Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Virkato kun botoj

$
0
0
La virkato kun botoj

Fratoj Grimm

Virkato kun botoj

33.Vol1


Muelisto havis tri filojn, sian muelejon, azenon kaj virkaton ; la filoj devis mueli, la azeno devis alporti la grenon kaj forporti la farunon, kaj la kato devis kapti la musojn.

Kiam la muelisto mortis, la tri filoj dividis la heredaĵon. La plej maljuna rivevis la muelejon. La dua la azenon, la tria la katon, plu ne postrestis por li. Tial li estis malgaja kaj parolis al si mem : „Mi ja plej malbonŝancis, mia plej maljuna frato povas mueli, mia dua povas rajdi sur sia azeno, sed kion komencu mi per la virkato ? Se mi komisius iun fari el lia felo paron da peltaj gantoj, tiukaze tio estus jam ĉio.“

„Aŭskultu min“, komencis paroli la virkato, kiu komprenis ĉion, kion li diris. „Vi ne devos mortigi min por fari paron da aĉaj gantoj el mia pelto ; zorgu nur, ke mi ricevu paron da botoj, por ke mi povu promeni kaj montri min inter la homoj. Tiukaze vi baldaŭ ricevos helpon.“

La filo de la muelisto miris, ke la virkato tiel parolis, sed ĉar ĝuste preteriris la ŝuisto, li vokis lin internen kaj petis lin, ke li almezuru je la virkato paron da botoj. Kiam ili pretis, la virkato surmetis ilin, prenis sakon, plenigis la fundon de ĝi per greneroj, sed supre ĝi kunligis ĝin per fermtirebla ŝnuro. Poste ĝi ĵetis la sakon sur la dorson kaj iris sur du kruroj kiel homo el la pordo.

Tiam regis reĝo en la lando, kiu volonte manĝis perdrikojn. Sed estis granda bezono je ili, ĉar neniuj kapteblis. La tuta arbaro estis plena de ili, sed ili kondutis tiel timeme, ke neniu ĉasisto renkontis ilin. Tion sciis la virkato kaj pensis, ke ĝi faros tion pli bona. Kiam ĝi alvenis en la arbaro, ĝi malfermis la sakon kaj disŝutis la grenerojn, sed la ŝnuron ĝi metis sur herbojn kaj tiris ŝnurfinaĵon trans heĝon. Poste ĝi kaŝis sin mem, ŝteliradis tien kaj tien kaj embuskis. La perdrikoj baldaŭ alkuris, trovis la grenerojn kaj unu post la alia kelkaj el ili saltis en la sakon. Kiam sufiĉe da ili estis en la sako, la virkato fermtiris la sakon per la ŝnuro, kuris tien kaj mortigis la perdrikojn per tordado de la koloj. Tiam ĝi ĵetis la sakon sur la dorson kaj iris rekte al la kastelo de la reĝo.

Gardisto vokis : „Haltu ! Kien ?“

„Al la reĝo“, respondis la virkato mallonge.

„Ĉu vi estas freneza ? Virkato al la reĝo, ĉu ?“

„Permesu ĝin“, diris alia gardisto, „la reĝo ja ofte enuas, eble la virkato kun siaj murmurado kaj ronronado plezurigos la reĝon.“

Kiam la virkato alvenis antaŭ la rego, ĝi faris riverencon kaj diris : „Mia mastro, la grafo“, ĝi diris longan kaj noblan nomon, „rekomendas sin al Lia Reĝa Moŝto kaj sendas al vi perdrikojn, kiujn li ĵus kaptis per maŝoj.“

La reĝo ekmiris pri la belaj grasaj perdrikoj, pro ĝojo li preskaŭ krevis kaj ordonis meti en la sakon de la virkato tiom da oro el la trezorejo, kiom ĝi povas porti. „Portu tion al via mastro kaj transdonu mian multoblan dankon al li por ties donaco.“

