Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

20. Konsisto de nuna LEA-Komitato

$
0
0

Por jarperiodo 2013-2014, LEA-Komitaton konsistigas jenaj kamaradoj :

- el iLEA (italalingvio) : Burlot-Karlaĉo (Bourlot) k Korseto-Renato (Corsetti)
- el LEA/G (germanlingvio) : Miklo-Geri' (Mickle)
- el ruslingvio : Gudskov-Nikolao
- el SAT : Soŭers-Brandono (Sowers) k Kavaljero-Gio (Cavalier)
- el SAT-Amikaro (franclingvio) : Sir-Serĝo k Markovo-Vito
- el SATeB (anglalingvio) : Lin-Ron' (Lynn) k Prent-Arturo
- el SATeH (hispanlingvio) : Kani' (Salguero) k Sanz-Pedro
- el SATeK (korelingvio) : Paz' (Jung Hyunsoo) k Kara' (An Ĝong-su)
- el SATJ (japanlingvio) : Hirojuki-Tani' (Hiroyuki)
- el SLEA (svedlingvio) : Person-Pelle' (Persson)


Šta je SAT?

$
0
0

SAT (Nenacionalna svetska organizacija) najvažnija je svetska organizacija radnika esperantista. To je organizacija čiji je cilj da olakša međujezičke i međunacionalne odnose između ljudi koji se bore za svet bez klasa i drugih oblika eksploatacije.

SAT okuplja uglavnom ljude levih stavova svih ideologija i tendencija, koji žele da se ujedine u zajedničkom delovanju. Osim toga SAT je po svom nazivu nenacionalan, što znači da uopšte nisu važni ni nacija ni država kojima članovi pripadaju, a organizacija nema nacionalne filijale. SAT ipak sarađuje na nacionalnom nivou sa tzv. radničkim esperantskim društvima (LEAo), koje infrmišu o Esperantu i brinu o njegovom učenju na raznim jezičkim teritorijama.

,, Rečju cilj SAT-a je stalna upotreba Esperanta i njegovo korišćenje na svetskom nivou, pomoć u osposobljavanju ljudi da razmišljaju razborito i koji su sposobni da uporede, tačno shvate i ocene ideje, teze, tendencije, kao i da budu sposobni da sami izaberu svoj put koji smatraju ispravnim i najboljim za oslobađanje svoje klase, kao i da odvedu čovečanstvo na što viši stepen civilizacije i kulture,,. (1.de la Statuto)

SAT je SVESVETSKA organizacija sa nacionalnom strukturom. To znači da se ljudi učlanjuju direkno i individualno a ne preko nacionalnih organizacija, kao npr. državnih organizacija. U SAT-u uopšte nije bitna nacionalnost članova.

Konkretn, SAT ispunjava svoje ciljeve tako što:
- olakšava direktnu razmenu ideja među članovima preko novina, debata na godišnjim kongresima, internet diskusijama itd.,
- davanjem na raspolaganje materijala za učenje u formi novinskih članaka, knjiga i brošura, kao i bogarstva Interneta.

1. Možda ni za koga u svetu nije važan naš demokratski jezik kao što je za radnike i ja želim da, ranije ili kasnije, radnici budu jak oslonac za našu stvar. Radnici neće samo konstatovati korist od Esperanta nego će više nego drugi osetiti suštinu i ideju Esperanta.
L.L.Zamenhof, inicijator Esperanta.

2. Duhovni kontakti među proleterima iz raznih zemalja ustvari postoje samo preko intelektualaca poliglota. Zato su aktivnosti SAT-a, čiji je cilj da omoguće približavanje radnika sveta bez posrednika, revolucionarne.
Eugen Lanti, osnivač SAT-a

3. Članovi SAT-a, privikavajte se da nenacionalno osećate, mislite i delujete (SAT-ova deviza).

第86回SAT大会宣言

$
0
0
PNG - 71.3 kb

第86回SAT大会の宣言

 2013年7月28日~8月4日にかけてマドリッド(スペイン)で開催された第86回SAT大会は、

 非正規移民に向けられた政治的な言いがかりに反対して活動する人たちを讃え、フロンテクス(Frontex)(欧州対外国境管理協力機関)制度に加盟するEU諸国にこの種の言いがかりを止めることを呼びかける;

 リバタリアンその他の左派活動環境における同一性の象徴としてのエスペラント使用の高まり、とりわけ、後書きや論文要約にエスペラントを使用すること、および、多言語ウェブサイトにエスペラントを使用し始めたことに、満足を表明する;

 グローバルなエコロジー環境の不均衡に注意を喚起し、環境に関係した人間の消費行動を変革するだけでなく、社会制度そのものを、持続可能で環境に責任をもった行動を根付かせうる体制に変革することが必要であることに、注意を喚起する;

 スペインにおける15M運動の展開と、ソルフォニカ(Solfonica)コーラスに見られるような、社会の未来を自ら決定する権利に対するその平和的要求の推進に期待する;

 モスクワその他の地で進行する移民に対する大量逮捕を強く非難し、逮捕を止めることを要求する。

日本語訳:SATJ(SAT日本・日本労働者エスペラント協会)

Ĉirkaŭ la kongresurbo

$
0
0

La orienta parto de nia departemento ‘Côtes d'Armor'

La urbo Dinan situas je kelkaj kilometroj de la departemento Ille et Vilaine, kie oni povas viziti Saint Malo, Dinard, Cancale kaj iom pli foren la faman Mont Saint Michel.

JPEG - 52.7 kb
strato en "Dinan"

La vorto "Dinan" devenas de Din An. Din signifis "monteto" en la kelta lingvo, kaj Anna estis honorita kiel la diino de la patrinoj en la kelta religio. Eble pro tio Anna fariĝis poste la ĉefa katolika sanktulino de Bretonio. Konstruita sur altaĵo, je 75 metroj super la marnivelo, elstaranta super la rivero Rance, ĝi celis kontraŭi iun ajn malamikon. Tamen, ĝi estis ofte kaptita. Sur la tapiŝo de Bayeux, ni povas vidi la dukon de Bretonio doni la ŝlosilon de la urbo al la duko de Normandio. Ek de la 13a jarcento, Dinan fariĝis unu el la ĉefaj urboj de la Dukoj de Bretonio. La fortikaĵoj kaj la ĉefturo atestas pri tiu grava rolo. Se vi vizitos nian urbon, vi povos miri pli ol 100 trabfakajn domojn kaj piediri laŭ vojoj de Bertrand du Guesclin, Jean de Montfort, Anne de Bretagne kaj aliaj famaj personoj...

Quévert estas urbeto apud Dinan. En Quévert okazas la festo de la pomo kaj la festo de parfumoj ĉiujare. Dum la festo de parfumoj, ĉiuj knabinoj ,kiuj naskiĝas dum la lasta jaro, ricevas novajn rozarbetojn kreitajn speciale por ili. En la rozĝardeno estas genealoga arbo de la rozo nomita "Reine Marie-Antoinette" La devizo de Quévert estas : "Anstataŭ plendi pri dornohavaj rozoj, ĝoju pri rozohavaj dornoj"

La Bretona erikejo estas fama en la legendoj de nia lando. Kiam noktiĝas, alvenas tien la koboldoj, kiuj dancadas dum la tuta nokto, inter la uleksoj, la genistoj kaj la erikoj. La radioj de la luno lumigas la pejzaĝon, kaj oni povas aŭdi strangajn muzikon kaj kantojn. Feliĉe aŭ bedaŭrinde vi renkontos ilin, dependas de ilia humoro..... Tiu erikejo plaĉas al mi nur en la legendoj. Fakte, en nia acida grundo, ĝi ĉie superabundas. Sufiĉas unu semo de genisto, kaj ...ek ! ĝi elkreskas tre rapide por la plezuro de la ĝardenisto.... Do, se vi volas kultivi legomojn, necesas aldoni kalkŝtonoj al la grundo. Tamen kelkaj ne ĝemas pri tiu fakto.... Venu gustumi niajn mirtelojn kaj miri niajn rododendrojn kaj acerojn. Des pli ke ofte pluvas, ankoraŭ estas pli bone....

La Ranco Tiu rivero naskiĝas apud Collinée , kaj enfluas en la Manikon. Ĝi estas cent du kilometrojn longa. Oni konsideras ĝin kiel rivereton ĝis Evran. Ĝia akvo estas dolĉa. Poste, ĝi estas kanaligita pli larĝa sed malplirapida. Saleta iĝas akvo post la kluzo du Châtelier. Ekde tiu loko, pli grandiĝas la rivero. En la enfluejo, la fama baraĵo konstruita inter Saint Malo kaj Dinard decidas pri la alveno kaj la potenco de la martajdo en la riveron.

Sur la dekstra bordo, Saint Malo estas fortika urbo parte ĉirkaŭata de la maro Ĝi estas kunligita al la tero per ĝia haveno. Ĝi estas la urbo la plej vizitata en Bretonio. Sur la maldekstra bordo, Dinard estas fama banurbo. Riĉaj britoj, ĉirkaŭ 1880, elektis tiun lokon kaj poste Eŭropaj burĝaroj. Sed post 1930 ili pli ŝatis la sudon de Francujo. La du urboj estas kunligitaj per la baraĵo konstruita en 1967por produkti tajdenergion.

"La smeralda marbordo", La "smeralda marbordo" nomiĝas tiel pro la koloro verda de la maro. Ĝi etendiĝas de la kabo Fréhel ĝis Cancale. Oni povas vidi multe da belaj pejzaĝoj kiel la lumturon de la kabo Fréhel, la kastelon Fort la Latte, la erikejon , kie kreskas la oraj uleksoj kaj la erikoj. Oni vidas ankaŭ multajn belajn havenetojn kaj banurbojn. La tajdoj estas la plej grandaj en Eŭropo. La mitulkulturo kaj la ostrokulturo estas tre famaj de Saint Cast ĝis la Monto Sankta Mikaelo.

la grupo de Dinan

Aliĝilo

$
0
0

Vi povas tuj aliĝi al la 87a kongreso de SAT kiu okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2014 en Dinano (Francio).

Jam eblas mendi gastadon. Pri antaŭkongreso kaj ekskursoj, pliajn informojn kaj mendilon ni publikigos poste.

