Barroso (Ĵoze' Manuel' Barozo), Prezidanto de Eŭropa Komisiono (vidi leteron en septembra-oktobra Sennaciulo). En tiu letero, la kongresanoj petas de Sinjoro José Manuel Barroso lian intervenon por ke la Eŭropa Komisiono esploru la eblecon pligrandigi la monhelpon por la senminigado en Bosnio kaj Hercegovino.

JPEG - 10.3 kb

Dum la kunveno de la Pacista Frakcio en Srebrenico, kelkaj partoprenintoj proponis skribi al deputitoj de Eŭropa Parlamento por apogi tiun demarŝon ĉe la Prezidanto de Eŭropa Komisiono. Pluraj SAT-anoj skribis al deputitoj. Niaflanke, en nia regiono, ni skribis al 6 eŭropaj deputitoj. Nur 2 inter ili respondis. Deputitino, Sinjorino Christine de Veyrac (Kristin' de Verak'), metis skribitan demandon ĉe Eŭropa Komisiono.

Ĉi-sube, la enhavo de tiu skribita demando metita la 14-an de septembro 2011 :

Temo : Kontraŭpersonaj minoj en Bosnio kaj Hercegovino.

Teksto :
Dek ses jarojn post la subskribo de pactraktato de Dayton (Dejton'), Bosnio kaj Hercegovino restas unu el landoj plej minataj en mondo. En 2011, oni taksas, ke 3 elcentoj (3%) de ĝia teritorio estus ankoraŭ minata. Malgraŭ multaj klopodoj, estas ankoraŭ granda kvanto da kontraŭpersonaj minoj sur preskaŭ la tuta teritorio, kaj la plimulto da tiuj minoj ankoraŭ estas ne precize lokalizitaj.
Do, por la tuta loĝantaro estas reala risko. La socialaj konsekvencoj gravas por la kamparanoj, kiuj kultivas kampojn ĉiam minatajn.
Ĉu Komisiono intencas alporti plian apogon al la aktivecoj de senminigado en Bosnio kaj Hercegovino, por ke tiu lando plenumu sian laboron de senminigado konforme al la dispozicioj de Konvencio de Otavo, kiun Bosnio kaj Hercegovino subskribis ?
Ĉu Komisiono antaŭvidis pligrandigi la subvenciojn por atingi tiun celon ?

Jen ĉi-sube la respondo de Eŭropa Komisiono al la skribita demando de S-ino Christine de Veyrac, deputitino ĉe Eŭropa Parlamento.

Eŭropa Komisiono estas konscia ke Bosnio kaj Hercegovino restas unu el landoj plej danĝeraj pro kontraŭpersonaj minoj. Gravaj kaj daŭraj klopodoj estos ankoraŭ necesaj por ebligi Bosnion kaj Hercegovinon forigi la kontraŭpersonajn minojn. Tial, dum la pasintaj jaroj, Eŭropa Komisiono asignis al Bosnio kaj Hercegovino monhelpojn por helpi la publikan potencon de Bosnio kaj Hercegovino en la senminigado.
Per diversaj organizoj (PHARE, CARDS, BNOVA), Eŭropa Komisiono financis, ekde 1996, 55 projektojn por agoj de seminigado, kies kosto proksimume atingis 39 milionojn €. Novaj aktivecoj estos financotaj enkadre de la proceduro de helpo al antaŭmembriĝo (IAP). Dum la lastaj monatoj, Eŭropa Komisiono kaj la registaro de Bosnio kaj Hercegovino komencis diskutojn por difini la rimedojn, kiuj faciligos la agojn de seminigado planotajn konsiderante la naciajn eblojn.
Ĉe la vido de tiu situacio, la programo de IAP daŭrigos asigni gravajn monhelpojn por la aktivecoj de senminigado en tiu lando. Tiuj monhelpoj servos i.a. por la seminigado, teknikaj realigadoj, la rekuperado de grundo, la instruado pri riskoj pro minoj, kaj por helpo al la viktimoj de kontraŭpersonaj minoj. Enkadre de sociekonomiaj aranĝoj de tiu programo, internaciaj organizoj kaj ne-registaraj organizoj agos en la senminigitaj lokaj komunumoj por disvolvi la agrikulturon, la turismon, mezajn kaj malgrandajn entreprenojn, oficojn, ktp.

Ni estas kontentaj pro tiu kontribuaĵo, eĉ modesta, de la Kongreso de SAT por la senminigado en Bosnio kaj Hercegovino.
Ni dankegas S-inon Christine de Veyrac, deputitino, kiu intervenis ĉe Eŭropa Komisiono por apogi la agon de la Kongreso de SAT en Sarajevo.

Colette Weiss kaj André Weiss.

SAT-Perantoj - Historiaj informoj

$
0
0
Tiu-ĉi paĝo listigas historiajn informojn pri iamaj perantoj de SAT. Ĉiuj ĝisdatigoj aŭ kompletigoj estas bonvenaj. Bonvolu ili sendi al vinkomarkov ĉe yahoo.fr

Aŭstralio
- Kep Enderby (Balmain, ?-1993- ?)
- Bernie Heinze (Melburno, ?- 2009)
- Franciska Toubale (Melburno, 2009-nun)

Aŭstralio
- Klaus Karner (Innsbruck, ?-1993-2004)

Belgio
- Clémentine Staquet (Bruselo, ?-1993- ?)
- Jakvo Schram (Antverpeno, ?-nun)

Bosnio-Hercegovino
- Ivica Horvat (Sarajevo, ?-nun)

Brazilo
- Gilbert R. Ledon (Sao Paulo, ?-1993-2003)
- José Joaquin Lunazzi (Campinas, 2003-nun)

Britio
- E. S. Wotjas (Manĉestro, ?-1993- ?)
- Arturo Prent (Londono, ?-nun)

Bulgario
- Ganĉo Damjanov (Kazanlako, ?-1993- ?)
- Ivanka Stojanova (Sofio, ?-2009)
- Svoboda Damjanova (Kazanlako, 2010-nun)

Ĉeĥio
- Vlada Hasala (Straznice, ?-1993- ?)
- Vaclav Stiburek (Benešov, ?-nun)

Ĉinio
- Ding Yanqing (Xuanzhhou, ?-1993- ?)
- Wang Tianyi (Xian, ?-nun)

Danio
- Ulrik Rasmussen (Rødovre, ?-1993-nun)

Estonio
- Rein Saag (Viljandi, ?-1993- ?)
- Fred Neeme (Kehra, ?-nun)

Francio
- Pierre Quillaud (Le Grand Quevilly, ?-1993-nun)

Germanio
- Albert Stephan (Duseldorfo, ?-1993-2005)
- Jiři Proskovec (Dortmund, 2005-nun)

Hispanio
- Ramon Manau Torres (Sabadell, ?-1993- ?)

