Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Fried : Vin

$
0
0


Erich Fried
Vin

Vin
akcepti tia kia vi estas
tute tia.

Vidi
ke vi estas nur vi
se vi estas ĉio
kio estas vi
delikata
kaj sovaĝa
tio kio volas deŝiri sin
kaj tio kio sin volas karese alpremi

Kiu amas nur duonon de vi
tiu amas vin ne duone
sed tute ne
tiu volas pritranĉi vin
amputi
kripligi

Vin akcepti tia kia vi estas
ĉu tio estas facila aŭ malfacila ?
Ne dependas de tio kun kiom da
antaŭpensado kaj prudento mi akceptas vin
sed kun kiom da amo kaj kun kiom da

vaste etendita sopiro je ĉio -
ja ĉio
kio estas VI MEM.

Kun via varmo
kun via frido
kun via boneco
kun via obstino
kun via volo
kaj via nevolo
kun ĉiuj el viaj gestoj
kun via senbrideco
malkonstanteco
konstanteco

Tiukaze
akcepti vin tia kia vi estas
eble tute ne plu estas
tiom malfacila

tradukis Donjo & Cezar

Erich Fried : Vin


Muhammad al - Machsangi : Numero 16 ... numero 20

$
0
0

Muhammad al - Machsangi

Numero 16 ... numero 20

Baton post bato post bato post bato – plena de abomeno kaj malico. La aŭtobuso glitis sur la malvasta truigita asfaltbendo rekte tra la terura vasta kaj trista dezerto ; sed ĝi estis ekipita per klimatiza instalaĵo, kaj la veturgastoj sur la molaj sidlokoj ne sentis la ardon eksteran, ankaŭ ne la batalon en la koro de la veturilo, kiu spektaklis jam dum du horoj sen laciĝo.

Du horojn antaŭe, kiam la buso ekmoviĝis ekde la dezerta vojo, la veturgastoj sidiĝis oportune sur siaj lokoj, longa vojaĝo estis antaŭ ili. La veturgasto de la loko 20 estis iom trokreskinta, pro kio unu el liaj genuoj pikis en la dorsan apogilon de sidloko numero 16... La veturgasto sur sidloko numero 16 sentis la subitan volbiĝon en sia dorso kaj li komprenis la kaŭzon, sed li ne turnis sin malantaŭen por postuli de sidlokulo 20, ke li remetu la genuon. Male, li kliniĝis iom antaŭen kaj puŝis kun sia dorso malantaŭen kontraŭ la apogilon. Tial sidlokulo 20 retiris la genuon. La tuto ripetiĝis, kiam sidlokulo 20 forgesis retiri la genuon kaj numerulo 16 perceptis tion. Tiam tio disvolviĝis al ludo tien kaj reen kaj la interludo kondukis al daŭranta kontakto inter la du veturgastoj, el kiuj neniu vidis la alian.

Baton post bato post bato post bato – per la genuoj kaj per la dorso kaj per pugnoj kaj per kubutoj. Kaŝitaj, sekretaj blindaj batoj nun jam dum kvar horoj kaj dudek minutoj. En la unua sekundo de la 22-a minuto de tiu horo krakis la apogilo de numero 16 dufoje laŭvice ; en la tria minuto de la kvina horo ĝi kunrompiĝis kun sia uzanto malantaŭen kaj falis sur la postsidanton. Kiam la rigardoj de la sidlokuloj 16 kaj 20 trafis sin reciproke, unu el ili diris : „Pardonu“, kaj la alia respondis : Neniu kaŭzo.“ Ambaŭ devis – je duono krucumitaj al rompita apogilo – daŭrigi la vojaĝon, de kiu ili havis nur la unuan duonon post si - pro timo, ke numerulo 16 kun la apogilo povus fali malantaŭen ; kaj sidlokulo 20 tenis firme la apogilon, por ke ĝi ne falu sur lin.

tradukis Cezar

Machsangi : Numero 16 ... numero 20

Anekdotoj ĉe Cezar

Balkonio

$
0
0




Cezar


Balkonio

Greg vojaĝos Balkonien.
Forpermeso do nenien.
Laŭ konsil' de „Balkonvojo“
aventuroj lin atendas.
Tion sperti simple endas,
vokas tagoj nur kun ĝojo.

Greg ne devos pagi monon,
aŭ pli bone nuran onon.
Venos tagoj sen insultoj.
Greg do foje hejme restu,
la konsilon ruzan testu
kaj scivole pri l' rezultoj.

Falis for prepardeprimoj,
ĉiuj aĉaj flugotimoj,
ĉia streso, atendado.
Greg nur sur paper' forestis,
sed en vero hejme restis,
venis kapen eĉ balado.

Balkonion li tre gloris.
Baldaŭ oni lin adoris
pro l' profundo de l' aŭtoro.
Balkonvojo nun lin pagas,
lia famo ĉien vagas :
„Balkonvojo, mia oro !“

Fine venis eĉ la ŝtato,
venis ĝi kun granda ŝato !
Kaj gratulis tre fervore.
Balkonvojo – jen ekzemplo !
Nova civitana templo !
Ni salutu vin elkore !

Cezar : Balkonio

Pacon ne nur je Kristnasko

$
0
0



Cezar
Pacon ne nur je Kristnasko

Festa familio sidis
apud kristnaskarb' en rond',
kaj neniu tie fridis,
kvankam fridis en la mond'.
Ekjubilis kun favor'
kantoĥor' !

