Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Konsiloj al malĝoja amikino

$
0
0

La ĉemizo de feliĉulo

Lernu vin, ho kara, ŝati,
ĉar ne helpas sin kompati.
Se vi estas por vi blinda,
mankas memestimo inda.

Ĉar ja estas sed kaj tamen,
vi neniam diru amen !
Se necesas, eĉ adultu,
sed neniam simple stultu.

Vi ne estu ŝaf' kaj predo
aŭ citrona in' aŭ ledo.
Estu freŝa, estu forta,
se necesas, eĉ senvorta.

Estu, kiam ajn, kuraĝa,
kaj ĉe l' fin' de l' vivo saĝa.
Flugu sola al la Luno,
brilu ene kiel suno.

Lernu esti sen modesto,
jen la viv' fariĝas festo.
Honesteco ne sufiĉas,
se vi tamen sklavo iĝas.

Dependigu vin ne ĉiam
kaj se eblas, eĉ ne iam.
Se vi pri vi mem nur dubas,
via tuta vivo rubas.

Kara, serĉu al vi celon,
serĉu veron, serĉu belon.
Iĝu lerta vivartisto
kaj konsciu pri rezisto.

Se vi lernos mem vin ami,
jen vi scios ankaŭ dami.
Al fiuloj ĵetu ganton,
Ne adoru plu la vanton.

Vivu ne nur do por plaĉi,
tia vivo devas aĉi.
Spitu do al la postulo ;
plaĉi volas ina nulo.

Se vi ĉion el vi kreos
kaj ne plendos kaj ne veos,
jen ŝanĝiĝos via sorto.


Nur la dezerto estas nia fianĉino

$
0
0





Mitoj estas nemortuloj. Apartenas al ilia esenco, ke ili mem ne detrueblas, sed nur plu rakonteblas, kaj ŝanĝigeblas rilate la signifon. Kiel la rajdanto sen kapo, kiu el la germana popollegendo elmigris en la usonan subkonscion, la mitoj inter la ĉiufojaj tempokunuloj vagas tien kaj tien kaj subite pro ne klarigeblaj kaŭzoj transiras el la paŝado en galopon kaj eksplodigas la briditan klerigitan estantecon en pecojn. Al la supriziga renesanco de mitoj en la filmindustrio laŭas la populareco de la usona popolmuziko persistanta nun jam de jaroj - ankaŭ en la kontraŭkulturo, tiu tiukaze nomiĝas alternativa kantrio aŭFreak Folk, do kvazaŭ folko por progresintoj, folko kun rafinitaj kaj eĉ kapricaj elementoj. Jen movado, kiu novspece enmuzikigas la malnovajn temojn de l' "American songbook“ por la nuna tempo.

Al la plej spektaklaj aperoj de la lastaj jaroj apartenas Two Gallants el San-Francisko, duopo konsistanta el Adam Stephens kaj Tyson Vogel, kiu nun ludis gastrolon en la Mouson-turo de Frankfurto. Jam la antaŭbando, la ankoraŭ malmulte konataj Blizzen Trapper el Portlando, Oregono, fascinis per sia kaj respektoplena kaj malortodoksa traktado de la tradicio. Kantoj satigitaj per harmonio laŭ la plej bona The-Band-skolo estis ĉe ili diserigitaj laŭ la manieroj de post- kaj prog-roko kaj tiam denove furioze kunmetitaj, nur la muzikiloj parte trarompis la konvenciajn kantostrukturojn – jen pli ol promeso pri tio, kio ankoraŭ sekvos. Kiam la du galanoj paŝis sur la scenejon - la bandonomo estas prenita el la libro „Dublinano“ de James Joyce – jam dum la ankoraŭa hiphopa paŭzomuziko kaj longe manipuladis la muzikilojn, oni povis glate supozi ilin transportistoj aŭ prizonuloj verdiktitaj pri tio pene porti, pro resocialiga programo, la amplifilojn kaj laŭtparolilojn.

Tiam ili subite senpere komencis ludi ; Stephens per filigrana pluktekniko sur la je duono akustika Gibson-gitaro. Vogel per sia genia tamburado, kiu mokas ĉiun instrulibron pri tamburado, pri kiu oni povas diri sen troigo, ke ĝi rekunmetas la ritmoelementojn por tia speco de muziko el ties atomoj. Firmaj tempmanieroj en tiu muziko fakte ne ekzistas, kaj ankaŭ la bazaj taktoj ĉiam denove per paŭzoj estas interrompataj. El la heredaĵo de kantrio, folko kaj de la arkaika Delta-Bluso konstruis la du kalifornianoj individuecan Amerikana-stilon, kiu sen ĉiuj rokgestoj tamen respegulas la neadaptitecon kaj rezistoforton de la punko - kaj de alternativroko. Sentita „sendependo“ por foje diri tion tiel.

Kun sia brutale troŝtreĉita voĉo prezentas Stephens la baladeskajn rakontojn pri eksterleĝuloj kaj murdistoj, kiuj atendas la pendumilon, kvazaŭ li mem devus lasi sian vivon post funa nefunkciado de la voĉo. La patoso de la kantoj, ankaŭ tiu de la plej amaraj amkantoj, ĉe tio estas profunde enradikiĝinta en la biblia altestamenta senpardoneco ; estas mondo plena de plagoj, de detenoj kaj suferoj, de hurlado kaj de dentklakado, tiel, kiel tion tiom emfaze aŭdebligis Johnny Cash en sia malfrua verko : „Let the river be my guide/let the desert be my bride.“(Lasu la riveron esti mia gvidanto, lasu la dezerton esti mia fianĉino.) Aŭ : „The'll hang me if I stay here/shoot me if I run.“(Ili pendigos min, se mi restados, ili mortpafigos min, se mi forkuros.) Stephens rakontas pri nigruloj, kiuj, trompitaj pri sia rajto baloti, venĝas sin je la blankaj mastroj. („Long summer day“ (Longa somera tago) aŭ pri la eterna vagabondo, kiu bezonas la liberon kiel la aeron por spiri kaj kiu tial forprenas ĝin de aliaj : „But I shot my wife today/dropped her body in the Frisco bay/I had no choice it was the only way/ death's coming, but I'm still running“(Mi pafmortigis mian edzinon hodiaŭ, puŝis ŝian korpon en la Frisko-buĥton. Mi ne povis elekti, estis la sola eblo, la Morto alvenas, sed mi ankoraŭ forkuras.) Tiel tio tekstas en „Steady Rollin'“ (Ĉiama ruliĝado) de ilia lastjara majstroverko „What the Toll tells“ (Kion la mortsonorilo rakontas) – cetere la ununura titolo de la programo, kiu transportas certan memironion. Escepte de tio la prezentado estas tiom humurplena kiel vizito ĉe dentkuracisto, kaj de tempo al tempo, ĝuste ĉe la dolorige entenditaj baladoj ĝi simile trafas la nervojn. Apenaŭ rikano hastas trans iliajn vizaĝojn, ludante ili ŝajne komplete rigardas tra la publiko. Sur iu surtera plendovalo plena de senkompatuloj kaj de nesavitoj vagantaj inter perfidulo-animoj preter kaktojn. La eniroj de la titoloj, kiuj ne malofte atingas dek-minutan limon, en la turneoj evoluiĝis al propraj muzikaĵoj, ofte pli rokecaj kaj pli pumpumantaj ol la kantoj, en kiujn ili glitas kiel sovaĝa rojo en larĝan riveron.

La daŭra streĉiĝo, en kiu troviĝis la du senvorte interkomunikantaj muzikistoj, esprimis sin en la korpolingvo : kvazaŭ spasme tremadante, 'pritranĉis' Stephens siajn plukmodelojn, dum Vogel perdiĝis en sia longa hararo kaj aspektis ĉeokaze tute profundiĝinta en si mem, nur por poste kun karateaj batoj aŭ lante ekstormanta basdruma tondrado doni puŝon al la titolo kaj ĉe tio krei ankoraŭ novan sporton : la fonkriadon.

Jam antaŭ la fino de la programo, prezentita per obstina koncentriĝo, ambaŭ efikas tute elĉerpitaj. Kiel aldono sekvas „Nothing to you“ (Nenio por vi), la sarkasma, el profunda vunditeco naskita venĝo je tro flirtema amatino. Kaj tiam la vere epika „Waves of grain“ (Ondoj de greno), panoramo de Ameriko kiel batalscenejo inter bono kaj malbono laŭ apokalipsa dimensio : „Your collection of tongues/you keep framed in your parlor/with your bibles and gun/ the fetus of Christ/with a fistful of scars“„Vian kolekton de langoj/vi retenas vin en la kadro de via salono/kun viaj biblioj kaj fusiloj/ la feton de Kristo/kun pugnopleno da vundoj“- post tiuj konfuzigaj bildoj rajtas veni nenio plu. La du apokalipsaj rajdantoj ŝanceliĝas de la scenejo kvazaŭ ili ankoraŭfoje iel estus elŝovintaj la mondofinon ĝis la sekva prezentado.

tradukis Cezar el Frankfurter Allgemeine 14/12/2007

PS : La muziko de la Two Gallants plu tre plaĉas al mi, mi estas posedanto de ĉiuj kodiskoj de la duopo, por nutri "the dark side"en mi, kiu estas firma parto de mia vivo, tial mi ankaŭ estas entuziasma leganto de E.A. Poe. Ĉiam esti nur feliĉa, ne estas mia celo, tio estas stato, kiu tre parencas al ŝtipkapuleco. Por diri la tutan veron, ni estas parto de la infero, ĉar la infero estas ni mem. (cez)

Two Gallants.

