Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

La monaĥejo kaj la kastelo de Léhon

$
0
0

La monaĥejo kaj la kastelo de Léhon

Léhon estas urbeto, kiu troviĝas proksime al Dinan.

JPEG - 10.4 kb
La monaĥejo de Lehon

En la jaro 1850, monaĥoj elmigris el Kimrujo, kaj elektis loĝejon en valo inter monteto kaj la rivero Rance. Ili komencis senarbigi la lokon por konstrui domojn kaj kultivi la grundon. Danke al la relikvoj de Sankta Magloire, kiuj venigis pli kaj pli da loĝantoj, kaj la financa helpo de Nevenoeo, kiu regis Bretonujon tiutempe, pli kaj pli famiĝis la urbeto. Legendoj kaj historio miksiĝas por klarigi tiun naskiĝon.

Pro la fameco de la vilaĝo kaj ties situo ĉe rivero fluanta al la Maniko, la senjoroj de Dinan elektis la apudan monteton por konstruigi la nunan fortikaĵon en la 11-a jarcento. Tiu fortikaĵo videblas sur la tapiŝo de Bayeux.

JPEG - 14.6 kb
La fortikajxo de Lehon

En 1490, post pluraj sturmoj kaj atakoj dum antaŭaj militoj, la kastelo estis deklarita 'ruinoj'. Sed feliĉe ĝi enskribiĝis en la liston de "historiaj monumentoj" en 1926. De post tiam la ruinigitaj muregoj estis sekurigitaj. Pro manko de mono oni preferis ne daŭrigi la elfosadon, sed konservi la lokon kiel arkeologia reservujo por venontaj generacioj.

Vi povas viziti la lokojn en la esperanaj paĝoj :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kastelo_de_L%C3%A9hon

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mona%C4%A5ejo_de_L%C3%A9hon

Bernadette


Vizito al San-Malo'

$
0
0

San Malo' urbo de korsaroj

Malo estas nomo de monaĥo deveninta de Kimrujo dum la 6a jarcento. Li fariĝis episkopo de la vilaĝo situanta apud la rivero Ranco (la fama vilaĝo de Asteriks), kaj dum la 11a jarcento la iama episkopo apude konstruigis la fortikaĵon sur duoninsulo protektita kontraŭ la vikingoj.

La fama devizo « nek franco, nek bretono, maluano mi estas », klarigas iomete la spiriton de la urbanoj tre sendependaj. La dukino, Anno de Bretonio, fortigis sian kastelon ne kontraŭ la angloj, la tradiciaj malamikoj, sed kontraŭ la urbanoj, kiuj, tamen, sukcesis starigi la unuan respublikon dum la 16a jarcento, dum 4 jaroj.

San-Malo' estis fama pro siaj maristoj kiel Dugaj-Trueno (Duguay-Trouin) kiu konkeris Rio-de-Ĵanejron, siaj korsaroj kiel Surkufo (Surcouf), siaj esploristoj, kiel Jakvo Kartiero (Jacques Cartier), kiu malkovris Kanadon. La kuraĝaj fiŝkaptistoj de Novlando estas malpermesitaj reiri tien pro manko da fiŝoj, la moruoj. Ankaŭ verkistoj, kiel Ĉatobriando (Chateaubriand), sciencistoj, kiel Brusezo (Broussais) aŭ Maŭpertuiso (Maupertuis), religiuloj kiel Lameneo (Lamennais) famigis la urbon.

Kvankam la malnova urbo estis detruita dum la lasta mondmilito, krom la remparoj, oni rekonstruis ĝin same.

JPEG - 36.6 kb
San-Malo' de la golfeto

Apude oni povas viziti la unuan baraĵon por fari elektron per la forteco de la tajdo. Ankaŭ la urbeto Kankal' (Cancale), estas vidinda pro la bredo de ostroj, bele situanta borde de la golfo de Miĥaelmonto.

Anne-Marie

BoRoKo de Serĝo Sir'

$
0
0

Vidu prezenton de la libro ĉe retejo de la eldonkooperativo :
-http://www.satesperanto.org/eldonko...

JPEG - 22 kb

Serĝo Sir' estas famkonata de la esperanta publiko pro siaj bildstrioj regule publikigataj en la revuoj LaSAGO de SAT-Amikaro, Le Monde de l'Espéranto de Espéranto-France aŭ ankaŭLa Kancerkliniko, satira gazeto en kiu li brilas per sia sprita humuro. Tiuj bild-deliraĵoj riĉas je "kultruo" k vortludoj (ĉe li liberas la vorttordo), k li rebakas kun siaspeca spico historiajn ĉefverkoj.

Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos (Z). De Vagnero al Vilhelmo Telo, de l' Lum-frataro al Biblio, oni malkovros la veran rakonton, tiun, kiu ne rakontiĝas al geknaboj. Kun subtila miksaĵo inter krajondesegnoj, fotomuntaĵoj, k animacibidoj, la rezulto eble stumbligos kelkiujn. Serĝo Sir' pro sia stilo konsidereblas kvazaŭ kunfandaĵo inter Gotlibo k Dalio : surrealismaj fonoj, ĉiulokete detaloj, heliko kun brako anstataŭ piedo kiu komentadas.

Atentu tamen, kvankam la formo estas bildstria albumo, ĝi estas metenda ne en ĉies manojn : antaŭĉio ĝi celas publikon avertitan (De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento. Z). Unuflanke ĉar la lingvaĵo uzata estas subtila, la vortludoj poluritaj k la vorttrezoro aparte riĉa, aliflanke ĉar iuj el la scenoj ilustritaj povus ŝoki sentemon de junaj legantoj k de maljunaj operŝatantoj. Jen, vi ne povos diri, ke vi ne sciis !

Recenzo aperinta en Esperanto Aktiv n-ro 41 (novembro 2013), en la rubriko "Libro de la monato", franclingve :
-http://esperanto-france.org/esperan...

Esperantigis Markovo-Vito 35521.

Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987)

$
0
0
Prelego de Georgo Lagranĝo (Georges Lagrange).

FESTPAROLADO
por la Floraj Ludoj en Barcelono Oktobro 1987

Sinjorina Moŝto !
Sinjoro Prezidanto !
Karaj geamikoj !

Estas por mi granda ĝojo kaj granda honoro, ke vi invitis min por tiuj Floraj Ludoj, kiuj estas ankaŭ la jubileo de Esperanto.

PNG - 295.1 kb
Medalo de Tuluzaj Floraj Ludoj

Granda ĝojo, ĉar mi unuan fojon estas en Barcelono. Fakte mi ne estas el tiuj esperantistoj, kiuj emas migradi tra la tuta mondo. Mi tamen iom vojaĝis, sed la Pireneojn mi unuafoje transiras. Kial ?

Ĉu decas, en tiel impona salonego mencii proprajn memoraĵojn ? Mi tamen kuraĝos.

Katalunio estis por mi temo de revo kaj eble ankaŭ iom de kulposento. Unuafoje kiam mi aŭdis tiun vorton, mi estis nur infano kaj tio estis la diklitera titolo de gazeto :

«l' agonie de la Catalogne»
Agonio de Katalunio ?... tio en Esperanto terure rimas. Estis, se mi iom klare memoras en 1938a aŭ 39a, ...tempoj forgesotaj kaj forgesendaj. Mi estis infano kaj ne bone komprenis, kio okazas, mi komprenis nur, ke okazas io terura. Kaj tiu teruraĵo ankaŭ nin trafis, apenaŭ du jarojn poste, pli norde, en Francio : la milito.

Post la milito, jam juna esperantisto, mi foje renkontis kelkajn el tiuj rifuĝintojn el Hispanio, pli ofte el Katalunio mem, kiuj ankoraŭ portis en siaj magraj pakaĵoj de venkitoj, la amarecon de perdita revo : jes en '36a en Katalunio, same kiel en Parizo en 1871a, oni revis pri mondo pli justa, pri mondo de justeco en libereco.

Kaj same kiel en Parizo en 1871a, tio dronis en sango.

Barcelono, tio estas ankaŭ tiu Ciutat cremata, kie Zamenhof en 1909a devis rezigni la preparitan paroladon, ĉar ĝuste, antaŭ nelonge, okazis tie sanga striko...

Jes do, Katalunio estis por mi junulo ia revo, kiun oni ne kuraĝas tuŝi....

Kompreneble post la milito kaj ĉefe en la jaroj 60-aj, milionoj da Francoj venis al Katalunio, Sed simple por gustumi la malplikostan sunon de la "Costa Braya" . Mi konfesas, ke tio ne multe logis min. Tiom pli ke ankoraŭ staris la "Paliso" kaj mi ne emis rigardi ĝin tro proksime.

Ĉiel en '47a — jes antaŭ kvardek jaroj, ĝuste la jaron kiam mortis Lanti — mi iĝis esperantisto, kaj aniĝis al SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). Preskaŭ hazarde, nur tiun adreson mi posedis.

Sed la ideoj de Lanti tuj ŝajnis al mi ĝustaj, justaj kaj logikaj :

La provincaj lingvoj, la dialektoj malaperis aŭ estas forsvenantaj antaŭ la naciaj lingvoj. Kaj la naciaj lingvoj malaperu antaŭ la mondlingvo : unu homaro, unu lingvo. Ĉio alia, nur bagatelo, nur detaloj.

