Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Fromaĝo el Edamo

$
0
0

Kanto: La fromaĝo de Edamo

Raymond SCHWARTZ

Fromaĝ' el Edamo

(el kantolibro)

Li estis maristo fidela
Kiu post longa vojaĝ'
Al la fianĉino en hejma vilaĝ'
Revenis kun bulo da fromaĝ'

Fromaĝ'el EDAMO-ĝi estu por vi
Pri mia amo la garanti'
Konservu ĝin pie, sub silka paper'
Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper'

Sed nia maristo tuj devis
Iri por nova vetur'
Kaj lia fraŭlino kun plora murmur'
Promesis per plej solena ĵur'

Fromaĝ' el Edamo, mi ĵuras al vi
Ke mia amo nur estos li
Mi gardos vin pie, ĝis mia amant'
Revenos por edziĝi el transmara land'

Kaj ĉiumatene, fidele
Al la fromaĝ` sur bufed'
Ŝi portis du vazojn kun freŝa buked'
Ŝtelita ĵus el najbara bed'

Fromaĝ' el Edamo, vi estos por mi
Pri mia amo la garanti'
Mi ĝoje rekonas, de lia vizaĝ'
La karajn trajtojn nun en tiu ĉi fromaĝ'

Sed ŝia maristo pereis
Ve ! en la ondoj de l' mar'
Ŝi tion eksciis sen antaŭprepar'
Nur per telegrama formular'

Fromaĝ' el Edamo, nin trafis la sort'
Jen telegramo pri lia mort' !
Torente plorante, la bona fraŭlin'...
Distranĉis la fromaĝon kaj formanĝis ĝin !

Imagu

Kantoj ĉe Ĉezar

La fremda soldato

$
0
0

Mortanta arbo

En la lazareton E.L. 14, kiu estis tom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble ĉi tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata ĉi tie, ĉar nur la plej bona personaro utiligeblis.

Dume por la vunditaj soldatoj la kuracistoj estis la neceseaj kaj nur helpantaj kunhomoj, la flegistinoj estis la pli ŝatataj kaj pli amataj kunhomoj. Ofte dum monatoj la soldatoj ne vidis inon, kaj se tamen iu tute neatendite kuris en ilian vojon, estis olda ŝrumpigita kaj nekredeble kota inaĉo, kiu similis al la ina estaĵo imagata de la soldatoj tiel, kiel kelera onisko al papilio. Ju pli longe la soldatoj estis en la milito, ju pli fora ili estis de ilia patrio aŭ de ilia kutima kulturo, des pli iliaj edzinoj, fratinoj, fianĉinoj kaj amikinoj aperis al ili kiel floroblankaj lumfiguroj. Kaj se ili tiam venis vundite en lazareton kaj vidis sin ĉirkaŭataj de la sonĝataj, hele vestataj ĉiam afablaj inaj figuroj, ili fariĝis kiel infanoj.

La komenca timema respekto, kun kiu ili rigardis la flegistinojn ĉe la rekonsciiĝo transiris iom post iom en tian senfinan kortuŝan konfidon, kian povus prezenti ĝin apenaŭ iu alia homa rilato.

Iuvespere oni transdonis en E.L. 14 soldaton, je kiu la ekzamenanta kuracisto konstatis du polmopafojn, ventropafon kaj komplikan rompiĝon de la femuralo, certe pro pafo de grenado.

Estis tre grava kazo. Kaj la viro kuŝis sen konscienco.

Homoj, kiuj estas tie ekstere en la milito, ne plu distingeblas unu de la alia. Sur la vizaĝo, la manoj kaj je la vestaĵo ili ĉiuj aspektas egale. Ĉiuj egale sovaĝiĝintaj. Kaj ankaŭ ilia lingvo estas plej ofte tute sama. Kruda, abrupta kaj dishakita, sen tiuj fajnaj diferencoj, per kiuj la erudicia homo distingiĝas de malpli klera homo. Kaj nur post tagoj, se ili estis plurfoje lavataj, banataj, razataj kaj provizataj per puraj vestoj, revenis iom post iom la tavoloj de civitana estinteco, dum jaroj aŭ eĉ dum generacioj kreskintaj.

Pri la soldato, kiu nun estis transdonita en la lazareton, oni sciis eĉ ne iometon. Oni havis neniujn indikojn. La viro sekve de la turmenta doloro preskaŭ tute malvestis sin, kaj ĉe tio perdiĝis la rekoniga marko. Armilojn, el kiuj oni povus gajni pro la numero signon por apogi opinion, la sanitaristoj ne kunprenis, kaj en la vestoj, ĉar ili eble estis interŝanĝitaj, ne legeblis enkudrita nomo.

Tiel li kuŝis kelkajn tagojn. Kun fermitaj okuloj. Ke li ankoraŭ vivas, palpeblis nur je la frapado de la koro, kaj en longaj intervaloj li laŭte ekĝemis. La femuralo estis splintita. Kaj la ventropafvundon kaj tiun en la polmon oni lasis provizore netuŝitaj.Transportebla li estis neniukaze, jam ne pro la ventropafo.

La ĉefkuracisto donis la ordonon, ke oni ne donu al li iun rimedon, nek por maldolorigo, nek por veki lin, nur la nutradon laŭ preskribita artifika maniero oni enigis lin.

La grupon, al kiu li apartenis, prizorgis la flegistino Malve. Ŝi estis la plej bela ino en E.L. 14, kaj anstataŭ vuali ĝin, la simpla vestaĵo ankoraŭ grandigis ŝian ĉarmon. Ŝi estis juna. Krome ŝi venis el tre nobla familio, ŝi restadis en francaj kaj anglaj penzionoj kaj sciis multon. Ŝia patro estis staboficiro je unu el la du plej gravaj frontoj. Sed ŝi estis la plej fervora, plej atentema kaj plej nelacigebla el ĉiuj flegistinoj, kiuj ĉi tie laboris. Kaj ŝi ĝuste staris iumatene ĉe la lito de la fremda soldato kaj mankaresis lin delikate sur la frunto, kiam li vekiĝis. Li rigardis ŝin mirigite per grandaj okuloj, kies brilo ŝajne venis el longe pasinta tempo. Tiam li fermis la okulojn kaj denove malfermis ilin. Kaj li faris tion plena de nedirebla senkredemo.

Post iom da tempo li remetis lante la kapon, tiel, ke la mano ripozanta sur lia frunto devis gliti karesante trans lian vizaĝon. Jen sentis la flegistino, kion li sopiris, kaj ŝi karesis lian vizaĝon kaj la manojn kiel al infano.

Ŝi volis foriri por doni al li trinkaĵon. Sed li ne volis kompreni tion. Liaj okuloj plenigis sin per horora timo. Flegistino Malve restade staris. Jen li kaptis heziteme al ŝia mano, firme tenis ŝin kaj diris : „Ĉu vi estas flegistino ?!

„Jes“, ŝi diris.