Avo faris festprogramon
kun avino ĉe la flank'.
Ĉiuj sentis iel amon
kaj aplaŭdis tre pro dank'.
Kiam frapis ĉe la pord'
nun kun fort'.

Nikolao mem envenis,
ruĝvestita por la fest'.
Parolante ĉiujn benis,
tre ŝvitante sub la vest' :
„Pacan feston en konkord' !
Mia vort' !“

Sed malgranda knab' sur loko
sin tredadis per pied',
siajn vortojn nur post voko
metis flustre kvazaŭ pet'.
Li demandis kun dolor'
post esplor' :

Kara Nikolao mia,
mankas al la vortoj klar'.
Pacon nur dum festo nia ?
Kial ne dum tuta jar' ?
Kial pacon, ho, sinjor',
nur dum hor' ?

Sankta Nikolao miris,
staris iom en silent',
ĝis li tre solene diris :
„Ho, mi estas en konsent'.
Pacon ĉiam kun fervor',
knab' el or' !“

Cezar : Pacon ne nur je Kristnasko

Fabloj ĉe Cezar

Cezar : Povra poeto

$
0
0

Cezar
Povra poeto

Povra estas mi, poeto,
sub kovrilo pro la frid',
sed mi pensas pri soneto,
pri la poezi' kun fid'.

Ĉar tre pluvas tra l' tegmento,
pendas super mi ombrel',
sed mi estas ne sen dento,
sciencema, fil' de bel'.

Interlipas mia plumo,
mi serenas sen suflor'.
Libroj planke por cerbumo.
Sankte brulas mia kor'.

Povra estas mi, asketo,
kaj mi kuŝas sur matrac',
apud vando sen tapeto,
sed mi verkas kun aŭdac'.

Homoj stultaj laŭte ridas,
kiam tiaj vidas ĝin.
Ili nur pri mono fidas.
Tial kraĉas do sur min.

Povra estas mi, poeto,
sed cezar' de l' fantazi'.
Eĉ por domo aŭ buĝeto
mi ne volus esti vi.

Rimarkoj : Kiom ofte oni jam ridis pri tiu Spitzweg. Sed, se la floristoj nun volas rigardi kiel aspektis tulipoj kaj rozoj en lia tempo, ili plej fidas al Spitzweg, kiu tute ne estis revulo, sed sciencema apotekisto kaj pasia ĝardenisto. Li pentris florojn kaj multajn aliajn aferojn tute precize.

Nur nun oni vere ekkomprenas, ke li estis pli ol pentristo de idiliaj mondoj. Eĉ aktiva revoluciulo en 1848 li estis, kaj krome poeto. Plej fama li estas kiel granda pentristo-artisto, sendube ! Kaj kia okuluma homo ! Liaj bildoj estas plenaj de humuro, kaj samtempe ili pensigas nin, eĉ dialektike provokas nin. Tiel, kiel lia plej konata bildo faras : „La povra poeto.“ En la unua momento ĉio ŝajnas klara pri la bildo, sed kies pozicion li prenas efektive, tiun de mokulo pri tiaj poetoj, aŭĉu li estas ilia admiranto ? Ĉu eble estas eĉ memportreto ? (Li mem, kvankam pentristo, verkis bonegajn poemojn.) Nenio tiel simple per jes aŭ ne respondeblas, se oni enprofundigas sin en la klarpensan dialektikan kaj ĉiuflanke revolucieman geniulon Spitzweg.

Cezar : Povra poeto

Fabeloj ĉe Cezar

$
0
0


FRATOJ GRIMM

FABELPARODIOJ

      FABELPOEMOJ

        FABELOJ DE ALIAJ


        KRISTNASKAJ FABELOJ



        Fabloj ĉe Cezar

        Brecht ĉe Cezar

        Bukowski ĉe Cezar

        Cezar : Dua Hitler

        $
        0
        0




        Cezar
        Dua Hitler

        Estas ankoraŭ kelkaj minutoj ĝis la enlaso en la kinejon, sed ne multaj venis. La fundamentoj de la urbo ektremas. Regas la militistoj. Perforto flirtas en la stratoj. De tempo al tempo oni aŭdas pafojn. Mortiga taĉmento rastas la urbokvartalojn. Kaj la tribuno, sur kiu ankoraŭ hieraŭ parolis fanatika kolonelo, transformiĝis en tribunalon. La sama kolonelo nun tie mortkondamnas. Ankaŭ la homoj ektremas. Komprenas nur malmultaj, kio okazis. La radioaparatoj krias : "Venko ! Venko ! Venko !" Sed kiu venkis ?

        Neniu scias tion precize. La situacio ŝajne estas komplika.

        Ankoraŭ hieraŭ oni laboris obeeme. Kaj hodiaŭ oni ĉasas la laboristojn, kvazaŭ ili estus bruto. Denuncantoj montrofingras perfide al kiu ajn. Oni trenas la montritojn sur la straton kaj mortpafas ilin.

        Tankoj inundas la urbon. Ankaŭ ili pafas sen elekto al civiluloj. Ili rompas barojn kvazaŭ pajlostakojn. Besteca kruelo regas en la antaŭurboj. Kaptitoj marŝas en longaj vicoj akompanataj de bojantaj hundoj kaj kruelaj soldatoj.