Ni ĉi-tie disponigas la aliĝilon sub ods- kaj xls-formoj. Ili ĉiuj povas esti rekte plenigitaj kaj senditaj perrete :

opendocument spreadsheet - 431.9 kb
Aliĝilo-Dinano.ods
Excel - 424.5 kb
Aliĝilo-Dinano.xls

Estas aldonita ankaŭ pdf-formo de la aliĝilo aparte taŭga por tiuj, kiuj preferas surpaperigi ĝin kaj sendi perpoŝte :

PDF - 187.6 kb
Printebla aliĝilo

La aliĝilo estas resendenda (sufiĉas perrete) plenigita al la OKK :

- Rete : satdinan2014(ĉe)gmail.com

- Poŝte :
SAT kongreso 2014
chez Odile Lemarchand
La Ricollais
22630 EVRAN - FR

Bonvenon !

Madridaj ekskursoj (II)

$
0
0

Sunpordo

En la hispana Puerta del Sol, estas plej centra placo en Madrido kaj ankaŭ por la tuta Hispanio, ĉar ĉi tie troviĝas la tiel nomata “Kilometro Nulo” de la radiaj ŝoseoj de Hispanio (ekde 1950). Speciale elstaras la horloĝo de la “Poŝta Domo”, kiu estis konstruita kaj donacita en la 19-a jarcento de José Rodríguez de Losada, kies sonorilbatoj je la 12-a nokte la 31-an de decembro markas la tradician manĝadon de 12 vinberoj por la granda plimulto de la hispanoj kiel simbolo de bona sorto por la komencanta jaro. Ties sonorilbatoj estis elsendataj televide unuafoje la 31-an de decembro 1962, kaj de tiu jaro ili estas seninterrompe elsendataj de diversaj televidkanaloj de la hispana televido.

JPEG - 22 kb

La Pordo de la Suno en ĝiaj komencoj estis unu el la alirebloj de la palisaro kiu rondiris Madridon en la 15-a jarcento. Tiu ĉi palisaro arigis en sia perimetro la mezepokan suburbon kiu floris ekster la kristana muro de la 12-a jarcento. La nomo de la pordo ŝuldiĝas al bildo pri suno kiu ornamis la enirejon. Kvankam de la 12-a al 19-a jarcento la pordo estis grava renkontiĝejo, ĝi ne estis difinita placo kiel la Plaza Mayor, kaj ĝi okupis la duonon de la nuna areo.

JPEG - 25.5 kb
Kilometro Nulo

La “Poŝta Domo” estis konstruita de la franca arkitekto Jaime Marquet inter 1766 kaj 1768 ; poste ĝi estis Ministerio de la Registaro (interna) kaj Ĝenerala Ministerio pri Sekureco de la Ŝtato dum la regado de la diktatoro Francisco Franco kaj nuntempe ĝi estas la sidejo de la Prezidanteco de Madrida Regiono. Tiu ĉi Poŝta Domo estis la komenco de la posta konstruado de la ĉirkaŭo, kio hodiaŭ estas konata kiel “Puerta del Sol”, kaj de ĝia kreskanta graveco kiel centra loko de Madrido.

Post la konvertado de la Poŝta Domo en la Ministerio de la Registaro (1847), oni decidis malkonstruigi kelkajn domojn de la loko kaj du monaĥejojn por sekurigi la konstruaĵon. Kiel rezulto estas la hodiaŭa granda placo. Postaj reformoj okazis en 1959 kaj en 1986. Dum tiu lasta oni senaŭtigis grandan parton de la placo. El 2004 al 2009 oni konstruis transportan interŝanĝejon por kunigi la fervojan reton kun la subtera reto de la metroo ĉe “Sol”. Ties enirejo, simila al iglo reŝanĝis la aspekton de la Sunpordo.

JPEG - 19.4 kb
Placo "Puerta del Sol"

Nune prezidas la placon statuon de la reĝo Karlo la 3-a, kiu laboris por la urba renovigo de Madrido. Aliaj vidindaĵoj estas statuoj de Mariblanka, kopio de alia malnova kiu ekzistis ĉe fontano, la simbola urso ĉe arbuto, kiu aperas en la madrida blazono kaj surtegmente reklamo de alkohola entrepreno “Tío Pepe”, survivanta al malpermeso pro populareco.

Ekde la 16-a jarcento jam estis grava komercejo. Ĉar centra renkontiĝejo, tiu loko vidis gravajn eventojn de la hispana historio kiaj akceptado de reĝoj, insurekcioj, ktp. En marto de 1766 tiu placo estis grava loko kie okazis granda parto de la Tumulto de Eskilaĉo. Tiu loko estis kie okazis unua popola ribelo de madridanoj kontraŭ la franca armeo la 2-an de majo 1808. Dum la tuta 19a jarcento estis areo de kafejoj kaj trinkejaĉoj kie oni babiladis pri la politikaj eventoj kaj kie kunsidis diversaj grupoj laŭ la epokoj, nome de artistoj, verkistoj, de revoluciuloj kiaj liberaloj, respublikanoj, socialistoj ktp.

JPEG - 40.8 kb
Karlo la 3-a

La 12-an de novembro de 1912, la ĉefministro José Canalejas estis mortpafita ĉe la librovendejo San Martín fare de anarkiisto. Poste estis kie okazis la proklamo de la Dua Hispana Respubliko la 14-an de aprilo, 1931. Dum la Hispana Enlanda Milito la placo suferis oftajn bombardadojn fare de la armeo de Francisco Franco kiu preskaŭ sieĝis la urbon, tiele la 17-an de novembro granda bombo kreis krateron de 20 m de diametro kaj 15 m de profundo, kio elirigis eĉ la relojn de la metroo al la surfaco. La 31an de decembro oni bombardis dum la celebro de la jarfinaj vinberoj. Post la milito oni konstruis grandajn vendejojn en la areo kaj oni disvastigis la vendadon de loterio kaj ĵurnaloj, kio fakte jam estis tradicia. La 13an de septembro de 1974 ETA atencis kontraŭ kafejo Rolando de la apuda strato Correo, apuda siavice al la prizono, kie kutime ĉeestis policanoj : tiu bombo okazigis 12 mortintojn kaj pli ol 70 vunditojn.

La 21-an de majo 2011 en la tuta Hispanio post kelkaj tagoj de manifestacioj de junuloj kontraŭ la malperfekta politika sistemo, miloj de manifestaciantoj defiis malpermeson manifestacii la tagon antaŭan al lokaj kaj regionaj balotadoj. Tio okazis ĉefe en tiu centra madrida placo Puerta del Sol (kies nomo denove famiĝas tra la tuta mondo), sed ankaŭ en centoj de hispanaj urboj kaj eĉ ambasadejoj.

Callao kaj Gran Vía

Callao [kajAo], nomita tiele laŭ loko kaj polemika batalo en Peruo en majo 1866, estas placeto en la mezo de la Gran Vía (granda vojo), ĉefa strato madrida de vendejoj, kafejoj kaj kinteatroj. Ĝi estis konstruita el la 1910-aj jaroj al 1940-aj jaroj. Estas kelkaj altaj konstruaĵoj kiuj iam estis konsiderataj nubskrapuloj, kiuj perdis hegemonion pro la apuda konstruaĵo Telefónica. Sur unu el tiuj konstruaĵoj estas reklamo de Schweppes, kiu survivis al malpermeso, iĝis tipa kaj aperis en multaj filmoj, ekzemple “La demonitago” (El día de la bestia).

JPEG - 37.3 kb
Placo "Callao"

Gran Vía estas grava strato madrida. Ĝi komenciĝas en la strato Alkalao kaj finiĝas en la Placo Hispanio. Ĝi estas grava mejloŝtono de la urbo ekde la komerca, turisma kaj libertempa vidpunktoj. En tiu lasta aspekto ĝi famas pro siaj kinejoj, kvankam dum la lastaj jaroj kelkaj el ili fermiĝis kaj aliaj sukcese konvertiĝis al muzika teatro, pro kio la sekcio inter la Placo Kajao kaj la Placo Hispanio estas konata kiel “la madrida Broadway”. La sekcio inter la Red de San Luis kaj la Placo Kajao gastigas multnombrajn butikojn de internaciaj mod-ĉenoj. Granda Vojo estas sendube unu el la lokoj plej vizitataj de turistoj pro la diverseco : vendejoj, hoteloj, librovendejoj, restoracioj, trinkejoj, placoj kaj el ĝi alireblas al aliaj gravaj stratoj de la madrida urbocentro.

JPEG - 38.8 kb
Strato "Gran Vía"

La konstruado estis planita dum la tuta dua duono de la 19a jarcento kaj la konstruado mem komencis nur en 1910, solene inaŭgurita de la reĝo Alfonso la 13a. Por ĝi oni malkonstruis lernejon, palacojn, preĝejojn ktp. La konstruaĵo Telefónica estis konstruita el 1926 al 1929, kaj estis unu el la unuaj nubskrapuloj en Eŭropo (unua en Hispanio), krom la plej alta de Madrido ekde tiam ĝis 1953, kiam la konstruaĵo España de la fratoj Otamendi, je 500 m, en la Placo Hispanio, prenis la rangon. Ĝi estis pli alta ol la permesita tiama alto pro teknikaj necesoj de la enhavo. Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis bombardita ekde monteto Garabitas, ĉar temis pri strategia loko, sed bomboj frapis ĉefe la plej altajn etaĝojn (8a supren), kiuj estis abandonitaj, dum la telefoncentro plufunkciis dum la tuta milito ĉefe por eksterlandaj ĵurnalistoj. Diversaj eroj de la strato ricevis diversajn nomojn laŭ la historio.

Nun estas 41 hoteloj, 15 bankoj, 4 kinejoj (el iamaj 12), 3 teatroj kaj 2 muzeoj. Ĝi aperis en multaj filmoj kaj eĉ oni komponis zarzuelon pri la skandalo pro ties konstruprojekto.