Hungario
- Béla Kovacs (Kaposvar, ?-1993-nun)

Italio
- Vittorio Malaroda (Monfalcone, ?-1993- ?)
- Carlo Bourlot (Torino, ?-2004-nun)

Izraelio
- Jehoŝua Tilleman (Kirjat-Mockin, ?-1993-nun)

Japanio
- Tani Hiroyuki (Toyonaka-si, ?-1993-nun)

Jugoslavio (1921-2003)
- Ivan Moĉilnik (Beogrado, ?-1993-2003, vidu ankaŭ Kroation, Slovenion, Serbion)

Koreio
- Jeung Hyunsoo (Paz) (Seulo, 2009-nun)

Kroatio
- Franjo Slabek (Zagrebo, 1993- ?)
- Marija Beloŝeviĉ (Zagrebo, ?-2007)
- Etel Zavadlav (Split, 2008-2009)
- Ivica Ŝĉepanoviĉ (Gorni Humac, 2009-nun)

Latvio
- Janis Dzelme (Priekuli, ?-1993- ?)
- Margarita Zelve (Riga, ?-nun)

Litovio
- Viktoras Baniulaitis (Klaipeda, ?-1993- ?)
- Gražina Opulskiene (Mažeikiai, ?-2004-nun)

Malagasio
- Justine (Lala) Ralalarisoa (Antananarivo, 2004-nun)

Nederlando
- Jo Van Hulst (Haarlem, ?-1993- ?)
- Corrie Kwantes-Kooij (Haarlem, ?-nun)

Nov-Zelando
- Johano Rapley

Norvegio
- Per Engen (Bergen, ?-1993-2009)
- Cécile Anda ( Hommersak, 2009-nun)

Pollando
- Zbigniew Czupkallo (Lublin, ?-1993- ?)
- Elzbieta Janusz (Krakovo, ?-nun)

Portugalio
- A. P. Da Silva (Lisbono, ?-1993- ?)
- Manuel Luis Pedrosa Alves (Sintra, ?-nun)

Rusio
- Leo Vulfoviĉ (Moskvo, ?-1993- ?)
- Nikolao Gudskov (Moskvo, ?-2004-nun)

Serbio
- Ivan Močilnik (Beogrado, 2003-2010, vidu ankaŭ ĉe Jugoslavio)

Slovakio
- Miro Zavodsky (Žilina-Zavodie, ?-1993-nun)

Slovenio
- Slavko Ŝirec ( ?-1993- ?)
- Zlatko Tiŝljar

Svedio
- Ivar Paulsson (Solna, ?-1993- ?)
- Inga Johanson (Gotenburgo, ?-nun)

Svisio
- Erna Döring (Bazelo, ?-1993-nun)
- Richard Schneller (Wittenbach, ?-nun)

Ukrainio
- Dmitrij M. Cibulevskij (Ĥarkovo, ?-1993-nun)

Usono
- Doug Wirscher (Urbana, ?-1993- ?)

Tajvano
- CHO Chaoming (Kaohsiung, 2010-nun)


Konsisto de la nuna Ĝenerala Konsilantaro

$
0
0

Por la mandat-periodo 2009-2012 la Ĝenerala Konsilantaro konsistas el jenaj kamaradoj :

A) Por geografiaj sektoroj :
- Renata CHASSARD-CAUBEL (Foulayronnes, por aĝenia SAT-rondo)
- GBEGLO Koffi (Lomeo, por lomea-aneha SAT-rondo)
- André WEISS (Louhossoa, por pirenea SAT-rondo)
- YAMASAKI Seiko (Kokubunzi)
- JUNG Hyunsoo, alinome Paz (Seulo, por seula SAT-rondo)

B) Konflikt-komisiono
- Vincento CHARLOT (Orlio)
- Petro LEVI (Kaprozo)
- André WEISS (Louhossoa, sekretario)

C) Reprezentanto de la membraro el la urbo, kie sidas la PK
- Vincento CHARLOT (Orlio)

Ĉ) Reprezentantoj de LEA konvencie ligita kun SAT
- Karlo BOURLOT (Torino, por iLEA)
- Nikolao GUDSKOV (Moskvo, por PREM)
- Ron LYNN (Londono, por SATEB)
- Gary MICKLE (Berlino, por LEA/G)
- Pelle PERSSON (Farsta, por SLEA)
- José Maria SALGUERO, alinome Kani (Don Benito, por SATeH)
- Serĝo SIR' (Annecy, por SAT-Amikaro)
- TANI Hiroyuki (Toyonaka, por SATeJ)

D) Membro de fakoj funkciantaj ekster la sideja urbo
- Vito MARKOVO (San-Maŭro, por Eldona Fako Kooperativa)

96. Raporto pri la Sat-kongreso el Radio Aktiva

Bilanco pri la ĝenerala striko en Francaj Antiloj

$
0
0

Dum vintro 2009 okazis la plej grava ĝenerala striko en la historio de Francaj Antiloj. Post 44 tagoj da ĝenerala striko en Gvadelupo kaj 38 tagoj en Martiniko, la tieaj laboristoj sukcesis akiri interkonsenton pri diversaj urĝaj postuloj, el kiu la plej fama estis 200-eŭra plialtigo de la plej malaltaj salajroj. Iuj opinias, ke tiuj ĉi eventoj ne povas esti « eksportitaj » en metropola Francio. Aliaj male asertas, ke indus sekvi la ekzemplon de la antilaj laboristoj. Sed ambaŭ flankoj ĝenerale ne precize klarigas kio ne povus esti « eksportita » kaj kio indus tion. Kaj ĉefe, eĉ se plurfoje la metropolaj laboristoj esprimis sian solidarecon al la antilaj batalantoj, neniu ŝajne cerbumis kiamaniere pli intime ligi la estontajn batalojn de metropolaj kaj antilaj laboristoj.

