Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

09. La 09an de majo 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 09an de majo 2013

Invado en la J-Vilaĝon

La 9an mi prenis la trajnon de la urbo Iŭaki en la gubernio Fukuŝima al la urbo Hirono. Mia celo estis revizito al J-vilaĝo.

PNG - 189.8 kb

J-Vilaĝo estis piedpilka trejnejo, kiun TEPCO donacis al la gubernio Fukuŝima kiel kompenson pro nebonvenaj instalaĵoj, nome la nukleaj centraloj n-ro 1 kaj 2 de Fukuŝima. TEPCO ekkonstruis J-Vilaĝon en 1995 kontraŭ 13 miliardoj da enoj kaj finkonstruigis ĝin en 1997, ekipitan de la piedpilkejo kun kapacito de 5000 homoj, ludejoj por diversaj pilkoludoj, endoma kaj eksterdoma trejnejoj kaj loĝejoj.
La 11an de marto 2011, kiam okazis la granda tertremo, ĝi ne difektiĝis serioze, kaj tiun tagon ĝi estis uzata kiel rifuĝejo. Sed post la akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima la rifuĝintoj devis ree rifuĝi al aliaj lokoj, ĉar ĝi situas en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo. Nun ĝi estas uzata kiel la bazo de 10 mil laboristoj, kiuj ekiras de ĉi tie al la centralo por riparado, vestinte sin per protektaj vestoj kaj masko. _ Ekde la 1a de januaro 2013 fondiĝis ĉi tie “la Ĉefoficejo de TEPCO pri restariĝo” por plirapidigi kompensadon kaj purigadon, kaj por tio pli ol 4000 homoj laboras por tiu celo.
Kiam mi venis ĉi tien en oktobro 2011, mia taksio estis tuj forpelita de la ĉefa domo de J-Vilaĝo, sed tiun ĉi fojon, surprize, mia taksio estis alkondukita al la ĉefa enirejo. _ La taksiŝoforo diris al mi, ke mi povos eniri, do mi eniris, kaŝante mian fotilon sub la vestaĵo. Ĉe la enirejo neniu deĵoris, do mi, iom timeme sed libere, povis eniri.
Dekstre troviĝis kelkaj seĝoj. Ĝi estis “Kunsidejeto por edukado pri radioaktiveco”. _ Tiu edukado estas deviga por ĉiuj laboristoj, kiuj nove eklaboros en la centralo. Sur la tabulo estis kelkaj paperoj, kiuj montras per fotoj, kiamaniere oni devas protekti sin per maskoj kaj protektvestoj. Laŭ mia scio, laboristoj devas vidi vidbendon pri radioaktiveco kaj nukleaj centraloj, sed ĉi tie nenie troviĝis aparatoj por tio. Eĉ la ejo ne estis ĉambro. Tio signifas, ke novaj laboristoj devas eklabori sen sufiĉe da edukado en la dangeraj lokoj.

PNG - 159.8 kb
“Haroj kaj ĉapo ?”“Leak check, now pittari (just) fit !”
Ĉu la dektra homo ĝuste surportas maskon kaj protektajn okulvitrojn ? Mi ne komprenas. Ĉu needukitaj laboristoj povas kompreni la anglan vorton “leak” (liki), kvankam check kaj fit estas jam preskaŭ japanaj vortoj ?

Mi pli profunden eniris laŭ la koridoro. Kaj ekstere troviĝis pretkonstruita domo. La pordo ne estis bone fermita, do mi povis vidi la internon. Ĝi estis konservejo de protektvestoj nomataj Tyvex. Tiu vestaĵo estas malpeza kaj forta, farita el polietileno, do en ĉiu centralo laboristoj vestas sin per ĝi, tamen ĝi ne protektas ilin kontraŭ radioaktiveco. Kiam la laboro finiĝas, laboristoj forĵetas ĝin en la grandan plastan sakon, ĉar ĝi jam fariĝis malaltnivele nuklea rubaĵo.

PNG - 219.2 kb

Nuklea industrio estas nekredeble kontraŭmedia. Por unu reaktoro laboras 3000 laboristoj, do laŭ simpla kalkulo, en 54 reaktoroj en la tuta Japanio laboras 16500 homoj ĉiun tagon, sekve ekestas 16500 poluitaj vestaĵoj, maskoj, ŝuoj ktp. kiel nerecikligeblaj rubaĵoj. Oni devas eterne konservi tiujn rubaĵojn, okupante grandan terenon neuzeblan por aliaj celoj. Aliflanke kompanioj, kiuj produktas tiujn vestaĵojn, profitas multege, kaj super tiuj kompanioj regas TEPCO kaj pli multe profitas. Sur la muroj de la ĉambro vidiĝis diversaj rimarkigoj, ekzemple :
“Ne forgesu kunporti APD-on (alarman poŝdozmetron)”. Tiun aparaton laboristoj devas kunporti, kiam ili laboras, kaj poste ili notas la kvanton de radioaktiveco en la kajero, al kiu ili elmetiĝis. Tiu kajero atestas, ke ili laboris en la nukleaj centraloj, kaj se ili suferos pro kancero en la postaj jaroj, ili povos ricevi avantaĝon en la kuracado (laŭ mia supozo, sed mi ne povis trovi tiun informon en interreto). Kial ili forgesas kunporti la aparaton ? Ĉu por ŝajnigi, ke ili ne ricevis pli da radioakteveco ol la limo de la normo (50 milisivertoj jare, kaj 100 milisivertoj en 5 jaroj) ? Se ili superis la limon, ili ne plu povas labori en la centraloj. Por eviti tion, ĉu ili intence forgesas la dozmetron ?
Alia atentigo estis “Vizitu JV-klinikon. Se vi havas altan sangopremon, tio povos kaŭzi grandan akcidenton. Por protekti vin kaj viajn kolegojn, vi konsiliĝu kun la kliniko”. Labori en tia danĝera sanstato ja ne estas bone, sed ĉu tiu atentigo ne signifas, ke TEPCO ne ekzamenas laboristojn bone, kiam ĝi dungas ilin, ĉar alta sangopremo ne tuj aperas, sed daŭras longe. Car laboristoj timas perdi laboron, ili ne iros al la kliniko memvole. Do en la centralo laboras laboristoj kun alta sangopremo kaj povos okazigi grandan problemon aŭ akcidenton. Tio estas terura afero.
Alia nekomprenebla atentigo estas “Ne faru malbonaĵon al maskoj”. Certe temas pri maskoj konservataj en tiu ĉambro kaj poste uzataj de aliaj laboristoj. Kial laboristoj faras tian fiagon al maskoj ? Kian malbonaĵon ? Ĉu tiu atentigo ne signifas malaltan nivelon de laboristoj ?
Mi restis en J-Vilaĝo dum 10 minutoj, sed neniu atentis mian ĉeeston. Oni povas klare vidi, ke mi estas eksteruloj kaj vojaĝanto, ne koncernata al la laboro en la centralo. Tiu senatento estas terura. Se mi vestus min per Tyvex, mi povus eniri pli profunden, kaj se mi estus teroristo, mi povus doni grandan damaĝon al TEPCO kaj riparada laboro.

Mi revenis al la stacio Hirono. Kiam mi venis ĉi tien en oktobo 2011, jam estis permesite al ni viziti la urbon pro relative malalta radioaktiveco, sed ankoraŭ nun ne multe vidiĝis loĝantoj. Banko, kelkaj vendejoj kaj la mezlernejo estis malfermaj, sed sur la strato malofte vidiĝis homoj. Mi renkontis maljunulinon. Ŝi ripetis : “Estas mallume, mallume”. Ŝi revenis al la urbo, sed en ŝia najbaraĵo malmultaj homoj loĝas, do estas mallume en la distrikto, sed al mi ŝajnis, ke en ŝia koro estas mallume kaj ankaŭŝia estonteco estas malluma.
Ne forgesindaj estas vortoj de la taksiŝoforo : “Mi aprobas nuklean energion, ĉar dank' al la centraloj la urboj ĉirkaŭ tiuj fariĝis prosperaj. Krome laŭ la nacia politiko la registaro adoptis nuklean energion”. Mi tute ne komprenis lian pensmanieron. Se li loĝus tute for de la centralo kaj neniam suferus pro la akcidento, li povus diri tion, sed li loĝas en la urbo Hirono, kie malaperis infanoj kaj geknaboj kaj ne revenas loĝantoj pro forta radiokativeco. En tiu malfacila situacio li estas ankoraŭ sorĉita de la vortoj “nacia politiko” kaj “ekonomio”.

Deklaroj de lernantoj

En la urba halo en la distrikto Onahama estis ekspozicio pri la katastrofo en la urbo. En ĝi oni prezentis “Deklarojn de lernantoj”. Mi tradukos tri el tiuj.

PNG - 220.6 kb

Ganbappe ! ("Ni strebu !”)
Ni dankas al helpantoj el la tuta Japanio !
Ni strebos plu por la forpasintoj en la tertremo kaj la cunamo !
Ni faros ion, kio ĝojigas aliajn !
Ni kunlaboros kun niaj familianoj, kaj kune strebu !
(Lernantoj en la 4a-lernojaro de la elementa lernejo Niŝiki)

Ganbappe-deklaro “Kion ni volas reakiri”
- 1. Bongustajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn de Fukuŝima.
- 2. Vivon, en kiu ni povos ludi en naĝejo kaj en rivero senĝene de radioaktiveco.
- 3. Lernejajn aktivadojn kiel ekskurson kaj sportan tagon.
(lernantoj en la 5a lernojaro en la elementa lernejo Nagakura)

Ni deklaras jenajn aferojn por la restariĝo de Iŭaki
- 1. Mi klopodu bone lerni kaj bone ludi kaj fartu bone ĉiun tagon kun ridoj.
- 2. Mi klopodu havi vastan koron kaj kunlaboru kun amikoj.
- 3. Ni taksu alte la rilaton kun aliaj homoj, kaj salutu agrable al ĉiuj.
- 4. Ni klopodu helpi niajn gepatrojn kiel unu el la familianoj.
- 5. Ni prenu rubaĵojn, kiujn ni trovos, por protekti la naturplenan urbon Iŭaki.
- 6. Ni faru tion, kion ni povas fari, por realigi nian revon.
(lernantoj en la 6a lernojaro en la elementa lernejo Iŭasaki)


22. La 22an de majo 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 22an de majo 2013

Kiel forta estas radioaktiveco en la urbo ?

En marto okazis la 10a Himalaja Renkontiĝo en Nepalo. En ĝi partoprenis 6 homoj el la urbo Fukuŝima kaj ankaŭ mi kaj mia edzino el la gubernio Gunma. La 22an de majo ni, 8 partoprenintoj, kolektiĝis en la varmfontejo Ŝirabu en la gubernio Jamagata por rememori la ĝojajn tagojn dum la Himalaja Renkontiĝo. Por iri al Ŝirabu, mi kaj mia edzino unue vizitis ges-rojn Jazaki en la urbo Fukuŝima. Hodiaŭ mi raportas, kia estas la stato de Fukuŝimo.

Ni atingis la stacidomon Fukuŝiman je la 13:40 la 22an de majo. Apud la okcidenta elirejo troviĝis malgranda parko, en kies angulo staris dozometro pri radioaktiveco. La cifero sur ĝi estis 0,237 mikrosivertoj. Sablo en la parko estas blanka kaj ankaŭ trunkoj de la arboj estas blankaj. Tio signifas, ke oni jam skrapis la surfacan teron kaj anstataŭigis ĝin per pura sablo kaj oni purigis la trunkojn per altpremaj akvoŝpruciloj. Laŭ leĝo oni devas purigi lokon pli poluitan ol 0,23 mikorsivertoj, sed la parko, kiun homoj senĉese vizitas, estis poluita pli ol la maksimumo de la normo.
S-ino Jazaki atendis nin ĉe la stacidomo, kaj per ŝia aŭtomobilo ni vizitis ŝian domon en la urbo. Antaŭŝia domo troviĝis herbejo, kaj tie tri viroj laboris. Ili enterigis teron skrapitan el la najbara parketo inter apartamentaroj. Mi alparolis al la respondeculo. Kontraŭ mia antaŭsupozo li tre volonte respondis al mi. Certe li ne ŝatis tiun laboron, do profitante mian alparolon, li volis liberigi sin.

PNG - 156 kb
Oni enterigas poluitan teron. Sur la afiŝo estas skribita : “Nun ni faras purigadon”. La domo de s-ino Jazaki estas maldekstre en la mezo.

Mi demandis : “Kiom estas la cifero ĉi tie ?”
Li respondis : “Ĉirkaŭ 2”.
— Mi : “Ĉu tio estas 0,2 mikrosivertoj ?”
— Li : “Ne, simple 2”.
Mi estas surprizita de tiu respondo. Rigardante mian mienon, li diris al mi : “Nun ni mezuru”, kaj li metis la dozometron inter herboj, kaj aperis cifero 1,303. Poste li mezuris radioktivecon en la jam purigita parko, kaj tie la ciferoj estis 0,255 kaj 0,263.
En mia urbo Maebaŝi 250 kilometrojn for de la nuklea centralo Fukuŝima, la cifero estas ĝenerale 0,05 kaj en lokoj kiel defluiloj, kie amasiĝas radioaktivaj substancoj, la cifero estas 0,25. Kiam ni mezuras en tiuj lokoj, ni estas timigataj, sed ĉi tie en Fukuŝimo, eĉ en jam purigitaj lokoj, la kvanto de radioaktiveco estas same granda kiel en “dangeraj lokoj” en mia urbo, kaj en nepurigitaj lokoj la kvanto estas 25-oble pli granda ol en mia urbo.
Tiuj tri viroj, jam fininte skrapi poluitan teron kaj meti ĝin en plastajn sakojn, estis ĝin enterigantaj. Ili “provizore” konservis la poluitaĵon en tiu loko, sed oni ne scias, ĝis kiam ĝi dormos tie. La 24an mi vojaĝis al la marborda urbo Sooma per buso, kaj dume mi vidis multajn tiajn sakojn metitajn en herbejoj kaj inter montetoj. Pri nukleaj rubaĵoj nenie troviĝas finaj konservejoj aŭ rubaĵejoj. Ĉiam ili estas konservataj “ie”“provizore”, kaj eble baldaŭ oni forgesos, kie oni enterigis tiujn danĝerajn rubaĵojn. Niaj pranepoj ĝoje ludos sur tiuj lokoj, ne sciante danĝeron, kiun ni nun donacas al ili.
Mi plu demandis lin, kiamaniere oni kolektas akvon uzitan por la purigado, ĉar mi ofte vidis spurojn de purigado per akvo sur la strato. Li respondis : “Ni fluigas la uzitan akvon en la fluilon, kaj tie ni disĵetas materialon nomatan zeolito. Tiu materialo ensorbas cezion, do poste ni kolektas la zeoliton, kaj forĵetas ĝin same kiel poluitan teron”.
La domo de s-ino Jazaki estas tuj norde de tiu herbejo. Kiam ventas, radioaktivaj substancoj certe flugas el inter herboj kaj poluas domojn kaj ankaŭ loĝantojn. Ges-roj Jazaki estas jam ĉirkaŭ 70-jaraj, do ili opinias, ke ili devas iel vivi en tiu situacio. Feliĉe ŝiaj nepoj loĝas fore de la urbo, sed ili certe hezitas inviti ilin al sia hejmo situanta apud tiel poluita herbejo. La loĝantaro de la gubernio Fukuŝima estas du milionoj, el kiuj duono vivas en simila situacio kiel ges-roj Jazaki. Multaj volas fuĝi al aliaj lokoj, sed pro diversaj kialoj tio ne eblas, do ili devas vivi, ignorante la realon.
Poste mi trovis dozometron en tri lokoj jam purigitaj :
- 1. Parko norde de la monteto Ŝinobu : 0,366
- 2. Elementa lernejo meze de la urbo : 0,116
- 3. Stacidomo Fukuŝima la 24an de majo : 0,253

Kiamaniere oni purigas loĝejon ?
Jen estas modelo pri tio. Tiom multaj homoj okupiĝas pri la laboro, sed tio ne efikos multe.