Placo Hispanio

Ĝi estas granda placo en la urbocentro, en kies centro troviĝas fontano dediĉita al verkisto Miguel de Cervantes. En la placo kaj ĉirkaŭe troviĝas du simbolaj konstruaĵoj de la urbo : nome Turo Madrido (1957) kaj la Konstruaĵo Hispanio, krom la Domo Gallardo kiel ekzemplo de la madrida modernismo kaj la sidejo de la Konsilantaro pri Kulturo. La Turo Madrido altas 142 m kaj estas unu el plej altaj konstruaĵoj de la urbo, videbla ekde granda parto de Madrido. Ĝi estis dum kelkaj jaroj la plej alta konstruaĵo el betono en la mondo. La konstruaĵo Hispanio estas 117 m alta kaj aktuale ripariĝas, sed ĝis 2006 gastigis hotelon, luksajn loĝejojn, oficejojn kaj vendejojn. El tiu ĉi placo eliras la tre trairataj stratoj Gran Vía, Princesa kaj Cuesta de San Vicente. Ĝi troviĝas ankaŭ apud la strato Bailén, kio proksimigas ĝin al la Madrida Reĝa Palaco. Tre proksime de ĝi troviĝas ankaŭ la Templo de Debod.

JPEG - 45 kb
Placo "Plaza de España"

Ĝuste en la placocentro troviĝas la Monumento al Miguel de Cervantes kun la statuoj de Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, baseno kaj ĝardenoj. La kreado de tiu monumento estis realigata omaĝe al la tria jarcento post la plublikigo de la dua parto de Don Kiĥoto, en 1915, kaj la forpaso de ĝia verkinto (1547-1616), en 1916. La aŭtoro de tiu projekto estis arkitekto kaj skulptisto Rafel Martínez Zapatero, kiu kalkulis je kunlaboro de Pedro Muguruza Otaño. La aldonita skulptaĵoj estis verkoj de Lorenzo Coullaut Valera. La monumento estis finita kiam estis aldonitaj la skulptaĵoj pri Dulcinea kaj Aldonza Lorenzo, aliaj figuroj de la fama romano. Alude al la universaleco de tiu pinta verko de la hispana literaturo el ĉiuj epokoj, la monumento ekrigardas la kvin kontinentojn, ĉiuj el ili legantaj la verkon de Cervantes. Super la fontanoj, estas reprezentita la Hispana Literaturo, epoke vestita kaj tenante libron en la dekstra mano. La plej ofta ornama arbo tie estas olivarbo, omaĝe al pejzaĝo de La Manĉo kiu inspiris al Cervantes verki sian majstran verkon.

Templo de Debod

Temas pri templo el la Antikva Egiptio kiu nuntempe staras okcidente de la Placo Hispanio, ĉe la Promenejo Pintor Rosales (Okcidenta Parko), sur altaĵo kie troviĝis la Kazerno La Montaña (kie okazis sanga epizodo de la enlanda hispana milito). Je ĝia translokiĝo al Hispanio, ĝi estis aranĝita laŭ la sama orientiĝo en ĝia origina loko, nome de oriento al okcidento. La Templo estis donaco de Egiptio al Hispanio en 1968, kiel danko pro la hispana helpo, post la internacia alvoko fare de Unesko por la savado de la temploj de Nubio, ĉefe tiu de Abu Simbel, en danĝero je malapero pro la konstruado de la akvorezervujo de Asuano. Egiptio donacis kvar el la savitaj temploj al diversaj landoj kiuj kunlaboris : nome Dendur al Usono, Elesija al Italio, Taffa al Nederlando kaj Debod al Hispanio. La templo havas ĉirkaŭ 2200 jarojn.

JPEG - 41.6 kb
Iama loko de la kazerno "La Montaña"

Sur tiu loko staris kazerno La Montaña (montokazerno), konstruita en la 19a jarcento, sur la loko kie okazis la mortpafado de “patriotoj” de la insurekcio kontraŭfranca de 2a de majo de 1808. La 19a de julio 1936 rifuĝiĝis en la kazerno puĉaj militistoj kaj falangistoj. La respublika apogantoj (kaj militistoj kaj milicanoj) sieĝis, venkis kaj mortigis dume el 500 al 900 puĉistojn.

Senato

Ĝi estas malalta ĉambro de la Hispana Parlamento, kiu teorie utilas kiel regiona kribrilo de la parlamentaj decidoj kaj praktike utilas por nenio, ĉar la kongreso finfine decidas ĉion. Dum la Dua Hispana Respubliko la Senato estis nuligita. Post la Hispana Transiro al Demokratio, la reĝo rajtis libere kaj persone elekti senatanojn. Nun oni multe kritikas tiujn kostegajn kaj neutilajn institucion. Lastatempe okazis polemiko, kiam oni elspezis 450.000 eŭrojn por nova retejo kaj la saman tagon de la inaŭguro estis piratigita per diraĵoj kiaj “Aquí no trabaja ni Dios” (ĉi tie laboras neniu, nek Dio mem), “esta mierda cuesta 437.000 euros” (tiu fekaĵo kostas 437.000 eŭrojn), ktp. Poste informadikisto montris saman produkton per libera programaro kun kosto nula, kaj poste oni montris koruptajn rilatojn inter senata funkciulo kaj la entrepreno kiu ricevis la mendon de la retejo.

Reĝa Palaco

La Madrida Reĝa Palaco, ankaŭ nomata “Orienta Palaco”, estas la oficiala rezidejo de la hispanaj reĝoj. Ĝia konstruado komenciĝis en 1738 fare ĉefe de italaj arkitektoj kiaj Francesco Sabatini. Ĝi estas konsiderata kiel la plej granda reĝa palaco en Okcidenta Eŭropo rilate al ties etendo, kun 135.000 m² kaj pli ol 3.418 ĉambroj. Ĝi gastas gravan art-historian heredaĵon de muzikaj instrumentoj, pentraĵoj, skulptaĵoj kaj tapisoj. Ĝi estis la loĝejo de la reĝoj de Hispanio ĝis la jaro 1931. En la konstruaĵo ankoraŭ estas celebrataj akceptofestoj, oficialaj eventoj kaj grandaj ŝtataj ceremonioj. Tamen, la vera rezidejo de la reĝa familio estas la eksterurba Palaco de la Zarzuelo, kie la nuna gemonarkoj ekloĝis post ilia geedziĝo en 1962, malakceptante la loĝadon en la urbocentra palaco fare de la reĝo Johano Karlo la 1-a. La lasta monarko kiu loĝis en la palaco je sinsekvaj jaroj estis Alfonso la 13-a, kvankam ankaŭ loĝis tie Manuel Azaña, prezidento de la Dua Hispana Respubliko, kiu estis la lasta ŝtatestro kiu rezidis en la palaco. Dum tiu periodo estis konata kiel “Nacia Palaco”. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas salono, apud la reĝa kapelo, kiu estas konata kiel “la oficejo de Azaña”.

JPEG - 23.6 kb
Statuo de Filipo la 4-a kaj Reĝa Palaco

La palaco estas ĉirkaŭita de ĝardenoj kaj placoj. En la Placo Orienta estas statuoj de hispanaj reĝoj ; la statuo de Filipo la 4-a estas konsiderata unu el unuaj rajdostatuoj starantaj sur malantaŭaj ĉevalpiedoj. Tiu placo estis ekkonstruita post detruo fare de la napoleona reĝo Jozefo la 1-a de ĝistiamaj domaroj. La placo estis simbole ege uzata dum la frankismo por manifestacioj de apogo al la diktatoro, ĉefe kiam venis problemoj por la reĝimo, la subtenantoj de la diktatoro uzis la ŝtatajn rimedojn por venigi amasojn da manifestaciantoj. Franko diskursis el balkono.

Viadukto

Estas populara historia memmortigejo. La nuna viadukto estis konstruita en 1978, nome la tria de tiuj konstruitaj en tiu loko ; iam oni konstruis unu en la 1930-aj jaroj por anstatŭi alian el fero de 1874. La celo de la viadukto de Segovio estas la plilongigo de la strato Bailén, en ties supra parto, por eviti la malnivelon de la Strato Segovio, kiu estas perpendikulara malsupre.

Plaza de la Villa

En ĝi eblas kontempli tri epokojn kaj domojn de iamaj famaj verkistoj. Ĝi troviĝas en la historia urbocentro, apud la strato Mayor. En ĝi havas komencon tri etaj stratoj, kiuj korespondis al la antikva mezepoka dizajno de la urbo. En ĝia ĉirkaŭo troviĝas la fasadoj de tri konstruaĵoj arthistorie altvaloraj, konstruitaj en sinsekvaj jarcentoj. La plej antikva estas la Domo kaj Turo de la familio Lujanes (15-a jarcento), konstruita laŭ gotik-mudeĥara stilo, kiu staras en la orienta flanko de la placo. Laŭ antikveco ĝi estas sekvata de la Domo Cisneros (16-a jarcento), platereska palaco kiu fermas la sudan parton de la placo, kaj la Domo de la Vilaĝo (17-a jarcento), barokstila, unu el la sidejoj de la Madrida Urbodomo, situanta en la okcidenta parto de la placo.

JPEG - 32.1 kb
Placo "Plaza de la Villa"

Plaza Mayor

Ĝi estis ĉefa bazaro de la vilaĝo. En la komenco oni konstruis domon kun portikaro, kun la celo reguligi la komercon de la placo. Post la transloĝiĝo de la nobelaro kaj gereĝoj el Toledo al Madrido en 1561, la reĝo Filipo la 2-a remodeligis la placon per la detruado de la malnovaj domaroj kaj kreado de la nuna placo. La unua konstruita domo estis la “Casa de la Panadería” (laŭvorte Domo de la Panejo). Dum la postaj jaroj la laboro daŭris ĝis la fino en 1619. La Placo Mayor suferis plurajn incendiojn laŭ la paso de la tempo, la unua okazis en 1631, la dua en 1670 kaj la lasta el la incendioj, kiu brulis kvaronon de la placo, okazis en 1790, kaj Francesco Sabatini okupiĝis pri la fajrestingado. En 1848, estis starigita la surĉevala statuo de Filipo la 3-a en la placocentro.

JPEG - 25.9 kb
Placo "Plaza Mayor"

Ĝi estas rektangula, 129 m longa por 94 m larĝa, tute fermita de loĝejoj trietaĝaj, kun totale 237 balkonoj al la placo. Disponas de naŭ alirpordoj, el kiuj la plej konata estas “Arco de Cuchilleros” [kuĉijEros] (arko de tranĉilistoj), en la sudokcidento de la placo, tiel nomita ĉar iam la tranĉilistoj liveris tranĉilojn al la buĉistoj kiuj profesiis ene de la placo. En la areo estas tipa zono por trinkejoj kaj restoracioj. Dimanĉe okazas ene de la placo merkato pri diversa kolektado ĉefe de poŝtmarkoj kaj moneroj. Kristnaske estas alitipa merkato por tiamaj produktoj ekde 1860. Maje kaj foje okazas koncertoj kaj aliaj festivaloj. Iame ĝi estis scenejo de taŭrludado, aŭtodafeoj (kun diversaj eŝafodoj antaŭ diversaj domoj depende de la puntipoj), aliaj ekzekutoj, ktp.

