ĈU LA TEMPO ne urĝas por moraligi la kapitalismon ? Dum la plej akra momento de la krizo, tiu demando estis farita de niaj gvidantoj, kun s-ro Nicolas Sarkozy ĉe la pinto, do de tiuj mem kiuj antaŭe dediĉis sin al senpripensa apologio de la liberalismo supozata reprezenti la „finon (feliĉan) de la historio”. La demando, formulita tiel, estas trukita : se necesas moraligi ĝin, tio signifas ke la kapitalismo estas malmorala ; se oni povas moraligi ĝin, tio signifas ke ĝi ne estas imanente malmorala en siaj strukturoj. Temas nur pri ĝiaj ekscesoj. Nu, la malmoraleco konsistigas esencon de kapitalismo, kontraste al la koncepto kiu pretendas, ke ekonomio estas realaĵo ekster la moralo.
La ultraliberala ekonomikisto Friedrich Hayek esprimis tiun obĵeton en la 20-a jarcento [1] : nur individua konduto estas, laŭ li, kvalifikebla kiel justa aŭ maljusta ‒ tio ne povas koncerni socian sistemon kiu, kiel tia, estis volita de neniu. Tio kondukas Hayek-on malagnoski la koncepton de „socia justeco” mem, kiun li deklaris absurda, ĉar ĝi juĝas ion kio ne juĝeblas : „Ne ekzistas kriterio per kiu ni povus malkovri kio estas ‘socie maljusta', ĉar ne ekzistas subjekto kiu tiun maljustaĵon povus fari” [2], skribas li ekzemple. Li vidas en tio eĉ restaĵon de antropomorfismo kiu projekcias homajn intencojn sur nehoman realaĵon ; tiu antropomorfismo animas, laŭ li, la socialisman tendencon kaj ties pretendon redistribui juste la riĉaĵon kaj la rimedojn produkti ĝin. La koncepto de Hayek kondukas do al kompleta senmoraleco en la kampo de la ekonomia organizo de la socio, eĉ al formo de cinikeco kiu donas al si apriore la rimedojn por maski la malbonon kiun ĝi nutras, ĉar ĝi teorie neas ĝin per tio ke ĝi deprenas de ĝi ĉian intelektan bazon. [3]
Tiu tezo ĵus trovis novan junecon danke al André Comte-Sponville en lia libro Ĉu la kapitalismo estas morala ? [4], kies sukceso en la komunikiloj, eĉ kvankam ĝia enhavo estas taŭzita de la krizo, montras bone la forton de la liberala ideologio. Ĝi distingas, en la socia vivo, la sciencan-teĥnikan ordon, la juran-politikan ordon, la moralan ordon kaj la la etikan ordon (kiun ĝi difinas per la amo), kaj metas la ekonomion en la unuan ; "La moralo tute ne estas kriterio por priskribi aŭ por klarigi ian ajn procezon kiu okazas en tiu unua ordo. Tio koncernas speciale la ekonomion, kiu estas parto de ĝi", asertas li. [5] Cinikeco koncerne politikon
LA MORALO aperas do en ekstera pozicio, ĉar la kapitalismo troviĝas ekster ties kampo : nek morala nek malmorala, sed senmorala. Ne ke la moralo tute ne povus interveni tie ‒ jam neniu troveblas por subteni tiom radikalan pozicion. Sed ĝi povas tion nur marĝene, tra la politiko kaj la juro, por mildigi ĝiajn malbonfarojn, sen povi nek, ĉefe, devi forigi iliajn kaŭzojn. Krome, ĉar neniu subjekto agas en la ekonomiaj procezoj, oni ne rajtas juĝi ilin nome de normoj kiuj aplikeblas nur al subjektivaj agoj : adiaŭ la ideo ke ekzistus morala signifo de la sociaj justeco aŭ maljusteco, kaj devo modifi la ekonomion se ĝi ne respondas al la kriterioj de justeco. La kapitalismo povas esti maljusta, rekonas li tamen, kiel la naturo en la distribuado de la talentoj inter la homoj, sed certe ne malmorala, kaj do oni devas ne fundamente ŝanĝi ĝin. [6]
Tia retoriko ne nur kontribuas senkulpigi la kapitalismon je la konsiderindaj detruoj kiujn ni havas antaŭ la okuloj ‒ kaj do ideologie pravigi ĝin ‒, sed ĝi nutras ĝeneraligitan cinikecon koncerne la politikon, al kiu ĝi neas ĉian fortan moralan ambicion. Ĝia pravigo baziĝas sur grava eraro, perfekte videbla ĉe Comte-Sponville kaj kiu troviĝas ĉe ĉiuj apogantoj de la kapitalismo : la integradon de la kapitalismo en la ordon de scienco kaj teĥniko, kiuj efektive estas morale neŭtralaj. Tio signifas forgesi tion kio fundamente disigas ilin.
