Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Al kiu apartenas infano ?

$
0
0

Al kiu apartenas infano ?

Ofte aperas en amasmedioj, inter politikistoj kaj sociaj medioj, debatoj pri edukado de infanoj : kion ni instruu, transmetu al infanoj, kiel ni eduku infanojn ?

Malantaŭ tiuj debatoj ofte troviĝas malakordo kiu esence fontas en la respondo al la demando "al kiu apartenas infano ?"Ĉu al la familio, ĉu al iu religio, ĉu al la ŝtato, ĉu al la tuta mondo ?

Ni nun vivas en evoluiĝanta mondo kiu alfrontos pli kaj pli fortajn kaj rapidajn ŝanĝojn, ekologie, teknologie, ekonomie, demografie...

Kiel eduki infanojn en tia kunteksto ?

Ĉu alporti alian respondon al la kutima demando "Al kiu apartenas infano ?"

Mi proponos kelkajn ideojn kaj spertojn kaj proponos debati pri la temo.


Al vi, infanoj de la paco

$
0
0

Al vi, infanoj de paco,
Plorante, komencu rezisti

Nakaniŝi Rei

Marde, la 1an de julio 2014
Kolektiva defendrajto estis aprobita de la kabineto.
Tiun ĉi tagon la fierinda japana,
Unusola trezoro,
Nia paca konstitucio estis frakasita.
Unuvorte, ankaŭ vi, gejunuloj,
Estis premmortigitaj.
Tiun ĉi gravan atencadon al la konstitucio
La Plej Supera Tribunalo neniam riproĉis.
Sekve via Japanio
revenos al malluma epoko
pli abomeninda ol iam ajn
en nia longa historio,
kaj denove tiuj
malbelaj kaj stultaj, kruelaj kaj teruraj
militoj komenciĝos.
Aĥ, junaj geamikoj !
Kiam tiu grandega dentorado
Unu fojon komencis grince turniĝi,
Vi estos envolvitaj en ĝin,
Vole nevole vi estos envolvitaj.
Sed ĉu vi havas kaŭzon por batali ?
Por via ŝtato ? Por la plej lojala celo ?
Pro tiaj kaŭzoj
Ĉu vi povos pafi homojn ?
Ĉu vi povos bajonete mortigi homojn ?
Ĉu vi povos faligi bombojn sur homojn ?
Karaj junaj geamikoj !
Ne iru al batalkampo,
Ĉar vi ne estas taŭgaj por militoj.
Senprecedence en la monda historio,
En tiu ĉi ideala lando, kie paco regis 69 jarojn,
Vi naskiĝis.
Vi spertis nur pacon.
Vi estas infanoj de paco.
Paco estas via hejmloko,
Via vivo kaj ekzistkaŭzo.
Tro pacema ? Lasu ilin kritiki vin,
Milito neniam plaĉas al mi,
Mi volas nek mortigi, nek eĉ kvereli.
Eĉ la ŝtato
Ne intervenu en mian vivon.
Mi estas malkuraĝa,
Mi estas timema,
Ĉu mi estas ruza ? Ja, mi povas esi tia,
Sed mi amas pacon.
Ĉu tio estas kritikenda ?
Por esti malforta,
Mi bezonas kuraĝon.
Kiam mi havas memkredon tiamaniere,
Ial ekblovas freŝaj ventoj,
Mi timas nenion.
Miaj karaj infanoj de paco,
Kiam vi naskiĝis,
Vi krietis vivĝoje,
Via vivo estas la plej valora,
Vi devas ĉiel pluvivi,
Vi ne mortu,
Nek mortigu.
Do, nun !
Kiel malfortuloj
Samkiel beboj ĵus naskiĝintaj
Plorante, komencu rezisti,
Plorante, rezistu,
Ne ĉesu plori dum via tuta vivo,
Por paco !

(Vespera eldono de la ĵurnalo Mainiĉi, la 10an de julio 2014)

PNG - 74.9 kb

Nakaniŝi Rei
naskiĝis en la urbo Mudanjiang de nordorienta Ĉinio en 1938. Li estas versisto de multaj popularaj kantoj kiel “Elegio Iŝikari” kaj “Norda drinkejo”. Li estas ankaŭ verkisto de “Frato” en 1998, “Melodio de senlaborulo de Nagasako” en 1999 (Premiita verko de Naoki) kaj “Ruĝa luno” en 2001.