Tokato kaj fugo en D-minoro, orgeno

$
0
0


Imagu, la juna ribelema Bach verkis tiun muzikaĵon, kiam li estis deknaŭjara helppastro en la provincurbeto Arnstadt, kie oni volis bati lin pro tiu "elinfera muziko". Imagu la bravajn paroĥanojn, kiam tiu muziko tondris je la unua fojo kontraŭ iliaj dorlotitaj oreloj... tio certe estis ŝoko, sed nun oni jam kutimiĝis en preĝejoj pri la giganto Bach (Rivereto), kiu devus esti nomata : Torentego.


Speciale en Bach-urbo Lepsiko kaj tutmonde li havas nun la staton, kiun li meritas : tiun de kvazaŭa famega rokmuzikisto, kaj tio li ja vere estis, ĉu ne ? Do, leganto (post aŭdado de la "klasika" muzikaĵo), kiu efektive eltrovis la rokmuzikon ? Ĉu Kinks ? Deep Purple, Nazareth, Uriah Heep, Jimi Hendrix ? Ĉu eventuale eĉ la svisoj ? Ne ! J.S. Bach faris, en nekredeble juna aĝo. Nice, Emerson Lake & Palmer, Deep Purple, Vanilla Fudge kaj aliaj herooj de la klasikroko certe ne neus tion, se oni demandus ilin.


Cetere, tiuj, kiuj volis trakti lin per pugnoj nokte en strateto apud la preĝejo, mem devi fuĝi, ĉar Bach ankaŭ per pugnoj sciis batali... Nu, li estis viro plena de energio. (cez)

Popularmuzika terminaro en Esperanto

Superpatrinoj

$
0
0

Jeanne Rubner havas kvar infanojn – kaj infanpatron aldone. Tiu penas. Sed tio ne tute sufiĉas, ĉu tamen ?

Dio mia, pensas mi, ĉu li jam denove ĵetis la malhele bluajn ŝtrumpetojn sur la blankan lavitaĵon ? Li regulis la lavmaŝinon je 70 gradoj da Celsiuso, la antaŭlavotaĵon same. Elvenis helblue koloritaj puntaj kalzonetoj. Li simple ne lernas tion. Li estas la patro de miaj infanoj, mia edzo. Unu el centmiloj de aliaj viroj, kiuj honeste penas fari ĉion ĝuste laŭ la volo de la edzinoj. Kaj tamen ili malsukcesas ree kaj ree grandioze, kaj se eĉ nur pri la lavaĵoj.

La viro estas – por ni emociemaj kaj multtavolaj inoj – lastfine nur simpla vivestaĵo. De hormonoj pelataj li vivas senpripenseme siajn tagojn. Li matene ŝmace sorbas sian kafon, iras en la oficejon, metas vespere la piedojn sur la divanon kaj rigardas tv-sporton. Li esta forta kaj portas la mineralakvajn kestojn en la trian etaĝon. Li riparas la akvokranon kaj ŝanĝas la pneŭmatikojn, sed viro komprenas nenion pri grandaj sentoj. Sed ni estu foje honestaj, iel ni amas la virojn ankaŭ tiel, la virvirojn. Se la „viroheroo“, kiel tiu de la reĝisorino Doris Dörries sin ridindigas kiel pugbobatala klaŭno , ĉar iu kuraĝis forpreni la edzinon de li. Tio je unua flanko.

Sed ho ve, se tia viro fariĝas patro ! Jen li subite eksterigu sian molan, sian emocieman flankon. Jen li kunvenu en la kurson por la antaŭpreparo pri naskoj kaj aŭskultu en sian ventron. Jen li tratranĉu en la sekcio por naskantinoj la umbilikan ŝnuron kaj ĉe tio ploru eĉ pro ĝojo. Kaj memkompreneble li klarigu nun al sia ĉefo, ke li restados minimume duonon de jaro hejme por ŝanĝi la vindotukojn. Kvankam ni, la patrinoj, tion kapablas ja en vero multe pli bone.

Viroj, tio estas ja klara, subigis inojn dum jarmiloj. Kiu havu tiukaze kompaton al tiuj uloj ? Kaj tamen ni postulas tre multe de ili, foje tro multe. En la industria socio la disdivido de la laboro fine devigis ilin por la monespezo forlasi la familion kaj elmarŝi en la malamikan vivon. Ili estis de tiam nur plu la laborfinaj kaj semajnfinaj patroj, kiuj venas lace hejmen. La naskado kaj edukado de infanoj estis de tiam la afero de la patrinoj, kaj la patrinecan ideologion multaj el ili trovis ne tiom misvojiga. Ankaŭ virinoj ne.

Eĉ nun patrinoj ludas nur tro volonte la genran karton. Naŭ monatojn ni portis la infanojn en la ventro, jen ni ja certe scias, kio estas plej bone por ili. Kun nia ina intuicio ni aŭdas jam je la unua plorĝemeta sono, kio mankas al Lea kaj al Lukaso. Kun kiel eble longe daŭraj mamnutradaj ceremonioj ni ŝirmas nian personan patrinofeliĉon, la patroj ĉe tio restu flanke. Ni decidas pri la bebomanĝo Alete aŭ Hipp, pri la tempomomento de la enlitiĝo, pri rizovafloj anstataŭ breco sur la ludoplaco, pri ĉapelo aŭ sunĉapelo, pri la ĝusta vindomarko. Superpanjo scias ĉion, povas ĉion, komprenas ĉion. Kaj ŝi estas senkondiĉa patrino. La infanon sendi kun ses monatoj en la etinfanvartejon ? Dio gardu nin, tio povus kaŭzi animajn damaĝojn. Ŝi restadas hejme kaj fordonas la bone pagatan tuttagan laboron favore al reduktita labortempo.

Tio povus esti emancipita klarigo de la patrineco. Sed ideologie kolorita ĝi tamen restas plu. Patrinoj – la novaj herooj de la socio. La plendoj al la edzoj pri tio, ke ili oferis por la edzo kaj la idaro sian karieron, sekvas nur pli poste, sed despli draste.

La viroj intertempe ne scias, kie envicigi sin. La virvir-kategorio eluziĝis, sed ankaŭ la softulo ne pli longe estas bezonata. Ŝi postulas, ke li venu hejmen pli frue, la kolegoj rigardas lin tial malkuraĝulo. La ĉefo postulas plushorojn vespere, ŝi plendas al li, ke li ne zorgas sin pri la infanoj. Viroj dubas, ĉu ili estu viraj aŭ patrinaj. Ili ankoraŭ serĉas sian novan rolon, dume la inoj preskaŭ duonon de jarcenro havis tempon pripensi kaj nove ĝustigi tiun rolon.

Heziteme viroj paŝas en novan mondon, kiu postulas novajn aŭtentikajn patrojn. Atentindas, ke 40 mil en la kuro de la jaro 2007 petskribis pri gepatromono. Tro malmultaj el ili, kelkaj nun diros, nur dekono el ĉiuj tiaj petskriboj venis de viroj. Pravas, ke multaj viroj tro malmulte zorgas sin pri la infanoj. Sed inoj ofte ne subtenas ilin. Varmkoraj patroj ili estu, kiuj traktu siajn infanojn tiel, kiel la patrinoj farus tion. Tiel, kiel ili mem traktas siajn infanojn. Fortaj protektantoj ili estu, kaj ne virviroj. Multe da mono ili enspezu, sed ili havu tamen sufiĉe da tempo por la familio. Kaj por ankoraŭ kroni la tuton, ili estu krome perfektaj dommastrumantoj, kiuj scias la diferencon inter la lavrimedo Pril kaj Mastro Proper.

Se patrinoj ĉeokaze demetus sian glorkronon, patroj povus estis pli malstreĉitaj patroj. Se ili konsentus al tio, ke la patrineco ilin ne faras homoj pli bonaj. Se ili foje delasus de siaj infanoj kaj, se ili konfidus ilin sen bonaj konsiloj kaj preskriboj al la patroj. Kaj, tute pretere kaj sen plendoj, akceptus la sciigon pri la blue koloritaj subvestoj.


