Cezar
Tro malfrue ?
Kaj tiam iam venos subite la momento,
kiam ni staros antaŭ ni mem.
Ni rigardos nin por momento sen iluzioj,
sen la kutimaj "etaj" mensogoj,
kiuj laŭdire necesas
por povi vivi.
Kvazaŭ turniĝinte
al la spegulo de l' vero
ni demandos nin :
Kion mi faris por mi ?
Kion mi faris por la aliaj ?
Ĉu mi devas honti ?
Ĉu mi estas superflua ?
Ĉu mi estas malica ?
Ĉu mi povas esti
kontenta pri mi ?
Kaj se ni tiam devos respondi,
ke ni nur transvivis,
ke ni nur eluzis aliajn,
ke ni estas ridindaj cinikuloj,
kiuj malamas la homojn,
ke ni ĉiam estis solaj,
kaj ke ni tute ne scias,
por kio ni vivas,
ĉar ni estas
tute sen espero,
jen ni evidente
fuŝis nian vivon,
kiu pro hazardo
kaj kosmaj kaŭzoj
estis donita al ni.
Jen fariĝas tempo
ŝanĝi tion, unue
kaj tre decide
per la ŝanĝo
de la pensdirekto...
Poste kaj samtempe
tute reale...
Jen ni grimpu do
al la alia flanko
de la barikado.
Tio ne estas afero
de nia aĝo, tute ne.
Por fari la ĝustan,
estas neniam
tro malfrue.
La homoj
sur la alia flanko
atendas nin.