Mitoj estas nemortuloj. Apartenas al ilia esenco, ke ili mem ne detrueblas, sed nur plu rakonteblas, kaj ŝanĝigeblas rilate la signifon. Kiel la rajdanto sen kapo, kiu el la germana popollegendo elmigris en la usonan subkonscion, la mitoj inter la ĉiufojaj tempokunuloj vagas tien kaj tien kaj subite pro ne klarigeblaj kaŭzoj transiras el la paŝado en galopon kaj eksplodigas la briditan klerigitan estantecon en pecojn. Al la supriziga renesanco de mitoj en la filmindustrio laŭas la populareco de la usona popolmuziko persistanta nun jam de jaroj - ankaŭ en la kontraŭkulturo, tiu tiukaze nomiĝas alternativa kantrio aŭFreak Folk, do kvazaŭ folko por progresintoj, folko kun rafinitaj kaj eĉ kapricaj elementoj. Jen movado, kiu novspece enmuzikigas la malnovajn temojn de l' "American songbook“ por la nuna tempo.
Al la plej spektaklaj aperoj de la lastaj jaroj apartenas Two Gallants el San-Francisko, duopo konsistanta el Adam Stephens kaj Tyson Vogel, kiu nun ludis gastrolon en la Mouson-turo de Frankfurto. Jam la antaŭbando, la ankoraŭ malmulte konataj Blizzen Trapper el Portlando, Oregono, fascinis per sia kaj respektoplena kaj malortodoksa traktado de la tradicio. Kantoj satigitaj per harmonio laŭ la plej bona The-Band-skolo estis ĉe ili diserigitaj laŭ la manieroj de post- kaj prog-roko kaj tiam denove furioze kunmetitaj, nur la muzikiloj parte trarompis la konvenciajn kantostrukturojn – jen pli ol promeso pri tio, kio ankoraŭ sekvos. Kiam la du galanoj paŝis sur la scenejon - la bandonomo estas prenita el la libro „Dublinano“ de James Joyce – jam dum la ankoraŭa hiphopa paŭzomuziko kaj longe manipuladis la muzikilojn, oni povis glate supozi ilin transportistoj aŭ prizonuloj verdiktitaj pri tio pene porti, pro resocialiga programo, la amplifilojn kaj laŭtparolilojn.
Tiam ili subite senpere komencis ludi ; Stephens per filigrana pluktekniko sur la je duono akustika Gibson-gitaro. Vogel per sia genia tamburado, kiu mokas ĉiun instrulibron pri tamburado, pri kiu oni povas diri sen troigo, ke ĝi rekunmetas la ritmoelementojn por tia speco de muziko el ties atomoj. Firmaj tempmanieroj en tiu muziko fakte ne ekzistas, kaj ankaŭ la bazaj taktoj ĉiam denove per paŭzoj estas interrompataj. El la heredaĵo de kantrio, folko kaj de la arkaika Delta-Bluso konstruis la du kalifornianoj individuecan Amerikana-stilon, kiu sen ĉiuj rokgestoj tamen respegulas la neadaptitecon kaj rezistoforton de la punko - kaj de alternativroko. Sentita „sendependo“ por foje diri tion tiel.