„Vi nomiĝas Malve, flegistino Malve !“

„Pro kio vi scias tion ?“

„Mi ĉiam aŭdis ĝin, dum jaroj, multajn multajn jarojn. En lando, tre tre fore de ĉi tie, kien mi iros denove, de kie iu vokas min. Ĉu vi ne aŭdis tion ?“

„Ne, mi aŭdis nenion.“

„Sed vian nomon mi aŭdis. Malve ! Malve !“ Lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta. „Malve estas mirinda nomo. Tia mola kaj bela kaj kantanta kaj jubilanta kia vi, Malve.“

Jen ŝi ekhavis la ideon, ke li devas esti aŭdinta la nomon en sia senkonscieco de kuracistoj kaj kamaradoj. Ŝi mankaresis denove lian vizaĝon, sendecide, ĉu ŝi voku la kuraciston aŭ, ĉu ŝi prefere atendu ĝis la la malsanulo denove trankviliĝis.

„Vi estas bela, Malve. Mirinde bela. Tiel mi ankoraŭ vidis neniun inon, tiom bela vi estas.

„Ĉu vi ne havas fianĉinon ? Aŭ gepatrojn ? Aŭ belan karan edzinon, al kiu mi rajtus skribi kelkajn vortojn de vi ?“

„Malve, ne estu tiom severa al mi, mi devas diri al vi, kiom bela vi estas. Mi amas vin, ĉar vi havas tian kantantan kaj jubilantan nomon kaj plie, ĉar vi estas tiom bela.“

„Ne tiom eskcitiĝu, alie vi ankoraŭ ekhavos febron. Ne parolu tiom multe.“

„Se vi volas tion, flegistino Malve.“

Li metis sian manon al ŝia vango kaj nestigis sian kapon sur ĝi.

Tiam li komencis denove, pli mallaŭte ol antaŭe, preskaŭ nur flustrante : „Mi neniam havos edzinon, Malve.“

„Tamen, tamen, ni sanigos vin.“

„Ne, mi scias tion. Mi volus havi fianĉinon. Flegistino Malve, estu mia fianĉino. Mia amas vin, ĉu vi ne scias tion ?“

„Jes, mi kredas al vi !“

„Estu mia fianĉino, Malve. Unufoje. Mi estos tuj morta kaj neniam havos edzinon. Diru ĝin rapide, diru ’jes’, antaŭ ol mi devas iri tre malproksimen. Ĉu vi volas esti mia fianĉino ?“

Malve fariĝis ruĝa en la vizaĝo kaj diris mallaŭte, kliniĝante malsupren al li : „Jes, kompatinda amiko mia !“

„Ĉu vi amas min, Malve ?“

La okuloj de flegistino Malve plenigis sin per larmoj : „Jes. Mi amas vin, mia kompatinda kara amiko.“

Kaj li, kun la grandaj okuloj kun la brilo de pasinta tempo, plena de ve-timo kaj plena de tremiga espero, diris flustre : „Malve, kara mia , kara Malve, kisu min.“

Ŝi premis siajn lipojn sur lian brulantan buŝon. Li levis la brakojn ĉirkaŭŝian kolon kaj diris proksime al ŝia orelo :

Mia plej kara Malve.“

Tiam ŝi sentis kiel malfortiĝis liaj brakoj. Ŝi liberigis sin softe.

Sed li estis jam morta.

En tiu momento alvenis la ĉefkuracisto kun la aliaj kuracistoj al la lito, por fari la kutiman matenan ekzamenadon. Li vidis la soldaton, levis la palpebrojn kaj diris al lia helpkuracisto : „Domaĝe, hieraŭ mi ankoraŭ supozis, ke mi povus savi lin : Kaj neniu scias, kiu li estas, kio li estas, de kie li venis, kiu trupoparto, ĉu simpla soldato aŭ oficiro, laboristo aŭ sciencisto aŭ artisto. Serĉato do, kiun eble iu atendos duonon de jarcento.“

Tiam li iris al la sekva lito.

Flegistino Malve staris apogite al vando kaj larmis.

tradukis Cezar

PS : Ret Marut estis germana aktoro, kiu fuĝis kiel aktiva partopreninto kaj cenzoro de la Ruĝa respubliko en Bavario en la dudekaj jaroj de la antaŭa jarcento eksterlanden, kie li tiam famiĝis kiel B. Traven.

Lappar, der Antichrist

Romantradukoj de Donjo & Cezar

Ĉe la koro de la tero

Vilnilkosmo

Historia SAT-afiŝo

Historia SAT-afiŝo

Komunista Manifesto

Manifesto de la sennaciistoj kaj dokumentoj pri sennaciismo

$
0
0

Lanti 1933

EŬGENO LANTI

MANIFESTO DE LA SENNACIISTOJ
KAJ DOKUMENTOJ PRI SENNACIISMO

• • • • • • • • • •

ENHAVO

  • Moto kaj frontpaĝaj indikoj de la 2-a eldono de 1953
  • Enkonduko de la eldonantoj
  • Enkonduko de la aŭtoro
  • Internaciismo
  • Sennaciismo
  • La pozicio de la sennaciistoj antaŭ la esperanta movado
  • Sennaciismo (artikolo en Renovigo)
  • Postulatoj Sociologiaj
  • Letero pri la kvazaŭaj »Aksiomoj«
  • Cerbaj Sekrecioj
  • Aforismoj pri Esperanto
  • Kelkaj difinoj
  • Faksimilo de la skribo de Lanti

La Manifeston enskanis kaj html-igis Gary Mickle surbaze de la 2-a eldono de 1951

DEBATO PRI LA MANIFESTO DE LA SENNACIISTOJ

Komentoj kaj opinioj de legantoj pri ĉi tiu verko
Diskuto en Sennaciulo pri la Manifesto

MANIFESTO DE LA SENNACIISTOJ EN ALIAJ LINGVOJ

Manifeste des Anationalistes d' Eugène Lanti (traduction en français de L. G. Avid et G. Waringhien [pdf])

Manifesto of Non-Nationalists by Eŭgeno Lanti (excerpts in English translation)

• • • • • • • • • •

http://home.arcor.de/gmickle/skk/92ms.html

Faksimilo de la skribo de Lanti

Ni kapablas tion, ni atingos la celon en gloro.

Imagu (tradukis Donjo & Cezar)

$
0
0

John Lennon
Imagu

1

Imagu nin sen dioj.
Ĝi tre facilas, ĉu ?
Kaj sen infero,
kaj super ni nur blu'.
Imagu, ke l' homaro
vivas en la nun'. Aha....

2

Imagu nin sen landoj.
Ne estas pen' por vi.
Sen murdoj kaj herooj
kaj eĉ sen religi'.
Imagu : ĉiuj homoj
vivas en harmoni'.

3

Eble ŝajnas, ke mi revas,
sed mi jam ne solas plu.
Vi iam nin aliĝu
por ke l' mondo pacu. Ĉu ?

4

Imagu nin sen havoj -
vi miros pri l' eblec'.
sen riĉo, sen malsato,
en plena beatec'.
Imagu : ĉiuj homoj
vivos en fratec'.