        Neniu atendis tion. Tro subite venis la milito en la urbon. Tro subite ĝi etendis siajn nigrajn ombrojn super ĝi. Ankoraŭ hieraŭ senhontaj politikistoj superverŝis la popolojn per ploroj pri paco. Pacon, ili diris emfaze. Pacon. Eternan pacon. Miljaran pacon !

        Kial nun subite la milito ?

        Estas strange, ke oni ne ordonis malpermeson eliran. Eble ne necesas. La homoj rampas kiel vermoj en la kelojn. Ili tie provas kaŝi sin. Sed kie sekure sin kaŝi, se oni ne havas propran bunkron ?

        Antaŭ la kinejo pluvas senĉese. Ankaŭ tio estas surprizo. La tago komenciĝis kiel promesite kun abunda sunradiaro. De la malmultaj eniremuloj kelkaj forlasas la vestiblon eksteren. Ili do tamen ne eniros la kinejon.

        Restas nur pensiulo kun lambastono, malĝoje aspektanta amoparo kaj junulo vestita kiel usona soldato, sed kun tre fortaj okulvitroj. Li aspektas ne malĝoje. Reva rideto ludas sur lia vizaĝo. Li antaŭĝojas pro la filmo. En la frua somero la filmo estis la granda sensacio en la urbo. Tiam oni batalis pro la biletoj. Eksterordinara filmo, tre reala, sed ankaŭ absurda. Tro malofte oni povas vidi ion tian, pensas la junulo. Nun li volas ĝui la grandiozan filmon je dua fojo. La filmo ludas en elpensita lando : La enhavo ŝokas. Iom simile, kiel la situacio en la urbo, la junulo konstatas. Sed li ne tro zorgas pri la okazaĵoj antaŭ la kinejo. Tio rapide pasos, io tia ĉiam rapide pasas, li pensas. Per fera mano ili kreos ordon. Kaj tio estas bona tiel. Kiu regu, se ne forta mano ? Ĉu eble iuj kaosuloj ?

        Li ne kontraŭas la militon, li rigardas tion tute senemocia. Li scias pri la milito. Por li la milito estas la daŭrigo de la politiko kun aliaj rimedoj. La milito solvas problemojn, laŭ li. Li studis militojn, precipe la Duan Mondomiliton. Li kolektis eĉ militstrategiajn librojn. Kaj li deĵoris libervole kiel suboficiro en la armeo. Tre volonte li estus servinta pli longe en la armeo, sed tion lia saneca stato malhelpis, nur pro tiuj damnitaj okuloj, li pensis amare. Senkonscie li rektigas la okulvitrojn kaj poste sian spinon. Rekteco estas por li ne nur vorto, sed eco. Estas vere, ke oni mokas lin pro lia amo al uniformoj kaj al ĉio, kio havas rilaton al la milito. Ekde la lernejaj tempoj oni vokas lin : 'La dua Hitler'. Nu bone, se plaĉas al ili. Li scias tion pli bone. La milito ne preteratendindas, kiel tion imagas kelkaj pacifistoj. Tiu ne estas forigebla per pamfletoj. Idiotoj ili estas, ĉu ili jam iam atingis ion per sia kriado ? Necesa la milito estas, jes ja, absolute necesa, kelkfoje oni bezonas purigan ŝtalan fulmotondron, ankaŭ kontraŭ tiuj perfiduloj de la patrio. Ili krias hipokrite pri paco kaj celas nur sian propran aĉan pacon, li supere pensas.

        Ankoraŭ tri minutoj ĝis la enlaso. La lambastonulo studas la filmafiŝon. Kun malferma buŝo li rigardas. Idioto plua, trovas la junulo. Ankaŭ la amparon li ne ŝatas, ne gapu tiel ŝafe, naivuloj, li pensas malŝate. Li deturnas sin kaj forgesas pri la vestiblo.

        Li sinkas en profundan revon. Li rememoras pri la filmo ; jes ja, la filmo estas majstroverko. Rapide li glitas en la haŭton de la protagonisto. Nun li estas mem la protagonisto. Ha jes, ankaŭ en la filmo estas sieĝata urbo. Li, la fama protagonisto - unu el la sieĝantoj - portas morte danĝerajn ledobotojn kun feraj najloj en la plandumoj. Li portas uniformon de leŭtenanto, kaj ŝtalkaskon. Li havas la ordonpovon super tri soldatoj, kiuj akompanas lin. Lia mieno aspektas kiel ferbetono. Malestime inspektadas liaj aglaj okuloj. Pluvas ankaŭ en la filmo sen halto. Li kaj la soldatoj traserĉas kazernecan ludomon, sur kies ŝtuparo staras timoplenaj homoj kun levitaj manoj. Li ne longe babilaĉas, li puŝas teren virinon larmantan.

        "Sur la teron, putino !" li krias kaj tretas ŝin. Poste li ŝajnigas ekzekuton. Li komandas la domloĝantojn en la korton. Li lasas elserĉi ĉiun trian, starigas ilin antaŭ muro kaj tiam eksplode ridante krias : "Foriĝu, kanajloj, antaŭ ol mi pensos alie pri tio !"