Nu, mi estis franclingvano el la pariza regiono por kiu la problemoj de la lingvaj minoritatoj estas tute fremdaj. Nur jarojn poste mi komprenis, ke unu el la aspektoj — paradoksaj — de la sennaciismo de Lanti estas ĝuste la franca, tipe franca, jakobenisma centralismo : la centralismo, kiu forigas la diferencojn.

Nur jarojn poste mi komprenis tion. Tra mia esperantisteco. Jes, mi naskiĝis apud Parizo, tial mia gepatra lingvo, mia hejma lingvo estis la franca, ne iu dialekto, ne iu el tiuj marĝenaj lingvoj, kiujn Parizano emas ignori. La franca, t.e. ne ekzakte la lingvo de Voltaire aŭ de Victor Hugo, sed tiu komun-uza lingvo, kiu notinde distanciĝas de la literatura.
Mi do estas franclingvano. Mi nek fieras nek hontas pro tio. Tio estas nur la hazardo de la naskiĝloko. Sed tio tre gravis por la formiĝo de mia mondkoncepto.

Kaj krome mi naskiĝis en la "tria Respubliko", tiu respubliko, kiu disfalis antaŭ la naziaj tankoj en 1940a.

Kaj oni instruis al ni, ke la Respubliko estas unueca kaj nedividebla kaj ke ĝia sola lingvo estas la franca. Tial ŝajnis al mi evidente, kaj tute ne diskutinde, ke ĉiuj ankoraŭ ekzistantaj dialektoj, ke la aliaj, marĝenaj lingvoj de la franca teritorio nature kaj nepre devas malaperi.

Tio estis evidentaĵo por miaj dek aŭ dekdu jaroj.
Ke la Korsikanoj parolis italan dialekton, la Alzacanoj germanan, ke estis Flandroj, Katalunoj aŭ Vaskoj, ke estis Bretonoj kun kelta lingvo, Bretonoj, kiuj eĉ ne komprenis la francan, sed kiujn oni amase sendis kontraŭ la germanajn mitralojn dum la unua mondmilito, ke en la sudo oni parolis tute aliajn idiomojn... nur bagateloj. Nu, la lingvajn minoritatojn oni simple kaj principe ignoris, nome de la Respubliko unueca kaj nedividebla,
Jes oni trudas al ni tutpretajn konceptojn, fakte, antaŭjuĝojn, kiuj, tial ke ni estas infanoj, ŝajnas al ni evidentaj. Infanaj antaŭjuĝoj ? Jes, Sed ni vidas, ke en la lasta kongreso de la PEN-Klubo, en majo '87, iu eminenta stultulo publike deklaris, ke estas ridinde verki en la Kataluna ! [1] Nur tra mia esperantisteco — kaj mi jam estis kvardekjara kiam mi komprenis la profundan signifon de tiu subpremado al la lingvaj minoritatoj.

Katalunoj, franclingvanoj, Kastilianoj kaj Italoj, Portugaloj kaj Rumanoj, ni ĉiuj estas idoj de la latina kulturo kaj niaj lingvoj pli malpli parencas. Same kiel mortanta kverko dissemas ĉirkaŭ si junajn kverkojn, la popollatina lingvo, dum disfalis la romia potenco, ankaŭ dissemis multajn, dialektojn.

El tiuj multaj idoj, kelkaj mortis junaj, sen posteuloj, dronigitaj de slavaj aŭ hungaraj popoloj. Aliaj havis bonŝancon kaj fariĝis naciaj lingvoj kun eĉ mondskala graveco. Aliaj ankaŭ, post glora periodo, devis barakti kontraŭ pli potencaj najbaroj.

En tiu senkompata konkurenco inter la lingvoj, iuj do venkas, aliaj baraktas, aliaj, fine, mortas. Kial ?

Ĉu venkis iu lingvo, tial ke ĝi estis pli taŭga, pli perfekta ol la aliaj ? Ni, esperantistoj, rajtas rideti pri la koncepto "perfekta lingvo", ĉar ni bone scias, kio okazas pri la lingvo-perfektigistoj de Esperanto.
Kial do en la lingva ĝangalo iuj venkis, aliaj ne ? Nu ! pro politika potenco, Nur pro politika potenco.
La pariza dialekto fariĝis la franca lingvo, tial kaj nur tial, ĉar ĝi estis la lingvo de la reĝo, Kaj la reĝoj, jarcenton post jarcento trudis sian lingvon al la tuta lando. [2]

Jes, la venko de tiu aŭ alia lingvo estas ligita nur al potenco, neniel al la kvalito. La latina lingvo estis la kulturlingvo de la mezepoko, tial ke ĝi estis la lingvo de la romkatolika eklezio, La kastiliana akiris gravecon, tial ke ĝi estis la lingvo de Karlo la Kvina kaj de Filipo la Dua, la lingvo de vasta koloniisma imperio, kiu daŭris ĝis la 19a jarcento kaj tial ĝi restas ankoraŭ nun grandskale disvastigita. La franca lingvo ŝuldas sian fortunon al sinsekvo da historiaj faktoj : ĝi estis la lingvo de la reĝo, de la prestiĝa Luizo la 14a, de la filozofoj de la 18a jarcento, de la Revolucio, de Napoleono, de la koloniismo de la 19a jarcento.
Kaj estas evidente, ke la angla lingvo ne ŝuldas sian nunan gloron al propraj kvalitoj : ĝi estas fonetike la plej terura, la plej malklara, la plej malfacile prononcebla el ĉiuj eŭropaj lingvoj. Tiun gloron ĝi ŝuldas unue al la vasteco de la brita imperio en la 19a jarcento, kaj plu hodiaŭ la usona potenco.

La samon oni povus diri pri la rusa, pri la araba (pro la dio Petrolo), morgaŭ pri la japana aŭ la ĉina.
Tio ŝajnas evidenta al la simpla saĝo. Tio cetere estas la granda malforto de Esperanto — pri tio ni devas klare konscii — ni ne disponas pri ekonomia aŭ politika potenco. Sed tio ne estas evidenta por ĉiuj. Multaj emas opinii, ke la propra lingvo estas la plej klara, la plej perfekta. Kaj se tiu lingvo, pro la hazardoj de la historio, atingas mondan disvastiĝon, oni tute klare opinios, ke tiel estas pro ties supereco. Kaj tial estas tiu fama artikolo de Rivarol en la 18a jarcento pri "la Universaleco de.la Franca lingvo" kiu demonstris la superecon de la franca. Artikolo, pri kies naiveco ni rajtas, du jarcentojn poste, rideti.

Kelkajn rimarkojn, parenteze, pri la disvastiĝo de la franca : ĝi estis la lingvo de la aristokratoj, de la diplomatio. Tial ĝi iĝis la oficiala lingvo de la poŝto. Tial ankaŭ estas tiom da — multe tro da — francaj vortoj en Esperanto.

Ĉiel la kultura pezo de la pariza franca lingvo estas tia ke ankaŭ la eksterlandaj franclingvanoj (belgaj Valonoj, svisaj Romandoj, Kanadanoj...) imitas la norman prononcon de la kleraj parizaj burĝoj.
Cetere la foriĝo de la lokaj dialektoj antaŭ la oficiala lingvo estas ĝenerala fenomeno. Ankaŭ en Germanio kaj Italio la dialektoj retroiras, kvankam pli malfrue ol en Francio, supozeble ĉar la politika unuiĝo estis pli malfrua en tiuj landoj. Kaj ĉie la televido unuecigas, niveligas, forviŝas la diferencojn. La komuna lingvo estas nun la lingvo de la televido.

Tial la malapero de la nordaj dialektoj en Francio estas fenomeno normala, laŭ historia evoluo. [3] En vilaĝo kiel Bouresse, kie situas la kvinpetalo, oni konstatas la malaperon de la dialekto en nur tri generacioj. Do en la nordo, temas pri normala fenomeno.

Sed en la sudo ?

En la sudo oni parolas — parolis — idiomojn, kiuj tre diferencis de la nordaj kaj verdire pli parencis kun la kataluna ol kun la franca : en la sudo oni diris "castel" aŭ"casteŭ" kaj ne "château", en la sudo oni diris "la carriero" kaj ne "la rue", en la sudo oni diris "aigo" kaj ne "eau" ktp... Kaj en la mezepoko oni tute klare distingis inter la lingvoj de "oïl" en la nordo kaj de "oc" en la sudo.
En tiu tempo, ŝajnas, ke la trobadoroj povis kanti siajn versojn egale en Avinjono, en Tuluzo kaj en Barcelono : ili estis ĉie komprenataj. Ekzistis komuna kulturo okcitana - kataluna. Kaj se oni trarigardas la okcitanan literaturon oni plurfoje renkontas la samajn nomojn kiel en Katalunio, ekzemple Ramon Lull. Temis ja pri diversaj aspektoj de unu sama kulturo.

Se la historio estus alimaniere fluinta, eble hodiaŭ, inter la norda mondskala franca lingvo kaj la suda mondskala kastiliana, ekzistus de Bordozo ĝis Valencio, de Barcelono ĝis Marsejlo alia fama mondskala kulturo, heredanto de la mezepokaj Floraj Ludoj.
Sed Madrido aneksis Katalunion kaj Parizo Okcitanion.
La situacio norde kaj sude de la Pireneoj kurioze kaj drame similas. La dekadenco de la kataluna en la 17a kaj 18a jarcentoj tute paralelas tiun de la okcitana en la sama periodo. Kaj la reviviĝo de la kataluna en la romantika 19a jarcento parencas tiun de la okcitana. La Kataluno Verdaguer estas iel la kuzo de la Okcitano Mistral. Kaj ili konis unu la alian.