PNG - 89.8 kb

Oni trovis aktivan faŭlton sub la reaktoro n-ro 2 de Ooi
La 22an de majo Nuklea Reguligada Aŭtoritato aprobis la raporton de la teamo de la specialistoj, ke troviĝas faŭlto sub la reaktoro n-ro 2 de Ooi en la gubernio Fukui. La leĝo de la ŝtato decidis, ke ne konstruiĝu reaktordomo kaj aliaj gravaj konstruaĵoj sur aktivaj faŭltoj. Pro tio, povos esti, ke la reaktor n-ro 2 de Ooi estos forĵetita.
La ĉefo de la Aŭtoritato diris : “Ni estis bonŝancaj pro tio, ke ĝis nun neniam okazis grava akcidento pro la faŭlto”.

Monĵu, rapida gener-reaktoro, ne funkciu

La 15an de majo Nuklea Reguligada Aŭtoritato decidis ordoni, ke Monĵu, rapida gener-reaktoro, ne refunkciu. La aŭtoritato konstatis, ke Japana Atomic Energy Agency ne faris kontrolon de 10 mil aparatoj de la gener-reaktoro de Monĵu. La prezidanto de la Aŭtoritato s-ro Tanaka Ŝuniĉi diris : “Respondecaj homoj pri atomenergio devas havi altan moralon, sed Japana Atomic Energy Agency ne faris fundamentajn kontroladojn pri aparatoj. Estas grave, ke ekzistas tia organizo kiel Japana Atomic Energy Agency”.
Monĵu estas la ŝlosila instalaĵo por recikligi uzitajn brulaĵojn por reprodukti plutonion, sed ĝi akcidentis en 1995 kaj poste preskaŭ neniam funkciis pro diversaj akcidentoj. Por ĝi Japanio jam elspezis 2000000000000 enojn (20000000000 eŭrojn). Nur Japanio insiste provas vane sukcesigi tiun “recikligan sistemon”. La nuna registaro ankoraŭ insistas pri tiu projekto.

08. La 08an de majo 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 08an de majo 2013

Vizito al Onahama

Pli kaj pli malaperis spuroj de la katastrofo. Tio hastigis min viziti lokojn, kiujn mi ankoraŭ ne vizitis. Unuj tiaj lokoj estis la urbo Onahama kaj Spa-Resort Hawaians, kiuj situas sude de la urbo Iŭaki en la suda parto de la gubernio Fukuŝima.
La 8an de majo mi vizitis Onahama laŭ la trajnlinio Ĵooban, kiu ligus Tokio kaj Sendai, se ne okazus la nuklea akcidento. Mi prenis trajnon de Tokio kaj ĝuste antaŭ la tagmezo mi atingis la stacidomon Izumi. De tie per buso mi iris al la centra parto de Onahama kaj poste piede al AquaMarin Fukuŝima (Akvario Fukuŝima).
La haveno, apud kiu staras tiu akvario, estis damaĝita de la cunamo, sed jam ĉio estas tiel bele riparita, ke mi trovis neniun spuron de la cunamo. La suba estas foto montrita sur la muro de la akvario.

PNG - 192.8 kb

Poste mi vizitis la akvarion. Laŭ Vikipedio damaĝo de la akvario estas jena :
La tertremo neniom damaĝis la konstruaĵon, sed la posta cunamo inundis la bazan etaĝon kaj detruis elektrosistemon, pro kio 90% de la fiŝoj mortis. Poste okazis la nuklea akcidento, kaj ĉar la akvario situas en la 30-kilometra radiuso de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝimo, transportdo de nutraĵoj haltis. La akvario translokigis marbestojn al aliaj akvarioj en aliaj regionoj, sed pro manko de elektro kaj nutraĵoj, 200 mil marvivaĵoj mortis.
Tamen 4 monatojn poste, la 15an de julio 2011, la akvario komencis refunkcii.

Tranokto en Spa-Resort Hawaiians

Mi tranoktis en la hotelo Spa-Resort Hawaiians. Tiu hotelo havas tre interesan historion, kaj post la katastrofo ĝi devis multe strebi por remalfermi sin. _ Tiu hotelo ne estas simpla hotelo, sed grandega kombinaĵo de 3 hoteloj, Akva Parko kun naĝejo kaj teatro de havaja danco, kaj granda banejo kun feŭdismepoka etoso. Kio plej interesis min, tio estis hula-dancistoj, kiuj vojaĝis en la tuta Japanio post la katastrofo. Tiu hotelo havas tre interesan historion.
En la 1960-aj jaroj Japanio ŝanĝis energipolitikon de karbono al petrolo. Pro tio karboindustrio malprogresis kaj devis ĉiel vivteni sin en aliaj kampoj. Ankaŭ la karbominejo Ĵooban suferis. Tiutempe multaj japanoj ne povis ofte vojaĝi eksterlanden kaj la plej ŝatata loko estis Havajo. La kompanio ekpensis uzi ĝistiam neutilan varman akvon el la minejo por granda banejo, kaj malfermis hotelon nomatan “Havajan Centron Ĵooban” en 1966. Por Havajo ne manku havajaj hula-dancistoj. Do la kompanio fondis lernejon por provizi dancistinojn al la Centro. _ Tiu projekto grande sukcesis. En 1970 1.55 milionoj da homoj vizitis ĝin.
Poste laŭ la progreso kaj malprogreso de la japana ekonomio, la Centro same progresis kaj malprogresis. En 1988, profitante la “bolantan” japanan ekonomion, ĝi renovigis sin grandskale kaj ŝanĝis la nomon al Spa-Resort Hawaiians. En 2000 AquaMarin Fukuŝima malfermiĝis en la najbara distrikto, kaj tio akcelis la furoron de Spa-Resort Hawaiians kun 1,5 milionoj da vizitantoj. En 2006 la filmo “Hula-junulinoj” publikiĝis en la tuta Japanio, kaj 1,61 milionoj da homoj visitis ĝin en 2007.
En marto 2011 ĝin atakis la tertremo, la cunamo kaj la nuklea akcidento. La tertremo multe skuis ĝiajn konstruaĵojn, sed la damaĝo estis malmulta, kaj la cunamo ne atakis ĝin, ĉar ĝi situas inter montetoj, sed la nuklea akcidento multe influis ĝin. Pro la timo al radioaktiveco ŝarĝkamionoj ne venis en la urbon, kaj Spa-Resort Hawaiians suferis pro manko de manĝaĵoj. Krome la 11an de aprilo alia granda tertremo okazis ĝuste sub la konstruaĵoj de la hotelo kaj grave damaĝis precipe Akvan Parkon, kie troviĝas la teatro por hula-danco. Spa-Resort Hawaiians devis haltigi la funkciadon.
Dancistoj, multaj el kiuj mem estis suferantoj de la katastrofo, perdis okazon kaj lokon por danci. La 25an de marto la prezidanto de Spa-Resort Hawaiians lanĉis projekton, ke la dancistoj turneu en la tuta Japanio. Li klarigis sian intencon jene : “Ni devas haltigi la funkciadon de la hotelo pro la granda damaĝo. Dum la venontaj monatoj, se ni faros nenion, nur atendante la refunkciigon, pagante salajron al la laboristoj, tio estos simple granda perdo. Sed se ni uzos tiun monon por plialtigi nian nivelon, tio ne estos perdo, sed investo. Niaj hula-dancistoj dancu en la tuta Japanio. _ Ni pagu la tutan elspezon por tio. Tio estu simbolo por la restarigo de la regiono Toohoku. Ni nepre restarigu nian urbon Iŭaki kaj Spa-Resort Hawaiians”.
La dancistoj havis okazon danci. La 22an de aprilo ili komencis ekzerci sin, la 3an de majo ili ekdancis karavane en diversaj urboj ĝis la 1a de oktobro. Dum tiuj monatoj ili dancis 245 fojojn en 124 lokoj en 26 gubernioj. Ili dancis surstrate, en rifuĝejoj, en lernejoj, nome ĉie, kie ili estis bezonataj. La 29an de oktobro la filmo “Ni strebu, hula-dancistoj ! - Ili vivas en Fukuŝimo kaj kiel ili estas nun” estis publikigita. La 8an de februaro 2012 Spa-Resort Hawaiians refunkciis post la riparado de 4,2 miliardoj da enoj (42 milionoj da eŭroj).
Mi demandis de la funkciulino en la hotelo pri la nuna stato. Ŝi respondis, ke la nombro de la vizitantoj nun superas tiun post la publikigo de la filmo “Hula-junulinoj”. _ Mi estas certa, ke oni povas atribui tiun sukceson al la dancistinoj, kiuj turneis kun firma decido, ke ili restarigu Toohoku-on, Iŭaki-on kaj Spa-Resort Hawaiians. Dum preskaŭ unu jaro ĝis la refunkciigo, la granda hotelo estas senhoma kaj malluma. Kiam oni refunkciigis la hotelon la 1an de oktobro 2011, telefonoj sinsekve kaj senĉese sonoradis. Kia ĝojo ! Vere Japanio estas la lando de virinoj, la lando de la antikva reĝino Himiko.

PNG - 181.9 kb

Vespere je la 8a komenciĝis Hula-danco en la teatro. Belegaj estas dancistinoj, kiuj dancas per delikataj movoj de talioj kaj fingroj, kaj kontraŭe fortaj estis viraj dancistoj, kiuj svingas torĉojn kun flamoj. Spektantoj estis ebrie sorĉitaj. Dancistoj kaj spektantoj komune havis ĝojon pro la restariĝo.
En la broŝuro, dancistino Kudoo Mucumi skribis jene : “Ni dancistoj jam antaŭe havis fortan solidaran senton, sed post la turneoj tiu sento plifortiĝis. Ni havis grandan celon kune reveni al la teatro en Spa-Resort Hawaiians. Ni sukcesis reveni, dank' al vi. Venu denove por spekti nin !”
En iu ĵurnalo, mi legis, ke kiam ili vizitis rifuĝejon en la lernejo en la urbo Kazo en la gubernio Saitama, ili vidis kun larmoj mizeran vivon de la rifuĝintoj el Fukuŝimo kaj poste ili fariĝis pli fortaj kaj havis pli fortan deziron sukcesigi la turneojn.

Sube mi tradukos poemon “Aina, Fukuŝima”. Dancistinoj dancis, akompanate de tiu poemo. Signifo de Aina en la havaja lingvo estas “hejmloko” kaj Iam, “antaŭen paŝu”.

Aina Fukuŝima

Aina Fukuŝima,
Tiel longe, kiel ni vivas, denove kaj denove,
Ni povas restariĝi, plifortiĝi, nepre.

Ni neniam forgesos decidon ne rezigni,
Ni paŝu nove antaŭen kun ridetoj.

Kiam ni vidas apud ni,
Tie troviĝas amikoj kun la sama decido,
Ne lasu niajn manojn, certe venos brila estonteco.

Aina Fukuŝima, unu sola loko en la mondo,
Aina Fukuŝima, ni florigu ridetojn denove.

Nun tenante feliĉon en nia sino,
Ni vivu nunan tempon trezore.
Ni povos venki ĉiajn altajn murojn, kune.

Aina Fukuŝima, unu sola loko en la mondo,
Aina Fukuŝima, ni florigu ridetojn denove.

Aina Fukuŝima, de ĉi tie, Imamu estontecen.
Aina Fukuŝima, de ĉi tie, Imamu estontecen.
Aina Fukuŝima, de ĉi tie, Imamu estontecen.
Aina Fukuŝima, de ĉi tie, Imamu estontecen.

28. La 28an de junio 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 28an de junio 2013

Finiĝis mia vojaĝo en Francio (6/4 6/25)

Dum la lastaj tri semajnoj mi estis silenta, ĉar mi estis en Francio, prelegante pri la Japana Katastrofo. Tiu prelegvojaĝo komenciĝis en 2008, kiam mi estis estrarano de UEA. Tiam francaj esperantistoj proponis, ke mi prelegvojaĝu en Francio, profitante la estraran kunsidon. Mi tuj akceptis la proponon. Miaj prelegtemoj tiutempaj estis ĉefe du ; Rilato inter Francio kaj Japanio kaj koncerto per diverslandaj muzikiloj. Miaj prelegoj estis tiel bonvenataj, ke ankaŭ en la sekvantaj du jaroj, mi prelegis en Francio. En 2011, mi jam ne estis estrarano de UEA, do se mi vizitos, mi mem devos pagi mian flugbiletojn, sed mi decidis iri, kaj en marto okazis la Japana Katastrofo. Mia temo ŝanĝiĝis ; la Japana Katastrofo kaj la koncerto. Kaj ankaŭ en 2012 kaj 2013, mi vizitis Francion, ĉar mi opiniis, ke prelegi pri la katastrofo estas tre signifoplena ne nur por japanoj, sed ankau por francoj kaj por la tuta mondo. Dum la pasintaj ses jaroj mi turneis en pli ol 50 urboj kaj dediĉis min ne nur al la movado, sed ankaŭ al amikeco inter la du landanoj.
Hodiaŭ mi raportos pri mia ĉi-jara vizito.