        La homoj forkuras. En la domo iu krias : "La antikristo ! La antikristo !" La taĉmento remarŝas en la domon kaj sturmas ĉiujn etaĝon. Ili trovas neniun plu. En loĝejo, kie mankas aero, li, la leŭtenanto, per seĝo frakasas fenestron kaj vidas eksteren sur la straton. Freŝa aero blovas en la ĉambron.

        "Ha", diras la leŭtenanto. Pluvas nun eĉ pli. Li vidas ombrelojn, kiuj aspektas kvazaŭ ili naĝus en la pluvo sur la trotuaro. Rekte sub la fenestro blankbarbulo diskutas kun laboristo en blua laborkostumo. Oni ne komprenas ion. Sed ŝajnas, ke ili mokas pri io. Ŝajnas, ke ili faras fiajn ŝercojn. Nun ili eĉ laŭte ridas. Ĉu eble pri la registaro ? Tiuj porkoj, li siblas malice kaj mallevas sian fusilon. La kruco de la cellinioj dancas sur la kapo de la barbulo. Li retiras la fingron ĝis antaŭ la ellasa punkto. Li haltigas la spiron. Li tiras plu. Knalas seke. La fusilkolbo puŝas kontraŭ sian ŝultron. La barbulo kolapsas. Sango ekfluas sur lia frunto. La terurita laboristo rigardas instinkte al supre kaj tiras la grizulon al la dommuro. Li, la leŭtenanto ordonas persekuti la laboriston. Ili kuras malsupren sur la ŝtuparo. Tak, tak, tak. Ili atingas la straton. En fora distanco la laboristo formoviĝas. Haste ili celas en kaŭra pozicio. Ili ne trafas lin, kuras plu, pafas haste, kuras, pafas haste. Li observas ilin de supre. Fatrasuloj, malestime li rigardas siajn soldatojn.

        "Kretenoj, bastardoj, varmduŝuloj", li laŭte krias. Tion il faras intence, tiuj hundoj, li pensas. Li turnas la fusilon al la fuĝanto, kiu nun estas nura nigra celtabulo en la horizonto. Li celas fridasange, tiras la fingron trans la ellasan punkton. Knalas kaj li trafis...

        Sed tute neatendite ankoraŭfoje krakas, sed ĉifoje ne en sangavida vizio pri filmo. Ĉifoje krakadas en la realo. Fusilkolboj trapike frakasas kun bruego la tri enirpordojn de la vestiblo. Vitropecoj disfluge dancadas sur la ŝakformaj marmorkvadratoj de la planko. Kaj poste kriaĉas kaj bojas voĉoj en la antaŭhalo. La kolonelo aperas, kaj tiam la mortiĝa taĉmento. Ili kaptas la amparon kaj tiras ĝin eksteren. Poste ili kaptas la lambastonulon. Tiu krias : "Dio mia, kion vi faras al mi, lasu min vivi, mi estas ja nur oldulo, mi servis mem kiel soldato, mi estis vundita ĉe Stalingrad ! Fare de partizano ! Ĉe la finbatalo en la domoj."

        Li havas larmojn en la okuloj. "Lasu min vivi, karaj soldatoj..."

        "Tion povas diri ĉiu, kriplulo", iu diras moke kaj ili trenas ankaŭ lin eksteren. De tie aŭdeblas seka pafo. Kiam ili revenis, la junulo ankoraŭ senkomprene miras. En lia cerbo ĉasiĝas kontraŭdiraj pensoj kiel en tro rapida karuselo, ĝis fine iu alarmsireno per tranĉa resono ekhurlas : Vivdanĝero !

        Vivdanĝero ! Vivdanĝero ! Kiel mi klarigu mian simpation al ili ? Kiel mi montru, ke mi estas unu el ili ? La dua Hitler ne kapablas eĉ pensi pro teruro. Plena de malespero li ĵetiĝas pantere en la vitrotabulon de la enlasa pordo al la kineja interno. Kun la brakoj antaŭ siaj okuloj li preskaŭ falas en la dissplitiĝintajn vitropecojn. La kolonelo faras geston al li : "Mortpafu tiun cirkoklaŭnon ! Ek do, nun faras NI la filmon !"
        Svarmo da kugloj sekvas lin. Sed bonŝance por li ili ne trafas lin. Tak, tak, tak, tak, eksekvas la mortiĝa taĉmento. Sen iu klara celo la fuĝanto kuras en spektaklejon, kaj tiam sur la ruĝa tapiŝo el kokosfibroj laŭ la sidlokaj vicoj antaŭen al la blanka tolaĵa filmvando. Tie ekas nun subite la filmo. Kial ? Kial ? Kiun sencon tio havu ? Li pensas. Tie antaŭe maldekstre, la fera pordo por la fuĝvojo, ha jes, tien mi devas fuĝi, li pensas fulmorapide.

        Sur la larĝa filmvando flugas helikoptero super detruita pejzaĝo el brulanta arbaro. Tiam ruinoj, fumo, ruinoj, fumo. Tankoj transveturas asfaltitan straton. Tiam la helikoptero surteriĝas sur la kraterigita areo de foirplaco. Fantoma urbo donas la tristan fonon por rapide starigita oratora tribuno el pina ligno. Oni salutas al la generalo, kiu pale eliras el la flugmaŝino. "Urĝas, urĝas", li haste diras kaj grimpas sur la tribunon. Li metas fingropinton sur la mikrofonon kaj la megafonoj ekzumas. Li komencas paroli : "Soldatoj ! En tiu ĉi malfacila horo ni devas firme kunst..." La reston forglutas la subita bruo de la eksplodanta helikoptero. Plia diskrevanta grenado balaas la generalon kiel ŝtofpupon de sur la tribuno.

