la 28an de julio :
- OF page Dinan 2014.07.28
la 28an de julio :
Heinrich Heine
La sklavoŝipo
1
La kargkomercist' Mynheer van Koek
sidante kunnombras kajute,
kalkulas kaj pri la kargvalor'
kaj pri l' profito entute.
"Bonegas la pipro, bonegas la gum',
amason da ili mi havas.
Enŝipas oro, eburo eĉ -
la nigra varo pli gravas.
Sescent negrojn, ridindis la prez',
mi prenis al mi Senegale.
Kun firma karn' kaj ĉiu tenden'
elastas kvazaŭŝtale.
Mi donis en la interŝanĝ'
ŝtalaĵojn, bidojn kaj brandon.
Okcentprocenta estos la gajn',
se vidos nur tricent la strandon.
Restos de l' negroj duono nur
havene de Rio-Janeiro,
pagos po cent dukatojn al mi
firmao Gonzales Perreiro."
Pro interromp' Mynheer van Koek
nun haltas en sia fervoro,
la ŝipkuracist' envenas al li,
van Smissen, la doktoro.
Li estas skelete svelta figur'-
verukoj surnazas araj.
"Nu, marokirurg'", ekkrias van Koek,
ĉu sanas la negroj karaj ?"
"Jen mian dankon", diris la doktor',
"mi venis, ĉar mi informas,
ke lastanokte la mortec'
progresis kaj enormas.
Po tag' ĝis nun nur mortis du,
hodiaŭ sep formortis.
Kvar viroj, tri inoj - mi tuj sen hezit'
la perdon ŝiplibre raportis.
Mi zorge kontrolis je ĉiu mortint',
ĉar tiu ruza aro
per ŝajna mort' forŝtelas sin
ĵetite al la maro.
De ĉiu mi prenis la ĉenojn for
kaj kiel kutime plue,
mi lasis ĵeti ilin de l' ŝip'
jam enmatene frue.
Elsagis jen baldaŭ el la ondar'
la ŝarkoj, grandaj kvantoj.
Ŝatantoj estas pri negrokarn',
de mi estas pensiantoj.
La ŝarkoj sekvis nin sur la voj'
de l' ŝipo ekde la bordo
La fiaj bestoj elflaras ja tuj
kadavrojn por grasa mordo.
Komikas tiom la observ',
se ŝarkoj kadavrojn mordas !
Jen kapt' je kap' jen kapt' al krur'.
La rest' intestojn distordas.
Vorinte ĉion, petolas la ar'
kontente la ŝipoflankojn,
gapante al mi, kaj ŝajnas eĉ,
volonte dirus eĉ dankojn."
Ĝemante interrompas lin
van Koek : "Kiel mi povos
malhelpi, ke kreskos plu tiu plag' ?
Ĉu sin rimedo trovos ?"
Van Smissen rediras : "Pro propra kulp'
tre multaj negroj jam mortas.
Elspiroj de l' negroj en la hold'
haladzojn ŝipfunden portas.
Kaj pluraj mortis pro melankoli' ;
mortigas la troa enuo.
Sanigos ilin do aer',
muzik' kaj dancoĝuo."
Jen vokas Koek : "Brila konsil' !
Vi saĝas eĉ pli, doktoro,
ol iam la Aristotel' :
de l' granda grek' la mentoro.
La prezidant' de la societ'
en Delft por la greft' de l' tulipo
prudentas tre, sed estas li
rilate al vi nur ŝtipo.
Muzik ! Muzik' ! La negroj do
ekdancu ferdeke de l' ŝipo.
Se iu jam satas de la amuz',
li hope saltu per vipo."
2
De l' alt' el blua firmament'
rigardas stelomiloj
sopire lume kaj kun saĝ',
kun inaj okulaj briloj.
La steloj rigardas al la mar'.
Jen kuŝas vastaj rondoj
en fosforeska purpurfarb' ;
Volupte kveras la ondoj.
Ne flirtas veloj sur l' sklavoŝip'
Laŭŝajn' sen rig', surmara.
Lanternoj briletas sur la ferdek'
ĉe dancmuzik' barbara.
Stiristo violonas nun,
kaj flutas kuiristo,
ŝipbubo batas sur la tambur',
trumpetas la kuracisto.
La inoj, viroj, ŝajnas eĉ cent,
jubile saltante baraktas
freneze eĉ, ĉe ĉiu salt'
la feroj tinte laŭtaktas.
Sovaĝe surstamfas la plankojn la ar'
kaj kelkaj negrulinoj
sin kroĉas volupte al nuda amik'-
eksonas ĝemaj kulminoj.
Gardist', la Maitre des plaisirs,
per vip' stimule pelis
dancistojn pigrajn al gajec' ,
ke ili ĝoju, celis.
Kaj violonad ! Kriad' kaj ĉin bum !
La bru' el la profundo
logas monstrojn de l'akva mond'
el stulta dorm' sur grundo.
Centoble ŝarkoj alnaĝas pro ĝi,
dormeme ili venas ;
kaj gapas al la ŝipferdek',
perpleksas, ne komprenas.
Ne venis jam la matenmanĝ',
oscedaj ŝarkoj, ĝin sente,
malfermas la faŭkojn, makzeloj jen
montriĝas segodente.
Kaj violonad' ! Kriad' kaj ĉin bum !
ne haltas la dancoj pluire.
La ŝarkoj primordas sen pacienc'
la proprajn vostojn ŝire.
Mi pensas, ne plaĉas ŝarkojn muzik'
laŭ multaj el tia ĉi bando.
"Ne fidu bruton sen am' por
muzik' ! Jen Shakespeare el Britlando.
Kaj violonad' ! Kriad' kaj ĉin bum !
Ne haltas la dancoj pluire.
Ĉe l' antaŭmast' Mynheer van Koek
manpreme preĝas suspire :
"Je Kristo, lasu plu vivi por mi
la nigrajn pekintojn, Dio !
Se l' stultaj bovoj incitis vin,
vi scias ja bone pro kio.
La vivon do lasu, pro nia Krist'
mortinta por la homaro !
Se restos malpli ol tricent nur,
mi ne profitos de l' varo."
tradukis Cezar
el H.Heine, Ĉiuj verkoj, volumo 1 p.258
La sklavigo de la "negroj", malpermesita en la britaj kolonioj en 1833, en la francaj en 1848, estis malpermesita de Usono nur en 1865, de Brazilo en 1871, kvankam ilia transportado el Afriko estis jam formale malpermesita en 1826
Glosoj
"Mynheer van Koek"(prononcu : majnhe:r ! vankuk), ŝerca nomo, kiu signifas 'Sinjoro Kuko'.
Maitre des plaisirs (pr. metre deplezir !) : aranĝanto de la kortegaj baloj kaj baletoj. Rio Janeiro : Rio de Janeiro, eksa ĉefurbo de Brazilo.
Erich Fried
Vin
Vin
akcepti tia kia vi estas
tute tia.
Vidi
ke vi estas nur vi
se vi estas ĉio
kio estas vi
delikata
kaj sovaĝa
tio kio volas deŝiri sin
kaj tio kio sin volas karese alpremi
Kiu amas nur duonon de vi
tiu amas vin ne duone
sed tute ne
tiu volas pritranĉi vin
amputi
kripligi
Vin akcepti tia kia vi estas
ĉu tio estas facila aŭ malfacila ?
Ne dependas de tio kun kiom da
antaŭpensado kaj prudento mi akceptas vin
sed kun kiom da amo kaj kun kiom da
vaste etendita sopiro je ĉio -
ja ĉio
kio estas VI MEM.
Kun via varmo
kun via frido
kun via boneco
kun via obstino
kun via volo
kaj via nevolo
kun ĉiuj el viaj gestoj
kun via senbrideco
malkonstanteco
konstanteco
Tiukaze
akcepti vin tia kia vi estas
eble tute ne plu estas
tiom malfacila
tradukis Donjo & Cezar
FORGESO
Kito Lorenc
Se mi forirus
mi lante forgesus viajn okulojn
super viaj rigardoj fermiĝus la herboj
Se mi forirus
mi lante forgesus viajn lipojn
super viaj lipoj fermiĝus la sablo
Se mi forirus
mi lante forgesus vian vizaĝon
super vian rideton ruliĝus ŝtono
Se mi forirus
mi rapide forgesus vin
Forgeso estas bela vorto por morti.
trad. Cezar
Kito Lorenz : Forgeso
Laboristoj ĉiuj landoj
Unuiĝu en SAT-rond !
Malgraŭ mastroj vin komandoj,
Unu lingvo unu mond'
Solidare kiel bloko,
ek al nova mondsoci' !
Pri kutimoj nia moko,
kontraŭ dogmoj la raci"
Pri kutimoj nia moko,
kontraŭ dogmoj la raci'.
En mallumaj laborintoj
Del' nacia kredokult'
marŝas miloj da lernintoj,
Jam libera je la stult" !
ruĝa-verda SAT emblemo
Nin instigu al batal'
Klasa frat' kun toleremo,
Jen komuna ideal' !
Klasa frat' kun toleremo,
Jen komuna ideal' !
Sama sort' sur sama tero…
Ĉiu homo estas frat' !
Vivi volas en libero
Sen katenoj de la ŝtat' !
Donu fortojn malavare,
Kunlaboru por sukces' !
Kaj grandnombre ĉiujare,
Al tutmonda SAT-Kongres !
Kaj grandnombre ĉiujare,
Al tutmonda SAT-Kongres !
Laŭ la retpaĝo de SATeH el kiu fontas tiu artikolo, la SAT-himnon oni kantis unuan fojon dum SAT-kongreso de Linz en 1955. La muziko estas la melodio de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven : "Odo al la Ĝojo".
Cezar
PER VELŜIPO
Neniujn riproĉojn, bonvolu, li diris.
Mi ne volas devi defendi min.
Vi devas esti prudenta.
Lasu tempon al mi, kaj ĉio troviĝos.
Mi petas vin, ne estu malgaja.
Ni :
manĝos restoracie,
trinkos vinon, aĉetos vestaĵojn,
kaj per velŝipo,
nur vi kaj mi, tute for, vi kaj mi.
