LIBERECO, EGALECO, FRATECO
LIBERECON jes ja,
sed ĝi devas esti stampita antaŭe.
Liberon, ĉu ? Jes ja ! Sed ne sen iuj limigoj !
Ankaŭ la libero devas havi limojn.
Tiom liberaj ni ankoraŭ tute ne estas,
ke ni povus elteni la liberecon de ĉiuj aliaj.
EGALECON jes ja, sed ne
en la senco de sama posedo !
Egalecon, ĉu ? Kial ne ?
Sed ne tute sen limigo !
Ankaŭ la egaleco devas havi limojn.
Ĉar ni ankoraŭ tute ne tiom progresis,
ke ni povus elteni la egalecon de ĉiuj.
FRATECON, jes ja,
sed ne por ĉiuj.
Fratecon ? Kial ne ?
Sed ne sen limigo !
Ankaŭ la frateco havas limojn,
ĉar tiom ni ankoraŭ tute ne progresis,
ke ni povus tute elkore deziri.
ankaŭ la fratinecon.