ESTAS CIKLOFINO, VERA erao-ŝanĝo kiun anoncas tiu prezidant-elekto. La tuta Eŭropo, pro la gravaj demanoj kiuj koncernas ĝian estontecon, sekvas atente la okazantajn rivalbatalojn. Ĉu la eminentulo - ĉiukaze nova -, kiu gajnos la elekton de majo, sukcesos restarigi konfidon, mildigi la tensiojn inter la komunumoj kaj relanĉi la debaton kun la Eŭropa Unio ? Ni parolas kompreneble pri Turkio, kiu, meze de violentaj manifestacioj kaj alfrontiĝoj, elektos komence de majo, por sep jaroj, sian novan prezidanton, kiu devas ekofici la 16-an de la monato.
Precipe honoraj, la funkcioj de la turka prezidanto - nun s-ro Ahmet Necdet Sezer - donas al li la potencon nomumi la juĝistojn, la universitatajn rektorojn, la ĉefstabestron de la armeoj kaj dissolvi la parlamenton. Li ne estas elektata per ĝenerala voĉdonado, sed de la deputitoj. Nu, la parlamento estas dominata (tricent kvindek kvar seĝoj el kvincent kvindek) de la Partio de Justo kaj Disvolvado (AKP) de la ĉefministro Recep Tayyip Erdogan, 53-jara, kiu gvidas la registaron de pli ol kvar jaroj, kaj tre populara pro la bona funkciado de la ekonomio. [1] Estas do tute nature la kandidato de la AKP, la ministro pri eksterlandaj aferoj Abdullah Gül, kiu devus esti elektota.
Kie do estas la problemo ? Dum la AKP difinas sin kiel konservativan kaj demokratian partion, ligitan al la laika konstitucio starigita en 1922 de Mustafa Kemal Atatürk, la fondinto de la moderna Turkio, liaj kontraŭuloj konsideras lin antaŭĉio "islamisto" kaj timas ke prezidanto devena el la politika islamo forŝovos la laikecon. La ĵusan 14-an de aprilo, en Ankaro, unu el la plej grandaj manifestacioj kiujn Turkio iam ajn spertis, kunvenigis plurcent milojn da homoj por kontraŭstari eventualan kandidatiĝon de la ĉefministro. La armeo, kies ombro ne ĉesis ŝvebi super la elektokampanjo, multigis la avertojn kaj akuzis la AKP pri kaŝita islamisma agendo. Tion s-ro Erdogan dementis.
EN REALO, PAĜO turniĝas. La militistoj bone sentas ke sonas la finhoro de la kuratelo en kiu ili tenas la landon. Ili tamen faras - aparte ekde kiam, en aŭgusto 2006, la generalo Yasar Büyükanit venis al la kapo de la armeo - naciisman ĉantaĝon bazante sin ofte sur la artikolon 301 de la turka punleĝaro. [2] La militistoj akrigis la tonon fronte al la "regionaj minacoj". Ili pensas pri Al-Kajdo kaj ties teroristaj retoj, kaj al Irano kaj ĝia atomprojekto. Sed antaŭĉio al la "separatisma danĝero". Ili akuzas la aŭtoritatojn de la iraka Kurdio doni logistikan subtenon al proksimume kvin mil batalantoj de la Partio de la Laboristoj de Kurdio (PKK), kiuj reaktivigis la gerilon en la zonoj de la Iraka landlimo. Kaj ili kontraŭas la aligon de la urbo Kirkuko (Irako), kun ties riĉaj petrolkuŝejoj, al la iraka Kurdio pretekstante ke ekzistas en tiu urbo turkmena malplimulto.
Tiu kresko de ŝovinismo helpis la revenon de la malnovaj demonoj kaj ne estas sen rilato al la murdo, lastan januaron, de la turk-armena ĵurnalisto Hrant Drink, aŭ al la ekziliĝo de la verkisto Orhan Pamuk, la ĵusa Nobel-premiito pri literaturo. La laika dekstro kaj la naciismaj militistoj kiuj regas la landon de ok jardekoj estas nun feroce antieŭropaj. Kvazaŭ ili sentus ke aliĝo al Eŭropo kondukus ilin al perdo de iliaj prerogativoj kaj privilegioj. La prezidanteco de la respubliko estas unu el iliaj lastaj bastionoj. Estas tempo akcepti la alternadon. La vera demokratiigo de Turkio estas je tiu prezo.
Ignacio RAMONET.