Jeanne Rubner, EMMA 2/2008, tradukis Donjo & Cezar

(Jeanne Rubner estas eksterlanda politika redaktoro ĉe la gazeto Sudgermana Gazeto kaj patrino de kvar infanoj. Ŝi publiks : „Kion viroj havas en la kapo“ kaj „Edukado anstataŭ fi-instruisteco“)


Perforto & potenco

$
0
0



Li amas min- li ne amas min - li...
STOPU LA HEJMAN PERFORTON.
Zuercher Frauencentrale


Jam de kelkaj jaroj ekzistas en la okcidentaj demokratioj centroj por torturaj viktimoj, en kiuj homoj el politikaj diktaturoj estas kuracataj korpe kaj anime. La ekkonoj, gajnitaj el tio, estas ofte evidentaj. Se oni ekzemple turmentis homon per dentkuracistaj teknikiloj – kuracistoj estas nerezigneblaj kunlaborantoj ĉe la modernaj turmentmetodoj – la turmentito neniam plu povos viziti dentkuracistejon, sen tio, ke li ne estos reĵetita per plena forto en sian psikan traŭmaton. Kion tio do signifas por la inoj, kiuj estas la viktimoj de seksperforto ? Iliaj turmentoĉambroj ne estas foraj bunkroj, sed la propraj loĝejoj, la propra kuirejo aŭ la dormoĉambro. Kaj la suferojn, kiujn oni kaŭzas al ili en Kolonjo aŭ Kabulo, Londono aŭ Lagos, ne estas kaŭzataj de fremduloj, sed de konfiduloj : Estas la propraj patroj, fratoj, edzoj, kiuj faras tion al ili.


Certe, la situacio de inoj en la okcidentaj demokratioj estas hodiaŭ nekompareble pli bona ol en diversaj arkaikaj virosocioj en Azio, Arabio aŭ Afriko. Sed ankaŭ en la okcidento konas ĉiu tria ĝis dua ino perforton el propra sperto ; estas inoj batitaj, misuzitaj, seksperfortitaj – koncize : torturitaj. Ankaŭ okcidente "la ofendita virohonoro" al ino povas kosti la vivon. Kaj en la tuta mondo la viroperforto estas laŭ Monda Organizo pri Sano (MOS) la mortokaŭzo numero 1 de inoj, ankoraŭ antaŭ kancero aŭ Aidoso.


Daŭris longe, ĝis tiaj amarigaj veroj fariĝis publikaj. Kiam ni, la feministinoj antaŭĉirkaŭ tridek jaroj refoje eldiris ĝin (tiel kiel jam antaŭ ni la unua inomovado en la 19-a jarcento) oni ridis pri ni. Ĉu privata perforto ? Ĉu misuzataj infanoj ? Ĉu perforto ĉe geedzoj ? Ridinde ! Histeriaj fantazioj. Nuda malamo al viroj. Sed intertempe ni ĉiuj konas ilin : la bildojn, la statistikojn, la tro plenajn inodomojn.


Kaj ĉe tio ni komencas nur iom post iom diveni la tutan amplekson de la detruado, al interne, kaj al ekstere. Ne plu havas sencon pli longe fermi la okulojn pro tio : Ni, la inoj, estas la torturata sekso. Ke tiu ĉiea, tutmonda perforto kontraŭ inoj efektive eblas, havas rilaton al la potenco de la viroj kaj la malpotenco de la inoj kaj ties ilia senvalorigo. Ĉar "ion tian" faras homoj ne al homoj. "Ion tian" faras homoj nur al subhomoj. Al negroj. Aŭ judoj. Aŭ inoj. Laŭ tio, kiu ĵus estas deklarita de fortuloj kiel la malpli valora. Unu speco de homoj de jarmiloj estas trafata en ĉiu kazo de la pugnorajto : la inoj.


La humiligo de la inoj venas de tre fore. Kelkajn ĝi disrompas tute, aliajn ĝi igas enombren, pluajn ĝi embuskas. Ĉar eĉ la ino, kiu ne spertis torturon, havas torturitan patrinon aŭ avinon. Kaj ankaŭŝi ĉiutage kaj en ĉiu horo povas renkonti sian seksperfortonton. La radikoj de la sekvoj de tiu kolektiva traŭmato profunde enfosiĝis animen. En ĉiu ino embuksas la sciado, ke "ĝi" estas ebla. Kaj ankaŭ la plej forta, la plej fiera ino povas refali kontraŭ sia volo en tiujn internajn abismojn, aŭ povas esti repuŝita en tiujn.

Women are powerful ! (Inoj estas plenaj de potenco !) Tiel tekstas fiera frapfrazo ĉe la ekpaŝo de la inomovado en la sepdekaj jaroj. Tio pravas, sed inoj estas ankaŭ malfortaj. Pro ofendiĝo, humiligo, kaj duboj. Por la modernaj inoj gravas iri rekte, sen pretervidi la embuskantan abismon ; do vivi la helan flankon sen nei la malhelan. Tio estas hodiaŭ pli facila kaj samtempe pli malfacila ol por niaj patrinoj. Parte ni havas pli da rajtoj kaj pli grandan memstarecon. Sed samtempe ni havas la "retrofrapon" La kontraŭuloj de la samrajteco armas sin. En demokratioj kaj diktaturoj virviroj kaj iliaj komplicinoj propagandas la seksvizaĝan inohaton, do : la pornografion. Intertempe la kaŝira iompostioma pornografiigo - do la interligo de seksa volupto kun la volupto pri humiligo kaj perforto - konkeris la modon, la amaskomunikilojn, ja la tutan kulturon. La pornografio, kiel "nedanĝera" ofertita aŭ altigita al arto", ne plu estas metita sub la vendotablon, sed estas ĉie kaj venenigas la dezirojn de la viroj.

Progresintajn kulturojn minacas la regreso, kaj post ili postulas arkaikaj kaj militecigitaj socioj pli kaj pli da atento, kiuj preĝas en la nomo de "justa afero", de tradicio aŭ religio la perfortemon de viroj kaj la pacemecon de inoj. Ke tiuj brutalaj virosocioj en la 21-a jarcento en vero estas malcertigitaj socioj kaj ilia koncepto delonge ekŝanceliĝis, faras tion ne pli bona : Ĉar nenio estas pli mortiga por inoj ol malcertigita vivireco, individue kaj kolektive. Kaj ju pli rigidaj estas la roloj de inoj kaj viroj, ju pli severa estas la socia apartigo de inoj, ju pli forte oni substrekas la diferencon inter la seksoj, des pli masiva estas la perforto kontraŭ inoj. Des pli rimarkinda estas, ke la plej granda homrajta organizo amnestio internacia (ai), ĝuste nun elvokas internacian kampanjon kontraŭ la perforton de inoj. Per tio ai staras la unuan fojon ŝultron ĉe ŝultro kun la feministoj, kio ankaŭ havas rilaton al la nova gvida teamo, sed ne nur. Por la kosmopolitika ai-prezidantino Irene Khan – kiu naskiĝis en Bangladeŝo, studis en Britlando kaj geedziĝis kun germano – estas la perforto kontraŭ inoj "la plej indigniga homrajta skandalo de nia tempo" kaj "pravigebla per nenio." Kaj tute ne per "diferenco de la moroj aŭ kultura diferenco". Por la islamanino la homaj rajtoj de la inoj estas "universalaj kaj nedisigeblaj" : "Ĉiuj homoj havas rajton je ĉiuj homaj rajtoj. Nek kulturo nek tradico senkulpigas la rompojn de bazaj homaj rajtoj de la inoj." Tiaj vortoj ĝis antaŭ nelonge estis nepenseblaj ĉe ai. Ĉar ankaŭ ai, kiel la plejmulto de la maldekstrularo, longe restis rigide ĉe la politika sinteno, laŭ kiu la "politikaj viktimoj" estas nur la viktimoj de ŝtatoj – sed tiuj de familia perforto "privata afero". Tio ja ne estis miskompreno, ĉar ankaŭ kelkaj homrajtuloj, kiuj estas justaj unuavice al si mem, batas hejme sian edzinon. Jen la orienta vualigo de la inaj rajtoj en la nomo de la islamo por okcidentaj viroj, kiuj la emancipiĝon de inoj ne povas elteni kape, venis en la ĝusta tempo. Ĉar tiu almenaŭ hejme permesas la rimarkon, ke la inoj devas travivi aliloke ankoraŭ tute pli fian...