Sed nun mi devas foriri.
Mi ree telefonos vin.
Neniujn riproĉojn.
Troviĝos.
Ne malgaju.
Prudentu.
Lasu tempon al mi.
Ne devigu min al defendo,
ne troviĝis la tempo,
prudentu,
lasu ĝin,
diris li.
Tradukis Donjo & Cezar
Rimarko : La aŭtoro estas juna germanino, sed ŝian nomon mi bedaŭrinde ne plu scias... jen stranga afero, sed ankaŭ tio povas okazi al la tradukistoj, ke ili simple forgesas noti tion. Sed la poemo ankaŭ sen verkista nomo pripensigas homojn. (cez)
Kaj kiel nomiĝas la ŝtuparo, sur kiu laŭdire ree tute hazarde elglitis vi ?
ENDOMAJ MISTRAKTADOJ
„Batu bovon ĉe ĉiu dua plugosulko kaj virinon ĉiun duan tagon.“ La postulo de la hinda proverbo estas sekvata de viroj en la tuta mondo, sendepende de la religio aŭ de la socia pozicio. Mondvastaj studoj pruvas, ke inter 20 kaj 59 procentoj jam de la intimpartnero estis batitaj.
Mistraktadoj fare de la edzo, de amiko aŭ de vivpartnero apartenas ĉe multaj inoj kaj ties infanoj al la ĉiutaga vivo. Ĉirkaŭ 25 procentoj de ĉiuj inoj en Germanio travivis jam manierojn de korpa kaj seksa perforto aŭ ambaŭ formojn fare de aktuala aŭ de pli malfrua vivpartnero. Inoj estas boksataj de viroj, tretataj, gorĝe premataj, je la hararo tirataj, per objektoj priĵetataj aŭ puŝataj malsupren la ŝtuparon. La spektro de la mistraktadoj estas ampleksa.
Salajro, edukado aŭ la aĝo ĉe tio tute duarangas. Endoma mistraktado estas la plej ofta kaŭzo por la vundiĝoj de inoj, pli oftaj ol trafikakcidentoj, atakoj kaj perfortoj kune. La propra hejmo estas la plej danĝera loko por ino.
Viraj mistraktadoj en Germanio kontraŭ inoj kaj knabinoj kostas la solidaran komunumon ĉiujare 14,8 miliardoj da eŭroj, jen la kostoj por justico, polico, kuracistaj servoj kaj laborakcidentoj. En 95 procentoj de la endomaj mistraktadoj la inoj estas la viktimoj kaj la viroj la deliktintoj. Ĉiujare fuĝas vivpartnerinoj kun siaj infanoj en inodomojn.
Jam 25 jarojn ekzistas inodomoj en la Federacia Respubliko Germanio. Ili validas kiel nerezignebla parto de la sociala infrastrukturo por la protekto de inoj kaj de ties infanoj kontraŭ la misktraktadoj de viroj. Por multaj inoj la fuĝo en inodomon estas la ununura eblo fuĝi de partnereco, kiu estas por ili kaj la infanoj tro danĝera. Spite tion ĝis nun ne eblis sukcesigi respublike vastan sekuran financadon, kiu de la mistraktitaj inoj ne postulas eĉ transpreni la kostojn, precipe la responson por la financado de la restado en inodomo.
Diabla cirklo de perforto
La travivado de timigoj, humiligoj, de anima krueleco kaj de brutala korpa kaj seksa perforto interne de la „ŝirmejo“ de la propra privata sfero malfaciligas al la koncernatino zorgi pri helpo, ĉar la atakanto kaj deliktanto samtempe estas la patro de la infanoj. La viro, kiun ĝi amas aŭ amis. La tielnomata „privata sfero“ en tiu kazo gardas la deliktinton : Najbaroj, gekonatoj au eĉ la polico estas en embaraso, se temas pri tio preni klaran pozicion kaj verdikti la deliktinton. Perfortemaj partneroj krome provas izoli la inon kaj malpermesas kontaktojn al amikoj kaj parencoj.
Mistraktadoj en la partnereco neniam estas unikaj okazaĵoj, plej ofte eskaladas la perfortema konduto de la viro. Spite al montrita pento li pli frue aŭ pli malfrue ree ekbatos.
Pro timo pri novaj perfortaj konfliktoj silentas multaj inoj. Eĉ post akra mistraktado ili ne denuncas ĝin. Tiel ekestas diabla cirklo.
Sed precipe endanĝerigitaj estas inoj ankaŭ post la disiĝo : Multaj perfortoj okazas tial, ĉcar viroj timas, ke ŝi forlasas ilin. Ne nur la inoj estas en danĝero : 70 procentoj de la mistraktantoj ankaŭ batas la infanojn kaj misuzas ilin sekse.
Kion fari, se mia partnero fariĝas perforta ?
Klarigu dekomence, ke neniu viro havas la rajton korpe perforti vin kaj vin trakti sen respekto.
Post mistraktado : Ne akceptu liajn senkulpigojn kaj ne esperu pri pliboniĝo, ĉar perfortema viro povas esti vivdanĝera por vi.
Lasu la respondecon je li ! Vi ne kulpas tion. Ekzistas nenio, kio pravigas korpan perforton kontraŭ vi !
Ne hontu paroli kun konfidaj personoj. Lasu vin konsoli kaj permesu helpon, parolu pri la travivita.
Se vi ne kunvivas kun la viro, finu la rilaton tuj. Atentu pri tio, ke vi ne plu estos sola kun tiu persono. Estu ekstreme memgarda, ĉar post la disiĝo la danĝero estas granda, ke li postspionas al vi kaj vin atakas.
Se vi kunvivas kun la viro, preparu vian fuĝon : Paku sakon por ekstrema kazo (kun ĉiuj gravaj paperoj kiel indentigilo, laborkontrakto, konteltiraĵoj, asekurkarton por malsanuloj ktp.) Parolu pri eventuala ekstremkazo kun najbarino aŭ amikino. Prizorgu al vi la adreson de la inodomo en la proksimo. Malfermu propran konton kaj fermu vian konton por la mistraktinto, se li havas aliron al via konto.
En akuta minaco : Fermu vin en ĉambron kun telefono kaj voku la policon aŭ forlasu la loĝejon kaj fuĝu al informitaj najbaroj, en magazenon aŭ en restoracion. Sciigu de tie la policon.
Se vi vokas la policon, insistu pri tio paroli disigite de via perfortema partnero kun la oficisto. Atentu pri tio, ke la polico sekuirgas pruvojn kaj faras fotojn. Raportu pri tio, kio ĝuste okazis kaj rakontu ankaŭ pri pli fruaj mistraktoj. La polico povas helpi al vi sekure forlasi la loĝejon kaj voki kuracistan helpon aŭ restadigi vin en inodomo.
Nepre petu ĉe la responsa polica oficejo pri informmalpermeso, por ke la mistraktinto ne trovu vin.
Interkonsiliĝu kun kompetentaj personoj pri via plia agado – ekz. pri propono al kriminala proceso.
Helpofertoj
Ĉe akuta minaco estas pli bone serĉi rifuĝejon en inodomo. Tie inoj ricevas ankaŭ ampleksajn konsilojn. Inodomoj estas protektataj portempaj loĝeblecoj por inoj de ĉiu nacieco kun kaj sen infanoj. Il povas tage kaj nokte telefoni al la inodomo. La adresoj de inodomoj estas sekretaj. Viroj ne havas aliron. La restado en la inodomo estas senkosta. La inoj prizorgas sin kaj la infanojn mem. La restado en inodomo ne aŭtomate sekvigas disigon de la partnero. La oficejo por eksterlandanoj ne estas informata.
Kiel vi povas helpi - kiel kolego/ino, amik/ino frato kaj fratino ?
Nepre akceptu, kion koncernatino rakontas al vi. Montru komprenon, ofertu konsilon, ŝirmejon, protekton, gardon kaj kuraĝigon !
Forlasu ĉiujn riproĉojn, la viktimo ankoraŭ sufiĉe ofte turmentos sin mem per tiuj.
Ofertu praktikan helpon.
Informojn por informacioj por konsiulantoj kaj koncernatoj ofertas la kodisko M AVA1 kun parolata traduko en sep lingvojn. Ĝi senkoste mendeblas ĉe la broŝurservo de la Federacia ministerio por familio , pensiuloj, inoj kaj junularo. Tel. 0180/5 329 329, Fakso 0228/930 49 76 aŭwww.BMFSFJ.de
Efikoj al inoj kaj knabinoj
Sperti perforton fare de partnero, sin do travivi senpotenca kaj senhelpa al tiu, estas por inoj traŭmata travivaĵo. Al la korpa vundiĝo aldoniĝas la anima turmento. Se ripetiĝas la agoj de perforto ekzistas la danĝero pri daŭra traŭmatizado. La personeco ŝanĝiĝas : La koncernata ino ne plu transprenas la iniciaton, ŝi fariĝas indiferenta . Emocie distancite, ŝi provas savi la internan kernon per tio, ke ŝi permesas nek doloron nek malĝojon al si. Ŝi lernas, ke ĉiu ago povas esti punata. Ŝi fariĝas timema, malagema kaj senhelpa kaj internigas fine la dezirojn kaj la malsanecan pensdadon de la deliktulo. La ino kiel viktimo sentas sin kulpa. Kulpo estas komprenata de ŝi kiel eblo povi doni al la nekomprenebla aferon iun sencon kaj almenaŭ parte regajni la kontrolon kaj la memregadon.
Kompilis kaj tradukis Donjo & Cezar laŭ informoj de la inorajta unuiĝo TERRE DES FEMMES.
HEINE ĈE CEZAR
Heine kaj la amo
Heine pri Donkiĥoto
Heine : Amata ni sidis kune
Heine : Bonŝanc' estas flirtema damo
Heine : Demandoj
Heine : En admirinde bela maj'
Heine : Frenezemo
Heine : Junulo amis inon
Heine : Kie ?
Heine : Kun obstin' tra l' anim'...
Heine : La papili' al la roz' enamiĝis...
Heine : La plej belan amproponon...