Kun sia brutale troŝtreĉita voĉo prezentas Stephens la baladeskajn rakontojn pri eksterleĝuloj kaj murdistoj, kiuj atendas la pendumilon, kvazaŭ li mem devus lasi sian vivon post funa nefunkciado de la voĉo. La patoso de la kantoj, ankaŭ tiu de la plej amaraj amkantoj, ĉe tio estas profunde enradikiĝinta en la biblia altestamenta senpardoneco ; estas mondo plena de plagoj, de detenoj kaj suferoj, de hurlado kaj de dentklakado, tiel, kiel tion tiom emfaze aŭdebligis Johnny Cash en sia malfrua verko : „Let the river be my guide/let the desert be my bride.“(Lasu la riveron esti mia gvidanto, lasu la dezerton esti mia fianĉino.) Aŭ : „The'll hang me if I stay here/shoot me if I run.“(Ili pendigos min, se mi restados, ili mortpafigos min, se mi forkuros.) Stephens rakontas pri nigruloj, kiuj, trompitaj pri sia rajto baloti, venĝas sin je la blankaj mastroj. („Long summer day“ (Longa somera tago) aŭ pri la eterna vagabondo, kiu bezonas la liberon kiel la aeron por spiri kaj kiu tial forprenas ĝin de aliaj : „But I shot my wife today/dropped her body in the Frisco bay/I had no choice it was the only way/ death's coming, but I'm still running“(Mi pafmortigis mian edzinon hodiaŭ, puŝis ŝian korpon en la Frisko-buĥton. Mi ne povis elekti, estis la sola eblo, la Morto alvenas, sed mi ankoraŭ forkuras.) Tiel tio tekstas en „Steady Rollin'“ (Ĉiama ruliĝado) de ilia lastjara majstroverko „What the Toll tells“ (Kion la mortsonorilo rakontas) – cetere la ununura titolo de la programo, kiu transportas certan memironion. Escepte de tio la prezentado estas tiom humurplena kiel vizito ĉe dentkuracisto, kaj de tempo al tempo, ĝuste ĉe la dolorige entenditaj baladoj ĝi simile trafas la nervojn. Apenaŭ rikano hastas trans iliajn vizaĝojn, ludante ili ŝajne komplete rigardas tra la publiko. Sur iu surtera plendovalo plena de senkompatuloj kaj de nesavitoj vagantaj inter perfidulo-animoj preter kaktojn. La eniroj de la titoloj, kiuj ne malofte atingas dek-minutan limon, en la turneoj evoluiĝis al propraj muzikaĵoj, ofte pli rokecaj kaj pli pumpumantaj ol la kantoj, en kiujn ili glitas kiel sovaĝa rojo en larĝan riveron.
La daŭra streĉiĝo, en kiu troviĝis la du senvorte interkomunikantaj muzikistoj, esprimis sin en la korpolingvo : kvazaŭ spasme tremadante, 'pritranĉis' Stephens siajn plukmodelojn, dum Vogel perdiĝis en sia longa hararo kaj aspektis ĉeokaze tute profundiĝinta en si mem, nur por poste kun karateaj batoj aŭ lante ekstormanta basdruma tondrado doni puŝon al la titolo kaj ĉe tio krei ankoraŭ novan sporton : la fonkriadon.
Jam antaŭ la fino de la programo, prezentita per obstina koncentriĝo, ambaŭ efikas tute elĉerpitaj. Kiel aldono sekvas „Nothing to you“ (Nenio por vi), la sarkasma, el profunda vunditeco naskita venĝo je tro flirtema amatino. Kaj tiam la vere epika „Waves of grain“ (Ondoj de greno), panoramo de Ameriko kiel batalscenejo inter bono kaj malbono laŭ apokalipsa dimensio : „Your collection of tongues/you keep framed in your parlor/with your bibles and gun/ the fetus of Christ/with a fistful of scars“„Vian kolekton de langoj/vi retenas vin en la kadro de via salono/kun viaj biblioj kaj fusiloj/ la feton de Kristo/kun pugnopleno da vundoj“- post tiuj konfuzigaj bildoj rajtas veni nenio plu. La du apokalipsaj rajdantoj ŝanceliĝas de la scenejo kvazaŭ ili ankoraŭfoje iel estus elŝovintaj la mondofinon ĝis la sekva prezentado.
tradukis Cezar el Frankfurter Allgemeine 14/12/2007
PS : La muziko de la Two Gallants plu tre plaĉas al mi, mi estas posedanto de ĉiuj kodiskoj de la duopo, por nutri "the dark side"en mi, kiu estas firma parto de mia vivo, tial mi ankaŭ estas entuziasma leganto de E.A. Poe. Ĉiam esti nur feliĉa, ne estas mia celo, tio estas stato, kiu tre parencas al ŝtipkapuleco. Por diri la tutan veron, ni estas parto de la infero, ĉar la infero estas ni mem. (cez)
Two Gallants.
PS : La muziko de la Two Gallants plu tre plaĉas al mi, mi estas posedanto de ĉiuj kodiskoj de la duopo, por nutri "the dark side"en mi, kiu estas firma parto de mia vivo, tial mi ankaŭ estas entuziasma leganto de E.A. Poe. Ĉiam esti nur feliĉa, ne estas mia celo, tio estas stato, kiu tre parencas al ŝtipkapuleco. Por diri la tutan veron, ni estas parto de la infero, ĉar la infero estas ni mem. (cez)
Two Gallants.