5

Eble ŝajnas, ke mi revas,
sed mi jam ne solas plu.
Vi iam nin aliĝu,
por ke l' mondo pacu. Ĉu ?

retradukis Donjo & Cezar

Lennon
Imagine

Imagine there's no heaven
It's easy if you try
No hell below us
Above us only sky
Imagine all the people
Living for today...

Imagine there's no countries
It isn't hard to do
Nothing to kill or die for
And no religion too
Imagine all the people
Living life in peace...

You may say I'm a dreamer
But I'm not the only one
I hope someday you'll join us
And the world will be as one

Imagine no possession
I wonder if you can
No need for greed or hunger
A brotherhood of man
Imagine all the people
Sharing all the world...

You may say I'm a dreamer
But I'm not the only one
I hope someday you'll join us
And the world will live as one

-Ĉe Cezar)

DAO DE JING

$
0
0

Laocio (Laŭzi)

En Esperanton
tradukis Cezar
laŭ Rikardo Vilhelmo

korektis
la ĉina esperantistino
Anniespera

Redakta fino : 17.03.2014

La
PDF-dokumento

troviĝas en la tekstaro
de la klubo Karapaco
en la rubriko filozofio.

Konsilo : Bonvolu legi la PDF-dokumenton de la filozofia verko prefere per Acrobate-Reader. (cez)

Klaus

$
0
0

Rulseĝo

Ni estis tri junuloj, kiuj serĉas ie post la horizonto la ĝustan vojon. Tamara, Udo kaj mi mem, mi nomis min tiam Hagen Hirte. Ŝerce ili diris pri mi, ke mi estas pli simila al Hagen el Tronje. Certe nur pro tio, ĉar ni ĉiuj ĵus legis la Kanton de la Nibelungoj en prozo.

Ni sidas jam dum kvin minutoj triope ĉe la stratrando de bone flegata eta parko de iu urbeto. La domoj sur la alia stratflanko aspektas ĉiuj neoklasikismaj. Ili bezonus novan farbon, sed ili tamen plaĉas al ni, pro la morbida eleganteco, kiun ili elbrilas.

Tamara montras al kiĉa orielo, kiu aspektas kiel tureto de burgfraŭlino, kaj diras : "Tie mi volus loĝi, for de vi ambaŭ, aĥ, tio estus bela !"Ŝi diras tion, ĉar ni survoje jam plurajn fojojn mokis ŝin, pro pura plezuro. Sed Tamara trovas tion ne tiel plezuriga kiel ni. Ni prefere ne respondas, ĉar ni iel sentas, ke ŝi pravas pri sia kritiko kontraŭ ni.

Kompreneble ni ne serioze kverelas, tute male, estas ja dimanĉo, kaj ni volas ĝui tiun liberan, sunplenan, gajan tagon. Ni trampis ĝis ĉi tien. Ni faras nur paŭzon kaj la efektiva celpersono estas konato, flegisto en hejmo, kiu loĝas en iu vilaĝo, proksime.

Neniu el ni pensas en la momento pri la laboro aŭ la universitato, des pli ni diskutas pri tio, ĉu la vizito ĉe la konato estos sukceso aŭ ne, ĉu li povos helpi al ni aŭ ne, ĉar Udo kaj mi volas forlasi la landon GDR, pri tio ni jam decidiĝis, unue ni volis eĉ fuĝi per padelboato trans la Baltan Maron, sed poste ni delasis de tio, ĉar la risko estus tro granda. Prefere legale forlasi la landon, ni havas ja tempon, sed kiel oni faras tion ? Ni sciis nenion pri tio, kaj tial ni serĉis la respondojn ĉe homrajtaj grupoj, kiuj kunlaboras kun la evangelia eklezio. Estus danĝere demandi ilin per telefono. Tial ni trampis.

Tamara ankoraŭ volas fini la studadon. Ŝi ne tiom certas kiel ni, ĉu ŝi vere volas forlasi la landon. Ŝi nur ne volas perdi Udon, sed tion ŝi ne diras.

Ĉe la trampado diino Fortuno helpis nin ĝis nun. Ĉiam denove haltis aŭtoveturigistoj pro ni, kiuj ne volis "preterveturi sian junularon". Mi devis pensi pri la bibliaj birdoj el la montprediko en la evangelio de Mateo, kiuj ne semas kaj ne rikoltas, kaj kiujn Dio tamen nutras. Nu, ni ne posedas aŭton, sed tamen la kara Dio veturigas nin.

Certe, tute normalaj ni ne estas. Surstrate kaj en la aŭtoj ni bruis en fremda lingvo, kiun neniu krom ni komprenis : "Bonvolu eniri en la aŭto, sinjorojn !" diris ekzemple Tamara.

Kaj mi por ekzemplo respondis : "Tamara, kial vi ne prenas la akuzativon, kara, tiu ne mordos vin, haha ?!"

Kaj Udo ekzemple diris : "Tion ŝi neniam lernos, Hagen," kaj rikanis larĝe.

Mi diris, donante ekzemplon, al Tamara : " Permesu, ke mi prezentu min al vi, sinjorino ! Tiel oni devas diri tion, mia kara, nekredeble ke vi studas la amharan je la universitato, kaj tamen vi ne regas la akuzativon, hm ?" Ke Tamara poste tiom paŭtis, mi trovis iom troigita.

"Ĉu cigaredo de la marko "Karo", konata kiel forte venena, agrablus, sinjorino !" demandis ekzemple Udo surstrate.

Kaj ŝi ofendite respondis : "Kion signifas venena, he ? Ha, mi komprenas nun ! Vi jam denove fumis ĉiujn F6-cigaredojn, friponojn, kaj mi fumu la senfiltrajn, kvankam mi pagas la filtrocigaredoj.

"La filtrocigaredojn",Udo respondis.

Kaj tiel plu kaj plu kaj plu ...

Ke Tamara jam tiel bone parolis E-on, kvankam ŝi komencis lerni la lingvon nur antaŭ tri semajnoj, neniu el ni viroj koncedis, ja kial ? Ni ja ankoraŭ ne legis la librojn de la feministino Alice Schwarzer, la plej bona amikino de ĉiuj inoj.Tio ne signifas, ke ni ne ŝatis la studentinon Tamara. Tiam ni lernis Esperanton sur la strato, dum ni marŝis, la dikfingron envente kaj la konversacilibron enmane.

Poste ni konversacias plu en la parko, sidante ĉe blankaj seĝoj kaj tabloj.

Niaj pensoj ŝvebas tiom fore de ĉiuj ĉiutagaĵoj, ke oni devas timi, ke ni tuj ekflugos ankaŭ korpe en la bluegan ĉielon. Tiaj entuziasmaj konversacioj povas esti danĝeraj. Ni lulas nin en tre edifaj pensoj, karesataj de brilanta suno, kiun gloris jam Francisko el Asisi. Ni manĝas nian ambrozion, kiu konsistas el profana rostita kolbaso kun freŝa terpomsalato.

