Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Cirkla ekonomio, unu oportuna rimedo por ŝanĝi la socion.

$
0
0

Cirkla ekonomio, unu oportuna rimedo por ŝanĝi la socion.

Nia ekonomio dependas de limigitaj resursoj kiujn oni elĉerpas unue k transformas en rubaĵojn. La vivocikloj estas modelo de cirkla ekonomio kiun oni devus kopii plej ofte laŭ eble.

En mia vilaĝo, proksime de Poitiers, mi provas eksperimenti eko-disvolvadon per ekoproduktado de spirulino en bioklimata forcejo.

Spirulino estas mikroalgo spiralforma, nur dekonon de milimetro granda, kiu aperis antaŭ pli ol tri miliardoj da jaroj, antaù la disiĝo inter plantoj kaj animaloj. Tiu mikroalgo kreskas en varmaj lagetoj de intertropikaj regionoj riĉaj je oligoelementoj. Oni rikoltas tiun estaĵon ĉiumatene pere de fajna reto, poste oni premas la verdan bulon en speciala piŝtilo por fadenigi la pastaĵon kaj oni sekigas ĝin dumposttagmeze en sunsekigilo. Oni aldonas la flokojn de spirulino en supojn, jogurtojn aŭ pantranĉaĵojn por aldoni tre digesteblajn proteinojn, feron kaj vitaminojn A, B12 kaj K al nia dieto. Ĝi grande utilas por resaniĝi, rekolekti siajn fortojn ĉe gravedaj patrinoj, sportuloj, anemiuloj, malaltigi kolesterolokvanton, lukti kontraŭ mis- k subnutradon...

Ĉar ĝis nun oni nutras tiun spirulinon per kemiaĵoj en neprofundaj basenoj, mi intencas reprodukti la naturajn kondiĉojn de afrikaj lagetoj kaj aldoni fermentujojn en la forcejo por nutri la mikroalgojn per ĉevalsterkaĵo, kiun oni facile trovas ĉirkaŭ urboj. La elektra energio por funkciigi la sistemon fontas de vent-generatoro k sunpaneloj.

Kontakto : Bernard Lagrange - 12 rue du Berry, 86100 Senillé - poŝtel. 033 (0)6 63 45 64 16


Aliĝu plu

$
0
0

Ni ĉi-tie disponigas la aliĝilon sub diversaj formoj :

Por sendi perrete en ods- kaj xls-formoj ; elektu unu el ili, registritu kun via nomo, plenigu kaj sendu perrete :

opendocument spreadsheet - 433.2 kb
Aliĝilo kompleta-Dinano.ods
Excel - 439.5 kb
Aliĝilo kompleta-Dinano.xls

Por perpoŝte sendi paperan version, uzu tiun aliĝilon :

PDF - 192.6 kb
Printebla kompleta aliĝilo-Dinano

OKK eldonis glumarkojn aĉeteblajn pounue 0,50€

La aliĝilo estas resendenda (sufiĉas perrete) plenigita al la OKK :

- Rete : satdinan2014(ĉe)gmail.com

- Poŝte :
SAT kongreso 2014
chez Odile Lemarchand
La Ricollais
22630 EVRAN - FR

Intervjuo de OSIEK-premiito

$
0
0

Noto : la ĉi-suba artikolo aperis post artikolo de Henri Masson informanta pri la aperigo de la ĉinlingva versio de 7000 tagoj en Siberio, farita de Ŝi Ĉengtai el la esperanta versio.

El la SAT-movado...

Okaze de tiu evento ni opiniis interese fari kelkajn demandojn pri tiu temo al la tradukinto de la kroata originalo en esperanto. Temas pri Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de SAT, kiu pro tiu traduko ricevis la OSIEK-premion en la jaro 2002.

Kiel vi konatiĝis kun tiu verko ?

Kroata eldono de 7000 tagoj aperis en la sepdekaj jaroj kaj okazigis grandan bruon kaj intereson de la publiko. Estis la unua fojo kiam oni klare kaj publike denuncas la krimojn de Stalin en tiama Jugoslavio. Cetere, ĉiuj eldonejoj rifuzis eldoni ĝin pro timo kaj fine nur la eldonejo "Globus", kiu estis antaŭ bankroto, akceptis eldoni ĝin. En unu jaro la tuta eldonkvanto estis vendita kaj tio savis la eldonejon. En la jaro 1972 tiu verko ricevis literaturan premion de la tagĵurnalo "Vjesnik" kaj tuj aperis la dua eldono. Pro scivolemo mi aĉetis kaj legis ĝin.

