Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

La studentoj sentas facilan venton

$
0
0

BERLINO, iun printempan ĵaŭdon, iomete antaŭ la 18-a horo. La studentoj forrapidas el la instruĉambroj de la berlina Humboldt-Universitato, la kapon plena de la lastaj prelegoj de la tago kaj pensante pri la venontajn ekzamenojn. Nur en la ĉambro 1103 en la unua etaĝo restas ankoraŭ grupeto da junuloj kun ruĝaj flugfolioj en la manoj, kun la titolo „Venezuelo : ĉu socialismo de la 21-a jarcento ?” Post kelkaj minutoj Andrej Holm, socisciencisto de ilia universitato, montros dokumentfilmon pri la nova memorganiziĝo en la mizerkvartalo de Karakaso. Sed nun ili demandas sin : Ĉu entute iu volas vidi la filmon ? Aŭ kiom da studentoj legis la ruĝajn flugfoliojn, de pluraj tagoj dismetitajn en la seminarĉambroj kaj manĝejoj ?

La junuloj kun la flugfolioj apartenas al la „Socialisma-Demokratia Studant-Unuiĝo” [1] (SDS), organizaĵo malnova kaj samtempe junega. Malnova, ĉar jam la studentaj aktivuloj de la ribeloj de 1968 fondis SDS, kiu poste dissplitiĝis en sennombrajn grupetojn. Junega, ĉar la SDS ekzistas ree ekde majo 2007 - fondita en la movado de la partio „Die Linke” [„La Maldekstro”] kiel memstara unuiĝo de maldekstraj studantoj. „Ni ekzistas eĉ ne unu jaron”, entuziasmas la 28-jara afergvidanto Luigi Wolf, „sed kion ni en tiu tempo realigis estas fenomena”.

En tiuj ĉi minutoj tuj antaŭ la 18-a horo leviĝas tamen ankaŭ por Luigi Wolf la demando, ĉu la fenomeno efikas. Ĉu la studentoj de Berlino vere notis ke mito de la 1968-a generacio nun pleniĝas per nova vivo. Tri tagojn antaŭe, al la interna kunsido de la SDS-grupo de la Humboldt-universitato, venis nur dek-unu membroj, ankaŭ ili stresitaj de la venontaj ekzamenoj kaj plenaj de duboj, ĉu la filmo pri Venezuelo povas veki la intereson de la kolegoj. Cetere iu estis deŝirinta iliajn afiŝojn kiujn ili estis gluintaj laŭlonge de la urba fervojlinio, kaj nur unu sola gazeto estis prezentinta indikon al la filmprezento. Tamen ili nun jam pendigas littukon kun la surpentrita slogano antaŭ la tabulon de la lekcisalono 1103 : „Viva la revolución bolivariana !”

Kiom ajn impresa povas esti la renaskiĝo de la SDS, ankaŭ en studentaj rondoj la revigliĝo de la germana maldekstro ne okazas sen kontraŭdiroj. Ankaŭĉi tie, iuj preferus tuj kaj senkondiĉe alkroĉiĝi al la baskoj de la „Die Linke”, reduktante la SDS al la statuso de simpla student-organizaĵo sub ordono de la gepatra partio, kaj, kiel tia, bone provizata per subvencioj. Aliaj - antifaŝistoj, anarĥiistoj, junuloj ĝenerale konataj pro sia sinteno kontraŭĉia organizo, postulas totalan sendependecon kaj samtempe sentas la fascinon de nova erao, en kiu maldekstra politiko jam ne odoras arĥaisme sed male fariĝis interesa.

Subite malfermiĝas la pordoj, kaj ili alfluas de ĉie : sudamerikanoj, gejunuloj kun palestina kaptuko, studentoj de la Humboldt-universitato kaj de aliaj berlinaj universitatoj. Salono 1103, kiu unue aspektis minace grandega, fariĝas kvazaŭ eta kinejsaloneto. Fine kunpremiĝas pli ol 100 interesitoj, kiam Andrej Holm klarigas, kiel en Venezuelo funkcias la helpo al memhelpo, kiel apatiaj homoj en la plej mizeraj domaĉoj de Karakaso subite regajnas iom da vivoĝojo, ĉar la registaro konfidas ilin. La entuziasmo kiun vekas la filmo gajnas la spektantojn, ankaŭ la SDS-aktivulojn, de kiuj pluraj baldaŭ vojaĝos al Venezuelo.

ERNESTO, 21-jara, konstatas plezure ke lia grupo sukcesas iom post iom „venigi la studentojn”. Dum la lastaj voĉdonadoj por la studenta parlamento li kaj liaj kunuloj akiris 10 elcentojn de la voĉoj, la plej bonan rezulton atingis la SDS 100 kilometrojn oriente ĉe la universitato de Frankfurto ĉe Odro kun 21 elcentoj. La malfaciloj de la komencaj tagoj ŝajnas malproksimaj, kiam pluraj membroj de la tiama partio PDS forlasis la grupon, ĉar kunlaboris ankaŭ trockistoj, kaj kiam aliflanke antifaŝistoj kaj aŭtonomuloj restis flanke, ĉar la SDS, laŭ ili, estis tro proksima de la partio ! „Ekde la vintra semestro 2007/2008 revenis trankvilo”, diras Ernesto, eĉ la parti-skeptikuloj „intertempe ĝojas pri la voĉdonaj sukcesoj de Die Linke”.

ILI HAVAS GRANDAJN PROJEKTOJN, la aktivuloj de la SDS, kaj ekde la vespero pri Venezuelo ili sentas facilan venton. Certe, nur ses eŭroj trovas la vojon en la memfaritan lignan dometon kiun ili metis tien por kolekti donacojn por la multekosta vojaĝo al Venezuelo. Sed la listoj, kiuj cirkulis jam dum la diskuto pri Hugo Chávez kaj lia politiko, pleniĝas de nomoj de interesitoj. La SDS-grupo ĉe la Humboldt-universitato kreskas, ankaŭ la aliaj - intertempe preskaŭ 70 altlernejaj grupoj - kreskas. Kaj tamen neniu povas diri, kiom da membroj havas la SDS, ĉar ĝis nun ne estas findiskutita ĉu oni transiru de la bazdemokratia principo de grupa aneco al individua aneco. Oskar, 20-jara, estas skeptika : „Mi volas resti memstara, mi timas ke alie ni perdos la diversecon en la grupo.”

Por la afergvidanto Luigi Wolf tiu debato estas ja grava, sed pli gravas por li la agadoj de lia organizaĵo ĉe la bazo. Unuafoje post jardekoj ekde la venonta aŭtuno oni proponas ree en la universitatoj de Germanio legorondojn por la „Kapitalo” de Karlo Markso [2] - de la SDS. Kaj jam en majo ili atendas en Berlino almenaŭ 500 partoprenantojn en sia tritaga kongreso „La 40 jaroj de 1968”. La slogano sur la flugfolio, kiun ili disdonas fine de la Venezuelo-vespero, havas ion furioze optimisman : „La lastan batalon gajnos ni”.

Peter LINDEN.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330