Jen altrudiĝas problemeto. Ni ne scias, kie la vizitoto precize loĝas. Udo elprenas mapon, en kiu eĉ vilaĝoj kun ne pli ol tri domoj estas endesegnitaj. Li diras ridete : "Havu konfidon, ĉio fariĝos bona !" Do, neniu danĝero ! Se eĉ la pedanta Udo diras tion, li certe pravas.

Tamara, Udo, kaj mi cerbumas, sed ne tro. Ni ja havas konfidon. Ĉe la serĉado de la loko ni eĉ iom ĉirkaŭrigardas. Niaj rigardoj vagas al la najbara tablo, ĉe kiu sidas juna kristano kun okulvitroj, kiujn jam la okulkuracisto Zamenhof, la iniciatoro de Esperanto uzis. La surreversa plaketo montras lian evangelian konfesion. La kristano, ruĝbarbulo, ŝvitas en la vizaĝo. Li rigardas senesprime preter nin. Li sidas senmove kaj apenaŭ atentas nin. Apud li ridetas al ni rulseĝisto, kies manoj strange kurbiĝas super la tablon. Kun granda peno li ĉiufoje turnas la kapon al la cigaredomano, se li volas suĉi je la cigaredo.

Tio malagrable tuŝas nin, la rulseĝisto iel ĝenas niajn konsiderojn. Sed ĉar ni estas en dimanĉohumuro, ni ankaŭ nun ne grumblas. Kial la rulseĝisto koncernu nin ? La rulseĝisto sidas ĉe sia tablo kaj ni je nia, tiel tio estas ja en ordo, ĉu ne ? Niaj rigardoj denove vagadas. Ni esperantumas plu kaj revas pri tio, kiel ni ĉiuj kune vizitos Hamburgon, aŭ Stuttgarton, aŭ eĉ Parizon.

"Ja Parizo, Tamara ekkrias !"

"Ja, kaj post Parizo ni veturos al Boulogne sur Mer, kie okazis la unua Esperantokongreso, sur la spuroj de Zamenhof !" mi entuziasme krias.

Estas ĉiuj lokoj, al kiuj ni ne rajtas vojaĝi, ĉar ni kiel civitanoj de la socialisma lando GDR ne veturu en la okcidentan eksterlandon. Tiuj, kiuj estas pli egalaj ol la aliaj, rajtas veturi, sed tiuj estas ja politikaj gravuloj, aŭ perfidaj artistoj aŭ policaj spionoj, aŭ kio ajn, kion ni ne scias. Ni estas nur la nuloj, la randfiguroj en fia ludo. Sinjoro Blanke, la ĉefo de la esperantistoj en nia lando, mem eĉ akademiano en okcidenta organizo, rajtas veturi en la okcidenton, sed ni ne.
Kial tio ? Tion ni ne komprenas !

Tamara, kiu ne volas, ke ni nun ne eĉ pli ekscitiĝos, diras : "Mi havas ideon !"

"Hoho", vokas Udo ree rikane, "Tamara havas ideon, tio estas ja tute nova !"

"Jes, mi havas, karulo", ŝi diras iom malĝoja, ĉar Udo estas ŝia tielnomata koramato. "Mi ja nur volis diri, ke ni eble demandu la ruĝbarbulo, li certe estas flegisto kaj konas nian konaton."

La adepto de la krucumito ne konas lin, sed nun enmiksiĝas la rulseĝisto. Kun zigzagaj korpomovoj kaj tordita vizaĝo li elpuŝas kun konfuzita mieno kaj mola voĉo, ke tiu, kiun ni serĉas, loĝas en la proksima rulseĝista hejmo. "Estas flegisto", li diras, "flegisto en la hejmo, jes ja." Tiam li iom hezitas kvazaŭ li ne povus decidiĝi pri io, sed fine li diras ankoraŭ : "Mi kunvenos, ankaŭ mi devas veturi tien."

"Bonege", Tamara diras por ni.

Mi ekpensas pri tio, kiel li venis ĉi tien. Estas evidente, ke la kristano veturigis lin. Sekve li akompanos nin. Sed venis tute alie. Montriĝas, ke la juna kristano tute ne estas flegisto, sed studento, ke li nur pro afableco kunprenis la rulseĝiston per tramo ĝis ĉi tien. Li tute ne havas tempon kaj estas tre dankema al ni, ke ni transprenos la rulseĝiston por la lasta vojdistanco. Surprizite kaj iom perpleksaj ni nur kapjesas. Poste la bonkora ruĝbarbulo ekiras en la parkon kaj foriĝas inter kelkaj maljunaj kverkoj.

Mi staras konsternite apud la rulseĝo. Nur nun mi vere konsciiĝas, ke la rulseĝo ja ne per si mem ekveturos. Mi komencas ŝovi ĝin. Ni iras trans la strato kun la neoklasikismaj domoj. Udo kaj Tamara ridas pri miaj mallertaj stirmanovroj. Mi ŝajnigas min surda kaj muta kaj ŝovas la rulseĝon per memkomprena mieno, sed tre tre atente. La rulseĝo veturas sur la glata kaj ebena vojo kvazaŭ per si mem. La rulseĝisto, kiu ne estas pli olda ol ni, alridas nin per siaj mokemaj okuloj. Videble li ne havas kaŭzon por plendi. Denove ni estas entuziasmaj. La mondo estas ja tamen bela, ĉu ne ? La damo Suno okulumas al ni kaj en la blua ĉielo naĝas kelkaj blankaj ŝafidoj.

"Plu geamikoj, plu ! Antaŭen !" mi vokas.

"Nur rekte kuraĝe, sinjoro" revokas Tamara,

"...kaj ne flankiĝante" aldonas la rikananta Udo,

"...ni iru la vojon celitan !" mi finas korekte.

La rulseĝisto demandis nin : "Kia lingvo tio estas, kiun vi parolas, ĉu eble la itala ?"

"Ne", mi diras, "tio estas tute alia lingvo, Esperanto."

"Aha", li diras, "la internacia artefarita lingvo, ĉu ?"

Nu, mi klarigas al li la aferon, kaj montriĝas, ke nia konato rakontis jam multon pri tio, ke Klaus eĉ jam pripensis, ĉu lerni aŭ ne lerni ĝin. Mi ne volas eldemandi lin pri tio. Tial mi ŝanĝas la temon. Mi demandas lin : "Amiko, diru, kiel vi nomiĝas, ni ja ankoraŭ tute ne demandis vin pro via nomo, pardonu."

"Nepardoninde, mi estas Klaus", li diras simple, "kaj vi ?"

"Mi, Tamara".

"Mi Udo".

"Kaj mi , Hagen el Tronje", mi respondas ridete.

"Do, sufiĉe morna, sed honesta ulo", diras Klaus, kiu evidente bone legis la Kanton pri la Nibelungoj.

Mi diras senkulpigante min : "Ja ne mi elektis la nomon, sed la du aliaj."

Kvankam la rulseĝo tre bone ruliĝas sur la glata ebena strato, estas tamen sufiĉe da obstakloj, kiujn ni devas preteriri.