Tirso de Molina

Estis monaĥo de la 17a jarcento fama pro siaj teatraĵoj. Ties teatra skolo uzis hispanecajn temojn «ĉu historiajn ĉu religiajn ĉu amajn », aktivegajn rakonterojn per liberega trouzo de strofo-, tempo- kaj lokoŝanĝoj. Tiu teatrotipo estis vere popola kaj pro tio ankaŭ la teatraĵoj de Tirso de Molina estis konataj kaj ŝatataj de la tiama publiko. Liaj teatraĵoj elstaras pro kelkaj ecoj, ekzemple la intereso kiun ricevas la inaj roloj kaj la aktivaj ludoj kiujn tiuj devas rolludi ekzemple per kaŝoj aŭĉefe per alivesti sin en viron, kion multaj aliaj aŭtoroj faris tiam « Lope de Vega en almenaŭ cento da teatraĵoj », sed kio ŝokis tiujn kontraŭulojn kiuj vidis tion nedece fare de monaĥo. El burlador de Sevilla y convidado de piedra (La sevila tromploganto kaj ŝtona invitito) dumlonge atribuita al li estas konsiderata kiel ĝermo de la mito de Don Juan. Alia amuza verko estas Don Gil de las calzas verdes (Don Ĥil, la verdakulotulo, kie aperas ina rolulino tre moderna.

JPEG - 27.2 kb
Placo "Tirso de Molina"

Akso Castellana-Recoletos-Prado kaj Cibeles

Placo Cibelo estas konektejo inter la trafika akso nordo-sudo formita de avenuoj Castellana-Recoletos-Prado kun la eniro el oriento tra la Pordego Alkalao al Sunpordo kaj Gran Vía okcidenten. La tri avenuoj enhavas gravajn instancojn, kiaj Novaj Ministerioj, stadiono de Real Madrid kaj financejoj AZCA kaj Kvar Turoj en Castellana, ĝis Placo Kolumbo sude, kie ekas Recoletos ĉe Nacia Biblioteko kaj Arkeologia Muzeo al Cibelo, kie ekas Promenejo Prado kie estas Muzeo Thyssen, Muzeo Prado kaj Botanika Ĝardeno. La akso estas ofte scenejo por manifestacioj.

JPEG - 47.8 kb
Placo "Plaza de Cibeles"

La fontano temas pri la diino Cibelo, reprezento de la grundo, la terkultivado, fruktodoneco, sur ĉaro tirata de leonoj. La nuna placo en la komenco nomiĝis Placo Madrido kaj en la jaro 1900 nomiĝis Placo Castelar. Nuntempe ĝi estas ĉirkaŭata de grandaj konstruaĵoj : Palaco Buenavista (Ĝenerala Kazerno de la Armeo), Palaco Linares (Domo de Ameriko), Palaco de Komunikaĵoj (antaŭe la sidejo de la Poŝto kaj nune la Madrida Urbodomo) kaj Banko de Hispanio. Dum la Hispana Enlanda Milito la fontano estis protektita per sablosakoj. Estas interesaj fotoj de tiu epoko. Aktuale tiu punkto estas kunvenejo kiam la ĉefa futbalteamo de Madrido nome Real Madrid venkas en speciala konkurado. Tio okazigis ofte publikajn tumultojn kaj foje eĉ detruetojn de la skulptaĵo.

Alkalaa Pordego

Ĝi estis konstruigita de la reĝo Karlo la 3-a, verko de la arkitekto Francesco Sabatini. La Pordego troviĝas sur la “Plaza de la Independencia”, en la vojkruciĝo de la stratoj Alcalá kun aliaj, kaj ĉe la Pordo de Hispanoj, ĉefa enirejo de la ĝardenoj Retiro. Same kiel la strato, la pordo ricevas sian nomon pro tio ke ĝi troviĝas sur la vojo kiu kondukis al la urbo Alcalá de Henares. Antaŭe ekzistis alia Pordego Alkalaa, konstruita el brikoj iom pli okcidente konstruita en 1599 pro la alveno de Margareto de Aŭstrio, edzino de la reĝo Filipo la 3-a, al la urbo. Tiu pordo, kiu funkciis kiel enirejo al la urbo laŭ la reĝa vojo de Aragono kaj Katalunio, estis unu el la kvin ĉefaj pordoj kiujn havis la iama urba murego, kune kun la pordoj de Toledo, Segovio, Bilbao kaj Atoĉo. La pordegon plie popularigis ne nur en Madrido sed en la tuta Hispanio samnoma duopa kanto de la famaj kantistoj hispanaj Ana Belén kaj Víctor Manuel en la 1980-aj jaroj.

JPEG - 21.8 kb
Monumento "Puerta de Alcalá"

Retiro

Plej antikvaj mencioj pri la parko devenas el epoko de Katolikaj Gereĝoj, fondintoj de la Monaĥejo de la Hieronimanoj, ĉe kiu estis reĝaj lokoj konataj kiel “el Cuarto” nome la ĉambro aŭ kvarono. Dum la regado de Filipo la 2-a (16a jc) oni konkretigis la uzadon de tiu zono kiel retiriĝejo aŭ por religia apartiĝo, de tie la nomo Retiro. En epoko de Filipo la 4-a (17a jc) oni decidis, ke la iama cuarto iĝu Palaco por festoj, teatraj ludoj, taŭrludado, ktp. Venontaj monarkoj ŝanĝis la palacon el kiu konserviĝas nur la nomata Casón del Buen Retiro (Bonretira Domego), nune apartenanta al la Muzeo Prado, kiu tiam estis dancejo. Kiam Alkazaro bruliĝis, Filipo la 5a fiksis en tiu palaco la oficialan sidejon de la Kortego ĝis konstruo de la Reĝa Palaco. Karlo la 3a fermigis la spacon per kradoj kaj permesis al madridanoj aliron al la parko. Dum la napoleona invado ekde 1808, la tuta loko estis uzita de la francaj trupoj kaj ĝi suferis detruojn.

JPEG - 27 kb
Parko "Retiro"

La centro de la nuna parko estas monumento al Alfonso la 12-a, kie iam estis boatejo de epoko de Filipo la 4-a. Ĝi estis konstruigita de la reĝino vidvino kaj la filo, venonta reĝo Alfonso a 13-a. Estas granda kolonaro ĉirkaŭ la statuo de la rajdanta monarko. Estas ankaŭ alegorioj al patrio, libereco, paco, armeoj ktp. Estis provizoraj konstruoj ĉefe por distraj celoj, kiaj la Casa de Vacas (Bovinejo), konstruita en 1874 kiel bovinejo kaj laktovendejo por preterpasantoj. Incendio detruis la konstruon, kiu, rekonstruita, utilas aktuale kiel ekspoziciejo. Estas kulturejoj ankaŭ Palaco Velazkez kaj Vitra Palaco de fino de la 19a jc., plej bonaj montroj de fera arkitekturo. La Vitra Palaco estis pensita por ekspozicio pri Filipinoj, tiam hispana kolonio, kiel varma loko por la tiea faŭno, tute konstruita preskaŭ nur el fero kaj vitro. Inter ĉefaj tre artaj fontanoj elstaras la ŝajne unika monumento dediĉita al diablo en la tuta mondo, nome la Falinta Anĝelo. Ankaŭ estas populara la fontano de la emidoj, konstruita por memorigi la naskon de Isabel la 2-a, plenplena je simboloj kiel deziroj al la futura reĝino.

Atoĉa

Estas populara nomo por placo oficiale nomita de Imperiestro Karlo la 5-a, inter Promenejo Prado, deklivo Claudio Moyano, kun popularaj surstrataj vendejoj de uzitaj libroj, kaj trajnstacio Atoĉa kiu ĉefe utilas por fervojoj suden de Hispanio. Ĉe la placo estas ankaŭ la Muzeo Reĝino Sofía kaj la Ministerio de Agrikulturo. En 1968 oni konstruis komplikan sistemon de altaj vojoj, nome populare Skalekstrik. Tuj oni konstatis, ke ĝi ne helpis la trafikon krom malbeligi la areon. Do, en 1985 oni ekis malkonstruon kaj rekonstruon kiu finis en 1992.

JPEG - 48.3 kb
Strato "Cuesta (Deklivo) de Moyano"

La Muzeo Reĝino Sofía temas pri moderna arto kaj enhavas ekzemple kolektojn de Dalí, Picasso kaj Miró. La konstruaĵo estis iam hospitalo.

La 11a de marto 2004 okazis atencoj fare de islamistoj en trajnoj kiuj venis el la areo de Alkalao al Madrido. Mortiĝis preskaŭ 200 homoj kaj vundiĝis preskaŭ 2000. Tio havis rezultojn sur la enlanda politiko. Nun estas monumento al la mortintoj ĉe la stacidomo.

Promenejo Prado

Estas unu el plej antikvaj de la urbo. Estas akso de la muzea triangulo, nome Thyssen, Prado kaj Reĝino Sofía jam pli sude. La nomo Prado (herbejo) rilatas al ĝardenoj kaj sendomaj areoj ĉirkaŭ monaĥejo de Hieronimanoj. Estas tie ankaŭ la Botanika Ĝardeno.

Muzeo Prado

Ĝi entenas kelkajn el la plej belaj kolektoj de eŭropaj pentraĵoj, datiĝantaj ekde la 14-a jc., ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ĝi estas unu el plej gravaj kaj certe la 11a plej vizitata en la mondo en 2010. La plej famaj kaj multnombraj verkoj estas tiuj de Diego Velázquez (48), Francisco de Goya (152) kaj Hieronymus Bosch (almenaŭ 6). Sed troviĝas ankaŭ pentraĵoj fare de El Greco (36), Petro Paŭlo Rubens, Rafaelo, Tiziano (40), Bartolomé Esteban Murillo, Sandro Botticelli, Karavaĝo, Alberto Durero, Rembrandt kaj Paolo Veronese. Oni montras ĉirkaŭ 1,150 verkojn el totalo de pli ol 8,600 : la resto atendas en subteraj keloj pro spacomanko. La kerno devenas el reĝaj kolektoj, pro kio temas pri kolekto limigita al ties rilatoj kaj emoj. Mankas la enciklopedia tendenco de la Luvro, Hermitaĝo aŭ Nacia Galerio de Londono. El skoloj elstaras la hispana, flandra kaj itala (ĉefe venecia) kaj poste iome la franca kaj malpli la germana, nederlanda kaj brita (portretoj). Krom pentraĵoj estas ankaŭ skulptaĵoj kaj ornamaj artaĵoj.