La scienco kaj la teĥniko (al kiuj la ekonomio estas evidente ligita) estas nur rimedoj kaj juĝebla estas nur ilia socia uzado. Ekzemple, nova teĥniko de produktado, kiu altigas la produktivon de la laboro, ne estas mem portanto de senlaboreco kaj do malbona ; male, ĝi ebligas mallongigi la labortempon kaj do la penadon de la homoj : oni povas produkti la saman kvanton en malpli da horoj, kun la samaj laboristoj ; aŭĝi donas la eblecon pli bone pagi la salajrulojn, danke al la gajno je produktivo. Ĝia valoro kuŝas do en la uzado kiun oni faras de ĝi.
Aliflanke ‒ kaj tio estas la granda merito de Karlo Markso, tiu granda forgesito de la oficialaj ekonomiaj teorioj ĝis la lasta krizo ‒, la ekonomio konsistas el praktikoj per kiuj certaj homoj (la kapitalistoj) kondutas en certa maniero al aliaj homoj (la laboristoj kaj salajruloj ĝenerale) ‒ ekspluatante ilin, trudante al ili inferajn laborritmojn, maldungante ilin sub preteksto de konkurencivo, aŭ kontraŭmetante ilin reciproke per kulturo de la rezulto aŭ de novaj reguloj de mastrumado pri kiuj oni scias kiom ili kreas ĉe la laboro suferon vere neelteneblan. [7]
Ĉio ĉi ne koncernas la teĥnikon aŭ la sciencon, sed socian praktikon kiu organizas la laboron, kiu estas volita tia surbaze de komercaj celoj (la profito) kaj kiu elmetiĝas do laŭdifine al la morala juĝo : praktiko humana aŭ praktika malhumana, praktiko morala aŭ praktiko malmorala. Markso klare komprenis tion kiam li asertis ke „la politika ekonomio ne estas la teĥnologio”. [8]
Pli larĝe ‒ĉar ĉi tie temas pri la potenco de la politiko ‒, estas la speco de realeco ĝenerale atribuata al la ekonomio kiun oni devas malkonfesi : realeco objektiva kaj absoluta, dekretita sendependa de la homoj (dum faras ĝin ili mem) kaj submetita al severaj leĝoj kompareblaj al tiuj de la naturo, kiujn oni kompreneble ne povas prijuĝi. Oni ne kritikas la leĝon de falo de korpoj ... eĉ se ĝi okaze povas dolori ! Tiu intelekta drivo havas nomon : ekonomiismo. Tiu konsistas ne nur en tio ke ĝi levas la ekonomian agadon al unuaranga valoro kiu subordigas al si ĉiujn aliajn, sed en tio ke ĝi konsideras ke la ekonomio konsistas el procezoj pri kies esenca parto la politiko ne respondecas.
Tamen necesas kompreni ke, kvankam ja ekzistas leĝoj de la kapitalisma ekonomio, ili estas strikte internaj de produktad-sistemo regata de la privata proprieto : ili estas flekseblaj kaj eĉ, en la principo, nuligeblaj se oni volas ŝanĝi la sistemon. Necesas do vidi en ili funkci-regulojn de certa speco de ekonomio (kiu ne estas la fino de la historio), kiu organizas specialan formon de praktikaj rilatoj inter la homoj kaj kiuj mem havas statuson praktikan. Ili estis starigitaj (ĝis monda nivelo nuntempe), kaj estas do modifeblaj. Tio signifas ke la tiel nomataj „ekonomiaj leĝoj” estas rekte submetitaj al la leĝaro de la moralo, kiel ĉio kio rilatas al la praktiko.