Kial vi decidis traduki ĝin ?

En la jaro 1945 (kiam mi estis unujara), mia patro kiel regula kroata soldato estis militkaptita kaj kun centmiloj da aliaj militkaptitoj transportita al la direkto de Oriento. Mi demandis min ĉu li ne troviĝas ie en Siberio, kiu estis la celo de multaj el tiaj kazoj. Ja, la serĉado de mia patro kiun entreprenis mia patrino estis tute vana. Krome mi estis persvadita ke tiu enhavo nepre devas esti legata kaj diskonigata en la tuta mondo. Do mi decidis esperantigi ĝin kaj pro tio mi tuj kontaktis kun Karlo Ŝtajner por peti la tradukpermeson. Mi esperis eventuale ion ekscii pri mia patro, sed inter la milionoj da kondamnitoj en Siberio estus vera hazardo ke Ŝtajner renkontus kaj konus lin.

Kial ĝuste SAT eldonis ĝin ?

Post la fintraduko de la libro kaj lingva kontrolo de pluraj konataj esperantistoj (Jean Thierry, Ivo Lapenna), mi serĉis eldoniston. SAT pro malbona financa situacio ne povis tion fari. Unue mi havis akcepton de finna eldonejo sed post kelka tempo alvenis mallonga letero kun jena teksto : "Ni tre bedaŭras ne povi eldoni vian tradukaĵon, ĉar temas pri nia Orienta najbaro kaj tio povu endanĝerigi nian agadon". Iun belan tagon, la bona sorto gvidis al la SAT-ejo Lina Gabrielli, al kiu mi rakontis pri la eldonproblemo. Ŝi esprimis pretecon eldoni ĝin kaj financi la eldonon kondiĉe ke ĝi ne aperu sub ŝia nomo sed sub la nomo de SAT. La PK akceptis tiun proponon kaj la libro aperis sub la nomo de SAT.

Kiel la libro estis akceptita en Sovetunio ?

Tiu libro estis malpermesita en Sovetunio kaj en ĝiaj satelitoj. Nun, post la falo de la Berlina muro kaj la disfalo de Sovetunio, estis malfermitaj arkivoj de KGB. Mia rusa kamarado, kiu faris esplorojn en tiuj arkivoj, informis min ke mia nomo troviĝas en la sliparo de KGB kiel malamika persono, pro tiu traduko de la libro de Ŝtajner.

kaj en Jugoslavio ?

En Jugoslavio (ĉar ĝi aperis kun la permeso de Tito), ĝi havis grandegan sukceson kaj kiel mi jam diris, ĝi ricevis literaturan premion. Aperis pluraj eldonoj en Kroatio sed ankaŭ en aliaj lingvoj (angla, franca, germana, ktp). Ĵus aperis ĉina eldono (lanĉota dum la UK en Pekino), farita laŭ la esperanta traduko kaj la japana eldono estas en preparo.

Kiel okazis via renkontiĝo kun Ŝtajner ?

Ŝtajner estis tre afabla kaj agrabla persono. Li kaj lia edzino Sonja akceptis min en sia Zagreba hejmo. La unua surprizo por mi estis, ke sur la muro de lia laborĉambro estis la bildoj de Marx, Engels, Lenin kaj Tito. Mi tute klare demandis lin, kial li ankoraŭ havas tiujn fotojn, malgraŭ la 20-jara sufero en Siberiaj koncentrejoj. Kun rido li klarigis al mi ke tio, kio estas en Sovetunio havas nenian rilaton kun komunismo. Ke ĝi estas perfido de komunistaj ideoj. Li nomis tion "ruĝa faŝismo". Pro tio li restis daŭre komunisto kun siaj idealoj pri pli justa kaj pli egaleca mondo. Post sia reveno el Siberio, li vizitis plurajn kapitalistajn landojn kaj konstatis ke tiuj liaj idealoj estas daŭre valoraj kaj necesaj. Ŝtajner diris al mi ke lia celo kaj lia promeso al la samsortaj kamaradoj estas ĉie diskonigi la veron pri Stalin kaj stalinismo, por ke tio neniam plu ripetiĝu. Kun entuziasmo li akceptis ke mi traduku la libron esperante kaj li postulis nenian aŭtorhonorarion. Mi diris al li ke la esperanta merkato estas malgranda sed ke mi certigas al li ke ĝi estos legata de esperantistoj sur ĉiuj kontinentoj. Por li tio estis la plej grava kaj ĉefa celo.