JPEG - 26.9 kb
Muzeo de "El Prado"

Placo Neptuno

Oficiale nomita Placo Cánovas del Castillo. Tie estas hoteloj kaj la Muzeo Thyssen-Bornemisza. Ĉefa enhavo estas la fontano Neptuno, tria simbola monumento, konstruigita de la urbaniza plano de la reĝo Karlo la 3-a, kun Pordego Alkalao kaj fontano Cibelo. Simbolo rilatas al maro, ĉar tiama Hispanio ankoraŭ dependis de la kolonioj, kun kiuj rilatis danke al mararmeo, kiun la burbona reĝo planis reformi.

JPEG - 34.5 kb
Fontano de Neptuno

Ĝi estas simbola renkontiĝejo por la triumfoj de la rivala teamo de Real Madrido nome Atletiko Madrido. Lastatempe la polico ne permesas manifestaciojn antaŭ la kongresejo (parlamento) kaj plej proksime estas tie.

Deputitejo

Temas pri novklasikisma konstruaĵo de la 19a jarcento. Tiam estis monaĥejo kaj fakte unuaj kunsidoj de 1834 okazis en ties preĝejo. La konstruo de la nova parlamentejo ekis en 1843 kaj inaŭguro okazis en 1850. Poste venis reformoj kaj ampleksigoj. La fasado montras portikon kun 6 grandajn kolonojn de korintia ordo, kiuj eltenas triangulan frontonon. Tiu granda pordego rezerviĝas por solenaj eventoj, dum ĉiutage oni uzas flankan enirejon. Flanke de la kolonaro deĵoras skulptaĵoj de du bronzaj leonoj ; iam estis aliaj el malpli bona kvalito, kiuj estis anstataŭitaj de tiuj konstruitaj el bronzo fandita el kanonoj kaptitaj al la maŭroj en Maroko, 1860. La leonoj reprezentas klasikajn geheroojn, dum la popolo nomigas ilin foje Daoíz kaj Velarde pro du kapitanoj, martiroj de la insurekcio kontraŭ la francoj en 1808. En 2012 ekestis polemiko pri la kojonoj de la leonoj.

JPEG - 31.3 kb
Parlamentejo de la deputitoj

Placo Antón Martín

Tiu placo kunigas la vojojn de la strato Atoĉa kie ĝi estas en la supra alto super la placo Atoĉa kun la strato Santa Isabel kaj aliaj kiaj strato León. Ĝi nomiĝas tiele laŭ religiulo de la 16a jarcento, kiu fondis hospitalon ĉe tiu placo. Ŝajne la 23an de marto de 1766 sur tiu placo ekis la Tumulto de Eskilaĉo kontraŭ reformema ministro de Karlo la 3-a, nome markizo de Eskilaĉo ; tie ĉar oftis ĉaristoj tie.

Tie staras la monumento al la advokatoj mortigitaj en Atoĉa en 1977, kvin totale. La okazintaĵo konsistis je tio, ke grupo de ekstremdekstruloj eniris en oficejo de advokatoj pri laborjuro apartenanta al Komunista Partio (PCE), ankoraŭ neleĝa en la lando (aŭ al ties sindikato), situa ĉe la numero 55a de la strato Atoĉa, kaj pafis kontraŭ tiuj kiuj ĉeestas, tiele murdante 5 personojn kaj vundante 4 aliajn. La pafintoj ne fuĝis el Madrido ĉar opiniis, ke ili estas protektitaj de la mafio de la ĝistiama Sindikato de Transporto de la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj, kiu ĵus estis suferinta strikon organizitan de tiu sindikato al kiu apartenis la atencitoj. La enterigo de la murditaj advokatoj estis unu el la plej amasaj manifestacioj de la komenco de la demokratio en Hispanio kaj utilis kaj por unuigi la disajn fortojn demokratiajn kaj por plifortigi la komunisman tendencon kiu (spite kontraŭleĝo) aperis libere en tiu evento.

JPEG - 46.4 kb
Placo "Antón Martín"

Aper-plano de “Sennaciulo” kaj “Sennacieca Revuo”

$
0
0

La sezono 2013-2014 de niaj gazetoj disvloviĝos laŭ la suba plano. Vi trovos laŭvice la referencon de la numero, la limdaton por ricevo de kontribuoj, la dosiertemon pritraktotan (kaj ties kunordiganton) kaj fine la aperdaton de la numero.

Kontribuojn, proponojn kaj demandojn sendu al la Redaktejo.

Julia-Aŭgusta - 12-a de Septembro 2013 - Madrida Kongreso 2013, Impresoj kaj raportoj - Fine de septembro 2013 + “Adresaro”

Septembra-Oktobra - 12-a de Oktobro 2013 - Faŝismo kaj naciismo (Kunordiganto Vinko MARKOVO) - Fine de Oktobro 2013

Novembra-Decembra - 12-a de Novembro 2013 - Virinaj vivkondiĉoj (Kunordiganto Tereza KAPISTA) - Fine de Novembro 2013

Januara-Februara - 12-a de Januaro 2014 - Usona imperio (Kunordiganto Kani) - Fine de januaro 2014 + “Sennacieca Revuo”

Marta-Aprila - 12-a de Marto 2014 - Latinameriko (Kunordiganto Brandon SOWERS) - Fine de Marto 2014

Maja-Junia - 12-a de Majo 2014 - Kongresa Temo : Lokaj civitanoj konstruas ontecon - Fine de Majo 2014

Julia-Aŭgusta - 12-a de Julio 2014 - Temdosiero nekonata, bonvenas sugestoj - Fine de Julio 2014


Infankongreso

$
0
0

Infankongreso en esperanta kulturcentro de Greziljono

Se pluraj familioj deziras partopreni en la SAT-kongreso en Dinano kaj lasi siajn infanojn profiti apartan etoson dum la semajno, la kulturcentro de Greziljono pretas organizi infankongreson.

En la aliĝilo, bonvolu mencii tian deziron por ke OKK kontaktu vin.

Gazetartikoloj

$
0
0


- En Nia Voĉo, bulteno de MEL (Madrida Eo-Liceo) :
http://www.esperanto.es/pli/images/...

- En La Ondo de Esperanto :
http://sezonoj.ru/2013/08/227sat/

- En Libera Folio :
http://www.liberafolio.org/2013/sat...

- En Esperantolehti, organo de Eo-Asocio de Finnlando, p12-13 :

PDF - 999 kb
Esperantolehti 2013-4
”Esperanto – taŭga ilo por sociaj luktantoj p12-13

”Esperanto – taŭga ilo por sociaj luktantoj”

Fotoj : Robert Bogenschneider

Jen la temo de la 86-a SAT-kongreso, kiun SATeH (la hispanlingva branĉo de SAT) sukcesis organizi en la hispana ĉefurbo Madrido.

PNG - 67.4 kb
Grupfoto

Ĉirkaŭ 100 partoprenintoj kunvenis de la 28-a junio ĝis la 4-a aŭgusto en konvena universitatkvartala ”Colegio Mayor Chaminade”, post subita devo trovi alternativan kongresejon. Des pli mi dankas kaj gratulas al la OKK, precipe Pedro Sanz, Jose Maria Salguero (Kani) kaj Miguel Fernández, sed ankaŭ la reston de la teamo.

De Kani gvidataj promenoj tra la urbo konatigis nin kaj kun la pasinta historio (Franco kaj la interna milito kun bataloj ankaŭ en Madrido mem), kaj kun lokoj de aktualaj okazaĵoj kiel la manifestacioj de la ”indignuloj” (Movado 15M). Imprese estis kontaktoj kun eksteresperantistaj instancoj : ni estis akceptitaj en la sindikato CNT ; okazis podiaj diskutoj (en la hispana, kun heroa sinsekva traduko al kaj el Esperanto fare de Jorge Camacho) kun la feministino Prado Esteban, ĵurnalistoj de la tradukreto ”Tlaxcala”, la universitatnivela gazeto ”Germinal” aŭ la anarkiisma ”Tierra y Libertad”, kiu uzas Esperanton en sia kolofono kaj reĝisorino de la mallonga filmo ”CiudadanosDelMundo” pri la mistrakto de senhejmuloj kaj fremdaspektantoj, en kiu rolis ankaŭ OKK-ano Pedro Sanz. Eĉ okazis surpriza vizito de la koruso ”Solfónica”, kiu kutime kantas surstrate por la ”Indignuloj” de la movado ”15M”.

Ekskurso al la mezepoka (inkvizicia) urbo Toledo kun vizito de ties juda kvartalo kaj muzeoj : visigota, sefarda kaj de la fama pentristo ”El Greco” kun ties agrabla ĝardeno por ripozi de la eĉ pli alta varmo ol en la somera Madrido.

PNG - 112 kb
Ŝatata renkontiĝejo, la monumento de Cervantes, Don Quijote kaj Sancho Panza, k Alkazaro en Toledo

Prelegoj kiel ”Lastatempaj sociaj movadoj en Usono” de Brandon Sowers, ”Solidara sociala ekonomio” de Félix Jiménez Lobo kaj ”Komunikado kun eksterteranoj” (Manuel Pancorbo) klerigis iom pli longe, dum ne rajtis manki du peĉakuĉaj sesioj (tie prezentoj daŭras nur 20x20 sekundojn, kun tre variaj temoj).

JoMo dancigis per duonvespera koncerto, dum la lastvespera ”Vivu la teat- ro !” ebligis al deko da artistoj esprimi sin. Krom abunda libroservo donaca ekzemplerego de ”Don Quijote” pezigis la valizon.

PNG - 68.2 kb
Radiointervjuo kun juna ĵurnalistino, perata de Kani. Foto : Paulo Branco.