        La fuĝanta junulo atingas la finon de la irejo kaj la pordon apud la filmvando, la mortiga taĉmento post li. El laŭttparolilo sonas raŭka virinvoĉo : "Kiel, vi ne timas la militon ?"

        Kurinte tra la fera pordo, li krake fermas kaj riglas ĝin. Kugloj orelsurdige tamburas la pordon. Li nun vidas antaŭ si senfinan tunelan koridoron. Li hezitas iom, sed flankvojo ne estas, por povi fuĝi en alia direkto. Li hastas plu, post li oni marteladas la feran pordon. Ili eksplodigas la pordon. Kaj tiam ili denove sekvas lin. La koridoro ŝajne ne havas finon, li pensas malesperiĝante. Ili venas pli proksimen, ili nun povus denove pafi al li. Sed ili ne faras. Ili proksimiĝas pli. Tak, tak, tak tak... La koro de la persekutato batas en freneze rapida ritmo. Ankoraŭ du metroj, tiam ili atingos lin, tak tak tak tak. Fora ridado el la laŭtparoliloj en la spektaklejo miksiĝas kun la hurlanta ridado de la persekutantoj. Tak tak, tiam iu faligas lin per sia dekstra piedo. Kiam li kuŝas, ili ekbatas lin, senkompate ili batas kaj tretas lin. La malfeliĉulo ne provas rezisti. Kiel morte vundita kapreolo li rigardas malĝoje siajn murdistojn. Li sternas sin rezigne sur la betona planko. La murdistoj ne lasas de li. Kiel sangohundoj ili plu atakas. Denove kaj denove ili tretas lin. Obtuzigite li sentas kiel siaj dentoj elrompiĝas, li elsputas ilin por ne sufokiĝi. Unu el ili tretas en lian ventron, unufoje, dufoje, trifoje. Ekscitite ili tremas, estas ilia horo, estas la horo de perforto. Kiam li jam rigide kuŝas, unu el ili tretas lin per la fera pinto de sia ŝuo en la sangantan vizaĝon.

        "Subhomo malpli en tiu bela nova mondo", la kolonelo kontente rimarkas. Kaj tiam li komandas : "Sampaŝe ekmarŝu !" Kaj la mortiga taĉmento denove marŝas - por trovi pluajn viktimojn.


        Cezar : Dua Hitler

        Bertolt Brecht : Paketo de l' kara Dio

        $
        0
        0



        Bertolt Brecht
        Paketo de l' kara Dio

        Kunprenu viajn seĝojn kaj teglasojn ĉi tien, malantaŭen al la forno. Kaj ne forgesu la rumon. Estas bone, se estas varme – kiam oni parolas pri la frido.

        Kelkaj viroj, speciale de speco, kiu ne ŝatas sentimentalecon, havas fortan antipation kontraŭ Kristnasko. Sed almenaŭ unu Kristnaskon en mia vivo mi vere tenas en tre bona memoro. Estis la kristnaska vespero de la jaro 1908 en Ĉikago.

        Mi venis komence de novembro al Ĉikago kaj oni diris tuj al mi, kiam mi informis min pri la ĝenerala situacio, ke venos la plej kruela vintro, kiun tiu jam por si mem sufiĉe malagrabla urbo, povus ebligi. Demandinte, ĉu mi bonŝancus kiel kaldronforĝisto, oni diris al mi, ke kaldronistforĝistoj ne havas bonŝancon, kaj kiam mi serĉis iun almenaŭ iomete akcepteblan dormlokon, ĉiu estis tro multekosta por mi. Kaj tion spertis multaj en tiu vintro de la jaro 1908 en Ĉikago, el ĉiuj profesioj.

        La vento blovis abomene el la direkto de Miĉigan-lago, dum la tuta decembro, kaj fine de la monato finis eĉ kelkaj el la grandaj buĉistaj entreprenoj la laboron kaj ĵetis tutan torenton da senlaboruloj sur la fridajn stratojn.

        Ni trotis dum taglumo tra ĉiu urbokvartalo kaj serĉis malespere laboreton kaj ĝojis, se ni vespere povis trovi lokon en eta, per lacaj homoj plenŝtopita, gastejo en la buĉfabrika kvartalo. Almenaŭ estis varme tie, kaj ni povis sidi trankvile. Ni sidis tiom longe, kiom iel eblis, kun unu glaso da viskio, kaj ni ŝparis la tutan tagon por tiu ĉi unu glaso da viskio, kiu krome inkludis la varmon, la bruan kulison kaj la kamaradojn, ĉion, kio je espero ankoraŭ ekzistis por ni.

        Tie ni sidis ankaŭ je la krisnaska vespero de tiu ĉi jaro, la gastejo estis eĉ pli plenŝtopita ol kutime, kaj la viskio enhavis eĉ pli da akvo kaj la publiko estis eĉ pli malesperiĝinta ol kutime. Estas kompreneble, ke nek la publiko nek la gastejestro fariĝas festhumoraj, se la sola celo de la gastoj estas per glaso elteni tutan nokton, kaj se la ĉefa tasko de la gastejestro estas elkonduki tiujn, antaŭ kiuj staras jam malplenigitaj glasoj.

