Joakimo Ringelnatz
Afiŝkolonoj
Jen staras afiŝkolono
solece laŭ lumotur'
en vent' kun akraj tonoj,
jam mola pro pluv' en natur'.
Ĝi vokas, logas kaj laŭdas
el bunta kaos' kun pasi',
minacas nin, pikas, nin fraŭdas,
mensogas eĉ pli ol ni.
Deŝiras jen vir' surŝtupare
de l' Litfas-kolon' for de l' vest'
afiŝojn matene senkare
kun kruda kaj gaja gest'.
Kovrinte ĝin per forta gluo
Kovrinte ĝin per forta gluo
pro l' nudo en ŝajna koler',
remetas li kun bruo
buntaĵojn al ties ekster'.
Teatro, aŭkci'...cigaredoj... -
Teatro, aŭkci'...cigaredoj... -
karitato.... rabmurd' ... kaj sport'... -
protestoj... publika... pledoj -
do ĉio laŭ bildo kaj vort'.
Mi legas sen rid' ĝis la fino.
Mi legas sen rid' ĝis la fino.
Min interesas ĉio ĉi.
Mi hejme al la edzino
parkere raportos pri ĝi.
Romanoj, poemoj, gazetoj
ne tiom gravegas por ŝi.
Ŝi aŭdas de mi la raportojn
vespere ekvagos jam ni.
Kiel firme en la vento
Kiel firme en la vento
eltenu afiŝkolon',
ankaŭ ni ĉe l' tagkomento
ne preterhastu do sen certa rekon'.
Trad. Cezar
PS : Sinjoro Litfaß estas la eltrovinto de la afiŝkolonoj. Germane nomata : Litfaßsäule.