Ankaŭ mi vivas plorante. Mi estas tre malĝoja, ke Japanio fariĝis tiel mizera lando. La registaro anticipe faris ‘Leĝon pri specifaj sekretoj' [1] kaj nun aprobigis ‘Kolektivan defendrajton' [2]. Baldaŭ venos tempo, kiam oni malpermesos nin libere paroli, pretekstante militon” [3].

Post la dua mondmilito li riskis sian vivon multfoje, fuĝante el Ĉinio al Japanio. Lia frato, unu el la kamikazoj, apenaŭ pluvivis. En sia lasta verko “La japana imperiestro kaj la japana konstitucio — Kultura aserto por kontraŭmilita batalado kaj rezistado” li skribis : “La japana konstitucio estas artaĵo fierinda en la mondo”.

Artikolo 9 de la Japana Konstitucio :


- 1. La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, militon kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma forto aŭ uzon de arma forto.
- 2. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.

Eljapanigis Hori Jasuo, julio 2014.


[1] La registaro povas persekuti publikajn funkciulojn kaj civilulojn, kiuj rivelis “sekretojn” pri la ŝtata sekurigo. Sed kio estas sekretoj estas ne klare, do tiu leĝo povos atenci nian rajton pri informiĝo. (proklamita la 13an de decembro 2013)

[2] Ĝis nun la registaro malpermesis, ke la japana defendkorpuso batalu eksterlande, ĉar la artikolo 9 de la japana konstitucio malpermesas militon mem, sed la ĉefministro Abe ruze ŝanĝis tiun interpreton kaj aprobigis kolektivan defendrajton kiel sian kabinetan decidon la 1an de julio 2014 por ke Japanio povu batali eksterlande kune kun Usono.

[3] Japanio havas armesimilan organizon. La registaro nomas ĝin kiel defendkorpuson, sed ne armeon, ĉar la japana konstitucio malpermasas posedi armeon. La reganta Liberala Demokratia Partio volas ŝanĝi Japanan defendkorpuson en Japanan armeon. Tio kaŭzos pli grandan malharmonion en orienta Azio, kiu suferis kruelan invadon de Japanio antaŭ kaj dum la dua mondmilito.

Bernard Binlin Dadié : Mia revo

Bukowski : Kie brulas, ĝentlemanoj ?

$
0
0
"En ĉiuj ĉi jaroj, kiujn mi laboraĉis en buĉfabrikoj kaj benzinujoj, antaŭ aŭtomataj ĉenbendoj kaj en subteraj fervojtuneloj, mia vorttrezoro ŝrumpis ĝis eta restaĵo, sed per tiu restaĵo mi provas elmarteli ĉion, kio enenstas en mi. " Ch. Bukowski - Charles Bukowski

Bukowski : La fino de Seiwers

Cezar : Balkonio

romantradukoj B.Traven

retejo B.Traven


B.Traven : Rozo Blanka

B.Traven : Trezoro de l' Sierra Madre

mahagonciklo B.Traven

B.Traven : Registaro

B.Traven : Marŝo en la regnon de l' mahagono

B.Traven : Mahagontrunko

$
0
0
JPEG - 37.5 kb
mahagonhakisto

Mahagontrunko

Kvara volumo el la mahagonciklo de B.Traven, kiu konsistas el ses romanoj.

B.Traven : Ribelo de l' pendigitoj


B.Traven : Generalo venas el la ĝangalo

$
0
0
JPEG - 78.1 kb
Generalo venas el la ĝangalo

Sesa kaj lasta volumo el la mahagonciklo de B.Traven, kiu konsistas el ses romanoj.

Generalo venas el al ĝangalo

Rimarko La romano ankoraŭ ne estas tradukita ĝis la fino. Tuĵ, kiam ĝi estos preta, ni ligos al ĝi. (cez)

Ligoj al rakontoj de Ret Marut & B.Traven

$
0
0

Fabeloj, fabloj & mitoj ĉe Cezar

$
0
0



FABELOJ *FABLOJ*MITOJ

FRATOJ GRIMM


FABELPARODIOJ


FABELPOEMOJ


FABELOJ FARITAJ DE ALIAJ


KRISTNASKAJ FABELOJ
FABLOJ

PS : Prilaborata...





Petiŝka : Midaso

$
0
0




Eduard Petiŝka
MIDASO

En Frigio, en Malgranda Azio regis antaŭ longa tempo reĝo Midaso, granda adoranto de la dio Dionizo. Li vivis en pompa burgo kaj estis nemezureble riĉa. Li mem pensis, ke li estas ankaŭ nemezureble prudenta kaj, ke nur li povas plej bone decidi ĉion. Kaj kiel tio kutime okazas, ĉar li estis reĝo kaj havis la potencon, neniu protestis kontraŭ lia orgojlo.