Prelego pri la Japana Katastrofo

En la lasta jaro al miaj prelegoj venis multaj homoj, certe pro la intereso pri la nuklea akcidento en Fukuŝimo kaj pro la kunlaboro de esperantistoj kaj kontraŭnukleaj movadanoj. Tiun ĉi jaron tia entuziasmo malaperis, sed en Normandio mi povis paroli pri tiu temo al lernantoj. Tio donis al mi tre grandan ĝojon.
Kiam mi aŭdis, ke mi prelegos en mezlernejo, mi opiniis, ke mi koncertos per muzikiloj, sed mi estis erara. Oni invitis min por la prelego pri la katastrofo. Mi demandis min kaj la organizantojn, ĉu mi rajtos paroli kontraŭ atomenergio, ĉar la franca registaro antaŭenpuŝas atomenergion. Ilia respondo estas “jes”. Tio estas iom da surprizo por mi, ĉar en Japanio, eĉ post la akcidento en Fukuŝimo, instruistoj estas singardemaj pri kontraŭatomenergia prelego en lernejoj.
Mia prelego konsistis el tri eroj :
- 1. La tertremo kaj la cunamo
- 2. La nuklea akcidento en Fukuŝimo
- 3. Demandoj kaj respondoj
Mi uzis fotojn kopiitajn el gazetoj kaj tiujn, kiujn mi mem fotis en la damaĝitaj urboj. Mi jam vizitis ĉiujn urbojn en la tri gubernioj, nome Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝimo. Mi mem vidis la damaĝojn kaj kompatas la loĝantojn pro iliaj suferoj. Tiuj spertoj impresis la aŭskultantojn.

Kiel reagis aŭskultantoj ?
Mi komence demandis de lernantoj, ĉu ili jam spertis tertremon. Neniu respondis jese. Mi jam sciis, ke maloftaj estas tertremo en Francio, kaj mi vere konstatis tion en iliaj respondoj. Dum ilia vivo, do dum pli ol 10 jaroj, neniam okazis tertremo en tiu regiono de Francio. Mi komencis prelegi pri tio, kiaj estas tertremoj. Sed ĉu ili bone komprenis ?
Jen estas iliaj demandoj post miaj prelegoj : Demandoj de lernantoj
- 1. Ĉu vi antaŭvidis la tertremon ?
- 2. Ĉu la japanoj ŝanĝis sian vivmanieron kaj pensmanieron post la katastrofo ?
- 3. Kial Japanio ne konstruigis la nukleajn centralojn pli enlande.
- 4. Ĉu vi havas planon refunkciigi aliajn reaktorojn aŭ konstruigi novajn ?
- 5. Ĉu vi timas radioaktivecon ? Ĉu vi havas ian rimedon kontraŭ radioaktiveco ?
- 6. Kiam al vi venos cunamo, kion vi faros ?
- 7. Ĉu la suferantoj povos reveni hejmen ?
- 8. Ĉu via domo estis detruita ?
- 9. Kial tiel ofte okazas tertremo en Japanio ?
- 10. Ĉu vi havas familianojn, kiuj loĝas en Fukuŝimo ?
- 11. Kiajn kontraŭcunamajn rimedojn vi havis ?
- 12. Ĉu okazis cunamoj antaŭe ?
- 13. Ĉu Japanio ne malaperos ?
- 14. Kiom longe daŭris la tertremo ?
- 15. Kie loĝas suferantoj nun ?
- 16. Ĉu vi ne estas malsana pro radioaktiveco ?

Demandoj de plenkreskuloj
- 1. Kio okazos al Fukuŝimo en estonteco ?
- 2. En kia kondiĉaro laboristoj laboras en la damaĝita centralo ?
- 3. Ĉu vere ne mankis elektro dum la pasintaj du jaroj ? Kial ĝi ne mankis ?
- 4. Kiel vi revivigos urbojn damaĝitajn de la cunamo ?
- 5. Ĉu oni ne povas antaŭvidi tertremojn ?
- 6. Kiom kompencas la registaro al la suferantoj ? Ĉu ili ricevos subvencion de la registaro ?
- 7. Kial vi ne konstruigas betonan domon ?
- 8. Ĉu oni esploras la maron pri radioaktiveco ?
- 9. Kial la registaro volas refunkciigi reaktorojn, malgraŭ tio, ke elektro estas sufiĉe abunda.
- 10. Ĉu la registaro konstante esploras damaĝojn pro radioaktiveco ?
- 11. Kion vi opinias pri kataklismoj ? Ĉu via religio ŝintoismo ludas rolon en tiuj okazoj ?
- 12. La prezidanto de TEPCO pardonpetis de la suferantoj, kliniginte sian kapon, sed li ne estas sincera pri la kompenso. Ĉu tiu estas japana kutimo ?

Ĉu vi povas kontentigi la demandintojn per viaj trafaj respondoj ? Por tio, ni devas havi sufiĉajn vortojn kaj kompreneble la faktojn kaj opiniojn. Tra miaj prelegoj eĉ dubemaj homoj pri Esperanto konstatis, ke Esperanto estas sufiĉe matura lingvo, kiu povas klarigi tiujn malfacilajn temojn.
Fine mi enfazis, ke la industrio de atomenergio dependas de ignoro de homaj rajtoj. Ĝi nepre bezonas malriĉajn regionojn, kiuj devas akcepti nukleajn centralojn, kaj malriĉajn homojn, kiuj devas labori en tiuj danĝeraj instalaĵoj. Kiam okazas akcidentoj kiel tiuj en Fukuŝimo, suferantoj povas ĝui nek “estimon kiel homoj”, nek “rajton havi feliĉon”, nek “liberecon elekti ŝatatan loĝlokon”, nek “vivon vivi sane kaj dece”, nek “egalecon sub la leĝoj”, nek “rajton pri edukado”, nek “rajton pri sia privata proprieto”, kiujn la japana konstitucio garantias al ĉiuj japanojn. Kaj mi finis mian prelegon per la vortoj “Kiam vi uzas elektorn, pensu, de kie ĝi venas kaj kiuj produktas ĝin.

Mi proksime vidis la nuklean centralon Civaux

PNG - 126.9 kb

300 kilometrojn sudokcidente de Parizo troviĝas la urbo Poitiers, kaj 30 minutojn per trajne ni atingos Esperantan Domon “Kvinpetalo”. Antaŭ 3 jaroj, kiam mi estis celanta ĝin kun francaj esperantistoj per aŭtomobilo, mi rimarkis strangan nubon kun vosto sur la arbaro. Ĝi havas similan formon kiel nuboj sur Hiroŝimo kaj Nagasako ĵus post la atombombadoj. Iom poste la arbaro malaperis, kaj mi trovis sub la nubo grandan tubon. Ĝi estas reaktoro de la nuklea centralo Civaux (prononco : sivo). Ĉi-foje mi povis vidi ĝin tre proksime.
La 17an de junio, kiam ni veturis per aŭtomobilo de la urbo Tours, du grandaj tuboj proksimiĝis. Mia amiko haltigis la aŭtomobilon, kaj mi ekstereniris kaj proksimiĝis al la tubo. Grandega, blanka nubo, certe vaporo, eliĝis el la pinto. Proksime troviĝas domoj kaj sur la apuda kampo viro laboris. En Japanio mi neniam vidis reaktoron kun granda vapornubo. Kiam okazis akcidento en Fukuŝimo, homoj estis surprizitaj eĉ de iom da fumo el la reaktordomo.
Mi trovis en interreto informon pri tiuj reaktoroj. Ili ambaŭ estas premakvaj reaktoroj ekfunkciintaj en 2002. Troviĝas du specoj de reaktoroj. Jen estas la diferenco :
Bolakva reaktoro : oni bolas akvon en la reaktoro por fari vaporon, kiu turnas turbinon. Preskaŭĉiuj reaktoroj en la orienta Japanio estas bolakvaj reaktoroj.
Premakva reaktoro : oni altigas premon en la reaktoro por fari varmegan akvon, kaj sendas tiun al vaporproduktilo. En ĝi tiu akvo varmigas akvon el alia tubo, kaj vaporo ekestas kaj turnas turbinon. Preskaŭĉiuj reaktoroj en la okcidenta Japanio estas premakvaj reaktoroj.
Ĉu vaporo eligas el la reaktoroj en la gubernio Fukui, ĉar ili apartenas al la sama speco kiel tiuj en Civaux ? Mi neniam vidis reaktorojn kun vaporo.
Kvanto de vaporo el tiuj reaktoroj estas tiel grandega, ke sur tiuj naskiĝas nubegoj. _ Ĉu la vaporo ne enhavas radioaktivecon ? Ĉu la loĝantoj apud la centralo sentas timon al la reaktoroj ?

Mi vizitis la nuklean centralon Flamanville

La 23an de junio mi finis la lastan prelegon en la urbo Bricquebec en Normandio, do la 24an mi estis tute libera. Ges-roj Senecal akompanis min per aŭtomobilo unue al la nuklea centralo Flamanville kaj poste al la nuklea uzino Hague.
La urbo Flamanville situas marborde de la duoninsulo Cotantin. Tie jam du reaktoroj funkcias, kaj la trian oni nun konstruas. S-ro Senecal serĉis tiujn du, sed vane. Certe ili estis kaŝite malantaŭ la montetoj. Ni haltis apud la vojo, kaj jen la foto, eble pri stokejo de diversaj tuboj.

PNG - 98.9 kb

Reaktoro konsistas el multegaj tuboj simile al birda nesto. En Japanio oni ofte avertas, ke se la tuboj estos rompitaj de tertremo, okazos grava akcidento. Mi vidis en tiu stokejo multe da tuboj kaj konstatis, ke vere la reaktoro konsistas el multaj tuboj.
Venis loka viro kaj s-ino Senecal demandis lin, ĉu li ne sentas sin maltrankvila. Lia respondo estis, ke li naskiĝis en tiu vilaĝo kaj kredas, ke la centralo estas tute sekura, sed li aldonis, ke li ne pensas pri tia afero serioze. En la vilaĝo multaj malnovaj domoj estis jam senhomaj, sed en aliaj anguloj staris novaj domoj, eble por laboristoj en la centralo.

Uzino nuklea de Hague

Ni veturis al alia duoninsulo Hague. Trapasinte la urbon Beaumont-Hague, ni proksimiĝis al la nuklea uzino (france, usin nukleaire). Tie aperis grandega konstruaĵaro. Nenie sur la muroj troviĝis ŝildo pri la kompania nomo, nenie vidiĝis homoj. La tereno estas gardata per duoblaj dornodrataj bariloj, kaj sur ĝi mi trovis averton : “Estas malpermesite eniri en tiun terenon sen permeso. Se vi ne observis la leĝon, vi estos katenita por ses monatoj kaj punita kun monpuno de 7500 eŭroj”.
Mi serĉis informon pri tiu uzino kaj trovis, ke en 2009 en la japana duonŝtata televido NHK oni prezentis la filmon “Rubaĵo, la nuklea Koŝmaro” (angle : Waste : The Nuclear Nightmare) reĝisorita aŭ produktita de Arte France / Bonne Pioche.
(http://eritokyo.jp/independent/aoyama-fnp124..htm)

PNG - 233.4 kb

Mi tradukos resume la enhavon :
- 1. Tiu kompanio Le Hague ĉiun tagon forĵetas 400 kubmetrojn da nuklea akvo en la maron 1.7 kilometrojn for de la kabo Hague per 4.5-kilometra tubo. Dum 50 jaroj ĉiuj landoj forĵetis barelojn da nuklea akvo en la maron. En 1993 oni malpermesis tiun forĵetadon laŭ la internacia pakto, sed estas ankoraŭ ne estas kontrauleĝe forĵeti de la tero. Pro tio la marfundo estas poluita de nukleaĵoj kaj marbestoj estas poluitaj.
- 2. El la gaso el ellastuboj oni detektis kelkdek mil bekerelojn da radioaktiveco por unu kubmetro. Tiu povas disvastiĝi per ventoj en la tuta Eŭropo, unuvorte ekestas sama stato, kvazaŭ okazus nuklea akcidento.
- 3. Supre de Le Hague oni detektis 90 mil bekerelojn da kriptono. Ĉirkaŭaj loĝantoj enspiras tiun aeron. Estas permesite al Le Hague eligi poluitaĵojn multe pli ol la normo, do la kvanto de kriptono 85, kiun ĝi eligis en 1999, estis pli granda ol la kvanto de kriptono forĵetita el 500-fojaj nukleaj eksperimentoj en la tergloba atmosfero dum la pasintaj kelkdek jaroj. La kvanto de kriptono plimultiĝis en la norda hemisfero ekde la 1960-jaroj dank' al la nukleaj uzinoj kiel Le Hague.
- 4. 80% de la tuta nukleaĵoj en Eŭropo venas de uzinoj de uzitaj brulaĵoj. Areba esprimas la recikligon de nukleaj brulaĵoj kiel “fermitan cirklon”, sed ĝi nenion mencias pri nukleaj rubaĵoj.
- 5. Uzitaj nukleaĵoj estas malvarmigitaj en akvo kaj atendas. Post kiam ili estas elprenitaj el la akvo, ili estas tranĉitaj, fanditaj en nitrata acido, kaj fine restas 95% de uranio, 1% de plutonio kaj 4% de vitraj solidigitaĵoj. “Reprocedi” ne signifas senradioakitvigadon, sed solidigadon de poluita likvo en vitraĵon kiel finan rubaĵon. Ekzemple kiam oni funkciigas 1000-megavatan reaktoron, ekestas 20 tunoj da uzitaj nukleaĵoj, el kiuj produktiĝas 20 vitraj solidigitaĵoj. Tiuj enhavas danĝeraĵojn, kiuj restos danĝeraj dum la venontaj kelkcent mil jaroj.
- 6. Tiuj vitraj solidigitaĵoj ne estas uzeblaj, sed plutonio estas uzebla. Kiam ĝi estas miksita kun uranio, ĝi fariĝas MOX-brulaĵoj. En ĉirkaŭ 20 reaktoroj en Francio tiuj estas uzataj kiel parto de la brulaĵaro.