Des pli salutinda estas la rezoluto, kun kiu amnestio internacia turnas sin al la tabutemo. La homrajtaj inoj povas konstrui ĉe tio sur la fundamento de la mondovasta engaĝo de la feministinoj ekstere kaj ene de ties organizoj. La informoj pri la amplekso de la viroperforto en la dormĉambroj kaj sur la batalkampoj estas sekurigitaj. La analizo pri la brutaligo de viroj en militecigitaj ŝtatoj aŭ eĉŝtatoj, kiuj troviĝas en militoj – de Irano ĝis Ruslando kaj Usono – kaj ties efikoj al inoj kaj infanoj, estas farita. La scio, ke viroj, kiuj mortigis en militoj aŭ en intercivitanaj militoj por la "justa afero", hejme ne ĉesas furiozi ĉe la "propra afero", estas pruvita. Ankaŭ tio, ke vere la tutaj familioj fariĝas viktimoj de tiuj viroj. Sed same pravas, ke la filinoj identiĝas kun la viktimoj – kaj la filoj kun la deliktuloj. Tiel oni plu transportas ne nur la viktiman estadon de ina generacio al ina generacio, sed ankaŭ la estadon de deliktulo de virogeneracio al virogeneracio.

Estas do ege grave, ke ankaŭ la viroj solidare kaj ofensive aliĝas al la batalo kontraŭ la viroperforto. Amnestio internacia postulas ne nur konsekvencojn je tutmonda, internacia, nacia kaj regionala nivelo, sed turnas sin ankaŭ tute eksplicite al la unuopuloj, antaŭĉio al la viroj. Sen samrajteco ne eblas senperforteco, sen kondamnigo de la seksa perforto ne eblas kondamnigo de la ĝenerala perforto ; sen la fino de la milito inter viroj kaj inoj ne eblas la fino de la militoj. Estos longa vojo. Ĉar la perforto estas la dura kerno de ĉiu potenco. Sen perforto, sen ĝia praktikado aŭ minaco de ĝi ne povas esti potencrilatoj. Tio tiel validas inter la popoloj kaj kulturoj, kiel inter la seksoj. La perforto de viroj kontraŭ inoj estas la fundamento, sur kiu baziĝas ĉiuj aliaj potencrilatoj. Se oni serioze ekskuas tiun fundamenton, kolapsas la tuta terora konstruaĵo kiel ludkarta domo en si mem – kaj tiam fine la kuirejo kaj la dormoĉambro ankaŭ por inoj kaj infanoj ne plu estos ejoj de teroro, sed ejoj de paco.

tradukis Donjo & Cezar

PS :

Por plua legado la gazeto Emma, el kiu ni tradukis la artikolon, rekomendas la libron de Judith L. Herman "La cikatroj de perforto" (Junfermann) kaj Alice Schwarzer "La granda diferenco" (Fischer, 9,90 €)

Aŭtuna promeno al la tombo de Karl Marx sur la tombejo Highgate en Londono

$
0
0
Estis malfrua varma aŭtuno en Anglio. La folioj ankoraŭ pendis je la arboj sur la Highgate-tombejo en la nordo de Londono, kiam mi fine de oktobro revizitis la tombon de Karl Marx. La homoj promenantaj inter la tomboj aŭ haltantaj por admiri la monumenton de Marx, ankoraŭ tiam surhavis somerajn vestojn.


Lia monumento eĉ el la foro estas unika : kun tiu giganta kapo sur griza soklo el belaspekte ĉizita ŝtono. Tiu portas en supra kvarono la orajn literojn, „Workers of the lands, unite !“ Sube sur la postamento legeblas la famaj vortoj : „The philosophers have only interpreted the world in various ways – the point however is to change it.“ Eble estis antaŭ dudek jaroj, ke mi estis laste ĉi tie, sed ŝajne tie kuŝis plu la sama freŝa kaj floranta bukedo da floroj.j Kaj la herboj post la malalta ferbarilo ĉirkaŭanta la monumenton, estis laŭorde falĉitaj. La adeptoj, tiel ŝajnis, ankoraŭ zorgas sin pri ĉio.

Inter la enskriboj vertikale estas enmetita viktorina tomboplato el marmoro ; ĝi sciigas, ke ĉi tie kuŝas la edzino de Marx, Jenny de Vestfalio kaj ilia komuna filino Eleanor tiel kiel pliaj membroj de la familio. La tomboplato devenas de la origina tombejo en la okcidenta parto de Highgate-tombejo.


La monumento mem estis starigita nur en la jaro 1956 en la orienta parto de la tombejo. Stranga tempmomento, se oni pripensas, ke la „malvarma milito“ĝuste tiam plifridiĝis kaj ke Britlando havis konservativan registaron. Eble tio tamen diras ion pri la brita karaktero, ke ambaŭ faktoj ne ŝanĝis la konvinkon, ke Marx kiel granda pensulo kaj mondohistoria persono meritas rekonon – kaj estas laŭmezure, ke ĝi ricevas la rekonon en lando, kiu bonvenigis lin en la ekzilo, lando, en kiu li pasigis pli ol duonon de sia vivo kaj kie li kreis sian plej grandan verkon.

Disdonite, ĉirkaŭ la monumento kuŝas la tomboj de kelkaj komunistoj kaj marksistoj el diversaj landoj, kiuj volis esti entombigitaj apud li. Al tio apartenasYusuf Dadoo de la sudafrika komunista partio aŭ Saadi Ali de la iraka, same kiel la maldekstra angla komentisto kaj malkaŝa ĵurnalistoPaul Foot. Ofte aperas la vorto „comrade“, kamarado, sur tiuj proksime situantaj tombŝtonoj. Marx dormas je la pinto de la propra politburoo de la mortuloj kaj lia busto rigardas tiel rigide trans la ceterajn tombojn, kvazaŭ li volus sekurigi en eterneco la ĝustan linion en la pensoj de la mortintoj.

La plej multaj tomboj estas abunde surkreskitaj de hederoj kaj rubusoj. Plantoj, la tempo kaj la vetero faris la enskribojn preskaŭ nelegeblaj. La tomboj mem ŝajnas ŝanceliĝi supren- malsupren kaj kunŝoviĝi, kliniĝi en intermiksiĝo aŭ sinki en la molan teron –ĉi tie oni fosis jam tro ofte. Tiel la tombejo kun sia sovaĝkreskaĵo kaj la pelmelo de la tomboj similas al la ruinoj en la tajlanda ĝangalo. La ununuraj tomboj, kiuj klare ekkoneblas plu, estas tiuj je la vastaj pacemaj aleoj, kiuj krucas la tombejon. La monumento de Marx troviĝas ĉe vojkurbiĝo, tiel ke oni povas ekkoni ĝin sufiĉe klare el du direktoj.

Kaj ĉiam staras homoj antaŭĝi. Preterpasantoj haltas, legas kaj miras, sed ne restas tiom longe, kiom la pilgrimantoj aŭ pilgrimantaj grupoj de tempo al temp aperantaj, kiuj ekscitite babilas en ĉiaj lingvoj kaj lasas foti sin sub la cerbumemaj brovoj kaj la abunda barbo de la profeto.

Apenaŭ iu perceptas, ke la situo de la monumento konscie estas elektita en la proksimo de alia pensulo, kiu dum ties tempo same validis kiel revolucia kaj multinflua, sed nun de la publiko estas tute forgesita, tiel, ke eĉ ne unu el la vizitantoj de Marx retroturnas sin por rigardi la altajn literojn sur la granda transa monumento, kiuj sur la alia flanko de la vojo anoncas la nomon de la viro : Herbert Spencer, tiu teoriisto, kiu transigis la ideojn de la evolucio al la socio, moralo kaj politiko kaj – kreis en libro pri biologio la esprimon „survival of the fittest“. La transvivo de la plej kapablaj.

Efektive la filozofio de Spencer establis konkuradon al la koncepto de Marx, per tio, ke ĝi ofertis kompletan kaj kontentigan penskonstruon al tiuj tempkunuloj, kiuj perdis pro la progresoj de la scienca evoluo, precipe pro la biologia evolucia teorio, sian kredon.

Spencer provis montri, ke la humaneco povas esti perfektigata per natursciencaj ekkonoj. Ĉe tio li preferis, se temas pri la evolucio, Lamarkon rilate al Darvino. Sed se koncernis la socion kaj la politikon, li pensis pli en la direkto de Darvino. Kaj efektive la teorio, kiun Spencer enkondukis, kutime estas nomata „socialdarvinismo“.

En la sepdekaj kaj okdedaj jaroj de la 19-a jarcento Spencer estis tre konata. De liaj libroj oni vendis pli ol milionon de ekzempleroj. Ili influis politikistojn, artistojn kaj verkistojn, sciencistojn kaj aliajn intelektuulojn. Je tiu tempo Marx kompare estis nekonata. Tio pruvas, se tiu pruvo ankoraŭ necesus, ke tempkunula famo malpli valoras. Estas neeble diri, al kiu la postmondo starigos monumentojn kaj kiu estos forgesita, kies tombo frapos la atenton de vizitantoj kaj pilgrimuloj kaj kies tombo putros sub musko kaj hedero, se oni rigardas la famulojn de la nuno.