Sed tie haltas la komuna vojo. Kio do okazis ?
La dekadencon de la okcitana kulturo nerekte kaŭzis la t.n. "katara herezo". Kontraŭ la Kataroj oni decidis krucmiliton. Kruc-milito ? Ĉu vere necesis detrui tiun kataran "herezon" ? Ĉu tiu nova, alia religio estis pli aŭ malpli bona ol la tradicia romkatolika ? Mi tute ne kompetentas pri tiu demando kaj tio fakte ne interesas min. [4]
Sed tiu milito estis ja nur preteksto. Kompreneble estis pli komforte por la krudaj nobeloj de la nordo, krucmiliti en Sudfrancio ol klopodi ĝis Jerusalemo. Fine tiu t.n. "kruc-milito kontraŭ la Kataroj" estis nur koloniisma, konkera milito de la nordo kontraŭ la sudo. Kaj ĉiel la falo de Montségur en 1244 estis mortbato por la okcitana kulturo.

Tion oni ne instruas en la manlibroj prihistoriaj de la francaj lernejoj. Tiun kulturan murdon oni simple prisilentas. Nu, post Montségur, ne plu estis politika potenco en la sudo. La sudo estis nur kolonio de la nordo kaj de tiu bato la okcitana kulturo neniam releviĝis. Ekde tiam ĉiu antaŭenpaŝo de la centra kaj centralisma reĝa povo estis retropaŝo de la okcitana.

Kompreneble la popolo parolis plu sian lingvon. Sed manke de politika unueco, manke de skriba lingvo, la lingvo disdialektiĝis, perdis sian unuecon kaj iom post iom falis je nivelo de kamparana lingvo, de lingvo de analfabetoj.

La superaj klasoj estis dulingvaj, oni parolis okcitane al la lakeoj, al la kamparanoj, kiuj prilaboris la teron, sed inter si ili jam uzis la francan. [5]

Tiu kurioza, klasa dulingvismo daŭris ĝis la komenco de la 20a jarcento. Kaj paradokse la publika, deviga kaj demokrata instruado estis plia kaj definitiva bato al la okcitana.

Temis pri vera kultura kaj lingva ekstermado : en la lernejoj ne nur oni instruis la francan, ignorante la okcitanan, sed krome oni praktikadis la denuncon, la "bovinon". Kio estis ? La instruisto, dum la paŭzoj trudis objekton humiligan, nomatan "la bovino" (estis ekzemple lignoŝuo aŭ iu speciala ŝtono) al la unua infano kiu"kulpis" dialektouzon ludante (fakte li simple parolis la hejman lingvon !).
Kaj la kulpigito devis siavice trudi la "bovinon" al alia kamarado, kiu same kulpis. Kaj tiel plu ĝis la vespero. Kaj la lasta, kiu havis enmane la "bovinon" estis punita. Per tia metodo kaj kelkaj samnivelaj oni atingis ke la homoj hontis pro sia lingvo. Hontigi homojn pro ilia lingvo, tio estas la plej efika rimedo por mortigi lingvon.

Poste estis ankaŭ la militservo : la junaj rekrutoj nepre devis uzi komunan lingvon kun la aliaj kamaradoj, Tiom pli ke oni zorge intermiksis ilin. Kaj kompreneble estis nepre malpermesite uzi dialekton en la kazerno !
La turismo el la nordo al la sudo kaj hodiaŭ la nacia televido frapis la lastajn batojn al la okcitana.
Honeste oni devis diri, ke ne nur la politiko ludis kontraŭ la sudo : estas ankaŭ geografiaj kaŭzoj. En la nordo estas la grandaj ebenoj riĉe akvumitaj de la atlantikaj pluvoj, la ebenoj tritikoriĉaj, la ebenoj kun riĉaj herbejoj kaj grasaj bovinoj. La sudo estas ofte monteca, rokeca kaj tro seka.

En la nordo estas geografia unueco ĉirkaŭ la t.n. "pariza pelvo" al kiu konverĝas ĉiuj vojoj. La sudo malhavas unuecon. Marsejlo rigardas al oriento, Bordozo al Anglio, Tuluzo al Hispanio, kaj la montanoj restas en siaj montoj. Kaj en mezepoko neniam estis politika unueco de la sudo.
Kio restas, fine en Francio, el la glora tempo de la trobadoroj ?
Jes restas la vorto "amour" . Tiu vorto ne estas franclingva, sed okcitana. Ni heredis ĝin de la trobadoroj.
Jes, ankoraŭ en foraj vilaĝoj izolitaj, kelkaj maljunuloj parolas plu inter si la dialekton, nur por praktikaj celoj. Kaj ili hontas antaŭ la Parizanoj. Ili konscias, ke ili uzas "ĵargonon''.
Jes, kelkaj junuloj provas revivigi la lingvon de siaj geavoj. Sed tion farante ili havas teruran francan akcenton kaj ili ne kapablas interkompreniĝi. Nur folkloraĵo. Kiel tiuj Indianoj de Nordameriko, kiuj surmetas plumojn por la turistoj.

Jes, ankaŭ, de dudek jaroj estas ja verkistoj en la okcitana, sed verkistoj, kiuj elektis tiun lingvon, de tio ne povas vivi kaj estas ne tre konataj. La okcitan-devenaj verkistoj plej konataj, kiel J. Giono aŭ M. Pagnol verkis france.

Nenio nova en tio cetere, jam en la Renesanco, Clément Marot aŭ Montaigne, ankaŭ okcitan-devenaj, preferis verki en la lingvo de la reĝo.
Ja, la presado en okcitana kostas tro multe. Kaj la legantaro estas nesufiĉe ampleksa....Do tute same kiel niaj esperanto-verkistoj, ili verkas en la lingvo, kiun ili elektis, por subteni ĝin, por vivigi ĝin, ne kiel popularaj verkistoj. Kurioza paralelo, pri kiu ni reparolos poste.

Kio restas, finfine el tiu glora tempo ?
Nur akcento. Tiu suda akcento en kiu ni, nordanoj plumpe intermiksas Bordozon, Tuluzon kaj Marsejlon. Tiu suda akcento, kiun ili provas forigi kaj forgesigi se ili estas iom kleraj, por ne aspekti tro primitivaj, tro kamparanaj. Tiu akcento, kiun oni uzas en la komedioj de A. Roussin aŭ en la filmoj de M. Pagnol, por iom gajigi, tiel ke tio estas sentata de la suduloj, preskaŭ rasisme. Tiu akcento, kiu sonas por ni, nordanoj, sune kaj ferie, ĉar ni emas iri al la suno, al la sudo por ferii. Kaj tial ili nomas nin ''Les Bronze-cul", la "pugo-sunbanantoj", la "sunbaniĝ-puguloj".

Kompreneble estis Mistral. Sed Mistral alvenis kelkajn jarcentojn tro malfrue. En la metroo de Barcelono, apud, ''Salita" estas skribite "SORTIDA". Jes la kataluna lingvo estas savita. En Marsejlo estas skribite nur "Sortie". Mistral alvenis tro malfrue, ''Mirejo" de Mistral estas konata sed en sia franclingva traduko.

En tiu fino de la 20a jarcento ni travivas periodon senprecedencan en la historio de la homaro, periodon kiu nepre kondukos al mondunuiĝo aŭ al neniiĝo. Tion postulas la teĥnologio. Tion diris Einstein. Tion diris jam pli frue Eŭgeno Lanti kaj tial elpensis la sennaciismon.

La teĥnologio — ne ideologio — estas tia, ke ĝi ebligus al ĉiuj homoj dece vivi kaj samtempe ĝi ĉiujn minacas je plena ekstermado. Pri tio ni ja ĉiuj konscias.

Cetere la sopiro al mondunuiĝo estas malnova revo, por tiel diri "edeneca" revo, kiu daŭre fiaskis. Kial ?

La antikvaj imperioj provis — parte — unuigi la homaron. Ili ĉiuj disfalis. Ankaŭ la grandaj religioj pretendis unuigi la homaron. Ili ĉiuj fiaskis. Cetere ili estis pluraj kaj tial inter si konkurencis. Pli freŝdate la koloniismaj imperioj provis arigi vastajn teritoriojn, Sed ankaŭ ili disfalis. Sed tiam okazis io nova, pri kio ni baldaŭ vidos...

La modernaj imperiismoj —ĉefe ekonomiaj — ankaŭ provis regi la mondon. Sed bonŝance ili estas pluraj kaj inter si konkurencas. Kaj ili klare scias, ke neniu povas supervenki la alian. Bonŝance.
Mondunuiĝo, do, jes, sed kiel ?
La historio instruas, ke la perforta unuiĝo ne povas longe daŭri. Tiel longe kiel estas subpremanto kaj subpremato, okazas ribeloj kaj ne povas regi paco.

La solaj unuiĝoj, kiuj povas ja daŭri estas ligoj inter egaluloj en harmonia kunlaborado — eĉ se ne ĉio ideale, ili funkcias en la realeco —. En Eŭropo la ekzemplo estas Svisio en kiu kunvivas tri aŭ kvar — egalrajtaj — kulturoj, Eŭropo mem — sub niaj okuloj — post jarcentoj da militoj kreiĝadas, inter egaluloj.