PNG - 151.6 kb

Hazarde, hodiaŭ, la 27an de junio, MOX-brulaĵoj produktitaj en Le Hague atingis Japanion. Japanio insistas pri recikligo de uzitaj nukleaĵoj, sed preskaŭ neniu kredas, ke tiu recikligo sukcesos. Kaj Japanio havas pli kaj pli da plutonio, el kiu oni povos produkti 400 atombombojn.
Iu lernanto en Normandio demandis min, ĉu Japanio ne malaperos. Kiel mi respondis al li ? Ĉar Japanio insistas pri refunkciigo de reaktoroj, recikligo de uzitaj brulaĵoj kaj posedas multe da nebezonata plutonio. Mia respondo estas bone divenebla al vi.

01. La 01an de julio 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 01an de julio 2013

Mi skribis, ke en iu lernejo en Francio iu lernanto demandis min, ĉu ne estas ebleco, ke Japanio malaperos. Mi trovis bonan respondon en la ĵurnalo Mainiĉi de la 10a de junio 2013. Hodiaŭ mi resume tradukos la artikolon.

Tomboj de nukleaĵoj eterne restos

Joŝioka Hitoŝi, profesoro de Universitato de Kjuuŝuu pri scienca historio kaj scienco-teknologia politiko

La nuna ĉefministro Abe Ŝinzoo intencas revivigi produktadon de elektro per atomenergio, sed tio estas tre malfacila. Eĉ se la Nuklea Reguligada Aŭtoritato decidos la novan regularon pri refunkciigo de nukleaj reaktoroj en julio kaj aprobos la refunkciigon unu post la alia, se la loĝantoj ĉirkaŭ la reaktoroj ne aprobos tion, refunkciigoj ne realiĝos. La elektraj kompanioj devos estimi opiniojn de ĉiuj urboj kaj gubernioj, kiuj situas en la radiuso de 30 kilometroj for de la respektivaj reaktoroj.
Multaj reaktoroj ne povos transpasi tiun barilon, kaj poste daŭros periodo de ne-funkciado de multaj reaktoroj, kaj fine pli kaj pli da reaktorj devos ĉesi plu vivi.
Nun la japana elektro-produktado per atomenergio komencis velki. Se pluvivos malmultaj reaktoroj kaj ne konstruiĝos novaj reaktoroj, post ne longe la japana socio fariĝos sen-atomenergia. Elektro-produktado per atomenergio donas diversajn malfacilojn al la glata administrado de la elektraj kompanioj, ekzemple eventualajn severajn akcidentojn, multekostecon por reproduktado kaj finforĵetado de nukleaĵoj, do sen subvencio kaj subteno de la registaro, la elektraj kompanioj ne povos decidi konstruadon de novaj reaktoroj.
Antaŭ la akcidento en Fukuŝima, proporcioj de la atomenergia elektro en “la unua energio” okupis ĉirkaŭ 10%, kaj poste la proporcioj multe malaltiĝis.
* La unua energio : energio, kiun oni povas akiri el naturaj fontoj kiel petrolo, karbo, gaso kaj akvo.
La dua energio : energio, kiun oni reproduktas en oportunajn formojn, kiel elektro, urba gaso, produktaĵoj el petrol.
Eĉ post kiam kelkaj reaktoroj sukcesos refunkcii, tiuj proporcioj ne superos 5%. Ni povos facile anstataŭigi tiun malmultan kvanton de energio per aliaj rimedoj. Ekzemple se ni povos ŝpari unu procenton de energio jare, en 5 jaroj ni povos kovri tiun mankon.
Eĉ se realiĝos senatomenergia socio, ni ne povos repagi la ŝuldon de ĝisnunaj ekspluatado kaj uzado de atomenergio. Ĝis la jaro 2100, ni havas 87 jarojn, sed ĝis tiu tempo la tombejoj de nukleaĵoj plu vivos. Tiuj tombejoj inkludas ne nur sekurigitajn instalaĵojn pri nukleaĵoj, sed ankaŭ provizorajn konservejojn, ruinojn de nukleaj reaktoroj kaj aliaj instalaĵoj, vastegan poluitan teron ktp.
Precipe seriozaj estas minusaj heredaĵoj de la nuklea akcidento de Fukuŝima. Jam pasis pli ol du jaroj post la akcidento, sed ni ankoraŭ ne havas perspektivon ŝtopi fendojn en la reaktoroj n-roj 1, 2 kaj 3 por plenigi la reaktorojn per akvo por malvarmigi. Eĉ se ni sukcesos pri tio, ni ne povos perfekte elpreni nukleajn rubaĵojn, kaj sekve povos esti, ke la reaktoroj estos forlasitaj, ne malmuntite. Purigado de tero nur parte estos plenumita.
La ĉefa kialo estas, ke nukleaĵoj estas ne estingeblaj fajroj, kiuj eterne eligadas radioaktivecon. Krome, la japana ekonomia stato pli malboniĝos kaj oni ne povos pagi la koston pri forĵetado de la reaktoroj kaj nukleaĵoj. Same kiel japana proverbo “Mono finos, ĉio finos”, ĉie en la tuta Japanio starados “Nukleaj tombejoj”. Ni devas cerbumi, kiamaniere ni povos malhelpi la realigon de tiu mizera estonteco.
(Fino de la artikolo)

Nuklea energio premisas eternecon
Ĉiam mi pensas pri la nuklea akcidento kaj la nuna japana politiko, kaj mi atingis la jenan konkludon : Nuklea energio premisas, ke la nuna stato eterne daŭros.
Por teni nukleajn reaktorojn sekuraj, ni bezonas monon, akvon, elektron, stabilan teron, homan laboron ktp.
Ni devos havi sufiĉan monon unue. Sed Japanio povos vivi riĉe post 50 jaroj, 100 jaroj, kaj eterne ? Neniu povas garantii tion. Vere, sen mono, jen fino.
Ni devos havi akvon, sed ĉu vere troviĝos akvo najbare de ĉiuj reaktoroj eterne ? Povos okazi, ke la maro malproksimiĝos. En Francio riveroj povos sekiĝi aŭŝanĝi sian vojon.
Ni devos havi elektron por porti akvon en reaktorojn kaj por funkciigi ĉiujn maŝinojn, sed ĉu Japanio povos eterne liveri elektron al ĉiuj reaktoroj ? Ĉu la elektro-sistemo eterne daŭros ?
Ĉu ni havos stabilajn teron kaj maron eterne ? Neniu povos tion garantii en la vulkana insularo. Okazos tertremegoj aŭ modifoj de terkrusto. Reaktoroj povos subakviĝi en la maron. Se tio okazos, kion ni povos fari ?
Ĉu homa forto sufiĉos post 30 jaroj ? Nun la fako pri nuklea energio en universitatoj estas plej malpopulara. Nur malmultaj lernantoj kaj eble ne tre bonaj lernantoj volas studi en tiu kampo. Japanio nun pli kaj pli ŝrumpas pro malmultaj bebnaskoj. Post 20 jaroj, 50 jaroj ĉu troviĝos homoj, precipe malriĉaj homoj, kiuj devos labori en tiuj danĝeraj lokoj ? Ĉu ni laborigos aziajn laboristojn el malriĉaj landoj ? Eĉ tio eblos, ili ne laboros serioze, riskante sian vivon por alia lando.
Atendos nin multaj aliaj malfacilaĵoj, ekzemple ĉu ne okazos militoj, ĉu ne atakos teroristoj, ĉu Japanio mem ekzistos ?
Kaj por la regantoj alia eternaĵo estas grava, tio estas, ke la popolanoj eterne kredos iliajn mensogojn pri la sekureco de reaktoroj.

Du faktoj pruvas la opinion de prof. Joŝioka prava
En junio aperis du artikoloj, kiuj pruvas la opinion de prof. Joŝioka Hitoŝi prava.

Homoj ekĉesis labori en la reaktoroj de Fukuŝima
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 16an de junio 2013)
La registaro diras, ke 3000 laboristoj tage estas necesaj por la reaktoroj en Fukuŝima, kaj nun ĉiun monaton pil ol 8000 homoj registras sin kiel laboristojn tie, do ne troviĝas manko de laborforto. Sed tio estas nur papera afero.
S-ro Jokota Joŝihide, prezidanto de la kompanio Ŝooei, kiu prizorgas elektrajn aferojn en la centraloj, diras : “Ĝis okazis la nuklea akcidento en Fukuŝima, 30 homoj laboris ĉe mi, sed poste junaj laboristoj, kiuj havas infanojn kaj volas edziĝi, forlasis la kompanion. Ni varbas laboristojn, sed neniu venas por la laboro en la centraloj”. Nun troviĝas multe da puriga laboro en urboj en Fukuŝima. S-ro Jokota aldonis : “Laboristoj en la reaktoro laboras en tre malbona kondiĉaro, protektante sin per specialaj vestoj kaj masko en tre alta radioaktiveco. Ĉiu preferas purigan laboron kun pli multe da kromsalajro, ol laboron en la centraloj”.

La loĝantoj mem prizorgu pri sia elmetiĝo
(la ĵurnalo Asahi, la 29an de junio 2013)
La ministrejo de medio jene klarigis en la urbo Tamura, suferanta urbo najbare de la centralo de Fukuŝima : “Se ni havus neelĉerpeblan buĝeton, ni povus purigi la teron, ĝis la loĝantoj estos kontentaj, sed tio ne eblas. Ni donos dozmetrojn al tiuj, kiuj volas ricevi, do ili mem prizorgu sian sanon”.
La registaro decidis, ke la loko, kie forteco de radioaktiveco superas 0,23 mikrosivertojn, devas esti purigitaj, sed en multaj lokoj, tiu purigado ne sufiĉe efikis, aŭ tuj post purigado la cifero denove superis tiun limon. Loĝantoj postulas denovan purigadon, sed la registaro rifuzis tion. La registara intenco estas : “Eĉ se la purigada nivelo ne estas sufiĉa, nome la cifero superas 0,23 mikrosivertojn, la limon de la normo, loĝantoj revenu hejmen kaj vivu tie, mem zorgante pri sia sano, konsultante la dozmetron”.
Jam la vortoj de prof. Joŝioka “Purigado de tero nur parte estos plenumita” estas pruvita trafa.

PNG - 217.9 kb
En jam purigita parko en la urbo Fukuŝima la cifero montras 0,366 mikrosivertojn, multe pli granda ol 0,23, la limo de la normo. La registaro diras, ke infanoj ludu ĉi tie kun dozmetro”.

09. La 09an de julio 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 09an de julio 2013

Postmorgaŭ mi ekiros al Gernamio por la ILEI-konferenco kaj poste iros al Islando por partopreni en la 98a UK. Por la venontaj pli ol 20 tagoj mi ne povos sendi raportojn el Japanio, do hodiaŭ mi skribos pri diversaj aferoj, kiuj okazis en la pasintaj tagoj.

Mia opinio aperis en la ĵurnalo Asahi

La ĵurnalo Asahi estas la plej prestiĝa ĵurnalo en Japanio. En ĝi mia opinio aperis la 6an de julio. Tamen la aperinta teksto estis mallongigita, do mi sube prezentos la originalan tekston.

Eraraj estas la premisoj de "sekureco" de nukleaj centraloj

"Ĉu Japanio ne havas eblon malaperi ?"
Mi raportadas pri la Japana Katastrofo al la mondo per Esperanto, kaj dank' al tio mi estis invitita en Francion en junio kaj prelegis en 10 urboj. Kiam mi prelegis pri la akcidento en Fukuŝima en iu mezlernejo, iu lernanto levis tiun demandon. Kiel vi respondos al tiu lernanto ?
Mi ĉiam demandas min pri la atomenergia politiko de Japanio, kaj dume mi atingis jenan konkludon : Japanaj nukleaj centraloj premisas, ke la nuna japana stato eterne daŭros. Por teni la centralojn sekuraj, ni bezonas elektron, akvon, stabilan firman grundon, laborforton, monon, pacon ktp. Ĉu Japanio povos posedi tiujn kondiĉojn post 10 jaroj, 30 jaroj, 50 jaroj kaj pli poste ? Se malboniĝos la japana ekonomio, oni ne povos liveri akvon per elektro. Nun la japana loĝantaro ŝrumpas. Ĉu ni povos havi sufiĉe da laboristoj, kiuj volas labori en tiuj danĝeraj lokoj ? Ĉu ne okazos modifoj de terkrusto, en kiuj reaktoroj difektiĝos aŭ sinkos sub la maron ? Se okazos milito, malamikoj facile povos detrui reaktorojn, kiuj ĉiuj situas marborde. Mi tute ne kredas, ke la registaro kaj la elektraj kompanioj insistas pri la sekureco de la centraloj, pripensante tiajn danĝerojn.
Proverbo diras "Mono finiĝas, ĉio finiĝas", kaj jam tiu finiĝo okazas. La Buroo de medio jam klarigis en Fukuŝima : "La registaro ne pagos por la duafoja purigado pri radioaktiveco. Ni disdonos dozmetron al tiuj, kiuj volas ricevi, do mem mezuru kaj gardu vin". TEPCO povos eldiri, ke ĝi ne havas monon, do ne plu zorgas pri forĵetado de la difektitaj reaktoroj. De nun pli kaj pli multaj reaktoroj ĉesos funkcii, sed ĉu vere troviĝos kondiĉoj, sub kiuj ili ĉiuj estos malkonstruitaj kaj senvenenigitaj ? Mi timas, ke baldaŭĉie en Japanio troviĝos tomboj de forlasitaj reaktoroj, konservejoj de radioaktivaĵoj kaj poluitaj regionoj.
Alia premiso, kiun la registaro kaj la elektraj kompanioj certe havas, estas, ke la japanoj eterne kredos "la sekurecan miton de la nukleaj centraloj", sed ili estas tro optimismaj.
Al tiu franca knabo mi respondis jese, sed en mia koro mi promesis, ke mi laboru por ke tio ne okazu.

