Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Galeano : La elefanto

$
0
0



Eduardo Galeano
La elefanto

Kiam mi estis infano, mia avino rakontis al mi la fablon pri la blinduloj kaj la elefanto.

Tri blinduloj staris antaŭ elefanto. Unu el la blinduloj palpis la voston de la elefanto kaj diris : „Tio estas ŝnuro.“

La blindulo karesis kruron de la elefanto kaj opiniis, ke tio estas kolono.

Kaj la tria en la rondo apogis sin permane al la korpo de la elefanto kaj diris : „Tio estas vando.“

Tiel ni estas ; pri ni mem blindigitaj, pri la mondo blindigitaj. Ekde nia naskiĝo ni estas dresataj pri tio vidi nur fragmentojn. La reganta kulturo, la kulturo de la senligiteco, detruas la pasintan historion same tiel, kiel la aktuala reala mondo ; kaj tiu kulturo malpermesas kunmeti la puzlon.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser




Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330