Dektri jarojn post la disfalo de Sovetunio, kial tiu libro restas plu legenda por la novaj generacioj ? Ĉu la entenata mesaĝo daŭre havas sencon en la nuna epoko ?

Legi ĝin estas tre grava por ĉiuj. Unue, tio estas bela ekzemplo kiel oni povas la plej belajn ideojn misuzi kaj perfidi, transformi en diktatorecon pro la simpla potenc kaj povavido. Same kiel oni devas neniam forgesi la krimojn de Hitler kaj naziismo, holokaŭston kaj ekstermadon de diversaj etnoj kaj popoloj, ankaŭ oni ne devas forgesi tiujn krimegojn de Stalin, kiu nomis sin komunisto kaj ekstermis same milionojn da senkulpaj homoj. Ja, ankoraŭ ekzistas similaj reĝimoj sin nomantaj komunistaj, kiuj tre similas al tiu de Stalin (kiuj cetere ankoraŭ hodiaŭ adoras kaj heroigas lin !!!), kaj pri kiuj ni eble iam en estonto legos similajn librojn. Kiam Ŝtajner revenis post 20-jara vivo en Gulago, multaj el liaj komunistaj kamaradoj, aŭ rifuzis kontakton kun li, aŭ akuzis lin pri la perfido de komunismo kaj socialista idealo. Laŭ ili, tio estis "eraroj" de Stalin, sed tio devis resti interne de la komunista movado. Vane li provis komprenigi al ili ke tio havas nenion komunan kun komunismo kaj socialismo. Eĉ hodiaŭ, pluraj sinceraj komunistoj simple fermas la okulojn antaŭ la faktoj kaj eĉ ne volas legi, informiĝi aŭ paroli pri tio. Do, jes, tiu libro kaj ĝia mesaĝo daŭre havas sencon en la nuna epoko. Per la eldono kaj distribuado de tiu libro SAT kiel kultura, eduka asocio, plenumas unu el la ĉefaj punktoj de sia Statuto kio estas "helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve elekti memstare la vojon kiun ili opinias plej rekta kaj plej irebla, kaj batali kontraŭ la dogmiĝo de instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj". Jen do, kial estas bone ke ĉiu esperantisto legu ĝin.

el la SAGO n°8, aŭgust-septembro 2004

Tranoktado

$
0
0

Tranoktado dum la kongreso

Por kontentigi ĉiujn kongresanojn, ni dispartigas vin laŭ pluraj eblecoj :

- en unu el la kongresejoj (FJT : loĝejo por junaj laboristoj), ni disponigos dormoĉambrojn por unu aŭ du personoj ; ĉiuj havas duŝon kaj necesejon en la ĉambro.

Ni rezervos tiun lokon al handikapuloj, malfacilmovuloj, kaj unuaj aliĝintoj sen veturilo.

- en gastejo de Pleslin, kalkulu 10km (10') for de la kongresejo ; tie vi disponos kvarlitan dormoĉambron malmultekostan kun duŝejo/necesejo ĉe la etaĝo. Ankaŭ vi ricevos matenmanĝon samkiel en FJT.

JPEG - 38.4 kb
Pleslin_tranoktejo
JPEG - 137.2 kb
Pleslin-dormoĉambo
JPEG - 137.7 kb
Pleslin-dormoĉambo4

Ni rezervos tiun lokon al aliĝantoj, kiuj mendis 3 aŭ 4 litan ĉambron kaj havas veturilon. Post plenigo de la FJT, ni proponos tiun loĝejon al pli malfruaj aliĝantoj.

- en tendejo ĉe la lokaj esperantistoj ; ne kunportu tendon, OKK instalos sed kunportu dormosakojn ; ankaŭ tie vi ricevos matenmanĝon.

JPEG - 195.5 kb
Trigavou-tendumejo

Ni rezervos tiujn lokojn al aliĝantoj, kiuj mendis tiun eblecon. Pli facile, ili uzos siajn personajn veturilojn.

- en haltejo ĉe la FJT, en via dormveturilo vi povos tranokti ; ni ne provizos elektron. Bonvolu anonci vin.