Pro tio la „ekonomia scienco” mem ne povas esti scienco pura, virga je valorjuĝoj : kiel la sociaj leĝoj ĝenerale kaj pro la naturo de ĝia objekto ‒ temas ja ankaŭ pri homoj ‒ĝi uzas valorojn, almenaŭ implicite ; ĝi perceptas la homan agadon kaj orientas la analizadon de la realo en tiu aŭ alia direkto, kiun oni povas aprobi aŭ ne.
La usona ekonomikisto Albert Otto Hirschman bone indikis tion emfazante la interplektiĝon, ofte senkonscian, de la ekonomia scienco kaj de la moralo. Li observis ke „la moraleco (...) havas sian lokon en la centro de nia laboro, kondiĉe ke la esploristoj pri sociaj sciencoj estu morale vivantaj” [9] ; li formulas do la deziron ke la moralaj zorgoj estu malimplicite kaj konscie konsiderataj de la sociaj sciencoj ‒ kaj per tio aliĝas al Markso, kiu en la Manuskriptoj de 1844 asertas ke la ekonomio estas reala morala scienco, la plej morala el la sciencoj”. [10]
Restas por scii, kia estas tiu moralo kiu postulas de ni zorgi pri la ekonomio sed ne konsideri ĝin realaĵo antaŭ kiu la politiko devas senpasie submetiĝi. Unue necesas forlasi moralan koncepton pri la homo reduktitan al la sfero de la interpersonaj rilatoj kaj kiu interesiĝas nur pri individuaj virtoj kaj malvirtoj. Necesas, male, agnoski ke, distingita disde la etiko kaj sekve tuŝanta la rilatojn kun aliuloj [11], la moralo devas aplikiĝi al ĉiuj tiuj aliuloj kaj do al la sociaj rilatoj en ties tuteco, do al la vivo politika (en la strikta senco, la institucioj), socia (daŭre en strikta senco, la sociaj rajtoj) kaj ekonomia.
Tamen, kvankam ĝi ja komencis eniri la du unuajn kampojn post la Deklaro de la rajtoj de la homo kaj de la civitano de 1789 ĝis tiu de 1948, [12] iuj ŝatus ke ĝi haltu antaŭ la pordo de la ekonomio. Ĝuste tiun malpermeson necesas forigi per konceptado de morala politiko kiu estu ankaŭ morala ekonomio, pli precize politiko kiu realigas la valorojn de la moralo ĝis en la ekonomia kampo.
Sed kiujn valorojn kaj do kian politikon ? La respondo tireblas el la formulo kiun donis Kantio, kaj ĝi aliĝas al la ordinara morala sento : la kriterio de la universaleco kiu ordonas respekti la alian, ne instrumentigi lin, kaj kiu postulas subteni lian aŭtonomecon. Senigita je ĉia metafizika aŭ religia fono, ĝi postulas ke ni subpremu la politikan dominadon (tio estas parte realigita tra la demokratiaj institucioj), la socian subpremadon ( tio estas parte farita tra la rajtoj kiujn la laborista movado konkeris ekde la 19-a jarcento), sed tute same ankaŭ la ekonomian ekspluatadon : tio estas ankoraŭ larĝe gajnenda. Nur tiel oni povas protekti kaj profundigi per la politiko la moralajn atingojn akiritajn en la aliaj kampoj
Fakte, moraligi la kapitalismon, tio montriĝas, en sia tuta rigoro, malebla, ĉar tiu estas en si mem malmorala, ĉar metas sin en la servon de riĉa malplimulto, instrumentigante la grandan amason de la laboristoj, neante ilian aŭtonomecon. Postuli ĝian moraligon devus en la realo konduki al postulo de ĝia forigo, sendepende de la malfacilo de la tasko.
Yvon QUINIOU.