La sociekonomia kadro : « ekstremranda » regiono de Eŭropa Unio, kiu funkcias kadre de planteja ekonomio

Gvadelupo kaj Martiniko, kiuj konsistigas Francajn Antilojn, formale liberiĝis de kolonia statuso post la dua mondmilito. Sed praktike, la loka ekonomio daŭre baziĝas sur eksportado (ĉefe bananoj kaj sukerkano), kaj la ekonomian povon tenas grupeto de familioj, kiuj estas idoj de sklavigantoj. Ilia monopola pozicio super la loka merkato ebligas al ili vendi varojn je prezoj 20% ĝis 40%-e pli altaj ol en metropolo, dum samtempe la salajroj estas inter 20% ĝis 50%-e pli malaltaj. Proksimume kvarono el la loĝantaro vivas sub la sojlo de malriĉeco. Tamen la ekzisto de ĉi tiuj foraj departementoj ne utilas nur al la loka kapitalistaro. Ilia ekzisto ebligas al la franca ŝtato posedi la trian plej ampleksan maran zonon en la mondo, kaj pagigi dogan- kaj trapas-rajtojn por la panama kanalo (danke al Antiloj) kaj por la sueza kanalo (danke al Reunio). Do, anstataŭ konsistigi « ŝarĝon », ĉiu tiuj departementoj estas inter la lastaj rimedoj de la franca imperiismo.

La politika kadro : socia movado ĉefe influata de klasbatala sindikatismo

La antila laborista movado travivis multajn batalojn, kiuj ofte estis sange subpremataj. La kolektivo Ligo Kontraŭ la Profitado (Lyannaj Kont Pwofitasyon), kiu organizis la batalon en Gvadelupo, konsistas el kvindeko da organizoj, interalie sindikatoj, sed ankaŭ asocioj. Tamen, klare montriĝas ke la spino de la kolektivo estas la potence organizita sindikato ĜUGL (Ĝenerala Unuiĝo de Gvadelupaj Laboristoj), kiu ricevis pli ol 50% el la voĉoj dum la lastaj profesiaj balotoj, do multe pli ol la Ĝenerala Labor-Konfederacio de Gvadelupo (ĜLKG, 23%). La ĜUGL estas sufiĉe nova, ĉar ĝi fondiĝis en 1973, surbaze de la deziro distanciĝi de la tradiciaj sindikataj organizoj, kiel montras la alvoko tiam redaktita de la fondokomitato :

« Dum la lastaj jaroj, laboristoj, kamparanoj, dungitoj el diversaj sektoroj kaj ŝtatfunkciuloj organizis amasmovadajn agadojn (strikojn, manifestaciojn, ktp...) kontraŭ la plifortigo de la ekspluatado de la kapitalisma klaso, de terposedanta klaso kaj de la ŝtato, kiu estas je ilia servo.
La kapitalisma klaso kaj la terposedanta klaso ĉiam uzis duoblan taktikon (unuflanke mensogoj, dividaj kaj koruptaj manovroj, kaj aliflanke armita subpremo) por rompi la justan batalon de la laboristoj. La laboristoj ja atingis kelkajn sukcesojn, sed ili ankaŭ spertis multajn fiaskojn.

Kial do ?
La laboristoj, la kamparanoj kaj la ceteraj salajruloj ne havis sufiĉan klaskonscion ; ili ankoraŭ ne sciis klare kompreni kiuj estas iliaj amikoj, kaj kiuj estas iliaj malamikoj ; ili ne estis sufiĉe unuecaj kaj organizitaj. Tamen, la ĉefa kaŭzo de ĉi tiuj malvenkoj estas, ke la laboristoj estis perfiditaj de la sindikataj gvidantoj. La gvidantoj de ĉi tiuj sindikatoj kunlaboras kun la kapitalistoj, la terposedantoj kaj la kapitalisma ŝtato kontraŭ la laboristoj.

Sed nek la mensogoj, nek la manovroj por divido kaj koruptado, nek la armita subpremo de la kapitalisma klaso kaj de la terposedantoj, nek la perfido de la ĉefaj sindikatoj malebligis la disvolviĝon kaj pliakriĝon de la klasbatalo. La klasoj ekzistas kaj la klasbatalo estas neevitebla.

[...]

Bilancante pri siaj batalspertoj, la malriĉaj kamparanoj unue forĵetis la gvidantaron de la klaskunlaboraj sindikatoj ; ili unuiĝis, organiziĝis kaj kreis du klasbatalajn sindikatajn organizojn : UKL (Unuiĝo de Kamparaj Laboristoj) kaj UMGK (Unuiĝo de Malriĉaj Gvadelupaj Kamparanoj). Dum la tri postaj jaroj, ambaŭ organizoj kunordigis du potencajn amasmovadojn kiuj montris al laboristoj de ĉiuj sektoroj, ke la regantoj de ĉiuj sindikataj centraloj estas perfiduloj.

Multaj laboristoj, ĉiusektoraj salajruloj, kaj malaltrangaj funkciuloj aprobis la sindikatan orientiĝon de UKL. Ili decidis unuiĝi ĉirkaŭ ĝi por organizi veran klasbatalan centralon. »

Tridekkvin jarojn poste, kaj malgraŭ ĉi tiu radikala linio rilate al tradiciaj organizoj, la ĜUGL sukcesis iĝi la ĉefa sindikato. El ekstere estas malfacile taksi la amplekson de ĝia socia enradikiĝo. Sed la legado de ĝia retejo disponigas almenaŭ specimenan bildon : ĝi enhavas samtempe praktikajn informojn, interalie pri la laborjuro kaj pri la aktiveco de la diversaj sindikataj sekcioj, sed ankaŭ historiajn analizojn pri la ĉefaj okazaĵoj rilate al klasbatalo en Gvadelupo. Kaj fakte, dum la striko, multaj el la komunikoj kaj raportoj de la LKP aperis rekte sur la retejo de ĜUGL, eĉ antaŭ publikigo sur la retejo de la LKP.

La komparo kun Martiniko ebligas taksi la gravecon de ĉi tiu « subjektiva faktoro », kiu estas la ekzisto de bone organizita sindikato : en Martiniko, kie ne ekzistas ekvivalento de ĜUGL, la movado ekis pli malfrue (la 5an de februaro), kaj la kvanto de rete disponigitaj informoj estis multe malpli abunda, dum la strataj perturboj, responde al policistaj provokoj, estis pli grandaj.

Malgraŭ ĝia radikalismo, ĜUGL, male al la metropolaj « maldekstristaj » organizoj, sukcesis kunlabori kun aliaj sindikatoj kaj asocioj por konstrui la movadon, metante sian organizan potencon je la servo de la tuta laboristaro.