Heine : La rondo sidante tetable
Heine : La sklavoŝipo
Heine : Lorelaj
Heine : Vi amas min mi scias
En la interno de la citadelo ĉio estas permesata
Moralpredikantoj, toleremkontrol istoj, impostkolektistoj : ili ĉiuj atakas la privatan sferon, kvankam tiu estas la ŝirmejo de la libero
Libera estas tiu, kiu ne estas atakata. Privateco estas la citadelo de la persona libereco. Ĝi protektas kontraŭ eksproprietigo kaj kontraŭ tio esti metita sub personan kontrolon, kontraŭ sintrudemon kaj kuratorecon, kontraŭ potencon kaj devigon. Al nerajtigitoj la eniro estas malpermesita. La fortikaĵo certigas la memstarecon kaj la memdeterminon. Nedezirataj atakoj estas repuŝataj je ĝiaj bastionoj. La aliro al personaj datenoj estas same barita kiel la aliro al la intimejoj.
Kiel ĉiu libero privateco estas unue negativa. La muroj estas bastionoj kontraŭ eksteraj penentrantoj kaj internaj perfiduloj. Ili estas defendataj per tio, ke oni rezervas siajn sekretojn per tio, ke oni metas barojn al fremdaj enmiksiĝoj, per tio, ke oni forigas ŝtate okupitan terenon por la sociala distanco. La privatulo tre ŝatas distancon. Ĉar homoj ĉiutempe lezeblas, ili ĉiam reciproke povas esti danĝeraj. En la fizika konstitucio de la Homo Sapiens la privateco trovas sian lastan kaŭzon. Kelkaj provas ŝovi alian personon flanken, submeti ĝin, limigi ties moveblecon, direkti ties sentojn, pensojn kaj gestojn, havigi al si ties korpon kaj menson. En ĉiu socio la unuopulo sekve devas defendi sian lokon kontraŭ senrajta enmiksiĝo. La privata sfero tenas aliajn en sekuriga distanco kaj havigas al la persono ejon en la mondo.
La atakantoj estas multaj. La armeo de la penentrantoj etendiĝas de zorgemaj gepatroj, misfidemaj parencoj kaj scivolaj najbaroj, memnomitaj moralpredikantoj, toleremkontrolistoj, ambiciaj opiniproduktistoj kaj pensmanieraj pedagoj ĝis la kolektistoj de impostoj, policaj spionoj kaj gardistoj de la karitato. Ili ĉiuj volas esti lasataj en paco kontraŭ la liberorajto de la unuopulo.
La citadelo de la privateco ne estas loko de paca konkordo. En libera socio ne regas ĝojebria frateco. Ĉar la persona libero de indivduo finiĝas tie, kie tiu de alia komenciĝas. Apartenas al la paradoksoj de negativa libero, ke oni ĉiam devas batali pri ĝi. Rajtogarantioj ne multe valoras, se aliaj ne akceptas ilin kaj la ŝtato sub la preteksto de la justeco daŭre donas leĝojn por limigi la individuan liberon. Sekretoj do devas estis sekurigitaj kontraŭ scivolon, privatejoj kontraŭ penetrantojn. Al interne la muro devas esti defendata kontraŭ ribeloj de individuoj. En la privateco muĝas ankaŭ la kverelado de la genroj, de gefratoj kaj generacioj. Ne malofte ili serĉas plifortigon ĉe aliancanoj transe de la digo. Ili malfermas la pordojn, vokas pri jura subteno aŭ partian reguladon, kaj de tempo al tempo privatuloj mem insistas eksteren, por meti sin koste de la postlasitoj en la helan lumon de l' publikeco kaj por venkigi siajn personajn interesojn en la publikeco.
Al la plej grandaj malamikoj de la libero apartenas apud la potenco ankaŭ la socia densiĝo. Ĝi rezultiĝas el la grado de integreco de la socio. Kie ĉiu konas ĉiun, privateco apenaŭ plu rezerveblas. Tiom longe, kiom homoj vivas en fermitaj grupoj kun forta interligiteco, ekzemple en fore situanta vilaĝo aŭ en prizono, iliaj rilatoj estas malvastaj kaj bone kompreneblaj. Tamen internuloj kaj interniĝintoj pagas sian reciprokan konfidecon per la perdo de sia libero. Nenio restas kaŝita al la atentemo de la najbaroj, de la parencaro, de la komunumo. Ĉiu neleĝa agado kontraŭ moralo kaj etiketo tuj estas registrata.
Nur se la distancoj pligrandiĝas kaj la movebleco pliiĝas, kreskas ankaŭ la liberoj. Hastaj renkontiĝoj inter fremduloj ŝparas al la unuopulo intensajn prezentojn de sia interna vivo. Lia personeco ne gravas, lia socia stato estas sen intereso, lia rango ofte eĉ ne ekkoneblas. Anonimeco por la protekto de la privateco ne estas malhavebla. Sur la vilaĝa strato renkontiĝas homoj, kiuj reciproke konas sin. Tute alias la iro tra centro de urbego. Multaj moviĝas senvorte tra la magazenaj stratoj, serpentumas tra la amasoj, taksas rapide la tre fremdajn figurojn, kiuj rapidas renkonte al ili. La paroltemoj inter fremduloj estas limigitaj. Oni povas demandi pri la horloĝa tempo aŭ la vojo, eble eĉ pri la vetero. Nur vizitanto el la kamparo rakontas dum tiu okazo, kiun li intencas viziti kaj kial li ne scias la vojon. Tiu vizitanto nuligas la anonimecon, ĉar la vizitanto timide serĉas en la malagrabla fremda ĉirkaŭejo signojn pri konfideco.
La historia loko de la moderna privata sfero estas la granda urbo. Ĉi tie la kontrasto de privateco kaj publikeco akre montriĝas. Sur la foirejo por varoj kaj vantecoj ne gravas la individuoj, sed la aĉetantoj de la aĵoj kaj la vendistoj de si mem. Ĉe la interŝanĝo de la valoroj la kliento iras de stando al stando, de negoco al negoco. Neniu devas koni la alian, sed ĉiu povas kontaktiĝi kun iu alia. Sur la foiro moviĝas nekalkuleble multaj privatuloj. Ĉiu rajtas eniri ĝin. De tio la privata loĝejo estas tute disigita. Ĝi estas rezervita nur por la loĝanto. En la propraj vandoj neniu povas preskribi al oni, kion faru aŭ kion lasu.
Nur se privataj aferoj estas plu lasataj al la homoj mem, povas disvolviĝi multflankaj formoj de vivo, kiuj donas al socio kolorojn kaj dinamikon. Sociala multflankeco perdiĝas laŭ la grado de la ekstera enmiksiĝo. Opiniopremo samniveligas la sintenojn kaj imagojn de la homoj. Preskriboj subpremas la liberan memstarecon, fremda donado de instrukcioj, fremda gvidado, fremda helpo forprenas de la unuopulo la ambicion mem pensi pri elirvojoj kaj uzi la proprajn fortojn. Ĉiu limigo de la libero obtuzigas la energion de la agado kaj rabas al la homoj la bonŝancon kvazaŭ surkontigi por si mem la entuziasmon de la propra laboro.
Kio ne estas elektita de homo mem, kio limigas kaj gvidas homon, tio ne eniras en la memkonscion de homo. Ĝi estas plu fremda al homo. Por la sociala multflankeco kaj la persona kreskado la libera memstareco estas same nemalhavebla.
Kiel ĉiu libero garantias ankaŭ ne la privateco la morale bonan. En siaj sekretaj karceroj evoluas kelkaj strangaj emoj. La preferoj de la homoj estas malofte valoraj, virtaj, noblaj aŭ belaj. La ekmiro pri la banalaj preferoj de multaj privatpersonoj baziĝas je la erara intermiksado de libero kaj moralo. Libero ne estas virto, sed la antaŭkondiĉo de ĉiu virto. Sed tiom longe, kiom neniu estas damaĝata aŭ prirabata je sia libero, la privataj aferoj estas tabuo. Kio koncernas la privatulon koncernas neniun alian. Privateco estas – kiel la libero - valoro, kiun homoj ŝatas pro ĝi mem. Ĝi ne estas rimedo por celo, sed memcelo.
Apartenas al la origina rajto de ĉiu ne fari uzon de sia libero. Neniu estas devigita al tio efektive uzi tiun liberon, kiun la privata sfero ofertas. Neniu havas la devon sin certigi memkritike pri siaj deziroj kaj agoj. Neniu estas verdiktita al tio sekvi al siaj talentoj, sin mem realigi aŭ eĉ fariĝi pli bona homo. Estas absolute nepermesebla limigi la privatan sferon, nur ĉar homoj rifuzas strebi al tielnomataj pli grandaj valoroj. Kiu faras nenion el si meritas same tiom da privata libero kiel tiu, kiu celkonscie ekuzas la okazon por la perfektigo de si mem. Individuaj kapabloj ne estas publikaj valoroj. Kiu ne eluzas siajn fortojn ankaŭ ne disipas pro tio publikan valoron. Pli bone ol ĉiu regantaro la homoj mem scias, kio estas bona por ili.
Sub la preteksto, ke estu ja nur por ilia plejbono la moderna ŝtato enmiksiĝas en ĉion, kaj eĉ kontraŭ la eksplicite esprimitan volon de siaj ŝtatanoj. Antaŭzorgo kaj prizorgado estas tamen nur nekonvinkaj promesoj. La ŝtato estas nek ejo de la virto nek morala institucio. Ĝi ne gardas la komunan bonfarton kaj ĝi ankaŭ ne estas fonto de patra ŝirmado. La ŝtato estas aranĝata por regi la civitanojn. Kun la pliampleksiĝo de la registradoj kaj la pliigo de la ŝtatservistoj malpliiĝas la libero de la civitanoj. Fore de ĉiu morala progreso la evoluo de la ŝtato havas nur unu direkton.
La justeco, kiun la ŝtato asertas efektivigi, bezonas pli kaj pli da leĝoj, la leĝoj bezonas pli kaj pli da ŝtataj oficistoj, kaj la oficistoj bezonas pli kaj pli da mono de la ŝtatanoj, kiuj de la ŝtatservistoj esperas sen pravigo pli kaj pli da justeco. La citadelo de la privateco gardas tial ne nur la civitanojn. Ĝi konservas la ŝtatpotencon de la tento pli kaj etendiĝi anstataŭ okupiĝi pri la ununura tasko, kiun ĝi devus plenumi : la sekurigo de la libero.