Certe ankaŭ nia estonteco apenaŭ tiom neglekte povos trakti Marxon, tiel, kiel nia estanteco Spenceron, kaj se estus nur pro la pura fortikeco de lia monumento. Per tio mi celas ne eble la buston sur la soklo enmeze de la Highgate-tombejo, sed la neestingeblajn faktojn el la historio de la lastaj cent jaroj. La spirito de Marx cerbumis pri tiu historio kiel stormo pri la sovaĝa maro. Kaj eĉ se aliaj nomoj, eĉ pli famaj ol tiu de Spencer, ekz. Freud kaj Jung perdiĝos el la publika intereso, lia certe devos resti. Ĉar sen li pli granda erao de la pli juna historio simple ne povus esti rakontata prudente.

Antaŭ ol la nova Brita Nacia Biblioteko en la londona kvartalo St. Pancras estis malfermita, lia ĉefa legohalo estis la belege volbita Round Room en la Brita Muzeo en Bloomsbury. Mi verkis miajn unuajn kvar librojn sub tiu kupolo, enemeze de la eĥo de ĝia kvieto. Ĉi tie Marx verkis „La Kapitalo“ kaj ekzistis legendo pri lia plej preferata tablo : li preferis sidi ĉe la ĉefa enirejo, iom maldekstre.

Ĉar tie la homoj eniras kaj eliras faras tio tiun lokon brua kaj vigla, mi tie ne sidis volonte. Sed mi rigardis ofte tien, meditis pri Marx kaj imagis al mi lian tagan deruliĝon : Kiel li iris ĉi tien la dek minutojn el la mizerkvartalo de Soho, kie li vivis en povreco en du ĉambretoj kaj pli poste, kiam li estis bonŝance favorata per duonhora promeno tra la Regent's-parko, ĉar lia edzino Jenny ricevis heredaĵon, tiel, ke ili povis aĉeti dometon en Primrose Hill.

La legendo diras ankaŭ, ke Marx bone konis la plej multajn trinkejojn sur la vojo inter Primrose Hill kaj Bloomsbury. Estas gajiga penso, ke la senkompata metia laboro pri la Kapitalo en la erudicia kvieto de la Brita Muzeo estis influita de tiuj trinkejoj. Kelkaj el ili ankoraŭ nun estas.


Ekzistas konata fotografaĵo de Marx kaj de Jenny de Vestfalio ; ŝi staras dekstre de li kaj metas manon sur lian ŝultron. Ambaŭ rigardas en la sama direkto, sur ion maldekstre de la kamerao. Tiu fotisto montras la saman Marx-on kiel la Highgate- monumento : La ampleksan barbon, la ekgriziĝantan hararon kaj la severan rigardon. La foto devas esti el la Primrose-Hill- periodo, ĉar ĝi portretas Marx jam kiel viron kun penetrinta griza hararo.
Marx vivis en Londono de sia 31-a jaro ĝis la morto en la jaro 1883, 65-jaraĝa. Jenny mortis du jarojn antaŭe, li postrestis plej forlasita. Lia saneco en la lastaj vivjaroj estis malforta. Li frekventis unu kuraclokon post la alia por atingi mildigon de la malsanstato sen trovi tiun. La unua volumo de „La Kapitalo“ estis publikita en la jaro 1867, sed la amaso da esploraĵoj, al kiuj Marx dediĉis sian vivon, li postlasis en nepreta stato ; Frederiko Engels devis antaŭprepari ĝin por publikadoj.

Tio estis ne la plej malgranda el la grandaj bonfaroj de Engels al Marx. Kiel filo de bonstata industriisto, al kiu apartenis fabrikoj en Manĉestro, Engels kapablis subteni Marx financie ne malpli ol intelektuule. Certe Marx estus trovinta ankaŭ aliajn vojon por transvivi, se li neniam renkontintus Engels, sed estas neverŝajne, ke li estus sukcesinta tiom.

Ĉe la entombigo de Marx en sia unua lasta ripozejo en la okcidenta tombeja parto en Highgate diris Engels, ke li estis la „plej malamata kaj plej kalumniata viro de Eŭropo“, se oni pripensas, kiom ofte li estis devigita fuĝi de unu urbo al alia urbo, de unu lando al alia lando, ĝis li fine trovis sian lastan liberan rifuĝejon en la Londono de la viktorina epoko. La urbo estis liberala, tolerema kaj gastlibera, simple pro indiferenteco. Kaj tiel trovis ekzilitoj pro revolucioj el multaj mondopartoj de Sud-Ameriko ĝis Ruslando ĉi tie rifuĝejon. Multaj fine sukcesaj renversiĝoj ĉi tie estis elkovitaj. Sed Engels memoris ankaŭ pri tio, ke Marx estis „amata, honorigata ka funebriata de milionoj de revoluciaj laboristo-kamaradoj“, kio same estas vera, ĉar li donis al ili vizion de espero, kiu por laboristoj de tiu tempo estis nemalhavebla kiel akvo kaj pano, ĉar ĝi montris vojon el la subpremo, kiu estis la frua industrikapitalismo por tiom da ili.


Kvindek aŭtunoj disipis sian ruĝbrunan kaj flavan foliaron ĉirkaŭ la monumento de Marx sur la Highgate-tombejo, de kiam ĝi estis starigita tie kaj 114-foje venis kaj foriris la aŭtuno, de kiam Marx venis en tiun tombejon por resti ĉi tie. Sur la malgrandaj vojoj for de la grandaj aleoj oni estas memorigata pri tio kiom rapide la mortuloj esta forgesitaj kaj kiel malgrandaj estas la spuroj, kiuj la plej multaj je daŭro postlasas. Marx estas unu el la malmultaj esceptoj.

tradukis la karapacanoj Donjo, Cezar kaj Frank
laŭ la germana gazeto "Frankfurter Allgemeine"
(11-a de julio en 2007)


Speguldoloro

$
0
0

Ne sen timo
proksimiĝas ino
tagon post tago al la spegulo
kaj prezentas sin al la propra bildo.
Tiam venas la horo de l’ sorĉeliksiroj
kaj de la sorĉistinoj.
La horo de l’ kosmetiko kaj de bonodoraj esencoj,
de la nostalgio kompare al la brilegaj fotoj
de la juneco tute ne eterna.
Jen oni demandas sin
kiom longe la pasio ankoraŭ daŭros
la prefero por bicikloj
kaj historioj pri sekretaj amatoj
Oni demandas sin, ĉu la amo havas certan aĝon
kaj ĉu la tempo estos tiel senpardonema
kiel la speguloj.


PS : Gioconda Belli, nun fama poetino, batalis aktive por libera Nikaragvo. Jam pro tio mi ŝatas ŝin, sed ankaŭ pro ŝiaj poemoj, en kiuj ni renkontas pasian engaĝitan inon kun alte evoluita estetika sento.


La pentraĵo estas de Otto Dix. Antaŭ nelonge mi legis, ke tiu genia pentristo estis ankaŭ esperantisto ! Ne imageble ! Tio perpleksigis min. Mi estas de multaj jaroj granda adoranto de Dix (lia naskiĝurbo estas ja nur 20 kilometrojn for de mia hejmurbo Altenburg.) Mi sciis ĉion eblan pri Dix, sed tion ne. Dix ne estis tre babilema pri si mem. Li diris iam, kiam li estis jam fama : "Nu, mi estas ja nur tute simpla proleto." Personkulton pri sia persono li tute ne ŝatis. Li estis homo sen kapricoj kaj tre fidela al la laboranta klaso.


Esperanton li regis certe bonege, ĉar li skribis E-lingve siajn leterojn kiel tranĉea soldato en la Unua Mondomilito. Kaj kial ? Por ke la kaŝaj cenzuristoj ne povu legi ilin :) Li jam kiel soldato kondamnis la militon. La laborista E-movado en Germanio en la tempo de la juna Dix estis tre forta, kaj li ĉiam sentis sin ligita al la laborista klaso, eble tio klarigas, kial li konis Esperanton kaj uzis ĝin. La uloj, kiuj verkis pezajn libregojn pri li, ne estis esperantistoj, tial ili ŝajne neniam menciis lian esperantistecon. Ili ŝajne ne povis legi la leterojn :).


Al niaj malamikoj !

$
0
0
Cezar, kolerema



Vi , kiuj portas noktopotojn,
Brasikojn, glanojn kaj la napojn
Anstataŭ kapojn !

Mi nun krivokas kun obstin‘
Ekaŭdu min !!

Ekaŭdu min, vi - antikristoj,
Vi , kiuj nin esperantistojn,
En nom‘de viaj dioj, kristoj...
Nomadis iam masonistoj
Kaj klaĉis kontraŭ ni sen fin‘
Ekaŭdu min !!!

Frenezulaĉoj !!
Vi, majstroj de mensogaj klaĉoj
Vipantaj nin per stulto-skurĝoj,
Ke kvazaŭ ni nun iĝis burĝoj,
Ke ni - iamaj komunistoj
Skribataj sur nigraj listoj ,

Socidanĝeraj ruĝspiritoj
Estiĝis nun kosmopolitoj
Kun sia propra kateĥism‘
En servo al kapitalism‘
Ho vi - viktimoj de l‘Destin‘
Ekaŭdu min !!