Kaj ĉiel estas evidente por ĉiu iom saĝa homo, ke hodiaŭ la landlimoj estas anaĥronismo, stulta restaĵo de la mezepoko.
Mi diris pli supre, ke la "grandaj lingvoj" bazas sian forton sur politika aŭ ekonomia potenco. Tio ankoraŭ nun estas vera (vidu la anglan !) Sed ĉu temas pri eterna, neŝanĝebla vero ?

Post la dua mondmilito la koloniismaj imperioj (la angla, la franca, la nederlanda, la portugala...) devis iom post iom cedi antaŭ la koloniitaj popoloj. Ne sen sango, kompreneble. Ili devis agnoski la ekziston de la a1ia. Ili devis lerni la respekton al la diferenco. Kaj ni vidis iom post iom ĉiujn minoritatojn depostuli sian ekzistorajton.

Tiu fakto estas ĝenerala kaj ĝi estas nova. Kaj des pli neatendita en Francio tradicie tiel centraligita.

Jes, la grandaj potencoj devis finfine kompreni, ke la politiko "de la kanonŝipo", kiel oni diris, ne plu sufiĉas : la almeto de militŝipo antaŭ la haveno de lando teĥnike ne evoluinta ne plu sufiĉas por trudi avantaĝan komercan kontrakton aŭ politikan protektoraton.

Ankaŭ la malfortan oni devas iel respekti. Kaj tio estas io nova.

Cetere la svahila estas la internacia lingvo de orienta afriko, sen politika aŭ ekonomia potenca bazo...
Komence mi diris, ke mi, juna esperantisto kun franca edukado tute senkritike akceptis la tezojn de Lanti, laŭ kiuj ĉiuj lingvoj malaperu antaŭ la mondlingvo, same kiel forsvenas la dialektoj ankaŭ la naciaj lingvoj. Tio estas ja unu el la aspektoj de la sennaciismo de Lanti.

De kie fontas tiu drasta sinteno ?
De la terura elreviĝo de Aŭgusto 1914, de la konstato, ke la psiĥologiaj kaŭzoj de la milito estas la naciismo. Ĉar naciismo estas kvazaŭ religio, sanga religio, kiu generas malamon, haton. Tion cetere diris ankaŭ la Sviso Edmond Privat.

Jes, la vorto "nacio", ankaŭ en Esperanto ne estas tute klara. Gia senco varias de unu uzanto al la alia. Eble oni devas prefere uzi "etnon". Sed ''naciismo" estas klarsenca, naciismo estas plago, kiun oni per ĉiuj armiloj kontraŭbatalu. Kaj Esperanto estas unu el tiuj armiloj.
Lanti ankaŭ opiniis, ke la homaro, vole-nevole unuiĝos dank'al la teĥniko, frukto de la racio. Kaj Esperanto estas unu el tiuj teĥnikoj, ĉar ĝi estas "racia" lingvo. Tio estis alia tezo de Lanti. Ni memoru, ke Lanti mem estis ja teĥnikisto.

Nu, pri la "racieco" de Esperanto oni povus debati, Tio ne estas ĉi tie la temo. Sed Lanti eraris konsiderante, ke lingvo estas nur teĥnika rimedo, nur komunikilo.

Lingvo ne estas nur telefono.
Lingvo estas io plia, io pli intima, io, kio havas radikojn en la sentemo, en la koro, io neracia, io sentimentala.

Kaj tion, kurioze, mi komprenis dank'al Esperanto, Ni, esperantistoj, sentas nin kunligitaj, ne tial ke nia lingvo estas, laŭdire,"racia", sed tial ke ni uzas la saman lingvon, kiun ni elektis, eĉ se ni estas t.n. "denaskaj esperantistoj" [6]. La hejman lingvon ni ŝatas, ĉar ĝi estas tiu de niaj unuaj infanaj vortoj, la lingvo patrina. La nacian lingvon oni eble trudis al ni, sed Esperanton ni nepre elektis. La esperantaj vortoj havas por ni la saman frandan guston, kiel tiuj de vilaĝano, kiu preferas uzi la dialekton de siaj gepatroj por kore sin esprimi.

Kaj tiam mi komprenis, ke ni, esperantistoj estas ia lingva minoritato, kiel la Katalunoj, kiel la Vaskoj, kiel la Bretonoj. Ankaŭ ni estas neglektataj, malestimataj, primokataj. Esperantistoj estis eĉ foje subpremataj, persekutataj, deportataj pro sia lingvoaparteneco.

Lingvo ne estas nur komunikilo, ĝi ja tuŝas ion pli intiman, ĝi tuŝas nian memon, nian identecon. Kaj ĝuste en tio kuŝas unu el la rezisto-kaŭzoj kontraŭ Esperanto : iuj timas, ke tiu "artefarita monstro", tiu aĵo en la stilo de Frankenŝtejno, tuŝos ies identecon, atencos al la lingvo-patrino... Minoritata lingvo de subpremata popolo, minoritata lingvo de la esperanta diasporo, ni ja sidas en la sama pozicio, nia lukto estas la sama : depostuli, ke oni agnosku nin. Kaj tial estas certe, ke se tiuj minoritatoj volas vivi plu kaj defendi nian ekzistorajton, ili devus per Esperanto diskuti pri siaj komunaj problemoj, sen kurbigi la kolon antaŭ la grandaj imperialismaj lingvoj. Kaj ĝuste Esperanto estas la plej taŭga pont-lingvo por peri kaj diskonigi la minoritatajn kulturojn. Ne nur la Katalunan, sed ankaŭ la Hungaran, la Finnan, la Vaskan, la Albanan...

Kun Lanti mi ripetos, ke naciismo estas plago, religio de malamo, de hato. Sed mi ne akceptas mondkulturon nur teĥnologian, kulturon de nura metrosistemo, kulturon de robotoj.

Mond-unuiĝo, memkompreneble, sed sen imperiisma sintrudo. Mond-unuiĝo sen diskriminacio. Mond-unuiĝo, kiu agnosku la diferencojn, kiu respektu la diversajn kulturojn, kiu respektu la minoritatojn.

Kiel multaj Nordfrancoj mi sentas altiriĝon al la mediteranea lumo kaj al la nesuperebla gloro de la antikva Ateno. Kaj mi emas rigardi tiujn Florajn Ludojn, kiel malproksiman eĥon de tiu Ateno de Periklo, kiun Pompeu Gener priskribas en "Greka Diino" : mondo de Beleco, de Kleriĝemo kaj de Libereco. [7]
Sed ĝi estu mondo ne nur greka. Ĝi estu por ni esperantistoj mondo tutplaneda, mondo tuthomara de Beleco, de Kleriĝemo kaj de Libereco,

Tial mi ĉi tie plej kore deziras ke gloriĝu la Rozo
la Eglanterio
kaj la Violo,

Mi dankas vin.

La piednotoj estas rimarkoj nediritaj dum la prelego.


[1] Vidu en "Literatura Foiro" la artikolon de Perla Martinelli p. 5a, unua kolumno (kajero N° 105).

[2] La edikto de Francisko la Unua en en Villers Cotterets (1539) trudas la francan lingvon por ĉiuj oficialaj dokumentoj anstataŭ la latino.

[3] estas konate, ke dialekto des malpli rezistas al la lingvo, ju pli ĝi proksimas kaj parencas al ĝi.

[4] la historio de la religioj, cetere similas tiun de lingvoj. Iuj prosperas, aliaj velkas... pro la hazarda historio...

[5] Tiu ''paraŝutado" de lingvo en la superaj klasoj okazis nur en Okcitanio, Bruselo estas franclingva urbo meze de flandra teritorio. Kaj en Aŭstra imperio okazis simila fenomeno, la germana lingvo estis same "paraŝutita" en Pragon kaj Zagrebon, kiuj estis, principe, slavaj urboj.

[6] Nenio, politika aŭ ekonomia, devigas t.n. denaskan esperantiston resti plu esperantisto. Li do elektas tion.

[7] Sed sen sklavoj nek masklismo, kompreneble !

Sennaciulo 2013 05/06, n-ro 1295-1296

$
0
0













Enhavo :

- Redaktangulo P2
Tem-dosiero :"Homa nutrado" P4
- Enkonduko P4
- Promeno tra l' pasinteco P5
- Aŭstralio : ĉu taŭga nutrado ? P9
- Pri misnutrado kaj spirulino P10
- Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio P12
- Cerbaj impulsoj - DoMo P13
- En 2050 ni ĉiuj estos vegetaranoj ! P14
- Modernaj bestfabrikoj P15
- Vegana Fiereco, festo de la fiereco vegetarana kaj vegetaĵana P16
- Ni ne diigu la racion P18
- La vegetarismo laŭ la vidpunkto de progresema homo P19
- Pri la raporto de la Vegetara Sekcio P20
Rubriko : Politiko P21
- La kubaj revoluciaj naciaj milicoj P21
- Lejpcigo aŭ la subtila reformismo de la prezidento Hollande P22
-Rubriko : Ekonomiko P24
- Ekscesaj salajroj kaj kromsalajroj por manaĝeroj P24
Rubriko : Intelekta memdefendo P26
- Solvoj al I.M. P26
- Ludoj, enigmoj P27
- Maldiligentaj SAT-anoj P27
- Memkontraŭdira admono P27
Rubriko : SAT-anoj aktivas P28
-"Ĉirkaŭ Karmena" dissemas muzikkapablon P28
- Universitata SAT-grupo helpas senhejmulojn P29
- Junaj esperantistoj en la kontraŭatomenergia movado P29
- Lingvo kiel liberigo : Esperanto P29
Rubriko : El la SAT-administrejo P30
- Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2012 ĝis Majo 2013 P30
- Raporto de Ĝenerala Konsilantaro 2012-2013 P34
- Raporto de Konflikt-Komisiono 2012-2013 P34
- Prezento de la SAT-kontoj de jaro 2012 P35
- Raporto kontadkontrolo 2012 P35
-Ĝenerala Asembleo de la NEF (Nova Ekonomio Frateca) P36
- Novaliĝoj P36
- Nekrologo P37
Rubriko : Poezia angulo P38
- Mia ekziliĝo en Alĝerio P38