Wolfgang Sofsky, Defendo de la privateco. Disputa skribo. Ĝi aperis en aŭĝusto de la jaro 2007. Eldonejo ; : C.H.Beck (malferma komerca asocio) 158 p. 14,90 Euro ;
trad. Donjo & Cezar
KAI STRITTMATTER
LASTAJ LOTUSFLOROJ
En la malgranda vilaĝo Liuyi vivas ankoraŭ nun ĉirkaŭ cent da maljunaj ĉininoj kun rompitaj, firme bandaĝitaj piedoj.
La knabino.Ŝi sidas sur la sino de la patro, li balancas ŝin, pinĉetas ŝin en la flankon, faras ŝercojn. La knabino ne ridas. Io estas alia hodiaŭ. Estas la drakoboata festo, la aŭguristo opiniis, ke tio estus bona tago. La fratino kaj la avino estas tiom silentaj. La patrino estas strange ekscitita, sur la tablo kuŝas porka ungego.
La dancistino.Ŝi dancis por li antaŭ jarmilo. Li estis poeto, sed ĉar li estis ankaŭ imperiestro, li donacis al ŝi scenejon el oro, formitan kiel lotusfloron, kiu leviĝas brilante el la ŝlimo. Ŝi estis juna kaj dancis sur la ora lotuso „kiel kirliĝanta nubo“. Ŝia delikata piedo tute malaperis en lia mano, iutage ŝi ĉirkaŭvolvis ilin per silkaj rubandoj, jen ili fariĝis ankoraŭ pli etaj, kaj ŝia danco ekde tiam estis senpeza flugo. Ŝi ektremigis lin.
Jen, diras kelkaj, la komenco. Ĉu vere estis tiel ?
Nur tio ĉi estas certa : Tiu imperiestro Li Yu perdis en la jaro 975 sian regnon, li estis la lasta de sia dinastio. Survoje en sian prizonon li ne funebris pri siaj familaj antaŭuloj, kiel tio estus deca. „Anstataŭ funebri“, plendis postnaskito „li staris kun ploroj en la okuloj antaŭ sia haremo kaj aŭskultis la adiaŭajn kantojn de liaj kortumaj belulinoj.“ Li Yu vivis por la beleco. La prezon por tio li ne pagis sola. „Kiom da ĉagreno oni povas elteni ?“, li demandas en unu el siaj poemoj : „Tiom da, kiom la rivero en torentoj povas konduki al la oriento.“ 30 generacioj. Mil jarojn. Kiom da inoj ?
La knabino. La patrino silentas, ĝemas. Ja kial ŝi devis naski kvar filinojn : ili ne povas oferi al la familaj antaŭuloj, ili faras nur kostojn, kaj edziniĝas en aliajn familiojn. La knabinoj dum tuta vivo havigis al la patrino nur malicetajn mokojn. Nun ne faru plian eraron, ŝi pensas por si mem. La filinjeto iam havu bonan edzon, pli bonan familion. „Xiuying, vi fariĝos baldaŭ plenkreska“, ŝi diris iutage. „Malgrandaj piedetoj, vi kresku iom pli lante !“ Je tiu tago la knabino ricevis ŝiajn unuajn ŝuojn, malvastajn kaj pintajn.“ Unue ŝi ne volis havi ilin, kaj kaptis vangofrapon. Ekde tiu tempo ŝi ne plu iris nudapieda.
La patro kaj la onklo ekbruligis siajn pipojn, instruis al ŝi gajajn versojn. En la kantoj plej ofte temis pri maljunaj, plumpe piedaj inoj kun oblikvaj buŝoj, kiuj ne ricevis edzon. La knabino kunkantis, ĉiuj aplaŭdis. Ĉiufoje, kiam la knabino renkontis ekde tiam surstrate inon kun grandaj piedoj, ŝi fermis timigite la okulojn, pro timo pri sia revo : fariĝi la plej bela en la vilaĝo, tiu kun la malgrandaj piedoj. Sed hodiaŭ, kiam la patrino trempas la porkan ungegon en la akvon kaj aspergas per ili la pordofostojn, kaj murmuras : „Por ke ili restu tiel malgrandaj kiel tiuj ĉi ungegoj de porkoj“. Jen en la mamoj de la knabino io kramfe kuntiriĝas. „Kial vi ploraĉas ?“ sakras la patrino. „Sango kaj puso fluas nur pli malfrue.“ La granda fratino prenas ŝian manon : „Ne timu ĝin !“ŝi flustras. „Pensu nur, kiel bele vi estos !“„Vi ja ne volas finiĝi kiel luoluo, flustras la avino. La knabino ektimiĝas, ne, ne luoluo. Tiel oni nomas ĉi tie la inojn de la montotriboj, ĉe la rando de la regno. Necivilizitaj popoloj. Inoj kun grandaj piedoj.
La odoranta lotuso. Kiel silueto antaŭ lanterno. Kuŝigita en la manon de viro. Tiel kiel gracia premsigno en la ĵus falinta neĝo. Tiel opiniis la estetikulo Fang Xun antaŭ pli ol du jarcentoj, piedo bandaĝita plej bone prezentas sian tutan belecon. Fang distingis 58 formojn de la „odoranta lotuso“. „Bambuŝoso“ ekzemple estis malpli pinta ol „Ekaperanta luno“. Mole estu laŭ li la piedo, harmonie volbita, svelta, pinta – kaj kiel eble plej eta. La „Ora lotuso“ estis la malofte atingita idealo. Ĝi mezuris tri colojn kaj dek centimetrojn. Arĝentaj lotusoj estis iom pli grandaj, kaj fera lotuso ekestis, se kamparaninoj provis imiti la urbajn kaj palacajn damojn.
Popolura la bandaĝado de la piedoj fariĝis en la Song-dinastio, je tempo, kiam la disfaliĝema ŝtato estis minacata de alsturmantaj mongoloj kaj konservativaj neokonfucianoj kun ĉiuj restintaj fortoj provis ĉarpenti novan ordon. Tio estis eruditoj, kiuj vidis embuski la pereon de viro en la „vangokavetoj de knabino“, kaj kiuj malpermesis al vidvinoj la denovan geedziĝon, kun la averto, ke „estas malgranda afero malsatmorti, sed granda peko, perdi sian ĉastecon.“
Odorantaj lotusoj. Plej valora trezoro de la ino kaj la plej granda sekreto samtempe. Komence ili estis la privilegio kaj la lukso de la kortegaj damoj. Sed baldaŭ la urbaninoj imitis la „palacan stilon“. Fine ankaŭ kamparaninoj firme ĉirkaŭvolvis al si la piedojn. Duono de popolo kripligis sin. Por plaĉi al la alia duono. Por povi trovi edzon. Ĉu neniam estis pensoj pri ribelo ? La demando denove kaj denove estigas la saman mirigitan rigardon : estis ja la volo de la ĉielo. Ĉiuj faris ĝin.
Oni lavis la piedojn nur en malhela ĉambro. Malpermesita rigardo sur la nudajn piedojn estis preskaŭ la sama kiel la rabado de la virgeco, oni raportas pri patrino, kiu glutigis venenon al ŝia filino, ĉar oni ŝtelis ĉe vilaĝfesto ŝuon al ŝi. „Skarabeto, kiu tiklas kaj tiklas kaj tiklas – kaj kiu ne lasas ekkapti sin.“ Tiel priskribas ravita verkisto la efikon de preterpaŝetantaj lotuspiedetoj al viroj. Naturaj piedoj fariĝis baldaŭ la celtabulo de mokoj. Estis lanternfaristo, sur kies lanterno troviĝis karikaturo pri la grandaj piedoj de la unua Ming-imperiestrino. La viro kaj ties tuta klano, ne malpli ol 300 da homoj, estis ekzekutitaj. Unu escepto de la prezentmalpermeso ekzistis : publikaj beleckonkursoj en lokoj kiel Datong, fama por etaj piedetoj. En la tempoj de la du lastaj dinastioj Ming kaj Ĉing, la lotuspiedoj jam delonge estis la sinonimo por beleco, ja por la ino mem : simbolo de virto – sed ankaŭ de tento. En la literaturo troviĝas elektrizigaj priskriboj:Viroj, kiuj ĉe la ekvido de nudigitaj piedoj krias kiel frenezuloj, amaso, kiu eniĝas en furiozon. Jen tremanta pendolado inter prudeco kaj senbrida ĝojo de la sencoj. Beleco kiel sekvo de perforto, kiu nutras sin de puso kaj de rompitaj ostoj.
La knabino.Ŝi ne volis fariĝi tia, kia Luoluo. La 20-a jarcento ĵus komencontis konduki la mondon en la duan grandan militon. Pri tio ili sciis nenion en la vilaĝo. Ĉu la mondo ? Kie ajn ĝi estis, kien ajn ĝi moviĝis, ĝi flankenmetis la vilaĝon. Kvin jarojn aĝa la knabino estis kaj kriis en tiu nokto la krion de ĵusnaskito. Jen sciis ĝin la najbaroj. Kaj neniu kamaradino plu alkuris, por inviti ŝin ludi ie. Nun ŝi ploras silente, rigardas plena de malamo sur la rubandon, dek centimetrojn larĝa, plurajn metrojn longa, , kiu en sep tavoloj firme tenas kaptita, kio iam estis piedo kaj nun jam nur bulo el fajro. Nur la patrino rajtas malbandaĝi la rubandon – por poste ĉirkaŭvolvi ĝin eĉ pli firme. Ĝis ĉiuj piedfingroj estas premegitaj sub la plandon. La grandaj piedfingroj restas stari, pro la serpoformo, kiun prikantis imperiestroj : „Ekaperanta luno en mia mano“. En la dua jaro la patrino kunpremegos la antaŭpiedojn kaj la kalkanojn. Kiel harmonian arkon.
Ekzistas precipa vorto en la ĉina lingvo por la sentoj de patrino al ties infano : teng. Teng signifas samtempe „senti amon por iu, dorloti“ - kaj „kaŭzi dolorojn al iu“.