La malriĉa kaj kompatinda filo de la muelisto sidis hejme ĉe la fenestro, apogis la kapon sur manon kaj pensis, ke li donis sian lastan por la botoj de la virkato, sed, ke tiu certe ne alportos ion eksterordinaran. En tiu momento la virkato enpaŝis, ĵetis la sakon de la dorso, malfermis la ŝnuron de ĝi kaj ŝutis la oron antaŭ la muelistan filon : „Jen iom antaŭ la botojn, la reĝo ankaŭ salutas vin kaj tre dankas al vi.“

La muelistofilo ĝoĵis pri la riĉo, sen kompreni, kiel tio okazis. Sed la virkato, demetante siajn botojn, rakontis ĉion al li. Poste ĝi diris : „Kvankam vi nun havas sufiĉe da mono, ĝi tamen ankoraŭ ne estu ĉio. Morgaŭ mi ree surmetos la botojn. Vi fariĝu ankoraŭ pli riĉa. Mi ankaŭ diris al la reĝo, ke vi estas grafo.“

Je la alia tago la virkato, kiel ĝi diris, kun siaj bonaj botoj, ree ĉasis kaj portis riĉan predon al la reĝo. Tiel tio iris ĉiutage, kaj la virkato ĉiutage portis oron hejmen, kaj fariĝis pli ŝatata ol ĉiuj ĉe la reĝo, tiel, ke ĝi rajtis eniri kaj eliri laŭplaĉe kaj ĉie vagadi en la kastelo. Iam la virkato staris en la kuirejo de la reĝo ĉe la forno kaj varmigis sin. Jen alvenis la kaleŝisto kaj sakris : „Mi dezirus la reĝon kaj la princidinon ĉe la ekzekutisto ! Mi volis iri en gastejon kaj foje trinki kaj ludi kartojn ; sed jen mi promene veturigu ilin ĉe la lago.“

Kiam la virkato aŭskultis tion, ĝi ŝteliris hejmen kaj diris al sia mastro : „Se vi volas fariĝi riĉa kaj grafo, tiukaze iru kun mi al la lago kaj banu vin en ĝi.“ La muelistofilo ne sciis, kion diri. Tial li obeis al la virkato kaj iris kun ĝi, li demetis ĉiujn vestaĵojn kaj saltis nuda en la akvon. Sed la virkato prenis liajn vestojn, forportis kaj kaŝis ilin. Apenaŭĝi estis preta, alveturis jam la reĝo. La virkato tuj komencis kordisŝire lamenti : „Ve ! Plejfavora reĝo ! Mia mastro banis sin ĉi tie en la lago, jen alvenis ŝtelisto kaj ŝtelis liajn vestojn, kiuj kuŝis sur la bordo. Nun la sinjoro grafo, mia mastro, estas en la akvo kaj ne povas eliri. Kaj se li restados pli longtempe tie, li malvarmumiĝos kaj mortos.“ Kiam la reĝo tion aŭdis, li ordonis halti kaj unu el liaj servistoj devis rapidegi reen kaj alporti vestojn de la reĝo. La grafo surmetis la plej pompajn vestojn, kaj ĉar la reĝo tre ŝatis lin pro la perdrikoj, li devis sidiĝi al la reĝo en la kaleŝon. Ankaŭ la princidino ne ĝenis sin pro tio, ĉar la grafo estis juna kaj bela, kaj li plaĉis al ŝi. Sed la virkato antaŭiris kaj atingis grandan herbejon, kie estis pli ol cent homoj, kiuj faris fojnon.

„Al kiu apartenas la herbejo, homoj ?“ demandis la virkato.

„Al la granda sorĉisto.“

„Aŭskultu, nun tuj la reĝo preterveturos, kaj, se li demandos, al kiu apartenas la herbejo, tiukaze vi respondu al la reĝo : al la grafo, kaj se vi ne faros tion, oni vin ĉiujn mortbatos.“ Poste la virkato iris plu kaj atingis grandan grenan kampon, tian grandan, ke neniu povus transrigardi ĝin. Tie staris pli ol ducent homoj kaj tranĉis la grenon.