Sennaciulo 2013 07/08, n-ro 1297-1298

$
0
0














Enhavo :

- Haveblas la DVD "Esperanto" ! P2
- Redaktangulo P4
SAT-Kongreso en Madrido P5
- Impresoj de unuafoja SAT-kongresano P5
- Kultura vigliĝo en radikala etoso : SAT kongresis en Madrido P6
Salutoj P9
- Salutoj de COS P9
- Salutoj de IWW P9
- Salutoj de Luis García Montero P10
- Salutoj de Alan Woods P10
Kongresaj kontribuoj P12
-Ĉarto de la fama renkontiĝo de Kouroukan Fouga P12
- Moka interrilatado aŭ sanankuya en Malio P15
- Esperanto kaj blinduloj : ni serĉas plenan socian inkluzivecon P17
Raportoj kaj impresoj P18
- Gvidrezolucio P18
- Deklaracio P19
- Resumo pri laborkunsidoj dum la 86-a SAT-Kongreso P19
- Financa bilanco de la SAT-Kongreso 2013 P22
- Financa bilanco por la jaro 2012 P23
- Deklaro de kandidatoj al Konflikt-Komisiono P24
- Raporto pri jarkunsido de la LEA-Komitato P24
- Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo P27
- Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Madrido P29
SAT-anoj aktivas P29
- Sindikatistaj interŝanĝoj en la bordoza stacidomo P29
- Sukcesa informado pri SAT dum UK 2013 en Rejkjaviko P30
Socio P30
- Anglismo en japana universitato P30
- Vigliĝoj de kontraŭatomenergia movado kaj kontraŭrasisma movado, kaj divido de japana naciismo P31
- Nuntempaj rifuĝantoj el Afriko kaj Proksimoriento al Eŭropa Unio P36
-Ĉu prahomoj vivis samtempe kun dinosaŭroj ? P37
- Cerbaj impulsoj P40
El la SAT-administrejo P41
- Salutomesaĝo de novaliĝanto el Kubo P41
- Novaliĝoj P41
- Nekrologo P41
- Kotizo P42

El 86 Congreso de SAT: efervescencia cultural en ambiente radical

$
0
0
Algo más de 100 miembros y no miembros de SAT participaron en su 86º congreso en Madrid, que se desarrolló desde el 28 de julio hasta el 4 de agosto bajo el lema “El esperanto: adecuado instrumento para luchadores sociales”. Legu plu... - Español

El 86 Congreso de SAT

$
0
0

Un centenar de personas han participado en Madrid en el 86 Congreso de la Asociación Anacional Mundial (Sennacieca Asocio Tutmonda - SAT), cuyo lema ha sido “El esperanto: adecuado instrumento para luchadores sociales”.

La radicalidad política de SAT se expresó, por ejemplo, a través del canto de la Internacional. Una noche esto sucedió en plena calle, durante un homenaje a unos abogados asesinados en 1977, en el marco de la denominada “transición española a la democracia”. Se constata en SAT ahora, tras unos años difíciles, un creciente optimismo colectivo.

Leer más


Vizito al La Ville Heleuc (Vil Eleŭ)

$
0
0

La Ville Heleuc (vil eleŭ)

PNG - 197.9 kb

La Ville Heleuc jam estis konata en la kelta epoko, kiel indikas la nomero « ville ». En la mezepoko konstruiĝis la nuna biendomo kun kolomboturo el loka granito. Poste estiĝis diversaj konstruaĵoj, kiel stalo, bakejo, aparta kolombejo kaj ventmuelejo sur la apuda monteto Isaak. Sed iom post iom vendiĝis, forlasiĝis kaj fine forgesiĝis la bieno. Detruiĝis la ventmuelejo, ruiniĝis la konstruaĵoj kaj kreskis rubusoj, uleksoj, genistoj kaj arboj. En 1976 la ejo decidis malkovriĝi kaj eliri el al forgeso. Ĝi ĉarmis junan paron kaj oferdonis sin kiel familiejo. Unu post la alia renoviĝis la konstruaĵoj kaj denove aŭdeblis infanaj ridoj sur la bieno. La tereno grandiĝis al pli ol 18 hektaroj kaj iama ŝtonminejo iĝis natura naĝejo.

PNG - 99.7 kb

En la jaro 2005 konstruiĝis unu el la unuaj aŭtomataj lignohejtiloj en Bretonujo. Ĝia brulaĵo konsistas el ligneroj de pecigitaj abioj, kiuj kreskis sur la bieno. La aparta hejtejo disponigas varman akvon por hejti ne nur la biendomon, sed ankaŭ la iamajn forĝejon kaj bakejon renovigitajn, kiuj nun akceptas gastojn tutjare. Parto de la hejteja tegmento kovriĝis de 15 m2 da sunkolektoroj por varmigi 750-litran akvorezervon por la domaro. Kvar jarojn poste instaliĝis ekologia akvopurigejo anstataŭante du sepsajn tankojn. Sen uzo de elektra pumpilo ĝi purigas la ellason de necesejoj, duŝejoj, ... de la tuta domaro per du ujoj plantitaj de kanoj kaj akvoplantoj kiel mento kaj irido. Samtempe konstruiĝis unua senakva necesujo el recikligitaj materialoj.

Ekde 2010 la bieno de La Ville Heleuc ricevis la « Verdan Ŝlosilon » kiel ateston pro sia ekologia administro. Tio implicis ne nur uzon de akvoŝparaĵoj, ekonomiaj lumigiloj, recikligitaj paperoj, ... sed ankaŭ energiredukton kaj informon de la gastoj. De tiam ĉia nova akiraĵo estas pripensita el ekologia vidpunkto. Por malpligrandigi la homan influon al la tero, por revivigi la iaman granitminejon, por doni al gastoj la eblon sperti naturon kaj montri, ke eblas respekti la medion kaj tamen vivi komforte, renoviĝis defunde la iama bakejo per naturaj kaj ekologiaj materialoj. Kreiĝis papilirezervejo, novaj promenadpadoj kaj unuaj sensospertejoj : strobilolito en arbaro, televidsalono je lago, grandega balancilo kaj aliaj.

PNG - 162.9 kb

En 2012 pro etikaj kialoj rilate al elektro el nuklea fonto elektiĝis Enercoop (enerkop) kiel ekologia elektroliveranto por la bieno, antaŭ ol instaliĝis komence de 2013 28 m2 da fotovoltaaj sunĉeloj sur la tegmento de la iama bakejo. La fotovoltaa povumo korespondas al 4,2 kWp kaj la produktado atingas nuntempe la ekvivalenton de 40 % de la biena konsumo. Estiĝis novaj sensospertejoj kiel labirinto, teksota tipio, sonarbo, sed ankaŭ birdotimigiloj, ludejo por koriganoj, spegulo de feinoj, luddometo konstruita el ligno, tero kaj boteloj, dua senakva necesejo, ...
Tiel revigliĝis La Ville Heleuc post longa paûzo kaj frandas ĝi denove paŝojn de homoj sur sia tereno.

Dum la vizito vi vidos la akvopurigejon, la fotovoltaan instalaĵon kaj la centran hejtilon. Promenado kondukos vin ĝis la lignerosekigejo kaj diversaj sensospertoj : balanciĝi, kuŝi en strobilolito, sekvi labirinton, serĉi koriganojn, teksi tipion, spekti naturan televidon, ... Kunportu vian banveston kaj bantukon, se vi deziras grimpi sur la ranmanegon !

Cidra muzeo

$
0
0

Cidra muzeo Pleudihen/Rance 22690

JPEG - 57.5 kb
Cidra museo

« museeducidre.fr »

Je la jaro 1987 kreiĝis tiu muzeo. Janine kaj Jean-Yves Prié, origine, estis bredistoj kaj cidro-pomoj produktistoj. Ili decidis transformi la pomaĵon en cidron, pomo-sukon, konfitaĵojn, kaj ekspozicii cirkaŭ la temo . De la jaro 2009, la bofilino Karine Prié estras la muzeon .

En tiu tradicia renovigita ekologia bieno, la ekspozicio rilatas al pomoj kaj ties sanigaj efikoj. Videblas pentraĵoj, poezioj verkitaj pri tiu temo. Pluraj paneloj rememorigas la antikvajn gestojn de barelisto kaj filmo klarigas la cidro-fabrikadon.

Post tiu interesa vojaĝo en la historio kaj la metioj rilate al la cidro, la vizitantoj povos gustimi pomaĵojn : pomo-sukon, cidron, alkoholaĵojn el cidro . Ne mankos al la menuo la bretonaj krespoj .

Se vi deziras , vi povos aĉeti surloke pomaĵojn, konfitaĵojn kaj bokalojn de mielo , kukojn, dolĉaĵojn, frandaĵojn, trinko-tasojn .

« Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon » Zamenhof

Kiel atingi Dinan-on ?

$
0
0

Kiel atingi Dinan-on ?

Kongresadreso :
FJT (Foyer des Jeunes Travailleurs)
Chemin du Pont Pinet
Route de Dinard
22100 – DINAN

Telefonnumeroj de OKKanoj :

Franjo : +33 (0)7 81 90 75 43

Guy : +33 (0)6 76 27 51 78

Philippe : +33 (0)6 76 29 90 11

Aŭte :
Krom la okcidentaj bretonoj veturu ĝis Renno (Rennes). Preferinde ĉirkaŭu Rennon per la norda ĉirkaŭa aŭtovojo (N136 - Rocade Nord St-Malo- Brest).
Eliru tiun periferian aŭtovojon je la elirejo « 13b » kaj veturu ĉe la «N137» dum ĉ. 38km.
De pluraj kilometroj vi trovos la vojindikilojn « Dinan », direktiĝu urben kaj en Dinano laŭ la verdaj sago-indikiloj kongresejen.

Aviadile :
Ĉe la urboj Renno (Rennes/St Jacques), Dinardo (Dinard/Pleurtuit/St Malo), Laniono (Lannion) troviĝas flughavenoj. De la flughavenoj Lannion kaj Rennes, direktiĝu al stacidomoj por atingi Dinanon (Dinan) per trajnoj.

De la flughaveno de Dinard/Pleurtuit elektu taksion kaj poste buson. (Dinardo ne havas stacidomon sed buson kiu aliras al Renno tra Dinano)

Trajne :
De Renno al Dinano. Elektu ĉu regionajn trajnojn «TER »ĉu naciajn rapidajn «TGV». La daŭro de la vojaĝo inter la du trajnoj preskaŭ similas : kalkulu averaĝe 1h-n da vojaĝo per «TGV» kaj 1h 15'-30' per « TER » por iri de Renno al Dinano.
Plej ofte inter Renno kaj Dinano la trajno haltas (+/-) 15' en stacidomo de Dol-de-Bretagne.
Ne eblas nun afiŝi fiksitajn prezojn por uzi la trajnojn inter Renno kaj Dinano, ĉ. 20 €. La prezo dependas ankaŭ de la trajnoj, de la aĝoj, de la vojaĝantoj kaj de la momento.
En stacidomo de Dinano, esperantistoj deĵoros por akompani la kongresontojn.

Se vi intencas uzi tiujn transportilojn nepre ke vi retmesaĝu al OKK (satdinan2014@gmail.com) por ke ni kalkulu kaj prezentu al vi precizajn personajn transportinformojn.

OKK

Enkonduko al la kongrestemo

$
0
0

"Civitanoj loke konstruas ontecon"

Iom da historio

Resume, jen kelkaj decidoj kaj civitanaj reagoj rilate la indiferencecon pri la ŝanĝo malgraŭ la alarmlanĉantoj.

En Francio : Ekde pluraj dekoj da jaroj, civitanoj alarmas la francanojn pri decidoj kiuj ne taŭgas por solvi la problemojn de la socio kaj naturmedio.

En la sesdekaj jaroj leĝoj instigis la malaperon de la 20 hektaraj farmbienoj profite al farmbienegaj firmaoj kiuj troige nutros la francojn.

En la jaro 1964, la kreado de la asocio "Nature et Progrés" (medio kaj progreso) en Francio, celis starigi interŝanĝan sistemon inter konsumantoj kaj produktistoj por disvolvi ekologian agrikulturon kaj vigligi ĝin fronte al produktiva kaj ĥemia sistemo kiu tiam ekstariĝis.

Tamen en la jaro1972 okazis la unua internacia konferenco organizita de la Unuiĝintaj Nacioj por difini la rimedojn kiuj plivigligos la daŭripovan disvolviĝon. Ĉiujn 10 jarojn, tiu konferenco kunvenis. Nun vi rememoras la protokolon de Rio en la jaro 1992 kaj de tiam oni parolas pri la klimata varmiĝo sed oni ne vere agas.

La petrola skuo de la jaro 1973, havis bonajn konsekvencojn : la benzinprezo rapide altiĝis , tuj ni ŝparis energion kaj preparis planon por efike izoli domojn kaj uzadi/kolektadi sunenergion.

Kelkajn tempojn poste, ĉio revenis kiel antaŭe kaj ni forlasis la serĉadon pri ŝparenergio. En Francio dum la jaro 1973, leĝo devigis la ŝtaton pruntedoni monon en la financa merkato. De tiam la prezidentoj de diversaj landoj transdonis la monan respondecon al la bankistoj. El la konsekvencoj de tiaj leĝoj fontis la financa krizo kiu establigis socian krizon.

René Dumont, kandidato al la franca presidenteco en la jaro 1974, prezentis la ekologian movadon. Li estis unu el la unuaj kiu afiŝis la situacion. En la jaro 2002, Pierre Rahbi balotkampanjis al la prezidenteco, li nur ricevis 184 urbestrajn subtenojn el pli ol 36 000 urboj, la informiloj ne komunikis pri li kaj lia programo. Sed, poste li kreis la movadon « Alvoko por insurekcio de la konsciencoj » de kies naskos la movado « Colibri »(Kolibro)

Nuntempe, ni konstatas ke niaj elektitoj ne sukcesas / ne volas ŝanĝi la socian organizadon. La ĉefaj transporto-firmaoj , ĥemio-entreprenoj, mono-agentejoj, agrikulturo-entreprenoj, komerco-entreprenoj, …. ne deziras perdi siajn avantaĝojn.

Tagon post tago, ni intensigas niajn estontecajn problemojn ; la konsekvencoj de la ne-decidoj, pli kaj pli kreskas. [1]

- La varmiĝo de la planedo ne plu estas afero de spertuloj. Ni tion konstatas ĉiutage tra la mondo.
- la financo kiu uzas nian monon por fari aliajn aĵojn ol helpi al la transformado de la ekonomio
- la ekscesan kultivado, kiu poluas nian naturmedion kaj akvon ne kapablos nutri la homaron
- la kamiontransportado poluas la aeron kaj difektigas la vojaron
- la petrolo malaperas kaj ankaŭ aliaj nerenovigeblaj riĉfontoj
- la nejusta komerco, kiu ne dece pagas la laboristojn
- la senlaborado kiu kreskas en ĉiuj regionoj
- la individuismo anstataŭas la homajn interrilatojn ,

Unuvorte, ĉio iras pli kaj pli malbona kaj ni plu samdirekten iras

Ni vidas tri ĉefajn kialojn :
- Kial fari ion kiam nenio ŝanĝiĝas ĉirkaŭ ni ?
- Kial agi se ni sole agadas ?
- Kial agi kiam niaj elektitoj ne agadas ? La ekkrizo estas tiel grava ke niaj direktantoj scias, nek kiel fari nek trovi la solvojn ĉar niaj decidantoj devintus rekonsideri la tutsocian organizadon. Tamen homoj agadas por ŝanĝi la mondon ...

Ĉar povuloj kaj decidantoj ne aŭskultas alarmo-lanĉantojn, popolo devas reagi. Ĉie tra la mondo, homoj agadas por montri la vojon de la ŝanĝo [2]. Tia estas la solvo por tiuj kiuj atendas nenion de la decidantoj sed pensas ke ni devu agi, montri ekzemplon, informi pri la situacio kaj ĝiaj konsekvencoj.

Principe ni ne atendu ke ŝanĝo venu de la aliaj. Do, la civitanoj estigis diversajn movadojn, asociojn, entreprenojn por sentivigi la civitanaron kaj montri novan vojon [3].

Same kiel ĉie en la mondo, en la Dinana regiono homoj sentas ke ni devos konstrui morgaŭan societon kaj starigi diversajn iniciativojn por partopreni al media ŝanĝado. Kun la premo de iu kooperativo, dek-du komunumoj de la dinana regiono subskribis la engaĝigon ENESCOM [4] en la jaro 2012.

Subskribante, la komunumoj engaĝiĝas malaltigi je 20 % la energio-konsumadon, minimume konsumi je 20 % el renovigebla energio kaj redukti je 20 % ellason de forceja gaso ĝis la jaro 2020.

Tiuj komunumoj agadas kaj klarigas al sia loĝantaro kialojn kaj rezultojn pri siaj decidoj.

Multaj aliaj agadoj ŝprucis kaj ŝprucas. Dum la kongreso ni prezentos kelkajn iniciativojn por montri kaj ekstarigi debatojn pri tiu temo.

La kooperativoj : pli kaj pli da homo kuniĝas por kunlabori en diversaj temoj :

Nutrado : multe da ĝardenoj kreiĝas por produkti lokan ekologian nutraĵon.

Energio : surloke loĝantoj produktas elektran energion, uzas lokajn energifontojn : ligno, suno, vento, ...

Solidareco : bonvolemuloj proponas al homoj neadaptitaj al nuna socio, terkultivadi por perlabori kaj dece vivi.

Ekonomio : loka mono estis kreita por disvolvi lokan ekonomion utila al la civitanoj,

Edukado : "ĝardeneto de la lernantoj" kiu ebligas sentivigi la infanojn al la naturo, la formado, ktp...

En via regiono, observu tion, kio kreiĝas respektante homaron kaj planedon. Tiuj novaĵoj ne faras sensacion, ili antaŭeniras sen bruo.