Franjo Leveque kaj teamanoj invitis al la sekva SAT-kongreso, kiu okazos de la 9-a ĝis 16-a aŭgusto 2014 en la bretona urbo Dinano, nordokcidenta Francio.

Du rezultoj de la kongreso estas la 363-paĝa libro de Miguel Fernández ”Poezio : armilo ŝargita per futuro” kun kolekto de engaĝitaj poemoj, kaj prezentado de la longe prokrastita DVD ”Esperanto” de D. Gautier, kun subtekstoj en dudeko kaj dublado en manpleno da lingvoj.

En la retejo http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html relegeblas la programo, kaj eblas esplori filmojn, fotojn kaj aldonajn artikolojn – frandu la abundan materialon, kaj eble ĝis revido venontjare en Francio...

RB

-Ĉiujare la proponkomisiono estas taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono (koncizigita versio 400-vorta pretigita por la revuo Esperanto el pli kompleta origina teksto, sekve aperanta) plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

SAT kongresis en la indignula ĉefurbo

"Esperanto : taŭga ilo por sociaj luktoj" temis la 86-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto en Madrido, kiun organizis ĉefe SATeH-membroj (SAT-en-Hispanio), kaj partoprenis pli ol 100 personoj.

Politika radikaleco de SAT esprimiĝis per kantado de la Internacio surstrate, omaĝe al la mortigitoj de Atoĉa en 1977 dum la « hispana transiro al demokratio » ; kreskas kolektiva optimismo – post jaroj da financa malforto.

Student-restadejo ŝirmis la kongreson. Kontaktoj multnombris ; kun studentoj per Esperanto-kursoj, panel-ekspozicio de Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj prelego hispanlingva pri Esperanto kaj SAT, kun laborist-organizoj kaj lokaj sociaj figuroj - ĝis dum ekskursoj. Unu el ekskurstemoj "Vojaĝo al la Mezepoko", gvidita de fakulo Félix Rodrigo Mora ekkonigis ĉirkaŭmadridajn eksterturismajn lokojn ligitajn al la « malferma konsilio » kaj forua leĝaro, la komunuma reĝimo, interhelpaj sistemoj, popola romanika arto, pli ĝenerale pri fluso kaj malfluso de mezepoka tolerado ktp.
Arta flanko estis eksterkutima : aperis indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas sistemkontestaj manifestacioj kontraŭ fisk-rigora politiko ; dancigis JoMo kongresanojn, eĉ kelkajn studentojn ; surprizis ĉiujn spektaklo "Vivu la teatro !" per komedia kaj deklama talentoj de envolvitaj kongresanoj kaj neesperantistaj intervenantoj sentime esprimiĝantaj en Esperanto ; abunde kaj verve deklamis Miguel Fernández el sia nova libro Poezio : armilo ŝargita per futuro kolektanta revolucian poezion eldonita de SATeH.

Plagas esperanto-komunumon vizaj problemoj, kiuj baris vojon al kvin komoranoj kaj du malianoj. Migrad-libera temo aperis ankaŭ per projekcio de filmo Mondcivitanoj - ĉeestita de reĝisorino Natalia Román kaj de aktivulo kontraŭ polica ĉikanado al senlegitimilaj enmigrintoj - montranta situacion de enmigrintoj en Hispanio, en kiu SATeH-ano Pedro Sanz prezentas sennaciismon. Plie venis informo pri Moskvaj amasarestoj de eksterlandanoj. Proteste, la kongresanoj en sia Deklaracio "gratulas agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas EU-ŝtatojn, kiuj membras en Frontex-sistemo, ĉesigi ĉikanojn" kaj "energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon".

Eldona Fako Kooperativa de SAT finfine aperigis, post kompleksa kaj ampleksa laboro, atenditan dokumentfilmon Esperanto de Dominiko Gaŭtiero kaj freŝe eldonis i.a. bildrakontaron de Serĝo Sir' : BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj, bildstrie rerakontitajn klasikajn verkojn.

Rekt-demokratio regis per kvin tutmatenaj laborkunsidoj - kie traktiĝas ĉiuj Asociaj aferoj - kaj per akcepto de novuloj en diversaj funkcioj. Eĉ etskale, SAT hodiaŭ kiel dekomence strebas "kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio".


Jen la kompleta, origina teksto de la kongresartikolo, kiel redaktis ĝin la proponkomisiono :

Kultura vigliĝo en radikala etoso

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda = nacilingva traduko) estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado. SAT grupigas homojn de diversaj tendencoj, ĝenerale maldekstraj. Ĝi estas sennacieca, t.e. strukturita surbaze de individua membreco kaj ne landaj sekcioj.

Iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj de SAT partoprenis ĝian 86-an Kongreson en Madrido, kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto sub la devizo "Esperanto : taŭga ilo por sociaj luktoj". La organizantoj estis plejmulte anoj de SATeH (SAT en Hispanio, memstara, sed kun SAT ligita asocio, kiu agadas tiulande).

PNG - 142.7 kb

La politika radikaleco de SAT estis pli perceptebla dum ĉi tiu kongreso ol pli frue – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant' komence kaj fine de la kongreso, tion emblemas. Spureblas en SAT ankaŭ kreskanta kolektiva optimismo – post malfacilaj jaroj, en kiuj SAT staris antaŭ financa klifo. Ankaŭ la politika spektrolarĝo etendiĝas per la pliaktiviĝo de la Ekologia Frakcio kaj la Vegetara Sekcio– kiuj kunvenis ĉi-kongrese apud aliaj SAT-frakcioj, la sennaciista, komunista kaj liberecana, kaj ankaŭ la Poresperanta Fako, sekcio, kiu okupiĝas pri la informado direktata al la ekstera publiko pri Esperanto kaj SAT.

Ĉi-foje oni disponis aparte taŭgan kongresejon, komfortan studentan domon en la universitata kvartalo, kie oni kune loĝis, manĝis kaj disponis taŭge ekipitajn salonojn, en malfacilega momento trovitan post la subita malebliĝo uzi la antaŭe planitan. Apartan laŭdon ricevis de multaj kongresanoj la organizantoj, kiuj faciligis kontaktojn kun simildirekte agantaj lokaj neesperantistoj, dum ili prizorgis akuratan disvolviĝon de la kongreso, kies programeroj pli abundis ol en kelkaj pasintaj jaroj. Mankis kvin komoranoj kaj du malianoj, al kiuj la hispana ambasado resp. la franca konsulejo rifuzis vizojn.

En 2011 la sarajeva kongreso proponis krei artan fakon en SAT, kaj kvankam la formaligo de tio daŭre restas plenumenda tasko, viglas artaj agadoj kaj kadre de SAT kaj ekster ĝia kadro de SAT-anoj en kuneco kun aliaj - kiel la menciita Interkant', gvidata de Franjo Leveque. La kultura flanko de ĉi tiu kongreso estis eksterkutima : unu vesperon aperis mallonge la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj, kie la sistemkontesta publiko protestas kontraŭ la nuna ŝtata politiko de fiska rigoro. Ankaŭ Jomo dancigis la kongresanojn dum tuta vespero. Jomo estas la artista nomo de Jean-Marc Leclercq, multlingva kantisto el Toulouse (Francio) kaj unu el la plej konataj Esperanto-kantistoj. La vespera spektaklo "Vivu la teatro !" surprizis ĉiujn per la komedia kaj deklama talento de surprize granda nombro de kongresanoj. En alia tago Miguel Fernández abunde kaj verve deklamis el sia nova libro Poezio : armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio eldonita de SATeH (SAT en Hispanio).

Salutis la kongreson homoj kaj grupoj, kun kiuj SAT-anoj havas rilaton : interalie la poeto kaj aktivulo en la Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda Unida) Luis Garcia Montero, la disktrikta federacio de Bais Llobrega de CGT, la Komisiono pri internacia solidareco de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW), la Laborista Kunordigantaro (COS) kaj Alan Woods de la Internacia Marksisma Tendenco (IMT) kaj Eduardo Larrouy (Grupo Esperantista de Bilbao). Kontaktiĝo kun hispaniaj politikaj aktivuloj, grava en la nun streĉa socia-politika situacio en Hispanio, okazis en aranĝoj kiel podia diskuto ("Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj") inter hispaniaj aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala (http://www.tlaxcala-int.org/). Dum unu ekskurso granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato, Irene, Sekretariino pri Gazetaro kaj Komunikado de la Loka Federacio, kaj Alfredo, de la Sindikato de Instruado de la LF, klarigis ĝian funkcimanieron. En alia tago Tonyo del Barrio prelegis hispanlingve por eksteraj vizitantoj pri Esperanto kaj SAT.

Plago de la esperantista komunumo estas vizaj barieroj, kiel kiel la ĉi-foje spertitaj, kiuj malfaciligas aŭ malebligas al homoj el granda parto de la mondo veturi al la plejparte eŭropaj landoj, kie la esperantista vivo koncentriĝas. SAT interesiĝas pri la pli larĝa kunteksto, landlimaj barieroj kaj migrado ĝenerale. Unu vesperon projekciiĝis la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo montras kaj per prezento de diversaj vidpunktoj reflektas la situacion de enmigrintoj en Hispanio. En ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, prezentas la sennaciismon al la hispanlingva publiko. Preskaŭ fine de la kongreso venis informo, ke en Moskvo okazas amasarestoj de eksterlandanoj. Ambaŭ aferoj rezultigis du alineojn en la kongresa Deklaracio, kiuj "gratulas la agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas la EU-ŝtatojn, kiuj membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn" kaj "energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon".

En pliaj punktoj la Deklaracio tuŝas ekologion, la hispanan 15M-movadon, la notindan fakton, ke nuntempe oni emas "en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj". Menciinda, ĉar temas pri reviviĝo de malnova tradicio de la anarkiista-liberecanamedio. La kontraŭhierarkia, antaŭfigurapolitika fono de Esperanto ricevas rekonon en tiu medio eĉĉe multaj, kiuj mem ne lernas ĝin. Ekzemplas la ne de esperantistoj organizita, sed esperantlingve nomita Anarkiisma Somera Tendaro aŭ la retejo www.anarkismo.net.