Iutage kamparanoj kondukis al la reĝo ebrian oldulon, kiu apenaŭ plu povis teni sin sur la piedoj. Ili kulpigis lin, ke ili trovis la viron en la reĝaj vinberaj ĝardenoj, kie li plukis la plej belajn kaj plej grandajn vinberojn. Ili eĉ povintus ŝpari al si la plendon. La kalva, de la trinkado grasventra oldulo, estis tute kovrita sur la mentono kaj sur la manoj per la suko de maturaj vinberoj, eĉ sur la verda krono de sia kapo li havis malhelajn makulojn kaj lia krono estis tute ĉifita.

Midas tuj ekkonis, ke la oldulo estas Sileno. Sileno apartenis al la aro de la gaja dio. Li iam edukis la malgrandan Dionizon kaj de tiam ne plu forlasis lin. La reĝo solene kaj ĝoje bonvenigis la raran gaston. Li ordonis prepari la plej bonan manĝon, alporti hosojn kun la plej bonaj vinoj kaj li alvokis kantistojn kaj muzikistojn, por ke ili kantu kaj ludu ĉe la festeno.

Dek tagojn kaj dek noktojn la reĝo festenis kun Sileno kaj la aliaj invititaj gastoj. La arĝentaj pokaloj dum la tuta tempo ne elsekiĝis, ili trinkis la vinon nemiksitan kun akvo, kio plezurigis kaj ĝojigis la gastojn. Dek tagojn la servistoj nutris la flamojn en la kuirfornoj kaj la kradoj ne havis tempon malvarmiĝi. La tabloj fleksiĝis kaj krakis sub la ŝarĝo de la plenaj pladoj, kaj la tuta palaco zumis kiel abelokorbo. Tage kaj nokte eksonis el la burgo kaj flutoj kaj liroj kaj ĝoja kantado.

Je la dekunua tago la reĝo kunstarigis el la ebrietaj gastoj festprocesion. Al Sileno li donis azenon, ĉar li sciis, ke Sileno plej prefere rajdas sur azeno. La aliaj akompanis la karan gaston sur ĉevaloj, sur ĉaroj kaj surpiede. Kantante kaj jubilante ili iris en la najbaran landon, kie Dionizo ĝuste restadis.





Ili renkontis la dion Dionizo, kiu sidis sur ora, de tigroj tirata veturilo kaj serĉis sian patrecan edukinton. Li ĝojis, kiam li ekvidis Silenon sur azeno en tia nobla akompano, ornamitan per floroj kaj folioj.

"Deziru al vi, kion vi volas", la dio vokis al la reĝo, por tiu servo mi plenumas al vi deziron. Kiun donacon vi deziras ?"

Midaso kliniĝis antaŭ Dionizo kaj montris vizaĝon kiel eble plej prudentan : "Ho faru, ke ĉio, kion mi tuŝas, transformiĝas oren."

Dionizo ridis pri la deziro de la reĝo kaj diris : "Vi, reĝo, prefere estu elektinta pli bonan donacon. Sed via deziro plenumiĝos.

Feliĉe Midaso revenis hejmen. Li estis fiera pri sia ruzeco. Neniam estos sur la mondo reĝo pli riĉa ol li ! Senpacience li provis jam survoje, ĉu la dio efektive plenumis sian deziron. Li derompis de arbo branĉeton kaj apenaŭ fidis siajn okulojn. La branĉeto kune kun la folioj flave eklumis, ĉio estis pura oro. Li levis ŝtonon kaj tenis mane trembrilan orbulon. Li tuŝis argilan bulon, kaj ankaŭ la argila bulo tuj estis oro. Li preteriris kampon, plukis kelkajn maturajn spikojn, kaj en liaj fingroj ektintis oro. Li ĉirkaŭiris en la reĝa ĝardeno, etendis la manon al pomo, kaj tuj ora pomo falis de la arbo en ĝin.

Tute freneza pro ĝojo Midaso kuris en la burgon, kaj apenaŭ li tuŝis la pordegon, ĝi ekbrilis en oro.

Li fortiris la kurtenon, kaj jam la kurteno rigidiĝis je ora vando.