- en hoteloj : vi mem prizorgos kaj mendos tiun eblecon. Eblas konsulti dinanan turismoficejon

Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj

$
0
0

Kiel ni nun Esperantigu ? Kiel ni nun trovu la plej taŭgan formon ?

JPEG - 17.8 kb
Rikardo Ŝulco

Certe ne estos malbone, se ĝia prononco estas tiom proksima kiom eble al la nacia-lingva prononco.
Certe ankaŭ ne estos malbone, se ĝia ortografio estos tiom proksima kiom eble al la nacialingva ortografio.
Certe estos rekomendinde, almenaŭ en specialaj kazoj, ke la Esperantigita formo ankaŭ rilatu al la historio de la originala nomoformo.
Certe estos ne malbone, se la Esperantigita formo estas por Esperantistoj tiom agrable prononcebla kiom eble.
Certe estas evitinde, ke ĝi estu homonimo de alia Esperanta vorto.
Certe estas evitinde, ke plie ĝia komenco aŭ fino estu la sama kiel Esperanta prefikso aŭ sufikso.
Estas evidente, ke plej ofte en la praktiko tiuj diversaj postuloj reciproke sin malhelpas, sin ekskludas. Oni ne povas efektivigi la maksimumon de ĉiuj, eĉ ne ekzistas metodo por eltrovi, kiu formo estus optimuma rezultanto el ĉiuj. Laŭ mia persona sperto dum plujara eksperimentado mi konvinkiĝis, ke plej bone oni traktu ĉiun propran nomon kiel unuopan individuan kazon.
Tio ne ekskludas, ke oni sufiĉe ofte povas procedi laŭ analogioj, sed estus iom stulte provi absolutigi iun tian procedon kaj rigore apliki ĝin ĉiam. Oni baldaŭ troviĝus en senelirejo.
Estus ankaŭ iom stulte postuli, ke la Esperantigita formo permesu inversi la procedon, permesu mal-Esperantigi ĝin, permesu ankoraŭ rekoni en ĝi la originan formon. Tio ĝenerale ne estos ebla, nek necesa. Por ĝui dramon de Ŝekspiro aŭ por paroli pri ties aŭtoro, oni tute ne bezonas scii, kiu estas la nacialingva nomo de tiu dramisto. Tio fariĝas dezirinda aŭ necesa nur, kiam oni translimas Esperantujon. Sed tio ne plu koncernas la Esperantan lingvon.

Ĉiu unuopa Esperantigo do devas esti krea akto, kaj ĝia rezulto unue ne povas esti pli ol provizora helpilo en la cirkonstancoj, por kiu ĝi estas kreita. Ĝi unue nur povas esti nenio alia ol propono al la Esperantistaro. Al kiu la propono ne plaĉas, mem kreu aŭ uzu alian formon. En la lingvo estas forta tendenco, elimini maltaŭgaĵojn. Nur iom post iom la uzo de certa Esperantigita formo ĝeneraliĝos, kaj tiam estos veninta la momento, en kiu ĝi eniros la vortarojn kaj fariĝos definitive asimilita Esperantero.

Rikardo Ŝulco, Pledo por unueca lingvo, p. 174.
Ĉerpita el Leksara kolekto deofte uzataj propraj nomoj, kompilita de Rikardo Ŝulco kaj Hermano Bermano, Esperanto-Centro Paderborno, 1989, p. 110.

Pri pasintaj kongresoj

La Komunumo "Whiteway" kaj Gassy Marin

$
0
0
La Komunumo "Whiteway" kaj Gassy Marin
La Komunumo "Whiteway" (en Glosterŝiro) originis kiel kreaĵo de anarkiistoj kiuj volis des pli eble sendependiĝi de la kapitalista mondo. Ĝia jura situacio estas eble unika. Esperantisto Gassy Marin longe tie loĝis, kaj dum tiu periodo li faris 10 jaran mondvojaĝon. - Socialaj forumoj : Prelegoj

Enkonduko en la poezian universon de Federico García Lorca

$
0
0

Enkonduko en la poezian universon de Federico García Lorca

Ĉi-prelege, per detala analizo de la poemo Romanco pri la luno luno, de Federico García Lorca, Miguel Fernández prezentas kleojn kaj ŝlosilojn, kiuj faciligas la aliron al la poetiko de la hispana bardo, ebligas traĝui liajn versojn kaj pravigas la tutmondan ŝaton al lia poezio, epiderme tiel hispaneca sed derme tiel universala.