La knabino apenaŭ povas iri plu. Kvazaŭĝi estus trapikita per pingloj. Dormi la knabino nur tiam rajtas, se ŝi estas saltinta. Tiom alte, kiom ĝi povas. Kaj se ŝi kun plena pezo denove surplankiĝas. „Ankoraŭfoje !“ ordonas la patrino. Tio kunpremegu. „Viropiedoj !“ insultas la patrino post kelkaj monatoj. „Kial tiuj ne putras ankoraŭ ?“„Kio ne putras, ne fariĝas malgranda, murmuras la avino. Kaj ŝi aldonas fajnajn porcelansplitaĵojn en la rubandon. Tiam ŝlimon. Laste vermojn. Finfine : Karno inflamiĝas, putras, defalas. „Nu, do !“ diras la patrino. Nun la piedoj fariĝas etaj. Tiam senperceptaj kaj mortaj. La knabino ne plu havos dolorojn. Kiel en la verso : piedeto, jen malgranda tombo. La patrino ridas : „Nun vi trovos bonan viron.“ Pli malfrue la knabino pensos, ke tio estis la plej bela tago en la propra vivo.
Ŝi lernas nun brodi, faras sin mem ŝuojn. Teksas, ĉar tio estas laboro por inoj. La domon ŝi ne plu forlasas. Ĉar ŝi devas kaŝiĝi : la kruduloj de la distrikta estro ĉirkaŭe ŝteliras. Ili batas knabinojn tiajn kiajn ŝi kaj punas la gepatrojn- ekzistas novaj leĝoj. Ĉar bone edukitaj knabinoj jam sen tio ne forlasas la korton, ĉar ili eĉ ne pensas pri tio. La volo de la ĉielo. La najbara filino estis promesita al la filo de la grandbienulo. Ĉiuj enviis la elektitan inon. Ĝis tiu iutage ne plu eltenis tion kaj sekrete eliĝis kaj promenis en la arbaro. Nur unufoje. La familio de la fianĉo rifuzis nur per mangestoj. „Ni ne volas havi vagulinon en la domo !“
Ĉiuj en la vilaĝo konas la legendojn, kiuj plektas sin ĉirkaŭ la morusan arbareton. Kiel ĝi iam estis paradizo, kiel tiam invadis la rabistoj, la loĝantoj fariĝis sklavoj kaj la silkraŭpoj mortis. Kiel la rabistoj malaperis senspure kaj postlasis nenion alian krom venenaj herboj kaj serpentoj. La knabino estas dekdu jarojn aĝa, kiam ŝi unuafoje forlasas la korton kaj la vilaĝon kaj vidas la sovaĝejon la unuan fojon. Kun frapanta koro. Kiom granda la mondo estas !“ŝi pensas. La morusa bosko troviĝas kilometron for de la vilaĝo.
La vilaĝo.Ĝi havas sian nomon laŭ la dato de la granda foirtago : „Liuyi“,unua de junio. Ĝi similis al fortikaĵo, ekde kiam la soldatoj de la imperiestro setlis ĉi tie. Defendkamparanoj il estis, ses klanoj el Nanking, senditaj el foro de miloj da kilometroj en la provincon Yunnan. „Suden de la nuboj“, al la sudokcidenta limo de la regno, por teni sub kontrolo barbarajn popolojn kaj banditojn. Tial oni prefere enmasonis sin, flegis la morojn de la antaŭuloj kaj vantis pri la noblaj moroj en la ĉefurbo. Tiel per unu fojo ankaŭ en Yunnan la piedoj estis ĉirkaŭvolvataj- kun fervoro, kiu ne malpliiĝis dum 600 da jaroj. Sed kiu estus pensinta, ke la malgranda kamparana vilaĝo pri persisto iam superus eĉ la tutan regnon ?
Venis ja la tempo, kiam la Mandŝu-imperiestro anoncis la unuajn ediktojn, por ke oni malpermesu tiun moron de la ĉinoj regataj de (antaŭ 350 da jaroj), kiam ankaŭĉinaj eruditoj diris kiel „mizere“ĝi estas kripligi la propran filinon (antaŭ 200 jaroj), kaj kiam la modernigantoj plendis, ke la bandaĝado de la piedoj faras malforta la landon kaj rindinda antaŭ la mondo (antaŭ cent jaroj). La nombro de la malpermesoj oftiĝis – kaj kiam la lasta imperiestro estis eksigita kaj kiam la registaro de la naciistoj sendis siajn spionojn de domo al domo, jen la malpermesoj ekefikis iom post iom. La naciistojn pelis ĉe tio malpli la homamo ol la nura egoismo :. Ili bezonis la virojn kiel soldatojn, kiel nutraĵon por la kanonoj kontraŭ japanoj kaj komunistoj- tial do la inoj devis labori en la kampoj. Tiel la firma bandaĝado de la piedoj lante ĉesis. Unue en la urboj, poste kampare. Nur ne en Liuyi.
La malgranda vilaĝo rande de granda regno – Vjetnamio ne estas tre fora kaj ankaŭ ne Tibeto - simple preterdormis la finon de jarmilo da kulturhistorio, forgesis la mondon. Tempkapsulo. Eble helpis ĉe tio, ke la tekslaboroj de la inoj de Liuyi estis tiom ŝatataj de la komercistoj kaj enspezigis atentindajn sumetojn, la viroj tial vidis ilin pli prefere restanta en la domo ol en la kampoj.Ĉiukaze la avinoj profetis : Atendu do, la imperiesto ja revenos ! Kaj ne malmulte da patrinoj bandaĝis ankoraŭ en la 40-aj jaroj la piedojn, ne divenante, ke iliaj filinoj de ĉiuj viktimoj de la mistera kutimo fariĝos la plej malgajaj. La lastaj de sia speco, tiuj, kiujn humiligis eĉ du epokoj, kvankam ili havis la destinon esti la plej belaj.
Nun prezentas sin stranga vidaĵo al tiuj, kiuj venas pro iu hazardo al Liyui. Balanciĝema, paŝetema irado sur ĉiu vojo de la vilaĝeto kun kvar mil da loĝantoj. Lotuspiedoj en ĉiu korto : la 94-a Yang, kiu iam predikis al Mao, la malgaja naŭdekjara Luo, kiu dormas apud sia ĉerko, la 84-a Xiao, iam la plej bela en la vilaĝo. La juna komunuma oficisto kaj verkisto Yang Yang devenas de tiu vilaĝo : „Kiel infano mi pensis, ke inoj, se ili fariĝas maljunaj, aŭtomate ricevas malgrandajn piedojn.“ Li estas filo de la knabino el nia historio. Kiam li estis infano, Yang trovis tion bonega, ke lia patrino havas bandaĝitajn piedojn : ŝi neniam povis sekvi lin, kiam li faris iun stultaĵon. Liaj amikoj enviis lin. Pli poste li hontis antaŭ la samaj amikoj. Ankoraŭ pli malfrue venis la kompato, tiam la kolero. Al lia patrino Zhou Xiuying oni bandaĝis la piedojn en la jaro 1939. Hodiaŭŝi estas 68-jara kaj fiera ino. Ŝi detiras siajn ŝtrumpojn, rigardas piedon, kareseme : „tiel malgrandaj kaj fajnaj kiel miaj, tio estis tiam rara“ŝi diras : „Mi estis deziregata. Manan larĝon super la maleolo estas ankoraŭ videbla kaveto : la elfluejo por sanĝo kaj puso.
Antaŭ la liberiĝo.„Tio estis la plej bela tempo de mia vivo.“ Tion la knabino opinias nun. Antaŭ la jaro 1949, antaŭ ol Mao Zedong liberigis la landon. Kaj la piedojn. Tiel ili nomis tion efektive, la komunistoj : „Liberigitaj piedoj“. Kiuj ja - tiel ironia povas esti la historio - tute ne volis esti liberigitaj. Ĉar la libero terure dolorigis. La plej bela tempo de ŝia vivo. Ŝi ne konsiderindas, ke ŝi devis kaŝi sin dum jaroj en la domo. La knabino havas malgrandajn piedojn, ŝi estas bela. Ŝi kombas sin dum horoj, antaŭ du speguloj. Se la monaĥoj tintigas la sonorilon en la templo, ŝi ekstaras kaj lavas sin. Kombas sin ĝis sunleviĝo. Ŝia hararo estas perfekta, la haroj ankoraŭ kovras la postaĵon. Se la suno fine leviĝas, ili brilas kiel silko.
La viroj. Ili sentas admiron, timon, ofte senliman kompaton por la beleco naskita el turmentoj. Ili sentis sin ekscititaj kontraŭrigarde al la piedoj, kiuj naskiĝis per perforto. Ili estis la plej granda el ĉiuj tabuoj. „Ankoraŭ pli sekretaj ol seksorgano“, kiel iu skribas : „Se oni povas ekvidi la piedojn de la amatino, la ebriigita ĝojo ne havas limojn... estas kiel forta kurenta impulso.“ Erotikaj legendoj abunde cirkulis. Oni flustris al aliaj, ke la ŝanceliĝema irado de etpiedulinoj malvastigas la vaginon kaj havigas al ĝi delikatajn haŭtsulketojn. („Pordetojn kaj pordojn, unu post la alia“.) Eĉ la fetoro de la piedoj lavitaj ofte nur unufoje po monato, kaj multfoje priskribita kiel bestaĉa, trovis ankoraŭ siajn ŝatantojn. Certan Gu Hongmin katenis ankoraŭ komence de la 20-a jarcento nur la ĉarmo de tiuj piedoj, kiuj estis tiom malgrandaj, ke oni povis suprenŝovi ilin „je duono en la naztruojn“.