Peto de refunkciigo de 10 reaktoroj

La 8an de julio la Nova normo pri nukleaj centraloj estis publikigita de la Nuklea Reguligada Aŭtoritato. Ĝi estas la ŝtata normo, do se la reaktoroj ne plenumas la normon, oni ne povas funkciigi ilin. S-ro Tanaka Ŝuniĉi, la estro de la Autoritato, fieras, dirante, ke la normo estas plej severa en la mondo”, sed ni povas facile vidi, ke la normo estas farita laŭ la postuloj de la registaro kaj la elektraj kompanioj, kiuj volas refunkciigi plej multajn reaktorojn.
La 8an, 4 elektraj kompanioj (Hokajda, Kansaja, Ŝikoku-a kaj Kjuuŝuu-a) petis refunkciigon de 10 reaktoroj el 5 nukleaj centraroj. TEPCO intencis peti pri 2 en la nuklea centralo Kaŝiŭazaki/Kariŭa en la gubernio Niigata, sed pro la forta protesto de la guberniestro de Niigata, nuntempe ĝi ŝajne rezignas.
Antaŭ la akcidento Japanio havis 54 reaktorojn, sed poste tiuj damaĝitaj 4 reaktoroj en Fukuŝima estas forĵetitaj, kaj restas 50, el kiuj la registaro refunkciigis du kontraŭ la volo de la plej multaj japanoj. Nun estas varmege en Japanio, sed ne aŭdiĝas vortoj, kiuj postulas ŝparadon de elektro. En Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj, la teritorio de TEPCO, sufiĉas elektro sen atomenergio. Kial la registaro volas refunkciigi tiujn danĝerajn instalaĵojn ? Mi tute ne komprenas.

Multaj kontraŭas la politikon de la reganta partio

Jen opinioj aperintaj en ĵurnaloj.

Eksporto de reaktoroj estas mokado al fukuŝima-anoj
S-ro Takeuĉi Kookiĉi, 74-jara, loĝanto de Sukagaŭa en Fukuŝima (la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 25an de junio 2013)
La ĉefministro Abe, intencante eksporton de japanaj reaktoroj al eksterlando, eldiris jene en la parlamento : “Ni provizos al la mondo la plej altnivelan sekurecon, surbaze de la akcidento en Fukuŝima”. Profitante la akcidenton, li intencas eksporti japanajn reaktorojn ! Ne kredebla mokado al la fukuŝima-anoj !
Doloroj kaj maltrankvilo de la suferantoj, neklara influo de radioaktiveco, radioaktivaj rubaĵoj, purigado de la ĉirkaŭaĵoj, multiĝanta poluita akvo, malfamo al la produktaĵoj de Fukuŝima. Troviĝas multegaj problemoj, sed nenio estas solvita.
Sub tiuj kondiĉoj, ĉu la popolanoj aprobas la intencon de la ĉefministro ? Atomenergio ne estas traktebla de homoj, des pli danĝera en la vulkana insularo Japanio.

Ĉu ne mortas homoj pro la nuklea akcidento ?
S-ino Arakaŭa Joŝie, 72-jara, loĝanto de Iŭaki en Fukuŝima (la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 22an de junio 2013)
S-ino Takaiĉi Sanae, la komitatestrino pri leĝplanado de la reganta Liberara Demokratia Partio, montris sian intencon pri refunkciigo, dirante : “En la nuklea akcidento neniu mortis”. Multaj fukiŝima-anoj, ŝajne, korpe fartas bone, sed kore jam mortis. Krome multaj mortis pro rifuĝado en severaj kondiĉoj kaj senespero. Ĉu ŝi diras, ke tiuj mortoj ne estas gravaj, ĉar ili ne estas rektaj pro la akcidento ? Ŝi pli alte taksas ekonomion, ol vivon.

Refunkciigo kaj eksporto de reaktoroj kolerigas nin
S-ro Hattori Toku, 63-jara, loĝanto de Nihon-macu en Fukuŝima (la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 3an de julio 2013)

Ŝajnas al mi, ke oni tre rapide forgesas la nuklean akcidenton. Malrapida estas esplorado de la kaŭzoj de la akcidento kaj ne finiĝis la akcidento mem, kaj la fukuŝima-anoj suferadas, sed la politika mondo provas intence forgesi kaj forgesigi la akcidenton.
Mi koleregas pro la novaĵoj de aĉaj diroj de la politikistoj kaj de eksporto de reaktoroj. La politiko tute ne lernas de la akcidento, ignorante la suferadon de la loĝantoj. La nova normo pri reaktoroj estis publikigita, sed mi povas diri 100-procente certe, ke nenie troviĝas perfekte sekuraj reaktoroj. Se la ĉefministro vidus la realon de la nuklea centralo de Fukuŝima kaj la staton de la loĝantoj, li ne povus intenci refunkciigon de reaktoroj. Li pensu pri la sekvantaj generacioj, ne pri ekonomio miope.

Savu la suferantojn de la akcidento
S-ino Ŭatanabe Tomoko, 75-jara, loĝanto de la urbo Fukuŝima (la ĵurnalo Asahi la 5an de julio 2013)
Jam pasis 2 jaroj kaj 3 monatoj, sed la vundo estas profunda. La najbara parko, antaŭe verda, kovrite per gazono, nun estas nuda, ĉar la surfaca tero estis skrapita por purigado.
Fluas la rivero Abukuma, kaj ni ĝuis la naturon laŭ la rivero, sed la nivelo de radioaktiveco laŭ la riverbordo estas tre alta. Do niaj fenestroj frontantaj al la rivero estas ĉiam fermitaj.
La 29an de junio la ĵurnalo raportis, ke la registaro ne faros la duanfojan purigadon. Ĉu ĝi forĵetos Fukuŝima-on ? Ĝi diras, ke ni mem zorgu pri radioaktiveco. _ Ne kredeble ! Mi rememoras la antaŭan belan naturon ĉi tie kaj larmas. Mi elkore deziras, ke nia sufero neniam ripetiĝu en urboj, kie situas nukleaj reaktoroj.

Ridoj de infanoj revenis

Infanĝardeno de Taira
Oni finis ŝanĝi la teron de la infanĝardeno Taira en la urbo Iŭaki. Pro la nuklea akcidento de Fukuŝima infanoj ne povis ludi en la korto, sed finfine ili povas ludi post tiom da monatoj.
Oni komencis skrapadon de la tero ekde aprilo. En junio oni nove metis 3 tunojn da sablo el la gubernio Mie. La 1an de julio 25 infanoj mem metis la sablon. Ili ĝoje ludis sur la sablo, metante siajn manojn en la sablon kaj kuras sur ĝi.

La elementa lernejo Oguni en la urbo Date

PNG - 284.8 kb

Unuan fojon ekde la nuklea akcidento la naĝejo estis malferma al la lernantoj. Post la akcidento la nivelo de radioaktiveco estis tiel alta, ke la naĝejo estis fermita. Tiun ĉi jaron gepatroj kaj instruistoj purigis la naĝejon kaj la ĉirkaŭaĵon. Dualernojarulino Kanno-Miŭa diris : “Mi praktikos multe por ke mi povu naĝi 10 metrojn”.

Infanoj ĉiam kuras, kaj tiamaniere iliaj korpoj fortiĝas. Oni diras, ke la sporta nivelo de infanoj en Fukuŝima malboniĝis. Sen sportejo kaj sen naĝejo ili ne povas kuri kaj naĝi libere. Kian influon tiu junaga manko de ludo donos al tiuj infanoj ?

Morto de s-ro Jamaguĉi Senĵi

PNG - 81.3 kb

La 6an de julio mortis s-ro Jamaguĉi Senĵi en la aĝo de 82-jaroj. Kiam li estis 14-jara en 1945, li estis severe vundita de la atombombo en Nagasaki. En 1953 li komencis movadi kontraŭ atombomboj, kaj ekde 1981 ĝis 2010 li estis unu el la estraranoj de Japana Konfederacio de Organizacioj de Atom- kaj Hidrogen-bombaj Suferantoj. En 1982 li parolis en la Unuiĝintaj Nacioj, montrante sian foton kun keloidoj : “Rigardu miajn vizaĝon kaj manojn. Ĝis mia morto, mi laboros por aboli nukleajn armilojn. Ne plu Hiroŝima, ne plu Nagasaki !”

En la ĵurnaloj oni ne menciis lian sintenon pri la nuklea akcidento, sed certe li forte kontraŭis la atoenergipolitikon. Pacon al li !

Eksa centralestro Joŝida mortis

PNG - 51.5 kb

Mi ĵus vidis novaĵon pri la morto de eksa centralestro de Fukuŝima s-ro Joŝida Masao 58-jara en televido. Kiam okazis la akcidento, li estis la estro kaj laboregis por kvietigi la reaktorojn. Multaj homoj laŭdas lin pro lia sindonema laboro. Kaŭzo de lia morto estas kancero en ezofago. Li mortis antaŭtagmeze de la 9a de julio.
TEPCO publikigis, ke la ezofagkancero estas mortiga post 5 jaroj, do lia morto ne estas kaŭzita de radioaktiveco de la akcidento. Ne kredebla diraĉo ! TEPCO estas tia kruela kompanio !

10. La 10an de julio 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 10an de julio 2013

En mia urbo troviĝas “Societo kontraŭ atomenergio”. Vespere ĉiun vendredon la membroj kolektiĝas antaŭ la stacidomo de mia urbo Maebaŝi kaj propagandas kontraŭ atomebergio. La societo ankaŭ organizas vojaĝon al Fukuŝima. Mi tradukos la organon de la societo.
Kaj poste mi tradukos raporton de s-ro Akaiŝi Takeo, aperintan en la organo de eksaj instruistoj de superaj mezlernejoj. Li vizitis la urbon Namie en Fukuŝima.

PNG - 78.2 kb

Vojaĝo la Hamadoori-distrikto

La 13an de aprilo ni 79 homoj vojaĝis al la distrikto Hamadoori (la urboj Iŭaki, Hirono, Naraha, Tomioka, najbaraj urboj de la nuklea centralo n-ro1 de Fukuŝima) por vidi la realon kaj donaci helpomaterialojn. La enhavo de la materialoj estas jenaj :
- Rizo : 776 kilogramoj
- Mono : 449291 enoj (4000 eŭroj) el 500 homoj kaj grupoj. Ni aĉetis ovojn, legomojn ktp. per tiu mono.
- Donacoj : legomoj, manfaritaj monujoj, moĉio (vaporumita, knedita rizo)

Opinioj de la partoprenantoj
- 1. En la urboj Naraha kaj Tomioka restas belaj stratoj, sed neniu tie loĝas. La loĝantoj rajtas nur reveni tage. Post du jaroj de la akcidento, ankoraŭ restas difektitaj aŭtomobiloj kaj detruitaj domoj antaŭ la stacidomo Tomioka. Tiu mizera pejzaĝo rememorigas al mi, ke ankoraŭ daŭras la nuklea akcidento. Ni vizitis distrikton, kie rifuĝintoj loĝas en provizoraj dometoj. Ili afable akceptis nin, kvankam ili vivas en malfacilo kaj maloportuno.
- 2. Mi profunde sentis la teruron de la tertremo, cunamo kaj nuklea akcidento. Mi supozas, ke la suferantaj homoj kaj bestoj neniam revenos al la antaŭa vivo. En la nuklea centralo tio okazis, kio ne devintus okazi, do ne estas permeseble refunkciigi nukleajn reaktorojn. Mi ne volas estis stultulo, do mi ne forgesos Fukuŝima-on. Mi volas paroli pri Fukuŝima al plej multaj homoj. Tiun tagon mi renkontis multajn fidindajn homojn, pro kio mi plu povos fidi bonkorecon de homoj.
- 3. Tre bona vojaĝo ! Tiu tago estos neforgesebla tago por mia vivo.
- 4. Mi profunde sentis la teruron de radioaktiveco. La loĝantoj devis rifuĝi kun granda malĝojo, timante radioaktivecon senkoloran, senodoran kaj nevideblan. Purigada laboro estis tute ne ordinara. Mi dubas, ke oni povas purigi la lokojn sufiĉe pure same kiel antaŭe. Kiam ni vizitis suferantojn en provizoraj dometoj, ili dankis al ni, dirante : “Vi venis de fora Gunma, kunportante tiom multe da danacoj. Dankegon !” Mi ne povis respondi kun tro da emocio kaj simple diris : “Fartu bone !”. Mi firme decidis, ke ni ne forgesu kaj ne forgesigu la realon en Fukuŝima.
- 5. Ni povis aŭskulti voĉojn de lokaj homoj, malofte aperantaj en ĵurnaloj. Mi lernis, ke eĉ inter suferantoj okazas malharmonio. Tio malĝojigas min.
* En la urbo Iŭaki loĝas multaj rifuĝintoj el la urboj pli proksimaj de la centralo, kaj okazas malharmonio inter la loĝantoj de Iŭaki kaj la rifuĝintoj.
- 5. Mi sentis grandan koleron kontraŭ TEPCO, vidante la tragedion kaŭzitan de la nuklea akcidento. Tiuj, kiuj vivis pace ĝis la 11a de marto 2011, subite enfalis en nekredeble mizeran vivon. Sciinte tiun realon, mi ekopiniis, ke ni neniam akceptu atomenergion. Mi estas ŝokita pro senhomaj stratoj de la urboj Tomioka kaj Naraha. Birdoj kantas kaj floroj floras, sed nenie troviĝas homoj. Herbaĉoj krestas en kampoj, kie devintus esti rizplantoj. Mi parolos pri mia sperto al multaj homoj.
- 6. Mi renkontis unu maljunulinon. Kiam ŝi diris : “Mia vivo ne estas longa, do mi eltenas la suferon”, mi ne povis min deteni de larmoj. Mi koleregas pro la registaro kaj TEPCO.
- 7. Mi estas emociita de rakonto de la rifuĝintino : ne torelebla vivo sen laboro, malfacila vivo sen vendejoj kaj hospitalo, maltrankvilo pro la suspekto, ke la registaro trudos al la rifuĝintoj reveni al sia hejmloko ankoraŭ tro radioaktiva, perdo de rajto labori kaj perdo de vivcelo. En la urboj vicis domoj luksaj sed senhomaj kaj senvivaj. Tio estis terura pejzaĝo. Ne plu nukleaj centraloj !
- 8. En la urbo Tomioka eĉ en la buso ni mezuris 3,762 mikrosivertojn/hore. Ĉi tie la loĝantoj ja rajtas reveni tage, sed ili ne povas vivi trankvile.
*En mia urbo Maebaŝi la cifero estas ĝenerale 0,05 mikrosivertoj/hore.

Mia vojaĝo al Namie

s-ro Akaiŝi Takeo (eksa instruisto en la urbo Tomioka, gubernio Gunma)
La 24an kaj 25an de aprilo ni, 8 homoj, vizitis la urbojn Sooma, Namie kaj Minami-Sooma.