BIOGRAFIO DE LA PRELEGANTO

MFM

Miguel Fernández naskiĝis en 1950, en Granado. En 1968, li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ties Politeknika Universitato. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF kaj de la kolektiva spektaklo Vivu la teatro ! kaj kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj. Verkoj : poemkolektoj Ampoemaro (aperinta kadre de Ibere libere) kaj El miaj sonoraj soloj ; rakontoj kaj noveloj en Ekstremoj ; prelegoj-eseoj Sur la spuroj de Federico García Lorca kaj Konfesinde : ni vivis kaj plu vivas (La Ibera Grupo : dudek jaroj da amikeco kaj kreado) ; tradukoj Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, de Federico García Lorca, Ĝis tagmezo alvenos, de Ignacio Aldecoa, Miguel Hernández, poeto de l' popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández, kaj Poezio : armilo ŝargita per futuro, komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia.


Socialaj forumoj : Prelegoj

$
0
0

Jen pluraj temoj anoncitaj kiel prelegoj kaj debatoj :

Jonathan Chabert : "Kiel mi iĝis ekologia agrikulturisto ?"

Pastro Marc kaj Vinko Markov : "Pri Lanti"

Maja : "Permakulturo"

Philippe Stride : "Alternativa monuo"

Guy Martin : "Energia transirado"

Arturo Prent kaj Franceska Tubale : "La Komunumo "Whiteway" kaj Gassy Marin"

Xavier Godivier : "Infan-eduko"

Bernard Lagrange : "Cirkla ekonomio, unu oportuna rimedo por ŝanĝi la socion"

Miguel Fernández : "Enkonduko en la poezian universon de Federico García Lorca"

Andy kaj Miary (se ili suksesos akiri vizon) : "Nuna Malagasio"

En la provizora programo, iam post iam, la prelegojn OKK fiksos.

Por ke homoj revenu al la naturo, unue eduku infanojn

$
0
0

Por ke homoj revenu al la naturo, unue eduku infanojn.

De 30 jaroj, la ĝardeneto de la lernantoj estas asocio kiu disvolvas plezuron de la kultivado al la infanoj. Vidu la retpagôn :
http://gxardeneto.chez-alice.fr/

Emmanuel Rolland ne ĉesas, de multaj jaroj, interesegi la infanojn al natura medio. « Kiam lernado iĝas ĝojo kaj interesego, la lernejo plenumas sian taskon ». La asocio disvolvas metodojn por faciligi malkovron de naturo en klasĉambro. La lernantoj eksperimentas konkrete.

La konkretaj aĵoj estas pli agrablaj por la infanoj kaj permesas iri al intelektaj aĵoj. La infanoj iniciĝas al la unua kulturo, sen kiu nenio alia ekzistus.

Imagu infanojn, kiuj semas kernon de persikarbo dum februaro, en junio persikarbo altas je 60cm, instalita en kreskakcelejo, ĝi mezuras 1,7m alta en septembro. Eksterordinara por la infanoj, kiu komunikas tion al siaj gepatroj kaj tiam interesiĝas pri lernejo.

Emmanuel Rolland prezentos la laboron de la asocio kaj ĝian disvolviĝon tra la mondo.

La loka mono : kial kaj kiel uzi ĝin ?

$
0
0

La loka mono : kial kaj kiel uzi ĝin ?

Ekzistas oficiala monunuo, kiun ni uzas tage do kial starigi alian monunuon ?

Ofte mi aŭdas ke ne bezonas alian rimedon por pagi ĉar ni povas elekti al kiu ni aĉetas por respekti niajn valorojn. Ĉu tio funkcias ?

Ankaŭ, la « Loka Interŝanĝa Sistemo » (LIS) ebligas interŝanĝi aĵojn, agadojn, tempojn, konojn sen mono sed per unuo de tempo. Sed, LIS ne sufiĉas por solvi tagajn bezonojn. Kio estas mono ? Mono estas socia konvencio fondita sur fido. Do ni povas krei monon inter ni kondiĉe ke ni fidu nin.

Ni konstatas ke la elektitoj ne decidas por la plej bona vivo de ĉiuj sed nur de kelkaj. Ĉu ni povas fidi je la nuna mono por ŝanĝi la mondon ?