Kvazaŭ kapitano Klaus ordonas kiel eviti la danĝerzonojn. Ankaŭ tio estas bela. Ĉio iras glite glate. Estas facile, tiom facile - ĉar ni ankoraŭ veturas sur asfalto. Sed post la eliro el la urbo la vojo subite krute grimpas kaj grimpas. Tio jam ne plu estas tiom facila. Ĉar mi ekŝvitas, mi dividas la laboron kun Udo.

Ŝajne por konsoli nin, diras Klaus : Tiel bone la rulseĝo ne estas, ĝi veturadas iom dekstren." Poste ankaŭ mi rimarkas tion.

Kiam ni estis surgrimpintaj la krutan vojon, la vojo estas dank’ al Karlo Markso denove ebena. La veturigado de Klaus estas ree plezuro. Bela tago, vere ! Pri tia plezuro ni vere ne pensis, kiam ni ektrampis. Por ni gravis nur la celo, pri la vojo ni ne cerbumis. Eble ni ja vere ne estas la montpredikaj birdoj, sed gajaj migrantoj certe ! Kaj ankaŭ ni povus kanti :

Mi migras gaje sur la voj’,
migrado estas mia ĝoj’, mi migras.
Gemastroj, mi nun devas for.
Retenu min en via kor’, mi migras,
migras, mi migras, mi ...

Aŭ eble tio :

Se donas Di’ al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom’,
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom’.

Kvazaŭ Li tuj volas doni ekzemplon, ni vidas en la sekva vilaĝo kermesan amuzejon, certe pro iu vilaĝfesto. Tio aspektas ja alloga : Monto-valo-veturejo, ĉen-karuselo, infana karuselo kun lignaj ĉevaloj, kelkaj diversaj budoj, unu kun rostkolbasoj. Loteria budo, tio estas ja ĉi tie kiel en la vera vivo ! Nu, kaj tial ankaŭ pafbudo ne mankas, por ke la bonaj civitanoj jam frue lernu kiel pafi al certaj celoj. Unue sur florojn, pli poste sur homojn, ekzemple je la limo de nia lando. Ĝisĉiela biertendego staras en la mezo. Apude kunnajlita tabula scenejo, sur kiu baldaŭ ekhurlos la stultiga industrio.

Interese estas, ke ili tie ankaŭ havas librobudon. La budo estas prigluita per buntaj papilioj. Tio nepre estas inda, ĝenerale kaj pro la rokgrupo Iron Butterfly. La vendistino aspektas kiel Pipi Ŝtrumpolonga. Ŝi rigardas invitema al ni. Nu bone, ni interŝanĝas hastajn rigardojn kaj ĉiuj ni kapjesas.
Do, ni eniras la kermeson.

Kun flankrigardo al Klaus ni efikigas liberan eniron ĉe la pensiulo, kiun ĉiuj nomas Fredi. Li estas preskaŭ surda. Ni promesas al Fredi, ke ni nur volas trinki ion, kaj tiam plu. Li kapjesas afable kaj diras nur : "Do, enŝteliĝu ! Sed ne tiom paradu, kondutu laŭorde, ĉu en ordo ?"

"Kompreneble, kion vi pensas, avĉjo ?", mi diras moke, antaŭ ol ni eniras. Ni iras rondon, iom babilas kun Pipi Ŝtrumpolonga, kiu estas bibliotekistino en la agrarkooperativo. Sed por libroj ŝi tute ne interesiĝas, des pli por muziko, ekzemple por Mick Jagger. Ni por Iron Butterfly kaj Jimi Hendrix, Klaus por la klasika muziko de Chopin. Kaj ĉiuj ni estas ŝatantoj de la GDR-popgrupoj Lift, City, Bayon, Renft, kiuj kantadas poezie koditajn ribelemajn tekstojn. Tiel ni do havas komunan temon.

Tiam ni iras en la biertendegon : Mi volas aĉeti bierojn, sed Tamara kaj Udo ja ne trinkas bieron. Pro veto ! Kaj ankaŭ Klaus ne volas havi ĝin. Sola trinki bieron, tion ankaŭ mi ne volas. Tial ni aĉetas verdan asperulan limonadon, kompreneble ankaŭ por Klaus, sed li rifuzas trinki ĝin. En la tendego la diskoteko "Koloseo" je nia peto ludas nian sekretan himnon : La kanto : "Malantaŭ vitro" de la grupo City el Berlino. Ni kunkantas : "Mi disbatis murojn el vitro, rompis la kristal’ Sed estis nur silueta bild’, mi vekiĝis dum fal’. Ĉirkaŭ ni restis floroj el glaci’. .... Kiam mi elvenos do ? Kiam mi elvenos !?"

"Ke la bonzoj tion ne malpermesis, nekredeble, diras Udo, kiu volonte filozofumas. "ĉu ili vere estas tiel stultaj, ke ili ne rimarkas la ironion ?"

Tra mia kapo subite fulmas : Kial Klaus ne trinkas ? Mi demandas lin : "Kial vi ne volas trinki, Klaus ! Ĉu vi ne soifas ?"

"Mi jam trinkis lakton frue, kaj dum la veturo mi prefere ne trinkas."

"Aĥ, tiel", mi nur diras kaj eksilentas hontigite.

Kiam ni estas denove ekstere, ni ankoraŭ aĉetas grandajn vaflojn kaj iras frate salutante al la afabla pensiulo ĉe la enirkaso, kiu ĝuste trinkas bieron. Li etendas al Klaus eĉ manon kaj diras : "Ĉu plaĉis al vi ĉe ni, juna amiko ?"

"Jes", kriegas Klaus, "bonege, kaj dankon, ke vi enlasis nin."
"Nu, nedankinde", diras Fredi, la pensiulo-kasisto, "tio estas ja mia solidara devo, junuloj, mi estis ministo dum kvardek kvin jaroj, ministoj estas solidaraj, mi ankoraŭ kun biciklo kaj karbidlampo veturis al la laboro, ĉiutage dekkvin kilometrojn tien kaj reen, sciu tion !"

"Nu, se tiel estas, Fredi, jen mi ekkomprenas", rimarkas Tamara ridetante, kiu cirkaŭbrakas Fredi kaj donas al li kiseton sur vangon. Fredi tiras la blankajn dikajn brovojn supren kaj ekbrilas, ruĝiĝante pro plezuro li flustras : "Hehe, belulino, dankegon, mia kara."

Kaj Udo subite vokas : "Vivu Esperanto ! Fratoj, manon donu kore !"

Tamara diras : "Kaj la fratinojn, tiujn vi forgesas, ĉu !?"

"Kio, Esperanto ?" diras samtempe Fredi, iom surprizite, "ha jes, Esperanto, pri tio mi aŭdis ion, en Lepsiko la laboristoj lernis Esperanton, estis multaj, en la dudekaj jaroj, jes ja, vi do estas esperantistoj, ĉu ? Tio estas ja tre bona, ke vi faras tion, pri tio mi ĝojas, vere, mi jam pensis, ke ĝi ne plu ekzistas !"

Tamara diris tute fiera : "Ni estas esperantistoj, Fredi !" Kaj iom perplekse ŝi aldonas : "Ĉu eble ankaŭ VI iam lernis Esperanton, Fredi ! Kiam, diru ?"