Philippe STRIDE el OKK SAT-kongreso Dinano 2014


[1] Plano B,mobilizo por savi civilizacion, de Lester Brown tradukita de Robin Beto,eld. EFK de SAT nov. 2009 Manuel de Transition , de la dépendance au pétrole à la résilience locale, de Rob Hopkins

[2] Un million de révolutions tranquilles, travail/argent/ habitat/ environnement.... Comment les citoyens changent le monde de Bénédicte Manier eld. Les liens qui libèrent, nov.2012

[3] Solutions locales pour un désordre global de Coline Serreau, eld. Actes Sud, avril 2010

[4] ENESCOM : (European Network of information centres promoting Energy Sustainability and CO2 reduction among local Communities - Eŭropa Reto de informcentroj disvolvis daŭran energion kaj redukton de CO2 inter la lokaj komunumoj)

Aliĝintoj

$
0
0

Jam antaŭ kaj dum la Madrida kongreso 10 SAT-anoj aliĝis por 2014 al la Dinana.

Ĉar ni celas venigi inter 150 kaj 200 kongresantojn, ni ŝerce ekis la liston per la 200a kaj plej honore, laŭ lia postulo, atribuis al nia kamarado Pedro, prezidanto de OKK en Madrido, la 1an ...

Jen ĝisdatigita listo de aliĝintoj :

K-n-roAliĝdatoNomoj persona k familiaLandoUrbo,RegionoSAT-matrikulo
200 10/05/13Vito Markovo FrancioAnĝevo, Luarlandio 35521
199 10/05/13Vinko Markovo Germanio Tubingeno 35297
198 10/05/13Claudine Gueguen Francio Guingamp, Bretonio
197 30/07/13Ŝtonĉjo Soubourou Francio Sannazero, Bretonio 35951
196 30/07/13 Arturo Prent Britio Brentwood, Essex31123
195 30/07/13 Lucette Echappé FrancioNantes, Luarlandio35850
194 30/07/13Libnjo DubotFrancio Sannazero, Bretonio 36000
193 30/07/13 Carlo Bourlot Italio Torino 35425
192 30/07/13 Lala Ralalarisoa Malagasio Antananarivo 35513
191 13/09/13 Guy Martin Francio Roĉelo, Piktavi-Ĉarentio 35861
190 13/09/13 Franjo Lévêque Francio Roĉelo, Piktavi-Ĉarentio 35860
189 28/09/13 Claire Callemard Francio Dinan, Bretonio35984
188 13/09/13 Roger Callemard Francio Dinan, Bretonio 35959
187 1/10/13 Odile Lemarchand Francio Dinan, Bretonio
186 30/09/13 Denise Prie-Lefol Francio Dinan, Bretonio
185 1/10/13 Bernadette Lemarchand Francio Dinan, Bretonio
184 1/10/13 Henri Lemarchand Francio Dinan, Bretonio
183 9/10/13 Philippe Stride Francio Dinan, Bretonio35926
182 17/10/13 Marie-Thérèse Lloancy Francio Pau, Akvitanio 32679
181 9/10/13 Anne-Catherine Defay Francio Dinan, Bretonio
180 12/11/13 Thérèse Pinet Francio Paris, Francilio32909
179 26/11/13 Andreo Hoaro Francio Monpeljero, Lanvedok-Rusiljono35952
178 26/11/13 Diana Riŝar Francio Monpeljero, Lanvedok-Rusiljono35987
177 09/12/13 Marita Kruijswijk Nederlando
176 09/12/13 Marian Nesse Nederlando
175 09/12/13 Ad Bos Nederlando
174 09/12/13 Rutger Dijkstra Nederlando
173 12/12/13 Gaby Treanton FrancioSt Quay Perros, Bretonio 26523
172 16/12/13 Caroline Mauboussin Francio Valleres ; Centrio
171 18/12/13 Petro Levi FrancioChevreuse ; Francilio 23111
170 18/12/13 Ansofi Markov FrancioMontigny-le -Bretonneux ; Francilio 31840
169 18/12/13 Vjeko Markov FrancioMontigny-le -Bretonneux ; Francilio
168 23/12/13 Serge Sire FrancioSilingy ;Rodan-Alpio 32412
167 23/12/13 Brigitte Lhote FrancioSilingy ;Rodan-Alpio
166 24/12/13 Véronique Girard FrancioItteville ;franciio 35824
165 26/12/13Jose Salguero / Kani Hispanio Don Benito ; Ekstremaduro34501
164 26/12/13Carmen Cidoncha Hispanio Don Benito ; Ekstremaduro34584
163 26/12/13 Pierrette Rabaste Francio Dinan, Bretonio
162 26/12/13 Anne-Marie LePrévost Francio Flers ; Basa Normandio
161 26/12/13 Manjo Clopeau FrancioTheix ; Bretonio
160 26/12/13 Denis-Serge Clopeau FrancioTheix ; Bretonio
159 26/12/13 Jacques Le Puil Francio Thaumiers ; Centrio 31262
158 26/12/13 Armelle Le Quint Francio Thaumiers ; Centrio 32314
157 26/12/13 Thérèse Sabatier Francio Ormesson s/Marne ; Francilio 32652
156 26/12/13 Régis Sabatier Francio Ormesson s/Marne ; Francilio 35497
155 28/12/13 Juliette Ternant Francio Epinay s/Seine ; Francilio 28630
154 28/12/13 Sylvie Ternant Francio Epinay s/Seine ; Francilio 30010
153 28/12/13 Guy Aumasson Francio St Rémy ; Burgonjo
152 28/12/13 Jocelyne Monneret Francio St Rémy ; Burgonjo
151 28/12/13 Miguel Fernandez Hispanio Madrido ; Madridio32927
150 31/12/13 Bruno Henry Francio Nilvange ; Loreno
149 31/12/13 Manjuan Zhang-Henry Ĉinio Changsha ; Hunan
148 31/12/13 Gisèle Michaud Francio Granville ; Basa Normandio
147 31/12/13 Arlette Frangeul Francio Angers ; Luarlandio
146 31/12/13 Miguel Gutiérrez Adúriz Hispanio Santander ; Kantabrio
145 31/12/13 Arturo Prent Britio Brentwood ; Essex 31123
144 31/12/13 Mary Prent Britio Brentwood ; Essex
001 2.08.13 Pedro SanzHispanio Collaldo Vilalba ; Madridio 34554

Teatra vespero

$
0
0
Teatraĵo : Karakalo

Karakalo

En la jaroj 1850, du francaj vodvilaj aŭtoroj, Dumanŭaro (Dumanoir) kaj Klervilo (Clairville), havis la strangan ideon kuniĝi por naski parodion de klasika tragedio, nome « Caracalla » (Karakalo) kiu en malpli ol cent aleksandraj versoj, kun preskaŭ la sama kvanto da vortludoj, masakras la tradegian ĝenron bildigante la masakrojn de la bataloj por la povo, en la imperiestra Romio de l' fino de l' dua jarcento.

Tiu ikonoklasta verko ne povis lasi senreaga nian ikonoklastan bildstriiston Serĝo Sir', kiu decidis ĝin traduki kaj bildstriigi...

Nu, se aleksandroj tradukeblas, vortludoj plejofte tute ne, kaj do la rezulto estas fakte reverko kun alia aro da vortludoj.

Por la bildoj, Serĝo elpensis pseŭdan teatran foto-raportaĵon kun la teatra trupo « Kvak », ŝajnigante ke la teatraĵo efektive okazis... Sed tio kondukis la trupon al projekto de ĝia efektivigo !

Jen kial vi povos ĝui (aŭ suferi) ĝin okaze de la SAT-kongreso en Dinano... Sed ja tio 'stas defio ! La teksto verkita por legado ne estas tre facila, kiel ĝi efikos parole ? Sendube la publiko bezonos preparadon... kio estos farita, sub formo de preter-konferenco, ja ankaŭ parodi-forma.

KVAK.

Pri pasintaj kongresoj


Ŝtonmineja popolo

$
0
0
La "ŝtonmineja popolo" en la sudokcidenta regiono de Dinano granito, troveblas tersurface.

La "ŝtonmineja popolo"

Ĝis meze de la 19a jarcento «ĉiu fosis sian truon » por lokaj konstruaĵoj ; malgrandaj ŝtonminejoj malfermiĝis kaj fermiĝis. Ĉar la ŝtono nomita « la bluo de Hingle » estas aparte rezisteca, mendoj kreskis (por la Dinana viadukto, la kajoj de la Tamizo, …) Tiam la industria ekspluatado de la ŝtonminejoj komenciĝis, aparte en "la Pyrie", ĉefa granitejo en la dinana baseno. Malgraŭ la transportomalfacilaĵoj, « la bluo » eksportiĝis translimen....

Fine de la 19a jarcento, la konstruado de la fervojo ebligis rapidan longdistancan transporton de ŝtonoj kaj tiel kreskigegis laboron en ŝtonminejoj.