Tipa ekzemplo pri duobla povo

Pluraj atestantoj substrekis, ke neniu malsatmortis dum la ĝenerala striko. Ja, la strikokomitatoj organizis la nutraĵprovizadon, decidante pri la prezoj de la aĉeteblaj manĝaĵoj, organizante la rubaĵkolektadon kaj zorgante pri la provizado de la benzinejo, kie prioritatis la flegistaj kaj hejmvartaj veturiloj. Kelkaj komunikoj de la Kolektivo de la 5a de februaro (Martinika ekvivalento de la LKP), similis, iagrade, registarajn dekretojn :

NUTRAĴPROVIZADO

— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 firme denuncas la troigajn prezojn de iuj komercistoj kaj terkulturistoj dum ni batalas kontraŭ la tro altaj vivokostoj kaj por la aĉetpovo.

— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 informas, ke estos prenitaj decidoj por ĉi tiu semajnofino, por ke la loĝantaro havu la eblecon provizi sin en apudhejmaj butikoj.

HEJMAJ RUBAĴOJ

— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 informas ke ekde hodiaŭ la kolekto de hejmaj rubaĵoj estas organizita en la ĉefurbo por eviti la multobliĝon de malutilaj bestoj kaj eviti ĉiun sanan riskon. (Gazetara komuniko de la 13/02/2009 07:00)

PROVIZADO PER BENZINO
Inciatite de Christian Ursulet, el la sanservo, kaj de s-ino Conconne, helpantino de la Deputito kaj Urbestro de Fort de France, okazis kunveno pri la benzinomanko kaj ĝiaj eblaj sanaj sekvoj. La prezidanto de la administra konsilantaro de la Universitata Hospital-Centro, ĝia direktoro, kuracista delegito de la kolektivo CDMT, CGTM-FSM, FO de la SARA-dungitoj, la CGTM-reprezentantoj de la hidrokarbidaj transportistoj, la delegitoj el FO, CGTM, CDMT de la hospitalaj laboristoj, mastrumantoj de benzinvendejoj, delegito de la naftovendistoj, aktivulo de la CGTM pri ĉi tiu sektoro kaj ano de la kolektivo de la 5a de februaro ĉeestis.

Konklude : Ni decidis provizi kiel eble plej multajn benzinvendejojn laŭeble plej homogene sur la tuta teritorio. Aparta klopodo estis petita al la strikantaj salajruloj por sabato. Komence de posttagmezo sabate, benzino estos denove abunde havebla en Martiniko, kaj same lunde.

Aldone al la sanaj riskoj, estas klare, ke la problemo pri benzino povas limigi la partoprenon en la manifestacioj.

Ni petas ĉiujn konduti civitane. Ni petas al la loĝantaro certigi la alireblecon de la benzinvendejoj por la provizado, ĉefe pro ĝiaj riskoj.

Kaze de danĝero ni petis la ŝoforojn de la ŝarĝaŭtoj retroiri. Ni ankoraŭ estas en krizotempo, sekve la limigo je 30 eŭroj daŭre validas. Dankon pro via civitanemo.

(Gazetara komuniko de la 13a de februaro 2009 noktomeze.)

Krome, kelkaj loĝantoj spontane proponis interŝanĝi servojn. Ekzemple, la jenaj proponoj aperis sur la retejo de la Kolektivo de la 5a de februaro :

"— mi estas fiŝkaptisto, terkulturisto, legomvendisto. mi deziras aktive kontribui al la solidarĉeno...

— Bezonataj trinkaĵoj kaj sandviĉaĵoj por nutri kamaradojn sur bariloj. Lasu ilin ekde lunde ĉe la cdmt en la sindikata domo dankon.

— instruisto pri la angla kaj la hispana deziras senpage helpi lernejanojn studi en Renéville Fdefce sed bezonata estas klasĉambro"

Kolektante ĉi tiujn proponojn kaj organizante la disdonadon, la kolektivo plenumis la registradajn kaj organizajn taskojn, kiujn kutime plenumas la burĝa ŝtato. Krome, la manifestacia sekureco, kaj la delegitoj kiuj certigis la respektadon de la strikokomitataj decidoj pri nutraĵprovizado certagrade anstataŭis la regajn taskojn, kiuj konsistigas la duan pilieron de la ŝtata aparato.

Se la striko daŭrus, la plifortigo de ĉi tiuj organoj ebligus povotransdonon al la laborista klaso kaj starigon de proleta ŝtato.

Indas ankaŭ rimarki, ke la nutradon interalie ebligis la lokaj produktantoj, kiuj pretis vendi siajn varojn sen uzi la amasvendejan kanalon. Ĉi tio montras, ke la retoj por konservado de kamparana agrikulturo (en metropolo : AMAP), kiuj ne povas solaj forigi kapitalismon, povas iĝi utilegaj helpantoj se ili estas taŭge uzitaj kadre de ĝenerala striko.

Eĥoj pri la movado en metropola Francio

La rapideco, laŭ kiu la informoj atingis metropolan Francion indas detalan pristudon. Okaze de la milito en Gazao, pri kiu oni povas supozi, ke la redaktantoj de La Homaro (ĉiutaga gazeto ligita al la Franca Komunista Partio - FKP) ne estis rekte antaŭavertitaj, la frontpaĝo de la lundo 29a de decembro kaj la kvar unuaj internaj paĝoj estis dediĉitaj al la bombado, kiu ekis la antaŭan sabaton je la 11a. Pri Gvadelupo, la ĝenerala striko ekis la 20an de januaro, sed jam estis anoncita okaze de manifestacioj, kiuj okazis meze de decembro. Kaj tamen, la unua artikolo pri la temo datumas de la 29a de januaro, kaj konsistas el interna duonpaĝo. La nura menciita sindikato estis la ĜKLG. La unua aludo pri la eventoj sur la kovrilpaĝo datumas de la 5a de februaro, kaj la ĜUGL, ĉefa sindikato, estas citita nur ekde la 7a. La unua ĉefpaĝo dediĉita al la striko datumas de la 9a de februaro, do 20 tagojn post la eko de la movado. Kaj tamen ekzistas Gvadelupa Kompartio. Do ĉu ĝi malfrue transdonis la informon, ĉu la gvidantoj de la FKP bezonis tempon por konscii pri la graveco de la situacio.

Indas substreki, ke tiu manko ne estas specifaĵo de la FKP. Rilate subtenmanifestaciojn, la unuaj por Gazao okazis jam la 30an de decembro, do tri tagojn post la eko de la milito. Dum nur la 16an de februaro, do 27 tagojn post la eko de la striko, okazis la unuaj subtenmanifestacioj por antilaj laboristoj en metropolo.