"Ne ne, nur iomete, mi ja ne havis tempon, tro da laboro, mi jam ĉion forgesis, mia kara, estis antaŭ longe."

Ni estas impresitaj de la modesta interesa Fredi, kiu eĉ konas Esperanton ! Li estas ekster ĉia dubo vera bonulo. Kaj plej prefere ni ankoraŭ restus ĉe li, sed ni devis marŝi plu.

Tie en la foro atendas la horizonto ! Ek do, radoj kaj migrantoj ! Ek, al la horizonto, post la horizonto iros plu !

Ni estas denove sur la vojo kaj Tamara laŭte plendas : "Jes ja, fratoj, haha, ke mi ne ridu ! Eĉ la rulseĝon mi ne rajtas ŝovi, ĉar la grandsinjoroj ne permesas tion ! Kion vi diras, Klaus ?"

Klaus diras iom emabarasite : "Pro mi, jes, mia kara, kial ne ? Mi ne estas grandsinjoro, kara, nur..." Sed li eksilentas.

Udo transdonas al ŝi la rulseĝon kaj diras : "Bonvolu ekveturi, Tamara, kiel aĉe vi pensas pri ni."

Tamara energie ekŝovas, sed jam post kelkaj metroj ŝi karambolas en akra vojkurbiĝo pro iu ŝtono, kiu kuŝas ĉe la vojo. Ho ve, Tamara ekruĝiĝas kaj rigardas senkonsile al ni, preskaŭ pardonpete. Ni estas terurigitaj, nur Klaus trovas tion amuza kaj diras gaje : "Vi ja ne eble volis ĵeti min en la vojfosaĵon ?"

„Ni ekridis laŭte. Sed tion li prefere ne estu dirinta, ĉar Tamara nun tuj paliĝas pro honto. Sed Klaus diras grandanime :"Nu, ne zorgu vin, mia kara, ja nenio malbona okazis !"

Tamara embarasite ridetas kaj ŝovas plu la rulseĝon. Mi antaŭlegas laŭte el konversacilibro. Se Tamara ne scias iun vorton, ni tradukas ĝin por ŝi. Poste mi ekzamenas ŝin laŭ la libro :

Mi : „Kiel vi nomiĝas ?“

Ŝi : „Tamara Bunke.“ (Ŝi moke rigardas.)

Mi : „Bone, do la amikino de Che, kio vi estas laŭ profesio, instruistino pri la amhara lingvo ?“

Ŝi : „Ne, nur studento de la amhara.“

Mi : „En kiu monato vi planas libertempi ?“

Ŝi : „La tuta jaro..“

Mi : „La tutan jaron.“

Ŝi : „Stulta demando !“

Mi : „Ne mia kulpo. Kie vi intencas pasigi vian libertempon ?“

Ŝi : „En Parizo, senkoste ĉe esperantistoj, se eblas.“

Mi : „Kiomope ?“

Ŝi : Kiom kio ?“

Mi : „Ĉu unuope, duope, aŭ triope ?“

Ŝi : „Unuope.“

Mi : „Sen ni ambaŭ ?“

Ŝi. „Jes, kompreneble sen vi kaj sen li.“

Mi : „Kial ?“

Ŝi : „Kial la bananoj estas kurbigitaj ?“

Mi : „Tion vi scias mem, mia kara.“

Klaus subite interrompas nin : „Ĉu vi ĉiuj eble volas fariĝi tradukistoj ?"

Mi estas iom perpleksa, ĉar mi pri io tia ankoraŭ neniam cerbumis. Mi tradukas de certa tempo de B. Traven "La Mortulan Ŝipon" en Esperanton, sed ĉu mi fariĝu tradukisto, pri tio mi ankoraŭ neniam pensis.

Tamara diras : "Mi fariĝos interpretisto por la amhara lingvo. Eble mi iros al Afganio."

"Kaj vi, Udo ?" diras Klaus.

"Nu, mi estas lumigisto en teatro, mi iros al Stuttgart, tie mi havas kamaradon en la lumigista trupo. Tiu jam foriĝis al la okcidento, kaj skribas al mi ĉeokaze pri sia laboro tie. Kiel li fuĝis, tion scias neniu. Estas mistero."

"Kaj vi, Hagen", demandas Klaus plu.

"Mi aĉetos al mi ie en la Nigra Arbaro arbodomon, dek metrojn super la tero, kaj tie mi ekloĝos", mi respondas tute serioze. Sed Klaus, kiu jam iom konas min, ne kredas tion al mi. Tiel ni plezure plu babilas kaj ruligas ĉe tio la rulseĝiston Klaus en sia rulseĝo en la rulseĝistan hejmon. Ĉu tio ne estas grandioza ? Jes, ĝi estas ! Sed laŭdon ni pro tio ne meritas. Estis ja nur hazardo, ĉar ni serĉas la flegiston.

Kelkajn minutojn poste Klaus proponas cigaredopaŭzon. Ni haltas kaj prenas post lia peto la cigaredojn por li el la dorsosako. Klaus insistas pri tio, ke ni fumu de liaj. Estas nur la aĉa marko "Juvelo", sed en senespera situacio la diablo fumas ankaŭ cigaredojn de la marko "Juvelo", ĉu ne ?

Mi rimarkas, ke Klaus estas iom ĝenata, ke ni devas helpi lin. Kia sento devas esti, se oni eĉ cigaredon ne povas fumi sen helpo de aliaj ? Mi ne povas imagi tion, sed respekton mi havas por Klaus ! Kiom da vivoforto devas esti en li, ke li eltenas tiun vivon kun tioma humuro ?

Antaŭ la celo ni ankoraŭ dubas ; ĉu vere estas la hejmo ? Malproksime de ĉia civilizacio, la domoj aspektas iom tiel kvazaŭ oni kaŝis ilin intence. Pro honto, ke tiaj handikaptitoj en la socialismo ekzistas, ĉu ? Tiuj, kiuj formetis ilin ĉi tien, certe tute laŭte ekkrius, ke ne ! Ke estas tute alie. Sed kial pro ĉio en la mondo ili tiukaze devas vivi ĉi tie ? Kvin kilometrojn for de la urbo kiel sur insulo, kvazaŭ kiel punkaptitoj ?

Belulino Suno nun estas en la zenito kaj radias agresive, la ŝvito elfluas el ĉiu haŭtporo. Ĉu ni vere trovos la flegiston ?

Klaus ekkonas kiel la unua, ke vere estas la hejmo. Li montras al la platovojo de la eniro. Do, ni alvenis. Pli bone : Klaus alvenis. Ni ŝovas lin internen, kie li tuj estas akceptata de flegistino.

Ŝi estas malkontenta kun li : "Klaus, kie vi nur restis, ni ĉiuj jam senpacience atendas vin !"

Baldaŭ algapas nin tute eksterordinara rondo da kafotrinkantoj ĉe la longa tablo en la kultura ĉambro, kiu estas feste aranĝita. Ili kolektiĝis tie, sidante sur siaj rulseĝoj kiel kafoklaĉrondo, kiu ankoraŭ devis atendi je la plej grava persono de la tago.