„Al kiu apartenas la greno, homoj ?“

„Al la sorĉisto.“„Aŭskultu, homoj, nun tuj la reĝo preterveturos,se li demandos : al kiu apartenas la greno, tiukaze respondu : „Al la grafo ; kaj se vi ne faros tion, oni vin ĉiujn mortbatos.“

Finine la virkato venis al mirinde bela arbaro, tie staris pli ol tricent homoj, kiuj dehakis la grandajn kverkojn kaj faris lignon el ĝi.

„Al kiu apartenas la arbaro, homoj ?“

„Al la sorĉisto.“

„Aŭskultu, nun tuj la reĝo preterveturos, kaj, se li demandos, al kiu apartenas la arbaro, tiukaze vi respondu al la reĝo : al la grafo, kaj se vi ne faros tion, oni vin ĉiujn mortigos.“

La virkato iris ankoraŭ plu ; la homoj ĉiuj postrigardis ĝin, kaj ĉar ĝi aspektis tiel stranga kaj kiel homo iris kun botoj, ili timis ĝin. Baldaŭĝi atingis la kastelon de la sorĉisto, enpaŝis aŭdace kaj antaŭ lin. La sorĉisto rigardis lin malestime kaj demandis, kion li deziras. La virkato riverencis kaj diris : „Mi aŭdis, ke vi povas enscorĉi vin en ĉiun beston laŭ via plaĉo ; se temas pri hundo, vulpo aŭ lupo, tiukaze mi povas imagi tion. Sed, se temas pri elefanto, jen tio ŝajnas al mi tute neebla, kaj tial mi venis por vidi ĝin mem.“

La sorĉisto diris fiera : „Tio estas bagatelo por mi“, kaj en la sama momento li jam ŝanĝiĝis en elefanton.

„Tio estas grandioza, sed ĉu ankaŭ en leonon ?“

„Ankaŭ tio estas bagatelo“, diris la sorĉisto kaj staris kiel leono antaŭ la virkato.

La virkato ŝajnigis sin timigita kaj vokis : „Tio estas nekredebla kaj senprecedenca, tian mi eĉ en sonĝo ne imagis en miaj pensoj ; sed eĉ pli ol ĉio ĉi estus tio, se vi povus ŝanĝiĝi ankaŭ en malgrandan beston tian, kian muson. Vi certe pli kapablas ol kiu ajn sorĉisto en la mondo, sed tio certe ne sukcesos al vi.“

La sorĉisto fariĝis tute afabla de la dolĉaj vortoj kaj diris : „Ho, jes, kara kateto, ankaŭ tion mi kapablas“, kaj saltadis kiel muso en la ĉambro. La virkato persekutis la muson, kaptis ĝin per salto kaj voris ĝin.

La reĝo kun la grafo kaj la princidino promene veturis plu kaj venis al la granda herbejo.

„Al kiu apartenas la fojno ?“ demandis la reĝo.

„Al la sinjoro grafo“, vokis ĉiuj, tiel, kiel la virkato ordonis al ili.

„Vi havas ĉi tie belan pecon da tero, sinjoro grafo“, li diris. Poste ili atingis grandan grenan kampon. „Al kiu apartenas la greno, homoj ?“

Al la sinjoro grafo.“

„Ha, sinjoro grafo, grandaj belaj terposedaĵoj !“

Poste ili atingis la arbaron : „Al kiu apartenas la ligno, homoj ?“

„Al la grafo.“

La reĝo miris eĉ pli kaj diris : „Vi devas esti riĉa viro, sinjoro grafo, mi pensas, ke mi ne havas tian mirindan arbaron.“

Finfine ili atingis la kastelon. La virkato staris supre ĉe la ŝtuparo, kaj kiam la kaleŝo malsupre haltis, li saltis malsupren, malfermis la pordeton de la kaleŝo kaj diris : „Lia Reĝa Moŝto, vi alvenis ĉi tie en la kastelo de mia mastro, la sinjoro grafo, kiun tiu honoro feliĉigos dum sia tuta plua vivo.“

La reĝo eliris kaj miris pri la mirinde bela konstruaĵo, kiu estis preskaŭ pli granda kaj pli bela ol kastelo lia. La grafo kondukis la princidinon supren en la grandan salonon, kiu tute briltremis pro oro kaj juveloj.