Oni priskribis la ĉinajn inojn kiel kaptitojn de la internaj ĉambroj, kiel nesciantaj kaj humile tenataj kripluloj. Ĉe tio la libroj raportas pri ne malmultaj amfrenezaj viroj, kiuj mem fariĝis la predo, kiuj vendis sian domon kaj la korton, por konkeri la plej gracilajn lotuspiedetojn. La monaĥo Di Ming de la Perlorivero deturnis sin de la monaĥeja solena promeso de ĉasteco, por verki manlibron pri la amludo kun la lotuspiedoj, ne la ununuran. Ekspertoj nombris 18 seksmanierojn. („Du drakoj ludas kun perlo“), kaj eĉ la maljunaj kamparanoj en Liuyi rakontas – post kelkaj glasoj da rizobrando de litoĝojoj kiel tui („ŝovi puŝĉaron“) shun („suĉi cicumon“) aŭ xuan („en maŝoj pendigi al litofosto“) . Sed neniu protestis kontraŭ tio, ke „grandpieduloj“, kiuj turnas sin en la lito, estigas malagrablan aerbloveton.“
Al mokantoj el eksterlando, kiujn tio naŭzis, la franca kuracisto, praktikanta kuracisto en Pekino, obĵetis : „Kiu deformigo estas pli ridinda ? Tiu, kiu por la iranto estigas certan malhelpon, aŭ tiu, kiu al inoj ofte malebligas havi infanojn, per tio, ke ĝi translokigas la renojn, kontuzas la hepaton kaj malvastigas la koron ?“ La doktoro celis la eŭropan korseton. Kelkaj ĉinoj tiom estis en la sorĉo de la lotuspiedoj, ke erudito el la Ming-korto proponis eksporti la praktikon en la nordon, por mildigi la milite proksimen sturmantajn rajdopopolojn per beleco : „Barbaroj, kiuj fordonas sin al tiaj inoj“, verkis Qu Siju, „perdos sian kruelan kaj duran naturon.“ Ne longe post tio Ĉinion subhufigis la Mandŝu, popolo, kies inoj efektive neniam bandaĝis siajn piedojn.
Post la liberiĝo. En Liuyi la tempo ne nur unufoje haltis. Tabuloj je la pordofostoj de la malnovaj pitoreskaj domoj el ligno kaj argilo ankoraŭ nun informas pri la ismo de la granda liberiganto : Mao. Li, la Mesio. Lia popolo : Blanka folio da papero, sur kiu lasas desegni sin la plej belaj signoj.“ La fama sentenco troviĝas je la pordo de la maljuna Yang Zhaoshi. „Dufoje po tago mi tiam haltis antaŭ la tabulo kaj raportis“, rakontas la 94-jara : „Matene, kiam mi iris al la laboro, kaj vespere, se mi revenis. Mi demandis al Mao, ĉu li estas kontenta kun mia laboro de la tago.“
Subite ĉiuj tiuj knabinoj kaj plenkreskulinoj havis ĉiutagan laboron tre fore de la teksilo, rajtis, ne, devis forlasi la loĝoĉambron. Ili laboris en la kampoj, fandis ŝtalon, konstruis digon por la reteno de akvo. Brigado de kripligitaj piedetoj. Ĉar la revolucio parolis tiel : Kiu ne laboras por la starigo de la socialismo, tiu ankaŭ ne ricevas ion por manĝi. „La brigadestro sendis nin intence al la plej seka tero“, rakontas la maljuna Yang. Ili laboraĉis, por superi Britlandon, kaj por atingi la produktadan forton de Usono. Je la fino de tiaj tagoj kelkaj rampis sur ĉiuj kvar piedoj hejmen. La belulinoj, la fieraj, kiuj per unu fojo estis la hontego de la nacio.
Kio nur antaŭ momento ankoraŭ validis kiel la simbolo de civilizacio kaj gracio, estis nun barbara kaj provincaĉa. Simbolo por la malforto de la malnova, malsana Ĉinio. „Oni bandaĝis niajn piedojn, ĉar la imperiestro tion volis havi tiel“, ili diras, „kaj sub Mao oni mokis kaj malestimis nin pro tio. Zhou kaj Luo kaj Yang kaj ĉiuj aliaj etpieduloj akceptis eksplodojn de hato kaj publikajn humiligojn tiel kiel oni akceptas printempan pluvon kaj aŭtunan venton. Plej ofte. Sed foje iris la knabino al la ĉiujara fajrofesto, jen siblis grandpiedulino venene al ŝi : „Lamaj kripluloj ! Vi ne povas zorgi eĉ por la propra manĝo.“ Nun la knabino ne plu povis reteni sin. „Se mi iras, miaj piedoj desegnas la linion de floroj“, ŝi kontraŭdiris, „sed per viaj plumppiedoj oni povas grati la rizorestaĵojn el la poto.“
La plej terura estis, ke la komunistoj volis „liberigi“ la piedojn per perforto : Ili malpermesis malgrandajn ŝuojn kaj devigis la inojn malfermi la rubandojn. Tio dolorigis terure. Ĉu ili tute ne sentis ĝojon pri la fino de la kruela kutimo ? Levado de la ŝultroj, tiam la informo : „Unufoje rompitaj, ĉiam rompitaj.“ Kiam ili estis malgrandaj infanoj, oni turmentis iliajn korpojn, nun oni fitraktis ankaŭ iliajn animojn.
Kaj nun ? „Vivantaj fosilioj“, diras Yang Yang. Por la kadroj ĉi tie la inoj ankoraŭ nun estas hontiga atesto por la provinceco de la loketo : Yang Yang, la verkiston, ili demandis, ĉu li „ankoraŭ estas sana en la kapo“, ĉar li verkis libron pri la lotuspiedoj, scivolemajn ĵurnalistojn ili regule elĵetas el la vilaĝo.
Ombroboksado. Ili ekzistas, inoj kiel Luo Shenshi, kiu malbenas la tagon, kiam oni metis la rubandon sur ŝiajn piedojn. La patro Luo jen kuŝis sur la mortolito, konsolis la kriantan filinon. „Ĝi dolorigas dum la tuta vivo“, diras Luo. Ŝi estas povra kiel almozpetanto, la vilaĝkadroj antaŭ nelonge –ŝi ĝuste promenis- detruis parton de la domo. La domo fariĝu pli moderna. Nun ŝi dormas duone ekstere, naŭdekjara, vualita en multajn tavolojn da ĉifonoj, inter ligno por la forno, fulgokovritaj pajlmatoj, araneaj retoj. Ŝi portas ŝuojn, kies brodaĵojn ŝi mem faris, antaŭ kvardek jaroj. Ŝi atendas la morton. Ŝi dormas apud sia ĉerko. „Antaŭ 25 jaroj mia filo ĉarpentis la ĉerkon, tiam mi elkraĉis vermojn, tiom longajn kiel rizonudelojn. De tiam mi ne plu manĝas nudelojn. Ĉiuj esperas, ke mi mortu. Sed mi simple ne mortiĝas, mi fariĝas pli kaj pli aĝa. Al miaj filoj mi esta egala. Nun la ĉerko havas la vermojn. Mi dormas rekte apude. Tio estas praktika. Kiam mia fino venas, mi simple enrampos en ĝin.“
Sed tio, kio vere surprizas, estas la nerompita fiero, kiu ankoraŭ nun plenigas multajn. Vi vidos, oni diris : La grandpieduloj en la vilaĝo estas ofte terure malordemaj kaj kotaj, ni etpieduloj male ankoraŭ nun zorgas nin pri nia aspekto. „Ĉu pli bele ?“, diras Zhou Xiuying, nia knabino. „Kompreneble malgrandaj piedoj estas pli belaj.“ Denove kaj denove ni aŭdas tiun frazon - kio, mi petas vin, estu bela je anasopiedo, je lotusboato, je rizokulerego ? Zhou tiam bonŝancis, ŝi trovis ankaŭ post la revolucio bonan edzon, eĉ ruĝarmeanon. „Li enamiĝis en miajn piedojn.“Ŝia filo Yang Yang, 38-a, diras : „Ĉu vi en la okcidento ne trovas erotika pikkalkanumajn ŝuojn ? Ankaŭ objektivaj sciencistoj devas koncedi, ke malgrandaj piedoj estas pli belaj. Ni ĉinoj nur eltrovis tion jam antaŭ mil jaroj.“
La edzo de la praonklino de Xiao apenaŭ plu havas dentojn, nun li hopadas gaje sur la korto, por montri kiel rapida kaj movebla lia karulino estis pli frue. 84-jare la vilaĝbelulino ankoraŭ nun plu havas glatan haŭton, blankajn kaj per oro enkadrigitajn dentojn kaj instepon kiel Mantou, ronda kunpremita bulko. Ĝis la lasta jaro ambaŭ ankoraŭ faris gimnastikon sur la vilaĝplaco, kune kun la aliaj maljunuloj : „Ĉiun matenon ni renkontiĝis : ombroboksado, diskoteko, al mi ĉio ĉi plaĉis. Ĝis iutage ankaŭ grandpieduloj aliĝis. „Ili vestis sin terure malordemaj“, rakontis Xiao : „Kaj tiam ili ĉe la dancado estis tiom mallertaj kaj plumpaj... jen mi do montris al ili kiel oni movas sin, kiel oni elegante dancas kaj iras.“ Rapide la paco sur la vilaĝplaco estis finita. Nun Xiao restas hejme kaj pripentras por poŝmono paperbiletojn kun trembrila oro : Mono por mortintoj, kiu estas bruligata antaŭ tomboj.
La ora lotuso. Nun la vilaĝo aspektas kvazaŭ mordis granda monstro plurfoje en ĝin. Primordataj domoj, al kiuj mankas jen angulo kaj jen antaŭvando. „renovigo de la loko“ nomas tion la vilaĝkadroj. Loĝoĉambroj staras nun nuda al ekstere. Sur la plankoj sidas viroj kun memfaritaj akvopipoj el bambuo kaj peco da pluvodefluilo. La inoj sidas plej ofte en la kortoj. Oni platigas ĝin, la malnovan fortikaĵon. La lasta ŝuisto, kiu kudris lotusŝuojn, mortis antaŭ dek jaroj. Liaj klientinoj sekvas lin. Antaŭ du jaroj vivis ankoraŭ tricent piedetuloj, nun estas jam nur cent da ili. Je kelkaj tagoj mortas du aŭ tri da, diras Yang Yang.