Ja 7000 kilometroj disigas la laboristojn de metropolo kaj de Antiloj. Sed multaj antildevenaj salajruloj nun laboras en metropola Francio, kaj do tuj estis informitaj de siaj familioj. Kaj por tiuj, kiuj sciis kie serĉi, franclingvaj informoj estis dekomence haveblaj sur la retejo de la ĜUGL.

Ĉi tiu malrapideco en la informotransdonado montras, ke male al la kredo de multaj « respublikistoj », ne sufiĉas esti formale membroj de la sama ŝtato kaj paroli la saman lingvon por konscii pri siaj komunaj klasaj interesoj, kaj ĝustatempe ricevi la gravajn informojn.

Perspektivoj

Jam ĉe la strikofino, la antilaj mastroj ekkontestis la subskribitajn interkonsentojn, kaj interalie protestis kontraŭ ĝia antaŭparolo, kiu referencis al la « planteja ekonomio ». Ekde la 7a de marto, la proparolanto de la LKP estis akuzita pri « instigo al rasa malamo kaj provo trudi subskribon ». Tuj post la strikofino, la LKP anoncis, ke ĝi ne malfondiĝos, kaj ke la strikoj daŭros en iuj entreprenoj por postuli la ĝeneraligon de la interkonsento pri salajroj. Konforme al siaj interesoj, la plej potencaj mastroj faris ĉion eblan por bloki ĉi tiun ĝeneraligon. Sed krome, iuj jam anoncis, ke ili ne plenumos sian promeson pagi parton de la salajroplialtigo, post la periodo dum kiu la ŝtato ĝin prizorgos. La malfacile akiritaj atingoj jam estas minacitaj, kaj tio montras la limojn de la moto « ni sekvu ilian ekzemplon ! ».

Ĝeneralaj strikoj jam okazis en Francio, interalie dum majo 68a, sed la tiamaj atingoj estis rapide forviŝitaj de inflacio kaj de diversaj komplikigoj de la laborkodo. Pri majo 68a, iuj kutimas kulpigi la hezitemon de la gvidantoj de la FKP kaj de la ĜKL. Sed estas malfacile riproĉi la samon al la gvidantoj de la LKP kaj de la Kolektivo de la 5a de februaro.

Por tiuj laboristoj, kiuj daŭre referencas al ĝi, internaciismo limiĝas sufiĉe ofte al sendado de subtenmesaĝoj kaj al studado de la situacio en aliaj landoj, por ĉerpi el tio spertojn utiligeblaj kadre de propraj bataloj. Sed ĉu la plej efika subteno al la antilaj laboristoj ne povus esti la organizado de komuna ĝenerala striko kun la metropolaj laboristoj, surbaze de komuna postularo ? Se la metropolaj francoj ekstrikus ekde la 20a de januaro, estus malfacile al la registaro sendi soldatojn por timigi la antilajn strikantojn.

Kompreneble, tia movado ne povas okazi senprepare. Sed minimume, por ke ĝi iam iĝu realisma celo, necesas klare starigi la demandon tiamaniere. Multaj salajruloj certe konsentus pri ĉi tiu perspektivo, sed ne havas konkretajn ideojn pri la maniero organizi tion. Male, multaj sindikataj respondeculoj tendencas kaŝi sian « moderecon » malantaŭ la manko de precizaj informoj. Do la plej konsciaj laboristoj devus kolekti ĉi tiujn informojn por ebligi la starigon de konstruaj proponoj.

Vinko Markovo

El Sennacieca Revuo, 2009

3. Dissendolistoj

01. 1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo

$
0
0
JPEG - 18.5 kb

85-a SAT KONGRESO
Jalto 11.08. – 18.08.2012

Bonvenon al la KONGRESURBO JALTO

  • la ĉefurbo de Suda Bordo de Krimeo, loko de turismo kun multaj historiaj kaj naturaj vidindaĵoj
  • la plej prestiĝa ripozloko de Ukrainio, Rusio, Belorusio
  • historia loko de la fama jalta konferenco, kie fine de la dua mondmilito renkontiĝis prezidantoj de Usono, Britio, Sovetunio kaj decidis fondi la Unuiĝintajn Naciojn
  • la urbo, kie agis famaj Esperanto-pioniroj kaj kie ĉi-jare ni festos 120-jaran jubileon de esperanto-movado en Jalto.

KONGRESKOTIZOJ (en eŭroj)

ĝis 31.01.12.ĝis 31.03.12.ĝis 31.05.12.ĝis 30.07.12.Pli poste
SAT-membro4045505560
SAT-geedzoj (se ambaŭ)6070808590
SAT junul(in)o ĝis 25 j.1520253035
Nemembro de SAT5055606570
Junula nemembro de SAT2025303540
PDF - 58.4 kb
Aliĝilo Jalto 2012 (.pdf)
Alklaku la bildon por malfermi la aliĝilon

Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon

La partoprenantoj el Ĉehio, Estonio, Hungario, Litovio, Latvio, Pollando kaj Slovakio ĝuas 30% rabaton

La partoprenantoj el Albanio, Bulgario, Rumanio, eksa Jugoslavio (krom Slovenio) kaj eksa Sovetunio (krom Estonio, Litovio kaj Latvio) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Izraelo, Japanio, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50% rabaton

Membroj de Ukrainia Esperanto-Asocio ĝuas 75% rabaton (anstataŭ 50%)

- Kongresa kotizo ne estas transdonebla al alia persono
- La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron
- Aliĝilon sen pago de la kotizo la OKK ne traktos

La kongreso okazos en ripozejo, kiu situas nemalproksime de la urbocentro. La kongresanoj loĝantaj en la ripozejo estos en aparta 3-etaĝa domo, kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun oportunaĵoj (sed duŝejo kaj necesejo en unu ejo). Duono de la ĉambroj estas kun vastaj balkonoj. En la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo, ĉambro por aromoterapio. Kuracado estas senpaga.

Por aliĝi, elŝutu k uzu la jenan aliĝilon :
- http://satesperanto.org/IMG/pdf/aligxiloSAT-kong2012-2.pdf

PAGEBLECOJ
El eksterlando per eŭroj :
  • Poŝtkonto : SAT nº 1234-22 K, Paris.
  • Konto de SAT ĉe UEA : satx-sal
    Se vi pagas tra SAT en Parizo, bv sendi al ĝi nur kopion de la aliĝilo, kaj sendi rekte la originalon al la OKK.
    El Ukrainio kaj Rusio partoprenontoj pagos en hrivnoj senpere al OKK per poŝto aŭ banko.

