Fratoj Grimm
La stelaj taleroj
153. (Dua eldono)
Estis foje knabineto, kies gepatroj mortis, kaj ŝi estis tiel malriĉa, ke ŝi ne plu havis ĉambreton por loĝi en ĝi kaj ne liteton por povi dormi en ĝi. Kaj nenion plu krom la vestoj sur la korpo kaj peceton da pano enmane, kiun donacis kompatema bonkorulo al ŝi. Sed ŝi estis bona kaj pia. Kaj ĉar ŝi estis tiel forlasita, ŝi iris konfide al la kara Dio eksteren sur kampon. Tie ŝi renkontis malriĉan viron, kiu parolis : "Aĥ, donu al mi iom da manĝo, mi estas tiom malsata."Ŝi donis al li la tutan panpeceton kaj diris : 'Dio benu vin !' kaj iris plu.
Jen venis infano, kiu lamentis kaj diris : "Mi tiom frostotremas je la kapo, donacu ion al mi, per kiu mi povos kovri ĝin." Jen ŝi demetis la ĉapelon kaj donis ĝin al ĝi.
Kaj kiam ŝi jam iris dum certa tempo, alvenis denove infano kaj ne havis korsaĵon kaj frostotremis : jen ŝi donis sian al ĝi. Plu ŝi iris ĝis iu petis pri jupeto, ankaŭ tion ŝi fordonis.
Fine ŝi alvenis en arbaro, kie jam malheliĝis, tie estis plua infano, kiu petis pri ĉemizeto, kaj la pia knabino pensis : "Estas malhela nokto, tial neniu vidos min, mi do povas fordoni mian ĉemizon. Kaj ŝi demetis la ĉemizeton, kaj fordonis ankaŭ tiun.
Kaj kiel ŝi tiel staris kaj havis nenion plu, subite falis la steloj de la ĉielo, kaj tiuj ĉiuj estis puraj taleroj ; kaj kvankam ŝi fordonis sian ĉemizeton, ŝi surhavis novan, kaj tio estis el la plej fajna ŝtofo. Nun ŝi kunkolektis la talerojn kaj estis riĉa dum sia tuta plua vivo.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la dua eldono de la fabelo
"Sternthaler" (La stelaj taleroj),1819
Brüder Grimm
Die Sternthaler
1819 (153.Zweite Ausgabe)
Es war einmal ein kleines Mädchen, dem war Vater und Mutter gestorben, und es war so arm, daß es kein Kämmerchen mehr hatte darin zu wohnen, und kein Bettchen mehr, darin zu schlafen, und gar nichts mehr, als die Kleider, die es auf dem Leib trug und ein Stückchen Brot, das es in der Hand hielt und das ihm ein mitleidiges Herz noch geschenkt hatte. Es war aber gar gut und fromm. Und weil es so von aller Welt verlassen war, ging es im Vertrauen auf den lieben Gott hinaus ins Feld, da begegnete ihm ein armer Mann, der sprach : „ach, gib mir doch etwas zu essen, ich bin so hungerig.“ Es reichte ihm das ganze Stückchen Brot und sagte : „Gott segne dirs !“ und ging weiter ; da kam ein Kind, das jammerte und sprach : „es friert mich so an meinem Kopf, schenk mir doch etwas, womit ich ihn bedecken kann !“ Da that es seine Mütze ab und gab sie ihm. Und als es noch ein bischen gegangen war, kam wieder ein Kind und hatte kein Leibchen an und fror, da gab es ihm seins ; und noch weiter, da bat eins um ein Röcklein, das gab es auch von sich hin. Endlich kam es in einen Wald und es war schon dunkel geworden, da kam noch eins und bat um ein Hemdlein und das fromme Mädchen dachte : es ist dunkle Nacht, da kannst du wohl dein Hemd weggeben ; und gab es auch noch hin. Und wie es so stand und gar nichts mehr hatte, fielen auf einmal die Sterne vom Himmel und waren lauter harte, blanke Thaler, und ob es gleich sein Hemdlein weggegeben, so hatte es ein neues an vom allerfeinsten Linnen. Da sammelte es sich die Thaler hinein und ward reich für sein Lebtag.
PS : La fabelo estas tre kontraŭdira, unuavice ĝi memoras min pri Sankta Marteno, plu pri kometoj falintaj de la ĉielo, kaj parte ĝi estas fakte scenarlibreto por ĉiuj fi-romantikaj filmoj, en kiuj kompatinda afabla povrulino post lavado de multaj teleroj fariĝos fine milionulo. Tamen ĝi estas tute aŭtentika fabelo, ĉar ĝi estas kvazaŭ rebrilo de nia aĉa mondo, kiu ja estigas desperon kaj koleron - sed ankaŭ religieman sentimentalecon kaj sonĝojn pri oraj taleroj, kiuj falas kvazaŭ per si mem de la ĉielo al la bonkoruloj. Fabeloj esprimas interalie ankaŭ dezirojn, kiuj ne plenumeblas en nia tre aĉa mondo, utopiojn pri Ŝlaraflando (The Big Rock Candy Mountains), kie mizeruloj, povruloj kaj trampoj povas vivi kiel bonstataj homoj, ja eĉ kiel reĝoj. Tiaj fabeloj entenas la mesaĝon, ke homoj neniam estos nur obeemaj sklavoj ; profunde kaŝite en la koro de ĉiu homo sidas la embuskanta espero, la eterna krio, ke la Liberigonto, la Savonto jam survojas, ke LI finfine venos. Do, fabelo, eĉ en tiu formo entenas revoluciemajn mesaĝojn, oni devas nur iom skrapi je la religia surfaco de tiaj "naivaj" deziroj, kaj tuj montriĝas, ke fabeloj servas ankaŭ por tio teni vivanta la eternan krion pri liberigo de ĉiuj turmentoj, la sonĝon pri pli bona mondo. (cez)
PSS : La germana poŝtmarko servas al karitataj celoj kaj organizoj. Ankaŭ tiuj certe ĉiam revas pri tio, ke vera monpluvo fine kontenigu ĉiujn bezonojn.