Dum la kongreso, vi konkrete povos uzi la lokan monon, « la Maillette »* *(speciala najleto uzita por protekti la malsupron de lignaj ŝuoj)

Ne ie ajn, sed en vendejoj kiuj respektas ĉarton.

Kial kaj kiel funkcias la loka mono ?

Ni interparolos pri tio dum tiu momento.

Prelegos Philippe Stride

Energia transirado

$
0
0
Energia transirado
Ĉu per elekto, ĉu pro trudo, necesan evoluon de nia energikonsumado ni baldaŭ spertos. Post prezento de la nuna stato en la mondo kaj en Francio, mi detaligos civitanajn kaj lokajn agadojn, kiuj nin kondukos al novaj energivojoj. Per debato, ni esploros tiajn padojn, kiujn kongresanoj kreas aŭ konas en sia regiono.
Guy Martin
Prezidanto de bretona kooperativo pri renovigebla (...) - Socialaj forumoj : Prelegoj

Kiel mi iĝis ekologia agrikulturisto ?

$
0
0

Kiel mi iĝis ekologia agrikulturisto ?

Mi nun estas 27-jara. Dum la lastaj 10 jaroj mi lernis agrikulturon, ekologian agrikulturon. Mia renkonto kun la ekologia legom-produkto okazis je 2003 en iu bieno kie la kamparulo (Jean Francois Andrieŭ) kultivis multege da legomoj, kaj pli ol la « simplan praktikon » de agrikulturo, li alŝutis etikon. Oni povus diri : la animo de la ago.

Ekde ĝia renkonto, mi daŭrigis serĉadon samtempe de diversaj praktikoj kaj etikoj, sed ĉiam ekologie. Efektive, mi preskaŭ neniam laboris en alia tipo de agrikulturo konsiderante ke la plej larĝa ebleco respekti la laboriston, la teron, la beston kaj la planton estus la ekologia agrikulturo.

Pli precize, mi laboris en 8 aŭ 10 diversaj bienoj en Francio aŭ aliaj landoj (en la bieno « lernejo Bona Espero » ekzemple). Mi deziris samtempe lerni permane kaj intelekte. Por tio mi reiris en lernejo dum unu jaro. Tuj poste, mi laboris en sudo de Francio en unu bieno laŭ ekodinamika maniero. Tie mi vere malkovris la facilecojn kaj malfacilecojn de tiu laboro. Ofte, junuloj (kiel mi je iu epoko) laboras en kamparejo nur dum belaj tagoj, ne sciante malvarmecon de kampoj en januaro.

En 2011, mi laboris en eta bieno. Tie, mi elektis (ĉar la bienistino volis vendi tiun farmon) instali min.

Esperantistoj antaŭ unua mondmilito

$
0
0
Esperantistoj antaŭ unua mondmilito
Kiel scias multaj homoj, eĉ ekster la esperanta movado, antaŭ la unua kongreso kiu okazis en Bulonjo-ĉe-Maro, ekzistis pluraj kluboj kaj organizoj tra la mondo. Krom akademianoj, intelektuloj, religiaj funkciuloj kaj militistoj, lernis esperanton ankaŭ kamparanoj kaj diversaj metiistoj, kiel ekzemple Lanti. - Socialaj forumoj : Prelegoj

Ĉu vi scias, kiu estas Lanti ?

$
0
0

Solema meditanto kaj asocia gvidanto, observanto de sia epoko kaj teoriulo kun longvida perspektivo, verkisto kun plumo jen akre ironia, jen plena de poezia sentemo, ŝercemulo zorgema pri moralaj demandoj, Lanti estis multflanka homo. Li postlasis ampleksan kaj enhavoriĉan verkaron, kiu invitas ĉiujn pensi per propra cerbo. La prelegantoj ilustros tion el diversaj perspektivoj, helpe de pli-malpli konataj dokumentoj.