En unu el la novaj domoj el cemento kaj lavbetono loĝas la lignaĵisto Xu Chuanhou. Li rakontas : „ Mi vidis multajn kruelajn sortojn. Kelkaj el la piedetuloj dronigis sin, aliaj venis kun sangantaj piedoj de la laboro, kelkaj sidis kripligitaj hejme, malkapablaj iri. Mia avino, mia patrino, mia bopatrino, ili ĉiuj havis malgrandajn piedojn. Nun ili estas mortaj. Mi volis fari monumenton por ili, pli belan ol ili iam estis.“ Xu iris en la urbon kaj vidis tie montrofenestrajn pupojn.
En la vilaĝo ili nomis lin poste „perversulo“. Kial ? Xu malfermas la pordon al sia dormĉambro. Apogite je la geedza lito staras du homgrandaj lignaj pupoj. Inoj kun densa hararo, blankaj vizaĝoj, grandaj mamoj kaj tre bone rekoneblaj reliefiĝantaj mampintoj. Xu skulptis, pripentris, lakis ilin, kaj metis ilin en malvastajn ŝtrumppantalonojn kaj pulovrojn. Junajn, lindajn, lascivajn estaĵojn. Kaj ambaŭ ili havas firme bandaĝitajn piedojn, ekzakte tri colojn longaj. Estas la solaj orolotusaj piedoj, kiujn la vilaĝo Unua junio iam vidis.
La knabino.Ŝi sidas malsupre en la korto, havas nun 68 jarojn kaj diras : „Ĉu tio ne estas bedaŭrinda ? Kiam ni iam ne plu estos, sur la mondo estas jam nur grandaj piedoj.
tradukis Donjo kaj Cezar
Sarah Kirsch
Jen tiu ĉi vespero, Bettina
Jen tiu ĉi vespero, Bettina,
ŝanĝiĝis nenio. Ĉiam
ni estas solaj, se ni skribas al la reĝoj,
al tiuj de l' koro, kaj al tiuj
de l' ŝtato. Kaj ankoraŭ nun
ektimas nia koro, se aŭdeblas
aliaflanke de l' domo veturilo.
tradukis Donjo
por ĉiuj inoj de l‘ mondo
Rimarko : Bettina de Arnim (1785-1859). Ŝi estis kaprica kaj pasia literaturdamo. Ŝi entuziasmiĝis pri novaj ideoj, ŝi okupiĝis jam tre frue pri politika kaj spirita emancipiĝoj de inoj. Goeto, kiun ŝi ŝatis kaj adoris, ŝi renkontis kaj vizitis plurfoje, ŝi interŝanĝis multajn leterojn kun li. Ĉar ŝi estis forta postulema ino, Goeto iom timis ŝin...
Unue pentru kaĝon
kun nefermita pordo
poste pentru
ion agrablan
ion simplan
ion belan
ion utilan
por la birdo
poste apogu la pentraĵon kontraŭ arbon
en ĝardeno
en bosko
aŭ en arbareto
Jacques Prevert
pour faire le portrait d'un oiseau
Peindre d'abord une cage
avec une porte ouverte
peindre ensuite
quelque chose de joli
quelque chose de simple
quelque chose de beau
quelque chose d'utile
pour l'oiseau
placer ensuite la toile contre un arbre
dans un jardin
dans un bois
ou dans une forêt
se cacher derrière l'arbre
sans rien dire
sans bouger...
Parfois l'oiseau arrive vite
mais il peut aussi mettre de longues années
avant de se décider
Ne pas se décourager
attendre
attendre s'il le faut pendant des années
la vitesse ou la lenteur de l'arrivée de l'oiseau
n'ayant aucun rapport
avec la réussite du tableau
Quand l'oiseau arrive
s'il arrive
observer le plus profond silence
attendre que l'oiseau entre dans la cage
et quand il est entré
fermer doucement la porte avec le pinceau
puis
effacer un à un tous les barreaux
en ayant soin de ne toucher aucune des plumes de l'oiseau
Faire ensuite le portrait de l'arbre
en choisissant la plus belle de ses branches
pour l'oiseau
peindre aussi le vert feuillage et la fraîcheur du vent
la poussière du soleil
et le bruit des bêtes de l'herbe dans la chaleur de l'été
et puis attendre que l'oiseau se décide à chanter
Si l'oiseau ne chante pas
C'est mauvais signe
signe que le tableau est mauvais
mais s'il chante c'est bon signe
signe que vous pouvez signer
Alors vous arrachez tout doucment
une des plumes de l'oiseau
et vous écrivez votre nom dans un coin du tableau.
PS : La poemtraduko de Pierre estis antaŭ longe la temo de diskuto en la listo cezarpoezio, kiu ne plu ekzistas. Wel el Brazilo, Blazio el Hungario kaj Cezar el Germanio rompis al si la kapon kiel ankoraŭ plibonigi la tradukon, kiu jam sen ni ne estis malbona. Jen la finrezulto post kelkaj parte tre streĉaj prilaboroj.
Nian dankon al Eva kaj Pierre Chibleuer, kiuj havis komprenon por nia ambicia agado. Ni pensas, ke la laboro valoris la penon, ĉar Prevert estas poeto, kiu helpas al ni vidi la mondon el aliaj pli atentemaj okuloj. Beleco ĉe Prevert ne kreskas el rapideco. Pacienco necesas kaj bonkoreco kaj komprenemo pri la naturo por ekvidi la belaĵojn kiuj ĉirkaŭas nin, la samo validas, se ni agas kiel artistoj.
Por ekzemple fari sukcesan portreton de birdo, ni devas esti atentemaj kaj fajnsentaj kiel la naturo mem. Min la pensado de Prevert memoras pri la ĉina filozofo Laocio, kiu diris, ke tiu plej bone iras, kiu iras sen spuroj. Do ne tiu, kiu bruadas kaj perfortas la mondon, estas bona iranto por la mondo, sed tiu, kiu tiom afablas kaj tiom delikatas al la mondo, ke oni apenaŭ rimarkas lin dum la irado. La tritiko ne aŭdeblas, dum ĝi kreskas, sed kio ni estus sen tritiko ? (Cez)
SAT ofertas diversajn servojn. La plej gravaj certe estas la ĉiujara kongreso kaj la monata gazeto Sennaciulo. Krome SAT eldonas la ĉiujaran Sennaciecan Revuon kaj sciencajn kaj literaturajn verkojn, el kiuj plej elstaras la Plena Ilustrita Vortaro.
La nacia Federacio de la Liberpenso senurĝe komentis la elekton de posteulo de Benoît XVI. Unue ĉar la elekto de la papo koncernas la katolikojn, almenaŭ la eklezion, tio estas la instancoj de la katolika religia. Ne ĉiuj same prudentis.
Nu, estis necese observi kiel tio evoluas. Estis bela operacio de komunikado, moderna nomo de la propagando. Oni prezentis la demision de Benoît XVI kvazaŭ la aferon de la jarmilo, kvankam jam okazis analogaj situacioj. La katolikoj maldekstremaj emociiĝis pri tiu « historia evoluo » kiu verŝajne alivojigos la Eklezion. Kiel kutime, ili fine estos ja servitaj.
Tiu decido, sufiĉe nekutima, videble ne estas la rezulto de nur persona malvigliĝo de Joseph Ratzinger. Ekzistas vera krizo sine de kaj ekster la roma Kurio. Estis do necese fari tutmedian operacion ĉar plej urĝis reordigi la Eklezion. La antaŭa papo ne plu tion kapablis, nek verŝajne emis. Tio estas kompreneble.
Tre certe tiu demisio ne jurisprudencos. Por la Eklezio, la papo estas homo alispeca. Se li kutimos demisii kiel banala estro de entrepreno, la karaktero sankta de la funkcio ne plu ekzistos. Nu, ja sur la karaktero sankta kaj eksternorma de la eklezio, kapvice la papo, estis fondita la forto de la katolikismo. Se estus kutime liberigi laŭkonvene, tio revenigus la katolikismon al stato de varianto de la protestantismo. Kaj ĝuste tion volas nepre eviti Vatikano.
La ŝaŭmon, sed ne la ĉampanon
La komentoj lavangis en la sankt-akvujoj. Ĉu li estis progresista papo aŭ reakcia prelato ? Ĉu li estas subtenanto de la diktaturoj aŭ demokrato ? Kaj iuj senfine ironiis pri lia estinteco de komplezo, se ne pli, rilate al la argentina diktaturo. Aliaj provis tion nei.
La samaj « naivuloj » kiuj miris ke la katolika instruado elmontris sian katolikan karakteron koncerne la problemon de la edziĝo por ĉiuj en Francio, volis nin mistifiki per la tradicia gurdaĵo pri la neeblo, ke iu papo estas reakciulo, aŭ komplico de la totalismo. Se la papo ne estus oponanto de la demokratio, li ne estus papo, ĉar li ne plenumus sian rolon.
Necesa rememorigo
El la nombro de kardinaloj laŭ la landoj kaj la kontinentoj, la prognozoj ĉu papo negra, sud-amerika, azia similis vetojn de vet-makleristoj. Ne la papon oni elektas, nek la estron de la katolikoj, sed la Episkopon de Romo. Tiu elekto estas por Romo la nuna lasta spuro de la unuaj jarcentoj de la kristanismo. La pastroj do elektas la Episkopon. Poste, tial ke la Episkopo de Romo superas ĉiujn aliajn li estas « papo ». Ĝuste tio estas en debato kun la aliaj kristanaj Eklezioj.
Ĉiu kardinalo fakte kaj jure estas titulara pastro de la paroĥo de Romo, eĉ se li tie oficas nur malofte. Tial la nombro de italaj kardinaloj (27 el 113, do 24% de la elektantoj). Cetere estas 59 eŭropanoj (52%), 14 el Nord-Ameriko, 17 el Sud-Ameriko, 11 el Azio, 11 el Afriko kaj 1 el Oceanio.
La nombro de kardinaloj (pastroj de Romo) neniel kongruas kun la nombro de katolikoj tra la mondo. Iel, ĝi eĉ estas inverse proporcia. Celi klarigon pri la elekto de la papo tra la kriterio de la katolika influo sur ĉiu kontinento, estas allogaĵo por anas-ĉasado.
Kies kandidato Bergoglio estis ?