Jen la princidino estis promesita al la grafo , kaj kiam la reĝo mortis, fariĝis la grafo la reĝo, sed la virkato kun la botoj fariĝis unua ministro.


tradukis Donjo & Cezar laŭ la unua eldono de la fabelo, Jacobo kaj Vilhelmo Grimm, Infan-kaj domfabeloj ,Berlino 1812/15, du volumoj, unua volumo, p.147-155


PS :

Ligoj : PDF

kun grandiozaj ilustraĵoj !

Fonto


Brüder Grimm
Der gestiefelte Kater

33.Vol1

Ein Müller hatte drei Söhne, seine Mühle, einen Esel und einen Kater ; die Söhne mußten mahlen, der Esel Getreide holen und Mehl forttragen und die Katz die Mäuse wegfangen. Als der Müller starb, theilten sich die drei Söhne in die Erbschaft, der ältste bekam die Mühle, der zweite den Esel, der dritte den Kater, weiter blieb nichts für ihn übrig. Da war er traurig und sprach zu sich selbst : »ich hab es doch am allerschlimmsten kriegt, mein ältster Bruder kann mahlen, mein zweiter kann auf seinem Esel reiten, was kann ich mit dem Kater anfangen ? laß ich mir ein paar Pelzhandschuhe aus seinem Fell machen, so ists vorbei.«»Hör, fing der Kater an, der alles verstanden hatte, was er gesagt, du brauchst mich nicht zu tödten, um ein paar schlechte Handschuh aus meinem Pelz zu kriegen, laß mir nur ein paar Stiefel machen, daß ich ausgehen kann und mich unter den Leuten sehen lassen, dann soll dir bald geholfen seyn.« Der Müllerssohn verwunderte sich, daß der Kater so sprach, weil aber eben der Schuster vorbeiging, rief er ihn herein und ließ ihm ein paar Stiefel anmessen. Als sie fertig waren, zog sie der Kater an, nahm einen Sack, machte den Boden desselben voll Korn, oben aber eine Schnur daran, womit man ihn zuziehen konnte, dann warf er ihn über den Rücken und ging auf zwei Beinen, wie ein Mensch, zur Thür hinaus.

[149] Dazumal regierte ein König in dem Land, der aß die Rebhühner so gern : es war aber eine Noth, daß keine zu kriegen waren. Der ganze Wald war voll, aber sie waren so scheu, daß kein Jäger sie erreichen konnte. Das wußte der Kater und gedacht seine Sache besser zu machen ; als er in den Wald kam, thät er den Sack auf, breitete das Korn auseinander, die Schnur aber legte er ins Gras und leitete sie hinter eine Hecke. Da versteckte er sich selber, schlich herum und lauerte. Die Rebhühner kamen bald gelaufen, fanden das Korn und eins nach dem andern hüpfte in den Sack hinein. Als eine gute Anzahl darin war, zog der Kater den Strick zu, lief herzu und drehte ihnen den Hals um ; dann warf er den Sack auf den Rücken und ging geradeswegs nach des Königs Schloß. Die Wache rief : »halt ! wohin.«–»Zu dem König,« antwortete der Kater kurzweg. –»Bist du toll, ein Kater zum König ?«–»Laß ihn nur gehen, sagte ein anderer, der König hat doch oft lange Weil, vielleicht macht ihm der Kater mit seinem Brummen und Spinnen Vergnügen.« Als der Kater vor den König kam, machte er einen Reverenz und sagte : »mein Herr, der Graf, dabei nannte er einen langen und vornehmen Namen, läßt sich dem Herrn König empfehlen und schickt ihm hier Rebhühner, die er eben in [150] Schlingen gefangen hat.« Der König erstaunte über die schönen fetten Rebhühner, wußte sich vor Freude nicht zu lassen, und befahl dem Kater so viel Gold aus der Schatzkammer in den Sack zu thun, als er tragen könne : »das bring deinem Herrn und dank ihm noch vielmal für sein Geschenk.«

