Frederiko Hölderlin
Estas ni, ni !
Sed diru neniu,
ke nia sorto disigas nin !
Estas ni, ni !
Estas volupto por ni
ĵeti nin en la nokton de l‘ nekonata,
en la fridan fremdejon de iu ajn alia mondo,
kaj se tio estus ebla, ni forlasus la regionon de Suno
kaj sturmus trans la limojn de la vaganta stelo. .
Aĥ ! Por la sovaĝa brusto de l‘ homo
neniu hejmlando eblas ;
kaj kiel la radioj de Suno
brulvundas la plantojn de Tero,
kiujn ili evoluigis,
tiel la homo mortigas la dolĉajn florojn,
kiuj prosperis je sia brusto,
la ĝojojn de l‘ parenceco kaj de l‘ amo.
PS :
El Frederiko Hölderlin : Hiperiono, Hiperiono al Belarmino, ĉapitro 6
PSS : La prozpoeman formon mi aranĝis mem, kaj mi donis ankaŭ la titolon al la eltiraĵo. (cez)
Friedrich Hölderlin
Wir sinds, wir !
Aber sage nur niemand,
daß uns das Schicksal trenne !
Wir sinds, wir !
wir haben unsre Lust daran,
uns in die Nacht des Unbekannten,
in die kalte Fremde irgend einer andern Welt zu stürzen,
und, wär es möglich,
wir verließen der Sonne Gebiet
und stürmten über des Irrsterns Grenzen hinaus.
Ach ! für des Menschen wilde Brust ist keine Heimat möglich ;
und wie der Sonne Strahl die Pflanzen der Erde,
die er entfaltete, wieder versengt,
so tötet der Mensch die süßen Blumen,
die an seiner Brust gedeihten,
die Freuden der Verwandtschaft und der Liebe.
Aus Friedrich Hölderlin : Hyperion, Kapitel 6, Hyperion an Bellarmin,(Prosagedichtform und Titel von mir hinzugefügt (hgk)