Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Cezar : Donkiĥoto en labirinto (prozpoemo)

$
0
0

Kiĥoto ĉe la urbodomo



Cezar
Donkiĥoto en labirinto



Donkiĥoto kun lanco
enireje
de la labirinto
marde malfermita
transdono de la identigilo

oficejo 1
oficejo 2
oficejo 3

Donkiĥoto
volas havi glason da mosto

ekscitiĝo
stampovizaĝoj
studado de leĝoj
loooooooongedaŭra foliumaaaaaaaaado
tik-tak-ado de horloĝoj laŭ helika tempo
laŭta minacanta nombrado
de la kavaliero de la Mancha :
9
8
7
6
5
4
3
2
1

0,5 ...

Li mallevas la lancon, rapidega forpreno de la lanco
SOS-VOKOJ
ĉefvizaĝoj
viroj kiuj portas la mondon kiel globon sub la brako
post ili iliaj papagoj
kaj iliaj marionetaj pupetoj
kun rabobirdaj vizaĝoj

Donkiĥoto estas tre soifa
kolera ŝŝŝŝ-----ooooooovado de skrib----krkkkkk----tabloj
notado de la okazaĵoj sur notfolion.
fermado de la sekcio por disipo
oficejo 3
oficejo 2
oficejo 1

transpreno
de la identigilo
fare de la tre nekontenta Donkiĥoto
ĉe la orumita elirejo
de la
labi
rin
to

admona rigardo
kaj minaca aludo
ke oni povus trakti ankaŭ alie la ...
fermado de la labirinto
kun
samtempa
elpuŝado de Donkiĥoto de la Mancha
el la
sanktaj haloj...

Finon
kaj punkton !


PS : Mi verkis la poemon en la glasnost-tempo, pro tio la glaso da mosto, kiun postulas Donkiĥoto. Oni ja ne ĉiam tuj devas laŭte elkrii tion, kion oni celas, ĉu ne ? Sed kelkfoje, speciale dum ribeloj kaj revolucioj necesas, se jam temas pri la forbalado de reakcia regantaro.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330