Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Senrjue al "Abeĉjo"

$
0
0

Jen la plej grava parto el japana konstitucio :

ĈAPITRO II. REZIGNO DE MILITO

Artikolo 9.
- 1. La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, militon kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma forto aŭ uzon de arma forto.
- 2. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.

La Artikolo 9a estas fierinda, sed la japana ĉefministro Abe Sinzoo volas havi militforton laŭleĝe ne nur en la nomo de "sindefendrajto", sed ankaŭ"kolektiva defendrajto". Tio signifas, ke se iu lando, ekzemple Usono, militos kontraŭ alia lando, Japanio sendos armilojn aŭ memdefendan korpuson al Usono. Ne por defendi sin, sed por kunlabori en milito, ĉu ne ?
Pro kolero mi faris Senrjuojn (5-7-5-silaba poemeto) pri Abe-aĉo :

Shinzō Abe April 2014.jpg

[1]

*Kio sekvos post
sekretprotektigo kaj
sindefendigo ?

*Sindefendrajto
ne defendas vin tamen
ĝi atakas vin.

*Intermortiga
kolektivdefendrajto
plorigas pacon.

*Sindefendrajto
unuopa aŭ grupa
mortigas homojn.

*Konstitucion
Naŭan mortigis nomo
sindefendrajto.

*Nuklecentralo
translokiĝu ĝardenen
de Abe-hejmo.

*Nuklecentralon
kaj militon ŝatas vi,
sinjoro nepo. [2]

*Militkrimulo
estos via titolo,
nepo de Kiŝi.

*Ĉu vi ĝuis kun
avĉjo soldati kun vi
en militludoj ?

*En Jasukuni [3]
celebriĝi deziras,
Abeĉjo, ĉu ne ?

*Mi kompatas vin,
Memdefendan Korpuson
sub kuglaj pluvoj.

*Proksimiĝanta
soldatservo ne, ne, ne,
absolute ne !

*Ĉu vi kapablas
subkontroli militon
kun nukleakvo ? [4]

*Kial kiel nun
la mondo malboniĝis,
danke al kiu ?

Masakato, 5a de septembro 2014

Vidu ankaŭ :
-Al vi, infanoj de la paco


[1] « Ŝinzo Abe' Aprile 2014 » far Chuck Hagel —https://www.flickr.com/photos/secdef/13649632865/. Sub licenco CC BY 2.0 tra Wikimedia Commons.

[2] Lia avo Kiŝi Nobusuke, ĉefministro, estis militkrimulo

[3] Jasukuni estas nomo de ŝintoisma sanktejo, en kiu mortintaj soldatoj kaj militkrimuloj estas kune adorataj

[4] Abe mensogis pri Fukuŝima katastrofo, ke la nuklea akvo ne problemas sub bona kontrolo


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330