Charles Bukowski
Babilaĉulo
La junulo stamfas trotante per siaj
kotaj piedoj sur mian animon,
li parolas pri koncertoj, virtuozoj, koncertestroj,
pri malpli konataj romanoj de Dostojevskij,
li rakontas pri tio, kiel li foje instruis kelnerinon,
avancitan melkistinon, kiu ne sciis, ke en francan
salaton oni enmetu tion kaj tion ; li
elkraĉas prijuĝojn pri la belaj artoj,
ĝis mi malamegas la belajn artojn
kaj vidas jam nur unu akcepteblan solvon :
reiri al la plej proksima trinkejo, reen al
la vetkurejo kaj observi la ĉevalojn,
reen al la aĵoj, kiuj kuras per si mem,
sen tiu bombasta elkraĉado de vortoj, sen
tiu senfina galimatio, sen tiu eta buŝo,
kiu babilaĉas kaj babilaĉas ;
junulo, ankoraŭ infano, malsana pro tiom da arto,
li kroĉiĝas la arton kiel je antaŭtuko de
patrino, kaj mi demandas min, kiom da dekmiloj
en la lando estas tia kia li,
en pluvemaj noktoj,
en sunplenaj matenoj,
en vesperoj, en kiuj oni ŝatus trankvilon,
en koncerthaloj,
en kafejoj,
en poetaranĝoj,
ĉi tiuj fuŝuloj kun siaj babilaĉado kaj babilado.
Estas tiel, kvazaŭ porko
eniras en liton kun bonulino,
kiun poste neniu volas havi plu.
tradukis Cezar