Jen li ordonis pretigi ampleksan manĝon. Li lavis al si la manojn kaj observis kun malsaĝa ridado, kiel oriĝanta akvo traglitis inter la fingroj. Li sidiĝis al la tablo kaj kaptis al la pano. Sed antaŭ ol li povis ŝovi paneron en la buŝon, li tenis en la mano anstataŭĝi puran oron. Li kaptis al la rostaĵo, sed la rostaĵo transformiĝis ekbrilante en oron. La reĝo vokis la servistojn al si, por ke ili nutru lin. La servistoj donis la manĝon al lia buŝo, sed tuj kiam liaj lipoj tuŝis ĝin, li mordis sur oron. Eĉ la vino en lia buŝo transformiĝis en oron.

Jen enmeze de la abunda oro la reĝon kaptas hororo. Ekregis lin teruro pri sia deziro, ĉar li ekvidis ĉirkaŭiri la embuskantan morton.

Tremante pro timo li rapide ordonis seli sian ĉevalon. Galopante li postrajdis Dionizon kaj rimarkis plena de hororo, ke ankaŭ la brido en sia mano ŝanĝiĝis en oron.

Ĝoja kantado perfidis al li la lokon, kie Dionizo kun sia akompanantaro ripozas. Midaso saltis de la ĉevalo kaj surgenuiĝis antaŭ la dio : Pardonu al mi, favora dio, mian deziron", li lamentis, "kaj liberigu min de mia turmento !"

Dionizo kompatis la malfeliĉulon kaj donis konsilon al li : "Iru al la rivero Paktolos", parolis la dio, "kaj tute trempu vin en la akvon. Tiel vi forlavos de vi vian malfeliĉan deziron".

Sen hezito Midaso rapidegis al la rivero, ĵetiĝis en la akvon kaj lavis ankaŭ la kapon kaj la hararon. Ekde tiu tempo oni trovas en la rivero oran sablon kaj la homoj diras, ke la rivero estas orhava.

La reĝo ĝojis, ke li liberigis sin de la terura donaco kaj ekde nun eĉ ne plu volis vidi oron. Pli prefere li migradis sur herbejoj kaj en boskoj kaj aŭskultis kiel Pajno, la mastro de la paŝtejoj kaj protektanto de la gregoj, ludas sur la sirinkso, la kana pajnoŝalmo. La bokpieda kornohava dio Pajno, saltetis tute kovrita per feloj tra la arbaroj kaj ludis kun la nimfoj memkaŝadon kaj timigis la migrantojn. Kaj kiam li sidiĝis en la ombron de la arboj, li blovis sur sia septuba fluto multajn gajajn kantetojn. Tiuj plaĉis al la reĝo pli ol ĉio alia en la mondo.

Pajno vidis kiel plaĉis siaj kantoj kaj komencis imagi, ke li ludmuzikas pli bone ol la muzogvidanto Apolono. Li vokis la dion de la Patmolos-montaro al si, por ke li decidu, kiu ludas pli bone, li aŭ Apolono.

Tmolos konsentis kaj deŝovis de siaj orelegoj la branĉojn de pramaljunaj arboj.

Unue ludis Pajno sovaĝan barbaran kanton. Ĉe la arbarrando staris Midaso kaj aŭskultis ĝojigite la flutosonojn, kiuj kriĉadis kiel ŝrikantaj birdovoĉoj, kiuj fajfis kiel la vento en la rokoj kaj hopis tra la aero kiel riverondoj super trans ŝtonojn.

Pajno finis sian ludadon kaj Tmolos donis signon al la dio Apolono. Apolono forĵetis la purpuran mantelon kaj ekkaptis per la maldekstra mano la belegan liron.

Softe li tuŝis la kordojn, kaj la kordoj komencis rave kanti. En la vespera kvieto la dolĉaj sonoj leviĝis kvazaŭ sur delikataj arĝentaj flugiloj en la ĉielon.

Kortuŝite de la kantado de Apolono, Tmolos petis Pajnon, ke li mallevu sian sirinkson antaŭ la liro de Apolono.

La ĉiela kantado de Apolono venkis la kantetojn de Pajno.

Midaso aŭskultis la juĝon nevole. Ĉar li pensis, ke li komprenas ĉion kaj estas elektita prijuĝi ĉion, li vokis : Tio ne estas ebla, la kanteto de Pajno estis centfoje pli beleta. Al mi plaĉas, kaj se plaĉas al mi, ĝi devas esti pli bona. Ĉu vi ne havas orelojn ?"

Kolere Apolono proksimiĝis al la reĝo kaj pinĉis perfingre liajn orelojn. Tiuj tuj ŝanĝis sian formon, fariĝis pli longaj kaj kovris sin per griza felo.