Paŝtejo Espero
Ni vizitis Paŝtejon “Espero” en la urbo Namie. Tie s-ro Joŝizaŭa prizorgas 350 bovinojn kun helpantoj. Ni povis vidi bovinojn trankvile manĝi en la vasta paŝtejo, do ŝajne ĝi estas ordinara, sed laŭ s-ro Josizaŭa, ĝi estas en efektiveco Paŝtejo “Malespero”. Bovinoj, kiuj loĝis en la radiuso de 20 kilometroj antaŭ la akcidento, aŭ estis mortigitaj post la konsento de la bovistoj, aŭ mortis pro malsato, aŭ fariĝis sovaĝaj. Nur li zorgas pri bovinoj. Li diras : “La registaro insistas pri mortigo de tiuj bovinoj, sed mi kontraŭas tion. Uzu ilin por esplori la influon de radioaktiveco. Mi rifuĝinte loĝas en la urbo Nihonmacu, kaj ĉiun tagon mi venas ĉi tien, veturante du horojn por nutri ilin”. Li scias, ke iun tagon ankaŭ li devos fini tiun laboron, sed por protesti kontraŭ la registaro kaj TEPCO li daŭre zorgas pri la bovinoj.

PNG - 281.8 kb
Mortintaj bovinoj. La paŝtejo estas 30 hektarojn vasta.

La dozmetro sur la herbejo montris nekredeblan ciferon : 4,9 mikrosivertoj. La maksimuma limo, kiun la registaro decidis, estas 0,23, do vi povos imagi kiel radioaktiva tiu paŝtejo estas. Laŭ s-ro Josizaŭa, en kelkaj lokoj la cifero superas 10 mikrosivertojn.

La urbo Namie
Ni vizitis la urbon Namie, kiun oni rajtas viziti nur tage. La pejzaĝo de la urbo estis same kiel ĵus post la nuklea akcidento. La tempo ŝajne haltas, sed fakte ne. Domoj ja staras, sed fariĝis nestoj de ratoj kun putrintaj plafonoj kaj tatamoj interne.
Ni povis vidi la maron. Herbejo kun velkintaj herboj etendiĝis ĝis la maro. Troviĝas grandaj kaj malgrandaj ŝipoj enlanden portitaj de la cunamo. Se ne estus radioakitve, iujn oni povus reuzi aŭ ripari. Krom kelkaj betonaj konstruaĵoj, nenio restis. La konstruaĵo de la elementa lernejo Ukedo restis same kiel antaŭe. 90 lernantoj forkuris al pli alta loko kaj neniu mortis.

PNG - 135.4 kb
Elementa lernejo Ukedo

De la limo inter la urboj Namie kaj Futaba videblis feraj fostoj kaj argentaj tegmentoj de la reaktordomo de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. En Namie troviĝis movado kontraŭ la centraloj, sed la akcidento senkompate kaj egale atakis 20000 loĝantojn kaj rabis de ili ilian hejmurbon.

PNG - 101.8 kb

Provizoraj dometoj
Najbare de la sportejo de la urbo Sooma troviĝis distriktoj de rifuĝintoj. En la distrikto, kiun ni vizitis, loĝis 300 homoj el 117 familioj, Preskaŭĉiuj estis maljunuloj. _ Kiam okazis la akcidento, junaj familioj forkuris, kaj maljunuloj restis. Tiuj homoj nun loĝas en tiuj provizoraj dometoj. Pasis du jaroj. 70-jaruloj plendis : “Vivi en la provizora domo estas tre maloportune, sed la plej malfacila afero estas, ke ni havas nenion fari”. Antaŭe multaj estis terkulturistoj, sed nun de ili estas rabitaj la kampoj. Ni deziras, ke ili revenu plej frue al sia hejmo.

Tuttaga ekskurso al Segovio

$
0
0
La prezo de ĉi ekskurso varios laŭ la nombro da partoprenantoj, sed ĝi estos maksimume 20 € (inkluzivante la pagendan eniron en la Alkazaron).
JPEG - 18 kb
Segovia

Segovia (prononcu [segovja]), esperante Segovio, estas negranda urbo situanta ĉirkaŭ 100 km norde de Madrido, apud montaro Guadarrama. La urbo havas altecon de 1000 metroj super la marnivelo kaj havas 55.000 loĝantojn. La romia historiisto Tito Livio mencias ĝin kun precize tiun saman nomon, kiel indiĝena (kelt-ibera) fortikaĵo dum la unua jarcento antaŭ Kristo. En la sekva jarcento, jam kiel romia urbo, por provizi ĝin per abunda kaj bona akvo oni konstruis la akvedukton, superban monumenton kiu ankoraŭ staras preskaŭ netuŝita.

En ĝia alkazaro (arab-devena vorto por reĝa kastelo) sidis dum la 15ª jarcento la kortego de la reĝoj de la dinastio Trastamara.

En 1764 inaŭguriĝis la Real Colegio de Artillería (Reĝa Lernejo de Artilerio), la unua militista akademio de Hispanio, kiu ankoraŭ sidejas en la urbo sub la nomo Academia de Artillería (Akademio de Artilerio).

Ekde la jaro 1985 la historia parto de la urbo estas Monda Heredaĵo, laŭ Unesko.

Proksimuma itinero

- 09:30 - Ekiro el la pordo de la kongresejo per privata buso.

- 10:45 - Alveno en Segovia.

- 11:00 - Romia akvedukto ; rigardejo de La Canaleja, de-alta vido de la akvedukto.

JPEG - 38 kb
Akvedukto

- 11:30 - Torreón (turego) de Lozoya ; portikoj de la preĝejo San Martín (Sankta Marteno).

- 12:00 - Juda kvartalo ; antikva sinagogo (nun katolika preĝejo Corpus Christi) ; Plaza (Placo) Mayor ; katedralo.

JPEG - 24.9 kb
Katedralo

- 12:30 - Eniro en la Alkazaro-n.

- 13:30 - Tagmanĝo (ĉu piknike en la ĝardeno apud la Alkazaro, ĉu en apuda restoracio).

JPEG - 34.8 kb
Alcazaro

- 16:00 - Trankvila stratumado tra la antikva urboparto.

- 18:00 - Desupra vido de la murego.

JPEG - 30.7 kb
Murego

- 19:00 - Reveno.


Madridaj ekskursoj

$
0
0

La kongreso organizos du vizitojn al plej emblemaj lokoj de la urbo Madrido, laŭajn al jenaj du itineroj :

-Itinero 1 (29a de julio, posttagmeze, 16:00–20:30 maksimume) : placo Puerta del Sol, placo Plaza del Callao, strato Gran Vía, placo Plaza de España, Templo de Debod, strato Calle Bailén, Palacio Real (Reĝa Palaco), placo Plaza de Oriente, Viaducto (Viadukto), placo Plaza de la Villa, placo Plaza Mayor, palaco Palacio de Santa Cruz, placo Plaza de Tirso de Molina, libervola vizito al la sidejo de la anarki-sindikatisma sindikato CNT.

JPEG - 56.4 kb
Placo “Plaza de España” - Don Kiĥoto

-Itinero 2 (30a de julio, vespere, 21:30-24:00) : placo Plaza de Cibeles, pordego Puerta de Alcalá, parko Parque del Retiro, strato Cuesta de Moyano, placo Plaza del Emperador Carlos V (eksa Glorieta de Atocha), promenejo Paseo del Prado, fontano Fuente de Neptuno, strato Carrera de San Jerónimo kaj fine placo Plaza de Antón Martín, kie, ĉe la monumento al la renomaj Abogados de Atocha (Advokatoj oficintaj ĉe la strato Atocha), ni priomaĝos la laborist-defendajn advokatojn murditajn de faŝista bando la 24an de januaro 1977 en la t.n. epoko de transiro al la demokratio.

JPEG - 29.6 kb
La brakumo - Omaĝe al la “Advokatoj de Atocha”

Tuttaga ekskurso al Avilo

$
0
0
JPEG - 16.4 kb
Avilo (“Ávila”)

Avilo (Ávila) estas la plej alta ĉefurbo super marnivelo el la tuta lando, el kio sekvas, ke tie multe neĝas dum vintro. Apartaĵo de la urbo estas ke ĉirkaŭ la tuta historia urbo-kerno ĝi plue tenas muregon kun 88 turoj kaj naŭ monumentaj pordegoj, krom aliaj arkitekturaj elementoj. Allogas promenado sur stratoj plenaj je palacoj, domegoj, preĝejoj kaj monaĥejoj, kiuj memorigas pri mezepoka gravo de tute kastilia urbo. El tiuj monaĥejoj elstaras la figuroj de katolikaj gegravuloj, nome Teresa de Avilo kaj Johano de la Kruco, kiuj sukcesis defendi sin el atakoj de Inkvizicio restante inter heterodokseco kaj reformismaj intencoj. La centra historia parto de la urbo estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko ekde 1985.

JPEG - 39.8 kb
Murego (“Murallas”)

La katedralo montras komencan konstruon en la romanika stilo kaj finajn elementojn de gotiko (unua gotika katedralo en la lando). La ĝenerala aspekto memorigas fortikaĵon kvazaŭ temus pri aludo al la milit-rilata pasinteco de la urbo. Interne interesas la absida koridoro, retablo de Berruguete kaj monumenta retabla tombo. En kapelo de Mosén Rubí videblas strangaj blazonoj, kiuj motivis esoterajn interpretojn. Fakte en la urbo ege gravis la juda kvartalo, kaj la propra katolika sanktulino Teresa estis de juda deveno.

JPEG - 34.8 kb
Katedralo

La preĝejo de San Martín (Sankta Marteno) montras turon mikse kaj romanikan kaj mudeĥaran kvazaŭ evidentigante la intencon unuigi ambaŭ kulturojn. Simila kuriozaĵo rimarkeblas en la preĝejo de Santa María de la Cabeza (Sankta Maria de la Kapo). En Avilo abundas preĝejoj, multaj el ili senpage viziteblaj. Ekskursantoj ne entuziasmaj al tro da tiuspecaj vizitoj povos atendi en ombrejo. En somero, tamen, ne disdegnindas la preĝeja friskeco. Kvankam temas pri unu el la plej malvarmaj ĉefurboj de Hispanio (vintre), somere tie povos ne malmulte varmi.

Viziteblos du-tri muzeoj (urba kaj de dominikanoj — orient-azia arto kaj naturscienca).

JPEG - 36.7 kb
Katedralo

Se paroli pri historio, en Avilo konserviĝas restaĵoj el la romia epoko (en la orienta parto de la murego rimarkeblas la uzo de multaj romiaj elementoj ankoraŭ videblaj kiel konsistigaj partoj de la mezepoka konstruaĵo). En la periodo de la islamana regado, la urbo ne gravis kaj de la 8a ĝis la 11a jarcentoj estis ofte detruita kadre de militoj inter kristanoj kaj islamanoj. Konstateblas la apero de tekstila industrio ĉirkaŭ la 12a jarcento, surbaze de lano el ŝafa bredado. Avilo suferis la efikojn de la enlanda milito en la 14a jarcento, de la t. n. Milito de la Komunumoj en la 16a jarcento, de la forpelo de la islamanoj en 1609 kaj de la franca invado en 1808.

Praktikaj informoj

$
0
0

Jen kelkaj informoj, kiuj povas esti utilaj dum via restado en Madrido.

-Poŝt-afrankoj :

- Por enlandaj normalaj letero aŭ poŝtkarto la afranko kostas 0,37€. Sur kelkaj poŝtmarkoj tiuj tarifoj aperas esprimitaj per la literoj A aŭ respektive B.

- Por normalaj letero aŭ poŝtkarto al eŭropa lando la afranko kostas 0,75€ (C) ; se la sendaĵo pli grandas aŭ pezas pli ol 20 g, la afranko kostas 1,45€.

- Por normalaj letero aŭ poŝtkarto al alikontinenta lando la afranko kostas 0,90€ ; se la sendaĵo pli grandas aŭ pezas pli ol 20 g, la afranko kostas 1,80€.

Konsilindas ke kongresanoj uzu la poŝtoficejon troviĝanta ene de El Corte Inglésĉe la strato Princesa, 56 (unua etaĝo) : http://goo.gl/maps/CMkM7

Adreso facilege atingebla per metroo linio 6 ekde Metropolitanoĝis Argüelles.

Ĝi estas malferma ĉiutage (eĉ sabate kaj dimanĉe) dum la horoj de malfermo de tiu magazeno. Poŝtoficejo tre trankvila kun malmulte da publiko.

-Monaŭtomatoj :

Plej proksimaj estas :

- Bankia (ene de la metrostacio Metropolitano mem) ;

- Bankia (strato Reina Victoria, 70) ;

- Banesto/Santander (strato Reina Victoria, 68).

-Restadejo :

- la restadejo disponas littukojn kaj tualettukojn, sed por vin bani en la naĝejo vi bezonos kunporti propran bantukon ;

- ĉiuj ĉambroj disponas kiras-kason ;

- estas sapo por sin lavi la manojn, sed ne ŝampuo ;

- estas lavmaŝinoj, kies utiligo kostas 3 € ; estas ankaŭ gladiloj ;

- se vi planas utiligi ian elektran aparaton rekomendindas kunporti adaptilon por esti certaj ke viaj ŝtopiloj sukcesos kontakti la ekzistantajn ŝtopilingojn ;

- ĉe via alveno vi renkontos neniun vestarkon en la ŝrankoj ; se bezonataj, vi devos peti ilin de la restadeja akceptejo ;

- en la kongresejo estas senkabla interreto-konekto en preskaŭ la tuta teretaĝo ; ankaŭ estas komputil-ĉambro disponanta komputilojn kun senpaga interreto-aliro ; en ĉiuj ĉambroj estas, ankaŭ senpaga, perkabla konekto al interreto, sed la ethernet-kablon oni mem devas kunporti (eblas aĉeti ĝin en la akceptejo de la kongresejo kontraŭ 4 €).

Dichiarazione dell'86° Congresso della SAT - Associazione Mondiale Anazionale

$
0
0
PNG - 71.3 Kb

L'86° Congresso, svoltosi a Madrid (Spagna) dal 28 di luglio al 4 agosto 2013

- si congratula con gli attivisti contro gli atti di bullismo della polizia diretti contro gli immigrati senza documenti e lancia un appello ai paesi della UE che sono membri del sistema Frontex, affinché cessi questo tormento;

- si rallegra per la disponibilità crescente negli ambienti antiautoritari e di sinistra ad usare l'esperanto come segno di identità, tra l'altro con l'indicazione della lingua nei colophon e nei riassunti di articoli e con l'uso della lingua stessa in siti multilingue in rete;

- richiama l'attenzione sul disequilibrio del sistema ecologico mondiale ed sulla necessità di cambiare non solo i comportamenti umani relativi all'ecologia ma anche lo stesso sistema sociale in un sistema che permetta l'instaurarsi di pratiche ecologicamente responsabili e sostenibili nel tempo;

- incoraggia lo sviluppo del movimento degli indignati in Spagna e della loro pacifica richiesta del diritto di decidere essi stessi circa il futuro della società, come illustrato dell'azione del coro Solfónica] ;

- condanna energicamente gli arresti di massa di immigrati che stanno avvenendo a Mosca e altrove e chiede la loro immediata cessazione.

