Harry Martinson
Anjo
Anjo, brilokulo.
Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio ? Ni estis tiam sepjaraj.
Ni kaŝis nin en la sekalokampo,
sur granda ŝtono, nomata "monteto de l' gigantoj".
Ĉirkaŭ ni la flava torento de l' sekalo.
Ĉirkaŭ ni la flava golfo de l' sekalo,
kiu ĉirkaŭbrakis la lange longan duoninsulon de l' abia arbaro.
Anjo, ĉu vi ankoraŭ memoras pri la ruĝa buo de l' kabano sur la kabo Horn de l' arbaroj ?
Ĉirkaŭ nia soleca insulo kaŝe flustris la spikoj,
mi kisis vian buŝon,
bluaj kampomusoj preternaĝis kiel la balenoj tie ekstere
meze de la maro.
La suno kaj la akridoj : jen la delfenoj de l' spikoj.
Kiel peza kesteca pramo nia eduka patrino proksimiĝis al ni.
Ŝi pilotis nin hejmen en la havenon de la kabano.
Sekvis batoj kun la avelbastono kaj krioj kiel S.O.S.-signaloj.
Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio, Anjo ?
tradukis Cezar & Donjo laŭ la germana traduko
de Bernd Jentzsch
PS : buo = surloke drivanta danĝersignalilo, fiksita funde en maro, lago aŭ rivero /ĥato = mizera kabano / pramo = barĝo = ŝarĝboat(et)o
Harry Martinson
Anni
Anni, Glitzerauge.
Erinnerst du dich noch ? Wir waren damals sieben.
Wir versteckten uns im Roggenfeld,
auf einem großen Stein, der „Hügel der Riesen“ hieß.
Rings um uns die gelbe Flut des Roggens.
Rings um uns der gelbe Meerbusen des Roggens,
der die lange Zunge des Tannenwaldes umarmte.
Anni, erinnerst du dich an die rote Bake der Kate
auf dem Kap Horn der Wälder ?
Rund um unsere einsame Insel tuschelten die Ähren,
ich küsste deinen Mund,
blaue Feldmäuse schwammen vorbei wie die Wale dort draußen
mitten im Meer.
Die Sonne und die Heuschrecken : die Tümmler der Ähren.
Wie ein Schwerer Prahm trieb unsere Pflegemutter auf uns zu.
Sie lotste uns heim in den Hafen der Kate.
Schläge mit dem Haselnussstock und Schreie wie Notpfiffe.
Erinnerst du dich noch, Anni ?
Übersetzer Bernd Jentzsch, pli konata kiel Renft, basgitaristo de la fama GDR-rokbando Renft, anarkiisto, li fondis la bandon kaj antaŭe aliajn, kiujn ĉiujn trafis la anatemo de la GDR-funkciuloj. Renft estis dumviva ribelulo, sed ke li tradukis ankaŭ poemojn, eĉ mi longe ne sciis. Tekstojn por Renft li ja ne verkis. Li prefere agis kiel manaĝero kaj kiel parolanto de la grupo, se temis pri tio defendi la bandon kontraŭ funkciuloj. Li nomis sin ankaŭ en la bando poeto, sed ĉiam rikoltis nur strangajn ridetojn, kiel la tamburisto Kriese iam skribis pri li. Ankaŭ mi miris pri tio, ĉar mi konis lin nur kiel viron kun ĉiama bierbotelo ĉemane, en dancvesperoj ĉe Renft. Sed nun ankaŭ mi konas kelkajn tradukojn de li, ili ĉiuj estas bonegaj ! Ekzemple tiu pri la albatroso en poemo de Baudelaire. He, Renft, plua maltrankvilinstiganto en via tombo, mi salutas vin ŝvejke kaj petas pri pardono, ke mi ne imagis vin poeto, sed vi estis vera poeto, eĉ dufoja, ĉar ankaŭ via ribelo en diversaj bandoj ĉiam estis ankaŭ poezia majstroverko... de la bando Renft mi lernis, ke poezio havas grandan valoron ! Dankon ankoraŭfoje ! Saluton el Altenburgo, de la altenburga lagodoma trupo kaj de Donjo & Cezar !!