JPEG - 31.2 kb
Lanti en Moskvo kun redaktantoj de "La Nova Epoko", 1922

Sennaciulo 2014 1/2, n-ro 1301-1302

$
0
0














Enhavo :

- Praktikaj informoj p3
- Venontaj Tem-Dosieroj p4
- Redaktangulo p4
Nia Dosiero - Usona imperiismo p5
- Enkonduko p5
- La ilaro de la Usona Imperio en Latina Ameriko p8
- Spionado p10
- Edward Snowden en Ĝenevo p11
- Kreskanta rezisto kontraŭ la flugrobotaj militoj de prezidento Obama p12
- Letero de usonano p13
- Traktato pri militista statuso inter Usono kaj Japanio p14
- La lasta superpotenco kaj la cetera mondo p14
Politiko – Imperiismo plu ! p17
- Embarasa sendependeco de Suda Sudano p17
- Japanio eksportos atomcentralojn al Vjetnamio (daŭrigo) p20
- Deklaracio de internaciistoj lige al minaco de milito en Ukrainio p20
Virinaj vivkondiĉoj p21
- El arkipelago indonezia, en Beogrado p21
Teatro p23
- Pludoni la teatran torĉon p24
SAT-anoj aktivas p24
- Necesas internaciismo ! p24
- En Barcelono, en prikantado de la revolucio - I p25
- Profesia uzo de Esperanto p27
- SAT-ano prelegas ĉe Popola Universitato p29
El la SAT-administrejo p29
- Novaliĝoj p29
- Elekto de nova Plenum-Komitato de SAT p30
- Nekrologo p30
- Kotiz-informoj - klarigo p30
- SAT serĉas novan peranton en Pollando p30
- Bilanco pri la revok-kampanjo antaŭpretigo de la jarlibro p31
- Kotizoj por jaro 2014 p31
- Landaj Perantoj p32
- Estis redakta eraro p33
- Pentroarto p34
- Kiel Monet renkontiĝis kun ukijoj p34

Vizito al Patagonio

$
0
0
Hilary Chapman rakontos al ni pri sia vizito al la kimra kolonio en Patagonio, Argentino, fondita en 1865 kiam kimroj forlasis Brition. Li pritraktos la naturon de tiu vasta lando, kaj parolos iom pri historio kaj pri lingvaj aferoj. - Socialaj forumoj : Prelegoj

Fari/uzi infokioskon por informigi kaj informiĝi

$
0
0
Infokiosko estas spaco kreita por maksimume dissendi broŝurojn kaj fanrevuojn estimitas interesajn eĉ necesajn. Ĉiuj povas fari infokioskon se li havas broŝurojn por dissendi. Gravaj vortoj por kompreni pri kio temas estas : Fotokopio, vetaĵoj de informoj, Kontraù Komerca, realproprigo, libera prezo. - Socialaj forumoj : Prelegoj

Permakulturo : kio ĝi estas ?

$
0
0

Permakulturo : kio ĝi estas ?

JPEG - 10.6 kb

Multe pli ol nura tekniko, permakulturo estas unue koncepto pri inteligenta produksistemo. Nia vivloko estas pensigita entute, por krei profitdonajn kaj reciprokajn influadojn inter la elementoj de la bieno (domo, ĝardeno, fruktarbaro, bestoj, ktp) Ekde mia propra sperto, mi montros al vi kiel, antaŭ nelonge, dezirante iĝi permakulturisto, mi konstatis ke mi jam estis !!!

Sennaciulo 2014 3/4, n-ro 1305-1306

$
0
0














Enhavo :

- Redaktangulo p3
- Venontaj temdosieroj p3
Tem-dosiero : Latinameriko
- Enkonduko p4
- Latinameriko kaj Huĵita p5
- Puĉismo p6
- Situacio en Venezuelo p8
- Pri Kubo kaj ĝiaj rilatoj kun ceteraj ALBA-landoj p9
- Brazila kulturo p11
Socio Vivo de romaoj en Pollando 14
Informoj pri Dinana kongreso p17
Landaj perantoj p20
Teler-etiko
- Kial kaj kiel mi rifuzas vegeteranismon p22
- Vegeteranismo kaj religio p22
- Eterna Treblinko, plu sen fin' p23
SAT-anoj aktivas
- Du semajnoj en Malagasio per Esperanto p24
- Demokratia sperto p26
- En Barcelono, en prikantado de la revolucio (II) p27
Arto
- KoKino n-ro 2 p30
- Recenzo - Ĉe la lago p32
El la SAT-administrejo
- Lingvaj notoj pri la numero 5-6/2013 p33
- Informetoj p33
- Novaliĝoj p33
- Nekrologo p33
- Donacoj unua trimestro 2014 p34
- Poŝtmarkoj omaĝe al sennaciulo p35
- Letero el Portugalio p35
- La laborista sindikato por studentoj p35

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live