PNG - 226.5 kb

La laborkunsidoj devis dediĉi multe da tempo al du zorgodonaj malsufiĉoj en la aktuala SAT-agado. Unue, la ne plu laŭorda eldonritmo de Sennaciulo (la principe dumonata organo de SAT) evidentigas, ke necesas fortikigi la redaktan skipon kaj aktivigi pli da verkemuloj en la membraro. Dum la kongreso oni faris kelkajn paŝojn tiudirekte – kaj oni vidos dum la venonta jaro, ĉu ili sufiĉis. Due, oni devis konstati, ke lamas precipe (sed ne nur) la anglalingva informado pri Esperanto kaj SAT. Pri nacilingva informado okupiĝas kaj SAT mem kaj la LEA-oj (memstaraj lingvoregionaj resp. landaj asocioj, kontrakte ligitaj kun SAT). Malvigliĝis SATEB, la brita LEA. La kongreso rezoluciis, ke la Plenum-Komitato estigu "la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla". Kvankam la LEA-oj ne estas "filioj" de SAT kaj mem havas la finan decidrajton, kongresanoj sugestis pristudi la eblon rekonstitui kelkajn el ili laŭ la lingvoregiona principo. Tio koncernas precipe la britan SATEB kaj la hispanian SATeH, nun landaj asocioj, sed potenciale agadpovaj en la tutaj mondregionoj anglalingva kaj hispanlingva. Tio restas ne ĝisfine eldiskutita.

PNG - 33 kb

La kongreso rezoluciis ankaŭ, ke "la PK (Plenum-Komitato) studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos". Kio estas PIV ? Temas pri la Plena Ilustrita Vortaro (= nacilingva traduko), la plej ampleksa Esperantlingva difinvortaro, eldonaĵo de SAT. Nuntempe la vortaro ne estas disponebla kiel tutaĵo elektronike, kvankam registritaj uzantoj ĉe http://vortaro.net/ povas aliri la enskribojn po unuopaj notvortoj.

La agado de Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) povas pli kontentigi. Aperis finfine, kvankam kun ĝena malfruo, la longe atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis.
Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj ekplanis ĝian disvastigon. Montrinda estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir' : BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj, volumo de bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj. Ambaŭ vendiĝis en la libroservo kune kun pluraj aliaj novaj eldonaĵoj de SAT-EFK.

Nekutime valoraj estis la ekskursoj dum tri postkongresaj tagoj. La lunda ekskurso, "Vojaĝo al la Mezepoko" gvidita de vera fakulo, Félix Rodrigo Mora, kondukis al ĉirkaŭmadridaj lokoj ekster la ordinara turista itinero. Partoprenis ankaŭ kelkaj neesperantistaj simpatiantoj. Oni ekkonis lokojn ligitajn al la tiel nomata consejo abierto (malferma konsilio) kaj la forua leĝaro, la komunuma reĝimo, la interhelpaj sistemoj, la popola romanika arto, pli ĝenerale pri la fluso kaj malfluso de tolerado en la mezepoko, la tiama religieco, la klasbatalo esprimiĝanta en la kontestado inter la konsilioj kaj la reĝeco. De Felix Rodrigo Mora venis ankaŭ eseo pri "Novaj sociaj movadoj : evoluo kaj perspektivo – Serĉe de vojo al la Integra Revolucio", legebla en la retejo de SATeH.

PNG - 27.6 kb

Vegetaranoj kaj veganoj faris sin pli rimarkeblaj ĉi-jare – kaj ilia agadmotivo atingis la Gvidrezolucion (oni "ĝojas, ke ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto, kaj bonvenigas la pretecon de la Vegetara Sekcio helpi organizantojn de ontaj Kongresoj pri planado de ekvilibraj manĝoj"). La aktiviĝo de la Vegetara Sekcio vidiĝis en la frakcia kunveno, kiu diskutis interalie la neceson de baza deklaro, kiu klarigas kial vegetarismo legitime radikas en progresemaj, maldekstraj medioj. SAT ĉi-rilate fluas kun la tajdo, t.e. partoprenas socian evoluon multlande observatan.

En aliaj rilatoj SAT – oni esperas – antaŭiras la ceteran socion : per sia penado maksimume praktiki la rektan demokration, kio konkretiĝis dumkongrese en kvin malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie traktiĝas ĉiuj aferoj de la Asocio, kaj per sia kontraŭhierarkiemo, kiu inklinigas lasi spacon por novuloj en dumkongresaj funkcioj. Ankaŭ, kaj ne laste, per sia nediskriminacia lingva elekto. Interne de SAT uziĝas nur Esperanto. Kiel ajn etskale, SAT hodiaŭ, kiel ĉe ĝia fondiĝo, klopodas "kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio".

Notoj por tradukontoj :
Kelkaj terminoj prezentas defiojn al tradukantoj en la diversajn naciajn lingvojn. Jen rimarkigoj pri kelkaj tiaj.
SAT-frakcioj : La termino "frakcio" (faction, Fraktion k.s.) kutime uziĝas por nomi grupon, kiu interkontestadas kun aliaj tiaj grupoj ene de organizaĵo. Rilate la frakciojn de SAT tio estus miskompreno. En germanaj tekstoj ni foje tradukis per Plattform, t.e. "platformo". Tio aŭ io simila eble taŭgas ankaŭ por aliaj lingvoj.
fiska rigoro : Temas pri tio, kion oni nomas en multaj lingvoj "aŭstereco" (austerity k.s.).
podia diskuto : diskuto inter aferkompetentaj personoj okazigata antaŭ spektantaro
senlegitimilaj enmigrintoj : nomataj diverslingve "nedokumentitaj enmigrintoj", "kontraŭleĝigitaj enmigrintoj", "senpaperuloj"
sennaciismo : tradukata plej ofte per anationalism, anationalisme k.s.
liberecana : Ekvivalento de libertär , libertaire k.s. en diversaj lingvoj. Sed libertarian en la angla ne bone funkcias pro la alia politika signifo de tiu termino. Povas esti simila problemo en aliaj lingvoj.
antaŭfigura : Ne al ĉiu konata politika nocio, sed aktuale ofta diskutobjekto en iuj medioj. En multaj naciaj lingvoj prefigurative, prefigurativaaŭ simile. Vidu la artikolon ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Antaŭfigura_politiko.
forua : lokaj leĝoj, nomataj hispane fueros. Oni nomas ilin per tiu hispana nomo en multaj aliaj lingvoj. La artikolo ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Foruo havas alsendojn al artikoloj en aliaj lingvoj, kiuj povas esti helpaj al la tradukanto.

SAT a tenu son congrès dans la ville des Indignés

0. SAT-kongreso 2014 - Dinano

Pluezeko 2014

$
0
0

Postkongreso

OKK de SAT kongreso invitas ĉiujn kongresontojn partopreni en postkongreso kadre de la 18a internacia semajno de Esperanto organizota de Pluezek-Esperanto :

Por tiuj, kiuj aliĝos al ambaŭaj eventoj, la 2 organizantoj proponas rabaton je 30% pri la 2 aliĝkotizoj. Petu viajn rabatojn post viaj aliĝoj.

Declaración del 86 Congreso de SAT - Madrid (2013)

SAT tagte in Madrid: Radikale Atmosphäre auf Kongress mit Kulturschwerpunkt

$
0
0
La politika radikaleco de SAT estis pli perceptebla dum ĉi tiu kongreso. Spureblas en SAT ankaŭ kreskanta kolektiva optimismo, k la politika spektrolarĝo etendiĝas per la pliaktiviĝo de diversaj tendencoj. Legu plu... - Deutsch

Frehel-Kabo kaj Fuorto La Latte

$
0
0
Vendredon la 8.08.2014 tuttaga ekskurso al Kabo-Frehel kaj Fuorto La Latte gvidota de Franjo.

La Frehel-Kabo situas je 8,5 km for de la komunumo Frehelo kaj ĝi estas lumturo el la plej impresaj en Bretonio kaj unu el la plej potencaj en Francio : ĝiaj klifoj superstaras maron je 70 metroj. Pado, inter erikoj kaj uleksoj, ĉikaŭas la kabon. Dum klara vetero de tie eblas ekvidi la angla-normandajn insulojn de Jerzejo.

JPEG - 92.2 kb

La Frehel-Kabo alnomigis la Frilz-kabon ĉe la orienta marbordo de « Novlando » kiam tien la lokaj maristoj komencis ekspluatadon pri moruoj.

Frehelaj lumturoj

Kiel averto-turo kontraŭ la anglaj atakoj, la olda granita lumturo aŭ« Vauban-turo » konstruiĝis sub la reĝo Ludoviko la 14a de lernanto de Vaubano, Ĵan-Simeon' Garanĵo (1647-1741) ĉef-ingeniero kaj milita arkitekto ; li respondecis pri la fortifikaĵoj de San-Malo'.

Tiam, oni bruligis lignon kaj karbon, poste surogatitaj per fiŝoleo kaj kolzo. La turna lumsistemo kun horloĝa sistemo anstataŭis la unuan lignan metodon. Pli moderna kaj pli alta lumturo konstruiĝis inter 1845 kaj 1847 kaj samlokiĝis kiel la nuna lumturo. Oni ĝin elektrigis en 1886. Dum la milito en aŭgusto 1944, germanaj trupoj detruis ĝin.

JPEG - 101.7 kb

La nuntempa lumturo estis rekonstruita ekde la jaro 1946 kaj inaŭgurita en la jaro 1950 : 32 metrojn alte, ĝia lanterno superas maron je 103 metroj alte. Dum klara vetero, ĝia lumo videbliĝas je pli ol 100 kilometroj for.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Cap_Fr%C3%A9hel

Fuorto La Latte

La kastelo Laroŝgojono (La Roche-Goyon) estis konstruita dum la XIV jarcento ; ĝia konstruado komenciĝis en la jaroj 1340 kaj ĝia ĉefturo datumas de la jaroj 1365-1370. Ĝi estis uzita ĝis fino de unua imperio kiam la militaj tekniko-evoluoj igis ĝin maltaŭga. En 1892 vendata al pluraj privataj proprietuloj antaŭ esti aĉetita de pasiulo en 1931 kiu entreprenis pezajn gravajn renovigojn ĝis la jaroj 1950. Estas ankaŭ loko por filmoj.