Li estas italdevena, kio gravas en la afero, cetere li estas argentina. Argentino sendube estas la plej eŭropa lando de la latin-amerika kontinento. La papo « de la malriĉuloj kaj de la latin-amerikanoj », estas do granda trompo por naivuloj. Sed estis necese iom komuniki kaj teatrumi por amuzi la popolon. Imagu : li eĉ pagis mem sian hotel-ĉambron ! Ja revolucio, ĉu ne ?
Post pripenso, estas klare ke la rapideco de la baloto por elekti la papon François montras ke li estis la kandidato de la itala klerikaro. La ruzo troviĝis en la fakto ke li ne rekte venis de Italio. La Konclavo tiom rapide decidis, tial ke la komuna volo estis plej rapide finkonkludi la epizodon pri la ne-italaj papoj. Romo revenas al Romo.
La elektoj de Karol Wojtyla kaj de Joseph Ratzinger estis laŭ-cirkonstancaj. Ili estis la plej taŭgaj al la funkcio en tiu preciza momento. La elekto de Jean-Paul II ne implicis la malaperon de Sovetunio, sed ĝi kunefikis en ties falo. La du-jarmila sperto de Vatikano sendube ebligis al ĝi, anticipi tiun falon. Ĉar la disfalo de la Muro de Berlino signis la finon de la ekumenismo, estis do necese tiaj papoj por alfronti « teritoriojn » liber-religiajn. Preferinde la malapero de Sovetunio kaŭzis la elekton de pola papo, kaj de la germana por administri la finon de la epizodo.
La krudeco de Ratzinger kiun oni malprave komparas kun la diplomateco de Wojtyla, klarigeblas nur per la malsukceso de la religia rekonkero. Estis necese pasi de ĉiudirekta alfronto al iu eksmoda batalo por konservi la konkeritan spacon. Recentriĝante al Italio, la Eklezio elmontras ke oni ĝin reordigu por pli bone firmigi ĝian strukturon por la baldaŭa estonteco.
Por pli efike konvinki, kaj trankviligi la kardinalojn, la papo François enkondukis minimumon da kunlaboreco nomumante aron da 8 kardinaloj el diversaj kontinentoj por lin konsili. Tio daŭros nur momenton de balotaj promesoj. La malfacileco de la situacio for-balaos ĉion ĉi kaj necesigos eĉ pli koncentritan estradon. Denove la apogantoj de la demokrateco en la Eklezio estos elrevigitaj.
Vera ŝanĝo
Estas verŝajne ke la operacio de allogo por la enveno de la lefebvristoj al la roma sino estas finita. Plej grava afero por Ratzinger, tiu reveno estis kompleta fiasko. Fine ja la tradiciistoj decidis. La elekto de François signis la finon de la epizodo. Le klerikaro klare kontraŭis tiun operacion. Ĝi tion perceptis kiel treton de propra decido-tereno.
Vera ŝanĝo estas la elekto de jezuita altrangulo sur la trono de Saint-Pierre. La volo de Jean-Paul II kaj de Benoît XVI, cedigi la integristojn por ilin revenigi al Romo, ne estis senrilata kun la influo de Opus dei. La papo-surtronigo de jezuito denove signas la finon de la epizodo kaj implicis perdon de influo de la eksa markizo de Balaguer.
Ĉar la italoj ĉiam influis ĉe la jezuitoj, l'Opus dei ne bezonas maltrankviliĝi.
Elekto sur kriza fono
Se la katolika Eklezio ĉiam subtenis la diktaturojn kaj la kapitalismon, ne eblas ĝin limigi je tiu simpla politiko. La katolikismo plu restas nostalgia pri agrara kaj mezepoka socio, ĉe la eterna unuarangeco de la kamparo. La protestantismo estas la natura religio de la kapitalismo (Max Weber). Sed Vatikano ne povas akcepti sian malaperon ĉar ĝin kondamnus la leĝoj de la Historio.
Tial la katolika Eklezio adaptiĝis kaj karis ofertojn al potenculoj de la mondo. Ĝi batalas por sia propra post-vivo. Ĝi profunde opinias ke je la nomo de sia du-jarmila ekzisto, ĝi postvivos mortantajn ekonomiajn sistemojn. Ĝi do proponu siajn servojn, sed same rezistu al la momenta evoluo laŭ kiu ĝi protestantismiĝu. Nur ĝiaj interesoj gvidas kaj klarigas ĝian ag-manieron.
Estas do nekongruaj interesoj kun la nord-amerika imperiismo kiu celas ion alian : siajn proprajn interesojn. Usono bonvolas kunlabori, sed favore al sia profito. Ĝi povas akcepti ian sendependecon de la Eklezio, sed entute je la profito de Usono mem. La interesoj strategiaj de Romo en Mez-Oriento, en Afriko aŭ en Azio ne kongruas kun tiuj de Washington-DC. Tial revojiĝu Vatikano.
Kampanjo bone orkestrita
La problemo de la pedofilio estas same malnova kiel la klerikaro. Kiel diras la Eklezio-libro, nenio novas sub la suno. Sed novas la amas-mediigo de tiu problemo. La kampanjo de denunco nekontesteble deiris de Usono. Tio fariĝis neeltenebla por la katolika Eklezio. Proceson post proceso, la Eklezio elportis financan malprofiton. Estas ankaŭ bona rimedo por la WASP (Protestantoj) revigliĝi je malalta kosto kaj limigi la influon de la katolikoj.
Tiu kampanjo disiĝos kvazaŭ vepro-fajro sur ĉiu kontinento. Tute ne estas koincido, sed ja pruvo ke la hazardo neniel rilatas kun tiu kampanjo de malfrua « moraligo ». Necesas cedigi Vatikanon kaj montri al ĝi, ke ĝi bezonas la protektadon de la nord-amerika frato.
Sed tiu speco de kampanjo enhavas ankaŭ sian propran logikon, kiel tion elmontris von Clausewitz pri la karakterizo de la konfliktoj. La kampanjo iagrade mem-nutriĝas. Tio ŝajne terurigis Vatikanon kiu ne trovis adekvatan respondon. La rumoro pri la « geja reto » ankaŭ estas avataro de tiu nord-amerika premo. Vatikano rezistas kontraŭ la publikigado de la raporto pri la problemoj ene de la Kurio. Ĉu ĝi povos longe rezisti ?
La Eklezio streĉiĝe respondas al tiu premo
Tiun situacion oni komprenu por klarigi la evoluon de ieaj-tieaj katolikaj episkopoj kiam ili senkaŝe serĉas alfronton. La kapitalismo estas la liberalismo en ĉiuj siaj karakterizoj, ekzemple pri la problemo de la individua libereco kaj de moro, interalie pri seksaj problemoj. Oni konas kaj la « malrigoriĝon de la moro », laŭdire de la Eklezio mem, kaj la hipokritecon de la protestantismo. « Faru kion vi volas, sed tion ne diru, kaj laŭaspekte, estu bona kristano ».
Do ne estas hazardo ke, pri la problemo de la edziĝo por ĉiuj, do por la samseksemuloj, la Eklezio provas elmontri sian forton. Tion oni konstatis en Hispanio kaj en Francio. En 1984, pri la problemo de la privata lernejo, la dekstruloj estis pli aktivaj ol la Eklezio, kiu akceptis la projekton Savary. Kompreneble, ĉiuj ĝiaj deziroj estis akceptitaj. Male koncerne la problemon de la edziĝo por ĉiuj, la Eklezio antaŭis la dekstrulojn kaj ekstremdekstrulojn. La tuta katolika Eklezio, ĉiuj ĝiaj tendencoj, ĵetiĝis en la batalon. La katolikoj de la maldekstro estis kvazaŭ neniigitaj kaj malimplikitaj en tiu afero. UMP, UDI, FN, la Episkopoj kaj la integristoj kunkune manifestaciis nur ĉar Vatikano tion ordonis.
Sammaniere, la freŝdata decido modifi la statuton de la katolika instruado por sigeli la kristanan karakteron je la malprofito de la privata karaktero, estas la respondo de la Episkopo kontraŭ tiuj imperiismemaj. La religio pli gravas ol la merkato de la instruado. Jen la respondo de la katolika paŝtisto al la kapitalista paŝtistino.
Tiu alfronto estas la reago de la katolika Eklezio kontraŭ la premo sur si, por ĝin cedigi antaŭ la postuloj de la nord-amerika imperiismo. La kapitalista sistemo preskaŭ disfalas, unika krizo ruinigas la kontinentojn. La sinteno de Vatikano nur estas la simptomo de tiu baldaŭa katastrofo.
Giganta konfrontado sin anoncas
La ĝisnuna ordo ŝanĝiĝos. Ene de la « laika movado », splito aperas. Unuflanke, iuj strebas al la konservado de la antaŭa situacio. Tiel iuj falsaj « laikuloj » postulas la revenon al la origina leĝo Debré, aliaj ke la katolika instruado publike financata estu « neŭtrala », eĉ preskaŭ« laika », dum ĝi implicas la malon. Eĉ aliaj peticias por ke la publikaj subvencioj por asocioj estu donataj nur al asocioj « politike akcepteblaj » laŭ ilia vidpunkto. Aliaj, ofte la samaj, provas agi por malaperigi la disigon de la publika perimetro disde la privata, por pli efike detrui la leĝon de 1905 de la interno.
Tiuj ridindaj provoj estos fordetruataj kvazaŭ pajleroj en la okazonta tempesto. Tiel estos porlonge solvita « la disiĝo » de la laika movado. Tiuj kiuj rolas en la problemo, verŝajne ne rolos en la solvo.
Aliflanke, la nacia Federacio de la Liberpenso intencas teni sian rolon propravole, agos per la tuta forto akumulita de jaroj. La freŝdataj publikaj debatoj inter la Liberpenso kaj la religioj montras, ke ĉiuj sin preparas al tiu alfronto. La laika movado estas rekonstruiĝanta laŭ nova vojo.
«Ŝanĝiĝas la epokoj » iam kantis Bob Dylan. Tion oni baldaŭ ekkonscios.
Christian Eyschen vicprezidanto de la Nacia Federacio de la Liberpenso