Der arme Müllerssohn aber saß zu Haus am Fenster, stützte den Kopf auf die Hand und dachte, daß er nun sein letztes für die Stiefeln des Katers weggegeben, und was werde ihm der großes dafür bringen können. Da trat der Kater herein, warf den Sack vom Rücken, schnürte ihn auf und schüttete das Gold vor den Müller hin : »da hast du etwas vor die Stiefeln, der König läßt dich auch grüßen und dir viel Dank sagen.« Der Müller war froh über den Reichthum, ohne daß er noch recht begreifen konnte, wie es zugegangen war. Der Kater aber, während er seine Stiefel auszog, erzählte ihm alles, dann sagte er : »du hast zwar jetzt Geld genug, aber dabei soll es nicht bleiben, morgen zieh ich meine Stiefel wieder an, du sollst noch reicher werden, dem König hab ich auch gesagt, daß du ein Graf bist.« Am andern Tag ging der Kater, wie er gesagt hatte, wohl gestiefelt wieder auf die Jagd, und brachte dem König einen reichen Fang. So ging es alle Tage, und der Kater brachte alle Tage Gold heim, und ward so beliebt wie einer bei dem König, daß er aus- und eingehen durfte und im Schloß herumstreichen, wo er wollte. Einmal stand der Kater in der Küche des Königs beim Heerd und wärmte sich, da kam der Kutscher und fluchte : »ich wünsch' der König mit der Prinzessin wär beim Henker ! ich wollt ins Wirthshaus gehen und einmal trinken und Karte spielen, da soll ich sie spazieren fahren an den See.« Wie der Kater das hörte, schlich er nach Haus und sagte zu seinem Herrn : »wenn du willst ein Graf und reich werden, so komm mit mir hinaus an den See und bad dich darin.« Der Müller wußte nicht, was er dazu sagen sollte, doch folgte er dem Kater, ging mit ihm, zog sich splinternackend aus und sprang ins Wasser. Der Kater aber nahm seine Kleider, trug sie fort und versteckte sie. Kaum war er damit fertig, da kam der König dahergefahren ; der Kater fing sogleich an, erbärmlich zu lamentiren : »ach ! allergnädigster König ! mein Herr, der hat sich hier im See gebadet, da ist ein Dieb gekommen und hat ihm die Kleider gestohlen, die am Ufer lagen, nun ist der Herr Graf im Wasser und kann nicht heraus, und wenn er länger darin bleibt wird er sich verkälten und sterben.« Wie der König das hörte, ließ er Halt machen und einer von seinen Leuten mußte zurückjagen und von des Königs Kleidern holen. Der Herr Graf zog die prächtigsten Kleider an, und weil ihm ohnehin der König wegen der Rebhüner, die er meinte von ihm empfangen zu haben, gewogen war, so mußte er sich zu ihm in die Kutsche setzen. Die Prinzessin war auch nicht bös darüber, denn der Graf war jung und schön, und er gefiel ihr recht gut.