        Sed ĉirkaŭ la deka vespere envenis du aŭ tri uloj, diablo sciu, de kie, kiuj havis dolarojn en la poŝoj, kaj tiuj invitis ĉiujn ĉeestantojn trinki kelkajn kromajn glasojn, ĉar estis ja Kristnasko kaj sentimentaleco kvazaŭŝvebis en la aero. Post kvin minutoj la tuta gastejo tute ŝanĝiĝis.

        Ĉiuj ekiris por ricevi pluan viskion (kaj ĉiu nekredeble skrupule atentis pri tio, ke oni tute precize enverŝu), oni kunŝovis la tablojn kaj petis frostotreme aspektantan knabinon, ke ŝi dancu Cakewalk-on, kaj ĉiuj aliaj festpartoprenantoj manfrapis la takton. Sed kiel mi diru tion, eble la diablo havis siajn nigrajn manojn en la ludo, ĉar festohumuro ne volis ekesti.

        Ja, la festo tuj dekomence havis ion rekte malican je si. Mi pensas, ke estis la devigo devi akcepti la donacojn, kio tiom ekscitis ĉiujn. Oni ne per afablaj okuloj rigardis la donacintojn. Jam post la unuaj glasoj de la eldonita viskio oni faris la planon aranĝi laŭregulan aŭtentikan transdonadon de donacoj, por diri tiel : donacadon laŭ granda stilo.

        Ĉar abundo da donacoj ne estis je dispono, oni volis donaci ne vere multekostajn donacojn, sed prefere tiajn, kiaj konvenas por la donacoricevontoj, kaj kiuj eble havas eĉ kaŝitan sencon.

        Tiel ni donacis al la gastejestro ĉampanujon kun kota elekstera neĝakvo, kie tiumomente estis sufiĉe da ĝi - por ke lia viskio ne elĉerpiĝu ĝis Nova Jaro. Al la kelnero ni donacis malnovan malferman ladoskatolon, por ke li havu almenaŭ unu decan servicopecon, kaj al la knabino, apartenanta al la gastejo ni donacis poŝtranĉilon kun difektitaj eĝoj, por ke ŝi almenaŭ povu forgrati la pudrotavolon de la pasinta jaro.

        Ĉiujn ĉi donacojn la ĉeestantoj, eble nur kun la escepto de la donacoricevintoj, aplaŭdis provoke. Kaj tiam venis la tempo por la plej granda amuzo.

        Estis ja viro inter ni, kiu kun certo havis tiklan flankon. Li sidis ĉiuvespere ĉi tie, kaj personoj, kiuj spertis pri tiaj aferoj, supozis povi aserti kun certo, ke kiom ajn indiferenta li ŝajnigis sin, li devas havi certan neskueblan evitemon kontraŭĉio, kio nomiĝas polico. Ĉiu homo povis vidi, ke li sentas sin nebona en sia haŭto.

        Por tiu ĉi viro ni elpensis ion tute specialan. El malnova adreslibro ni elŝiris kun la permeso de la gastejestro tri paĝojn, sur kiuj troviĝis amaso da policejoj, volvis ilin zorge en gazeton kaj transdonis la donacon al nia viro.

        Ekestis granda silento, kiam ni transdonis ĝin. La viro metis la paketon heziteme sur la manojn kaj rigardis supren al ni per iom pala rideto. Mi rimarkis, kiel li palpis perfingre por ekscii jam antaŭ la malfermado, kio povus estis en ĝi.

        Sed poste li rapide malfermis ĝin.

        Kaj nun okazis tre stranga afero. La viro ĝuste fingrumis je la ŝnuro, per kiu „la donaco“ estas kuntenata, kiam li ĵetis ŝajne senatentan rigardon sur la gazetfolion, en kiun ni volvis la interesajn adreslibrajn paĝojn. Sed tiumomente lia rigardo jam ne plu estis sen atento. Lia tuta magra korpo (li estis tre longa) kvazaŭ kurbiĝis ĉirkaŭ la gazetpaĝon, li klinis sian vizaĝon profunde sur ĝin kaj legis.

        Neniam, nek antaŭe nek poste, mi vidis legi tiel homon. Li fakte avide voris la legatan. Kaj tiam li rigardis supren. Kaj pluan fojon mi neniam antaŭe nek poste vidis viron, kiu tiom jubile rigardis kiel tiu viro.

        „Jen mi legis ĵus en la gazeto“, li diris per grakanta pene trankviligita voĉo, kiu troviĝis en ridinda kontrasto al lia ĝojega vizaĝo, „ke la tuta afero estas simple klarigita jam delonge. Ĉiu viro en Ohio scias, ke mi havis nenion komunan kun tiu afero.“ Kaj tiam li ridis.

        Kaj ni ĉiuj, starante mirigite ĉe li, atendinte ion tute alian, komprenis preskaŭ nur tion, ke la viro estis kulpigita pri io, kaj ke li intertempe, kiel li ĵus eksciis el la gazetpaĝo, estis rehabilitita, ni komencis subite kunridi plengorĝe kaj preskaŭ elkore, kaj tial venis granda svingo en nian aranĝon, la stranga amareco estis tute forgesita, kaj fariĝis ankoraŭ bonega Kristnaskofesto, kiu daŭris ĝis la mateno kaj kontentigis ĉiujn.