Kaj vi - " Karulo" mister Stiller",
Vi - anglofil‘kaj diskutanto
Pri la "sentaug" de Esperanto
Pro ĝia "mank" de stilistiko,
Ho vi -laiko sen logiko
Ho vi- hom-vermoj , homo-kuloj,
Vi - kiuj nin en klaĉoj banas,
Malice mokas kaj rikanas,
Vi , kiuj nin per koto ŝmiras
Kaj ĉiam volas kaj deziras
Ekvidi nin sub gilotin‘-
Ekaŭdu min !!

Mi jam ne plu kun vi diskutos,
Sed kiel vi samklaĉos , sputos...
Rikanos, mokos kaj priridos,
kun rim‘ kaj vorto vin insidos,
Ĉar mi vin traktas homo-nuloj,
Ne diskutantoj , sed klaĉuloj,
Klaĉuloj, kiujn mi ne flatos,
Sed senpardone vipos, batos
Per rimo-manoj, vort-piedoj...
Laŭ viaj propraj klaĉ-rimedoj,
Mi vin bategos ĝis moment‘
En kiu muto kaj silent‘
Al vi, ho tipoj klaĉ-malplaĉaj,
Sigelos viajn buŝojn aĉajn,
Ĝis krevos via klaĉ-maŝin ‘ !
Nu, maŝinistoj !

GARDU vin !

el la gazeto Monda Literaturo !

Rakontoj de Ret Marut & B.Traven

Konvertado de indiĝenoj

$
0
0

Traven: Vision of Mexico

Indiĝena tribestro venis iutage al la hispana monaĥo Balverde, kiu laboris kiel misiisto en Meksiko, por proklami la doktrinon pri graco.

La tribestro venis kun du viroj de la tribo, kiuj apartenis al la konsilantaro, do estis plejoldistoj aŭ nobluloj.

Pater Balverde akceptis la tribestron ĝentile kaj sen iu orgojlo. Estas dirate ĉi tie, ke la hispanaj monaĥoj kaj pastroj dum la tri unuaj jarcentoj de la hispana regado en Meksiko estis la ununuraj veraj kaj sinceraj amikoj de la indiĝenoj. La monaĥoj kaj pastroj en vero protektis la indiĝenojn kontraŭ la brutaleco de la hispanaj ekspluatantoj kaj oroĉasistoj en tia maniero, ke oni devas alte taksi tion favore al la katolika eklezio, se oni lasas flanke la esceptojn. Plej ofte kompreneble la monaĥoj estis devigitaj ribeli kontraŭ siaj propraj episkopoj, kiuj, se temis pri tio elrabi kaj sklavigi la indiĝenojn, starigis sin flanke de la reĝo kaj de la grandbienuloj. Episkopoj estis kaj estas ja ĉiam pli proksimaj al la reĝo kaj la granda kapitalo ol la monaĥoj kaj kapelanoj. La granda malakordo inter la katolika eklezio kaj la indiĝenoj en Meksiko ekestis nur tiam, kiam Meksiko fariĝis sendependa kaj kiam grandaj partoj de la meksika popolo, la plej inteligentaj indiĝenaj tavoloj, urĝis decidan progreson pri edukado kaj ĝenerala civilizacio, dum la katolika eklezio perforte obstinis pri sia mezepoka potenco pri spirito kaj edukado, kaj ne eĉ joton volis cedi de sia potenco kaj influo, kaj rezistis en la erao de alte evoluita tekniko la necesan edukadon de la indiĝenoj.

Sed tio, kion mi rakontas ĉi tie, okazis, kiam la katolikaj misionistoj ankoraŭ ne efikis inter la indiĝenoj kun la penso pri plifortigo de la ekstereklezia kaj politika potenco de la eklezio, sed kun la sincera kaj vere honesta deziro voli savi la indiĝenojn kaj helpi al ili fratece eniri en la paradizon. La monaĥoj laboris inter la indiĝenoj tiom malegoistaj kaj neprofitemaj je tiu tempo, kiel verŝajne malofte aliloke efikis misionistoj. Ili portis al la indiĝenoj ne nur la doktrinon pri graco, sed ankaŭ multajn aliajn aferojn, kiuj jam ĉi tie sur la tero estis tre utilaj kaj al multaj el ili donis certan ekonomian liberon. Ili instruis al ili centoj de utilaj metioj kaj artoj ; la bredadon de silkoraŭpoj, la brodadon de fajnaj pinglolaboroj, la glazuradon de potvaroj, por nomi nur kelkajn el ili. Tiel ŝajnas tute normale, ke la indiĝenoj iafoje tute libervole venis al la monaĥoj, por aŭdi pri la nova religio.

Kaj tio kondukis tiun tribestron kun sia akompananto al la monaĥo Balverde.

La tribestro diris al la monaĥo : „ Kun niaj dioj, precipe kun la grandaj, ni estas tute kontentaj. Nur kun niaj apudaj dioj ni havas ofte multajn zorgojn. Se ni bezonas pluvon, la pluvodio sendas al ni eĉ ne guton, kaj se ni devas havi sekecon, jen ni povas fari kion ajn, sed la dio de la sekigantaj ventoj ne estas hejme por ni. Tiel estas kun kelkaj el niaj malgrandaj dioj. Nun la plejoldistoj el mia tribo interkonsiliĝis kaj decidis, ke mi venu al vi, heroldo de nova religio por aŭskulti, ĉu vi povas oferti pli bonajn diojn. Se ni lernos, ke viaj dioj estas pli bonaj ol niaj, jen ni estas pretaj akcepti viajn diojn kaj forgesos niajn. Rakontu al mi, kaj al miaj konsilistoj pri via religio. Ni volas bone aŭskulti vin kaj ĉion, kion vi diras pri viaj dioj, ni volas hejme laŭvorte raporti al nia popolo kaj sciigos vin ĝustatempe.“

Pastro Balverde, rakontis simple, sen fari multe da nenecesa kriado, la bazajn rakontojn de la evangelio, kun klaraj sendrapiritaj frazoj, tiel, kiel oni rakontus la historion al infano. Ĉio tio, kio povus konfuzi ilin, li ellasis provizore. Tion li faris ĝuste, kaj li pruvis per tio, ke li bone komprenis trakti tiajn simplajn homojn, kiaj estis liaj vizitantoj.

La tribestro aŭskultis lin dum horoj sen eĉ nur unufoje interrompi la monaĥon.

Kiam la monaĥo estis fininta la paroladon, diris la tribestro : „Mia kara amiko, mi aŭskultis tion, kion vi rakontis al mi kaj al miaj konsilantoj. Mi povus respondi al tio tuj nun. Sed vi rakontis tiel honeste, ke tio dolorigus mian koron tuj respondi al vi, ĉar mi povus paroli tro rapide kaj per tio povus dolorigi vin kaj viajn diojn. Tio tute certe ne estas mia volo. Mi nun en la nokto ekdormos, ĉi tie en tiu ĉi loko, kaj mi bone pripensos en mia dormo, kion vi diris al mi. Kaj morgaŭ matene mi volos veni kaj diri al vi, kion mi pensas, kaj kion mi por mi decidis. Tiam ne estas plu tro rapide, sed bone pripensite, kaj estos tiam miaj veraj vortoj. Tiel tiam tio povos dolorigi nek vin nek viajn diojn, ĉar estas la frukto de mia klara pensado. Kaj se oni bone pripensite kaj honeste diras sian veron, neniu dio povas koleri, ĉar estas Dio mem, kiu metas tiun veron en mian koron. Ĉu vi estas kontenta pri tio, amiko mia ?“

„Certe, mia frato“, diris la pastro, „mi estas vere tre kontenta pri tio. Dio kaj la Sankta Virgulino gvidos viajn pensojn kaj vin kaj la viajn kondukos al la ununura savo. Iru kun Dio !“

Je la sekva mateno, kiam la pastro estis celebrinta la meson en la kapelo de la loko kaj ĵus sidiĝis por la matenmanĝo venis la tribestro kun siaj du konsilantoj por transdoni sian respondon.

La monaĥo volis tuj paroli kun la tribestro, sed la tribestro diris : „Mi vidas, ke vi ekmanĝas. Estas pli bone por vi, se vi trankvile manĝas vian manĝon, ĉar vi certe estas malsata. Tio farus vin rapidema. Kaj religio estas nenio por hasti, ne mia kaj certe ankaŭ ne via. Manĝu, kaj se vi bone estos manĝinta, ni interparolos.“

Kiam la monaĥo nun jam manĝis, li elvenis ; kaj li, la tribestro kaj ties ambaŭ konsilantoj, sidiĝis sub arbo, kiu staris proksime de la kapelo.