JPEG - 17.3 kb
ŝtonmineja popolo3

Antaŭ la unua mondmilito, la ŝtonminejo de "la Pyrie" (Le Hingle) laborigas ĉirkaŭ 350 manlaboristojn kaj sendas produktaĵon al la tuta Eŭropo. Granda enmigro de italaj laboristoj el la regiono Piemont lasis spurojn en la baseno ĉar ili kunportis novajn ideojn kaj teknikojn. La ŝtonmineja aktiveco variis dum la jarcento laŭ la ekonomika kaj politika situacio. La nombro de dungitoj fluktuis laŭbezone. La laboro en ŝtonminejo ne estis valoriga por la loĝantaro de la regiono, ĝi estis peniga kaj postulis grandan fizikan reziston. Dum la 1960-aj jaroj, ŝtonminejestroj venigis hispanajn, portugalajn kaj turkajn laboristojn pro manko de lokaj dungotoj. Junuloj forlasis la metion post milita servo, por aliaj dungebloj konsiderataj pli valorigaj. Tiu enmigrado influegis kaj riĉigis la loĝantaron de la regiono. La laborkondiĉoj estis malfacilaj. Ili evoluis danke al gravaj laboristaj luktoj.

Nuntempe elfosado de ŝtonoj malkreskis pro malmulte kosta importado, sed la metio daŭre ekzistas kaj provas rezisti diversigante sian produktaĵon.....

La prelego okazos en « la Popola Domo », en Le Hinglé, simbola loko de popola edukado, konstruita de ŝtonminejistoj por kunveniĝi kaj planigi agadojn. Redaktantoj de la libro « le peuple des carrières » (la ŝtonmineja popolo) prezentos la historion de tiu epoko, kaj poste parolos pri la laborista historio kaj ties luktoj. Fine okazos diskuton kun iamaj ŝtonminejistoj.

Socialaj forumoj

$
0
0

Jen pluraj temoj anoncitaj kiel prelegoj kaj debatoj :

Jonathan Chabert : "Kiel mi iĝis ekologia agrikulturisto ?"

Pastro Marc kaj Vinko Markov : "Pri Lanti"

Maja : "Permakulturo"

Philippe Stride : "Alternativa monuo"

Guy Martin : "Energia transirado"

Arturo Prent kaj Franceska Tubale : "Alternativa loĝejo"

Xavier Godivier : "Infan-eduko"

Bernard lagrange : "Ekologia centro"

Miguel Fernández : "Enkonduko al la poezio de Federico García Lorca"

Andy kaj Miary (se ili suksesos akiri vizon) : "Nuna Malagasio"

En la provizora programo, iam post iam, la prelegojn OKK fiksos.

Provizora programo

$
0
0

OKK prezentas provizoran programon de SAT-kongreso 2014.

PDF - 57.3 kb
provizora programo 1/2/2014

Postrestas pluraj ne definitaj horspacoj. Plie ni disponigos ĉambrojn kaj tempon por ke ĉiuj kongresantoj ĝuu interŝanĝojn, debatojn kiel eble plej fruktodonajn.

Frehel-Kabo kaj Fuorto La Latte

$
0
0
Vendredon la 8.08.2014 tuttaga ekskurso al Kabo-Frehel kaj Fuorto La Latte gvidota de Franjo.

La Frehel-Kabo situas je 8,5 km for de la komunumo Frehelo kaj ĝi estas lumturo el la plej impresaj en Bretonio kaj unu el la plej potencaj en Francio : ĝiaj klifoj superstaras maron je 70 metroj. Pado, inter erikoj kaj uleksoj, ĉikaŭas la kabon. Dum klara vetero de tie eblas ekvidi la angla-normandajn insulojn de Jerzejo.

800px-Cap_Frehel_cliffs_w_stereo

La Frehel-Kabo alnomigis la Frilz-kabon ĉe la orienta marbordo de « Novlando » kiam tien la lokaj maristoj komencis ekspluatadon pri moruoj.

Frehelaj lumturoj

Kiel averto-turo kontraŭ la anglaj atakoj, la olda granita lumturo aŭ« Vauban-turo » konstruiĝis sub la reĝo Ludoviko la 14a de lernanto de Vaubano, Ĵan-Simeon' Garanĵo (1647-1741) ĉef-ingeniero kaj milita arkitekto ; li respondecis pri la fortifikaĵoj de San-Malo'.

Tiam, oni bruligis lignon kaj karbon, poste surogatitaj per fiŝoleo kaj kolzo. La turna lumsistemo kun horloĝa sistemo anstataŭis la unuan lignan metodon. Pli moderna kaj pli alta lumturo konstruiĝis inter 1845 kaj 1847 kaj samlokiĝis kiel la nuna lumturo. Oni ĝin elektrigis en 1886. Dum la milito en aŭgusto 1944, germanaj trupoj detruis ĝin.

CapFrehelLightHouse_1

La nuntempa lumturo estis rekonstruita ekde la jaro 1946 kaj inaŭgurita en la jaro 1950 : 32 metrojn alte, ĝia lanterno superas maron je 103 metroj alte. Dum klara vetero, ĝia lumo videbliĝas je pli ol 100 kilometroj for.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Cap_Fr%C3%A9hel

Fuorto La Latte

La kastelo Laroŝgojono (La Roche-Goyon) estis konstruita dum la XIV jarcento ; ĝia konstruado komenciĝis en la jaroj 1340 kaj ĝia ĉefturo datumas de la jaroj 1365-1370. Ĝi estis uzita ĝis fino de unua imperio kiam la militaj tekniko-evoluoj igis ĝin maltaŭga. En 1892 vendata al pluraj privataj proprietuloj antaŭ esti aĉetita de pasiulo en 1931 kiu entreprenis pezajn gravajn renovigojn ĝis la jaroj 1950. Estas ankaŭ loko por filmoj.

800px-Fort_de_La_Latte_2

La fuorto staras ĉe roka kabo proksime al la Kabo-Frehel. Tiu loko estis elektita pro ĝia malatingebla situo kiu permesas liberan rigardon al manika maro kaj smeralda bordo. Klifoj ĉirkaŭas la kastelon kaj proksimlokojn kaj tiel ĝin protektas kontraŭ la marinvadoj. Plie, la konstruajn materialojn faciltroveblis : granito alvenis de kerna regiono de Bretonio, grejso rekte deprenita de la klifoj. Ligno faciltroveblis en la multnombraj arbaroj de la mezepoka epoko. Strategia kaj grava estis la situo de tiu fuorto ĉar ĝi tutproksimis al la komercaj vojoj ligante San-Maloon, Normandion kaj la Angla-normandajn insulojn.

La fuorto entenas du kasteletojn. Unu el la du malfermiĝas per barbakano (paseja konstruaĵo konstruita por defendi) kaj la alia malfermiĝas al kastelkorto ; ambaŭ posedas levponton. En la korto eblas vidi akvan rezervujon. Tiu cisterno entenas pluvakvon sed ne nur, 20000 litrojn kaj provizkapablis la tutan garnizonon da averaĝe 40 soldatoj. Je la nivelo de la cisterno, levponto destiniĝis al trompo de la maristaj atakantoj kiuj, pro la levponto, rekte direktiĝis al zono de fortaj kurentoj kie la ŝipo frakasiĝis kontraŭ la rokoj. Tiu levanta ponto falsa misefikis.

Ĉirkaŭas kontraŭ la korton : kapelo, ĉefturo, forgeskelo, kuglegoforno. Sub la nuna tretita tero de la korto kuŝas la mezepoka korto je 8 metroj sube. Oni ĝin kovris per tero por ebligi la uzadon de la kanonoj. La defensivaj iloj (kanonoj) staras ĉe la ĉefturo.

fort-la-latte_1

Ĝi permesis ruĝvarmegigi la kanonkuglegojn. Tiu sistemo ne bone funkciis pro la fakto ke unue lignoforno necesigas multlignon kaj due oni bezonis varmigi la fornon dum ok horoj antaŭ enfornigi la kanonkuglegojn, tio lasis sufiĉe da tempo por fuĝi. La esprimoj : « draŝkritiki iun »« teni per pinĉiletoj » elvenas de tio. Ĉe la vojeto alvenanta la kastelon, eblas vidi starantan menhireton, legende, laŭ nia koboldo, ĝi simbolas la Gargantuan fingron.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Fort-la-Latte

Sennaciulo 2013 09/10, n-ro 1299-1300

$
0
0














Enhavo :

- Redaktangulo P2
Naciismo kaj riskoj pri reapero de faŝismo P4
- Enkonduko P4
- Eŭropa kontraŭfaŝisma manifesto P4
- Kial mi taksas grava la Manifeston ? P7
- Kelkaj notoj pri la kontraŭfaŝismo P8
- Naciaj kaj etnaj minoritatoj en Pollando P9
- La dek-unuan de Septembro P13
- Faŝismo murdas. Kune ni alfrontu ĝin ! P13
- Faŝismo kaj naciismo en “demokrata" Hispanio P13
- Kontraŭnaciisma klerigo : novaj agadmanieroj P17
- 20-jariĝo de la reunuiĝo ? P18
- Kvinoble por la nacio = kvinoble malĝuste P19
Politiko P22
- Kiuj estas la veraj novkuloj ? P22
- Ekonomiaj kaj socialaj modeloj P25
El la teler-kesto P27
-Ĉu manĝa etiko estas tabuaĵo ? P27
Intelekta memdefendo P29
SAT-anoj aktivas P30
- LEA-ana elan' - n°1 P30
- Interkonsento inter Paca Solidareco de Esperanto (PSE) kaj Libera Esperanto-Asocio en Hokajdo (LEAH) P31
- Nekrologo P32
- Tra Esperantio P32
- SAT-Kongreso 2014 en Dinano P33
El la SAT-administrejo P34
- Kotizo P34
- Rubriko Teatro 35

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live