ADRESOJ DE LA ORGANIZA KONGRESA KOMITATO

Poŝtadreso : p/k 486, E-klubo “Tero”, 98600-Yalta, Ukraine Retadreso : jefim_z ĈE mail.ru Skajpo : terano37

04. Provizora programo

$
0
0
JPEG - 18.5 kb

85-a SAT Kongreso - Jalto 2012 Aŭg 11-18 - Provizora Programo

Manĝoj (se ne aliel indikita) ĉiun tagon de la 11-a ĝis la 18-a de aŭgusto

08.30-09.15 Matenmanĝo
13.30-14.15 Tagmanĝo
18.30-19.15 Vespermanĝo

11-a de aŭgusto (sabato)

08.30 Akcepto de la partoprenantoj
14.15-17.15Ekskurso D1 tra la urbo por la alvenintoj (unua grupo)
(La Plenum-Komitato kaj Ĝenerala Konsilantaro kunvenos ptm)
19.15 Interkona vespero

12-a de aŭgusto (dimanĉo)

10.00-12.30Solena Malfermo / komuna fotado
14.00-16.00 "Politika kaj socia forumo"
16.00-18.30 Ekskurso tra la urbo D2 (dua grupo)
16.00-18.30 Plaĝo por dezirantoj
19.15 Teatra vespero

13-a de aŭgusto (lundo) Tago de la urbo

09.15-13.15 Laborkunsido
14.15-18.00 Ekskurso D3 al vilaо-muzeo de Anton Ĉeĥov
Spektakloj de jalta E-teatro “Improvizo” laŭ rakontoj de A.Ĉeĥov
19.15-21.15 Prelego pri Krimeo kaj koncerto de Pavel Moĵajev
22.00 Spektado de fajraj salutoj okaze de la Tago de la urbo

14-a de aŭgusto (mardo)

09.15-11.15 Ekskurso D4 al Livadia palaco
11.15-13.15 Koncerto en livadia orgena halo
14.00-15.30 Laborkunsido - diskutgrupoj
15.30-17.00 Laborkunsido - diskutgrupoj
17.00-18.00 Laborkunsido
19.15Renkontiĝo kun jaltaj societoj de naciaj malplimultoj “Egaleco” kaj “Amikeco de popoloj”. Folklora koncerto

15-a de aŭgusto (merkredo)

09.15-18.00 Tuttaga ekskurso T1 al urbo-heroo
Sebastopolo (Panoramo, Hersones, mara promeno per ŝipeto)
13.30-14.15 Tagmanĝo por ne-ekskursantoj
19.15 Filmoj

16-a de aŭgusto (ĵaŭdo)

09.15-10.45 Prelego
10.45-11.45 Fak-/frakci-kunvenoj
11.45-13.15 "Politika kaj socia forumo"
14.00-15.00 Fak-/frakci-kunvenoj
15.15-16.45 "Politika kaj socia forumo"
17.00-18.00 Fak-/frakci-kunvenoj
19.15 Koncerto
Amika rondo ĉe lignofajro

17-a de aŭgusto (vendredo)

09.15-10.15 "Politika kaj socia forumo"
10.15-13.15 Laborkunsido
14.00- 19.00 Turista marŝo D5 al montaro
14.00- 19,00 Ekskurso D6 al Alupka (Botkin-pado)
20.00 Solena fermo de la Kongreso
Adiaŭo kun forveturontoj
Komuna koncerto

18-a de aŭgusto (sabato) Adiaŭa tago

09.15-13.00 Ekskurso D7 al Nikita botanika ĝardeno
13.30-14.15 Tagmanĝo
14.15-18.30 Libera tempo
Plaĝo por dezirantoj
19-15 Filmoj
Amika rondo ĉe lignofajro
JPEG - 18.5 kb

Postkongreso Aŭg 19-22 - Provizora Programo

19 aŭgusto (dimanĉo)

08.30-09.15 Matenmanĝo
9.15- 18.00 Tuttaga ekskurso P1 al Baĥĉisaraj
13.30-14.15 Tagmanĝo por ne-ekskursantoj
18.30-19.15 Vespermanĝo
19-15 Libera tempo

20 aŭgusto (lundo)

08.30-09.15 Matenmanĝo
09.15-13.00 Promenado P2 al naturo
13.30-14.15 Tagmanĝo
14.15-18.00 Mara promenado P3 per ŝipeto
18.30-19.15 Vespermanĝo
19-15 Amika rondo ĉe lignofajro

21 aŭgusto (mardo)

08.30-09.15 Matenmanĝo
09.15-18.00 Tuttaga ekskurso P4 al Balaklavo
13.30-14.15 Tagmanĝo por ne-ekskursantoj
18.30-19.15 Vespermanĝo
19-15 Adiaŭa vespero

22 aŭgusto (merkredo)

08.30-09.15 Matenmanĝo
Forveturo de la partoprenantoj

Notoj :

- D1 : Ekskurso tra la urbo por la alvenintoj (unua grupo) - senpaga
- D2 : Ekskurso tra la urbo por la alvenintoj (dua grupo) - senpaga
- D3 : Ekskurso al vilaо-muzeo de Anton Ĉeĥov
kaj Spektakloj de jalta E-teatro “Improvizo” laŭ rakontoj de A.Ĉeĥov - 6 eŭroj
- D4 : Busa ekskurso al Livadio : vizito al la palaco, koncerto en orgena halo - 10 eŭroj
- D5 : Turista marŝo al montaro (Samtempe kun D6) - senpaga
- D6 : Busa ekskurso al Alupka : vizito al Voroncov-palaco kaj parko (Samtempe kun D5) - 8 eŭroj
- D7 : Busa ekskurso al Nikita botanika ĝardeno (fondita en 1812 jaro) kaj kakta ĝardeno - 6 eŭroj
- T1 : Tuttaga busa ekskurso al Sebastopolo : Historia Panoramo de la eventoj, Hersones
(restaĵoj de greka antikva ĥramo, kie Rusujo akceptis kristanismon) - 20 eŭroj

- P1 : Tuttaga busa ekskurso al Baĥĉisaraj (eksa palaco de krimetatara ĥano, kaverna urbo Ĉufut-Kale de karaimoj, enroka monaĥejo) - 25 eŭroj
- P2 : Promenado al naturo - senpaga
- P3 : Vespera mara promenado per boateto (1 horo) - 5 eŭroj
- P4 : Tuttaga Ekskurso al Balaklavo (muzeo de eksa milita bazejo de atomaj submarinoj) - 16 eŭroj