La monaĥo ne demandis kaj ne urĝis lin. Li atendis trankvile ĝis la tribestro komencis paroli.

Jen la tribestro diris : „Mi bone pripensis en mia koro ĉiujn vortojn, kiujn vi diris al mi. - Via Dio lasis skurĝi sin. Ĉu tio tiel estas ?“

„Jes, por ŝarĝi la pekojn de la mondo sur sin“, diris la pastro.

„Li lasis kraĉi sur sin, lasis sin insulti, priĵeti per koto, lasis moki sin kiel frenezema reĝo, lasis mokate surmeti ĉapelon el dornoj al si. Ĉu tio estas tiel ?“

„Jes por ŝarĝi la pekojn de la homoj sur sin“, rediris la pastro.

„Li lasis najli sin sur trabon kaj mortis tie hontinde kiel malsana hundo. Ĉu tio estas tiel ?“

„Jes, por savi la homojn de ĉiuj pekoj“, diris la pastro.

Al tio la tribestro diris tre trankvile : „Jen kion Dio donis al mi en mian koron en la nokto : Iu, kiu ne per sia persono povas estigi sufiĉe da respekto al la homoj, tiel, ke ili ne kuraĝas kraĉi sur lin, insulti lin, moki lin kaj priĵeti per koto, ne povas esti dio por indiĝeno. Persono, kiu ne povas liberigi sin kaj ne volas liberiĝi de la trabo, sur kiu la persono estas najlita, ne povas savi homojn kaj tial ne povas esti dio por indiĝeno. Persono, kiu najlite sur trabo lamentas kaj hurletas kiel oldulino, ne povas esti dio por indiĝeno.“

La tribestro volis daŭrigi sian parolon, sed tian profundan trankvilon kiel la tribestro hieraŭ montris dum la parolado de la monaĥo, la monaĥo mem ne povis konservi.

Li interrompis la indiĝenon en lia komencanta nova parolo : „Ĉion tion, faris mia Dio kun intenco, por savi la homojn ; li volis suferi, por suferi por ĉiuj homoj.“

Post tio diris la tribestro : „Vi diris, ke li estas ĉiopotenca Dio, via Dio, kaj la Dio de senfina amo. Ĉu tio tiel estas ?“

„Jes, tio pravas.“

„Ĉu li estas efektive ĉiopotenca , via Dio, kial li ne prenas ĉiujn pekojn kaj malbonfarojn de la homoj sur sin sen suferi, sen lasi moki sin, sen lamente hurlete morti ? Kaj se li vere estas dio de senfina amo, kial li laŭprincipe lasas suferi la homojn en ties pekoj, kaj kial li laŭ principo lasas peki ilin ? Nur por povi prezenti tiun grandan, tiel mizere preterirantan spektaklon ? Ĉarlatano ne povas esti dio por indiĝeno.“

„Sed“, la monaĥo interrompis denove, „ tion faris Dio, por ke la homoj per propra merito kaj per la kredo gajnu la eternan vivon.“

Jen la indiĝeno diris trankvile : „Kial la ĉirkaŭvojo, amiko mia ?“ kial devi gajni kion la Dio de senfina amo kaj de senfina ĉiopotenco povas doni al la homoj por nenio, kiel mia patrino donas al mi ĉion por nenio el amo, kaj ne demandas, ĉu mi meritas tion, ĉu mi kredas je ŝi, ĉu mi adoras ŝin. Ŝi donus al mi ĉion en amo, sen juĝi kaj eĉ tiam sen agi, se mi - kion mia Dio malhelpu –ŝin insultus, mokus aŭ eĉ batus. Mia patrino estas pli granda ol via Dio ; ĉar ŝi havas pli da senfina amo, pli da senfina pardonemo kaj malpli da sopiro pri kredo kaj preĝoj ol via Dio.“

La pastro evitis respondon kaj kondukis la interparoladon al alia instruo, pri kiu li scis, ke ĝi faras kutime grandan impreson al indiĝenoj, kiuj devis aŭdi tion ĝis nun.

Li diris : „ Sed mia Dio ne estas mortinta, kiel vi opinias kaj kiel vi hieraŭ certe ne aŭdis. Mia Dio post tri tagoj reviviĝis kaj en granda gloro ĉieliris.“

“Kiom ofte ?“ demandis la tribestro koncize kaj seke.

Iom mirigite la pastro respondis : „Sed – kompreneble nur unufoje.“

„Kaj ĉu li, mi celas vian dion, de tiam jam iam denove revenis ?“ Ankaŭ tion la tribestro demandis same koncize kaj seke.

„Ne“, diris la monaĥo, li ne revenis de tiam, sed li promesis, ke li iam revenos, por juĝi kaj por -“

Ĉifoje la tribestro interrompis lin : „ - kaj por kondamni.“

„Jes“, diris la monaĥo, nun iom ekscitite, „jes, por kondamni ĉiujn kaj ĉiujn, kiuj ne kredas pri li kaj kiuj skrapadas je liaj vortoj kaj ne volas ekkoni la instruon de la vera savo, se ĝi ne estas portata al ili per malfermaj manoj kaj por nenio haveblas.“

La tribestro ne lasis kapti sin de la ekscitiĝo de la monaĥo. Kiam la pastro estis fininta sian parolon, la indiĝeno diris trankvile : „Kaj jen tio, kion Dio metis en mian koron kiel la lastan : Mia Dio mortas ĉiuvespere por ni, por siaj indiĝenaj infanoj, por alporti al ili frideton, trankvilon kaj pacon. Li mortas en profunda, ora beleco, ne mokata, ne surkraĉata, ne priĵetata per koto. Li mortas bele kiel vere granda Dio. Sed matene li reviviĝas de la mortintoj, unue ankoraŭ kovrata de la vualoj de la morto, sed tiam trembrilas liaj oraj lancoj en la blua firmanento, kaj fine li tute aperas, granda, ora, kaj potenca. Donacante lumon, varmon, belecon, kaj fekundecon, donante al la floroj odoron kaj kolorojn, instruante al la birdoj dolĉajn kantojn, blovante en la maizon forton kaj sanecon en la spadikojn. Enspirigante al la fruktoj dolĉecon kaj sanigajn sukojn, ludante ĉasante kun la nuboj en la maro de la bluaj aeroj. Kaj same al mia amata patrino estas mia Dio, donante kaj donante kaj donante, ne postulante preĝojn, ne atendante preĝojn, ne ordonante kredon, kaj neniam kondamnante. Kaj se la vespero venas, li formortas denove en ruĝa ora gloro, ne mokata, ne lamentanta, sed en rideto promesanta trankvilan profundan pacon ; kun la lastaj tikoj de liaj laciĝantaj okuloj benante siajn indiĝenajn infanojn. Kaj je la mateno li denove ĉeestas en la firmamento, la eterne juna, eterne brilanta, eterne donanta, eterne nove sin naskanta, eterne revenanta granda ora Dio de la indiĝenoj. Kaj tiel diris Dio al mi kiel la lasta vorto en mian koron : „Ne ŝanĝu vian Dion, mia bona filo, ĉar ne estas pli granda dio ol via Dio, la ridanta Dio, kiu en siaj briloj jubilas kaj kantas, neniu dio pli bela kaj pli nobla ekzistas en la vasta mondo, Dio, bananta en la torente fluanta oro, la grandioza, brilanta Dio de la indiĝenoj.“

Dirinte tion, la tribestro dankis al la pastro Balverde por ties afableco, kiun li montris al li. Tiam li kunrulis sian kovrilon, sur kiu li sidis, ĵetis ĝin surŝultren, kaj li iris sekvate de liaj akompanantoj, reen al sia popolo.

La tribo loĝas en la norda duono de la Sierra Madre. Ĝi restis ĝis la nuna tago sen la instruo de la vera savo. Ĉe la rapida disfalo de la katolika eklezio en Meksiko nun jam malgrandiĝis por ni ĉiu espero povi saluti iam tiun tribon kaj kelkajn aliajn, pli ol dudek da ili en Meksiko, kiel flugilhavantajn harpoludantojn kaj trombonblovistojn en la paradizo. Ni, kiel bonaj kristanoj, en profunda humileco kaj plena submetiĝo sub la volon de aliaj certe scios dece elteni tion. Haleluja !

Tradukis Donjo, Frank & Cez
(klubo Karapaco)

Rimarko : La vorto „ĉarlatano“ estas en la originalo "prestidigitisto", sed ĉar tiu vorto estas vera langorompilo por antaŭlegantoj, ni preferis anstataŭi ĝin „ĉarlatano“. (Donjo, Frank kaj Cez !)

La malĝojiga fino de Eŭgeno Miĥalski

Zime-zum...

$
0
0

Kanto Zime-zum...


Hundo estas bona besto,
La dimanĉo estas festo ;
Zime-zum, zime-zum,
La dimanĉo – bum, bum, bum.