"Nun vi havas la orelojn, kiujn vi meritas", diris la kolera dio kaj malaperis.

Midaso tuŝis sian kapon kaj palpis longajn azenajn orelojn. Tro malfrue li pentis, ke li enmiksiĝis en la konkurson, kiun li ne komprenis. Li kuris hejmen kaj la azenaj oreloj batadis sur lian kapon. Hejme li metis al si grandan turbanon sur la kapon kaj kaŝis sub ĝi siajn orelojn. Sed post kelke da tempo la orelharoj tiom kreskis, ke li ne plu povis kaŝi ilin sub la turbano. Li do vokis sian serviston, kiu pli frue ĉiam tondis la hararon de la reĝo, kaj malkaŝis sian sekreton al li. "Ekde nun scias tiun malĝojan sekreton ni ambaŭ ! Perfidu ĝin al neniu, ĉar alie vi pagus por tio per viva vivo !"

La servisto tremis je la tuta korpo, li ne kuraĝis diri al iu, kion li vidis sur la kapo de la reĝo. La sekreto tamen ŝarĝis lin tiom, ke li ne povis elteni ĝin. Li pripensis kaj pripensis, kiel li povus liberigi sin de la ŝarĝo, kaj tiam, en sendorma nokto, li havis ideon.

Matene li iris al la rivero post la urbo, fosis en sola loko truon en la teron kaj flustris en ĝin : "Reĝo Midaso havas azenajn orelojn."


Tiam li fermŝutis la truon per tero kaj opiniis, ke li tiel entombigis sian sekreton por eterne. Tio plifaciligis lian animon. Kontente li reiris en la urbon, kaj ekde tiu tempo nenio plu premis lin. Li tondis la hararon de la reĝo kiel antaŭe.

Ekde tiu jaro kreskis je tiu loko ĉe la rivero densa fragmito, kaj kiam la vento karesis ĝin, la fragmito susuris kaj flustris : "Reĝo Midaso havas azenajn orelojn."

Tiel ĉiuj homoj eksciis la sekreton de la reĝo. Finfine la dioj foje bone videble signis la stultecon, ili pensis kontente. Sed bedaŭrinde Apolono ne donas al ĉiu stulta arogantulo tian grandiozan donacon.



El la ĉeĥa lingvo tradukis Cezar

"Malnovaj grekaj fabeloj kaj mitoj"
eldonis ALBATROS PRAGO, 1961



Traven en Esperanto kaj unuaj eldonoj

$
0
0


B.TRAVEN EN ESPERANTO

ROMANOJ

La Mortula Ŝipo (PDF) La romano "Das Totenschiff", esperantigis Hans-Georg Kaiser, lasta tradukversio

La Mortula Ŝipo (PDF) La romano "Das Totenschiff", esperantigis Hans-Georg Kaiser de INKO ; antaŭa versio)

La trezoro de la Sierra Madre La romano "Der Schatz der Sierra Madre", esperantigis Donjo & Cezar (PDF)

Rozo Blanka (PDF) La romano "Die Weiße Rose", esperantigis Donjo & Cezar

MAHAGONCIKLO

Ĉaro (PDF) La romano "Der Karren", esperantigis Donjo & Cezar (PDF)

Registaro (PDF) : La romano "Regierung", esperantigis Donjo & Cezar (PDF)

Marŝo en la regnon de l' mahagono (PDF) : La romano "Der Marsch ins Reich der Caoba", esperantigis Donjo & Cezar (PDF)

Mahagontrunko (PDF) : La romano "Die Troza", esperantigis Donjo & Cezar (PDF)

Ribelo de l' pendigitoj(PDF) : La romano "Die Rebellion der Gehenkten" esperantigis Donjo & Cezar (PDF)

Generalo venas el la ĝangalo (ankoraŭ tradukenda)


UNUAJ ELDONOJ DE B.TRAVEN

Jen la rakontoj, vojaĝlibro kaj romanoj, kun niaj tradukoj en PDF-dokumentoj, ne kompleta.