JPEG - 109.3 kb

La fuorto staras ĉe roka kabo proksime al la Kabo-Frehel. Tiu loko estis elektita pro ĝia malatingebla situo kiu permesas liberan rigardon al manika maro kaj smeralda bordo. Klifoj ĉirkaŭas la kastelon kaj proksimlokojn kaj tiel ĝin protektas kontraŭ la marinvadoj. Plie, la konstruajn materialojn faciltroveblis : granito alvenis de kerna regiono de Bretonio, grejso rekte deprenita de la klifoj. Ligno faciltroveblis en la multnombraj arbaroj de la mezepoka epoko. Strategia kaj grava estis la situo de tiu fuorto ĉar ĝi tutproksimis al la komercaj vojoj ligante San-Maloon, Normandion kaj la Angla-normandajn insulojn.

La fuorto entenas du kasteletojn. Unu el la du malfermiĝas per barbakano (paseja konstruaĵo konstruita por defendi) kaj la alia malfermiĝas al kastelkorto ; ambaŭ posedas levponton. En la korto eblas vidi akvan rezervujon. Tiu cisterno entenas pluvakvon sed ne nur, 20000 litrojn kaj provizkapablis la tutan garnizonon da averaĝe 40 soldatoj. Je la nivelo de la cisterno, levponto destiniĝis al trompo de la maristaj atakantoj kiuj, pro la levponto, rekte direktiĝis al zono de fortaj kurentoj kie la ŝipo frakasiĝis kontraŭ la rokoj. Tiu levanta ponto falsa misefikis.

Ĉirkaŭas kontraŭ la korton : kapelo, ĉefturo, forgeskelo, kuglegoforno. Sub la nuna tretita tero de la korto kuŝas la mezepoka korto je 8 metroj sube. Oni ĝin kovris per tero por ebligi la uzadon de la kanonoj. La defensivaj iloj (kanonoj) staras ĉe la ĉefturo.

JPEG - 82.5 kb

Ĝi permesis ruĝvarmegigi la kanonkuglegojn. Tiu sistemo ne bone funkciis pro la fakto ke unue lignoforno necesigas multlignon kaj due oni bezonis varmigi la fornon dum ok horoj antaŭ enfornigi la kanonkuglegojn, tio lasis sufiĉe da tempo por fuĝi. La esprimoj : « draŝkritiki iun »« teni per pinĉiletoj » elvenas de tio. Ĉe la vojeto alvenanta la kastelon, eblas vidi starantan menhireton, legende, laŭ nia koboldo, ĝi simbolas la Gargantuan fingron.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Fort-la-Latte

Miĥaelmonto

$
0
0

La Monteto Sankta-Mikaelo

La Monteto Sankta-Mikaelo estas roka insuleto alta je nur 80 metroj, kiu situas inter Normandio kaj Bretonio en la Manika Markolo. Sur ĝi konstruiĝis abatejo kun preĝejo sur la pinto. La abatejo kaj ties dependaĵoj estis klasitaj Monumentoj Historiaj en 1862. La golfeto de la Monteto estis klasita Monda Heredaĵo de Unesko en 1979 kiel natura kaj kultura bieno.

PNG - 315.6 kb

En granda projekto por reinsuligi la Monteton, nova ponto al la Monteto estos malfermita en 2014 al piedirantoj kaj navetveturiloj sed malpermesita al aŭtoj. En 2015 post detruo de la nuna aŭtovojo al la Monteto, la rivero Couesnon povos flui ambaŭflanke de la Monteto kaj peli la sablon al la maro kiel montras la sekvanta bildo.

En 2015 : preĝejo, mirindaĵo kun klostro, rivero Couesnon kaj nova ponto-vojo al la Monteto.

Historio. Sur la Monteto, en 708, la episkopo de Avranches konstruigis sanktejon dediĉitan al sankta Mikaelo, la ĉefanĝelo. Post faloj kaj fajregoj la nuna preĝejo staras kun antaŭa teraso, klasika fasado, reduktita romanika navo kaj pli alta flamgotika ĥorejo.

La Mirindaĵo estas la nomo de du trinivelaj konstruaĵoj malantaŭ la preĝejo, flanke de la monteta roko. La klostro staras sur la tria nivelo de la okcidenta konstruaĵo. Benediktana abatejo, pilgrimejo ĝis la franca Revolucio kaj prizono de 1792 ĝis 1863. Laŭ la sola strateto, kiu supreniras al la abatejo, estas 300 butikoj. Tie vi povos gustumi ŝaŭmkirlitan omleton de patrino Poulard.

En la golfo de Monteto Sankta-Mikaelo, klasita de UNESKO, videblas polderoj, salherbejoj, mitulfostaroj kaj ostroparkoj, plaĝoj por velĉarado.

La ŝafoj sur la salherbejoj.

JPEG - 21.8 kb

La velĉarado en Cherrueix.

PNG - 157.9 kb

La Monteto vidata de la maro, videblas la mirindaĵo kaj la preĝejo supre.

JPEG - 45.9 kb

© Christian Bertin

Tajdomuelejo de Prat

$
0
0

La Tajdomuelejo de Prat

La muelejo situas proksime de la Kastelo de la Bellière, en la urbeto de La Vicomté sur Rance. Konstruita je la fino de la 15-a jarcento, ĝi dependis de tiu feŭdo.

En 1906 laboris ĉi-tie la lasta muelisto. Poste, la konstruaĵo komencis ruiniĝi. Ĝis post la dua mondmilito, ĝi konservis siajn tegmentojn. Sed iom post iom aperis truoj kaj invada vegetalaro.

Danke al la asocio "Moulin du Prat" (muelejo de Prat), kreita en 1994, la restaŭrado komencis, kaj la renovigita muelejo estis inaŭgurita en 2002. Iom poste, en 2006, la refunkciigo de la muelsistemo markis la finon de la restaŭro.

JPEG - 58.9 kb
muelejo de Prat

Situata ĉe la riverbuŝo de la Rance, ĝi profitas sufiĉan tajdamplekson por rotaciigi la muelradon. Surloke, vi povos kompreni kiel utulas la digo, la baseno, la valvoj.

Filmeto en la domo de la muelisto rakontas pri la epoko, kiam 15 muelejoj funkciis laŭ la sama sistemo laŭlonge de tiu rivero. La gvidanto povos klarigi al vi la muelsistemon interne kaj ekstere de la muelejo, kaj _se permesas alta tajdo_ vi vidos la muelradon rotacii.

http://lavicomtesurrance.free.fr/pratfra1.html

Bernadette

balfolkan dancprogramon kun Kapriol

$
0
0

La nederland/ frisa grupo Kapriol' !

prezentos svingan muzikon kiu elvenas de la nederlanda kaj frisa tradicio aŭ estas memfarita.

La muzikistoj de Kapriol' ! estas :

Marita Kruijswijk
flutoj, ŝalmo, kantado

Marian Nesse
akordiono, kantado

Rutger Dijkstra
baso, gitaro, violono, kantado

Ad Bos
drumkesto kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaro, kantado

JPEG - 55.2 kb

La grupo aperis interalie en 2009 ĉe Circle d'Arrels en Barcelono, ĉe KEF en Danlando, kaj ĉe FESTO en Germanio, en 2010 ĉe la Beneluksa Kongreso en Antverpeno (Belgio), ĉe la Franca-Germana Kongreso en Kaiserslautern kaj ĉe ARKONES en Pollando.

La muziko de Kapriol' ! estas nekutima. La repertuaro enhavas liberajn adaptojn de multjarcentaj nederlandaj kaj frisaj kantoj kaj dancmelodioj kiujn ili kombinas kun memfarita muziko. Ilia muziko havas influojn el diversaj stiloj kiel renesanca muziko kaj mondmuziko. Rimarkinda ankaŭ estas la forta plurvoĉa kantado kaj la ne-ĉiutagaj muzikiloj. Ĉe Kapriol' ! neniam estas enuiga momento, ĉar la grupo prezentas sian muzikon ĉiam kun gajeco kaj muzika humuro.

La grupo ekstere, ĉe publika placo en Dinano, prezentos balfolkan dancprogramon, laŭdezire kun dancinstruado en Esperanto. Balfolko signifas : festa balo kun fokuso sur festi unu kun la aliaj kaj ne sur la paŝoj. Temas pri tradiciaj dancoj, kiuj estis ŝatataj dum multaj jarcentoj en tuta Okcident-Eŭropo, kiel pardancoj (skotiŝo, polko, mazurko), vicdancoj (bureo, andro, hanterdro) kaj ronddancoj (cirklo kaj ĵigo). Ne necesas multe da dancekspliko, ĉar la bazo de la balfok-dancoj estas sufiĉe simpla. Ĉiu kapablas kundanci en la limtempo de dek minutoj !

Ek al danc' !

Nokta festo (Fest-noz) muzikgrupoj "Estran" kaj "An Teuzan"

$
0
0

Bretona popola muzikgrupo « Estran »

Renkontiĝis du bretonaj kanto-muzikistoj okaze de la 1998a muzikfesto en Pluër-ĉe-Ranco (Plouër sur Rance), urbeto apud Dinano : Mikaelo Faŭko (Mikaël Fauque, vjelo) kaj Danielo Flaŭo (Daniel Flaux, diatona akordiono). Por plezure proponi noktajn bretonajn festojn « festou-noz » tra la regiono, la grupo pliriĉiĝis de Paskalo Kadero (Pascal Cadet, kantisto violonisto, banĝo) kaj de Benuato Rokko (Benoit Rocco, kantisto, irlanda tamburino).

JPEG - 123.6 kb
Estran

Konservante gallajn muzikradikojn, « Estran » ankaŭ proponas irlandan muzikon, tradician muzikon el Luiziano, Kebekan (Québec) ĉarmigitan de maraj plendokantoj. Tiu detonaciiga miksado kreas aŭtentikan kaj viglecan muzikon. La muzikgrupo etendiĝas al mezepoka influoj kaj al adaptigo de kebekaj dancoj al bretonaj.

« Estran » registris du kompakdiskojn : « Inter Teroj kaj maroj »« Entre Terres et mers »« De Gaŭlio al Akadio »« De Gallésie en Acadie »

La variaj dancmelodioj ĉiam estas ludataj rekte kun interagado inter muzikistoj kaj dancantoj. Ĉiu kapablos kundanci en kelkaj minutoj. Samtempe la progresintaj dancantoj povas ĝisfunde ĝui la dancojn kun variacioj kaj plisubtiligoj.

Ĝuu la vesperon !

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live