        Kaj ĉe tiu ĝenerala kontentiĝo, kompreneble jam tute ne plu estis grave, ke tiun gazetpaĝon ne elserĉis ni, sed Dio.

        Trad. Cezar

        Bertolt Brecht : La paketo de l' kara Dio

        Marie Hankel : La simbolo de l' amo

        Teofilo Cart : La fosiloj

        $
        0
        0

        LAFOSILOJ
        (Malnova franca fabelo)

        Antaŭ multaj centjaroj iu franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili :

        - Gravan premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon.

        La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri la meritoj de siaj fosiloj :

        - Bona fosilo devas esti longa - diris unu.

        - Ĝi devas esti larĝa - diris la alia.

        Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis sian sulkon kaj gajnis la premion.

        Esperantistoj, karaj kunlaborantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante.

        Nia fosilo estas bona, ni fosu nian sulkon !

        Vivu nia Zamenhofa Esperanto !

        TH.CART

        Th. Cart

        (Lingvo Internacia, 1907, n.9, p.385-386).



        Fotis Cez, kiu havas la ranul-fosiston hejme sur sia skribtablo !



        Skavirino

        Pasio en katen'

        Prevert : Por vi, amatino

        $
        0
        0


        Jaques Prevert
        Por vi, amatino


        Mi estis sur la foirplaco
        kaj aĉetis birdojn
        por vi
        amatino
        Mi estis sur la florfoirplaco
        kaj aĉetis florojn
        por vi
        amatino
        Mi estis sur la ferfoirplaco
        kaj aĉetis ĉenojn
        pezajn ĉenojn
        por vi
        amatino
        Kaj tiam mi estis sur la sklavfoirplaco
        kaj serĉis vin
        Sed ne trovis vin
        amatino.


        tradukis Cezar

        La anakronisma procesio aŭ Freedom kaj democracy

        $
        0
        0

        Bertolt Brecht

        La anakronisma procesio
        aŭ Freedom kaj democracy

        (1947)


        En printempgermana land'
        el cindro kaj ruina vand'
        provis verdi jam betul'
        delikate en angul'.

        Jen el sudo kaj elvale
        venis kote karnavale,
        balotara procesi'.
        Du tabulojn portis ĝi.

        Truaj pro la vermpiknikoj
        tre paliĝis la indikoj.
        Diveneblis tio ĉi :
        Freedom kaj democracy.

        Sonoriloj nun sen finoj,
        La vidvinoj, fianĉinoj,
        orfoj, lamaj, kaj tremant' -
        gapis mire ĉe la rand'.

        Surdan la blindul' demandis
        kio polve preterbandis
        kun alvoko tiu ĉi :
        Freedom kaj democracy.

        Pinte paŝis kalva vir'
        tondre kantis kun inspir' :
        „Allons, enfants, god save the king,
        la dolaron ting ting ting.“

        Poste paŝis kun monstranc'
        du kutuloj en avanc'.
        Se kuto levis sin pro ŝtup'
        sin montriĝis bototub'.

        Sur la flagokruc-apliko
        nevideblas la svastiko.
        Laŭ la iro de l' epok'
        nun forestas ĉiu hok'.

        Sub la kruco paŝas frato,
        de la sankta patro sendato.
        Kiu, certe sen kontent'
        vidas al la orient'.

        Sekvas jen neforgesemaj
        al tranĉiloj longaj emaj
        stamfe krias en la vic'
        pri l' liber' de l' linĉjustic'.

        Nun ular' kun samaj celoj,
        grizaj moŝtoj el karteloj :
        Por l' armila industri'.
        Freedom kaj democracy.

        Kvazaŭ impotenta koko
        pavas grandgerman' kun voko
        pri l' LIBERO de la vort'.
        Legu : murd'.

        Takte paŝas instruistoj,
        povŝatantoj, cerbfuŝistoj
        volas ŝanĝi plu junulojn
        eĉ laŭ rajt' en buĉkunulojn.

        Sekvas nun la kuracistoj
        malamantoj kaj faŝistoj,
        komunistojn plu postulas
        kaj por testoj enkalkulas.

        Sciencistoj, tri sinjoroj,
        la gasejaj plandoktoroj
        krias nun por la kemi' :
        Freedom kaj democracy !


        Sekvas pro l' neces' de l' ŝtato
        ĉiu nazikonvertato,
        multaj feltolaŭse sidas,
        altpostene ĉie gvidas.

        Jen la „Stürmer“ - redaktoroj
        timis jam pri la favoroj,
        ne forgesu ni ĉe l' faro
        pri l' LIBER' de l' gazetaro.

        Kelkaj de la homoj bonaj
        judĉasintoj senpardonaj
        paŝas post justictumultoj
        por la rajt' de l' malplimultoj.

        Parlamenta naziano
        hitlertempe sanggermano,
        advokato, sin proponas,
        ĉar fervoro plu tre bonas !

        La marŝanta merkatist',
        diras ĉiam kun insist' :
        Kiel ajn nun la tendenc',
        por liber' de l' konkurenc' !