Traduzione: iLEA (Itala Laborista Esperanto-Asocio: Associazione Esperantista dei Lavoratori Italiani)

Fotoj k filmetoj kongresaj

$
0
0

En ĉi paĝo kolektiĝas materialo sona k bilda pri la kongreso. Partoprenintoj kiuj bonvolas kundividi siajn memoraĵojn sendu ilin (aŭ indiku ligon de retejo kie atingeblas) al la OKK-adreso :
- Poŝte :
Asociación “Izquierda y Esperanto - SATeH”
Apartado de correos 8537
ES – 28080 – Madrid (Hispanio)
- Rete :
esperanto(ĉe)nodo50.org

PNG - 121.5 kb

Multaj filmetoj de SATeHĉe ĝia Jutuba kanalo :
-https://www.youtube.com/user/SATeHejo

Filmetoj de Neniomfarulo :

Filmeto de Ŝtonĉjo :

Fotoj de Manolo Pankorbo (Pancorbo), rilataj al ekskurso tra la parko Retiro kaj al la vojaĝo al la Mezepoko :
-http://ubuntuone.com/gallery/6w2tph...
Eblas deŝuti la plej kvalitan version jene :
-http://pankorbo.owncloud.arvixe.com...

Fotoj de Kardo (Rikardo Biurrun) :
-http://www.ipernity.com/doc/234156/...

Fotoj de Roberto Bogenŝnajder' (Bogenschneider) :
-http://www.ipernity.com/doc/brilant...

Fotoj de Paŭlo Branko (Branco) :
-http://br13.atwebpages.com/130809/

Fotoj de Lionelo Niko (Nicaud) :
-https://plus.google.com/photos/1057...

19. Regularo pri mastrumado de SAT-diskuto

$
0
0

La dissendoliston «SAT-diskuto» rajtas partopreni ĉiuj SAT-anoj. Ĝi estas la centra retforumo, en kiu la SAT-anoj diskutas ĉion, kion ili sentas pridiskutinda. La lingvo de la grupo estas fundamenta Esperanto.

La listo estas malfermita nur al membroj de SAT.

La mastrumantoj de la listo estas komisiitaj de la Plenum-Komitato, kaj zorgas unuavice pri akceptado de novaj membroj, kaj pri akceptado de mesaĝoj erare identigitaj kiel spamoj.

Kaze de problemo, la mastrumantoj rajtas alpreni filtrado-decidon kontraŭ iu membro. Tamen ili nepre devas kolektive interkonsenti pri tio, kaj se eble konsulti la Plenum-Komitaton antaŭ ol fari tiun paŝon.

Por glata funkciado de la listo, ĉiuj membroj havas la moralan devon atenti pri la tono de la diskutoj, kaj eventuale interveni por pacigi la etoson se subite altiĝas la diskut-temperaturo.

Lasta ĝisdatigo surbaze de decido de la PK la 21-an de januaro 2012

Bonvenon al Dinano !

$
0
0

La Organiza Kongresa Komitato (OKK) de la 86a kongreso de SAT okazonta de 09a ĝis 16a de aŭgusto 2013 en Dinano (Francio) jam bonvenigas vin !

Antaŭkongreso okazos de la 07a ĝis 09a de aŭgusto.

Pliaj informoj aperos regule iom post iom en tiu retejo.


Declaração e Resolução do 86 Congresso de SAT

$
0
0
PNG - 71.3 kb

Declaração

O 86 Congresso de SAT realizado em Madrid-Espanha do 28 de julho ao 4 de agosto de 2013
- Agradece aos activistas que agem contra a pressão policial dirigida aos imigrantes ilegáis e invoca aos estados da União Européia membros do sistema Frontex a cessar com as medidas de pressão;
- Alegra-se da crescente disposição de meios libertários e outros meios de esquerda de usar esperanto como sinal de identidade, entre outros motivos pela colocação da língua nas informações sobre autores e edições e em resumos de artigos, e pelo uso inicial da língua em diversas redes;
- Chama a atenção sobre o desequilíbrio do sistema ecológico mundial, e sobre a necessidade mudar não somente as condutas de relação da humanidade com esse sistema mas também o sistema social mesmo na direção que possibilite o enraizamento de práticas ecologicamente responsáveis;
- Instiga ao desenvolvimento do movimento 15M na Espanha e seu postulado pacifista do direito de decidir por si respeito do futuro da sociedade, como ilustrado pela ação do coral Solfónica;
- Condena energicamente as prissões massivas de imigrantes que acontecem em Moscú e postulam que se cesse.

Resolução do Congresso SAT

Os membros de SAT reunidos em congresso em Madrid-Espanha nos dias 28 de julho a 4 de agosto de 2013

- Saúdam a aparição, logo em breve, do diretório de endereços.

- Também, as tentativas de voltar ao ritmo normal de edição da revista Sennaciulo e convocam aos camaradas a ajudar mais intensamente a sua equipe de redatores], seja enviando material, tomando responsabilidade por uma linha temática, ou se associando à equipe;

- Recomenda que o Comité Plenário considere reduzir o preço de abono de Sennaciulo com vistas a uma maior divulgação de SAT;

- Propõe que o Comité Plenário estude quando seria oportuno liberar os dados do Plena Ilustrita Vortaro-PIV, se forem dadas as condições para isso, entre outros motivos para que o PIV seja incrementado pela maior quantidade possível de recursos de computador e evolua continuadamente com a comunidade da língua, e estude realizar uma nova edição impressa;

- Propõe que o Comité Plenário contrate os redatores do Plena Vortaro-PV para que sua edição impressa aconteça na brevidade possível;

- Encomenda ao Comité Plenário estabelecer as bases técnicas de suas páginas de internet para informar aos não esperantistas sobre SAT, começando se possível por informação em inglês, e convoca aos membros de SAT que dominam essa língua a formar equipes regulares de colaboradores, que forneçam regularmente novo material;

- Agradece aos ativistas de SATeH que colaboraram na produção do filme Ciudadanos del mundo;

- Encoraja ao SAT-EFK para logo editar em forma impressa: Indignu !, Dek du kugloj breloke muntitaj e Varma Mezepoko ; E em forma digital: Historio de SAT e Laborista Esperanto-movado antaŭ la mondmilito ; 1921-1953;

- Pede colaboração de todos os membros de SAT para vender e utilizar o filme Esperanto, editado por SAT-EFK, entre outras maneiras, pela preparação de diversos textos de presentação na rede de internet, pela participação no fórum na rede, pela organização de projeções do filme, disponibilização de amostras a comentaristas e às instâncias favoráveis a nosso movimento e regularmente contactadas pela mídia;

- Convoca aos membros ao sostém do grupo de SAT na Coréia, p.ex. participando em encontros por Skype, e destaca que esses camaradas expressaram o interesse em organizar um Congresso de SAT;

- Pede ao Comité Plenário encontrar representante entre os membros de SAT-Cuba e pesquisar como os membros de SAT poderiam colaborar na realização de um Congresso de SAT->], já proposto pela Kuba Esperanto-Asocio;

- Propõe restaurar os contactos de SAT-Amikaro em Tunísia e tentar crear um núcleo de activistas de SAT que possam eventualmente organizar um congresso de SAT em 2016 ou depois;

- Constatam com aprovação que o LEA-Comité vai se esforçar para intensificar os contactos com as diferentes LEA e os membros de SAT em geral, e que o Comité vai contactar as LEA para regular as relações de maneira que eles possam interagir mais eficazmente;

- Pede ao LEA-Comité estudar a possibilidade de propor redução das taxas de associação a SAT e LEA;

- Propõe, para ter uma supervisão clara e refirmar nossas duas ferramentas de ajuda, que todo dinheiro doado entre no caixa solidário e na conta "Cotizações", e que parte dos eventuais fundos para congresso cheguem à conta "Fundo de ajuda a futuros congressistas", e que se discuta ainda os eventuais proventos como recurso para o "Fundo de ajuda";

- Propõe que os informes financeiros incluam detalhadamente os resultados dos congressos;

- Se pronuncia a favor, no sentido do Estatuto, ao respeito da liberdade de opinião dos camaradas cujas ações não atentam contra a Associação;

- Propõe enviar mensagens de boas-vindas a cada novo membro de SAT, indicando de forma prática a ação de SAT e como se pode contribuir com ela;

- Se declara feliz de que esta ano todo congressista pode comer segundo sua própria dieta, e agradece a disponibilidade da Seção Vegetariana de ajudar aos organizadores de futuros congressos no planejamento de comidas equilibradas.

Tradução: José Joaquin Lunazzi

Deklaracija 86 Kongresa SAT-a

$
0
0
PNG - 71.3 kb

86 Kongres SAT-a (Svetske Nenacionalne Asocijacije), koji je održan od 28. jula do 4.avgusta 2013. u Madridu

-čestita aktivistima protiv policijskih maltretiranja doseljenika bez ličnih dokumenata. I poziva zemlje EU koje su članovi FRONTEXsistema da prestanu sa zlostavljanjem;
- izražava zadovoljstvo rastućem nastojanju nezavisnim i drugim levičarskim medijima za kortišćenje Esperanta kao znak identiteta,medju ostaliuma stavljajući esperantski rezime u rubrike i koriste iste u višejezičnim mrežama;
- upozorava o sveopštoj neuravnoteženosti svetskog ekološkogsistema i potrebi da se menja ne samo ponašanje ljudi prema ekonoligiji, nego i društveni sistem koji garantuje ukorenjivanje sposobne i odgovorne ekološke prakse;
- podstrekava razvoj pokreta M15 u Španiji i njihov zahtev da se mirnim zahtevom ostvare prava da sami odluče o svojoj društvenoj budućnosti, kako to ilustruje i delanje hora Solfónica;
- energočno osuđuje u Moskvi i drugim mestima masovno hapšenje useljenika (imigranata) i zahteva da prestanu s tim.

Prevod: Terezija Kapista

Deklarace (86. kongres SATu 2013)

$
0
0
PNG - 71.3 kb

86. kongres SATu uskutečněný v Madridu (Španělsko) od 28.července do 4.srpna 2013
- gratuluje odpůrcům policejního šikanování směřovanému proti nelegimitimním přistěhovalcům a vyzývá státy Evropské Unie, které jsou členy systému Frontex, aby toto šikanování zastavily;
- s uspokojením přijímá rostoucí připravenost liberálních a jiných levicových prostředí používat esperanto jako jeden ze znaků své identity, např. v tirážích knih a resuméčlánků nebo na vícejazyčných webových stránkách;
- upozorňuje na nerovnováhu celosvětového ekologického systému a na nutnost změnit nejen lidské chování k ekologii, ale také sociální systém samotný, aby umožňoval zakořenění praktik vedoucích k trvalé zodpovědnosti;
- podněcuje k rozvíjení revolučního hnutíM-15 ve Španělsku a jeho mírovému požadavku na právo vlastního rozhodování o své sociální budoucnosti, jak to ilustruje činnost pěveckého sboru Solfónica;
- energicky odsuzuje hromadná zatýkání přistěhovalců v Moskvě a i jiných místech a požaduje jejich ukončení.

Překlad: Václav Stibůrek

09. La 09an de aŭgusto 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 09an de aŭgusto 2013

Mi ekiris al Eŭropo la 11an de julio kaj revenis hejmen la 3an de aŭgusto. Dum tiuj pli ol 3 semajnoj okazis diversaj aferoj rilataj al la energipolitiko kaj la nuklea akcidento.

Granda venko de Liberala Demokratia Partio

La 21an de julio okazis ĝenerala elekto de la Ĉambro de Konsilistoj. Duono da konsilistoj estis reelektitaj, kaj Liberala Demokratia Partio (LDP) venkegis. Tiu konservativa partio preskaŭĉiam regis Japanion post la dua mondmilito krom mallonga periodo, kaj dume ĝi enkondukis atomenergion. En 2009 ĝi malvenkis kaj la nova registaro de Demokratia Partio (DP) naskiĝis. Sed tiu DP prefidadis la popolanojn, sekve en la lasta jaro ĝi malvenkis en la elekto de Ĉambro de Deputitoj, kaj nun ĝi staras ĉe la sojlo de malapero.
LDP, kiu tute ne pardonpetas pri la enkonduko de atomenergio kaj tute ne sentas sin kulpa pro la nuklea akcidento, volas refunkciigi plej multajn nukleajn reaktorojn, kaj senhonte eĉ planas eksporti japanajn reaktorojn al eksterlando. Nun ĝi havas 115 seĝojn el la tuta seĝaro de 242, kaj troviĝas koaliciaj partioj, do ĝi povos regi Japanion laŭ sia volo. Tiu rezulto de la elekto estas tre terura por tiuj, kiuj kontraŭas atomenergion.
Ankoraŭ pli ol dunono de la popolanoj kontraŭas refunkciigon de nukleaj reaktoroj, kaj tiuj voĉoj iris al Japana Komunista Partio (JKP). Ĝi multigis siajn seĝojn de 6 al 11. JKP neŝanceleble postulas nuligon de atomenergipolitiko, pro kio multaj homoj subtenis ĝin. Kvankam ĝi estas malgranda, ni esperas, ke ĝi kontraŭstaros kontraŭ LDP.

Kvar elektraj kompanioj petis refunkciigon de 10 reaktoroj

La 8an de julio, kiam la nova kriterio pri refunkciigo de reaktoroj estis leĝigita, kvar elektraj kompanioj prezentis petskribojn pri refunkciigo de 10 reaktoroj al la Nuklea Reguligada Aŭtoritato. Tiuj reaktoroj estas Tomari n-roj 1, 2 kaj 3 en Hokajdo (norda insulo), Takahama n-ro 3 kaj 4, Ooi n-roj 3 kaj 4 en Kansajo (okcidenta Japanio), Ikata n-ro 3 en la insulo Ŝikoku, Sendai n-ro 1 kaj 2 en la insulo Kjuuŝuu. Ankaŭ TEPCO intencis peti la refunkciigon de reaktoroj en la gubernio Niigata, sed la gubenestro forte kontraŭis, do ĝi devis rezigni.
Tiuj 10 reaktoroj ne plenumas la kriterion. Ekzemple ili ankoraŭ ne estas ekipitaj per ventoliloj kun filtriloj, sed la Aŭtoritato ial donis al la kompanioj 5-jaran prokrastan tempon por ebligi tiujn prezenti la peton.