La kotonplukisto (Der Wobbly) Berlino,Buchmeister-eldonejo, 1926

La Mortula Ŝipo (PDF) historio de usona maristo, librogildo Gutenberg, Berlino, 1926

Trezoro de la Sierra Madre (PDF) Der Schatz der Sierra Madre, Berlino, librogildo Gutenberg, 1927

La lando de l' printempo (Das Land des Frühlings), vojaĝlibro pri Meksiko, Berlino, librogildo Gutenberg, 1927

La vepro (Der Busch) Berlino, librogildo Gutenberg, 1928

La ponto en la ĝangalo (Die Brücke im Dschungel) Berlino, librogildo Gutenberg, 1929

Rozo Blanka (PDF) Die weise Rose, Berlino, librogildo Gutenberg, 1929

Ĉaro (PDF) Der Karren, Berlino, librogildo Gutenberg, 1931

Registaro (PDF) Regierung, Berlino, librogildo Gutenberg, 1932

Marŝo en la regnon de l' mahagono (PDF) Der Marsch ins Reich der Caoba. Ein Kriegsmarsch). Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1933

Mahagontrunko (PDF) Die Troza, Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1936

Ribelo de l' pendigitoj (PDF) Die Rebellion der Gehenkten Zuriko, Prago, librogildo Gutenberg, 1936

Generalo venas el la ĝangalo (Ein General kommt aus dem Dschungel), Amsterdamo, eldonejo Allert de Lange, 1940

Aslan Norval, Vieno, Munkeno, Bazelo, eldonejo Kurt Desch, 1960

B. Travens Werke

1917–21 als Ret Marut, Herausgeber : Der Ziegelbrenner. 1.–4. Jg., September 1917– Dezember 1921, München.

1925 Die Baumwollpflücker. In : Vorwärts. 21. Juni–16. Juli.

1926 Der Wobbly. Buchmeister-Verlag, Berlin.

1926 Das Totenschiff Büchergilde Gutenberg, Berlin (verfilmt 1959 von Georg Tressler mit

Horst Buchholz, Mario Adorf und Elke Sommer)

1928 Der Busch. Erzählband (12 Geschichten).

1927 Der Schatz der Sierra Madre (verfilmt 1948 von John Huston mit Humphrey Bogart in der Hauptrolle)

1927 Die Brücke im Dschungel. In : Vorwärts

1928 Land des Frühlings

1929 Die Brücke im Dschungel

1929 Die weiße Rose

1930 Der Busch. 2., erweiterte Ausgabe (20 Erzählungen).
Sechsteiliger Caoba-Zyklus. (auch als Mahagoni-Zyklus. bekannt)

1931 Karren (PDF)

1931 Regierung (PDF)

1933 Marsch ins Reich der Caoba Ein Kriegsmarsch Büchergilde Gutenberg, Zürich/Wien/Prag.

1936 Troza (PDF) Büchergilde Gutenberg, Zürich/Prag

1936 Rebellion der Gehenkten (PDF) Büchergilde Gutenberg/Zürich/Prag

1940 Ein General kommt aus dem Dschungel. Allert de Lange, Amsterdam. (erste Veröffentlichung bei Axel Holmström Förlag, Stockholm, 1939 ; auf Schwedisch)

1936 Sonnen-Schöpfung. Büchergilde Gutenberg (indianische Legende Tzeltal sprachiger Maya aus Chiapas) (zuerst bei : F. J. Muller, 1934 ; auf Tschechisch)

1950 Macario. Büchergilde Gutenberg, Zürich (Originaltitel The Healer. Manuskript Englisch)

1954 Der Banditendoktor. (mexikanische Erzählungen)

195 ? Canasta de Cuentos Mexicanos. (mexikanische Erzählungen, verfilmt in Mexiko 1956)

1958 Der dritte Gast und andere Erzählungen. Volk und Welt, Berlin (enthält Der Nachtbesuch im Busch. Sonnen-Schöpfung.)

1960 Aslan Norval. Verlag Kurt Desch, München/Wien/Basel.

1961 Stories by the Man Nobody Knows : Nine Tales by B. Traven. Hrsg. Harlan Ellison. Regency Books (RB107 ; Oktober 1961), Evanston, Illinois.

1963 (1920) Khundar. Das erste Buch – Begegnungen. Clou-Verlag, Egnach (Schweiz) (erschien zuerst im April 1920 in der Zeitschrift Der Ziegelbrenner.)

1976 (1917–21) Der Ziegelbrenner. Faksimilenachdruck. Hrsg. Max Schmidt, Nachwort von Rolf Recknagel. Berlin

1992 Ich kenne das Leben in Mexiko. Briefe an John Schikowski

1925–1932. Limes, Frankfurt am Main/Berlin.

2008 Die Fackel des Fürsten. Hrsg. Jörg Thunecke.

2008 (1910) Der Mann Site und die grünglitzernde Frau. Hrsg. Jörg Thunecke.

romantradukoj

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live