Estas Klaus, kiu hodiaŭ havas sian naskiĝtagon, kaj kiu tute ne diris tion al ni !

Ni ekscias, ke Klaus propre devis atendi ĉe la blankaj tabloj en la parko ĝuste je tiu flegisto, pro kiu ni venis, kiun ni serĉas. Nu, tion ni povintus havi pli facile, ĉu ? Sed kion fari ? Nun ni estas ĉi tie, kaj nenio restos al ni krom atendi lin. Kaj tial ni sidiĝas al malgranda tablo apud la granda festtablo, ĉar tiu estas jam tute okupita. Multaj rulseĝistaj okuloj rigardas scivoleme al ni, ni estas embarasitaj kaj plej volonte kaŝiĝus post unu el la senvidebligaj maskoj, kiuj en fabeloj tiom ofte estas uzataj en tiaj okazoj.

Kvankam ni estas embarasitaj, ni iras al Klaus kaj gratulas lin je lia dudeka naskiĝtago. Ni ĉirkaŭbrakas lin, homon, kiun ni matene ankoraŭ ne konis ! Udo prenas por Klaus la trinktigon el la dorsosako kaj Tamara ŝovas la kukon tien antaŭ lin, kie li perbuŝe povas deŝiri pecon post peco.

Bidermajra honestulo kaj revoluciulo

$
0
0

Povra poeto, de Spitzweg

Spitzweg - Bidermajra honestulo kaj revoluciulo

Je la 200-a naskiĝtago de la pentrinta apotekisto Karlo Spitzweg

Ankaŭ, se li ne skandas versojn, sed nur kraketigas pulon : „La povra poeto“ faris grandan karieron. Tiu ĉi provlabaro por akiri submajstrecon – kaj ĝis nun certe lia plej fama bildo – estas nekredeble, sed vere, estis rifuzita de la Bavara Arta Unuiĝo en la jaro 1839, ĉar ĝi validis kiel atako kontraŭ la nobla poeta idealo de la romantikaj tempokunuloj. Sed nun oni arĝentigas ĝin. Je la ducenta naskiĝtago de la pentristo la federacia ministerio pri financoj de Germanio stampigas dek-eŭro-memormoneron kun la motivo de la naiva germana poeto, kiu varmigas sin kun sia pinta ĉapo en la lito.

Tiel ili ĉiuj ŝajne estas, la kapricaj herooj de tiu bidermajra honestulo inter la germanaj pentristoj : kompatindaj pro sia soleco, priridetindaj pro sia groteskeco, ŝatindaj pro la sindediĉo al siaj splenoj. Egale, ĉu estas la „Amiko de kaktoj“, ĉu „La eterna fianĉulo“, ĉu „La librovermulo“, ĉiam ili movas samtempe la koron kaj la ridomuskolojn. Tio faris el Spitzweg (1808 – 1885) unu el la plej ŝatataj pentristoj de Germanio : Ĉiuj pensas, ke ili scias lin. Sed multaj subtaksas lin kiel nuran sendentan idiliiston.

Sed li tute ne estas sendenta, kvankam liaj bildoj ofte aspektas bidermajraj. Eĉ la trabfakaĵaj gablaj trankvilaĵoj de la „Ĝenata rendevuo“ trompas, kiel pruvas tion la malplenigo de la pispoto. La motivo memoras pri la amara Germanio-eposo de Henriko Heine kaj pri la sarkasmaj karikaturoj de Vilhelmo Buŝ. Spitzweg, kvankam li estis aŭtodidakto, frekventis la lernejon de la francaj satiristoj. Ilian malicon kaj akrecon li mildigis nur per la kolora lumo de Jan Vermeer.

Propre la komercista filo el la bavara Unterpfaffenhofen estis sur la plej bona vojo en bone prizorgatan burĝecon, kiam li, post la morto de sia patro en la jaro 1833, interŝanĝis la apotekistan pistujon kun la peniko. De la interezoj li povintus vivi sen zorgoj, se tiam ne estus estinta la ĥolero, kiu interalie transmondigis lian kolegon Eduard Schleich.

Spitzweg, laŭ naturo timema, fuĝis, kio kondukis lin al Londono kaj Parizo, al Vieno, Prago, Dresdeno kaj Frankfurto. Lia hipokondrio troviĝis en stranga kontrasto al lia forto, kun tridek kilogramojn peza pentristosako li migris tra la Alpoj. Amiko Schleich komence vojaĝis kun li kaj pli proksimigis la amatoron al la pentrado de pejzaĝoj, tiel kiel aliaj pentristo-amikoj anstataŭis por li la art-akademion. La kompleta verkaro de Spitzweg el 14 mil pentraĵoj kaj preskaŭ 5 mil desegnaĵoj entenas pli da pejzaĝaj bildoj ol ĝenraj surscenigoj, kvankam la lastaj famigis lin.

Ekde la jaro 1844 li laboris en Munkeno kiel ilustraĵisto por la „Flugantaj folioj“, respublika batalkomunikilo. En la revolucia jaro 1848 li aliĝis kiel muskedisto al la artista korpuso de volontuloj. Sed la revolucio malsukcesis kaj la pentristo vojaĝis al Francio, kie li alproprigis al si en la vilaĝo Barbizon ĉe la artistoj la spateladon - kaj kolorpunktan teknikon de la fruaj impresionistoj – longe antaŭ ol la nova maniero fariĝis konata en Germanio.

Spitzweg akiris ĝeneralan akcepton, laste per bildoj en la formato de cigaredoskatolo. En la jaro 1868 li fariĝis honora membro de la akademio de Munkeno, en 1879 la internacia ekspozicio en la vitropalaco de Munkeno montris liajn bildojn apud la verkoj de la francoj Corot, Courbet kaj Manet. Tamen li loĝis plu en mansardo, ĉar li vendis maltro da bildoj. En la jaro 1885 li mortis sepdeksep-jara je apopleksio.

Nun liaj verkoj jam por milionprezoj estas aŭkciataj. Kaj artŝtelistoj ne plu povus kaŝe vendi ilin, ĉar ĉiu infano konas la geniulon.

trad. Donjo & Cezar el la felietono de FAZ

PS : Cezar : Povra poeto (poemo)

Tibetanoj kiel apaĉoj de la nuno

$
0
0

Ian Buruma

Ĉinio ne ekspluatas Tibeton, male - sed ĝi postulas de la tibetanoj multekostan prezon : la rezignon pri ilia vivstilo

Ĉu la tibetanoj estas damnitaj al tio iri la vojon de la indianoj ? Ĉu ankaŭ ili estas reduktataj je la nivelo de nura turista atrakcio kaj strate devos vendi malmultekostajn memoraĵojn pri iam granda kulturo ? Tiu malĝojiga sorto ŝajnas fariĝi pli kaj pli reala.