Se vi havas kapdoloron,
Tuj alvoku la doktoron ;
Zime-zum, zime-zum,
La doktoron – bum, bum, bum.



PS :

Ni trovis ĝin en la instrulibro D-RO ISTVAN SZERDAHELYI : ESPERANTO 1
internacia lernolibro por la lerneja junularo

Originalaj tekstoj de Cezar

Abio vi, abio vi !

$
0
0


Kristnaskkanto:

Abio vi, abio vi,
Kun foliar' daŭrema !
Vi verdas ne nur en somer',
Sed eĉ dum vintra neĝveter' !
Abio vi, abio vi,
Kun daŭra foliaro.

Abio vi, abio vi,
Vi multe al mi plaĉas,
Ho kiel ofte ĝojis mi
Ĉe la kristnaska bril' de vi !
Abio vi, abio vi,
Vi arbo plej amata !

Abio vi, abio vi,
Jen via bon', instruo :
Espero kaj la konstantec'
Konservas forton de junec' !
Abio vi, abio vi,
Vi scias min instrui !

elgermane esperantigis Paul Gottfried Christaller

Abio en korto


O Tannenbaum

O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Wie treu sind deine Blätter !
Du grünst nicht nur zur Sommerzeit,
Nein, auch im Winter, wenn es schneit.—
O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Wie treu sind deine Blätter !

O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Du kannst mir sehr gefallen !
Wie oft hat schon zur Winterszeit
Ein Baum von dir mich hoch erfreut !
O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Du kannst mir sehr gefallen !

O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Dein Kleid will mich was lehren :
Die Hoffnung und Beständigkeit
Gibt Mut und Kraft zu jeder Zeit !
O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Dein Kleid will mich was lehren !


Kristnaska kanto: Abio vi, abio vi ( O Tannenbaum)


Mon beau sapin

Mon beau sapin
Mon beau sapin, roi des forêts
Que j’aime ta verdure.
Quand par l’hiver, bois et guérets
Sont dépouillés de leurs attraits.
Mon beau sapin, roi des forêts
Tu gardes ta parure.

Toi que Noël planta chez nous
Au saint-anniversaire.
Joli sapin, comme ils sont doux
Et tes bonbons et tes joujoux
Toi que Noël planta chez nous
Tout brillant de lumière.

Mon beau sapin, tes verts sommets
Et leur fidèle ombrage.
De la foi qui ne ment jamais
De la constance et de la paix
Mon beau sapin, tes verts sommets
M’offrent la douce image.

PS :
En la supra malnova jam disfalanta kajereto mi trovis la tre bonan tradukon de la kristnaska kanto : "Abio vi, abio vi" (O Tannenbaum). Tiu traduko de sinjoro Christaller estas eĉ pli eleganta ol la originalo mem, kiu estas tre kurioza verko, pro multaj malĝustaj eldiroj, ĉu eble estis origine ŝercpoemo ? Jen mia supozo,ĉar tia arbo ne ekzistas :)


http://de.wikipedia.org/wiki/O_Tannenbaum



Lanti pri esperantigo de propraj nomoj

La malĝoiga fino de Eŭgeno Miĥalski

La Espero

$
0
0

Zamenhof kun ĉapelo


Verko de Zamenhof : Komentoj


Min pardonu, kara Zamenhofo,
Pri koment' al « Venis nova sento ».
Estis vi naiva filozofo
Kaj nevola kapital-agento.


Akcentante pri malam' nacia,
Pri ŝovino de popolamasoj,
Vi forgesis pri malam' alia,
Pri malam' pli forta – de la klasoj.


Kaj en sangaj jaroj de l'milito,
En rabi', detruo kaj pereo,
Mortis verda esperant-spirito,
Estingiĝis torĉo de l'ideo...


Kaj eksonis nova la signalo :
« Unuiĝu de la mond' proletoj ! »,
Kaj akriĝas ĉie la batalo,
Sur la stratoj kaj en kabinetoj.


Sed malnov' ne cedas propravole,
Bonsidatan sian pozicion,
Kaj batalas arme kaj parole
Por kontraŭi la revolucion.


Kaj eĉ via, Zamenhof-ideo
Renaskiĝas en varia novo.
De Lanti Adamo lerta kreo -
Estas de l'sennaciismo movo.


Sed ne trompos nin barbul-profeto
Kaj Revo-Lora-fi-renegato,
De burĝaro lake-marioneto,
De etburĝoj prompta akrobato.


Esperanto estas ne la celo
Sed nur helpa batalil-faktoro
En tutmonda proletar-ribelo
Por finfine venko de l'Laboro.


Kaj ni nova jungeneracio,
Sen trompanta lingv-idealismo
Brake marŝu tra revolucio
Al fincelo nia – Komunismo.


julio 1932

Charles Darwin : "Ekesto de la specioj"

$
0
0



Darwin: Origin of species


Charles Darwin : "Ekesto de la specioj"



Charles Darwin

Kial la ĝirafo havas longan kolon ? La kutima respondo en la tempo de Karlo Darvino (1809 ĝis 1882) devenis de la franco Lamarck. Li supozis, ke la longo de la kolo klarigeblas per tio, ke la bestoj ĉiutage etendas ĝin por atingi la bongustegajn foliojn supre je la arbo - la eco "longa kolo" poste tiam estos heredigita al la posta generacio. Ankaŭ la juna Darvino akceptis tiun klarigon - ĉiukaze tiom longe, ĝis li vojaĝis en la jaro 1831 kiel naturesploristo sur la topografia ŝipo HMS Beagle tra la mondo. Kvin jarojn li estis survoje en Suda Ameriko, sur la Galapagoj, sur Tahitio, en Aŭstralio. Ĉie li rimarkis kia simila kaj tamen en la detalo diversa estas unu besto-aŭ plantospecio de loko al loko, de insulo al insulo.

La malgrandaj modifoj, kiujn li ĉie observis, havigis al li la ideon, ke vivestaĵoj ĉiam ŝanĝiĝas (mutacias) kaj, ke nur la pleĵ bone adaptitaj transvivas. Li nomis tiun proceson "natura selektado". Ĝi estas laŭ li respondeca por ĉiu vivo sur la Tero.

Darvino surskribis tiun teorion en 1842, sed ne publikis la artikolon. Sed kiam li eksciis en 1858, ke alia naturesploristo, Alfred Russell Wallace estis tirinta la samajn konkludojn, li aperigis sian verkon en la jaro 1858 sub la titolo "On the origin of species" (Ekesto de la specioj.) La darvina evolucia instruo fariĝis kolono de la biologio.

El PM, februaro 2008 tradukis Donjo kaj Cezar

PS : Indas aldoni, ke la menciita verko On the origin of species ekzistas en Esperanto sub la titolo La origino de specioj. Legu la jenan recenzon.

La pensoj liberas

$
0
0

La pensoj liberas (Die Gedanken sind frei) kanto


La pensoj de la hom’
liberas kaj restas,
laŭ nokta fantom’
kaŝitaj ja estas.
Ĝin hom’ nek divenas
nek ĉenoj katenas.
Do restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’ !

Mi pensas kun plezur’,
kverelojn evitas.
Sekrete mi nur
pri ĉio meditas.
Dezirojn - vi sciu -
malhelpas neniu,
ja restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’ !

Se iu ĵetos min
karceren permane,
mi simple diras lin :
“Vi agas ja vane.
La pensoj trapasos
kaj murojn frakasos
per forta potenc’,
ĉar liberas la pens’.”

Kaj tial ĉe la fin’
mi zorgojn forŝovu,
ke vivgoĵo min
do daŭre plu movu.
Mi povas sentime
beati anime
laŭ sento kaj mens’,
ĉar liberas la pens'’ !

tradukis Cezar
surbaze de traduko de B.Klatil

Rimarko : vortoj de “fluganta folio” (1780)


Anonym
Die Gedanken sind frei


1

Die Gedanken sind frei,
wer kann sie erraten ?
Sie rauschen vorbei
wie nächtliche Schatten.
Kein Mensch kann sie wissen,
kein Kerker einschließen.
Es bleibet dabei :
Die Gedanken sind frei !

2

Ich denke, was ich will
Und was mich beglücktet,
doch alles in der Still,
und wie es sich schicket.
Mein Wunsch und Begehren
Kann niemand verwehren,
es bleibet dabei :
Die Gedanken sind frei !

3
Und sperrt man mich ein
im finsteren Kerker,
das alles sind rein
vergebliche Werke ;
dennn meine Gedanken
zerreißen die Schranken
und Mauern entzwei :
Die Gedanken sind frei !

4

Drum will ich auf immer
den Sorgen entsagen
Und will mich auch nimmer
mit Grillen mehr plagen.
Man kann ja im Herzen
Stets lachen und scherzen
und denken dabei :
Die Gedanken sind frei !



Viewing all 3330 articles
Browse latest View live