Der Kater aber war vorausgegangen und zu einer großen Wiese gekommen, wo über hundert Leute waren und Heu machten. »Wem ist die Wiese, ihr Leute ?« fragte der Kater. –»Dem großen Zauberer.«–»Hört, jetzt wird der König bald vorbeifahren, wenn der fragt, wem die Wiese gehört, so antwortet : dem Grafen ; und wenn ihr das nicht thut, so werdet ihr alle todtgeschlagen.«– Darauf ging der Kater weiter und kam an ein Kornfeld, so groß, daß es niemand übersehen konnte, da standen mehr als zweihundert Leute und schnitten das Korn. »Wem ist das Korn ihr Leute ?«–»Dem Zauberer.« Hört, jetzt wird der König vorbeifahren, wenn er frägt, wem das Korn gehört, so antwortet : »dem Grafen ; und wenn ihr das nicht thut, so werdet ihr alle todtgeschlagen.«– Endlich kam der Kater an einen prächtigen Wald, da standen mehr als dreihundert Leute, fällten die großen Eichen und machten Holz. –»Wem ist der Wald, ihr Leute ?«–»Dem Zauberer.«–»Hört, jetzt wird der König vorbeifahren, wenn er frägt, wem der Wald gehört, so antwortet : dem Grafen ; und wenn ihr das nicht thut, so werdet ihr alle umgebracht.« Der Kater ging noch weiter, die Leute sahen ihm alle nach und weil er so wunderlich aussah, und wie ein Mensch im Stiefeln daherging, fürchteten sie sich vor ihm. Er kam bald an des Zauberers Schloß, trat kecklich hinein und vor ihn hin. Der Zauberer sah ihn verächtlich an, und fragte ihn, was er wolle. Der Kater machte einen Reverenz und sagte : »ich habe gehört, daß du in jedes Thier nach deinem Gefallen dich verwandeln könntest ; was einen Hund, Fuchs oder auch Wolf betrifft, da will ich es wohl glauben, aber von einem Elephant, das scheint mir ganz unmöglich, und deshalb bin ich gekommen und mich selbst zu überzeugen.« Der Zauberer sagte stolz : »das ist mir eine Kleinigkeit,« und war in dem Augenblick in einen Elephant verwandelt ; »das ist viel, aber auch in einen Löwen ?«–»Das ist auch nichts,« sagte der Zauberer und stand als ein Löwe vor dem Kater. Der Kater stellte sich erschrocken und rief : »das ist unglaublich und unerhört, dergleichen hätt' ich mir nicht im Traume in die Gedanken kommen lassen ; aber noch mehr, als alles andere, wär es, wenn du dich auch in ein so kleines Thier, wie eine Maus ist, verwandeln könntest, du kannst gewiß mehr, als irgend ein Zauberer auf der Welt, aber das wird dir doch zu hoch seyn.« Der Zauberer ward ganz freundlich von den süßen Worten und sagte : »o ja, liebes Kätzchen, das kann ich auch« und sprang als eine Maus im Zimmer herum. Der Kater war hinter ihm her, fing die Maus mit einem Sprung und fraß sie auf.

Der König aber war mit dem Grafen und der Prinzessin weiter spatzieren gefahren, und kam zu der großen Wiese. »Wem gehört das Heu ?« fragte der König –»dem Herrn Grafen«– riefen alle, wie der Kater ihnen befohlen hatte. –»Ihr habt da ein schön Stück Land, Herr Graf,« sagte er. Darnach kamen sie an das große Kornfeld. »Wem gehört das Korn, ihr Leute ?«–»Dem Herrn Grafen.«–»Ei ! Herr Graf ! große, schöne Ländereien !«– Darauf zu dem Wald : »wem gehört das Holz, ihr Leute ?«–»Dem Herrn Grafen.«– Der König verwunderte sich noch mehr und sagte : »Ihr müßt ein reicher Mann seyn, Herr Graf, ich glaube nicht, daß ich einen so prächtigen Wald habe.« Endlich kamen sie an das Schloß, der Kater stand oben an der Treppe, und als der Wagen unten hielt, sprang er herab, machte die Thüre auf und sagte : »Herr König, Ihr gelangt hier in das Schloß meines Herrn, des Grafen, den diese Ehre für sein Lebtag glücklich machen wird.« Der König stieg aus und verwunderte sich über das prächtige Gebäude, das fast größer und schöner war, als sein Schloß ; der Graf aber führte die Prinzessin die Treppe hinauf in den Saal, der ganz von Gold und Edelsteinen flimmerte.

Da ward die Prinzessin mit dem Grafen versprochen, und als der König starb, ward er König, der gestiefelte Kater aber erster Minister.


Quelle

Jacob und Wilhelm Grimm, Kinder-und Hausmärchen, Berlin 1812/15, 2 Bände, 1 Band S. 147-155


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330