La ĉinoj havas grandan responson. Sed la sorto de la tibetanoj estas ne nur demando pri duone kolonia subpremo. Oni ofte forgesas, ke en la mezo de la dudeka jarcento multaj tibetanoj - antau ĉio la edukitoj en la pli grandaj urboj - estis tiom avidaj modernigi sian socion, ke ili rigardis la ĉinajn komunistojn kiel aliancanojn - en la batalo kontraŭ la regado de monaĥoj kaj terposedantoj, kiuj havis hejme servutulojn. La juna Dalajlamao mem montris sin impresita en la fruaj kvindekaj de la dudeka jarcento pri ĉinaj reformoj kaj verkis poemojn por la laŭdo de la gvidanto Mao.

Sed bedaŭrinde tio finiĝis per tio, ke la tibetaj komunistoj detruis la tibetan socion kaj kulturon anstataŭ reformi ĝin. La religio en la nomo de la oficiala marksisma ateismo estis forbalaita, monaĥejojn kaj tempoljn oni detruis (ofte kun la helpo de la tibetaj Ruĝaj Gvardioj). Nomadojn oni devigis vivi en aĉaj betonsetlejoj. Kaj la Dalajlamao kaj lia sekvantaro estis devigitaj fuĝi al Barato.

Tiaj aferoj tamen ne estis limigitaj je Tibeto. La detruo de tradicioj kaj la kultura reglamentigo ekzistis ĉie en Ĉinio. En certa senco la tibetanoj estis traktataj malpli krude ol la plimulto de la ĉinoj. Same tiom malmulte sole la komunistoj endubigis la unikecon de Tibeto. Tiel klarigis generalo Chiang Kai-shek en la jaro 1946, ke la tibetanoj estas ĉinoj. Se liaj naciistoj estus gajnintaj la civitanan militon, li certe ne estus koncedinta al la tibetanoj la sendependecon.

La budhaismo de Tibeto certe estas forte damaĝita, sed ankaŭ la ĉina komunismo travivis la ruinigon de la dudeka jarcento nur kun peno. La evoluo en la direkto de la kapitalismo kompreneble estis eĉ pli ruiniga por la tibetaj tradicioj. Kiel multaj imperiismaj potencoj Ĉinio legitimigas sian politikon per la atentigo pri ties materia uzo. Post jarcentoj de la detruo kaj neglekto Tibeto profitas de enormaj amasoj da ĉina mono kaj ĉina energio. La tibetanoj ne povas plendi pri tio, ke ili ĉe la transŝanĝiĝo de Ĉinio estas neglektitaj de tria-mondo-vrako al rapide evoluiĝanta aŭtonoma regiono.

Sed la prezo por tio en Tibeto estas pli multekosta ol aliloke. Regiona identeco, kultura multflankeco kaj tradiciaj artoj kaj moroj ĉie en Cinio estis tombigitaj sub betono, ŝtalo kaj vitro. Kaj ĉiuj ĉinoj spiras same anhele la saman malbonan aeron. Sed la etnaj ĉinoj almenaŭ povas fieri pri tio kiel nacio povi festi releviĝon. Ili povas sunbani en la nova potenco de Ĉinio kaj en materia bonfarto. Kompare al tio la tibetanoj povas partopreni tiun senton nur en tioma grado, kiom ili fariĝas ĉinoj. Se ili ne faras tion, ili povas nur plendi pri la perdo de sia identeco.

La ĉinoj eksportis sian version pri moderna evoluo al Tibeto - ne nur kio koncernas arkitekturon kaj infrastrukturon, sed ankaŭ en formo de homoj. Kaj tion ondon post pondo : negocistoj el Siĉuano, prostituitinoj el Hunan, teknokratoj el Pekino, partiaj kadroj el Ŝanhajo, magazenposedantoj el Junan. La plej multaj enloĝantoj de Lhaso ne plu estas tibetanoj. La plej multaj homoj kampare estas tibetanoj. Sed ilia vivstilo certe tiom malmulte transvivos la ĉinan modernigon kiel transvivis la vivstilo de la apaĉoj en la Unuiĝantaj Ŝtatoj.

Ĉar en la tibetaj lernejoj kaj universitatoj la instruado okazas ĉine, ĉiu devas subiĝi al ĉinaj normoj, almenaŭ, se ŝi au li volas esti pli ol etkamparano, almozpetulo aŭ vendisto de malkaraj ornamaĵoj. Kun aliaj vortoj : li devas fariĝi ĉino. Eĉ la tibetaj intelektuuloj, kiuj volas studi sian propran klasikan literaturon, devas fari tion en la ĉina versio. Dum tio ĉinaj kaj aliaj eksterlandaj turistoj alivestiĝas sin per tradiciaj tibetaj vestoj por lasi fotografi sin antaŭ la malnova palaco de la Dalajlamao.

La religio nun en Tibeto kiel en la cetera Ĉinio estas tolerata, sed severe kontrolata. Turistcelojn kiel monaĥejoj kaj temploj oni ekspluatas, dume spionoj de la registaro provas teni la monaĥojn laŭlinie. Kiel ni lernis ĉe la plej novaj okazaĵoj, ili ĉe tio ne estis tute sukcesaj, la rifuzo fare de la tibetanoj esta tro radikiĝinta. En la pasintaj semajnoj tiu kolero eksplodis - unue en la monaĥejoj, tiam sur la stratoj. Ĝi turnas sin kontraŭ la etnaj ĉinoj, kiuj nun vivas en Tibeto kaj rapide modernigas ĝin, kaj kies ĉefaj ĝuantoj ili estas mem.

La Dalajlamao plurfoje klarigis, ke li ne strebas al sendependeco. La ĉina registaro certe malpravas, se ĝi responsigas lin por la perforto. Sed tiom longe, kiom Tibeto estos parto de Ĉinio, malfacile imageblas kiel ties unika kultura identeco povus transvivi. La fortoj, kiuj enviciĝis kontraŭ Tibeto estas superfortaj. Estas tro malmultaj da tibetanoj kaj tro da ĉinoj.

Ekstere de Tibeto kompreneble la afero aspektas alie. Kiom ajn forte la ĉinoj eble estingas la malnovan vivmanieron interne de Tibeto - senintence ili per tio eble ekstere vivtenas ĝin. Ĉare ili devigis la Dalajlamaon en la eksterlandon, ili establis diasporon, kiu povus transvivi en pli tradica formo ol ĝi estus estinta ebla en sendependa Tibeto. Diasporaj kulturoj prosperas surbaze de nostalgiaj revoj de reveno. Tradicioj estas ĵaluze protektataj kiel valorplenaj heredaĵoj kaj tiom longe plu donataj, kiom ankoraŭ ekzistas tiuj revoj. Kaj kiu povas aserti, ke tiaj revoj ne iam fariĝas veroj ? La judoj kapablis vivteni siajn revojn preskaŭ dumil jarojn.

de Ian Buruma, tradukis Donjo & Cezar el Sudgermana gazeto, 09.04.08

PS :
Ian Buruma instruas demokration, homrajtojn kaj ĵurnalismon en la Bard College en Novjorko. Li ricevis la Erasmo-premion.
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live