300 tunoj da poluita akvo eniras en la maron ĉiun tagon

Ĝis nun TEPCO publikigis, ke 1000 tunoj da akvo el la monto enfluas en la maron ĉiun tagon kaj el tiuj, 400 tunoj enfluas en la terenon de la nuklea centralon n-ro 1 de Fukuŝimo kaj fariĝas poluita akvo.
Sed Stabejo respondeca pri nuklea krizostato publikigis sian provan kalkulon, ke 300 tunoj el la ceteraj 600 tunoj fariĝas poluitaj pro la poluita tero ĉirkaŭ la reaktordomoj. Kiam komenciĝis tiu enfluo, ne estas klare, do troviĝas ebleco, ke la afero jam komenciĝis ekde la akcidento. La tereno de la nuklea centralo n-ro 1 estas plena de bareloj da akvo. TEPCO planas konstrui murojn el glaciigita tero ĉirkaŭ la instalaĵoj por malhelpi la akvoenfluon, sed la efiko de tiuj novaj muroj ne estas klara kaj troviĝas problemo, ĉar oni bezonas 1-2 jarojn por finkonstrui la murojn kaj oni neniam antaŭe provis tiajn grandskalajn murojn. TEPCO mem ne povas kovri la elspezon, do la registaro decidis buĝeti por tio.
Je la novaĵo pri enfluo de poluita akvo, fiŝistoj en Fukuŝimo estas koleraj. Ili komencis provfiŝkaptadon en junio, sed ili ne plu faros tion.

PNG - 124.3 kb

Oni planas konstrui murojn el glaciigita tero ĉirkaŭ la nuklea instalaĵoj.

Voĉoj de loĝantoj de Fukuŝimo

Daŭras suferoj de Fukuŝimo
S-ino Sakamoto Joŝie 52-jara, laboranta en maljunulejo

Okaze de la nuklea akcidento mi translokiĝis de mia hejmurbo Tomioka al la montara urbo Aidu. Mia domo en Tomioka nun estas nesto de ratoj. Kampoj estas kovritaj de herbaĉoj. Mia kara hejmloko, kie ni vartis niajn infanojn, tute ŝanĝiĝis. Miaj gepatroj suferis pro la milito. Kial ili, pli ol 80-jaraj, devis forlasi sian hejmon ? La ŝtato suferigis la popolanojn per la milito, kaj enkondukis atomenergion por la ekonomio, sekve aperis tiu mizera stato de Fukuŝimo.
Kiam oni povos solvi la problemon de la akcidento, neniu scias. Laboristoj en la centlalo ĉiam timas la elmetiĝon. Gepatroj maltrankvile nutras siajn gefilojn en la lokoj ne sufiĉe purigitaj. Se aliaj rektoroj ekfunkcios, la samaj aferoj povos okazi en la tuta Japanio.
(la 15an de julio 2013, la ĵurnalo Asahi)

Aldonu la respondecon de la ŝtato kaj la elektraj kompanioj kiel kondiĉojn por la refunkciigo
S-ro Takano Icuo 71-jara senlaborulo loĝanta en la gubenio Mijagi

Kvar elektraj kompanioj prezentis petskribon pri refunkciigo de 10 reaktoroj. La ĉefministro Abe diris, ke la registaro aprobos la refunkciigon de la reaktoroj, kiujn Nuklea Reguligada Aŭtoritato konstatis sekuraj.
Kiu prenis sur sin respondecon pri la nuklea akcidento ? Liberala Demokratia Partio, kiu enkondukis la atomenergion, kaj TEPCO, kiu ne prenis la taŭgan kontraŭrimedon kontraŭ la cunamo, estas kulpaj pro la akcidento. Ankoraŭ nun 150000 fukuŝimanoj ne povas reveni hejmen. Iliaj hejmoj estas nun nestoj de ratoj, aproj kaj simioj. Ili ne povos vivi tie same kiel antaŭe.
Vi, kiuj loĝas ĉirkaŭ la reaktoroj en la tuta Japanio, venu kaj vidu la realon de Fukuŝimo. La ĉefministro Abe, aldonu la respondecon de la ŝtato kaj la elektraj kompanioj kiel la kondiĉojn por la refunkciigo de la reaktoroj.
(la 17an de julio 2013, la ĵurnalo Asahi)

10. La 10an de aŭgusto 2013

$
0
0
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 10an de aŭgusto 2013

Kiam mi revenis hejmen el Eŭropo, mi trovis grandan koverton inter la konservitaj poŝtaĵoj. La sendinto estis s-ro Kanno Norio. Mi ne memoris tiun nomon, sed malferminte la koverton, mi eksciis, ke li estas la vilaĝestro de Iitate. Kiam okazis la nuklea akcidento, la ventoj blovis nordokcidenten, kaj malfeliĉe Iitate situas laŭ la vojo de tiuj ventoj. Nukleaĵoj kovris la vilaĝon, sekve ĉiuj vilaĝanoj devis rifuĝi. Nun la administracio de la urbo situas en la urbo Fukuŝima, kaj ankaŭ lia adreso estas en la sama urbo. En 2011 mi verkis infanrakonton “Iitate, mia revo”, kiun mi sendis al la urbo. Lia letero estis respondo al mia tiu letero. En la koverto estis libro “Nukleaĵoj falis en la bela vilaĝo”, kiun li verkis kaj kiun mi jam longe antaŭe legis, kopioj de liaj salutoj en diversaj okazoj kaj broŝuroj “Dek plej grandaj novaĵoj en Iitate inter 2003 kaj 2013” kaj “Forgesitaĵoj de japanoj”.
Hodiaŭ mi tradukos tiun lastan broŝuron. “Forgesitaĵoj”ĉi tie signifas “valoraj vortoj kaj frazoj, kiujn japanoj forgesis dum la pasintaj mon- kaj ego-centraj jaroj. Tiu projekto estis iniciatita de lernantoj de Iitate. Ili komencis kolekti vortojn el la tuta Japanio, kaj fine la sumo superis 2600. La Komitato de lernantoj elektis 11, Komitato de plenkreskuloj, 12, kaj aliaj 300 estis elektitaj. Mi tradukos unuajn 23.
*Bedaŭrinde ne troviĝas mencio pri la aĝo kaj la adreso de la elektitoj.

11 vortoj, kiujn lernantoj elektis

-1. Ĉiam troviĝas sakuroj sur la terglobo.

PNG - 141.5 kb

(Icumo ĉikjuu ni sakura ari)
S-ino Gotoo Jumi : Mi volas, ke la suferantoj pro la katastrofo havu feliĉan vivon. Ĉiam troviĝas sakuroj, do havu esperplenan vivon sen timo.
(Foto : en la detruita urbo ekfloris sakuroj, marto 2011)

-2. “Bonrevenon al la hejmo” kaj “Mi revenis hejmen”
(Okaeri kaj Tadaima, vortoj uzataj, kiam japanoj revenas hejmen.)
S-ro Ikegaja Reo : Estas bonege, ke oni havas lokon por reveni, t.e. ne nur hejmon, sed ankaŭ homojn, al kiuj ni povas eldiri tiujn vortojn.

-3. Kune….
(tomoni)
S-ino Suzuki Seina : “Ni kune strebu”, “Ni kune paŝu”, tiuj estas tre ŝablonaj vortoj, sed mi opinias, ke ili estas tre bezonataj en la nuna Japanio.

-4. Ebleco estas senlima.
(Kanousei ŭa mugenndai)
S-ro Jamasaki Soodai : Eĉ se oni suferas pro granda katastrofo, kiam ĉiuj homoj havas fortan volon restariĝi, ebleco fariĝas senlima.

-5. Forta kaj bonkora Japanio.
(Cujoku jasaŝii Nihon)
S-ino Oohara Nacuko : Post la katastrofo homoj en la tuta Japanio agadis por helpi suferantojn. Dank' al bonkoreco de japanoj kaj dank' al forto de suferantoj, Japanio ekstariĝas, tial mi elektis tiujn vortojn.

-6. Ni povas ŝanĝi nian morgaŭon.
(Aŝita ŭa kaerareru)
S-ino Ikebe Sajuri : Ne ĉiam venas sama morgaŭo. Kiam mi ŝanĝiĝas, la mondo montras alian mienon. Kiam mi ŝanĝiĝas, ankaŭ homoj ĉirkaŭ mi ŝanĝiĝas, kaj la morgaŭo ŝanĝiĝas.

-7. Ekestas vojo, post kiam ni paŝas.
(Aruita atoga miĉi ni naru)
S-ro Naganaŭa Juudai : Ni restariĝas konstante. Mi volas diri, ke nia ĉiutaga, konstanta agado faras tion.

-8. Ni paŝu, rigardante supren.
(Ue ŭo muite arukoo)
S-ro Uĉida Keniĉiroo : Mi volas, ke suferantoj ne afliktiĝu, sed paŝu kun espero.

-9. Antaŭen ! Unu paŝon antaŭen.
(Mae e ! Ippo zennŝin)
S-ino Hoŝi Jukiko : Por restarigi Japanion, ni paŝu antaŭen sen timo. Certe atendos nin esperplena estonteco.

-10. Sekvu la novan estontecon.
(Ataraŝii mirai e cuzuke)
S-ro Takahaŝi Ŝuu : Ni ne forgesu tiun malĝojan senton kaj surbaze de tio, ni direktu nin al la estonteco.

-11. Memoro de tiu tago.
(Ano hi no kioku)
S-ino Niŝikaŭa Airi : Ŝajnas, ke la memoro de tiu tago estas pli kaj pli forgesata inter ne-suferantoj. Por ne forgesi tiun tagon, mi volas sendi tiujn vortojn al la postaj generacioj.
* S-ino Niŝikaŭa Airi estas la estrino de la lernanta komitato.

12 vortoj, kiujn plenkreskuloj elektis

-1. Elkoran dankon.
(Arigatou gozaimasu)
S-ino Itoo Akiko : Ni devas danki al la bela kaj varma homa koro, kiu faras dankindaĵojn kiel ĉiutagaĵojn. Mi ne volas forgesi tiun koron.

-2. Dank' al…
(Okage-sama desu)
Russel Ĉiharu : Ni povas vivi dank' al la beno de la naturo, helpo de aliaj homoj kaj nia reciproka helpado. Tion ni ne forgesu !

-3. La suno vidas.
(Otentou-sama ga mite gozaru)
S-ro Onoda Osamu : La alta moraleco de japanoj naskiĝis de tiu filozofio.

-4. Kiam ni faras, ni povas fari.
(Naseba naru)
S-ino Haŝimoto Ĵunko : Mi kredas, ke kiam oni havas fortan volon, ni povas fari esperplenan estontecon.

-5. Ni devas helpi reciproke en malfacilo.
(Otagai-sama desu)
S-ino Tomoda Mijoko : Kiam mi aŭdas tiujn vortojn modeste eldiritajn, mi sentas min varma.

-6. Venas feliĉo al la familio kun ridoj.
(Ŭarau kado niŭa fuku kitaru)
S-ino Saitoo Macujo : Kiam mi ridetas al aliaj, ili reridetas al mi.

-7. La ĉielo scias, la tero scias, kaj mi scias.
(Ten ŝiru, Ĉi ŝiru, ŭare ŝiru)
S-ino Komine Hisae : Ne faru malbonaĵon. Kiam mi faris malbonaĵon, mi ne ripetu tion.

-8. Dividetu.
(Osuso ŭake)
S-ino Joŝinaga Eiko : (neniu komento).
*Kiam ni ricevis donacon, kuiris manĝaĵojn aŭ produktis legomojn ktp., ni kutimis donaci iom al miaj najbaroj kaj amikoj. Post la nuklea akcidento ni ne plu povis fari tion, ĉar ni hezitas donaci aĵon, kiu povas enhavi radioaktivecon. S-ino Joŝinaga volas, ke la amikaj homaj rilatoj reviviĝu en nia socio.

-9. La harmonio estas la plej dezirinda.
(Ŭa o motte tootoŝi to nasu)
S-ro Sekiguĉi Seikoo : Japanoj altetaksis harmonion. Ni retaksu tiun valoron.
* Tiuj vortoj devenas de la unua ĉapitro de la 17-ĉapitra Konstitucio onidire versita de kronprinco Ŝootoku en 604.

-10. Sciu esti kontenta.
(Taru o ŝiru)
S-ino Izumi Ŝizue : Homa deziro estas senlima kaj ĉiuj volas havi pli ol nun. En la nuna socio ni devas scii esti kontentaj.

-11. Madei vivo kaj koro.
(Madei na kuraŝi to kokoro)
S-ino Kanemicu Akiko : Mi renkontis la vorton “madei” antaŭ 10 jaroj. De kiam mia vivo ŝanĝiĝis.
*madei estas loka vorto de Fukŝima, kiu signifas origine “per ambaŭ manoj”, do “sincere”, “zorge”“elkore”.

-12. Ekkono pri novaĵo el malnovaĵo.
(Onko ĉiŝin,温故知新)
S-ro Sasaki Ikuo : Por bone transdoni bastonon al la sekva generacio, ni havu kuraĝon kaj esperon, lernu el la pasinteco, kaj paŝu antaŭen al la estonteco.
* Vortoj de Konfuceo.

En la broŝuro troviĝas pli ol 300 vortoj, sed krom “Ĉiam troviĝas sakuroj sur la terglobo” kaj aliaj kelkaj, preskaŭĉiuj aliaj estas banalaj ŝaĝaj vortoj. Tamen mi kredas, ke post la katastrofo tiuj ŝajne banalaj vortoj havas pli profundan signifon en la koro de ĉiuj japanoj.

Por mi vorto “sakura” impresis min forte. Kiam mi vizitis la urbon Iŝinomaki en la gubernio Mijagi 3 monatojn post la katastrofo, en la tute dezerta kvartalo jam mirakle funkciis unu barbirejo nomata “Sakura”. Pro la emocio mi ne povis deteni min de larmoj. Certe en la koro de multaj japanoj, ekestis beleco kaj nobleco de sakuroj pli profunde.

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live