Paga plaĝo en Jalto - po tago (reveno permesata) - 5 eŭroj / sub tegmento - 6 eŭroj

Pavel Moĵajev : juna kirurgo, eksa redaktoro de “Kontakto”, “ora voĈo”, E-akademiano

90. Pri pasintaj kongresoj


02. Loĝeblecoj

$
0
0
PDF - 58.4 kb
Aliĝilo Jalto 2012 (.pdf)
Alklaku la bildon por malfermi la aliĝilon

La kongreso okazos en ripozejo, kiu situas nemalproksime de la urbocentro. La kongresanoj loĝantaj en la ripozejo estos en aparta 3-etaĝa domo, kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun oportunaĵoj (sed duŝejo kaj necesejo en unu ejo). Duono de la ĉambroj estas kun vastaj balkonoj. En la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo, ĉambro por aromoterapio. Kuracado estas senpaga.

Dum la kongreso, tranoktado k manĝado eblos laŭ jenaj kondiĉoj (kiel aperas en la ĉi-apuda aliĝilo, per kiu vi antaŭmendu laŭ via prefero) :

Tranoktoj - Ĉiuj prezoj por unu persono. Deviga antaŭpago 30%

Ripozejo

- Inkluzivas nepran 3-fojan manĝadon
- Garantio pri loko nur ĝis 31.05.2012. Post tiu dato estas konsilinda anticipe kontroli ĉe OKK.

Ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun oportunaĵoj (sed duŝejo kaj necesejo en unu ejo)

KiaKiamNoktoj (kiom)Entute
2-lita
ĉambro
11.08 ĝis 22.08 €308
datoj .........ĝis.........
......... x € 28= € .........
2-lita
ĉambro por
1 persono
11.08 ĝis 22.08 €440
datoj .........ĝis.........
......... x € 40= € .........

Studenta komunloĝejo

- Sen manĝado

KiaKiamNoktoj (kiom)Entute
2-lita
ĉambro
(varma akvo)
11.08 ĝis 22.08 €110
datoj .........ĝis.........
......... x € 10 = € .........
4-lita ĉambro
(varma akvo)
11.08 ĝis 22.08 €99
datoj .........ĝis.........
......... x € 9 = € .........
.
KiaKiamNoktoj (kiom)Entute
2-lita ĉambro
(malvarma akvo)
11.08 ĝis 22.08 €77
datoj .........ĝis.........
......... x € 7 = € ......
4-lita ĉambro
(malvarma akvo)
11.08 ĝis 22.08 €66
datoj .........ĝis.........
......... x € 6 = € ......

Manĝado en studenta manĝejo (pago surloke) : matenmanĝo = €2, tagmanĝo = €3, vespermanĝo = €2

HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)

$
0
0

Alvoko por Alternativa Ago-Tago la Tagon de la Homaj Rajtoj, sabaton, la 10-an de Decembro, 2011

La sukceso de la 15a de oktobro kreis senprecedencan elanon al tutmonda agado. La homaro unuiĝis tra la mondo en batalo por vera demokratio kaj individuaj rajtoj. Esenca en tiu ĉi batalo estas respekto por la homa vivo kaj por ties vivkondiĉoj, inkluzive de la ĉirkaŭa medio.

JPEG - 128.1 kb

La civila socio estas tutmonde minacita de sistemo bazita sur la povo kaj ne la homaj valoroj. Tagon post tago tiu ĉi sistemo subpremas la plej bazajn liberojn kaj faciligas la rabemon de malplimulto koste de la bezonoj de la plimulto. Tiu ĉi povo financas militojn, nutraĵajn kaj farmaciajn monopolojn, ĝi sponsoras diktatorajn reĝimojn tra la mondo, detruante la medion, manipulante kaj cenzurante la informofluon kaj ĝian travideblecon.

Malgraŭ niaj diversaj kulturaj originoj kaj sociaj kuntekstoj, ni suferas ĉiuj pri tiuj ĉi samaj minacoj. Niaj liberecoj kaj nia digno estas atakitaj de tiu ĉi ekonomia dinamiko kaj de tiuj ĉi koruptitaj registaraj institucioj, kiuj transformas niajn lokajn kaj mondajn sociojn en pli kaj pli maljustajn ejojn. La registaroj de tiu ĉi terglobo devus labori por la popolo, kaj ne kontraŭ ĝi.

Alvenis la momento por, unuigitaj, defendi niajn rajtojn kaj postuli tiujn, kiuj estis promesitaj kadre de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj la jaron 1948-an, subskribita kaj aprobita de la plejparto el la nacioj de la tuta mondo, kaj estanta ĉebaze de multaj el niaj konstitucioj.

La batalo por niaj rajtoj kiel homaj estaĵoj enhavas ĉiujn niajn stratajn protestojn kaj ĉiujn manifestaciojn de tiu ĉi historia jaro de tutmonda ŝanĝo. Ne estas pli oportuna pinto ol tutmonda tago por defendi nepran homan egalecon kontraŭ tiuj, kiuj klopodas forpreni tion de ni. De Oriento al Okcidento, de Nordo al Sudo : ĉi tiun 10an de decembro ni estos kune en la stratoj por postuli la aplikon de la fundamentaj postuloj kiuj estis al ni promesitaj kaj kiuj estas komunaj al ĉiuj homaj estaĵoj.

Ni ŝatus proponi la semajnon komencanta la 10-an de decembro (10/12 – 17/12) kiel tempo por alternativaj formoj de protestado, kiuj estos malkovritaj post debatado inter ni ĉiuj. La ideo estas partopreni proponante, kun kreema spirito, novajn formojn de agado : ni povas organizi publikajn forumojn, atelierojn kaj fulmajn amas-renkontiĝojn ; ni povas antaŭenigi la movadon ĉe lokaj lernejoj kaj kvartaloj, aŭ kontakti homhelpajn organizaĵojn laborantaj por la samaj celoj.

JPEG - 51 kb

Tio ĉi estas alvoko adresita al ajna persono, asembleo aŭ sendependa homhelpa organizaĵo por partopreni en ĉi tiu kreema procezo : diru al ni kion vi estas organizanta por la 10-an de Decembro, sendu proponojn kaj voĉdonu por ili klakante ĉi tien : FEEDBACK. Ni ilin publikigos en la reto kaj disvastigos tra Interreto, por ke aliaj aliĝos aŭ pridebatos. Pli ĝenerala diskuto estas nun disvolviĝanta ĉi tie :
- titanpad.com/humanrights
Eniru kaj partoprenu !

