Franz Kafka
La turbo
Filozofo vagadis ĉiam tie, kie ludis infanoj. Kaj kiam li vidis knabon, kiu havis turbon, li jam embuskis. Apenaŭ la turbo ekturniĝis, la filozofo persekutis ĝin por ĝin kapti. Ke la infanoj bruis kaj provis deteni lin de sia ludilo, ne afliktis lin. Se li kaptis la turbon, tiom longe kiom ĝi turniĝis, li estis feliĉa, sed nur momenton, tiam li ĵetis ĝin teren kaj foriris. Li ja supozis, ke sufiĉas la ekkono de ĉiu eto, do ekzemple ankaŭ de turniĝanta turbo, por la ekkono de la ĝeneralo. Tial li ne okupiĝis pri la grandaj problemoj, tio ŝajnis al li malekonomia. Se la plej eta etaĵo estas efektive ekkonata, jen ĉio estas ekkonata, tial li okupiĝis nur pri la turniĝanta turbo. Kaj ĉiam, se okazis la preparoj por la turnado de la turo, li havis la esperon, ke ĝi nun sukcesos. Kaj se la turbo turniĝis, la espero fariĝis en la senspira kurado je certeco al li. Sed kiam li tiam tenis la stultan lignopecon en la mano, li eksentis sin malbonfarta kaj la kriado de la infanoj, kion li ĝis tiam ne aŭdis kaj kiu nun subite penetris en liajn orelojn, forpelis lin, li ŝanceliĝis kiel turbo pro nelerta vipo.
Trad. Donjo & Cezar
el Kafka : Der Kreisel (Sämtliche Erzählungen, Anaconda)