        Jen juĝisto kun rikan'
        kun malnova leĝ' en man'
        imunigis sin de l' pun',
        faŝistojn absolvas nun.

        La artistoj en amasoj
        laŭrojn krias pro kolbasoj.
        La bonuloj kun rapid'
        servis nur pro bona fid'.

        Skurĝoj batas sur la straton,
        celas la SS-bonstaton,
        ĉar bezonas ja eĉĝi :
        Freedom kaj democracy !

        Kaj la Hitler-virinaro
        levas jupojn sen avaro,
        brunaj suroj ĉe l' parado
        por usona ĉokolado.

        Inoj fortaj, gazetistoj,
        spionuloj, neĝhelpistoj
        Impostinterez-kaptistoj
        Pragermanland-rekasistoj

        Sang' kaj kot', amika duo,
        marŝis tra la land' kun bruo
        ruktis, stinkis, vomis ĝi :
        Freedom kaj democracy !

        Fine peste tiu hord'
        venis al la Isar-bord'
        al la ĉefurb' de l' movado,
        ekirej' de l' tombfosado.

        Informite de l' gazetoj,
        ĉe la propraj domskeletoj
        staris homoj kun malsat'.
        Konsternite pro la stat'.

        Kiam la mefita band'
        marŝis tra l' ruina land',
        paŝis el nazia pord'
        ses figuroj nun sen vort'.

        La marŝantoj do ekhaltas
        La figuroj aŭten saltas,
        post kapklin' al la kolon'
        ĉe l' tabuloj en la fon'.

        Ili en kaleŝoj restas
        partianoj ili estas.
        Rube levas sin la kri' :
        Freedom kaj democracy !

        Kun la man' ĉe l' vipekstrem'
        alveturas la SUBPREM',
        kirasite venas ĝi,
        en donac' de l' industri'.

        Aplaŭdate en rusta tank'
        venas la LEPRO kun dank'.
        Pro honto ligas ĝi kun forto
        kravaton supren sen vorto.

        Nun la TROMPO kun fier'
        svingas kruĉon kun bier'.
        Ĝi drinkigas vin senkoste,
        donu nur la idojn poste.

        Olda laŭ Metuŝelaĥ'
        en kaleŝ' la STULTO, aĥ,
        entreprenas plu kun pomp',
        gapas daŭre al la tromp'.

        Jen el aŭto brako pendas,
        La MURDO mem salutojn sendas.
        Brutplezure kantas ĝi
        pri Sweet dreams of liberty.

        Tremante plu post ŝok' sen dorm'
        jen la RAB' en uniform'
        kiel junkro-feldmarŝal'
        kun globuso el metal'.

        La ses uloj, kvazaŭ fratoj,
        hejmrajtuloj, sen kompatoj,
        nun postulas kun pasi'
        Freedom kaj democracy.

        Sekvas post la plagularo
        ege granda mortulĉaro.
        Pri l' mortuloj restas dub',
        estas nekonata trup'.

        Vento kantas elruine
        la mortintomeson fine
        por la bombtrafitaj homoj,
        kiuj loĝis en la domoj.

        Fuĝis el kaputaj stratoj
        kunmarŝante grandaj ratoj,
        pepas en la procesi' :
        Freedom kaj democracy !

        tradukis Cezar

        Rimarkoj : Stürmer (Sturmisto) estis gazeto de la nazioj de 1933-1945

        Brecht : La anakronisma procesio aŭFreedom aŭ democracy

        Sennaciulo 2014 5/6, n-ro 1307-1308

        $
        0
        0














        Enhavo :

        - Redaktangulo p3
        - Venontaj tem-dosieroj p3

        Tem-dosiero : Civitanoj loke konstruas ontecon
        - Enkonduko p4
        - Agi loke p5
        - Nova mondo endas - Anĝeva ekzemplo p5
        - Revolucia simpleco p6
        - Alvoko por internacia renkontiĝo cele al la starigo de Bloko por la Integra Revolucio p7

        Prepare al la Kongreso
        - Agadraporto de la PK p10
        - Agadraporto de la ĜK-aro p13
        - Financa raporto p14
        - Aliĝintoj al la SAT-Kongreso 2014, dua listo p15

        Felietone
        - En Barcelono, en prikantado de la revolucio (III) p16
        - Du semajnoj en Malagasio per Esperanto (II) p18

        Socio kaj religio
        - Tagoj de ateismo en Pollando p21
        - La Sankta Patrino Eklezio en nuna Hispanio p23

        SAT-anoj aktivas
        - Juĝejo de Fukui malaprobis refunkciigon de la nukleaj reaktoroj n-roj 3 kaj 4 de Ooi p26
        - Superhomoj regas super homoj sed ne sin. Poemo p28
        - Bonvenon en Greziljono ! p28
        - Paŝo al la mondo p28

        El la SAT-administrejo
        - Landaj perantoj p29
        - Kotizoj 2014 p29
        - Praktikaj informoj p30
        - Novaliĝoj p30
        - Nekrologoj p30
        - LEA-ana Elan' n-ro 3 p30
        - En Sud-Kivu, SAT-amikaroj aktivas p31
        - 26-a Eŭropa Rendevuo en Stella-Plage, Francio p32

        Viewing all 3330 articles
        Browse latest View live