Fonto : http://dec10.takethesquare.net/espe...

0. 10a de decembro (alternativa semajno por Homaj rajtoj)

#14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj

$
0
0
Alvoko por krei popularajn asembleojn la 14-an de januaro, 2012
JPEG - 40 kb

Jam de la 15-a de majo 2011 senprecedenca, laŭ formo kaj enhavo, movado kontestas la "reprezentan demokration". Ĉi tiu movado elirinta el Hispanio disvastiĝis ĉirkaŭ la tuta mondo malgraŭ la nenombreblaj amaskomunikilaj manipuladoj kaj policaj subpremoj.

La probableco de ĝenerala revolucio malofte estis tiom forta.

La demokratio estas politika sistemo kie la "popolo" havas la potencon. La termino "reprezenta demokratio" estas artifiko destinita kredigi nin ke ni estas en demokratio. Sed ni neniam vivis en demokratio, la esprim-libereco ne sufiĉas. En niaj politikaj sistemoj, la amasoj donas la tutan potencon al malplimulto, sen nenia kontrolo.

La socia, ekonomia kaj ekologia krizoj, kiujn ni ĉiuj konas, estas ligitaj al la oligarkia karaktero de niaj politikaj sistemoj.

Por ke la komunaj interesoj supervenkos la privatajn interesojn, estas ununura solvo : ke la plimulto rekte partoprenu en la politikon.

La reala demokratio ne havas antaŭpensitan modelon, dependas el ni mem ĝia surstrata konstruado.

Por plu konstruadi ĉi tiun tutmondan demokration, ni vokas al vi ĉiuj krei kaj partopreni popularajn asembleojn, ĉie ajn, sabate, la 14-an de januaro, 2012.

Kreu eventojn en Interreto, surstrate, en ĉiu urbo kaj en ĉiu kvartalo, disvastigu ilin.

Legu ĉi tiun tekston en asembleoj, en la okupad-tendejoj, kaj kun viaj amikoj.

Morgaŭ la Homaro trovos la vojon de la progreso.

La subskribantoj estas ĉiuj, kiuj disvastigas la pledon.

Fonto : http://www.facebook.com/note.php?no...

Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO

$
0
0

INTERNATIONAL HUMANIST AND ETHICAL UNION

1, GOWER STREET, LONDON WC1E 6HD, United Kingdom.  + 44.20.7636.4797 Email iheu-ofice@iheu.org Website www.iheu.org Registered in England number FC020642 Delegacio de IHEU ĉe UNESKO

Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO

Fondita samtempe kiel UNESKO de Julian Huxley kaj Bertrand Russell, IHEU (Internacia Unio Humanista kaj Laika) firme rediras sian respekton al la celoj de UNESKO. IHEU aprobas la esencon de ties rezolucioj, kaj interalie la daŭran strebon al la universaleco de alfabetigado, por la Edukado, la savo de la naturaj medioj, por la Scienco, por la protektado de la kulturaj ĉieŝ-heredaĵoj, por la Kulturo kaj la esprim-libereco, por la Informado.

UNESKO havu la financajn rimedojn por plenumi sian mision, por promocii la demokratajn valorojn kaj kulturon de paco. Laŭ la decidoj de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, IHEU firme asertas ke ĝi same maltrankviliĝas kiel Sino BOKOVA, Ĝenerala Direktorino de UNESKO koncerne la anoncon ke pluraj Ŝtat-membroj ĉesigos sian financan kontribuon. Se ĝi efektiviĝos, tiu ĉesigo povus malutili la pluigon de la programoj de UNESKO, interalie pri Edukado Por Ĉiuj kaj agado kontraŭ la obskurantismoj.

Sendepende de kio okazos pri tiu grava demando, IHEU subtenas la agadojn de UNESKO por la abolo de ĉiuj diskriminacioj per edukado pri kulturo de Homaj Rajtoj, por disponigi al la estontaj generacioj la fortunon pace kunvivi kaj oponi fronte al la daŭrigado de diskriminacioj notinde koncerne la « netuŝeblulojn », la albinojn aŭ la seksajn minoritatojn. Ignorata de la religioj, ekskluzive estrataj de viroj kaj de socioj ligitaj al praaj tradicioj, la digneco de la virinoj, t.e. de la duono de la homaro, estu plene agnoskita al ili egale kiel al la viroj ; la leĝoj disponigu al la virinoj kaj al la viroj egalajn rajtojn, ĉie en la mondo interalie koncerne la edukadon, la sanon kaj la sociajn rajtojn. Ĉar la edukado kontribuas en fidon pri si mem kaj nature favorigas pli bonan komprenon de la aliaj, ĝi estu preferata por limigi la okazojn de perforto. Ni esperus ke UNESKO eĉ pli vigle substrekus la prioritaton de la Edukado.

La tri sekvantaj punktoj kiujn IHEU proponas krome defendi ne estas ĉiam sufiĉe enkalkulataj en la laboroj de UNESKO. Tamen ni opinias ke UNESKO, interregistara organizaĵo, sin honorus profiti de sia prestiĝo ĉe la Ŝtataj Membroj, por ke estu aplikataj pli homaj decidoj.

La unua el tiuj punktoj koncernas la agadon kontraŭ la superstiĉoj kiuj instigas al krimaj faroj. En Afriko albinoj ankoraŭ nun estas viktimoj de krimoj pro sia malsameco. En Azio, en Afriko kaj eĉ en Eŭropo, personoj supozataj sorĉemaj estas viktimoj de perfortoj … Religiaj sektoj responsas multajn krimajn agadojn, kaj foje homajn dramojn.

La dua punkto estas la abolo de la mortopuno ĉie en la mondo. La homa konscienco havas senton de hororo pensante pri Troy Davis, pri Mumia Abu Jamal, kaj pri ja multaj aliaj en la mondo …

La tria punkto estas la malpermeso de vendo kaj cirkulado de armiloj. Kiom da ŝakristoj, en kiom da landoj, riĉiĝas vendante armilojn kiuj ĉie semas minacon de novaj masakroj.

Por plenumi tiujn tri celojn, IHEU ne postulas financan kontribuon al UNESKO, sed deklaron moralan, humanisman, konforman kun la etiko kiu regas nin.

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live